Dio Benu numero 21-1/1996

al la arkivo de jarkolektoj 1991-2010

 


 HEREDAĴON DE LA PATROJ KONSERVU AL NI, SINJORO!

9-a jaro de Jardeko de la Spirita Renovigo

Patro Episkopo Karlo Otčenášek, Protektanto de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio, partoprenis en la jaro 1987 kiel unusola el la episkoparo la kunvenon, en kiu estis starigata programo de la "Jardeko de Spirita Renovigo de Patrolando kaj de la Koroj". Tial la Jardeko kuŝas al li tiom intime surkore.

La programo estis ellaborata ankoraŭ en la erao de persekutado, pro tio estis tre danĝere partopreni ĝin - ĉio tiam estiĝis kaj formiĝis "kontraŭleĝe". La programo estis konceptata helpe de Sankta Spirito tiel bone, ke ankaŭ post ŝtatrenverso en novembro de 1989 nenio en ĝi estis ŝanĝenda. Por ĉiu jaro de la Jardeko estis elektitaj unu aŭ du naciaj sanktuloj, kiel specialaj ĉielaj patronoj kaj propetantoj. Laŭ modelo de ilia vivo estis elektita la temo por la koncerna jaro de spirita renovigado. La kulmino kaj samtempe konkludo de la Jardeko estos la mila datreveno de martireca morto de sankta Adalberto, naskita en diocezo de Episkopo Karlo. La kulminajn solenaĵojn en la venonta jaro partoprenos ankaŭ Sankta Patro Johano Paŭlo la Dua.

Patronoj de la nuna 9-a jaro de la Jardeko de Spirita Renovigo estas kunpatronoj de Eŭropo - sanktaj Cirilo kaj Metodio. Dankoplene kaj konkorde ni pilgrimu en iliaj spuroj al la eterna - perfekta HEJMO! Temo de la 9-a jaro estas "Evangelizado kaj Preĝado".

(Esperantlingva teksto ricevita de Episkopo Karlo Otčenášek.)

al la indekso


 Sanktaj Cirilo, monaĥo, kaj Metodio, episkopo,
patronoj de la Eŭropo

Ambaŭ devenis el Saloniko, kaj antaŭ ol ili invititaj de princo Rastislav venis en Grandan Moravion (863), ili dum certa tempo misiadis ĉe Ĥazaroj sur Krimeo. De tie ili transportis relikvojn de Papo sankta Klemento la 1-a en Konstantinopolon, poste ilin alportis en Moravion kaj portis ilin ĝis Romo (867). Por ke ili povu celebri diservojn en lingvo de popolo, al kiu ili devis anonci Evangelion, ili tradukis diservajn librojn kaj la Sanktan Skribon en slavan lingvon. Ili zorgis ankaŭ pri eduko de siaj disĉiploj, por ke ilia verko havu daŭrigantojn. Ilia festotago ekde 14-a jarcento estis festata ĉe slavaj nacioj la 9-an de marto; en la jaro 1863 ĝi estis transŝovita je 5-a de julio kaj jare 1880 ĝi estis disvastigita por tuta Eklezio. Papo Johano Pnŭlo la 2-a ilin en la 31-a de decembro 1980 proklamis kunpatronoj de Eŭropo.

Cirilo naskiĝis ĉirkaŭ la jaro 827 kiel la plej juna el 7 infanoj. Lia bapta nomo estis Konstantino. Li estis edukita en Konstantinopolo kaj tie li ankaŭ instruis kaj deĵoris en diplomataj servoj ĉe Imperiestra Kortego. Por slava lingvo li kreis malnovslavan skribon. En Moravio li agadis dum 4 ĝis 5 jaroj. En Romo li monaĥiĝis kaj akceptis nomon Cirilo. Li mortis la 14-an de februaro 869 kaj estis entombigita en roma baziliko de sankta Klemento.

Metodio estas ankaŭ ordena nomo, devene li verŝajne nomiĝis Miĥaelo. Unue li deĵoris en ŝtata administra servo en de Slavoj loĝigita parto de Bizanca Imperio. Ĉirkaŭ la jaro 840 li donis preferon al ordena vivo. Li akompanis sian pli junan fraton Cirilon en Grandan Moravion kaj Romon. Tie lin la Papo Hadriano la 2-a ordinis je pastro (868) kaj nomumis lin episkopo por teritorio de Granda Moravio kaj Panonio (869). Li daŭrigis en la verko komencita kun sia frato, kaj li baptis ĉeĥan princon Bořivoj. Li mortis la 6-an de aprilo 885 kaj estis entombigita en grandmoravia Velehrad.

Dankon, niaj slavaj kredanoncantoj. Genie vi kontribuis, por ke ni povu en la Eklezio travivi nian hejmon, la veran surteran - provizoran, kvankam ne senmankan. Dankoplene, konkorde ni pilgrimas en viaj spuroj al la eterna - perfekta HEJMO.

al la indekso


 NOVAJ TASKOJ ANTAŬ NI

Karaj gefratoj

La nova jaro jam konsumis kvaronon el sia tuto. Post relative trankvila unua parto de ĉi tiu jaro, ni devas vekiĝi el "vintra dormo", ĉar ankaŭ nunjare atendas nin novaj taskoj instigantaj antaŭenpuŝi nian movadon. Pri kiuj taskoj temas? Mi mencios almenaŭ la plej gravajn.

En monato majo okazos konferenco de nia sekcio en urbo Česká Třebová. Dum ĝi la plej grava evento estos balotoj ĉar estas necese elekti estraron kaj prezidanton por plua trijara periodo.

Julie okazos 81-a Universala Kongreso de Esperanto en Prago. Ĝin partoprenos ankaŭ katolikaj esperantistoj. Nia tasko estas ne nur partopreni, sed laŭpove helpi en organizaj aferoj, kaj kiel katolikoj zorgi ankaŭ pri spiritaj bezonoj de niaj samkredanoj. Ni planas okazigi ĉiumatene S. Meson en proksima preĝejo. Kaj ni esperas, ke ekzistos tempospaco ankaŭ por renkonto de ĉeestantaj IKUE-anoj. La C.O. de IKUE jam tiucele mendis salonon ĉe UEA. Partopreno en la Universala Kougreso estos por multaj nialandanoj neripetebla okazaĵo en la vivo.

Aŭguste okazos laŭvice jam la 15-a IKUE-Tendaro. En Sebranice ĝi okazos jam la 6-an fojon. En organizaj kaj gvidaj aferoj aktive partoprenos gejunuloj el Ĉeĥio kaj Slovakio kaj por aktiva kunlaboro estas invitataj ankaŭ gejunuloj el aliaj landoj. La tendaro do fariĝu renkontejo de la IKUE-junularo el diversaj landoj. Kompreneble partopreni la tendaron povas ne nur gejunuloj, sed ĉiuj esperantistoj havantaj junan koron (kaj tiun ja havas ĉiuj kristanaj esperantistoj!). Pordo de la tendaro kaj nia ambrakumo estas malfermita ankaŭ al gefratoj el Kristana Esperantista Ligo Internacia. Kore invitataj kunlabori estas ankaŭ tiuj, kiuj kapablas instrui Esperanton aŭ alimaniere helpi en organizaj kaj gvidaj aferoj. Viziton de la tendaro jam denove promesis nia kara protektanto Episkopo Karlo Otčenášek. Gravecon de la aranĝo ankaŭ akcentos vizito de plia Episkopo Mons. Jozefo Hrdlička el diocezo Olomouc.

Kaj fine, oktobre oni planas kiel pasintjare du renkontojn - en Bohemio en urbo Písek kaj en Moravio en pilgrimloko Dub nad Moravou. Tiun duan certe denove organizos la IKUE-Junularo.

Pri tiuj aranĝoj kaj ceteraj aktualaĵoj ni informos vin pere de nia gazeto DIO BENU. Tial estas necese, ke ĉiu membro ricevadu kaj legu nian gazeton. Sen tiu ĉi sekcia kontaktilo la membroj por nia movado estas "mortaj", ĉar ili vivante en izoliĝo de la sekciaj aktivadoj ne havas informojn pri aktuala movada vivo. Pro altaj poŝttarifoj alian eblecon de informado ni ne povas havi ol per nia gazeto DIO BENU, kiu precipe tiucele aperadas.

Karaj gefratoj! Nun, kiam ni kun espero rigardas nunjarajn aranĝojn kaj aktivadojn, bv. al mi permesi nur per kelkaj vortoj mencii pasintan jaron. Ĉiu scias, ke ĝi estis por IKUE jaro tre grava, kaj certe ankaŭ nia sekcio aktive kontribuis al ĝia sukceso. La okazinta 48-a IKUE-Kongreso en Olomouc estis ja grava momento en novtempa historio de IKUE. Ĝi estis definitiva "punkto" post kelkjara, ni diru "iome krizema" tempo, kaj ĝi estis starto en pluan, ni esperu florantan periodon de IKUE-movado. La unuaj rezultoj jam estas evidentaj. Centra Oficejo en Romo bone funkcias. Regule jam aperadas revuo ESPERO KATOLIKA. Dankon por tio sendube meritas Ĝenerala Sekretario kaj Redaktoro de E. K. frato Carlo Sarandrea. Dankon meritas kompreneble ĉiuj, kiuj strebis pri ekesto de tiu digna centro de tutmonda katolika E-movado, precipe la Honora Prezidanto Sac. Duilio Magnani kaj la Prezidanto D-ro Antonio De Salvo. Per ĉi tiuj vortoj mi celas alparoli vin, karaj gefratoj, kiuj ankoraŭ ne apartenas al abonantoj de Espero Katolika. Certe valoras ricevadi kaj legi ĉi tiun revuon, kiu estas interesa kaj valorenhava legaĵo. Pere de ĝi vi akiros kontaktojn kun tutmonda katolika E-movado. Kiu do deziras ricevadi la revuon Espero Katolika, bv. vin anonci ĉe mi, ankaŭ tiuj, kiuj deziras ricevi provekzempleron. Mi do rekomendas, ke ĉiu nia sekciano estu ankaŭ abonanto de Espero Katolika.

Tre kore mi dankas al ĉiuj, kiuj finance subtenis en pasinta jaro nian sekcion. Dio rekompencu precipe al tiuj, kiuj sendis kroman aldonaĵon. Por via informo, ĉu la mono bonorde venis, ni en DIO BENU publikigos nomojn de ĉiuj, kiuj la monon por la sekcio aŭ por IKUE sendis.

Ni esperas, ke ankoraŭ antaŭ la maja Konferenco de nia sekcio aperos konvena kompendio, kiu estas nepre bezonata por uzado dum la tendaroj, pilgrimoj, renkontoj kaj ĉiuspecaj aranĝoj de la sekcio. Kompreneble ĝia sukcesa apero grandparte dependas de la financa sekcia situacio.

Tre karaj! Konklude mi esprimas esperon, ke la nuna jaro estos por nia sekcio same sukcesplena kiel la pasintjara, por ke ni per aktivado kontribuu al disfloro de ĝenerala IKUE-movado. Kaj ĝi certe estos sukcesa, se ni konservos la persiston en amo kaj fideleco al Jesuo en Eŭkaristio, en amo kaj fideleco al lia kaj nia Patrino V. Maria kaj en amo kaj fideleco al la Papo kaj eklezia Instruofico. Ĉiutage per preĝoj ni spirite kunigu nin kaj reciproke subtenu. Dio benu!

