Dio Benu numero 26-2/1997

al la arkivo de jarkolektoj 1991-2010

 


 ALPAROLO DE LA PREZIDANTO

Karaj gefratoj!

La kuranta jaro estas por ni tre signifoplena. Ĝi estas unua preparjaro por la gravega jubileo - Sankta Jaro 2000 – la jaro de la Sinjoro. Kaj por la Ĉeĥoj ĝi estas krome la lasta jaro de la Jardeko de Spirita kaj Morala Renovigo de la Nacio. Ĝi estas la jaro, en kiu ni solenas jarmilon de la martira morto de sankta Adalberto. Kaj tiuokaze jam la trian fojon vizitis nian landon Petro de la nunaj tempoj – Sankta Patro Papo Johano Paŭlo la II-a. Dum lia lasta vizito de Ĉeĥio, dum la Sankta Meso en Olomouc, dum kiu estis kanonizitaj Johano Sarkander kaj Zdislava, mi nome de la katolikaj esperantistoj esprimis al Sankta Patro amon, fidelecon kaj sindonon. Nunjare ne estis la ebleco tiujn vortojn diri perbuŝe, sed certe multaj el ni ilin esprimis perkore. Tamen restas espero ripeti tiujn vortojn al la Papo dum la nunjara Jubilea 50-a IKUE-Kongreso en Romo. Pro ĝi la nuna jaro estas ankoraŭ pli signifoplena por ni, IKUE-anoj.

La nuna jaro, la jaro de Jesuo Kristo kaj de la sankta Adalberto, estu por ni la benita jaro. Konklude mi citas la vortojn de nia IKUE-frato, Ĉefepiskopo Georgo Jakubinyi el Rumanio, senditajn marte al la redakcio de DIO BENU: "En tiu jaro de sankta Adalberto, ni ĉiuj mezeŭropanoj festu kaj ĝoju pri nia komuna Sanktulo!". Ni ĉiuj senlace aktivadu spite de ĉiuj obstakloj. Dio certe benos al ni. Do ek, al la laboro!

Miloslav Šváček

al la indekso
 


 HEROLDO DE LA KREDO, ESPERO KAJ AMO LA TRIAN FOJON EN ĈEĤIO

La 25-an de aprilo 1997 alvenis en Ĉeĥion jam la trian fojon Sankta Patro Johano Paŭlo la II-a. Tio atestas pri lia vera favoro kaj amo al la ĉeĥa nacio. Post Pollando, la Ĉeĥa Respubliko estas la dua lando, kiun la Papo plej ofte vizitis. Sabate la 26-an de aprilo okazis belega renkontiĝo de la Papo kun junularo sur la ĉefa urboplaco en Hradec Králové ĉe ununura Katedralo de Sankta Spirito en la mondo. Inter amaso da ĉeestantoj dum la dimanĉa Sankta Meso kun la Papo en Praha-Letná estis ankaŭ ĉeĥaj IKUE-anoj. La Papo denove venis por nin fortigi en la kredo, espero kaj amo. Li venis por nin kuraĝigi kaj ripeti al ni sian mesaĝon: "Ne timu, malfermu la pordon de via lando al Kristo!" Jes, realigo de tiuj vortoj estu nia tasko!

"Denove mi al ĉiu el vi tre deziras vivon en bonfarto kaj paco. Mi elpetas al vi ĉiuj patrinecan protekton de Virgulino Maria kaj kun amo mi benas vin en la nomo de la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito. Adiaŭ Mi tre amas vin!"

(El adiaŭa alparolo de la Sankta Patro sur flughaveno en Prago dimanĉe la 27-an de aprilo.)

al la indekso
 


 KANTO AL LA HONORO DE SANKTA ADALBERTO

Muziko: Sac. Ferdinand Hrušat 1997. Traduko: Josef Cink 1997. Vortoj: B. M. Kudla 1880.

1. Sankta Adalberto, kun respekto / nia land´ vin petas pri protekto, / estas nia fort´ vi kaj honoro, / nin ĝojigas ĉiam via gloro.

2. Vi al Dio donis vian vivon, / al popol´ dediĉis vi aktivon, / portis vi al ĉiuj Dian gracon, / ne permesis al vi ian lacon.

3. Ĉeĥa patrolando vin estimas, / pri protekt´ al vi Polland´ pilgrimas, / Slovaki´ kaj Hungari´ el vortoj / de vi prezentitaj ĉerpas fortojn.

4. Petas ni de vi ĉe Di´ subtenon, / ke Li donu al ni sian benon, / ke la peko-tenton ni ne aŭdu / kaj vin en la pac´ ni ĉiam laŭdu.

al la indekso
 


 ADORADO DE LA PLEJSANKTA SAKRAMENTO

Sinjoro Jesuo, Vi akceptis formon en la blanka, sankta Hostio kaj descendis inter nin, por restadi kun ni. Vi promesis, ke ĝisfine Vi estos kun ni, por ke ni povu ĉiam venadi al Vi.

Tiel multaj homoj estas okupitaj nur pri siaj aferoj kaj malmultaj pensas pri Vi. Kaj ja Vi, Sinjoro Jesuo, tiel ege volas, ke oni pensu pri Vi, ke oni parolu kun Vi, ke oni imitadu vian humilan Koron.

Se antaŭ ni malfermiĝus la ĉielo kaj niaj okuloj ekvidus vian gloron, tiu ĉi grandioza vidaĵo plenigus nin per sankta timo kaj kun granda honoro ni falus vizaĝaltere antaŭ via Dia Trono. Ni ekvidus milojn da Anĝeloj donantaj al Vi adoron kaj gloron kaj ĉirkaŭe milojn da viaj Sanktuloj. Ni vidus, kiel ĉiujn penetras via ĉeesto kaj kiel la tuta ĉielo mergiĝinta estas en la profunda silento, kaj iufoje sonas per la voĉoj de ĉiuj loĝantoj kune kantantaj: "La laŭdo kaj la gloro, la saĝeco kaj la danko, la honoro, la potenco kaj la forto estu al nia Dio por ĉiam kaj eterne ".

Kaj ja Vi, Sinjoro Jesuo, kiu en la ĉielo ricevas tian gloron, estas la sama ĉeestanta en la Plejsankta Sakramento kaj ĉirkaŭita Vi estas per multego da ĉielaj spiritoj, kiuj kun la plej granda honoro asistas al via dignoplena majesto Dia. Tial do adorante la Plejsanktan Sakramenton, ni donas pruvon de la plej granda honoro al la Disinjoro, ĉar ĉiu adorado de la Dia majesto donas al la Ĉiopova Dio la plej grandan gloron, la plej belan dankon kaj la plej bonan satisfakcion por la pekoj de la tuta mondo. Sen ĉi tiu satisfakcio la mondo antaŭ longa tempo perdiĝus en siaj pekoj.

La veraj centroj de la mondhistorio estas la lokoj de celebrataj Mesoj kaj la lokoj de adorado de la Plejsankta Sakramento. Ĝuste en tiuj lokoj oni decidas ne nur pri nia postmorta vivo kaj de tiuj mortintoj, por kiuj ni preĝas, sed ankaŭ oni decidas pri eventoj de ĉi tiu mondo.

Ĉiu adorado de la Plejsankta Sakramento pligrandigas nian premion en la ĉielo kaj akompanos nin al la Dia trono, kie ĝi estos nia propetanto. Ni petas Vin, Sinjoro Jesuo, donu al ĉiuj homoj la gracon de perfekta humileco en la ĉiutaga komunikiĝado kun Vi en la Plejsankta Sakramento. Benata estas tiu homo, kiu gloras Vin, Sinjoro Jesuo, kaj grandan ĝojon trovas en adorado de Vi en la Plejsankta Sakramento. Kiel granda feliĉo por ni, ke ni povas honori kaj adori Vin ĉi tie surtere. Niaj buŝoj proklamu vian gloron, kaj ĉio vivanta adoru vian sanktan nomon, Jesuo Sinjoro.

(Transprenita el FRATECO 36/97 – trimonata bulteno pri la spirita formado esperantista, Pollando).

al la indekso
 


 VENU AL VIA SAVINT-SINJOR´

Teksto de C. Derka 1925. Tradukis Josef Cink 1997. Melodio de nekonata aŭtoro.

1. Venu al via Savint-Sinjor´ / kun la donaco de via kor´. / Li el ĉiela trono de glor´, / venu, jen vokas vin.

Ref.:
Gloron, gloron, kantas la anim´, jam ne pezas ĝin la pekdeprim´. Venu, Sinjor´, por renkonti min, venu renkonti min. Gloron, gloron, kantas la anim´, de ĉiel´ ĝi venas al proksim´. Venu, Sinjor´, por renkonti min, venu renkonti min.

2. Venu vi ĉiuj de l´ tuta ter´, / Li por ni ĉiuj iĝis ofer´, / ĉiujn invitas Li kun tener´, / kredu kaj aŭdu Lin.

3. Venu sen iu ajna evit´, / tempon eluzu sen la hezit´, / ne scias vi, ĉu reos invit´, / pretu do aŭdi Lin.

4. Al Konsolanto sur la altar´ / venu, se pezas vin suferar´. /Ĉe Li foriĝos ĉiu amar´, / se vi obeos Lin.

5. Al via Dio kaj lia grac´ / vivon alportu kiel donac´, / vin vokas lia amo kaj pac´ / kaj Li atendas vin.

6. Iras al vi Savint´ por renkont´ / kun la senfina ama volont´, / iĝis nenio la peka hont´, / per kruc´ Li savis vin.

7. Iĝu por via kor´ Li motiv´ / kun graco esti en la aktiv´ / kaj ĉe komenc´ de l´ eterna viv´ / al si Li vokos vin.

al la indekso
 


 EŬKARISTIA LITANIO

Verkis: Roman Brandstaetter (1906-1987). Tradukis: Zbigniew Czupkallo, Pollando.

Gloras ni vian Korpon, Sinjor´,
Gloras ni Panon krucumitan,
Panon najle pikitan,
Panon sangantan,
Panon psalman,
Panon mortintan,
Panon kun flank´ vundita,
Panon enterigitan,
Panon resurektintan,
Panon el Emaŭso,
Panon de l´ apostoloj,
Panon de Galileo,
Panon ĉielen ascendintan,
Panon de l´ ĉiel´ kaj la ter´,
Panon de l´ eterneco,
Panon de nia vivo.

