Dio Benu numero 13-1/1994

al la arkivo de jarkolektoj 1991-2010

 


 LA SEMISTO ELIRIS POR SEMI (Mar 4, 3-20)

Spirita vorto de pastro Alojz Dlugi SJ - Slovakia IKUE-sekcio

La semisto antaŭ semado de la semoj devas prepari la grundon, sarki kaj ĝin sterki, plugi, erpi ... Nur poste li ensemas la grajnojn. Se nun la vetero estas favora, la rikolto estos certe bona, eĉ multobla.

Sed la grundo povas esti diverskvalita. Se ĝi estas regule kaj zorgeme prilaborita, estas ĝi fekunda, kapabla alporti bonan rikolton. Sed se ĝi estas malzorgita, ĝi sovaĝiĝas, kovritas per herbaĉoj, estas ĝi taŭga por nenio.

Atentu! Nia animo similas al la grundo. La Eternulo, nia Sinjoro estas terkulturisto, semisto. Li multe laboras por prepari nian animon al riĉega rikolto. Kreita ĝi estis belega kaj ĉirkaŭbarita per paradiza barilo de la sankteco, senkulpeco, amo kaj fideleco al Dio, do ĝi estis vere belega ĝardeneto.

Sed la homo, tentita far malamiko al fiereco kaj deziranta esti kiel Dio mem, malfermis la pordon

de la animo kaj enlasis tiun, kiu tion trompe promesis al li. Sed anstataŭ simileco al Dio okazis ĝia malo. En la ĝardenon de la animo eniris la plej kruela ruzulo, rabobesto, kiu la animon tute ruinigis, enseminte la semon de la teruraj sarkaĵoj kaj herbaĉoj de la malordigitaj pasioj, inklinaĉoj kaj malmoralaj emaĉoj. La grundo de la animo estis plenigita per la ŝtonoj de la fiereco, sekigita pro interrompo de la fluo de Dia graco, sufokita per diversmaniera dornaro de la peko kaj malfideleco...

Kio nun iĝis? Dia terkulturisto ne forĵetis nian animon, sed decidis ĝin regeneri, savi. Li venis videbla, kiel homo, multe Li laboris, multe suferis, eĉ mortis post teruraj suferoj, elverŝinte la sangon, por denove reakiri la forŝtelitan kaj neniigitan kampon de la homa animo, por rekulturi ĝin, repurigi, resarki, ree prepari ĝin, por ke ĝi povu ricevi novan semon de Dia amo, de Dia pardono, de Dia vivo. Li venkis la malamikon, uzurpanton, per sia morto kaj reviviĝo, elaĉetis la fremdigitan kaj okupitan animon de la homo. Per bapto Li tute kaj radikale regeneras la ĝardenon de la animo, faras el ĝi tute novan, belegan, perfekte prilaboritan kampon, kiu kapablas ricevi la semon de Dia vorto, vorton de la vivo, de la amo. Post la bapto la ĝardeneto de nia animo estas tiel belega, ke Dio mem trovas en ĝi enamiĝon.

Li tamen sciis, ke la homo estas mizera kaj malforta, inklina al malbono. Tiucele Li donis al la homo multajn, fortajn kaj taŭgajn rimedojn, efikegajn ilojn, por povi konstante rekultivi, prilabori glebon de la kampo de nia animo. Sakramentoj estas tiuj rimedoj. Do en la arsenalo de la Eklezio trovatas abundo de ĉio nepre necesa por perfekte prilabori, kulturi kaj plibonigadi la grundon de nia animo por ricevi Dian semon, por ke ĝi iĝu belega, fruktodona ĝardeno de fortaj virtoj, belegaj floroj de la kredo, fido kaj amo, fideleco kaj paco. Kaj en tiuj animoj certe kreskos multoblaj fruktoj.

Ni do iĝis kunlaborantoj de Dia semisto. Dio faras ĉion por ni, do faru ankaŭ ni ĉion kune kun Li.

Ĉu la Dia semisto semas en bonan, profundan, fekundan grundon de nia animo, aŭ en grundon ŝtonplenan, dornecan kaj rokecan, tio dependas de ni.

Kion ni faras aŭ faros, por ke la rikolto de nia vivo estu sukcesplena kaj riĉa je bonaj fruktoj? Modeloj por ni estu precipe nia Savanto Jesuo Kristo kaj Dipatrino Virgulino Maria.

al la indekso


 Jaro 1994 - Jaro de Familio

La jaro 1994 estas tutmonde celebrata kiel jaro de familio. Kiel jaro de familio ĝi estis proklamita far tutmonda organizaĵo Unuiĝintaj Nacioj. Ankaŭ la Eklezio aliĝis al la alvoko de UNo kaj instigis ĉiujn kredantoj en la mondo celebri la jaron 1994 kiel jaron de familio. En la nuna mondo mankas amo. Se mankas la amo, mankas ankaŭ vivenhavo kaj la rilatoj estas malbonaj kaj malplenaj.

La familio formas fundamenton de la socio. Sen bonordigita familio elkreskas nova speco de homo - homo konsumema kaj grega. La deziro posedi multajn aĵojn, perlabori multan monon, akiri multajn sciojn, tio forprenas kapablecon de responseco. Kiu ne kalkulas kun Dio, tiu malrespektas la fundamentojn kaj malestimas la radikojn. Tiu ne povas esti forta kaj fekunda.

Se ni volas renovigi kristanan familion, ni devas instigi nin kaj la aliulojn, serĉi verajn valorojn kaj strebi pri bonaj interhomaj rilatoj. La kristanoj antaŭ ĉio devas serĉi Jesuon kaj pledi Diajn aferojn.

Se ni volas renovigi tuthomaran familion, ni devas antaŭ ĉio protekti koncipitan vivon. La infano estas beno, se ĝi estas vole kaj kun amo akceptita. Sed ĝi iĝas malbeno, se ĝi estas rifuzita kaj mortigita. Al kiu obstaklas koncipita infano, al tiu obstaklos ankaŭ Jesuo, kiu rifuzas ĉiun interkonsenton kun malbono. Estas neniu alia vojo al renovigo de la familio kaj socio, ol en akcepto de infano kaj en akcepto de Jesuo.

Antaŭ kiujn taskojn starigas nin - esperantistojn la jaro de familio? Krom partopreno en strebadoj pri renovigo de la familia vivo kaj la socio, ni devas strebi pri vere familiaj rilatoj precipe inter ni, kristanaj esperantistoj. La ideoj de esperantismo ja devligas nin krei familiajn rilatojn, kiuj estas ankoraŭ fortigitaj per kristanaj idealoj, per amo al Dio kaj proksimuloj. Tion ni povas praktike plenumi dum nunjaraj renkontiĝoj kaj pilgrimoj kaj precipe dum la 10-a Ekumena E-Kongreso en Gostyń (Pollando) kaj en nia IKUE-tendaro en Sebranice. En tiu ĉi strebado helpu al ni nia Savinto Jesuo Kristo kaj nia ĉiela Patrino Virgulino Maria, niaj gardanĝeloj kaj ĉielaj patronoj, precipe la patronoj de esperantistoj - sanktaj Pio la Deka kaj Maksimiliano Maria Kolbe kaj beata Tito Brandsma. Dio benu nin!

Via frato Miloslav

al la indekso


 Personecoj de nia spirita vivo - Lia episkopa moŝto
D-ro Paŭlo Petro GOJDIČ - kiel vera sanktulo

I.

En la bela tago de la 17-a de julio 1888 naskitis en pastra familio Peter Gojdič. Lia naskitloko estis vilaĝo Pekľany en orienta Slovakio. Lia patro estis grek-katolika pastro kaj krom nia estonta - kiel ni kredas - sanktulo, li edukis ankoraŭ du filojn kiel pastrojn. Tiu fakto pruvas, ke en lia familio estis oferema amo al Eklezio de Kristo. En la familio eminentis per sia pieco kaj modesteco plej malgranda Petro. Popolajn lernejojn li vizitis en Cigelka kaj en Prešov. Gimnazion li absolvis kun laŭdo en Prešov. Kiel studento de gimnazio li eminentis ne nur en sia pieco kaj laboremeco, sed ankaŭ en sporto. Multfoje li estis honorita pro la plej bona rezulto. Lia ekzemplo kaŭzis, ke multaj liaj kolegoj eniris kun li en pastran seminarion. En la jaro 1908 li komencis teologiajn studojn en Budapeŝto. Ankaŭ tie ĉi per sia pieco kaj modesteco li gajnis simpatiojn de gestudantoj kaj profesoroj. Jam dum sia juneco li eminentis en privata adorado de la sankta Eŭĥaristio. Siajn teologiajn studojn li finis kun laŭdo kaj kun titolo doktoro de teologio.

En la sekva tago, la festotago de Ĉielenpreno de la Virgulino Maria, li solenis primican Sanktan Meson kaj poste dum unu jaro li estis en paroĥo de sia patro. Dum la jaroj 1912-1917 li estis kateĥisto en Prešov. Ekde la jaro 1917 li funkciis en Sabinov kiel kapelano. En la jaro 1919 li estis nomumita "direktoro de la episkopa oficejo". Dum sia restado en Prešov li estis serĉata kiel konfesprenanto kaj pastro. Li fondis la unuan apostolaton de la preĝado honore al Dia Koro en la eparĥio de Prešov. Jam en la jaro 1911 li fondis en la eparĥio la unuan unuiĝon de la Koro de Jesuo en Cigelka. En la jaro 1922 (en la 20-a de julio) li monaĥiĝis, enirinte la monaĥejon de Ordeno de sankta Bazilo en Mukaĉevo. Lia oblacio okazis en la 27-a de januaro 1923, dum kiu li ricevis ordenan nomon Pavol (Paŭlo). La solenan voton li faris en la 28-a de novembro 1924.

II.

Tiamaniere li intencis oferi sin tute al servo de Dio - al la Sankta Eklezio kaj al animoj. Post sesmonata prova periodo - kiel dirite - en la 27-a de januaro 1923 li estis vestita en monaĥan veston kaj li ŝanĝis sian baptan nomon Peter (Petro) je la ordena Pavol (Paŭlo). La unuan ordenan promeson li faris en la 10-a de marto 1924. Post la solena voto liaj estroj sendis patron Paŭlon en la monaĥejon de Užhorod, kie li iĝis anstataŭlo de la monaĥeja estro. En la 7-a de septembro 1926 li estis nomumita apostola administranto en Prešov. En la 19-a de februaro 1927 li alvenis en Prešov, por ke li transprenu administradon de la eparĥio, en la 29-a de februaro 1927 li estis tie instalita. La eternan voton li faris jam en la 28-a de novembro 1926 en Krechova. Lia unua episkopa ago estis lia paŝtista letero okaze de datreveno de la 1100-a jubileo de nasko de la sankta Cirilo, la apostolo de Slavoj. Li estis ordinita kiel episkopo en la 25-a de marto 1927 en preĝejo de sankta Klemento en Romo. Li estis nomumita "apostola administranto" por la Apostola Administrejo de la eparĥio de Mukaĉev en Slovakio en la 13-a de aprilo 1932. En la 19-a de julio 1940 li estis nomumita episkopo de Prešov kaj en la 8-a de aŭgusto 1940 li estis surtronigita kiel episkopo de Prešov. En la 15-a de januaro 1946 li estis plenrajtigita kiel administranto de ĉiuj katolikoj de orienta rito en Ĉeĥoslovakio. Ekde la 27-a de aprilo 1950 estis fare de komunista reĝimo malpermesite al li plenumi la episkopan oficon kiel episkopo de Prešov.

III.

Kiam la episkopo Paŭlo Gojdič en la jaro 1927 - post sia ordino - estis je privata aŭdienco ĉe la papo Pio la XI-a, la Sankta Patro transdonis al li oran krucon kaj diris: "Ĉi tiu kruco estas kiel simbolo de ĉiuj pezaj krucoj, kiujn al vi, mia filo, nia bonplena Sinjoro donacos dum via apostola agado". La estonteco pruvis, ke tiuj ĉi vortoj estis profetaj. Okaze de sia instalo kiel administranto de la eparĥio de Prešov en sia prediko li skizis la ĉefajn punktojn de sia arĥipastra apostola agado per vortoj: "Kun helpo de Dio mi volas esti kiel patro de orfoj, kiel helpanto de malriĉuloj kaj kiel konsolanto de afliktitoj.

IV.

