Dio Benu numero 19-3/1995

al la arkivo de jarkolektoj 1991-2010

 


 14-a IKUE - TENDARO EN SEBRANICE

De la 12-a ĝis la 26-a de aŭgusto 1995 okazis laŭvice jam la 14-a IKUE-Tendaro. En Sebranice apud Litomyšl (Ĉeĥio), kie okazadas la tendaroj ekde jaro 1991, ĝi estis laŭvice la 5-a. Ĝi okazis en iom nekutima, pli malfrua tempo, precipe pro plenumo de organizaj aferoj ligitaj kun aranĝo de la 48-a IKUE-Kongreso. La aranĝanto estis la Ĉeha IKUE-Sekcio, sed gvidajn poziciojn transprenis ĉeĥa kaj slovaka IKUE-junularo, kiu praktike pruvis, ke maturiĝis tempo por refondo de IKUE-Junularo. Estas nia deziro, ke venontaj tendaroj sub gvido de junularo fariĝu daŭre ilia renkontejo.

al la indekso


 SKIZA PROMENO EN 15-TAGA TENDARO

Decido pri okazigo de la 48-a IKUE Kongreso en Ĉeĥio starigis la Ĉeĥan IKUE-Sekcion antaŭ gravan dilemon: ĉu samjare aranĝi ankaŭ la IKUE-tendaron? La prioritaton ja devas havi la kongreso. Solvo de la dilemo ne estis facila, ĉar neokazigo de la tendaro prezentus riskon de interrompo de kontinueco de la tendaroj kaj tio certe kaŭzus gravan domaĝon al la IKUE-movado. Kion do fari? Dissolvo de la problemo estis metita al la IKUEjunularo, kiu decidis transpreni taskon de realigo de la tendaro. Ilia kuraĝa decido estis volonte akceptita, ĉar estis jam planita intenco transdoni gvidajn poziciojn en la tendaro al juna generacio. La ekestinta dilemo akcelis realigon de tiu ĉi intenco. La tendaron partoprenis entute 60 personoj el 5 landoj: Slovakio, Pollando, Hungario, Germanio kaj Ĉeĥio. Bedaŭron kaŭzis neveno de gejunuloj el Litovio. La tendaron partoprenis 90 %-e gejunuloj, ĉar pli aĝaj gefratoj partoprenintaj la kongreson ne povis ĉeesti ankaŭ la tendaron kaj kelkajn certe timigis pli malfrua dato.

Danke al Dio la vetero estis relative favora, kun nemultaj pluvoj, fulmotondro kaj ventego.

Kvankam la tendaron partoprenis precipe gejunuloj, tamen ne mankis ĉiuj generacioj. La plej junaj estis 5-jaraj tendaranoj kaj la plej aĝa 78-jara.

Funkcio de tendarestro estis konfidita al frato Roberto Němec el Slovakio, kiu estis samtempe ankaŭ kursgvidanto. Vicestrino kaj gvidantino de A-kurso estis fratino Anna Němcová el Slovakio. Alia gvidantino de A-kurso estis fratino Daria Michalová el Ĉeĥio. B-kurson gvidis frato Roberto Němec. C-kursojn gvidis frato Inĝ. Zdeněk Polák el Ĉeĥio kaj frato D-ro Ulrich Matthias el Germanio.

Funkcion de tendarmastro modele plenumis frato Pavel Brada el Ĉeĥio. La tendaron partoprenis ankaŭ du vicprezidantoj de IKUE: frato Miloslav Šváček, kiu estis tendara garantanto kaj provizanto, kaj pastro Lajos Kóbor el Hungario - la tendara mescelebranto. Gravecon de la aranĝo akcentis ankaŭ ĉeesto de IKUE-estrarano Inĝ. Jan Kalný kaj komisiitino por refondo de IKUE-Junularo fratino Anjo Němcová.

Sabato, la 12-a de aŭgusto

Ekde vendreda vespero ĉeestas en la tendaro fratoj Pavel kaj Miloš por transpreni la tendaron de ĝiaj posedantoj. Sabate matene alveturis unuaj partoprenantoj - junulina kvaropo el Pollando akompanata de fratulino ursulanino Bobola Nowakowska, ĉiuj el urbeto Pniewy. Pasis horoj, sed neniu nova tendarano aperis. Tio kaŭzis nekutiman situacion kompare kun pasintaj tendaroj. Ni iomete timis, ĉu en lasta momento ne rezignis pri partopreno en la tendaro plimulto da aliĝintoj. Tamen la espero restis forta, ke finfine perbuse alveturos la tendaranoj. Jes, alveturis, sed nur ununura tendaranino. Do estis necese daŭrigi konstrulaborojn de enireja pordego kaj ceterajn laborojn. Posttagmeze je la 16-a devas alveturi plua aŭtobuso, do certe pere de ĝi invados la tendaron novaj tendaranoj. Jes, venis, sed denove nur unu persono. Antaŭvespere finfine perbicikle, peraŭtomobile kaj perbuse venis la tendaranoj, do la situacio normaliĝis. Estis nur necese ŝovi la inaŭguron de la tendaro al la 20-a horo.

La inaŭguron faris la tendarestro frato Roberto Němec. Li prezentis la tendaran estraron kaj donis kelkajn instrukciojn kaj konsilojn.

Dum la unua semajno ne ĉeestis en la tendaro sacerdoto. Oni do ĉeestadis Sanktajn Mesojn en paroĥa preĝejo de Sankta Nikolao en Sebranice, kiu estas viva paroĥo gvidata de salezianoj.

Dimanĉo, la 13-a de aŭgusto

Antaŭtagmeze la tendaranoj partoprenis la Sanktan Meson kune kun paroĥanoj en preĝejo de Sankta Nikolao. Dimanĉa posttagmezo estis eluzita por ripozo, ludoj kaj banado en najbara banbaseno. Vespere okazis interkona programo ĉe la fajro.

Lundo, la 14-a de aŭgusto

Komenciĝis kursoj de Esperanto. Posttagmezan belan veteron oni povis eluzi por banado kaj ludoj. Vespere okazis interesa prelego pri Esperanto far frato Roberto Němec.

Mardo, la 15-a de aŭgusto

Pro tutnokta pluvado la vetero ne estis tro favora. Antaŭtagmeze okazis kursoj kaj post posttagmeza tempo por privataj okupoj okazis komuna kantado.

Vespere la tendaranoj partoprenis la Sanktan Meson en Sebranice honore al Virgulino Maria, ĉar estis festotago de ŝia ĉielenpreno. Post la reveno distran programon aranĝis C-kursanoj.

Merkredo, la 16-a de aŭgusto

La tagon iomete malbeligis ofta pluveto, sed ĝi ne forlavis bonan humoron de la tendaranoj. Ĉiuj kun ĝojo kaj la novaj tendaranoj ankaŭ kun scivolo atendis posttagmezajn vizitantojn. Je la 14-a vizitis la tendaron sacerdoto Bohumil Šitavanský el Skuteč por prezenti interesan prelegon pri sektoj kaj eklezioj. Tre vigla estis diskuto pri la menciita temaro, kiu estas nuntempe tre aktuala.

Je la 16-a horo ĉiuj tendaranoj atendis tre karegan gaston kaj simpatianton de niaj tendaroj - Lian Ekscelencon Patron Episkopon Karlon Otčenášek - patronon de la ĉeĥaj katolikaj esperantistoj. Post kvaronhora malfruiĝo la karega gasto venis kiel ĉiam gaja kaj salutanta "Dio benu!". Bedaŭrinde ekpluvetis kaj la tendara kapeleto de Fatima Madono ne kapablis ŝirmi tendaranojn kontraŭ pluvo. Pro tio okazis unue esperantlingva Sankta Meso celebrita de la Episkopo Karlo. Prediko estis ŝovita al la fino de la Meso. Dum la plej grava momento de la Meso, dum la eŭkaristia preĝo, dum kiu venis Jesuo inter nin, ekbrilis suno, kiu duobligis ĝojan atmosferon. La Patro Episkopo antaŭ konkluda beno povis ankaŭ prezenti sian predikon. Li surprizis nin, ĉar la prediko estis esperantlingva.

al la indekso


 Prediko de Episkopo Karlo dum la Sankta Meso en la tendaro

Karaj geamikoj! Mi bonvenigas akton de Patro Kardinalo Miloslavo en Olomouc, kiu inaŭguris mescelebrojn el nova esperantlingva Meslibro kaj Legaĵaro. Dio rekompencu al ĉiuj, kiuj kopiigis mestekstojn kaj ilin sendis al mi.

Mi bonvenigas vin denove en nia diocezo kaj mi ĝojas, ke al la aferoj tiel utilaj kaj popularaj ankaŭ mi povas kontribui. Mi respektas ĉiujn vere utilajn inventaĵojn, sed kongrue kun la Evangelio mi preferon donas al ĉio simpla kaj populara.

