Dio Benu numero 132 4/2023

al la arkivo de jarkolektoj 1991 2024

· MONDAJ TAGOJ DE JUNULARO EN LISBONO, PORTUGALIO
·
BONVENIGO DE LA PAPO FRANCISKO EN LA PARKO DE EDUARDO LA VII-A

· La 5-an de aŭgusto la papo Francisko vizitis Fatimon en

   Portugalio

· LA MALTRANKVILIĜO PRI ESTONTO

· SIGNIFO DE LA KRUCOSIGNO

· LA PAPO: NI PREĜU POR UKRAINIANOJ, KIUJ TIOM SUFERAS.

   LA MILITO ESTAS KRUELA

· LA 13-AN DE MAJO ESTIS FESTO DE LA VIRGULINO MARIA LA FATIMA

· LA PAPO AGNOSKIS HEROECOJN DE LA VIZIULINO LUCIA

· BIOGRAFIO DE LA PAPO BENEDIKTO LA DEKSESA

· DIO NE KONAS ESPRIMON „VI NE ESTAS POR MI SUFIĈE BONA“

· KRISTO ESTAS ĈIAM TIE, KIE NI ĴUS TROVIĜAS...

· PREĜO POR SOLDATO MILITANTA Patrino Tereza

· NEROMPEBLAJ MEMOROJ Honoré Sebuhoro

· PLI OL 50% DE LA MONDPOPULACIO VIVAS EN LANDOJ,

   KIE ESTAS MALRESPEKTATA RELIGIA LIBERECO

· DEKLARO DE LA ĈEĤA EPISKOPARA KONFERENO RILATE AL OKAZAĴOJ DE

   LA GEEDZECO KAJ FAMILIO

· LA ĈIELA PATRO SCIAS, KE VI ĈION TION BEZONAS (Mat 3,32)

· LA HOMO, KIU RENKONTIĜAS KUN LA PLEJ GRANDAJ KRIMULOJ

· Koncize el biografio de la brava sacerdoto František Lízna

· Ni iom ridu

· Humuro de Makso

· LA ATESTO ‒ KIEL DIO MIN ALKONDUKIS AL SI

· DIO NE VOLAS DE NI KVITIĜI SERVON PER RESERVO

· Sur la relvojaj ŝpaloj de saktrakoj (Daŭrigo) D-ro Max Kašparů

· RENKONTIĜO KUN POLAJ GESAMIDEANOJ

· LATINO ‒ LA VIVA LINGVO

· KIO ESTAS KRISTNASKO? ĈU TIO ESTAS IO ORDINARA AŬ MIRAKLO?

· NI AL VI PORTAS, JEN, NOVAN SCION Kristnaska kanto

· SINKONSEKRO AL LA SENMAKULA KORO DE MARIA

· DIO BENU
 

 


 MONDAJ TAGOJ DE JUNULARO EN LISBONO, PORTUGALIO,
 de la 1-a ĝis la 6-a de aŭgusto 2023

La papo Francisko en Lisbono: En la eklezio estas loko por ĉiu. En bonveniga ceremonio de la Mondaj Tagoj de Junularo en Portugalio la papo Francisko diris al 500-mila amaso da junularo, ke ilia ĉeesto ne estas hazarda kaj ke Dio ĉiun el ili alvokis pernome.

al la indekso


 BONVENIGO DE LA PAPO FRANCISKO
EN LA PARKO DE EDUARDO LA VII-A

La Sankta Patro Francisko estis entuziasme bonvenigita, kiam li ĵaŭdon la 3-an de aŭgusto alveturis per la papa aŭtomobilo al vasta parko en centro de Lisbono, la pilgrimuloj al li vokis „Viva Papa Francisco“. Post saluto de la lisbona patriarko kardinalo Manuel José Macário do Nascimento Clemente estis ĝuste junaj homoj protagonistoj de la unua parto de la renkontiĝo kun sia muziko, kantoj kaj dancaranĝo. Iuj simbole transdonadis al Francisko leterojn kun siaj multaj demandoj pri vivo, kredo kaj aparteneco al la eklezio, la aliaj sur podion alportis simbolojn de la Monda Renkontiĝo de la Junularo: la pilgriman krucon kaj ikonon de la Virgulino Maria de Salus Populi Romani.

„Karaj geamikoj, Jesuo preparis por vi feliĉon, por ĉiu el vi: tio ne devenas el amasigado de objektoj, sed el via ekzaltiĝo,“ diris Francisko komence de sia alparolo en lisbona parko de Eduardo la VII-a. Dum la junaj homoj svingis per siaj flagoj en koloroj de pli ol 190 nacioj partoprenintaj la nunjaran bonvenigan ceremonion de la Mondaj Tagoj de Junularo, la papo Francisko diris: „Ni estis invititaj, ĉar ni estas amataj. En la okuloj de Dio ni estas karaj infanoj kaj Li nin ĉiutage alvokas, por nin ĉirkaŭbraki kaj kuraĝigi, por ke Li el ni kreu unikan kaj originan majstran verkon. Karaj junaj homoj, ni helpu al ni konsciiĝi tiun ĉi fakton; ĉi tiuj tagoj estu viva resono de la amplena vokado de Dio, ĉar en la oreloj de Dio ni estas karaj malgraŭ tio, ke ili iam estas malklarigitaj per negativeco kaj blindigitaj fare de tiomaj dispersiĝoj,“ diris la Sankta Patro.

„Diference de algoritmoj de la socialaj retoj, kiuj kunigas nomon kun simpatioj kaj preferecoj, Dio vere konas unikecon de ĉiu homo,“ diris la papo al junaj homoj kaj li aldiris: „La Dia koro batas por ĉiu el vi.“

Fonto: CNA

al la indekso


 La 5-an de aŭgusto la papo Francisko vizitis Fatimon en Portugalio

Sabaton matene la 5-an de aŭgusto la papo Francisko forlasis Lisbonon por per helikoptero vojaĝi al la sanktejo de la Virgulino Maria en Fatimo. Post eniro en la Kapelon de la Aperoj li restis silente preĝanta kaj poste li metis al ŝiaj piedoj oran rozarion, sian donacon al la portugala sanktejo. Tie li ankaŭ preĝis rozarian preĝon kun junaj malsanaj homoj.

La papo Francisko, kiu vizitis Fatimon jam en la jaro 2017, volis tien reveni antaŭ ĉio por preĝi por la paco, ĉar la preĝo por la paco estas konsistaĵo de la fatima mesaĝo. Antaŭ la fatima sanktejo atendis lin 200 mil pilgrimuloj.

Per la vortoj: „Nia Patrino, nia Sinjorino rapidanta, estu al ni ĉiuj proksima, nin benu,“ la papo Francisko revenis Lisbonon.

al la indekso


 LA MALTRANKVILIĜO PRI ESTONTO

Ni travivas malfacilan tempon

Konstante ni travivas necertajn kaj malfacilajn tempojn. Multaj maltrankviliĝas pro estonto, afliktas ilin milito kaj ĝiaj sekvaĵoj, pandemio, sociala situacio, personaj problemoj, danĝero kaŭzita per ekologia krizo, maljusteco kaj ekonomia senekvilibreco de la tutmonda atingopovo.

La mondo ŝanĝiĝos, se ni disponigos nin...

Ni travivis Kristnaskon – kaj ĉe la rigardo al Maria kun malgranda Jesueto en brakoj, mi pensas antaŭ ĉio pri junaj patrinoj kaj iliaj infanoj, kiuj fuĝas antaŭ la milito kaj malsatmortado aŭ estas atendantaj en rifuĝinta tendaro. Multaj ili estas! Dum meditado pri Maria, kiu metis Jesuon en stalo en kripon kaj ŝi donis lin je dispono al ĉiuj, mi konsciiĝas, ke la mondo ŝanĝiĝas kaj la vivo de ĉiu el ni pliboniĝas nur tiam, se ni donas nin je dispono al aliuloj kaj ni ne atendas, ke ili venos kiel la unuaj. Se ni iĝos kreantoj de frateco, ni kapablos ŝpini fibrojn de nia mondo, disŝirita per milito kaj perforto.

La paco estas donaco eĉ per nia ago

Pri la paco ni devas peti Dion kiel pri donaco de supre, ĉar ni mem ĝin ne kapablas konservi. La pacon ni vere povas konstrui nur tiam, se ni ĝin havas en koro kaj ni ĝin akceptas de Jesuo – la Princo de la paco. Sed la paco estas ankaŭ nia devoligo, kiu de ni postulas la unuan ekpaŝon kaj ankaŭ postulas la konkretajn agojn. La pacon ni konstruas per atentemo pri tiuj plej lastaj, per la subteno de justeco kaj per kuraĝo al pardono, kiu estingas fajron de malamo. Kaj ni ankaŭ bezonas, ke ni ne rigardu nur al malbono, kiu nin dispartigas, sed al bono, kiu nin povas kunigadi!

Dio estas proksima al ni, ni ne estas solaj

Kaj ni ne estas por tio solaj! Dio estas proksima al ni, Li estas tuŝapude. Li ne venas kun potenco de tiu, kiu volas esti timiganta, sed kun subtileco de tiu, kiu devas esti amata; Li ne juĝas nin el majesto de sia trono, sed li rigardas nin de malsupre, kiel frato, ja eĉ kiel malgranda sendefenda infano en la kripo. Li naskiĝis kiel malgranda kaj bezonanta, por ke iu el homoj ne plu devu pri si honti. Ĝuste kiam ni spertas nian malfortecon kaj nian subtilecon, ni povas eksenti, ke Dio estas ankoraŭ pli proksime, ĉar Li sin tiel al ni prezentis. Li estas Dio, kiu iĝis infano, Li naskiĝis, por ke neniu estu ekskludita, por ke ni ĉiuj iĝu gefratoj. Ne estas necese senkuraĝiĝi kaj plendi, sed suprentiri manikojn kaj konstrui en nia ĉirkaŭo pacon.

Laŭ alparolo de la papo Francisko la 1-an de januaro 2022 (www.vira.cz)

al la indekso


 SIGNIFO DE LA KRUCOSIGNO

La papo Francisko dum festo de la Plejsankta Triunuo (4.6.2023) parolis pri signifo de krucosigno, kiu memorigas grandecon de la Dia amo. La kredantoj per krucosigno indikas „tiujn, kiuj metas sian esperon en Sinjoron“ jam ekde la 4-a jarcento.

„Ĉiam, kiam katoliko faras krucosignon, per tio li memorigas al si, ke Dio estas komuneco de la amo,“ diris la papo Francisko. En la tago de la festo de la Plejsankta Triunuo la papo emfazis, ke tiu ĉi simpla gesto, kiun la katolikoj lernas fari jam ekde la infanaĝo, estas la signo de la baza evento de la kristana kredo.

