Dio Benu numero 22-2/1996

al la arkivo de jarkolektoj 1991-2010

 


 ĜIS SOJLO DE LA TRIA JARMILO

Karaj gefratoj! Nia IKUE-Sekcio enris pluan periodon de sia ekzistado. La 18-an de majo 1996 okazis Konferenco de la sekcio, dum kiu estis elektita sekcia komitato, kiu gvidos aktivadojn de la sekcio ĝis la sojlo de la tria jarmilo. Dum tiu ĉi nova trijara balotperiodo atendas nin diversaj taskoj kaj aktivadoj, per kiuj ni kontribuos al strebadoj de la homaro transpaŝi sojlon de la nova jarmilo, dum kiu regos en la mondo Krista amo. Niaj gejunuloj komencis aktivadojn de nuna jaro per renkontiĝo ĉe Virgulino Maria en la Roko. Estas bone, ke ili tiamaniere startis IKUE-aktivadojn en nia lando. Dio benu al ili kaj al ni ĉiuj!

Pri la konferenco kaj ĝiaj decidoj, pri bela renkontiĝo de la junularo kaj pri ceteraj aktualaĵoj legu sur la paĝoj de tiu ĉi nia gazeto.

Miloslav Šváček

al la indekso


 RENKONTIĜO KAJ KONFERENCO EN ČESKÁ TŘEBOVÁ

Raporto de Prezidanto de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio

Karaj gefratoj!

Fariĝis jam tradicio, ke la konferencoj de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio okazadas en urbo Česká Třebová. Denove do ni kunvenas en tiu gastema urbo danke al niaj oferemaj fratinoj Cilka kaj Zdenka. Tiu ĉi konferenco post refondo de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio estas laŭvice la tria en la sama urbo kaj sur la sama loko. Ni do petu Sanktan Spiriton, ke ĝiaj rezultoj prosperu al la IKUE-movado. Nun ni iomete retrorigardu en la tempon pasintan ekde la lasta konferenco.

La lasta konferenco de nia IKUE-Sekcio okazis la 9-an de oktobro 1993. Ĉiuj el vi certe ankoraŭ bone memoras ĝin. Inter ni estis karaj gastoj el Slovakia IKUE-Sekcio, prezidantino D-rino Magda Šaturová kaj estraranino Mária Tomašovičová. Tiam la konferencon ĉeestis pli multaj membroj de nia sekcio. Jes, diversaj influoj, inter ili financaj problemoj, diversaj malsanoj kaj obstakloj, alispecaj devoj kaj interesoj malhelpas ĉeeston de pli multaj membroj en ĉi tiu grava sekcia evento. Mi povas konstati, ke perdo de intereso pri religiaj kaj ekleziaj aferoj, kiun ni kun doloro ĉie observas, bedaŭrinde influas ankaŭ niajn, iam aktivajn membrojn. Ni ne plendu pri la reala situacio, sed malgraŭ tio, kaj ĝuste pro tio, ni plu aktivadu, ĉar certe valoras konservi persistemon en strebadoj pri atingo de belaj celoj. Ni do ĉerpu kuraĝon kaj fervoron ĉe tiom multaj vivmodeloj, kiujn disponigas al ni Eklezio, kaj ankaŭ ĉe multaj pioniroj de la IKUE-movado. En ĉiu tempo kaj en ĉiu situacio ja ekzistas ebleco strebadi pri atingo de belaj idealoj, kiujn disponigas al ni kristanismo kaj nia IKUE-movado.

Karaj gefratoj, kio grava okazis en nia enlanda IKUE-movado de post la lasta konferenco, okazinta sabate la 9-an de oktobro 1993?

Du tagojn post la konferenco, la 11-an de oktobro, Ĉeĥa Episkopara Konferenco agnoskis nian sekcion kiel laikan eklezian organizaĵon.

Novembre 1993 okazis bela regiona renkontiĝo de la katolikaj esperantistoj en Písek.

La 18-an de majo 1994 Ĉefepiskopo de Prago Mons. Miloslav Vlk akceptis aŭdience en Prago komitatanojn de la sekcio, kiuj gratulis al li okaze de lia naskiĝ-datreveno.

La 4-an de junio 1994 okazis renkontiĝo de sudbohemiaj esperantistoj en urbo Tábor kun esperantlingva Sankta Meso en pilgrimloko Klokoty; organizis ĝin tieaj niaj membroj.

La 6-an de junio 1994 akceptis aŭdience reprezentantojn de nia sekcio helpepiskopo de Olomouc Mons. Jozefo Hrdlička.

En julio 1994 partoprenis la 11-nombra grupo de niaj sekcianoj la 10-an Ekumenan E-Kongreson en Gostyń en Pollando. Kadre de ĝi okazis la 47-a IKUE-Kongreso. La Ĝenerala Kunveno akceptis nian proponon okazigi la 48-an IKUE-kongreson en nia lando, en urbo Olomouc.

Fine de julio kaj komence de aŭgusto 1994 okazis la 13-a IKUE-Tendaro en Sebranice (4-a). Dum ĝi la tendaron vizitis Patro Episkopo Karlo Otčenášek. Fine de pontifika S. Meso estis renovigita sinkonsekro de la esperantistoj, de la tendaro, de la sekcio kaj IKUE-movado al Virgulino Maria. La tendaron ankaŭ vizitis helpepiskopo de Hradec Králové Mons. Jozefo Kajnek.

Oktobre 1994, de la 7-a ĝis la 9-a okazis trilanda renkontiĝo de IKUE-anoj en Praha-Kunratice. Dum ĝi celebris la esperantlingvan S. Meson Ĉefepiskopo Mons. Miloslav Vlk.

Kaj oktobre en 1994 okazis trilanda renkontiĝo de la IKUE-junularo en pilgrimloko Dub nad Moravou.

Jaro 1995 estis ne nur grava jaro por nia sekcio, sed fakte por la tuta IKUE-movado. Post 7 jaroj denove okazis aparta IKUE-Kongreso en la tagoj de la 8-a ĝis la 15-a de julio en Olomouc. Pri ĝi ni ĉiuj certe portadas en la menso kaj koro vivajn rememorojn. Temo de la kongreso estis: "La Eklezio, Popolo de Dio, renkonten al la Tria Jarmilo". Mescelebris dum ĝi 4 episkopoj: Kardinalo Miloslav Vlk, Ĉefepiskopo Jan Graubner, Episkopo Giovanni Locatelli el Italio kaj Episkopo Jozefo Hrdlička. Dum ĝi estis oficiale

prezentitaj esperantlingvaj Meslibro kaj Legaĵaro. Kaj dum ĝi Lia Eminenco Kardinalo Miloslav Vlk akceptis rolon de Alta Protektanto de IKUE. Estis tie elektita nova IKUE-Prezidanto kaj la Estraro.

En la tagoj de la 12-a ĝis la 26-a de aŭgusto 1995 okazis la 14-a IKUE-Tendaro en Sebranice (5-a). Ĉefan organizan rolon de tiu tendaro transprenis ĉeĥaj kaj slovakaj IKUE-gejunuloj, kiuj meritas niajn laŭdojn kaj dankemon. La tendaron denove vizitis Episkopo Karlo Otčenášek.

La 30-an de septembro kaj la 1-an de oktobro 1995 okazis en Písek plua bela renkontiĝo de la katolikaj esperantistoj. Esperantlingvan S. Meson celebris sacerdoto Xaver Kobza.

Kaj de la 6-a ĝis la 8-a de oktobro 1995 okazis denove renkontiĝo precipe de gejunuloj en pilgrimloko Dub nad Moravou.

Nunjaran aktivadon komencis IKUE-junularo el Ĉeĥio kaj Slovakio per aprila tritaga pilgrima renkontiĝo ĉe Maria ve Skále apud urbo Odry. Ĉeestis 20 personoj.

Kaj dua grava aranĝo de la nuna jaro estas tiu ĉi tritaga renkontiĝo kun konferenco de nia sekcio en urbo Ĉeská Třebová.

Krom la menciitaj gravaj aktivadoj okazis ankoraŭ multaj diversspecaj aktivadoj kaj agadoj.

Kvarfoje dum la jaro aperadas nia gazeto DIO BENU. Ĝis fino de la jaro 1994 ĝi aperadis kiel komuna gazeto de la Ĉeĥa kaj Slovaka IKUE-Sekcioj. Ekde komenco de la jaro 1995 ĝi plu aperadas kiel gazeto nur de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio, ĉar slovakaj IKUE-anoj decidis eldonadi propran periodaĵon.

La Ĉeĥa IKUE-Sekcio nuntempe havas 214 membrojn, el ili 112 estas abonantoj de Espero Katolika. Bedaŭrinde, ekzistas ankaŭ membroj pasivaj, kiuj pli longe donas neniun signon de intereso pri nia movado.