Miaopinie Esperanto kaj ideo de esperantismo enpenetras tien, kie tio por la Eklezio estas esenca. Ĝi helpas en formado de la familio de feliĉaj Diaj infanoj. Ne ĉiu povas paroli ekzemple la anglan lingvon kaj neniu povas supozi, ke per la gepatra lingvo li povus kontakti kun la tuta homaro. Esperanto estas en la servo de homoj humilaj, kiujn menciis Jesuo en sia prediko sur Monto de Beateco, ĉar ili strebas pere de simpla kaj nekomplika lingvo interkompreniĝi kun la homoj sur la mondo. Estas necese akcenti, ke en la ĉielo ni havas definitivan patrujon, hejmon, tio estas vero, sed ankaŭ ĉi tie surmonde ni devas senti nin kiel hejme, ĉiu tie, kie li vivas. Ni ekzemple ĉi tie en nia diocezo, aŭ vi esperantistoj inter vi, aŭ diversaj ordenoj aŭ ekleziaj movadoj en siaj medioj. Sanktaj Cirilo kaj Metodio per eminenta maniero komencis tiun ĉi senton de la hejmo. Al niaj antaŭuloj en komprenebla lingvo ili predikis Evangelion kaj ili maksimume adaptiĝis al la slava genio, al niaj principoj. Ili komprenis, ke ne eblas ĉion fari laŭ donitaj leĝoj kaj instrukcioj, sed estas necese antaŭ ĉio respekti homajn eblecojn. Ne eblas tion fari per praktikoj kiel ekzemple en Malproksima Oriento, kie la homoj iamaniere, ni diru mistike, dronas en iaj nenaturaj sentoj, sed niaj slavaj kredheroldoj Cirilo kaj Metodio trafe ekkomprenis nian naturon. Ni estimas ĉiun personon, ni ŝatas ĉies koron, sed ni ne volas malatenti intelekton havante senton kaj respekton por mistero kaj por persona intimeco de ĉiu, sed dum tio ni devas zorgi pri ekzisto de interamikiĝo, pri komunumo. Al tio povas multe kontribui ĝuste Esperanto.

Mi citu la vortojn de Jesuo, kiu foje ekĝojis en Sankta Spirito kaj diris: "Mi Vin gloras, ho Patro, Sinjoro de la ĉielo kaj la tero, ke tion Vi kaŝis for de saĝuloj kaj prudentuloj kaj malkaŝis al infanoj. Jes, Patro, ĉar tiel estis bone antaŭ Vi. Ĉio estas transdonita al mi de mia Patro kaj neniu konas la Filon krom la Patro, nek iu konas la Patron krom la Filo kaj tiu, al kiu la Filo volas malkaŝi Lin. Venu al mi ĉiuj, kiuj estas laborantaj kaj ŝarĝitaj, kaj mi vin ripozigos. Metu sur vin mian jugon kaj lernu ĉe mi, ĉar mi estas milda kaj korhumila kaj vi trovos ripozon por viaj animoj, ĉar mia jugo estas facila kaj mia ŝarĝo estas malpeza." (Mat 11, 25-30). Kaj al tio gvidas ankaŭ Esperanto. Tiuj ĉi vortoj miaopinie, kaj mi estas pri tio konvinkita, koncernas ĉiujn, kiuj sincere helpe de Esperanto transprenos principon de reciproka proksimeco. Ĉi tiu lingvo tion ebligas al ni. Ĉi ĉion ni akceptu de Dio, de la Sankta Spirito, ne nur de la aŭtoro de Esperanta movado. La reciproka interligo de ĉiuj kun ĉiuj kaj de ĉiuj kun Dio devenas de la Sankta Spirito kaj kondukas al Dio. Ĵus mi verdire tion aludis, ke tio ebligas al ni universalan interamikiĝon. Ĉe ni, en Hradec Králové, ni havas Katedralon de Sankta Spirito. Kaj la Sankta Spirito volas ĉiujn kunigi en unu feliĉan Dian familion, kiu post ĉi tiu surtera restado havos sian senfinan daŭron en la ĉiela Patrujo. Se ekzistas bona familio, bona paroĥo aŭ bona renkontiĝo, kiel ĉi tie en Sebranice, tio povas esti efika kuraĝigo survoje al la eterna Patrujo.

Ne estas hazardo, ke tiun ĉi hodiaŭan Sanktan Meson ni solenas en ombro de granda Maria-festo - Ĉielenpreno de la Sankta Virgulino Maria, ĉar vi, esperantistoj, jam pasintjare vin konsekris al Ŝi. Maria estas por ni ĉiuj ekzemplo de realigado de beateco, kiun deklaris Jesuo en ŝia proksimeco: "Beataj estas tiuj, kiuj aŭdas la vorton de Dio kaj observas ĝin." (Luk 11, 28). Tio estas la programo kaj instigo por realigo de tiuj vortoj por ĉiu el ni, ankaŭ nun dum via tendara restado. Profitu el tio, pripensante la Dian Vorton, akceptu ĝin, por ke vi povu ĝin observadi. En tio kuŝas la problemo de ni, homoj, malfortaj kaj pekemaj. Ne sufiĉas nur bona volo. Ni devas nian malfortecon konfesi kaj elpetadi por ni ĉielan helpon, por ke ni vere kapablu aŭdatan Dian Vorton ankaŭ vivi, realigadi ĝin en la ĉiutaga vivo. Kaj en humileco ni heroldu Diajn verojn al la aliuloj. Ni partoprenu en la nova evangelizado.

Ni denove revenu al Maria okaze de ŝia granda festo. Ŝi estas kompleza, Ŝi sin ofertas por peradi al ni kiel patrino helpon de sia filo Jesuo. Kiel donaceton okaze de ŝia festotago ni proponu al Ŝi nian komplezon pri ekkono de Dia Vorto. Ekzemple ni povas fari promeson al Ŝi, ke laŭeble ĉiutage ni meditos pri iu fragmento el la Sankta Skribo kaj aplikos ĝin en la vivo. Okupadas min la ideo, ke la Eklezio devas esti kiel unu granda familio. Dia Patrino estas ankaŭ patrino de la Eklezio, de ĉiu el ni. Esperanto proponas al ĉiuj apartenon al granda familio, kiu povas facile kaj rapide interkompreniĝi pere de ĉi tiu internacia lingvo. Al tiu via strebado mi elpetas por vi helpe de propeto de la ĉielenprenita Virgulino Maria benon de la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito. Amen.

al la indekso


 Antaŭ renovigo de la sinkonsekro diris frato Miloŝ:

Ni havas ĉi tie statuon de Fatima Madono, kiun en Fatimo en Kapelo de Aperoj sanktigis por ni, la katolikaj esperantistoj en Ĉeĥio kaj ankaŭ speciale por nia IKUE-Tendaro, Lia Eminenco Kardinalo Noe. Patro Kardinalo Miloslav Vlk en Olomouc la statuon honorigis per kiso kaj transdonis al mi, al oficiala reprezentanto de la ĉeĥaj katolikaj esperantistoj. Ni do ĝojegas, ke la Virgulino Maria de Fatimo povas tiel restadi inter ni. Ni denove deziras renovigi nian sinkonsekron, kiun ni ĉi tie pasintjare dum via ĉeesto, Patro Episkopo Karlo, faris.

La Patro Episkopo diris:

Kardinalo Noe estas tiu, kun kiu mi dum longaj jaroj korespondas. Li siatempe estis papa ceremoniestro kaj nune li estas altigita al kardinala purpuro. Kaj ankaŭ mi kun granda honoro esprimos per kiso honoron al la Virgulino Maria.

al la indekso


 Nun sekvis renovigo de la sinkonsekro al Virgulino Maria.

Fine de la pontifika Sankta Meso dankis al Episkopo Karlo frato Miloš: Patro Episkopo Karlo, ni estas tre ĝojigitaj, ke vi bonvolis akcepti nian inviton por denove veni inter nin (E.K.: "tre volonte"). Ĉi tiu via vizito estas jam la tria en tiu ĉi tendaro. Ni tre ĝojas, ke nia tendaro troviĝas en via diocezo, ĉar ni scias, ke vi nin, esperantistojn tenas en la koro kaj volonte venadas inter nin. Ni, la katolikaj esperantistoj, malgraŭ tio, ke ni ne estas multnombraj, ni strebas per la komunumo, amo kaj amikeco fortigi nin reciproke en kredo, espero kaj amo, por ke ni povu post reveno hejmen la Evangelion de la Sinjoro alportadi al tiuj, kiuj ankoraŭ ne konas ĝin, kiuj je ĝi atendas. Nova evangelizado de la mondo, kiel ĝin akcentas Sankta Patro, estas ankaŭ tasko nia, kaj ni volas la evangelizadon aktive partopreni. Kiel vi vidas, nunjare ĉi tie estas precipe junaj homoj (E. K.: "estonteco de la Eklezio kaj patrujo"), ĉar la pli aĝaj gefratoj nepovante esti ambaŭloke preferis partopreni la kongreson en Olomouc. Sed ni ankaŭ sentas bezonon transdoni gvidajn poziciojn al juna generacio kaj nia tasko estos ilia subteno per preĝoj, praktika helpado kaj per transdono de spertoj.

Ni dankas al vi por la vizito kaj ni certigas vin pri memoro pri vi en la preĝoj, per kiuj ni volas apogadi viajn benantajn manojn, por ke vi povu ankoraŭ longe brave servi al la patrino Eklezio tiel, kiel vi tion ĝis nun faris. Ni scias, ke via vivo estis granda ofero, ke vi multe suferis pro Kristo. Eble la ĉeestantaj gejunuloj scias malmulton pri tio kaj estus bone, se vi povus inter ni ankoraŭ resti por paroli al ni pri tio. Ni jam nun en via ĉeesto tenas esperon, ke ankaŭ venontjare vi revenos al ni por nin kuraĝigi. Ni dankas al vi por spirita edifo. Sinjoro Dio vin fortigu, Li vin benu kaj Dipatrino Maria estu konstante via protektantino kaj ankaŭ de ni ĉiuj.

