Dio Benu numero 25-1/1997

al la arkivo de jarkolektoj 1991-2010

 


 KARAJ GEFRATOJ!

Akceptu tre koran kaj fratan saluton en nova jaro 1997. Tiu ĉi jaro estas speciale grava por ĉiuj katolikaj esperantistoj, ĉar tiujare realiĝos grava evento: Jubilea 50-a IKUE-Kongreso en Romo-Rimini. Por katolikoj precipe el Ĉeĥio, Pollando, Slovakio kaj Hungario ĝi estas ankoraŭ pli signifoplena jaro pro alia grava evento: Jarmilo de martira morto de sankta Adalberto. Tiujare kulminas en Ĉeĥio Jardeko de la Spirita kaj Morala Renovigo de la Nacio. Aprile vizitos nian landon nia amata Papo Johano Paŭlo la Dua, kiun ni esperas renkonti ankaŭ dum la kongreso en Romo. Ni do aktivadu kaj preĝu por la sukcesa realigo de ĉiuj planitaj IKUE-aranĝoj de la jaro 1997, al kiuj ankaŭ apartenas la tradicia IKUE-Tendaro en Sebranice, Ĉeĥio.

Do ek, renkonten al spirite riĉaj travivaĵoj de la jaro 1997!

Miloslav Šváček

al la indekso


Miljara Jubileo de Sankta Adalberto 997 - 1997
Adalberto - Vojtěch - Wojciech - Bela

 SANKTA ADALBERTO - LA DUA EPISKOPO DE PRAGO

Adalberto naŝkiĝis jare 956 en Libice, en ĉefa sidejo de potenca gento Slavník. Dum studrestado en Germanio li estis konfirmaciita fare de magdeburga ĉefepiskopo Adalberto, kiu dum tiu konfirmacio donis al li sian nomon, sub kiu Vojtěch Slavník estas konata en okcidenta Eŭropo.

Post naŭ studjaroj li revenis jare 981 en Ĉeĥlandon. Kiel reprezentanto de la potenca gento de Slavník, post morto de episkopo Dětmar li episkopiĝis. Tio okazis en Levý Hradec, kie princo Bořivoj, edzo de sankta Ludmila, konstruigis unuan kristanan preĝejon en Ĉeĥlando.

Adalberton profunde tuŝis lastaj momentoj de la mortanta antaŭulo - la praga episkopo Dětmar, kiu lamentis pro sia malsukcesa misio, kiam lia komfortemo kaj timemo malhelpadis al li batali kontraŭ ekzistantaj malordaĵoj.

Episkopan konsekron Adalberto akceptis en itala urbo Verona jare 983 el la manoj de majenca metropolito Willigis. Dum tiu okazo Adalberto konatiĝis kromalie ankaŭ kun abato Majol el burgundia Klunizo. Tiu viro estis ĉefa reprezentanto de grandioza reformo de okcidentkristana monaĥeco, kies celo estis emancipado de la Eklezio el dependeco je monda potenco.

Nove formitaj imagoj de Adalberto estis bedaŭrinde en la plej forta kolizio kun ekzistanta situacio en lia diocezo de Prago. La situacion certe komplikis ankaŭ malbonaj rilatoj inter gentoj Přemysl kaj Slavník. La malfacila situacio, malsukceso en postuloj de respektado de la ekleziaj ordonoj en la vivo de laikuloj kaj batalo kontraŭ sklaveco, instigis finfine Adalberton al decido rezigni sian episkopan oficon kaj li decidis viziti Romon. Papo Johano la XIV-a certagrade plenumis lian peton, sed lian anstataŭanton li ne nomumis.

Adalberto intencis pilgrimi al Sankta Lando. Li dum certa tempo restis en monaĥejo Monte Casino kaj je konsilo de baziliana abato sankta Nilo li finfine ekloĝis en benediktana monaĥejo de sanktaj Virgulino Maria, Aleksio kaj Benedikto en roma Aventinum, kie li jare 990 monaĥiĝis. Tiam lin akompanis lia duonparenca frato Radim, kiu akceptis ordenan nomon Gaudentius.

Situacio en Prago post foriro de Adalberto baldaŭ fariĝis neeltenebla, tial do princo Boleslav la II-a sendis jare 992 en Romon deputacion kun peto, ke Adalberto revenu en Pragon. Frunte de la deputacio estis iama instruisto de Adalberto Radla kaj monaĥo Kristian, pli poste konata aŭtoro de fama legendo pri sanktaj Venceslao kaj Ludmila.

Adalberto simple konsentis, sed li decidiĝis pliriĉigi primitivajn hejmajn cirkonstancojn per fondo de nova benediktana klostro, kiun oni komencis konstrui jare 993 en Břevnov, okcidente de Prago. La monaĥoj devenis grandparte el klostro Aventinum. Dumvoje al Prago Adalberto renkontiĝis en Aachen kun juna Oto la III-a. Post alveno en Pragon li komence rimarkis plibonigon de ĝenerala situacio; lia eklezia regularo estis grandparte disvastigita.

La dua periodo de lia episkopa aktivado en Prago bedaŭrinde estis pli mallonga el la unua. Ekzistantaj kruelaj internaj cirkonstancoj kaj certe eĉ senpere minacanta krizo en la rilatoj inter gentoj Přemysl kaj Slavník kaŭzis jam jare 994 lian duan rezignacion.

En la vivo de Adalberto ekestis decida ŝanĝo. Li fariĝis vera apostolo de la Meza Eŭropo.

Survoje al Romo li haltis en Hungario, kie li konfirmaciis pli postan reĝon kaj sanktulon Stefanon la I-an. Unu jaron post tio venis en Hungarion unua abato de Břevnov el kunularo de Adalberto Anastasius-Astrik, kiu poste fariĝis abato de benediktana klostro en Pannonhalma kaj pliposta ĉefepiskopo de Esztergom.

En la jaro 995 Adalberto por nelonga tempo revenis en sian iaman roman klostron. Dum tiu okazo li ofte renkontiĝadis kun freŝe kronita imperiestro Oto la III-a (j. 996). Sed la reveno ne realiĝis pro hejma opozicio. Jam en la jaro 995 estis gentanoj de Slavník murditaj. Tiutempe Adalberto estis survoje en Pollandon, al Gniezno.

Post rifuzo de Prago akcepti Adalberton li decidiĝis servi al pola reĝo Boleslavo la Brava; tial li foriris evangelizadi al paganaj Prusoj, akompanata de Radim Gaudentius. Tie li la 23-an de aprilo 997 mortis kiel martiro.

Radim fariĝis la unua ĉefepiskopo de Gniezno. Anoj de Adalberta sekvantaro kreis en Pollando kaj en Hungario memstarajn metropolitajn organizaĵojn. Je tio Prago devis atendi ĝis la jaro 1344. Estis tio historie ege tragika konsekvenco de sinteno de la gento Přemysl rilate al episkopo Adalberto.

Boleslavo la Brava elaĉetis korpon de la martiro kaj ĝin entombigis en preĝejo de Gniezno, kiu de tiam havas duan konsekron honore al sankta Adalberto.

Al sankta Adalberto estis konsekrita ankaŭ ĉefepiskopa katedralo en Esztergom. Kadre de la militiro de Břetislav la I-a al Pollando estis la relikvoj de sanktaj Adalberto kaj Radim Gaudentius kaj de sanktaj kvin fratuloj transportitaj en Pragon kaj lokigitaj en subterejo de okcidenta turo de la sanktvita rotondo. Sekve estis la relikvoj transportitaj en bazilikon de Spytihněv, konsekritan al sanktaj Vito, Venceslao kaj Adalberto.

La popola kulto al sankta Adalberto estis la sama kiel la kulto al sankta Venceslao. En dokumento de reĝo Jan Lucemburský el la jaro 1341, kiu garantiadis ekonomiajn kondiĉojn de la konstruo de nova praga katedralo, estas speciale akcentita altigo kaj grandioza ornamigo de sarkofagoj de sanktaj Venceslao kaj Adalberto.

Jare 1396 estis korpoj de sanktaj Adalberto kaj kvin fratuloj en festotago de la sanktulo transportitaj mezen de la sanktvita katedrala navo. Post pro incendio difektita katedralo estis en la jaroj 1575-1576 super tombo de la sanktulo konstruita belega renesanca kapelo, detruita dum finkonstruo de la katedralo en pasinta jarcento. Antaŭ likvido de tiu kapelo estis la relikvoj de sankta Adalberto transportitaj al alia provizora loko en kapelo de Vlašim. Post finkonstruo de la katedralo oni devus la relikvojn remeti en la originan lokon kaj super la tombo oni devus konstrui altaron. Sed tio ne efektiviĝis.

Sanktaj Adalberto kaj liaj kunfratoj prezentas eĉ post mil jaroj mirindan kontribuon de la ĉeĥa nacio al kristanigo de la grandaj najbaraj nacioj, Poloj kaj Hungaroj. Ekzistas nemultaj nacioj en la Meza Eŭropo, kiuj povas argumenti per tiel forta kontribuo al ĝia kristana transformigo.

997 - 1997

La jubilea Sankt Adalberta Jarmilo estis proklamita kiel monda kultura datreveno de UNESCO. Altan protekton super la jubileo transprenis prezidento de la Ĉeha Respubliko s-ro Václav Havel.

al la indekso


 SANKTA ADALBERTO

Verkis Jan Král, tradukis januare 1997 Josef Cink

al la indekso


 APOSTOLO DE LA ORIENTA KRISTANARO SANKTA ADALBERTO

Bohemio kuŝas kvazaŭ en koro de Eŭropo; ni povas esplori sufiĉe malproksimen en la mezepokon por konvinkiĝi, ke vere ĉi tie estis la ardanta koro de veraj kaj sindonaj kristanoj. La historio de ĉeĥa nacio povas paroli pri multaj sindonaj batalantoj de la nova kulturo kristana. En fremdlando estas eble plej konata la nacipatrono sankta Venceslao, ĉar ĉiam la Ĉeĥoj iris sub lia flago. Sed se ni iras Hungarion, Pollandon, ni povas tie demandi pri la fondinto de ĉi tiea kristanismo, kaj ni ekscios, ke tiu estis bohema episkopo kaj martiro sankta Adalberto, kiu enĵetis la unuan semon de kristanismo mezen de la tieaj popoloj.

Estas fakto, ke fremdlando ricevis eble pli multe el la manoj de la Sanktulo, ol lia nacio mem. Nune, kiam oni parolas pri la novaj vojoj de katolikismo, ne estas sennecese diri kelkajn vortojn pri sankta Adalberto: ni ekkonos, kiel la varmeta blovo de dolĉa Evangelio iris de popolo al popolo, de unu limo al pli matproksima, kiel unusola homo povis gajni al Kristo kelke da nacioj. Ho, kiel grandaj fariĝas tiuj apostoloj antaŭ nia rigardo, kiel ni devas klini kapojn antaŭ ilia grandeco. Kiam Dio elektis tiun apostolon por la barbara popolo, ŝajnus al nura homo neeble finkonduki tian mision, kiun ni post miljaro admiras kiel grandan miraklon de la Dia providenco.

Deka jarcento trovis jam la boheman landon sufiĉe kleran, danke al slavaj Apostoloj sanktaj Cirilo kaj Metodo, kiuj instruis la Slavaron, kaj enkondukis ĝin en ŝafejon de la Bona Paŝtisto. Estis tempo, kiam oni, eĉ en katolikaj sferoj, kondamnis tiujn grandulojn. Sed la nova epoko konvinkis la Papojn, kiel grandan signifon havis slavaj Apostoloj por la tiel granda nacio, kaj nun ni jam legas novan leteron de Pio la XI-a pri granda signifo de sanktaj Cirilo kaj Metodo, kiuj estas ĉiam la preta vojo al ortodoksa Slavaro, uzanta iliajn liturgiajn tekstojn kaj dankanta al ili por tiu donaco.

