Dio Benu numero 27-3/1997

al la arkivo de jarkolektoj 1991-2010

 


 GRANDA AKVO NE POVAS ESTINGI LA AMON KAJ RIVEROJ NE POVAS SUPERAKVIGI ĜIN (Kan 8,7)

Karaj gefratoj !

La nunjara somera sezono malaperis postlasinte en niaj memoroj multajn belegajn kaj feliĉajn momentojn, sed bedaŭrinde ankaŭ la momentojn aulorajn kaj malfeliĉajn. La inundego, kiu julie tiel terure furiozis en nia lando kaj ankaŭ en landoj de niaj najbaroj, ne povas facile malaperi el niaj mensoj. Sed okazis ankaŭ la travivaĵoj belegaj, feliĉaj, plenaj de frateca amo. Temas pri travivaĵoj dum la gravaj IKUE-aranĝoj.

La unua grava IKUE-aranĝo sendube estis la 16-a IKUE-Tendaro, okazinta denove en bela naturo de Ĉeha-Moravia Montetaro en vilaĝo Sebranice. Ĝi okazis kelkajn tagojn post la inundo. Pluvo kaj koto ne povis malgrandigi multajn belegajn momentojn tie travivitajn. Preskaŭ ĉiutage oni povis ĝoji pro vizitoj de karaj gastoj kaj ĝui belan fratecan etoson. Inter karaj kaj gravaj gastoj estis sendube Patro Episkopo Jozefo Hrdlička, prezidanto de ĈEA inĝ. Vlastimil Kočvara kaj prezidanto de Fatima Apostolato en Ĉeĥa Respubliko sac. Pavel Dokládal. Jes, la amikeca kaj frateca medio regis tie ĉiutage. Ja "granda akvo ne povas estingi la amon kaj riveroj ne povas superakvigi ĝin"; kiel belege tion memorigis al ni Patro Episkopo Jozefo dum la prediko en tendara kapelo de Fatima Madono. Legu pri tiuj travivaĵoj sur la paĝoj de jena n-ro de DIO BENU.

Alia belega kaj neforgesebla aranĝo estis la jubilea 50-a IKUE-Kongreso, okazinta en Romo kaj Rimini, kiun partoprenis 36 ĉeĥaj IKUE-anoj. Pri ĝi ni pli detale raportos en la venonta n-ro de DIO BENU. Bonan legaĵon!

Miloslav Šváček

al la indekso


 KATOLIKA E-TENDARO SEPAN FOJON EN SEBRANICE

En Ĉeĥa-Moravia Montetaro, survoje inter historiaj urboj Polička kaj Litomyšl, troviĝas vilaĝo Sebranice. Ĉe ĝia rando situas tendaro, kiu jam sepfoje fariĝis oazo de la katolikaj esperantistoj ne nur el Ĉeĥio kaj Slovakio, sed ankaŭ el kelkaj aliaj landoj.

La tendaro estas renkontejo precipe de junaj esperantistoj, sed volonte tie pasigas sian libertempon aŭ feriojn personoj de ĉiuj aĝkategorioj havantaj junan koron.

Tiu ĉi tendaro laŭvice estis jam la 16-a, kalkulante ankaŭ la unuajn naŭ tendarojn, okazintajn inter la jaroj 1969 kaj 1977 en Herbortice.

Ĉeestantaro de la nunjara tendaro ne estis multnombra. El aliĝintaj 75 personoj venis nur 45, ĉar inundegoj furiozantaj en nia lando kaj en kelkaj najbaraj landoj komence de julio ne ebligis partoprenon de ĉiuj aliĝintoj. Tamen ĝi estis certe tre bela kaj grava.

al la indekso


 VIZITO DE KAREGA GASTO EN LA TENDARO LA 24-AN DE JULIO

Episkopo Mons. Jozefo Hrdlička el Olomouc

Ĵaŭdo la 24-a de julio estis por tendaranoj solena tago. La tendaron vizitis tre kara gasto - favoranto de la Katolika E-Tendaro, Episkopo Mons. Jozefo Hrdlička el diocezo Olomouc. Efektiviĝis lia vizito, kiu, kvankam planita, ne povis pasintjare okazi.

Post kvar pluvaj tagoj finfine merkrede ekbrilis suno. La tuta tago estis belega, sunplena, kio efikis je la tendaranoj kiel balzamo. Estis necese, ke ankaŭ pro la pluvoj kotplena tendara tereno almenaŭ iome sekiĝu kaj tiel sin preparu por akcepti la karegan gaston. Ĉiuj do estis tre kontentaj vidante, kiajn miraklojn faris la suno. Sed ho ve, vespere subite venis granda fulmotondro. La fulmoj krozadantaj sur firmamento preskaŭ senhalte lumigis la tendaron kaj la pluvo vipis la tendojn. Post ĉeso de tiu tempesto la tendara tereno estis denove kotplena. Tamen restis espero, ke post fulmotondro denove ekbrilos la suno. Kaj tiel okazis. Ekde ĵaŭda mateno denove belege brilis la suno, kiu preparis ne nur la tendaranojn, sed ankaŭ la tendarspacon por la episkopa vizito. Kaj Episkopo Jozefo plenumis sian promeson kaj enirante en la tendarejon, li, ĉiam ridetanta, vokis: "Dio benu!". Kaj Dio benis lian viziton kaj la tutan tagon.

Post prezento de la tendaro kaj tendaranoj al la Episkopo okazis la Sankta Meso en la tendara kapelo de Fatima Madono. Tiu kapelo fariĝis ĉefa centro de la tuta tendaro, ĉar en ĝi senĉese restadis Jesuo ĉeestanta en la Eŭkaristio.

Post trovo de konvenaj liturgiaj tekstoj honore al Virgulino Maria okazis la Sankta Meso. Kuncelebris pastro Savio Řičica O.P.

La S. Meso komenciĝis. Ĝi okazis en la tempo, kiam la tuta popolo travivadis terurajn impresojn de la natura katastrofo. Ĉiuj do estis scivolemaj, kion diros tiurilate la Episkopo.

al la indekso


 HOMILIO DE LA EPISKOPO JOZEFO

Karaj geamikoj, mi eluzas mian ĝojan eblecon kaj rajton saluti tiun ĉi societon de la esperantistoj. Mi ĝojas, vidante ĉi tie tiom da junaj homoj. Mi ĝojas, vidante ĉi tie ankaŭ tiujn infanojn de Dio, kiuj memoras la tendaron en Herbortice en la tempo de persekutado, kiam ankaŭ la societo de esperantistoj donis neforgeseblan ateston de la kristana braveco.

Ĉiam, kiam finsonas Dia Vorto, ni demandas, kion Dio per ĝi volis al ni diri. Mi sur min rilatigis la frazon de Jesuo Kristo: "Vi aŭskultos, sed vi ne komprenos ". Je mia bedaŭro kaj honto mi volas al vi diri, ke mi aŭskultante Esperanton ne tute ĝin komprenas tiel, kiel mi volus. Mi do aŭskultas, sed mi ne komprenas, kiel diras nia Sinjoro.

Mi volas al vi diri, ke travivante teruregajn inundojn en Olomouc kaj en nia diocezo, kune kun multaj homoj ni demandis, kion per tio volis al ni Dio diri. Ĉio, kio okazas, enhavas iun Dian signalon, iun gravan sciigon. Kaj ni demandis: "Sinjoro, kion Vi per tiu provo volas al ni diri? ". Kaj kelkaj sin aŭdigis dirante: "La Dia Vorto parolas klare. Diluvo estas puno de Dio". Sed ni scias, ke Dio estas Patro, kiu rilatas al siaj infanoj kun la amo.

Iam do povas okazi, se la gepatroj vidas, ke iliaj infanoj danĝere ludas, ili subite devas la ludon ĉesigi. La amo ordonas tion al ili. Kaj eble ankaŭ nian popolon volis Dio haltigi sur la danĝera vojo, ĉar multaj homoj opiniis, ke la senco de la vivo estas mono, profito, privataj interesoj. La amo perdiĝis ie. Tiu vojo estus blinda kaj ĝi kondukus nin en pli grandan malfeliĉon, ol estas la inundo. Poste nian menson okupis okazaĵo el la Skribo, kiam sur Tiberiada Lago furiozas tempesto, la disĉiploj dronas, ili ektuŝas fundon de siaj fortoj kaj en momento, kiam ŝajnas, ke la akvo ilin englutos, ili vekas Jesuon. Sinjoro nur ekstaras kaj diras: "Kial vi timas? Ĉu vi posedas tiel malgrandan kredon?" Kaj la tutan situacion Li solvas per ununura ordono al la naturo. Li kvazaŭintence permesis la subakvigon sur la ŝipo nur tial, por ke liaj amikoj trairu ekzamenon de la kredo, tiun ekstreman ekzamenon, dum kiu la akvo ne nur enfluas en la ŝuojn, sed dum kiu estas rninacata mem la vivo, por ke ili spertu, kion signifas kredi al Kristo ĝis la fundo. Nu kaj mi ankoraŭ trovis por mi mem unu penson en la Skribo, kiu ankaŭ rilatas kun la inundoj. En la Sankta Skribo vi trovos en la libro de Alta Kanto de Salamono jenan frazon: "Granda akvo ne povas estingi la amon kaj riveroj ne povas superakvigi ĝin " (Kan 8,7). Tre efika frazo. Se ni imagos niajn normale moderajn riverojn: Odra, Morava, Bečva, ktp., kaj proksime de ĉi tie Úpa kaj Orlice, kiel ili sukcesis inundiĝi, kiom da malfeliĉo ili alportis, sed fine plenumiĝis vortoj el la Skribo, ke granda akvo ne povas estingi la amon kaj riveroj ne povas superakvigi ĝin. Ĝuste tiu katastrofo vekis en nia nacio novan ondon de solidareco, de la proksimula amo, helpemon, atentemon rilate al proksimuloj. Tio jam ne estis kurego pro privataj interesoj, pro privata mono kaj profito, sed granda intereso pri la proksimulo. Mi do opinias, ke Dio per ĉio volas ion al ni diri. Se dum viaj junaj vivoj en estonteco okazos kio ajn belega, agrabla, ĝoja, aŭ male, io tre malfacila, kredu, ke malantaŭ ĉio estas iu pozitiva signalo de Dio, tia sciigo de amo, per kiu Sinjoro volas ion diri.

