Dio Benu numero 133 1/2024

al la arkivo de jarkolektoj 1991 2024

· LA SAĜULOJ EL ORIENTO VENAS ADORKLINIĜI AL JESUO
·
LA PREĜO DE LA PAPO FRANCISKO POR LA PACO EN LA MONDO

· LA SANKTAJ CIRILO KAJ METODIO ‒ LA APOSTOLOJ DE SLAVOJ

· ĈU VI DEMANDAS, KION EN LA NOVA JARO? ĈU EBLE DEDIĈI LA LIBERAN

   TEMPON AL IO PLI UTILA OL ĜIS NUN?

· LA SANKTA MESO

· UNU EL LA NEFORGESEBLAJ TRAVIVAĴOJ DE MIA VIVO

· FATIMO DAŬRE AKTUALA. Rusio en profetlumo de Fatimo

· ANTAŬ 55 JAROJ. KIO DO FAKTE TIAM OKAZIS?

· KAJ VI ESTOS PERSEKUTATAJ. La martireco de la kristanoj

· KIEL DUM MIA VIVO MIN ŜIRMIS MIA GARDANĜELO

· „Patro nia“

· REMEMORPREĜOJ RP 2023

· Sur la relvojaj ŝpaloj de saktrakoj

· LA ATESTO DE VOJTĚCH

· HUMURO DE MAX KAŠPARů

· Dek devoj de Esperantisto

· Přehled o hospodaření s finančními prostředky v roce 2023
· ĈU MIRINDAĴO AŬ EKZEMPLO POR HOMOJ?

· RAPIDE PASAS VIVO

· Ĝentileco

· Eŭropa himno

· DIO BENU
 

 


 LA SAĜULOJ EL ORIENTO VENAS ADORKLINIĜI AL JESUO

Kaj kiam Jesuo estis naskita en Bet-Leĥem de Judujo en la tempo de la reĝo Herodo, jen saĝuloj el la oriento venis al Jerusalem, dirante: „Kie estas tiu, kiu estas naskita Reĝo de la Judoj?, ĉar ni vidis lian stelon en la oriento, kaj venis, por adorkliniĝi al li.“ Kaj kiam la reĝo Herodo tion aŭdis, li maltrankviliĝis, kaj la tuta Jerusalem kun li. Kaj kunveniginte ĉiujn ĉefpastrojn kaj skribistojn de la popolo, li demandis al ili, kie la Kristo devas naskiĝi. Kaj ili diris al li: „En Bet-Leĥem de Judujo, ĉar per la profeto estas skribite jene: Kaj vi, ho Bet-Leĥem, lando de Judujo, neniel estas plej malgranda inter la regantoj de Judujo, ĉar el vi venos reganto, kiu paŝtos Mian popolon Izrael.“ (Mat 2,1-6)

al la indekso


 LA PREĜO DE LA PAPO FRANCISKO POR LA PACO EN LA MONDO

La papo Francisko vendredon la 27-an de oktobro 2023 proklamis kiel fastotagon por la paco en la mondo. Je la 18-a horo en la Vatikana Baziliko la Sankta Patro prezidis tiuintence la preĝon de la rozario de la Doloraj Misteroj, finitan per la eŭkaristia adorado. Jen la preĝo de la papo, per kiu li sin turnis al la Dipatrino.

Maria, ekrigardu nin! Ni estas ĉi tie antaŭ vi. Vi estas la Patrino, konanta nian klopodon kaj niajn vundojn. Vi, la Reĝino de la paco, suferas kun ni kaj por ni, kiam vi vidas tiom da viaj infanoj suferantajn pro konfliktoj, turmentantajn per militoj, kiuj suferigas la mondon.

Estiĝis malluma horo. Tio ĉi estas la malluma horo, la Patrino. Kaj en tiu ĉi malluma horo ni sinkas nin en viajn brilantajn okulojn kaj ni konfidas nin al via Koro, perceptanta niajn zorgojn. Ankaŭ via Koro travivadis maltrankvilon kaj timzorgon: kiom da angoro ĝi travivis, kiam por naskiĝo de Jesuo ne estis trovebla loko sub tegmento, kiom da timzorgo, kiam vi rapide forkuris Egiptujon, ĉar Herodo volis Lin mortigi, kian angoron, kiam vi Lin perdis en la templo! Sed en la provoj vi estis, la Patrino, kuraĝa kaj brava, vi fidis al Dio kaj kontraŭ maltrankvilegoj vi reagis per zorgo, kontraŭ timo per la amo, kontraŭ angoro per la oferemo. Vi ne cedis, la Patrino, sed en la decidemaj momentoj vi transprenis iniciaton: vi rapidis al Elizabeto, en la edziĝfesto en Kana vi de Jesuo ricevis lian unuan miraklon, en la vespermanĝejo vi tenis la disĉiplojn en unueco. Kaj kiam sur Kalvario trapikis glavo vian animon, vi, la Patrino, humila kaj forta virino, trateksis la nokton de la funebro per la paska espero.

Nun, la Patrino, denove ekprenu iniciaton, prenu ĝin anstataŭ ni, en tiu ĉi tempo ŝiranta per kolizioj kaj detruanta per armiloj. Returnu vian kompateman rigardon al la homa familio, kiu erarvojiĝis el la vojo de la paco, kiu preferis Kainon anstataŭ Habelon, kaj kiu perdis sencon por frateco, netrovante hejman etoson. Propetu por nia mondo, kiu troviĝis en danĝero de ĥaoso. Ellernu nin akceptadi la vivon kaj zorgi pri ĝi ‒ pri ĉiu homvivo! ‒ kaj kondamnadi frenezecon de la milito, kiu dissemas morton kaj perturbas estontecon.

Maria, multfoje vi venis al ni kun peto pri la preĝo kaj pentofaro. Sed ni, fiksantaj rigardon en niajn proprajn bezonojn kaj distriĝantaj per tiom da mondaj interesoj, estis al viaj invitoj surdaj. Sed ĉar vi amas, ni ne iĝis tedaj ĉe vi, la Patrino. Prenu nian manon, prenu nian manon kaj alkonduku nin al konvertiĝo, instigu nin, ke ni Dion starigu sur la unuan lokon. Helpu al ni konservi unuecon en la eklezio kaj esti metiistoj de la komunumo en la mondo. Memorigu al ni gravecon de nia rolo, donu, ke ni sentu nin esti respondecaj pri la paco, invitataj al la preĝo kaj adorado, al la propetoj kaj repaciga ofero por la tuta homa gento.

Patrino, ni mem ne sukcesos regi tion, sen via Filo ni povas fari nenion. Sed vi ja nin alkondukas reen al Jesuo, kiu estas nia paco. Tial, la Dia Patrino kaj la nia, ni alvenas al vi, serĉante rifuĝon ĉe via Senmakula Koro. Ni petas mizerikordon, la Patrino de la mizerikordo, la pacon, la Reĝino de la paco! Skuigu la animojn de tiuj, kiuj estas en la kaptiteco de malamo, konvertu tiujn, kiuj vivigas kaj instigas konfliktojn. Sekigu larmojn de infanoj, kiuj tiuhore tiom ploras, helpadu al solvivantaj kaj maljunaj, apogadu vunditojn kaj malsanulojn, ŝirmadu tiujn, kiuj devis forlasi sian patrujon kaj siajn proksimulojn, konsoladu afliktitojn, renovigadu esperon.

Ni konfidas al vi niajn vivojn, ĉiun fibron de nia esteco, ĉion, kion ni havas kaj kio ni estas, porĉiame. Ni konsekras al vi eklezion, por ke ĝi atestadu al la mondo pri la amo de Jesuo, por ke ĝi estu la signo de konkordo kaj la ilo de la paco. Ni konsekras al vi nian mondon, precipe ni konsekras al vi landojn kaj regionojn, kie okazas milito.

La kredanta homaro vin vokas, la Aŭroro de la savo, la Patrino, malfermadu rigardilojn de la lumo en la nokto de la konfliktoj. Vi, la tabernaklo de la Sankta Spirito, inspiru al gvidistoj de la nacioj la vojojn al la paco. Vi, la Sinjorino de ĉiuj nacioj, repacigu viajn infanojn, tentitajn per malbono, blindigitajn per potenco kaj malamo. Vi, kiu estas proksima al ĉiu, mallongigu niajn distancojn. Vi, kiu kompatas ĉiujn, ellernu nin zorgi pri aliuloj. Vi, kiu evidentigas teneron de la Sinjoro, igu nin atestantoj de lia konsolo. La Patrino, la Reĝino de la paco, enverŝadu en la korojn la Dian konkordon. Amen.

El: www.vaticannews.va/cs

al la indekso


 LA SANKTAJ CIRILO KAJ METODIO ‒ LA APOSTOLOJ DE SLAVOJ

La papo Francisko dum la regula ĝenerala aŭdienco sur la Placo de la Sankta Petro la 25-an de oktobro 2023 daŭrigis katekizadon pri homoj, kiuj enkorpigadis apostolan fervoron. En sia alparolo li pripensis la referencon al sanktaj Cirilo kaj Metodio, kunpatronoj de Eŭropo.

Karaj gefratoj, bonan matenon!

Hodiaŭ mi rakontos al vi pri du fratoj, kiuj estas en Oriento tre konataj, ĝis la grado, ke ili estas nomataj „apostoloj de slavoj“. Temas pri la sanktaj Cirilo kaj Metodio. Ili naskiĝis en Grekujo en la 9-a jarcento en aristokrata familio, sed ili rezignis pri la politika kariero kaj iniciis en la monaĥa vivo. Sed ilia revo pri la vivo en retiriteco ne daŭris longe. Ili estis senditaj kiel misiistoj al Granda Moravio, kiu tiutempe inkluzivis multajn naciojn, parte jam evangelizitajn, sed inter kiuj postvivis multaj paganaj kutimoj kaj tradicioj. Ilia princo petis pri la instruistoj, kiuj al ili klarigadus la kristanan kredon en ilia lingvo. Tial la unua tasko de Cirilo kaj Metodio estis detale konatiĝi kun kulturo de tiuj nacioj. Kiel refreno al ni konstante revenas, ke la kredon estas necese enkulturigi kaj la kulturon evangelizi. La enkulturigo de la kredo, la evangelizado de la kulturo, tio validas ĉiam! Cirilo demandas, ĉu ili havas alfabeton; li ricevas respondon, ke ne. Kaj li rediras: „Ĉu eblas skribi la lingvon sur la akvo?“ Por heroldado de la evangelio kaj por la preĝo estas fakte bezonata la konvena, speciala ilo. Li do elpensis glagolicon. Li tradukis Biblion kaj liturgiajn tekstojn. Homoj sentas, ke la kristana kredo ne plu estas „fremda“, ke ĝi enkulturiĝis, ĝi iĝas ilia kredo, elparolata en ilia gepatra lingvo. Nur imagu tion: du grekaj monaĥoj donas alfabeton al slavoj. Ĝuste tiu ĉi malfermiteco de koro inter ili enradikigis la evangelion. Tiuj ĉi du monaĥoj ne timis, ili estis kuraĝaj.