Gloras ni vian Sangon, Sinjor´,
Gloras ni Vinon de l´ Evangelio,
Vinon de viaj bonfaroj,
Vinon de viaj paraboloj,
Vinon de galilea edziĝo,
Vinon de l´ amo,
Vinon de l´ pardono,
Vinon de l´ ĉiela saĝo,
Vinon de l´ oferdono,
Vinon de l´ konkordo,
Vinon de l´ sankta manĝo,
Vinon de l´ viktimo,
Vinon de l´ morto,
Vinon de l´ mistero,
Vinon de nia savo.

al la indekso
 


 PANO

La okjara Adaĉjo preparas sin por la unua sankta komunio. Kiam li jam komprenis, ke en la malgranda oblato estas la vivanta Jesuo Kristo, li mem deziris prepari la hostion, ĉi tiun blankan delikatan oblaton. Sed li volis fari tion propramane. Tio daŭras tre longe. Antaŭ ĉio li elserĉis kelkajn belegajn grenojn de tritiko, semis ilin en la ĝardeno kaj zorgeme kultivis ĝis la momento, kiam spikoj fariĝis pezaj, maturaj. Adaĉjo forŝiris spikojn, metis ilin en la sekan kaj aerumatan lokon, draŝis kaj purigis la novajn grenojn senhavigante ilin de grajnŝeloj. Li enŝutis la sekajn grenojn en pistujeton, longtempe batis kaj dispremis la tritikajn grenojn, ĝis fariĝis faruno, kiun ankoraŭ foje li devis purigi. Al la blanka faruno li aldonis akvon kaj miksis preparante la maldensan paston. Li elverŝis la paston sur la platon, starigis ĝin sur la malfortan fajron kaj diligente atentis, ke la paneto ne bruletu. Li sukcesis baki la blankan oblaton.

Ĉu en lia hostio estas Jesuo Kristo? Bedaŭrinde, ne. Adaĉjo estis tro malgranda, por ke li kapablu esti ordinaciita. Sed se li donus sian hostion al iu pastro, kiu tenante ĝin en siaj manoj elparolus la vortojn: "Ĉar tio estas mia Korpo" - ricevante Eŭkaristion, li povus akcepti sian hostion transformitan je Korpo de Kristo. Li ne bedaŭris la longan penadon necesan por prepari oblaton. Li komprenis, ke krom la oblato estas necesaj pastroj, al kiuj Jesuo Kristo donis la povon kaj forton ŝanĝi paneton - hostion je la Korpo de Kristo. Li bonege komprenis, ke neniam mankos la Eŭkaristio tie, kie estas sacerdotoj.

Kiom da grandaj kaj malgrandaj hostioj estas bezonataj ĉiutage! Tamen bakistoj ne semas la grenon. Terkulturistoj preparas la tritikan grenon ŝanĝitan de muelistoj je faruno. La nuntempaj hostioj estas bakitaj en specialaj metalplatoj varmigitaj de elektro, poste eltranĉitaj per la ronda tranĉilo. Kaj dank' al la laboro de multnombraj personoj ni havas hostiojn, la blankajn panetojn el tritiko, kiuj estiĝas la Korpo de Kristo dum la Sankta Meso.

Pripensu kaj respondu al vi mem: Kion donis al vi la unua sankta komunio? Kian profiton nune vi havas akceptante la Eŭkaristion?

Sac. Jan Sadowski, OMI

al la indekso
 


 HIMNO DE LA PACO

Vortoj de Jan Filip. Melodio de Václav Kolský.

1. Sub la verda flag´ ni preĝas Vin, / ho eterna Estro de la mondoj, / donu, ke la pac´ etendu sin / sur la tero eĉ sur maraj ondoj. / Glor´ al Dio, paco al homar´ / estu sur la ter´ dum ĉiu jar´, / glor´ al Dio, paco al homar´ / estu sur la ter' dum ĉiu jar'.

2. Ni penegas, ke la tuthomar´ / jam interpaciĝu, trankviliĝu, / malaperu la malama bar´, / ĉiuj homoj la fratar´ fariĝu. / [:Glor´ al Dio...:]

3. Benu nian pacan penon, Di´, / ĉar Vi estas mem boneco ama, / certe ja deziras ankaŭ Vi, / ke en mond´ estiĝu pac´ ĉiama. / [:Glor´ al Dio...:]

4. Stelo de la paco, de l´ esper´ / sur la verda flago nia estas, / brilu ĝi sur tuta nia ter´, / kiu ĝis nun en batalo restas. / [:Glor´ al Dio...:]

5. Nia kolegaro, penu ni, / ke sub nia flag´ tutmond´ stariĝu, / ke la paca monda harmoni´ / kun la ben´ de Di´ efektiviĝu. / [:Glor´ al Dio...:]

al la indekso
 


 SANKTA JOZEFO, LA LABORISTO

Walfer Mudrak, Vieno

Jozefo, sankta, justa viro,
silenta, de malmulta diro,
modesta, tamen vir´ de faro
kun forta kredo, firma staro;
ne militisto, ne soldato,
sed ĉiam en obea stato
al la ordonoj de l´ Sinjoro.
Vi estis viro de laboro!

Ekzemplo via, jen instruo,
ke ne en pozo, ne per bruo
montriĝas de la virto digno:
Humilo estas ĝia signo;
kaj ne milita gloro vanta,
sed koro ĉasta, Di-amanta
nin vokas al pli alta celo:
Laborfervor´ en Krist-fidelo!

al la indekso
 


 EPISKOPO JOSEF HLOUCH PRI SANKTA JOZEFO

Post Virgulino Maria li estis plej proksime al Kristo. Viro justa kaj pura, de bona koro!

Suferado havas multajn fontojn. Unu el ĝi estas timo pro perdo de amataj estuloj. Jozefo amis Marian. Ĝi estis potenca amo - ĉar ĝi estis pura! Kaj nun, kiam Jozefo vidas, ke Maria estas graveda, li ne scias, kion fari. Kiel plej bonan solvon li intencas ŝin sekrete foririgi. Tiel sanktan, virgan, amantan ... !

Vivo de Jesuo estas endanĝerigita. Forkuro en Egiptujon! Kiom da teruroj: nokte, eksterlanden, persekutitaj de Herodo. Li revenas je alvoko de anĝelo, sed li aŭdas, ke en Judeo reĝas Archelaus - nova teruro, tial li iras en Galileon. - Kaj poste perdo de dekdujara Jesuo.

Ĉu ekzistas iu sanktulo rekte pro Dio kaj pro amo al Dio travivinta tiajn terurojn? Certe do estas sankta Jozefo potenca ĉe Jesuo, se ni petturnas nin al li en similaj angoroj kaj doloroj. Li estas tiu Justulo, kiu floras kiel palmo. Kiom da fruktoj havas tiu arbo por ĉiu!

Jozefo la plej potenca, propetu por ni!

(Laŭ gazeto de pilgrimloko Sankta Monto "SVATÁ HORA" n-ro 3/4-1997.)

al la indekso
 


 HO, REĜINO DE L' ĈIELO
 (Zdráva buď, Královno nebe)

(La tekston vidu en "Ĉiutaga preĝo de la Eklezio " paĝo 412). El la ĉeĥa tradukis Josef Cink, 1997.

1. Ho, Reĝino de l´ ĉielo, / Vin adoras la anĝeloj, / de l´ eterna lum´ la fonto, / al la paradiz´ la ponto, / super ĉiuj Vi glorata, / inter virinar´ benata, /salutata estu sen fin´, / ĉe Jesuo propetu nin.

2. Ho, Patrino en ĉielo, / en la vivo nia stelo, / helpu ame al homaro / levi sin el peko-faro, / ni salutas en fidelo / Vin per vort´ de Gabrielo, / Virgulino sankta sen fin´, / kun Jesuo pacigu nin.

al la indekso
 


 MIN MEMORU, HO, PATRIN´

(Germana: Mutter, o, vergiss mein nicht; ĉeĥa: Matko, na mne pamatuj.) Aŭtoroj nekonataj.
Laŭ ĉeĥa teksto tradukis Josef Cink, 1997.

1. Mia kor´ amplenas por Vi, / Patrinet´, / el ĝi al Vi venas jena arda pet´: / Min memoru, ho, Patrin´, / se mi lacas, helpu min, / min ĝojigas la konsol´, / ke ne vivas mi en sol´.

2. Por vi jen ofere estu mia kor´, / ĉion mi sincere donas kun fervor´. / Ref.: Min memoru, ho, Patrin´...

3. Se obskur´ tempesta venas dum la viv´, / por animo estas Vi la perspektiv´. / Ref.: Min memoru, ho, Patrin´...

4. Ni sub via gvido celas al ĉiel´ / kiel viaj idoj, tie nia cel´. / Ref.: Min memoru, ho, Patrin´...

al la indekso
 


 NAZARETA FAMILIO

Vendredo, la 7-a de marto estis ŝajne normala tago kiel ĉiu alia. Trajnoj, aŭtoj, busoj kaj aviadiloj alveturigadis en centturan Pragon turistojn. Iliaj paŝoj direktiĝis al antikvaj placoj, al domoj kun ornamitaj fasadoj apogataj per ŝtonaj fortuloj kaj al preĝejoj kun valoraj altaroj gardataj per rondaj anĝeletoj kaj vico da sanktuloj. Tiutage en amaso da vizitantoj aperis ankaŭ esperantistoj. Kelkaj el ili unue salutis apostolojn loĝantajn en la urbdoma horloĝo, sed la vera celo de ĉiuj estis Nazareto. Ĉu Nazareto en Prago? Ĉu tiuj stranguloj perdis geografian orientiĝon? Ne, ili nenion perdis. Sed inverse, en la domo de dioceza centro por gejunuloj, nomata Nazareto, ili trovis pacon kaj ĝojon de la familia vivo.

Mi prezentos al vi kelkajn membrojn de nia familio.