El tiu apostolado ĉe la okcidentaj Slavoj ĉerpis ankaŭ la slavaj gentoj sur la teritorio de la nuna ĉeĥa ŝtato. Tiutempe ne estis unu ŝtato, sed kelkaj princlandoj, pli malpli sendependaj de la pli potenca najbaro: la grandmoravia duko aŭ la germana reĝo, laŭ kio ankaŭ direktiĝis la kultura influo. La ĉeĥa princo Bořivoj kun sia edzino, sankta Ludmila, estis baptita de sankta Metodo, kiu, laŭ legendo, ankaŭ vizitis lian regnon. Sed la germanaj misiistoj ankaŭ klopodis varbi la bohemajn Slavojn por kristanismo, kaj tiel ni povas konstati du diversajn influojn: slavan kaj latine-germanan. Post la pereiĝo de la granda slava regno venkis la dua influo, apoganta sin sur la potenco de germanaj reĝoj, kiuj poste prenis pli da influo al okcidentslavaj gentoj. Tamen ankoraŭ sufiĉe longe daŭris la slava liturgio, kies lastan reviviĝon ni povas vidi en la monaĥejo Sázava, fondita de sankta Prokopo. Sed ĝi estis nura epizodo, kiu tamen devigas pripensi, ĉu ĝia pereo ne estis malprofito por la unuiĝo de la ambaŭ Eklezioj.

En la nordorienta parto de nuna Bohemio regnis, ankoraŭ en deka jarcento, potenca familio de Slavník, parenciigita kun la germana reĝa familio. Estis eĉ dubo, ĉu Premyslidoj, la ĉefa princfamilio reganta la tutan landon, ne perdos sian potencon al ĝia profito. Estis konkuro inter tiuj du familioj, sed fine venkis la praga princo.

En Libice, la ĉefkastelo de Slavníka princlando, naskiĝis la filo, kiu ricevis ĉe bapto la nomon Vojtěch, kies nomon klarigas legendisto latine: exercitus consolatio, t.e. konsolo de armeo. Nur poste li ricevis la nomon Adalberto, kiam por sankta konfirmacio estis lia konfirmacianto episkopo Adalberto. La juna princido estis komence edukata en slava sfero, kaj nur poste li iris al Magdeburg, kie lin influis okcidenta kulturo. Tie li ekkonis la Otonan Renesancon, kiu ne povis bone prepari la estontan episkopon al lia posteno inter la popolo ankoraŭ iom inklinanta al idolanaj superstiĉoj. Reveninte hejmen li verŝajne estis ĉe praga episkopo Dětmar, kies posteulo li fariĝis. Kaj de lia animo edukita laŭ malnovkristana ofero al Kristo la idealo estis fariĝi martiro pro la Eklezio kaj kredo. Lian idealon ne povis kvietigi laboro sur la kampo virga, kvankam kristana. La episkopo Adalberto sentas sin nehejme en tia atmosfero, li volas for, ien, kie li povus servi al sia Savinto laŭ idealoj ekkonitaj ĉe la skolo en Magdeburg. Vane li klopodas praktiki la Renesancon Otonan ĉe sia presbiteraro, li vidas, ke nacio estas ankoraŭ en idolanaj moroj: sume li sentas sin premata kaj pelata for de tiu lando, kie li volis efektivigi sian idealon de kristano. Li estis tro granda por resti ĉe unu popolo, li estis gvidita al pli granda misio. Lia pilgrimo al Palestino finiĝas jam en Romo, kie li trovas plenumon de siaj esperoj. Tie li sentas sin feliĉa, kaj nure la bezono reveni sian eparkion devigas Adalberton al reveno. De tiu tempo ankaŭ datumas la apostolado en la korto de hungara reĝo, kiu ricevis el liaj manoj la sanktan bapton. De tiam do datumatas la kristana vivo de tiu barbara nacio, akceptinta la kulturon de ĉeĥa episkopo. Kaj unu el lia akompanaro fariĝis la unua ĉefepiskopo de Hungario.

La reveno ne estis pli ĝoja ol la foriro, ĉar la nacio bezonis la fortan gvidanton, kiu scipovus, kiam li devas iom pli peze almeti manon, por alkonduki popolon al vere kristana vivo. Ne estis malbona la nacio, sed de la naturo ĝi estis iom negvidema. Kaj tiel komenciĝis denove la klopodo de episkopo, kiu ne trovis komprenon por sia tro elkreskinta kulturo. Tio ne povas surprizi, se ni konas la saman situacion en germana lando, kie estis centrejo de reforma movado.

La situacion certe ne plibonigis la malamikeco inter la ambaŭ princoj, ĉar certe la praga princo ne vidis tre favore episkopon, familianon de la malamika princo. Ree ekkomenciĝis la konflikto inter la episkopo kaj la kreduloj, kiuj ne povis interkompreniĝi kun sia episkopo, same kiel li kun ili.

Denove li forlasas patrolandon kaj revenas al Romo, kie li vidas sian ĝojan refreŝiĝon. En benediktana monaĥejo estas por lia animo plej bone. Tie li plej proksimiĝas al sia revo pri plej intima kunligo kun Kristo: La vivo en hejma lando estis tro barbara, tie la homoj estis plenaj de paganismo, sed ĉi tie, ho, kiel li sentis sin hejme...

Ni vidas, kia estas la diferenco en la animo de tiu eminenta Ĉeĥo. Li arde amas la patrujon, sed ne kapablas trovi ĉi tie sian idealon, por disdonadi la brilecon de sia spirito. La eduko en Magdeburg estas plena de novaj idealoj, de novaj ventoj el malnovkristana epoko. Li, edukata por la monaĥeja vivo, ne trovas kontenton de grandega animo tie, kie ne estas komprenata lia ideo, tro subtila por esti komprenata en duonbarbara medio. Kaj tiel la reveno ne povis esti la interpaciĝo de la episkopo kun la kredantaro, ĉar staris inter ili la baro de nekomprenemo. Tamen ni ne opiniu, ke neniu en la ĉeĥa regno komprenis la ideojn de sankta Adalberto: estis idealaj homoj, kiuj sin lasis infiui de la Otona Renesanco kaj kapablis daŭrigi la postularon de la granda.episkopo. Ni nomu almenaŭ unu. Samtempe monaĥo verkis la vivon kaj martiran morton de sanktaj Ludmila kaj Venceslao. Ni konas lin laŭnome: Kristianus. Li mem nomas sanktan Adalberton nepos carissime! Oni povas diveni el tio la parencecon, aŭ ĉu ni estas tro malproksime de la vero, se ni dirus, ke la monaĥo aludas la parencecon spiritan? La verketo estas brila dokumento de la kulturo ĉeĥa dum la deka jarcento. Do ni ne opiniu, ke sankta Adalberto restis tute sen disĉiploj en sia patrujo. Li proksimigis al si animojn de tiuj Ĉeĥoj, kiuj estis simile edukitaj. Kaj Kristianus estis unu el ili, kiu en sia verketo donas al ni eblon enrigardi la profundecon de tiu kulturo.

Se sankta Adalberto, reveninte denove hejmen, ne trovis en la presbiteraro amikojn, ni ne miru, se ni konas almenaŭ iom la mezepokan influon de regantoj sur la subaj presbiteroj . Ili servis al sia princo, nesciante la pli gravan devon al sia episkopo. Tia atmosfero, malbonigita eĉ per mortigo de la familio Slavník fare de la praga princo, ne estis taŭga por la paŝtisto preta oferdoni al sia popolo ĉion, kion li oferdoni povis. Ili mortigis liajn fratojn, plej proksimajn parencojn, sed lia amo ne estingiĝas; li des pli vidas sian devon servi al vaganta ŝafaro. Jam nenio lin ligas al ĉi tiu mondo. Sole la ofico, sankta ofico postulanta al li fordonon de mondumaj deziroj, ligiloj, kaj esti ĉiam preta iri tien, kien lin vokas la ordono de la Sinjoro.

La reveno, dua reveno estis tiel dolorplena kiel la unua. Nenio ŝanĝiĝis en la lando, male, la situacio ankoraŭ pli akriĝis. La mortigo de princa familio Slavník estis lasta bato, kiun donis popolo al sia episkopo. Li tamen ne plu povis toleri ĝin. Sed vivi ĉi tie kaj vidi la pereigadon de siaj ideoj; ne, tion ne povis postuli la Eternulo de sindona servisto. Ĉeĥoj havu alian episkopon, pli proksiman al ilia sento, pli energian, kiu firme tenus la potencon super iliaj kapoj. Ilia episkopo estu kvazaŭ la soldato, kun la firma potenco de paŝtista bastono. Kaj tial li forlasas sian patrujon, li diras por eterne adiaŭ al sia hejma, disrompita kameno, por iri la mondon, kiel homo sen hejmo, sen kvieto, ĝis li ripozu en la ĉirkaŭpremo de Kristo. Li vivis de tiu momento nur por Li. Jam li forlasis la pezan oficon episkopan; jam li ne respondas por sia ŝafaro; li nun iras, por ke li mortu kaj per martira morto kaj sia sango forviŝu pekojn de siaj samlandanoj.

La prusa lando tute estis en pagana mallumo. Ankoraŭ ne alvenis ĉi tien brilo de kristana kredo. Tiu ĉi lando sopiris je sanga bapto, ke el sango de martiro elkresku la arbo de kristanismo ĉe Balto. La paŝoj de sankta Adalberto sin direktis tien. Li predikis al ili novan religion, dolĉan promeson de eterna vivo por tiuj, kiuj prenos sur sin la jugon de Kristo.

La batalo de paganismo kun kristanismo finiĝis per morto de la episkopo. Li oferdonis sian vivon por firmigi la ligilon inter Kristo kaj Prusoj. La ĉi tie vivanta slava gento estis jam kaptita en la reto de la apostolo. Sango martira estis la firmigo de eterna kontrakto.

Ne pasis multe da jaroj, kiam en Gniezno la pola popolo konstruas sur la tombo de sankta Adalberto unuan slavan katedralon. Tie la frato de la martiro fariĝas la unua slava memstara hierarko. Jam ne plu ĉi tien influas la germana episkoparo. La oferdono de ĉeĥa episkopo sufiĉis por gajni al slava gento la sendependecon ankaŭ religian. Sed eĉ la ligiloj inter la ambaŭ gentoj: ĉeĥa kaj pola havas sian bazon sur la tombo de sankta Adalberto.

Mi klopodis per tiu artikolo atentigi, kiel la ideo de kristana kunagado trovis en nia patrujo grandan ĉefrolulon. La episkopo de nia nacio donis al apudaj gentoj eblecon eniri en la ŝafejon de la Bona Paŝtisto; li per sia martira morto meritis la savon de la prusa lando. Ni bone komprenas lian amon, kiu ne estis sole por la sia nacio, sed por la tuta homaro. Kaj tamen li restis, ĝis post la morto, filo de la nacio, kaj lia korpo ŝatis ripozi en hejma tero. Ĉu ni ne komprenas la ekzemplon: ni povas bonege kunligi la katolikan ideon de tutmondismo kun la arda amo al tiu gento, kiu donis al gepatroj lingvon kaj kristanan edukon. Ni lin tre bone komprenas.

La artikolon verkis en la jaro 1927 okaze de 930-a datreveno de la martira morto de la Sanktulo Bořivoj Benetka.

1 Letero Quod S. Gyrillum, el la 13-a de februaro 1927, sendita al la episkoparoj de Ĉeĥoslovakio kaj Jugoslavio, okaze de la memorfestoj organizotaj pri la dekunua centjara naskiĝ-datreveno de s-ta Cirilo.

al la indekso


 NI REVENU POR MOMENTO EN KRISTNASKAN TEMPON

Spite de tio, ke nune estas jam fastotempo, ni por momento ankoraŭ revenu en ĉarman kristnaskan tempon.

Prave atentigis nin frato inĝ. Jan Werner, ke en la lasta n-ro de DIO BENU, en la kanto "Milda nokt´, sankta nokt´", kiel aŭtoro estas menciita nur la komponisto Francisko Gruber, ke mankas aŭtoro de la teksto Jozefo Mohr. Mi tre dankas al frato Johano por lia atentigo kaj ni do iomete konatigu nin kun historio de tiu mondkonata kristnaska kanto. Unue ni la kanton kantu.)