Via frato Miloslav Šváček

al la indekso


 Sub ŝirm´ mirinda de potencoj bonaj

Sub ŝirm´ mirinda de potencoj bonaj
l´ estonton kun trankvil´ atendas ni.
Apudas Di´ vespere kaj matene,
kaj ĉiun novan tagon sendas Li.

Se temp´ antaŭa plu turmenton donas,
se tag´ malbona premas per angor´,
la savon donu, kiun Vi proponas,
ho Di´, por nia terurita kor´.

Kaj se kalikon donas Vi amaran,
sufero-plenan, pezan ĝis ekstrem´,
ni prenas ĝin el Via man´ amata dankeme,
fidoplene kaj sen trem´.

Se tamen Vi ankoraŭ donos ĝojon
pri tiu mond´ kaj ĝia brila sun´,
ni rememoros la iritan vojon;
nur Via estu nia vivo nun.

Dum ĉiu tera bruo iĝas febla,
por ni laŭtiĝu tiu plen-sonor´
el Via vasta mondo nevidebla,
akordoj ravaj de l´ eterna ĥor´.

Vortoj: D. Bonhoeffer 1944/45 Traduko: A. Burkhardt 1982

al la indekso


 LA EKLEZIO LAŬ LA DUA VATIKANA KONCILIO

Prelego de sac. Lajos Kóbor dum la 48-a IKUE-Kongreso 1995

Estis grava celo de la Vatikana Koncilio, ke mem la Eklezio klare difinu la pri si mem faritan bildon.

En ĉi tiu prelego mi ne intencas prezenti ĉiujn detalojn de la multfaca koncepto de la Koncilio pri la Eklezio, nur en 12 punktoj la bazajn trajtojn. Ĉefe tiujn, kiuj havas gravajn rolojn en la renovigo de la religia vivo.

l. La eklezio estas popolo kaj familio de Dio, kunvokita per la Evangelio de Jesuo kaj de la Sankta Spirito.

En la planita konstitucio post la ĉapitro pri la mistero de Eklezio estis ĉapitro pri la hierarkio, sed okaze de la traktado, la belga purpurulo Suenens proponis, ke antaŭ ol oni aparte parolos pri la hierarkio kaj pri la kredantoj, estu ĉapitro, kiu eksplikas ĉion, kio estas komuna ĉe ambaŭ partoj de la Eklezio.

Tiel naskiĝis la nova dua ĉapitro, kies titolo estas: "La Popolo de Dio". La Eklezio estas nova popolo de Dio, kunvokita el ĉiuj nacioj per Kristo kaj per la Sankta Spirito. La kapo de tiu popolo estas Kristo, kaj ĉiuj membroj havas la majeston kaj liberecon de la di-infaneco. La fundamenta ordono de ĉi tiu popolo estas la amordono de Kristo, kaj la celo estas la Regno de Dio, kiu devas disvastiĝi sur la tero, ĝis kiam ĝin perfektigos Dio ĉe la mondfino. Tiu popolo de Dio estas migranta popolo, ne estas perfekta, sed bezonas senĉese renovigon laŭ la instigoj de la Sankta Skribo. Kristo en la Eklezio kelkajn vokis je paŝtistoj por servi al la aliaj. Sed en la tasko de ĉiu kristana komunumo estas tute egale la digneco kaj la aktivado por konstrui la korpon de Kristo (LG 32).

Estis ankaŭ alia kritiko: La eklezio havas tri malfacilaĵojn: klerikalismon, jurismon kaj triumfalismon.

Estas klerikalismo, se ĉiun aktivadon kaj permeson posedas la klerikoj, sed la kredantoj estas devigataj nur obei.

Estas jurismo, se la ekleziaj juro kaj ordonoj ricevas pli gravan akcenton ol la kredo, espero kaj amo.

Estas triumfalismo, se oni konsideras la Eklezion en ĉio perfektan, kaj samtempe nur kritikas la aliajn.

La koncilio rigardas ĉiun kredanton, pastron kaj laikon kiel egale aktivan kaj liberan infanon de Dio. Kontraŭ la jurismo ĝi diras, ke la fundamenta ordono de la Eklezio estas la nova ordono de Jesuo pri la amo. Kontraŭ la triumfalismo ĝi agnoskas erarojn de la Eklezio kaj urĝigas la daŭran reformon. Ĉio ĉi evidentiĝos pli klare el la sekvontaj punktoj.

2. Ĉiu membro de la Dia popolo ricevas parton de la pastra, profeta ka j reĝa ofico de Kristo.

Kontraŭe al la Koncilio Tridenta, kiu ne parolis pozitive pri la pastreco de la kredantoj, la Dua Vatikana Koncilio akcentas la fakton de la universala pastreco kaj detale eksplikas, kiel povas ĉiu kredanto praktiki ĝin per la partopreno en la ofero de la Sankta Meso kaj per la kristana vivo gvidata de la Sankta Spirito. Ĉe la eksplikado de la profeta ofico la Koncilio deklaras, ke la tuto de la popolo de Dio el la kredsenso (sensus fidei) ricevita de la Sankta Spirito en la kredo mem estas senerarebla.

Siatempe kardinalo Newman estis suspektata de la vatikanaj oficoj, ĉar li kuraĝis aserti, ke estas rekomendinda en la aferoj de la kredo demandi ankaŭ la opinion de la laikaj kredantoj. La instruo de la Vatikana Koncilio donas teologian fundamenton al la aserto de Newman, ĉar ĝi diras, ke per la aktivado de la Sankta Spirito la popolo de Dio posedas senpereble la kredon, kaj en tio pli kaj pli profundiĝas per ĝusta decido (aserto) kaj tion daŭre pli perfekte povas utiligi, uzi en sia vivo (LG 12).

Do ni faras juste la demandon: tiu ekvido, ĉu ne devus efektiviĝi en la diversaj juraj traktatoj rilatantaj al la ekleziaj sinodoj? Okaze de la Unua (tn. Apostola) Jerusalema Koncilio la apostoloj, presbiteroj kaj la fratoj kune faris decidon rilatantan je la estonteco de la tuta eklezio (Ago 15, 22-29).

3. La Sankta Spirito al ĉiu kredanto donacas karismojn, kiujn uzi estas rajto kaj devo.

La katolika ekleziologio ĉiam instruis, ke la apostoloj havas posteulojn. Sed pri tio, ke tiuj gracdonacoj, povoj kaj servoj, pri kiuj apostolo Paŭlo parolis akcentite en siaj leteroj, tiuj ankaŭ nun daŭras en Eklezio, preskaŭ ne estis mencioj.

Ĉiam estis en la Eklezio homoj, kiuj havis eksterordinarajn karismojn, kiel ekzemple la fondintoj de la ordenoj, sed ni ne pensis pri tio, ke la Sankta Spirito "donas specialajn gracojn al ĉiuj kredantoj, per kio Li faras ilin taŭgaj por akcepti diversajn taskojn por la renovigo de la Eklezio" (LG 12). La tasko de la pastroj estas do ne tio, ke ili mem faru ĉion, kaj eĉ "estingu la Spiriroon" (1 Tes 5,9), sed ke ili ekzamenu kaj akordigu la funkciadon de la diversaj karismoj por la bono de la Eklezio kaj de la mondo.

4. Dio ĉiun membron de la Dia popolo sendas por anonci la Evangelion (AG 2).

Laŭ la deklaro de la aziaj episkopoj en Bandung "ni ricevis la kredon ne nur por ĝin gardi kaj soleni en la liturgio, sed por ĝin ankaŭ anonci kaj disvastigi".

La tuta Eklezio plenumas misian taskon kaj estas ĝia unua devo anonci la Evangelion al ĉiu popolo.

Do ili ricevis sian mision ne de la papo, ne de la episkopo aŭ paroĥestro por disvastigi la Evangelion de Kristo, sed mem de Kristo, nome jam ekde la bapto. La kaŭzo de la rapida disvastiĝo de la sektoj estas la misia konscio de iliaj kredantoj. Ne multon ni gajnos, se ni nur kritikas ilian entuziasmon. Prefere ni mem devus konsciiĝi, kiel sankta Paŭlo, ke "ni kredas kaj pro tio ni parolas" (2 Kor 4,13).

5. Ĉiu kristano estas invitita al perfekteco, kio konsistas en la sekvo de la amordono (LG 39-42).

La koncilia konstitucio pri la Eklezio dediĉas apartan ĉapitron por komprenigi, ke Kristo ĉiujn kristanojn invitas al perfekteco, do al la sankta vivo. Tial estas ebleco al ĉiu kristano klopodi pri la perfekteco, ĉar la kristana perfekteco estas la plenumo de la Krista am-ordono, al kiu instigas nin en ni mem la Spirito ricevita de Kristo. Tial la koncilio devis denove formuli la teologion pri la monaĥa vivo, ĉar jam ne validas aserti, ke nur la monaĥa vivo estas "la stato de la klopodo pri la perfekta vivo". Ni jam ne povas diri al la homoj, ke "se vi volas iĝi perfekta, votu malriĉecon, virgecon kaj obeemon", sed ni devas diri: "Se vi sentas, ke Dio vin volas gvidi sur la vojo de malriĉeco, virgeco kaj obeemo, tiam vi sekvu la dian vokon kaj iĝu monaĥo.

6. La Eklezio havas kvar taskojn: 1.) anoncadon de la kredo (kerygma), 2.) fari komunumon (kainoia), 3.) preĝadon (proseuke) kaj 4.) servado al socio pleje por la malriĉuloj (diakonia).

Ni metis je la unua loko la taskon de anoncado de la kredo. Ne nur pro tio, ĉar la koncilio pleje ĝin akcentas, kiel la unuan kaj la plej gravan taskon de la episkopo, sed kiel delegitecon ankaŭ de la tuta popolo de Dio. La eklezia komunumo, kiu ne zorgas pri la evangelizado al la nekristanoj, kiel diris Papo Johano Paŭlo la Dua en cirkulero pri la misioj, iĝas tereno de internaj konfliktoj kaj bataloj. Ni povus prezenti ekzemplojn kaj el la kristaua mezepoko kaj el la nunaj eklezioj.

Kiam la plimulto de la homaro ankoraŭ ne akceptas kun fido Filon de Dio Jesuon Kriston, kiu mortis kaj resurektis por ĉiuj homoj, la Krist-kredantoj ne pasigu tempon kun bagatelaĵoj kaj nenifarante. Ili havas grandegan mision: Kriston kaj ties Evangelion ili devas porti al ĉiu homo.

Tiuj, kiuj kun fido akceptas la Evangelion, ne disiĝas, sed kunvenas en komunumo de la karitato.

Unuagrada tasko de la Eklezio estas, ke ĝiaj kredantoj formu komunumojn de la karitato, en kiuj la kredantoj konas, akceptas, helpas unu la alian. Ĉi tion bezonas la nuna soliĝinta homaro, kaj tiu ĉi unuiĝo laŭ la vortoj de Jesuo estas la plej efika atesto pri tio, ke Jesuo estas la sendito de la Patro (Joh 17,21) kaj ke ĉion Li unuigas en Jesuo kiel en unu kapo.