Nia gastiganto, pastro Jenda, estis tre afabla kaj gaja homo. Gitaro en liaj manoj provokis atmosferon de gajeco kaj bona humoro. Kiel ĝojplena estis ankaŭ silenta preĝado ĉe la kandela lumo ekbruliganta en niaj koroj lumon de Kristo.

Inter la plej gravaj personoj estis Katka. Ŝi modele zorgis pri niaj stomakoj; per sia kuirarto ŝi akiris niajn simpatiojn. Post ĉiu manĝo ŝi meritis ripozon. Ni enviciĝis en kuirejo por ordigi vazaron. La ordigantoj estis multaj, la laboreblecoj estis malmultaj kaj tamen ni rapide solvis problemon de senlaboreco. Dank' al tio potoj kaj manĝilaroj devis absolvi penigan vojon tra multaj manoj, ĝis kiam ili atingis la ĝustan ŝrankon aŭ tirkeston.

Post longa tempo konfesis sian membrecon en nia familio ankaŭ pastro Savio. Li, kiel ĉiam, ne forgesis kunporti novan amason da ŝercoj. Samtempe li zorgis, ke liaj ŝafidoj pro nehaltigebla rido ne erarvagu al nefruktodonaj paŝtejoj. Kaj li nutris nin per serioza prelego pri katekismo kaj per Sankta Meso, kiu estis celebrita en Esperanto.

Fine mi sentas devon mencii ankaŭ mian fraton. Vi demandas, kiun fraton? Ili estis kelkaj en nia Nazareta familio. Sed nun mi skribas pri mia laŭsanga frato Roberto. Li decidiĝis plialtigi nian klerecnivelon per la prelego pri la ĉina kulturo. Tial sabate vespere ni silente sidis kaj malfermadis siajn orelojn por kapti ĉiun lian vorton.

Memkompreneble, ankaŭ ĉiu alia familia membro, kiu ne estas ĉi tie menciita, kontribuis al la sukceso de la semajnfina renkontiĝo. Kaj mi ĝojas, ke baldaŭ ni denove renkontiĝos en KET (IKUE-Tendaro en Sebranice) kaj kun kelkaj ankaŭ dum la jubilea IKUE-Kongreso en Italio.

Koran dankon al ĉiuj.

Anna Němcová

al la indekso
 


 LA VIVOJ KAJ MARTIRAJ MORTOJ DE SANKTA VENCESLAO
KAJ DE LIA AVINO SANKTA LUDMILA
- II (Kristiano) (J. Pekař, trad. V. Rajlich)

Fakto el la historio de Kristiano eble la plej interesa kvankam malgaje memorinda restos por ĉiam la cirkonstanco, ke lia verketo, kiun jam Balbín rajte nomis „la plej valora kaj unua memoraĵo de patruja historio”, en la epoko de la unua jarcento de ĉeha novepoka kultura vivo estis elĵetita kun malhonoro, en la epoko de tiel nomata kritika moderna historiografio, el fontoj de ĉeĥa historio kiel aroganta falsaĵo de nekonata pli posta aŭtoro. Pri tio havis meriton ĉefe ambaŭ fondintoj de kritika ĉeĥa historioscienco Dobner kaj Dobrovský. La unua en la verketo, kiu naskiĝis en la tempo de liaj unuaj prihistoriaj provoj (ĉirkaŭ la j. 1754-55) kaj kiu estis pruvanta, ke la legendo estas falsaĵo el la fino de la 12-a jarcento. La dua en oportunaj ekzegezoj en siaj studaĵoj pri komencoj de ĉeĥa kristanismo kaj iliaj fontoj, skribitaj en la jaroj 1803-1826. La unua ja neniam prese eldonis sian debutan laboron, kies multnombrajn misaĵojn pli poste li mem konfesis, sed persistis en la opinio, ke la filo de la fratomurdinto monaĥo Strachkvas (per Kosmaso priskribita kiel morala abomenindulo), ne povis fariĝi aŭtoro de la tiel sankta verko kaj paroli pri la patro kiel pri perversa tirano, la dua Kaino ktp. (komparu pli antaŭe). La dua lokas diference de Dobner (kiu opiniis la legendon tre grava fonto historia malgraŭ ĝia liaopinie pli posta deveno) ĝian naskiĝon ĝis en la unuan duonon de la 14-a jarcento, li proklamas ĝin frivola kaj senvalora falsaĵo. Dobner ne volis ekkredi, ke fine de la 10-a jarcento, kiun li imagis al si plej alte barbara, povus la legendoverkisto havi ĉemane jam iom da pli malnovaj verkaĵoj pri sankta Venceslao kaj ke la verkisto povus estri tiel elegantan latinan lingvon. Dobner provis pruvojn laŭ sia plej bona konscio, sed la rimarkoj de Dobrovský estis nekredeble malzorgemaj kaj malpedantaj; ili estas elokventa ilustraĵo de klerisma trorapideco kaj antaŭjuĝemeco kaj samtempe de klerisma kritika memkonfido, kiu pensis pri legendo entute kun malestimo kaj opiniis priargumenti sian skeptikecon per pli detala analizo superflua. Veras certe, ke al sukcesa analizo mankis en tiu epoko preskaŭ ĉio: la epoko de Dobner kaj Dobrovský ne konis malnovslavajn legendojn pri sankta Venceslao, kiuj tutan problemon estas starigintaj en entute alian lumon, ĝi ne konis ĉiujn privenceslaajn legendojn kaj kompreneble tiel eĉ reciprokan rilaton, direble ilian genealogian tabelon (kun kies helpo nur eblus fiksi la lokon de Kristiano en legenda evoluo sekure kaj diferencigi la plej kaj pli malnovajn kaj pli kaj plej novajn legendajn tavolojn), ĝi havis nenian aŭ nur iometan imagon pri la helpiloj, kiujn por ekkono de antikveco de la verko limdonas la rimarkoj pri politikaj, sociaj kaj kulturaj rilatoj en la plej larĝa vortsenco, ĝi estis fine estrata per blinda kredo pri aŭtoritato de la kroniko de Kosmas. Dobner konfesas, ke li celis antaŭĉie al tio, ke Kosmas ne estu elpelita el la loko de la unua kaj la plej aĝa ĉeĥa kronikisto.

Kaj poste venis epoko de sep ĝis ok jardekoj, dum kiu la praaj ĉeĥaj legendoj estigis nenian intereson entute kaj kiu, se ĝi estis devigata reakcepti ilin, vivis preskaŭ ekskluzive el la ekzegezoj de Dobrovský. Tiel la vidpunkto de Dobrovský estiĝis kanono de la vero, malgraŭ tio, ke ekde la jaro 1830 (precize unu jaron post la morto de Dobrovský) estis en Bohemujo konata malnovslava legendo pri sankta Venceslao (trovita per Vostokov), kiu ĉefajn hipotezojn de koncepto de Dobrovský je unu fojo neniigis. Nova eldono de la legendoj pri sanktaj Venceslao kaj Ludmila efektivigita en la jaro 1873 en „Fontoj de la ĉeĥa historio” eminentiĝis (rilate la latinajn legendojn) per tia malpedanteco kaj malzorgemeco, kian la epoko ŝatis kontraŭ la fontoj jam antaŭe kaj entute malmulte gravrolaj proporcie, vere malkaŝis tie pli malgrandan provizon da konoj, ol per kiu disponis la eldono de Kristiano en la granda verko „Acta sanctorum” el la jaroj 1755-1760. Historiistoj, kiuj okupis sin pli poste pri sankta Venceslao aŭ pri komencoj de ĉeĥa kristaneco pli detale, kiel ekzemple prof. Kalousek aŭ P. F. Vacek, pli grave ne ŝanĝtuŝis definitivigitan opinion pri aĝo, valoro kaj reciproka rilato de konataj legendoj. Kristiano plurestadis falsaĵo el la 14-a jarcento, ja germana aŭtoro de konata nomo J. Friedjung eĉ lokis ekeston en la epokon de Karlo IV-a. Do li faris la legendon pli malaĝa, ol estas ĝia plej konata manuskripto.

Kiam mi tralegis en la jaro 1902 unuafoje atente niajn antikvajn legendojn, studante iliajn rimarkojn pri ĉeĥaj rilatoj socialaj kaj juraj, evidentiĝis al mi tuj, ke la verko de Kristiano aperigas signojn de granda antikveco, ke ne estas priparoleble, ke ĝi povus estiĝi ne pli frue ol en la 14-a jarcento kaj ke estas strange, ke oni ĝenerale taksas ĝin falsaĵo. El fervora studado, al kiu min interesa problemo allogis, aperis mia laboro „La plej antikva kroniko ĉeĥa” (1903) kaj post multaj polemikaj artikoloj kaj disertaĵoj elvokitaj per lukto, kiu post mia debuto ekfuriozis pri aŭtenteco de Kristiano, fina formulado de mia trijara studado en la libro „Die Wenzels- und Ludmila-legenden und die Echtheit Christians” (1906). Mi atentigus la leganton, kiu interesiĝas pri pli plena instruo, al ĉi tiu verko. Per ĝi estas malkovrita al la mondo tuta riĉeco de la privenceslaaj legendoj, per ĝi estas determinitaj pli solide iliaj antikveco kaj reciproka rilato kompare al multfoje gravaj, pli malnovaj eraroj, per ĝi estas Kristiano restarigita, kiel mi firme konvinkitas, sur la lokon, kiu al li ĉiurajte apartenas, sur la lokon, kies signifon kaj gravecon mi supre mallonge eksplikis, per ĝi estas el ĉeĥa historio forigita hontiga kaj grava eraro, eraro, kiu malakceptis entute netakseblan memoraĵon de antikva ĉeĥa kultura celado kaj progresinteco en la epoko de Adalberto, kiu eligis la plej antikvan ĉehan verkaĵon pri ĉeha historio el la fontoj de ĉeĥa historio kaj el estimo de posteuloj. La kialoj por opinio, ke verko de Kristiano povus esti falsaĵo, ne ekzistas kaj neniam ekzistos: eksplikoj de tiuj, kiuj aŭ pro erara opiniado reala, aŭ per ĝies kombino kun influoj de persona bezono aŭ kun nacipolitikaj antaŭjuĝoj konsciaj aŭ nekonsciaj (mi trovas tiajn antaŭjuĝojn ĉefe ĉe bohemigermanaj historiistoj eĉ pseŭdohistoriistoj) neas ĝis hodiaŭ aŭtentecon de la verkaĵo de Kristiano, neniiĝos, kiel ili neniiĝis ĝis nun.

