Dio Benu numero 32-4/1998

al la arkivo de jarkolektoj 1991-2010

 


 KUN DANKEMO KAJ ĜOJO EN LA KORO

Karaj gefratoj!

Denove proksimiĝas fino de la kuranta jaro. Antaŭ ĝia definitiva foriro en historion ni ankoraŭ turnu rigardon al tio, kion tiu jaro donis al nia movado. Kun dankemo en la koro ni devas konstati, ke ĝi estis denove jaro de Dio benita, ke ni rikoltis abundajn fruktojn de la Sankta Spirito, al kiu estis tiu jaro konsekrita. Sur la paĝoj de nia gazeto ni detale informis vin pri ĉiuj ĝisnunaj nunjaraj aranĝoj. Kaj en tiu ĉi numero de la gazeto vi ankoraŭ trovos ne nur informojn kaj raportojn pri pluaj nunjaraj aranĝoj, sed eĉ vi povos legante enpensiĝi en kelkajn interesajn prelegojn prezentitajn en Žilina.

En slovakia urbo Žilina, kie loĝas tre bonkoraj niaj gefratoj, okazis renkontiĝo de ĉeĥaj kaj slovakaj katolikaj esperantistoj. Sed ni estu pli precizaj. Ne partoprenis nur la ĉeĥoj kaj slovakoj, sed ankaŭ fratoj el Germanio kaj Rumanio. Oni povas paroli pri belegaj, spirite tre riĉaj semajnfinaj tagoj. La fotaĵo ĉe Saleziana Domo prezentas al vi feliĉajn partoprenantojn.

Karaj gefratoj, vi, kiuj kiel ajn kontribuis al sukcesoj de la nunjaraj aranĝoj, plenumante organizajn taskojn aŭ kontribuante finance kaj enhave al nia gazeto, aŭ helpante perpreĝe, akceptu koran dankon. Dio benu vin!

Miloslav Šváček

al la indekso


 NIA SINCERA GRATULO

Papo Johano Paŭlo la II-a nomumis episkopon de Hradec Králové Mons. D-ron Karlon Otčenášek per titolo Ĉefepiskopo. Per tiu nomumo la Papo aprezis multajn meritojn de la nova Ĉefepiskopo.

La Ĉeĥa IKUE-Sekcio gratulas al sia patrono - la Ĉefepiskopo Karlo, elpetante Diajn benojn kaj donacojn de la Sankta Spirito en lia nelacigebla servo prospere al la Eklezio kaj la popolo.

al la indekso


 LA RENKONTIĜO EN ŽILINA

Dum la tagoj de la 21-a ĝis la 23-a de aŭgusto 1998 renkontiĝis en slovakia urbo Žilina katolikaj esperantistoj el Ĉehio kaj Slovakio, sed ankaŭ gastis tie gefratoj el Germanio kaj Rumanio. En Salesiana Domo trovis ĉiuj 65 partoprenantoj tre amikecan medion. Lokaj organizantoj ĉion bone preparis sub zorgo de ĉefa aranĝanto frato inĝ. Vladimír Němec. Ĉiutage kuncelebris Sanktan Meson en Esperanto duopo de pastroj, ĉiu el alia lando. Krom pritraktado de movadaj aferoj, oni projekciis Esperantan version de video-filmo pri Mortotuko - Evangelio verkita per la Sango - silenta atestanto pri la Pasiono, Morto kaj Resurekto de Jesuo Kristo, kaj la lumbildojn pri venontjara kongresurbo Berlino (kie okazos 84-a Universala Kongreso).

Sabate ĉiuj veturis en agrablan pilgrimlokon Rajecká Lesná, kie oni vizitis ankaŭ novan betleheman kripon, la plej grandan tiuspecan ligno-skulptaĵon en Slovakio. Ankaŭ trairo de la krucvojo en natura medio donis al esperantistaj pilgrimintoj bonan spiritan percepton. Vespere prezentis operkantisto frato Miroslav Smyčka kant-koncerton en internacia lingvo, kvazaŭ en familia rondo.

La lasta duontago de la renkontiĝo estis dediĉita al prelegoj pri la renkontiĝa temo: "Por ke ĉiuj estu unu ". Estis prezentitaj 5 prelegoj:

  • Jiří Laube (Ĉehio): Esperanto en la postkoncilia Eklezio,

  • Inĝ. Jan Kalný (Ĉehio): IKUE ĉe sojlo de la 3-a jarmilo,

  • Cristian Mocanu (Rumanio): Esperanto kaj plureco de kulturoj en la Eklezio,

  • D-rino Magda Šaturová (Slovakio): Pri nuntempaj laikaj movadoj en la Eklezio,

  • Miroslav Smyčka (Ĉehio): La fenomeno esperantisto - misiulo, hobiulo, profitulo.

La renkontiĝo en Žilina donis al partoprenintaj gefratoj riĉajn travivaĵojn kaj instigis ilin al plua laboro favore al nova evangelizado kadre de la katolika Esperanto-movado. La unua komuna kunveno de IKUE-anoj el du najbaraj landoj fariĝis nova instigo por regulaj kontaktoj inter ambaŭ IKUE-sekcioj. Oni konsideras organizi ja tiajn aranĝojn regule, alterne en Ĉehio kaj Slovakio. Laŭ rezulto de ĉi-jara kunveno en Žilina oni povas atendi fruktodonan daŭrigon de reciproka kunlaboro. Ĉu tiu ekzemplo ne estas sekvinda por aliaj landoj?

Inĝ. Jan Kalný

al la indekso


 RENKONTIĜA VENDREDO KAJ SABATO

Vendrede vespere, la 21-an de aŭgusto, post kiam preskaŭ ĉiuj partoprenantoj de la renkontiĝo estis jam en Žilina, okazis en Salesiana Domo esperantlingva Sankta Meso. Mescelebris du pastroj: Xaver Josef Kobza el Ĉehio kaj Róbert Horváth el Slovakio. Estis tio belega komenco de la renkontiĝo, promesanta profundajn spiritajn travivaĵojn.

Sabate matene la 22-an de aŭgusto okazis oficiala malfermo de la renkontiĝo. La inaŭguron faris la ĉefa aranĝanto de la renkontiĝo frato inĝ. Vladimír Němec. Komence oni komune preĝis la preĝon al la Sankta Spirito. Poste la ĉeestantojn salutis reprezentantoj de la urbo, de Slovakia Esperanta Federacio, de apartaj landaj sekcioj kaj landoj - Ĉehio, Germanio, Rumanio kaj kompreneble de gastiganta lando Slovakio.

Venu, Sankta Spirito,

hodiaŭ al ni, kaj plenigu nin per gracoj, donu al ni sopiron pri saĝeco, toleremon al ĉiuj homoj, modestecon, humilecon kaj forigu de ni hipokritecon. Priverŝu nin per viaj karismoj, kiujn ni volas eluzi por ĉiuj homoj. Niajn korojn plenigu per amo, por ke en la mondo regu paco. Gvidu nin sur nia vivovojo, helpadu al ni solvi ĉiujn problemojn. Parolu per niaj buŝoj, por ke ni antaŭ aliaj homoj ne timu konfesi nian kredon. Plifortigu nin, ke ni kapablu rezisti al ĉiu malbono. Tuŝu nekredantojn, ke ili serĉu kredon, refreŝigu malsanulojn kaj suferantojn, kaj benu nian sanktan Eklezion. Ho venu, Sankta Spirito, ni jam senpacience atendas Vin.

Post inaŭguro de la renkontiĝo okazis komuna kunveno de ambaŭ IKUE-sekcioj, t.e. de la ĉeha kaj la slovaka. La kunvenon prezidis frato inĝ. Vlado Němec. Oni pritraktis gravajn organizajn aferojn, precipe eblecon de reciproka kunlaborado de ambaŭ sekcioj. Estis pritraktita ankaŭ neceso subteni aktivadon de la IKUE-anoj en landoj, kie ili vivas en pli malfavoraj vivkondiĉoj ol ni. Ĉar niaj gefratoj, precipe en afrikaj landoj, nepre bezonas ankaŭ ricevi katolikajn E-librojn kaj gazetojn, estis do proponita konkreta maniero de la helpo. Ekzistas ebleco aboni por niaj gefratoj en afrikaj (aŭ alikontinentaj) landoj la gazeton DIO BENU. Unu ĉeestanta fratino tuj reagis je tiu propono aboninte la gazeton por la afrika frato. Ĉu pluaj sekcianoj same agos, sendante al redakcio de D.B. abonpagon kun adreso de eksterlanda gefrato? Jen konkreta ebleco de misiado por ni la katolikaj esperantistoj!

Ĉi-sekve ni konigos vin kun alparolo de frato Ŝvaĉek, ĉar liaj vortoj celis alparoli ne nur la ĉeestantojn de la renkontiĝo, sed ĉiujn membrojn, precipe de la Ĉeha IKUE-Sekcio.

al la indekso


 Alparolo de frato Šváček

Tre karaj gefratoj!

Mi preferus aŭkulti parolon de alia parolanto ol la propran parolon. Sed ĉar mi estas ĉi tie la plej supera funkciulo de IKUE, mi do sentas la devon alparoli vin.

Tre mi ĝojas, ke okazas tiu ĉi renkontiĝo en Žilina. Mi ĝojas, karaj gefratoj el Ĉeĥio, Slovakio, Germanio kaj Rumanio, ke vi venis ĉi tien, por ke ni komune preĝu, pritraktu aktualajn movadajn aferojn, kune ĝoju kaj pliprofundigu amikajn rilatojn kaj reciprokan kunlaboron. Verdire mi ĝojatendis tiun renkontiĝon, kies aranĝo ne premis miajn ŝultroin tiel, kiel la aranĝoj en nia lando.

Miaj karaj, ĉiam pli forte mi sentas, kiel intereso de ni, katolikaj esperantistoj, pri IKUE-movado malfortiĝas. Sentebla estas certa indiferentemo rilate al la estonta sorto de nia movado. Ĉu ni laciĝis ĉu ni jam ne kapablas percepti belecon de Esperantaj idealoj, kiuj kune kun idealoj kristanaj ebligas al ni travivon de neforgeseblaj kaj spirite riĉaj momentoj de nia vivo? Miaj karaj, ne komprenu tiujn ĉi miajn vortojn kiel riproĉon al vi. Vi ja venis ĉi tien el lokoj malproksimaj, kaj vi do pruvis, ke ĉe vi ne estingiĝis fajro de entuziasmo por niaj altaj kaj noblaj idealoj. Kompreneble, tiu entuziasmo konserviĝis ankaŭ ĉe multaj tiuj, kiuj ne povis veni ĉi tien pro diversaj kaŭzoj. Sed bedaŭrinde ekzistas ankaŭ multaj pasivuloj, kiuj donas dum la jaro neniun signon de intereso pri nia movado.

Dum la nuna jaro mi estis devinta multe pripensi aferojn rilatantajn nian movadon, ĉar mi travivis lige kun tio iom malfacilan periodon. Kiel ĉiujare, ankaŭ nunjare do estis planita aranĝo de la IKUE- Tendaro en Sebranice, kaj krom tio ankaŭ pilgrimo de la esperantistoj al katedralo de la Sankta Spirito en Hradec Králové, por ke ni en la jaro dediĉita al Sankta Spirito, kune kun nia patrono Episkopo Karlo Otčenášek, elpetu donacojn de la Sankta Spirito ankaŭ por aktivadoj de la katolikaj esperantistoj. Venis limdato por tendaraj aliĝoj. Ĝis tiu limdato aliĝis kelkaj pli aĝaj gefratoj el Ĉeĥio, gejunuloj el Slovakio kaj Hungario, sed krom escepto neniu gejunulo el Ĉeĥio. Pasis tagoj, semajnoj kaj situacio ŝajnis esti malesperiga. Kion do fari? Nuligi luon de la tendaro eĉ kun lupago ne eblis. Anoncoj en la katolikaj gazetoj donis neniun pozitivan rezulton. Mi almenaŭ dankis al Dio, ke por invititaj ekleziaj altranguloj ne konvenis la dato de la tendaro por ilia vizito. En tia malfacila situacio maturiĝis en mi la decido ne plu en venontaj jaroj aranĝi la IKUE-tendarojn. Restis do du esperoj. La unua, nepromesanta grandan efikon, estis decido ankoraŭfoje skribi alvokan leteron al ĉiuj gejunuloj, por instigi ilin al partopreno de la tendaro. Kaj tiu dua, promesanta pli certan sukceson, estis transdono de la tendara aranĝo kaj de la pilgrimo al Hradec Králové, kies sukceso ankaŭ dependis grandparte de la tendaro, en manojn kaj korojn de Jesuo Kristo kaj Virgulino Maria, kaj transdoni ĉion al Dio la Sankta Spirito, kies honoron ni volis glorigi per tiuj ambaŭ aranĝoj. En fido, espero kaj humileco mi kliniĝis antaŭ volo de Dio. Kaj la sopirata rezulto tamen venis. Ni travivis belegan tendaron kaj belegan pilgrimon al katedralo de la Sankta Spirito, pri kiu diris ĉi tie ĉeestanta fratino Bartovská, ke ĝi estis travivaĵo por la tuta vivo.

Miaj karaj, se mi nun pripensas la menciitajn problemojn, mi venas al certa konkludo. Dio volis al ni klare diri, ke ni ne apogu nin je tre facile ŝanĝeblaj kaj skueblaj homaj eblecoj, sed ni ĉiam apogu nin je neskueblaj fundamentoj, tio estas je Dio. Venos ankoraŭ pli malfacilaj tempoj. Ni neniam malesperiĝu. Jesuo nin alvokas: "Rektigu vin kaj levu la kapon, ĉar via savo alproksimiĝas".