Reago de la Episkopo Karlo:
Ankaŭ mi dankas, speciale ankaŭ al vi. Kaj tiu ĉi knabo diris, ke li volas esti episkopo. Eble tio efektiviĝos.

Hieraŭ mi estis en Brno, kie oni solenis 350-jaran datrevenon de la venka defendo de Brno kontraŭ sveda armeo, kiu estis 28-oble pli nombra ol 400 defendantoj de Brno. Ĝuste helpe de Virgulino Maria ili defendsavis sin, preĝante antaŭ ŝia bildo, kiun dediĉis imperiestro Karlo la Kvara al aŭgustena monaĥejo. Sur la bildo estas V. Maria kaj pastro jezuito Martin Středa, kiu gvidis defendon de la urbo. Antaŭ la bildo oni preĝis kaj fakte venis helpo el ĉielo, ĉar ili sukcesis defendsavi sin kontraŭ grandega superforto de generalo Torstenson. Per tio ili savis ne nur Brnon, sed ankaŭ Vienon kaj Pragon. Sveda armeo devis foriri kaj post tio finiĝis terura 30-jara milito, kiu ĉion dezertigis.

Kaj mi devas ankaŭ memorigi meritojn de via gvidanto, kiu pro kredo multon oferis, riskis kaj eĉ suferis. Kaj tio ĉiam signifas pliprofundigon de la kredo per la kruco de Kristo, se ni la nian portas kun Li. Per kruco oni iras al la venko kaj al la Lumo. Dio benu!

al la indekso


 Dialogo inter Episkopo Karlo kaj la plej juna (5-jara)
tendarano Marteno:

M. "Ĉu mi povas iri kun vi?"
E.: "Do iru kun mi. Kiel vi nomiĝas?"
M.: "Martin. Kaj kiel vi?"
E.: Nu, min oni nomas Karel."
M.: "Bela nomo."
E.: "Sed ankaŭ vi havas belan nomon."

al la indekso


 Patro Episkopo rakontas

Nokte el la 13-a al la 14-a de aprilo 1950 estis far ŝtata polico atakitaj ĉiuj monaĥinejoj. La monaĥinoj estis forveturigitaj nur kun tio, kion ili sukcesis en la manoj teni. 13 miloj da ili estis transportitaj al ĉelima teritorio, kie estis nenio, eĉ ne akvo, neniu higiena ekipaĵo, eĉ ne bona tegmento super la kapo. Ĉion ili devis tie propramane konstrui. Ili laboris en fabrikoj kaj surkampe kaj Eŭropo rilate al ĉi tiuj teruraj maljustaĵoj silentis. Ĉe ni jam estis komunismo kaj ĉiuj timis. Jam okazis diversaj juĝaj procesoj. Mi estis ordinita je episkopo sen permeso de registaro. Se la Sankta Patro publike dirus, ke li nomumis min kiel episkopon por diocezo Hradec Králové, oni tuj min arestus. Ne estis ebleco tion diri. La 30-an de aprilo 1950 okazis mia sekreta episkopa ordinado en episkopa sidejo. Dum duonjaro oni nesciante pri mia episkopiĝo lasis min libera. Estis tio libero tre limigita. Ĉiun momenton ili min vokis viziti iliajn oficejojn, sed ili ne sciis, ke mi sekrete estras la diocezon. Tiama 80-jara episkopo Mořic Pícha estis tute izolita en sia loĝdomo kaj li tute ne sciis, kio okazas ekstere. Kaj ĝuste por tiu okazo mi estis lastmomente nomumita kiel episkopo. Kaj post kiam potenculoj eksciis, ke mi episkopiĝis, ili unue min persvadis, poste minacis al mi kaj ĉar mi ne konsentis iĝi perfidulo de la Eklezio, venis ŝtata polico (StB) al Vrchlabí, kie mi tiam estis, por aresti min. Ili veturigis min unue en malliberejon en Hradec Králové kaj de tie al koncentrejo de pastroj en Želiv apud Havlíčkův Brod. Nokte oni venigis min tien kaj tie kun ĝojego akceptis min multaj pastroj, kiuj tie jam estis arestitaj. Tie mi devis resti unu monaton kun ceteraj pastroj, sed poste min kaj episkopon, pli postan Kardinalon, František Tomášek kaj Monsinjoron Šuránek, spiritgvidanton de porpastra seminario en Olomouc, oni donis en izolejon, en apartan ĉelon. Ceteraj povis loĝi komune, sed ni, kiel "speciale danĝeraj friponuloj kaj krimuloj" devis resti tiel aparte dum du kaj duono de jaro. Ofte la StB-anoj venis por esplori, ĉu mi eventuale ne sopiras pri libereco. Mi ĉiam diradis: "Mi estas sacerdoto, mia devo estas mescelebri kaj esti inter la homoj. Mi iros en la vivon eksteren, se mi povos el predikejo diri, ke komunismo estas erara doktrino." Post tio ĉiam ekregis teruro kaj fino de intertraktado. Inter ni estis ankaŭ fianciskana sacerdoto Bárta, kiu sukcesis de tie forkuri, dum li riparis aŭtomobilon al estro de la koncentrejo. Li estis tre saĝa kaj lerta homo. Poste oni lin kaptis. Sen juĝproceso, sen verdikto oni simple arestis nin. Ĉar tiu persvadado de mi ne proksimiĝis al ilia celo, la StB-anoj do diris al mi: "Prenu viŝtukon kaj dentbroseton". Ili veturigis min al Pardubice. Mia tiea juĝaresto daŭris 20 mil horojn. Estis tio longe, kvazaŭ mi estus ŝtelinta atombombon. Mi estis kondamnita je 13-jara karcera restado kiel ŝtatperfidulo. Oni nin kulpigis pri komploto inter ni kaj la Papo. En tiu ĉi nia grupo estis juĝitaj 5 personoj, ankaŭ unu ordenanino, kiu pere de eksterlanda ambasadejo en Prago sendis al Sankta Patro sciigon pri mia episkopiĝo, ke estis realigita tio, kion la Papo deziris. Pro tio ŝi estis kondamnita je 5 jaroj de karcera restado. Mia antaŭulo Patro Episkopo ne volis kredi, ke bolŝevikoj povus esti tiel aŭdacaj, ke ili eĉ perforte enrompus la sekretan episkopan arkivon. Sed por ili nenio estis sankta, kaj tie estis dokumentoj pri mia episkopiĝo. Poste mi estis en kelkaj malliberejoj: Mírov, Leopoldov, Valdice kaj en pluaj. Ĉiam ni estis izolitaj, neniam oni permesis al ni esti en t.n. "tendaroj", kie la vivo estis iomete pli libera, sed tien la episkopoj ne rajtis eniri. Multaj el ni, episkopoj, estis arestitaj, ekz. episkopoj Trochta kaj Hlad, el Slovakio Gojdiĉ kaj Vojtašák kaj Hopko. Episkopo Korec estis en internigejo. Mi dankas al Sinjoro Dio por ĉio, kion mi devis en malliberejoj travivi. Dum 10 kaj duono de jaro mi restis malantaŭ la feraj "kurtenoj". Poste venis dua amnestio, kiu elirigis min el komunistaj malliberejoj. Dum kelkaj jaroj mi laboris kiel laboristo en laktofabriko en Opoĉno. Kaŭze de intervenoj de Papo Paŭlo la VI-a mi povis reveni en animpaŝtistan servon, sed ekster mia diocezo. Post revolucio mi finfine povis veni en la jaro 1990 en Hradec Králové, por estri mian diocezon.

Vespere ne okazis speciala programo, por ne distrigi profundajn spiritajn travivaĵojn de la posttagmezo. Sekvis vespermanĝo ĉe la fajro - rostado de kolbasoj. Hodiaŭ estis naskiĝtago de fratino Marie Řehůřková.

Ĵaŭdo, la 17-a de aŭgusto

Tiutage okazis antaŭtagmezaj kursoj kaj posttagmeze ekskurso al historia urbo Litomyšl. Vespere estis tendarfajro kun programo de B-kursanoj.

Vendredo, la 18-a de aŭgusto

Antaŭtagmeze okazis kursoj kaj posttagmeze vizito de proksima flughaveno de Polička.
Vespere la tendaranoj partoprenis Sanktan Meson por junularo en Sebranice. Post ĝi prezentis interesan prelegon pri junularaj arangoj kaj TEJO frato Ulrich Matthias el Germanio.

Sabato, la 19-a de aŭgusto

Hodiaŭ estas naskiĝtago de fratino Daria Michalová. Antaŭtagmeze okazis tre interesa prelego de Sac. Jiří Štorek el Litomyšl pri preĝo. Posttagmeze vizitis tendaron 25 partoprenantoj de regiona E-renkonto.
Posttagmezan belegan sunan veteron oni povis eluzi por banado. Post vespera preĝo ekpluvis, tial okazis komuna kantado en la manĝejo.