Sed eĉ la leganto, kiu volas plene travivi la ĉarmon kaj valoron de la unua ĉeĥa literatura verko, devas forĵeti antaŭjuĝojn, per kiuj plenigis lian menson moderna kulturo, kaj descendi inter simplajn homojn de la 10-a jarcento, kiuj misteran lukton de Kristo kun Belialo en la vivo de nacioj propraokule observadis, al kiuj Dio ankoraŭ bonvolis revelacii sian ĉiopovecon senpere kaj kiuj respektplene klinis sin antaŭ la mirakloj, kiujn Li faris denove kaj ree pro meritoj de sia elektita servanto kaj martiro. La simplaj, ĝisinfane simplaj mirakloj estas unuaj triumfoj de nia nacia kulturo, unuaj pruvoj al fremdaj nacioj, ke ankaŭ ĉeĥoj estis honorigitaj per Dio, ke ili havu siajn heroojn kaj samnacianojn en lia ĉiela sekvantaro.

D-ro Josef Pekař

 AL SINJORO KAJ TRIOBLE BEATA ADALBERTO,

dua episkopo de la sankta Praga Eklezio de Dio, deziras la plej humila kaj el ĉiuj monaĥoj eĉ la titolon de la plej lasta ne meritanta frato, Kristiano per nura nomo, malmankon da sukceso kaj feliĉo en Jesuo Kristo laŭ deziro.

Trovinte, ke sufero de beata Venceslao kaj de lia karmemora avino Ludmila, kiuj kiel novaj steloj brilas per lumo de siaj virtoj al sia ĉeĥa patrujo eĉ al ĉiu popolo, estas diversmaniere priskribita kaj ne komplete eksplikita, mi bontrovis peti vian el sama sango naskodevenan sanktan moŝton, ke mi bazante sur via ordono eĉ permeso rajtu ĝin ripareti aŭ, se io mankas, eldemandi ankoraŭ vivrestintajn el tiu tempo maljunulojn aŭ kiujn ajn religiemajn kaj konsciemajn homojn, kiuj iliajn agojn aŭ propraokule vidis aŭ aŭdinte de aliaj eksciis, kaj kompletigi ĝin. Kaj mi ekzorgis pri tio ankaŭ ne nur pro ia fiereco, ĉar mi estas vere absolute nesperta en parolo kaj ne konanta ĉian parol-elegantecon; eĉ se mi havus sufiĉon da tio ĉio, tamen mi evitus pro ŝarĝo de pekoj prediki meritojn de tiel grandaj personoj. Sed kiel ajn miaj nekapableco kaj nesufiĉeco estas grandegaj kaj klerigo mia komparata al klerigo lerneja ĉesas esti klerigo, ne rezignante kontraŭ senlimeco de miaj kulpoj, esperante ilian pardonon, mi aŭdacos kun konfido al helpo de ĉi tiuj sanktuloj noti per literoj, kiel staras la aferoj.

Sed antaŭ ĉio estas dirinde, ke, se relikvoj de tiaj kaj tiel elstaraj sanktuloj kaj dignaj atestantoj de Kristo, abundantaj per potenco de eminentaj mirakloj, estus konservitaj en regionoj de Lotharidoj, Karolidoj aŭ aliaj kristanaj nacioj, ili estus pentrintaj la historiojn per literoj por tiel diri oraj, ornamintaj kun edifanta prediko per kanto de respondversoj kaj antifonoj, konstruintaj multegon da monaĥejoj, kvankam ili mem povas ĝojegi, ke ili posedas abundajn garantiojn de al ili similaj martiroj, konfesantoj, virgoj kaj ceteraj sanktuloj. Sed ni ĉion tion malhavantaj kaj posedantaj, ke mi tiel konfesu, krom Dio tiujn solajn, kondutas kontraŭ ili preskaŭ nedigne kaj vidantaj ilian potencon ĉiutage ni restas kvazaŭ nekredantaj kaj ne volas servi al ili. Almenaŭ tiom estu dirite pri nia malzorgemo. Nun mi petas vin, mia moŝta ĉefsacerdoto kaj plej kara kuzo, kiam vi al mi ne meritinta ordonis surpreni ĉi tiun verkon, ke vi helpu min per petoj, ĉe nia komuna protektanto, ke tiu, kiu per siaj meritoj surtronigis vin, kiam li al vi en Sinjoro Kristo iam havigos kronon da gloro pro gajno profitita el ŝafoj vartitaj, al mi almenaŭ bonvolu elpeti pekpardonon.

Ankaŭ mi petas insiste, ke per via brila saĝeco ĉio tio, kion mia naiveco sensaĝe ekdiris, estu forigita kaj per via instruiteco plibeligita. Ankaŭ bonvolu ĉi tion konfirmi per via aŭtoritato, ke ĝi estu kopiata kaj legata almenaŭ en via diocezo. Do ĉi tion mallonge antaŭdirintaj ni rekolektu la fortojn kaj ekrakontu jenajn historiojn apogtenataj parte per meritoj de la beata martiro, parte per viaj preĝoj, kun helpo de nia Sinjoro Jesuo Kristo.


UNUA ĈAPITRO

Moravio, slava lando, akceptis la religion de Kristo, kiel oni laŭ delongtempa mitaĵo kredas kaj scias, antaŭ longaj tempoj, laŭdire dum la epoko de Aŭgusteno, honorinda instruisto; sed oni rakontas, ke Bulgaroj ricevis tiun gracon multe pli antaŭe. Poste, kiam Bulgaroj ekkredis, ia Cirilo, naskita Greko, instruita same en latina kiel en greka literaturoj, ekpaŝis en nomo de sankta Triunuo kaj nedisigebla Unueco prediki religion de nia Sinjoro Jesuo Kristo ankaŭ al rimarkita popolo, loĝanta en Moravio. Kaj varbgajninte ilin al Kristo per helpo de Dia graco, li eltrovis novan skribon aŭ alinome novajn literojn kaj tradukis el greka aŭ latina lingvoj Malnovan kaj ankaŭ Novan Testamentojn kaj kelkajn aliajn librojn. Krom tio li ordigis, ke Meso kaj ceteraj kanonaj brevieroj estu kantataj en preĝejo per komuna lingvo, kiel ĝis hodiaŭ fariĝas multloke en regionoj slavaj, ĉefe en Bulgario, kaj multe da animoj per tio gajnatas al Sinjoro Kristo. Kaj kiam foje nomita Cirilo pilgrimis Romon por fari preĝpiecon, li estis admonita de papo kaj ceteraj saĝuloj kaj administrantoj, kial li aŭdacis kontraŭ kanonaj leĝoj enkonduki kanton dum mesa soleno per slava lingvo, li respondis al ili humile kaj kiam li povis neniel kontentigi ilin, li elprenis psalmaron, legis publike verson de psalmisto, kie estas dirite: „Ĉiu spirito laŭdu Disinjoron!” Kaj primontrante jenan verson li diras: „Se Disinjoro estas laŭdinda per ĉiu spirito, kial vi, patroj elektitaj, malpermesas al mi kanti Meson slave kaj aliajn piaĵojn traduki el teksto latina aŭ greka en ilian lingvon? Se mi estus povinta utili iel per lingvo latina aŭ greka al tiu popolo, kiel al aliaj nacioj, neniel mi estus tion aŭdacinta. Sed observante, ke tiu popolo havas malmolan nukon, ke ĝi estas plene nekredema kaj nekonanta Diajn vojojn, mi ekkaptis ĉi tiun solan, per Dio ĉiopova en mian koron inspiritan ideon, per kiu mi ankaŭ al li gajnis multe da ili. Tial senkulpigu min, patroj kaj sinjoroj, diras nome eĉ beata Paŭlo apostolo en la epistolo al Korintanoj: „Ne malhelpu paroli per lingvoj!” Tiam ili aŭdantaj tion kaj mirantaj kredon de viro tiel brava dekretas kaj konfirmas per sia aŭtoritato, ke Meso kaj ceteraj kanonaj brevieroj per tiu lingvo en tiuj regionoj estu kantataj.

Poste beata Cirilo mem restis tie kaj akceptinte monaĥan robon finis la vivon postlasante al tiuj regionoj sian fraton nomitan Metodo, viron fervoran kaj ornamitan per ĉiela sankteco. Ĉi tiu multe da garboj en garbejon de Sinjoro Kristo rikoltinte estis per princo mem, kiu tiam en tiuj regionoj suverenis kaj kiel majesta imperiestro tutan landon regis, postenigita la plej alta episkopo el sep episkopoj de la sama sankteco. Sed ĉar malamiko de la homa raso ne ĉesas ekde la sama mondkomenco, tuj kiam la homo estis ekgustuminta amarecon de la malpermesita frukto, ĝis nun ankaŭ dissemi semojn de la malharmonio inter humileco kaj malhumileco, inter amo kaj malamo kaj inter ceteraj odoroj de virtoj kaj malodoro de malvirtoj kaj ĉagrenante, ke popolo por li por ĉiam sklavigita ekliberiĝas kaj estas gajnata al vera reĝo Kristo - tial surpreninte ĉiujn armilojn de malnobleco kunserĉas novajn kunulojn kaj spertulojn por tia perfidema militado kaj ĵetas venenohavajn semojn de malpieco inter solajn superulojn kaj estrojn, preparas ardajn ĵetaĵojn de malhumileco kaj avareco tiamaniere, ke Svatopluk, nevo de la piema princo aŭ reĝo, kiu estis enlandiginta kaj administrinta ĉian kristanecon aŭ religion, propran onklon insiste atakis, elpelis lin el regado, prirabis lin je vido kaj provegis per veneno senvivigi lin. Sed li, kvankam li faris gluton da pereiga trinkaĵo, estis ŝirmita de Dia povo, ke li neniom da malbono eksuferis. Poste Svatopluk aroge alpreninte regadon en la popolo, ardiĝinta pro malhumileco kaj tierego kun siaj partianoj kaj kunbatalantoj kvazaŭ ekmalŝatis mielsimilan predikon de la episkopo Metodo, ne akceptis lian ege sanktecan averton, sed enservigis membrojn siajn, nome nacion kaj popolon parte al Kristo parte al diablo. Tial de la karmemora episkopo estis ŝarĝita lia lando kun ĉiuj loĝantoj per anatemo kaj ĝi per diversaj plagoj je kampoj kaj produktaĵoj punita ĝis hodiaŭ pentas. Nome ĝi estis metita en detruadon kaj kaptitecon kaj rabadon kaj mokon kaj dezertigon kaj rikanojn kontraŭ ĉiu ajn korpo iranta sur ĝi, ĉar eblas nek komuneco de la lumo kun mallumo, nek akordo de Kristo kun Belialo. Kaj kion oni vidas sur ili, kvazaŭ celus eĉ al ni, kiuj povas paŝi per samaj paŝoj, ĉar, kiu vidas la domon de la najbaro en flamoj, estu zorgema pri la sia.