Sed baldaŭ eksplodis konfliktoj kun iuj subtenantoj de la latina liturgio, kiuj sentas sin esti senigitaj pri monopolo de kredheroldado inter slavoj ‒ do denove unu batalo interne de la eklezio, ĉiam tio estas simila! Ilia opono estas vere religia, sed nur ŝajne: Dion oni povas laŭdi ‒ ili diras ‒ nur per tri lingvoj skribitaj surkruce, la hebrea, la greka kaj latina. Ilia pensmaniero estis enfermita, por defendsavi sian aŭtonomion. Sed Cirilo respondas rezolute: Dio volas, ke ĉiu nacio Lin laŭdu per sia lingvo. Kune kun sia frato Metoido ili sin turnis al la papo, kiu aprobis iliajn liturgiajn tekstojn en la slava lingvo, li lasis ilin meti sur la altaron de la preĝejo de la Virgulino Maria la Pligranda (Santa Maria Maggiore) kaj li kune kun ili kantis laŭdojn de la Sinjoro laŭ tiuj libroj. Cirilo mortis kelkajn tagojn pli poste, liaj relikvoj troviĝas ĉi tie en Romo, en baziliko de la sankta Klemento. Metodio poste estis ordinita je episkopo kaj resendita al teritorio de slavoj. Li tie devis multe suferi, li estis eĉ enprizonita, sed, gefratoj, ni scias, ke la Dia Vorto ne estas enkatenigita kaj ĝi disvastiĝas inter tiuj nacioj.

Ĉe rigardo al atestado de tiuj du fratoj, kiuj estis el volo de la sankta Johano Paŭlo la Dua envicigitaj inter kunpatronojn de Eŭropo, kaj kiu pri ili verkis enciklikon Slavorum apostoli, ni vidas tri gravajn aspektojn.

Antaŭ ĉio estas ĉi tie unueco: grekoj, papo, slavoj: tiutempe ekzistis en Eŭropo nedividita kristaneco, kiu kunlaboris en evangelizado.

La dua grava vidpunkto estas enkulturigo, pri kiu mi jam emfazis, ke estas necese evangelizi kulturon! La enkulturigo montras, ke la evangelizado kaj kulturo kune malvaste koheras. La evangelion oni ne povas heroldi abstrakte, en iu destilita versio. Ne! La Evangelio devas esti enkulturigita kaj ĝi ankaŭ estas esprimo de la kulturo.

Kaj la lasta vidpunkto estas libereco. Dum heroldado de la evangelio ni bezonas liberecon, sed la libereco ĉiam postulas kuraĝon. Homo estas ju pli libera, des pli kuraĝa ĝi estas nelasante sin katenigi per multo de tio, kio la liberecon forprenas.

Fratoj kaj fratinoj, ni petu la sanktajn Cirilon kaj Metodion, la apostolojn de la slavoj, ke ili estu por aliuloj iloj de „la libereco en amo“. Ni estu kreivaj, persistemaj kaj humilaj en la preĝo kaj la servo.

Vatican News, 25. 10. 2023

al la indekso


 ĈU VI DEMANDAS, KION EN LA NOVA JARO? ĈU EBLE DEDIĈI LA LIBERAN TEMPON AL IO PLI UTILA OL ĜIS NUN?

Eble ni alkutimiĝis donadi al ni antaŭintencojn. Kaj ni volas post iliaj iluzioj fari iun paŝon antaŭen. Danke al ili la venanta nova jaro ne estas por ni nur motivo por ŝanĝi la malnovan kalendaron por la nova kaj la momento de planado, sed ĝi ricevas pli profundan sencon, se ni ne volas akiri nur materiajn celojn, sed eluzi la novan spacon, kiu antaŭ ni malfermiĝas, por la spirita utilo.

Plej ofte tio la unua, kion iu ekpensas, estas, ke li/ŝi volus ĉesigi fumadon (propre nur se temas pri fumanto kaj ankaŭ se li/ŝi konsciiĝas sian nikotinan dependecon), ĉar tio lin/ŝin fizike kaj finance debetas. Kaj tio manenmane ankaŭ celas iom ŝparkolekti por io utila kaj agrabla. Sed eĉ per tio ne finiĝas niaj klopodoj; plie en la interno troviĝas sincera espero pri repaciĝo kun niaj proksimuloj kaj pluaj deziroj de la animo.

Ununura problemo fariĝas maniero, kiel niajn ideojn konkretigi. Ĉi tie plej ofte jam mankas fantazio aŭ pli ofte pacienceco. Kaj specife estas, ke la malkvietaj infanoj dediĉas milojn da horoj por skribado kaj legado, sed por ni ekvilibraj plenkreskuloj kaŭzas perfektiĝado problemojn. Kompreneble, ke mi ne ignoras preĝon kiel ĉielan konsulton, sed necesaj estas ankaŭ konkretaj agoj. Iuj pilieroj, por ke nian pensadon sekvu agoj. Tial havas sencon nia decido pri regula vivo en la Eklezio, planado de la spiritaj ekzercoj, pli profunda travivado de la sakramentoj kaj la komuneco. Ankoraŭ mi povus tion kompletigi per simpla okazaĵo.

Antaŭ vicigita armea trupo la komandanto ekkrias: „Kiu el vi estas tajloro?“ La uniformitaj junuloj elpuŝas antaŭ sin unu knabon. „Alikudri uniformojn!“ Sed mi ne estas tajloro, mi nur tiel nomiĝas - Tajloro.“

Kaj kion do mi; ĉu mi nur diras, ke mi estas kristano, aŭ ĉu mi vere la kristano estas? Ĉu mi jam scias vivi kiel kristano?

Unu principa kaj decida paŝo povas esti ankaŭ libervola servo (ĉe kiu ne temas pri unuflanka eluzo de la libera tempo dum ŝatata agado, kio estas laŭdinda maksimumo de plejparto de la kredantoj), sed disponado de ĉiuj miaj kapabloj dum longedaŭra servado.

Dum en Eŭropo estas kutime, ke homoj – junaj kaj eĉ maljunaj – dediĉas almenaŭ parton de sia tempo por libervola helpado kaj tiel ili senpage kreas pluajn valorojn kaj ili pligrandigas nivelon kaj kulturon, en Usono estas ĉiu servo eluzata por pligrandigo de okupateco. Ĉe ni komenciĝas kreado de la kondiĉoj por realigo de volontuleco. Kian sintenon ni al ĝi formas? Ne devas nin interesi ĝis la plua vintro demandos, kion vi faris somere; sed ĉu ni kapablos respondi al la demando de la Sinjoro, kiucele ni eluzis konfiditajn talantojn. Do: kiel vi decidis eluzi viajn talentojn?

Marek Slatinský, www.katolik.cz

Roza atendas naskiĝon de sia kvara bebo. Dimanĉe posttagmeze sidante en fotelo ŝi legas katolikan semajngazeton, kiam ŝi subite ekĝemas pro mirego: „Ne, tion mi ne transvivos!“ „Kio okazas?“ demandas edzo. „Imagu tion, ĉi tie oni skribas, ke ĉiu kvara infano en la mondo estas ĉino!“

al la indekso


 LA SANKTA MESO

LA DIA AMO

„Tio ĉi estas mia korpo.“ Neniam estis eldirita frazo, en kiun estis metite tiom da amo, kiel ĝuste en tiun ĉi eldiraĵon de la Dia Savinto. Kaj tio tial, ĉar Li amis siajn, kiuj estis sur ĉi tiu mondo, ĝis fine Li ilin amis.

„Tio ĉi estas mia korpo.“ Tiu ĉi panpeceto, tiu ĉi hostio estas mia korpo. Tiel potence min instigas mia amo al vi, ke mi elektis por mi ekstreme humiligitan formon, en kiu mi estas tute senpova kaj sendefenda. Mi sopiras pri la homaj koroj, tial mi donas min kiel manĝon en la formo de la pano.

„Tio ĉi estas mia korpo.“ Tiu ĉi malgranda rondpeceto da pano estas mia korpo. Ne simbole, tio estas mia vera, reala korpo kun la tuta mia substanco. Mi amas vin ne nur pervorte, sed per mia konkreta Dia amo. „Tio ĉi estas mia korpo.“ La Korpo de nia Dio, Dio el Dio, Lumo el Lumo. Li estas vera Dio, kiu sin vestis en tiun ĉi panpeceton, por ke Li estu unu el ni. Li volis, ke ni Lian amon ekkonu kaj ekkuraĝu Lin ankaŭ ami. Li elektis tiun ĉi vojon, por ke Lia majesteco, Lia grandeco ne ektimigu. Kia grandeco tio estas, kia beleco de la amo! Li estas pura spirito restanta en nealirebla lumo. Sed en la hostio Li estas ĉeestanta, tuŝebla, videbla eĉ vundebla. Li surprenis riskon, ke Li estos malhonorigita, malrespektita eĉ ofendita.

Ni pripensu, la sankta Johano Baptisto ne kuraĝis tuŝi la kapon de Kristo, la anĝeloj kaj serafoj estas feliĉaj povante rigardi la Dian vizaĝon kaj ni, homoj, LIN permane prenas kaj eĉ en la buŝon donas. Tia estas aŭdaco de Lia amo!

La Eŭkaristio estas majstra verko de la amo. Neniam ni ekkomprenos la amon de Dio, se ni ne ekkomprenos la Eŭkaristion. Ni devas agnoski, ke la Eŭkaristio estas miraklo, kiun elpensis ĉiopotenca amo. Dio estas amo kaj la Sinjoro konas nur unu mezuron: la amon. La Dian Savinton ni devas admiregi, laŭdegi kaj adoradi pro Lia amo al ni.