Dimanĉo, la 20-a de aŭgusto

Antaŭtagmeze la tendaranoj partoprenis la Sanktan Meson en Sebranice. Posttagmeze oni povis ĉeesti "flugan tagon" en flughaveno de Polička. Antaŭvespere surprizis precipe la neĉeestantajn tendaranojn tempesto - fulmotondro kun pluvego. Ili revenis tute malsekaj. Malsekaj estis ankaŭ multaj matracoj kun dormosakoj kaŭze de pluvo kun ventego. Vespere okazis prelego de frato Ulrich Matthias pri vegetaranismo. Dum ĝi feliĉe alveturis el Hungario pastro Lajos Kóbor kun junulinoj Zsuzsanna kaj Timea.

Lundo, la 21-a de aŭgusto

Matene okazis Sankta Meso en tendara kapeleto de Fatima Madono celebrita de Sac. Lajos Kóbor. Antaŭtagmeze nenio nova - kursoj de Esperanto.
Posttgameze banado kaj nova fulmotondro kun pluvego. Okazis tre interesa prelego pri geedziĝo, kiun prezentis pastro Rudolf Zahálka el Polička. La prelego pri nuntempe tiel aktuala kaj grava temo estis tre bona kaj konvena ne nur por gejunuloj, sed fakte por ĉiuj.
Dum vespera preĝo venis denova fulmotondro kun pluvego.

Mardo, la 22-a de aŭgusto

Naskiĝtago de Jitka Hallová. Antaŭtagmeze kursoj, posttagmeze banado kaj ludoj, vespermanĝo ĉe la fajro - rostado de kolbasoj kun ĉefajra programo.

Merkredo, la 23-a de aŭgusto

Naskiĝtago de fratino Renata Mertová. Matene Sankta Meso kaj kursoj.
Posttagmeze vizite venis pastro Savio, kiu dum lastaj kvar tendaroj estis spirita gvidanto de la tendaranoj.
Vespere okazis du prelegoj: Pri historio de IKUE-movado (prelegis Miloš Šváček kaj Anjo Němcová) kaj Pri spertoj pere de Esperanto (prelegis Inĝ. Jan Kalný).

Ĵaŭdo, la 24-a de aŭgusto

Matene Sankta Meso, antaŭtagmeze kursoj de Esperanto.
Posttagmeze okazis denove tre interesa kaj utila prelego far Sac. Rudolf Zahálka pri temo: Sankta Meso.
Vespere okazis adiaŭa programo ĉe kandeloj (pro pluveto).

Vendredo, la 25-a de aŭgusto

Matene okazis en tendara kapeleto de Fatima Madono kuncelebrita danka Sankta Meso. Celebrantoj estis sacerdotoj Lajos Kóbor, Kanoniko Josef Čihák kaj D-ro Jiří Vojtěch Černý. Predikis en Esperanto Patro Kanoniko J. Čihák. Post matenmanĝo kaj matena ordono rakontis pastro kanoniko pri sia restado en komunista malliberejo kaj pri eminentaj esperantistoj – pastroj Jan kaj Karel Filip, kiun kiuj li kompilis E-vortarojn.

al la indekso


 Prediko de Patro Kanoniko Jozefo Čihák

Laŭdata estu Jesuo Kristo!

Mi tre ĝojas, povante saluti vin per Dia Vorto. Dia Vorto estas nia Savinto Jesuo Kristo. Li estas Dio senmezura en homa korpo, kaj tiu persono havas nomon Jesuo. Li estas nia amiko, kiu nin amegas, sian vivon Li donis por ni. Li vivas, havante diajn kvalitojn, Li vivas deeterne, estante nia amiko, kiu nin akompanas dum nia vivo. Li estas ĉeestanta nuntempe kun ni. Li diris: "Kie du aŭ tri kunvenas en mia nomo, tie mi estas" (Mat 18, 20). Kaj Li diris al ni sian vorton: "Tiu, kiu faras la veron, venas al la lumo" (Joh 3, 21). Ĉi tiujn vortojn diris Jesuo al Nikodemo. Nikodemo, eminentulo en la religia mondo de Jerusalemo, estas veninta dumnokte por interparoli kun Jesuo. Jesuo gvidas la dialogon kun tute preciza celo: malkaŝi al Nikodemo grandan amon de Dio por mondo. "Dio tiel amis la mondon, ke Li donis sian solenaskitan Filon, por ke ĉiu, kiu fidas al Li, ne pereu, sed havu eternan vivon. Kaj la homoj amis la mallumon pli ol la lumon, ĉar iliaj faroj estis malbonaj. Sed tiu, kiu faras la veron, venas al la la lumo" (Komp. Joh 3, 16,19,21). Per ĉi tiuj vortoj Jesuo volas al ni komprenigi la profundajn kaŭzojn de la homa teniĝo rilate al Li. Kiu faras la veron, tio estas, kiu agadas konforme al la vero, amante ĝin, tiu ne timas la lumon; li ne timas la juĝon, kiu al li povos veni flanke de la vero, tio estas flanke de Jesuo. Ekzistas agordo, profunda simpatio inter la amo al la vero kaj aliĝo al Jesuo. Kiu faras la bonon, ĉar li amas la veron, tiu frue aŭ malfrue atingos Jesuon. Male, kiu faras malbonon, ĉar li ne amas veron, tiu ne atingos, sed li eĉ rifuzos Jesuon.

Kompreneble, la malbono, pri kiu ĉi tie temas, ne estas simpla okazaĵo aŭ akcidento, kiu povas okazi en momento de senforteco, sed malbona ago, kiu malkaŝas kaj samtempe fortikigas fundamentan direktiĝon konscie akceptitan. Per nia malfermiĝo aŭ fermiĝo rilate al Jesuo, libervole akceptita kaj kulturata per niaj faroj, ni konstruas en ni mem savon aŭ kondamnon, lumon aŭ tenebron.

La malfermiĝo al la vero, la rezigno pri niaj pasioj, la preteco sekvi Jesuon, eĉ sur la kruca vojo, estas nepraj kondiĉoj por havi interne de ni la lumon, kiu al ni ebligas ekvidi kaj elekti klare kaj ĝuste.

Kiel do ni travivos la vorton de nia Sinjoro? Kion firi, por gardi tiun malfermiĝon al la vero kaj por nutri tiun rektan kaj ĝustan konsciencon, pri kiu ĵus temis? Antaŭ ĉio ni klopodu aŭskulti pli kaj pli atente la vorton, kiun Jesuo al ni adresas en la Evangelio, kaj sekvi la internan lumon de la Sankta Spirito, kiu al ni helpas pli kaj pli kompreni ĉi tiun vorton kaj ĝin efektivigadi.

Kaj ĉar ni estas tre malfortaj kaj ni povas fari multajn misagojn, ni promesu al ni, ke ni ĉiufoje rekomencos, ĉiam renovigante niajn bonajn intencojn, kun humileco kaj fidemo en la graco de Dio.

Bedaŭrinde, ni vidas, ke pluraj homoj forlasis kaj forlasas Kriston - Lumon de la mondo, kaj tial ili misiras en mallumo. Mallumo, kiu ankaŭ malheligis la homaron, kiu elektis agreson kaj malrespekton de la internacia juro, kiu pretendis solvi streĉitecojn inter la popoloj per la milito - semanto de morto. Nur Kristo venkas la mallumon kaj povas doni vivon en libereco. Sed homoj devas reveni al sia Savinto, respekti Dian volon, respekti Dekalogon, respekti la homon, en kiu brilas bildo de Dio! Ĉiu ofendo de la homa persono estas ofendo de Dio, kiu kun la homa estulo faris firman kaj fidelan interligon per sia Filo Jesuo. Kun Kristo ĉio estas ebla, Li estas ĉiopova! Li estas viva Pano, kiu fortigas malfortajn homojn.

La vorto de Kristo ĉiam tre valoras por ni, ĉar Li estas vojo, vero kaj vivo. Dio benu vin!

Dum antaŭtagmezo okazis finaj ekzamenoj en apartaj kursoj. Vespere la tendaranoj ankoraŭ lastan fojon vizitis preĝejon de Sankta Nikolao por partopreni la Sanktan Meson por junularo. Post la reveno okazis lasta vespera ordono, dum kiu estis disdonitaj kursatestoj kaj per rezultoj de la tendara enketo estis pritaksita la tuta tendarrestado. Konkluda vorto apartenis al frato Miloš, kiu dankis al ĉiuj tendaranoj por belega kunvivado, por belega frateca etoso en Krista amo, por tute senkonfliktaj du semajnoj, kio fakte estas miraklo, komparante la situacion kun aliaj junularaj aranĝoj. Por ni tio estas memkomprenebla, ĉar meze de ni estis Kristo kun sia kaj nia Patrino V. Maria. Frato Miloš akcentis, ke li ne timis konfidi gvidon de la tendaro al junaj homoj, ĉar ili havas nian plenan fidon. Do, karaj gefratoj, Roberto, Daria, Anjo, Paŭlo kaj vi, ceteraj junaj gefratoj, kiuj strebis pri beleco de la aranĝo, koran dankon. Jam nun preparu vin por estrado de venonta tendaro, por ke ĝi fruktu daŭre bonajn fruktojn.

Sabato, la 26-a de aŭgusto - tago de adiaŭo.