Tre karaj, post benitaj aranĝoj de la pasinta monato, mia malĝojo transformiĝis je ĝojo. Ni venis al konkludo, ke ne estus bone interrompi kontinuecon de la IKUE-tendaroj, tiu monda raraĵo. Ni diskutinte pri la afero venis ankaŭ al demando, ĉu la tendaro tiuloke okazinta jam la 8-an fojon ne perdis allogon, aŭ ĉu la simplaj vivkondiĉoj en bela Dia naturo ne tedis la partoprenintojn. Ni do iomete okulumis la tendarojn en aliaj lokoj. Sed mi ĉiam pli klare kaj ĉiam pli forte sentas internan voĉon, kiu diras, ke ni ne forlasu Sebranice, la lokon, kiu estis tiomfoje sanktigita per la Plejsankta Ofero de Jesuo, celebrita en la tendara kapelo de kelkaj pastroj kaj eĉ episkopoj, la lokon, tiomfoje sanktigitan per rozaria preĝo de la tendaranoj. Estas tio loko sanktigita, la loko, kie Dio volonte donas gracojn kaj benon al la tendaranoj, la loko, super kiu la Ĉiela Patrino tenas sian ŝirman mantelon. Ĝi estas loko, en kies proksimeco loĝas niaj tre karaj gefratoj, ĉiam pretaj helpi. Kion do fari? Devo de ĉiu IKUE-ano estas varbi novajn adeptojn por nia movado kaj instigi ilin al partopreno de la tendaro. Ĉu en familioj de niaj membroj ne estas gefiloj aŭ genepoj, kiuj por formado de sia vivorientiĝo ne bezonus ĝuste tiun medion, kiu regas en la tendaro? Ĉu ni tiucele aktivados aŭ ĉu ni indiferente alrigardos tiun aferon? Mi kredas, ke se ni ĉiuj tiucele aktivados, Dio helpos kaj benos niajn strebadojn.

Karaj gefratoj, laŭ interkonsento devus simila renkontiĝo kiel ĉi tiu okazi venontjare en Ĉeĥio. Sed miaopinie, venontjare estus bone direkti nian atenton aliloken - al Pollando, kie okazos Ekumena Esperanto-Kongreso, do la kongreso de IKUE kaj KELI (Kristana Esperantista Ligo Internacia). Tiuj, kiuj ne tro inklinas al ekumenaj aktivadoj ne devas timi la kongreson partopreni. Ĝi okazos en Pollando, en urbo Glivice, do en tute katolika medio, de la 7-a ĝis la 14-a de aŭgusto 1999. Ju pli da katolikaj esperantistoj el Slovakio, Ĉeĥio kaj aliaj landoj ĝin partoprenos, des pli ĝi estos katolikeca. Kaj mi tre deziras, ke la partoprenantaro el niaj landoj estu multnombra. Samtempe kaj samloke okazos la 3-a Junulara Ekumena Tendaro (JET 99'). La ebleco por ni, partopreni la kristanan kongreson, ne okazas ofte. Ni do ne preterlasu tiun eblecon. Por ke ni povu partopreni kaj la tendaron en Sebranice kaj la kongreson aŭ tendaron en pola Glivice, tiukaze okazos nur unusemajna tendaro en Sebranice. Kompreneble detalajn informojn pri partopreneblecoj vi ricevos pere de la gazeto DIO BENU kaj IKUE-Kuriero en Slovakio.

Proksimiĝas jaro de granda jubileo. Estis esprimita certa deziro, ke en tiu jaro okazu aparta IKUE-Kongreso. Ekestis demando, kiu lando kapablas aranĝi tiun kongreson. Se tamen oni trovos iun aranĝanton, mi iomete timas, ke la ekonomiaj situacioj en niaj landoj malebligos al ni la partoprenon. Mi do proponas, se la aparta aŭ komuna kongreso okazos en lando por ni pro financaj kaŭzoj neatingebla, ni okazigu komunan pilgrimon de la katolikaj esperantistoj el Ĉeĥio kaj Slovakio al Medjugorje. Tre volonte mi aŭdus viajn opiniojn pri ĉi tiu propono, por ke ni sciu, ĉu indas serioze okupiĝi pri tiu ideo.

Karaj gefratoj, tio, kio kuŝis en mia koro, mi do diris al vi. Konklude mi ankoraŭ aldonas peton. Ni ne perdu optimismon, eĉ se eventuale aperos malfavoraj situacioj. Ĉion ni faru celante gloron kaj honoron de Dio kaj savon de la animoj, kaj Dio benos niajn aktivadojn. Ni subtenu nin reciproke perpreĝe kaj per frateca amikeco kaj amo. Mi do finas per deziro al vi ĉiuj "Dio benu!"

al la indekso


 Vizito de Rajecká Lesná

Sabate la 22-an de aŭgusto posttagmeze vizitis partoprenantoj de la renkontiĝo en Žilina ĉarman pilgrimlokon Rajecká Lesná. Vere rekomendinda estas vizito de tiu loko kun pilgrimpreĝejo el la jaro1866, konsekrita al Naskiĝo de la Virgulino Maria. En tiu preĝejo okazis esperantlingva Sankta Meso, kiun kuncelebris pastroj Xaver Josef Kobza (Ĉehio) kaj Róbert Horváth (Slovakio). Dum la S. Meso predikis pastro Xaver. En la fino de la S. Meso okazis sinkonsekro de la ĉeestantaj gesamideanoj kaj la tuta E-movado al la Senmakula Koro de la Virgulino Maria.

En apudpreĝeja konstruaĵo estis ebleco vidi grandan slovakan Betlehemon kun moviĝantaj figuroj, reprezentantan la tutan Slovakion. Oni povas tie legi alvokon: "Diru tion ankaŭ en la mondo, ke ĉi tie sub Tatra-montaroj vivas slovaka nacio, kiu estas fidela al Kristo, fidela al Sankta Patro kaj per speciala honoro ĝi karese alpremas sin al la Virgulino Maria, kiu estas ĝia patronino kaj protektantino."

Post la S. Meso oni trairis Frivaldan Kalvarion ĝis la preĝejo de Ĉieleniro de Sinjoro Jesuo Kristo. Reirante oni ankoraŭ vizitis Lurdan Kapelon kun fonto de kuracakvo, ĉe kiu oni ne nur trinkis la akvon, sed ankaŭ kantis honore al V. Maria.

Ho, vere belega sabata posttagmezo ĝi estis.

Sabate vespere okazis bela koncerto, kiun prezentis operkantisto frato Miroslav Smyčka (Ĉehio). Li kantis jenajn kantojn: "Largo" de Handel, "Panis angelicus" de Franck, "Ave verum" de Mozart, "Ĉielo kaj tero anoncas la gloron" de Beethoven, "Bitten" de Gellert, "Ave Maria" de Schubert, "Preĝo" de Weber kaj aliajn kantojn. La koncerto estis bela fermo de la bela tuta sabata tago.

al la indekso


 LA DIMANĈA TAGO DE LA RENKONTIĜO

Matene okazis Sankta Meso honore al la Sankta Spirito en la kapelo en Salesiana Domo. Mescelebris denove pastroj Xaver kaj Roberto. Dum la S. Meso predikis pastro Roberto. Post la Sankta Meso okazis prelegoj kaj post ili venis momento por fermo de la renkontiĝo, komuna tagmanĝo kaj adiaŭo. Por ke la utilon el la prediko kaj la prelegoj havu ankaŭ gefratoj nepartoprenintaj la renkontiĝon, ni ĉi-sube ilin publikigas.

al la indekso


 Prediko de pastro Roberto

Karaj miaj gefratoj,

ni kunvenis okaze de tiu ĉi nia renkontiĝo kaj nun venis tempo por adiaŭo. Ĉio, kio komenciĝis, devas ankaŭ finiĝi. Fini ion, adiaŭi iun, estas malfacile. Ankaŭ mi kaj kiel mi vidas, ankaŭ vi tion sentas. Do, kion mi diru en tiu ĉi malfacila momento de la adiaŭo? Mi estis feliĉa, ke mi povis ĉi tie esti inter vi. Sed nia malĝojo ŝanĝiĝu je ĝojo per tio, kion donis al ni tiuj ĉi tagoj, en kiuj ni povis progresi pluan paŝon antaŭen, esti kun Dio, esti kune en nia komunumo kaj paroli pri la amo, fido kaj espero.

Se mi nun vin rigardas, venas en mian menson unu bela ideo pri homo, kiu la tutan vivon prodigis kaj ekde infanaĝo vivis tiel, ke sur la stratoj kaj en la kortoj li luktis kun knaboj kaj lernis nur tion, kiel pli lerte kaj multe ŝteli, pli multe posedi kaj pli multe havi. Kiam li estis en pubera aĝo, li faradis ĉiam pli grandajn mensogojn kaj foje, kiel 13-jara li faris sian unuan la plej grandan pekon. Li mortigis pro mono homon. Kaj tiam komenciĝis lia vivovojo. Ekde tiam li denove kaj denove murdadis surbaze de mendoj. Por li peko fariĝis tio, kio por alia estas manĝo. Tiel li vivis ĝis kiam foje, post certa tempo li ne havis denove monon. Tiam neniu volis de li, ke li plenumu sian specialan laboron - la murdon. Li venis hejmen ebria kaj li postulis monon de sia patrino, kiu estis vidvino. La patrino diris al li: "Filo mia, nun mi ne havas monon." Li prenis tranĉilon kaj murdis ŝin. Li serĉis monon, kie ĝi kutimis esti, sed li nenion trovis. La patrino pravis. Kion fari? Li ne povis lasi la patrinon en la loĝejo. Li estus la unua, kiun oni suspektus. Do li prenis la patrinon, metis ŝin en la sakon kaj ŝin portis en la arbaron. Li serĉis lokon, kie li povus ŝin enterigi. Li iris ĉiam pli profunden kaj profunden en la arbaron, kaj irante li stumblis, falis kaj sentis, kvazaŭ la patrino al li ion dirus: "Filo, ĉu nenio malbona al vi okazis?" La patrino pardonis al sia filo, kiel Dio pardonas al ni niajn pekojn. Kaj la filo eksentis en sia koro grandan doloron, rekonsciiĝis el sia ebrieco kaj ankaŭ el sia ĝisnuna vivmaniero. Li promesis al Dio, ke li neniam plu en la estonteco faros ian similan krimon.

Ni vidas en tiu rakontado, ke la amo de patrino superas la pekon de la filo. Eĉ tiu la plej granda peko ne mortigas la amon.

Ni, kiuj ĉi tie renkontiĝis, ni sentas alian amon kaj ni vidas antaŭ ni aliajn celojn. Komencante mi petis vin, ke ni kaptu nin reciproke je manoj, kaj nun mi denove petas vin pri tio, por ke ni sentu la amon, kiu ĉi tie regas. Rigardante unu la alian ni vidas, ke ni ĝojas, ĉar ni denove volas renkontiĝi. Ĝis la revido venontjare! Amen.

al la indekso


 IKUE ĈE SOJLO DE LA TRIA JARMILO

Inĝ. Jan Kalný - estrarano de IKUE

Tempo rapide pasas kaj post kelkaj nemultaj monatoj ni transpaŝos sojlon de la 3-a jarmilo. La jaro 2000 rememorigos al ni naskiĝon de Dia Filo Sinjoro Jesuo Kristo. Tiu eksterordinara jubileo instigas nin, kristanojn, pritaksi ĝisnunan vojon de nia Eklezio, kiu paŝas tra historio de du jarmiloj komune kun la homa socio. Krome ĝi devigas nin, esperantistojn, kaj precipe la katolikajn, resumi nian agadon, niajn strebojn, rezultojn eĉ malsukcesojn.

Ĉi jare ni solenas jam 111-an datrevenon de Esperanto en la granda jubilea jaro ĝisvivos nia IKUE-movado 90-jariĝon. El vidpunkto de ordinara homa vivlongeco tio signifas certe gravan tempo-periodon, sed tamen laŭ taksado de historio temas eble pri momento. Ĉu ni povas esti kontentaj pri samtempa stato de nia ŝatata afero? Vere genia eltrovo de L. L. Zamenhof post pli ol unu jarcento malgraŭ tio, ke ĝi havas je sia konto rimarkeblajn sukcesojn, bedaŭrinde ne estas ĝenerale akceptata kaj praktikata en la Katolika Eklezio, eĉ sur ekumena kampo, Esperanto faris kelkajn progresigajn paŝojn, sed tamen la rezultoj tiudirekte ne povas nin kontentigi. Oferemaj gesamideanoj danke al sia persista laboro multon akiris, malgraŭe en monda skalo tio ne estas sufiĉe videbla. Preskaŭ ĉiuj sukcesoj estas akiritaj de unuopaj entuziasmuloj sen sentebla apogo de oficialaj aŭtoritatuloj. Tamen ni povas diri kun Zamenhof: "Eĉ guto malgranda traboras montojn granitajn." Ni scias ja, ke ĉiu nobla kaj grandanima ideo nur malrapide konkeras sian pozicion.

Kompreneble, serioza inventuro de la tuta pasinta periodo bezonus pretendeman analizon kaj tio prezentus longan laboron de multaj homoj. Sed mia intenco baziĝas je atentigo pri kelkaj aktualaj aferoj celantaj de nuntempo al estonto.