La Patrino Tereza el Kalkuto foje diris: „La kruco estas signo de tio, kiel Jesuo nin amegis kaj la Eŭkaristio estas signo de tio, kiel Jesuo nin ankaŭ amegas ankoraŭ nuntempe. “

KULMINO DE LA SANKTA MESO

Ĝuste tiu ĉi eldiraĵo: „Tio ĉi estas mia korpo“ estas kulmino kaj esenco de la sankta meso. Tial la sankta meso estas netaksebla trezoro. Ĝi estas la plej granda trezoro, kiun Dio al sia kreitulo ‒ al la homo povis donaci. Li konfrontis nin kun la plej bela kaj la plej granda miraklo de la Dia amo al homo, kiun Li senfine amas. Ĉu ni do entute povas imagi pli grandan trezoron, ol tion, ke Dio sin al homoj senĉese oferas en formoj de la pano kaj la vino? Ĉu Dio entute povis fari pli grandan miraklon de sia amo, ol transsubstanciigi panon je sia korpo kaj vinon je sia sango, por tiel doni al sia kreitulo spiritan manĝon?

KIO DO FAKTE ESTAS LA SANKTA MESO?

La sankta meso estas mistero, la mistero de la kredo, alirebla nur al tiu, kiu estas en la kredo malfermita por Dia revelacio.

La sankta meso estas kulmino de la tuta kristana vivo kaj samtempe fonto, el kiu fontas la tuta ĝia forto. (La Dua Vatikana koncilio.) Ĝi estas nuntempigo de la ofero de Kristo sur Golgoto. Ĝi estas la plej perfekta ofero de satisfakcio por niaj pekoj. Per tiu ĉi ofero la repacigita Dio al ni donas gracon de pentofaro kaj Li pardonas al ni deliktojn eĉ pekojn, ili estu kiel ajn gravaj. Tio do estas la sama ofero, al kiu siatempe submetiĝis Jesuo Kristo mem.

La sankta meso estas la plej granda estimo al Dio, kulmino eĉ centro de la kristana religio. Se vi pie partoprenas la sanktan meson, vi esprimas al la Savinto la plej grandan honoron. Per la sankta meso Kristo satisfakcios ĉiujn viajn pekojn. Per via ĉeesto de la sankta meso vi povas helpi al animoj en purgatorio kaj mallongigi la tempon de ilia suferado.

Unu sankta meso, kiun vi pie partoprenis dum via vivo, alportos al vi pli grandan utilon, ol multaj mesoj oferotaj post via morto.

La sankta meso estas eĉ loko, kie renkontiĝas la ĉielo kun la tero, nuntempeco kun eterneco. La sankta meso estas ankaŭ la plej granda laŭdo al Dio, la plej bela adorado de Dio. Por elaŭdo de niaj petoj ĝi estas la plej efika ofero. La sankta meso, la eŭkaristia ofero estas centro de la kristana vivo. Sen la sankta meso estas la vera kredo neimagebla, sen ĝi la kristana vivo restus senforta, ĝi estus nur seka branĉo kaj fonto, el kiu ne eblas trinki.

LA SANKTA MESO ‒ MOTIVO POR ĜOJO KAJ AMO

La beleco de la sankta meso esprimiĝas en tio, ke ĝi estas la viva ofero de Kristo, kiu sin oferas por ni ĉiuj. Se ni volas vere la sanktan meson soleni, ni devas konsciiĝi, ke ni ovacias iun, kiu nin amegas. Li estas ĉiam preparita sin mem oferi, kaj tion sen iu ajn kondiĉo kaj prokrastigo.

La beleco de la sankta meso esprimiĝas per tio, ke Dio estas preparita pardoni nin, Li donacas al ni sian mizerikordon kaj protektas niajn animon kaj la korpon. Kiu ekkonas tiun ĉi belecon, tiu mem mergiĝos en profundojn de la Dia amo kaj strebos, por ke la amo superregu eĉ en lia vivo. Kaj tio estas motivo al granda ĝojo. La ĉeesto de la sankta meso devas esti signita per profunda kredo kaj ĝi devas speguli konvinkon pri la persona ĉeesto de Kristo. La renkontiĝo kun Kristo estas momento de la ĝojo kaj la amo.

La sankta meso estas renkontiĝo kun la viva Dio, por kiu ni devas prepariĝi. Kaj dum la sankta meso ni devus spirite renoviĝi. Ne estas sen ekrimarko, kion diris certa kroata aktoro: „Se homoj forlasadus teatrejon tiel kiel preĝejon, mi ne volus esti aktoro.“ Do: la sankta meso devas nin ŝanĝi, fari nin pli bonajn kaj pli noblanimajn.

LA VALORO DE LA SANKTA MESO

La sankta episkopo Antonius Gianelli (1789-1846) foje diris: „Ununura amago al Dio havas pli grandan valoron ol mil mondojn“. Ĉar ĉiuj, eĉ la plej grandaj ĉielaj objektoj iam estingiĝos, sed ĉiu amago restos dumeterne. Kian valoron do havas unu sankta meso? La valoron trograndan, senfinan. Ĉiuj via preĝoj ne havas tian valoron, kiel havas ununura sankta meso. En la sankta meso Kristo oferas sin mem al la ĉiela Patro kaj tio havas senfinan valoron

. La sankta meso estas en la okuloj de Dio senlime valora ofero. Ni ne povas esprimi pli grandan estimon, amon, riverencon, adoradon, neniun pli ardan dankemon, neniun pli majestan glorkanton, ol per la sankta meso.

Tian altvaloran trezoron proprietas nia eklezio. La sankta meso estas garantio de nia estonta savo.

Esperantigita teksto verkita de D-ro Jiří Bujňák, 2005

 al la indekso

NI IOM RIDU

Du ordenaninoj veturas peraŭtomobile kaj ekmankis al ili benzino. La aŭtomobilo singultinte haltis, la fratulinoj elaŭtiĝis kaj en malproksimo ili vidas benzinstacion. Ili tien iras kaj petas benzinstacian servanton doni al ili iom da benzino, por ke ili povu alveturi al la benzinstacio por aĉeti benzinon.

„Ho tute volonte, fratulinoj“ diras la benzinstacia servanto, „ĉu vi havas kanistron?“

„Ni ne havas. Ĉu vi povas al ni iun pruntedoni?“ demandas la fratulinoj.

„Mi strebos ion trovi“ diras la benzinstacia servanto. Post momento li revenas dirante: „Fratulinoj, estas tio por mi malagrabla, sed, nu, mi havas ĉi tie nur malnovan urinujon. Se tio estas por vi akceptebla, mi pruntedonos ĝin al vi.“

„Sed ne gravas, ĉio en ordo.“ La servanto enĉerpis en ĝin iom da benzino, la fratulinoj dankinte revenas al aŭtomobilo kaj enverŝas la benzinon el urinujo en aŭtomobilan benzinujon.

La ŝoforo de preterveturanta ŝarĝaŭtomobilo haltas, elklinante sin el fenestro, kaj ekokulante li rigardas kiel la fratulinoj el urinujo enverŝas benzinon en benzinujon kaj diras: „Do fratulinoj, vian fidon mi volus havi!“

www.katolik.cz


 UNU EL LA NEFORGESEBLAJ TRAVIVAĴOJ DE MIA VIVO

En la jaro 1990 estis refondita la Katolika Sekcio de la Ĉeĥa E-Asocio, kiu samtempe estas la Ĉeĥa Sekcio de IKUE, post ĝia likvido en sepdekaj jaroj de la 20-a jc. fare de la fifama komunista sistemo. Kaj en la jaro 1991 estis renovigita organizado de la Katolika E-Tendaro, kiu estis perforte interrompita en la jaro 1977 en la vilaĝo Herbortice. La renovigita organizado de la tendaro ne plu okazis en Herbortice, sed en la vilaĝo Sebranice. Por celebri la sanktajn mesojn ekzistis tie granda tendo, kiun poste anstataŭis hangareto kun frunta surskribo „Kapelo de Fatima Madono“, sed ĝis la jaro 1995 mankis tie la statuo de la Fatima Virgulino Maria.

En la ĝenerala kunveno de IKUE kadre de la 10-a Ekumena E-Kongreso okazinta en la pola pilgrimloko Gostyń en la jaro 1994 estis decidite, ke la 48-a kongreso de IKUE en la jaro 1995 okazos en la Ĉeĥa Respubliko en la moravia urbo Olomouc, la dua plej riĉa urbo je historiaj memorindaĵoj post la ĉefurbo Prago. Pri la organizado de la kongresoj mankis al ni spertoj. Tiam mi enpreĝe petis la Virgulinon Maria de Fatimo pri la helpo, promesante al Ŝi, ke se la kongreso bonsukcesos, mi persone vizitos Fatimon, por danki Ŝin. Nur mi ne sciis, kiamaniere solvi la problemon de elspezoj ligitaj kun la vojaĝo al Fatimo.

La kongreson ĉeestis ankaŭ grupo de la italaj kongresanoj, frunte kun la episkopo Mons. Giovanni Locatelli, kiuj alportis karegan donacon por nia tendaro ‒ la statuon de la Virgulino Maria de Fatimo, kiun en Fatimo benis kardinalo Noe kaj en la kongreso en Olomouc ĝin benis ankaŭ la kardinalo Miloslav Vlk, kiu ĝin solene transdonis al mi. Do tiamaniere la tendara kapeleto de la Fatima Virgulino Maria ricevis ŝian statueton.

La kongreso bonsukcesis, do estis necese plenumi mian promeson donitan al la Virgulino Maria, por danki Ŝin en Fatimo. Kiel mi jam menciis, post mia promeso donita al Ŝi mi cerbumis, kiel solvi la financan problemon ligitan kun la danka mia pilgrimo al Fatimo. La karegaj italaj kongresanoj adiaŭinte kun mi fine de la kongreso, transdonis al mi koverton kun iu enhavo. Ho, kia surprizego, en ĝi troviĝis precize la monsumo bezonata por realigo de mia pilgrimo al Fatimo. Do jen, la Virgulino Maria certe ankaŭ tiamaniere kunagis.

La sekvan jaron 1996 mi do aliĝis al perbusa pilgrimvojaĝo al Fatimo, kiun organizis iu vojaĝagentejo. Ĉiuj kunvojaĝantoj el diversaj lokoj de nia lando estis por mi nekonataj. La pilgrimulojn akompanis ankaŭ pastro, celebranta por ni la sanktajn mesojn en la gepatra lingvo.