Ĝis revido venontjare!

al la indekso


 REJUNIGA KURACPROCEDO

Imagu belegan matenon en tendaro en sino de la naturo. Super la tendaro kuŝas ankoraŭ silento. Ĉiuj dolĉe dormas. Sed fakte ne ĉiuj. En la tendara kuirejo jam moviĝas iu ombro. Ĝi ekkaŭras antaŭ la forno kaj denove ekstaras, antaŭe plenaj manoj da lignoŝtipoj estas jam malplenaj. Pavel, la tendarmastro en la rolo de la ĉefhejtanto penas revivigi la fajron en la forno. Kaj subite el unu tendo elŝovas sin dormemaj vizaĝoj. En unu mano violono, en la alia gitaro. Tendaraj muzikistinoj fratinoj Jarka kaj Olga Krausová ekludas la kanton "Vekiĝu, ho, dormantoj". Trankvila melodio intermiksiĝas kun la sonĝoj. Sed baldaŭ la ĉarman melodion anstataŭas terura kriego "Vekiĝo!". Ĉiuj (krom unu ŝajne surda, kun la tabuleto "dormanta civitano" sur la tendo) elsaltas el la dormosakoj. Ĉu la mondofino? Ne, nur la tendarestro Roberto provas la kapaciton de siaj voĉkordoj.

Apenaŭ la tendaranoj sukcesas malglui la okulojn per la malvarma akvo, la Patro Lajos el Hungario en la kapeleto komencas Sanktan Meson: "En la nomo de la Patro ..."

Kaj nun ni enrigardu la E-kursojn okazantajn antaŭtagmeze. Ĉu pluvas, ĉu sunbrilas, la kursgvidantoj ĉiam obstine kaj persiste esperantlingve paroligas la langojn de la tendaranoj. Eĉ tiuj, kiuj antaŭ la tendaro povis elbuŝigi nek unu Esperantan vorton, nun malfermas la buŝojn kaj tordas la unuan frazon: "Mi estas ..." Tiuj pli spertaj provas ĉaskapti "verdan kastoron" per la tuttaga nekrokodilado aŭ silentado.

Ankaŭ posttagmeza programo estas riĉa. Mi volas mencii almenaŭ "la padon de la kuraĝo", per kiu kelkaj suspektindaj personoj provis forigi la estraron kaj transpreni la regadon en la tendaro. Tamen la noktan padon kun kelkaj fantomoj (Martina, Janka kaj Ivoš), kiuj terurigadis kaj timigadis bonmoralajn civitanojn, ĉiuj transvivis. Eĉ la estraro, kiu jam dum la lasta jaro subiĝis al rejuniga kuracprocedo, ne griziĝis. Ne nur antaŭ la pado, sed ankaŭ post ĝi ni ĉiupaŝe stumbladis en la tendaro je gejunuloj.

Pri kiu rejuniga kuracprocedo mi parolas? Pri tiu, kiun ebligis realigi en nia tendaro nia prezidanto kaj konsilanto frato Miloš Šváček. Dankon al vi, frato Miloš, por via fido. Dankon al vi, kiuj helpis ĉe la organizado de la tendaro. Dankon al ĉiuj partoprenintoj. Dankon al Vi, Dio, por via beno.

Anna Němcová

al la indekso


 MIAJ TENDARAJ IMPRESOJ

La nunjara en Sebranice la kvina katolika Esperanto-Tendaro finiĝis. Ĝi estis iom eksterordinara, ĉar plejmulto da tendaranoj estis gejunuloj kaj ankaŭ la tendara estraro juniĝis.

Kvankam ne ĉio tute sukcesis laŭ niaj imagoj, la tendara enketo tamen raportis, ke preskaŭ ĉiuj estis plene kontentaj kaj deziras venontjare reveni. La tendaranoj alte taksis precipe diversajn prelegojn: pri vegetarismo, geedzeco, sektoj, pri preĝo kaj la Sankta Meso. Por mi restas neforgeseblaj precipe nekutimaj paroladoj pri geedzeco kaj pri la Sankta Meso fare de pastro Rudolf Zahálka.

Ankaŭ plaĉaj por mi estis kelkaj programoj; ni ekzemple povis ĝui timon dum nokta ludo "pado de kuraĝo" aŭ gajni dolĉan premion en ludo "Bingo".

Mi dankas al ĉiuj gejunuloj, kiuj aktive preparis tendaran enhavon kaj zorgis pri aŭ servis al la tendaranoj. Precipe mi dankas al tendarestro Roberto Němec.

Mi esperas, ke nia plua aranĝo ne estos nur venontjara tendaro, sed antaŭ ĝi, mi esperas, ke realiĝos kelkaj renkontoj, ekzemple en Dub, Znojmo kaj aliloke. Pri ili ni certe informos ĝustatempe la gejunulojn pere de sciigo en DIO BENU. Nia junularo deziras aktive labori kadre de IKUEJ(junularo) kaj kunlabori kun TEJO (Tutmonda E-Junulara Organizaĵo) kaj espereble ankaŭ partopreni someran renkonton de E-junularo en Germanio.

Al realigo de niaj planoj mi alvokas ĉiujn niajn junajn gefratojn. Ni devas eluzi ŝancon proksimiĝi ne nur al neesperantistoj, sed ankaŭ al junaj eksterlandaj gesamideanoj. Do ni ne maltrafu la ŝancon!

Daria Michalová, gvidantino de ĉeĥa IKUE-junularo

al la indekso


 MIA UNUA VIZITO DE ESPERANTA TENDARO

Estas sabata vespero. Kun mia amiko Miro mi iras de bushaltejo direkten al la tendaro, kiu estas en apudeco de la vilaĝo. Proksimume post dekkvinminuta piediro ni ekvidas unuajn tendojn en la malgranda valo kaj baldaŭ vidigas sin al ni tendara pordego kun surskribo: "KET - IKUE - DIO BENU". Kaj tio konvinkas nin, ke ni sukcesis atingi la celon - lokon, kie ni dum du semajnoj lernos Esperanton, serĉos kaj provos ekkoni Dion en beleco de la naturo, kie ni kune vivos kun kvindek - sesdek gefratoj de malsama aĝo de 5 ĝis 78 jaroj.

La tempo pasigita en la tendaro estis tre bela, agrabla kaj reale utila. Ĉar ni venis en Sebranice kiel komencantoj, ni ellernis tie niajn unuajn esperantajn vortojn kaj frazojn. Ni eksciis, ke Esperanto ne estas morta lingvo, sed ĝi estas parolata de miloj da homoj en la mondo. Ĝi estas la lingvo kontaktanta homojn de malsamaj landoj. Ĉar ni estis inter katolikaj esperantistoj, do Esperanto servis ankaŭ por laŭdo de Dio. Ĝi estis nenies gepatra lingvo, kaj ĝuste tial komuna por ĉiuj.

Kion aldoni konklude? Instruado estis agrabla, prelegoj interesaj kaj utilaj, Sanktaj Mesoj, matenaj, vesperaj kaj rozariaj preĝoj ankaŭ utilaj kaj bezonaj, tendarfajroj romantikaj ..., unuvorte BONEGA. Dankon al ĉiuj, kiuj organizis la tendaron, sed precipe DANKON AL DIO!

Martina Pozdechová, Nitra, Slovakio

Perletoj el tendarlecionoj de Esperanto:
El haveno Sorento ni veturis per fiŝo sur insulon Kapri.
Leopardoj vivas en buŝoj.
La ekskurso daŭris ok jarojn.

Zita Kotíková

al la indekso


 La renkontiĝo de junaj esperantistinoj en Žďár super Sázava

La 15-an de septembro 1995 realiĝis renkontiĝo de junaj esperantistinoj el urbo Žďár nad Sázavou kaj el ĝia ĉirkaŭaĵo.

La renkontiĝo komencis per Sankta Meso por junularo en paroĥa preĝejo de Sankta Prokopo. Vespere, rigardante la fotografaĵojn, ni rememoris pri gajaj okazintaĵoj en la somera IKUE-Tendaro en Sebranice. Poste ni aŭskultis tre interesan rakonton de Jitka kaj Maruška pri renkontiĝo kun Sankta Patro en Loreto.

La tempo rapide forpasis kaj ni bedaŭris, ke ni devis adiaŭi nin. Ni tre ĝojatendas la renkonton de IKUE-Junularo en Dub nad Moravou.

Zita Kotíková

al la indekso


 ALVOKO AL ĈEĤAJ IKUE-ANOJ KAPABLAJ GVIDI
SKRIBMETODAN KURSON DE ESPERANTO

Celante varbi por la IKUE-movado novajn kaj precipe junajn entuziasmulojn, tiucele estas necese denove alpaŝi al organizado de skribmetoda korespondkurso. Dum la skriba kurso oni uzos tekstojn verkitajn de frato Jozefo Cink.

Volontuloj kun bona lingva kono (de Esperanto kaj ĉeĥa lingvo) kaj kun kapablo gvidi la skriban kurson, kiuj volas esti utilaj servante senprofite al la IKUE-movado, bonvolu vin anonci ĉe fratino Jitka Skalická, Koněvova 227, 130 00 Praha 3.

al la indekso


 ALVOKO AL JUNULARO: Ni formu junularan sekcion - IKUEJ!