Kelkaj niaj membroj en la periodo inter niaj konferencoj mortis. En la jaro 1993 mortis frato František Jindra el Česká Třebová - iama sekretario de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio. Samjare mortis fratino Marie Svobodová el Jihlava. En 1995 mortis frato Bohuslav Halata el Metylovice kaj fratino Vlasta Kratěnová el Svitavy. Kaj nunjare mortis 3 fratoj: inĝ. Karel Janouš - aŭtoro de la tekstoj de la matena kaj vespera tendaraj kantoj. Li dum kelkaj jaroj regule kontribuadis al lingva rubriko de DIO BENU. Dua estas sacerdoto Alois Eineigel el Havířov, kiu pasintjare partoprenis la kongreson en Olomouc. La tria estas sacerdoto Dalibor Lounek el Václavice - aŭtoro de tendaraj preĝoj. Pri ĉiuj mortintaj IKUE-anoj ni memoru en la preĝoj, por ke Dio donu al ili ĉielan feliĉon.

Karegaj, mi elkore dankas al ĉiuj ĝisnunaj estraranoj kaj ceteraj aktivuloj, kiuj kun fervoro kaj oferemo partoprenadis nian movadan aktivadon. Mi firme kredas, ke ili konservos favoron kaj fervoron ankaŭ dum pluaj jaroj, antaŭ kiuj staras nia sekcio.

Jes, karaj, mi mencios almenaŭ koncize, kiuj plenumendaj taskoj atendas nin. Kelkaj el vi scias, kiel bonan servon faris propramane fabrikitaj en la jaro 1992 100 ekzempleroj de tendara kompendio. Jam en la jaro 1994 mi konstatis, ke estas necese prilabori kaj eldoni praktikan kompendion de nia sekcio, kiu akompanos nin ĝis sojlo de la tria jarmilo. Mi povas do malkaŝi al vi, ke ĉi tiu 220-paĝa kompendio jam estas kompilita, kompostita kaj dufoje lingve reviziita. Venontsemajne mi la matricojn donos al presisto. Dum pluaj nunjaraj aranĝoj la kompendio jam utile servos al ni.

La 7-an de junio mi pilgrimos (tra Lurdo, Garabandal, La Saletto) al Fatimo. Mi plenumos promeson donitan al Virgulino Maria, ke mi persone venos al Fatimo por Ŝin danki kaj pere de Ŝi al Jesuo pro sukcesoj de la pasintjara kongreso. Mi do tie reprezentos IKUE-movadon por elpeti patrinan helpon kaj ĉerpi novan spiritan energion kaj forton.

Julie, dum la 81-a UK en Prago okazos renkonto de IKUE-anoj kaj oficiala Sankta Meso. Ĉefcelebranto de la Meso estos nia kara Patro Episkopo Karlo Otčenášek. Ni preĝu liaintence, por ke Dio donu al li bonan sanstaton. Se la kongreson ĉeestos almenaŭ unu sacerdoto kapabla mescelebri en Esperanto, okazos ĉiumatene S. Mesoj antaŭ oficiala kongresa programo. Tiurilate mi preparas eldonon de mestekstoj, ĉefaj preĝoj kaj kelkaj kantoj.

Aŭguste nin atendas agrablaj tagoj en 15-a IKUE-Tendaro en Sebranice. Denove vizitos nin kara Patro Episkopo Karlo Otčenášek. La tendaron ankaŭ vizitos Episkopo Jozefo Hrdliĉka. Ankaŭ li tie celebros S. Meson.

Aŭtune verŝajne okazos denove renkontiĝoj en Písek kaj Dub. Pri plano de venontaj aranĝoj ni certe ĉi tie parolos.

Karaj gefratoj! Venontjare okazos jubilea 50-a Kongreso de IKUE en Italio, Rimini - Romo, kun aŭdienco ĉe la Papo. Precizan terminon ni baldaŭ sciigos, sed temas verŝajne pri komencaj tagoj de septembro. Italaj gefratoj kun kontenteco ĉiam rememoras la kongreson en Olomouc. Jam nun ni ekplanu partoprenon de tiu grava jubilea IKUE-Kongreso.

Finante la raporton de la sekcia prezidanto, mi en profundeco de la koro esperas, ke dum hodiaŭa konferenco oni elektos novan prezidanton, kiu portos sukcese nefacilan ŝarĝon de la funkcio ĝis la sojlo de la tria jarmilo. La Sankta Spirito helpu al ni fari ĝustajn decidojn dum la hodiaŭa nia konferencado. Dio nin benu!

al la indekso


 Salutvortoj de la IKUE-Prezidanto D-ro Antonio De SalvO

Al la gefratoj kunvenantaj en Česká Třebová

Tre karaj gefratoj en Kristo kaj Maria, mi deziras sendi salut-vorton al Vi ĉiuj kaj esprimi la dankon, mian personan kaj de la Estraro de IKUE, ĉar Vi konsisistigas unu el la plej fortaj naciaj sekcioj de IKUE. Per la vorto "fortaj" oni ne pensu nur al membro-nombro kaj statistikoj, ĉar ĉi-lastaj ĉiam preteratentas tion, kio devas esti la karakterizo, mi diru, la devizo de la esperantistaj katolikoj: por ni la forto fontas el nia kredo, el nia konvinkita ama kaj efektiva kunuleco de nia Asocio en la katolika Eklezio, el nia deziro respondi al la volo de Dio: "Ke ĉiuj homoj estu savataj kaj ke ili alvenu al la kono de la vero" (1 Tim 2, 4

La Spirito de Dio helpu nin ĉiujn pli kaj pli klare kompreni en ni kaj realigi la volon de Dio. Al tio ĉi ni estas vokataj per nia karakterizo uzi la internacian lingvon. Por ĉi tiu strebado, kiu povus aspekti kolosa por nia movado, ne mankos certe la subteno de nia ĉiela Patrino: kiel la Sankta Spirito, donaco de la Resurektinto, lumigas kaj varmigas sian Eklezion, tiel la amo kompatema de Maria patrine gardu kaj brakumu la tutan kristanaron kaj la mondon senaman.

Nin gvidu ĉi tiuj certecoj ĉiam, samkiel ili gvidis nin en la pasinteco. Nin gvidu ĉi tiuj certecoj aparte en la baldaŭa periodo, kiam staras antaŭ ni tri rendevuoj por prizorgi: plej proksima estas la ĉeesto de la katolikaj esperantistoj dum la Universala Kongreso en Prago, post kiu sekvos la Ekumena Kongreso en

Szombathely, kaj venontjare la planata la IKUE-Kongreso en Rimini kaj Romo. Cele al tiu ĉi jubilea Kongreso ŝajnas al mi tre oportuna kaj imitinda la propono de la kara unua Vic-prezidanto s-ro Miloslav Šváček: plani, kunordigi kaj aranĝi pluraŭtobusan karavanon startantan en Varsovio kaj tra Ĉeĥio, Slovakio kaj Aŭstrio atingi kune la kongresejojn en Rimini kaj Romo.

Kia estos la respondo de la IKUE-anoj? La spertoj de la pasinteco nin puŝas diri, ke ili - pli bone - ni, ankoraŭfoje, fronte al la esperantista realaĵo, en kiu ni elektis ĉeesti kaj aktivi, kaj ankaŭ fronte al ĉiuj aliaj realaĵoj, ni atestos la amon de Dio, per la ĝojo de la gefiloj de Dio.

Karegaj gefratoj, via nuna restado kune, en la nomo de la Sinjoro, certe konsistigas gravan momenton en la vivo de via nacia sekcio, por via persona engaĝiĝo favore al niaj idealoj kaj celoj, kaj por la tuta kara IKUE: mi ne dubas, ke el ĝi fontos gravaj rezultoj kaj novaj fortaj elanoj por daŭrigi laŭ la vojo, kiun ni elektis. Ĉi-cele mi preĝas kaj petas abundajn Diajn gracojn super Vi. Dio benu Vin ĉiujn. Apartan saluton kaj bondeziron ankaŭ flanke de nia IKUE-Ĝenerala Sekretario Carlo kaj de nia IKUE-Eklezia Asistanto Pastro Duilio al ĉiuj Vi, sed precipe al la Pastroj, per kies vigla kaj frata animzorgado la IKUE-anoj fariĝas pli kaj pli atestantoj de Dio kaj de la Eklezio.

Antonio De Salvo

al la indekso


 USNESENÍ (Rezolucio)

konference IKUE-Katolické sekce ČES, konané dne 18.5.1996 v České Třebové.

1. Konference schvaluje:
a) Činnost a rozhodnutí výboru a předsedy v období mezi konferencemi.
b) Hospodaření sekce s prostředky získanými z dobrovolných příspěvků a darů a z pořádaných akcí; vedení účetní agendy předsedou sekce.
c) Organizační řád sekce schválený ČES dne 10.12.1994 a zveřejněný pro členy sekce v DIO BENU č. 1/95.
d) Zajištění právní subjektivity sekce.
e) Rozpočet sekce na r. 1996.
f) Vydávání časopisu DIO BENU čtyřikrát ročně.
g) Výsledky voleb:
předseda: Miloslav Šváček, místopředseda: ing. Jan Kalný;
členové výboru: Cilka Kotyzová, Marta Lorková, Daria Michalová, Pavel Brada, Ladislav Mlejnek, Zdenka Novotná, Jitka Skalická;
revizoři: Jiří Studený, Drahomíra Dudová.

Komise:
ekumenická: Jiří Laube, Jitka Skalická,
táborová: Pavel Brada, Josef Jílek, Josef Flídr,
jazyková a redakční: Miloslav Pastrňák, Miloslav Šváček, Marie Bartovská,

mládežnická: Daria Michalová, Zita Kotíková, Ivo Čečman.