Nia pozicio en la Katolika Eklezio estas relative bona. Vatikana Radio elsendas dufoje en semajno Esperante, la internacia lingvo estas oficiale agnoskita kiel la liturgia, en Romo funkcias Centra Oficejo de IKUE, ni havas propran gazeton, ktp. Granda merito pri tio ĉi apartenas al niaj italaj aktivuloj. Sed ankaŭ en aliaj landoj laboras entuziasme multaj gesamideanoj. Ni menciu precipe agadon de ĉeĥaj, slovakaj kaj germanaj gefratoj, kiuj organizas somerajn tendarojn katolikan kaj eĉ ekumenan kaj zorgas pri multaj aliaj aranĝoj. Sian esperplenan funkciadon lanĉis denove IKUE-junularo. Preskaŭ ĉiujare organizas la movado ekumenajn aŭ katolikajn kongresojn. Tre grava estis nia ĉeesto dum la 2-a Eŭropa Ekumena Kunveno en Graz en la jaro 1997 kun niaj gefratoj el KELI.

Ĉe tiu laste menciita aranĝo mi tamen volus iom halti. En aŭstria urbo Graz kunvenis ĉirkaŭ 10 mil kristanoj el diversaj eklezioj, sed ankaŭ el multaj nacioj de Atlantika Oceano ĝis Uralo. La lingva situacio similis kvazaŭ al biblia Babelo. Oficiale funkciis tie kvin lingvoj, sed kutime oni uzadis nur du. La plejparto da partoprenantoj malgraŭe ne kapablis paroli kaj komprenis bone nek la germanan nek la anglan. Ĉu tia kunveno vere alportas postulatajn fruktojn? En Graz oni forte sentis bezonon de facila interkomprena rimedo. Ni vidis tie, kian grandan donacon povas dediĉi esperantistoj al la kristanaro! Se politikistoj ĝis nun ne ekkomprenis grandaj avantaĝojn de la neŭtrala internacia lingvo, do tio tamen ne malhelpas al ni ĝian uzadon dum similaj religiaj renkontoj. Tial ni ĉe ĉiuj okazoj montradu senlace utilecon kaj praktikecon de Esperanto.

Sankta Patro Johano Paŭlo la II-a instgas nin, katolikojn, pri nova evangelizado. Ĝi estas granda tasko ne nur por la pastraro, sed ankaŭ por la tuta laikaro, do persone por ĉiu ajn el ni.

Karaj gefratoj, ĉu vi jam pripensis, kimon faros ni, esperantistoj, por vasta disflorado de la kristana kredo sur la sojlo de la a- 3-a jarmilo? Ni eliru el konvinko, ke ĉiu el ni estas ilo en manoj de Dio. Li certe havas konkretan kaj specialan taskon por mi, por vi, por ni komune. Ni aŭskultu lian voĉon, ni helpu efektivigadi paŝon post paŝo grandegan Dian planon. Do, nia ŝatata lingvo povas ludi tre gravan rolon por la Eklezio, en ekumenaj rilatoj, en fratiĝo de popoloj. Ĝia signifo ege nin superas. Sed kredu, ke tiun lacigan laboron - po eroj enportadi la ideon de ĉia interkompreno en homan socion - neniu alia faros ol ni, kiuj jam ĝuas ĝian perfektecon. Se ĉiu el ni varbus almenaŭ unu novan adepton por nia afero, ĉu tio ne estus videbla?

Ni enpaŝu en novan jarcenton kun bonaj spiritaj kaj lingvaj scioj, kun sankta entuziasmo por la nova evangelizado. Ni diligente laboru en tiu fako, por kiu ni ricevis kapablojn. Ne observu nur, kion kaj kiel agas tiuj aliaj. Ĉiu devas kontribui al disvastigo de Dia Regno per sia propra iniciato. Tiurilate nia pleja espero direktiĝas al nia juna generacio. Precipe de ĝi dependas, ĉu nia pilgrimado en la venontan jarcenton kaj same jarmilon estos venko-plena aŭ ĉu nia movado nur vivaĉos senefike.

Karegaj gejunuloj, vi devas jam de nun transprenadi senmezuran respondecon por estonto de nia nobla agado. Do, taskoj sur la kampoj spirita, ekumena kaj lingva staras antaŭ ni grandegaj. Multaj el niaj proksimuloj ĝis nun preskaŭ nenion veran scias pri kristana kredo kaj ankoraŭ pli malmulte pri Esperanto. Mi mem havas taskon kiel estrarano de IKUE zorgi pri landaj reprezentantoj, tio do signifas, ke mi ricevadas leterojn priskribantajn situacion en diversaj landoj de nia terglobo. Tial mi povas iom konkludi, kiel aspektas stato de nia movado en ĝeneralaj trajtoj.

Por la Eklezio kaj por interreligiaj kontaktoj ni povas multon fari, granda diverseco de nacioj kaj samtempe streboj de fortaj potenculoj akiri politikajn kaj ekonomiajn avantaĝojn, akompanataj de maljusta lingva superregado, igas nin persiste labori por venko de nia ideo. Ni havas ja en niaj manoj perfektan solvon de la interkomprenado tutskale ampleksa, ĉar ni volas oferti al la homaro fratecon bazitan sur la evangelia fundamento kaj same sur la nivelo de komuna neŭtrala lingvo. Ni ankaŭ scias, ke la universala Eklezio malhavas praktike uzatan lingvon, kiu estus akceptinda de ĉiuj kristanoj. La latina neniam povas transpreni tian rolon pro sia komplikeco eĉ rigideco kaj la itala ne sukcesas pro diversaj kialoj fariĝi vere uzata lingvo de la Eklezio. Tamen dum la 21-a jarcento verŝajne la latina restos ĝia oficiala lingvo.

Ni rememoru ja neagrablajn malfacilaĵojn dum diversaj kunvenoj de religiaj altranguloj, ekzemple dum episkopaj sinodoj, kiam oni uzas kelkajn laborlingvojn. Malgraŭe estas konata fakto, ke tiu sistemo ne konvenas al tiuj, kies gepatra lingvo estas alia, sed ke ĝi ankaŭ nebone funkcias. Ankaŭ dum ĝeneralaj aŭdiencoj en Vatikano kun la Sankta Patro liajn italajn parolojn nur malmulto el eksterlandaj pilgrimantoj komprenas. Tutcerte oni ne povas atendi, ke kristanoj nur pro tiuj eventoj lernos la italan lingvon. Do, laŭ nia firma opinio, la rolon de praktika interkomprenilo povas transpreni Esperanto. Ni kredas, ke tio estas Dia volo. Ĉu niaj sanktajn ĉielaj patronoj ĉi tion ne antaŭvidis? Ni rememoru nur faman eldiron de la Sankta Patro Pio la X-a: "Esperanto havas antaŭ si grandan estontecon."

Sed nun ni demandu, kiamaniere akiri nian finan celon, pri kiu ni en niaj koroj sopiras, sed laŭ spertoj scias, ke ĝia efektivigo ŝajnas esti tre, tre fora. Jes, certe la afero tiel aspektas. Ni ekkonsciu tion, ke nur ni - ĉiu el ni - povas esti tiuj perantoj, kiuj portos standardon de ĉi tiu idealo en homan socion, ĉu al kredantaro, ĉu al nekredantaro. Ekzistas multaj landoj, kies loĝantoj soifas pri vero kaj fratecaj kontaktoj. Ni povas nomi precipe afrikajn kaj aziajn ŝtatojn. Nia ĝoja tasko estas do alportadi al tieaj homoj la misteran trezoron, kiun ni posedas. Necesas krome vigligi la movadon en t.n. okcidentaj landoj kaj en riĉaj teritorioj de aliaj kontinentoj, kie regas materia konsumismo. Tie mankas precipe junularo, nia espero. Nun ni alpaŝu al la konkretaj taskoj.

Kiuj konkretaj taskoj staras do antaŭ ni, anoj de IKUE?

Unue: Perfektigi kaj aktivigi nin mem, persone. Por la sukcesa vojo estas necese ne resti sur baza kaj amatora nivelo. Ĉiu el ni laboru persiste kaj eluzu ĉiujn talentojn, kiujn ni ricevis de Dio. Iu scias instrui, iu traduki, iu skribi artikolojn, iu organizi amuzajn programojn ktp., neniu rajtas enfosi siajn donacojn.

Due: Varbi novajn adeptojn de nia belega idealo. Propagandi serioze kaj kvalifike Esperanton inter kristanoj eĉ nekristanoj.

Trie: Korespondi kun gesamideanoj eksterlandaj, precipe en malriĉaj landoj kaj helpi al ili ĉiamaniere. Ĉiu povas almenaŭ ion negrandan fari. Multaj niaj gefratoj bezonas apogon ne nur materian, sed ankaŭ intelektan kaj spiritan. Laŭeble alligu personajn kontaktojn kun foraj proksimuloj, ni ja formas unu rondon familian. Ekzistas ankaŭ ebleco organizi interŝanĝan restadon en familioj de IKUE- kaj KELI-anoj.

Kvare: Organizi pli ofte kunvenojn sur loka, regiona kaj landa gradoj. Montru ankaŭ al tiuj aliaj, kian internan forton havas niaj pensoj.

Kvine: Kontakti viajn paroĥestrojn kaj laŭeble ankaŭ episkopojn kaj informi ilin pri nia aktivado. Invitu ilin al diversaj gravaj aranĝoj.

Sese: Kiu tion scipovas, skribu artikolojn en diversajn ĵurnalojn kaj gazetojn pri niaj agadoj kaj pri utileco de Esperanto, kontaktu radiostaciojn, skribu al redakcioj leterojn favore al niaj streboj.

Sepe: Zorgu pri informado pere de preĝejaj afiŝtabuloj, paroĥaj gazetetoj, proponu havigi Esperantajn tradukojn de priskribaĵoj en pilgrimlokoj, monaĥejoj, preĝejoj, kapeloj ktp. Ni montru tiamaniere praktikecon kaj uzeblon de la internacia lingvo.

Kompreneble, oni povus difini ankoraŭ vicon da aliaj ebloj, kiel ni povas helpi al venko de nia movado, sed tio certe ne estas necesa. Ĉiu ja scias, kion li aŭ ŝi kapablas. Ni aludu, ke nomitajn taskojn povas plenumi kiu ajn persone. Krome ni povus paroli ankoraŭ pri grandaj tutmovadaj laboroj, sed vere ĉi tio jam estus ekster kadro de mia kontribuaĵo.

Nia kristana esperantistaro ekpaŝu en la 21-an jarcenton pli forta, pli kvalita kaj pli vigla. Ni faru ĉion por ĉi tiu celo. Ni laboru kaj petu Dion, ke Li benu nian agadon!

Post sia prelego eksplikis estrarano de IKUE frato inĝ. Jan Kalný, en kiel nefacila situacio aktivas niaj landaj reprezentantoj en malriĉaj landoj. Tial oni tuj proponis organizi surloke monkolekton por helpi al ili. Ĝia rezulto estis surprizinda. Inter partoprenantoj estis eĉ ne unu riĉulo, sed malgraŭe la kristana bonkoreco montriĝis. Ni ĝojus, se tiu imitinda ekzemplo instigus niajn gefratojn ankaŭ en aliaj landoj. Antaŭdankon!

al la indekso


 LAIKOJ EN LA EKLEZIO

D-rino Magda Šaturová

Laikoj apartenas al la popolo de Dio. Ilin reprezentas la laboristoj en la vinberejo el Evangelio de sankta Mateo: "Kaj elirinte antaŭ la tria horo, li vidis aliajn starantajn senokupe sur la placo, kaj li diris al ili: Vi ankaŭ iru en la vinberejon" (Mat 20, 3-4). Ekde tiu tago dum la historio de nia Eklezio la Sinjoro invitas ĉiujn generaciojn: "Iru ankaŭ vi en mian vinberejon." La invito validas ne nur por la paŝtistoj – pastroj kaj ordenanoj - sed al ĉiuj homoj. Ni, laikoj, estas aparte alvokitaj de la Sinjoro, kiel diras la episkopa sinodo el la jaro 1987, kiu okazis 22 jarojn post la 2-a Vatikana Koncilio. La alvokiĝon de la laikoj detale priskribis la postsinoda apostola letero de la Papo Johano Paŭlo la II-a el la 30.12.1988. La letero nomiĝas "Christifideles laici" (Laikoj fidelaj al Kristo) kaj ĝi havas 5 ĉapitrojn:

I. Mi estas la vinberarbo, vi estas la branĉoj. Tiu ĉi ĉapitro priskribas la dignecon de laikoj en la mistero de la Eklezio.

II. Ni ĉiuj estas branĉoj de unu sola vinberarbo. Tiu ĉi ĉapitro temas pri la partopreno de laikoj en la vivo de eklezia komunumo.

III. Mi starigis vin, por ke vi iru kaj donu frukton. Tie ĉi temas pri kunrespondeco de laikoj en la misio de la Eklezio. Tiu laboro do estas nia sankta devo.

IV. La laboristoj en la vinberejo. Temas pri la bonaj administrantoj de multflanka Dia graco, pri multoblaj Diaj alvokiĝoj. Junaj homoj, infanoj, maljunuloj, ĉiuj havas sian lokon kaj destinon en la eklezia komunumo. Virinoj kaj viroj, diversaj vivo-statoj kaj okupiĝoj - ĉiuj havas sian rolon en la vivo de la Eklezio. Sanaj kaj malsanaj kune helpas formi la kompletan tuton de la eklezia korpo.