 
DUA ĈAPITRO

Sed slavaj Ĉeĥoj estis sindonitaj al idolkulto kaj kiel senbrida ĉevalo sen leĝo, sen princo aŭ reganto aŭ burgo kiel nesaĝaj bestoj ĉirkaŭvagantaj tien kaj reen nur tra la regiono, loĝadis. Lastafoje turmentitaj per pestaj plagoj ili turnis sin al iu aŭgurantino por espera konsilo. Ricevinte ĝin ili fondis kastelon kaj eknomis ĝin Prago. Poste ektrovinte iun viron tre viglan kaj tre prudentan, nomitan Přemysl [prĵemisl], ili destinis lin al si laŭ eldiro de la aŭgurantino princo aŭ administranto edziginte lin kun la aŭgurantina virgo. Kaj tiel de la plago kaj postaj malfeliĉegoj fine savitaj, de tiam post la nomita princo el liaj idoj ili estrigis al si regantojn aŭ „vojevodojn” servante al idoloj de malbonaj spiritoj kaj ĝuante malsanktajn oferajn ritojn, ĝis fine la regadon de tiu regno ricevis naskito el samaj princoj, nomita Bořivoj [borĵivoj].

Tiu brilante per la plej bela aspekto kaj per floro de la plej bona juneco, foje alveturis pro certa afero sia kaj de la alzorge-donita popolo al sia vojevodo aŭ reĝo Svatopluk en Moravion kaj estis de li afable bonvenigita kaj samtempe kun ceteraj invitita al regalo. Sed neniel estis al li permesita sida loko inter kristanoj, sed estis ordonite al li sidigi sin antaŭ la tablo sur la plankon. Episkopo Metodo ekkompatis ĉi tiun malhonorigon, do onidire li diris al li: „Ho, ke vi tia kaj tiel potenca viro ne hontas esti forpuŝita de princaj seĝoj ĝuantaj mem la saman vojevodan dignecon, sed prefere pro abomena idolkulto vi ŝatas kuŝi sur la tero kun paŝtistoj!” Tiam diras tiu: „Kian danĝeron mi surprenas per tia afero, aŭ kion bonan alportos al mi la kristana rito?” „Se vi rezignos,” respondas episkopo Metodo, „idolojn kaj malsanktajn spiritojn en ili loĝantajn, vi fariĝos sinjoro de viaj sinjoroj kaj ĉiuj malamikoj estos subigitaj al via estrado kaj via idaro ĉiutage plimultiĝos kiel grandega rivero, en kiu kunfluas akvoj de diversaj riveretoj.” „Se tiel staras la afero,” diris Bořivoj, „kial mi hezitu kun la bapto?” „Ne estas hezitinde,” malsilentis la episkopo, „vi estu preta kredi el tuta koro en Dion Patron ĉiopovan kaj lian Ununaskiton, Sinjoron nian Jesuon Kriston kaj en Parakleton, klariganton de ĉiuj, ne nur pro mondaj havaĵoj, sed ankaŭ, ke vi gajnu savon de via animo kaj konkeru brilfaman palmobranĉon de eterneco kaj heredu nepriparoleblan ĝojon inter sanktularo.”

Per tiu kaj tia edifado animo de la juna viro ardigita soifegis je sopiro pri graco de la bapto, kaj por ne prokrasti ĝin, li kun sia sekvantaro falĵetis sin sur teron ĉe piedoj de la episkopo kaj ili petis ankoraŭ pli insiste. Kial ankoraŭ plimultigi vortojn? Sekvantan tagon la episkopo instruis vojevodon kaj liajn tridek, kiuj venis kun li, pri la religio kaj kiam ili aranĝis laŭkutime solenan faston, li renaskigis ilin per sankte-sankta fonto bapta. Kaj klerigante lin plene en la religio de Kristo kaj pridonacinta lin per multaj donacoj, li forlasis lin en la patrujon kaj akompanigis lin per sacerdoto de virta vivo, nomita Kaich [Kaiĥ]. Reveninte hejmen ili loĝigis la sacerdoton en la burgo, kiu nomiĝis Hradec, fondinte preĝejon por honoro de beata Klemento, papo kaj martiro, multe da malutilo al satano farantaj kaj akirantaj popolon al Kristo Sinjoro.

Tion vidante tiu perfidema serpento venkita sur sia propra kampo turnis sin al malnovaj ataloj. Li ardaĉigis tutan ĉeĥan popolon kontraŭ la princo, ke li rezignas pri gepatraj kutimoj kaj zprenas novan kaj neaŭditan kristanan leĝon de sankteco. Ili ribelas kontraŭ li unuanime kaj samopinie, ili penas ellandigi lin, eĉ ili provas senhavigi lin je vivo. Tion ekkoninte la princo foriĝis de ili kaj ree rifuĝis al la reĝo Svatopluk aŭ episkopo Metodo en Moravion kaj estis de ili laŭdece plej solene akceptita, trapasis tie ian tempon kaj ekkonatiĝis pli perfekte kun religio de Kristo. Sed la popolo daŭrante en sia malnobleco sendis senditojn al iu vojevodo Strojmír (kies nomo tradukatas „Administru-pacon”), kiu estinte fuĝinta el sia popolo vivis ĉe Germanoj en ekzilo, enhejmigis lin kaj surtronigis lin sia princo. Sed ĉar neniel eraras la Vero, kiu diras en la Evangelio: „Ĉiu greftaĵo, kiun ne greftis Patro nia ĉiela, estos elradikigita", per lia helpo estis rapide neniigita intenco de malbonaj. Nome ĉi tiu de ili elektita vojevodo, kvankam el ili naskodevenis, per longa ekzilo en fremdlando forgesis sian gepatran lingvon, tial lin liaj elektintoj malaprobis kaj plendis kontraŭ si mem plej ofte, ke ili elektis por si tian, kies nek voĉon nek lingvon ili scias pripensi kaj en kies orelojn nekonantajn ilian lingvon ne povas penetri ilia voĉo. Kaj ĉar providenca Dia gvidado restlasis post ellandiĝinta princo Bořivoj multege da amikoj, fariĝis baze de ilia konsilo, ke spirito de la popolo furiozinta kontraŭ.la bonvolema reginto estis mildigata kaj incitata kontraŭ malfidela enlandiginto per ĉia fortostreĉo por lia senvivigo. Sed ĉar granda amaso da perfidintoj favoris tiranon, oni intertraktis ambaŭparte, ke oni elpaŝinte el la rezidenca kastelo, nome Prago, interkonsilos sur vasta kampo, kion oni estu faronta. Sed la perfidema parto de malfideluloj kondutis fie kaj prenis kun si sur la kampon malpublike armilojn kaj kirasojn, interkonsentis kontraŭ la partio de noblaj sekretan signon al mortigaĉo, nome se ne akordiĝos kun ili tiuj, kiuj estis partianoj de princo Bořivoj, ke ĉiu el ili elparolu laŭte sekretan signan vorton dirante: „Ni ŝanĝu, ni ekŝanĝu nin!" kaj ke ili ĉiumaniere jam vestitaj per helmoj kaj kirasoj, kiujn ili kaŝite alportis, finmurdu ĉiujn siajn kontraŭulojn per glavoj. Ĉi tiu perversa ilia konsilo ne restis kaŝita al partio de Bořivoj, sekve kies eĉ ili, elirantaj sur la kampon por akordiĝi pri la princo, vestis siajn kirasojn sub manteloj. Kaj kiam la decido de la partio de Bořivoj ne plaĉis al la partio de Strojmir, unu el ili ekkriis per laŭta voĉo: „Jen, nianoj, ni ekŝanĝu nin!" La partianoj de Bořivoj, kiuj ankaŭ eliris kun kirasoj submantele, ekaŭdintaj kaj ekkonintaj ĉi tiun voĉon ekkrias: „Bone, bone vi diris, ke vi montriĝos nun ŝanĝitaj en buntaj koloroj!" Kaj tiel pikmortiginte lin ili forkurigis ĉiujn liajn kunulojn kaj elpatrujigis la kontraŭleĝan princon. Poste rapidirantaj en Moravion ili revenigis al si estintan vojevodon kaj anstataŭigis la jenan per li. Kaj ĉar la sama princo restadante en Moravio promesligis sin al Dio ĉiopova, se Sinjoro venigos lin kun honoro en la patrujon, ke li konstruos preĝejon por honorigi beatan Dipatrinon kaj senĉesan Virgulinon Marian, reveninte li ne prokrastis kaj strebis plenumi sian promeson en kastelo Prago mem. Ĉi tiu estas la unua fondinto de sanktaj lokoj, kunveniginto de klerikoj kaj kulturinto de la religio, eĉ se tiel malabunde disvastigita, kiel ĝi tiam estis.

(Daŭrigo estas en Dio Benu 28-4-1997)

al la indekso
 


 ANTAŬPRINTEMPA RENKONTIĜO EN "PATRINO DE URBOJ"

Prago - urbo, kiu apartenas al dek el la plej belaj urboj.
Prago - urbo, kie en la jaro 1989 komenciĝis nia vojo al libereco.
Prago - urbo, kie okazis en la jaro 1996 81-a Universala Kongreso de Esperanto.