Dum la 48-a Kongreso de IKUE en Olomouc mi estis komisiita pri refondo de IKUEJ - Junulara sekcio de IKUE. Jam dum la kongreso aliĝis kelkaj gejunuloj kaj nun mi turnas min al gejunuloj en Ĉeĥio, Slovakio, Pollando, Rumanio, Litovio kaj en aliaj landoj de la mondo, ke ankaŭ ili aliĝu al la junulara sekcio de IKUE.

Kiu povas aliĝi? Ĉiu junul(in)o inter 15 kaj 32 jaroj, kiu jam estas membr(in)o de IKUE, kaj ĉiuj ceteraj gejunuloj, kiuj deziras aliĝi al IKUEJ. Ne forgesu, ke la membrokotizo por studentoj kaj sensalajra junularo estas duona. Ni esperas, ke aliĝos ankaŭ junaj sacerdotoj kaj alumnoj. Aliĝi al nia IKUEJ-sekcio povas ankaŭ tiuj gejunuloj, kiuj ne apartenas al la katolika Eklezio, sed kiuj serioze serĉas Dion kaj deziras inter la katolika junularo trovi la ĝustan vojon al Li.

Ĉu ekzistas junularo? Jes, en Ĉeĥio ĝi eĉ ĉiujare organizas sian tendaron kaj renkontiĝojn. Mi scias, ke en Pollando, Litovio kaj ankaŭ ĉe ni en Slovakio ekzistas apartaj grupetoj kaj en aliaj landoj estas multaj unuopuloj.

Kion ni celos? Ebligi al IKUE-junularo reciprokan ekkonon, korespondadon, kiu povas ŝanĝiĝi je vizitoj. Okazigadi renkontiĝojn kaj tendarojn, dum kiuj ni povos ekkoni nin, amuziĝi kaj ankaŭ spirite riĉiĝi. Jam ekzistas eminenta junulara tendaro en Ĉeĥio. Simila tendaro povas esti ankaŭ alilande. En Espero Katolika ni volus havi nian rubrikon, provizore neregulan, sed certe oftan. Venontjare ni strebos okazigi nian fondan konferencon. Estas preparataj statuto kaj balotdirektivoj. Kadre de IKUE-kongresoj ni volus havi proprajn renkontiĝojn, dum kiuj ni solvus niajn specifajn aferojn. Post la fondo de la junulara sekcio ni planas eldoni jarlibreton de IKUEJ.

Ĉiu junul(in)o povas aliĝi ĉe mi: Anna Němcová, Zvolenská 5, SK-010 08 ŽILINA, Slovakio. Elektronika poŝto: nemec@fstroj.utc.sk.

VÝZVA MLADÝM: Obnovme mládežnickou sekci IKUEJ !

Naše sestra Anna Němcová z Žiliny na 48. kongrese IKUE (Mezinárodního katolického sdružení esperantistů) letos v červenci byla nejvyšším orgánem IKUE pověřena úkolem aktivizovat esperantskou mládež za účelem obnovení mládežnické sekce IKUE. Vítáme tuto iniciativu a chceme sestře Aničce v tomto nelehkém úkolu pomoci, aby úkol, před který je postavena a který je také naším úkolem, byl v příštím roce realizován. Proto se obracíme na tebe, sestro, bratře, at už jsi členem IKUE nebo ne, na všechny vás, mladí účastníci táborů v Sebranicích, na všechny vaše známé mladé esperantisty u nás i v zahraničí s výzvou, abyste se přihlásili do mládežnické sekce IKUE. Členy mohóu být i ti, kteří nejsou sice katolíci, ale upřímně hledají cestu k Bohu, neboť prostřednictvím mládežnické sekce IKUE najdou hledaný cíl. Přihlásit se mohou mladí od 15 do 32 let bez ohledu na to, zda jsou členy IKUE nebo ne. Skupinky mladých IKUE-hnutí existují v několika státech, a to především u nás, v Polsku, na Slovensku, v Litvě, v Rumunsku i v jiných zemích na světě a také jsou mnozí jednotliví mladí členové IKUE. U nás mámé dokonce letní tábor IKUE v Sebranicích, který organizačně zajištujeme právě my, mladí IKUE-áni. Mnozí z vás se tohoto tábora již účastnili. I když někteří z nás ještě nejsme dokonalými esperantisty, právě tyto naše tábory a setkání nám umožní jazykový vzrůst. Chceme se s vámi aktivně podílet na jejich organizování, na vzájemném seznámení se; chceme se společně nejen bavit, ale také posilovat se v duchovním růstu; chceme navázat korespondenci s mladými členy v jiných zemích. Záleží na nás, mladých, zda se dáme dohromady a vytvoříme mládežnickou sekci IKUE, kde bude vládnout vzájemné pochopení, spolupráce a bratrská láska. Příští rok by měl být rokem, ve kterém se sejdeme (snad na táboře v Sebranicích), abychom odsouhlasili stanovy a zvolili si výbor, který bude naši činnost řídit.

K členství v mládežnické sekci IKUE srdečně zvou mladí čeští IKUE-áni.

al la indekso


 Prelego de frato Roberto Němec

Karaj gefratoj!

La ĉefa celo de IKUE estas disvastigado de Esperanto inter katolikoj kaj de katolikismo inter esperantistoj. Ni, junaj katolikoj esperantistoj, volus helpi ĉe plenumado de tiuj ĉi celoj, precipe inter junularo.

Antaŭ nelonge mi volis fari prelegon pri Esperanto por katolika studenta grupo kaj mi mem ne sciis ĝustan respondon je demandoj, kiujn mi estis atendonta de aŭskultantoj. Feliĉe en mia hejma biblioteko mi trovis bezonatan materialon. Sed samtempe mi konsciis, ke ne ĉiu junulo aŭ junulino havas hejme similan bibliotekon. Por ke ni povu varbi inter junularo por Esperanto, ni devas esti bone informitaj pri Esperanto-movado. Estas necese krei kondiĉojn, por ke Esperanto-junularo havu eblecon akiri tiujn ĉi informojn en Esperanto-kursoj, Esperanto-tendaroj.

Se ni volas misiadi inter nekredantaj gejunuloj, ni mem devas esti firmaj en kredo, ni devas esti kapablaj respondi ĉiujn demandojn, kiuj turmentas hodiaŭ junularon, ĉar ofte nekredanta junularo havas tre kripligitan opinion pri kredo, Eklezio kaj ĝia morala instruo.

Konklude mi povas difini jenajn tri kondiĉojn por bone kaj efike labori inter junularo:
1. Ni devas esti firmaj kredantoj, kapablaj respondi ĉiujn demandojn koncerne religion, Eklezion, moralon, vivkoncepton.
2. Ni devas havi bonajn informojn pri E-movado kaj pri ĝia apliko sur diversaj kampoj de homa agado.
3. Ni devas esti lingve spertaj, eluzantaj Esperanton en nia ĉiutaga vivo.

Kiuj demandoj staras antaŭ hodiaŭaj gejunuloj? Ni povas ilin vicigi en kelkajn grupojn:

La unuan grupon kreas temoj kunligitaj kun la rilato al aliaj homoj, amikeco kaj amo:
- rilato al pli aĝaj plenkreskuloj, instruistoj, sacerdotoj
- amo kaj rilato de gejunuloj antaŭ geedziĝo
- geedza vivo: loko de patro, patrino, gefiloj en familio, internaj familiaj rilatoj, edukado de gefiloj, arto kunvivadi - toleremo, helpo en serĉado de kredo al puberiĝuloj kaj adoleskaj gefiloj, rilato al propraj gepatroj, fideleco, fido, aborto kaj sekvaj sandifektoj, eksedziĝo-kialoj kaj ĝiaj sekvoj por partneroj kaj por gefiloj.

Al la dua grupo ni vicigus diversajn deviojn, kiuj minacas la gejunulojn:
- drogoj kaj alkoholismo-tento elprovi, alkutimiĝo-sekvoj
- ludmanioj
- samseksemo-inklino, influo de okcidento, totala libereco en seksaj rilatoj, veneraj malsanoj, AIDS.

Al la tria grupo ni vicigus temojn, kiuj respondas demandojn: Kion donas al mi mia kredo:
- senco de la vivo kaj ĝia celo
- memedukado laŭ la moralinstruo
- signifo de Sankta Meso, ĝiaj partoj, ĝusta spirita travivado
- preĝo laŭ Kristo. De nia flanko: vorte konciza, mallonga, privata kun la kapablo aŭskulti Dion, meditado
- sakramentoj kaj ilia signifo por homa vivo
- bona konfeso-signifo, celo, prepariĝo
- kredo kaj scienco
- sacerdoteco, signifo, tasko de laikoj en la Eklezio
- senco de junularaj religiaj societoj.

Al la kvara kategorio mi vicigus la temojn tuŝantajn rilaton de katolikoj al aliaj eklezioj:
- bazaj informoj pri aliaj eklezioj
- ekumenismo-kunlaboro kun aliaj kristanoj
- kunlaboro kun nekristanaj eklezioj
- rilato al ateismo kaj ateistoj.

Ni konsciu, ke hodiaŭ nur malmultaj gejunuloj trovas emon serĉi, aĉeti, prunti kaj fine trastudi iun bonan libron, kiu al ateistoj kapablus ne perforte, sed klare respondi ĉiujn iliajn demandojn. Aliflanke mi devas konfesi, ke trovi tian libron estas tre malfacile.