Dank' al Dio, oni havis en li sanktan episkopon. La sankteco estas la plej bela ornamo de lia vivo kaj samtempe de la grek-katolika episkopa trono en Prešov. Kvazaŭ lia propra hejmo, en kiu li plej ofte restadis kaj kie oni lin plej ofte trovis, estis genubenko antaŭ la tabernaklo en lia kapeleto. Ĉiuj, kiuj ekkonis lin, vidis en li viron de preĝado. Lia plej bona kaj intima amiko estis la Eŭĥaristia Savinto. La episkopo Gojdič ĉiam estis kiel vera episkopo de la sankta Eŭĥaristio. El la spirito de la konstanta preĝo kaj kuniĝo kun Sakramenta Savinto ĉerpis Lia Episkopa Moŝto Paŭlo sanan iniciativon kaj potencon bonege administri la eparĥion. Lia plej amata eco estis modesteco ne nur en la privata, sed ankaŭ en la publika vivo. En stratoj de Prešov oni - ne unufoje - povis vidi lin en dialogo kun infanoj, malriĉuloj kaj laboristoj. En sia episkopa sidejo li akceptadis la plej kompatindajn kredulojn el la plej malproksimaj vilaĝoj de la eparĥio. Lian vivon ornamis ankaŭ la reĝino de la virtoj - la amo al proksimuloj, kaj antaŭ ĉio kompatema kaj mizerikorda amo al suferantoj. Liaj malriĉaj pastroj kaj kreduloj trovis en li bonan patron, kiu disdonis ĉion, kion li posedis.

V.

Dum sia tuta vivo kaj precipe en lastaj jaroj li vivis en la infana rilato al Dio. Lia kaduka korpo, liaj okuloj kaj vizaĝo malkaŝis grandan suferadon, sed el lia buŝo eliris neniam eĉ unu vorto de plendo. Admirinda estis lia amo al malamikoj. En mallibereco konfesprenis lin lia kunkamarado pastro V., kiu donis al li ankaŭ la lastan Eŭĥaristion. Tio okazis antaŭ festotago de la Sankta Koro de Jesuo. Tio estis la lasta komunio de nia episkopo. Li mortis 72-jaraĝa, 8 minutojn post noktomezo, do dimanĉe la 17-an de julio 1960.

Antaŭe li diradis tre ofte: "Mi scias, ke vi ridos pri mi, sed mi ĉiam petas nian bonan Sinjoron Dion, ke Li bonvolu alvoki min el tiu ĉi larmplena valo al si en la sama tago, en kiu Li sendis min en tiun ĉi valon. Tio estas ridinda peto de episkopo, ĉe ne vere?". Dio plenumis lian lastan peton.

Servanto de Dio, Paŭlo, petu ankaŭ por ni! Petu por ni dum niaj bezonoj, sed precipe ankaŭ por ĉiuj homoj de nia Tero, ni petas vin!

Kaaoniza proceduro pri episkopo Pavol Gojdič jam estis komencita.

Prof. Dr. Josef Mana

al la indekso


 La Eŭĥaristia Miraklo de Lanciano - Italio

La antikva Anxanum de la Fretanoj konservas ekde pli ol dek du jarcentoj la unuan kaj la plej grandan Eŭĥaristian Miraklon de la Katolika Eklezio. Tia "Mirindaĵo" okazis en la oka jarcento post Kristo, en la malgranda preĝejo de Sankta Legonziano, pro la fakto, ke monaĥo de sankta Bazilo dubis pri reala ĉeesto de Jesuo en la Eŭĥaristio.

Dum la mescelebro estis plenumitaj du konsekroj, la hostio iĝis Karno vivanta kaj la vino ŝanĝiĝis je vivanta Sango, kiu solidiĝis je kvin ne regulaj buletoj diversformaj kaj diversgrandaj.

La Hostio-Karno, kiel hodiaŭ tre bone oni rimarkas, estas samgranda kiel la hostioj nuntempe uzataj ĉe la latina Eklezio, ĝi estas brunkolora kaj iĝas rozkolora, se ĝi estas rigardata diafanece.

La Sango koaguliĝinta estas terkolora inkline al flav-okra koloro.

La Karnon ekde 1713 oni konservas en la arta arĝenta Hostiomontrilo, tre delikate ĉizita de napola metia lernejo.

La sangon oni konservas en riĉa kaj antikva ampolo el kvarco.

La Minoraj Konventaj Fratoj gardas la Miraklaĵon ekde la jaro 1252 laŭ la volo de la episkopo Chieti Landolfo kaj surbaze de la pontifika buleo de la 12.5.1952. Antaŭe zorgis pri ĝi monaĥoj de sankta Bazilo ĝis la jaro 1176, la benediktanoj ĝis 1252.

En la jaro 1258 la franciskanoj konstruis la nunan sanktejon, kiu en 1700 estis transformita el gotik-romana stilo je baroka. La Miraklaĵo unue estis lokigita en kapelo flanke de la ĉefaltaro, kiu konservas ankaŭ la malnovan gardujon el forĝita fero kaj memorigan epigrafon. Ekde la jaro 1902 la Miraklaĵo trovatas en la dua tabernaklo de la monumenta altaro, starigita fare de enloĝantoj de Lanciano, centre de la presbiterio. Post la diversaj ekleziaj esploroj ekde la jaro 1574 sekvis en la jaroj 1970-1971 (kaj parte daŭrigita en la jaro 1981) la sciencaj esploroj de profesoro Odoardo Linoli el Arezzo, libera docento pri anatomio kaj patologia histologio, ĥemio kaj klinika mikroskopio de la universitato de Siena, kaj lia helpanto profesoro Ruggero Bertelli. La analizoj sciencrigore plenumitaj kaj dokumentitaj per serio da fotografaĵoj faritaj per mikroskopo, donis tiujn ĉi rezultojn:

- LA KARNO ESTAS VERA KARNO. LA SANGO ESTAS VERA SANGO.
- LA KARNO KAJ LA SANGO APARTENAS AL LA HOMA SPECIO.
- LA KARNO ESTAS "KORO" KOMPLETA EN SIA ESENCA STRUKTURO.
- EN LA KARNO ĈEESTAS SEKCIE MIOKARDIO, ENDOKARDIO, NERVOJ KAJ EN LA SUFIĈE DIKA MIOKARDIO LA MALDEKSTRA VENTRIKLO.
- LA KARNO KAJ LA SANGO HAVAS LA SAMAN SANGAN GRUPON: AB (identan sangan grupon konstatitan de esploristo Prof. Baima Bollone je la Mortotuko de Jesuo estanta en Torino.
- EN LA SANGO ONI MALKOVRIS PROTEINOJN ĈEESTANTAJN KUTIME EN LA SAMAJ PROCENTOJ, KIUJ ESTAS EN LA KADRO DE PROTEINA SERO DE FREŜA NORMALA SANGO. EN ĜI ONI MALKOVRIS MINERALOJN: ĤLORON, FOSFORON, MAGNEZITON, POTASON, SODON KAJ KALKON.
- LA KONSERVADO DE LA MIRAKLAJ KARNO KAJ SANGO, LASITAJ EN NATURA STATO DUM DEKDU JARCENTOJ KAJ LASITAJ JE LA FIZIKAJ, ATMOSFERAJ KAJ BIOLOGIAJ INFLUOJ, ESTAS EKSTERORDINARA FENOMENO.

Konklude oni rajtas diri, ke la scienco enigita en la aferon, komplete certigis la aŭtentikecon de la Eŭĥaristia Miraklo.

Eklezia aprobo: + Leopoldo Teofilo, ĉefepiskopo de Lanciano.

(Ni dankas al la prezidanto de IKUE sac. Duilio Magnani, kiu liveris informojn pri Eŭĥaristia Miraklo de Lanciano).

al la indekso


 LA 10-A EKUMENA KONGRESO

Drazí bratři a sestry! Začátkem měsíce ledna letošního roku jste současně se 4. číslem DIO BENU obdrželi také přílohu "10-a EKUMENA KONGRESO", kvůli které jsme pozdrželi odeslání posledního čísla loňského roku, abyste co nejdříve obdrželi kongresové informace s přihláškou. Účast na tomto společném IKUE-KELI kongrese je jedinečnou příležitostí pro české a slovenské členy IKUE. Někteří toto krásné a milé místo konání kongresu osobně znáte a jistě se tam rádi opět podíváte. Těm, kteří hlavní poutní místo P. Marie pozňanské diecéze Svatou Horu u Gostyňa, kde se uskuteční tento kongres, neznají, chceme její přítažlivost přiblížit nasledujícím stručným popisem.

La Sankta Monto apud Gostyń

En la suda parto de la Grandpoluja Malaltaĵo, 70 kilometrojn suden de Poznań, supreniĝas sur la alta bordo de frunta moreno monumenta komplekso da konstruaĵoj kun majesta bazilika kupolo.

Ĝi estas la Sankta Monto apud Gostyń, kie staras unu el la plej belaj en Pollando barokaj Sanktejoj kaj la monaĥejo apartenanta al Oratoriumo de Sankta Filipo Neri.

La Sankta Monto havas riĉan tradicion kiel loko de Maria-kulto. El la kongregaciaj dokumentoj ni ekscias, ke en la jaro 1676 dum la funebraj solenaĵoj de la mortinta Adamo Konarzewski (la ĉefa fondinto de la Sanktejo), oni jam menciis pri la 300-jara kulto de la Dipatrino sur la Sankta Monto. Ĝia kapelo staris ĉi tie jam en 1468.

En 1512 la kastelmastro de Srem - Matio Borek Gostyński - kune kun paroĥestro de Gostyń konstruigis ĉi-loke la preĝejon de la Anunciacio de la Plej Sankta Maria Virgulino. Intensa evoluo de la kulto kaj religia vivo sur la Sankta Monto datumas tamen nur de 1668, kiam sacerdoto Stanislavo Grudowicz kun financa helpo de Adamo Konarzewski, fondis la Kongregacion - Oratoriumon de Sankta Filipo Neri.

Baldaŭ sekvas konstruado de ligna monaĥejo kaj naskitas la ideo plue grandiozigi tiun ĉi per tradicio kaj mirakloj sanktigitan lokon. Adamo Konarzewski, dezirante rekompenci la Dipatrinon por sia mirinda resaniĝo en la infanaĝo, decidas fondi grandan masonitan preĝejon laŭ la ekzemplo de la krakova preĝejo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo.

La bazangulan ŝtonon oni metis en 1675. La fondinto baldaŭ mortis, sed liajn pensojn kontinuigis la edzino Zofia, kiu dum sia vojaĝo tra Italio komisiis al la fama itala arĥitekto Baltazaro Fontana fari projekton de la preĝejo simila al tiu de Sankta Maria de la Saluto en Venecio.

Ĉesiginte la ĝisnunajn laborojn ĉe la fundamentoj, oni komencis en 1677 konstruadon de la nuna preĝejo. La rapide progresantan konstruprocezon gvidis Georgo kaj Johano Catenacci. En 1698 okazis konsekro de la ankoraŭ senkupola preĝejo, kovrita nur per provizora tegmento.

Post la morto de Zofia Konarzewska pri la preĝejo zorgis ŝia nepino Weronika Mycielska. Laŭ ŝia volo la itala arĥitekto Pompeo Ferrari kovris la centran parton de la sanktejo per kupolo (1718-1731). Kune kun sia helpanto, la masonmajstro Johano Adamo Stier, li krome konstruis 4 turetojn kovritajn per helmoj, la sakristion kaj la nunan monaĥejon. Ilia merito estas ankaŭ la arĥitektura ornamo de la presbiterio.

En sia fina formo la sanktmonta preĝejo iom diferencas de la venecia modelo. La radie lokigitaj kapeloj pli elstaras eksteren ol en la itala preĝejo, per kio oni intencis substreki la signifon de la unuopaj partoj de la konstruaĵo, emfazante samtempe la arĥitekturan blokon kaj ne la ornamaron de la preĝejo. Tio aldonis al la konstruajo ĝian monumentecon kaj tio ĉi ne estiĝis hazarde. Senigita de ĉirkaŭantaj domegoj la sanktmonta preĝejo postulis pli severan arĥitekturan blokon ol la venecia, situigita inter urbokonstruaĵoj. Ŝanĝita estis ankaŭ konstrukcio de la kupolo, kio tamen endanĝerigis poste ĝian firmecon.