Katolika Esperantisa Junularo (IKUEJ) en la monato marto revivigis agrablajn kongresajn tagojn per sia renkontiĝo. " Fratino Jindřiška Fárová trovis por ni modestan, tamen sufiĉan loĝadon en Dioceza Junulara Centro "Nazaret" en urboparto Kunratice. Aliĝis nemultnombra junulara grupo el tri landoj. Venis entute 20 geesperantistoj: unu el Germanio, kvar el Slovakio kaj 15 el Ĉeĥio. Kvankam la ideo aranĝi tiun printempan IKUEJ-renkontiĝon naskiĝis jam dum la pasintjara 81-a Universala Kongreso, la aliĝiloj estis distribuitaj nur en la monato februaro de la nuna jaro. Verŝajne tio estis la kaŭzo de ĉeesto de nemultnombra partoprenantaro. Sed tio tute na malhelpis al okazigo de agrabla renkontiĝo.

La programo de tiu renkontiĝa semajnfino estis tre riĉa. Okazis du interesaj prelegoj pri nova katekismo kaj pri Ĉinio, esperantlingva Sankta Meso celebrita de Sac. Savio Ričica, romantikaj promenadoj tra historia urbo, nepreterirante rekonstruitan monaĥejon de Břevnov, kie estis oficiale lanĉitaj jubileaj solenaĵoj de sankta Adalberto, monaĥejon, kiun aprile ankaŭ vizitos Papo Johano Paŭlo la Dua.

Jam nun ni ĉiuj ĝojatendas aŭtunan renkontiĝon de IKUEJ, kiu verŝnjne okazos en silezia urbo Opava. Kiujn programojn oni antaŭvidas? Krom prelegoj ni planas plibonigi ankaŭ niajn lingvajn sciojn de Esperanto. Ni kore invitas en nian IKUEJ-familion ĉiujn junajn geesperantistojn kaj interesatojn pri Esperanto kaj pri niaj aktivadoj. Venu inter nin!

Daria Michalová

De la 7-a ĝis la 9-a de marto 1997 okazis en Prago-Kunratice renkontiĝo de junaj esperantistoj en centrejo de junularo "Nazaret". Mi esperas, ke per tiu aranĝo komenciĝis serio da nunjaraj sukcesaj E-aranĝoj. Kaj kio okazis tie dum tiuj kelkaj tagoj? Sabate pastro Savio parolis pri nova katekismo de la katolika religio. Ni vizitis renovigitan monaĥejon en Břevnov kaj bazilikon de sankta Margarito. Kromplanite ni vizitis Oran Strateton kaj Pragan Kastelon dum ceremonio de ŝanĝo de kastel-gardistoj.

Vespere frato Roberto Němec rakontis al ni pri unu el la plej malnovaj lingvoj la ĉina kaj lingvoj de etnaj minoritatoj en Ĉinio. Post la prelego la paroĥestro invitis nin partopreni la internacian renkontiĝon de junularo, kiu okazos en la monato aŭgusto en Parizo.

Post dimanĉa Sankta Meso ni promenis en apuda parko, kaj kelkaj el ni ankoraŭ vizitis historian urbocentron.

La programo estis bunta, sed nin allogis en Pragon sopiro renkonti novajn gefratojn, interrompi monotonecon de ĉiutaga laborritmo kaj travivi kelkajn tagojn en kristana E-medio. Tiucele estas la E-renkontiĝoj neanstataŭeblaj. Mi opinias, ke ne nur mi, sed verŝajne ĉiu el la partoprenintoj foriris kun koro fortigita kaj purigita de ĉiutagaj zorgoj kaj plenigita per optimismo kaj nova elano. Tio estas frukto de reciproka amikeco, kiun spertis ĉiu el ni, kaj pro kiu valoras partopreni en tiuj renkontiĝoj.

Martin Kaščák, Slovakio

al la indekso
 


 LETERO DE PREZIDANTO DE ĈEA AL E-KURSO DE CARITAS-LERNEJO

Estimataj studentoj, kun granda kontentigo kaj ĝojo mi legis en la 4-a numero de "Dio benu" - gazeto de IKUE-sekcio de Ĉeĥa Esperanto-Asocio, ke vi decidiĝis studi Esperanton en via lernejo por sociala kaj karitata flegado.

Vi elektis tre noblan profesian celon - helpi al ĉiuj bezonataj homoj - kiun vi ankoraŭ akcentis ekstudinte la Internacian Lingvon, kiu ebligas forigi lingvajn malkomprenojn inter diversnaciaj popoloj. Sed Esperanto ne nur ebligas interkomprenon, sed ankaŭ alproksimigas homojn, kiuj per unu komuna lingvo havas inter si pli bonajn kontaktojn kaj pli intimajn rilatojn.

Mi deziras al vi ĉiuj bonajn sukcesojn en via tuta studado, bonajn rezultojn en Esperanto kaj persiston en via porhoma agado. A1 via instruistaro mi deziras atentemajn kaj diligentajn studentojn!

Inĝ. Vlastimil Kočvara (El letero de ĈEA-Prezidanto adresita al E-kurso de Caritas-lernejo en Olomouc).

al la indekso
 


 AŬTUNE OKAZOS RENKONTIĜO DE LA JUNULARO EN OPAVA

La renkontiĝo de IKUEJ-membraro okazos en la tagoj de la 3-a ĝis la 5-a de oktobro 1997 en silezia metropola urbo Opava. Ĉiuj ĉeĥaj kaj slovakaj gejunuloj - partoprenantoj de la renkontiĝo rericevos vojaĝkostojn; ili eĉ ĝuos preskaŭ senpagan restadon inkluzive de manĝoj danke al gastemaj ordenaj fratulinoj.

Junaj interesatoj pri tiu renkontiĝo nepre anoncu vin ĝis la 25-a de aŭgusto je adreso de frato Pavel Brada, CZ-78375 Dub nad Moravou 127, Ĉeĥio. Komence de septembro vi ricevos bezonatajn informojn rilate al la renkontiĝo.

Vizitu belan urbon Opava, kiu gastigos nian "junularan IKUE-familion". Ne hezitu kaj venu!

Daria Michalová

al la indekso
 


 KOMISIONO PRI EKUMENISMO KAJ INTERRELIGIA DIALOGO
EN LA ĈEĤA SEKCIO DE IKUE

Ju pli intensive oni studas la 2-an Vatikanan Koncilion, ĝian preparadon, efektivigadon kaj la rezultojn, des pli oni konsciiĝas, ke la koncilio estis la plej granda evento en la vivo de la Eklezio, kaj estis eĉ la plej granda evento de ĉi tiu jarcento. Ĝi estis vere la "granda turniĝo", kiel nomis pastro Petr Kolář serion de radiaj programoj pri la koncilio.

La koncilio havis kelkajn eksterordinarajn, nekutimajn trajtojn: Dum la koncilio neniu dogmo estis proklamita, nuligita aŭ ŝanĝita.

Kiel la plej gravan momenton oni konsideras la Proklamon pri Religia Libereco, en kies preparo rimarkinde aktivis nia kardinalo Josef Beran, precipe per sia kuraĝa elpaŝo pri Johano Hus.

Ĉi tiu Proklamo, kvankam laŭjure aŭ laŭdoktrine nemulte deviga, malfermis la pordon al tuta lavango da demandoj, kiuj dum longa periodo amasiĝis, kiuj estas nepre solvendaj. Sen la Proklamo ne estus ebla la aktuala ekumenismo kaj interreligia dialogo kun la hebreoj, ne eblus la preĝrenkontiĝoj en Assisi kaj ankaŭ ne povus ekesti la tn. Huskomisiono kaj la Komisiono por Studoj de la Rekatoligado en la 16-a ĝis la 18-a jarcentoj. Certe surbaze de tio ekestos ankaŭ unu aŭ pluraj komisionoj pri posta erao, precipe pri la kaŭzoj de la Granda Franca Revolucio, pri ekesto de liberpensularo, materialismaj movadoj de la 19-a jarcento ktp.

La karaktero de Esperanto kiel ilo por venkado de abismoj inter popoloj kaj kulturoj, kaj ankaŭ inter la religioj ĝenerale, rekte nin devigas enservigi ĝin por realigado de la konkludoj de la 2-a Vatikana Koncilio.

Tio estis la motivo, kial "subtenado de la klopodoj de Sankta Patro" precipe en la sfero de ekumenismo kaj interreligia dialogo estis enprogramigita kiel tre grava temo en la 48-a Kongreso de IKUE en Olomouc en julio 1995. Dum la sekva konferenco de la Ĉeĥa Sekcio de IKUE en Ĉeská Třebová en majo 1996 estis fondita komisiono pri ekumenismo kaj interreligia dialogo.

La konciliaj dokumentoj atingadis nian landon malfruiĝinte kaj nun ni devas studi ilin pli rapide kaj pli diligente.

Ĝenerala strebado pri unueco en ĉiuj sferoj en la mondo kreskas kaj estas konsiderata la unu sola vojo al la savo de la homaro antaŭ memneniigo. Vere D-ro Zamenhof jam antaŭ unu jarcento ligis la bezonon de lingva unueco kun unueco religia.

Rigardo reen al historio

Jam kiel infano Ludoviko Zamenhof estis malfeliĉa pro senĉesaj kunpuŝiĝoj de diversaj naciecoj en sia naskiĝloko Bjalistoko. Malakordaĵoj regis ne nur inter naciecoj, sed ankaŭ inter religioj (hebreoj, ortodoksanoj, katolikoj). Novaj esploroj pri la motivoj kaj instigoj, kiuj gvidis Majstron al kreado de Esperanto, konfirmas, ke Zamenhof intencis krei ne nur lingvan ponton inter la nacioj, sed - estante kredanta hebreo - ankaŭ ligilon religian.