V. Por ke vi donu pli da frukto. Temas pri la edukado kaj instruado de laikoj. La bildo pri vinberarbo kaj ĝiaj branĉoj en la Biblio montras fundamentan vivo-aspekton de la misio de laikoj: la alvokiĝon kreski kaj daŭre maturiĝi, doni ĉiam pli da fruktoj.

Tiu ĉi ĉapitro parolas pri la devo de laikoj zorgi pri lernado kaj sinedukado. Ĝi estas elirpunkto por funkciado de paroĥaj pastorigaj konsilantaroj, kies devo estas kunlabori kun la pastroj kaj helpi ilin. La pastroj havas siajn specifajn taskojn - pastrajn devojn, kiujn ne kapablas transpreni laikoj. Kaj la laikoj havas siajn specifajn taskojn, kiujn ne povas realigi pastroj kaj ordenanoj. La pastroj kaj ordenanoj ja ne kapablas enpaŝi la familian vivon en tia skalo, kiel homoj vivantaj en la mondo, nek tiagrade partopreni la socian vivon en laborlokoj, kiel tion kapablas laikoj.

En la 5-a ĉapitro de la postsinoda letero temas ĉefe pri reciproka edukado. Edukado kaj instruado ne estas privilegioj de unuopuloj, sed ili estas devo kaj rajto de ĉiuj.

La sinodaj patroj diris: "A1 ĉiuj devas esti ebligita edukado kaj lernado, antaŭ ĉio al malriĉuloj. Por edukado kaj instruado devas esti uzataj taŭgaj rimedoj, helpantaj al ĉiuj plenumi ilian homan kaj kristanan alvokiĝon."

Edukado kaj instruado signifas formadon de homoj en iliaj kulturaj medioj. Ju pli multe ni estas edukitaj, des pli multe ni sopiras daŭrigi la edukadon kaj profundigi ĝin. Kaj ju pli multe ni estas edukitaj kaj formitaj, des pli multe ni fariĝas kapablaj formadi la aliajn.

Kion tio signifas por ni, esperantistoj - kredantoj?

Ni povas labori kiel dissemantoj kaj portantoj de la kristanaj idealoj inter niaj samideanoj - en hejma kaj internacia medioj. Ni povas helpi en la evangelizado de nia esperantista socio, kiu estas forte damaĝita per la kontraŭreligia pensmaniero. Nia tasko do estas disvastigi la kristanan pensmanieron en la esperantista medio.

Dum la festo de Pentekosto ĉi-jare kunvenis en Romo preskaŭ duonmiliono da ĉeestantoj en Monda Kongreso de Laikaj Movadoj. Multaj laikaj movadoj estis tie reprezentitaj - movadoj, kiel Comunione e Liberazione (kun Mons. Luigi Giusani, la movado havas pli ol 100 mil membrojn en 70 landoj), Renoviĝo en Sankta Spirito, Neokateĥumena Movado (kun sia fondinto Kiko Arguello, la movado havas 15 mil komunumojn en 105 landoj), Fokolare (kiun gvidis la tutmonde ŝatata kaj estimata Chiara Lubich), komunumo Arĥo kaj Kredo kaj Lumo (kun Jean Vanier, fondinto de Arĥo, havanta 1300 komunumojn en 70 landoj). Kia domaĝo, ke ankaŭ nia movado IKUE ne estis tie oficiale reprezentita, kvankam en unuopaj landoj, kiel ankaŭ en la nia, ĝi estas agnoskita kaj akceptita inter la laika movado de la Eklezio.

al la indekso


 LA VIVOJ KAJ MARTIRAJ MORTOJ DE SANKTA VENCESLAO
KAJ DE LIA AVINO SANKTA LUDMILA
- VI

(Kristiano) (J. Pekař, trad. V. Rajlich)

OKA ĈAPITRO

Sango de la beata martiro elverŝita senpie per sendiuloj, kiu disŝprucis sur teron kaj sur murojn, estis forlavata per akvo kaj forviŝata. Sed la duan tagon tiuj, kiuj ĝin la hieraŭan tagon forlavis, reveninte trovis la teron kaj la murojn sangsorbiĝintajn, kvazaŭ ili ilin per akvo nek tuŝus. Do ili rapidas denove forviŝi sangon. Kaj tion farinte trifoje ili foriris vidantaj, ke ree ili nenion sukcesis, do ili ĉesis. Sed ankaŭ la murdintoj de la sankta martiro nek post morto volante indulge trakti tiun, kiun ili ĝis morto persekutis, sovaĝe en pragan burgon enfalegis kaj ĉiujn liajn amikojn, kiuj estante bonaj, al bono, kiel ni kredas, inklinis, per diversa kaj kruela morto pereigis kaj iliajn infanojn en profundo de la rivero Vltava dronigis vivantajn. Kaj ĉar ili prenis kun li parton en sufero, ni kredas, ke ili partoprenas ankaŭ lian gloron kaj kvankam ni malindaj konas nek ilian nombron nek nomojn pro multo da ili, tamen ni kredas, ke Dio certe ilin konas kaj ke li elektis ilin. Nome la viro sankta estis ankoraŭ dum sia vivo amasiginta nemalmulton da klerikoj kaj Diaj servistoj kaj tiujn la persekutantoj de la sankta martiro tiel persekutis, ke dubinde iu el ili restis en la patrujo, por ke ni en tio vere ekkonu plenumon de tio, kio, kiel ni scias, estis antaŭdirita aparte pri la Sinjoro: „Batu la paŝtiston kaj disfuĝos la ŝafaro." Ho, kiam mi venas al rakontado pri tio, kiel granda kolero kaj venĝo de la Sinjoro ekflamis kon­traŭ malamikoj, indas, ke mi proklamu povon kaj miraklojn de Dio, kiu ĉiam revelacias, ke li kiel fidela promesinto realigas, kion li estis promesinta: „Mia estas venĝo kaj mi repagos." Ĉar tiuj, kiuj kun kruela menso ribelis kontraŭ la Dia sanktulo aŭ kiuj per nura konsento partoprenis la teruran krimon, parte fare de malbonaj spiritoj baraktigataj disfuĝis en dezertajn lokojn kaj estinte punitaj per mizera kaj meritita morto ne plu montriĝis, parte trosekigitaj restis ĝismorte sekaj: Tiam iuj el ili per ruktado bojantaj kiel hundoj kaj grincantaj per dentoj mortis kaj ilia tuta idaro, ke mi tiel diru, estis neniigita en radikoj, kaj se iuj restis, ili akiras vivrimedojn propramane.

La korpo de la beata martiro ripozis dum tri jaroj entombigita en la kirko de sanktaj Kosma kaj Damiano. Sed pli poste revelaciatis al iuj Diservistoj, ke ili transportu la Diserviston el la loko, kie li estis entombigi­ta en la bazilikon de sankta Vito martiro, kiun li laŭ Dia volo en la praga rezidenca burgo defundamente konstruis kaj per ekleziaj ornamoj eminente ornamis kaj en kiu li laŭdire iam, kiam ĝi konstruitis, promenante aŭdigis jenan verson de psalmisto: „Jen mia ripozo por jarcentoj da jarcentoj." Tion por laŭdo kaj gloro de sia nomo kaj por disaŭdigo de meritoj de la beata viro bonvolis la gracoplena Sinjoro kialigi, ke montriĝu pli klare ol sunalume al ĉiuj popoloj, ke ĉiopova Dio akceptis al ĉeĥa popolo, jam depost ioma tempo al li konvertita, per sia granda boneco patronon, kiel atestas la Skribo, ke en ĉiu popolo tiu, kiu timas lin kaj agas justecon lian, agrablas al li kaj ke, kie plimultiĝis la peko pli multe plimultiĝas la graco.

Ĝi estis sciigita al la fratomurdinto kaj ĉar li kovris sin per mantelo de kristana soldateco ne povante kontraŭstari kontraŭ grandaj Diaj agoj, li estis tamen kaptita, kvankam malbaldaŭ, per miro. Do li sendis tien kaj ordonis transporti la korpon nokte kun la kondiĉo, ke, se la sanktaj membroj ne estos enlokigitaj en novan kripton ĝis matenkrepusko, ĉiuj, al kiuj tio estis ordonita, senhezite estu per glavo ekzekutitaj. Do ili venis nokte kaj prenis la sanktan korpon kaj surveturiliginte ĝin veturis, ĝis ili alvenis al rivereto, kiu nomiĝas Rokytnice: Kaj vidu, la akvo tiom altiĝis, ke ĝi trans bordoj ruliĝanta ĉiujn herbejojn superakvis kaj al tiuj, kiuj transportis la sanktan korpon, restis nenia espero krom morto. Sed kiam ili troviĝis en tioma angoro, eniĝis en ilian menson, ke ili petu direkte beatan Venceslaon, ke li kompatu ilin, ĉar antaŭ tio la martiro bonvolis komprenigi per multaj aperaĵoj, ke li estu transportita. Do ili diras: „Ho, beata martiro, ĉar ni kun pia menso respektis vian ordonon, nun ni ĉiuj estas ekzekutotaj per murdanta glavo." Kaj samtempe ili laboras por konstrui ajnan ponton. Kaj dum ili tion faras, ili rigardas returnen kaj ekvidas subite sin kaj la veturilon kun la korpo de la eminenta martiro sur la bordo de la rivero, kien ili direktiĝis. Tion vidante la servantoj de la sankta martiro per fortega voĉo kaj el tuta koro glorlaŭdas Dion kaj sian sanktulon, kiu siajn servantojn liberigis tiel per multpova forto el tioma malfacilaĵo. Tiel afableco de la Sinjoro, tiel merito de la servanto mirakle montriĝis, tiel Dia gloro kaj povo de la martiro estis atestitaj, kiam eĉ lia korpo estis honorigita per digna transporto kaj funebraj portantoj estis liberigitaj per tia miraklo. Poste rapidantaj pluen al la rivero Vltava kaj trovantaj la ponton rompita ili eklamentis, krome ili komencis eĉ perdi fortojn povantaj neniel levi lin, do ili rifuĝis ree al preĝo, ke li helpsubtenu ilin per sia konata boneco, ke ili ne malgajnu surteran vivon, ĉar rilate al la ordono de princo ĝuste komencis koka matenkanto. Baldaŭ vidante sin elaŭditaj ili surŝultrigas lin kaj kvazaŭ nenian ŝarĝon portante ili trans la rompita ponto sen malhelpaĵo kun ĝojo trairis. Do ili venis sen ia malhelpo aŭ difekto sur la lokon, kiun la sanktulo por si iam estis preparinta. Kaj eklumiginte kaj rigardante ili ekvidis lian korpon sendifekta kaj ĉiujn liajn vundojn resaniĝintaj krom la unusola, kiun en lian kapon enbatis lia kruelega frato. Ĝi nome, kvankam ankaŭ resanigita, tamen diferencis de la aliaj kovrata per ia blanka membrano, sed kiam oni lavpurigis ĝin, ĝi similis al la ceteraj. En la momento onidire estis inter ceteraj iliaj funebraj gvidantoj certa kleriko de virta vivo, kiu kun la sanktulo, dum li uzis lumon de ĉi tiu vivo, estis kunigita per la plej fidela amikeco. Li tuŝante unu membron de la sanktega korpo post la alia havante la okulojn surverŝitajn per torento da larmoj enmanigis la manon de la martiro kaj delikate palpesplorante ungojn li eksentis, ke unu movebliĝas. Do li parolas la unua al kunuloj plorante: „Ve al ni pekuloj, ĉar videblas, ke ĉi tiu tre proksimiĝas al disfalo. Jen, la ungoj jam malfermiĝas." Sed la ceteraj vortkontraŭante lin diras: „Kial vi, frato, parolas tiel kaj ne travidas per talentohava racio, ke pro sindoneco, kun kiu vi lin amis, li volas doni al vi eron da sia korpo?" Tiam li brustbatante diras: „Ĵus mi opinias, ke tio estos tiel." Kaj ree ekpreninte sanktegan manon, li ree palptuŝis la ungon kaj ektrovis, ke ĝi firme fiksitas en fingro, kvazaŭ nenia noto de movebliĝo estus montriĝinta.

Ankaŭ lian orelon, kiu estis absolute forglavita kaj fare de lia fratino estis trovita laŭ lia aperaĵo, ili trovis propraokule altkreskinta kaj plene saniĝinta. Nome la virta sinjorino, fratino de la beata martiro, nomata Přibyslava, elinstruita jam depost lulilo servi al Kristo Sinjoro laŭ evangelia instruo sen riproĉo. Kiam Sinjoro estis seniginta ŝin de edzina jugo, ŝi tuta sindonis sin al Diservo kun sopireganta spirito soifanta tion, ke ŝi estu vualita per sanktecinda vualo kaj daŭrrestadu senĉese kaj tage kaj nokte en preĝoj, maldormado kaj fastoj. Al ŝi alpaŝis aperiĝanta sankta Venceslao kaj diris: „La persekutantoj forhakis mian orelon kaj ĝi kuŝas ĝis nun inter arbo staranta apud la kirko kaj muro de la sama kirko de la momento, kiam ĝi estis forhakita." Baze de la aperaĵo la virta sinjorino elŝirinte sin el dormo kaj elserĉinte la lokon apud la kirko trovis tie trezoron de lia sanktega orelo kaj levinte ĝin kun respektemo kaj granda ĝojo kaj dankanta al Dio ĉiopova iris al la kripto de sia frato kaj sinjoro, kun iom da plej fidelaj malfermis ĝin respektoplene, la orelon tien enigis kaj fermis ĝin zorgeme. Kaj post transporto de liaj honorindaj relikvoj ili trovis ĝin sendifekta kaj alkreskinta al la korpo, kiel ni antaŭe diris, kvazaŭ glavo ĝin neniam estus tuŝinta. Do klerikoj kaj popolo amasiĝinte, kiom da ili eblis kunveni, kun himnoj kaj kantoj enĉerkigis la sanktan korpon kaj enterigis en la baziliko de Sankta Vito martiro, kie el graco de la Sinjoro pro meritoj de sankta martiro Venceslao okazadas multaj kaj sennombraj mirakloj por laŭdo kaj gloro de la nomo de Kristo nia Sinjoro. Do oni festas lian transporton la 4-an de marto. Tiel kompletigis nia Sinjoro Jesuo Kristo, kiu kun Dio Patro kaj Sankta Spirito vivas kaj regnas ĝis jarcentoj da jarcento.