En Fatimo ni travivis belegajn spirite riĉajn tagojn. Venis la lasta tago antaŭ nia adiaŭo kaj en la Kapelo de la Aperoj ni atendis la adiaŭan sanktan meson. Tiam mi diris al la Virgulino Maria, ĉu Ŝi povas doni al mi iun signon, ke tiu ĉi mia pilgrimo plenumis mian promeson donitan al Ŝi antaŭ okazigo de la IKUE-kongreso en Olomouc? En la menso ekaperis ideeto, ke eble per donota al mi graco prezenti dummese la legaĵojn, mi povus ricevi la atendatan konfirmon de la Virgulino Maria pri plenumo de mia promeso donita al Ŝi. Atendante la sanktan meson mi sidis meze de la ceteraj de mi nekonataj pilgrimuloj. La mescelebronta pastro venis, por disdoni taskojn por la sankta meso. Li ĉirkaŭrigardis kaj etendinte la manon direkte al mi, li diris: „Vi legos dummese la legaĵojn“. Ho, kia agrabla surprizo certe instigita de la Virgulino Maria. Mi do tute feliĉa revenis hejmen el Fatimo, plenuminte mian promeson al la Virgulino Maria. El Fatimo mi alveturigis pli malgrandan statueton de la Fatima Virgulino Maria, pli konvenan por la tendara kapeleto.

Sed la statueto de la Virgulino Maria donacita de la italaj kongresintoj trovis alian sian destinon. En la kongresjaro 1995 rompis la preĝejan vitraĵon de la paroĥa preĝejo en mia loĝvilaĝo Penĉice ŝtelistoj, kie ili el la flanka historie valora altaro kromalie ŝtelis ankaŭ la statuon de la Virgulino Maria. La statuo donacita de la italaj kongresintoj do ricevis sian definitivan destinlokon sur la flanka altaro de la paroĥa preĝejo de la sanktaj Petro kaj Paŭlo en mia loĝvilaĝo Penĉice, kie ŝi konstante al mi memorigas ankaŭ la 48-an IKUE-kongreson okazintan en Olomouc en la jaro 1995 kaj la neforgeseblan travivaĵon de mia dank-pilgrimo al Fatimo en la jaro 1996.

Dankon al Vi, nia ĉiela Panjo, ke vi konstante zorgas pri ni akompanante nin dum la vivovojo.

Miloslav Šváček

al la indekso


 FATIMO DAŬRE AKTUALA

Rusio en profetlumo de Fatimo

La papo Benedikto la Deksesa proklamis, ke la apero de la Virgulino Maria en Fatimo estas la plej profeteca el novtempaj aperoj. Tiuj ĉi vortoj eksterordinare rilatas Rusion: Kiam ĉi tie samtempe kun la fatima revelacio la 17-an de julio 1917 okazis la unua sensukcesa revolucio kaj la 13-an de oktobro de la sama jaro decidis Lenin okazigi pluan revolucion, kiu poste bedaŭrinde sukcesis, neniu konjektis, kiajn neantaŭvideblajn kaj terurajn konsekvencojn tio kaŭzos ‒ neniu krom la Dipatrino. Ŝia apero tiel direktas akran profetecan lumon al fatala tasko de Rusio en la historio de la pasinta jarcento eĉ en nuntempo.

LA PROFETAĴO PRI RUSIO

La nomo de Rusio eksonis en Fatimo la unuan fojon dum la tria apero la 13-an de julio 1917 en t.n. dua fatima sekreto. En ĝi Maria al viziuloj diris: „La milito proksimiĝas al fino; sed se oni ne ĉesos ofendadi Dion, komenciĝos [...] alia, ankoraŭ pli terura. Kiam vi ekvidos nokton lumigitan per nekonata lumo, sciu, ke tio estas granda signo, kiun donas al vi Dio, ke Li sin preparas puni la mondon [...]. Por eviti tion, mi postulos konsekron de Rusio al mia Senmakula Koro kaj la repacigajn komuniojn en la unuaj sabatoj de la monatoj. Se oni akceptos miajn postulojn, Rusio konvertiĝos kaj ekestos paco; se tiel ne okazos, Rusio disvastigos siajn erardoktrinojn en la mondo kaj ĝi instigos militojn kaj persekutadon de la Eklezio. Bonaj homoj estos turmentitaj, la Sankta Patro multe suferos, multaj nacioj estos pereigitaj. Fine mia Senmakula Koro venkos. La Sankta Patro konsekros al mi Rusion, kiu konvertiĝos, kaj la mondo ricevos epokon de la paco.“

VIZIO EN TUI

Tio, kion Maria julie 1917 promesis, tion ŝi kaze de la konsekro de Rusio plenumis en la jaro 1929. Lucia, tiam ordenanino de la s-ta Dorota en galicia urbo Tui, nokte el la 13-a al la 14-a de junio ekvidis la Sanktan Triunuon kaj la Virgulinon Maria, kiu diris al ŝi: „Proksimiĝas momento, kiam Dio postulas de la Sankta Patro, ke li en unueco kun ĉiuj episkopoj de la mondo realigu konsekron de Rusio al mia Senmakula Koro.“ La fratulino Lucia pri tio pere de sia konfesprenanto informis tiaman papon Pion la Naŭan. Sed li la postulon ne plenumis.

APERO EN RIANJO

Aŭguston 1931 estis Lucia sendita fare de siaj monaĥestrinoj al la apudmara urbeto Rianjo, kie ŝi preĝadis en la kapelo de la Virgulino Maria. En ĝi ŝi ricevis internan mesaĝon. Nia Sinjoro plendis: „Ili ne plenumis mian postulon! [...] Same kiel franca reĝo ili tion bedaŭros, sed jam tro malfrue. Dume Rusio disvastigos siajn erarojn en la mondo, ĝi ekigos militojn kaj persekutadon de la Eklezio. La Sankta Patro devos multe suferi.“ Kiel estas evidente, la Sinjoro ĉi tie montras al simileco inter ne elaŭdo de la petoj de la Koro de Jesuo fare de la franca reĝo Ludoviko la Dekkvara fine de la 17-a jarcento, kies sekvo estis franca revolucio, kaj al ne plenumo de la petoj pri la konsekro de Rusio al la Koro de Maria, kio kaŭzis disvastigon de komunismo.

Sed la fratulino Lucia ne ĉesis siajn strebojn. En la letero al sia konfesprenanto el la 18-a de majo 1936 ŝi skribas pri tio, ke ŝi demandis la Sinjoron, kial Li ne konvertos Rusion sen tio, ke la papo faru konsekron. Kaj la Sinjoro respondis al ŝi: „Ĉar mi volas, ke la tuta mia Eklezio agnosku tiun ĉi konsekron kiel triumfon de la Senmakula Koro de Maria, por ke sekve de tio disvastiĝu ĝia honorado kaj ke flanke de la pieco al mia dia Koro ricevu lokon la pieco al la Senmakula Koro.“ „Sed, mia Dio, la Sankta Patro ne ekkredos al mi, se vi mem ne instigos lin per via escepta prilumo!“ Al tio la Sinjoro diris: „La Sankta Patro! Tre preĝu por la Sankta Patro! Li tion faros, sed jam tro malfrue. Kaj tamen la Senmakula Koro de Maria devas savi Rusion. Tio estas al Ŝi konfidita.“

LA KONSEKRO EN LA JAROJ 1942 KAJ 1952

La 25-an de januaro 1938 sur la firmamento aperis nekutima brilo, kiu laŭ la profetaj vortoj de la Virgulio Maria anoncis proksimiĝantan Duan Mondmiliton. Tiu fakte eksplodis en septembro 1939, kiam Germanio kaj Sovetunio kune invadis Pollandon. Dum tiu ĉi milito la fratulino Lucia sin turnis kun denova alvoko al la papo Pio la Dekdua. La unuan fojon ŝi estis elaŭdita. En la jaro 1942 Pio la Dekdua dufoje konsekris la mondon kaj nerekte Rusion al la Senmakula Koro, kaj tion dum radiomesaĝo al Portugalio la 31-an de oktobro kaj okaze de la soleno de la Senmakula Koncipiĝo de la Virgulino Maria, la 8-an de decembro, en la baziliko de la s-ta Petro en Romo. Malgraŭ tio, ke ĉi tie mankis kunligo kun episkopoj de la tuta mondo, la ĉielo almenaŭ certamaniere respondis: okazis inverso en la milito kaj nazioj, kiuj ĝis tiu tempo tutplene venkis, komencis malvenki.

En la jaro 1945 ekregis tiel tre sopirata paco, sed certagrade tio estis „soveta paco“. Sovetunio eluzis tion, ke post sia okupado fare de Germanio ĝi en la jaro 1941 transiris el naziisma flanko al kontraŭa flanko de Aliancanoj kaj kun konsento de la okcidentaj grandpotencoj ĝi ekregis multajn landojn, en kiuj laŭ profetaj vortoj de Maria ĝi disvastigis siajn komunismajn erardoktrinojn. La sekvoj estis konsternaj: 800 mil homoj estis mortpafitaj kaj 1 miliono 500 mil homoj estis fortrenitaj al Siberio. La papo Pio la Dekdua kun viktimoj de la komunisma subpremo tre kunkompatis kaj la 7-an de julio 1952 li publikigis sian apostolan leteron adresitan al nacioj de Rusio, en kiu li konsekris Rusion al la Senmakula Koro de Maria. Ankaŭ en tiu ĉi kazo la respondo de la ĉielo ne lasis sin longe atendi: la 5-an de marto 1953 subite mortis Stalin.

LA KONSEKRO EN LA JARO 1984

Pluaj gravaj okazaĵoj estas kunigitaj kun la papo Johano Paŭlo la Dua. La 13-an de majo 1981, do en la festo de la Fatima Virgulino Maria, estis kontraŭ li sur la Placo de la Sankta Petro en Vatikano farita atenco. La mano de la atencinto estis la mano de la sperta pafisto kaj certe li pafmortigus la papon, se ĉi tie ne estus alia, nevidebla mano de la Virgulino Maria, kiu la kuglon deflankigis.

La sankta Johano Paŭlo la Dua tion tre bone konsciiĝis, kaj tial li zorgeme trastudis materialojn pri Fatimo. La sekvan jaron li pilgrimis al Fatimo por danki al la Virgulino Maria, kaj li volis plenumi ŝiajn alvokojn. La 25-an de marto 1984 kunlige kun episkopoj de la tuta mondo li okazigis konsekron de la mondo kaj per eksterordinara eĉ se volvita maniero li konsekris Rusion al la Senmakula Koro de Maria. Tiu ĉi-kaze estis la reago de la ĉielo speciale tre signifa: La 13-an de majo 1984 en la rusia Severomorsk, en la soveta nuklea bazloko sur la Norda Maro, eksplodis incendio, kiu neniigis tiean nuklean arsenalon. La Sovetunio tial ne povis eksplodigi militon, kiel ĝi antaŭe planis.