La tria grava tasko de ĉi tiu Eklezio estas la preĝado, privata kaj la komuna. En la lasta la centran lokon okupas liturgio, sakramentoj, la Meso. La tasko de la kristanoj estas, ke ili en la Sankta Spirito daŭrigas la preĝadon de Kristo sur la tero, ĝis la fino de la mondo.

Kvare, la tasko de la kristanoj estas servado al socio sur ĉiu tereno, ĉefe al tiuj, kiuj pleje bezonas helpon. Konstrui la socion sur la kvar kolonoj de la vero, justeco, amo kaj libereco. Antaŭenigi la socian justecon. Eduki la junularon, helpi al malriĉuloj, malsanuloj, maljunuloj estas tasko de ĉiu disĉiplo de Jesuo. Ĉi tie ne estas plu la celo, ke ni konvertu aliajn, sed tiu, ke ni mem konvertiĝu al Jesuo Kristo, kiu venis por esti ĉies servanto.

Ne ĉiu kristano devas fari ĉiujn kvar taskojn, sed la tuta komunumo de la kristanoj devas plenumi la kvar taskojn.

(Daŭrigo aperos en D.B. n-ro 2/96).

al la indekso


 SE IU VOLAS VENI POST MI, LI ABNEGACIU SIN, KAJ LEVU SIAN KRUCON,
KAJ SEKVU MIN (Mat 16,24)

En ĉi tiu fastotempo, dum kiu ni meditas pri suferoj de nia amata Savanto Jesuo Kristo kaj pri animaj suferoj de lia Patrino Virgulino Maria, ni ne forgesu, ke ankaŭ inter ni vivas multaj suferantaj gefratoj, kiuj brave portas siajn krucojn sekvante Jesuon. Ankaŭ inter esperantistoj ekzistas tiuj personoj, kiuj per siaj suferoj estas proksime al Jesuo. Tiamaniere ili kontribuas al savo de multaj animoj, ĉar ili la suferojn disponigas al Jesuo. La subaj vortoj elfluantaj el kredema kaj amema koro de fratino Eleonora Wysocka el Pollando, kiun konas ankaŭ la ĉeĥaj katolikaj esperantistoj, estu por ni fortigo kaj modelo por portado de niaj ĉiutagaj krucoj. Miaj interparoloj kun ŝi ankoraŭ en profunda tempo de totalisma sistemo restigis en mia koro neforgeseblajn remernorojn pri tiu brava persono. Ni, memorante niajn suferantajn gefratojn, mernoru pri vortoj de Apostolo Paŭlo al Galatoj: "Reciproke subtenadu viajn ŝarĝojn, kaj tiamaniere plenumu la leĝon de Kristo" (Gal 6, 2).

al la indekso


 La unua letero al mia Plejamata Sinjoro Jesuo

Vi, Jesuo, bone scias, pri kio mi volas skribi, ĉar miaj korespondantoj estas scivolemaj pri travivaĵoj kaj sentoj dum mia vivo plena de suferoj.

Nune mi havas 83 jarojn kaj ekde 53 jaroj mi estas blinda. Antaŭ ok jaroj oni amputis mian kruron; de du jaroj mi suferas pro reŭmatismo, kiu kaŭzis nefunkcion de miaj manoj; mi malsanas je alergio. Jam al kvar operacioj mi submetis min. Mia vertebraro estas difektita, mia stomako kaj veziko malbone funkcias. Mi loĝas sola kaj la helpon mi ricevadas efemere flanke de geamikoj. Ĉiuj suferoj tamen ne ombrigis serenon de mia spirito, kiun mi ĉerpas el religia edukiteco. Daŭre mi preĝas por miaj gepatroj kaj dankas al ili pro vera gepatra amo kaj eduko. Hodiaŭ, el perspektivo de tempo mi scias, ke tio ĉi estas la plej granda heredaĵo, kiun mi povis ricevi. Ankoraŭ nun mi memoras la patron genuantan kun kunligitaj manoj ĉe la matena kaj vespera preĝoj. Al preĝejaj diservoj ni iradis kun la tuta familio ne nur en la dimanĉoj kaj festotagoj, sed ofte ankaŭ en labortagoj. Mi, kiel la plej aĝa el la gefratoj vizitadis ankaŭ majajn kaj juniajn diservojn, ankaŭ la oktobran rozarian preĝadon. Mi vizitadis preĝejon sendepende de la vetero kaj laciĝo. Nia patrino, arde nin amanta, estis tiurilate necedema. Ĉeokaze ŝi demandis miajn koleginojn, ĉu mi dece kondutis en la preĝejo, ĉu mi tie ne interparoladis aŭ ne ridis. Ŝi estis por mi modelo de la kristana sinteno. Atestu pri tio la sekvanta evento.

Estis varmega aŭgusta tago. Ĉe riparo de strato pene laboris homoj. Mia patrino vidante ilian penan laboron kaj laciĝon, iris al nia ĝardeno kaj deŝiris korbon da plej belaj pomoj. Poste ŝi ĉerpis sitelon da akvo el puto kaj kune kun la pomoj ĝin alportis al la mirigitaj laboristoj. Pri tiu evento ni eksciis dum la vespermanĝo. Mi koleriĝis, ke tiel multe da pomoj la patrino fordonis. Ja ŝi povis doni pli malbonajn.

Dimanĉe, devige, la tuta 9-persona familio kantadis la "Horetojn". Mi kompatas al mia patrino, ĉar ŝi estis muzikema kaj devis aŭskulti kantadon de siaj sep infanoj. Ĉiu infano kantis, kiel sciis.

Tio, kion mi alportis el la hejmo, kaŭzis, ke havante tiel solidan religian fundamenton, mi eniris la vivon sentime. Post edziniĝo mi konsciiĝis, ke nia geedzeco estas fuŝa. Post naŭ jaroj de komuna vivo mi perdis vidpovon. La edzo diris, ke "li edziĝis kun vidanta, do li foriras al vidanta". Mi restis sola kun kvarjara fileto.

Kiel nevidanta mi devis denove lerni vivi akceptinte mankon de la vidpovo. Tiam mi forveturis al Laski. Tie mi ekkonis, kiel vivas la nevidantaj infanoj, plenkreskuloj kaj fratulinoj - monaĥinoj. Pastro Tadeo Fedorowicz, delonga animzorganto de nevidantoj, dum mia pekkonfeso diris, ke ĉe ĉiu sufero mi ripetadu: "Estu via volo!" Do mi dumtage elparolis multfoje "Estu via volo!", sed nur per la lipoj, ĉar per la koro mi volis vidpovon kaj nur vidpovon. Forpasis longa tempo, ĝis kiam mi komprenis, ke mi povas helpi al mi nur per oferado de la sufero al Dio. La suferon mi aldonis al viaj suferoj, ho Kristo. Nune mi varme dankas al Vi pro tiu graco, ke la Sankta Spirito nokte donis al mi la komprenon, kio estas la sufero, ke ĝi estas la preĝo. Kiam mi perdis la vidpovon, mi opiniis, ke mi nur vegetos, ne vivos, sed mi kun Dia helpo revenis al mia amata profesio kaj retrovis ĝojon de la vivo.

Mi ne pensis, ke laboro de instruisto en lernejo por nevidantoj donos al mi tiom da kontento. La nevidantaj infanoj estas tre sentemaj kaj amantaj; ili tre sopiras pri bonkoreco kaj amo. Mi ilin kunpremadis kaj kisadis kaj tiel mi pli facile superis la suferon de disiĝo kun mia infano, kiun edukadis la edzo. Kune kun la infanoj mi ellernis legi kaj skribi en sistemo de Brajlo, kvankam tio ĉi ne estas facila. Per tuŝetoj de la fingroj oni devas distingi malgrandajn punktojn. Ĉiuj gratulis al mi pro sukcesoj en edukado kaj instruado. La plej granda premio por mi estis la sento, ke mi estas bezonata kaj havanta lokon inter la homoj.

Per tiu ĉi letero mi volas danki al Vi, Sinjoro Jesuo, por ankoraŭ alia donaco same valora, kiel la sufero kaj laboro. Tiu ĉi donaco estas kapablo gvidi diversajn kunvenojn kaj prelegojn. Tio ĉi komenciĝis dum mia restado en Cichanówek, kien mi veturis kuraci mian malsanon. Kun kolegino mi ĉeestis koncerton. Post dek minutoj estingiĝis la lumo. La ĉeestantoj, precipe junularo pro malpacienco komencis fajfi, stamfi kaj krii. La kolegino foriris al la organizanto kaj diris, ke mi estas instruistino ke mi povas mi paroli pri la nevidantoj. Sentime mi alpaŝis antaŭ la publikon (ĉar la obskuro estis mia mondo). Mi parolis (nune mi tion scias) per inspiro de Sankta Spirito tre interese. Mi sukcesis krei agrablan etoson. La silento estis preskaŭ absoluta. Mi tion scias, ĉar ni, la nevidantaj, havas bonegan aŭdokapablon. Kiam denove ekaperis la lumo, mi ĉesis paroli. Sed ĉiuj komencis krii: "Ni ne volas koncerton, ni volas aŭskulti la sinjorinon. Parolu plu tiel interese pri la vivo de la nevidantoj." Tiu ĉi sukceso inspiris min paroli diversloke pri nevidantoj. Mi komencis en Lodzo en diversaj lernejoj, en bibliotekoj, en domoj de kulturo kaj en Ligo de Virinoj, en Klubejo de Milicanoj, en hospitaloj, sed antaŭ ĉio en preĝejoj. Mi parolis al alumuoj en Porpastra Seminario kaj al messervantoj. Tio estis mia pasio, mia ĝojo, mia vivo. Mi memoras, kiel mi tre timis paroli en unu el lodzaj bibliotekoj. Oni avertis min, ke en la salono estas kritikema junulo, kiu ĉiam kritikas, ke la prelegoj estas enuaj kaj neinteresaj. Ankaŭ mi atendis lian kritikon. La junulo diris: "Sinjorino, vi tiel interese parolas, ke mi vin ŝatus aŭskulti dum tuta nokto". Liaj vortoj estis por mi la plej bela dankesprimo por mia aktivado.

Dum la prelegoj mi ankaŭ parolis pri Esperanto, esperantistoj kaj pri la E-movado. Kiel grandan ĝojon Vi donis al mi, Jesuo, kiam pere de la Sankta Spirito Vi igis min lerni tiun lingvon. Nombro de la prelegoj estis ĉirkaŭ 300. Proponoj kaj dankoj de la aŭskultantoj estas skribitaj en du miaj "Oraj libroj". Diversaj homoj malsame skribis, sed plej ofte ripetiĝas: "Nur nune ni komprenas la vivon de la blinduloj". La vortoj atestas, kiel necesaj estis miaj prelegoj. Jen Vi, Jesuo, kaŭzis, ke malgraŭ grandaj malfacilaĵoj mia destino helpis al homoj kompreni malsanulojn kaj al la suferantaj donis iom da ĝojo.