Ĉiu jarcento, ĉiu jardeko kontribuis al la nuna grandiozeco de la Sanktejo. La jaroj 1876-1919 signifas doloran paŭzon en la historio de la S. Monto - la prusa registaro nuligis la Kongregacion. Reakiro de la sendependeco en 1919, revenigis la Kongregacion sur la Sanktan Monton. Ĝi protektas la Sanktejon ĝis la hodiaŭa tago (kvinjaran interrompon kaŭzis la okupacio 1939-1945).

Specialan ĉapitron en la historio de la sanktmonta preĝejo kreas la jaroj 1954-1968, kiam oni esploradis la kupolon kaj klopodis kontraŭstari ĝian minacantan falon. La penoj por plifortigi konstrukcion de la kupolo sukcesis.

KELKAJ VORTOJ PRI LA SANKTMONTAJ BAZILIKO KAJ MONAĤEJO LAŬ ARĤITEKTURA VIDPUNKTO

Kiam oni alproksimiĝas al la baziliko de la okcidento, videbla estas la monumenta fasado, pliriĉigita per teraso kun tri radie dislokigitaj ŝtuparoj, kondukantaj al tri preĝejaj pordoj. Super la fasado altas la kupolo kun tureto, t.n. lanterno, kronumita per globo kaj kruco.

Kolonoj dividas la fasadon je tri partoj. En la mezo situas portalo kun statuo de Plej Sankta Maria Senmakula, staranta en la niĉo super ĝi, kaj kun duonronda fenestro iom pli supre. En la flankaj partoj estas kromaj enirejoj; super la maldekstra videblas enmasonita kanonkuglo, kiu trafis la preĝejon dum la Sepjara Milito.

Du niĉoj kun statuoj de la sanktaj Filipo Neri kaj Ignaco Loyola aldone ornamas supran parton de la fasado.

Ĉirkaŭirante la bazilikon, ni preteriras 6 elŝovitajn kapelojn kun simplaj fasadoj, severe ornamitaj per kornicoj kaj angulaj pilastroj.

La orienta fasado, tiu de la presbiterio, similas la okcidentan per siaj triparta disdivido kaj modesta ornamaro. La diferenco konsistas en tio, ke al la presbiterio alkonstruita estas sakristio - malalta konstruajo kun triangula frontono.

Al la baziliko estas alkonstruita kvar-ala monaĥejo. Ĝi estas verko de la fama itala arĥitekto Pompeo Ferrari (1732-1736). La kvar aloj de la konstruaĵo ĉirkaŭas internan korton, kie troveblas interesa puto, kovrita per ligna oklatera tegmento.

Kiam tra la profunda envetura pordego ni eniras la vastan antaŭkorton, aperas antaŭ ni okcidenta triparta fasado de la monaĥejo. Ĝiajn du flankojn kadrigas pilastroj kaj kronas baroke ornamitaj gabloj. Super la meza parto kun portalo kadrita de du kolonoj altas kvadrata tureto kronumita per lada barokhelmo kun arkadaj tralumaĵoj. La unumontrilan turan horloĝon, devenantan el 1758, konstruis la horloĝisto Frideriko Schepko.

Interne menciinda estas refektorio kun barokaj volboj; ankaŭ la volbitaj koridoroj de la teretaĝo kaj tiuj de la unua etaĝo, de kie oni povas rigardi al la interna korto kun la menciita puto. Al tiuj, kiuj venadas al la S. Monto por koncentriĝi, preĝi, mediti, bonege servas la modesta kapeleto, destinita por partoprenantoj de religiaj ekzercoj.

LA INTERNO DE LA BAZILIKO

Projektante la preĝejon, la arĥitekto estis devigita plenumi tri kondiĉojn:
- ke de la ĉefa enirejo estu videbla la granda altaro,
- ke de la mezo de la preĝejo estu videblaj la flankaj altaroj,
- ke la preĝejo estu egalmezure bone lumigita interne.

Do, kiam ni staras en la pordo de la baziliko, ni efektive vidas en malproksimo la ĉefan altaron. Kiam la vizitanto enprofundiĝas en la bazilikon, frapas lin imponega vidaĵo. Ok grandaj pilieroj, ronde starigitaj sur altaj sokloj, subtenas la kupolon. La ĉepilieraj kolonoj kunligitaj per duonrondaj arkadoj, malfermas la vidon al ses flankaj kapeloj.

Pli detale observante, oni rimarkas, ke la centra navo estas konstruita sur plano de ok lateroj je 17-metra diametro kaj ĝi estas 40 metrojn alta.

Tuj super la arkadoj aĵura balustrado ĉirkaŭas la tamburbazon de la kupolo. La tamburo estas vertikale dividita per ĉemuraj pilieroj, kiuj subtenas la kupolon. Inter ili troveblas 16 grandaj fenestroj. Iom pli supre barokaj anĝeloj tenas tabulojn de la Kodo de benoj.

Sur la vandoj de la kupolo prezentitaj estas scenoj el la vivo de S. Filipo Neri en 8 koloraj freskoj de Wilhelmo Georgo Neunhertz el 1746.

Jen la scenoj:
Eliro el la gepatra hejmo (la fresko super la kapelo de S. Kruco
Prediko en la preĝejo de S. Dominiko en Romo
La bapto de pagano
La stigmato de la S. Spirito
Aŭdienco ĉe la papo Gregoro la XIII-a
Mirakloj de la Sanktulo
Lia morto en 1595
La apoteozo en la ĉielo

Aldonan efekton kaŭzas lumo falanta tra lanternaj fenestroj. La lanterno ŝajnas krei la ĉielan sferon de la baziliko, kion substrekas lokigitaj inter la nuboj anĝeletoj kaj la Okulo de la Providenco.

Rimarkebla estas, ke la ĉefa altaro situas en pli profunda perspektivo ol la flankaj. Ĝi situas en la presbiterio, profunda spaco fermita per la altara muro. La flankoj de la presbiterio plilarĝiĝas kaj transformiĝas en absidojn.

La altaron kreis Ignaco Provisore kaj Johano Siegwitz en 1723-1726. En ĝia centro, en la niĉo, reĝas la mirakla bildo de la Dipatrino kun la Infaneto. La kulto de ĉi-bildo altiradis sennombrajn pilgrimamasojn, kio kaŭzis ĝian solenan kronumon fare de tiama Primaso de Pollando, kardinalo Hlond, la 24-an de junio 1928. La papo Paŭlo la VI-a destinis unu tagon: la 5-an de oktobro, por la solenaĵo de la Spirita Rozo de Gostyń.

La mirakla bildo estas ĉiutage malkovrata per suprenigo de arĝentlada ŝirmilo.

Maldekstre de la ĉefa altaro riĉe ornamita pordo kondukas al sakristio, kies rokoka meblaro devenas de la 18-a jarcento.

Por la flankaj presbiteriaj altaroj ni dankas al la farintoj de altaro ĉefa, al kiu ili tre similas laŭ la kompozicio. En la maldekstra altaro alkroĉas nian atenton skulptaĵo de Dipatrino Dolora. Ĝi devenas de la 16-a jc. kaj delonge estas kultobjekto sur la S. Monto (krom la mirakla bildo en la ĉefa altaro kaj la krucifikso en flanka kapelo). La dekstra altaro de la presbiterio dediĉita estas al S-ta Filipo Neri.

Krom la stukornamaro de Pompeo Ferrari la esenca elemento de la presbiteria ornamaro estas freskoj de la pentristoj Frank kaj Bauer el Munkeno (1864-1868). Ili prezentas 6 scenojn de la Ĝojaj Misteroj rozariaj kaj - en la malgranda kupolo - 4 scenojn de la Gloraj Misteroj.

La fenestroj de la suda kaj norda absidoj presbiteriaj lumigas la murojn, substrekante riĉecon de formoj kaj plastikon de stukormamaro, kornicoj kaj pilastroj.

La centran navon ĉirkaŭas 6 radie starigitaj kapeloj, ligitaj inter si. Ili formas t.n. ĉirkaŭirejon de la centra navo. Unu el ili estas dediĉita al la Sankta Kruco. Ĝia altaro enhavas la supre menciitan lignan krucifikson, restaĵon el la malnova preĝejo (1512). La kaliko situigita sub la piedoj de Kristo simbolas la ligitecon de la sanga krucofero kun la sensanga sur la altaro.

En la dua kapelo ni haltas antaŭ altaro de S-ta Jozefo. Sur la bildo de la Sanktulo anĝelo avertas lin ne forlasi Marian. La verkon pentris la dresdena artisto Henriko Arnold en 1823-1827.

La tria kapelo enhavas altaron de S-ta Barbara (1745). Imprese efikas la bildo de la Martirino kun venenkaliko, kiun ŝi devis eltrinki, post kiam oni kondamnis ŝin je morto.

En la kvara kapelo - ni rigardas la pentraĵon de S-ta Karlo Boromeo, arde preĝanta.

En kapelo kvina aperas statuoj de la Sanktuloj Antono kaj Johano Nepomuka kaj la bildo de la Plej Sankta Patrino kun la Infaneto.

La sekva kapelo dediĉita estas al la Dipatrino de S-ta Rozario.

En la subteraĵoj de la baziliko, kies sĥemo ripetas tiun de la superteraĵo, estas kriptoj kun centoj da ĉerkoj kaŝantaj restaĵojn de fondfamilianoj kaj kongregacianoj.

(La supra priskribo de la Sankmontaj preĝejo kaj monaĥejo estis farita surbaze de tradukaĵo de pastro Jozefo Zielonka. Ni nur aldonu, ke la 30-an de majo 1971 ricevis tiu ĉi preĝejo titolon BAZILIKO. Tiutage estis ankaŭ konsekritaj 3 novaj preĝejaj sonoriloj.)

al la indekso


 AEROB - jarfina ekumena kunveno 1994

La 11-an de decembro 93 renkontis sin pli ol 30 gefratoj en Bratislava dum ekumena kunveno, kiu okazis kadre de la - jam tradicia - Antaŭkristnaska Renkonto Esperantista en Bratislava, konata kiel AEROB. Krom la partoprenintoj el Slovakio ĉeestis ankaŭ gefratoj el Bohemio, Moravio, Hungario kaj Aŭstrio. Partoprenis IKUE-anoj kaj unu frato KELI-ano el Aŭstrio.

Post enkonduka preĝo de "Patro nia" ni rememoris niajn mortintajn gefratojn, kiuj forpasis dum la kuranta jaro - niajn gefratojn Vincka Lehotská, Mikuláš Hlavatý, F. K. Ďuriač kaj Inĝ. Št.Veselý. Ilian aktivadon por nia IKUE-sekcio ni rememoris estimplene per silenta preĝo por ilia eterna ripozo.

En sekvanta parto de la kunveno frato Inĝ. V. Klíč prezentis la poemon de P. Alberione "Laŭdo al la Sinjoro pro la sociaj komunikiloj". Dum la libera diskutado oni esprimis bezonon por aranĝi spiritajn ekzercojn, por kiuj ekzistas ebleco dank' al la iniciato de nia spirita gvidanto P. Alojz Dlugi S.J. en Prešov, orienta Slovakio. Tie eblus organizi ne nur spiritajn ekzercojn en la nova, moderna konstruaĵo de patroj jezuitoj, sed ankaŭ internaciajn religiajn konferencojn kaj kunsidojn kun partopreno de eksterlandaj gefratoj.

La ĉeestantoj povis dum la kunveno trarigardi la du plej novajn partojn de la granda kroniko de IKUE-sekcio en Slovakio, kiun verkas jam dum pluraj jardekoj frato M. Majtán. Ankaŭ la numeroj de DIO BENU, nia komuna bulteno de ĉeĥaj kaj slovakaj IKUE-anoj, estis dispone por trafoliumado, kune kun kelkaj numeroj de ESPERO KATOLIKA, kiun ni kun ĝojo denove bonvenigis post pli longa tempo de neapero. Ni rememoris pri la 90-jara jubileo de tiu ĉi plej prestiĝa, plej antikva esperantista gazeto, kiu aperis jam en la jaro 1903.

La bezono por ekumena dialogo, kunlaboro de ĉiuj homoj de bona volo ĉe spirita kaj morala renovigo de la socio kaj de ni, unuopuloj, manifestis sin tre elokvente dum tiu ĉi kunveno, kiu bone koincidis kun la etoso de la adventa tempo de nia spirita sinpreparo por la Kristnaskaj festoj.

La ekumenan kunvenon ni finis per komuna preĝo por paco kaj bono sur la tero, petante benon de DiSinjoro por nia agado.