LA NUNTEMPO KAJ LA KONSERO LA 25-AN DE MARTO 2022

En la jaroj 1989-1990 okazis falo de komunismo kaj disfalo de Sovetunio. Multaj ĝojegis kaj ŝajnis, ke la profetaĵo el la 13-a de julio 1917 plenumiĝis: ke la papo konsekris Rusion al la Senmakula Koro de Maria, ĝi konvertiĝis kaj la mondo ricevis epokon de la paco. Sed la nuntempa rusia invado al Ukrainio kaj la pluaj faktoj al ni klare montras, ke tiu vido estis tro optimisma.

Estas vero, ke estis eltirita glavo enpikita en la korpo de Rusio, kiam ĝi ĉesis esti komunisma kaj ateisma ŝtato, sed restas multaj vundoj, kiuj iam tre sangas. Ne estas eble miri, ĉar ĉe dekmilionoj da homoj, kiuj mortis en sovetaj gulagoj, ne ekzistas en tiu lando familio sen viktimo fare de tiu ĉi teroro aŭ de ceteraj buĉistoj. La vundoj ne resaniĝas, ĉar Rusio sin kun sia komunisma estinteco ne finkvitiĝis, sed ĝin nur simple nuligis. Estas tio do granda ŝanĝo al pli bono, ke tie ekregis religia libereco, sed la ortodoksa eklezio en spirito de siaj „tradicioj“ ne ĉesas troestimi ŝtaton. Al tio povas helpi nur reveno de Rusio en sinon de la katolika Eklezio, en kio konsistas ĝia vera konvertiĝo.

La Eklezio al tiu ĉi situacio respondis per la plej bona maniero, kiam la 25-an de marto 2022 la papo Francisko kunlige kun la episkopoj, sacerdotoj kaj la kredantoj de la tuta mondo konsekris la mondon kaj apartamaniere Rusion kaj Ukrainion al la Senmakula Koro de Maria. El ĉiuj konsekroj estas tiu ĉi la plej plena, kaj en ĝi estas lokigita treega spirita kapitalo, kiu ne povas ne alporti abundajn fruktojn. Kaj ni povas al tio kontribui per la preĝo, precipe de la rozario, per repacigaj sabataj diservoj kaj per niaj oferoj. Fine mia Senmakula Koro venkos!

Sac. Štěpán Maria Filip OP Esperantigita el revuo Immaculata n-ro 186 5/23

al la indekso

ROZARIO
kunpreĝado per ZOOM
por IKUE, por la paco en Ukrainio
kaj la mondo, por fino
de la pandemio. Aldone prelegetoj.
Ĉiutage je la 20:15 horo (UTC+2)
Aliĝu ĉe: ikue.reto@gmail.com


 ANTAŬ 55 JAROJ. KIO DO FAKTE TIAM OKAZIS?

Sac. Jerzy Szymik, teologo, poeto, profesoro ĉe la Fakultato de Teologio ĉe la Universitato de Silezio

Pariza majo '68 estas nocia mallongaĵo. La terura kontraŭkristana kaj kontraŭkultura revolucio de la pariza somero etendiĝis malproksimen post la jaro 1968 kaj malproksimen post Francio. Sed kio fakte okazis tiam kaj kial ĝi estas grava por ni hodiaŭ?

Paŭlo la 6-a en decembro 1968: „Por la Eklezio venis la horo de malkvieto, memkritiko, (...) de memmutilado. Ĝi estas kiel interna ekskuiĝo, dolora kaj kompleksa, kiun neniu atendus post la fino de la koncilio“. En junio 1972 la papo diris: „Ni pensis, ke post la koncilio ekestos suna tago en la historio de la Eklezio. Sed anstataŭe venis malgaja tago kaj ŝtormoj, mallumo. Kiel tio okazis? (...) Kontraŭ ni ekstaris forto, kontraŭa potenco. Ni nomu ĝin per la nomo: la diablo. Aspektas tio tiel, kvazaŭ tra ia mistera fendo la diablo enpuŝiĝis en la sanktejon de Dio“. Cetere: en la sama junio mi decidis sacerdotiĝi kaj en la aŭtuno de 1972 mi eniris la pastran seminarion.

En la kvindeka datreveno de la pariza majo Yves Chiron, la franca ĵurnalisto kaj historiisto, verkis libron titolitan „L‘Église dans la tourmente de 1968 “, surbaze de publikigitaj informoj en la amaskomunikiloj de tiu jaro. La eldonejo AA eldonis ĝin en la jaro 2021 kun prologaj vortoj de sac. R. Skrzypczak, en traduko de M. Żurowska sub titolo „Revolucio '68. La fumo de satano en la Eklezio“.

La enhavo de la libro estas ŝoka, detruanta tabuojn de la tiamaj okazaĵoj. Ĝia lego estas forta, kogne utila kaj viv-instrua sperto. Ne eblas kompreni la perturbojn de la okcidenta kulturo kaj la spiritan staton de ĝiaj civitanoj sen scio pri tio, kio okazis en la spirita kaj morala konscio de iliaj gepatroj aŭ geavoj antaŭ duonjarcento. La kontraŭ civilizacia revolucio de sovaĝiĝo, laŭ la maoisma tipo, invadis ne nur la universitatajn terenojn, sed ankaŭ larĝon de la eklezio. Kaj ĝi forte skuigis ĝin. „For sutanojn kaj miljaran ŝimon“, „La kristanismo ‒ la malamiko n-ro 1“, „Kiel oni povas sendepende pensi en la ombro de kapelo?“, „For la bufon de Nazareto“, ktp. ‒ ĉi tiuj estas elektitaj grafitioj el la muroj de eŭropaj ĉefurboj en '68 . Patro Cardonnel OP diris: „La kristana konservativulo estas kontraŭulo en la koncepto mem, li estas karikaturo, blasfemo“. Kardinalo Marty, la ĉefepiskopo de Parizo, trankviligis la revoluciulojn per la slogano: „Dio ne estas konservativulo“.

Francaj jezuitoj, dominikanoj, redemptoristoj, franciskanoj ktp. amase aliĝis al la revolucio, same amase ili forlasis la sutanon kaj la pastran staton. La jezuito, poste kardinalo, Henri de Lubac fervore skribis al amiko en aŭgusto '68: „Se mi povus antaŭvidi tian aferon, mi neniam enirus ĉi tiun societon, aŭ antaŭ longe mi ĝin forlasus en la aĝo, kiam ankoraŭ oni povas trovi alian manieron de vivo.“ Multaj manifestacianoj en Parizo postulis anstataŭigon de la sankta meso per debato. Estis kreita komisiono de agoj por revolucio en la eklezio. Manifestaciantoj interrompadis diservojn kaj disdonadis flugfoliojn: „Vi estas la naftaleno de la lando.“ Che Guevarra kaj Mao Tsetung, Kubo, la rikoltilo kaj la martelo estis orientiĝoj kaj kultaj objektoj. Ruĝa flago pendis sur la sonorilturo de la monaĥejo de la fama dominikana teologia lernejo Le Saulchoir dum du semajnoj.

FUMO DE SATANO ENPUŜIĜIS EN SANKTEJON DE DIO

Ĉio ĉi tio okazis en la jaro 1968: la encikliko Humanae Vitae kaj la solena kredkonfeso, konata kiel Kredo de Paŭlo la 6-a. La 200 pastroj de Liono konstatis, ke ambaŭ ĉi tiuj dokumentoj atestas la bedaŭrindan „doktrinan rigidiĝon de la magisterio“. La encikliko estis konsiderata kontraŭmoderna kaj neakceptebla fare de multaj teologoj, episkopoj, kaj kelkaj landaj episkoparoj. En 1968 aperas ankaŭ la nederlanda katekismo, kiu enhavas gravajn doktrinajn erarojn. En Medellin, Kolombio, okazas la dua konferenco de la Konsilantaro de Latin-Amerika Episkoparo (CELAM), kiu prezentas teologion de liberigo jam plenflorantan, tiam forte marksisman. En decembro estas publikigita la „Deklaracio por la Libereco de Teologoj“, la kontraŭroma manifesto subskribita de 38 nederlandaj kaj germanaj teologoj. Kaj tiel plu.

Sed, atenton. Pasis 55 jaroj ekde majo en Parizo. Pli ol 30 000 francoj aliĝis al la Mondaj Tagoj de Junularo en Lisbono 2023. 75 procentoj el ili ĉeestas dimanĉe la sanktan meson, 24 procentoj kelkfoje dumsemajne. Preskaŭ 40 procentoj ŝatas la tiel nomatan Tridentan Meson kaj por seksaj skandaloj ili ne kulpigas la eklezian institucion, sed la perversajn individuojn, kontraŭantaj sian pastran destinon. La granda plimulto el ili ne atendas grandajn ŝanĝojn en la eklezio. Preskaŭ 70 procentoj de ili opinias, ke virinoj ne rajtas iĝi pastroj aŭ diakonoj.

Ke ĝi estas nur guto en la oceano de sekularigado? Ne gravas. Tiaj gutoj kavigos la rokon de Satano.

El Gość Niedzielny (Dimanĉa Gasto) la 18-an de junio 2023, n-ro 24, tradukis Miloslav Šváček, kontrollegis Stanisław Śmigielski

al la indekso


 KAJ VI ESTOS PERSEKUTATAJ
La martireco de la kristanoj

En nuntempo ni estas atestantoj de la plej granda persekutado de la kristanoj en la historio. Laŭ la prijuĝo de la organizo Open Doors okupiĝanta pri la monitorado de persekutadoj kaj pri la helpo al la subpremado de la kristanoj, en la tuta mondo ĉirkaŭ 360 milionoj da fideluloj de Kristo renkontiĝas kun tre alta aŭ ekstrema nivelo de persekutadoj kaj diskriminacioj kaŭze de sia kredo.

La alia organizo ‒ Helpo al la Eklezio en Bezono ‒ alarmas: En pli ol 50 landoj kristanoj estas persekutataj. Kreskas la minaco de ilia sano, kaj eĉ vivo. En 70 landoj en la mondo la kredo estas limigata, kaj kristanoj estas diskriminaciataj kaj devigataj forĵeti Kriston.

POSTEULOJ DE LA UNUAJ MARTIROJ

La jaro 2015. Sur ekranoj de televidiloj ni spektas nigre vestitajn islamanojn okazigantajn sur la marplaĝo apud Tripolo ekzekuton de 21 egiptaj kristanoj. Du monatojn pli poste estis murditaj pliaj fideluloj de Kristo: unue estis senkapigitaj 12 viroj, kaj kelkajn tagojn poste en dezerto estis mortpafigitaj 16 membroj de la etiopa eklezio.