„Kiam ni sur nia korpo faras signon de la kruco, ni memorigas al ni, ke Dio nin tiel amis, ke Li pro ni oferis sian vivon, kaj ni do al ni ripetas, ke lia amo nin tute ĉirkaŭas – de supre malsupren, de maldekstre dekstren – kiel brakumo, kiu neniam nin forlasas,“ diris la papo Francisko.

La Sankta Patro poste alvokis la homamason kolektiĝintan sur la Placo de la Sankta Petro, ke ĉiuj kune faru la krucosignon. „Dio estas amo. Dio estas la Patro, la Filo kaj la Sankta Spirito kaj Li oferis por ni sian vivon, tial ni faras la krucosignon,“ li diris. La evangelio el festo de la Plejsankta Triunuo parolas ĝuste pri la ĝisekstrema amo, kiam Jesuo al Nikodemo rivelas „kernon de la mistero kaj diras, ke Dio tiel amis la mondon, ke Li sur la mondon sendis sian Filon“.

La tradicio de la krucosigno sekveblas ĝis la 4-a jarcento, kiam la sankta Bazilo (329-379) skribis, ke la apostoloj instruis signadi per la krucosigno tiujn, kiuj metas sian esperon en Sinjoron.

La krucosignon oni povas opinii ankaŭ kiel mallongigitan formon de la kredkonfeso. Per tuŝo de frunto, brusto kaj ŝultroj ni konfesas nian kredon je la Patro, Filo kaj la Sankta Spirito.

cirkev.cz, 5. 6. 2023

 al la indekso


 LA PAPO: NI PREĜU POR UKRAINIANOJ, KIUJ TIOM SUFERAS.
LA MILITO ESTAS KRUELA.

La pensoj de la papo pri Ukrainio ne silentiĝas. Dum daŭras bataloj jam 546 tagojn, Francisko fine de sia merkreda ĝenerala aŭdienco, konkludanta siajn salutojn itallingve, konfidas al „propeto de la sankta Bartolomeo“ landon „tiel kruele“ suferantan pro milito kaj li estas ĉagrenigita pro tiel multaj homvivoj estingiĝitaj en la konflikto kaj li postulas ĉiujn, por ke ili en la tago, kiam oni festas ŝtatan flagon, en vigilio de la festo de sendependeco akirita la 24-an de aŭgusto 1991, nelacigeble preĝu.

„Ni preĝu por niaj ukrainiaj gefratoj, tiom suferantaj, la milito estas kruela, tiom da infanoj malaperis, tiom da homoj mortis, ni preĝu, mi petas, ni ne forgesu suferegantan Ukrainion, la hodiaŭa tago estas por ilia lando multsignifa.“

Tiziana Campisi - Vatican News

al la indekso


 LA 13-AN DE MAJO ESTIS FESTO DE LA VIRGULINO MARIA LA FATIMA

La 13-an de majo 1917 komencis en Fatimo aperadi la Virgulino Maria. Pere de tri infanaj gepaŝtantanoj Ŝi transdonis al la mondo mesaĝojn, el kiuj jam multaj plenumiĝis – la 2-a mondmilito, persekutado de kristanoj, atenco kontraŭ papo. Ŝi alvokis al preĝado, pentofaro kaj konvertiĝo de koroj. Fatimo estas la plej vizitata pilgrimloko en la mondo, dumjare ĝin vizitas pli ol 5 milionoj da pilgrimuloj.

La papo Johano Paŭlo la Dua diris: „Oni ne povas paroli pri historio de la 20-a jarcento sen necesega mencio pri okazintaĵoj en Fatimo.“ Ĝuste dum la 1-a mondmilito – la 13-an de majo 1917 – komenciĝis la Virgulino Maria sin aperadi en portugala provinco al tri infanoj – Lucia, Francisko kaj Jacinta.

„Ne timu! Mi ne faros maljustaĵon al vi!“ estis la unuaj vortoj de la sinjorino vestita en blankan veston, brilanta pli multe ol suno. En la mano ŝi havis rozarion kaj sin mem ŝi indikis kiel Reĝino de la Rozario. La Virgulino Maria alvokis la infanojn, ke ili dum ses sekvaj monatoj ĉiam en la 13-a tago en la sama horo venadu tien. Pere de ili ŝi poste transdonadis urĝajn mesaĝojn por homaro.

Ŝi sciigis antaŭdirojn pri Rusio, pri persekutado de la Eklezio, pri sufero de la Sankta Patro eĉ tion, ke iuj nacioj malaperos el tersurfaco. Ŝi antaŭdiris la duan mondmiliton. En unu vizio, kiu estis publikigita nur en la jaro 2000, ŝi ebligis al paŝtistetoj enrigardi la nemezureblajn damaĝojn, kiujn faris al homaro soveta reĝimo pere de propagado de ateismo kaj persekutado de la kristana kredo.

Je deziro de la papo Johano Paŭlo la Dua estis publikigita eĉ la tria parto de la t.n. Fatima sekreto, kie estis antaŭdirita batalo kontraŭ Dio kaj kontraŭ la eklezio, kiu progresis ĝis provo mortigi papon. La 13-an de majo 1981 okazis atenco kontraŭ la papo. Sed kiel deklaris Johano Paŭlo la Dua mem, la mano de la Virgulino Maria direktigis kuglon tiel, por ke la papo tion transvivu. Tiu ĉi kuglo estis poste enmetita en kronon lokigitan sur la kapo de la Virgulino Maria en Fatimo. La papo sekve post tio fidele plenumis alvokon de la Virgulino Maria kaj kunigite kun episkopoj de la tuta mondo li konsekris en la 25-a de marto 1984 la mondon – kaj precipe Rusion – al la Senmakula Koro de la Virgulino Maria. La papo Francisko Rusion kune kun Ukrainio denove konsekris al la Senmakula Koro de la Virgulino Maria la 25-an de marto 2022 post eksplodo de la milito kontraŭ Ukrainio.

La Virgulino Maria la fatimajn paŝtistetojn alvokis preĝi la rozarion: „Preĝu ĉiutage la rozarion, por ke vi tiel elpetu al la mondo pacon kaj finon de la milito.“ Ĝuste ekde la tempo de la fatimaj revelacioj fine de ĉiu rozaria dekumo oni aldonas fatiman peton: „Sinjoro Jesuo, pardonu al ni niajn pekojn, gardu nin kontraŭ la infera fajro, konduku ĉiujn animojn en la ĉielon, precipe tiujn, kiuj plej multe bezonas vian kompaton.“

La revelacioj de Maria estas gravaj, ĉar ili helpas pli bone malkovri la volon de Dio. Ĉar ne temas pri la nova instruo, ĉar ĉio jam estis revelaciita pere de la Sankta Skribo, sed povas tio prefere esti akceptata kiel „aktualigo“ de tio, kion ni jam konas el la Sankta Skribo.

La fatimaj mesaĝoj ĉiukaze havas grandan spiritan signifon. Ili koheras kun la historia kunteksto de nia erao kaj oni tion povas resumi en tri vortojn: la preĝo, la pentofaro kaj la konverto de la koro. Temas nome pri la alvoko al la preĝo, kiu estas la vojo al la savo de la animoj; pri la alvoko al ŝanĝo de la vivstilo; pri la vokado por riparo de la pekoj per pentofaro; pri la invito al propra sanktigado kaj al la preĝo por konverto de tiuj, kiuj sekvas vojon de peko kaj malbono. La Virgulino Maria indikis la estimon al sia Senmakula Koro kiel vojon, kiu kondukas al Kristo, kaj kiel rifuĝejon en malfacilaĵoj.

Laŭ ĉefaj informoj el Vatikano kaj el eksterlando, 13.05. 2023 (cirkev.cz)

al la indekso


 LA PAPO AGNOSKIS HEROECOJN DE LA VIZIULINO LUCIA

La gardistino de la tria fatima sekreto, la fratulino Lucia dos Santos, iĝis honorinda. La papo Francisko agnoskis la 22-an de julio 2023 publikigon de la koncerna dekreto. La fratulino Lucia naskiĝis la 28-an de marto 1907 en Aljustrel kaj en la jaro 1917 al ŝi kaj al ŝiaj kuzo Francisco kaj la kuzino Jacinta Marto kelkfoje aperis la Virgulino Maria en Cova de Iria en portugala Fatimo. Ambaŭ ŝiaj gekuzoj post kelkaj jaroj mortis kaŭze de hispana gripo, kaj en la jaro 2017 ilin la papo Francisko kanonizis. La fratulino Lucia iĝis gardistino de la mesaĝoj, kiujn konfidis al ŝi la Virgulino Maria. La trian sekreton malfermis kaj unue legis la papo sankta Johano la 23-a kaj la papo sankta Paŭlo la 6-a. La sankta papo Johano Paŭlo la Dua tiun sekreton publikigis en la jaro 2000.

La fratulino Lucia tenis la mesaĝojn de V. Maria dum la tuta sia longa vivo, kaj la 13-an de februaro 2005 ŝi mortis kiel karmelanino en Coimbra en Portugalio.

al la indekso


 BIOGRAFIO DE LA PAPO BENEDIKTO LA DEKSESA

Benedikto la 16-a, propranome Joseph Ratzinger (*16an de aprilo 1927), estis romkatolika teologo kaj li estis la 265-a papo de la romkatolika eklezio. Antaŭ sia elekto li estis proksima kunlaboranto de sia antaŭulo la papo Johano Paŭlo la Dua. Longan tempon li estris oficon de prefekto de Kongregacio de la Kredinstruo (1981-2005). Kiel papo li estis elektita la 19-an de aprilo 2005, pri la papa ofico li rezignis pro la sankaŭzo la 28-an de februaro 2013. Li mastris dek lingvojn, ludis pianon kaj li ricevis sep honorajn doktorecojn.

Joseph Ratzinger Joseph Ratzinger naskiĝis en Marktl am Inn en Bavario (Germanio), kiel tria kaj la plej juna infano de Joseph Ratzinger. La gepatroj lin sendis al seminario St. Michel, kie li kiel 14-jaraĝa, tiel kiel praktike tuta tiutempa germana junularo, iĝis membro de Hitlerjugend (la membreco estis ordonita per leĝo el la jaro 1939). Laŭ unu el liaj biografoj, John Allen, li estis tre pasiva membro, kiu rifuzadis partopreni renkontiĝojn kaj la agadojn de Hitlerjugend li evitadis. Kiel 16-jaraĝa (t.e. en la jaro 1943) li estis vokita al armea servo, unue al helptrupo de Luftwaffe, poste al kontraŭtankaj trupoj. Li partoprenis bazan infanterian ekzercadon, sed lia trupo neniam partoprenis batalon. Ratzinger estis mallonge internigita en alianca kaptitejo apud Ulm kaj la 19-an de junio 1945 li estis repatriigita hejmen.

Li sacerdotiĝis la 29-an de julio 1951. Estinte profesoro de teologio li celumis al dogmatiko kaj fundamenta teologio. Kiel konsilanto de la kardinalo Joseph Frings li partoprenis kunsidojn de la Dua Vatikana Koncilio.