Magda Šaturová

al la indekso


 LA PREĜO POR LA TERO KAJ LA HOMARO

Patro nia, kiu restadas en la ĉielo, sed ankaŭ ĉi tie, kie videblas Via verko, akceptu niajn vortojn, eĉ se nur simplajn, sed plenajn de la amo. Aceptu ilin kiel pruvon, ke ni ĉiuj estas viaj infanoj. Restu por ni amanta Patro kaj ne forlasu nin, por ke ni ekkonu vian senfinan mizerikordon. Patro nia, nome de la tuta homaro ni metas en Viajn manojn nian teron. Estu Via volo, ĉar Via amo ne lasos ĝin perei. Amen.

al la indekso


 KATOLIKOJ EN ĈINIO

Granda Ĉinio, lando kun kvarono de loĝantaro sur la tero, memkompreneble vekas nian scivolemon ekkoni historion de tiea katolika eklezio kaj precipe nuntempan staton de komplika evoluo. Principe oni devas antaŭmencii, ke eraregas tiuj aŭtoroj de diversaj kompilaĵoj, kiuj metas komencojn de kristanaj influoj en Ĉinio ĝis 13-a kaj eĉ 16-a jarcento.

Kiam Kristo venis plenumi savodonan agadon sur la teron, en tiama Ĉinio iom post iome venkis ideoj de Konfuceo, kvankam post 500 jaroj de lia morto. En 3-a jc. post Kristo estis konfuceanismo akceptita kiel ŝtata religio. Sed samtempe ĝian "purecon" senĉese influadis loka taoismo kaj zendoktrino, el Hindujo iom malfrue venadis budaismo, kiu estis ankaŭ favore akceptita. Neniu el la nomitaj doktrinoj havis firmajn bazojn, ili esprimis sin per diversaj sektoj. Kaj en ĉi babilonon ekpenetradis malkuraĝe la unuaj sciigoj pri kristanaj ideoj. Aŭtoritatuloj komence opiniis, ke kristanismo estas budaisma sekto.

Niajn ideojn alportadis plej frue karavananoj sur la Granda Silka Vojo, kiuj vizitadis Malgrandan Azion. Jam en la unua jarcento estis nomo de Kristo fama ĝis Persio, eĉ Hindujo. Karavananoj neniam estis nur komercistoj, sed ilin akompanis ĉiuspecaj scienculoj, lingvistoj, filozofoj, eĉ spionoj, kaj ilia tasko estis malkovri ĉion novan en la mondo kaj alporti hejmen. Do kune kun ili alvenadis reen en Ĉinion la unuaj fremdaj heroldoj de kristanismo, plejparte nestorianoj kaj maniĥeaj sektanoj. Pri alveno de nestorianismo rakontas en Pei-lin longa epigrafo sur ŝton-steleo el la j. 781. Nedeformitaj kristanaj ideoj venadis nur el Armenio kaj precipe el Bizancio post vizito de ĝia senditaro en la j. 643. En ĉi epoĥo de dinastio Tang (nome dum regado de imperiestro Li Ŝimin) estis kristanismo afable akceptata kaj ricevis nomon "ĝing". Sed tiam niaj ideoj nur iom tuŝis Ĉinion, ete influis lokajn filozofiajn skolojn, ne enradikiĝis kaj malaperis el scenejo.

La dua pli forta ondo de katolikismo venis dum la 13-a jc., sendepende de samtempa ĉeesto de Marco Polo en Ĉinio. Tiam imperiestro de Jan-dinastio Kublej kun egala respekto traktis ĉiujn religiojn kaj roma kurio kun franca reĝo sendis delegitojn en Ĉinion. Tiam en la lando estis 60 mil katolikoj. Bedaŭrinde inter pastraro estis neniuj Ĉinoj, Eŭropo vivis en aliaj zorgoj kaj ne subtenadis konstantajn kontaktojn kun Oriento. Post la falo de Jan-dinastio preskaŭ komplete malaperis katolikismo en la lando.

Tria, la plej fama kaj glora epoĥo venis en la 16-a jc. La Kompanio de Jesuo sendis en Ĉinion misiiston Matteo Ricci (ne erarŝanĝu lin kun fama dominikana misiisto en Filipinoj Vittorio Ricci).

Jam Francisko Ksaverio ĝuste diris, ke Ĉinio estas ŝlosilo por misiista laboro en Oriento. Li sopiris apostoli tie, sed li ne ricevis permeson eniri kaj mortis antaŭ pordegoj de la lando post multaj sukcesoj en aliaj mondpartoj. Post li el portugala Makao provadis enpenetradi franciskanoj, aŭgustianoj kaj dominikanoj, sed sensukcese. Ili venis ĝis post venko de P. Ricci.

Mateo Ricci naskitis en la j.1552 en Italio. En Romo li studis juron, filozofion, matematikon, geografion, astronomion kaj teknikajn sciencojn. Kiel 30-jara li venis en Makaon, kie nur dum unujara studado li absorbis konojn pri kulturo kaj moralo de ĉina popolo, perfekte uzadis ĉinan lingvon. En landon li eniris en rolo de fremda scienculo en vestaĵo de budaisma monaĥo. En Nankino kaj poste eĉ en Pekino li dediĉis sin al instruado de astronomio kaj geografio, akirante grandan prestiĝon kaj famon. En siaj filozofiaj prelegoj li interresatis pri akomodo de lokaj kultoj kun kristanismo. Trafe li diris: "Mi iĝis Ĉino por gajni al Kristo la Ĉinojn." Pri ĉi celo atestas ankaŭ multaj liaj verkoj. Li atingis altajn rangojn eĉ en pekina Kortego kaj post la morto en la j.1610 li estis post 28-jara sukcesplena agado (por fremdlandano privilegie) entombigita en interno de imperiestra urbo. Lia tomboŝtono kun latina kaj ĉina enskriboj estis dum la Kultura Revolucio en la j. 1970 disrompita.

Inter eminentajn posteulojn, kiujn sendis en Ĉinion " Kompanio de Jesuo", apartenis precipe germano Schall kaj italo Ruggieri, kaj jam en la j. 1650 estis en la lando 150 mil katolikoj. En tiu tempo foriris eksterlanden ankaŭ pli ol 50 ĉeĥdevenaj jezuitoj, kiuj misiis en diversaj landoj. Inter ilin apartenis P. Karlo Slavíček el moravia urbo Jimramov, kiu apostolis en Pekino dum unua duono de la 18-a jarcento. En imperiestra kortego li instruis matematikon kaj astronomion. Ĝis nun estas konservitaj liaj leteroj kaj unu en la unuaj planoj de la urbo Pekino.

Bedaŭrinde ekestis rivaleco de aliaj ordenoj, kiuj konstante akuzadis jezuitojn pro ilia laŭsupoza pagana agado. Tiuj premoj amasiĝis en tempo, kiam en Eŭropo ĉio celis al bedaŭrinda likvido de jezuita ordeno. Jezuitoj devis ĉesigi la agadon ankaŭ en Ĉinio kaj aliaj ordenoj ne kapablis anstataŭi ilin. Feliĉe la lando jam havis propran pastraron edukitan de jezuitoj, do la eklezio dum sekvaj 150 jaroj almenaŭ duonvivis, stagnis.

Venis la 19-a jarcento kun multaj persekutadoj kaj ankaŭ grandiozaj venkoj. Katolikismo ĉiam venkadis per sango de senkulpaj kredantoj. Senĉesajn civitanajn militojn kun senkapa murdado de katolikoj ŝanĝis sukcesplena franca diplomata agado per kontrakto el la j. 1844, kiu garantiis por ĉinoj liberecon konfesi kristanismon kaj por misiistoj rajton prediki kaj konstrui preĝejojn. Tial jam en la j. 1850 estis en Ĉinio 320 mil katolikoj, 135 enlandaj kaj 84 eksterlandaj sacerdotoj. Sed denove fluis sango. Dum ribelo en Tientsin (j. 1870) perdis vivon 30 mil katolikoj: simile okazis en la j. 1900 inkluzive 45 misiistoj kaj 9 fratulinoj. Dum la Opia Milito kaj Boksist-Ribelo krom murditoj estis preĝejoj disrompitaj kaj eklezia havaĵo disŝtelita. Malgraŭ tio ĉi ĉio la nombro da katolikoj pli ol doubliĝis. En la j. 1900 en Ĉinio estis 742 mil katolikoj.

Venis revolucio en la j. 1911, en kiu falis imperio kaj komencis nova persekutado. Sed en la j. 1940 la eklezio jam havis pli ol 4 milionojn da kredantoj. En la j. 1946 la lando havis 20 ĉefepiskopejojn kaj 79 episkopejojn, en j. 1949 funkciis 5788 pastroj, el ili 2698 estis ĉinaj. En du katolikaj universitatoj studis dekmil studentoj.

Inter ĉi sukcesojn venis plua forta batego. En j. 1949 fonditis Ĉinia Popola Respubliko, ŝtato de la komunisto kaj severa ateisto Mao-Ce-Tung. Katolikismo ne estis rigardata kiel religio kaj kredo, sed kiel "ilo de fremda imperiismo". Multaj misiistoj kun seminarianoj fuĝis en Filipinojn aŭ Honkongon.

Novembre de la j. 1950 la pastro en S'ĉĥuan-provinco Wang Liangzuo (sozio de nia Plojhar) kune kun 500 "katolikoj" publikigis manifeston, deklarante, ke ili devas "rompi ĉiujn rilatojn kun imperiistoj kaj fondi novan eklezion surbaze de sendependa predikado". En la j. 1952 estis fondita Patriota Katolika Asocio, lojala al ateisma reĝimo. Pluraj episkopoj, pastroj kaj laikoj, kiuj ne volis aliĝi al la "patriota" Eklezio, estis malliberigitaj. Plejmulto da ili mortis en koncentrejoj, iuj unuopuloj revenis el karceroj post 10-25 jaroj.

Komencis inscenigitaj juĝprocesoj. En Kanton oni "trovis" ĉe eklezia orfejo en tri kavoj 2200 infanajn korpetojn. Tie laŭdire fratulinoj dum du jaroj malsat-mortigis 4 mil orfojn, "dum monaĥinoj vivis en lukso". En orfejo ĉe Wu-ĥan fratulinoj laŭdire murdis dum 23 jaroj 58 mil infanojn. Post similaj fantomaj fabeloj sekvis mortkondamnoj. En la tuta lando estis ekzekutitaj miloj da martiroj sur sportplacoj, kiel spektaklo por fanatika publiko, kiu akceptis senmoralajn ideojn de Granda Mao. Kiom da senkulpuloj estis kondamnitaj je morto kaj kiom da kun ĉapo "dekstrulo" sklavis en periferiaj provincoj? Kiom da intelektuloj persekutate forpasis? Kaj kiom da gejunuloj de la sekvanta generacio perdis la edukadon kaj koranime torturitis pro siaj gepatroj?

Aŭtoritatuloj, strebante rompi la ligojn kun pasinteco, tradicio kaj eklezia juro, komencis nomumi episkopojn sen papa rajtigo. Sankta Seĝo rigardis la rajtigon kiel signon de unueco kaj katolikeco, do tio kaŭzis rompon de rilatoj kun parto de la ĉina katolika Eklezio. Tutan aferon plikomplikigis la rilato de Vatikano kun Tajvano. En la j. 1962 la "katolikoj mem" elektis 50 episkopojn kaj oficiale deklaris "kategorie sin liberigi el la kateno de la roma kurio, ĝisfunde efektivigi memstarecon kaj sendependan funkciigon de la eklezio".

Kaj venis la lasta (ĉu?) batego al Eklezio - tiel nomata Kultura Revolucio inter la jaroj 1966-1976. Tiam eĉ Shakespeare kaj Beethoven estis "blankaj diabloj" kaj "iloj de usona imperiismo". Fanatikuloj kondamnis eĉ Patriotan Eklezion, karcertenis ĝiajn episkopojn, sacerdotojn kaj pli fervorajn religiajn aktivulojn, disrompis lastajn preĝejojn, eĉ tomboŝtonon de Matteo Ricci en Pekino.

Tute male evoluatis la situacio sur insulo Tajvano, kie ekestis post la j. 1949 memstara ŝtato "Popola Ĉinio". Tie vivis post la dua mondmilito ses milionoj da loĝantoj, inter ili 10 mil katolikoj kun 20 pastroj. Nun inter duoblo da loĝantaro troveblas 200 mil katolikoj kun 58 sacerdotoj. Tio okazis parte tial, ke multaj kredantoj kaj precipe klerikaro fuĝis tien el Ĉinia Popola Respubliko.