1. Sankta nokt´, silenta nokt´, / jen anĝel´ el ĉiel´ / venis teren kun ĝoja raport´: / "Dio savis vin homojn de l´ mort´. / Gloro al Dio en altoj, / paco sur ter´ al homoj."

2. Sankta nokt´, silenta nokt´, / en Betlehem´ sen la hejm´, / Vort´ de Dio fariĝis homo, / por vin gvidi al ĉieldomo. / Gloro al Dio en altoj, paco sur ter´ al homoj.

3. Sankta nokt´, silenta nokt´, / en la stal´ ĉe la val´, / zorge ĉirkaŭvindita knabet´ / kuŝas pace, jen, en la kripet´. / Gloro al Dio en altoj, paco sur ter´ al homoj.

4. Sankta nokt´, silenta nokt´, / Maria kun sia / ĉarma knabo sur pajlo kaj fojn´, / vin atendas por doni gracojn. / Gloro al Dio en altoj, paco sur ter´ al homoj.

5. Sankta nokt´, silenta nokt´, / iru vi do al li, / klinu vin en humila ador´ / kaj donacu volonte la kor´. / Gloro al Dio en altoj, paco sur ter´ al homoj.

6. Sankta nokt´, silenta nokt´, / glorante, laŭdante, / la paŝtistoj do hejmen iris, / Dian pacon en kor´ akiris. / Gloro al Dio en altoj, paco sur ter´ al homoj.

Okazis tio la 21-an de decembro 1818, kiam en submontara vilaĝo Obendorf alportis kapelano Jozefo Mohr al orgenludisto Francisko Gruber sian poemon "Milda nokt' , sankta nokt´" petante, ke li komponu por ĝi melodion. Estis mateno, kiam la orgenludisto Gruber eklaboris komponante la melodion. Post tri horoj ĝi estis preta. Jam dum noktomeza kristnaska Sankta Meso la kanto estis duvoĉe kantita en la preĝejo de sankta Nikolao. Pro difekto de la orgeno akompanis gekantistojn gitaro. Ambaŭ aŭtoroj ankaŭ kunkantis: Mohr tenoron kaj Gruber bason. La kanto tuj konkeris korojn de ĉiuj ĉeestantoj.

La kanton disfamigis orgenkonstruisto Mauracher el urbo Fügen, kiu venis por ripari la orgenon. Li donis la kanton al foirvendistinoj, kiuj ĝin kantis por allogi atenton de klientoj. Familio de Reiner prezentis la kanton jare 1822 en kastelo de Fügen antaŭ aŭstria imperiestro Francisko la I-a kaj caro Aleksandro la I-a. La caro estis per la kanto ravita kaj invitis la familion de Reiner al Peterburgo, kie la kanto estis kun granda sukceso prezentita. Jare 1839 ĝi estis kantita en Novjorko.

Nuntempe la kanton "Milda nokt', sankta nokt´" kantas la tuta mondo. Oni ĝin kantas en Madagaskaro, en Vaŝingtono kaj Moskvo, en ĉiu siberia vilaĝo. Kantas ĝin ankaŭ Hindoj kaj Indianoj. Ĝi estas konata ankaŭ en la tuta amerika kontinento. Kantu ĝin do ankaŭ ĉiuj esperantistoj en la tuta Esperantujo kaj se eble ankaŭ duvoĉe laŭ melodio sur tiu ĉi paĝo. Ekzistas kelkaj esperantlingvaj tradukoj de la kanto, ni do nune publikigis la sesstrofan. Kiu estas la aŭtoro de la traduko, ni kun certeco ne povas diri. Por ne erari, ni prefere ne publikigas nomon de la tradukinto.

al la indekso


 MIA UNUA RENKONTIĜO KUN JESU-INFANO EN PRAGO

Kun granda ĝojo mi legis en DIO BENU artikolon pri Jesu-Infano de Praha. Mi deziras aldoni tiuteme miajn rimarkojn.

Ekde mia decido partopreni la 81-an UK-on en Prago 1996, mi komencis studi la plej novajn gvidlibrojn pri tiu ĉi urbo, por ke mi povu kiel eble plej multe da vidindaĵoj viziti kaj vidi. Post alveno en Pragon mi trovis ĉe poŝtoficeja giĉeto esperantlingvan poŝatlason de Prago, speciale eldonitan okaze de la kongreso. Kun tiu atlaso en la mano mi penis ĉiutage viziti kelkajn vidindaĵojn. Unu tagon mi dediĉis al urboparto Malá Strana. Irante laŭ strato Karmelitská, mi trovis preĝejon de Virgulino Maria. Mi fotis ĝin kaj eniris internen. En dekstra flanko de la ĉefnavo mi ekvidis riĉegan, rokokan altaron. Antaŭ ĝi pendas kelkaj orientstilaj lampetoj. Pilgrimantoj, turistoj, preĝantoj ĉirkaŭas la altaron. Tie reĝas ame kaj benas ĉiujn "Pražské Jezulátko"; tiel bele nomas Ĉeĥoj la faman statueton de Jesu-Infano en Prago. Mia impreso estis grandega, nepriskribebla. Kiam mi alproksimiĝis al la altaro, mi rimarkis kuŝantajn folietojn kun preĝo al Jesu-Infano en dekkelkaj lingvoj, ankaŭ en Esperanto. Bonege. Ĝi estas ĉarma, malnova poeziaĵo, publikigita en la supre menciita numero de DIO BENU.

Kiam mi denove troviĝis surstrate, mi rimarkis, ke en proksimaj vendejoj estas aĉeteblaj multaj objektoj ligitaj kun la kulto al Jesu-Infano, ekz. bildoj, skulptaĵoj kaj aliaj memorindaĵoj.

Tiu ĉi mia unua renkontiĝo kun la statueto en la preĝejo, kie Dio donadas multajn gracojn al pie preĝantaj fideluloj, restos porĉiame en mia memoro.

Tiujn impresojn vekis en mia koro la artikolo en DIO BENU. Dankon!

Inĝ. Bohdan Wasilewski, Pollando

al la indekso


 MESAĜo DE PAPO JOHANO PAŬLO LA DUA AL FASTOTEMPO 1997

Karaj gefratoj!

1. Fastotempo rememorigas kvardek jarojn, kiujn Izraelo pasigis en dezerto survoje al promesita lando. Tiam tiu nacio spertis, kion signifas vivi sub tendoj, sen konstanta loĝejo kaj sen iu ajn certeco. Ili ofte sopiris reveni en Egiptujon, kie ekzistis por ili almenaŭ certa ĉiutaga pano, kvankam nur kiel nutraĵo de sklavoj. En tiu bedaŭrinda situacio en dezerto estis tio Dio, kiu sian nacion provizadis per akvo kaj nutraĵoj kaj ŝirmis ĝin kontraŭ danĝero. Tiel iĝis sperto de absoluta dependeco je Dio por judoj la vojo de liberigo el sklaveco kaj fetiĉismo.

La fastotempo volas helpi al kredantoj ekiri, klopodante pri persona senpekiĝo, la saman animan vojon - tiel, ke ili ekkonu malriĉecon kaj delikatecon de la homa ekzistado, kaj denove malkovru zorgeman agadon de Dio, kiu admonas nin malfermi la okulojn por bezonoj de la gefratoj troviĝantaj en mizero. La fastotempo tiamaniere iĝos ankaŭ tempo de solidareco kun unuopuloj kaj nacioj, kiuj en multaj partoj de la mondo vivas en malfacilaj vivkondiĉoj .

2. Dum la fastotempo 1997, dum la unua preparjaro je granda datreveno de la jaro 2000, mi volas ekmediti pri dramatika situacio de tiuj, kiuj perdis tegmenton super la kapo. Mi proponas kiel temon de meditado sekvajn vortojn el Evangelio de sankta Mateo: "... mi estis fremda, kaj vi gastigis min" (komp. Mat 25,34-35). Loĝejo, hejmo - estas spaco de familia komuneco, domfajrujo, kie el viva amo de viro kaj virino naskiĝas infanoj, kie tiuj infanoj lernas porvivajn kutimojn kaj fundamentajn etikajn kaj spiritajn valorojn, per kiuj ili iĝos civitanoj kaj kristanoj de morgaŭo. Hejme travivas maljuna kaj malsana homo la atmosferon de zorgo kaj amo, ĝi helpas al li superi suferon kaj ankaŭ korpan kadukecon.

Sed kiom da homoj perdis karakterizan atmosferon de hejmo, de la homa varmeco kaj de renkonteco! Mi pensas pri rifuĝintoj, ekzilitoj, viktimoj de militoj kaj naturaj katastrofoj kaj ankaŭ pri homoj, kiuj prenis sur sin t.n. ekonomian elmigron. Kaj kiel aspektas vivo de la familioj, kiuj devis forlasi loĝejon, aŭ de tiuj, kiuj ne povas la loĝejon trovi; kaj vivo de granda nombro de maljunaj homoj, al kiuj ilia sociala situacio ne permesas lui homindan loĝejon? Ekzistas mizero, kiu ofte vere kondukas ĝis malfeliĉo, ekz. alkoholismo, perfortaĵoj, prostitucio kaj narkotismo. En kontinueco kun tutmonda konferenco pri homa loĝado „Habitat II.", okazinta en junio 1996 en Istanbulo, mi turnis atenton de ĉiuj antaŭ dimanĉa tagmeza preĝo „Anĝeluso" al tiuj malfacilaj problemoj, substrekante ilian urĝecon; samtempe mi akcentis, ke rajto devas respekti ne nur unuopulon, kiel subjekton, sed ankaŭ familion formitan el kelkaj personoj. Familio kiel fundamenta ĉelo de la socio havas plenan rajton je konvena loĝejo kiel vivspaco, kie ĝi havas eblecon realigi veran hejman komunecon. Eklezio rekomendas ĉi tiun fundamentan rajton, kies efektivan aprobon ĝi devas subteni.

3. Kelkaj lokoj en Biblio montras al ni devon esti helpopretaj al bezonoj de la homoj sen loĝejo. Jam Malnova Testamento Torao instruas, ke fremduloj kaj ĝenerale homoj sen loĝejo - ĉar ili elmetas sin al tuteca danĝero - meritas respektoplenan konduton koncerne al kredantoj . Jes, Dio denove instigas al gastemo kaj nobleco rilate al fremdulo (komp. Rea 24,17-18; 10,18-19; Nom 15,15 ktp.), kaj rememorigas malfacilaĵojn, kiuj devis konvinki Israelon. Jesuo cetere identiĝas kun tiu, kiu havas neniun loĝejon: „... mi estis fremda kaj vi gastigis min" (Mat 25,35) kaj instruas, ke amo al tiu, kiu troviĝas en tia situacio, estas en ĉielo rekompencota. Apostoloj de Sinjoro rekomendas al komunumoj, kiujn ili fondis, reciprokan gastigadon kiel argumenton de komuneco kaj nova vivo en Kristo.

El amo al Dio ĉerpas kristano volon helpi al tiu, kiu suferas en mizero, kaj dividi kun li proprajn materiajn kaj spiritajn posedaĵojn. Ĉi tiu zorgo ne signifas nur materian helpon al tiu, kiu troviĝas en mizero, sed proponas ŝancon al spirita kresko ankaŭ al tiu, kiu donas; li tiel ricevas impulson liberiĝi de surteraj posedaĵoj. Ekzistas nome pli alta dimensio; Kristo atentigas nin pri ĝi per sia propra ekzemplo: „La Filo de Homo ne havas, kie kuŝigi sian kapon" (Mat 8, 20). Tiamaniere li volis esprimi sian tutan devotecon rilate al ĉiela Patro, kies volon li intencis plenumi, neligita al surteraj posedaĵoj. Ekzistas por homo konstanta danĝero, ke surteraj realaĵoj forpuŝos Dion el lia koro.

Tial proponas providence planita fastotempo okazon al tio, ke ni atingu ĉi tiun spiritan liberiĝon de surteraj posedaĵoj per intenco malfermi sin al Dio, al kiu devas la kristano celadi dum tuta sia vivo kun konscio, ke li havas en ĉi tiu mondo neniun konstantan loĝejon, ĉar „... nia burĝrajto estas en la ĉielo" (Flp 3,20). Dum soleno de paska mistero fine de fastotempo estos evidente, ke vojo de puriĝo kulminas en libera kaj amoplena sindediĉo al Patro. Sur ĉi tiu vojo lernas disĉiplo de Kristo eliri el si mem kaj el siaj egoismaj interesoj, por ke li per amo renkontu gefratojn.