Kaj mi deziras ankaŭ al tiu ĉi societo, ke ĝi estu en la mondo tia Dia sciigo, Dia signalo, ke esperantistoj estas rekta korpigo de la homa sopiro de tio, por ke ĉiuj homoj sin reciproke komprenu, por ke ili trovu komunan lingvon, por ke malaperu ĉiuj lingvaj barieroj, kiuj malebligas reciprokan komprenon de la homoj, kaj ke ili kiel infanoj de Dio tiun komunan lingvon vere trovu.

Mi do celebros la Sanktan Meson kun intenco, por ke tiu idealo kaj nia komuna vojo al ni konstante alproksimigadu la celon, kiu estas Dio, kiu estas Amo, kiu estas nia Ĉio. Amen.

al la indekso


 RENOVIGO DE LA SINKONSEKRO AL V. MARIA

Fine de la Sankta Meso okazis renovigo de la sinkonsekro al Virgulino Maria per tiu ĉi preĝo:

Ni petas vin, virgulino Maria, Patrino de la Eklezio, Patrino de la bona konsilo, estu nia Perantino ĉe via kaj Dia Filo kaj konduku nin al Li. Ĉiam al ni montradu, kiel ni devas vivi kaj servi al homoj kaj al homaro en ĉiu nacio, kiel ĉiujn gvidi laŭ vojo de Spirito, kiel garantii en la mondo justecon kaj pacon.

Tial ni al Vi hodiaŭ konsekras nin kaj ankaŭ la tutan nian kaj tutmondan Esperantan movadon kun ĉiuj ĝiaj taskoj kaj en senlima fido ni metas ĝin en viajn patrinajn manojn. Amen.

Sekvis dankesprimo al la karega gasto, kiun nome de ĉiuj tendaranoj diris la tendarestro Miloŝ:

Tre kara Patro Episkopo! Mi havas grandan ĝojon, ke finfine ni povis bonvenigi vin en la Katolika ETendaro en Sebranice. Certe ĉiuj tendaranoj tre ĝojas, povinte kun vi celebri la Sanktan Oferon, fortigi sin spirite por venontaj gravaj taskoj, kiujn ankaŭ plenumas la katolikaj esperantistoj surkampe de evangelizado. Mi do tre ĝojas, ke vi venis al ni, ke vi estas favoranto de la katolikaj esperantistoj, kaj mi esperas, ke ni ne lastan fojon renkontiĝas kun vi. Kaj por tiu ĉi via favoremo rilate al ni, ni promesas fidelecon al vi, al ceteraj fidelaj episkopoj de la Sankta Eklezio, kaj fidelecon al nia amata Sankta Patro Johano Paŭlo la II-a. Ni ankaŭ promesas,

ke kiel laikuloj ni helpados en evangelizado ne nur en nia lando, sed kiel esperantistoj ankaŭ en aliaj landoj. Dio benu vin!

al la indekso


 KONKLUDAJ VORTOJ DE LA EPIKOPO

Tiu bela promeso de la fideleco estas certe la plej bela donaco, kiun mi forveturigos de vi. Mi rememoras la IKUE-kongreson en Olomouc. Mi rememoras, kiam ni kun Ĉefepiskopo Johano celebris la kongresan Sanktan Meson. La Patro Ĉefepiskopo Johano certe ankaŭ volonte vizitos vin iam ĉi tie, se vi lin invitos. Kaj vizitu Olomouc, certe vi estos afable kaj patrece akceptitaj.

La Episkopo Jozefo post la Sankta Meso restis ankoraŭ en amikeca interparolo kun la tendaranoj. Li estis tria episkopo, kiu honoris la tendaron per la vizito. Unuaj du estis episkopoj de diocezo Hradec Králové - Karlo Otčenášek, kiu jam trifoje vizitis la tendaron, kaj lia helpepiskopo Jozefo Kajnek.

Indas mencii, ke la Episkopo Jozefo Hrdlička estas longtempa favoranto de la IKUE-tendaroj. Li bone konas historion kaj spiriton de tiuj tendaroj okazintaj en Herbortice en la jaroj 1969 - 1977, ĉar li estis ofta vizitanto de ili. Tiutempe li praktikadis pastran servon en proksima paroĥo Hoštejn. Li do bone memoras fatalan ĵaŭdon en la Jaro 1977, kiam en la tendaron invadis ŝtata polico por ĝin likvidi. Kaj jen, la tendaro plu ekzistas, dum la totalisma sistemo dank' al Dio malaperis.

al la indekso


 Frato Efrém

Al spirita enavo de la tendaro grandparte kontribuis ankaŭ frato Efrém - dominikana studento de teologio en Olomouc. Dum la tendaro, precipe dum la pluvaj tagoj, okazis liaj prelegoj pri gravaj religiaj kaj ekleziaj temoj.

al la indekso


 Vizito de Prezidanto de Ĉeĥa Esperanto-Asocio
Inĝ. Vlastimil Kočvara

Marde la 29-an de julio vizitis la tendaron Prezidanto de la Ĉeĥa Esperanto-Asocio s-ano Inĝ. Vlastimil Kočvara el Opava. Aranĝanto de la tendaro - Ĉeĥa IKUE-Sekcio estas samtempe Katolika Sekcio de la Ĉeĥa E-Asocio. Estis vera ĝojo por la tendaranoj, ke la tendaron vizitis la asocia prezidanto. Li restis tie du tagojn. Ĉar la vetero permesis prepari tendaran fajron, okazis babilado kun la ĈEA-Prezidanto kadre de la ĉefajra vespera programo.

El la buŝo de la ĈEA-Prezidanto dum la ĉefajra babilado oni aŭdis interesajn vortojn. Tiu vizito estis la unua de la plej supera asocia ĉefulo, kaj oni povas konstati, ke ĝi estis agrabla kaj utila, ĉar la asocia prezidanto praktike konatiĝis kun agado de la IKUE-Sekcio, kiu kadre de ĈEA aktive laboras.

Ĝojigaj estis liaj vortoj dum la adiaŭo: "Mi forveturas kun bonaj impresoj".

La vizito de la ĈEA-Prezidanto pliprofundigis kunlaborajn rilatojn de la sekcio kun la asocio. La tendarpordo estas malfermita por ĉiuj, ankaŭ do por ceteraj ĈEA-funkciuloj kaj membroj.

Dankon, kara ĈEA-Prezidanto, por via vizito de la tendaro! Ĝis la revido venontjare!

al la indekso


DUB-anoj sin prezentas

 SCENO EL LA VIVO DE SANKTA ADALBERTO

Agrablan, belan kaj nunjare aktualan spektaklon preparis por la tendaranoj gejunuloj el Dub nad Moravou. Ili prezentis biografian scenon pri sankta Adalberto. La miljaran datrevenon de lia martireca morto solenis nunjare nia nacio kun la tuta Eklezio kaj kun ceteraj nacioj havantaj rilaton al la sanktulo.

Eĉ pluveto ne forprenis ĉarmon de la prezentita scenaĵo. Male, ĝi plifortigis la impreson, ĉar la vivo de la sanktulo trapasis grandparte ankaŭ en maldelikata medio de la tiama tempo. Laŭ esprimo de unu tendarano, la scenaĵo estis lia la plej profunda tendara travivaĵo.

La naŭpersona grupo de gejunuloj el pilgrimloko Dub nad Moravou estas ĝojo kaj fiero de la IKUE-ano, sacerdoto Cyril Vrbík, ilia paroĥestro. Ili ne nur kapablas prezenti belan scenaĵon, sed ili ankaŭ belege kantas. La rozarian preĝon en la tendara kapelo de Fatima Madono ili riĉigis per belegaj kantoj. Tiu rozaria preĝo certe tre plaĉis al Virgulino Maria kaj precipe al ĉeestanta Jesuo en la Plejsankta Sakramento en la tendara tabernakleto. La tabernakleto estas propramana faritaĵo de sacerdoto Lajos Kóbor el Hungario, Vicprezidanto de IKUE, kiu ĉiujare la tendaron vizitadas.