La evoluo post la Kultura Revolucio ĝis nunaj tagoj estu dua parto de nia rakontaĵo en plua numero de DIO BENU.

Jaroslav Žák

al la indekso


 PREĜO

Vi, Kiu estas Paco,
Donu al mi la silenton.
Vi, Kiu estas Graco,
Donu efikan penton.
Vi, Kiu estas Amo,
Donu la veran amon.
Vi, Kiu estas Pano,
Donu spiritan sanon.

Bogusław Sobol

al la indekso


 PREĜO AL JESU-INFANETO DE PRAGO
de P. Cirilo de Dipatrino, la unua adoranto de Jesu-Infano de Praha.

Jesu-Infaneto, mi al Vi min donas,
mia koro per la jena peto sonas:
Vi min helpu en mizer´ kaj en doloro.
Jen, firmege kredas mi je Vi, Sinjoro.
Ke la graco Via ĉiam min subtenos,
mi dum tuta viv´ esperon tiun tenos.
Ke mi Vin ofendis, nun mi bedaŭregas
mi el tuta mia koro Vin amegas.
Ho Jesu-Infano, por min helpi venu,
al la persistad´ en virta viv´ min benu!
Mi ja efektive volas pliboniĝi
kaj per peko plu neniam makuliĝi.
Esti volas mi pro l´ am´ al Vi ofero,
mi pro l´ am´ al Vi sopiras je sufero.
Amas mi nur Vin, Jesu-Infano mia,
volas mi en vivo ĉiam esti Via.
Sed pro Via amo, mia Disinjoro
eĉ la aliulojn amos mia koro;
pelu for turmenton, Vin mem al mi donu,
submetiĝe petas mi, kaj al mi pardonu!
Donu, ke kun Vi, Jozef´ kaj la Patrino
en ĉiel´ mi ĝoju post la vivofino!
Amen. Amen. Amen.

(Kun eklezia aprobo)

al la indekso


 FAMILIO DE LA SENMAKULA KAJ ORA LIBRO

En jubilea Sankta jaro 1975, la Sankta Patro Paŭlo la VI-a alvokis al preĝado, por entuziasmigi la tutan mondon pri evangelizado per la amo.

Tiam en slovakia urbo Martin grupo de malsanuloj en tiea malsanulejo enprofundigis sin en la alvokon kaj ekpreĝis rozarian preĝon. Ilia amo plektis spiritan bukedon de iliaj oferoj kaj sendis ĝin donace al Sankta Patro. Tiamaniere fonditis en Slovakio Familio de la Senmakula. Origine la Familion fondis nur malsanaj homoj. Nun iliajn vicojn plinombrigis ankaŭ sanuloj. Ja ĉiu familio enhavas diversajn membrojn - sanajn kaj malsanajn, bonajn kaj malbonajn, junajn kaj maljunajn, klerajn kaj simplajn. Same ankaŭ al Familio de Senmakula apartenas infanoj, gejunuloj, plenkreskuloj, maljunuloj, sendiference de aĝo, sekso kaj klereco. Membriĝis ankaŭ arestitoj.

Ĉiu membro restas je sia loko, sed ĉiujn gvidas Virgulino Maria, la Senmakula Patrino de Jesuo. Ano de Familio povas iĝi ĉiu, kiu skribe deklaras deziron aparteni al ĝi kaj akcepti jenajn kondiĉojn:
- ĉiutagan preĝon de la sankta rozario,
- siajn personajn malfacilaĵojn, forlasitecon kaj krucon oferdoni por komunaj intencoj,
- la malsanuloj ĉiutage spirite sin renkontas sub la Kruco je la 15-a horo, kiu estis la lasta vivhoro de nia Savinto sur la tero. La renkonto kun la Krucumita Kristo estas nomata "Renkonto de reciproka amo". Malsanuloj en tiu ĉi horo amoplene ekrigardas la Krucon - almenaŭ mense - kaj mallonge adorklinas sin. "Mi klinas min antaŭ Vi, Sinjoro Jesuo Kristo, kaj mi dankas al Vi, ĉar per Via sankta Kruco Vi elaĉetis la mondon". Poste oni renovigu la intencon simile kiel nia Savinto oferi malsanon, doloron kaj personan krucon al Dio, kiel esprimon de obeo kaj sindono.

Fine oni preĝu Patro nia-n, Saluton Maria kaj Gloron al la Patro por ĉiuj, kiuj apartenas al la familio, por malsanuloj kaj sollasitoj en la tuta mondo.

Supre menciitaj kondiĉoj ne devligas anojn sub minaco de peko. Necesas nur, se niaj korpaj kaj mensaj fortoj tion permesas, preĝi amoplene. Preĝojn propraintence oni povas aldoni al komunaj intencoj de la rozaria preĝo.

Familio de la Senmakula ĉiujare preparas spiritan bukedon por la Sankta Patro kaj episkopoj. La bukedo konsistas el oferdonitaj tagoj. Tio signifas, ke ĉiutagajn malfacilaĵojn, suferojn, dolorojn, preĝojn, faston, ktp. ni oferu intence kaj por la Sankta Patro kaj liaj helpantoj - episkopoj. Okaze de la Kristnasko oni la bukedon sendas kiel spiritan donacon de la kredantaro al S-ta Patro. Ĝia valoro estas neesprimebla.

Nuntempe la Familio de la Senmakula nombras jam pli ol 360 mil anojn en Slovakio, Ĉeĥio kaj aliaj landoj.

Junie 1991, je la festo de la Senmakula Koro de Virgulino Maria, S-ta Patro Johano Paŭlo la II-a aprobis Familion de la Senmakula kiel fortan karisman movadon honore al Maria, sub gvido de Kongregacio de Mizerikordaj Fratulinoj de s-ta Vincento.

Anoj de la Familio, kiuj decidis ĝis sia morto ĉiutage preĝi sanktan rozarion, povas esti laŭ deziro enskribitaj en Oran Fatiman Libron. La titolon "ora" ĝi vere meritas. Intence de en ĝi enskribitaj anoj estas en Fatimo ĉiutage oferataj Sanktaj Mesoj. Postmorte oni oferas la Sanktajn Mesojn por la animoj en purgatorio, kiuj tion bezonas.

Tiu, kiu deziras esti enskribita en Oran Fatiman Libron, pere de Senmakula Koro de la Virgulino Maria, oferu ĉiutage 5 dekadojn de la sankta rozario, siajn malsanon kaj malfacilaĵojn intence:
- por la Sankta Patro, episkopoj kaj sacerdotoj,
- por studentoj de teologio, geordenanoj kaj por junularo,
- por pekuloj, korpe kaj mense malsanaj homoj kaj por la animoj en purgatorio.

Aldoni oni povas ankaŭ proprajn intencojn.

La rozarion ni preĝu kontempleme. Sed ni povas preĝi ankaŭ kiel ni kutimas, sed estas necese pli profunde mediti pri la misteroj. Se ni ellasas la rozarian preĝon pro malsano, eksterordinara okupo kaj simile, ni ne pekas. Sed plenumante la kondiĉojn ni akiras gracojn de ĉiutagaj Sanktaj Mesoj en Fatimo, celebritaj por la enskribitoj en la Ora Libro.

Ni disvastigu vicojn de Familio de la Senmakula kaj de enskriboj en Oran libron, ĉar, preĝante por la tuta mondo, nia ĉiela Patrino ne forgesos nin kaj petos por ni ĉe sia Filo Jesuo Kristo. Loĝantoj de Slovakio povas aligi sin ĉe: Fratulino Bernardeta Pánčiová, SK-038 31 Vrícko 195. (Necesas mencii, ĉu temas pri malsanulo aŭ sana homo).

Marta Kepeňová

KOREGAN DANKON al ĉiuj gefratoj, kiuj kontribuis al enhavo de ĉi tiu unua nunjara n-ro de DIO BENU. Specialan dankon meritas fratino Marie Bartovská por lingva kunlaboro. KOREGAN DANKON al ĉiuj, kiuj finance subtenis aperadon de ĉi nia gazeto. KOREGAN DANKON al ĉiuj, kiuj subtenas nian aktivadon per preĝoj kaj oferoj. DANKON!

al la indekso


 EPISKOPAJ BONDEZIROJ

Okaze de Kristnasko kaj Nova jaro la Ĉeĥa IKUE-Sekcio ricevis bondezirojn de la episkopoj de diocezo Hradec Kralové, nome de Mons. D-ro Karlo Otčenášek - patrono de la sekcio kaj lia helpepiskopo Mons. Jozefo Kajnek. Ambaŭ episkopoj pasintjare vizitis nian IKUE-tendaron en Sebranice. Koregan dankon al ili por la favoro rilate al nia aktivado!

KAREL OTČENÁŠEK - episkopo de Hradec Králové
- naskita 13.4.1920
- baptita 18.4.1920
- konsekrita je sacerdoto 17.3.1945
- konsekrita je episkopo 30.4.1950
- karcerita 1950-1962
- laboristo en laktofabriko 1962-1965
- animzorganto en paroĥo Trmice 1965-1968
- animzorganto en paroĥo Plotiště 1968-1973
- denove en Trmice 1973-1990
- rezidanta episkopo en Hradec Kralové 27.1.1990.

Ni deziras al patroj episkopoj Karlo kaj Jozefo Diajn amon kaj favoron, ĉiujn donacojn de la Sankta Spirito por plenumado de la episkopa ofico prospere al ilia diocezo kaj la tuta Eklezio. La samon ni deziras al ĉiuj episkopoj kaj ilian neanstataŭeblan servadon ni subtenu per niaj fideleco kaj ĉiutagaj preĝoj.

+! Ave Maria et Joseph!
Přátelé, kéž Vám letošní Vánoce pomohou zhodnotit a prožít krásu a radost života, zvláště života z víry, teplo rodinného společenství i bezpečí velké rodiny děti Božích a Boží přízně vlasti a lidstvu! Kéž nastávající rok posílí tuto víru a zmenší naše starosti!

Pan odplať bohatě Vaše dosavadní společenství v apoštolátě modlitby, spolupráci i jinou pomoc - nadále o ně prosíme. Bude teď třeba zahájit novou evangelizaci spojenou s inkulturací na mnohem vypracovanějším základě. Spoléháme na Vaši obětavost a horlivost!

Posílení zdraví!
Hojnost milostí Novorozeného!
Radostné a pokojné svátky!
Žehná + Karel - diecézní biskup, + Josef - pomocný biskup.

Hradec Králové, vánoce 1993 (Mezinárodní rok rodiny 1994)

al la indekso


 Sankta Johano Nepomuka, MARTIRO DE KONFESSEKRETO

Vi sukcesis Sankta Johano Nepomuka pledi rajton kontraŭ potenculoj de ĉi mondo kaj vi ne perfidis konfessekreton. Elpetu por ni ĉe Dio, ke ni cedu al neniu maljustaĵo kaj ni skukcesu regi nian langon, eĉ se tio ofte estas tre malfacila, eĉ heroeca!

al la indekso


 ĜOJIGAJ SCIIGOJ EL RUMANIO

Pasintjare ekviglis katolika E-movado ankaŭ en Rumanio. Tiuj ĉi favoraj sciigoj el Rumanio kaŭzas grandan ĝojon, ĉar en nuna tempo, kiam oni observas stagnon de la E-movado inkluzive de la katolika E-movado, estas necese, ke en la landoj, kie longe ne ekzistis favoraj cirkonstancoj, ekfloru ĉi movado. Jes, ekzistas en nuna tempo multaj obstakloj, kiuj strebas sufoki ĉiujn klopodojn pri vivigo kaj aktivigo de la katolika E-movado. Ne ĉiam kulpas rapida kresko de la vivelspezoj, manko de la laborokupoj, ktp. Sed ofte domaĝas indiferentemo aŭ malfortigo de la kredo en ekzistantaj pli malfacilaj vivkondiĉoj. Ni ne permesu, ke tiuj ĉi kaj multaj aliaj obstakloj estingu entuziasmon en la katolika E-movado. Pro tio devas kaŭzi ĝojon pozitivaj informoj pri ekesto de la vigla IKUE-movado ĉie ajn en la mondo, do ankaŭ en Rumanio. La 3-an de julio 1993 estis tie fondita landa IKUE-sekcio. Kaj ni ĝojas, ke la rumana IKUE-movado havas apogon en episkopo - esperantisto mons. Győrgy Jakubinyi. Jen, lia skribaĵo:

+! Alba Iulia, la 17-an de januaro 1994

Elkore mi dankas por DIO BENU 4/1993 kun riĉaj legaĵoj pri via landa movado kaj pri la vivo en E-ujo! Mi dankas ankaŭ por la programoj komunaj por CZ, D kaj PL. Tio ĉi pruvas, ke E. vivas kaj disvastiĝas.