Antaŭ 15 jaroj Vi donis al mi, Sinjo ro Jesuo, la signon, ke Vi estas kun mi. Dum unu preĝo mi petis Vin arde, ke Vi permesu al mi pli suferi, por ke mi tiamaniere pli proksimiĝu al Vi.

La 4-an de aŭgusto 1985 je la 16-a horo mi pensis pri mia malfacila vivo, esti sola kaj nevidanta. Flustre mi diris: "Sinjoro Jesuo, Vi povus tion fari, por ke mi povu almenaŭ por momento ekvidi tiun belan mondon". Ankoraŭ mi ne finis lastan vorton kaj tuj mi ekvidis la krucon sur la muro de mia ĉambro, bildon ĉe la kruco, tapiŝon sur la planko, divanon, tablon, sur la tablo tajpilon, f1anke paperojn, iom polvigitan kurtenon kaj ne tro purajn vitrojn. Mi ekpensis, ke mi ne estas inda je miraklo kaj mi fermis la okulojn. Silente mi flustris: "Sinjoro Jesuo, ĉu Vi volas fari la miraklon, ke mi vidu? Faru tion malrapide, ke mi alkutimiĝu, ĉar mi povus freneziĝi pro la feliĉo". Kiam mi malfermis la okulojn, denove mi troviĝis en mallumo.

Pli kaj pli mi preĝadis matene, vespere kaj nokte, ĉar rememoroj bonaj kaj malbonaj malpermesis al mi ekdormi. Mi demandis Vin, Jesuo: "Ĉu Vi estas kontenta pri miaj preĝoj, ĉu Vi akceptas tion, ke ofte mi preĝas sen koncentriĝo?". Mi petis Vin, Sinjoro Jesuo: "Donu al mi iun ajn signon; diru almenaŭ unu vorton - jes aŭ ne! " La respondon mi ne longe atendis.

Okazis tio en la 1-a de nunjara januaro. Mi endormiĝis je la unua horo nokte kaj mi vekiĝis je la tria matene. Mi finpreĝis Rozarieton al la Dia Mizerikordo, al la Koro de Jesuo kaj al la Vundoj de Jesuo. Preĝante la Krucvojon, mi endormiĝis. Plu mi ne scias, ĉu tio estis konscie aŭ sonĝe. En la mallumo, en aero, mi klare vidis surskribon: "MI ESTAS VIA SINJORO". La literoj havis unucentimetran grandecon. Mi facile tralegis ilin. Mi akceptis la signon, Sinjoro Jesuo, kiel vian respondon. Pri interpreto mi petis miajn amikinojn. Unu respondis, ke tio estas malbona signo; kaj la dua, ke tio estas ĝusta respondo.

Sinjoro Jesuo, mi omaĝas Vin, mi amas Vin, sed mi volas ankoraŭ pli Vin ami ol la malgranda Tereza el Lisieux. Mi komprenas, ke Vi, Sinjoro, donis al mi la krucon konforman al miaj brakoj kaj fortoj: ne tro grandan kaj ne tro etan. Mi dankas al Vi por ĉiuj gracoj akceptitaj kaj pro via grandega amo.

La kruco estas la plej antikva relikvo de la sankteco, ĉar en la sufero kaj kruco estas nia savo. Jen Vi, Sinjoro Jesuo, sur la kruco mortis ankaŭ pro miaj pekoj. Firme mi kredas, ke tra la kruco gvidas la plej rekta vojo al la ĉielo.

Kune kun la "Radio Maria", kiu edifas min, silentigas, instruas kaj ĝojigas, mi preĝas kun la aliaj; sed ankaŭ solece, per propraj vortoj mi omaĝas al Vi, Sinjoro Jesuo, pro via amo, pro tio, ke Vi donis al mi la vivon, ĉar Vi la unua "ĝis la fino nin amegis". Mi dankas al Vi pro ĉiu bono, per kiu Vi min tiom malavare pridonacas kaj mi pardonpetas pro la pekoj, kiujn mi faris per penso, parolo, faro kaj neglekto. Vi ja diris: "Petu, kaj vi ricevos, serĉu, kaj vi trovos". Feliĉe mi Vin, Sinjoro, jam antaŭlonge trovis. Per Via helpo mi rapide kaj brave liberiĝis de la pekoj.

Ĉiuj, kiuj tralegos la leteron, sciu, ke mi sen Vi, Sinjoro Jesuo, vivi jam ne povas; kaj kun Vi miaj plej grandaj suferoj fariĝas "la dolĉa jugo kaj la pezaĵo leĝera". Mi volas esti almenaŭ rustiĝinta najlo en via mano.

Sinjoro Jesuo, mi tiel deziras esti pli bona kaj ricevi plenan indulgencon. Mi fidas al Vi, Sinjoro Jesuo, kaj firme kredas, ke Vi plenumos mian ardan deziron.

En Lodzo, la 16-an de aprilo 1994. Eleonora Wysocka

al la indekso


 AL KIO NIN INSTIGAS REĜINO DE LA PACO
LA VIRGULINO MARIA EN MEDJUGORJE?

Karaj infanoj, mi invitas vin al persona konvertiĝo. Tiu ĉi tempo estas por vi! Dio ne povas sen vi realigi sian planon.

Karaj infanoj, proksimiĝu ĉiutage pli proksimen al Dio.

Mi donas al vi armilon kontraŭ Goljato. Jen, viaj kvin ŝtonoj:
1. La Rozaria preĝo
2. Eŭkaristio
3. La Sankta Skribo
4. Fasto
5. Ĉiumonata pekkonfeso.

al la indekso


 LA GRACOBILDO DE LA "KONSOLANTINO DE AFLIKTITOJ" EN KEVELAER

"Ĉi tie konstruu por mi kapeleton!" Tiun misteran ordonon pia kolportisto Henriko Busman aŭdis trifoje en diversaj tagoj dum li preĝis antaŭ la krucifikso survoje de Weeze al Geldern en la herbejo de Kevelaer, kie nune staras la gracokapelo. Tio okazis antaŭ pli ol tricent jaroj en la kristnaska tempo de 1641.

Kun la aprobo kaj subteno de pastro de Kevelaer Johano Schink, Henriko baldaŭ konstruigis la sanktan dometon.

"Unu monaton antaŭ Pentekosto mia edzino Mechel Schrouse vidis dum nokta vizio en brila lumo la figuron de kapelo, kaj en ĝi bildeton de Nia Sinjorino, kiel ŝi estis vidinta ĝin antaŭ nelonge en la manoj de du soldatoj ".

Tiun deklaron de Henriko Busman oni legas en la protokolo de la Sinodo de Venlo el la 13-a de februaro 1647. Kevelaer tiutempe apartenis al diocezo Roermond. Temas pri bildo de tiam fame konata Madono de Luksemburgo, kiu vaste estis honorata kiel '"Konsolantino de afliktitoj", precipe ekde la pestepidemio en la jaro 1626.

La komuniko pri la nokta vizio estis konfirmita per atesto de noktgardistoj, kiuj ankaŭ observis en tiu nokto la strangan lumon ĉirkaŭ la domo de Busman.

La 1-an de junio 1642 la gracobildo estis metita, fare de la pastro de Kevelaer, en la kapeleton konstruitan de Henriko Busman. "Jam en la sama tago grandaj homgrupoj el Geldern kaj el aliaj lokoj venis al la kapeleto. Ankaŭ okazis multaj mirakloj, kiuj estis registritaj".

La gracobildo estas simpla kuprogravuraĵo, nuntempe tre flaviĝinta. Ĝiaj dimensioj estas 7.5x11.5 centimetroj. La subskribo tekstas jene: "Vera bildo de la Patrino de Jesuo, Konsolantino de la afliktitoj, sur tereno apuda de la urbo Luksemburgo, fame konata pro mirakloj kaj pro alfluo de homoj. En la jaro 1640".

Ekde la unua tago ĝis hodiaŭ la alfluo de piaj pilgrimantoj neniam malkreskis. Malgraŭ la tumultaj tempoj dum la Tridekjara Milito (1618-1648) la homamasoj tiom pliiĝis, ke en 1643 oni ekkonstruis pilgrimpreĝejon, la nunan Kandel-kapelon. La bazangula ŝtono estis metita la 28-an de oktobro 1643. Sur memorŝtono, enmasonita interne de la kapelo en la flanka portalo super la sanktakvujo, estas skribite malaltgermane: "Arkitekto Henriko van Arssen, nomata Bilders, ekmetis la fundamentojn de ĉi tiu kapelo la 28-an de oktobro 1643, kaj finis konstrui la sanktejon en la 20-a de novembro 1645". De nun ĉiujare la pilgrimantoj procesie alportas grandajn kandelojn kiel voto-oferojn. La kandelŝildoj montras la jam longan tradicion de kelkaj procesioj kaj la vastan teritorion, el kiu alvenas la pilgrimantoj.

Ĉirkaŭ la modesta kapeleto de Henriko Busman oni konstruis en 1654 la nunan sesangulan gracokapelon. En la norda muro oni tamen lasis malgrandan aperturon, tra kiu oni povas vidi la miraklan bildon jam de la strato dum la pilgrimada tempo. Maldekstre de la altaro en pendlampo, subtenata de tri kolomboj, troviĝas la pacolumo. Ĝi estis en 1949 ekflamigita en Lourdes kaj tra Altötting alportita al Kevelaer. La tri kolomboj aludas pri la tri sanktejoj de la Reĝino de la Paco: Lourdes, Altötting kaj Kevelaer. Serpento avide ŝovas la langon al la lumo. Tio estu por ni admono, ke ni devas insiste alvoki la Madonon, por ke Ŝi, kiu distretis la kapon de la serpento, helpu nin pri la gardado de la paco.

I,a Baziliko de Maria estis konstruita en la jaroj 1858-1864. La solena konsekro okazis la 3-an de julio 1864. La turo alta 91 metrojn estis kompletigita nur en 1884. La longo de la baziliko estas 70 m kaj la larĝo 28 m. La transepto estas longa 36 m, larĝa 14 m kaj alta 22 m. Ekde 1969 oni laboras pri restaŭrado kaj renovigo de interno de la baziliko.

La Konfeskapelo, same kiel la baziliko estis konstruita laŭ projektoj de katedral-arkitekto Ignaco Statz el Köln. En 1890 oni aldonis al la norda flanko novan trinavan konfeskapelon. La pentraĵoj de Stummel, kiuj jam ornamis la konfeskapelon, kaj ankaŭ tiuj de liaj skolanoj, finitaj nur en 1934, bedaŭrinde perdiĝis dum la milito.

La pastra domo fronte al la gracokapelo estis konstruita de la Oratorianoj en 1647 kaj poste plurfoje pligrandigita. Super la enirejo troviĝas ĝis hodiaŭ jena surskribo: "Christo peregrinanti in terris ", tio signifas "Al Kristo pilgrimanta sur la tero". En la pastra domo pilgrimantaj pastroj ĉiam estas bonvenaj. En ĝi loĝas ankaŭ la pastroj de la paroĥo Sankta Maria kaj la pastroj, kiuj asistas dum la pilgrimadoj. Plie ekde oktobro ĝis junio okazas en ĝi religiaj ekzercoj por pastroj kaj laikoj.