4. Alvoko de Evangelio stari flanke ĉe Kristo „sen loĝejo" admonas ĉiujn baptitojn esplori propran vivon, per konkreta solidareco eliri renkonten al gefratoj, kaj iliajn malfacilaĵojn akcepti kiel proprajn. Per malfermiteco kaj grandanimeco povas kristanoj komune kaj unuope servi al Kristo ĉeestanta en malriĉa homo kaj tiel atesti amon de la Patro. Kristo paŝas tiuvoje antaŭ ni. Lia ĉeesto donas forton kaj kuraĝigon, liberigas nin kaj faras el ni atestantojn de la amo.

Karaj gefratoj! Ni iru kun Li sentime ĝis Jerusalemo (komp. Luk 18,31) kaj akceptu lian inviton por propra konvertiĝo, por ke ni atingu pli profundan kuniĝon kun sankta kaj kompatema Dio, precipe dum gracoplena fastotempo. Mi deziras al ni ĉiuj lian gvidadon, por ke ni ekaŭdu alvokon de nia Sinjoro kaj malfermu la korojn al ĉiuj proksimuloj troviĝantaj en la mizero. Mi elpetas ĉielan ŝirmon de Virgulino Maria precipe al tiuj, kiuj troviĝas sen loĝejo, kaj mi al ĉiuj elkore donas apostolan benon.

Johano Paŭlo II-a
Tradukis Jitka Skalicka

al la indekso


KRISTIANO

 LA VIVOJ KAJ MARTIRAJ MORTOJ DE SANKTA VENCESLAO
KAJ DE LIA AVINO SANKTA LUDMILA

kun enkonduka studaĵo de Josef Pekař

Tradukis D-ro Václav Rajlich

En la jaro de Miljara Jubileo de Sankta Adalberto aperas honore al la Sanktuloj de la ĉeĥa nacio

Ĉeĥa IKUE-Sekcio,1997

 Antaŭparolo al ĉeĥa traduko de la verko de Kristiano

La verketo, kies traduko sekvas, meritas laŭ pli ol unu vidpunkto, ke la ĉeĥa publiko dediĉu al ĝi sian atenton. En ĝi, mi opinias, unuafoje ricevas eĉ la neinstruita leganto la eblecon konatiĝi kun la plej malnova literatura verko, kiu eliris el ĉeĥa plumo kaj kiu atestas, ke komencoj de la konscia ĉeĥa celado kultura kaj morale nacia etendiĝas reen en la tempon preskaŭ mil jarojn malantaŭ ni kuŝantan, en la finon de la 10-a jarcento. Kompreniĝas, ke al klera Ĉeĥo kaj Eŭropano de la pli malnova mezepoko montriĝas ĉio, kion oni nomus celado al morala kaj kultura progreso, sinonima kun klopodo je atesto, pliprofundigo kaj disvastigo de la religio de Kristo, ke malmultvorte la imagoj de kulturo kaj kristanismo sinonimiĝas. Per aliaj vortoj: Luktantoj kaj suferantoj pro kristana religio valoras por tiu epoko reprezentantoj de civilizacio kaj de progreso, herooj de popola celado, celo kaj apogilo de triba fiereco, mezpunktoj de pia ŝato kaj popola espero. De ĉi tiu vidpunkto devas esti komprenataj eĉ motivoj kaj celoj de nia pramalnova verko el la 10-a jarcento - ĝia aŭtoro, la unua ĉeĥa verkisto, kiun oni konas (kiel karakterizas, ke lia monaĥa nomo estas Kristano - Kristiano), enmanigante al ĉeĥaj kleruloj de tiu epoko la glorigan verketon, priskribantan la vivojn kaj meritojn de la unuaj ĉeĥaj atestantoj pri Kristo, de sankta Ludmila kaj de sankta Venceslao (kaj kune kun tio originon kaj disvastigon de ĉeĥa kristanaro), volas principe nenion alian ol montri krom fiero ankaŭ kulturan talentecon de la ĉeĥa tribo kaj tiel iamaniere enkonduki ĝin en la societon de grandaj kristanaj okcidenteŭropaj popoloj. Ĉi tiu celo, sufiĉe certe esprimita en antaŭparolo de la aŭtoro, estas antaŭ ĉio tio, kio donas al la verko de Kristiano specialan signifon rilate al ni. Ĝi certe atestas ekziston de la ĉeĥa popolo en pli alta spirita vortsenco jam ĉirkaŭ la fino de la 10-a jarcento kaj kunligas malproksimajn komencojn de nia historia vivo kun tempoj postaj per la sama baza ideo de vivo kaj espero.

Antaŭon de l´ intereso de la aŭtoro okupis kompreneble la celoj de religia edifo kaj superiĝo, kiel tio troviĝis ĉe mezepokaj verkistoj de la vivhistorioj dediĉitaj al martiroj kaj sanktuloj de la Sinjoro entute. Ni kutimiĝis jenajn vivhistoriojn nomi legendoj kaj kompreni per tio verkojn, kiuj entute multe ne apogas sin sur la realeco, en kiuj piema fabelo superas kaj en kiuj reala historio ludas nevaloran rolon. Sed la mezepoko ne estis ankoraŭ mistuŝita per novepoka skeptikeco pri miraklo. La rakontadojn pri vivoj kaj mirakloj de sanktuloj ĝi konsideris kontraŭe pli alta vero historia kaj legendojn (t.e., kio estas leginda/legenda) ĝi metis en la unuan vicon inter fontoj kaj verkoj historiaj. Sed la legendo de Kristiano estas envicigota inter tiujn, kiuj - krom partoj legendaj, kiuj okupas plimulton de la verko enhavas multajn datojn, sciigojn kaj elementojn historiajn en plena vortsenco. Tio estas certe la plej detalriĉa verkaĵo dediĉita al ĉeĥa historio kaj verkita per Ĉeĥo, el la tempo antaŭ kroniko de Kosmas (Kosmas †1125) kaj koncernas ĉeĥan historion ne nur depost la tempoj de sanktaj Cirilo kaj Metodo, sed ankaŭ de la mitaj tempoj enhavante kvankam nur en malmultvorta stilo la unuajn netakseblajn informojn pri nia praepoko, sur kies bazo poste konstruis pluen fantazio de Kosmas. Tial mi povis nomi la verkon kun certa limigo „la plej malnova kroniko ĉeĥa" kaj ne nur gravega fonto prihistoria en komunuza vortsenco, sed ankaŭ la unua debuto de ĉeĥa homo antaŭ okuloj de generacioj sekvantaj, la unua esprimo de sento, de opinio kaj de celado de ĉeĥa klerulo el la tempo preskaŭ antaŭ mil jaroj (skribite en la jaro 1927), ĝi peras al la sciencisto, scianta reprodukti animon kaj personecon de la aŭtoro kaj psikologion de lia epoko kaj de lia tribo el vortoj, frazoj kaj paĝoj de la verko, multvaloran instruon, rektan kaj nedubeblan rigardon en Ĉeĥujon de la fino de la 10-a jarcento. Sendube ni ŝatus ekscii kaj ekkoni pli multe legante ne nur unu lokon, sed ŝajnas, ke ni iam pro tia naiva deziro fermas okulojn antaŭ la ebleco al nia instruo uzi ĉion, kion povas doni pli itensa analizo de la verko al la aŭdanto kaj vidanto.

La verko prezentas sin al ni kiel literatura verko, nome per la antaŭparolo (prologo) de la aŭtoro, adresita al la dua episkopo de Prago, Adalberto (Vojtěch 982-997). Tiaj antaŭparoloj kaj dediĉoj jam estis tiam regulo en literaturaĵoj; belgusto de la epoko volis ankaŭ, ke la verkisto akcentu en ili sian nesufiĉecon pri verko komencita per montriĝema maniero. La leganto trovos en la teksto de la legendo pli malsupre ankoraŭ pluan alparolon al sankta Adalberto, tieldire kiel suplemento al la antaŭparolo - el ambaŭ teksteroj rezultas, ke tio estis sankta Adalberto, kiu kuraĝigis la aŭtoron al gloriga verkado pri vivhistorioj de unuaj ĉeĥaj patronoj kaj ordonis al li prizorgi dumlabore nur garantiitajn informojn. El la antaŭparolo ni samtempe ekscias, ke la aŭtoro, monaĥo Kristiano, surbazigis sian laboron sur disponeblaj pli malnovaj diversaj verkoj pri sia temo, do pli malnovaj legendoj pri sanktaj Ludmila kaj Venceslao kaj ke li verdire decidiĝis plibonigi kaj suplementigi ilin eĉ laŭ eldiroj de maljunaj tiamuloj aŭ informoj de episkopo Adalberto mem.

Analizo de la legendo de Kristiano, sondanta ĝiajn fontojn kaj komparanta ĝin kun la legendoj pli malnovaj eĉ pli novaj, montras vere interese, kiel la teksto rimarkita en la antaŭparolo estis ellaborita, t.e. kiel Kristiano parte prilaboris kaj uzis tekston de legendoj pli malnovaj, parte kompletigis per propraj aldonoj kaj plibonigoj. Ni ekkonas precipe, ke Kristiano antaŭhavis por tiel diri kiel fontojn ĉefe pli malnovan latinan verkon pri sankta Ludmila (kiu ne konserviĝis ĝis nun) kaj latinan legendon komencantan per vortoj „Crescente fide christiana” (Kiam disvastiĝis religio kristana); li uzis ankaŭ iomete latinan legendon pri sankta Venceslao verkitan (ĉirkaŭ j. 980) sur bazo de la legendo „Crescente fide” per itala episkopo Gumpoldo. La tekstojn de la legendoj "Crescente fide" kaj de Gumpoldo ni konas.

Ne ŝajnas versimile, ke Kristiano konis pli malnovan priskribon pri la vivo de Venceslao verkitan en eklezi-slava lingvo, sed estas interese, ke multaj liaj plibonigoj kaj kompletigoj al imago de la pli malnovaj latinaj legendój estas parencaj al la vidpunkto kaj la datoj de la malnovslava legendo, havante entute karakteron de korektoj, kies precizigon en verkoj skribitaj per eksterlandaj ekleziuloj („Crescente fide” ŝajnas bavarujdevena), naskita Ĉeĥo pri enaj rilatoj pli sperta trovis necesa, kaj poste karakteron de korektoj, en kiuj sento por historia realeco venkas metiistan legendan formademon. Per historia sento Kristiano sukcesis bonege unuigi vivojn de du sanktuloj, de Ludmila kaj de Venceslao en unusola malparta bildo; samkiala evidentiĝas eĉ decido antaŭskribi al ĉio mallongan komenton pri kristanigo de Moravio per sanktaj Cirilo kaj Metodo kaj pri enkonduko de slava meso kaj pri komencoj (unua kaj dua ĉapitroj) de ĉeha kristanaro. Eĉ ĉi tie estis uzitaj fontoj hodiaŭ perditaj, tial ilia reproduktado per Kristiano valoras por ni kromordinarege: per li verdire estis savita al ni sciigo pri tio, kiel Ĉeĥoj akceptis kristanecon el Moravio de Metodo, nome en la formo de slava liturgio. Ebligas senprokraste rimarki, ke ĉiuj kontraŭuloj kaj neigantoj de slava liturgio en antaŭa Ĉeĥio, komencante de Kosmas en la 12-a jarcento ĝis Dobrovský en la 19-a jarcento kaj germanaj historiistoj novepokaj, fariĝis antaŭ ĉio tial kontraŭuloj kontraŭ la verko de Kristiano.