En la jaro 1972 kune kun Hans Urs von Balthasar kaj Henri de Lubac li fondis teologian revuon Communio. Nuntempe Communio estas eldonata en 17 eldonoj (krom alie germanlingve, anglalingve, hispanlingve kaj ankaŭ ĉeĥlingve) kaj ĝi iĝis unu el la plej gravaj katolikaj teologiaj revuoj.

Marton 1977 li estis nomumita munkena kaj freisinga ĉefepiskopo kaj samjare en junio la papo Paŭlo la Sesa nomumis lin kardinalo.

La papo Johano Paŭlo la Dua nomumis Ratzinger la 25-an de novembro 1981 prefekto de la Kongregacio por Kredinstruo, kiun li principe reformis. En la jaro 1998 li malfermis arkivojn de inkvizicio. En sia ofico li sin esprimadis konservative rilate al iuj aktualaj temoj, inkluzive al kontraŭkoncipo kaj al iuj formoj de ekumenismo. Kune kun sia antauŭlo li malaprobis teologion de liberigo aŭ feminisman movadon. La konservativajn opiniojn li ekzemple esprimis en la prediko, per kiu li malfermis konklavon, kiu lin poste elektis kiel papon. Li en ĝi alvokis eklezion al reveno „al ĝusta kredo“ kaj marksismon, liberalismon kaj kolektivismon li indikis kiel ondojn, kiuj erarigis pensadon de multaj kristanoj.

En la jaro 2002 li estis elektita dekano de kolegio de kardinaloj.

Li estas aŭtoro de multaj libroj rilatantaj teologion kaj kredon, plejparton el ili li verkis germanlingve.

Post sia elekto kiel papo li elektis nomon Benedikto la Deksesa post Benedikto la Dekkvina, kiu gvidis katolikan eklezion ekde la 3-a de septembro 1914 ĝis la 22-a de januaro 1922.

Benedikto la Deksesa estis la unua germana papo post la jaro 1523, kiam mortis papo Hadriano la Sesa. Konsidere al lia alta aĝo oni parolis pri li kiel pri la papo por transira periodo, ankaŭ oni opiniis, ke li povus esti por pli longa tempo lasta eŭropa papo konsidere al relativa kresko de la nombro de katolikoj en ekstereŭropaj landoj, precipe en Latinameriko.

La papo Benedikto la Deksesa mortis 95-jaraĝa en la 31-a de decembro 2022. La entombiga ceremonio kaj la entombigo de la papo okazis la 5-an de januaro 2023. Post tio estis la ĉerko kun la Benedikto la Deksesa entombigita en kripto sub Baziliko de la Sankta Petro en Vatikano.

al la indekso


 DIO NE KONAS ESPRIMON „VI NE ESTAS POR MI SUFIĈE BONA“>

Konsciiĝu tion, humiluloj, kaj ĝoju; via koro reviviĝu, serĉantoj de Dio! Ĉar la Eternulo aŭskultas humilulojn kaj Li ne malŝatas siajn malliberulojn. Gloru Lin la ĉielo kaj la tero, la maroj kaj ĉio, kio en ili moviĝas. (Psa 69, 35)

Ekzistis tagoj, kiam mi ne estis certa, ke Dio min aŭdas. Mi diris al mi, kial Li devus elaŭdi ĝuste mian vokon, kial Li devus desupre rigardi ĝuste al iu, kiel estas mi...?

Eble ni nin mem iam perceptas kiel malsufiĉajn, malindajn de Dia rigardo (aŭ male: eble ni iam perceptas nin kiel tute memsufiĉajn, kiel tiujn, kiuj ne bezonas iun „lambastoneton“– la Dion).

Sed tio estas nur nia homa rezonado. Dio ne konas esprimon „vi ne estas por mi sufiĉe bona“, Li ne punas nin per maniero „mi vin volas eĉ ne vidi“. Dio nin ĉiam vidas entute – Li vidas tion bonan, kio en ni estas kaj Li scias eĉ pri ĉiuj obstakloj, problemoj kaj vundoj, kiujn ni portas. Kaj Li kredas je ni, Li nin aŭdas kaj ne malŝatas nin.

Ni ne lasu konvinki nin, ke ni estas kompatinduloj, kiujn Dio forgesis. Sed ni ĝoju, ĉar la Eternulo aŭdas nin, Li kalkulas pri ni, Li amas nin... Se ni ekkredas, ke por Dio ni ĉiam estas „sufiĉe bonaj“, poste ni neniam perdos tempon pro pensoj, kial Dio ne eĥiĝas. Li do estas multe pli granda kaj proponanta al ni multe pli, ol ĉio tio, kio por ni estas kiel ajn valora.

www.vira.cz

al la indekso


 KRISTO ESTAS ĈIAM TIE, KIE NI ĴUS TROVIĜAS...

Kaj unu el la pendigitaj krimuloj insultis lin, dirante: Ĉu vi ne estas la Kristo? savu vin kaj nin. Sed la alia responde admonis lin, dirante: Ĉu vi eĉ ne timas Dion? ĉar vi estas en la sama kondamno. Kaj ni ja juste, ĉar ni ricevas rekompencon, merititan pro niaj faroj; sed ĉi tiu faris nenion malbonan. Kaj li diris: Jesuo, memoru min, kiam vi venos en vian regnon. Kaj Li diris al li: Vere mi diras al vi: Hodiaŭ vi estos kun mi en Paradizo. (Luk 23, 39-43)

Estas por homo nenio pli malbona, ol vivi en eraro, iluzio kaj misa realeco.

En ĉiu el ni estas io el tiu krimulo, kiu pendis surkruce apud Jesuo mokante Lin. Eĉ ni iam obstine rifuzas akcepti tian realecon, kia ĝi vere estas kaj ni rifuzas laŭ tio aranĝi nin. Ni nur estas grumblemaj kaj insultantaj. Iuj homoj havas pri si malsimilajn imagojn pri tio, kio respondas al realeco. Tiaj homoj bedaŭrinde ne kapablas adekvate reagi al tio, kion al ili vivo alportas kaj ili ne kapablas travivi la ĉeestantan momenton.

„Mi sentas“ esti alie, ol montras al mi mapo...

Iuj homoj vivas ekster realeco (en eraro, en mensogo, en memtrompo). Ili tiel similas al vojaĝanto, kiu malgraŭ tio, ke li uzas mapon, li la lokon, kie li ĵus troviĝas, rifuzas akcepti. Li volas esti ie aliloke, li „sentas“ sin esti ie aliloke, ol li fakte ĵus estas. Tiamaniere poste do kompreneble ne eblas ien veni.

Kristo estas tie, kie ni ĵus troviĝas, ni ne serĉu Lin alie...

Se ni akceptas nian situacion tian, kia ĝi vere estas, se ni agnoskas, ke ni troviĝas tie, kie ni eble eĉ ne volas esti, poste ni estas survoje eksteren el la senfina labirinto. Ĉar nur en nia vera realeco eblas renkonti Kriston. Li estas kun ni tie, kie ni ĵus troviĝas. Ni estu „supre, aŭ malsupre“, ni travivadu ĝojon, aŭ zorgon, doloron, aŭ eĉ mortadon. Kristo ĉiun el ni atendas tie, kie ni ĵus estas (eĉ nun, kiam ni legas tiujn ĉi liniojn). Tial ni ne serĉu Lin ie aliloke, aŭ „ĝis iam pli poste“.

Ni povas nun provi alparoli Lin kiel la dua krimulo el kruco: „Jesuo, memoru eĉ min!“

www.vira.cz

al la indekso


  PREĜO POR SOLDATO MILITANTA

Ho, Disinjoro mia, mi direktas al vi miajn preĝojn por soldato.

Donu al li forton por defendi kaj protekti, ke la homojn prirespondecajn ne trafu ajna malbono.

Vian amon al li donacu, inspiru lin per via Spirito por ne mortigi, kaj ne detrui, ne vastigi la malbonon.

Disinjoro, tuŝu la korojn de l´ homoj alvokantaj la homojn militi, ke ili konsciu, ke via paco plej belas, plej gloras kaj plej venko-kapablas ol ĉiuj militoj.

Amen.

Patrino Tereza

 al la indekso


  NEROMPEBLAJ MEMOROJ

Ho, amiko de mia koro!
Mateno sen saluto!
Ho, estas kiel tago sen lumo!
Lasu miajn korajn salutojn lumigi vian koron en ĉi tiu tago!
Ho, mia intima amiko de la koro!
Kial ni diras, ke malriĉulo, kiu dormas, estas mallaborema, sed riĉulo, kiu dormas, ripozas?
Riĉulo en pantoflo estas malstreĉita, dum malriĉulo en pantoflo estas almozulo.
La alvoko de riĉulo estas krizo; kaj tamen la alvoko de malriĉulo estas tumulto?
Kion ni pensas pri ĉi tiu monologo?

Ĉiam en la socio ekzistas du malsamaj aspektoj: lumo kaj mallumo, vivo kaj morto, viro kaj virino, knabo kaj knabino, maljunulo kaj maljunulino; pli kaj malpli, ĝojo kaj angoro, fundamenta leĝo kaj escepto, inteligenteco kaj malinteligenteco, vivo kaj morto, feliĉa kaj malfeliĉa, malgraŭ ĉio du vortoj nesimilaj estas utilaj en la socio. Ĉiuj marŝas kune en homa vivo.

Honoré Sebuhoro, 23.03.2023

 al la indekso
 


  PLI OL 50% DE LA MONDPOPULACIO VIVAS EN LANDOJ,
KIE ESTAS MALRESPEKTATA RELIGIA LIBERECO

Laŭ studo de Religia Libereco en la mondo en la jaro 2023 vivas pli ol duono de la mondpopulacio en landoj, kie ŝtataj aŭ neŝtataj agantoj aktive persekutas personojn pro ilia religia konvinko. La studo estis publikigita dum la Semajno de la Religia Libereco, okazinta de la 22-a ĝis la 29-a de junio en Romo.

La katolika organizo Aid to the Church in Need (Helpo al Eklezio en Premateco) publikigis studon, laŭ kiu estas 28 landoj envicigitaj en „ruĝan“ kategorion de la religia libereco, kio signifas, ke en ili estas homoj persekutataj pro sia religia konfesio. En ĉi tiuj landoj vivas pli ol 4 miliardoj da loĝantaro kaj ili formas proksimume 51,6 % de la mondpolulacio.

En la ruĝan kategorion apartenas du la plej dense loĝataj landoj de la mondo, Ĉinio kaj Hindujo, kiuj laŭ la studo apartenas al la plej malbonaj, rilate la persekutadon pro la kredo. Ĉiuj landoj krom unu troviĝas en Afriko aŭ en Azio. Inter la plej malbonajn apartenas Nigerio, Pakistano, Afganistano, Somalio, Saŭd-Arabio kaj Norda Koreio.