Duchovní vedoucí: P. Savio Dominik Pavel Řičica, O.P.

2. Konference bere na vědomí:
a) Zprávu předsedy o činnosti sekce v období mezi konferencemi.
b) Zprávu o hospodaření sekce a stav finanční situace k 16.5.96.
c) Dopisy předsedy IKUE (Dr. Antonio De Salvo) a generálního sekretáře (Carlo Sarandrea).
d) Reprezentaci sekce na 12. Ekumenickém E-kongrese v Szombathely (Maďarsko) bratrem Ladislavem Mlejnkem.
e) Dosavadní způsob příjmu členských příspěvků formou dobrovolných příspěvků a darů.

Konference ukládá:
a) Organizovat aktivity sekce v souladu s organizačním řádem z 10.12.1994.
b) Pokračovat ve vydávání časopisu DIO BENU.
c) Realizovat vydání v r. 1996 praktické příručky pro účely sekce.
d) Koordinovat činnost s ČES a IKUE a spolupracovat se zemskými sekcemi IKUE v zahraničí.
e) Zajišťovat finanční prostředky k realizaci činností a krytí nákladů sekce.
f) Aktualizovat v období do příští konference členskou základnu.
g) Pozvat redaktora ČT pořadu Křesťanský magazín do tábora v Sebranicích.

Toto usnesení bylo hlasováním účastníky konference přijato.

V České Třebové, 18.5.1996 Za návrhovou komisi: Jiří Slavík, v.r.

al la indekso


 Kanto al sanktaj Cirilo kaj Metodio

Teksto: Fr. Karmela SCM, 1995. Melodio: Fr. M. Jaroslava. Tradukis Josef Cink, 1996.

Al Ciril´ kaj Metodio, / apostoloj de Slavar´, / por la kredo kaj protekto / sonu nia dankdeklar´. / Kun Maria en ĉielo / petu por ni pri liber´, / pri patrujo, Eklezio, / intergenta pac´, toler´.

al la indekso


 LA EKLEZIO LAŬ LA DUA VATIKANA KONCILIO

Prelego de Sac. Lajos Kóbor dum la 48-a IKUE-Kongreso 1995

(Daŭrigo al la unua parto de la prelego aperinta en D.B. 1/96)

E 7. En ĉiu loka legitima komunumo ĉeestas Eklezio de Kristo. Ja ili estas en sia tereno mem la nova popolo de Dio. Kiel en la Sankta Skribo, la vorto Eklezio estas jen en singularo, jen en pluralo, ankaŭ mem la sinodo parolas pri la tuta eklezio kaj pri la lokaj eklezioj, pri komunumoj eŭkaristiaj, en kiuj palpeble efektiviĝas la katolika Eklezio. Ili ne estas filioj, sed estas ekleziaj komunumoj havantaj en si mem la tutan trezoron de la Eklezio. Do estas juste, ke ĉi tiuj havu propran vizaĝon. Tio estas pli evidente, se temas pri parteklezioj, do pri diocezoj, aŭ pri grupo de diocezoj apartenantaj al la sama kultur-rondo.

8. La lokaj aŭ parteklezioj portas en la komunumo ĉiujn valorojn de la kulturo de la popolo, kaj plu evoluiĝas (LG 13. nc 22). La tuteklezio do estas harmonio varia de la parteklezioj.

La koncilio, kvankam ankoraŭ ne uzas la vorton "enkulturigo", jam detale eksplikas tiun principon, kiun la postsinoda teologio nomas enkulturigo.

Temas pri tio, ke kiel Jesuo enkarniĝis en homon apartenantan al certa kulturo, tiel la kristanismo devas enkarniĝi en ĉiu popolo kaj en ties kulturo. Ekzistas ne nur unu, sed sennombra kulturo. La kristanismo ne estas alligita al iu kulturo, ekz. nek al la greka-latina kulturo. Ĝi devas penetri ĉiujn kulturojn kaj akceptante ĉies valorojn, devas apliki ilin en la kristana penso kaj vivo. La celo do ne estas la unuformigo, sed la harrnonio de multvalora diverseco. Tiu fakto, ke en la lastaj jardekoj la Eklezio rapide evoluiĝis ekzemple en Sud-Koreujo aŭ en pluraj landoj de Afriko, estis ebla, ĉar en la liturgio kaj en la tuta eklezia vivo oni lasis vastan terenon por la kulturo de tiuj popoloj.

9. Kiuj plenumas la apostolan servon per volo de Kristo (papo, episkopo, sacerdotoj kaj diakonoj), ricevis mision kaj mandaton per Kristo, ke: 1) ili formulu oficiale, instruu kaj defendu la fidon garditan de la praeklezio, 2) akordigante karismojn de la kredantoj, ili estu organoj de la unueco de la Eklezio, 3) en la nomo de Kristo ili gvidu la eŭkaristian servon kaj disdonu la sakramentojn.

En la 3-a ĉapitro la konstitucio longe eksplikas la rolon kaj devojn de la eklezia gvidistaro. Bedaŭrinde restis la antaŭa esprimo, sed la klarigo devenas el la misio de la dekdu apostoloj. La episkopoj estas posteuloj de la apostoloj. Per la sakramento de episkopa ordinigo mem Dio transdonas je la episkopo la taskon de sanktigo, instruado kaj gvidado. Do la episkopoj ne pere de la papa delegiteco praktikas tiujn episkopajn taskojn, sed rekte de Dio ricevite. Restas ankaŭ tiu vero, ke la taskon de instruado kaj gvidado la episkopoj nur en unueco kun la papo kaj de la episkoparo de la tuta Eklezio povas praktiki.

Estas grave, ke la sinodo akcentas la taskon de la instruado kiel la esencan elementon de la episkopa kaj pastra servado, kaj ankaŭ tio estas tre esenca, ke la sinodo mencias kiel taskon de la ekleziaj gvidantoj la servon de la gefratoj (LG 18).

Do la episkopo kun baroka majesto apartenas jam al pasinteco.

10. La episkopoj de la tuta Eklezio konsistigas unu episkopan kolegion, kiu estas la posteulo de la apostola kolegio. Ne nur la papo, sed ankaŭ la kolegio de la episkopoj, en konkordo kun la papo, estas posedanto de la plej alta apostola potenco.

La koncilio post longaj diskutoj akceptis la instruon pri la episkopa kolegio kaj pri la kolegieco. Tiu akcepto signis la plivalorigon de la sinoda principo. Tiel ne nur la papo kaj episkopoj ricevis gvidadon de la Sankta Spirito, sed ankaŭ diversaj komunumoj. Post la sinodo la episkopoj konsciiĝas, ke ili ne nur pri siaj diocezoj devas zorgi, sed ankaŭ pri la aferoj de la tuta Eklezio.

Tiel en ĉiu dua jaro kunvenas en Romo la episkopaj sinodoj, en diversaj landoj okazadas la episkopaj konferencoj, kaj ankaŭ tiuj konferencoj laŭ kontinentoj havas la komunecon. Tiu koncilia principo plu disvastiĝas: la sacerdotoj kunvenas ĉirkaŭ la episkopo.

11. Ankaŭ la nekatolikaj kristanoj apartenas al la Eklezio (LG 15).

En ĉiu homo, eĉ en nekristanoj funkcias la Spirito de Kristo (LG 16, GS 22). Tial estas grava la kunlaboro kun ĉiu homo de la bonvolo.

En multaj kristanoj vekiĝas la timo, ĉu per pensmaniero pri la Popolo de Dio la katolika Eklezio ne eliminas ĉiujn aliajn homojn el la Popolo de Dio kaj tiel ankaŭ el la savo. Tute ne. La opinio de la vatikana koncilio estas tre aperta. La sinodo parolas pri diversgradaj apartenoj al la Eklezio gvidata de la papo kaj de la episkopoj, kaj portas en si la Spiriton de Kristo. La perfekta aparteno al la Eklezio bezonas ian internan animan vivon: loĝadon de la Sankta Spirito de la amo en la koro de la homo. Se iu eĉ tute akceptus la tutan institucion de la Eklezio, sed estante en stato de grava peko, tiu ne havus en la koro la Sanktan Spiriton, kvankam ankaŭ li apartenus al la Eklezio, sed ne tute. Ĉar mankus la plej granda trezoro, kiu estas vera propraĵo de la Popolo de Dio.

Pri la kredantoj, kiuj estas baptitaj, sed ne katolikaj, diras la sinodo, ke ankaŭ ili apartenas al la Eklezio de Kristo, kvankam ili havas mankojn en la manieroj de la apartenado. Sed se ili "kun amanta koro kredas je la Patro kaj Kristo, savanta Filo de Dio" (LG 15), ankaŭ ili posedas la plej gravan elementon de la Popolo de Dio. Tiel diras la sinodo, ke la Spirito de Kristo uzas ankaŭ la nekatolikajn ekleziojn kiel ilon por la savo de la homoj (Ur 3).