Fratoj Pavel kaj Ivo (vidu la fotaĵon) estas ankaŭ Dub-anoj, sed krom tio ankaŭ fidelaj ĉiujaraj partoprenantoj de la tendaro.

En Dub okazos aŭtuna renkontiĝo de IKUEJ-anoj kaj pluaj junaj gefratoj, precipe ekstendaranoj, en la tagoj de la 3-a ĝis la 5-a de oktobro 1997.

al la indekso


 KIO OKAZIS LA 27-AN DE JULIO?

Post bongusta dimanĉa tagmanĝo ne okazis ripozo, sed la tendaranoj estis invititaj al partopreno de

PIEDIRA EKSKURSO AL HORNÍ ÚJEZD

Dimanĉe, la 27-an de julio estis belega suna tago. Antaŭtagmeze la tendaranoj vizitis paroĥan preĝejon de Sankta Nikolao en Sebranice, por kune kun paroĥanoj soleni la Sanktan Oferon. La Sankta Meso en tiu preĝejo estas ĉiam profunda spirita travivaĵo, ĉar paroĥo Sebranice estas priservata de salezianoj.

Por la tendaranoj, kiuj deziris partopreni la piediron, estis celo de la ekskurso nekonata. Tamen ĝin partoprenis pli nombra parto de la tendaranoj. La celo de la ekskurso estis konata nur al tendarestro Miloš kaj al nia IKUE-fratino Hana Baťová, kiu loĝas en la vilaĝo Horní Újezd.

Post sepkilometra piediro la tendaranoj haltis ĉe preĝejeto en Horní Újezd. Post kelkaj minutoj aperis fratino Hana kun gitaro. En belega vilaĝa preĝejeto oni kantis kaj preĝis, ĉar estas ja necese unue refreŝigi la animon kaj poste ankaŭ la korpon. Krome sido en la preĝejaj benkoj estis agrabla ripozo por la piedoj de la ekskursantoj. Post la refreŝigo de la animoj povis sekvi ankaŭ refreŝigo de la korpoj. Kaj tio fakte baldaŭ okazis, kvankam neniu supozis, kiamaniere tio okazos. Ĝi estis agrabla surprizo. Kaj ne nur surprizo, sed fakte ankaŭ raraĵo, ĉar certe oni ne trovas alian lokon en la mondo, kie la soifanto povas por estingi soifemon ĉerpi bieron rekte el la fonto. Ke la biero estis agrabla korpa refreŝigo, tion dokumentas la fotaĵo.

Sed ne nur per pano vivas la homo, do estis necese forlasi la bieran fontanon por viziti alian akvofonton sub la statuo de sankta Barbara.

Alia vizitinda loko estis kapeleto de Virgulino Maria kun bela Maria-statuo kaj surskribo: "Mi estas Senmakula Koncipiĝo". La kapeleto situas rande de la lageto. Kiam tie okazas Sankta Meso, la ofertablo staras sur podio situanta meze de la lageto. Interesa kuriozaĵo.

Belegajn momentojn la ekskursantoj travivis en malnova akvomuelejo, kie eble ununura nuntempe ankoraŭ vivanta muelisto s-ro Jan Boštík montris ne nur muelejon, sed ankaŭ multajn kuriozaĵojn.

Kaj lasta surprizo de la ekskursantoj estis vizito de domo de fratino Hana, kie por ili estis preparita vera bankedo kun kelkaj manĝoj kaj trinkaĵoj. Ne mankis ankaŭ prunbrando por fortigi piedojn por revena marŝo en la tendaron. Neniu ekskursinto bedaŭris pro partopreno de la ekskurso, ĉar ĝi fariĝis neripetebla travivaĵo, por kiu meritas la grandan dankon la fratino Hana Baťová.

al la indekso


 LETERO DE LA EPISKOPO KARLO OTČENÁŠEK

Karaj gefratoj en Jesuo Kristo!

Mi estas feliĉa povante sendi al vi saluton en vian tendaron, kie vi kuniĝis en kristana spirito, travivante refreŝiĝon korpan kaj spiritan.

Ni travivas eksterordinaran jaron. Finiĝas jardeko de la spirita renovigo de la nacio kaj samtempe komenciĝas la trijara preparperiodo por la granda jubileo - la jaro dumila. Eŭropo kaj precipe nia patrujo omaĝas mil jarojn de la morto de unua vera Eŭropano, nia sanktulo kaj martiro - sankta Adalberto. La grandeco de ĉi tiu datreveno des pli elstaras per la unika evento - per vizito de la Sankta Patro ankaŭ en nia diocezo, en Hradec Králové.

La tuta ĵus finiĝanta jarcento, plena de perfortaĵoj, renversoj, maljustaĵoj kaj sango, memorigas nin pri la admono kaj alvoko de nia Virgulino Maria en Fatimo, ĝuste antaŭ okdek jaroj, la admono, ke la mondo konvertiĝu, ĉesigu perfortaĵojn, militojn kaj maljustaĵojn kaj preparu sin por eniro en la trian kristanan jarmilon.

Malpaco inter la nacioj kaj inter la eklezioj kaj religioj estas forigebla nur per humileco kaj reciproka repaciĝo. Ni, la katolikaj esperantistoj por tion realigi havas du helpilojn - la religian kredon kune kun la amo al proksimuloj kaj la internacian lingvon.

Ni uzu ankaŭ la tempon de refreŝiĝo por kreski en nia kredo kaj en la internacia lingvo Esperanto. Kiamaniere tion realigi montris al ni antaŭ nelonge fmiĝinta ekumena renkontiĝo en Graz. Ni bone konatiĝu kun la rezultoj de la renkontiĝo. Ni disponigu niajn fortojn kaj la tutan katolikan Emovadon por la servo de la Eklezio kaj de la tuta socio. Tiel ni partoprenos en kreado de nova, pacoplena Eŭropo, kaj tiel ni ankaŭ montros, kiel utila estas ĝuste la internacia lingvo Esperanto.

Por ĉiuj mi elpetas abundon de donacoj de la Sankta Spirito - Patrono de nia katedralo kaj de nia tuta diocezo.

Benas + Karel, espiskopo, 24.7.1997

+! Ave Maria et Joseph!

Milí přátelé,
každý rok jsem se u Vás na táboře rád zastavil, stejně rád bych přijel i letos. Jenže - při nejlepší vůli to nebude možné. Koncem příštího týdne odjíždím do zahraničí a předtím ještě potřebuji mnoho věci zařídit. Napsal jsem Vám aspoň pozdrav. Snad příštím rokem to zase bude možné.

Vzpomínám u oltáře - také Vás prosím o memento. Všem žehnám.
Váš + Karel, biskup

al la indekso


 VIZITO DE PREZIDENTO DE LA FATIMA APOSTOLATO
SAC. PAVEL DOKLÁDAL EL KOCLÍŘOV

Unua tendara semajno estis travivita en signo de la episkopa vizito. La dua semajno estis speciale dediĉita al Virgulino Maria. La 30-an de julio okazis en la tendaro Fatima Maria Vespermanĝejo.

La tendaron tiucele vizitis Prezidanto de la Fatima Apostolato por Ĉeĥio sac. Pavel Dokládal. Dum Sankta Meso honore al Virgulino Maria en la homilio li diris:

"Pacon al vi, karaj geamikoj! Fatimo nunjare solenas 80-jaran datrevenon de Maria-aperoj. De la datreveno ni transiru al esenco de Fatimo. Volonte mi citos por vi fragmenton el la libro de Johano Paŭlo la II-a "Transpaŝi la sojlon de la espero ", kiel li vidas Maria-n en nuna tempo kaj kiel li rigardas je Fatimo. Mi citas laŭvorte: "Kiam mi estis post mia papiĝo konfrontita kun problemoj de nuntempa Eklezio, mi konsciiĝis, ke la venko povas esti atingita nur pere de Virgulino Maria ". Eble tiuj papaj vortoj ŝajnas al vi iom troigantaj. Se ni havas humilan koron, ni estas kapablaj kompreni rolon de V. Maria fine de la dua jarmilo en la Eklezio. En la sama libro la Sankta Patro samtempe parolas pri signifo de Fatimo kaj ĝia kontinueco kun la jaro dumila, kua granda jubileo, je kiu la tutmonda kristanaro sin preparas. Li metas ĝin en kontinuecon kun la ĉefa mesaĝo de Fatimo, kie Maria klare diris antaŭ 80 jaroj: "Fine mia Senmakula Koro triumfos". El tiu sinteno de la Papo ni komprenas signifon de V. Maria, kiel ĝin komprenas la plej supera aŭtoritatulo de la katolika Eklezio, kiel li komprenas ankaŭ tutan signifon de Fatimo. Por mi restas la plej grava demando, kiamaniere tiu promeso de la V. Maria realiĝos, kiel kaj kie ŝia Senmakula Koro venkos. Estas necese, ke ni ne nur kredu verecon de tiu promeso, sed samtempe ni ankaŭ komprenu, ke Maria povas venki nur per niaj koroj. Aŭ alivorte, ŝia venko ne povas realiĝi sen niaj koroj. Ne temas do pri iu triumfalismo ekstera, sed pri la venko de la koroj, kiu estas indikata kiel paco, paco en la koro, paco en la homa komuneco, paco kun Dio. Se ne estas paco, estas do milito. Ankaŭ en mia koro povas regi paco, sed tre ofte tie estas milito. Se mi suspektas mian amikon, se mi envias kaj ĵaluzas, se mi estas plena de fiereco, tiam estas en mia koro milito. Tie ne venkas Maria. Tie venkas satano. Ni preparu triumfon de la Senmakula Koro de Maria en niaj koroj. D-ro Slavko Barbarić dum nia nacia pilgrimo en Medjugorje al ni diris: "Kiam vi revenos hejmen, oni demandos vin, kion vi lernis de Maria. Ne diru: Ni devas ĉiutage preĝi tri rozariojn, ni devas fasti, ni devas konvertiĝadi. Tio neniun interesos. Diru: mi ellernis pardonadi, mi ellernis porti krucojn de la vivo, mi liberigis min de konstanta malkontenteco kaj parolemaĉo. Kaj se oni vin demandos, kiamaniere vi tion atingis, respondu interalie: Nu, sciu, mi ĉiutage partoprenadas Sanktan Meson, mi preĝas, mi fastas". Tio estu nia atestado. Ne per la vortoj de riproĉado, sed per sinteno de la propra paco en la koro. Kaj poste oni povas diri, ke la promeso de la triumfo de la Senmakula Koro de V. Maria jam komenciĝas realiĝi. Kaj kial ne en ĉi tiu bela tendaro?