Nikaragvo, kiu en la studo por la jaro 2021 sin lokigis en malpli grava „oranĝa“ kategorio, en la jaro 2023 translokigis sin en la „ruĝan“ kategorion. Kaŭzo de tio estas antaŭ ĉio persekutado de la katolikaj klerikoj kaj la ordenanoj fare de prezidento Daniel Ortega, kio servas al plifirmigo de lia potenco kaj al silentigo de disento.

En multaj landoj dum lastaj jaroj pli malboniĝis kondiĉoj por libereco de la religia konfesio. La nombro de la landoj en la „ruĝa“ kategorio ekde la raporto en la jaro 2021 plialtiĝis el 26 al 28, dume en tiun kategorion sin translokigis Nikaragvo kaj Sudano. En 23 el „ruĝaj“ landoj la persekutado de la religio ekde la antaŭa raporto pli malboniĝis kaj en restantaj kvin landoj tio restis preskaŭ senŝanĝa. En neniu el tiuj landoj okazis ĝenerala pliboniĝo.

En plimulto de la afrikaj kaj okcident-aziaj landoj estas la plimulto de la religia persekutado kaŭzita aŭ fare de diktatorecaj reĝimoj aŭ fare de islamismeca ekstremismo. En iuj kazoj tio rilatas ambaŭ. La studo konstatis alkreskon de la persekutado de islamanoj en Ĉinio, Hindujo kaj Mianmaro, sed ankaŭ alkreskon de la persekutado de islamanoj fare de aliaj islamanoj. Ankaŭ montriĝas, ke devigaj konvertoj kaj seksperforto en okcidenta Afriko kaj Pakistano restas grandparte nepunitaj kaj reago de Okcidento estas ĉiam pli malintensiĝanta.

La malpli grava kategorio, do la kategorio „oranĝa“, signas landojn, en kiuj okazas fare de ŝtato eldevigata diskriminacio kaj nedonata protekto kaj justeco al viktimoj de la fizikaj atakoj. Laŭ la studo en tiu kategorio estas 33 landoj, en kiuj vivas pli ol 850 milionoj da personoj. En la „oranĝan“ kategorion estis envicigitaj ankaŭ tri landoj, kiuj ne estis menciitaj en la antaŭa studo: Israelo, Haitio kaj Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj. En 13 landoj, kiuj estis klasifikitaj kiel „oranĝaj“, la kondiĉoj kompare al antaŭa studo pli malboniĝis.

Eĉ en kazo de la landoj, kiuj ne estis envicigitaj en la „oranĝan“ aŭ la „ruĝan“ kategoriojn, la studo mencias, ke tio „ne devas nepre signifi, ke ĉio en sfero de la religia libereco estas en ordo. La 12 landoj de la subsahara Afriko, 3 landoj de Latinameriko, 4 landoj de kontinenta kaj ĉemara Azio, 1 lando de Proksima Oriento kaj 3 eŭropaj landoj estas indikitaj kiel „observataj“, kio signifas, ke estis trovitaj novaperintaj faktoroj, kiuj povus minaci la religian liberecon. Inter la observatajn landojn apartenas ankaŭ Rusio, Ukrainio kaj Belorusio. Granda parto de la timzorgoj pri la religia libereco fontas el rusia-ukrainia milito. La informojn el tiuj ĉi teritorioj la fakuloj konstante akiradas kaj ili aperos en venonta studo post du jaroj.

Laŭ fonto: Catholic News Agency, 26. 6. 2023

al la indekso


 DEKLARO DE LA ĈEĤA EPISKOPARA KONFERENO RILATE
AL OKAZAĴOJ DE LA GEEDZECO KAJ FAMILIO

Konsidere al aktuala publika diskuto koncerne iuj aspektoj de geedzeco kaj familio ni volas memorigi, ke al Konvencio de la Konsilio de Eŭropo pri prevento kaj batalado kontraŭ perforto koncerne virinoj kaj hejma perfortado, kiu estas koncize nomata Istambula Konvencio, ni la 13-an de majo 2018 aperigis paŝtistan leteron, kaj poste ni nian vidpunkton detale motivigis per teksto subskribita de reprezentantoj de diversaj kristanaj eklezioj.

Nia vidpunkto tiurilate restas neŝanĝita. Ni opinias, ke la konvencio estas dokumento, kiu ne estas por landoj kiel estas la Ĉeĥa Respubliko bezonata eĉ ne utila. Male. Ĝi degradas rilaton inter viro kaj virino je antagonisma mezuro de fortoj kaj programe relativigas valorojn de la eŭropa kulturo kaj iliajn transdonadojn al pluaj generacioj. Ni komprenas, ke ili servas al kaŝiranta penetrado de gender-ideologio en socion, kiun la papo Francisko ripete nomas „unu el la plej danĝerigaj ideologiaj koloniigadoj“.

Kun timzorgoj ni ankaŭ observas strebojn legaligi rilaton de samseksecaj personoj kiel „geedzecon“ kaj ni dankas al leĝodonantoj, kiuj tian projekton rifuzas. La geedzeco estas bazita en fidela kuniĝo de viro kaj virino, kiu estas malfermita al akcepto de infanoj, kaj kiel tia ĝi estas favorata de la ŝtato. La harmonia familio konsistigita el patro kaj patrino estas la plej bona medio por eduko de la infanoj.

Kie prenas nia socio kuraĝon neniigi al estontaj infanoj rajton havi kaj koni sian patrinon kaj patron? Ĉu ne temas pri la nova perforto farata kontraŭ infanoj? Ni samopinias kun la papo Francisko, ke malfortigado de familio, kiu estas bazita je nedisigebla kuniĝo de viro kaj virino, kaj ĝia jura dekonstruo fare de la socio ne utilas kaj obstaklas al homoj en ilia disvolviĝo. Ekzistas neniu kaŭzo, kiu ebligus starigi similecon aŭ analogion, kaj tion eĉ ne malproksimajn, inter samseksemecaj ligaĵoj kaj la Dia plano kun geedzeco kaj familio.

La Episkopoj de Bohemio, Moravio, kaj Silezio. En Velehrad la 5-an de julio 2023

al la indekso


 LA ĈIELA PATRO SCIAS, KE VI ĈION TION BEZONAS (Mat 3,32)
Fordoni sin plenfide en Dian Providencon estas unu el ŝlosiloj al feliĉo

Sed ni estas rekte merĝigitaj en la mondon, kiu opinias tute male, ĉar oferto de profito kaj salajro kune kun sopiro pri ĝuo iĝis la ĉefa okupiĝo de homoj, kiuj Dion ne konas aŭ Lin forgesis. Sed kiu ekiros tiun ĉi vojon, alpuŝiĝos nur kun disreviĝo, egoismo, malkvieteco, zorgoj... kaj fine li restos interne malfeliĉa. Sed kiu male firme fidas al Dio, neniam povas esti elreviĝita.

Por ke ni vivu vere feliĉe, ni devas vivi en Dio. Nur Li konas niajn konkretajn bezonojn. Li ilin plenumos super niajn sopirojn, se ni estas en Li enradikigitaj.

Sen tia sinteno estas nenio bona: ĉio, kion ni faras, nia klopodo, studado, laboro, eduko de infanoj ktp. nur tiam fakte donados daŭrajn fruktojn, se ni plenfide nin konfidos al la Dia Providenco, kiu volas nian feliĉon kaj ankaŭ ĝin al ni donacos. Jesuo diras:

„Ne zorgu pri via vivo, kion vi manĝu, aŭ kion vi trinku; nek pri via korpo, kion vi surmetu. Ĉu la vivo ne estas pli ol nutraĵo, kaj la korpo pli ol vestaĵo?“ (Mat 6, 25)

En tiu ĉi fragmento de la evangelio Jesuo sesfoje uzas la vorton „zorgo“ kaj Li tial tion faras, ĉar Li nin alvokas, ke ni ne havu zorgojn. Kiel ekzemplon Li uzas naturon kaj Li alvokas nin, ke ni rigardu birdojn kaj florojn.

La homa vivo transpaŝas ĉiujn ceterajn formojn de la vivo, kiujn ni povas observi en la mondo. La homo estas invitita al plenkonfido al sia Kreinto, kiu ĝustamomente kapablas prizorgi liajn bezonojn. Certe, ĉiam aperadas provoj (malsanoj, perdoj de proksimuloj, krizaj situacioj, tentoj ktp.), sed tio ĉio en la animo de la kredanto, kiu sian vivon konfidis en Diajn manojn, tute transformiĝas.

La instruo de nia plej bona Modelo kaj Instruisto, lia vivo kaj ankaŭ la vivo de tiuj, kiuj sekvis Lin, al ni belegmaniere montras, kiel ni vivu en sankteco. Iam ni plendas aŭ aŭdas plendojn: „Kion mi nur faris, ke Li tiel traktas min, ke superŝutis min ĉiu malfeliĉo?“ Poste aŭdigas sin en nia koro voĉo de nia bona Sinjoro Jesuo, kiu mortis surkruce kaj kiu diras: „Kaj kion mi faris, ke vi tiel suferigis min?“

Se okazos tio, ke ni devos suferi, ni tion akceptu, eĉ se tio ŝajnas al ni malfacila kaj maljusta. Se ni surprenus sur nin plene konsekvencojn de ĉiuj niaj eraroj kaj niaj pekoj, ni ĉiuj mortus. La Savinto mortis por ni, por nuligi konsekvencojn de niaj kulpoj kaj morto, kaj Li resurektis, por doni reviviĝi al homamasoj de tiuj, kiuj vivas en Li.

Dio nin amas kaj propono de lia graco estas senĉese je nia dispono, por helpadi nin, doni plifaciligon, sanigi nin, nin lumigi, purigi kaj doni al ni respondon al nia klopodo kaj niaj zorgoj: Li, la sankta Dio, Senpeka, Verdirema kaj Justa, Li, kiu estas senkulpa, sin oferis por ni. La valoro de lia vivo superas nian komprenon.

Ho, la neesprimebla mistero de la amo, donu, ke nin prilumu lumo de via majesteco!

Ni plenfidu Lin, la Sinjoro neniam forlasis iun, kiu fidas al Li.