Sed jam komence de mia prelego mi diris, ke ni volas varbadi ankaŭ por Esperanto inter gejunuloj. Pro tio ni devas havi bonajn konojn pri Esperanto kaj ĝia movado:
- pri nuna stato de Esperanto-movado
- pri fakaj E-asocioj
- pri apliko de Esperanto en scienco kaj tekniko
- pri Esperanto en turismo
- pri E-literaturo, E-gazetaro, E-radioelsendoj
- pri Esperanto en UNESCO
- pri uzado de Esperanto en diversaj eklezioj
- pri katolika E-movado enlanda kaj enmonda
- pri UEA kongresoj

La plej grava kondiĉo por sukcesa varbado estas bona lingvoscio de Esperanto kaj ĝia ĉiutaga uzado, ĉar oftaj demandoj ekzistas: Kiel vi mem eluzas Esperanton? Kion ĝi donas al vi? Kion respondos eterna komencanto, kiu nek korespondas, nek legas E-gazetaron, E-librojn, nek partoprenas internaciajn E-aranĝojn? Do, nia unua celo devas esti lingva sperteco.

Mi volis montri, ke nia junularo bezonas tian klerigadon.

Ĉi-loke menciindus Jugendbewegung - junulara movado, kiu estis inter du mondmilitoj en Germanio, gvidata de la itala sacerdoto Romano Guardini. Jes, ni bezonas similan junularan movadon allogan pro sia malfermiteco por ĉiuj, kiuj serĉas veran kredon kaj respondon je siaj demandoj. Guardini organizadis por siaj adeptoj tiel nomatajn laborsemajnojn. Li skribis por ili leterojn kaj broŝurojn. Ankaŭ ni bezonas tiajn laborsemajnojn, dum kiuj ni povus aŭskulti prelegojn, diskuti, interŝanĝi spertojn. Mi opinias, ke nia bazo povus fariĝi la tendaro.

En niaj pli intensaj kursoj kadre de la tendaro ni edukadu lingve spertajn homojn kaj per prelegoj spirite ni riĉiĝu. Pri unu temo povos prelegi eĉ pli ol unu preleganto, por ke oni vidu problemaron multfacete. Eble oni povus prezentitajn prelegojn eldoni eĉ broŝure por uzo en nia misia laboro.

Estas necese plialtigi lingvan nivelon de nia junularo, ke oni povu prelegi esperantlingve. La prelegoj estus certe interesaj ankaŭ por gejunuloj el eksterlando. Mi konsciiĝas, ke atingi bonan lingvan nivelon de nia junularo, trovi la plej konvenajn prelegantojn ne estas eble dum unu aŭ du jaroj. Sed ni starigu al ni tiun ĉi celon kaj ekpaŝu al ĝi.

Karaj niaj pli aĝaj gefratoj, ni bezonas viajn konojn, viajn spertojn, vian ofereman laboron. Sen vi ni nur malrapide povus antaŭeniri. Ni petas vin, helpu al ni, ke ni povu en estonteco same bone, aktive kaj efike labori por nia Eklezio, kredo, Esperanto kaj ĝia movado, kiel vi laboris kaj laboras.

Ankaŭ ĉi-jare estos la tendaro en Sebranice. Mi invitas en la tendaron ĉiujn, kiuj volas helpi ĉe kreado de programo, per siaj prelegoj pri E-movado aŭ pri siaj travivaĵoj en Esperantujo aŭ per prelegoj pri spiritaj temoj. Mi kore invitas ĉiujn, kiuj volus travivi en frata medio kune kun ni du belegajn semajnojn kaj samtempe mi petas, rekomendu tiun ĉi tendaron al viaj geamikoj. Dankon!

(La konkludaj alvokaj kaj invitaj vortoj de frato Roberto estas aktualaj ankaŭ por venontjara IKUE-tendaro en Sebranice).

al la indekso


 LA KONGRESAJ EĤOJ

Post la kongreso en Olomouc venis multaj leteroj kun dankesprimoj de en- kaj ekster-landaj kongresintoj. Mi dankas al ĉiuj dankintoj kaj mi ĝojas kun ili, ke bona Dio donacis al ni eblecon travivi belajn kongresajn tagojn en Dia amo. Por dividi la ĝojon kun legantoj de D.B., mi publikigas impresojn de kelkaj gefratoj. Miloslav

Fratino Inĝ. Terézia Branišová el Slovakio:

Ni vizitis 48-an IKUE-Kongreson. Mi vidas tion kiel miraklon. Handikapuloj nur malfacile havas okazon partopreni kongreson. Mi dankas por tiu granda helpo al ĉiuj protektantoj, patronoj kaj gvidantoj. Kongresa Libro fariĝis mia plejamata preĝlibreto. Ĉiam, kiam mi preĝas laŭ ĝi, mi havas belan senton, kvazaŭ mi troviĝus en kongresa kapelo. Silento ĉe altaro kun granda kruco en Porpastra Seminario en Olomouc restos neforgesebla. Mia patrino, kiu akompanis min, ne reganta Esperanton, tre ĝojis. Ŝi kantis kaj preĝis kun ni esperantlingve. Ŝi diris: "Slovake mi preĝojn konas, esperantlingve mi ilin ekkonos". Ankaŭ tio estas miraklo.

Denove alvenis ordinaraj tagoj, sed rememoroj pri la 48-a vivas en niaj koroj. Ni dankas al nia Virgulino Maria, kiu ŝirmis nin, ĉeestintajn handikapulojn el Slovakio.

Frato Petro de Jesuo Labalade el Francio:

Mi volas esprimi dankon por la IKUE-Kongreso en Olomouc. Mi ĉiutage preĝas la Sanktan Rozarion el la Kongresa Libro.

Frato Leszek Lęgowski el Pollando:

Nia fruktodona Kongreso plena de religiaj kaj amikaj travivaĵoj jam finiĝis. Restis ne nur bonegaj rememoroj, multaj fotoj el interesa kongresurbo Olomouc kaj el diversaj famaj pilgrimlokoj de Moravio, sed antaŭ ĉio en niaj koroj dankemo kaj frateca amo.

Juna frato Paŭlo Petrík el Slovakio:

DANKEGON! Mia patrino estis tre feliĉa, ke ŝi povis partopreni la kongreson kaj ŝi entuziasme parolas pri ĝi. Antaŭ la kongreso ŝi ne emis lerni Esperanton, sed nun ŝi jam konas kelkajn salutojn kaj vortojn en E. Al mi EGE plaĉis la grandioza etoso kaj ammedio dum la kongreso. Ĝi estis perfekte organizita. Danko apartenas antaŭ ĉio al Dio, kiu donacis belan varman veteron. Dankego apartenas ankaŭ al vi, karega frato, kaj al ĉiuj viaj kunlaborantoj. Jes, la kongreso estis granda ŝarĝo por vi, sed la frukto estas dolĉa. Ni estis tre kontentaj kaj feliĉaj dum belaj ok tagoj kun Kristo kaj Esperanto. Unuafoje en la vivo mi ne estis feliĉa devinte reveni hejmen, ĉar por mi tio estis grandega spirita travivaĵo. La tuta abunda kaj bunta programo kaj belega historia urbocentro impresis min. Mi ekligis novajn kontaktojn, precipe kun junularo. En mia koro poreterne restos ĉi tiu belega, neripetebla kaj neforgesebla kongreso. Dio benu!

Belegaj leteroj venis el diversaj lokoj, ekz. de Marta Kepeňová el Slovakio, Pastro Jozefo Zielonka el Pollando, Ladislav Mlejnek el Ĉeĥio, Marian Łaba el Pollando, Inĝ. Jan Kalný el Ĉeĥio, Franciszka Bardecka el Pollando, el Italio kaj el pluaj landoj. Mian specialan dankon mi adresas al ĈEA kaj al tiuj, kiuj esprimis dankojn nome de ĉeĥaj kaj slovakaj kongresintoj pere de Katolický týdeník (Katolika Semajngazeto).

Kelkaj gravaj prelegoj prezentitaj dum la kongreso aperos en 4-a n-ro de DIO BENU, kiu aperos decembre. Paĝojn de ĉi tiu n-ro ni prefere dediĉis al IKUE junularo, kiu estas "nia estonteco".

al la indekso


 NI PERFEKTIGU NIAN LINGVAN NIVELON

NĚKTERÉ ODLIŠNOSTI ČESKÉ A ESPERANTSKÉ GRAMATIKY
 

17. ČTENÍ DESETINNÝCH ZLOMKŮ V ESPERANTU

V učebnicích esperanta nebývá matematice věnována široká pozornost. A protože učebnice většinou píší nematematikové, dochází k omylům. V matematických pojednáních se vyskytuje pojem ČÍSLO CELÉ (esper.: ENTJERO). Jeho definici vyslovil ve spise Matematika terminaro již v r. 1909 Raoul Bricard takto:

ENTJERO: 0,1,2,3...N estas sekvaĵo natura de la nombroj entjeraj (přirozená řada čísel celých).

Plena Vortaro říká stručně a výstižně: ENTJERO estas nefrakcia nombro (nezlomkové číslo).

V češtině, když čteme desetinné zlomky (na př. 65,523), používáme pro část čísla před desetinnou čárkou slovo CELÉ, CELÝCH. To vede k chybnému názoru, že číslo shora uvedené v závorce se čte: sesdek kvin entjeroj, kvincen dudek tri, cožje zcela nesprávné. Takový desetinný zlomek se čte následovně: sesdek kvin, KOMO; kvin, du, tri.