Mi kantos al vi internacian fatiman kanton, kiu estas himno de nia Fatima Apostolato.

 HIMNO DE LA FATIMA APOSTLATO

Ni kantis en dua strofo: "Jen Sinjorin´ bela kun rozari´ en man´, al si ĉiujn invitas nin por akompan´". Ni ne taksu kiel malpli valoran la grandan donacon de la preĝo, precipe de la rozaria preĝo, en kiu troviĝas tuta Evangelio, kiun ni tenas en la manoj kaj en la koro. Indas diri per tiu konkreta preĝo kun Virgulino Maria al Dio "Jes - Fiat ".

al la indekso


 ĈU INUNDO ANKAŬ EN KET?

Dank' al Dio, tia katastrofo ne trafis niajn tendaranojn. Sed dek tagojn antaŭ komenco de la IKUE-tendaro, kiam la tendaron okupis neesperantistoj, la inundo diboĉis ankaŭ tie. Tiamaj loĝantoj de la tendaro estis evakuitaj. Tamen la akvo ne forportis tendojn. La malgranda rivereto preterfluanta la tendarejon ne estis tiel sovaĝa. De kie do aperis tiu lageto meze de la tendarejo? Pro multa pluvado dum lastaj tri semajnoj la tereno jam estis plene saturita de akvo. Venis subita pluvego kaj tial aperis meze de la tendarejo lageto. Estis tio tendara historia raraĵo, kiun spertis nur la nunjaraj tendaranoj. Por infanoj tio estis speciale interesa travivaĵo. Neniam dum lastaj tendaroj oni malhisis la IKUE-flagon starante en la akvo, kiel nunjare. Feliĉaj tiuj, kiuj ne hezitis sin ŝarĝi per gumaj botoj vojaĝante en la tendaron.

Jes, en la tagoj, por kiuj estis planitaj gravaj spiritaj programoj, ĉiam belege brilis la suno. Tio vekis miregon. Ho, kiel forta atesto pri influo de la Sankta Spirito dum planado de la tendaraj programoj.

Indas mencii, ke spite de troa pluvado precipe dum la unua semajno neniu malsaniĝis. Dank´ al Dio!

al la indekso


 Kanoniko Josef Čihák denove en KET

Denove post unu jaro vizitis la tendaron kanoniko Jozefo Čihák, paroĥestro el paroĥo de sankta Marteno en Dolní Újezd. 1-an de aprilo tiu sacerdoto festis sian 85-jariĝon. Por esperantistoj estas interese, ke pastro Čihák estas aktiva helpinto de sacerdotoj Jan kaj Karel Filip - aŭtoroj de ĝis nun uzataj E-vortaroj. Li venis tendaron por celebri la esperantlingvan Sanktan Meson kune kun pastroj Savio Řičica OP kaj Lajos Kóbor el Hungario. Tiu ĉi Sankta Meso estis ankaŭ dankesprimo al Dio por benitaj kaj servoplenigitaj 85 jaroj de la vivo de pastro - esperantisto Jozefo Čihák. La tendaranoj bondeziras Diajn benojn kaj gracojn al pastro Jozefo okaze de lia jubileo kaj jam nun ili planas perpiedan ekskurson al lia paroĥo dum venontjara KET.

al la indekso


 DUA ELJROPA EKUMENA KUNVENO EN GRAZ

»Repaciĝo - donaco de Dio kaj fonto de nova vivo«

En aŭstra urbo Graz okazis dum la tagoj 23.-29.6.1997 vere historia evento. Renkontiĝis tie ĉirkaŭ 11 mil kristanoj, anoj de diversaj eklezioj de la tuta Eŭropo. Devizo de la Dua Eŭropa Ekumena Kunveno estis: REPACIĜO - donaco de Dio kaj fonto de nova vivo.

Kompare al la unua Kunveno okazinta en la jaro 1989 en svisa urbo Basel, nun post falo de t. n. "fera kurteno" alveturis vere diversnacianoj de Atlantika Oceano ĝis Uralo. En ĉefurbo de Stirio, kiu havas 240 mil loĝantojn, sonis miksaĵo de multaj lingvoj.

Oficialaj delegitoj kunvenadis por pritrakti kunlaboron kaj pliproksimiĝon de diversreligianoj kaj agordi agadojn de kristanaro. Ceteraj ĉeestantoj havis tre buntan programon. Ĉiu povis ion elekti laŭ sia plaĉo. Sed grava problemo baziĝis je lingva diverseco. Malgraŭ tio ke organizintoj elektis kvin laborlingvojn (germanan, anglan, francan, italan kaj rusan), praktike regis la hejma germana lingvo kaj krom ĝi la angla.

Nu, aŭskulti sciencespriman prelegon en iu fremda lingvo postulas kompreneble longan studadon de tiu lingvo inkluzive de fakaj terminoj. Tamen en Graz kunvenis ne nur teologiaj fakuloj, sed precipe multaj ordinaraj hoinoj, kiuj sincere serĉis ĉiuflankan komprenemon kaj fratecon. Lingvaj barieroj montriĝis kiel grava abstaklo de senperaj kontaktoj ili estas; eĉ se raportistoj pri ĉi tiu problemo jam tradicie ne parolas. Tamen novepokan "Babilonon" la partoprenintoj rimarkeble sentis.

Kian alian atmosferon ĝuis esperantistoj el ekumena grupo de 18 nacioj, pri tio povas rakonti nur ili mem. Ĉefaj organizintoj de ilia agado luterana pastoro Adolf Burkhardt kaj katolika sacerdoto Bernhard Eichkorn - precize preparis la kunvenon kaj eĉ efike helpis al tiuj, kiuj ne povus partopreni pro valutaj malfacilaĵoj, precipe al orienteŭropanoj.

En Graz-a foirejo, kie okazis la plejparto de kongresaj aranĝoj, instalis la esperantista grupo propagandan standon, kie oni informis pri agadoj de IKUE kaj KELI kaj disdonadis tie flugfoliojn ankaŭ en naciaj lingvoj. Malgraŭ tio, ke en tiu ĉi pavilono situis kelkdekoj da standoj, pri la Esperanta estis inter kunvenintoj eksterordinara intereso. Multaj el ili surprizite demandis pri utileco de la internacia lingvo sur religia kampo. Certe informiteco tiurilate ŝajnas esti tute nesufiĉa. Eĉ pastroj el diversaj landoj interesiĝis pri niaj iniciativoj. Inter ili montriĝis ekzemple ankaŭ episkopo Franjo Komarica el suferinta lando Bosnio-Hercegovino.

Ĉeestintaj esperantistoj el nia ekumena grupo havis ĉiutage matene komunajn preĝojn kaj vespere katolikajn Sanktajn Mesojn, kiujn partoprenis eĉ plejmulto da nekatolikaj kristanoj. Por ĉi tiuj spiritaj eventoj preparis Ekumena Komisiono de IKUE kaj KELI merite de jam menciitaj fratoj Adolf kaj Bernhard belan Ekumenan Diservan Libron. Ĉio pasis en agrabla klimato de vera frateco religia kaj homa. Ni ĉiuj sentis diferencon inter travivaĵoj de kristanoj - neesperantistoj kaj de tiuj, kiuj krome ĝuis tute senbarilan egalrajtan interkomprenon.

Rememoroj pri la Dua Eŭropa Ekumena Kunveno restos en ĉiuj koroj certe neforgeseblaj. Precipe pro belega medio, komuna amikeco, kora atmosfero kaj eĉ pro eksterordinara gastemo de aŭstraj kristanoj, pro nova blovo de Sankta Spirito inter ĉiuj homoj, kiuj ekkredis je Dia amo.

Partoprenintaj IKUE- kaj KELI-anoj tamen volus kontribui ankaŭ al pli bona interkompreno sur lingva kampo, tial ili iniciatis proponon pri akcepto de Espeando kiel unu el laborlingvoj dum venonta kunveno. Ni estas ja konvinkitaj, ke la internacia lingvo povas solvi multajn problemojn, kiuj tute superflue komplikas kontaktojn en nia granda homa familio.