Tial Li diras al ni ĉiutage: „Ne zorgu, dirante: Kion ni manĝu? aŭ: Kion ni trinku? aŭ: Kion ni surmetu? Ĉar pri ĉio tio serĉas la nacianoj; ĉar via Patro ĉiela scias, ke vi bezonas ĉion tion.“ (Mat 6, 31-32)

Kiel veraj kaj valoraj estas tiuj ĉi vortoj! La paganoj, kiuj sin ne turnas al Dio aŭ ili kultas mortajn idolojn, ĝuste serĉas materiajn aĵojn, kiujn ili altigas kiel diaron. Multfoje mi observis, kiel tiamaniere homoj erarvagas kaj ĉiamaniere ili direktas en brakumon de malfeliĉo. En sia fiereco kaj orgojlo ili rifuzis Dion, kaj tial plejparto de iliaj aferoj, kiujn ili deprenis, malsukcesis kaj fiaskis. Iuj ŝarĝis sin per ŝuldoj kaj tiel ili perdis ĉion. La aliuloj, kiuj sukcesis trovi profitdonan lokon en sia vivo, iam je kosto de siaj kolegoj, subite iĝis senlaboruloj. Aliaj mortis kaŭze de sia voluptamo. Mi tion ne diras kiel skoldon. Sed la realeco estas tia. Ni tion vidas en nia ĉirkaŭaĵo, kaj dume malĝoja estas tio, ke sufiĉus, ke tiuj homoj plenfide sin turnu al Dio, kaj tiel ili, kiel ankaŭ iliaj gekaruloj, kiuj ankaŭ estas viktimoj de ilia malfeliĉo, povus atingi ĉion bonan.

„Zorgu, kaj gardu vin kontraŭ ĉia avideco, ĉar la vivo de homo ne konsistas en la abundeco de liaj posedaĵoj.“ (Luk 12, 15) Kaj iom pli poste la Sinjoro diras: „Ho senprudentulo! ĉi tiun nokton oni postulas de vi vian animon; kies estos tio, kion vi preparis?“ (Luk 12, 20)

Tiel povas ĉiu, kiu sian esperon ne bazas je Sinjoro, de unu momento al la alia perdi sian havaĵon, sian laboron kaj eĉ sian vivon. La subita morto estas nenia graco. La graco estas, se ni povas antaŭ la morto esprimi penton, pekkonfesi kaj akcepti la Korpon de la Sinjoro.

Ni ne imitu la nuntempan mondon! La mondo estas plena de zorgoj, ĉar ĝi mem vidas blindan sakstraton, en kiun ĝi sin enmanovris, sen eblo trovi solvon je ĉiam pli multobliĝanta malbono. Kaj dume la medikamento por tio estas tute simpla: ĝi nomiĝas konvertiĝo. Ĝi enhavas: kredon, penton, preĝon, aŭskulton de la Dia Vorto.

Ĉie estas homoj, kiuj estas konstante ekscititaj kaj plenaj de zorgoj. Ja eĉ la eklezio estas per tio infektita. Senĉese oni plendas pro manko de sacerdotoj, manko de vokiĝoj kaj estas anticipata sen espero kaj kun neadekvataj rimedoj sinistra estonto. Iuj sacerdotoj provas la situacion solvi per tio, ke ili malpliofte mescelebras, por ke la kredantoj „alkutimiĝu“ al estonta manko de sacerdotoj. Ni diru tute malfermite al ni, ke tio ne estas sintenoj de nia Sinjoro, sed la sintenoj de tiu ĉi mondo.

„Ne zorgu pri la morgaŭa tago, ĉar la morgaŭa tago zorgos pri si mem. Sufiĉa por la tago estas ĝia propra malbono.“ (Mat 6, 34)

Tio estas la vorto, kiun al ni diras Dio. Kaj ĉie tie, kie oni ekkomprenis ĝin, estas videblaj riĉaj fruktoj. Tio, kio ne donas fruktojn, ne estas de Dio (kp. Mat 7, 19s; Kol 1, 10 kaj aliloke). Por ĉio ekzistas konvena tempo, diras Predikanto. Ĝis maturiĝos tempo, Dio estigos eĉ vokiĝojn, kiuj siamaniere estas ligitaj kun konvertiĝo de homamasoj, kiuj malfermiĝos al Dia graco.

Ne zorgi pri morgaŭo signifas rigardi la estonton kun donaco de distingado, kun kredo kaj espero. Kial ni maltrankviliĝu per zorgoj kaj timo pro estontaj okazontaĵoj?

Certe: ne havi zorgojn ne signifas ĉion ignoradi. La pedagogio de Jesuo direktas al tio, ke ni distingadu signojn de la tempo. Sed ĉe iuj okazaĵoj, kiuj konturiĝas, restas la kredanta homo trankvila kaj sindonita (kp. Mat 24, 3-51). „Virtulo malbonan famon ne timos, fortika estas lia koro, ĝi fidas la Eternulon.“ (Psa 112, 7)

Ni ellernu kun persista preĝo meti sian esperon je Dio, kiu venos al ni helpi ĝustamomente kaj grandanime kaj iam eĉ mirakle. Sed la Sinjoro ofte tiucele uzas homojn. Se ni atentas tion, okazas dum nia vivo renkontiĝoj kaj aliaj okazaĵoj, kiuj al ni specifmaniere helpis. „Celu unue Dian regnon kaj ĉio tio estos aldonita al vi.“ (Mat 6, 33)

Ne ekzistas la vivo sen kredo, ne ekzistas la spirita vivo sen preĝo. Estas tio ankaŭ certeco de la Sankta Skribo, same kiel evidenta fakto. Celi la Dian Regnon signifas antaŭ ĉio serĉi Dion perpreĝe, kiu estas spirita neceso por konservo de la spirita sano. Tio signifas ankaŭ ĉiam denove strebi pri la Dia amo ĉe niaj proksimuloj, al kiuj ni helpas laŭ niaj ebloj kaj laŭ nia talento, kiam ili nian helpon bezonas. La amo al proksimuloj simple ne estas afero de mono. Estas tio antaŭ ĉio ĉeestado kaj amrilato al aliuloj. Por ke tiu ĉi rilato de la amo estu fruktodona, ĝi devas baziĝi sur la amrilato al Dio. Neniam ni ĉesu preĝadi, antaŭ ĉio ne tiam, kiam aperas novaj malfacilaĵoj. Niaj preĝoj estas vivanta garantio de nia sindonemo kaj nia fido je Dia Providenco. Tiu, kiu amas Dion, serĉas Lin kaj aŭskultas lin. La ĉiela Patro vidas ĉion kaj donas sen kalkulado. Nur estas necese, ke ni konfide kaj senĉese kaj kun amo petu (kp. Mat 7, 11). Denove kaj denove ni tial do legu la apartenajn partaĵojn de la evangelio kaj ni primeditu ilin (kp. Mat 6, 25-34; Sir 2, 1-18).

Feliĉa estas la animo, kiu sin kun fido kaj gaja menso konfidas al Dia Providenco, ĉar Dio ĝin kondukas laŭ la ĝoja vojo al la eterna feliĉo!

Jacques Magnan (Fonto de arkivo de la semajngazeto Světlo)

al la indekso


 LA HOMO, KIU RENKONTIĜAS KUN LA PLEJ GRANDAJ KRIMULOJ

František Lízna donis al dioceza centro de junularo en Brno jenan interparolon:

Malliberejo ‒ kion ni eble sub tiu ĉi vorto al ni imagas? Eble scenaĵon el iu filmo... Plej multo el ni kun tiuj ĉi lokoj ne havas (mi esperas) personan sperton, kaj tiel estas niaj imagoj pri ili pli eble neprecizaj. Eble ili estas miksitaj eĉ kun rilatoj al malliberuloj, kiuj bedaŭrinde estas propraj eĉ al multaj katolikoj: tion ili meritas..., ili devus ricevi ankoraŭ pli multe..., ili ne estas homoj, estas ili bestoj... !

Des pli interesa estis renkontiĝo kun František Lízna, kiun ni travivis en unu novembra vespero en Petrin. František Lízna estas sacerdoto, jezuito, kiu havas kun malliberejo riĉajn personajn spertojn: en tempo de komunismo (en tiama Ĉeĥoslovakio) li restadis kiel prizonulo kelkfoje en la plej severaj prizonoj. Post revolucio (1989) li restadas en ili ankoraŭ pli ofte ‒ sed nun kiel pastro servanta al prizonuloj. Li do estas homo, kiu tiun ĉi problemaron konas ne nur teorie. Dum nia renkontiĝo ni donis al li kelkajn demandojn.

En kiu malliberejo nuntempe vi laboras?

Jam pli longe mi vizitas maliberulojn en nia plej severa malliberejo Mírov. Troviĝas tie ĉirkaŭ 460 prizonuloj kun tiuj plej severaj punoj. Multaj el ili tie pasigos eĉ pli ol dek kvin jarojn. En Mírov estas eĉ al publiko konataj malliberuloj kiel Winkelbauer aŭ krimfarantoj de „orlicaj murdoj“.

Kial vi al prizonuloj dediĉas tiom da tempo kaj strebadoj? Multaj homoj ‒ eĉ kredantoj opinias, ke ekzistas multaj aliaj, kiuj tion „meritus“ pli multe...

En la dudekkvina ĉapitro de la evangelio de Mateo la Sinjoro parolas pri tio, al kio Li donos emfazon en la Lasta Juĝo. Li ne diras nur „mi malsatis... mi soifis...“, sed Li identiĝas eĉ kun malliberuloj! Finfine, la krimuloj havis privilegian postenon eĉ ĉe la morto de Jesuo ‒ ĝuste ili estis al Li plej proksime. Se iu sin ne dediĉas al malliberuloj kun amo kaj kompreno, la prizona restado iĝas por ili plua instruado de krimoj. Sed ankaŭ male ‒ ekzistas ĉi tie tre dankemaj por ĉiu amikeca vorto, kaj do eĉ perceptemaj por spiritaj aferoj.

Ĉu vi dum la momentoj, kiam vi estas sola kun grandaj krimuloj, ne havas timon pri via vivo?

Ne, neniam, tio cetere estas eĉ tia aventuro... Sed precipe ‒ se mi tiel mortus en mia servo, estus tio bela morto de la sacerdoto, ĉu ne? Sonas tio do strange, sed en tiaj kazoj estas por murdito pli bone ol por tiu, kiu murdas!

Kiuj estas la plej grandaj problemoj, kiujn la malliberuloj travivas?

Estas tio precipe granda soleco. Plej multo el ili estas el disfalitaj aŭ nefunkciantaj familioj, tial ili havas neniun, kiu ilin vizitadus, skribus al ili... Eble vi ne kapablas imagi, kian ĝojon al ili faras ĉiu linio, kiun ili ricevis! Iam tio estas eĉ troa dureco el flanko de gardistoj aŭ ĉikanado fare de aliaj prizonuloj. Iuj devas toleri primokon ankaŭ pro tio, ke ili volas renkontiĝi kun mi. Multaj el prizonuloj volas ajnakoste transloĝiĝi al pli malsevera sekcio ‒ de tie poste fontas kazoj de memdamaĝado ‒ ekde englutoj de kuleroj kaj „ankretoj“ ĝis enŝuto de inka pulvoro en okulojn. Kompeneble, ke tiaj kazoj finiĝas iam tre malbone.

Ĉu vi vidas iujn konkretajn rezultojn de via strebado?