Pri la nekristanoj diras la sinodo, ke ili estas destinitaj al la Eklezio. Ne diras, ke ili apartenas al la Eklezio, sed: "ni kredas, ke Dio volas ankaŭ ilian savon, kaj pro tio la Sankta Spirito donas ankaŭ al ili la eblecon, ke eĉ senkonscie ili unuigu kun la evento de la morto kaj reviviĝo de Kristo kaj tiel ili atingu la savon."

La Eklezio de Kristo havas rilaton al ĉiu homo. Ja instigite de la Spirito ĝi preĝas por ĉiu homo kaj oferas la Sanktan Meson por savo de ĉiu homo. Ties signoj estas en la eŭkaristiaj preĝoj, ke ne nur por tiuj preĝas la Eklezio, kiuj endormiĝis en paco de Kristo, sed por ĉiuj mortintoj, kies kredon nur Vi, Dio, konas.

Jen, sur la bazo de tiaj konsideroj la Eklezio instigas siajn membrojn por interparolo kaj kunlaboro kun ĉiuj homoj. Se iun bonon ni povas fari kun aliaj, do ni ĝin faru kune. Unu rezulto de ĉi tiu instigo de la sinodo estas, ke nun en la mondo katolikoj kaj protestantoj pretigas komunajn tradukojn de la Biblio, kiuj jam aperis. En la nuna sekulariĝinta mondo la kristanoj ne povas plu permesi al si, ke la Sankta Skribo ilin kunliganta estu tradukita aparte kaj diverse. Kiel ni povas diri, ke la kristaneco estas religio de la amo, se ni tiom ne amas unu la alian, ke ni ne kapablas sidi ĉe unu tablo kaj unukore kaj unuanime traduki komune laŭ la lingvo de la nuna homo nian la plej grandan trezoron - la Biblion?

La sinodo proponas la kunlaboron ankaŭ kun la nekristanoj. En defendo de la homaj rajtoj, en afero de la paco, en helpo al la subpremitoj kaj malriĉuloj, en gardo de la naturo kaj en aliaj gravaj aferoj la disĉiploj de Kristo man-en-mane povas kunlabori kun ĉiu homo de la bonvolo.

Pro tio turniĝas la lasta dokumento de la sinodo - la konstitucio pri la rilato inter Eklezio kaj la nuna mondo - ne nur al la gefiloj de la Eklezio, sed senhezite al ĉiuj homoj (GS 2).

12. La Eklezio estas kvazaŭ sakramento, do signo kaj ilo de la intima unuiĝo kun Dio kaj ankaŭ tiu de la unueco de la homaro (LG 1).

La mallongan prezenton de bildo pri la Eklezio farita de la Dua Vatikana Sinodo ni povas fermi digne per la instruo pri la sakramenta karaktero de la Eklezio. En la ĝisnuna eklezia vortuzado ni parolis pri sep sakramentoj, pensante je sep ceremonioj, kiuj efike peradas la gracon de Kristo. Tiun konon larĝigas la Dua Vatikana Sinodo, kiam ĝi parolas pri la sakramenta karaktero de la Eklezio. La teologoj mem Kriston kutimis nomi "prasakramento", ja lia homeco estas fundamenta signo kaj ilo de la Dia graco. Laŭ la volo de Jesuo la Eklezio prezentas lian funkciadon perantan la Dian gracon. Tial ni nomas la Eklezion "prasakramento".

La funkciado de la Eklezio, kiel tiu de la prasakramento, etendiĝas ne nur je tiuj, kiuj rekte trovas kontakton al liaj sakramentoj.

La sinodo nomas la Eklezion "universala sakramento de la savo (LG 48), kiu malkovras kaj faras samtempe efika la misteron de la homamo de Dio (LG 45). La homamo de Dio disvastiĝas al ĉiuj homoj. Ja "tiel amis Dio la mondon, ke Li donis sian ununaskitan Filon" (Joh 3,16). Kristo estas la Savanto de la mondo (Joh 4, 42). Do la Eklezio laboras kaj preĝas, por ke la tuta mondo aliformiĝu en popolon de Dio, en korpon de Kristo kaj en templon de la Sankta Spirito (LG 17). Tiel efektiviĝos la bona deziro de Dio, ke fine "Dio estos ĉio en ĉio (1Kor 15, 28).

Sac. Lajos Kóbor

al la indekso


 JUBILEA 50-A IKUE-KONGRESO

Karaj gefratoj! Venontjare, komence de septembro, okazos en Italio en urboj Romo kaj Rimini jubilea 50-a IKUE-Kongreso kun aŭdienco de la kongresanoj ĉe la Papo Johano Paŭlo la Dua. La Ĉeĥa IKUE-Sekcio planas por siaj membroj okazigi perbusan vojaĝon al la kongreso, eventuale kune kun slovakaj kaj polaj IKUE-anoj. Pli detalajn informojn vi certe trovos en organo de IKUE ESPERO KATOLIKA kaj en nia gazeto DIO BENU. Jam nun planu vian partoprenon en tiu grava - jubilea IKUE-Kongreso!

al la indekso


 PILGRIMO DE DANKEMO

Preparante pasintjare la 48-an IKUE-Kongreson en Olomouc, mi tiam rifuĝis al Dipatrino V. Maria por peti helpon pri sukceso de la kongreso. Tiam mi promesis al V. Maria persone pilgrimi al Fatimo por esprimi dankojn kaj dankemon. Tiu ĉi pilgrimo de dankemo realiĝis nunjare de la 7-a ĝis la 20-a de junio. En Prago mi aligis min al busa karavano pilgrimanta tiudirekten. Transveturinte Aŭstrion kaj parton de germana teritorio, por nelonga tempo ni haltis en belega montpasejo de Alpoj Forclaz en Svislando. Kaj de tie jam estis proksima nia unua celo sur teritorio de Francio - la pitoreska olimpia urbo Chamonix, situanta sur montpiedo de la plej alta monto de eŭropa kontinento Mont Blanc (4810 metrojn super marnivelo). En tiea preĝejo de sankta Miĥaelo okazis nia Sankta Meso komune kun paroĥanoj de Chamonix, kiu pasis en tre frateca atmosfero.

Post tuttaga restado en tiu ĉi belega urbo, vespere ni forveturis celante venonttage - dimanĉe - atingi mondkonatan pilgrimlokon en Francio - la urbon Lurdon (Lourdes). Ni venis en Lurdon en la tempo, kiam okazis tie ĉefa pilgrimo de armeanoj el la tuta mondo (ĉeestis armeanoj el 25 landoj de ĉiuj kontinentoj). Ĉeestis ankaŭ soldatoj el Ĉeĥio, kiujn akompanis episkopo Josef Kajnek. Kompreneble ne ĉiuj soldatoj estis veraj pilgrimantoj, sed inter tiu bunta kunplektaĵo de uniformitaj armeanoj estis multegaj tre piaj, precipe tiuj kun nigra haŭtkoloro. Diverslingvaj kantoj de soldatoj akompanataj de armeaj kapeloj sonis omaĝe al Virgulino Maria dum la tuta dimanĉa tago. La tuta atmosfero kun Sanktaj Mesoj, vizitoj de la bazilikoj, preĝoj en Groto de la Aperoj de V. Maria, eŭkaristia kaj rozaria procesioj, tio ĉi ĉio gravuris en la koro neforgeseblajn rememorojn. Nur tre malvolonte ni adiaŭis tiun sanktan lokon por daŭrigi la pilgrimadon direkten al Hispanio.

Dumvoje tra Hispanio ne mankis ebleco por banado en Atlantiko. Interesa estis ankaŭ vizito de belega baziliko de Bona Paŝtisto en San Sebastian. Post tranokto sub vasta ĉielo sur la marbordo, estante proksime de vilaĝo Limpias, ni eluzis eblecon viziti tiean preĝejon, kie siatempe okazadis eksterordinara fenomeno - viviĝo de kapo de agonianta Jesuo sur la kruco. Tiu ĉi vizito restigis en ni profundan impreson.

Ĉefa celo de nia pilgrimado en Hispanio estis simpla montara vilageto kun grava tutmonda signifo Garabandal, kie en la jaroj 1961-1965 aperadis V. Maria. Laŭ promeso de la Sankta Virgulino, ĉi tiu loko en proksima estonteco alparolos la tutan mondon. Al tiu ĉi loko ni ankoraŭ revenos sur la paĝoj de D.B.

Daŭrigante la vojaĝon, ni vizitis ankaŭ universitatan urbon Salamanca kun unu el la plej belaj placoj en Hispanio - Plaza Mayor.