Stilrilate prilaboris Kristiano siajn modelverkojn, ĝis kiam oni povas kompari, per latina lingvo pli elegante, diversloke per stilo de serĉata arteco, kiu estis literatura ambicio de tiu epoko; barokan malnaivecon de stilo de Gumpoldo kompreneble li ne atingis. Kia diferenco estas ĉi tie inter malfacila stilo de Gumpoldo kaj tiu de Kristiano, oni povas observi kompreneble pli multe en latina originalo ol en ĉeĥa (Esperanta) traduko, plej bone en la alineo, kiu estas laŭvorte reskribita el Gumpoldo. Tio estas unusola loko en la verko de Kristiano, pri kiu oni scias, ke estis uzita la fonto laŭvorte. Resto de la verko malkaŝas ĉie zorgeman redaktadon eĉ bonan tutan disponon; pri tio, same kiel pri sendifekta unueco de la verko informas onin multnombraj rilataj rimarkoj, en kiuj la aŭtoro prituŝas, pri kio li jam estis aŭ estos parolinta. Kio en lia verko, ĉefe en ĉapitroj temantaj pri sankta Venceslao, devenis el la plumo kaj el aldono de Kristiano, kio kaj kiel estas transprenita per la aŭtoro el pli malnovaj fontoj skribaj, vi trovos komplete eksplikita en mia analizo de la legendo en la libro „Die Wenzels- und Ludmila-legenden und die Echtheit Christians 1906" (La legendoj pri Venceslao kaj Ludmila kaj malfalseco de Kristiano 1906), en kiu mi resumis la rezultojn de miaj studadoj pri Kristiano kaj pri niaj legendoj. Komparu eĉ aligitajn „Rimarkojn”.

Laŭ ĉio estis duopa grupo da kialoj kaj influoj, kiu kreskigis jam en la 10-a jarcento tiel riĉe nombron kaj ankaŭ valoron de legendoj pri sanktaj Venceslao kaj Ludmila. La unua estis fondo de praga diocezo (ĉirkaŭ j. 973) kaj per tio iel fina rekono de Ĉeĥoj je egalrajta kristiana popolo. Estis eble superinda ia rezisto (ĉu en Bavario, en Regensburg?), eble kunefikis eĉ sen ĝi la intenco de tiuj, kiuj ĉefis la penon plifirmigi kristanan religion en Ĉeĥujo. Estu kiel ajn, certe estas signife, Gumpoldo skribis sian privenceslaan legendon iniciatita per imperiestro Otto II-a; lian modelon „Crescente fide”, kiu estas por historio fonto ege pli grava, mi entempigas en la jarojn 60 ĝis 70 de la 10-a jarcento, kiam la fondo de praga diocezo estis pritraktata. La dua patrina grundo de glorigaj verkoj pri ĉeĥaj protomartiroj estis la epoko de Adalberto. En ĉeĥa historioverkado ne atendatingis ĝis nun apero de Adalberto kaj kultura signifo de lia medio kaj ĉirkaŭaĵo jenan dankemon kaj pluŝaton, kiu al li sendube decas: ne nur lia videbla kunteniĝo kun t.n. „Ottoa Renesanco” en Saksujo, sed ankaŭ mirinde liaj intimaj rilatoj kun ĉefcentroj kaj kleruloj de tiama Italujo, granda impreso, per kiu la persono kaj la vivo de Adalberto efikis al tiama klera mondo, nombro da viroj, kiun li havis por kultura agado je dispono tio ĉio fundkonstruas konvinkon kaj suprenstreĉon, al kiu similan neniu poste atingis pli frue ol en la epoko de Karlo.

Nur tiel oni klarigas al si, ke malvenkinte ĉeĥajn influojn skribas en unu el la plej famaj kulturaj centroj de tiama mondo, en montekasina monaĥejo en Italujo, klasike kulturita monaĥo Laŭrencio novan legendon pri sankta Venceslao; tial oni ankaŭ komprenas, kial celis sankta Adalberto, ke Ĉeĥujo povu fine montriĝi per nova pli kompleta kaj aferorilate pli perfekta prilaboro de la vivo de siaj unuaj sanktuloj el ĉeĥa plumo. Kristiano skribas preskaŭ samtempe kun Laŭrencio; en Italujo (pli verŝajne en Italujo ol en Germanio) estiĝas nelonge poste nova legendo pri sankta Venceslao, kiu apogante sin sur la teksto de Gumpoldo klopodas prizorgi sanktan objekton per formo ankoraŭ pli multvalora, t.e. rakonti la vivon de la Sanktulo per rimita prozo (tio estas la legendo, komenciĝanta per vortoj „Oportet nos fratres” - („Indas, ke ni fratoj”). En Ĉeĥujo mem oni vidas aperon eksterordinare interesan, nome kiel eĉ ĉeĥa literaturo povas egalmarŝi kun nova verkado latina, luktante pri plej alta elekt-trovemeco en malnovslava lingvo. Nekonata verkisto surprenas tie la taskon prezenti al la leganto stilan paradon de Gumpoldo eĉ en malnovslava robo (mi pensas pri tiel nomata „dua legendo malnovslava”, trovita antaŭ nelonge per prof. Nikolský) kaj pruvi tiel eĉ ties formalan kapablecon. Krome restas jam al li nekonata la plej malnova malnovslava legendo pri sankta Venceslao, kiel ŝajnas la plej malnova el privenceslaaj legendoj entute. Mi ne volas plu ĉi tie pritrakti pli mallongajn slavajn epitomojn difinitajn por diserva uzado, glorigajn slavajn predikojn ekzemple je la tago de korptransporto de sankta Venceslao, verŝajne originan slavan verkon pri sankta Ludmila. Sed ĉio entute kapablas prezenti antaŭ niajn okulojn forton kaj daŭrecon de slava liturgio kaj literaturo tra la tuta 10-a jarcento (kaj sendube eĉ tra la jarcento sekvinta) kaj almeti signifon al la interesa fakto, ke monaĥo Kristiano, tieldire oficiala ĉeĥa historiisto de ambaŭ unuaj ĉehaj martiroj, verkisto rajtigita per episkopo de Prago Adalberto, glorigas sanktan Cirilon, ke li eltrovis slavan skribmanieron kaj en Romo petakiris de la papo aprobon de la slava meso „kiel jam ĝis hodiaŭ okazas multloke en slavaj regionoj, precipe en Bulgario, kaj per tio multaj animoj estas al Kristo Sinjoro akirataj”. Ŝajnas al mi tre versimile, ke ĉi tiu vidpunkto de la verko de Kristiano kontribuis al tio, ke la laboro restis fremda al la germana aŭ itala mondoj, t.e. al kulturaj kaj naciaj regionoj, kiuj pririgardis la privilegion de la malnova moravia eklezio per malamika okulo. Dum la dua duono de la 11-a jarcento venkis ĉi tiu malamika vidpunkto eĉ en Bohemio, kiel pruvas la fmo de la monaĥoj de Sázava eĉ fine kroniko de Kosmas. En ĉi tiu epoko la privenceslaa legendo gloriganta slavan liturgion ne estus plu en Bohemio ebla. Multvortaj privenceslaaj legendoj de ĉeĥa origino el la 13-a kaj 14-a jarcentoj kun la legendo „Oriente jam sole” forte uzas malavare Kristianon, sed ne mencias pri komencoj de ĉeĥa kristaneco en Ĉeĥujo kaj Moravio. Ili ankaŭ malkaŝas kontraŭe al Kristiano per ilia enhavo de okazintaĵoj kaj mirakloj longe plu progresintan fazon de legenda tradicio. Legendoj „Oportet nos fratres” kaj „Oriente iam sole” estas eldonitaj prese en mia germana libro; samloke vi trovos pli detalajn sciigojn pri la slava legendo de Nikolský.

La tuta legendo de Kristiano restis por ni konservita en multvalora manuskripto de kanonikaro de Praha el la jaroj 1320-1342 (en kiu unusola skribisto amasigis la plej aĝajn latinajn privenceslaajn legendojn kaj la kronikon de Kosmaso kun liaj daŭrigintoj) kaj en manuskripto de la libraro de Thun en Děčín el la fino de la 14-a jarcento (sed en ĝi mankas la antaŭparolo kaj unu alineo de la 3-a ĉapitro). Poste en du manuskriptoj de universitata biblioteko de Praha el la dua duono kaj el la fino de la 14-a jarcento; sed en ili mankas la fino de la 8-a ĉapitro (komencante per vortoj „Sango de la beata martiro”) kaj en iomete ŝanĝita teksto de estinta monaĥejo en Böddecke en Westfallando, kie mankas krom la antaŭparolo plimulto de la verko komence per la 6-a ĉapitro (t. e. vortoj „Kiam do la beata princo”). Hodiaŭ estas konata granda aro da fragmentoj de la legendo en pasionaloj kaj brevieroj, kies konsiderinda parto konservitis en manuskriptoj el la fino de la 12-a kaj el la komenco de la 13-a jarcentoj. Plej frue preseldonis la legendon Balbín en la jaro 1677, poste multinstruita P. Suysken en granda konkluda eldono de vivhistorioj de ĉiuj sanktuloj (t.n. Acta sanctorum) en la j. 1755-1760, trie en Prago talenthava aŭgustiniano P. Athanasius (propranome Elias Sandrich) en la j. 1767, fine en la j. 1873 Josefo Emler en „La fontoj de ĉeĥa historio” en la 1-a volumo (kune kun ĉeĥa traduko de Josefo Truhlář), laste mi en la verko „La plej aĝa ĉeĥa kroniko” (1903) kaj poste koncerne al plilarĝigita manuskriptobazo en la jaro 1906 en la jam priparolita verko: „Die Wenzels- und Ludmila-legenden” . Sed sur ĉi tiu eldono baziĝas ankaŭ la traduko, kiu sekvas kaj kies aŭtoro estas P. Ant. L. Stříž. Ĝi sekvas tekston de la originalo pli perfekte kaj atestas ĝiajn epokajn karakterizajn ecojn pli zorgeme ol traduko de Truhlář. Ĉapitran dividon la teksto de Kristiano ne enhavas; ĉi tiu divido eknormaliĝis depost la tempo de la eldono de P. Athanasius.

La aŭtoro de la verko pri la vivoj de sankta Ludmila kaj sankta Venceslao nomas sin en antaŭparolo monaĥo Kristiano kaj kune prezentas sin kiel onklo aŭ kuzo de la episkopo Adalberto. El tio sekvanta konkludo tekstus, ke Kristiano devenis plej eble el princa dinastio de Slavnikidoj. La nomo de la monaĥo Kristiano restis konservita ankoraŭ en unu sola vivhistorio de sankta Adalberto, verkita je la jaro 1004 per Bruno el Querfurt. Ĉi tie oni diras, ke monaĥo Kristiano, „viro elokventa”, estis unu el la gvidantoj de la delegitaro, kiun la Ĉehoj (proksimume en la jaro 992) sendis Romon por revenigi sanktan Adalberton el roma monaĥejo sur episkopan tronseĝon de Prago kaj samtempe, ke Kristiano estis frato de la princo de la patrujo de Adalberto. Tio estus malfacile klarigebla alie, ol ke Kristiano estas frato de Boleslav II-a kaj do per naskiĝo Přemyslido kaj kune almenaŭ laŭ la aserto de Kosmas filo de murdinto de sankta Venceslao, Boleslav I-a. La cirkonstanco, ke li konsekvence estus priskribinta la krimon de la propra patro, ke li estus rakontinta, kiel sia malfeliĉa patro murdis lian sanktan onklon, efikis depost komenco kontraŭ lia verkaĵo kaj laŭtiĝis plenforte jam en kontraŭdiraĵoj de Dobner. Kontraŭ tio mi defendis ĉiam la eblecon, ke al mezepoka monaĥo, kiu sciis nuligi en si ĉion, kio ligis lin al ĉi tiu mondo, ne estus malfacile surpreni similan taskon. Kune mi montradis la eblecon, ke „laŭsanga frato” de Bruno povas signifi eĉ kuzon, aŭ ke Boleslav II-a ne estis filo de Boleslav I-a, kio estas verŝajna (genealogia arbo estas ĉi tie subtenata nur per aŭtoritato de Kosmas, sed ĉi tiu pruviĝas por ĉeĥa historio de la 10-a jarcento tute nesufiĉa). Mi mencias eĉ tion, kial Kristiano, kiu tamen en du lokoj de la antaŭparolo rememorigas sian parencecon kun sankta Adalberto, ne estus aludinta tion, ke sankta Venceslao estis lia onklo. Hodiaŭ, malproksime de lukton pri Kristiano el jaroj 1903-1906, mi opinias la eventualaĵon, ke Kristiano estis filo de fratomurdinto (la saman eventualaĵon, kiun elkombinis baze de Bruno eĉ Kosmas por krei personon de fabela Strachkvas - signif. Terurfesteno), malmultege verŝajna. Mi hipotezas, ke Kristiano, se li vere devenis el gento de Přemysl, estis nur kuzo de Boleslav III-a, aŭ ke Boleslav II-a ne estis filo de Boleslav I-a. Estus pripensebla eĉ klarigo, ke Kristiano estis frato de princo Slavník kaj onklo de Adalberto, do laŭvorte tiel, kiel tio estas skribita en la antaŭparolo (nepos carissime) - certe okulfrapas, ke Bruno, al kiu tamen devis esti la nomo Boleslav II-a pli konata kaj pli ordinara ol la nomo de Slavník, ne nomas Boleslavon frato de Kristiano per plena nomo difinite. Bruno transprenis laŭ ĉio sian frazon pri frato de landa princo el la legendo pri sankta Adalberto verkita per Kanapario en Italujo pli frue antaŭ multe da jaroj - mi opinias, ke la ebleco, ke Kanapario konfuzis la princon Slavník kun Boleslav, estas enkalkulebla. Malmultvorte: videblas, ke el la embaraso gvidas iom da eliroj; la ĉefaĵo restas, ke persono de monaĥo Kristiano estas al ni fidinde pruvita ĵus en la tempo de sankta Adalberto nome kiel viro de konfido de Adalberto kaj ke estas al ni nerektvoje per Kanapario eĉ Bruno jesigita tio, kion asertas Kristiano en sia antaŭparolo, ke li estante parenco de Adalberto estis de princa deveno. La finskribon de la Kristiana legendo indas plej trafe lokigi en la jarojn 992-994 post reveno de Adalberto el Romo; Adalberto eble alportis el Italujo eĉ la legendon de Gumpoldo kaj malfacile toleranta ĝian nesufiĉecon ordonis al Kristiano verki novan kaj laŭveran vivhistorion.