Surbilde estas videbla nia katedralo (jarcento XI-a), kiu orfitis kaj ni preĝas, ke DIO al ni donu novan ĉefpaŝtiston laŭ sia Koro. Jakubinyi Győrgy

La 10-an de junio 1992 okazis unua renkonto de la rumanaj katolikaj esperantistoj. Kadre de ĝi okazis Sankta Meso celebrita de sac. Deziderio Teleky. Lia jena prediko certe povas alparoli ne nur rumanajn gefratojn, sed ankaŭ nin.

Dio benu!

Ekzistas diversaj sciencoj teoriaj kaj praktikaj eĉ multspecaj. Riĉa estas la naturo, la homo kaj ties vidpunktoj, laŭ kiuj li interesatas, esploras la universon. Ĉiu scienco kun siaj branĉoj valoras kaj utilas al la kulturo kaj la homa vivo. Sed neniu homo povas ekposedi ĉiun scion, oni devas elekti nur parteton de la scienco, kiu estas necesa por propra profesio. Reston oni devas postuli de la specialistoj.

Estas tamen unu speco de scienco, rilate al kiu neniu povas esti indiferenta. Ĉiu homo, simpla aŭ klera, devas koni ĝin, ĉar de ĝi dependas lia persona kaj socia sorto, ne nur la surtera. Ni nomas ĝin "etiko" aŭ moralo. Ĉi tiu scienco estas por ĉiuj. Ĝi instruas nin, kiel ni devas konduti en ĉiuj situacioj. Ĝi dissolvas dubojn kaj timojn en nia agado, pridonacas nin per la interna paco kaj certeco de nia faro.

Kie troveblas fonto de la morala ordo? La moralo elkreskis el la homa racio. Homo, kiel pensanta, prudenta estaĵo, prijuĝas sian propran konduton kaj de la aliuloj. Li povas facile rimarki, kio konvenas al la homa naturo kaj digneco. Tion li nomas bona. Ĉio alia restas morale malbona. La konscienco diras al la homo, ke bonaj agoj estas farendaj kaj la malbonaj evitendaj.

Simile rezonas ĉiu societo: ĝi aprobas bonon kaj kondamnas malbonon. Ofte tamen okazadas, ke homoj eraras en la morala aprezado de la faktoj. Iuj homoj eĉ ne volas agnoski devigajn moralajn leĝojn. Ili kondutas laŭ kaprica plaĉo.

En tiu duba senvojo Dio mem decidis helpi al la homaro, instruante ĝin iri sur la sekura vojo pere de la Revelacio. Jam longe antaŭ Kristo la judaj profetoj proklamis la Dian leĝon, la Dekalogon. Fine Kristo mem, la Filo de Dio plenigis ĝin, perfektigis kaj transdonis al sia Eklezio por instrui ĝin al ĉiuj homoj sur la tero.

La tuta Sankta Biblio, sed precipe la Nova Testamento, estas la lernolibro de la kristana moralo, entenanta leĝojn kaj vivoekzemplojn de la agadmaniero. Tial ĉiu kristano volanta honeste vivi povas tie trovi la bezonan instruon. Krome, en la ekleziaj literaturo, predikoj kaj konfesaĵoj, oni aldone povas trovi la necesajn klarigojn.

Malgraŭ tio, ke la morala vivo, konforma al Diaj ordonoj, estas ofte malfacila, ĝi tamen estas ankaŭ tre profita. Homo morale bona, justa, sankte vivanta, ĉiam sentas amikecon de Dio kaj de la homoj. En sia konscienco li portas pacon, kuraĝon kaj ĉion por la Dia graco. Tian feliĉan homon ni nomas religia.

al la indekso


ANKAŬ EN LITOVIO

Laŭ informoj de frato Vladislavas Virŝila, ankaŭ en Litovio estas preparata fondo de la IKUE-sekcio. Multan sukceson kaj Dian benon, karaj litovaj gefratoj!

 MARIA, MARIA

Maria, Maria, plej virga lilio,
Vi brilas en alta ĉiel´.
Mildigu suferon al hom´ sur la tero
Kaj savu de ajna danĝer´.

Ni homoj, angore petegas favoron,
Maria, ne lasu nin for.
En ploroj, marondoj, bataloj de l´ mondo,
Falatajn konduku al bord´.

Maria, Maria, plej virga lilio,
La hela ĉiela Reĝin´.
Vi petu Altulon pri ni mizeruloj,
Ĉar Dio favoras nur Vin.

(Maironis. El Litova E-bulteno)

al la indekso


 Letero el malproksima Kolumbio

Medellin, la 14-an de januaro 1994

Al Ĉeĥa IKUE-Sekcio

Tre karaj katolikaj E-samideanoj! Mi multe dankas kaj gratulas vin por la riĉenhava bulteno "DIO BENU", kiun mi ricevis antaŭ kelkaj tagoj. Oni povas diveni riĉecon kaj viglecon de via katolika fido. En tiu spirita kaj E-etoso mi kaj mia edzino, ankaŭ esperantistino, ŝatus travivi kelkajn tagojn. Precipe mi ŝatus partopreni vian katolikan Esperanto-tendaron. Ĉu vi povas sendi al mi programon de via tendaro? Mi ankaŭ apostolas ĉi tie kun geesperantistoj kaj mi volus ekscii vian programon. Tre kore en Jesuo kaj Maria Jorge Velŕsquez

(Kun kristana kaj frateca amo ni volonte bonvenigos fraton Jorge kun la edzino en nia katolika E-tendaro. Kompreneble ankaŭ plurajn eksterlandajn gefratojn parolantajn Esperanton).

al la indekso


 FRATECO

"FRATECO" estas dumonata religia gazeto en Esperanto. Ĝi naskiĝis el Socia Kampanjo por Amo, proklamita en 1967 de la pola Primaso Kardinalo Stefano Wyszyński. Inspiro estis ankaŭ la interna ideo de esperantismo kaj kristanismo (interkompreniĝo kaj interfratiĝo).

Ni deziras, ke estu ĉiam pli kaj pli da homoj scipovantaj diri "ne" al la kreskanta ondo de malbono kaj manko de amo. Tiucele per modesta esperantlingva bulteno "Frateco" - ni penas iri al larĝaj rondoj esperantistaj kun la mesaĝo de evangelia amo.

Ni volas esti "eta guteto", kiu traboras la rokon de la homa egoismo ne per la forto de bato, sed per ofta falado, per senĉesa rememorigado pri la Dia Amo, kiu por ni homoj - naskiĝis sur la tero, vivis kaj mortis martiran morton surkruce."

Jen, estas citaĵo el FRATECO. Respondeca ĝia eldonanto kaj ĉefredaktoro estas franciskana pastro Stanisław Płachta. Redakcia adreso: ul. Reformacka 4, PL 31-012 Kraków, Pollando. La gazeto estas tute en Esperanto kaj la enhavo pure religia, tre interesa kaj valora por ĉiuj esperantistoj, kiuj interesatas pri plibonigo de sia spirita vivo kaj kredo. Ĝi estas verkata en gramatike kaj stile bona lingvo. Ĝi ludas nuntempe same gravan rolon en Pollando, kiel nia gazeto DIO BENU, dum kriza periodo de ESPERO KATOLIKA. Ĝi estas vere leginda en esperantistaj medioj kaj pro tio rekomendinda ankaŭ al ĉeĥaj kaj slovakaj IKUE-anoj. Ĉe menciita adreso vi ricevos informojn pri la abonkondiĉoj.

al la indekso


 MESAĜO de Prof . D-ro Jan TINBERGEN

Okaze de ĵus pasinta Kristnasko per mesaĝo, kiu meritas esti aŭdata, la 90-jaraĝa famkonata ekonomo Prof. D-ro Jan Tinbergen direktis sin al ĉiuj homoj de bona volo, por ke ili ekaktivu favore al sennombraj infanoj inter ni, kiuj verŝajne neniam festos la datrevenan naskon de Vere Granda Homo kaj Nepra Infanamiko, pro tio, ke ili vivadas en kompleta sklaveco ĉiutaga.

Antaŭ nelonge kelkaj Nobelpremiitoj kadre de konsulta kunsido igis sin larĝe kaj vaste informi pri la problemo koncerne laborigadon kaj ekspluatadon de infanoj, unu el la plej oftaj, plej prisilentitaj kaj plej misaj malrespektoj de homaj rajtoj. Parolis, varme pledis eminentaj kaj spertaj kompetentuloj el Azio, Latin-Ameriko kaj Afriko por atesti pri ĉi tiu malbonstato mondskale prezentanta sin. La evidentaj faktoj, kiujn oni aŭdis dum la kunsido, profunde ŝokis ĉiujn ĉeestintojn.

Pli ol 200.000.000 da infanoj estas devigataj sklavi. Ĝenerale ili devas labori pli longe kaj pli lacige, ol kiom oni atendas de plenaĝuloj, kaj tio en cirkonstancoj tre teruraj kaj danĝeraj el saneca kaj sekureca vidpunktoj. Al ĉi tiuj infanoj oni tiel prirabas la junaĝan feliĉon, senigante ilin de instruado kaj ĉiu ŝanco pri hominda estonteco.

Infanoj nepre estas malmultekostaj laborfortoj kaj oni sekve uzas ilin en la mastrumado, sur kampo kaj en la fabrikejoj. Ne nur en evolulandoj, sed ankaŭ eĉ en kelkaj eŭropaj landoj, spite al pli ol centjara leĝdonado celanta forstreki infanmisuzan laboron. Internaciaj traktaĵoj ĝin malpermesas kaj preskaŭ ĉiuj landoj havas leĝojn, kiuj limfiksas la minimuman laboraĝon (ĝenerale ĉirkaŭ la dekkvina). Sed proklami leĝon kaj plenumi leĝon estas aferoj ne ĉiam identaj!

La riĉa Okcidento ne arogu al si la rajton juĝisti pri la evolulandoj. En multaj kazoj kontribuado de infanoj al la familiaj enspezoj estas urĝe necesa por supervivi. En aliaj kazoj labori signifas eble-eble ankaŭ lerni fakon, per kiu ili povas krei al si pli bonpromesan perspektivon. Sed bedaŭrinde ade en pli kaj pli kazoj temas pri evidenta ekspluatado, t.e. infanmisuza laboro, kiu ŝajne malpli kostas, sed finfine tro, ĉar ĝi kostas feliĉan nunon kaj esperigan estontecon al ili!

Ankaŭ pro tio 154 landoj subskribis la UN-konvencion por la Rajtoj de Infano. Apud saneco, instruado kaj sufiĉa vivnivelo la Konvencio specife mencias, ke plenkreskuloj respektu kaj protektu infanojn; rajto, kiun piedpremas ĉiu formo de infanekspluatado. Krome ĉiu infano havu la ŝancon kiel eble plej plene kaj harmonie disvolvi la propajn personecon kaj talentojn. Sed por milionoj da infanoj en Azio, Lati-Ameriko kaj Afriko - junaj infanoj kelkfoje malpli ol kvinjaraj - la vivo havas nenion alian por oferti ol senfine kaj monotone ripetitajn horojn surstrate, en fabrikejoj aŭ en obskuraj laborejoj.

Kiom mizere la tieaj laborcirkonstancoj aspektas, tion ni apenaŭ povas imagi al ni. Bildoj de amasoj da infanoj senhavaj, subnutritaj, mistraktataj malantaŭ teksiloj aŭ en profunde subteraj minejoj, por ni apartenas al libroj de historio. Sed ĉio tio estas hodiaŭ, en ĉi tiu momento, la ankoraŭa sorto de milionoj da infanoj. Ĉie, kie malriĉaj landoj klopodas pagi siajn eksterlandajn ŝuldojn (kaj por efektivigi tion ili ja bezonas eksportmendojn!), infanmisuza laboro - por redukti la kostojn de salajrado - iĝas struktura fenomeno. Por tiuj landoj mem ĉio tio tamen estas politiko same malvasthorizonta kiel katastrofa (...).

Kaj nelaste prezentas sin ankoraŭ tiu alia - plej malnobla formo de infanekspluatado, kiu nomatas prostituado. Ni vivas en mondo, kie milionoj da infanoj, knabinoj kaj knaboj, depost la kvina aŭ sesa jaro estas devigataj vendi siajn korpetojn; ne malofte al okcidentaj turistoj!