Inĝ. Jan Kalný

al la indekso


 LINGVA MALJUSTECO KAJ ĜIA SOLVO

Duan Eŭropan Kunvenon en Graz partoprenis tri delegitoj de IKUE el Ĉeĥa Respubliko: Inĝ. Jan Kalný, Jitka Skalická kaj Ladislav Mlejnek. Frato Kalný prezentis tie la 26-an de junio prelegon en Esperanto pri temo "Lingva maljusteco kaj ĝia solvo.

Karaj gefratoj, estimataj gesinjoroj!

Nun vi aŭskultos mian mallongan kontribuon al la traktado de la ekumena konferenco en lingvo de estonteco, kiun oni povas ellerni minimume sesoble pli facile ol iun ajn nacian. Ĝia nomo estas Esperanto, lingvo internacia.

Mi volus alproksimigi al vi problemon de interkompreno kaj interkonsento el alia vidpunkto ol tiu religia. Mi do estas estrarano de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista, kiu klopodas man-en-mane kun Kristana Esperantista Ligo Internacia pri nova evangelizado liberigita de superfluaj lingvaj barieroj. Tiuj ja reprezentas ankaŭ komplikigan fenomenon en homaj rilatoj, pri kiu tamen oni ne ofte parolas. Kiel aktivulo de kristanoj - esperantistoj mi intencas malfermi eĉ solvon de ĉi tiu tasko.

Ni ĉiuj scias, ke Jesuo en sia testamento postlasis al ni gravan deziron: "Por ke ĉiuj estu unu!". Kaj tio venas kiel alvoko de Dio mem. Ĉu ni havas rajton iel ajn kontraŭstari ĝin? Jes, ni kunvenas ĝuste pro tio, ke ni serĉu vojon al tiu unueco en vero kaj amo.

Devizo de nia konferenco estas: "Repaciĝo - donaco de Dio kaj fonto de nova vivo" . Pri repaciĝo kaj forigo aŭ almenaŭ mildigo de malsamaj opinioj en religiaj aferoj oni jam diris multon. Sed plena harmonio, kiu devas elfonti antaŭ ĉio de profunda kredo, bona volo kaj vera humileco, postulas eĉ forigon de gravaj bariloj sur kampo de interkomprenado. Iu eble tamen povas supozi, ke ĉi tiuj aferoj ne estas tiom gravaj kompare al klopodo pri atingo de pli granda akordigo spirita. Ĝuste pro tio mi volas iom alproksimigi al vi tuŝitan problemaron. En Sankta Skribo oni parolas pri lingvaj bariloj sur kelkaj lokoj. La plej konata rakontado de Moseo en Malnova Testamento temas pri konfuziĝo dum.konstruo de Babela turo. Kontraŭe, en la Nova Testamento ni aŭskultas de apostoloj vortojn pri kompreno kaj uzado de lingvoj en pozitiva senco. Do, unue malfacilaĵoj kaj miskompreno kiel sekvo de peko - antaŭ ĉio de fiereco - kaj poste interkompreniĝo kiel frukto de influo de Spirito Sankta. Jes, Dio deziras, ke ĉiuj homoj estu gefratoj kaj komprenu sin reciproke.

Sed kiel aspektas reala situacio hodiaŭ? Sur la terglobo ekzistas ĉirkaŭ ses mil diversaj lingvoj kaj gravaj dialektoj. Oni rekonas t.n. mondlingvojn, tio signifas gepatrajn lingvojn de nacioj multnombraj kaj ĝenerale eĉ potencaj, poste kelkajn lingvojn, kiujn homoj lernas ankaŭ malantaŭ limoj de koncernaj regionoj, kaj fine restas proksimume 99 % de tiuj aliaj, kiuj havas laŭ kutima rigardo de internacia komunumo nur lokan signifon. Alivorte tio signifas, ke ekzistas ega neegaleco inter unuopaj nacioj kaj grupoj de loĝantaro.

Nuntempa mondo estas danke al tekniko kaj komunikilaj retoj kunbendigita per sennombraj ligaĵoj. Materialisma pensado de multaj homoj ektrovas sukcesojn kaj avantaĝojn nur por si mem. La samon faras eĉ ŝtataj registaroj. Vojoj al plenumo de egoismaj celoj fariĝas ofte tre ruzaj. Sed malnovaj metodoj multfoje ne havas plu troan esperon sukcesi, tial oni elektas aliajn. Unu el ili aperas kiel "lingva imperiismo", se ni povas uzi ĉi tiun eble fortan esprimon.

Ni estu ja pli konkretaj. Freŝdata historio nin sufiĉe emfaze instruas pri faktoj, kiel uzadas diktatorecaj sistemoj siajn lingvojn kiel ilon por superregado de subjugitoj. En ĉiuj okupaciitaj aŭ dependaj landoj ĉiam fortiĝas limigado de civitanaj rajtoj kaj pli aŭ malpli granda premtrudado de la lingvo de regnestroj, ofte inkluzive de malsama skribmaniero. Multaj nacioj rekonis dolore "sur sia propra haŭto" tiujn ofte perfortajn tendencojn. Tamen oni povas facile ekkompreni deziron de potenculoj, ke ĝuste ilia gepatra lingvo estu ĝenerale akceptata kaj uzata. Tio ja akordas kun iliaj interesoj.

Permesu aldoni mian propran sperton. Mi estas civitano de Ĉeĥa Respubliko en centra Eŭropo. Dum mia vivo mi travivis kelkajn periodojn de fakta lingva imperiismo. Plej frue tio estis severega entrudado de la germana. Post mondmilito ĉi tiun lingvon oni prijuĝis en mia patrujo pro politikaj kialoj kiel "malamikan" . La spacon premplenigis la rusa, kiun novaj regestroj ofertis el ĉiuj flankoj. Post falo de fera kurteno en la jaro 1989 malaperis rapide la rusa periodo, kiun tuj anstataŭigis la angla. Tiu ĉi-foje ne ligiĝas kun sentebla potenca premo de alia ŝtato, sed tamen ĝi penetras en ĉiujn sferojn de la vivo. Ekonomio, kulturo, komunikaĵoj kaj informiloj abundas ĉie de tiu moda mondlingvo. Ekiĝis kutimo uzadi anglajn esprimojn eĉ tie, kie ni havas adekvatajn ĉeĥajn vortojn. Nerimarkate ni perdas libervole nian propran identecon... Similajn spertojn havas kompreneble ankaŭ multaj el vi. Nu, kiam ni komprenos la realon kaj ekdefendos nin kontraŭ tia evoluo? Ĉi tiujn faktojn mi mencias precipe tial, ke mi montru, kiel lingvoj povas kontribui sekve al nejusta diferencigado de homa komunumo.

Ĉiu stabile demokratia socio havas ja siajn specifajn malfacilaĵojn, ĉar ĝi ne povas avantaĝigi iujn civitanojn kaj aliajn malatenti. Pro tio oni poste serĉas helpon en teknikaj rimedoj, en altkosta interpreta kaj traduka sistemoj. Tiu stato taŭgas kompreneble al multaj entreprenuloj, kiuj gajnas enspezojn el lingvaj komplikaĵoj. Ni rememoru nur, kiamaniere luktas Eŭropa Unio rilate al mallerta traduka sistemo. Se la Unio investus superflue elĵetitajn 2-3 miliardojn ECU ĉiujare ekzemple al edukado, ĉu tio ne estus ege pli efika?

Multaj homoj lernas klopodplene diversajn fremdajn lingvojn, ili oferdonas al tio ege da tempo kaj mono. Sed rezultoj ne respondas kutime al dediĉitaj tempo kaj mono por tiu celo. Ne tro talentemaj personoj tamen restas sur nivelo de komencantoj, kiuj ne kapablas praktike uzi lernitan lingvon. Denove ni demandu, ĉu tia peno estas racia?

Karaj gefratoj, estimataj gesinjoroj! Mi petas vin, pripensu nun menciitajn problemojn el kristana vidpunkto. Atentu afable, kiel priparolita samtempa stato kontraŭas ne nur al sama intelekto, sed ankaŭ al principoj, por kiuj ni vivas. Verdiře ekzistas efektiva vasta avantaĝigo de grandaj kaj potencaj nacioj kaj diskriminado de tiuj malfortaj. Estas ankaŭ konate, kiajn perceptojn de neegaleco havas homo, kiu dediĉas eksterordinaran penon por scipovi iun fremdan nacian lingvon kaj poste provas uzi sian konon en rekta kontakto kun denaska parolanto. Kiom malmulte da angloj kaj usonanoĵ scias alian lingvon! Ili atendas, ke ĉiuj alilandanoj lernos la lingvon, kiu estas por ili la gepatra. Ĉu tia diferencigo je du kategorioj de civitanoj estas justa? Kaj krome ĉu ĝi vere estas neevitebla?