(Daŭrigo estas en Dio Benu 26-2-1997)

al la indekso


 NIGRA MADONO

1. Estas loko sur la tero, / kien ni pilgrimas plu, / kie reginas Maria / kun tranĉitaj vundoj du. / La rigardo tiel trista / kvazaŭ peti volus Ŝi, / ke subiĝu ni plenfide al Patrin´. / Madono, Nigra Madono, / mi estas via infan´, / permesu, Nigra Madono, / restadi sub via man´.

2. En la brakoj de l´ Patrino / kvietiĝos nia kor´, / ĉar por sia infanaro / Ŝi radias per la bon´ . / Kaj prizorgas nin patrine, / se oferas koron ni, / ripetante ofte, ĝoje vortojn ĉi: / Madono, Nigra Madono ...
3. Nin ĉirkaŭas maltrankvilo, / kien do rifuĝu hom´? / Do ni iru al Patrino, / ŝia koro pacodom´. / Ni petegas Vin, Maria, / ekrigardu al infan´, / aŭskultante nian preĝon en la kant´ : / Madono, Nigra Madono ...

al la indekso


 DE ĈIE AL TOGOVILLE

En urbeto Togoville (de kies nomo devenas laŭ historio la nomo de nia lando Togo), okazis de la 6-a ĝis la 10-a de novembro 1996 pilgrimo de la katolikoj sekve kun la rozaria ceremonio, kiu daŭris dum la tuta monato oktobro.

Tiu aranĝo tie ekestis antaŭ 23 jaroj. Ĉi-jare amasiĝis kvar mil gekristanoj venintaj el diversaj paroĥoj de diocezo Aneho. Ilin akceptis preĝejo de Sankta Virgulino Maria Togotonuto (tio signifas "loĝanta ĉe la bordo de la lago Togo"). La pilgrimantoj atingis diversmaniere la sanktejon. Kelkaj transveturis lagon perpiroge, aliaj aŭ biciklis aŭ estis veturigitaj laŭ granda neasfaltita strato. La ceteraj, kiuj prefere piediris ĝis la alvenloko, kune preĝis, legis la Biblio-partojn, poste kantis adorante kaj laŭdante Dion kaj honorante la Sanktan Virgulinon Maria.

La ceremonio efektiviĝis laŭ tri gravaj temoj: 1) La tago de la Plejsankta Sakramento, 2) La tago de la Sankta Kruco, 3) La tago de la Sankta Virgulino Maria.

Ĵaŭde, la 6-an de novembro okazis en la pilgrimejo pentofaroj, ankaŭ ekspozicio kaj adorado antaŭ la Plejsankta Sakramento. Tio daŭris ĝis venonta tago, dum kiu okazis beno kaj oleumo de malsanaj gefideluloj, poste oni krucvojumis. Sabate ĉeestis amaso da pilgrimantoj. Ili pekkonfesis, pentofaris ĝis posttagmezo, dum kiu okazis procesio kun Ikono de Sankta Virgulino Maria. Ĉie svarmis homoj dum la granda procesio okazinta tra la urbeto; eĥis himnoj kaj sloganoj honore al Virgulino Maria el la buŝoj de la procesiantoj (inkluzive de sacerdotoj kaj ĉeestanta diocezestro - la episkopo). Tiu ĉi ceremonio kulminis per surtronigo de la statuo de la Sankta Maria apud la eksterpreĝeja altaro.

Mallonga paŭzo disigis tiun ceremonion disde la pontifika Sankta Meso, celebrita je la 16-a horo fare de la episkopo Paul Jean Marie Dom Dossavi. Poste ekde la 20-a vespera horo ĝis la 6-a horo de sekva dimanĉa mateno estis celebritaj pluaj Sanktaj Mesoj. Lastan Meson kuncelebris Di-servantoj kune kun la dioceza episkopo.

Dum tiuj Di-servoj la pilgrimantoj estis instigitaj imiti konduton de la Virgulino Sankta Maria kadre de sia kristana religio. Okazis ankaŭ petoj, ke la Sinjorino de la Sankta Rozario preĝu favore intence de ĉiuj ĉe Kristo, ŝia Filo.

Post fino de la Sankta Meso ĉirkaŭ la 9-a horo la episkopo benis la ĉeestantojn, iliajn devotaĵojn (religiajn librojn, krucojn, rozariojn, bildojn, statuetojn, ktp.) kaj ĉerpitan akvon en la vazoj. Per tio estis la pilgrimo fermita.

Por DIO BENU sendis frato Kokou Sagbadjelou el Togolando.

Tre koran dankon, frato Kokou, por via interesa artikolo, kiu iomete alproksimigis al ni fragmenton el eklezia vivo de Togolando. Mi kaj certe ankaŭ ceteraj legantoj de DIO BENU esperas, ke sur la paĝoj de tiu ĉi gazeto aperos pluraj artikoloj pri via lando, religia aktivado kaj aktivadoj de la katolikaj esperantistoj. Ni eŭropanoj apenaŭ scias, ke Togolando ekzistas sur afrika kontinento, sed nenion plu ni ĝenerale scias pri via lando (kion signifas la vorto "Togo"?). Volonte ni en DIO BENU publikigos pluajn viajn kontribuaĵojn, se eble ankaŭ kun fotaĵoj aŭ bildetoj ilustrantaj la vivon en via malproksima lando. Koregan antaŭdankon!

Miloslav Šváček

al la indekso


 LA EKLEZIO EN LITOVIO JUBILEAS

La antaŭneloge pasinta jaro por la Eklezio en Litovio estis vere riĉa je jubileoj. Antaŭ 70 jaroj, en la jaro 1926 per klopodoj de beata Jurgis Matulaitis, tiama episkopo de Vilniusa diocezo, kiu apartenis al Pollando, la Papo Pio la XI-a fondis memstaran eklezian provincon en Litovio. Ĝis tiam ekzistis du diocezoj: diocezo de Vilnius kaj diocezo de Telŝiai (Telŝej) aŭ Samogitia diocezo. Laŭ nova ordigo la litova eklezia provinco havas ĉefdiocezon de Kaŭnas kaj diocezojn de Kaiŝiadorys (Kajŝedoris), Paneveżys (Paneveĵis), Telŝiai kaj Vilkaviŝkis. Do la jaro 1996 estis ankaŭ jubilea jaro por tiuj diocezoj.

Sed la jaro 1996 estas ankaŭ grava jubilea jaro por tri niaj episkopoj; du el ili festis sian 70-jariĝon kaj unu 60-jariĝon. Aŭguste jubileis la episkopo de Vilkaviŝkis Juozas Żemaitis (Ĵemajtis), septembre la episkopo de Telŝai Antanas Vaiĉius (Vajĉus) kaj novembre episkopo de Paneveżys Juozas Preikŝas (Prejkŝas). Episkopo de Kaiŝiadorys Juozas Matulaitis en monato marto festis sian 60-jariĝon.

La episkopo Preikŝas dum gimnaziaj jaroj lernis Esperanton; nuntempe li ne praktikas ĝin, sed ĉiam li interesatas pri IKUE-aferoj kaj protektas nian agadon. Paroĥestro de preĝejo de sanktaj apostoloj Petro kaj Paŭlo en Paneveżys, Monsinjoro Jonas Juodelis, krom multaj aliaj fremdaj lingvoj posedas ankaŭ Esperanton. Li ĉiam aktive partoprenas en nia agado kaj en diversaj aranĝoj. Dio benu ilin ĉiujn!

Vladislavas Vrŝila, prezid. de Litova IKUE filio.

al la indekso


 RICEVITAJ KRISTNASKAJ BONDEZIROJ

Okaze de Kristnasko kaj Novjaro venis multaj bondeziroj de enlandaj kaj eksterlandaj IKUE-anoj, geamikoj kaj legantoj de DIO BENU. Ĉar mi ne povas al ĉiuj bondezirantoj aparte danki, bv. do tiuvoje akcepti miajn tre korajn dankojn, precipe ankaŭ por preĝaj subtenoj. Specialajn dankojn mi esprimas al Mons. D-ro Georgo Jakubinyi - Ĉefepiskopo de Alba Iulia en Rumanio kaj al Mons. D-ro Karlo Otčenášek - Episkopo de Hradec Králové, Ĉeĥio, ankaŭ pro la benoj por niaj aktivadoj. Patro Episkopo Karlo fmas siajn bondezirojn per jenaj vortoj: "Mi deziras al vi ĉiuj tiun profundan internan ĝojon, kiu fontas el la plej intima kuniĝo kun tiu, kiu naskiĝis malriĉa, por ke Li nin ĉiujn riĉigu. Ke nin ŝirmu ankaŭ nia Patrino Virgulino Maria kaj ankaŭ sankta Protektanto Jozefo!".

Miloslav Šváček

al la indekso


 BONDEZIROJ DE ĈEFEPISKOPO GEORGO

Dr. Jakubinyi Gyorgy-archiepiscopus
+! Alba Iulia, la 23.12.1996

Tre estimata Sinjoro,
ricevinte la 4(24)-an numeron de DIO BENU, mi gratulas la enhavon tiel riĉan kaj vere kristanan.

JESU-INFANO benu vin kaj la samideanojn ankaŭ en la nova jaro!

En kristnaska fratamo via + Jakubinyi – ĉefepiskopo

Koran dankon al nia esperantista frato - Ĉefepiskopo Georgo, por liaj bondeziroj kaj apostolaj benoj, per kiuj li subtenas niajn aktivadojn. Dio benu lin en lia tre grava kaj malfacila paŝtista aktivado. Ni elpetu por li kaj por ĉiuj episkopoj kaj sacerdotoj amon al Dio kaj Dipatrino V. Maria kaj fidelecon al la Eklezio kaj la Papo.