Ĉe iuj prizonuloj estas malfacile distingi, kial do ili deziras renkontiĝi kun pastro. Iam tio povas vere esti pro nura manko de kiaj ajn homaj rilatoj kaj kontaktoj. Sed estas ne malmultaj tiuj, kiuj de mi postulis, ke mi intence de ili dum niaj renkontiĝoj pli ofte mescelebru, kiuj dum ĝi kun vera fido petas eĉ por ceteraj prizonuloj... Pli multo el ili eĉ sincere pekkonfesas aŭ ili prunteprenas spiritan literaturon. Dum mia agado en Mírov estis ankaŭ tri prizonuloj baptitaj. Certe estas por ili tre malfacile plu vivi kiel kredantoj, kiam ili post reveno el prizono renkontiĝas kun siaj estintaj konatuloj, sed mi estas certa, ke tamen en ili restos multa bono.

Certe ne ĉiu estas alvokita al laboro kun tiuj homoj, sed ni devus al ili helpadi almenaŭ per la preĝo.

Ni dankas por la renkontiĝo kaj la interparolo!

La demandojn donis P. Petr Karas (www.katolik.cz)

al la indekso


 Koncize el biografio de la brava sacerdoto František Lízna

František Lízna naskiĝis la 11-an de julio 1941 en Jevíčko (Ĉeĥio, Moravio) kaj mortis la 4-an de marto 2021 en Olomouc. Li estis katolika sacerdoto, jezuito kaj prezidanto de redakcia konsilio de la revuo Akord kaj kunfondinto de Misijní ostrůvky (Misiaj Insuletoj). Li precipe direktiĝis al animzorgado de romaoj (ciganoj), prizonuloj kaj senhejmuloj.

Li devenis el de komunistoj persekutata familio, li mem estis pro politikaj kaŭzoj kvinfoje malliberigita kaj la armean servon li plenumis ĉe PTP (Pomocné technické prapory – armeaj tendaroj de devigaj laboroj) en Slovakio. En la jaro 1968 li estis akceptita en novicejon de jezuita ordeno kaj en la jaro 1974 li estis ordinita, sed komunista regado tuj post lia primico malpermesis al li publike praktikadi animzorgan servon ĝis falo de komunista sistemo en Ĉeĥoslovakio en la jaro 1989. Ĝis la jaro 1989 li praktikadis laboristajn profesiojn kaj en sanitara servo. La animzorgan servon li povis libere ekpraktikadi nur post la jaro 1989. En la jaro 1978 li subskribis Ĉarton 77. Post la velura revolucio li agadis en la urbo Brno kaj en malliberejo de Kuřim. En la jaroj 1995-2004 li praktikadis animzorgan servon kiel prizona pastro en malliberejo de Mírov kaj ĝis sia morto en la jaro 2021 li estis paroĥestro en Vyšehorky. En la jaro 2000 li iĝis membro de la registara Konsilio por homaj rajtoj.

Li ankaŭ okazigis kelkajn perpiedajn pilgrimojn. La plej grava estis lia perpieda pilgrimo el la ĉefa pilgrimloko de Bohemio Svatá Hora apud Příbram al Sankta Jakobo en Santiago de Compostela en Hispanio en la jaro 2004 kaj pli poste la pilgrimo el Kremenec sur ukrainia-slovakia-pola landlinio al la urbo Chersones en Krimeo, do en la lokon, kie la sanktaj Cirilo kaj Metodio trovis relikvojn de la sankta papo Klemento la Unua.

Li mortis en Fakultata Hospitalo en la urbo Olomouc pro kovim-infekto en la jaro 2021.

al la indekso


 NI IOM RIDU

La dekjaran viglulon sendis patrino al leciono de religio. Kiam li posttagmeze revenis hejmen, la patrino lin demandis, kion li ellernis. La infano rakontas:

„Nu, la sinjorino katekistino rakontis, kiel Dio sendis Moseon malantaŭ la malamikan linion kiel savmision, kiu devis elkonduki israelanojn el Egiptio. Kiam li atingis Ruĝan Maron, li lasis siajn pionirojn pretigi flosponton kaj tiel ĉiuj trairis sur la duan bordon. Poste per radiosendilo li postulis de komendejo pri aerarmea helpo. Iliaj bombaviadiloj disflugigis la ponton kaj la misio estis plenumita.“

„Atendu, ĉu tion fakte diris al vi la sinjorino katekistino?“

„No, ne tute tiel precize. Sed se mi tion dirus al vi tiel, kiel tion diris ŝi, vi ne kredus min.“

(el www.katolik.cz)

– Sinjoro Dio, kio estas por vi mil jaroj?
– Momenteto.
– Kaj Sinjoro Dio, kio estas por vi mil dolaroj?
– Monereto.
– Sinjoro, mi vin petas, donu al mi mo- nereton.
 – Certe, atendu momenteton.


Al konferenco en Jalta venis ankaŭ Dio. Ili Lin sidigis sur la plej bonan lokon de la salono. Sinsekve alvenadis pluaj partoprenantoj. Venis Churchill. Dio ekstaris kaj permane lin bonvenigis. Simile Li bonvenigis Roosevelt. Sed kiam venis Stalin, Li bonvenigis lin sidante. Stalin ofendiĝis:
– Kial vi ne ekstaris, Patro, kiam vi salutis min?
– Mia Jozefo, ĉu vi opinias, ke mi ne konas vin? Mi ekstaros kaj vi tuj okupos mian sidlokon!

al la indekso


 Humuro de Makso

al la indekso


 LA ATESTO ‒ KIEL DIO MIN ALKONDUKIS AL SI

Ĉar mi devenas el ateisma familio eĉ el ateisma medio, mi kuraĝas diri, ke mia vojo al kredo kaj al la Sinjoro estas valora ekzemplo de la Dia graco. Ĉar jam en elementa lernejo ni estis instruitaj, ke kredo je Dio estas jam antaŭlonge superita superstiĉo, kiu estiĝis per tio, ke homoj iam ne kapablis ekspliki al si iujn naturajn fenomenojn ‒ ekz. fulmotondron, kaj ke la scienco onidire tion ĉion jam antaŭlonge malkonfirmis...

Sed malgraŭ tio mi bone memoras, ke mi neniam kapablis al mi imagi, kio estos post la morto. Mia patrino al mi ĉiam al tiuj demandoj donadis simplan respondon, ke tiam nenio plu ekzistos ‒ simple fino. Sed mi tion jam tiam tute ne sukcesis al mi imagi...

Plie jam ekde infanaĝo suferigadis min demandoj de la malbono en la mondo ‒ doloroj, suferoj, militoj, malsanoj ktp. Ĉiam mi do iel intuicie konsciiĝis kaj esperis, ke tio ĉi ĉio malbona eble devas iam fini. Sed sub influo de superreganta materiisma idearo mi ankaŭ prefere kredis, ke tion alportos nur teknika progreso de la homaro kaj ke ne plu ekzistos malsanoj, nek militoj.

Ekde miaj infanjaroj mi ĉiam estis pasia leganto, tial ĉiam ekinteresis min libroj, kiuj esprimadis alian opinion ol la materiisma mondkoncepto ‒ ili estu ekzemple fabeloj, libroj de Karlo May, aŭ diversa sciencfikcia literaturo. Sed nur en altlernejo mi renkontiĝis kun literaturo, kiu temis pri diversaj spiritaj temoj ekzemple inkluzive de diversaj misteroj, pri diversaj opinioj pri la postmorta vivo inkluzive de reenkarniĝo. Tiuj ĉi aferoj tre interesis min. Sed mia unua altlernejo ne interesis min, kaj mi serĉis helpon kaj solvon de tiu ĉi por mi tiel malfacila situacio. Ĝuste tiam mi la unuan fojon renkontiĝis kun kristanoj kaj kristanismo. Tio estis por mi psika helpo en mia neenviinda situacio, kiam mi serĉis vojon, kiel forlasi altlernejon, en kiu mi do ne estis kontenta. Oni al mi konsilis perpreĝe min turni al Dio, por ke Li montru al mi mian vojon, kaj ankaŭ estis konsilite al mi, kiel eblas per akcepto de Jesuo Kristo fariĝi vera kredanto (ĉar pri tio, ke ekzistas Dio, mi jam tiam ne plu dubis).

Nu kaj Dia graco eĉ spite de mia tiama nekredo min ne lasis sen helpo, kaj mi fakte studojn en mia unua altlernejo sukcese forlasis kaj mi eniris alian altlernejon, kiu por mi jam estis tiu ĝusta, kaj tiun mi jam kun bona rezulto finstudis. Nun mi en ĝi daŭrigas studi por doktoriĝi. En tiu ĉi altlernejo mi komence malprosimigadis de la kristanismo kaj de Dio spite de lia graco al mi kaj mi serĉis prefere vojon en aliaj spiritaj sistemoj ‒ ekz. en budaismo aŭ orienta spiritualismo eĉ en aliaj, sed poste mi tamen renkontiĝadis kristanismon en diversaj situacioj aŭ diversaj versioj, kiuj denove komencis instige kaj esperige influi min.

Post trijara studado en tiu ĉi lernejo venis la belega kaj sunplena jaro 1997, sed kiu komence estis en signo de tragikaj inundoj en Moravio kaj ĉe ni en orienta Bohemio. Nur aŭguste de tiu ĉi jaro mi jam definitive sciis, ke mi volas iĝi kristano kaj fine mi en mi trovis kuraĝon preĝi al Jesuo Kristo, ke Li eniru mian vivon, kaj tiel mi iĝis helpe de Dia graco per bapto renaskiĝinta kredanta kristano.

Hodiaŭ mi do jam havas preskaŭ tri jarojn de vivo de la kredo, kaj mi estas pro tio al Dio ege dankema, ke Li zorgis pri mi kaj eltiris min el mizero kaj senespero. Mi scias, ke de perfekteco mi estas ankoraŭ multe malproksima, sed tamen mi scias, ke jam malgraŭ tio la Sinjoro metamorfozis mian koron liberigante min de malbonaj ecoj, kiel ekz. de envio, egoismo, fiereco, maldankemo por ĉio bona kaj malkapablo respekti vivon kaj ĝiajn donacojn.

Sed tio la plej grava, kio donas al mi la plej profundan pacon kaj certecon, estas konscio, ke mia vivo kiel jam ĉi tie surtere, tiel eĉ dum la tuta eterneco ‒ do la tuta mia ekzisto, havas kaj ĉiam havos danke al mia rilato kun Eterna Kreinto perfektan sencon kaj enhavon.

Marcel (www.katolik.cz)

al la indekso


 DIO NE VOLAS DE NI KVITIĜI SERVON PER RESERVO

„Mi deziras bonfaradon, sed ne oferon.“ (Mat 9,13)

Antaŭnelonge mi renkontiĝis kun iu proksima homo. Tre bele ni interparolis pri tio, kion ni travivas, kaj ni ne povis eĉ ellasi nian vivon kun Dio.

Estis interese, ke ni ektuŝis temon, kiun eble el propra sperto konas multaj homoj – la atendadon de la Dia amo kiel iun rekompencon por nia konduto.