Ĉi tiuj bildoj pruvis, ke la persekutadoj de la kristanoj ne finiĝis kune kun la eldono de la milana edikto en la jaro 313, sed ili estas la tragika realeco. Laŭ la raporto de Open Doors en la unua deko da landoj, en kiuj kristanoj spertadas la plej grandan tiranecon, troviĝas ok islamaj landoj. Ili estas: Somalio, Jemeno, Eritreo, Libio, Pakistano, Irano, Afganistano kaj Sudano. La naŭa ‒ ekloĝinta fare de islamanoj nur duone ‒ estas Niĝerio.

LA ISLAMAJ LANDOJ ‒ LA INFERO POR KRISTANOJ

Kiajn konsekvencojn devas kosideri vivantaj en islamaj landoj la konfesantoj de Kristo? Se ili enfalas en la manoj de militemaj organizoj de la islamaj fanatikuloj, kiel estas Islama Ŝtato (ISIS), Boko Haram, Islama Frateco aŭ al-Ŝaba-ab, minacas al ili la vivperdo.

En la islamaj landoj la konfesantoj de Kristo estas traktataj kiel la civitanoj de la dua kategorio, kiujn denunci povas eĉ la akcepita kristana baptonomo. Se ili havas familion kaj infanojn, endanĝerigas ilin deviga divorco, perdo de la kontakto kun idaro, forpelo el hejmo fare de familio, konatuloj kaj el la hejma komuneco. En vilaĝoj oni povas renkontiĝi kun rifuzo de la sanitara servo. Por nura posedo de la Sankta Skribo minacas ilin la mortpuno, kaj pri la permeso konstrui preĝejon oni eĉ ne povas revi.

La kristanoj devas subordigi sin al devigoj de respektado de la ordonoj ligitaj kun vestaĵoj, al maleblo aliri la edukadon, al maleblo heredi, al la deviga geedziĝo kun islamano, al la hejma ekzilo, al la buŝa, fizika, psika kaj seksa perfortoj, forraboj por akiro de elaĉetmono. En Irano estas deviga la malpermeso vojaĝi kaj la limigo translokiĝadi. En Nigerio virinoj estas utiligataj por bombaj atencoj kaj por enkorpigoj al militaraj taĉmentoj kaj devigataj batali.

Laŭvice viroj estas diskriminaciataj en entreprenado, en deviga servo en armeo kaj polico, ili povas ankaŭ perdi posedaĵon kaj esti devigataj forlasi landon. Je ili kuŝas ankaŭ la kulpo por la konverto de iu el familianoj. En Somalio familioj forsendas junajn kristanajn virojn al islamaj centroj gvidataj fare de la radikala islamana grupiĝo al-Ŝaba-ab.

La plej granda premo estas praktikata je konvertiĝuloj forlasantaj islamon. Tial, ĉar tiu ĉi ago estas traktata kiel perfido de kredo, familio, klano, ŝtato, kaj samtempe apogado de la fremda, okcidenta kaj malamika por islamo ideologio.

Asia Bibi ‒ la martirino pro kredo

Antaŭ kelkaj jardekoj famiĝis la afero de Asia Bibi ‒ la katolikino el Pakistano, kiu pro ektrinko de la akvo el puto, kaj pro la ekdiro de la vortoj: „Jesuo Kristo mortis por miaj pekoj kaj por la pekoj de la mondo. Kaj kion faris Mahometo por homoj?“, estis fare de islamanoj peze batigita kaj akuzita pro blasfemo. En novembro 2000, post 16 monatojn daŭranta juĝproceso, ŝi estis punita per alta monpuno kaj kiel la unua virino en la historio de Pakistano kondamnita al mortpuno per pendumo. En ŝia afero peradis inter aliaj la papo Benedikto la Deksesa, kaj la peton por aljuĝo de la politika azilo en Pollando postulis Asocio de Pastro Petro Skarga. Nur en la jaro 2018 Asia Bibi estis senkulpigita kaj ŝi forlasis malliberejon.

Norda Koreio ‒ la ĉeflando de reprezaliado

Tio tamen ne estas la islama lando, sed la komunisma Nord-Koreio, kiu ekde 20 jaroj okupas la malfieran unuan lokon en la vico de la landoj, kiuj plej persekutadas kristanojn. La konfesantoj de Kristo estas tie prijuĝataj kiel malamikoj kaj perfiduloj de la komunisma ŝtato. Oni konjektas, ke dekoj da miloj de kristanoj troviĝas en fermitaj punejoj, kie viroj estas perforte devigataj por sklaveca laboro, kaj kontraŭ virinoj aldone estas farata la seksa perforto kaj devigo por abortigoj. Antaŭnelonge estis voĉdonita „leĝo pri la kontraŭreakcia penso“, kiu gvidis al laŭvica kresko de la arestitoj kaj celis al fermo de la hejmaj preĝejoj. Por la partopreno en la ceremonio de bapto minacas malliberigo aŭ mortpuno. La sistemo de la ĝenerala denuncado gvidas al kaŝado de la kredo eĉ antaŭ siaj infanoj. En la kazo de malkaŝigo de la kristano, la tuta familio estas reprezaligata: la juĝa pridemandado kaj la puno de malliberigo. Por la posedo kaj disvastigo de la Sankta Skribo ‒ la Biblio minacas la publika mortpuno.

Persekutado de la kristanoj en Okcidento

En la ŝtatoj de la Eŭropa Unio ekde multa tempo estas gvidata la politiko malkaŝe diskriminacii kristanojn. En la jaro 2004 estis forĵetita la kandidatiĝo de la itala politikisto Rocco Butiglione por la posteno en la Eŭropa Komisiono lige kun lia kristana konvinkiĝo. En la jaro 2006 la laboristino de la aviadila firmao British Airways Nadia Eweida, al kiu estis malpermesita la portado de kruceto sur kolo, estis punita per la trimonata prokrastigo de plenumoj de ŝiaj laborokupoj. En la jaro 2019 la finnlanda politikistino Päivi Räsänen estis juĝita por tiel nomata „parolo de malamikeco“ pro la citado de la fragmento de Sankta Skribo je la temo de gejismo, kaj la agon de ĝia publikigo en interreto ŝi devis longe klarigadi antaŭ juĝa organo. Aldone preskaŭ ĉiutage oni povas legi pri laŭvicaj blasfemoj, profanigoj de sanktejoj kaj kristanaj simboloj. Bedaŭrinde, estas farataj ankaŭ murdoj surbaze de la religiaj motivoj. Antaŭ du jaroj estis mortigita la franca pastro Oliviero Maire fare de la civitano de Rvandujo, al kiu li pli frue helpis.

Diskriminaciado de polaj katolikoj

Eĉ en Pollando ne mankas la kazoj de kontraŭkatolika agreso. En novembro 2022 en la urbo Siedlce estis mortigita 35-jaraĝa franciskano P. Adamo Świerżewski, kaj apenaŭ unu jaron pli frue unu el konataj polaj politikistoj vokis publike por „diskriminacii la katolikojn“ pri iliaj privilegioj. Komence de majo 2023 en la loĝloko Pionki estis atakita 80-jara sacerdoto vizitanta malsanulojn. En amaskomunikiloj de la ĉefa komunika kanalo trafluas laŭvicaj ondoj blasfemigantaj la katolikan sacerdotaron, kaj katolikaj laikuloj spertas diskriminacion kaŭze de la kredo en laborejoj kaj publikaj ejoj. Malkaŝe kaj senpune oni malfamigas por katolikoj la sanktajn simbolojn, atakas la sanktajn objektojn kaj konfuzigas diservojn. En la kuranta jaro la Instituto Ordo Juris notis en Pollando eĉ 77 tiajn okazintaĵojn.

Sanga eksemo

Por tiaj okazaĵoj atentigadis ja nin Jesuo Kristo mem, dirante: „Se la mondo malamas vin, vi scias, ke ĝi malamis min pli frue, ol vin. Se ili min persekutis, vin ankaŭ ili persekutos.“ (Joh 15, 18-20) En Meksikio, kie ekde la jaro 2006 pereis 50 pastroj, la ekmurditaj sacerdotoj estiĝas la inspirado por aliuloj. Apenaŭ la 19-jaraĝa Antonio Abelez tiel tion klarigas: „Ili estiĝis klaraj, kompreneblaj signoj por ni. Tia ilia senjusta morto paradokse vekigas nin al pli granda kuraĝo.“

Pro tio tutforte ni povas ripeti spure de la malnovkristana apologisto Tertuliano: „La sango de martiruloj estas la semoj de kristanoj!“

Janusz Komenda El la dumonata revuo Przymierze z Maryją, n-ro 130 majo/junio 2023 elpoligis Stanisław Śmigielski

al la indekso


 KIEL DUM MIA VIVO MIN ŜIRMIS MIA GARDANĜELO

Postmilite, kiam mi estis eble ses aŭ sep-jaraĝa knabeto, mi troviĝis en laborĉambro de mia patro. Tiam venis al mi ideo estigi t.n. „steletojn“ per tio, ke mi feran tenajlon enmetos en ampolingon pendantan el la plafono. Mi surgrimpis labortablon, tenante la tenajlon kaj intencante ĝin enmeti en la ampolingon. Sed iu forto retenis miajn manojn malpermesante tion fari, kaj interne mi aŭdis tute klaran voĉon, certe de mia gardanĝelo, kiun mi ekde tiam neniam forgesis: „Ĉu vi vidas tie sur la najlo de la muro pendantan guman hoson, prenu ĝin kaj enmetu tenilojn de la tenajlo en ĝin kaj poste faru „steletojn“. Mi do saltis malsupren, prenis la hoson kaj enmetis en ĝin la tenilojn de la tenajlo, denove mi surgrimpis labortablon por fari sparkadon ‒ do la „steletojn“. Jes, ekestis eksparko, per kio mi malfunkciigis cirkvitgardilon en nia domo ‒ la interrompon de la elektrofluo. Al neniu mi tion konfidis, ke mi estas kaŭzanto de tio, ke la elektrokurento ĉesis en nia domo funkcii.

La dua momento, kiam certe helpis min la gardanĝelo, okazis, kiam mi kun ceteraj kunlernantoj partoprenis perbusan ekskurson al Bohemio. Por tranokti ni vespere haltis en iu tranoktejo proksime de la rivero Vultavo. Ni eluzis tion por bani en la rivero. Mi, nekapabla naĝi, enfalis subakviĝinte iun kavon, sed certe helpe de la gardanĝelo mi iamaniere sukcesis elakviĝi. Estis mallume, neniu min vidis kaj mi kompreneble al neniu tion konfidis.