Sinjoro Jesuo, bona paŝtisto de via Eklezio, ni petas Vin, helpadu al la episkopoj, por ke ili Vin inter ni ĉiam digne reprezentu. Por ke ilia fervoreco entuziasmigu nin, por ke nin ilia agado kuraĝigu, ilia amo edifu, ilia pacienceco fortigu. Ili gvidu nin per via instruo. Ili sanktigu nin, por ke ni estu popolo sankta kaj servu al Dio senriproĉe en spirito kaj vero. Konservu ĉiujn episkopojn en unueco de kredo, en reciproka harmonio, en devoteco al Episkopo de Romo. Sendu al ili konsciencajn konsilantojn kaj komplezemajn helpantojn el vicoj de sacerdotoj kaj laikuloj. Por ke ĉiuj, kunigitaj ĉirkaŭ siaj episkopoj surtere povu, Sinjoro, kun Vi ĝoji enĉiele.

al la indekso


 RENKONTIĜO EN CARITAS EN OLOMOUC, ĈEĤIO

En Pli Alta Faka Sociala Lernejo Caritas en Olomouc (vidu artikolon en D.B. 4/96 paĝo 106) okazis la 18-an de decembro antaŭkristnaska renkontiĝo de la katolikaj esperantistoj kun partoprenantoj de la Esperanta kurso ekzistanta en tiu lernejo. Bedaŭrinde, la alia specifa devo permesis nur al duona nombro de la kursanoj ĉeesti la renkontiĝon. Sed spite de tio la renkontiĝo estis agrabla. Partoprenis ĝin krom lernejdirektoro frato inĝ. Jan Návrat lia sekretario frato Pavel Brada kaj kursgvidantino fratino Bohuslava Pelclova, ankaŭ vicprezid. de IKUE kaj prezid. de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio frato Miloslav Šváček, prezid. de E-Rondeto en Olomouc frato D-ro Stanislav Mohapl kaj estrarano de la rondeto Zdeněk Paly.

La ĉeestantaj kursanoj bonvenigis nin per Esperanta kanto. Post alparolo fare de frato Miloslav estis tralegita kuraĝiga letero de prezidanto de la Ĉeĥa EsperantoAsocio inĝ. Vlastimil Kočvara kaj letero de frato Bogusław Sobol el Pollando. Estis ankaŭ menciitaj gravaj IKUE-aranĝoj de la jaro 1997 - la jubilea 50-a IKUE-Kongreso en Romo - Rimini kaj la 16-a IKUE-Tendaro en Sebranice, kiun la kursanoj deziras partopreni. Dum la renkontiĝo okazis ankaŭ komuna fotografado kaj ne mankis amika toasto je sukceso de la kursanoj . Fine de la renkontiĝo estis kantita kanto el lasta numero de DIO BENU "Milda nokt´, sankta nokt´" .

Per kristnaskaj kaj novjaraj bondeziroj finiĝis la renkontiĝo kun espero, ke ĝi ne estis la lasta tiuloke en la lernejo de Caritas, kie ekzistas favoraj kondiĉoj por Esperanto kaj IKUE-aktivadoj.

En la eklezia lernejo Caritas en Olomouc studas studentoj, kiuj jam estas post maturekzameno. La gekursanoj serĉas korespondkontaktojn kun fremdlandaj junaj geesperantistoj. Olomouc estas post ĉefurbo Praha dua la plej riĉa urbo je historiaj vidindaĵoj en Ĉeĥa Respubliko (kie jare 1995 okazis la 48-a IKUE-Kongreso). Jen la adreso: CARITAS, Esperanto-kurso, Křížkovského 6, 771 11 Olomouc, Ĉeĥio.

Forte sidas, kiu Dion fidas. Kiu sian langon katenas, tiun Dio benas. Preĝo, sed ne krio, atingas tronon de Dio. Dio kompatas ĉiun pentanton. Dion fidu, sed senfare ne sidu. Kiun Dio amas, tiun Li provas.

al la indekso


 KONGRESAJ RESONOJ

Post 81-a Universala Kongreso en Prago gastigis Tábor 72 ĉeestantojn de Internacia Ligo de Esperantaj Instruistoj (ILEI). Interesiĝante ili rigardosekvis riĉan programon, tial ne restis multe da tempo por konatigi ilin kun historiaĵoj de la urbo, fondita en la jaro 1420.

Sinjorinon Masako Tahira mi ekkonis en Prago kaj mi ĝoje konstatis, ke ŝi ankaŭ veturos al Tábora konferenco. Mi promesis konatigi ŝin kun mia edzino, kion mi konklude efektivigis. Tiun eblecon viziti familian rondon tiel malproksime de sia propra hejmo bonvenigis ankoraŭ pluaj ĉeestantoj . Do malfrue vespere mi veturigis per mia aŭto kvin novajn geamikojn. Ĉar mia aŭto povas veturigi entute nur kvin personojn, okazis do problemo kun polico. Mi do montris al ili noktan historian urbocentron kaj poste ni vizitis nian hejmon.

En mia domo ni bonvenigis s-inon Masako Tahira el Japanio, sinjorojn Victoro Nto-Nto el Kamerunio, Ampomah Badufrimpong el Ganao, Fildalao Henriel el Madagaskaro kaj Kokou Sagbadjelou el Togolando. Mi nur bedaŭris, ke mia nepo Miĥal jam dormis kaj tial li ne povis konatiĝi kun tiu mikskolora amikeca societo. Mia edzino, kvankam nekoninte Esperanton, kun mia helpo vigle komunikis kun ili - kaj ĝis nun ŝi vigle rememoras tiujn junajn studentojn kaj instruistojn. Dum agrabla amika atmosfero ni subite konstatis, ke jam estas profunda nokta tempo; tiel nekredinde rapide la tempo pasis.

Venonttage kelkaj el ili veturis al Brno, akompanataj de s-ano Hršel. Sed amiko Viktoro Nto-Nto el Kamerunio havis unu tagon ne plu validan pasporton. Laŭ konsilo de praga ofico sufiĉas tion plilongigi en Tábor. Ankaŭ monsumo por plua dusemajna restado en Brno estis nesufiĉa, ĉar certan monsumon dumvojaĝe forŝtelis al li nigeriaj soldatoj. Minacis ordono pri tuja elmigro kaj alta monpuno. Post longa traktado ni sukcesis konvinki la oficistojn pri honesteco de niaj petpostuloj . Kortuŝita Viktoro el afrika kontinento povis daŭrigi interrompitan ekkonadon de nia lando danke al amikeco, kiu ekzistas inter esperantistoj de la tuta mondo.

D-ro František Rytíř

al la indekso


 "NOVA URBO"

estas esperantlingva novaĵletero de Fokolar-Movado. Esperantistoj, kiuj interesatas pri tiu movado kaj deziras ricevadi "Vorton de la Vivo", skribu al: "Nova Urbo", 2 LeMoyne Place, Hamilton, Ont. L8J 1C1, Kanado.

Episkopoj - amikoj de Fokolaro. Al Romo venis 80 episkopoj el 36 landoj por partopreni en speciala renkontiĝo de Fokolar-Movado kun Johano Paŭlo la 2-a. Inter ili estis 6 kardinaloj: M. Vlk el Prago (esperantisto), Bernardin el Usono, Poupard el Francio, Gantin kaj Arinze el Vatikano, Rossi el Roma Kurio, kaj Macharski el Krakovo. Ili ĉiuj tre favoras Fokolaro-Movadon kaj partoprenas regule en ĝiaj renkontiĝoj. Hodiaŭ la Fokolar-Movado havas ĉ. 2 milionojn da membroj kaj diversreligiaj simpatiuloj en 180 landoj. (Transprenita el Nova Urbo 2/96.)

al la indekso


 INSTIGAJ VORTOJ DE LA PREZIDANTINO DE IKUEJ

Karaj junaj gefratoj, ĉu vi jam faras planojn pri via feriado ĉi-somere? Kvankam ni devas ĉiutage surmetadi varmajn mantelojn antaŭ foriro en la lernejon aŭ laborejon, kvankam laŭ vetero ŝajnas la somero esti ankoraŭ ripozanta multegajn mejlojn for de ni, tamen jam venis tempo por decidiĝi, kiel kaj kie ni pasigos la someron.

IKUE-familio ĉi jare vin invitas al du aranĝoj: al KET (IKUE-Tendaro) kaj al la jubilea 50-a IKUE-Kongreso. Pri KET (Katolika E-Tendaro) mi espereble ne bezonas multe skribi. Multaj el vi jam havas proprajn spertojn pri la restado en tiu tendaro, pri la gaja kaj agrabla atmosfero reganta en ĝi, pri la tagoj travivitaj en la komunumo de junaj katolikoj. Kaj se vi ankoraŭ ne havis eblecon partopreni la tendaron, vi jam certe multe aŭdis aŭ legis pri ĝi. Tial mi esperas, ke kun multaj el vi mi ankaŭ ĉi-somere travivos belegajn tagojn en KET. La informojn pri ĝi kaj la aliĝilojn vi trovis almetitajn al tiu ĉi n-ro de D.B.

Hodiaŭ mi volas turni vian atenton al la alproksimiĝanta IKUE-Kongreso en Romo kaj Rimini. Dum lastaj monatoj vi havis eblecon sur la paĝoj de DIO BENU kaj ESPERO KATOLIKA legi multajn informojn pri la kongreso. Antaŭ ni malfermiĝas unika ebleco viziti la "eternan urbon", konatiĝi kun ĝi, partopreni aŭdiencon de la Sankta Patro, per propraj oreloj aŭdi ion pri la agado de la centra oficejo de IKUE kaj de alilandaj sekcioj, kaj kontribui al la programo de la kongreso. Permesu al mi substreki la lastan punkton, kontribui al la programo.

Mi ĝojos renkontiĝi kun vi en la kunveno de IKUEJ enkadre de la kongreso, kie ni traktos pri niaj propraj aferoj. Bonvenigindaj estos ankaŭ kontribuoj al la kultura programo. Tiucele mi petas ĉiujn, kiuj decidiĝos plenigi la kongresan aliĝilon, sendu al mi informon pri tio, krome mi ĝojatendos viajn ideojn pri nia kongresa programo.

Viajn leterojn sendu al mia jena adreso: Anna Němcová, Zvolenská 5, SK-01008 Žilina, Slovakio.

al la indekso


 6-A MEZ-EŬROPA JUNULARA KONFERENCO EN VIENO

de la 7-a ĝis la 10-a de novembro 1996

Mi kun granda ĝojo akceptis proponon de prezidantino de Ĉeĥa Esperanto-Junularo (ĈEJ) f-ino Blanka Gruntova por partopreno de la konferenco en Vieno. Ĝin organizis Aŭstria Esperanto-Junularo. Ni loĝis kaj konferencis en junulara gasthejmo, kiu troviĝas en Friedrich Engels-placo (tiu ĉi nomo en DIO BENU verŝajne ĝis nun ne aperis, ĉu ne?). Mi supozis, ke mi partoprenos similan renkontiĝon, kiel estas la niaj (de IKUEJ), kun babilado kaj amuzado, sed mi tuj konvinkiĝis, ke mi eraris. Dum ĉiuj tagoj la partoprenantoj vere konferencis kaj parolis pri problemoj kaj estontaj aranĝoj de M.E.J.

Nur vendrede vespere ni promenis en Vieno. Ni vizitis Esperantan Muzeon, kie troviĝas multaj interesaj esperantaĵoj, inter ili ankaŭ malnovaj dokumentoj montrantaj la malfacilan vivon de esperantistoj en rusaj koncentrejoj aŭ letero de proksima kunlaboranto de Tolstoj, ktp.

Finfine mi povas diri, ke tiuj ĉi tagoj estis por mi utilaj kaj interesaj, ĉar mi vidis, kiel laboras estroj de landaj sekcioj de M.E.J.

Dumvoje ni priparolis kun Blanka aferojn de ĈEJ kaj IKUEJ. Estus bone disvolvi pli viglan kunlaboron inter tiuj du junularaj E-organizaĵoj kaj ekkoni ĉiujn enlandajn junajn esperantistojn. Tiucele ni planas informi nin reciproke pri aranĝoj kaj aktivadoj de ambaŭ organizaĵoj. Mi esperas ekkoni kelkajn novajn gesamideanojn eble jam dum planata printempa renkontiĝo en Prago. La prezidantino de ĈEJ volonte bonvenigos kontaktojn de E-gejunuloj. Jen ŝia adreso: Blanka Gruntová, Vítězná 95, CZ-784 01 Červenka.