NAŬA ĈAPITRO

Nun ni rakontos pri novaj mirakloj el Dia povo al tiuj, kiuj pri nova martiro sincere volas scii. Kiam glora luktanto Dia estis mortmartirigita kaj tiel triumfvenkinta, kiam subiris la stelo, kiu sur ĉian teron brilis per siaj meritoj kaj kiam ĉiuj tiuj, kiuj sindone estis inklinintaj al li, kiel mi jam '? diris, aŭ kiujn li por servo al Kristo estis ariginta, parte per glavo estis mortigitaj fare de sendiuloj, parte per manoj de furiozuloj estis entombigitaj en la rivero kaj ceteraj disfuĝis tra la tuta mondo, unu batalanto nomita Podiven, kiu, kiel mi jam menciis, estis lia partoprenanto kaj kunulo en ĉio, kion la martiro antaŭe estis farinta kaj pri kiu ni promesis rakonti ĉion, kio al mi konatas, post kiam lia sinjoro estis foririnta el ĉi vivo al Kristo, rifuĝis en Germanujon kaj en ekzilo li longe vivloĝis. Pli poste opiniante, ke kvieto renoviĝis kaj reveninte patrujon, restadis tra iu tempo hejme kaŝiĝanta. Mi povus rakonti pri li, kun kia arda amo, kun kia senriproĉa fideleco li amis sian sinjoron dum lia vivo, se la okazaĵo mem, pri kiu mi estas skribonta, sufiĉe tion ne montrus. Li iun tagon suferante pli maldolĉe ol aliafoje doloron, kiun li havis en la koro de tiam, kiam li perdis sian sinjoron, prenis glavon kaj kuris galope al domo de certa viro; pri kiu li sciis, ke li ĉefis komplotitan murdon kaj intrigon kontraŭ Venceslao kaj ĉefe per lia mano estis la beatulo murdita. Kaj alveninte tien li trafis lin ripozantan en varma bano, kiu en popola parolmaniero nomiĝas „stuba" (banĉambro). Sed li vidante lin venantan salutis lin laŭ popola kutimo dirante: „Sanu, amiko, estu sana!" Sed tiu, kies korĉirkaŭaĵo estis brulcindrigita per ĉagreno, rediris: „Pri mia sano zorgos Dio, sed vi senigita jam je spirita sano mortos en via peko kaj poreterne pereos."

Kaj atakante lin mortigis lin kaj esperante savi sin per forkuro li elkuris galope. Sed kiam li eniris arbaron kaj paŝis jam sekure, alportiĝis la sciigo pri morto de la batalanto kaj pri ago de lia ekzekutinto al la fratomurdinto. Do li ordonis ĉirkaŭigi la arbaron per siaj armilportistoj kaj ili tie lin baldaŭ kaptinte mortpendigis lin. Rakontonte pri io granda mi konfesas, ke pro ties kromordinareco mi cerbumis, ĉu mi prefere ne silentu. Sed ĉar senĉese diskonigatas per buŝoj de multaj homoj, kiuj pri tio plej sunklare scias, mi rekonis, ke ne estus serioze, ke mi silentu. Li pendis tie tri jarojn; nek birdo nek sovaĝa besto nek ja putrado aŭ disfaliĝo ekposedis lian korpon, sed ungoj kaj barbo kreskis kiel dumvive kaj liaj haroj griziĝis ĝis la plej granda blankeco. Lastafoje la fratomurdinto venkita per honto, ĉar la miraklo de la Sinjoro diskonitiĝis tra ĉiuj popoloj, ordonis enfosi lin samloke en teron. Sed neniel eblis kaŝi Diajn agojn, sed ankoraŭ, por ke malkaŝiĝu meritoj de lia servanto al ĉiu gento, oftege vidadis preterirantoj nokte sur lia tombo brulantan lumon ĉielan. Kaj tio fariĝis tiel templonge, ĝis homoj el ĉiuj flankoj alvenantaj komencis alportadi donacojn kaj sur la tombon de la entombigito surmetis donacetojn de sia religiemo kaj rekomendis sortojn de sia vivo al Dio kaj al la mortigito. Post longa tempo korpo de la viro estis levita el la tero kun pieco de klerikoj kaj piaj geviroj, transportita kaj lokigita en tombaro de la baziliko de sankta Vito tiel, ke sankta Venceslao en la baziliko kaj la soldato ekstere kuŝanta per nura muro estas disigitaj.

Kaj tian gloron gajnis al li lia sincera fideleco, kun kiu li fidele servis al sia sinjoro dum la vivo. Ĉar estinte administranto super ĉiuj, kiuj loĝis en domo de sankta Venceslao, preskaŭ ĉiujn servistojn de la lasta ĝis  kuiristoj lernigis tiel, ke apenaŭ troviĝis iu en la korto, kiu ne konus kanti aŭ skribi himnojn de psalmistoj aŭ kiu ne scius tion, kio apartenas al eklezia liturgio. Amante ĉiujn kvazaŭ proprajn filojn, kvazaŭ la patro li estis de ĉiuj estimata. Se iam ordonitis al li almoze disdividi dek monerojn, li mem aldonis kvin pro fideleco al sia sinjoro. Se endis disdonadi manĝaĵojn al tridek malriĉuloj aŭ ankoraŭ pli, li pridonacis dekkvin pluajn. Tial ankaŭ de Dio laŭ lia promeso li meritis aŭskulti la vorton de la Evangelio: „Jen, servisto bona, ke en malgrandaj vi fidelis, super multaj mi postenigos vin" kaj kun korpa sinjoro sia li meritis eniri ĝojojn de Kristo ĉiopova senfine daŭrantajn. Kaj eblis vidadi nokte lumojn brulantajn en la baziliko, kie ambaŭ sanktuloj ripozas, kaj ofte tre multaj aŭdadis tie anĝelajn voĉojn kantantajn psalmojn. 


DEKA ĈAPITRO

La sankta kaj ofte rememorinda nia honorinda patrono Venceslao, kvankam li al ĉiuj helpon petantaj siajn afablaĵojn kaj bonecaĵojn liveras, tamen ne ĉesas daŭre helpadi plej multe al kaptitoj kaj arestitoj. Kaj ĝuste en tio montriĝis lia unua eminenta miraklo de mizerikordo post transporto de lia honorinda korpo. Ĉar kiam tre multaj ŝuldintoj enkatenigitaj en feraj katenoj en karcero sub publika gardado estis tenataj laŭ hejma kutimo kaj krom morto neniu el ili havis ian esperon al multobla puno estante kondamnitaj, ununokte laŭ Dia inspiro, kiel ni kredas, eniĝis ilian menson en tioma angoro, ke ili petu beatan Venceslaon, ke li kompatu ilin: „Sinjoro", ili preĝdiras, „pro meritoj kaj pro petoj de nia sinjoro Venceslao, via sanktegulo bonvolu al ni blokitaj per tioma  anksio helpi per via de pralonge konata povo." La duan nokton, kiam ĉiuj en mondo komfortis en abunda ripozo kaj nur la mizeruloj ne sciis, kio estas ripozo, Dia povo, kiu bonvoleme ofte helpas al afliktitoj, ankaŭ subtenis ilin. Kaj plej unue eksonoris kvazaŭ voĉo de ia sonorileto en iliaj oreloj kaj poste ia stranga lumo komencis al ili ĉiuj lumi. Kaj subite la trabo, per kiu ĉies piedoj estis premfermitaj, komencis arkpafilforme kurbiĝi kaj baldaŭ ĉiuj eltiris siajn piedojn el la premligno. Vidantaj poste, ke mirakla povo Dia helpas al ili pro meritoj de sankta Venceslao, akceptinte esperon pri savo kaj plifortigitaj per ĝi ili pripetis senĉese: "Dio, Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo, helpu al ni ciaj servistoj en Ci esperantaj pro meritoj kaj preĝoj de sankta Venceslao, murdita pro amo al Ci fare de senpiuloj." Senprokraste montriĝis mirakla povo de Kristo kaj al ĉiu unuopulo el ili defalis frakasiĝinta kolringo de kolo teren. Kaj liberlasitaj el karcero ili vagiradis tra pejzaĝo kaj raportadis pri la granda Dia ago, kiun ili propraokule estis vidantaj.

Kiam sciigo pri la miraklo disvastiĝis pro ĝia grandeco kaj gloro ĉien, okazis, ke iu arestita pagano eksciiĝis, ke sankta Venceslao ege zorgas pri tio, ke uloj katenitaj en karcero estu liberigitaj. Kaj li aŭdante tion, ĉar li per senmezura anksio prematis, promesis promeson dirante: „Se min Dio de sankta Venceslao kaj Dio de kristanoj elŝiros el ĉi malfeliĉo per sia bonvolemo kaj redonos al mi antaŭan rangon, mi ekkredos en Kriston, Dian Filon, mi akceptos bapton de savo, mi votos min el tuta mia menso al kristanaj religio kaj mizerikordo kaj mian filon mi fordonos al la martiro por eterna servo." Apenaŭ li fmparolis kaj jen, ĉiuj katenoj forfalis de li. Kaj duafoje kaj triafoje oni lin kaptis kaj misfarante novan maljustaĵon oni enkarcerigis lin, sed same kiel antaŭe la katenoj forfalis de li. Kaj tiam liaj sinjoroj estante pro rea miraklo per pia estimo plenigitaj kaj esprimante dankon al Dio permesis al li, ke li libere foriru. Estinte do forlasita li instruigis sin en la sankta religio kaj dediĉis al la martiro sian al li votitan filon, li vivis poste ankoraŭ multe da jaroj.

Sed ankoraŭ iu alia akuzito estis sammaniere laŭ ordono enkarcerigita kaj li petvokis sanktan Venceslaon laŭtvoĉe kaj per abundaj sopirĝemoj, ke li kompatu lin, same al li kiel al la antaŭa forfalis ĉiuj katenoj de manoj kaj piedoj. Sed ne kredante al li oni kaptis lin kaj vendis por alilanda mono en foran landon ne sciante, ke Dio estas reganto super la tuta mondo kaj ke al Disinjoro apartenas tero kaj ĝia kompleteco, kaj opiniante ankaŭ, ke beata martiro ne povas elaŭdi preĝojn de homoj longe malproksimaj. Kaj kiam oni forkondukis lin, pro meritoj de beata Venceslao forfalis subite katenoj de liaj manoj kaj fera kolringo de lia kolo. Poste tiuj, kiuj aĉetis lin, kvankam ili estis paganoj, vidante tiom grandan faron Dian lasis lin libere foriri.

Post nelonga tempo ordonis princo enkarcerigi iun alian homon. Kaj kiam tiu preĝis al Dio kun daŭraj sopirĝemoj dirante: „Sinjoro Dio, helpu min pro meritoj de sankta Venceslao", okazis iunokte, ke li meze de siaj zorgoj ekdormis. Kaj kiam li subite elŝiris sin el dormo, kiel kutime fariĝas al konsumlacigitaj homoj, li vidis, ke li staras malantaŭ la burgo sur libera vastplaco kaj nek katenoj sur liaj piedoj, nek kolringo surkole, nek katenoj sur liaj manoj surrestis. Do reveninte al administristo li rakontis al li, kiel li estis per Dia povo mirakle liberigita. La administristo ekkoninte mirindan Dian povon kaj aktivecon de la beata martiro en ĉi miraklo donacis al la akuzito liberecon.

Kaj denove mi elpaŝas prirakonti malnovajn miraklojn de nova martiro al vi, kiuj aŭskultas ĉi tie pro amo al tiel eminenta viro starantaj. En la praga burgo vivis virino blinda kaj tutkorpe malforta, kiu alveninte katedralon de sankta Vito falis tie surteren antaŭ la tombo de sankta Venceslao kaj preĝis tie plena de kredo tiel longe, ĝis ŝi meritis akiri sian vidon kaj sanigon de tuta korpo. Dume okazis, ke iu fare de kreditoroj estis kaptita kaj en feraj katenoj premŝlosita, ĉar li neniom povis pagi al uzuristoj. Kaj okaze tiuj, kiuj lin ĉenligis, sidigis lin ĉe la katedralo, kie troviĝas la korpo de sankta Venceslao. Li tiom anksiigita levis manojn per fero ŝarĝitajn kontraŭ ĉielo kaj okulojn turnis al la katedralo jene preĝante: „Dio, subtenu min helpe pro meritoj kaj propeto de sankta Venceslao!" Kaj dum li tion diris, tuj disligiĝis liaj manoj kaj oni liberlasis lin.