Disligo de ĉiuj aluditaj aferoj ekzistas. Plie ekzistas solvo finfme simpla kaj perfekta. Ĝia nomo estas plane kreita internacia lingvo Esperanto. Kiam meditis iam ĝia aŭtoro ĵuna L. L. Zamenhof pri kaŭzoj de malfavoro inter diversnacianoj, li konkluáis, ke homojn estas necese alproksimigi ankáŭ helpe de interkompreniĝo sen diskriminado de unuj kontraŭ aliaj. El amo al proksimuloj naskiĝis lia grandioza projekto. De tiu tempo pasis jam pli ol cent jaroj. Ĉi tiu unika eltroyo de spirito disvastiĝas tamen malrapide. Ofte ĝi ne esťas akceptata pro nescio aŭ pro antaŭjuĝoj. Kontraŭas eĉ malintereso de potenculoj, apogas ĝin nek politikaj nek ekonomiaj fortoj. Malgraŭe ĝi enpenetras ĉiujn angulojn de la terglobo. Ĝia potenco baziĝas krom en perfekteco de la lingvo precipe en spirita grandeco de la idealo, el kiu Esperanto elkreskis. Ĝiaj portantoj similas al misiistoj. La termino "Esperanto" estas derivita de la vorto "espero".

Ni, kunvenantoj en Eŭropa Ekumena Konferenco estas kristanoj. Ni apartenas al diversaj nacioj. La unuan fojon tiu kunveno malfermiĝis vere al nia tuta kontinento. Ĉi-jare povis veni ankaŭ gefratoj el multaj landoj, kiuj suferis antaŭ nelonge ankoraŭ sub diktatoreca jugo en orienta parto de Eŭropo. Sur internacia scenejo aperas multaj novaj gefratoj, kiuj parolas tute diversajn lingvojn. Bezono de bona komunikado inter ĉiuj fariĝas pli kaj pli aktuala. Tasko de infanoj de Dio estas bazita en laboro por konstruado de pli justa mondo laŭ spirito de Evangelio. Nun ni proponas solvon de interkompreniĝo, kiu prezentas rekonon de Esperanto kiel unu el traktaj lingvoj dum internaciaj kristanaj kunvenoj. Ĉi tiu helplingvo estas posedaĵo de neniu nacio aŭ socia grupo, ĝi estas preparita servi al ĉiuj sendiference.

La lingvo de Zamenhof havas multe da preferoj. Ĝi estas facile lernebla, simpla kaj samtempe tre preciza, ĝi malhavas gramatikajn neregulecojn, la vortaro baziĝas sur eluzo de ĝenerale konataj radikoj, la parolo belsonas, dialektoj mankas. Krome tiu interkomprenilo estas entute neŭtrala. Kial do ne utiligi tiom da avantaĝoj? Sed malgraŭ tio escepta lingva kvalito ne prezentas ĉion. Esperantismo fariĝis ankaŭ movado, kiu strebas pri sincera amikeco inter ĉiuj homaj estaĵoj kaj eĉ nacioj reciproke. Tion ĉi ĝiaj protagonistoj ankaŭ efektivigas. Esperantistoj sentas sin gefratoj sen konsidero de raso, nacieco, politika konvinko aŭ religia aparteno.

Fine ni demandu: Kiu alia ol kredanta homo, ĉu kristano aŭ islamano, ĉu hebreo aŭ budhisto povas pli bone kompreni fortecon kaj profundecon de la priparolita ideo? Grandaj personoj de la homaro ekkomprenis ĝian esencon. De antaŭirintoj de ĉi tiu eksterordinara projekto, ekzemple mondfama ĉeĥa pedagogo J.A: Komenský - Comenius aŭ germana filozofo kaj matematikisto G. W. Leibnitz ĝis ĝiaj favorantoj, kiel elstara fizikisto A. Einstein, papo Pio la X-a aŭ samtempa sankta patro Johano Paŭlo la II-a.

Ni renkontiĝis en simpatia kaj gastema aŭstria urbo Graz por serĉi novajn vojojn celantajn al frateca unuiĝo. La nomo de la urbo signifas ankaŭ por kristanaj esperantistoj certan esperon direkte al estonteco, ĉar "grac" signifas radikon de Esperanta vorto "graco". Nu, ni deziras al vi ĉiuj vere Dian gracon kaj lumon. Esperantistoj kreďas, ke jam ďum venonta ekumena konferenco la internacia lingvo riĉigos la asembleon kaj kontribuos tiel al disvastigo de Dia regno sur la tero. Dio benu!

Inĝ. Jan Kalný

al la indekso


 MIA UNUA PARTOPRENO EN KET

Mi tre malpacience atendis la tagon de mia forveturo al nunjara, la 16-a Katolika E-Tendaro. Tiun ĉi tendaron mi partoprenis unuan fojon, tial mi estis tre scivolema, kia estas tiu katolika tendaro. Iomete timigis min raportoj de televido kaj gazetoj pri inundego en Orient-Mezeŭropo. Mi multe hezitis, ĉu veturi tien aŭ ne. La rezulton de mia decido vi jam scias. Mi do decidis partopreni la tendaron.

Dum la unuaj tagoj la vetero ne ĝojigis nin, ĉar daŭre pluvis, sed de tempo al tempo la ekbrilo de suno donis al ni bonan esperon. Pri la espero predikis ankaŭ la saleziana pastro en Sebranice, mi do esperis, ke tamen venos belaj; sunaj kaj varmaj tagoj .

Kiel la tempo pasis kaj la vetero pliboniĝis, tiel alveturis novaj getendaranoj kaj la tendaro estis; pli .internacia. Neforgeseblaj travivaĵoj estis la Sanktaj Mesoj, prelegoj de frato Efrém, la tendarfajroj, vizito de la episkopo, vizito de kanoniko Čihák kaj pastro el Polička, vizito de ĈEA-Prezidanto Kočvara, la matenaj kaj vesperaj ordonoj, kaj kompreneble la koto.

Tre plaĉis al mi ekskurso al Horní Újezd kun biero-fonto kaj gastemeco de familio Baťa.

Malgraŭ tio, ke la vetero ne estis tre favora rilate al ni, ni pro tio ne estis malgajaj. En la tendaro regis frateca kaj bonhumora atmosfero. Dum du semajnoj mi interkonatiĝis kun multaj bonaj homoj, inter kiuj mi trovis bonajn amikojn.

Ni danku al Dio, ke ni travivis belajn tagojn en pitoreska naturo; dankon ankaŭ al frato Miloš kaj al ĉiuj kunorganizantoj.

Mi esperas, ke venontjare ni denove renkontiĝos en Sebranice en KET, sed nune ni havas gravan taskon dividi tie ricevitajn Di-donacojn kun niaj proksimuloj kaj plenumi ordonon de Jesuo: "Iru en la tutan mondon kaj prediku la Evangelion al ĉiu kreitaĵo" (Mar 16,15).

Attila Szép, Hungario

al la indekso


 Dimanĉa ekskurso plena de misteroj

Jes, okazis ekskurso plena de surprizoj aŭ misteroj, ĉar plejmulto de la ekskursantoj, eble ĉiuj, ne sciis, kien oni iros, kion oni vidos kaj kiél longe daŭros tiu ekskurso. Elirinte el la tendaro ni eksciis, ke nia celo estas la malnova muelilejo kaj fonto de biero. La malnovan muelilejon ni imagis kiel iun muelilejon en skanzeno kaj la bieran fonton kiel gastigejon. Por ne malkaŝi ion tro frue, ni rakontos ĉion laŭvice.

El Sebranice ni piediris al Horní Újezd. Ĉe preĝejeto ni haltis kaj ĉiuj el siaj saketoj elprenis dolĉaĵojn aŭ trinkaĵon. Dum atendo ne pli longa ol 5 minutojn alveturis motorcikle fratino Hana. Ŝia brilanta vizaĝo, bona humoro kaj la promeso pri la biera fonto entuziasmigis niajn lacajn mensojn. Ŝi enirigis nin en la preĝejeton, kie ni adoris Dion per kantoj kaj preĝoj.

Post la spirita refreŝiĝo fratino Hana ekstartis motorciklon kaj malaperis survoje al fonto de la "likva pano" . Ni sekvis ŝin kaj aperis antaŭ ni surprizo superanta ĉiujn niajn imagojn. La bareleto troviĝanta en la akvo enhavis veran bieron. La tendaranoj sopirplene prenis glasojn kaj komencis elkrani la bieron.

Post tiu ĉi korpa refreŝiĝo ni iris al alia fonto kun statuo de sankta Barbara. La sekulara travivaĵo alternis kun la religiaj. La vojo kondukis nin al akva muelejo, kie nin bonvenigis ridetanta muelisto Jan Boštík. Li malkaŝis al ni misterojn de la muelejo kaj malkovris al ni historion de muelista metio. Lia hejma muzeo surprizis nin per fruktodoneco de lia vivo.

Fratino Hana nin jam senpacience atendis ĉe statuo de la Senmakula Koncipiĝo, kie ni kantis honore al V. Maria kanton.

Kaj ni venis al lasta haltejo de nia ekskurso. Bonvenigis nin domo plena de homoj, manĝaĵoj kaj trinkaĵoj. Fratino Hana la tutan grupon prezentis al siaj maljunaj gepatroj kaj poste ŝi gastigis nin. Post kiam ne plu estis en niaj stomakoj libera loko por manĝaĵo, ni iris rigardi brutaron de dommastro. Antaŭ la foriro ĉiu ricevis glaseton da prunbrando, por ne lami dum revena iro al la tendaro.