Dumnokte ni traveturis teritorion de Portugalio ĝis urbo Nazare, kiu situas sur la plej okcidenta elstaraĵo de Eŭropo. De tie komencadis siajn transmarajn ekspediciojn Vasco De Gama. Post refreŝiga bano en Atlantiko ni pilgrimis al nia ĉefa celo - al Fatima Madono. Sep antaŭaj pilgrimaj tagoj travivitaj en profunde spirita atmosfero estis bona preparo por sopirata renkonto kun nia ĉiela Patrino en Fatimo. Finfine do realiĝis mia sopiro kaj revo. Persone mi povis al Fatima Madono danki por ĉiuj tiom abundaj gracoj, por patrineca zorgado kaj helpado ne nur en kongresaj aferoj. Ŝia helpado estas sendube evidenta. Tion mi spertas preskaŭ ĉiutage. Tie en Fatimo ni renovigis sinkonsekron al V. Maria. Tie mi restigis porĉiame mian koron. Neforgeseblaj restas momentoj travivitaj tie, precipe tiuj en kapelo de la Plejsankta Sakramento, en baziliko kaj precipe ankaŭ en kapelo de aperoj de V. Maria kaj lumprocesioj kun statuo de la Fatima Madono. Interne de mia koro aperis sopiro, ke la Panjo iamaniere donu al mi signon pri ŝia kontenteco kun tiu mia pilgrimo de dankemo, ekzemple ke mi ricevu taskon legi la legaĵon dum la Sankta Meso en la kapelo de la aperoj. Al neniu mi konfidis ĉi tiun sopiron. Kaj fakte, je mia surprizo mi estis petita legi la unuan legaĵon. Diris al mi unu kunpilgrimantino: "Dum via legado elradiis el vi speciala feliĉo". Eble, ĉar feliĉa mi fakte estis.

Venis momento de adiaŭo kun nia Panjo en Fatimo. Nenie kaj neniam sur la aliaj pilgrimlokoj mi travivis tian senton de sopiro resti surloke, kiel ĉe Panjo en Fatimo. Nur la fakto, ke Ŝi estas kun siaj infanoj ĉie en la mondo, trankviligis mian tuŝitan koron. Tamen sento de certa nostalgio pri Fatimo ekloĝis en mia koro.

Dum revena vojaĝo ni vizitis bazilikon de V. Maria sur Kolono en hispana Zaragoza - lokon de aperoj de V. Maria. En Barcelono ni povis admiri konstruatan katedralon de Sankta Familio. Oni ĝin komencis konstrui antaŭ 60 jaroj kaj laŭplane forpasos cent jaroj ĝis ĝia finpretigo. Certe la konstruaĵo estas nuntempa monda raraĵo, kaj mi povas konstati, ke ankaŭ de eksterordinara beleco. Mediteranea maro, ĉe kiu situas Barcelona, donis al ni eblecon por refreŝiĝo antaŭ plua vojaĝo.

Lasta loko de nia vizito en Hispanio estis altmontara Montserrat - loko de restado de sankta Ignacio el Loyola. Post Sankta Meso en bazilika kapelo de aperoj de V. Maria nia plua celo estis belega kaj kvieta pilgrimloko La Saletta, situanta inter alpaj altmontoj en alteco de preskaŭ 2000 metroj super marnivelo en Francio. Ĝuste nunjare La Saletta festas sian grandan jubileon - 150 jarojn de aperoj de V. Maria en la jaro 1846. Per Sankta Meso en tiea baziliko finiĝis nia pilgrimado al lokoj de aperoj de V. Maria. De tie ni jam veturis tra Svislando, Germanio kaj Aŭstrio en nian ĉeĥan landon. Dum tiu okmil kilometra pilgrimado ni ĝuis profundajn spiritajn travivaĵojn, ĉar nin akompananta juna pastro modele zorgis pri spirita enhavo dum ĉiuj 14 pilgrimaj tagoj. Kaj ni vojaĝis sub speciala ŝirmo de V. Maria, ĉar okazis neniu malagrablaĵo, neniu malsaniĝis aŭ perdiĝis.

Karaj gefratoj, sur ĉiuj lokoj de nia pilgrimado mi preĝe memoris pri vi. Mi ne nur dankis por benoj kaj gracoj dum pasintaj jaroj, sed mi preĝis ankaŭ por gracoj kaj benoj por la nuna kaj venontaj jaroj, por sukceso de niaj aktivadoj, precipe por la tendaro kaj la venontjara jubilea 50-a IKUE-Kongreso en Rimini - Romo. Kaj mi firme kredas, ke ni povas kalkuli kun certa beno kaj sukceso, se ni restos fidelaj gefiloj de la Eklezio, obeemaj kaj humilaj infanoj de ĉielaj Patro kaj Patrino. Dum la pilgrimado nin kunigadis ĉiutaga Sankta Meso, Virgulino Maria kaj rozaria preĝo ofte intence de la Papo (mi ĝin preĝis kun rozario ricevita el la mano de la Papo). En Lurdo diris al ni iu itala pastro: "Ĉeĥaj pilgrimantoj, vi estas lumo, restu vi lumo porĉiame". Jes, ni preĝu, ke ni ne permesu al la diablo semi venenon de skismo, kiu disvastiĝas ĉirkaŭ ni, en niajn animojn. En kuniĝo kun Jesuo en Eŭkaristio, konsekritaj al la Koro de V. Maria kaj kun fideleco al la Papo, neniu skismo enpenetros nian koron. Tiel estu!

Miloslav Šváček

al la indekso


 JUNULARA RENKONTIĜO EN HEŘMÁNKY

De la 19-a ĝis la 21-a de aprilo 1996 estis aranĝita renkontiĝo de la katolika junularo el Ĉeĥio kaj gastoj el Slovakio en vilaĝo Heřmánky. Renkontiĝon partoprenis 20 gejunuloj kaj geedzoj Duda.

Vojaĝado de kelkaj partoprenontoj estis iomete aventura. Kelkaj el ni renkontiĝis en urbeto Suchdol nad Odrou. Kaj ni atendis tie vagonaron al Heřmánky. Ni jam estis iomete senpaciencaj, ĉar la vagonaro jam laŭ horaro estis forveturinta, sed neniu anoncis ĝian alveturon, do ni opiniis, ke ĝi malfruiĝas. Finfine unu kuraĝulo demandis ĉe fervojistino, kiel longe malfruiĝas la trajno al Heřmánky. La fervojistino nin ĉiujn surprizis per respondo, ke ni atendas trajnon sur malĝusta kajo. Mi devas konfesi, ke miakulpe. La vagonaro jam estis longe forveturinta kaj sekvonta veturis post unu kaj duonhoro. Do ni eniris atendejon de la stacidomo kaj eltiris el niaj valizoj el hejmo alportitajn manĝaĵojn, disdividis ilin inter ĉiujn kaj tiel ni vespermanĝis. Regis inter ni vere bona humoro dum la tuta longa atendado de la trajno. Al Heřmánky ni alveturis nokte.

Ni loĝis en kabano ĉe Maria en Roko. Apud kabano estas roka kaverneto kun statuo de Virgulino Maria kaj akvofonto, kiu laŭ legendo dum milito en tiu ĉi loko savis vivon al iu soldato. La renkontiĝo estis bone aranĝita en ĉarma kaj alloga naturo. Sabate ni ekskursis en la ĉirkaŭaĵo de la vilaĝo. Ni vizitis bienon, kie ni povis trarigardi ĉevalejojn.

Dimanĉe matene ni denove iomete ekskursis, ĉar proksima pregejo, en kiu ni partoprenis Sanktan Meson, estis en distanco de kvar kilometroj de nia kabano. Posttagmeze ni adiaŭis ĉarman vilaĝon ĉe malsupro de Oderské Vrchy (Montetoj de Odra). Kelkaj partoprenantoj dum la renkontiĝo aliĝis al IKUEJ. Do danke al la renkontiĝo nia IKUEJ-anaro plivastiĝis.

Róbert Němec, Slovakio

al la indekso


 RENKONTIĜO ĈE MARIA EN ROKO

La renkontigo aranĝita de junularo okazis en la tagoj de la 19-a ĝis la 21-a de aprilo en pilgrimloketo Maria en Roko ĉe vilaĝo Spálov apud urbo Odry (en Moravio). Ĉeestis 20 personoj, precipe partoprenintoj de la IKUE-Tendaro en Sebranice. Multaj el ili partoprenis aŭtunan renkontiĝon en Dub nad Moravou.

Ni loĝis, dormis kaj manĝis en turisma loĝejo, kiu situas nur tridek metrojn de la roka loko, en kiu laŭ legendo savis vunditan soldaton Virgulino Maria dum Tridekjara Milito. Nuntempe en tiu roka loko troviĝas statuo de V. Maria, kien venas pilgrimantoj por preĝi kaj preni akvon el fonto, kiu tiam tiuloke aperis.

Sabate ni ekskursis promenante en ĉirkaŭaĵo. Ni vizitis proksimajn ĉevalstalojn, kie du knabinoj konigis nin kun ĉio, kio interesis nin. Poste ni vizitis preĝejon en Klokočov. Tiea orgenistino akompanis nian kantadon ne tute profesie, sed tamen nia dankemo apartenis al ŝi. Iom lacaj, sed kontentaj ni revenis vespere al Maria en Roko.

Dimanĉan Sanktan Meson ni ĉeestis en proksima vilaĝo Spálov. Posttagmeze jam estis adiaŭa tempo. Miaopinie ĉiuj estis kontentaj. Per tiu ĉi renkontigo la junularo startis certe benotan IKUE-aktivadon de la nuna jaro. Ĝis la revido en IKUE-Tendaro en Sebranice! Dio benu!

Pavel Brada

al la indekso


 HODIAŬA SANKTULO – NIA IKUE-ANO

Ofte oni kutimas paroli pri sanktuloj, kiuj vivis antaŭ kelkaj jarcentoj, aŭ almenaŭ antaŭ kelkaj jardekoj. Kaj tamen, se ni malfermas niajn okulojn, ni povas vidi ilin ĉirkaŭ ni.