En Frankujo vivtroviĝis piedmalforta ulo, al kiu en sonĝdormo ekaperis viro vestita en blanka robo kaj kuraĝigis lin dirante: „Starigu vin kaj irŭ en burgon de Prago en la katedralon de sankta Vito. Tie ripozas korpo de beata Venceslao martiro kaj tie vi ricevakiros sanon. Kaj kiam li ŝajnigis, kvazaŭ li tion ne komprenus, ree alpaŝis al li la viro same vestita, kiu al li antaŭfoje aperis, kaj diris: „Kial vi ne realigis mian ordonon kaj ne iris tien, kie vi reakirus irkapablon?" Tiam li kiel mensekstaziĝinte vekiĝinta volonte rediris: „Mi iros, sinjoro." Kaj ellitiĝinte helpe de bastono li iris al komercistoj, kiuj tien estis veturontaj kaj paginte al ili li sukcesis, ke li kun ilia helpo venis ĝis la nomita loko. Kaj alveninte kirkon de la sanktuloj kaj ĵetinte sin antaŭ ĉiu popolo sur pavimon li longtempe preĝante kaj plorante petis Sinjoron, ke li kompatu lin pro meritoj de sankta Venceslao. Kaj tuj, kiam li ekstariĝis ĉesante preĝon, per Dia mizerikordo estas firmigitaj liaj genuoj, do li dankis Dion kaj sanktan Venceslaon, pro kies meritoj bonvolis Sinjoro sanigi lin.

Kiam famo kaj gloro pri tiuj kaj tiaj mirakloj pri beata martiro disvastiĝis ĉien, ektentiĝis iuj, ke ili prenu, havigu al si kaj disdonacu al geparencoj relikvojn de la beata korpo. Iuj eble bonintence kaj bonopinie  klopodis pri tio, por ke la nomo de la martiro disgloriĝu tra ĉiuj regionoj, sed kiam aliaj malbonintence aŭ avidive klopodis pri tio, tujsekve traiis ilin venĝo. Tiam lia fratino Přibyslava, sub sankteca vualo sankte vivanta, ĝis kiam homa okulo kapablas prijuĝi, enmiksis sin en iun faron helpata en sia entrepreno de pastro de la sama katedralo, Stefano. Sed apud la katedralo loĝis ermito, al kiu kiel speciale sankta alteniĝinte, kies malbonan konsilon obeinte ili tion provis. Kaj ke ni tion diru malmultvorte: je interkonsentita nokto ili alvenis kaj kunpreninte lin partoprenigis lin kaj elfosinte la honorindan korpon ili komencis sian malnoblecon. Ĉar filo de la sama pastro sufiĉe senrespekte ekpalpinte makzelon de la sanktulo eltiris ĝin. Kaj ili envindis ĝin en mantelon kaj la ceteraj ree enterigis lian korpon, kaj el la eligita relikvo parte por si laŭplaĉe retenis, parte disdonacis al siuloj. Sed sekve neatendite ĉiujn alrapidis Dia venĝo. Sed ĉar sciatas, ke tio okazis en brutala epoko kaj al multegaj tio konatas, mi bontrovis, ke superfluas envicigi tion en ĉi verketon; mi enskribos nur tion, ke ili foriris de ĉi mondo trafitaj per subita kaj neatendita morto.

Mi rakontos pri kromordinara miraklo, kiun en nunaj maldelikataj tempoj bonvolis montri Kristo Dio per sia batalanto. Kiam en karcero multe da diversaj homoj, aliaj proprakulpe aliaj pro misakuzo de akuzintoj estis tenataj kaj gardataj tre longan tempon, ili elverŝis preĝojn al Sinjoro kaj pro meritoj de sankta Venceslao ricevis sian liberlason. Sed iuj nekredantoj sugestis, ke ili ne estis liberigitaj per povo de Dio aŭ sanktuloj, sed ke subaĉetita provoso senkatenigis ilin kaj ke li ankaŭ multajn aliajn senkateni­gas:. Do estis ordonite, ke li estu provata per Dia juĝo. Do kiam amasiĝis aroj da diversa popolo, fero estis enmetita en fajron, inkandeskigita ĝis blankardo kaj la provoso alkondukita kaj juĝita, ke li portu ĝin en nuda mano ĝis celo enbatita en kampo. Li neniel hezitante sed konfidante tneritojn de la sanktulo alprenis la ardegan feron kaj portis ĝin malproksi­men malantaŭ la celo, kaj se aliaj ne estus haltigintaj lin, li eble estus ĝin portinta trioble pli malproksimen malantaŭ la celo. Per tio ĉia dubo el ĉies koroj estis forpelita kaj oni laŭdis kaj glorigis Dion, ke Li sole per sia mizerikordo kaj alpeto de sia martiro sankta Venceslao arestitojn senkarcerigis.

Se mi tiel provus kapti per plumo ĉiujn miraklojn de la beata martiro, kiun Dio bonvolis tra li montri, prefere ekmankus lumo ol temo. Nome ĉiopova Disinjoro por laŭdo kaj gloro de sia nomo alpetata per sia militanto kaj martiro Venceslao aliajn elkarcerigas, multajn senkatenigas, aliajn elkondukas el plagoj kaj diversaj malsanoj kaj liberigas el turmento kaj ĉiuj ajn malfacilaĵoj kaj antaŭ videblaj kaj eĉ nevideblaj malamikoj. Ankaŭ al tiuj, kiuj en batalo luktas, Dio nemalofte pro petoj de ĉi tiu sanktulo kontribuas per mirakloj kaj laŭdindaj agoj, al ĉiuj alvokantoj Venceslaon Li helpas, kiel Li ankaŭ al li estis helpinta per vivaj kaj klaraj mirakloj, dum li regis, nek unufoje nek dufoje.

Ĉar unu el burgoj nomita Kouřim (elp. Koŭrĵim) havante multe da popolo prezentis sin superanta kaj ĝia princo preparis ribelon kontraŭ ĉi tiu sanktulo. Sed kiam ambaŭflanke estis elverŝite sufiĉe da sango, ekplaĉis la konsilo, ke la princoj mem batalu kune solaj du kaj regu tiu, kiu estos venkinta. Kiam la princoj ekrajdis por batale renkontiĝi, Dio ĉiela malkaŝas al kontraŭulo (el Kouřim) ĉielan vidon de la Sanktulo, nome de Venceslao, kiel sur lia frunto brilas bildo de sankta kruco. Ekvidinte tion li (el Kouřim) forĵetis sian armilon malproksimen kaj falis al liaj piedoj kaj deklaris, ke neniu povas venki tiun, al kiu Dio rapidcelas helpi per tiaj signoj. Kaj kiam l.i tion konfesis, la sankta princo levis lin por kisi lin pace, konfirmis lin en paco en lian burgon kaj la antaŭan povon, redonante al li administradon de la burgo ĝis vivofino.

Vere (tiu) ekvidis krucon, ĉar (beata princo) Kriston sekvis kaj feliĉege atingis reĝolandon, en kiu reĝas Kristo kun la Patro kaj Spirito Sankta dum ĉiuj jarcentoj.


El la ĉeĥa lingvo tradukis D-ro Václav Rajlich. Kompostis Miroslav Malovec. Lingve reviziis Miloslav Pastrňák. Redaktis Miloslav Šváček.

al la indekso


 ESPERANTO EN LA POSTKONCILIA EKLEZIO

Jiří Laube

La motivo por nia renkontiĝo estas la vortoj de nia Sinjoro "ke ĉiuj estu unu". Tiuj ĉi vortoj indikas la celon de la streboj de ekumenismo kaj interreligia dialogo. Tiaj streboj estas perceptataj ofte kun malkonfido, sed estas necese ĉiam imagi, ke la ekumenismo kaj interreligia dialogo ne celas pretigi ian miksaĵon de religioj kaj eklezioj, sed ili volas, ke inter religioj regu toleremo, solidareco kaj kunlaboro, ke ili pliriĉigu sin reciproke kaj ke tiamaniere estiĝu en la mondo harmonio kaj solidareco inter la homoj kaj popoloj. Tion eblas atingi, se ĉiu el ni kleriĝos en propra kredo kaj doktrino, ekĝojante ĉiam, kiam ni konstatos, ke en iu punkto ni kongruas. Neniukaze ni provos ŝanĝi ion aŭ kompromisi.

Ni ricevis grandan Dian gracon estante aktivaj partoprenantoj de tiu ĉi epoko, kiu iam estos taksata kiel "rompo-periodo" de historio de la homaro por pluraj jarmiloj. Tio ne estas kaŭzata per, iusence, magia signifo de la cifero 2000, sed ĝi estas la periodo, kiam post 2 jarmiloj de kristanismo la tempo maturiĝas por grandaj ŝanĝoj. Ne hazarde Johano Paŭlo la II-a lanĉis la apostolan leteron "Tertio millenio adveniente", aŭ la enciklikon "Ut unum sint", aŭ la libron "Transpaŝi la sojlon de la espero". Nun estas la tempo, kiun Dio elektis por grandaj ŝanĝoj. Multaj kaj longaj vojoj gvidis al tiu ĉi situacio. En mia pritrakto mi volus tuŝi nur du el ili.

La unua vojo estas la vojo kristana. Ankaŭ tiu ĉi estas multe pli longa, ol ni kapablas ĝisvidi. Ni komencu nian meditadon per neokulfrapa, sed grava evento, per la mesaĝo de la Virgulino Maria en Fatima, nur malmultajn tagojn antaŭ la Oktobra Revolucio en Rusujo en 1917. La Sankta Virgulino komisiis simplajn infanojn transdoni al la mondo mesaĝon admonantan, ke la mondo nepre ŝanĝiĝu, konvertiĝu al Dio, alikaze venos katastrofoj. Ni scias, ke la katastrofoj poste vere venis. Sed la mesaĝo de Fatima estas ankaŭ la momento, kiun oni prave rajtas taksi kiel la instigon prepari novan koncilion, kiu okupiĝu pri plenumo de tiu ĉi alvoko. Tiuj, kiuj konsciiĝis pri bezono de tiu koncilio, vidas la eblecon de konvertiĝo de la mondo al Dio en "malfermo de la Eklezio al la mondo" kaj en "detruado de baroj", kiuj estiĝis post la Franca Revolucio, cele defendi la Eklezion kontraŭ materialismo. Tiuj baroj apartigis la Eklezion kaj ĝenerale la religion disde la materia mondo. Enpaŝo en "surteran" socion, rekta aplikado de spiriteco en la ĉiutaga agado, tio estas la vera "zorgado pri bonstato de la komunumo kaj ŝtato", tio estas la vera politiko en la plejeble vasta vortosenco. Tiun staton celas kaj postulas ĉiuj dokumentoj de la koncilio.

La duan vojon oni povas nomi la vojo hebrea. Ĉe la komenco de la nov-epoka parto de tiu ĉi vojo staris tri viroj, hebreoj, naskitaj en Orienta Eŭropo. Ĉiuj naskiĝis dum unu jaro 1859-1860. La unua el ili estis Ludoviko Zamenhof, naskita, laŭ nia kalendaro, la 15-an de decembro 1859. Jam en sia infanaĝo li sentis dolorige la ofte okazantajn bataladojn inter anoj de diversaj popoloj. Ankaŭ tre peze li kunportis la sorton de la hebreoj en diasporo. Li volis helpi ilin, pro tio li kreis, origine por ili, sed tuj li plilarĝigis sian intencon al la tuta homaro, la internacian lingvon Esperanto. Li tradukis en ĝin la hebrean biblion (el la hebrea originalo), kio en si mem estis vere admirinda verko. Li mem, en sia familio uzadis la popolan lingvaĵon de orienteŭropaj hebreoj, kiun ankaŭ li nomis "jargono". Por la "jargono" li verkis gramatikon kaj tiel, en realo, li kreis lingvon, kiu ricevis la nomon "jidiŝ". En ĝi ekzistas jam nun relative riĉa literaturo.

Profunde travivata ligo al la radikoj de la hebrea popolo kaj lingvo estas palpebla en Esperanto kaj en jidiŝ, kaj iliaj radikoj estas objekto de serioza studado. Tio okupas precipe tiujn, kiuj regas la hebrean kaj kapablas pritaksi la proksimecon de la radikoj de la hebrea kaj Esperanto.

La dua viro, kiu en decida maniero kunpreparis la nunan situacion, estis Eliezer Perlman, naskita en 1860 proksime de la naskiĝloko de Zamenhof, ankaŭ en Granda Litovujo. Ankaŭ lin tre dolorige tuŝis la senespera sorto de la hebreoj. Li diradis, ke "la nacio, kiu ne havas propran lingvon, ne estas nacio". Pro tio li decidiĝis "resurektigi" la originan lingvon de la hebreoj, la hebrean. Li komencis realigi sian planon jam en sia naskiĝloko, sed ankoraŭ antaŭ la unua mondmilito li transloĝiĝis al Palestino, por esti "ĉe la fonto". Li alprenis la hebrean nomon Ben Jehuda. Li sukcesis "fari miraklon". La jam morta hebrea, la lingvo de la Biblio kaj de la preĝlibretoj fariĝis la oficiala lingvo de la nova ŝtato Israelo, kaj ĉiutaga lingvo de milionoj da Hebreoj. Tute prave tre impona bulvardo en Jerusalemo portas lian nomon.