„Mi devas al vi konfesi, ke mi nun je mi vere laboras. Mi klopodas ĉiuflanke plibonigi mian vivon, kaj mi iel atendis, ke mia vivo pli multe moviĝos antaŭen. Propradire mi konsciiĝis, ke mi atendas de Dio pro mia strebo iun rekompencon“, diris al mi tiu mia proksimulo.

Kiel multe mi tion komprenis! Kiomfoje en la vivo mi mian rilaton al Dio starigis tiel, ke mi lian amon devas meriti? Kiomfoje mi opiniis, ke Li min benos, nur kiam mi vivos perfektan vivon? Kiomfoje mi klopodegis mem ĉion ŝanĝi kaj Dion mi perceptis kiel iun, kiu min observas kaj nur surbaze de mia klopodado Li decidas, ĉu Li donos al mi tion, pri kio mi sopiras?

Ne estus ĝuste rezigni pri la strebo vivi kiel plej bone. Sed nia vivo estos benita en la momento, kiam ni ne perceptos nian rilaton al Dio kiel „ion por io“. Dio volas beni nin ĉiumomente en nia vivo. Li amas nin, spite de tio, ĉu ni sukcesas aŭ malsukcesas. Li volas doni al ni tute ĉion, sed Li por tio bezonas malfermitan nian koron. Tio estas la unua kaj ununura, kion de ni Dio volas. Ĉion ceteran aldoni povas Li mem.

La amo de Dio, helpo kaj beno al ni estas senkondiĉaj. Ni homoj ofte tian amon el niaj vivoj ne konas, tial estas por ni malfacile tion ekkredi kaj ekkompreni. Dio de ni ne volas rilaton en stilo ion por io. Li ne volas, ke ni servu Lin nur tial, por ke Li ion redonu al ni. Li volas, ke ni fidu al Li kaj permesu al lia amo efiki en niaj vivoj. Ke ni amu Lin tiel, ke la servo al Li (kaj aliuloj) iĝu nur konsistaĵo de dinamiko de nia reciproka rilato. Ni permesu al Li ami nin simple nur tial, ke ni ekzistas.

www.vira.cz

al la indekso


 Sur la relvojaj ŝpaloj de saktrakoj (Daŭrigo)

Lernanto, kiu enskribas en la kajeron frazon: Ekde la lastaj balotoj ni havas bonkvalitan registaron aŭ Nia instruisto estas graveda, li ne devas esti malsaĝa. En la unua kazo tio estas politike kaj en la dua kazo genre senriproĉa.
---------
Vico da miaj klientoj el diagnozejo postulis de siaj plejproksimuloj nur du aferojn. Konfidon kaj toleron. Chesterton diras, ke toleremo hodiaŭ estas virto de tiuj, kiuj je nenio kredas. Al tio el mia psiĥiatria sperto mi aldonus, ke la konfido estas malvirto de tiuj, kiuj kredas tute ĉion.
---------
Antaŭ la dua mondmilito ni rekte direktis al pli granda prospero. Post la milito ni estis gvidataj fare de partio.

----------
Li estis konvinkita ateisto. Kion tiu ĉi vorto per traduko signifas, li ne sciis. Ne temas ja pri tio esti instruita, sed konvinkita.
----------
Paralelon, kiu diras, ke estas „post kvin minutoj la dek dua“ aŭ „kvin minutoj post la dek dua“, ni povas uzadi nur tiam, se ni tutcerte scias, kiu fakte batas. Ĉar eĉ nefunkcianta horloĝo montras dufoje dum diurno precizan tempon.
----------
Li sin esprimis al problemoj de lernejsistemo eĉ de medicino, ĉar li havis spertojn. Kiam li vizitadis la unuan klason, en hospitalo mortis lia avino. Sed el liaj opinioj estis senteble, ke li pli ŝatis malĉeesti la instruadon kaj li intermiksis sanitaran transporton kun entombiga servo. Li eventuale siajn novajn konojn ĉerpis el ĉiutaga gazetaro. Li ja kiel saĝa homo enrigardas la aferojn el ĉiuj flankoj, por stultulo sufiĉas la gazetara versio.
----------
Li estis posedanto de lorno, ĉion li vidis kaj ĉio al li estis klara. Sed el liaj opinioj estis senteble, ke li rigardis per ĝi regule el mala flanko, kaj krom tio ankoraŭ dum mallumo.
----------
Ni povas ion voli, ĉar ni tion bezonas, kaj ni povas ion voli, ĉar ni volas tion nur havi, sen bezoni tion. Ni estas en situacio, kiam ni volas, kion ni ne bezonas kaj ni ne volas, kion ni bezonas. Ekzemplo estas la fakto, ke homoj ne volas infanojn, sed la socio mem ilin bezonas.
----------
Ni fanfaronas per tio, pri kio ni devus honti, kaj ni preskaŭ hontas pri tio, per kio ni devus fanfaroni. La moralaj skandaloj estas brilantaj ornamaĵoj de niaj politikaj, kantistaj kaj sportaj celebruloj, de kiuj ne malaperas cinika grimaco eĉ ne en la momento, kiam ili estas kulpopruvitaj pri tiel nomataj malvirtecoj. Do pri la tiel nomataj, ĉar tion, kio estas kaj ne estas malvirto, hodiaŭ jam preskaŭ neniu scias. Perdo de la honto ĉesis ilin distingadi.

----------
Ni estas atestantoj de alkresko de nombro de la juĝaj akuzoj. Ju pli malmultas la dececo, des pli estas paragrafoj.
----------
La eŭropa civilizacio, kiel konate, elkreskis inter triangulo de tri urboj. Inter la saĝa urbo Ateno, la eterna urbo Romo kaj la sankta urbo Jerusalemo. Grekoj donis al la kontinento filozofion, romianoj leĝon kaj hebreoj liveris kredon. La krizoj de la nuntempo estas rebrilo de la fakto, ke la Akropolo eĉ la muro de plendoj estas ruinoj, sed Kapitolo staras kaj Tibero plu fluas.
----------
Unu profesoro instruis al mi tri principojn. Se vi ion ne kapablas, do ne faru tion, se vi estas ien invitita, do ne puŝu vin tien, kaj se vi ion ne scias, tiel do vi tion konfesu. Li pravis. En la unua kazo mi nenion difektos kaj en la dua kazo mi nenion gravan perdos. En la tria kazo mi ja antaŭ stultuloj aspektos kiel totala kreteno, sed la saĝaj homoj aprezos mian karakteron.
----------
Se al la nuntempa mondo io principa mankas, estas tio modeloj. Sed ne la modeloj artefaritaj, ĝeladitaj celebruloj de amuzado, de politikistoj el- (eĉ de-) generitaj la moralaj ruiniĝoj aŭ remburitaj postiĉoj de ĉiuj specoj. La sencoplenaj estas hodiaŭ nur modeloj karaktere firmaj, ĉiuflanke kleraj, flamaj, la modeloj naturaj, havantaj en priskribo de laboro bonon kaj normalecon.
----------
Feliĉe, ke el klimato de tiu ĉi socio ankoraŭ ne tute malaperis plastika vidsento kaj pli larĝa vido de la mondo. Tial alie vidas amason da karbo vendisto de hejtaĵo kaj alie ekologo. Alie vidas flakon da akvo sur trotuaro matura viro kaj alie ĝin vidas knabeto.
----------
Ni vivas en filozofia provizoraĵo, kiu faŭkas en spiritan vakuon. Kiel estas konate, universo ne ŝatas vakuon. Kio estas malplena, tio postulas plenigon. Malplena monujo postulas monon, malplena stomako postulas manĝon. Escepton faras nur malplena kapo. Ĝi postulas nenion, ĉar nur malplena kapo supozas, ke ĝi estas plena. La homa cerbo de ĉiam funkcias tiel, ke imagoj estas pli fortaj ol faktoj.

(Daŭrigota)

D-ro Max Kašparů


 RENKONTIĜO KUN POLAJ GESAMIDEANOJ

La 4-an de aŭgusto vizitis Ĉeĥion kvarpersona grupo da geesperantistoj el la pola urbo Vroclavo sub gvido de s-anino Teresa Pomorska, la prezidantino de la Silezia Esperanto-Asocio en Vroclavo. Por kelktaga restado en nia lando ili loĝigis sin en la moravia urbo Olomouc, la dua plej riĉa urbo je historiaj monumentaĵoj en Ĉeĥio post la ĉefurbo Prago. Krom vizito de Olomouc kaj pluraj urboj ili sub akompano de frato Jiří Studený vizitis la urbon Prostějov kaj la urbon Přerov. En la urbo Přerov ili renkontiĝis kun frato Miloslav Šváček – la prezidanto de la IKUE-Sekcio de ĈEA.

La fratino Teresa Pomorska estas konata aktivulino ankaŭ en la katolika kaj la kristana medioj ne nur kiel partoprenantino de la aranĝoj, sed ankaŭ kiel ilia organizantino en Vroclavo kaj la silezia regiono. Tial la renkontiĝo kun ŝi kaj kun la ceteraj anoj de la kvarpersona grupeto el Vroclavo estis tre ĝojiga kaj agrabla travivaĵo. Memorindaj restis la 19-a Ekumena E-Kongreso 2009 kaj la Bibliaj Tagoj 2015 okazintaj en Vroclavo sub la gvido de fratino Teresa kaj multaj pluaj en- kaj eksterlandaj aranĝoj, dum kiuj ni kun ŝi renkontiĝis.

La trarigardo de la urbaj vidindaĵoj estis finita per vizito de la katolika paroĥa preĝejo de la sankta Laŭrenco en la urbo Přerov.

Karaj geamikoj en Vroclavo, akceptu dankon pro via vizito de nia lando kaj pro la renkontiĝo kun vi. Tre koran saluton al vi!

Miloslav Šváček

al la indekso


 LATINO ‒ LA VIVA LINGVO

„Lernu, knabo, latinon!“, estis dirinta la reĝo Stefano Batory al unu el lernantoj, promesante: „Kaj mi vin nobeligos“. Tiel la diplomito de la Padova Akademio pendigadis la estontecon de la infano, ĝian karieron al la sciipoveco de la lingvo de ĉiuj eraoj. La pola ministerio de la edukado ekiras invitece al ĉi penso kaj restituas la eblon lerni latinon kaj la klasikan scion.

En la nova lernojaro 2023-2024 unuafoje lernantoj de la sepa klaso de la baza lernejo kaj lernantoj de la unua klaso de ĝeneralkleriga liceo kaj teknikumo povos elekti la lingvon de Horacio kondiĉe, ke lernejo havos ĉi tiun oferton. La lernado de latino estos instruata anstataŭ la dua fremda moderna lingvo.