La tria malagrabla travivaĵo okazis, kiam mi estis 19-jaraĝa. Tiam mi jam kiel teknikisto profesie laboris ĉe drenado de la kampoj en la vilaĝo Heřmanice. Tie mi tranoktadis en ĉambro de iu privata domo, en kiu estis lito kun plua necesa meblaro kaj sufiĉe granda hejtforno. Antaŭ ol enlitiĝi mi enŝutis karbon en la fornon kaj ekdormiĝis. Danke al Dio, ke mi havis ne tro firman dormon, duonkonscie mi ankoraŭ sukcesis konsciiĝi, ke la ĉambro estas plena da venena fumo, ke mi nepre devas min savi. Per lastaj korpaj fortoj mi altrenis min al fenestro, por spiri la freŝan aeron kaj tiel min savi antaŭ veneniĝo.

Plua malagrabla kaj neforgesebla momento okazis, kiam mi lacega permotorcikle revenis nokte hejmen el la urbo Olomouc. Veturante sur la rekta kaj sentrafika ŝoseo, mi por momento ekdormiĝis. Vekigis min la motorcikla saltado, kiam mi jam estis sur la tereno ekster la ŝoseo rande de la vojfosaĵo. Lastmomente mi ankoraŭ sukcesis regi la situacion kontraŭ malagrabla akcidento.

Kaj la kvinan tre malagrablan momenton mi travivis en Nederlando en la urbo Hago en la jaro 1968. La nederlanda parlamentejo en Hago estas ĉirkaŭata de akvo. La muroj de la lago, kie mi troviĝis, havis neniun balustradon kontraŭ falo en la akvon. Volante foti la parlamentejon, mi rigardis la fotilan celilon ŝovante min kelkajn paŝojn antaŭen, kaj lastmomente mi ekvidis, ke mi jam duonŝue staras rande de la laga muro. Mi ŝovis min returnen kaj tiel mi savis min kontraŭ falo el laga digo en la akvon.

Mi estas firme konvinkita, ke ne nur dum tiuj ĉi malagrablaj gravaj vivmomentoj min helpis mia gardanĝelo, sed li dum mia vivo ĉiam min ŝirme akompanas, por ke mi plenplenumu mision de Dio al mi konfiditan.

Kaj mia karega gardanĝelo ne nur ŝirmis min dum mia vivovojo, sed ankaŭ alkondukis min al Esperanto. Se oni demandas, kio alkondukis min al Esperanto, tiam mi ĉiam respondas: la gardanĝelo. Rilate al mia esperantistiĝo li do certe ankaŭ ludis sian rolon.

Aŭguste de la jaro 1955, verŝajne inspirita de la Sankta Spirito kaj gvidita de la gardanĝelo, mi trafoliumis malnovajn numerojn de gazeto “Gardanĝelo”, kies eldonadon tiam devige ĉesigis komunistoj. Tie mi trovis rubrikon kun kurso de Esperanto, kiun tie gvidis elstara esperantisto pastro Jan Filip. Por mi tio estis malkovro, kiu tute kaptis mian atenton. Tuj mi ellernis kelkajn lecionojn bedaŭrante, ke mi ne havas kompletan lernolibron. Tiam mi diris al mi: Ĉu tiu interesa lingvo ankoraŭ ekzistas kaj kie akiri iun kontakton kun ĝi? Mi estis malgaja ne havante iun pozitivan respondon. Per tiu ĉi epizodeto volis la gardanĝelo prepari min por plenumo de estontaj taskoj de Dio konfiditaj.

Unu semajnon post tio mi kun kelkaj kunlernantoj vojaĝis petrajne hejmen. Ni okupis trajnkupeon, en kiu sidis unu homo. Li tuj komencis interparolon kun ni, demandante, kion ni lernas. Kaj ekestis parolo pri la ĉeĥa lingvo, kiel ĝi estas malfacila, ĉar en ĝi ekzistas i, í, y, ý ktp. Kaj li diris: „Mi konas unu lingvon, en kiu tiu problemo ne ekzistas, kiu uzas unusolan i“. Tiu lingvo estas Esperanto. Ho, mi fine eksciis, ke tiu lingvo plu ekzistas. Sed proksimiĝis mia eltrajniĝo kaj mi tre bedaŭris nehavante pluajn informojn. Sed antaŭ ol mi eltrajniĝis, li donis al mi sian vizitkarteton, sur kiu estis skribite, ke li estas instruisto de Esperanto kaj eblas aliĝi al lia skribmetoda kurso. Mi do tuj aliĝis kaj tiel komencis mia ĝisnuna Esperanto-aktivado.

Miloslav Šváček

Preĝo al ĉefanĝelo Miĥaelo
Sankta Ĉefanĝelo Miĥaelo, defendu nin en batalo. Ŝirmu nin kontraŭ malico kaj insidoj de diablo. Dio ordonu al li, humile ni petas; kaj vi, princo de la ĉiela armeo, ĵetu satanon kaj la ceterajn malbonajn spiritojn, kiuj trairadas la mondon por pereigi animojn, per Dia potenco en la inferabismon. Amen.

al la indekso


 „Patro nia“

Ni preĝas kune kiel la Sinjoro instruis nin:
„Patro nia, kiu estas en la ĉielo“. Aŭtoro de ĉi tiu preĝo estas Sinjoro Jesuo mem, tial ĝi estas nomata la Preĝo de la Sinjoro. Kune kun Jesuo ni turnas nin al Dio Patro, Patro de Jesuo kaj nia Patro. Fundamento de tiu konfido estas la konvinko, ke Dio amas nin kiel patro sian infanon.

Kiam ni parolas: „sanktigata estu via nomo“, ni vigligas en ni la deziron, por ke tiu Nomo estu agnoskata de ĉiuj kiel sankta, ke ne estu insultata. Ĉe la vortoj „venu via regno“ ni deziras, ke la bono, vero, amo sin trabatu sur la supraĵon de nia vivo, ke la regno de la Patro fariĝu realeco, kvankam ĝi plenumiĝos nur en eterneco.

Kiam ni parolas: „fariĝu via volo, kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero“, ni petas Dion pri la graco de obeo, por ke ni plenumu Lian volon, kiel hodiaŭ plenumas ĝin la anĝeloj en la ĉielo.

Vokante „nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ“, ni petas pri duobla speco de pano. Per la vorto „hodiaŭ“ ni komprenas ĉion ĉi, kio estas al ni bezonata por ĉitempa vivo. Sed ekzistas ankoraŭ alia pano, eŭkaristia, sakramento de kredantoj. Ĉi tiu Pano manĝata en la surtera vivo certigas al ni atingon de eterna „bonstato“.

Eldirante la vortojn: „kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn, kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj“, unuflanke ni petegas Dion pri purigo nin el pekoj, aliflanke tio metas sur ni la devon de simila, pardonanta sinteno fronte al la proksimuloj. Tion ja Kristo mem memorigas: „se vi ne pardonas al homoj iliajn kulpojn, via Patro ankaŭ na pardonos viajn kulpojn“. Oni ne povas ja aliri la Sinjoran Tablon havante en la koro koleron al fratino aŭ frato en la kredo. La komunio – unueco kun Dio estus tiam malvera.

La Preĝo de la Sinjoro finiĝas per duobla peto: „kaj ne konduku nin en tenton“ kaj „sed liberigu nin de la malbono“. En la unua peto ni instigas nin al preĝo, por ke ni senigitaj de Dia helpo ne subiĝu tentadon, ne lasu nin trompi de eraroj kaj ne rompiĝu en kontraŭecoj. La dua peto memorigas, ke ni ne estas ankoraŭ perfektaj, ke kiel homoj ni estas facile influeblaj je tento, peko aŭ ia ajn spirita malforteco.

* * *

Patro nia, kiu estas en la ĉielo, sanktigata estu via nomo. Venu via regno. Fariĝu via volo, kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero. Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn, kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj. Kaj ne konduku nin en tenton, sed liberigu nin de la malbono.

 Disponigita de Sac. Stanisław Płachta

al la indekso


  REMEMORPREĜOJ RP 2023

 Pastro Johano Twardowski skribis, ke oni devas kun amo rapidigi ami homojn, ĉar ili tiel rapide forpasas. Nu jes, ankaŭ tiam, kiam ili forlasis ĉi tiun teron. La memoro pri ili tuj post oficiala trairo komencas foriĝadi simile kiel la boato pereanta en nebulo. Des pli karaj estas la novembraj festoj, kiuj devigas nin por momento turni la kapon kaj ankoraŭ unufoje ekrememori tiujn, kun kiuj ni dividadis nian tempon, kaj ĝenerale ĉiujn, kies spurojn ni portas en nia vivo.

La papo Benedikto la Deksesa adiaŭadis la mondon tiel longe, kaj li foriris tiel silente, ke dum lastaj monatoj ni tute perdis la senton, ke ekde la momento de lia morto pasis unu jaro. Ni havis la feliĉon esti kun li dum la sankta meso inaŭguranta lian pontifikadon, kaj ni volis ankaŭ esti ĉe li, kiam proksimiĝis fino de lia surtera vojo. Des pli apud ĝi iris nia eta vojeto. Mallonge post nia nupto aperis lia „La raporto pri la stato de la kredo“, poste ni legadis ĝin kun infanoj. Mi rememorigis ĉi tiun libron, kiam post la aŭdienco ĉe la Sankta Patro la ĵurnalisto de la itala televido Telepace demandis min, kiel poloj akceptas la germanan papon. Li volis starigi al mi la malfacilan demandon, kaj mi respondis al li rekte, ke kun ĝojo, ĉar por la tuto da katolikoj en Pollando tio estas simila kiel la kronado de la pontifiko Johano Paŭlo la Dua, sed por mia medio tio estas io ankoraŭ pli. Benedikto la Deksesa estiĝis mastro anima por la juna, konservativa inteligentularo de mia generacio. Lia ĉefa tezo – esti fidela dum la erao de la krizo de Eklezio – bonege akordiĝis kun la instruoj de Johano Paŭlo la Dua, la poeto Herbert kaj la verkisto Solĵenicin.

En nia familio okazis ankaŭ la bela Ratzinger-a okazo. Ni festis la 23-an datrevenon de nia geedziĝo, kiam ni eksciis, ke la Sankta Patro anoncis Summorum Pontificum, motu proprio, konfirmantan la rajtojn de la tradicia liturgio de la Eklezio. Malfacile estas al ni imagi la pli belan datrevenan surprizon.