La tria, verŝajne la plej grava kunkreinto de tiu ĉi situacio, estis Teodor Herzl, naskita 1860 en Budapeŝto, kiu tamen poste vivis plejparte en Vieno, Salcburgo, Parizo kaj Londono. Lia vivocelo fariĝis la kreo de propra hebrea ŝtato, koncentrigo de la nacio apud la sankta Siono, realigo de la misio de la "elektita popolo". Li klopodis kolekti subtenon de bonstataj hebreoj, kaj tiamaniere li sukcesis realigi la Unuan Sionistan Kongreson en 1897 en Bazelo, en kiu renkontiĝis reprezentantoj de la hebreoj el la tuta mondo. Post tiu ĉi kongreso Herzl povis, kun certa fiero, diri: "Ĵus mi estas fondinta la hebrean ŝtaton." Certe li pravis, kvankam la vera plenumo venis nur post 50 jaroj. Pasintjare, en septembro multaj el ni eĉ ne registris la centjaran datrevenon de tiu ĉi kongreso, sed verŝajne ĉiuj aŭdis pri la 50-jariĝo de la ŝtato Israelo.

La menciitaj du vojoj al la hodiaŭa situacio, la kristana kaj la hebrea, plurfoje reciproke proksimiĝis - ĉiam tio okazis ne tre rimarkeble.

La unuan fojon ili renkontiĝis dum la teruro-plena persekutado fare de la naziistoj, kiam Pius la XII-a iniciatis kaj subtenadis savadon, laŭ hebreaj inform-fontoj, de ĉirkaŭ 700 mil hebreoj.

La duan fojon dum la Dua Vatikana Koncilio, kiam la Koncilio proklamis fundamentan ŝanĝon en la sinteno de la Eklezio al la hebreoj.

La tria kontakto, kaj samtempe la unua pinto estis la historia interkonsento farita inter Paŭlo la VI-a kaj la Monda Hebrea Kongreso en la jaro 1972. Prave tiam povis la Papo diri, ke la venonta jarcento aŭ estos kristana aŭ ĝi tute ne estos. Poste sekvis vico da agoj, eblas diri - pintoj: la vizito de la Papo en sinagogo en Romo, akcepto de la ĉefa rabeno de Jerusalemo en Vatikano, sed ankaŭ planoj por la estonto cele de reciproka proksimiĝado kaj kunlaboro.

Kia estas la situacio nun? En ambaŭ komunumoj ekzistas strebado je kunlaboro, kvankam ne ĉie egal-nivela. La kristanoj konsciiĝis, ke la hebrea Biblio estas ankaŭ ilia Biblio, ke la hebreoj estas la "pli aĝaj gefratoj" de la kristanoj, ke Jesuo Kristo, lia Patrino Maria, kaj ĉiuj ĉirkaŭ ili, kaj ankaŭ la unuaj kristanoj estis hebreoj, kaj ke ne estis ilia intenco, eĉ ne de Jesuo, dispartigi sin de la Leĝo de Moseo. Sinjoro Jesuo mem konfirmis tion dirante, ke Li "ne venis por detrui la Leĝon, sed por plenumi ĝin" (Mat 5, 17).

La historio montras, ke ĉiuj disiĝoj kaj kvereloj inter kristanoj estis postsekvoj de pekoj kaj ŝuldoj. Tial la disigitaj kristanoj devas iri nun kune al la radikoj, al la Leĝo de Moseo, serĉi propran ŝuldon kaj misagon, kiuj gvidis al disiĝo de la kristanoj, kaj klopodi forigi ilin, por ke ni ĉiuj renkontiĝu ĉe la radikoj de nia kredo kune kun niaj "pli aĝaj gefratoj", sincere ĝojante, ke ni estas plenumintaj nian devon kaj la deziron de nia Sinjoro. Nur tiel ni povas "transpaŝi la sojlon de la espero" kaj eniri la novan jarcenton, atendante la etoson de reciproka toleremo, paco kaj kunlaboro en solidareco inter la homoj, inter la nacioj kaj ankaŭ inter la homo kaj la naturo. Jes, la solidareco estos plejverŝajne la ĉefa kaj portanta ideo de la estonta epoko.

Kaj ĉi tie estas grava, la historia ŝanco por Esperanto, kiu en solidareco de la grandaj kaj la malgrandaj, potencaj kaj malfortaj, kreos bazon por naskiĝo de vere profunda kulturo. La profunda kulturo devas anstataŭi la nuntempan supraĵecon, rebonigi la erarojn de la lastaj du jarcentoj kaj surtabligi respondecan sintenon al la mondo. Tiel, ke ni ne postlasu nur dezerton, sed la mondon, kiu estos plibonigita per fruktoj de la plej modernaj sciencoj, baziĝantaj sur spiritaj, ĉiujn kulturojn, religiojn kaj civilizaciojn kunigantaj valoroj. Jen, el ĉiuj eblas ĉerpi kaj al ĉiuj eblas transdonadi spertojn kaj konojn. Certe estas necese distingi donitaĵojn de la vero kaj tiujn de disciplino. La unuajn ne eblas ŝanĝi, por la aliaj kompetentas la koncernaj instancoj de la Eklezio. Oni devas scipovi distingi ilin.

Nia unua tasko estas do perfektiĝi en nia kredo, studi la dokumentojn de la Dua Vatikana Koncilio kaj klopodi forigi tion, kio malhelpas nin plenumi la deziron de nia Sinjoro, "ke ĉiuj estu unu".

al la indekso


 JUNULARA EKUMENA TENDARO EN TAIZÉ

Katka Rerychová, IKUEJ

Permesu al mi dividi kun vi miajn impresojn el mia restado en Junulara Ekumena Tendaro (JET) en Taizé. Inviton por partopreni tiun aranĝon mi ricevis el Germanio de pastro Bernhard Eichkorn. Mi estis ununura partoprenantino de JET el Ĉeĥio. Mi decidiĝis partopreni, ĉar mi multfoje aŭdis pri Taizé. Feliĉe mi baldaŭ solvis gravan vojaĝproblemon trovirte rektan aŭtobusan linion el Ĉeĥio al Taizé. Mi do ekvojaĝis sola al malproksima Francujo (kvankam miaj gepatroj timis pri mi). Nia aŭtobuso - la ĉeĥa produktaĵo "Karosa" veturis malrapide, sed certe al la celo. Nur unu difekto proksime de Taizé iome interrompis la vojaĝon.

Post atingo de la celo de nia vojaĝo ni estis bonvenigitaj per malriĉa kaj ordinara vilaĝo Taizé, situanta en meza parto de Francujo kun surmonteta monaĥejo. Antaŭ kelkaj dekjaroj venis en tiun lokon frato Roger (fondinto de la komunumo), celante serĉi fontojn de la Evangelio en preĝado kaj silentado. Post certa tempo sekvis lin aliaj fratoj kaj tiel formiĝis komunumo nune konsistanta el proksimume 90 fratoj. Nuntempe en Taizé okazadas ĉiusemajne junularaj renkontiĝoj. Ĝenerale kunvenadas kelkmil partoprenantoj, tial la monaĥoj povas disponigi al ili nur simplajn loĝeblecojn kaj manĝojn.

Dum nia tendaro, okazinta en la tagoj de la 9-a ĝis la 16-a de aŭgusto, kunvenis en Taizé proksimume 4-5 mil gejunuloj el tuta mondo. Ne miru, ke en tiel granda homtumulto estis malfacile trovi gesamideanojn. Ni apartenis al diversaj grupoj formitaj laŭ aĝo kaj kapableco konversacii. Mi apartenis al grupeto de gejunuloj, kiuj kapablis paroli pri si mem, kapablantaj esprimi siajn opiniojn. La grupeto konsistis el maksimume 8 personoj. Ni interparolis pri niaj familioj, pri la kredo, pri opinioj rilate al postmorta vivo, pri ekologio, ktp. Kvin niaj grupanoj devenis el Litovio, unu el Germanio, unu el Rumanio kaj mi el Ĉeĥio.

Krom tiu ĉi nia grupo funkciis grupo de E-lernantoj kaj konversacia grupo de plenkreskuloj. Niaj ĉiutagaj kunvenoj estis nur parto de riĉa spirita programo. Ni kunvenadis kun ceteraj ĉeestantoj por matena, tagmeza kaj vespera preĝoj en granda ekumena templo. Dum preĝoj ni meditis pri bibliaj tekstoj, kiuj estis tradukitaj en dek lingvojn (bedaŭrinde nek Esperantlingven nek ĉeĥlingven). Ni kantis belegajn diverslingvajn kantojn. Ĉiutage ni meditis pri parto de "Letero el Taizé", kiu havis titolon "Neatendita ĝojo." Tiu letero skribita de frato Roger estis tradukita en 58 lingvojn inkluzive en Esperanton. Ĝi instigis nin, ke nia kredo estu bazita je fido kaj simpleco, ke ni estu solidaraj kun sufero de aliuloj, ke ni kapablu pardoni al malamikoj. Jen la fragmento el la Letero: "Ni, kiuj deziras sekvi Kriston, eble en nia infanaĝo aŭ poste estis humiligitaj aŭ eĉ forpuŝitaj. Venu la tago por tion konsciiĝi: mi ne rajtas stari ĉi tie, mi iros al tiuj, kiuj ofendis min. Se hazarde ili rifuzos, ĉu ĉi lasos, ke la veneno de amaro paralizu niajn profundaĵojn? Ne, nepre ne. Ni malkovros tion: post la risko de la fido, nia propra koro larĝiĝas. Kaj aperas io neatendita: la repaciĝo estos rekonata en ni dank' al la paco kaj la ĝojo, kiuj ĝin estigas en ni. Kiam perdiĝas ĝojo ĉe la kristanoj, la alvoko al repaciĝo pli necesas ol iam."

Post ĉiuvespera preĝo estis ebleco de personaj dialogoj kun iuj el monaĥoj. Lastnokte okazis Diservo, dum kiu ni ricevis kandelon kiel simbolon, ke ni estas lumo en ĉirkaŭanta mondo. Nur kun malĝojo en la koro ni forlasis tiun oazon de la paco.

al la indekso


 13-A EKUMENA ESPERANTO-KONGRESO EN NANTES

TOLEREMO - REPACIĜO - LIBERECO

"Toleremo, repaciĝo, libereco" estis la temo de la 13-a Ekumena E-Kongreso, kiu okazis en Nantes, Francio, en la tagoj de la 25-a de julio ĝis la 1-a de aŭgusto 1998. Ĝi estis samtempe 51-a Kongreso de IKUE kaj 47-a de KELI.

La kongreso okazis en trankvila, senbrua loko, en iama seminario por misiistoj. Kvankam la kondiĉoj estis tre bonaj kaj la manĝaĵo superabunda, la kostoj de la restado estis moderaj; por orienteŭropanoj 800 FF por la tuta tutsemajna aranĝo. Ĝojigis min vasta kaj tre bela ĉirkaŭa parko (18 hektaroj) kaj tri grandegaj platanoj surkortaj, kiuj per sia branĉaro atestis pri daŭro kaj persisto dum la historiaj tempestoj.

Malgraŭ tre favoraj kondiĉoj partoprenis eĉ ne cent partoprenantoj el 16 landoj (ankaŭ el malproksimaj Malajzio kaj Sudafriko), unuan fojon alvenis du reprezentantoj de la dum lastaj dekjaroj multe suferanta Albanio. Malavantaĝo estis, ke ne povis alveni aliĝintaj Litovoj, ne ricevinte vizon.

Kvankam kongresanoj apartenis krom al katolika ankaŭ al diversaj kristanaj konfesioj, ili pasigis la tutan semajnon kiel unu granda familio. La religia toleremo inter la partoprenantoj (laŭ miaj spertoj) estis centprocenta. Tiuj, kiuj ne emis toleri la aliajn, ne alvenis. Estas vera tragedio de la homaro, ke ĝis nun estas multe da netoleremo en la mondo. La esperantistoj faris jam la unuan paŝon, pri kiu atestas jam la 13-a IKUE-KELI kongreso.

Ankaŭ la religia repaciĝo estis videbla kaj sentebla dum la kongreso. Speciale oni sentis ĝin dum matenaj kaj vesperaj komunaj preĝoj kaj kantado. La ĝenerala etoso estis tiom bela kaj amikeca, ke oni longe memoros ĝin.

Sed ankaŭ temo libereco estis sufiĉe priparolata kaj diskutata. Pro ĝia larĝeco oni tamen ne sukcesis priparoli ĝin sufiĉe vaste kaj detale. Malgraŭ ĝia proklamado multaj homoj kondutas kruele, inter ili ankaŭ kristanoj. Terurigas nin situacio en landoj de iama Jugoslavio, Irlando, Albanio kaj en aliaj landoj. Kiel tre bone diris tion pastro Zielonka dum sia alparolo: "Jesuo Kristo instruas nin, kiel esti liberaj. La ordonoj de Dio estas por ni nur la vojmontriloj al la libereco. En tio baziĝas nia forto. Nenio mem venas. Ĉion oni devas perlabori. La liberon ankaŭ. Dum la esperantistaj kunvenoj, ĉefe la religiaj, la plej grava celo estu nia interna libereco, kiu egalas al la unuiĝo kun Dio. Tiom la homo estos libera, kiom li estos unuiĝinta kun Dio - kaj inverse."