En 1889 oni ekkonstruis la krucvojon ĉe la urborando. La kapeletoj de la stacioj estis pretaj en 1892. En 1934 la krucvojo estis komplete restaŭrita. En la novkonstruita Maria-parko, la "Madono kun la protekta mantelo" trovis indan lokon kiel militmonumento.

Same kiel en la pasintaj jardekoj kaj jarcentoj, ankoraŭ hodiaŭ la modesta sanktejo de la "Konsolantino de la afliktitoj" altiras al Kevelaer multajn pilgrimantojn, de proksime kaj malproksime, enlandajn kaj eksterlandajn. En la multegaj afliktoj kaj mizeroj de la surtera pilgrimvojo ili serĉas konsolon kaj helpon ĉe la piedoj de tiu, kiun la Sinjoro, de sur la kruco, donis al ni kiel Patrinon.

Mantelon vian, ho Madono,
super nin etendu.
Patrine kontraŭ ĉiuj ŝtormoj
daŭre nin defendu!
Ho bona, Vi nia Patrin´,
senĉese do protektu nin!

Tradukaĵon de Frato Georgo de Ruyver afable disponigis frato Hugo Westhoff.

al la indekso


 Krucumita Savinto, ni arde petas de Vi:

- bonvolu sanktigi niajn familiojn,
- donu al ni sanktajn pastrojn,
- donu al ni sanktajn episkopojn,
- donu al ni sanktajn ordenhomojn.

Ho, Plejsankta Koro de Jesuo!
Montru al ni vian kompaton!
Faru, ke via Regno venu!
Venu rapide, Sinjoro Jesuo,
kaj kompatu nin,
kiam Vi venos en via gloro.
Amen, venu, Sinjoro Jesuo!

(Tiun ĉi preĝon, skribis en malsanulejo post korinfarkto frato Hugo Westhoff en la jaroj 1980-81. Ĝi certe esprimas sentojn ankaŭ de multaj niaj koroj).

al la indekso


 INVITO AL PARTOPRENO DE LA KATOLIKA ESPERANTO-TENDARO
EN SEBRANICE

de la 3-a ĝis la 17-a de aŭgusto 1996

La IKUE-Katolika Sekcio de ĈEA imitas vin partopreni laŭvice jam la 15-an IKUE-Tendaron, kiu okazos de la 3-a ĝis la 17-a de aŭgusto 1996 en Sebranice apud Litomyšl sub gvido de junaj ĉeĥaj kaj slovakaj IKUE-anoj.

Vilaĝo Sebranice (kun 1000 enloĝantoj) situas en Ĉeĥa-Moravia Montetaro apudvoje inter urboj Polička (8 km) kaj Litomyšl (12 km) en distrikto Svitavy, en diocezo de patrono de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio Episkopo Mons. Karlo Otčenášek el Hradec Králové. En vilaĝo Sebranice dominantas paroĥa preĝejo de Sankta Nikolao (kie aktivas salezianoj). En okcentmetra distanco de la preĝejo, en la valo inter arbaroj troviĝas banbaseno kaj 200 metrojn de ĝi la tendaro.

Vojaĝante en la tendaron oni povas uzi fervojon kaj busojn. Plej facile oni povas veni peraŭtomobile ĝis la tendaro; eĉ pluva vetero ne malhelpas alveturon de la aŭtomobiloj.

En la tendaro oni dormas en dulitaj (bonkvalitaj) tendoj (estas necese kunpreni propran dormosakon). Kompreneble ekzistas sufiĉe da spaco por kampado. Ĉiuj manĝoj (simplaj, sed sutiĉe abundaj) estas preparataj en la tendara kuirejo. La tagmanĝojn oni manĝas en vilaĝa manĝejo. En vilaĝo ekzistas restoracio kaj 3 vendejoj kun manĝovaroj kaj aliaj bezonaĵoj, kie oni povas laŭdezire bierumi aŭ krommanĝi.

Ambaŭ proksimaj urboj Polička kaj Litomyšl estas urboj kun historiaj vidindaĵoj. Kadre de la tendara restado okazos perbusa ekskurso.

Ĉiu tendara tago komencos per Sankta Meso. Viziti la tendaron kaj mescelebri tie promesis jam du episkopoj. Dimanĉe okazos Sankta Meso komune kun la paroĥanoj en la preĝejo de S-ta Nikolao. Krom spiritaj kaj ceteraj programoj estos sufiĉe da tempospaco por ludoj, banado, ripozo kaj vesperaj tendarfajroj. Ni esperas, ke la nunjara tendaro fariĝos renkontejo de refondata junulara IKUE-Sekcio.

Se vi, karaj legantoj, deziras travivi tagojn en frateca kaj kristana etoso, bonvolu veni inter nin, por krei en la tendaro internacian medion. Inter la tendaranoj vi trovos ne nur bonajn geamikojn kaj gefratojn, sed vi certe ĝuos fratecan ammedion, kiu postlasos ĉe vi neforgeseblajn rememorojn. La prezo (pagebla ankaŭ per ĉeĥa mono aŭ per ceteraj libere ŝanĝeblaj valutoj), kiu inkluzivas tendarkotizon, loĝadon en la tendo kaj ĉiujn manĝojn, estas kompare kun similaj aranĝoj tre malalta. Por la tuta dusemajna restado pagos gejunuloj (senlaboruloj, pensiuloj) el Albanio, Rumanio kaj eksa Sovetunio nur 20 USD aŭ 30 DM, salajruloj 30 USD aŭ 45 DM. La gejunuloj el pluraj ekssocialismaj landoj 40 USD aŭ 60 DM, senlaboruloj kaj pensiuloj 45 USD aŭ 68 DM, salajruloj 50 USD aŭ 75 DM. El ceteraj landoj gejunuloj 60 USD aŭ 90 DM, senlaboruloj kaj pensiuloj 65 USD aŭ 98 DM, salajruloj 70 USD aŭ 105 DM. La kotizon oni pagos post alveno en la tendaron.

Viajn aliĝilojn akceptos ka plurajn informojn al vi volonte liveros: IKUE-Katolika Sekcio de ĈEA, s-ro Miloslav Šváček, Tršická 6, CZ-751 27 Penčice, Ĉeĥio.

al la indekso


 SANKTA MESO EN VARSOVIO INTENCE POR ESPERANTISTOJ

Laŭ la la tradicio komence de la jaro la 14-an de januaro, episkopo Władysław Miziołek celebris esperantlingvan S. Meson, por Dia beno por la agado de esperantistoj en la jaro 1996. La solenaĵo okazis la 14-an de januaro en la preĝejo de s-ta Aleksandro kaj estis celebrita laŭ la antaŭnelonge de la Sankta Patro aprobita, ĵus presita Meslibro (prilaborita de la Liturgia Komisiono, kies prezidanto estis episkopo Wł. Miziołek). Post la Diservo, dum kiu E-Koruso "Muzilo" kantis pastoralojn (kristnaskajn kanojn), okazis "oblata" renkontiĝo kun la Episkopo en la paroĥejo.

La subskribinto de la noto ankaŭ ĉi-jare havis la honoron saluti la Episkopon (nian "Esperanto-Episkopon"), esprimi dankemon pro lia konstanta favora protektado kaj transdoni porokazajn bondezirojn. Neforgesebla estis la rememorigo pri Sekcio ĉe la Varsovia Klubo de Katolika Intelektularo - establita laŭ la konsilo de la Episkopo (post la likvido, siatempe, de la Katolika Sekcio ĉe Pola E-Asocio) kaj ankaŭ pri la unuaj kantprovoj de "Muzilo", kiuj estis okazantaj laŭ la invito de la Episkopo en lia paroĥejo. Niajn sentojn al la Episkopo simbolis la enmanigita al li (fare de la subskribinto de la noto) rozbukedo, kies koloroj respondis al la multflanka agado de la Episkopo, nome: la flava - koncernis tiun poreklezian, la ruĝa kun la blanka – la pornacian, kaj la verda – por Esperanto. Poste prenis parolon s-ano Bohdan Wasilewski – estranta la Varsovian E-Animzorgadon, kaj s-ano Jeremiasz Ratajczyk – la prezidanto de PEA.

Sekvis la komuna ceremonio: dividado de oblato – rompata kaj disdonata inter si reciproke, kiel signo de interpaciĝo kaj bondeziro.

Poste oni kantis pastoralojn, oni trinkis teon, oni ĝuis la festan agordon kaj ĝojis pro la amika akompanantaro. Menciindas, ke inter multaj gastoj troviĝis familianoj de Antoni Grabowski, irlanda diplomato kaj ĉeĥa esperantistino.

La renkontigon finis beno donita de la Episkopo kaj komuna preĝo.

Tamen la plej grava estis la dummesa homilio de la Episkopo (por la dua dimanĉo ordinara), titolita: "La verko de Kristo". En ĝi la Episkopo konstatis, ke Jesuo Kristo estas por ni ĉiuj la lumo, montranta la sencon kaj la vojon de la vivo, estas la sankteco, donanta al ni animforton kaj forton por interna perfektiĝo, estas nia interpaciganto kun Dio kaj espero por la savo.

Aliflanke treege valoraj kaj interesaj montriĝis la cititaj en la homilio porokazaj eldiroj de unuopaj scienculoj kaj de aliaj eminentaj personoj.

Wiesław Tomaszewski, Pollando

al la indekso


 LA VERKO DE KRISTO

Prediko de Episkopo Władysław Miziołek

Enkonduko

Karaj gefratoj!

Dum la Kristnaska periodo ni pripensadis la enmondiĝon de Kristo Sinjoro, ni konsideris la historion kaj samtempe la misterion de lia naskiĝo - ĉar en la Infaneto naskiĝinta en Betlehemo Dio venas al ni: la eterna Dia Vorto fariĝas homo, alprenas nian homan naturon, nian teran sorton.

Sekve ni rememorigis liajn infanajn kaj junulajn jarojn, pasigitajn en Nazareto kaj ni finis pasintdimanĉe, rakontinte pri la bapto de Jesuo en Jordano, kie instruis s-ta Johano Baptisto.

Post la bapto en Jordano Kristo komencas sian publikan agadon, eblas diri la verkon de sia vivo. La hodiaŭaj legaĵoj el la Sankta Skribo diras al ni, kio fariĝis la agado de Kristo por la homaro, por la mondo.

Kristo la lumo de la mondo

La savon, kiun Kristo alportis al la mondo, profeto Jesaja difinas en la unua legaĵo kiel lumon por la homa vivo: "Mi faros vin la lumo por la nacioj, por ke mia savo etendiĝu ĝis la fino de la tero" (Jes 49,6). La vorto "lumo", tiom ofte ripetiĝanta en la skriboj de s-ta Johano Apostolo kaj de s-ta Paŭlo, ofte aperas ankaŭ en la libroj de la Malnova Testamento. La lumo estas eco de Dio, la manifestiĝo de lia perfekteco kaj senlima Dia majesto. La lumo de Dio interne lumigas homon, elmontras al li la sencon kaj vojon de la vivo, kaj la vivo laŭe de Diaj instruoj estas difinata "la paŝado en la Dia lumo" (Jes 2,5). La konduto de la kristano devas konformi al lia digno de la "infano de lumo" (Joh 12, 35-36; Efe 5, 8-14).