La 15-an de aprilo 1995 foriris al nia ĉiela Patro nia kara frato Ervin Sedliaček el Žilina - Bánová. El sia 64-jara vivo dum 46 jaroj li estis alkatenita al sia lito. Kiel 18-jara li falis de sur la arbo, difektiĝis lia spino, sekvis operacio kaj post ĝi - tuta paralizo de malsupraj membroj.

Ekde tiam komenciĝis lia kalvario, kiun kun li trairis lia fratino Štefka, kiu ofereme zorgis pri lia lasta tago. Kvankam li multe suferis, neniam li plendis. Dum lastaj semajnoj, kiam sur lia korpo aperis multaj dekubit-vundoj, li diradis: "Mi floras por Kristo". Ŝerce li rakontis pri sia ĉiutaga vivo: "Matene mi frapas la ĉielan pordegon kaj petas sanktan Petron, ke li liberigu por mi anĝelojn. Mi sendas ilin al mortantoj, por ke ili gardu ilin antaŭ malespero kaj alkonduku ilin al Jesuo. Multajn mi sendis al Sankta Patro kaj aliaj preĝas kun mi rozarion. Unu el ili estas por mi la plej amata. Al tiu mi flustras: Subtenu min! Helpu al mi, ke mi ne malesperu! Iam mi eĉ krias, kie li estas, sed nur pro doloro mi ne vidas lin."

Frato Ervin, kiu estis membro de IKUE, havis geamikojn en la tuta mondo. Siajn preĝojn kaj siajn dolorojn li oferis por ili, por sacerdotoj, por junularo, por ĉiu, kiu bezonis liajn preĝojn. Neniam elirante el sia domo li vivis vivon de sanktulo, kiu fordonis sin tute al sia ĉiela Patro. Neniam li plendis pri sia sorto. Kiam oni petis lin, ke li oferu sian krucon por pekuloj en Slovakio, li respondis: "Mi havas neniun krucon. " Eĉ multaj loĝantoj de Bánová nenion sciis pri li, pri lia suferado, pri lia heroeca vivo.

Lia entombiga ceremonio estis granda solenaĵo, kiun Bánová ĝis tiam ne travivis. Miloj da homoj alvenis, sep sacerdotoj, anoj de la Familio de la Senmakula, kiuj vizitadis lin, kaj ankaŭ kelkaj esperantistoj.

En sia homilio Patro Anton Domin diris: "Sufero kaj doloro en la okuloj de Dio havas grandan signifon. Eĉ suferanto povas esti feliĉa kaj ĝojplena, se li pretas akcepti Dian volon kaj tiel li pli facile povas eniri en Dian regnon kaj ŝanĝi sian statou de malĝojo en la vivon en ĝojo. Vi, Ervin, vi ekkomprenis la intencon de Dio kaj tial vi kun rido kaj ne kun malespero suferis pro via malfacila stato, ankaŭ kun via kara fratineto Štefka. Ni hodiaŭ preĝas por vi, sed donu Dio, ke ni slovakoj havu niajn sanktulojn, kaj mi kuraĝas antaŭvidi, ke vi estos unu el ili." De la altaro aŭdiĝis voĉo: "Kara Ervin, propetu por ni!" -vln-

Tiu ĉi artikolo estis transprenita el IKUE KURIERO en Slovakio n-ro 2/96. Frato Ervín havis longjarajn korespond-kontaktojn kun niaj sekcianoj. Li estis fidela leganto de nia gazeto DIO BENU ĝis sia lasta spiro. Liaj preĝoj, pri kiuj li asertis en ĉiu sia letero, certe multe efikadis. El liaj vortoj ĉiam elradiadis amo al Jesuo, al V. Maria, al anĝeloj kaj al la Papo. Li certe fariĝis en la ĉielo propetanto de ni, esperantistoj.

al la indekso


 LA LEGENDO PRI LA ARBO DE LA VIVO

Jam ofte Adamo estis rakontinta al siaj infanoj pri la belaj tagoj en la paradizo. Per tiuj rakontoj li metis en ilin sopiron, kiun de tiam ĉiuj homoj de ĉiuj tempoj portas en siaj koroj: la sopiron al paradiza paco, libera de timo kaj teruro kaj ĉiu mizero. Finfine libera de malsano kaj morto.

Kiam Adamo sentis la morton proksima, li diris al sia filo Seto: "Leviĝu, ho mia filo! Ekiru ĝis la pordoj de la paradizo. Ĵetu rigardon internen. Revenu kaj rakontu al mi, kion vi vidis."

Seto foriris kaj post longdaŭra, peniga migrado li venis al la enirejo de la paradizo. Jam de malproksime blindigis lin la hela lumfiguro de anĝelo, kiu tie gardostaris. Lia flamanta glavo egalis al zigzagantaj fulmoj, kaj Seto ne povis proksimiĝi al la ĝardeno.

"Mi konas la lastan deziron de via patro Adamo", diris la anĝelo. "Vualu vian kapon, premu viajn manojn kontraŭ viaj okuloj kaj aliru pli proksimen!"

Seto obeis la ordonon de la anĝelo kaj antaŭeniris, nevidante, kien li metis sian piedon. Finfine la anĝelo diris:

"Nun rigardu, sed ne turnu vin al mi. Neniu el homoj povas elteni la brilon de la ĉielo!"

Tiam Seto forprenis la manojn de siaj okuloj. Li ekrigardis la gloron de la ĝardeno Edeno, kaj li rigardis kaj rigardis. Li sentis sin kvazaŭ en sonĝo. La mirige belaj floroj, la ludantaj bestoj, la arboj kaj herboj - bildo de perfekta beleco! Nur unu arbo etendis siajn sekajn branĉojn ĉielen, neniu verda folio sur ĝiaj branĉoj, ŝiroj en la ŝelo - nigra, mortinta giganto. Tiam Seto rememoris, kion liaj patro Adamo kaj patrino Evo estis farintaj. Li tre malĝojis, fermis la okulojn kaj volis reiri. Sed la anĝelo ordonis al li:

"Malfermu la okulojn kaj vidu! " Seto obeis. Kaj li ekvidis serpenton en la seka branĉaro de la arbo de l´ vivo. Tiu estis tiel abomeninde trompinta liajn gepatrojn. Plena de hororo li premis siajn manojn kontraŭ la okuloj kaj volis forfuĝi. Sed la anĝelo diris: "Ho, filo de Adamo, por la lasta fojo rigardu en la gloron de la ĝardeno." Tiam li vidis lumfiguron ŝvebantan en la arbo de l´ vivo: homon, ankoraŭ knabon.

"Tiu estas via espero", diris la anĝelo.
"Kiam la tempo plenumiĝos, Dio sendos sian Filon. Li promesis tion. Ne por ĉiam vi estos perditaj!"

Seto ne povis sin forŝiri de la rigardo. Sed la anĝelo diris:
"Retroiru nun al via patro kaj rakontu al li, kion vi vidis."

Do tiam Seto, antaŭ ol li foriris, kovrinte sian kapon per mantelo, petis la anĝelon: "Donu al mi signon, ke mi vere vidis la gloron de la paradizo."

La anĝelo donacis al Seto tri grajnojn de semo.

"Semojn de la arbo, de kiu Adamo kaj Evo manĝis", diris la anĝelo, "metu ilin sub la langon de Adamo, kiam li estos mortinta kaj vi lin enterigos."

Reveninte Seto rakontis ĉion, kion li travivis kaj vidis. La okuloj de Adamo ekbrilis. Brilado jen metis sin super lian vizaĝon, kiam per la vortoj de Seto la bildo de la ĝardeno ekkreskis. Baldaŭ poste Adamo mortis grandaĝa. Seto metis la semojn sub lian langon laŭ la vortoj de la anĝelo. Jen el la tombo de Adamo elkreskis tri arboj. Do, en la paso de la jarcentoj la tri trunkoj kunkreskis je unu. Finfine la arbo estis dehakata. La ĉarpentistoj elhakis el ĝi grandan trabon. Tiu estis uzata kiel ponto super Kidron-rivereto. Poste, multe poste, oni forgesis, de kie la trabo devenis. Sed kiam la trabo estis uzota por la kruco de Jesuo, la Mesio, tiam la homoj prenis ĝuste tiun pontotrabon de Kidron-rivereto, la trabon de la arbo de l´ vivo.

Tiel okazis, ke de tiu arbo komence pereo kaj morto eliĝis, sed poste per la morto de Jesuo ĝuste de tiu ligno devenis la liberiĝo de la eterna vivo.

El la germana tradukis Hugo Westhoff (aŭtoro nekonata)

al la indekso


 REKOMPENCO DE DIO

Du najbaroj ne vivis konkorde, malgraŭ ke ĉiu el ili konsideris sin bona kaj zelota katoliko; ambaŭ dum la sama Sankta Meso prenis la Eŭkaristion. Ili rivalis en ornamado de la statuoj de Dipatrino, kiuj staris antaŭ iliaj domoj ĉevoje. Senefekte pasis zorgo de iliaj parencoj kaj amikoj koncerne amikiĝon kaj reciprokan pardonon de la rivalantaj najbaroj. Iliaj gefiloj decidis kune preĝi alterne antaŭ la unua kaj la dua statuo de Dipatrino por repacigo de la malamikoj, malamikoj ĝis la morto. Kia estis ilia vivcelo? La venĝo, la ĵaluzo, la reciproka persekutado senkonsidere pri la prezo. Multe da mono gajnis juĝistoj kaj pledistoj. Ĉiu el ili jam aĉetus du aŭ tri bienojn similajn al la jam posedantaj. Neniun rezulton donis la juĝaj verdiktoj, ankaŭ nenion efikis la petoj de la amikoj.