Fronte al ĉi tiaj nemezureblaj kaj korplorigaj cirkonstancoj ni ne povas ne demandi nin: Kion ni iniciatu? Kion povas fari la mondo?

Unualoke la mondo aŭdu, kiel akaŭdis apertaj oreloj dum la konsulta kunsido, ke ĝi permesas al tiom el siaj infanoj vivadi kun perspektivo vere mizera kaj senespera. La subskribintaj Nobelpremiitoj sekve proponas doni la vivon al organizo komparebla kun ekzemple Amnestio Internacia, kiu rekte direktu sin kontraŭ kaj publike informu pri infanekspluatado.

Ĉi tiu organizo subtenu agadgrupojn kaj projektojn en tiuj landoj, kie rolas la problemo; krome ĝi ĉefe direktu premon al diversaj mondorganizoj, sed ankaŭ al unuopaj kaj grupiĝintaj landoj por senĉese esprimi sian malaprobon rilate al tiaj nehomindaĵoj en landoj industriiĝintaj kaj centroj de turismo en la Tria Mondo. Plej bone estus atingi, ke la okcidenta mondo ligu apogon ekonomian kaj financan kun la batalado kontraŭ ĉiuj esprimoj de ekspluatado malfavora al infanoj.

Kaj fine tia organizo - per disa informado al la publiko - klopodu konvinki homojn sur individua bazo paroligi siajn proprajn moralajn valorojn. Komercistoj, negocantaj produktojn, kiujn ebligis infanmisuza laboro, kaj okcidentaj turistoj, kiuj servis sin per infanprostituado, konsciu pri tio, ke ili agas alsolute malmorale kaj konsekvence meritus publike responsi sian fian agmanieron.

Ni ne atendu, ke la mondvasta problemo, pri kiu ĉi tie temas, estos solvebla de hodiaŭ al morgaŭ, sed ĝi nepre paŝon post paŝo elimineblos. Por tion atingi kaj doni esperon al ĉi tiuj infanoj kaj "ŝancon pri pli hominda estonteco, ni bezonos fortegan subtenon flanke de multaj, ankaŭ de vi!

Se vi konsentas pri la agado ĉi tie proponita, bonvolu skribi poŝtkarton al jena adreso:
Kun Nobel-Premiitoj Haltigu Infanekspluatadon, Vondelstraat 120 D, 1054 GS Amsterdamo, Nederlando.

Tiun ĉi mesaĝon sendis al ni frato Jacques Tuinder el Nederlando, iniciatinto kaj longjara organizanto de Agado E3 - agado praktike helpanta al okulmalsanuloj en kelkaj kontinentoj. Li aldone skribas:
"Parenteze - kvankam tio estas tute absurda adverbo ĉi tie! - ni ne forgesu tiujn infanojn sur nia kara tero, kiuj devas soldatserve foroferi siajn ĵus komencitajn vivojn sur batalkampoj. Kiom ofte la televida ekrano montras al ni plej kruelajn bildojn, kiuj malkaŝas tiajn fipraktikojn!

La temo de ĉi tiu cirkulera letero, per kiu mi uverturas la novan jaron, estas animŝoka kaj korŝira. Sed ni ne fermu la okulojn antaŭ tiu problemego (ne cetere por la afero de la evitebla blindeco, kiu akompanis min dum granda parto de mia vivovojo...). Se eble, traduku kaj disheroldu ĉi tiun kristnaskan mesaĝon, por ke forta protesto pere de "nia bona lingvo" sonu en la tuta mondo. Speciale ni, esperantistoj, kun niaj mondampleksaj kontaktoj povus forte kontribui al la organizo, pri kiu revas aktivega naŭdekjarulo."

Karaj gefratoj, bonvolu tuj skribi la poŝtkarton al menciita adreso en Nederlando por subteni agadon pledantan la infanan dignecon. Koregan antaŭdankon al ĉiuj, kiuj tiamaniere subtenis la aferon!

al la indekso


 ANKAŬ NIAJ ALIKONFESIAJ KRISTANAJ GEFRATOJ KUNLABORAS KUN NI

Enhavo de du lastaj pasintjaraj n-roj de DIA REGNO - organo de KELI estas interesaj precipe pro legaĵoj pri 9-a Ekumena E-Kongreso en Viviers. Ankaŭ RRISTANA ALVOKO kaj MEDLEMSBLAD - organoj de KELI-sekcioj Brita kaj Sveda estas interesaj kaj je via dispono ĉe frato Miloslav.

al la indekso


 JUNULARAJ PAĜOJ

Karaj junaj gefratoj!

La nova jaro transformis sin je nuna jaro. Kaj ni scias, ke somere atendas nin belegaj travivaĵoj. Unue - partopreno de la 10-a Ekumena E-kongreso en Gostyń, Pollando. Tiun ĉi gravan internacian aranĝon partoprenos kelkaj el vi la unuan fojon en la vivo. Nu, kaj ni esperu, ke ĝi ne estos la unua kaj la lasta, sed la unua el multaj venontaj kongresoj, kiujn vi partoprenos. Dum la kongreso, dum kiu regos internacia medio kaj certe ankaŭ frateca etoso, vi povos ekligi novajn amikecojn kaj praktike elprovi grandan utilecon de Esperanto. Via partopreno instigu vin al fervora lernado de ĉi kara lingvo.

Nu kaj la dua tre grava aranĝo por gejunuloj estos denove la IKUE-tendaro. La nunjara estos laŭvice jam la 13-a IKUE-tendaro en nia lando. Ofte vi aŭdis pri ekstendaroj en Herbortice. Spite de 14-jara deviga paŭzo ekzistas kontinuo inter iamaj tendaroj en Herbortice kaj la nunaj en Sebranice. Por veki en vi nostalgion pri la tendaro, pri la belegaj travivaĵoj plenaj de frateca amo kaj komprenemo, ni revenu al la tendaro per la jena poemo LA LASTA TENDARA FAJRO, speciale verkita por la tendaranoj jare 1971. Ĝia aŭtoro estas ĉe ni la plej konata (nune en la ĉielo benojn por ni elpetanta) esperantisto - sacerdoto Jan Filip, konata kiel aŭtoro de Grandaj E-vortaroj kaj aliaj ĉeĥ- kaj esperant-lingvaj verkoj. Pri li - fervorega esperantisto vi povos legi kelkajn biografiajn informojn en DIO BENU. Jen la belega poemo:

LA LASTA TENDARA FAJRO

En malluma noktomaro
brulas fajra heliant´.
De l´ tendara gefrataro
adiaŭa sonas kant´.

En la kor´ la idealo,
en la man´ l´ amika man´.
En okula ros-vualo
flagras la fajrer-fontan´.

Luno, steloj malaperos
dum tagiĝo de l´ aŭror´.
Tamen ĉiam plu fajreros
arda stel´ en mia kor´.

Brilu kiel diamanto,
fajro de l´ gefrata sent´,
kiun ni per Esperanto
portas al homara gent´.

En la peno altencela
eĥas voĉ´ de Betlehem´.
Nni fariĝu ĥor´ anĝela
por la paco per kompren´.

Tra malluman mondospacon
brulu fajre nia am´.
Ni heroldu Dian pacon
en konkorda akompan´.

Ĉu plaĉas al vi la poemo? Ĉu vi eksopiris travivi agrablajn momentojn ne nur ĉefajrajn en la nunjara tendaro? Mi kredas, ke jes. Interne de ĉi tiu gazeto vi trovos aliĝilon kaj informojn pri la nunjara (la 13-a) IKUE-tendaro en Sebranice. Ne forgesu ĝustadate forsendi plenigitan aliĝilon, por ke vi garantiu por vi la partoprenon. Korege estas invitataj eksterlandaj gefratoj de ĉiuj aĝkategorioj, parolantaj Esperanton. Ne hezitu do kaj venu al Sebranice. Se vi ankoraŭ tie ne estis, certe post partopreno vi eksopiros denove tien reveni (kiel multaj el ni).

Dio benu! Va frato Miloslav

Karaj Gefratoj en Slovakio!

Mi turnas min al ĉiuj karaj gefratoj en Slovakio, kiuj partoprenis en pasintaj jaroj Katolikan E-tendaron en Sebranice. Vi certe ankoraŭ rememoras belegajn tagojn travivitajn inter la homoj ligitaj per frateca amo. Rememoroj pri Sanktaj Mesoj en la sino de la ĉarma naturo, kursoj de Esperanto, komuna kantado ĉe tendarfajro ĉiam restos konservitaj en niaj koroj. Sed en la konekso de la rememoroj pri la tendaro ĉiam enpenetras mian kapon la demando: "Kial estis la partopreno el nia lando tiel modesta?" Lastsomere eĉ pli modesta ol la partopreno el Pollando. Ĉu niaj samlandanoj ne sopiras al afektivigo de la kristanaj idealoj de la amo inter ĉiuj nacioj? Jes, certe ili sopiras. Precipe gejunuloj flamas de la sopiro ŝanĝi la mondon. Poste kial...? Ni ĉiuj estas respondecaj pri la situacio.

Rapide alproksimiĝas la somero kaj kun ĝi la sekvonta tendaro. Se ni denove volas travivi nian liberan tempon agrable kaj utile, ni jam devas komenci serioze pensi pri la partopreno.

Mi turnas min ankaŭ al ĉiuj legantoj de la gazeto DIO BENU. Karaj gefratoj, informu pri la tendaro en viaj lernejoj, laborejoj kaj kluboj. Ekbruligu lumon en via ĉirkaŭaĵo. Eble la partopreno en la tendaro estos la unua paŝo al la aktiva agado en la Slovaka IKUE-Sekcio.

Pri niaj spertoj el propagado de Esperanto kaj ideoj de la internacia komprenemo ni povas interŝanĝi leterojn. Mi atandas viajn reagojn.

Via fratino Anna Němcová, Zvolenská 5, SK-010 08 Žilina.

KELKAJ INFORMOJ

Junie okazos renkonto de IKUE-anoj en Praha. Precizan daton kaj pluajn informojn vi trovos en la 2-a n-ro de DIO BENU, kiu aperos maje. Oni antaŭvidas mescelebron kun ĉeestos de patrono de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio - primaso kaj ĉefepiskopo de Prago Mons. D-ro Miloslav Vlk. Bv. plani vian partoprenon en ĉi tiu certe belega renkonto. Eksterlandaj interesatoj pri ĉi tiu aranĝo bv. vin turni por informoj al: F-ino Jitka Skalická, Koněvova 227, CZ-130 00 PRAHA 3 (eventuale al frato Miloslav Šváček).

Kiu deziras partopreni Katolikentag (29.6.-3.7. kun E-Renkonto) en Dresdeno, bv. tuj peti aliĝilon por senpaga partopreno ĉe frato Miloslav Šváček.

Kontribuaĵojn por 2-a n-ro de D.B. sendu plej malfrue ĝis la 10-a de aprilo al frato Šváček. Koregan antaŭdankon!

al la indekso


 KELKAJ PENSOJ PRI UNIVERSALA EKLEZIO KAJ UNIVERSALA LINGVO KAJ KELKAJ MODESTAJ PROPONOJ

Dennis Q. McInerny

Ni ĉiuj bone scias, ke la lingvo Latina restas la lingvo "oficiala" de la Eklezio. Sed, kiel la okazoj de freŝdataj jaroj klare montras al ni, estas diferenco inter lingvo oficiala kaj lingvo, kiu estas vere viva kaj sana. Oni povas lamenti pri la fakto, ke la klaraj deziroj de la Patroj de la Dua Koncilio Vatikana pri la lingvo Latina estis simple kaj universale ignoritaj. Resulte de tiu fakto, ni havas nun situacion bedaŭrindan, en kiu la lingvo Latina ne funkcias kiel vera lingvo universala en la Eklezio. Kio estas la futuro de la lingvo Latina rilate al Eklezio? Ni simple ne scias. Oni povas esperi - kaj mi sincere tiel esperas -, ke revenos la tago, kiam la lingvo Latina estos denove lingvo familia de la Eklezio. Kvankam, parolante nekaŝeme, estas malfacile esti optimisto pri tiu ebleco.