Tial inter liaj unuaj verkoj estis (krom la unika traduko de la Biblio) ankaŭ svelta libreto nomita Hilelismo. Hilelo estis klera rabeno, naskita en la jaro 60 antaŭ Kristo, kiu poste fondis tutan religian skolon: La ĉefa signo de lia doktrino estis la postulo de mildeco, kaj ke la Leĝo de Moseo estu aplikata ankaŭ ekster judaismo. Nome, Zamenhof tre peze perceptis la "eternan getton" de la hebreoj, "la eternan ekzilon". En sia libreto Hilelismo, eldonita ruslingve en la j. 1901, li postulis religian reformon de la preskriboj celanta al malfermiteco al la mondo (en kelkaj punktoj simila al nia aggiornamento aŭ malfermado de fenestroj al la mondo, kiel proklamis la 2-a Vatikana Koncilio).

Hilelismo ne estis akceptita tiom entuziasme, kiom Zamenhof atendis, tial li plivastigis la ideon por la tuta homaro kaj nomis ĝin Homaranismo (1906).

Sed la epoko komence de la jarcento ne estis ankoraŭ matura; tuta jarcento devis trapasi, jarcento plena de konfliktoj, militoj kaj totalismaj reĝimoj, por ke la ideo de unueco kaj kunlaboro maturiĝu.

Aktualo

Ekde starigo de la komisiono, kies agadon transprenis fratino Jitka Skalická kaj frato Jiří Laube, ni konsciis, ke la katolikaj esperantistoj posedas ne nur esceptan ilon, sed ankaŭ tre instigan historion de ekumeno, kiel supre menciite. Nome, ke sekve de tio plejverŝajne ne sufiĉos nuraj amikaj kontaktoj kun alikredantaj fratoj kaj fratinoj. Mejloŝtono en tiuj ĉi pripensoj fariĝis la Sankta Meso kaj prediko de Patro Episkopo Karlo Otčenášek en la preĝejo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo en Prago-Vyšehrad dum la 81-a Universala Kongreso de Esperanto (1996). Ĉi tiu homilio fariĝis la instigo por frato Jaroslav Karhan (Olomouc) por la posta prezento de lia verko (origine preparita por la UK) nomata Homekologio. Li prezentis ĝin poste al patro Episkopo Otčenášek, patrono de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio, kun peto prijuĝi ĝin. La Homekologio ligiĝas al la Homaranismo, aktualigas ĝin per la nuntempa ekumenismo kaj pruvas la neceson kaj bezonon de Esperanto por la internacia kompreniĝo kaj kunlaboro en ĉiuj sferoj.

La lasta guto por finkreado de la bazo por nia laboro estis mia neatendita, tutcerte de Dia Providenco

sendita pilgrim-vojaĝo al Sankta Lando dum la kristnaskaj tagoj 1996 kaj renkontiĝo kun tre aktiva esperantisto en Jerusalemo, s-ro Jeremi Gishron. Ne nur ke laŭ Jarlibro de UEA lia ĉefa labor- kaj interes-objekto estas Hilelismo, religio kaj Jerusalemo, li eĉ doktoriĝis pri Hilelismo en la Hebrea Universitato en Jerusalemo.

Dum mia pilgrimado en Sankta Lando, krom tio, surloke mi povis plifirmigi mian konvinkon, ke Jerusalemo estas vera centro de "Idoj de Abrahamo", ke la sopiroj de la psalmoj pri Jerusalemo ne estas nur elverŝado de emocioj. Fortiĝis en mi la konvinko, ke la kristanoj estas vere kaj reale "algreftitaj en la olivarbo", kaj ke necesas labori por integrigado de la Malnova kaj Nova Testamentoj.

Tio estis la lasta ero en miaj pripensoj pri celigo de la komisiono. Ni prezentas tiujn ĉi intencojn por pritakso kaj subtenado.

La mesaĝo de Nia Sinjorino en Fatima, nur kelkajn tagojn antaŭ la eksplodo de la t.n. Granda Oktobra Revolucio, kaj la alvoko, ke la homaro turniĝu al Dio, alikaze la mondon trafos terutaj katastrofoj, estis konfirmataj per la sekva evoluo de ĉi tiu jarcento. Tio certe estis ankaŭ grava motivo por la kunvoko de la 2-a Vatikana Koncilio.

Ĉiuj, kiuj partoprenis la koncilion aŭ pli intime konatiĝis kun ĝia etoso, samopinias, ke la koncilio estas la plej grava evento ne nur de tiu ĉi jarcento, sed de la tuta epoko. Tial oni serĉas nomon por tiu ĉi epoko, kaj aperas la esprimoj: "Post-moderna epoko" aŭ "Mondo-erao" k. a. La nomo kompreneble ne multe gravas.

La ĉefa nekutimaĵo de la koncilio estis, ke ĝi lanĉis neniun dogmon, sed nur "doktrinajn konstituciojn", t.e. iusencajn konstituciajn leĝojn pri la kredo. La plej grava decido de la koncilio estis la Proklamo pri Religia Libereco. Ni ne pritraktos nun detale ĉiujn aludojn kaj eldirojn celantajn al ekumenismo. Ni vidas la agojn, paŝojn de Sankta Patro kaj de aliaj reprezentantoj de la Eklezio. Ni devas enkalkuli, ke la ĉirkaŭanta mondo estas totale sekulara kaj materialisma, kaj ne "aŭdas" vortojn de la kredo.

La unua paŝo en la nova evangelizado do estos pruvi kaj konvinki, ke la homo konsistas el korpo kaj animo, alivorte el materia kaj spirita substancoj. Tre trafe esprimis tiun realon iu por mi nekonato: "La homo estas enkorpigita (enkarnigita) spirito (spirito dumtempe troviĝanta en korpo). Materialisme pensantaj homoj nur tre malofte perceptas religiajn nociojn. Ni do uzu la fintojn sekularajn, surterajn, kiuj estas pli kompreneblaj, ekz. la paroladojn de nia prezidento Havel (en Stanford, septembro 1994, Hiroŝima, decembro 1995), kie li parolis pri transcendo kaj pri respondeco. El tio evidentas, ke necesas eduki homojn al respondecemo, sed ĝi devas baziĝi sur la kredo, ke post tiu ĉi surtera vivo ĉiu homo devas respondeci al la Plejsupera kaj Absoluta Justeco.

Tiu konscio estas la fundamento de la surtera ordo kaj ankaŭ bazo de ĉiuj religioj.

Nian agadon, do, ni povas ligi al la kondiĉo, ke la interreligian dialogon eblas realigi kun ĉiu, kiu agnoskas kaj kredas, ke la homo konsistas el korpo kaj animo: sekve ke ne eblas solvi la interhomajn, politikajn kaj ekonomiajn rilatojn nur materialisme.

Por interreligia dialogo do ni havas ĉi tiun bazon. Ĝi estas ankaŭ la elirpunkto por la preĝ-kunvenoj en Assisi, kunvokataj de Sankta Patro. En tiu dimensio ni povas kunlabori kun vico da mondaj religioj. Tamen, ni devas esti kapablaj diferencigi la ŝtupojn de kunlaboro:

a) la anglikana eklezio kaj la ortodoksaj eklezioj estas tre proksimaj kaj sur la plej bona vojo al la unuiĝo,

b) ĉe la ceteraj kristanaj eklezioj oni povas trovi multon da komuna, sed dum jarcentoj estiĝis diferencoj, kiuj estas ne same facile solveblaj,

c) kune kun ĉiuj kristanaj eklezioj ni iros al la fontoj de nia kredo, al Abrahamo, por firmigi la familion de liaj posteuloj,

d) unuaj simplaj kontakto kaj kunlaboro estos kun la religioj ekster la sfero hebrea-kristana. Tie ni povas multon lerni, ankaŭ kiamaniere ni povas utiligi nian lingvon, ĉar en kelkaj el ili Esperanto jam enradikiĝis.

Ni apartenas al la branĉo de la "idoj de Abrahamo", al la branĉo hebrea-kristana. Apartenas ĉi tien ankaŭ la islamanoj. Ni ne volas solvi la doktrinajn demandojn, ke la aktualaj malfacilaĵoj naskiĝis kaj kumuliĝis per apartiĝo kaj dividiĝado kaj ke nia tasko estas rebonigi. Same kiel en ekologio ni devas rebonigi tion, kion difektis niaj antaŭuloj. Tiusence ni komprenu ankaŭ la mesaĝon de Sankta Patro okaze de fino de la monato Ramadan komence de februaro.

Ni iros do kune al la fontoj de nia kredo, al la tuta Biblio. Ni devas studi sen antaŭjuĝoj.

Sur tiu ĉi vojo ni serĉos, kio nin kunligas, kaj ni respektos, en kio ni diferencas. Certe ni ekvidos, ke ĉe kelkaj kristanoj nur vere malmulto malsamigas nin, ĉe la aliaj iom pli. Ĉiam ni vere ĝojos konstatante ion komunan kaj ni ne incitos senbezone la aliajn, kiam ni ekscios, ke pri io ni pensas malsame.

Kompreneble ni povas ankaŭ interkonsentite diskuti pri kelkaj disputeblaj demandoj, sed ĉiam delikate.

Kaj ĉefe: ni preĝos, ĉiu unu el ni, ne nur en la preĝ-semajno en januaro, por ke ni fariĝu pli bonaj membroj de niaj eklezioj. Tiam ĉio marŝos pli facile.

Preĝo: Ĉiopova kaj eterna Dio, kiu kunigas kaj protektas viajn disigitajn ŝafojn, rigardu favore al ni, grego de via Filo, por ke ni ĉiuj, kiuj per la sama bapto estas sanktigitaj, vivu kunigitaj en la integreco de la kredo kaj en la ligilo de la amo. Per nia Sinjoro Jesuo Kristo, via Filo, kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito, Dio en ĉiuj jarcentoj.

(Kolekto de la Meso por unuigo de kristanoj).

al la indekso
 


 NI PERFEKTIGU NIAN LINGVAN NIVELON

NI EKZERCU LA LINGVON 10

La ellaboritan 9-an ekzercon sendis Jana Kořístková el Žďár nad Sázavou, Pavol Petrík el Pečovská Nová Ves (Slovakio), Karel Čada el Žamberk, Cilka Kotyzová el Česká Třebová kaj D-ro Vladimír Michal el Sokolov. Laŭdon al ilia diligenteco! Jen la rekomendita traduko de la ekzerco. Bonvolu kompari ĝin kun la via.