Perdo de la vivo-senco estas la spirita malsano de la homo. Antaŭ dek kelkaj jaroj fama psikiatro kaj pedagogo, profesoro de la viena universitato, Wiktor Frank diris, ke pli danĝera por la homo, malpli bona ol la nuntempa laikeco aŭ seksismo estas la perdo de la vivosenco, kiun hodiaŭ eblas rimarki precipe ĉe gejunuloj. La perdo de la vivosenco kutime ligiĝas kun la perdo de kredo je Dio kaj je eterneco.

La simptomoj de tiu ĉi danĝero videbliĝas ankaŭ ĉe ni, en Pollando. Rakontis al mi unu el la paroĥestroj de la varsoviaj paroĥoj, ke en la daŭro de du kaj duono de monatoj en lia paroĥo 8 junaj homoj en la aĝo de 18 ĝis 25 jaroj memmortigis sin. Kiam antaŭ unu semajno mi partoprenis Diservon en la paroĥo de s-ta Tomaso en la kvartalo Ursynów, oni rakontis al mi pri tragika evento. Unu tagon pli frue juna knabino ĵetis sin sub la radojn de la subtera trajno, kiam kajo plenis de la homoj. Tiuj gejunuloj havis nesufiĉan spiritan lumon de Kristo.

Fama sciencisto Albert Einstein - unu el la malkovrintoj de la atoma energio, demandita foje, ĉu li kredas - respondis, ke ĉiam li estis homo kredanta kaj kiel fizikisto li rimarkas Dion en la plej eta elemento de la materio. Aliflanke li tuj aldonis: "Verdire mi estas judo, sed la radianta figuro de Jesuo el Nazareto ĉiam profunde min impresis. Neniu parolis same kiel Li. Ekzistas nur unu loko en la mondo, kie troviĝas neniu mallumo, kie regas sole la lumo. Tiu loko estas la figuro de Jesuo. En Li Dio plej klare nin alparolis. Mi Lin adoras".

Tian atesto-deklaron pri Jesuo, kiel la lumo por la pilgrimantaj en la mondo homoj, eldiris homo edukita en alia religia tradicio, malema al kristanismo, sed homo honesta.

Kristo kiel nia sanktieanto (kiel nia sankteco)

Krom la lumo - Kristo estas por ni la fonto de vivperfekteco, la fonto de nia sanktiĝo.

En la Letero al la Korintanoj, kies fragmenton ni aŭdis en la dua hodiaŭa legaĵo, s-ta Paŭlo Apostolo skribas al la kredantoj de ĉi tiu urbo: "... al tiu Eklezio de Dio en Korinto, al tiuj, kiuj estas sanktigitaj per Jesuo Kristo kaj vokitaj por esti sanktuloj, kune kun ĉiuj, kiuj en ĉi loko vokas la nomon de nia Sinjoro, Jesuo Kristo, ilia kaj nia Sinjoro" (1 Kor 1, 2-3).

Al la sankteco vokis nin Dio. Kiel diras s-ta Paŭlo Apostolo: "Elektis nin antaŭ la kreo de la mondo, por ke ni estu sauktaj kaj senmakulaj antaŭ lia vizaĝo (Efe 1, 4). Kiel diris iu kristana verkisto: "Ne tiucele Dio kreis la mondon, ke flugu en ĝi aviadiloj, trafiku elektraj lokomotivoj kaj luksaj aŭtomobiloj, sed ke plenigu ĝin homoj sanktaj" (L. Bloy). Kaj kiel difinis alia kristana verkisto: "Ekzistas sole unu sufero de la mondo, ke ni ne estas sanktaj". Kelkfoje ni asertas, ke la mondo primokas sanktecon; efektive la mondo riproĉas nin, ke ni estas tro malmulte sanktaj, ke en ni ne estas sufiĉe da perfekteco, kiun per vortoj kaj ekzemplo de la propra vivo instruas Jesuo Kristo.

Eksa prezidento de Aŭstrio, D-ro Rudolf Kirschläger tiel difinis sian kredou: "Mia kredo donas al mi pacon en viv-malfacilaĵoj kaj helpas min serene konduti en malfacilaj viv-momentoj... estus troige miaflanke aserti, ke mia tuta agado estas inspirita de la Evangelio. Mi strebas konservi la kredon kaj vivi laŭ ĝiaj instruoj. Mi klopodas, penas esti kristano, katoliko...".

Kristo, nia interpaciganto kun Dio kaj nia savo

Sankta Johano Baptisto en la hodiaŭa fragmento de la Evangelio apud Jordano elmontras - al siaj lernantoj kaj al la kolektiĝinta popolo - Kriston, kiel tiun, kiu pardonas la pekojn de la mondo".

La esprimo "Ŝafido de Dio" referencas al la paska ŝafido, kiun la izraelaj familioj buĉis kaj manĝis memorsigne al liberiĝo el la egipta sklaveco. La sango de ŝafido protektis tiam la domojn de Izraelanoj kontraŭ la morto de iliaj unuenaskitaj filoj. Antaŭ la morto, kiu plagis la filojn de Egiptoj, estis savitaj Izraelanoj per la sango de ŝafido, oferita kaj buĉita laŭ Dia ordono. Tiu ĉi historia evento antaŭanoncis efektivan savon - antaŭ la pekomorto - pere de la sango de Ŝafido de Dio, la Filo de Dio kaj homo, Jesuo Kristo.

Sankta Johano Baptisto antaŭanoncas ankaŭ, ke Jesuo Kristo estos "tiu, kiu baptas per la Sankta Spirito". La bapto per la Sankta Spirito - signifas partoprenigon de la homo en la Dia graco, sanktigon internan de homo per la povo de la Sankta Spirito, pere de la pardono de la pekoj kaj firmigo en la paŝado laŭ la vojo de bono.

En Parizo - en unu el la teatroj dum kelkaj sezonoj estis prezentita teatraĵo de Fabri titolita "La proceso de Jesuo". En tiu teatraĵo, Elio - la prezidanto de la tribunalo - diras: "Mi ankoraŭ ne scias, ĉu Jesuo el Nazareto estis la Mesio. Mi ne scias. Sed mi scias, ke Li, ke sole Li firmigas kaj subtenas ekde sia enmondiĝo la esperon de la mondo.

Fino

Karuloj! Por ĉiu el ni Jesuo Kristo estu la lumo, elmontranta al ni la sencon kaj vojon de la vivo; estu la sankteco, donanta al ni la animforton kaj forton de interna perfektiĝo; estu nia interpaciganto kun Dio kaj espero de la Savo. Amen.

al la indekso


 Moderna sanktulo

Estas homo simpatia, impona.
Li konscience kaj kun ridemo plenumas siajn devojn.
Sian profesian laboron li faras centprocente.
Li ne kaŝas sian religian konvinkon; pri ĝi li fieras kaj sekvas ĝin.
Li daŭre vivas en Dia ĉeesto; ofte li tion konsciiĝas.
Al neniu li entrudas sian konvinkon, sed per sia modelo li influas la aliulojn. Religiajn devojn li plenumas per sia konvinko, ne per la kutimo.
Ne ofte li parolas pri Dio, sed des pli ofte li estadas kun Dio.
Li preĝas eĉ spite de momenta malemo al preĝado.
Li lernas ĝuste preĝi la Rozarion, ĉar ĉiam pli profunde li komprenas koheron de ĝia mistero kun mistero de la vivo mem.
Li alproprigas al si ĉiutage regulon: preĝi ĉiam tiel, kvazaŭ ĉio dependus de nia preĝo.
Parton de sia vivo li dediĉas al religia kleriĝo.
Li partoprenas en Sankta Meso kaj en Sankta Komunio.
Li karakteriziĝas pri simpleco en rilato al Dio, sed ankaŭ en parolado, en vestiĝado kaj en tuta vivmaniero.
Li estas malfermita al ĉiu malgranda kaj eĉ granda ofero.
Li neniam mienas malgaje, dum ĉiuj situacioj li restas trankvila, kontenta, gaja kaj senzorgema.
Li ne inklinas al iu surtera objekto.
Plej severe li kritikas sin mem, plej modere la aliulojn.
Li strebas ekkoni sin mem, li agnoskas siajn bonajn ecojn, sed ankaŭ erarojn, kiujn li strebas korekti.
Lin ne ĉagrenas iu stumblo, rapide li ekstaras kaj konsciiĝas, ke li estas nura homo. La sankteco baziĝas en daŭra komencado.
Li bone eluzas siajn kapablojn kaj talentojn ricevitajn de Dio.
Li strebas plenumi prudentajn kaj realigeblajn dezirojn de aliuloj.
Li ne serĉas ion eksterordinaran, sed ĉion li faras eksterordinare bone.
Li vivas per ordinara vivo, sed kun neordinara amo.

Al D. B. disponigis Zita Kotíková

al la indekso


 ANJO MARIA ZELÍKOVÁ – OFERAĴO DE AMO KAJ REPACIGO

Floro de sur la monto de Moravia Karmelo

"Ĉio estas tiel bela, kun neniu mi tion ŝatus ŝanĝi. Mi amas Jesuon, mi amegas Lin... ".

Kun ĉi tiuj vortoj mortadis la 11-an de septembro 1941 en aĝo de 17 jaroj en moravia urbeto Napajedla, kiel memvola ofero de la amo kaj repacigo por animoj Anna Zelíková, filino de terkulturisto, anino de la 3-a karmelana ordeno, kiu akceptis ordenan nomon Maria de la Eŭkaristia Koro de Jesuo.

Ŝi naskiĝis sabate la 18-an de julio 1924 dum sonorado al Anĝeluso. Estante etstatura, ŝi havis belan volbforman frunton, grandajn bluajn okulojn kaj rozetajn vangojn. Sed beleco de Anjo estis precipe interne. Ŝia ŝatata lernobjekto estis religio. Pro la amo al liturgio ŝi lernis ankaŭ latinan lingvon. Superregis ŝin amo al eŭkaristia Jesuo. Ĉagrenon kaŭzadis al ŝi fakto, ke pro ftizo ŝi ne povis studi. Ŝi estis laborema kaj laboro firiĝis ŝia preĝo.

"Mi tutplene volas kun sacerdoto celebri la Plej Sanktan Oferon. Sur la patenon mi metas tutan mian mizeran "mi", ĉiujn miajn sopirojn kaj soifon, ĉiujn miajn petojn". Ĉiutage ŝi ĉeestadis Sanktan Meson. Ŝi vivis en daŭra kontakto kun Jesuo.

Dum lasta ŝia renkontiĝo kun episkopo Hlouch, li diris al ŝi: "Anjo, enĉiele vi ne estos senigita de zorgoj pri savo de la animoj. La amo neniam ĉesas". Rigardante malproksimecon ŝi respondis: "Mi konstante propetos kaj helpos". Kaj sian promeson ŝi plenumas ĝis hodiaŭ, kion konfirmas mirakloj okazintaj pro ŝia propeto.

Kvar tagojn antaŭ la morto ŝi diris: "Mia vivo estas nur pura amo. Ne ekzistas momento, dum kiu mi ne estus sur pateno de la amo".