Pavel Brada

al la indekso


 ESTIS TIO BELA KAJ AGRABLA RENKONTIĜO

Invitite de Anjo kaj Roberto, ni en pasinta septembro venis al Žilina por partopreni la renkontiĝon de IKUEJ. Ni ĝojatendis renkontiĝon kun geamikoj kaj agrablan atmosferon, kiu ĉiam regas dum tiuj renkontiĝoj.

Vendrede okazis programo, kiun preparis Anjo kaj Roberto. Sabate ni vizitis montaron Malalta Fatra. Eĉ iom pluveta vetero ne kapablis interrompi bonan humoron, kiu tie regis. Promeno en la montara aŭtuna naturo estis kvazaŭ balzamo por la animo.

Vespere okazis tre interesa prelego de dominikana pastro Valentin pri ekumenismo. Dimanĉe post Sankta Meso ni trarigardis centron de la urbo, sed baldaŭ maturiĝis tempo por forveturo. Por belegaj travivaĵoj dum tiu Esperanta renkontiĝo kaj por oferema gastigado de la tuta familio de Němec kaj de Janka Kostolná, kiu disponigis al ni afable tranokton, ni tre kore dankas kaj ĝojatendas pluan renkontiĝon.

Marie Vališová kaj Jitka Hallová

al la indekso


 RENKONTIĜO DE JUNULARO EN PRAHA-KUNRATICE

Ĝi okazos en la tagoj de la 7-a ĝis la 9-a de marto 1997. Aranĝos ĝin: Internacia Katolika Unuiĝo de Esperantista Junularo (IKUEJ) en junulara paroĥa domo "Nazaret". Venos gejunuloj ankaŭ el Slovakio kaj Germanio. Sian ĉeeston planas ankaŭ spirita konsilanto de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio, sac. Savio. Spirite ĉeestu ankaŭ ni ĉiuj, kiuj havas konstante junan koron; preĝe ni akompanu kaj apogu la IKUE-junularon. Dio benu IKUEJ-aktivadojn!

al la indekso


 PERESZTEG ESTAS VILAĜO EN HUNGARIO

Ĝi estas ordinara vilaĝo kun preĝejo, kiel centoj da aliaj vilaĝoj en Hungario. Vivas tie 1400 loĝantoj, el ili 200 apartenas al vilaĝparto, kiu havas propran preĝejeton. Sed por ni, katolikaj esperantistoj, Pereszteg estas interesa precipe tiukaze, ke en ĝi loĝas ofereme aktivanta vicprezidanto de IKUE - sacerdoto Lajos Kóbor. Multaj katolikaj kaj alikonfesiaj kristanoj en la mondo lin konas. En Ĉeĥio pastro Ludoviko (Lajos) estas konata precipe pro lia ĉiujara partoprenado de la IKUE-Tendaro en Sebranice.

Religia vivo en Peresztega paroĥo estas vigla. Kvardek procentoj da enloĝantoj ĉeestadas la dimanĉajn Sanktajn Mesojn; el ili kvardek procentoj komuniiĝas. La najbara vilaĝo Nagylosz havanta 700 loĝantojn ankaŭ apartenas al animzorga servo de pastro Lajos. Tie la religia situacio estas simila. En ambaŭ vilaĝoj pastro Lajos mem instruas religion ĉiusemajne al 161 gelernantoj en 12 klasoj.

Komence de pasintjara aŭgusto vizitis Pereszteg frato Láďa Mlejnek, kiu kvarfoje en preĝejoj de la paroĥo pere de Esperanto rakontis vivhistorion pri sia mirakla transvivo (legu ĝin en D.B., n-ro 2/92).

Al frato Lajos ni deziru benojn de Dio por lia sacerdota animzorgado en religie vigla paroĥo de Pereszteg.

Ladislav Mlejnek

al la indekso


 2-A EŬROPA EKUMENA KUNVENO EN GRAZ, AŬSTRIO

En la tagoj de la 23-a ĝis la 29-a de junio 1997 okazos en Graz la 2-a Eŭropa Ekumena Kunveno. En la 1-a E.E.K. okazinta en Basel jare 1989 ne povis partopreni multaj kristanoj el tiamaj socialismaj landoj. Tial tiu ĉi Kunveno en Graz estas post reformacio la unua renkontiĝo de ĉiuj kristanoj el ĉiuj eŭropaj landoj. La Kunvenon organizas Konsilio de Eŭropaj Eiskopoj sub prezido de Kardinalo Miloslav Vlk kune kun Konsilio de Eŭropaj Eklezioj.

Kadre de la 2-a E.E.K. en Graz kunvenos ankaŭ reprezentantoj de kristanaj esperantistoj el kelkaj eŭropaj landoj. La kunvenon organizas Ekumena Komisiono de IKUE kaj KELI. Okazos ĉiutagaj S. Mesoj kaj Ekumenaj Diservoj, funkcios Esperanto-stando, oni ofertos interpret-servon inter la lingvoj reprezentitaj en esperantista grupo, ktp.

Per preĝoj al Sankta Spirito ni elpetadu multajn spiritajn fruktojn al la 2-a E.E.K., kies rezultoj kontribuos al baldaŭa unuiĝo de la kristanoj.

al la indekso


 JUNULARA EKUMENA ESPERANTO-TENDARO (JET 97)

Ĝi okazos de la 11-a ĝis la 18-a de aŭgusto en Spechtloch, Unterkirnach apud Villingen-Schwenningen, Nigra Arbaro, Sud-Germanujo. Aliĝ-adreso: Maria Schiffer, Wilstorstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen.

al la indekso


 NI PERFEKTIGU NIAN LINGVAN NIVELON

NI EKZERCU LA LINGVON 9

Ĝustan solvon de la antaŭa ekzerco (8-a) sendis Pavol Petrík el Pečovská Nová Ves (Slovakio), D-ro Vladimír Michal el Sokolov kaj Marta Lorková el Brno.

Jen la solvo:

konkuri = závodit, soutěžit, ne konkurovat (= konkurenci); regalo = pohoštění, ne regal (= bretaro);
ĉeko = šek, ne Čech (= ĉeĥo); kordo = struna, ne kord (= spado);
medio = prostředí, ne medium (= mediumo); turo = věž, ne túra (= piedira ekskurso);
moŝto = blahorodí, zdvoř. titul, ne mošt ( = mosto); mordi = kousat, ne mordovat, vraždit (= murdi); devizo = heslo, ne deviza (= valuto);
kapro = kozel; ne kapr (= karpo);
trupo = oddíl, skupina, ne trup (= trunko, torso); sako = pytel, vak, ne sako ( = jako);
salo = sůl, ne sál (= salonego, ĉambrego); lupo = vlk, ne lupa (= lupeo);
humoro = nálada, tekutina v těle, ne humor (= humuro, bonhumoro).

D-ro Michal aldonis pluajn trompaspektajn vortojn: brako, afero, kilo, kameno, kolo, fandi, kanaro, sameco, stara.

Nova temo estas pri la problemo de la gramatika nombro de kelkaj vortoj.

En Esperanto kompare kun la ĉeha estas kelkaj diferencoj inter la signifoj de vortoj en singularo (= jednotné číslo) kaj pluralo (= množné číslo). Temas ekzemple pri la vortoj, kiuj en la ĉeĥa nomiĝas "pomnožná" (pluralformaj). Ekz. la ĉeĥa "kalhoty" (pantalono) signifas unu pecon de ĉi vesto, kvankam ĝi havas pluralan formon. La ĉeĥa "kalhoty" signifas samtempe du aŭ-pli da tiaĵoj, do ĝi estas la formo singulara kaj plurala samtempe, kio cetere aperas ĉe pluraj ĉeĥaj vortoj. Sed en Esperanto oni devas severe diferencigi, ĉu temas pri unu ekzemplero (pantalono) aŭ pli ol unu ekzemplero (pantalonoj).

Al pluaj problemaj vortoj kompare kun la ĉeĥa apartenas ekzemple la vorto "meblo". En Esperanto ĝi signifas unu pecon de iu ajn ekipaĵo de ĉambro. Se mi parolas pri du aŭ pli da pecoj, mi devas uzi pluralon "mebloj". Do: tablo estas meblo, tablo kaj seĝoj estas mebloj.

Iom diferenca kompare kun la ĉeĥa estas laŭ gramatika nombro la vorto "mono" (peníze). "Mono" (en singularo) en Esperanto signifas ĝenerale kiun ajn monon sen konsidero al ĝia sumo. Plu ĝi signifas monunuon de iu ŝtato. En la ĉeĥa la singularo "peníz" signifas iun etvaloran monaĵon, do Esperante "monero". La Esperanta plurala formo "monoj" signifas du aŭ pluraj monunuoj de ŝtatoj: kronoj, dolaroj, markoj, ks.

En Esperanto ekzistas vortoj, kiuj havas preskaŭ ĉiam la pluralan formon, kvankam ili signifas unu ekzempleron de la aĵo. Temas precipe pri paraj aĵoj, kiuj formas unu sisteman tutaĵon. Ilia singulara formo signifas unu el la du aliaj konsistaĵoj. Ekzemple: okulvitroj, pulmoj.

Ni devas respekti diferencojn inter la ĉeĥa kaj Esperanto sur la kampo de singularo kaj pluralo. Tiujn ĉi diferencojn ni ensorbas plej perfekte per ofta legado de diversaj Esperantaj tekstoj, precipe beletraj.

Elprovu nun vian komprenon de la pritraktita temo per ĉi suba ekzerco:

9-a ekzerco: Taduku en Esperanton!

Ve středu máme prázdniny. O prázdninách jsme byli u moře. Výkladní skříně byly plné zboží. Na tohle zboží je sleva. Zelenina je zdravá. Mrkev je kořenová zelenina. Tyhle hodiny už nemá cenu spravovat. Hodiny se tam dají koupit poměrně levně. Peníze nejsou všechno. Jaké peníze budeme potřebovat na zájezd do zapadní Evropy? V pokoji jsou kamna na dřevo. Kamna mohou být na různá paliva. Je nebezpečné, když se lýže z nohy na svahu uvolní. Kup si už lýže s nejmodernějším vázáním.

Se vi volas sendi vian tradukon, uzu la suban adreson. En venonta leciono estos pritraktita la ĝusta traduko.

Josef Cink, 561 61 Červená Voda 121.

al la indekso


 50-A IKUE-KONGRESO EN ROMO KAJ RIMINI 1997

Dum unua aliĝperiodo, t.e. ĝis fino de januaro, aliĝis al partopreno de la jubilea 50-a IKUE-Kongreso en Romo kaj Rimini 37 ĉeĥaj kaj 15 slovakaj IKUE-anoj. Tio signifas, ke la busvojaĝo al la kongreso realiĝos, kvankam por unu aŭtobuso tiu nombro estas tro alta kaj por du aŭtobusoj tre malalta. Espereble la problemo solviĝos per pertrajna vojaĝo de kelkaj aliĝintoj. Plu ekzistas ebleco por aligi sin al partopreno de la jubilea kongreso, sed oni devas elekti alian vojaĝmanieron, ekz. kunvojaĝi kun tiuj, kiuj veturos pertrajne.

al la indekso


 VIVOJ KAJ MARTIRAJ MORTOJ DE SANKTAJ VENCESLAO KAJ LUDMILA

Ilia priskribo aperados poparte kiel almetaĵoj de la nunjaraj n-roj de DIO BENU. Tiu legaĵo estas tre konvena ĝuste en, la jaro de Miljara Jubileo de Sankta Adalberto, ĉar ĝin verkis Kristiano, samtempulo kaj kunulo de la sanktulo.

Dankon al tradukinto D-ro Vaclav Rajlich, al s-ano Miroslav Malovec, kiu afable disponigis tiucele kompostitan tekston kaj al s-ano Miloslav Pastrňák, kiu lingve reviziis ĝin kaj ankaŭ tekstojn de apartaj n-roj de Dio Benu.

al la indekso