KOMO je slovní termín vyhražený matematické desetinné čárce, neboť jakákoliv jiná čárka, na př., zlomková, rozdělující, indexová apod. je, STREKO. Číslice za desetinnou čárkou se čtou jednotlivě.

Otázkou bývá, jak psát skupiny čísel slovy. Ta čísla, která vznikají násobením (300 = 3 x 100), píšeme dohromady. Čísla, která vznikají součtem (17 = 10 + 7), píšeme odděleně: tricent, dek sep. Číslo 626 373 píšeme slovy: sescent dudek ses mil, tricent sepdek tri.

18. TIU = TO TIO = TO TION = TO

V češtině máme zájmeno ukazovací pro střední rod TO. Jelikož se pro ně jiná forma nevyskytuje, kromě tvarů vzniklých skloňováním, nemá Čech s ním větších problémů. Jinak je tomu v esperantu. Tam slůvko TIU můžeme přeložit s ohledem na 3 gramatické rody trojím způsobem:

TIU homo estas inteligenta. TEN člověk je inteligentní. TIU libro estas interesa. TA kniha je zajímavá.

TIU maro estas senfina. TO moře je nekonečné. Kromě toho se vyskytuje v esperantu pro české TO esperantské TIO. TIO estas sukcesa teatro. TO je úspěšné divadlo. Obměna s akuzativem:

TION mi ankoraŭ ne vidis. TO jsem ještě neviděl.

TIU používáme tam, kde v češtině mluvíme o konkrétním podstatném jméně všech gramat. rodů, nebo tehdy, když TIU plní funkci osobního zájmena: TIU (li) estas mia amiko. Někdy zcela ztrácí význam ukazovacího zájmena: Plej ridas TIU, kiu ridas la lasta (Proverbaro).

TIO je zájmeno neosobní, tak zv. neutrální TO, nevztahuje se k žádnému českému gramat. rodu. Užíváme ho tehdy, když hovoříme o něčem, aniž bychom to jmenovali: TIO restos inter ni - TO zůstane mezi námi. Když posuzujeme předtím vyslovenou větu nebo myšlenku: Vi ne diris veron, TIO ne estas honesta. Když údaj, o kterém hovoříme, nemůžeme nebo nechceme jmenovat: TIO havas neniun sencon. Donu al mi TION. Plena Vortaro říká: Něco, co nyní vidím před sebou, nebo o čem nyní mluvím. Dodávám: aniž bychom to jmenovali. De kie TIO devenas? Li rakontis nur TION, kion li vidis.

Inĝ. Karel Janouš

al la indekso


 NI EKZERCU LA LINGVON 5

La solvon de la ekzerco el la antaŭa numero sendis Marta Lorková el Brno, Lubomír Středa el Úpice kaj D-ro Vladimír Michal el Sokolov. Mi dankas al ili por iliaj kontribuaĵoj kaj por la salutoj, kiujn mi reciprokas.

Jen ebla traduko de la specialaj vortoj:
- subakviĝi - ponořit se pod vodu
- la ŝipo albordiĝanta - loď přistávající u břehu (ke břehu) nebo loď, která přistávala (nikoliv "loď, která přistála", to by ve větě muselo být "albordiĝinta")
- la flugmaŝino surteriĝis - letadlo přistálo (na zemi), la horplano je zde vhodné přeložit jako "letový řád"
- albuŝigi la botelon - přiložit láhev k ústům
- ĉuado - vyptávání, dotazování, vyzvídání
- sedado - říkání "ale", namítání, námitky
- maltiel - jinak
- apudulo - vedle stojící nebo sedící člověk, soused
- boeco - příbuzenství získané sňatkem (zde je třeba zdůraznit "získané sňatkem", protože pokrevní příbuzenství je "parenceco")
- tiktakado - tikot, tiktání.

La plua parto de la ekzerco, kiu temis pri la vortludoj, estis evidenta. "Aven-turo" eble povas esti iu turo por aveno (silo aŭ io simila), temas pri iom nekonkreta kaj en praktiko preskaŭ neuzebla kunmetaĵo, do vere nura vortludo.

La hodiaŭa temo estas frazeologio.

Ĉe parolo kaj precipe ĉe tradukado el la ĉeĥa lingvo en Esperanton ni ofte renkontas esprimojn, frazerojn aŭ dirmanierojn, kiuj estas uzataj nur el sfero de la koncerna nacia lingvo. Ofte ili estas nomataj idiotismoj (idiomaĵoj). Ĉe ni do temas pri ĉeĥismoj. Ili povas esti nekompreneblaj al alilingvanoj, se oni ilin laŭvorte tradukas. Ekzemple: vzít nohy na ramena, mít nahnáno, padnout někomu do oka.

Se ni volas similajn esprimojn kaj dirmanierojn transformi en Esperanton, ni povas fari tion diversmaniere:

1. Malpli spertaj esperantistoj povas eviti ilin kaj anstataŭigi ilin per ĝenerale komprenataj vortoj aŭ vortgrupoj. Ekzemple: vzít nohy na ramena (fuĝi), mít nahnáno (timi), padnout někomu do oka (ekplaĉi al iu). Estas kompreneble, ke per tia ĉi maniero ni senigas la lingvon de ĝia "suko" kaj riĉeco kaj ni aliras nuran kompreneblon.

2. Iom pli spertaj esperantistoj povas decidi, kiujn idiomaĵojn estas eble traduki laŭvorte en Esperanton. Ĉe kelkaj ni povas tion fari, ĉar ili povas esti kompreneblaj al alilingvanoj. Estas nur bezone enmensigi al si fremdulan aŭ pli bone dirite ian neŭtralan pensmanieron por prijuĝi, ĉu la diraĵo povus esti internacie komprenebla aŭ ne. Kelkaj ekzemploj de tiaĵoj: ani kuřeti by neublížil (eĉ al kokido li ne malutilus), bránit se zuby nehty (defendi sin per dentoj kaj ungoj), číst mezi řádky (legi inter la linioj).

3. Esperantistoj, kiuj multe legas, povas ĉerpi el la Esperanta literaturo konvenajn frazeologiaĵojn. Tiu ĉi literaturo estas tre riĉa fonto de trafaj kaj spritaj vort-esprimoj kaj diraĵoj, kiujn aŭtoroj aŭ tradukantoj elpensis, por ke ili estu internacie kompreneblaj. Ni rekomendas dum la legado noti tiujn teksterojn por ilia eventuala pliposta eluzo. Ekzemple: iri manpiede (lézt po čtyřech), tio sidas sur mia langopinto (mám to na jazyku), ĉio marŝis kvazaŭ sur radetoj (všechno šlo jako po másle).

4. La plej spertaj esperantistoj mem povas elpensadi trafajn kaj konvenajn tradukojn aŭ analogiojn de frazeologiaĵoj, kiuj estus kompreneblaj al alilingvanoj.

Ekzerco:

a/ Traduku laŭvorte kaj libere: Li ĵetis lumon sur tiun misteran aferon. Venis viro pied-al-kape armita. Ili promesas orajn kornojn kaj donas eĉ ne dornojn. Viro estras sian vorton. Ŝi penseme rigardis en nenion. Li falis teren kun kruroj aerlevitaj. Ili vivis kiel kuko en butero. Ŝi fosaĉis afekte en la manĝaĵo.

b/ Elserĉu aŭ elpensu trafajn tradukojn de jenaj ĉeĥismoj: na to jídlo se mi sbíhají sliny, puntičkář, kašlat na něco, kout pikle, dělat z komára velblouda, mít máslo na hlavě, přihřívat si svou polívčičku, pustit někoho k vodě.

Provu do vian kapablon enpensiĝi pri ĉi supra ekzerco. Sendu viajn rezultojn al la suba adreso. Bonajn ideojn kaj paciencon!

Josef Cink, 561 61 Červená Voda 121

al la indekso


 NI OFERTAS

KONGRESA LIBRO - 80-paĝa belaspekta kaj bonkvalita publikaĵo kun enhavo aktuala ne nur por la 48-a IKUE-Kongreso en Olomouc, sed ankaŭ por ceteraj aranĝoj de la IKUE-anoj. En ĝi oni trovos mestekstojn, preĝojn, kantojn kaj interesan legaĵon pri niaj ekleziaj favorantoj kaj pri ĉefaj moraviaj pilgrimlokoj.

Prezo inkl. sendkostoj: ĈR 52 CZK, SR 60 CZK aŭ 70 SKK, ceteraj landoj 5 DM.

ENKONDUKO AL EKUMENAJ PROBLEMOJ verkita de episkopo W. Miziołek, 71-paĝa kun tre aktuala enhavo : ĈR 40 CZK, SR 47 CZK aŭ 55 SKK, cet. 4 DM.

SANKTAJ JOHANO SARKANDER KAJ ZDISLAVA - 4-paĝa belaspekta memoraĵo pri ilia kanonizado konvena kiel almetaĵo al leteroj por eksterlandaj korespondamikoj. Senpage ricevebla en dezirata kvanto. Eluzu ĉi tiun raran eblecon.

La ofertaĵojn mendu ĉe: Miloslav Šváček, Tršická 6, 751 27 Penčice, Ĉeĥio.

al la indekso