Finfine Dio ekintervenis kaj sendis sian anĝelon, por ke li alparolu al unu el ili: "La ĉiela Patro sidanta sur la Altega Trono vidas ĉiujn malbonojn, ĉagrenojn, malplezurojn kaj malagrablaĵojn, kiujn vi longtempe suferadis kaŭze de via kolerema najbaro. Superiĝis la mezuro de Dia pacienco. Hodiaŭ la bona Dio deziras ĉion rekompenci al vi. Petu ion ajn kaj vi ricevos tion. Dio estas pacienca, sed justa. Li volas esti bonega rilate al vi kaj ankaŭ al via najbaro, al kiu Li volas ankaŭ rekompenci ĉiujn suferojn kaj perdojn faritajn de vi kaj li ricevos dufoje pli da tio, kion vi petas por vi."

"Dankon al vi, ho Heroldo de la paco, centfojajn dankojn por la ĝojplena novaĵo! Mi ege petas Vin, mia plej bona Patro, kaj vin, lia heroldo, ke mi fariĝu unuokula ĝis la fino de mia vivo."

Karaj legantoj, kion vi petus de la ĉiela Heroldo, se vi troviĝus en la simila situacio? Konsilon vi trovu en Evangelio Mat 6, 1. Dio benu!

Sac. Jan Sadowski, OMI, Pollando

al la indekso


 Sankta Jozefo, la laboristo

Walter Mudrak, Vieno

Jozefo sankta, justa viro,
silenta, de malmulta diro,
modesta, tamen vir´ de faro
kun forta kredo, firma staro;
ne militisto, ne soldato,
sed ĉiam en obea stato
al la ordonoj de l´ Sinjoro.
Vi estis viro de laboro!

Ekzemplo via, jen instruo,
ke ne en pozo, ne per bruo
montriĝas de la virto digno:
Humilo estas ĝia signo;
kaj ne milita gloro vanta,
sed koro ĉasta, Di-amanta,
nin vokas al pli alta celo:
Laborfervor´ en Krist-fidelo!

al la indekso


 TOMASO MORUS

Tomaso Morus, pli frue la dua plejpotenca viro en Anglio, jam dum la daŭro de 15 jaroj estis enkarcerigita en la fifama malliberejo "Tower". La reĝo Henriko la 8-a volis eldevigi de li la ĵuron de supereco, laŭ kiu la reĝo posedus ĉiun eklezian potencon.

La Papo estis rifuzinta la nuligon de legitima geedzeco de la reĝo, kiun la reĝo postulis, volante geedziĝi kun korteganino Anna Boleyn. Tial la reĝo subtenata de la klerikaro kaj parlamento kaŭzis skismon for de la katolika eklezio kaj deklaris sin estro de la angla eklezio.

Tomaso Morus, akuzita pro ŝtatperfido, antaŭ la tribunalo refutis laŭvice la akuzon. Malgraŭ tio li estis kondamnita al morto. "Neniam mi konsentus kun tio, kio estus kontraŭ mia konscienco", li diris. Ĉiam li strebis esti fidela al sia konscienco, al sia eklezio, al sia fido: ne eldiri la ĵuron de supereco por gardi sian familion kontraŭ la venĝo de la reĝo. Jam antaŭ sia enkarcerigo pro rezisto kontraŭ egoisma plano de la reĝo, kiam li rezignis pri la plej alta ŝtata posteno de lord-kanceliero, li estis perdinta la plej grandan parton de sia havaĵo.

La vivovojo de Tomaso Morus estis kruta. Li naskiĝis en la j. 1478 en Londono kaj lia patro, de kiu li estis heredinta ĉarman spritecon, edukis lin tre sobre. En la domo de la ĉefepiskopo de Canterbury li ricevis bazon de sia unika kleriĝo. 15 jarojn aĝa li venis al universitato de Oxford. Kun la verkoj de grekaj filozofoj Plato kaj Aristoteles li bone konatiĝis, same kiel kun tiuj de la ekleziaj patroj kaj la skolastika teologio de Tomaso de Akvino.

Laŭ deziro de sia patro li studis ankaŭ jurosciencon. Havanta 25 jarojn, elektita en parlamenton, li persvadis aliajn parlamentanojn per aŭdaca parolo: malaprobi arbitran plialtigon de imposto de Henriko la 8-a. Baldaŭ li retiriĝis al kartusianoj, kie li kiel ermito restis dum 4 jaroj. Tie li pliperfektigis siajn konojn de la lingvoj greka, latina, angla kaj la franca; li studis historion kaj pliprofundigis siajn sciencajn konojn pri matematiko, geometrio kaj astronomio. Li majstre ludis violonon; la konversacioj kun la monaĥoj estis por li refreŝiĝo.

Multajn jarojn li profunde starigis al si demandon, ĉu eniri en franciskanan ordenon. Post intensiva serĉado, preĝado kaj interkonsiliĝo kun sia konfesprenanto li ekkonis, ke Dio volas konduki lin laŭ alia vojo.

Li establis sin en Londono kiel advokato. Per sia faksperto kaj brilanta, humurplena elokventeco li fariĝis la plej serĉata advokato de la urbo; per kuraĝego kaj sia malegoisteco li akiris fidon ĉe siaj kunvivantoj. Baldaŭ la reĝo Henriko la 8-a komisiis al li gravajn postenojn: en la j. 1521 postenon de subtrezoristo, en la j. 1525 postenon de komisiito de ĉiuj pacintertraktoj (li havis brilajn diplomatajn sukcesojn en la eŭropa politiko), en la j. 1529 postenon de lord-kanceliero. Sian plej grandan feliĉon li ne trovis en tiu kariero, sed en la rondo de sia familio kaj de amikoj. Lia domo estis insulo de reciproka interkompreniĝo, de harmonio kaj plej alta klereco. Dum multaj jaroj li havigis gastemecon al Erasmus de Rotterdamo († 1536), kiu krom Tomaso Morus estis konsiderata kiel la plej eminenta scienculo de Eŭropo, kaj al Hans Holbein (la pli juna). Tie li skribis siajn literaturajn verkojn, ekz. "Utopia" (Utopio = vizio de ideala ŝtato). Neniam la feliĉo faris lin trofiera, ĉion li komprenis kiel alvokon. El lia harmonia rilato al Dio kaj al si mem elfontis lia rezoluteco, lia interna libereco kaj gaja trankvileco. La preĝo, la ĉiutaga renkontiĝo kun Kristo per Parolo kaj Sakramento estis la plej profundaj fontoj de lia vivo ekde komenco de la studjaroj. En "Tower" li skribis siajn lastajn verkojn: "Konsolo en aflikto", "Meditoj pri la suferado de Kristo", "La morto por la fido".

Kiam li estis la 6-an de julio 1535 kondukata al eŝafodo, miloj da homoj staris plorantaj ĉe la vojo.

En la jaro 1935 li estis kanoazita.

El la germana tradukis Hugo Westhoff

al la indekso


 La riska entrepreno

Iunokte ekbrulis domo. Dum la flamoj ascendas, la gepatroj kun infanoj forfuĝas el la brulanta domo. Teruritaj ili rigardas dramon de brulkatastrofo. Subite ili rimarkas, ke la plej juna infano, knabo havanta kvin jarojn, ne ĉeestas. Li pro timo antaŭ flamoj kaj fumo fuĝis en la plej supran etaĝon. Ili rigardas unu al la alia. Ne eblas eniri domon, kiu pli kaj pli fariĝas ardanta formego.

Supre malfermiĝas fenestro kaj infano petkrias helpon. La patro ekvidante lin krias al li: "Saltu!" La infano vidas nur fumon kaj flamojn, sed aŭdante la voĉon de la patro respondas: "Ho patro, mi ne vidas vin! " La patro krirespondas al li: "Mi vidas vin, kaj tio sufiĉas! Saltu!"

La infano saltis kaj retrovis sin feliĉa kaj sana en la manoj de la patro, kiu lin estis kaptinta.

Trad. Hugo Westhoff

al la indekso


 Kiu estis la unua episkopo-esperantisto en la mondo?

Certe ne multaj nuntempaj esperantistoj kapablas ĝuste respondi la metitan demandon. La unua episkopo-esperantisto en la mondo estis Lia Ekscelenco D-ro Antonio Eltschkner, titola episkopo de Zefirio, helpepiskopo de Prago, eksprezidanto de la ĉeĥa sekcio de la "Verko por la propagando de la kredo", eksprezidanto de la "Misia ligo de la pastraro", eksmembro de la "Landa konsilantaro por lernejoj", ĝenerala eksvikario, eksprezidanto de la ĉefepiskopa eklezia tribunalo, eksprezidanto de la "Ligo de katolikaj esperantistoj en Ĉeĥoslovakio", eksmembro de la Internacia komitato de IKUE, eksprezidanto de la "Klubo de Katolikaj Esperantistoj en Prago".