Merkrede ni havas ferion. Dum la ferioj ni estis ĉe la maro. Montraj fenestroj estis plenaj de varoj. Por tiu ĉi varo estas rabato. Legomoj estas sanigaj. Karoto estas radika legomo. Tiun ĉi horloĝon ne valoras ripari. Horloĝoj estas tie aĉeteblaj relative malkare. Mono ne estas ĉio. Kiajn monojn ni bezonas por ekskurso en la Okcidentan Eŭropon? En la ĉambro estas forno por ligno. Fornoj povas funkcii je diversaj hejtaĵoj. Estas danĝere, se sur deklivo skio malligiĝas de la piedo. Aĉetu skiojn kun la plej moderna ligaĵo.

Eksplikoj: ferio = 1 libera tago, varo, legomo, horloĝo, forno = 1 speco aŭ 1 peco el ĉi-aĵoj, mono - monoj = (estis eksplikita en la leciono), skio = 1 peco el duopo, skioj = kompletaĵo el 2 pecoj.

Hodiaŭ ni tuŝos la temon iom marĝenan, sed interesan, nome la interjekciojn (citoslovce).

Interjekcioj estas vortoj aŭ vortgrupoj uzataj en parola kaj literatura lingvo por buntigi kaj vivigi ĝin. En Esperanto ili ne havas specialan finaĵon (same kiel prepozicioj). Uzantoj de la interjekcioj en Esperanto estas plejparte influitaj per sia gepatra lingvo. Ofte ili transprenas ilin rekte el ĝi kaj adaptas ilin nur al Esperanta elparolo kaj ortografio. Do iam povas diferenci la interjekcioj por la sama situacio, depende de la nacieco de la aŭtoro. Ekzemple niaj hundoj aŭdiĝas per "haf-haf", eksterlande ni trovas por ĝia voĉo la interjekcion "vaŭ-vaŭ", kiu ankaŭ transiris en Esperanton.

Do en Esperanto hejmiĝis certaj interjekcioj, el kiuj ne ĉiuj estas identaj kun la niaj. Ekzemple: ho (ó), fi (fuj), nu (no, nu), halo (halo), ve (beda), ĉit (pst), ek (do toho), for (pryĉ), stop (stop, stůj), hop (hop).

Pluaj estas uzataj en diversaj situacioj: baj-baj (ĉe dormigo de beboj), huŝ (ĉe forpelo de bestoj); ts-ts (ĉe alvoko de iu), he-ruk (ĉe streĉo de forto), uf (ĉe laciĝo), ha (ĉe smprizo).

Multaj interjekcioj imitas diversajn sonojn kaj ankaŭ voĉojn de animaloj. Ekzemple: kva-kva (rano), kvivit-kvivit (pasero), kurre-kurre (kolombo); tik-tak (horloĝo), bim-bam (sonorilo), pif-paf (pafilo). Ĉe tiuj ĉi son-imitaj interjekcioj ni vidas, ke sonoj estaŝ aŭdataj foje same, kiel ĉe ni, foje tute diference de ni.

Do por la praktiko jena resumo:

Se ni dum legado de Esperanta teksto trafas iun interjekcion, ni de la kunteksto plejparte rekonas, pri kio temas. Se ni volas traduki ĝin en la ĉeĥan, ni devas elserĉi en la ĉeĥa vortprovizo iun konvenan esprimon. La son-imitajn interjekciojn ni povas lasi senŝanĝaj.

Se ni tradukas tekston en Esperanton, ni povas eluzi interjekciojn jam hejmiĝintajn en Esperanto, kiujn ni trovas en la vortaroj aŭ antaŭe ni ilin ie legis aŭ trovis en literaturo.

Se temas pri son-imitaj interjekcioj, ni povas uzi la ĉeĥajn ekvivalentojn aŭ mem elpensi iun. Ni devas nur adapti ilin al la Esperanta prononco kaj ortografio. Se temas pri interjekcio tre malkutima, ni povas ĝin loki inter la citilojn kaj tiel akcenti ĝian apartenecon.

10-a ekzerco:

a) Traduku en la ĉeĥan (ĉe la interjekcioj uzu la ĉeĥajn ekvivalentojn):

Ehe, mi jam scias, kion vi pensis. Pa pa, ne tro zorgu pri tio, ĉio solviĝos. He, kion vi portas en tiu skatolo? Be, li staris sen kapti la parolon. Ba, ĉu min ne trompas la aŭdo? Plaŭ, ĝi falis en akvon. Krak, krevis la branĉo sub lia piedo.

b) Kompletigu la frazojn per konvena interjekcio:

Baldaŭ matene nin vekis la koko per sia .... Estis aŭdebla de malproksime .... de tamburo. La virino disŝutante la grenon vokis kokinojn per altvoĉa ..... Akompanis nin .... de la rivereto. Kun subita .... falis la bildo de la muro. ...., ekparolis la maŝinpafilo. ...., atendu, mi volas ion diri al vi.

La eblan solvon de la ekzerco vi trovos en la venonta numero. Multajn sukcesojn!
Josef Cink, 561 61 Červená Voda 121.

al la indekso
 


 JUBILEOJ DE LA JARO 1997
LA JARO 1997 EN SIGNO DE LA JUBILEOJ

La nuna jaro estas por ni jaro de kelkaj gravaj jubileoj. Dum ĝi ni celebris jarmilon de la martira morto de sankta Adalberto. Ĝi estas jaro, dum kiu kulminas Jardeko de la Spirita kaj Morala Renovigo de la Nacio. Kaj ĝi estas unua preparjaro por granda jubileo - la Sankta Jaro 2000. Sed ankaŭ por la katolikaj esperantistoj ĝi estas speciale jubilea jaro. Dum ĝi okazos jubilea 50-a IKUE-Kongreso en Romo kaj Rimini. Dum ĝi ni rememoros ankaŭ ne tro helan jubileon - 20 jarojn de la invado kaj likvido de la 9-a IKUE-Tendaro en Herbortice (Ĉeĥio).

Por celebri kun la ĉeĥa popolo la jubileon de la sankta Adalberto, venis en Ĉeĥion gasto la plej karega - Sankta Patro Johano Paŭlo la II-a. Dum la bonveniga ceremonio sur flughaveno en Prago la 25-an de aprilo 1997 estis aludite, ke la Papo la 18-an de majo 77-jariĝos. Kaj la dato de la naskiĝo de la Sankta Patro neforgeseble enskribiĝis en mian memoron, ĉar la 18-an de majo 1979, do ĝuste en la tago de la naskiĝdato de la Papo, okazis ĉefa juĝa traktado kontraŭ mi - tiama tendarestro kaj pastro Vojtěch Srna. Tiam mi dediĉis tiujn malfacilajn momentojn ĝuste al la Papo okaze de lia naskiĝ-datreveno. La tendaro en Herbortice eĉ post ĝia likvido dum longaj jaroj rikoltis bonajn fruktojn el semoj tie semitaj ĉe juna generacio. Nuntempe en la IKUE-Tendaro en Sebranice oni ne bezonas timi pri minaco de eventuala invado de la polico. Ni konsciiĝu, kiel valora estas donaco de la libereco, tial ni aktive partoprenu en la nova evangelizado, kiel nin alvokas nia amata Johano Paŭlo la II-a. Bona medio por la evangelizado estas ĝuste la IKUE-Tendaro en Sebranice. Informoj kaj aliĝiloj estas akireblaj ĉe redakcia adreso.

Do ĝis la revido tie! Miloslav Šváček

al la indekso
 


 NI KONDOLENCAS

Pro grava malsano mortis la 5-an de februaro 1997 frato Inĝ. Karel Jílek el Sebranice en la aĝo de 46 jaroj - membro de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio.

La 18-an de aprilo 1997 estis entombigita longjara IKUE-anino fratino Anna Milatová el Třinec en la aĝo de 86 jaroj. Ĝis lasta vivspiro ŝi estis sindona kaj tre aktiva esperantistino.

La 5-an de majo 1997 por ĉiam forlasis E-movadon eminenta esperantisto s-ano Jaroslav Mařík el Prago en la aĝo de 83 jaroj. Li estis honora membro de UEA, honora membro de ĈEA, honora prezidanto de Klubo de Esperantistoj en Prago. Li favore rilatis ankaŭ al la IKUE-Sekcio de ĈEA.

Ripozon eternan donu al ili, Sinjoro, kaj la senfina lumo lumu al ili. lli ripozu en la paco. Amen.

al la indekso
 


 PARTOPRENU NUNJARAJN ARANĜOJN

Ĉu vi jam aliĝis al nunjaraj gravaj IKUE-aranĝoj? Se ne, do ekzistas ankoraŭ ebleco sin aligi.

Pli ol 50 ĉeĥaj kaj slovakaj IKUE-anoj aliĝis al partopreno de jubilea 50-a IKUE-Kongreso, okazonta de la 31.8. ĝis la 7.9.1997 en Romo kaj Rimini. Temas pri la grava okazaĵo en historio de IKUE antaŭ proksimiĝanta granda jubileo - Sankta Jaro 2000. Por la katolikaj esperantistoj tio estos ne nur partopreno de la grava kongreso, sed fakte ankaŭ pilgrimo al Centro de Kristanismo - al Romo. Ankoraŭ ekzistas ebleco aliĝi al tiu neripetebla aranĝo.

Ankaŭ ekzistas ebleco aliĝi al alia grava IKUE-aranĝo - la 15-a IKUE-Tendaro en Sebranice (Ĉeĥio), okazonta de la 19-a de julio ĝis la 2-a de aŭgusto. Tiu aranĝo en la bela naturo kaj amika frateca medio estas ne nur renkontejo de IKUE-Junularo, sed ankaŭ de ĉiuj havantaj la junan koron. Ĝi estas ununura tendaro de la katolikaj esperantistoj en la mondo. Venu, vidu kaj ĝuu la agrablecon de tiu aranĝo.

Informojn kaj aliĝilojn por tiuj ambaŭ gravaj IKUE-aranĝoj vi povas ricevi ĉe: IKUE-Katolika Sekcio de ĈEA, Miloslav Šváček, Tršická ul. 6, CZ-75127 Penčice, Ĉeĥio.

al la indekso