Unu tagon antaŭ la morto dum grandaj suferoj, sed kun feliĉa mieno ŝi diris: "Ĉio, kio okazis al mi, donas al mi Jesuo. Kaj kion donas Li, tion ni devas akcepti kun dankesprimo. Mi metas mian junan vivon sur la oferan patenon, ke ĝi estu oferita por la animoj. Ĉio, kion mi havas, la ĝojo aŭ doloro, kantu per mi laŭdojn al Dio".

Veran biografion de Anna Marie verkis ĉeĥlingve episkopo Hlouch, mortinta en la famo de sankteco. Li estis ŝia konfesprenanto. Devizo de Anjo estis: "FLAMI - LUMI - SILENTI". La plej ŝatata ŝia legaĵo estis la Evangelio. Tio estu instigo ankaŭ por ni, por ke ni ne nur legu kaj primeditu Vorton de Dio, sed prefere laŭ ĝi ni vivu nian vivon. Anjo Maria estu por ni modelo, kiel ami Jesuon kaj Dipatrinon Marian kaj pere de ili niajn proksimulojn.

Nia fratinjo, Anjo Maria, ne forgesu, kion vi promesis al ni. OFERU VIN POR LA ANIMOJ! Ĉeĥa popolo kantos jubilan TE DEUM, se Dio donacos vin al ĝi kiel junan, novtempan sanktulinon, kiu gvidos precipe junularon al fontoj de la savo.

Prof. D-ro Jozefo Mana

al la indekso


 KONCIZA BIOGRAFIO DE FRATINO ANJO MARIA

En la jaro 1985 estis komencitaj preparlaboroj de beatproceso de Anjo Zelíková. La 8-an de decembro 1995 je la festo de Senmakula Koncipiĝo de V. Maria estis finita tiu ĉi laboro dum prezido de Ĉefepiskopo de Olomouc kaj Metropolito Jan Graubner. Oni konkludis, ke ŝiaj virtoj, kelkjara suferado korpa kaj anima, spiritaj provoj, eksterordinaraj spiritaj donacoj, precipe donaco de preĝado, senriproĉa, senprofita, ĝoja memofero klare atestas pri sankteco de ŝia vivo. Aŭtentika ekzemplero de ĉiuj dokumentoj, amasigitaj en 6 volumoj, estas transdonota al kompetenta Kongregacio.

Kiu estis tiu ĉi knabino? Ŝi naskiĝis la 19-an de julio 1924 en Napajedla apud Zlín kiel unua infano de Alois kaj Anna Zelík. Ilia domo najbaris kun domo de ordeno de Fratinoj de Sankta Kruco. Kontraŭe al la domo, rekte kontraŭe al fenestro de ĉambreto, en kiu vivis Anjo, situis paroĥa preĝejo.

Por ŝia infanaĝo kaj frua junaĝo estis karakteriza ŝia diskreteco kaj modesteco. Ĉe tio ĉe ŝi eminentis trosentema konscienco. Ĉefan influon je ŝia spirita evoluo havis la ordenaj fratinoj, precipe fratulino Ludmila.

Jam en frua infanaĝo estis karakteriza ĉe Anjo emo al meditado kaj dum tempo de infanaj ludoj ŝi vizitadis klostran kapelon. Ĉiutage ŝi ĉeestis Sanktan Meson, ĉiutage ŝi komuniiĝis.

Decidiga periodo de ŝia vivo okazis dum Pasko en la jaro 1938. Dum Verda Ĵaŭdo ŝi aŭskultis parolon de sia patrino pri tio, ke proksima parencino de la patro subigis sin al libervola aborto. Pro la amo al infanoj, kiuj ne povis naskiĝi, ŝi decidis libervole oferi sian vivon.

Restis al ŝi tri vivjaroj, kaj knabino serĉis diversajn manierojn, kiel priregi bezonojn de siaj korpo kaj spirito kaj kiel fari pentofarojn por pekuloj. Dum tiuj jaroj grandan suferadon donis al ŝi korpa malsano. Anjo sin direktis per devizo: "Mi volas al Jesuo doni ĉion."

Ŝi skribis siajn spiritajn taglibrojn, zorgeme kaŝitajn eĉ antaŭ okuloj de la gepatroj. Tiamaniere ekeestis tri kajeroj de ideoj kaj meditadoj. En tiu periodo de la vivo estis ŝia konfesprenanto kaj spirita gvidanto la pli posta episkopo de České Budějovice ThDr. Josef Hlouch, kiu poste - kiel unua - kolektis materialojn por proceso de ŝia beatigo. Li skribis pri ŝi ampleksan libron, en kiu li ilustris grandecon de la ofero, de pieco kaj spirita profundeco de la pensoj de Anjo.

Anjo suferis pro forta ftizo kaj jam en la jaro 1939 la kuracistoj rezignis la esperon pri konservo de ŝia vivo. Dum Kristnasko de 1939 ŝi enskribis en sian kajeron: "Mi nun estas tutplene en manoj de Jesuo. Mi ne pensas pri tio, kio okazas kun mi. Mia feliĉego estas voli nenion alian, ol kaŭzi al Li ĝojon. Posedi neniun sopiron... nur konsenti kun Lia volo. Estas nenio pli bela ol ellerni kanti "Fiat!" de Maria. Miaopinie, ĉi tiu "Fariĝu!" de Maria kaŭzos pli multon ol ĉiuj strebadoj realigi tion, kion faris grandaj sanktuloj."

Nelonge antaŭ ŝia morto realiĝis ŝia granda deziro - ŝi estis akceptita en Trianan Karmelanan Ordenon kiel fratulino Maria de Eŭkaristia Koro de Jesuo. En ĵaŭdo la 11-an de septembro 1941 ŝi mortas en aĝo de 17 jaroj kun vortoj: "Ĉio estas tiel bela, kun neniu mi tion ŝatus ŝanĝi. Mi amas Jesuon, mi ege amas Lin..."

Entombigan ceremonion kaj la Sanktan Meson celebris D-ro Hlouch ĉe kuncelebro de sacerdotoj Chvostka kaj Zavadil.

Dum alparolo D-ro Hlouch diris: "Tiu ĉi sankta vivo finiĝas beate... Mi kredas, ke Anna Zelíková estas en la ĉielo. Tiom da senprofita kaj pura amo povas Dio rekompenci nur per ĉielo."

ThDr. František Polášek

Jesuo nin savis. Per sia morto Li redonis al ni vivon de la infanoj de Dio. Per la venko super la morto kaj leviĝo el la tombo Li pruvis, ke Li estas Vivo kaj Reviviĝo.

Tiu ĉi paska mesaĝo metu en niajn korojn profundan ĝojon, pacon, esperon kaj certecon.
Tion al ĉiuj membroj kaj legantoj de DIO BENU deziras la Redakcio kaj Estraro de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio.

al la indekso


 12-A EKUMENA KONGRESO 1996.

07.27-08.03 en Szombathely, Hungario

La temo de la kongreso estas: KONSERVI LA KREITARON

Post longjara paralela agado, la du asocioj IKUE - Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista kaj KELI - Kristana Esperantista Ligo Internacia unuan fojon kongresis kune en 1968 en Limburg/Lahn, Germanio. La tiamaj partoprenintoj neniam forgesos la mirindan etoson de ĉi tiu okazajo. Ni sentis inter ni benon de la Sankta Spirito.

Ĉijare la 12-an fojon ni estos kune tiamaniere en Komuna Kristana Kongreso kaj ni esperas, ke la Graco de nia Sinjoro estos kun ni. Ni kore invitas tiujn, kiuj pretas malfermi la koron por akcepti la benon kaj akcepti la aliulojn.

La okcidenthungara urbo Szombathely (prononcu: sombathej) kun 85 mil loĝantoj kaj historiaj memoraĵoj, multaj diverstipaj kulturaj institutoj kaj bela ĉirkaŭajo ĉe la piedoj de Alpoj - certe donos agrablan kadron al nia kunestado.

La Kongresejo estas instituto de la Romkatolika Eklezio por perfektigaj kursoj kun preĝejeto, pli-malpli grandaj salonoj bone ekipitaj (projekciiloj ktp.), manĝejo por la tuta kongresanaro. Tie estas 1-2-3-litaj ĉambroj nur por 60 personoj, unuavice por malsanuloj kaj maljunuloj. Promenante 10 minutojn tra apuda parko, ni atingas studentan hejmon de Medicina Altlernejo. Tie ni rezervis ĉambrojn 2-3-4-5-litajn simile komfortajn kiel en la Kongresejo. La kongresaj kotizo kaj prezoj ne estas altaj.

Korespondaj adresoj:
Sac. Lajos KÓBOR, H-9484 Pereszteg - Tel.: (36-99) 360 877.
Éva FARKAS-TATÁR, H-1077 Budapest, Dohany u. 36.
Iren BAGI, H-1201 Budapest, Baross u. 54/b. II.8.

Informilon kaj aliĝilon petu ĉe: Ĉeĥa IKUE-sekcio, Tršická 6, CZ-751 27 Penčice, Ĉeĥio. Tre ni rekomendas al vi partoprenon!

al la indekso


 NI PERFEKTIGU NIAN LINGVAN NIVELON

NI EKZERCU LA LINGVON 6

La solvon de la antaŭlasta numero sendis neniu. Unu el eblaj solvoj estas jena:

a) Hodil světlo na tu záhadnou záležitost (Posvítil si ...). Přišel muž od nohou až k hlavě ozbrojen (... od hlavy až k patě ...). Slibují zlaté rohy a nedávají ani trny (Slibují hory doly a skutek utek). Muž ovládá své slovo (Slovo dělá muže). Zamyšleně hleděla do ničeho (... do prázdna, do "blba" ...). Spadl na zem s nohama do vzduchu zdviženýma (... s nohama vzhůru). Žili jako koláč v másle (... jako prasata v žitě). Rýpala se strojeně v jídle (Nimrala se ...).

b) Tiu manĝaĵo vekas salivojn en mia buŝo. Harfendulo. Fajfi (tusi) je io. Forĝi (ŝpini, plekti) intrigojn. Fari mulon el la pulo (kulo). Havi sian kuleron en la afero. Ŝovi sian kaserolon por eluzi bolon. Iun lasi foren pasi.

Hodiaŭ ni pritraktos la temon, kiu iam faras certajn problemojn dum tradukado aŭ parolado ĉe komencantoj. Temas pri tio, ke unu ĉeĥa vorto havas du aŭ pli multajn signifojn, kiujn estas necese en Esperanto distingi. La homoj lingve ne spertaj kaj tiuj, kiuj ne kapablas ensenti sin en la lingvon, hezitas, kiun signifon elekti kiel la korektan kaj trafan. Aŭ ili ne hezitas kaj uzas la unuan, kiun ili rememoras, aŭ la ununuran, kiun ili konas.

Ekzemploj: "kritický" = kriza (kriza stato) aŭ kritika (kritika artikolo).

"rád" = volonte (volonte helpi), ŝati (ŝati sukeraĵojn), ami (ami sian fraton) aŭ ĝoji (ĝoji, ke tio sukcesis).
"měsíc" = luno (luno brilis sur la firmamento) aŭ monato (monato pasis de tiu okazaĵo).
"těžký" = peza (peza pakaĵo) aŭ malfacila (malfacila tasko).