La modernigita propagando draste forigadas la antikvan kulturon el nia publika spaco, dum jaroj ĝi uzadis la malverigan argumenton, ke la latina lingvo en okcidentaj socioj perdis jam tute sian signifon. Dum la ekzemploj de plej alte taksataj lernejoj montras, ke lernado de la latina lingvo travivas en Eŭropo renaskiĝon. En Germanio latino estas la dua deviga lingvo en gimnazio, prepariganta por universitataj studoj. En katolikaj landoj, ekz. en Bavarujo, latinan lingvon lernas pli ol 40 pocentoj da gimnazianoj. Ankaŭ en Italio latino estas la deviga lernoobjekto en mezlernejoj, kiel estas Liceo Classico kaj Liceo Scientifico. Preskaŭ la duono de lernantoj alproprigas la belecon de la parolo de antikaj romianoj dum kvin jaroj.

La eta ekzemplo, kiamaniere la sciipovo de latino helpas en la aktuala laboro..., ĵurnalista. Kiam la 11-an de februaro 2013 la Papo Benedikto la 16-a dum konsistorio kun kardinaloj anoncis dekretojn pri novaj sanktuloj, fine li neatendite tralegis ankaŭ la tekston pri sia rezignacio el la papa ofico. La komplikitajn latinajn formulojn perfekte ekkomprenis Giovanna Chirri, la itala ĵurnalistino, kiu kiel la unua transdonis la informon pri la abdiko de la papo.

La lingvo de romianoj estis dum pli ol du jarmiloj la grundo de la komunikado ĉirkaŭ Mediteranea Maro, kaj poste en la tuta kristana mondo. Ni ne povas al ni imagi la vortarojn teologian, juran, kuracistan, natursciencan kaj multajn aliajn sen latinaj vortoj, kiuj plej akurate esprimas la signifon de nocioj. Sed latino estas io pli, ĝi estas grava por starigo de la tuta civilizacio, ĉar je ĝiaj nocioj estis ekkonstruita la pensado de nia komunumo, ĉi tiu lingvo unuigadis ĉiujn, almenaŭ iom edukitajn kristanojn. Daniel Defoe, la aŭtoro de „Robinsono Crusoe“, en la jaro 1728 skribis: „La homo, kiu sciipovas paroli latinlingve, povas vojaĝi el unu limo de Polujo al la alia, kun tia facileco, kiel naskiĝinto en ĉi tiu lando. Dio mia!“. Bedaŭrinde, jam tiam la anglikana orgojlo volontigadis britojn anstantaŭigi latinon per la angla lingvo, kiu ‒ ni ekrimarku ‒ dankas pro plimulto de bazaj vortoj al la latina lingvo.

La liturgia lingvo de la katolika eklezio esprimadis nesuperigeble la universalan belecon de la adorado de la Kreinto kaj atestadis pri la signifo de la kredo en ĝia travivado same la persona kiel la komunuma. La mesaj formuloj instigadis al pli profunda pripensado de la ceremonia formo kaj enhavo, ili helpadis malkovradi pli profundan sencon, ol povas doni la interhoma uzado de la frazoj en parolataj lingvoj.

Feliĉe ni ĉiam uzadas multajn latinajn parolturnojn kaj esprimojn. Sen iuj ni devus uzi konsiderinde pli grandan nombron da vortoj por esprimo de la enhavo, la aliaj estas rekte neanstataŭigeblaj. Tre multaj el ili funkcias en diversaj lingvoj, ekz. alter ego, curriculum vitae, status quo, per procura, mea culpa, memento mori, nolens volens, vulgo, genius loci, quo vadis. Plej facile estas komprenataj la saĝecoj, esprimitaj en la originala lingvo de ĝiaj verkintoj, kaj ĝuste de romianoj devenas konataj sentencoj: carpe diem, pecunia non olet, lex retro non agit, nihil novi sub sole, Cui bono, de gustibus...

En romiaj kaj mezepokaj formuloj kaj lingvoturnoj oni povas ekgustumiĝi. Ĝia sonigado altigas nin en pli altajn intelektajn sferojn.

Kaj kiam oni volus sopiri kun bedaŭro O tempora, o mores!, la ĉiujn agadojn por la reakiro de komuna sciipovo de la latina lingvo akompanu la penso, kiun esprimis la plej granda retoro de la monda historio - Marcus Tulius Cicero: Non tam praeclarum est Latine scire, quam turpe nescire, kion oni povas traduki: Ne tiom da laŭdo alportas sciipovo de latino, kiom la honto de ĝia nesciipovo. Sed ni ankaŭ en nia konscienco vekigu alian ĝian averton: Com quiescunt, probant (Kiam oni silentas, oni konsentas).

Piotr Boroń El taggazeto Nasz Dziennik, sabato-dimanĉo, 3-4 junio 2023, Nasz Magazyn Elpoligis Stanisław Śmigielski

al la indekso


 KIO ESTAS KRISTNASKO? ĈU TIO ESTAS IO ORDINARA AŬ MIRAKLO?

Kio estas Kristnasko? Ĉu tio estas io ordinara aŭ miraklo? Ja tutaj vagonoj da gratuloj disflugas tra ĉiuj landoj portante ĝojon kaj feliĉon. Kio do okazas; kial homoj sin pridonacas kaj ĝoje kaj kun pardono ili reciproke manpremas? Kial homoj nokte forlasas siajn varmigitajn hejmojn por veni en malvarmajn preĝejojn, kie ili kune kantas: ni ĝoju kaj gaju? KIAL?

Ĉar estas Kristnasko ‒ en la mondon venis Amo ‒ TIAL. Dio pro la amo donacis al ni sian Filon, kaj Li volas, ke ni lian amon imitu.

Li venis kiel infano, por ke Li povu kun ni paroli per homa voĉo. Li venis al ni kiel homo, por ke Li nin amu per homa koro. Per la koro, kiu kapablas kunsenti kaj kunsuferi; per la koro, kiu kapablas kompreni kaj pardoni, kiu kapablas ĝoji eĉ plori.

Li venis al ni por proponi al ni sian amikecon. Kaj kia povas esti nia respondo pro naskiĝo de Kristo? Eble plenumo de tio, por kio ni komune perpreĝe petas en la soleno de la Naskiĝo de la Sinjoro: „Ke nia kredo, lumanta en niaj koroj, brilu eĉ el niaj agoj.“

Ke eĉ per nia klopodo estu ĉirkaŭ ni veraj kristnaskaj festoj ‒ la festoj de la ĝojo kaj la amo; la festoj de bonfido kaj espero; la festoj de la granda konsolo. Dio venis kaj Li estas ĉi tie kun ni. Kaj ni neniam plu restos solaj, se ni bonvole ekiros Betleĥemon post lumo de la stelo, kiu nin kondukas al Li. Ke ni ĉiuj eĉ dum la nunjara kristnaska festo pli proksimiĝu al Vero, al Amo, al la Naskiĝinta Kristo.

R.D. Mgr. Radek Jurnečka (www.katolik.cz)

al la indekso


 NI AL VI PORTAS, JEN, NOVAN SCION

(Nesem vám noviny)                                        Esperantigita de Prof. Jan Filip

2. Plej ĉasta Virgulin´ naskis Filon, je krip´ enigis Lin en vindilon. [:Lin karesetis, je l´ kapet´ metis:] da kis´ milon.

3. El ĉiel´ anĝelar´ venis are, pridonis paŝtistar´ Lin malŝpare. [:Lin bonvenigis, Lin honorigis:] malavare.

4. Paŝtistojn anĝelo mem admonis, lia voĉ´ super la herbej´ sonis. [:Ĝoje rapidi, Jesuon vidi:] li ordonis.

5. Dum naskiĝ´ de Jesu´ en momento mirindaĵ´ vidigis sin al gento: [:Meznokto iris, sed tage brilis:] firmamento.

6. Sonas kant´ belĉarma inter nuboj, kantas pri Mesio la keruboj, [:ke Li surtere, aperis vere:] sen la duboj. 7. Ankaŭ ni, kristanoj, tuje iru, en sankta la kripet´ ni admiru [:Jesuon nian, Sinjoron pian:] al ni tiru.

GRACOPLENAN KRISTNASKON KAJ DI-BENITAN NOVJARON 2024 AL LA LEGANTOJ DE DIO BENU ELKORE DEZIRAS LA REDAKCIO

al la indekso


 SINKONSEKRO AL LA SENMAKULA KORO DE MARIA

Nia Sinjorino de la Espero, ĉiela Reĝino de la Popoloj, ni volas resti kun Vi, kiel la Apostoloj en la Vespermanĝejo, atendante la Sanktan Spiriton por „nova“ Pentekosto.

Ni volas resti kun Vi, kiel infanoj de la ĉiela Patro, temploj de lia Sankta Triunuo, por esti plenigitaj je la Dia Amo.

Ni ĝoje renovigas nian konsekron al Via Senmakula Koro, daŭre konfidante al Vi la tutan Esperanto-popolon, ĉar Vi estas Ekzemplo kaj Modelo por la unuopaj kristanoj kaj la tuta Eklezio.

Laŭ la Volo de Dio ni sopiras marŝi kun Vi, nia Sinjorino de la Venko, por ke estiĝu en ni kaj en la tuta homaro la Regno de Jesuo.

Solene kaj tutkore ni renovigas la promeson travivi ĉiutage, per pensoj,deziroj, agoj kaj posedaĵoj, niajn baptajn, konfirmaciajn kaj eventuale pastrajn aŭ geedzajn sindevigojn, helpe de la Dia Graco, de kiu Vi estas elektita Tabernaklo kaj Perantino por la tuta Eklezio.

Al Vi ni volas aparteni korpe kaj anime, por esti konsekritaj al Jesuo, viktimoj kun Li por la gloro de la Patro kaj la savo de la pekuloj.

Tial ni arde ripetas, nun kaj ĉiutage: „Tute Viaj ni estas, kaj ĉio nia estas Via“. Amen!

La 13-an de majo 1982, en la liturgia memoro pri la beata Virgulino Maria de Fatimo, la tiama episkopo de Rimini, Mons-ro Giovanni Locatelli, el la mikrofonoj de la E-elsendo de Radio Vatikana, konsekris la IKUE-movadon al la Senmakula Koro de Maria. Ofte ni ripetu ĉi tiun Sinkonsekron eĉ ekster la monato majo.

al la indekso


 DIO BENU

DIO BENU Vydavatel: IKUEKatolická sekce Českého esperantského svazu. Adresa redakce: IKUEKatolická sekce ČES, Tršická 6, CZ751 27 Penčice. Zodpovědný redaktor: Miloslav Šváček, tel. +420 732 420 675, email: m.svacek@seznam.cz. Bank. spojení: FIO banka, a.s., Přerov, číslo účtu: 2700247564/2010. IBAN: CZ4420100000002700247564 SWIFT/BIC: FIOBCZPPXXX Registrační číslo MK ČR: E 12647. Ročník 2023 (33) číslo 4 (132).

ISSN 18038387

al la indekso
 

La enhavo de la artikoloj de aŭtoroj ne ĉiam devas koheri kun opinioj de la redaktantaro.