Samtempe por la granda laboro de Benedikto la Deksesa kuris en la pola Eklezio la sacerdota kaj scienca servado de lia samnomulo – Patro Benedikto Huculak OFM (1956-2022). Tiu pastro ankaŭ defendadis la kredon, servante al la liturgio, kiun bizancanoj nomiĝas rekte Diservo. En sia plej grava libro („Vorto pri la unueco de la Katolika Eklezio de Kristo“), kiun rimarkinde li kunigis kun la motto „Raporto de la stato de la kredo“, li apelaciis por la reveno al la antaŭa, el la tempo de la primaso Wyszyński, traduko de la mespreĝo „Sinjoro Jesuo Kristo“, kiun la mescelebranto citas en la momento de la sankta meso post la „Patro nia“, kaj antaŭ la akcepto de sankta komunio, Ĉar dum la erao de la primaso Wyszyński ni ankoraŭ preĝadis, por ke la Eklezio estu „fortigata en unueco“, pli poste jam, por ke ĝi estu algvidata „ĝis plena unueco“. La papo Benedikto tamen memorigadis laŭ la deklaro eldonita en la jaro 1973 de la Kongregacio por Kredinstruo ,Mysterium Ecclesiae‘ – ke la Eklezion de Kristo oni ne povas opinii ununure kiel la celon, al kiu devus strebi ĉiuj eklezioj kaj unuiĝoj. La Eklezio „unu kaj katolika“ tio estas la realeco, ne la revo kaj kvankam ofte oni asertis, ke la veron pri la imanenta unueco donita al la Eklezio estas anoncata malĝuste (komp.2 Tim 4,2), la papo Benedikto restis al ĝi fidela ĝisfine. En nia familio ni havas al li ŝuldon ne nur la intelektan. Li estis kun ni dum la enterigo de nia eta filineto Klara. Li venis speciale el Krakovo. La sankta meso, la „anĝela“, kiun li celebris kaj lia partopreno mem estis por ni la granda apogo.(...)

Marek Jurek – historiisto, tradukisto, multjara politikisto. El semajnrevuo Gość Niedzielny, n-ro 46/2023, esperantigis Stanisław Śmigielski

 al la indekso


  Sur la relvojaj ŝpaloj de saktrakoj

El la libro de Max Kašparů (Fina parto)

Nia vivo konsistas el vico da decidoj. El malgrandaj, kie la eraro estas preskaŭ neglektata: kiujn ŝuojn aŭ kian kravaton preni en societon. El pli grandaj aŭ grandaj decidoj, kiuj kiel eraro iam povas turniĝi kontraŭ ni: kun kiu mi geedziĝos, kia estos mia profesio. Ekzistas ankaŭ decidoj de la principa karaktero: kio fariĝos enhavo kaj senco de la tuta mia vivo.

----------

Diferenco inter eraro kaj mensogo estas en tio, ke eraro estas malvero, kiu tion pri si ne scias, la mensogo estas malvero, kiu tion pri si scias. Estas tio same kiel unu el diferencoj inter saĝa viro kaj stultulo. La stultulo ne scias, ke li ne ĉion scias, la saĝulo jam tion scias.

----------

Ni vivas en erao, kiun mi komparus kun stato inter narkozo kaj Alzheimer-demenco. La narkozo malakrigis nian sensadon de la nuntempo kaj la Alzheimer-malsano kaŭzis, ke ni forgesis, kiel tio aspektis en pasinto.

----------

Se la vivanta kreitaĵo estas endanĝerigata, ĝi elektas aŭ atakon, aŭ forkuron. Homo talentita per racio kaj volo devus distingi, ĉu por li forkuro havas sencoplenan taktikon, aŭ tio estas malbraveco. Ne ĉiam tio validas, ke kiu forkuros, tiu venkos. Mi persone opinias, ke malbraveco devus esti puninda.

----------

Al diraĵo de Chesterton, ke herezo estas frenezigita vero, estas necese ankoraŭ aldoni, ke temas pri frenezo sen pretendo de invalida pensio.

----------

Se ekonomiistoj, juristoj, entreprenistoj kaj futurologoj elkreskas el tero kiel fungoj post pluvo kaj filozofoj, pastroj kaj poetoj ĉesis faladi el ĉielo, ni ne povas miri, ke ni alprenas pli je pezo ol je spirito.

 al la indekso
 


  LA ATESTO DE VOJTĚCH

Pri Dio mi la unuan fojon aŭdis en la unua klaso de la bazlernejo kaj tion ‒ ke Li ne ekzistas; neniam Li estis kaj neniam estos. Tiam mi absolute ne nur ne komprenis, kiel Li povus ekzisti, sed mi eĉ ne komprenis, kial iu pri tiu ĉi demando entute okupiĝas.

Nur pli poste, kiam mi pli multe pripensis la vivon, kiam mi studis biologion, observis vivon de abeloj kaj noktan firmamenton, tiam mi estis ĉiam pli multe maltrankviligita pro pensoj, ĉu tio ĉi ĉio povas esti verko de hazardo. En ĉio mi tiam observis mirindan ordon, kaj mi konsciiĝis, ke la hazardo ja neniun ordon konas.

Dum la studoj en mezlernejo mi ĉiam pli multe ekkonadis, kiel mensoga kaj maljusta estas socio, en kiu ni tiam vivis ‒ la socio de „reala socialismo“. La ideo de la serĉo de vero kaj justeco min ĉiam pli kaj pli ekposedis.

Sed mi devis atendi ĝis la momento, ol mi el buŝoj de kelkaj amikoj ekaŭdis la plej ĝojigan mesaĝon de mia vivo: „Ekzistas la VERO kaj JUSTECO! La eterna Dio, kiu vin amas kaj volas, ke ankaŭ vi Lin amu! Fidu al Li!“

Hodiaŭ, post forpaso de dek jaroj mi la okazaĵojn de tiamaj tagoj tamen vidas iom alie. Sed unu validas konstante: Mi trovis sencon de mia vivo.

Mi do volas esprimi mian dankon al ĉiuj, kiuj kiel ajn helpadis min en mia vivo. Ankaŭ mi dankemas al ĉiuj, kiuj min edukis dum la tuta vivo sopire serĉi veron kaj bonfaradi. Mi dankemas ĉiujn, kiuj helpis al mi ekkoni senfinan Dian amon. Mi dankemas Tiun, kiu volis, ke mi vivu kaj nun sendas min heroldi:

LA VERO KAJ JUSTECO ekzistas! La eterna Dio, kiu vin amas kaj volas, ke ankaŭ vi Lin amu! Fidu Lin!

p. Vojtěch (www.katolik.cz)

al la indekso


 HUMURO DE MAX KAŠPARů

al la indekso


 Dek devoj de Esperantisto

• Bone sciu la lingvon, traktu ĝin kun respekto kaj lasu la versfaradon al poetoj.

• Esperanton uzu parolante, studu legante kaj ne fuŝu skribante.

• La plibonigistoj diskutu: vi Fundamenton sekvu kaj fidela restu.

• Informadu ĉiam, ne ĉie; klarigu, ne prediku, rakontu faktojn, ne esperojn.

• Kion vi povas lerni nur en unu semajno, ne instruu en unu horo; el malgravaĵoj ne faru regulon, kaj el regulo ne faru malgravaĵon.

• Verkante en Esperanto, ne kredu interesa, kion nacilingve neniu legus; ne imagu, ke preseraroj plibeligas libron; ne malesperu, se mankas aĉetantoj.

• Al grupo aliĝu; la kunvenon vizitu; Esperanton parolu.

• Atentu, ke internacia lingvo vivos nur per uzado. Memoru, ke tial internacia organizaĵo estas necesa; senlace varbu por UEA.

• Legu gazeton, por ke vi konu novajn faktojn; abonu, por ke ĝi povu ekzisti. Kunlaboru, por ke ĝi estu interesa.

• Por Esperanto kiel movado agu; por ĝi kiel realaĵo pagu; kaj kiel altan idealon konservu ĝin en via koro.

Disp. P. Stanisław Płachta

al la indekso


 Přehled o hospodaření s finančními prostředky v roce 2023
(v Kč - CZK)

 

al la indekso


 ĈU MIRINDAĴO AŬ EKZEMPLO POR HOMOJ?

Evidente, ke eĉ bestoj komprenas la signifon de la paca kunvivado kaj la socia kuniĝo. Kial la homaro neniam povas efektivigi ĉi tiun pacan kunvivadon kaj socian koherecon ? Kien ĉi tiu mondo iras !

Troa milito persistas tutmonde celante profiton. Esperantuje, ni apliku zamenhofan principon kaj ordonon de Jesuo Kristo: Amu unu la alian!

Ricevita de Honoré Sebuhoro, DR Kongo

 RAPIDE PASAS VIVO

Rapide pasas vivo,
Torente fluas temp‘.
Post tag‘, semajn‘, aŭ horo
Dispelos nin la vent‘.

Sed nun ni ĝojas kune
Muziko, danco, kant‘.
Ĉielo benas sune
Belsonas Esperant‘.

Ĝuu ni la etoson
En la amika rond‘,
Eĉ malgraŭ la kaoso
En kverelema mond‘.

La ĝoja tempo pasos,
Mutiĝos nia kant‘.
Do levu ni la toston:
Ekreĝu Esperant‘!

Kaj se la sort‘ refoje
Vokos nin el la mond‘.
Denove kantos ĝoje
Ni en la sama rond‘.

La polan kanton Upływa szybko życie esperantigis sac. Tadeo Nowakowski

J K L J

 Ĝentileco

- Kiel fartas viaj bovinoj?
- Dankon, bone. Kaj kiel viaj porkoj?
- Ankaŭ bone.
- Ĉu tiu bovo de vi ree estas sana?
- Ho, jes. Tiu ree fartas tre bone.
- Kaj ĉu via ĉevalino jam saniĝis?
- Feliĉe, jes. Nu, mi ĝojas, ke ĉe vi ĉiu estas en bona farto. Ĉu via edzino ankaň fartas bone?

                                     („Humorist“)
 

 

al la indekso 


 Eŭropa himno


 DIO BENU Vydavatel: IKUE-Katolická sekce Českého esperantského svazu. Adresa redakce: IKUE-Katolická sekce ČES, Tršická 6, CZ-751 27 Penčice. Zodpovědný redaktor: Miloslav Šváček, tel. +420 732 420 675, e-mail: m.svacek@seznam.cz. Bank. spojení: FIO banka, a.s., Přerov, číslo účtu: 2700247564/2010. IBAN: CZ4420100000002700247564 SWIFT/BIC: FIOBCZPPXXX Registrační číslo MK ČR: E 12647. Ročník 2024 (34) - číslo 1 (133).