Lia episkopa Moŝto, D-ro Antonio Eltschkner naskiĝis en Polička la 4-an de junio 1880. Li studis teologion en Roma kolegio Bohema kaj en la Universitato de Propaganda li ricevis teologian doktoran diplomon. La 18-an de marto 1905 D-ro A. Eltschkner sacerdotiĝis. Li funkciis kiel kapelano en Svojšín, Plzenec, parte kiel kateĥisto en Doubravka apud Plzeň, en Kolín kaj fine li fariĝis gimnazia profesoro de religio en Prago. En la jaro 1927 li estis nomita metropola kanoniko de la ĉiam fidela kanonikaro de sankta Vito, en la jaro 1932 li fariĝis kapitula prelato kaj la 19-an de marto 1933 estis konsekrita je episkopo.

al la indekso


 KONDOLENCO

La 14-an de januaro 1996 redonis sian noblan animon al Dio frato PhDr. František Šatura, edzo de prezidantino de Slovakia IKUE-Sekcio, fratino Dr. Magda Šaturová. Nome de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio sinceran kondolencon!

al la indekso


 INFORMO PRI LA PLEJ FREŜA AKTUALAĴO

Ĵus aperis longe atendata kaj tre bezonata, belaspekta, poŝformata, 216-paĝa praktika kompendio de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio, enhavanta mestekstojn, preĝojn kaj kantojn. Ĝia prezo, kovranta nurajn preselspezojn, inkluzive de sendkostoj en Ĉeĥio estas 60 Kč (CZK), en eksterlando 4 USD aŭ 6 DM. Mendebla ĝi estas ĉe: IKUE-Katolika Sekcio de ĈEA, Miloslav Šváček, Tršická 6, CZ-751 27 Penčice, Ĉeĥio. Tiu ĉi kompendio akompanos niajn aktivadojn ĝis la sojlo de la tria jarmilo.

al la indekso


NI PERFEKTIGU NIAN LINGVAN NIVELON

Al tiu ĉi lingva rubriko dum kelkaj jaroj regule kontribuadis frato inĝ. Karel Janouš. Ĝis lia surtera vivofino li estis vigla kaj aktiva esperantisto. Ni imitu lin en lia fervoreco kaj aktivado kaj ellernu bone nian lingvon Esperanton.

 NI EKZERCU LA LINGVON 7

La solvon de la 6-a ekzerco el la lasta numero sendis Pavol Petrík el Pečovská Nová Ves (Slovakio) kaj Marta Lorková el Brno. Laŭdon al ilia aktiveco!

Jen ebla solvo:

a) starý (maljuna patro loĝas en malnova domo), zkouška (post la matematika ekzameno sekvos provo de la lerneja kantĥoro), stát (kiom kostas la lavmaŝino, kiu staras tie), sám (mi restis sola, do mi devis mem fari tion), kolo (biciklo havas du radojn), právě (ĝuste li ĵus foriris), poslouchat (mi obeis la patron kaj ĉesis aŭskulti la radion), další (venis plua homo, sed li ne estis ankoraŭ plia), opravit (la maŝino estis riparita laŭ la korektita plano), kožešina (el feloj de kelkaj mambestoj oni fabrikas peltojn).

b) hřeben (kresto, kombilo), koruna (krono, korolo), lístek (bileto, folieto, karto), jazyk (lango, lingvo), čočka (lenso, lento), rána (bato, frapo, vundo), vážená (estimata, pesata), pravý (dekstra, vera, ĝusta), vykládat (elmeti, paroli), známka (marko, klasifiko), východ (oriento, elirejo), zkazit (difekti, malbonigi), zámek (seruro, kastelo), volat (voki, telefoni), vážit (pezi, pesi, estimi).

Temo de la hodiaŭa leciono estas neologismoj.

Per tiu ĉi termino estas indikataj ĉiuj novaj vortoj, kiuj en la lingvo ankoraŭ ne hejmiĝis. Temas precipe pri la vortoj, kiuj en la lingvon penetris el aliaj lingvoj kaj ne estis ankoraŭ plene asimilitaj per la koncerna lingvo.

En Esperanto laŭ larĝa signifo de tiu ĉi termino neologismoj estas ĉiuj vortoj, kiuj ne estis oficiale agnoskitaj de la Akademio de Esperanto. Sed inter la "neoficialaj" vortoj estas multaj, kiujn esperantistoj sufiĉe vaste uzas. Do en malpli larĝa signifo per la vorto "neologismoj" estas indikataj tiuj vortoj, kiujn aŭtoroj tute nove uzis aŭ uzas kaj ĉe kiuj ne eblas supozi ĝeneralan kompreneblon. La limon inter ambaŭ ne estas eble akre difini.

En Esperanta literaturo uzis diversaj aŭtoroj neologismojn ekde komenco de ĝia ekzisto. Aŭtoroj bezonis pli vastan vortprovizon, ol proponis la oficiala vortaro, por trafe esprimi sin dum tradukado kaj originala verkado. Precipe poetoj bezonas multajn sinonimojn aŭ preskaŭsinonimojn. Tiu tendenco daŭras ĝis nun. Estas necese, ke aŭtoroj tiun tendencon ne troigu kaj ne ŝtopu sian verkon per tro da neologismoj, ĉar tiam ilia lingvaĵo fariĝas apenaŭ komprenebla sen troa serĉado en vortaro.

Multaj ĝis nun neoficialaj vortoj (do fakte neologismoj) hejmiĝis en Esperanto tiom, ke ili estas preskaŭ ĝenerale uzataj. La plejparto da vortaroj ilin enkondukis en sian enhavon. Ekz.: mesaĝo (poselství), bunta (pestrý), tajpi (psát na stroji), aprezi (ocenit). Ilia disvastiĝo atestas pri ilia bezoneco. Pluaj ekzemploj estas esprimoj, kiuj anstataŭis la vortojn kun la sufikso "mal-": olda (malnova, maljuna), trista (malĝoja, malgaja), dura (malmola) kaj aliaj.

La plejparto de la terminoj en faka literaturo estas en realo neologismoj. Tie ĉi la afero de komprenebleco estas faciligita per la fakto, ke temas pri la terminoj en la koncerna fako internacie kompreneblaj, do konataj al la fakuloj (kaj ankaŭ al la amatoroj) de tiu ĉi fako.

Ĉe la problemo de neologismoj en Esperanto validas la devizo: la praktiko montros, kiu neologismo estas bezona kaj kiu ne. Tamen Esperanto estas en tiu afero iom handikapita per tio, ke ĝi ne posedas kontinuan areon de siaj parolantoj, kiel estas ĉe la lingvoj naciaj. Pro tio la parola uzo (do elprovado en la praktiko) de iuj vortoj estas malfaciligita kaj fakte limigita al la uzo skriba (presa)-lega. Tamen ankaŭ tiu ĉi uzo povas distingi la bezonaĵojn de balasto.

Estas necese, ke la aŭtoroj, kiuj uzos en siaj verkoj iujn neologismojn, ĉe kiuj ili ne povas supozi kompreneblon, ekspliku ilin aŭ en la aldona vortareto aŭ piednote en la teksto.

Ekzerco 7a:

a) Trovu sinonimajn neologismojn por la jenaj "mal-vortoj":

maldekstra, malrapida, mallaborema, maldolĉa, malforta, malseka, malriĉa, malfrua, mallarĝa, malalta, malvarma, mallonga, malluma, mallaŭta, malbela.

b) Ekspliku signifon de (aŭ formu frazojn kun) la jenaj neologismoj:

gracila, etoso, ascendi, gvati, ravino, pluki, sinki, bendo, hasti, polmo, mungi, orgojlo, pado, nupto, spuro.

Se vi do volas elprovi vian konon de pli detalaj nuancoj de Esperanto, provu prilabori ĉi supran ekzercon. Ne rezignu, eĉ se vi devos tro ofte uzi vortaron aŭ se vi ne sukcesos komplete solvi la taskon. Kaj se vi volas, vi povas sendi viajn solvojn al ĉi suba adreso. En la venonta numero vi povos kontroli ilian ĝustecon. Multajn sukcesojn!

Josef Cink, 561 61 Červená Voda 121

al la indekso


 NI KONDOLENCAS

En la monatoj marto kaj aprilo 1996 forlasis tutmondan E-familion kaj IKUE-movadon tri ĉeĥaj esperantistoj. La 23-an de marto en la aĝo de 80 jaroj mortis frato inĝ. Karel Janouš. Ĝis la fino de sia vivo li estis aktiva membro de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio, kontribuante regule al la lingva angulo en la gazeto DIO BENU. La 16-an de aprilo en la aĝo de 82 jaroj mortis pastro Alois Eineigel, longjara membro de IKUE, kiu pasintjare partoprenis la 48-an IKUE-Kongreson en Olomouc. La 28-an de aprilo en la aĝo de 75 jaroj mortis pastro Dalibor Lounek, aŭtoro de preĝoj por niaj IKUE-tendaroj. Eternan feliĉon en la ĉielo donu al ili Dio!

al la indekso