B-kursanoj

al la indekso


 Nokta banado

Tuj post apero de unuaj steloj, kiam ceteraj tendaranoj surmetis pluajn tavolojn de siaj vestaĵoj, ni, kvar kuraĝulinoj, venis al proksima banbazeno. Akompanis nin grupeto da favoruloj, vestitaj en varmtenajn jakojn. Ni ne longe hezitis kaj rapide ensaltis en glaciecan akvon. Tuj rigidiĝis sango en niaj vejnoj. Post kelkaj minutoj de naĝado el niaj korpoj ŝvebis fumo, ĉar ili estis pli varmaj ol la akvo kaj la aero. Kiam elvaporiĝis el ni superflua akvo, ni sentis nin en la akvo kiel hejme. La favoruloj el la loka gastejo rigardante nin, tuj alportis por nin varmigi glaseton da brando.

Post dekminuta malfrostiĝo rande ĉe la banbaseno, ni revenis en la tendaron por tuj nin ŝovi en varmajn dormo-sakojn.

Klubo: Monika, Katka, Blanka, Anika.

Fanklubo: Eliška, Přemek, Jana, Lenka, Maruška, Lida kaj en la gastejo Zitka kaj Ivoš.

al la indekso


 Jen, kiel bone kaj ĉarme estas, se fratoj vivas kune! (Psa 133,1)

Mi estas tre feliĉa, ke por la unua kaj certe ne lasta fojo mi povis praktiki tujn bibliajn vortojn dum la 16-a IKUE tendaro, kiu okazis en belega valo apud vilaĝo Sebranice. Korega danko apartenas al ĉiuj, kiuj ofereme kaj modele zorgis pri ni kaj ĉiuj bezonaĵoj. Impresoj estas multegaj kaj ne eblas esprimi ĉion, kion ni kune travivis dum benitaj du semajnoj de lernado, spirita klerigado kaj ripozado en Dia naturo.

La tendaron vizitis karegaj gastoj helpepiskopo de Olomouc Josef Hrdlička, kunaŭtoro de E-vortaro kanoniko Josef Čihák, estro de Fatima Apostolato en Ĉeĥio sac. Pavel Dokládal kaj ankaŭ ekstendaranoj, kiuj venis por kelkaj tagoj. Eĉ prezidanto de ĈEA s-ano Vlastimil Kočvara povis propraokule sperti belegan etoson en nia tendaro.

Speciale al mi plaĉis dimanĉa ekskurso al Horní Újezd, kie ni povis admiri ne nur belegan naturon, sed ankaŭ interesajn homojn. Ni vizitis tre belan preĝejeton en la vilaĝo, kie tieaj loĝantoj laŭdas Dion. Poste ni vidis interesan naturan fenomenon - fonton de bongusta biero, kiu surprizis nin. Sekvis vizito de sanigaj fontoj, kiuj abundas en ĉi tiu regiono, sed temas kompreneble nur pri akvofontoj. Survoje ni vizitis tre interesan muelejon, kiun prizorgas multflanke talentita muelisto ne nur de muelista metio, sed ankaŭ de modlado, pentrado, muziko, kolektado de valoraj malnovaj libroj, ktp. Ni estis ravitaj vidinte tiom da eksponaĵoj en unu ĉambro.

Fine de la ekskurso ni spertis pluan surprizon. Loka esperantistino kaj IKUE-anino, tre afabla kaj bonkora gastigantino Hana Baťová bonege prizorgis niajn stomakojn kaj per sia modela gastemeco varmigis niajn korojn. Dankegon al ŝi! Ŝi estas tiu tipo de homo, kiu disdonus ĉion al aliaj. La ekskurso estis vere sukcesa kaj belega.

La 14 tendaraj tagoj pasis tre rapide, ĉar ĉiutage estis programo, do ne estis tempo por enuo. Kun malĝojo mi revenis hejmen, sed jam nun mi ĝojatendas venontjaran KET-on kaj denovan renkontiĝon kun multaj miaj geamikoj.

Pavol Petrík Slovakio

al la indekso


 Miaj travivaĵoj en Katolika E-Tendaro en Sebranice

La 23-an de junio mi travivis grandan ĝojon. Mi ricevis invitilon por vizito de KET kaj gravajn vojaĝinformojn. Sed dum du semajnoj komence de julio mi travivis maltrankvilon, ĉar mi aŭdis pri inundo, kiu trafis grandan parton de Ĉeĥio kaj Pollando. Spite de tio mi la 20-an de julio ekvojaĝis por atingi ĉefurbon de Moravio, urbon Brno. En stacidoíno de Brno mi ricevis informon, ke hodiaŭ ne plu eblas atingi urbon Poliĉka. Mi do veturis al Svitavy. Elvagoniĝinte mi aŭdis anoncon: "vlak ... Polička". Tuj mi trovis trajnon, kiu min tamen veturigis pli proksimen al tendaro. Al Polička mi alveturis vespere antaŭ la 20-a horo. Ne estis tiutempe aŭtobuso, kiu min veturigus al Sebranice. Mi do ekiris perpiede al la celo. Survoje mi haltigis aŭtomobilon petante: "Prosím, katolický esperantský tábor Sebranice" (mi petas, Katolika E-Tendaro en Sebranice). Mi ricevis respondon: "Ano" (jes). Mi diris: "Mi estas el Rumanio kaj mi povas paroli bone la francan, malbone la anglan, germanan kaj rusan lingvojn. Kompreneble ankaŭ Esperanton, rumanan kaj mian gepatran hungaran lingvojn. De sinjorino, kiu stiris la aŭtomobilon, mi ricevis respondon: "Mi opinias, ke ni plej bone povas interparoli per la hungara lingvo". La aŭtomobilo haltis ĉe la tendaro. La tendarestro kaj ceteraj tendaranoj tre ĝoje bonvenigis min kaj geedzojn Teplý, kiuj alveturigis min kaj kiuj fariĝis miaj novaj geamikoj el Poliĉka.

Post vespermanĝo mi loĝigis min en la tendo kaj por mi do komencis la tendara vivo. Ĉiumatene ni estis vekitaj per kanto "Vekiĝu, ho dormantoj ..." Post persona higieno okazis ĉiumatene en kapelo de Fatima Madono esperantlingva Sankta Meso. Ni preĝis, kantis, kaj tio estis tre bela komenco de ĉiu tago. Poste ni matenmanĝis tre bongustan kaj multan manĝaĵon. Sekvis la matena ordono, dum kiu flagtaĉmento hisis la IKUE-flagon, dum ni ĝoje kantis tiucele verkitan matenan kanton. Poste okazis apartaj kursoj de Esperanto ĝis tagmanĝo. Se ne pluvis, okazis do vespere tendaraj fajroj.

La 23-an de julio vizitis nian tendaron episkopo de Olomouc Mons. Josef Hrdlička (hrdlička=turto), kiu celebris E-lingvan S. Meson. Post ĝi okazis neformala babilado kun la episkopo, kiu estas tre ĉarma kaj ĝentila homo. Dum mia interparolo kun la episkopo mi diris al li, ke mi estas hungaro el Rumanio apartenanta al reformacia eklezio, sed mi tre ĝojas povante partopreni la katolikan tendaron. Tiuj vortoj la episkopon tre ĝojigis. En la tendaro do regis bona ekumena kunlaboro.

La tendaron ankaŭ vizitis prezidanto de Ĉeĥa E-Asocio, kiu interese parolis pri E-movado kaj aktivado de katolika sekcio en Ĉeĥio.

Dimanĉe, la 27-an de julio okazis perpieda ekskurso al proksima vilaĝo. Ni vizitis preĝejeton en Horní Újezd kaj muelejon, kies posedanto okupiĝas ankaŭ pri pentrado, modlado kaj muziko. Sed antaŭ vizito de muelejo atendis nin survoje surprizo: fonto kun tre bongusta biero.

Poste ni vizitis domon de s-ino Hana Baťová, kiu gastigis nin. Ĉiuj ŝiaj familianoj estas tre ĝentilaj homoj. Sekvonttage ŝi alveturigis al tendaranoj pomojn kaj pirojn. Krom ŝi mi ne povas forgesi ĝentilecon ankaŭ de aliaj esperantistoj, fratoj Miloš Šváček, Jan Kalný, Láďa Mlejnek, Mirek Greňa, Pavel Brada, Petra Blažková, Monika Němcová, Helena Nováková, Pavol Petrík, Matthias Ulrich, Attila Szép, sac. Lajos Kóbor, Kitti Kószegvári, Anikó Németh, ktp.

La 1-an de aŭgusto mi devis forlasi la tendaron por reveni hejmen. Mi do devis diri adiaŭ al miaj novaj geamikoj. Mi esperas, ke ni renkontiĝos denove venontjare. Dio benu esperantistojn, Dio benu niajn landojn, popolojn kaj ĉiujn homojn!