Ekzistas ĉeĥaj vortoj, kies origina signifo transiris el plua(j) aĵo(j), kiu(j) kun la origina signifo iel kongruas, de ĝi iel dependas aŭ al ĝi iel similas. Tiaj esprimoj estas nomataj metaforaj, figursencaj aŭ alegoriaj. Ekzemple "cesta" povas signifi "ireblan linion en la tereno" aŭ "la movon, per kiu ni akiras la lokon celatan". Ĉar similaj esprimoj ekzistas ankaŭ en Esperanto, ni povas ofte tiujn figursencajn esprimojn en Esperanton traduki laŭvorte. Ni nur devas atenti, ke tiu Esperanta esprimo estu almenaŭ supozeble internacie komprenebla. Do la Esperanta "vojo" estas uzebla en ambaŭ supre nomitaj signifoj: "la vojo estas ŝtonplena" - "ni entreprenis lacigan vojon".

En la ĉeĥa lingvo ekzistas plu vortoj, kiuj tute same sonas, sed iliaj signifoj estas tute diferencaj, do ilia simileco estas tute hazarda. Tiajn ĉi vortojn ni devas kompreneble dum traduko severe distingi. Ekzemple la ĉeĥa babila "tak" tute ne signifas "tiel", sed "tedy = do" (do jam iru). Alia ekzemplo estas la ĉeĥa "moc", kiu ne signifas "povo, potenco" sed "mnoho = multe" (ne donu al mi multe).

Do ni pesu dufoje aŭ prefere plurfoje, antaŭ ol ni metos iun Esperantan esprimon en la tradukon (precipe, se ni tradukas iun beletran tekston). Tio validas ankaŭ, se ni helpe uzas vortaron, kie ĉe iu ĉeĥa vorto estas diversaj variaĵoj de ĝia traduko. Ni ne prenu la unuan, sed elektu la plej konvenan.

Ekzerco 6-a:

a) Traduku per unu ĉeĥa vorto jenajn duopojn kaj faru el ĉiuj variaĵoj po unu Esperanta frazo:
malnova - maljuna, provo - ekzameno, kosti - stari, mem - sola, rado - biciklo, ĵus - ĝuste, aŭskulti - obei, plua - plia, korekti - ripari, felo - pelto.

b) Trovu almenaŭ du diversajn signifoin de jenaj ĉeĥaj vortoj kaj formu kun ili Esperantajn frazojn aŭ ilin Esnerante ekspliku:
hřeben, koruna, lístek, jazyk, čočka, rána, vážený, pravý, vykládat, známka, východ, zkazit, zámek, volat, vážit.

Jen ĉio por hodiaŭ. Se vi volas ekzerci la Esperantan lingvon, provu solvi ĉi supran ekzercon. Kaj se vi volas elspezi afrankon, sendu vian solvon al la suba adreso. En la venonta numero estos sume pritraktitaj viaj kaj aliaj solvoj. Klaran cerbon kun abunda imagpovo kaj logiko.

Josef Cink, 561 61 Červená Voda 121

al la indekso


 Skriba kurso de Esperanto - písemný kurz esperanta Písemný kurz esperanta ve 20 lekcích od br. Josefa Cinka doporučujeme členům naší sekce, kteří se studiem esperanta teprve začínají a také těm, kteří ve zdokonalení jazykové úrovně chtějí pokračovat v Katolickém esperantském táboře v Sebranicích. Přihlášky a informace lze získat na adrese: Jitka Skalická, Koněvova 227, 130 00 Praha 3.

al la indekso


 SACERDOTOJ - ESPERANTISTOJ - partoprenontoj de la 81-a Universala Kongreso de Esperanto en Prago, bv. vian partoprenon anonci al mi, por pritrakti esperantlingvajn mescelebrojn dum la kongresa semajno. Ne prokrastu respondon al ĉi tiu grava alvoko, por ke ni ĝustatempe prizorgu por katolikaj kongresanoj eblecon ĉeesti la Sanktan Meson. Koran antaŭdankon! Skribu tuj al Vicpezidanto de IKUE s-ro Miloslav Šváček, Tršická 6, CZ-751 27 Penčice, Ĉeĥio.

al la indekso


 RENKONTIĜO DE LA ĈEĤAJ KATOLIKAJ ESPERANTISTOJ

KONFERENCO DE LA ĈEĤA IKUE-SEKCIO

En la tagoj de la 17-a ĝis la 19-a de majo 1996 okazos Renkontiĝo de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio en urbo Česká Třebová. Kadre de ĝi, sabate la 18-an okazos Konferenco de la sekcio. Invitataj al partopreno estas ĉiuj, ne nur membroj de la IKUE-Katolika Sekcio de ĈEA, sed ankaŭ ceteraj esperantistoj el Ĉeĥio kaj de eksterlande kaj ĉiuj simpatiantoj de la katolika E-movado. Informojn petu kaj aligu vin ĉe suba adreso.

Drazí bratři a sestry! Ve dnech od 17. do 19. května t.r. se uskuteční setkání katolických esperantistů s konferencí Katolické sekce ČES v České Třebové. K účasti zveme všechny katolické esperantisty, ale i ostatní esperantisty - členy i nečleny a příznivce katolického esperantského hnutí. V sobotu 18. května se uskuteční konference sekce s volbami nového výboru na příští tříleté období.

Předpokládaný program:

Pátek 17.5.96: v 18.00 hod. účast na mši sv. ve farním kostele (dle cestovních možností účastníků). V 19.00 hod. společné večerní posezení v Kulturním klubu v Kozlovské ulici (naproti parku Javorka).

Sobota 18.5.96: v 9.00 začátek konference IKUE-sekce v Kulturním klubu. Ve 12.00 oběd. Od 13.00 hod. přednáškové odpoledne. V 17.00 hod. mše sv. v esperantu v kapli sv. Kateřiny. V 19.00 večeře a po ní opět v Kulturním klubu společný večer všeho, čím účastníci přispějí do programu.

Neděle 19.5.96: v 8.00 účast na mši sv. ve farním kostele. Návštěva Hor (půlhodinová chůze), oběd a po obědě program na Horách a ukončení setkání.

Prosíme všechny, kteří si přejí zajistit nocleh a stravu, aby vyplnili uvedenou přihlášku a zaslali ji co nejdříve na adresu: Cilka Kotyzová. Drobného 1112. 560 02 Česká Třebová.

Rovněž prosíme, abyste si poznačili do kalendáře termín setkání, neboť nemáme už jinou možnost Vám toto připomenout než tímto dnešním sdělením. Jelikož se jedná o mimořádně důležitou akci konanou vždy jednou za tři roky, počítáme s hojnou Vaší účastí. Dio benu!

Výbor IKUE-Katolické sekce ČES.

al la indekso


 OVO DE ĈEVALINO

En nia vilaĝo ĉe arbaro loĝis onklo Simono. Li havis du gefilojn: Peĉjon kaj Manjon. Ili kaj mi estis amika triopo, kune ni ludis kaj vizitis lernejon. En la tuta ĉirkaŭaĵo oni konis onklon Simonon kiel gajan rakontiston, kaj ni tre ŝatis aŭskulti liajn ridindajn rakontojn. Jen, unu historieto pri lia bopatro, kiu en sia juneco estis ĝardenisto ĉe riĉa urbestro, kaj poste li fariĝis vilaĝano.

Uuu fojon eksĝardenisto kreskigis grandegan melonon, metis ĝin en veturilon kaj forveturis al bazaro por vendi. Alvenas iu urba sinjoro kaj rigardas neviditan aĵon.

"Kio ĝi estas?" - demandas li.
"Ĉu vi ne vidas, ke tio estas ovo de ĉevalino" - respondas ŝercema vendanto eĉ ne palpebrumante.
"Ĉu mi ne misaŭdis? Ĉu ĉevalinoj metas ovojn?" - ekmiris la sinjoro.
"De pratempoj tio estas konata" - plu ŝercas la vilaĝano vidante, ke la demandanto estas stulteta.
"Kaj ĉu el tiu ovo oni povas elkovi ĉevalidon?" - interesiĝis la sinjoro, al kiu ĉevalo estis aĉetenda.
"Kompreneble jes! Kaj ne ian ajn ĉevalaĉon, sed belegan rajdĉevalon. Vi nur bezonas pacience sidi sur la ovo dum tuta monato" - klarigas la ruzulo al la kredema aĉetonto.

Pripensis la sinjoro, ke la ovo kostas malpli ol ĉevalo, kaj demandis pri la prezo.
"Nur unu arĝentan moneron, sinjoro".

Tiu elpoŝigis monujon kaj pagas duoble pli ol la melono valoras.

Reveninte hejmen la aĉetinto komencas kovi "la ovon". Pasas duono de monato, pasas la dua, sed neniu ĉevalido aperas. La melono jam disvastigas malbonan odoron... Ankoraŭ post kelkaj tagoj la sinjoro perdis la esperon kaj eksentis sin trompita.

"Malbeno falu sur tiun fihomon! Tio ja estas banditismo! Nu, revidu mi lin ankoraŭfoje!" - koleregis la trompito kaj frapadis tablon per kandelingo.

Prenis li la melonon kaj forĵetis en arbuston. Sed en la arbusto dormis leporo, kiu nun timigita eksaltis kaj forkuris arbaren. Tamen la sinjoro ekpensis, ke el krevita ovo elsaltis la ĉevalido, do li postkuris ĝin kriante: "Stop! Haltu! " - sed nenio helpis.

"Ho, kia malpacienca mi estis. Se mi kovus la ovon ankoraŭ unu tagon, kiel rapidan ĉevalon mi nun posedus ..." malgaje meditis li revenante hejmen.

Tasko: trovu kaj substreku ĉiujn prefiksojn kaj sufiksojn.

al la indekso


 LA PAPOJ PRI V. MARIA

Memoru ĉiam pri tio, ke nia kredo kaj certeco, kaj tio en ĉiu situacio, estas en Kristo kaj patrineca protekto de Patrino de Dio la Virgulino Maria. Johano Paŭlo la 11-a.

Maria estas modelo, spegulo, en kiu rebrilas nevideblaj Diaj perfektecoj. En Ŝi ni povas vidi la plej majestan, plej tutecan kaj plej belegan ekzemplon, donitan al Diaj kreitaĵoj: Ni devas nin purigi en tiu fonto. Paŭlo la VI-a

al la indekso


 NI KONDOLENCAS

La 6-an de decembro 1995 forlasis tutmondan E-familion en la aĝo de 91 jaroj eminenta esperantisto s-ro Josef Vondroušek el Brno. En pasinteco li estis ankaŭ membro de la Ĉeha IKUE-Sekcio kaj ĝis fino de sia vivo li ne ĉesis esti simpatianto de la katolika E-movado kaj leganto de nia gazeto DIO BENU. Dum la pasintjara 48-a IKUE-Kongreso en Olomouc li pasigis tie kun ni unu tagon, disdonante bonan humoron al ĉiuj. Rekompence ni memoru pri li en niaj preĝoj. Eternan feliĉon en la ĉielo donu al li Dio!

al la indekso