La programo de la kongreso estis varia kaj ne konsistanta nur el Diservoj, preĝoj kaj meditoj. Oni sufiĉe multan tempon dediĉis al interkonatiĝo kaj studo de la enhavo de la du gravaj dokumentoj - "Komuna Deklaro pri la Doktrino kaj Pravigo" kaj "Fina Mesaĝo" de la Dua Eŭropa Ekumena Kunveno okazinta en la tagoj de la 23-a ĝis la 29-a de junio 1997 en Graz, Aŭstrio.

El multaj interesaj prelegoj ni menciu almenaŭ tiujn de Philippe Cousson pri la "Edikto de Nantes", subskribita de la reĝo Henriko la IV-a en 1598, kiu donis al la francaj protestantoj leĝan statuton kaj agnoskon de libera praktikado de la kulto, de pastro Jozefo Zielonka "Kial mi estas kredanto kaj pastro", aŭ tiun de P. Andre Heroux "Repaciĝo en Sudafriko". Ankaŭ nialandanoj kunportis tri prelegetojn koncerne al la kongresa temo, ili estis envicigitaj fine de la vendreda prelegtempo, sed pro plilongigo de la pli frue okazintaj prelegoj de Maria Belošević "Toleremo kaj repaciĝo en Kroatio. Minoritatoj en Kroatio", de Astrid Hanke "Spertoj kun Esperanto-stando en la urbo de la Vestfala Paco Osnabrück" kaj de Philippe Cousson "Sinoda dekreto pri fremduloj", ili pro manko de la tempo ne estis prezentitaj kaj la tekstoj estis transprenitaj de pastoro Adolf Burkhardt por uzo alimaniere.

Al mi tre plaĉis (kaj ne nur al mi) la ofta kantado dum la kongreso laŭ proverbo "Kiu kantas, duoble preĝas." Krom la ĉiutaga antaŭtagmeza unuhora komuna kantekzercado de religiaj (ankaŭ nereligiaj) himnoj kaj kantoj sub gvido de la pastoro Adolf Burkhardt kaj pastro Albrecht Kronenberger, plejofte laŭ aĉetitaj aŭ prunteprenitaj kajeroj "Tero kaj Ĉielo Kantu" (ekzistas jam 10 partoj), oni ofte kantis dum la Sanktaj Mesoj, dum la komunaj preĝoj kaj aliaj konvenaj okazoj, ankaŭ dankante por la bonaj manĝaĵoj. Dum la tuttaga ekskurso la kantemuloj kolektiĝis en unu buso. Krom interrompaj rimarkoj de la ĉiĉerono pri la pli gravaj vidindaĵoj ambaŭflanke de la vojo, oni kantis praktike dum la tuta veturado, ne nur religiajn, sed ankaŭ diversajn esperantigitajn kantojn.

Permesu aldonan rimarkon al la manĝoj. Laŭ franca maniero ĉiu tagmanĝo kaj vespermanĝo kutime konsistas el 4-5 manĝoj. La supo ofte mankis, sed ni ĉiam ricevis pladon kun freŝa salato el diversaj legomoj (tre bongustaj) kaj alian kun diversaj fromaĝoj. Neniam mankis (krom kafo, freŝa akvo kaj aliaj trinkaĵoj) sur ĉiu tablo botelo da tre bongusta kaj trinkebla ruĝa vino, kiun alkutimiĝis trinki eĉ neŝatantoj de alkoholaĵoj.

Oni devas mencii ankaŭ ĉiutagajn jogo-ekzercojn por interesemuloj kun Vera Tuinder-Dekker, folkloran dancadon kun Grete Burkhardt aŭ perfektigan kurson de Esperanto. Oni trovis ankaŭ tempon por distraj programeroj kaj gaja adiaŭa vespero en la kongresa salono en Les Naudieres. Ofte oni devis malfacile elekti inter du allogaj programeroj samtempe okazantaj.

Krom komunaj Diservoj, matenaj kaj tagfinaj preĝoj, okazis ĉiutage aparte ankaŭ katolikaj Sanktaj Mesoj celebrataj de la ĉeestantaj sacerdotoj, kiujn tamen partoprenis eĉ iuj nekatolikaj kristanoj.

Ĵaŭde oni dum la matena Sankta Meso kaj dum pliposta matena preĝado instigis spirite kunesti kun partoprenantoj de la samtage okazanta pilgrimo de la esperantistoj al ununura katedralo konsekrita al la Sankta Spirito en Hradec Králové, komune preĝante esperantigitan preĝon de Sankta Patro Johano Paŭlo la II-a "Venu, Spirito de la amo kaj paco!", kiun li preĝis okaze de la dua preparjaro por la Granda Jubileo de la jaro 2000.

Dimanĉe kaj merkrede vespere oni por kelkaj minutoj interrompis la programon por komune aŭskulti E-elsendon de Radio Vatikana, kio tre interesigis multajn ĝis tiam neaŭskultantojn de ĉi tiuj elsendoj.

Dum ekskursoj ni dimanĉe posttagmeze vizitis la vastan kastelon de la dukoj de Bretonio en Nantes. Konstruita ĉe Luaro, la nanta kastelo estis samtempe palaco kaj milita fortreso. Kromalie, en la jaro 1598 la reĝo Henriko la IV-a ĉi tie pridiskutis aŭ subskribis la "Edikton de Nantes". Ni trarigardis ampleksan tiuteman ekspozicion, sed ankaŭ muzeon de Regiona Popola Arto en Granda Registarejo kaj Muzeon de Salorges, en kiu oni prezentas elementojn de la komerca, kolonia kaj industria historio de la urbo ekde la 18-a jarcento. Interesemuloj poste partoprenis imponan koncerton de la preĝeja muziko en la preĝejo de Saint Donatien en Nantes, dum aliaj trarigardis la urbon. Dum alia ekskurso ni vizitis la faman bazilikon de la sankta Louis-Marie de Montfort en St Laurent sur Sčvre kaj katedralon de la Saĝeco, la lokon vizititan ankaŭ de nia Sankta Patro Johano Paŭlo la II-a la 19-an de septembro 1996, poste ni vizitis muzeon de la francaj protestantoj L´OUEST en Le Bois-Tiffrais, sed ankaŭ plaĝon sur bordo de Atlantika oceano ktp.

Laŭ propono de la Ekumena Komisiono la estraranoj de IKUE kaj same de KELI decidis kunvoki la kristanan esperantistaron en 1999 al la 14-a Ekumena E-Kongreso en Gliwice, Pollando. Ĝi okazos de la 7-a ĝis la 14-a de aŭgusto 1999, do tuj post la UK en Berlino. Samtempe kaj samloke okazos la 3-a Junulara E-Tendaro JET'99.

Jindřich Tomíšek

La estraro de la Ĉeha IKUE-Sekcio instigas ĉiujn membrojn kaj legantojn de DIO BENU partopreni la 14-an Ekumenan E-Kongreson en Gliwice, Pollando, kaj gejunulojn partopreni la 3-an Junularan Ekumenan Tendaron okazontan samtempe kaj samloke. La aliĝilojn vi trovos kiel almetaĵon de tiu ĉi DIO BENU.

al la indekso


 Preĝo por la unuigo de la kristanoj

(de Abato Paul Couturier, 1881-1953)

Sinjoro Jesuo,
kiu je la antaŭtago de via morto por ni preĝis,
por ke ĉiuj viaj disĉiploj estu en perfekta unueco,
samkiel Vi estas kun la Patro kaj la Patro kun Vi,
igu nin dolorige konsciaj pri niaj malkonkordoj.

Donu al ni la lojalan kapablon agnoski nian staton
kaj la kuraĝon liberiĝi de indiferenteco,
de malfidemo kaj de malamikeco.

Permesu, ke ni ĉiuj renkontiĝu en Vi,
por ke niaj animoj kaj niaj lipoj
preĝu senĉese por la unuigo de la kristanoj
laŭ via volo kaj laŭ via deziro,
tia, kia ĝin Vi volas kaj kiel ĝin Vi volas.

En Vi, kiu estas la perfekta Amo,
helpu al ni trovi la vojon,
kiu kondukas al la unueco,
obeante vian Amon kaj vian Veron. Amen.

Paul Couturier - Kelkaj Biografiaj Notoj

Paul Couturier (1881-1953) naskiĝis en Liono la 29-an de julio 1881, dua naskito el familio de meza burĝaro, gardanta la tradiciojn de la malnova Francujo. Li estis ordinita sacerdoto la 9-an de junio 1906. Asignita al instruado, abato Paul Couturier estis dum pli ol 40 jaroj profesoro pri matematiko, fiziko, kemio, natura historio, filozofio ĉe la kolegio de kartuziana ordeno. En la jaro 1935 li iniciatis la "Universalan Semajnon de Preĝoj por la Unueco de la Kristanoj ", surbaze de la preĝo por "la unueco, kiun Kristo volis, per la rimedoj, kiujn Li volis ".

Abato Paul Couturier estis vera pioniro de la spirita ekumenismo.

La preĝo por la unuigo de la kristanoj estis esperantigita okaze de la 13-a Ekumena E-Kongreso en Nantes.

al la indekso


 ALPAROLO DE LA PREZIDANTO

Bratři a sestry, za několik týdnů vkočíme do předposledního roku dvacatého století a druhého tisíciletí. Bude to rok, ve kterém budeme jako kresťané pokračovat v přípravách na slavení velkého jubilea roku 2000. My, katoličtí esperantisté měli bychom se zamyslet nad tím, co ještě můžeme vykonat v posledních dvou letech před vkročením do nového tisíciletí. Víme, jak Svatému otci leží na srdci jednota křesťanů, po které tolik kresťanů na světě opravdově touží. V lidských silách se tento cíl zdá být velmi vzdálený, ale s přispěním Ducha svatého můze být docela blízký. Také my k tomu můžeme přispět tím, že využijeme vhodnou příležitost, abychom společně s ostatními kresťanskými esperantisty prožili krásný týden v porozumění a bratrské lásce na 14. ekumenickém esperantském kongrese v Gliwicích v Polsku. Rovněž mládež má tuto možnost za velmi výhodných podmínek ve stejnou dobu a na stejném místě. Proto Vám posílám přihlášky, abyste se mohli co nejdříve přihlásit. Cestování je jednoduché, můžete se přidat k naší skupině, která na tento kongres pojede. Písemně nebo telefonicky ochotně odpovím na vaše dotazy. Výpravu na UK do Berlína naše sekce neorganizuje. Účast na kongrese v Gliwicích je pro nás prvořadým cílem příštího roku.

Miloslav Šváček

al la indekso


 HOMAJ RAJTOJ

Walter Mudrak, Vieno

Kun ĉiu nova naskiĝinta homo
naskiĝas ankaŭ ties homa rajto,
egale kie ties patra domo
kaj kiaj ĝiaj haŭtkoloro kaj trajto!

Ĝi estas rajto sankta, Di-donita,
ne ignorebla, rajto stele klara,
al libereco korpa kaj spirita,
al vivo propra en lige-homara!

Sed ne sufiĉas belaj intertraktoj,
proklamoj kaj deklaroj surpaperaj;
decidos sole fine nur la faktoj,
la cirkonstancoj kaj kondiĉoj veraj!

Entute homa rajto en esenco,
ĝi rangas ankaŭ antaŭ rajto ŝtata;

l´ interna leĝo de la konscienco
pro tio devas esti respektata!

Sed ĉu pri homa rajt´ paroli pravas,
jen grizaj la semantoj de malamo?
Ĉu homo rajton al revenĝo havas,
aŭ rajton al milit´ kaj murdproklamo?

Pli grava eĉ ol esplorad´ atoma,
pli urĝa ol ating´ de sfero luna
ja estas venko de la rajto homa,
progres´ etika en epoko nuna!

Ankoraŭ daŭras lukto kaj batalo,
por ke en ĉiu lok´ de nia tero
regadu homa rajto en realo
kaj homa digno estu viva vero!

La 10-an de decembro forpasos 50 jaroj de la proklamo de Deklaracio pri Homaj Rajtoj fare de Unuiĝintaj Nacioj en la jaro 1948. Post forpaso de duono de jarcento oni prave demandas: "Ĉu la respektado de la elementaj homaj rajtoj en la mondo realiĝis? " Kun bedaŭro oni devas konstati, ke ĝis nun ne en ĉiuj landoj de la mondo.

al la indekso


 Grava informo - důležitá informace

La 18-a IKUE-Tendaro (Katolika E-Tendaro) en Sebranice, Ĉeĥio, okazos de la 17-a ĝis la 24-a de julio 1999. Ĝi escepte daŭros nur unu semajnon. La ŝparitan tempon de la dua semajno ni rekomendas eluzi por partopreno de la 14-a Ekumena (IKUE+KELI) Kongreso en Gliwice, Pollando, kaj por la 3-a Junulara Ekumena E-Tendaro, okazonta samtempe kaj samloke kiel la kongreso. Informojn kaj aliĝilojn pri KET en Sebranice vi ricevos kune kun venonta n-ro de DIO BENU januare 1999.

18. katolický esperantský tábor v Sebranicich se uskuteční od 17. do 24. července 1999. Výjimečně potrvá pouze jeden týden. Ušetřený druhý týden velmi doporučujeme využít k účasti na 14. ekumenickém (IKUE+KELI) kongrese v Glivicích v Polsku, a k účasti na 3. ekumenickém esperantském táboře (JET '99), který proběhne současně a na stejném místě jako kongres. Informace a prihlášky na tábor v Sebranicich obdržíte přilohou v příštím čísle DIO BENU v lednu 1999.

GRACOPLENAN KRISTNASKON KAJ BENITAN NOVAN JARON 1999!

al la indekso