Lorand-Emeric Monosi, Rumanio

al la indekso


 Tendaranoj en horloĝvendejo

Du tendaranoj el KET vizitis proksiman urbon kaj eniris horloĝvendejon. Frato Efrém veninta en monaĥa vesto de dominikana ordeno aĉetis tie rimeneton por sia brakhorloĝo. Intertempe trarigardis lia akompananto Paŭlo la ĉambron kaj en ĝi ekspoziciatajn objektojn. Ĝiaj okuloj ekhaltis je pendita pafilo. Nun li demandis vendistinon: "Kiom kostas tiu pafilo? " Sed ŝi respondis, ke ĝi ne estas funkcianta eĉ ne vendebla. Paŭlo konstatis: "Do, tio ne gravas, mi aĉetos ĝin en alia vendejo". La virino surprizite rigardis ambaŭ klientojn dubante, ĉu vere temas pri monaĥo kaj lia amiko aŭpri danĝeraj teroristoj.

al la indekso


 Lasta retrorigardo al KET 1997

Karaj gefratoj, tiu ĉi numero de DIO BENU estis grandparte dediĉita al IKUE-Tendaro, kiu estis la plej grava aranĝo de nia sekcio en kuranta jaro. Ĝi meritas vastan spacon de la gazeto, ĉar tiuspeca katolika E-tendaro estas tutmonda raraĵo, al kies sukcesa realigo kontribuadas grandparte gejunuloj el kelkaj landoj, kaj tio estas grava por estonteco de la tuta IKUE-movado. La belegaj travivaĵoj instigu ceterajn IKUE-anojn partopreni ĝin aŭ varbi por ĝi precipe gejunulojn. Do ĝis la revido venontjare en KET!

al la indekso


 TENDARA KANTO

  1. V řadě za sebou táborníci jdou, / ťápají si v blátě cestou, necestou, / baťohy mají, cestu už znají, / vyšli prostě na čundr a vesele si zpívají.
    Ref.: Esperanto sem, esperanto tam, / je to lehký jazyk, v něm se já vyznám. / Esperanto sem, esperanto tam, / i kdyby se těžký zdál, tak já se budu učit dál.

  2. Levá, pravá teď, před námi cíl už, / táborníci jdou jako jeden muž. / Nohama ťápají, bláta nedbají, / vyšli prostě na čundr a vesele si zpívají.

  3. Když se spustí déšť, rozvine se mrak, / do stanu se schoulí, zmačkají si frak. / Blesky blýskají, kapky pleskají, / oni v dešti, v nepohodě ve spacáku spinkají.

  4. Za tu spoustu 1et, co je tábor KET, / naučili se již mnoho nových vět. / V řadě za sebou, do tábora jdou, / pojďte k nim se připojit a zpívat píseň veselou.

  5. La tendaranoj marŝas en tendar´, / dronas en la koto, vadas tra akvar´. / Kantas komune, ne estas sune, / ili sidas en la pluvo, gaja menso regas kune.

B-kursanoj. Melodio laŭ kanto "Tři čuníci ".

al la indekso


 NI PERFEKTIGU NIAN LINGVAN NIVELON

NI EKZERCU LA LINGVON 11

Por komencantoj kaj moderaj progresintoj

Solvita la 10-a ekzerco venis nur de Pavol Petrík el Pečovská Nová Ves (Slovakio). Jen unu el eblaj solvoj de la ekzerco:

a) Aha (ha), už vím, co sis myslel. Pcha (ts), o to se příliš nestarej, všechno se vyřeší. Hele, co máš v té krabici? Paf, stál a nemohl popadnout slovo. Jé, neklame mě sluch? Žbluňk, spadl(a) do vody. Rup (prásk), praskla větev pod jeho nohou.

b) Baldaŭ matene nin vekis koko per sia kikiriki. Estis aŭdebla de malproksime bumbum (tam-tam) de tamburo. La virino disŝutante la grenon vokis kokinojn per altvoĉa pi-pi-pi (puti-puti, na-na-na). Akompanis nin glu-glu-glu (plaŭd-plaŭd) de la rivereto. Kun subita rach (bum) falis la bildo de la muro. Ratata, ekparolis la maŝinpafilo. Hej, atendu, mi volas ion diri al vi.

Atentigo: "Kokeriko, bim-bamo, plaŭdado, krako" ne estas interjekcioj. Temas pri substantivoj esprimantaj sonojn. Interjekcioj estas sen la finaĵo -o aŭ iu ajn alia finaĵo.

Pluaj ĉapitroj de la rubriko por ekzercado de Esperanto estos destinitaj al komencantoj kaj moderaj progresintoj en la lingvo. Por spertaj esperantistoj ili povas servi kiel facila ripeta teksto. La temo de la ekzercado estos la vortoj kaj esprimoj kun prefiksoj kaj sufiksoj. Temas pri la plej uzataj.

Instrukcio por la uzo:

a) Al unuopaj Esperantaj vortoj kaj esprimoj elserĉu el la listo de tradukoj la taŭgan kaj ties numeron skribu super la streketon post la vorto. Poste legu denove laŭte la Esperantajn vortojn kaj diru al ili la ĉeĥajn tradukojn (la numeroj nun servos al vi kiel sufloro). Ripetu tiomfoje, ĝis vi sen helpo de sufloro tradukos ĉion sen troa cerbumado. La samon faru pri la signitaj vortoj en la kontinuaj frazoj. Ĉi foje ellernu flue traduki la tutajn frazojn.

K jednotlivým esperantským slovům a výrazům vyhledejte ze seznamu překladů ten vhodný a jeho číslo napište nad čárku za slovem. Pak čtěte znovu nahlas esperantská slova a říkejte k nim české překlady (čísla vám nyní budou sloužit jako nápověda). Opakujte tolikrát, až bez pomoci nápovědy přeložíte všechno bez dlouhého přemýšlení. Totéž proved'te se slovy v souvislých větách. V tomto případě se naučte plynně překládat celé věty.

b) Ellernu flue traduki la listojn de ĉeĥaj esprimoj en Esperanton. Naučte se plynně překládat seznamy českých výrazů do esperanta.

Skatoleto_, amikeco_, kalkanumo_, afableco_, duono_, areto_, soleco_, monteto_, postlasi_, juneco_, proksimume_, tabuleto_, postresti_, korbeto_, matureco_, strateto_, ono_, rivereto_, palpebrumi_, longeco_.

1. laskavost, 2. mládí, 3. tabulka, 4. krabička, 5. ulička, 6. kopec, 7. zlomek, 8. skupinka (hlouček), 9. košíček, 10. přátelství, 11. dospělost (zralost), 12. přibližně, 13. mrknout, 14. polovina (půl), 15. potok, 16. podpatek, 17. délka, 18. zanechat (po sobě), 19. zaostávat, 20. samota.

Varmiĝi_, efektiviĝi_, dankema_, multiĝi_, knabaĉo_, amikiĝi_, babilema_, malsaniĝi_, peranto_, finiĝi_, ŝanĝiĝi_, maturiĝi_, tolerema_, kontentiĝi_, katido_, okupiĝi_, hontema_, longiĝi_, skribaĉi_, proksimiĝi_.

1. onemocnět, 2. uličník, 3. snášenlivý, 4. oteplit se, 5. blížit se, 6. skončit (se), 7. zabývat se (zaměstnávat se), 8. změnit se, 9. kotě, 10. spřátelit se, 11. stydlivý, 12. uskutečnit se, 13. škaredě psát (škrábat), 14. hovorný, 15. dospět, 16. vděčný, 17. spokojit se, 18. zprostředkovatel (prostředník), 19. prodlužovat se, 20. rozmnožit se.

Estimata_, atendita_, lavujo_, uzita_, legebla_, mendita_, sukerujo_, eliri_, sentebla_, registrita_, elveturi_, pakita_, Slovakio_, elspiri_, patrio_, stampita_, videbla_, elĵeti_, gepatroj_, eltrinki_.

1. čitelný, 2. citelný, 3. vydechnout, 4. ctěný (vážený), 5. vypít, 6. Slovensko, 7. užitý (využitý), 8. vyjet, 9. viditelný, 10. očekávaný, 11. orazítkovaný, 12. vyjít, 13. rodiče, 14. cukřenka, 15. zabalený, 16. umyvadlo, 17. vyhodit, 18. registrovaný, 19. vlast, 20. objednaný.

En tiu matĉo mi malvenkis_. Kio malhelpas_ al vi fari tion? Mi ne tro malsatas_. Ŝi pafis, sed maltrafis_. Oni riparas tiujn malnovajn_ domojn. Li estas maljuna_, sed ankoraŭ vigla. Mi ne malpermesas_ tion al vi. Estas jam malfrue_, ni iru dormi. Ŝi malŝatas_ fumon de tabako. Mi sukcesis malplej_ bone el ĉiuj. Vi venas viziti nin ĉiam malpli_ ofte. Mia bofrato_ pruntis al mi monon por tio. Lia malsano_ daŭris longe. Kiu ne lernas, restas malsaĝa_. Mi ne koleras, ke vi ĝenas min, male_ mi ĝojas, ke vi venis.

1. méně, 2. mít odpor k něčemu, 3. starý (věkem), 4. švagr, 5. naopak (opačně), 6. nejméně, 7. minout se (netrefit), 8. mít hlad (hladovět), 9. hloupý, 10. nemoc, 11. pozdě, 12. starý (ne nový), 13. prohrát, 14. činit překážky (znemožnit), 15. zakázat.

Grandan paciencon kaj multajn sukcesojn! La solvojn ne sendu!
Josef Cink

al la indekso