Ĉu ekzistas io, kion ni puvus fari por plibonigi la staton de Latino en la Eklezio? Eble oni pensus, ke ni devas labori energie por restarigi Latinon (kiel eble plej baldaŭ) kiel de fakto la lingvon oficialan de la Eklezio. Tia provo havus kelkajn meritojn, sed mi opinias, ke estus pli bone preni vojon malplidirektan. Estas "fakto de vivo" de la nuntempa Eklezio, ke ne ekzistas granda amo por la lingvo Latina; vere, estas ofte forta kontraŭstaro al ĉi lingvo. Pro ĉi tiu situacio mi volus sugesti, ke ni donu nian atenton ĉefe pri Esperanto, kaj ni uzu Esperanton kiel rimedon, per kiu ni provu restarigi Latinon sur ĝian ĝustan lokon en la Eklezio. Pli klare, jen mia plano: Ni devas ege strebi enkonduki Esperanton en la koron de la Eklezio kun espero, ke Esperanto iĝos en la Eklezio tio, kio iam estis Latino. Se ĉi tio vere okazus, tiam katolikoj en la tuta mondo povus vidi en Esperanto valoron kaj gravecon de universala lingvo por la Eklezio kaj tiam ili ekkomprenus, ke foresto de Latino en la Eklezio signifas grandan perdon por ĝi. Do, tiam ni vidus la restarigon de Latino per starigo de Esperanto. Ĉu tio ĉi signifas, ke post restarigo de Latino Esperanto iĝos senutila rilate al Eklezio? Kiel oni diras latine, Nequaquam! Neniam! En la Eklezio estas sufiĉa spaco por ambaŭ lingvoj.

Por efektivigi la planon alporti Esperanton en la centron de la vivo de Eklezio, mi donas la sekvajn proponojn.

Propono unua. Antaŭnelonge la Sankta Patro ceremonie anoncis publikigon de gravega libro por la Eklezio - la Catechisme de l´ Čglise Catholique. Oni povas ĝuste nomi ĉi tiun libron kiel oficialan kateĥismon de la Dua Koncilio Vatikana. Publikigita originale en la lingvo franca, la verko estas nun tradukata en plurajn lingvojn, inkluzive la Latinan. Ĉu estos Esperanto inter ĉi lingvoj? Mi ne scias certe, sed mi dubas pri tio. Do mi proponas ataŭĉio, ke la Kateĥismo estu tradukita en Esperanton.

Propono dua. Sendube unu el la plej gravaj preĝoj de la Eklezio estas la Liturgio de la Horoj, aŭ Officium Divinum. Mi proponas due, ke ni komencu tuj traduki la Liturgion de la Horoj en Esperanton. Tio ebligos al multaj pastroj kaj religiuloj ĉiutage preĝi la kompletan Officium esperantlingve.

Propono tria. Mi proponas, ke estu fondita nova teologia ĵurnalo. Laŭ mia opinio, ĝiaj ĉefaj ĥarakterizajoj estu: (1) la artikoloj estu skribitaj sole en Esperanto; (2) la enhavo respektu la plej altajn normojn de boneco; (3) ĉiuj ĝiaj artikoloj respegulu absolutan lojalecon al la Sankta Seĝo.

Eble nune la legantoj pensas: Ĉi tiuj estas modestaj proponoj. Mi devas honeste konfesi, ke tio, kion mi supre proponis, estas io, kio postulas dediĉon de multe da tempo kaj laboron de multaj emuloj. Sed ĝi ne estas tasko neebla. Tamen en spirito vere pli modesta, mi fine faras proponon kvaran. Mi proponas, ke laŭeble plej baldaŭ oni traduku en Esperanton la lastan horon de la Liturgio de la Horoj, t.e. "la Preĝon Vesperan" (Vespron). Ŝajnas al mi, ke ĉi tiu tasko povas esti farita sen granda malfacilaĵo. Post pretigo de la traduko, la sekvanta paŝo estus la preso de la verko en formo bela kaj malmultekosta, por ĝin larĝe disdoni. Tio ĉi celas plenumon de la deziro, ke katolikoj en la mondo, kiuj ŝatas la lingvon kaj kiuj vidas en ĝi solvon de vere universala lingvo por la Eklezio, preĝu multnombre kaj regule per Esperanto.

Tiu ĉi traktaĵo de Dennis Q. McInerny aperis en bulteno de Amerika Katolika Esperanto-Societo BRILA FUTURO. En ĝi troveblas ideo, pri kiu revas certe ĉiu katolika esperantisto: oficiala agnosko de Esperanto kiel konvena interkomprenilo en la ekleziaj sferoj. Realigo de ĉi tiu sopiro aŭ revo ŝajnas al ni esti tre malproksima. Sed ni ne tro plendu kaj ne perdu esperon. Ni fervore aktivadu kaj preĝu fidplene al Sankta Spirito por pliproksimigi la tempon, en kiu Esperanto iĝos ege utila interkomprenilo en la Eklezio. La patrono de la katolikaj esperantistoj sankta Pio la X-a, diris jam la 27.6.1906, ke "ESPERANTO HAVAS ANTAŬ SI GRANDAN ESTONTECON". Ni esperu, ke jes. Ĉu realiĝos eble profetaj vortoj de kardinalo van Roosum, diritaj antaŭ multaj jaroj, ke "Esperanto faros en la Eklezio grandajn servojn"? Ni esperu kaj preĝu, ke estu tiel!

En la menciita bulteno de AKES "Brila Futuro" mi trovis interesan legaĵon. Maltrankviligis min enhavo de la letero de Bernard Wheel adresita al pastro Mubarak Anwar Amar, kiu donis la impreson, ke la katolikoj en Usono perdas fidelecon al Sankta Seĝo kaj trezoroj de la katolika Eklezio. Sed la sekva traktaĵo de D. Q. McInerny trankviligis min, ĉar mi nun komprenas, ke en tiu malproksima lando aŭ kontinento ekzistas katolikoj konservantaj fidelecon kaj lojalecon al Sankta Seĝo kaj ĝia Instruista Ofico. Mi esperas, ke tiucele aktivados la Amerika Katolika Esperanto-Societo. Spite de nia granda geografia malproksimeco, spirite ni estas tre proksimaj kaj mi esperas, ke la kunlaboro inter Ia Ĉeĥa IKUE-Sekcio kaj la AKES pliprofundiĝos. Mi deziras al ĉiuj AKES-anoj multegajn Diajn benojn kaj gracojn.

Aldone mi volas informi niajn IKUE-anojn, ke en la 1-a n-ro de Brila Futuro estis citita el Dio Benu fragmento el artikolo "Eĉ nia lernebla lingvo estas lernenda!" de fratino Marta Lorková. En la tria n-ro estis kopiita bildo el titolpaĝo de DIO BENU 3/93 (Madono kun Jesu-Infano) kaj preĝo "Sub vian protekton". Tio dokumentas favoran amikan rilaton de AKES rilate al niaj IKUE-sekcioj kaj nia bulteno D.B.

KARAJ GEFRATOJ, NE FORGESU ĜUSTATEMPE FORSENDI ALIĜILON POR LA l0-A EKUMENA KONGRESO EN GOSTYŃ, POR GARANTII VIAN PARTOPRENON, ĈAR LA KAPACITO DE LA KONGRESEJO ESTAS LIMIGITA.

DUM LA UNUA DUONO DE ĈI-JARO NI PLANAS ELDONI "KOMPENDION DE LA SEKCIANO", ĈAR PRAKTIKA ELUZO DE LA PROVIZORA TIU ĈI ELDONAĴO MONTRIS TIAN NECESON.

EKSTERLANDAJ GEFRATOJ (PAROLANTAJ ESPERANTON), KIUJ VOLAS PARTOPRENI LA IKUE-TENDARON, BONVOLU SKRIBI AL FRATO MILOSLAV ŠVÁČEK. ANKAŬ TIUJ, KIUJ DEZIRAS RICEVADI GAZETON "DIO BENU".

al la indekso


 JOHANO SARKANDER

LIA KRISTANA SPIRITECO KAJ RELIGIA - SOCIA AGADO

Johano Sarkander (1576-1620) estas persono, pri kiu ekde komenco de la XVII-a jarcento ĝis hodiaŭ tre interesatas kredantoj kaj eĉ nekredantoj, same ankaŭ esplorantoj de historio kaj filozofoj. Tial pola episkopo Mons. Herbert Bednorz el Katowice kaj ĉeĥa episkopo Mons. Josef Vrana el Olomouc en sesdekaj jaroj de tiu ĉi jarcento komencis kanonizan proceson pri beata Johano Sarkander.

La kulto de Johano el Skoĉovo komencis tuj post lia martira morto en Olomouc, kaj li estis eklezie beatproklamita en la jaro 1859 ("Praeclarum sante") fare de Sankta Patro Pio IX-a. Post tiu ĉi proklamo la kulto de beatulo Johano en Pollando, Moravio kaj Bohemio kaj ankaŭ en Aŭstrio kreskis kaj pli profundiĝis kaj lastatempe ĝi renoviĝis. Ne nur en la eklezio oni lin laŭdas pro lia martira morto, sed li estis starigita kiel repaciganto de ĉiuj kristanoj celantaj al ekumeno! La persono de Beatulo estis kaj estas viva ne nur inter precipe ĉeĥaj kaj polaj katolikoj, sed ankaŭ inter alikonfesianoj.

La jaroj inter 1576-1620 plenigas la tempospacon ekde la nasko ĝis martira morto de Johano Sarkander. En tiuj jaroj la socia kaj konfesia vivoj de la popolo estis firme interligitaj (unu dependis de la alia). Estis tio tempoj ĉefe de reformacio kaj kontraŭreformacio; tiutempe aktivas ankaŭ "ĉeĥaj fratoj" kaj husanoj. La katolika eklezio respondas al tiu fakto per misiado (de paroĥa klerikaro kaj ordena - jezuitoj). Tiam la politikaj eventoj kaŭzis grandan influon je vivo de la homoj en Eŭropo. Tiu ĉi influo ludis rolon ĉe ĉiuj konfesioj. Tiurilate validas la slogano: "Kies reganto, tia konfesio!"

La martira morto de Johano Sarkander okazis en komenco de tridekjara milito. En dua duono de la XIX-a jarcento la eŭropanoj travivas konsekvencojn de "Printempo de Popolo" (1848). La popolo postulas siajn rajtojn: justecon kaj egalecon. Do oni suraltarigis beatan Johanon Sarkander (1859) kiel petanton por la popolo ĉe Dio. Johano Sarkander per siaj ĥarakteraj virtoj estas al homoj tre proksima. La Beatulo amas ĉiujn, eĉ alikredantojn – kion ili reciprokas. Por la homoj li estas kiel patro: bona, justa, helpema, zorgema, sentema, indulgema. Li konscience plenumas la pastrajn devojn. La homoj ĉiam bezonas bonecon. Li vivas kaj agas laŭ vortoj de la Evangelio kaj estas fidela ĝis martira morto.

La KRISTANA SPIRITECO konsistas el valoroj kaj virtoj kiel: Dio - la plej Alta Bono, amo al Dio, amo al aliuloj, fidemo, senlima oferemo, obeemo, estimo, bonvolemo, devoteco al Sakramentoj. La kristana spiriteco estas unu el ĉefaj elementoj de la KRISTANA TEOLOGIO.

Johano Sarkander pruvis al homoj sencon de la vortoj de sankta Aŭgusteno: "Se oni Dion starigas sur la unuan lokon, tiam ĉio estas en la ĝusta loko" kaj "maltrankvilas nia koro, ĝis kiam ĝi ne ekripozos en Vi, Dio".

Ĉar politikaj eventoj en fino de la XX-a jarcento denove ŝanĝis la "vizaĝon de Eŭropo", tial do sankta Johano estu ĉe Dio patrono de unueco kaj repacigo!

Surbaze de doktora disertaĵo verkita de sac. D-ro Josef Budniak, Katowice 1993, prilaboris

Gertruda Pisarek.

Konklude al artikolo de fratino Gertruda Pisarek el Skoĉovo (vidu la artikolon pri beata Johano Sarkander) ni aldonu, ke la kanoniza proceso estis finita. La solena sanktproklamo planita je printempo de ĉi jaro estis unu jaron prokrastita. Ni esperu, ke ĝi okazos dum ĉeesto de nia amata Sankta Patro Papo Johano Paŭlo la II-a ne en Romo, sed en Olomouc, kie li martire mortis kaj kie ripozas lia korpo.

al la indekso


 NI PERFEKTIGU NIAN LINGVAN NIVELON

NĚKTERÉ ODLIŠNOSTI ČESKÉ A ESPERANTSKÉ GRAMATIKY

(daŭrigo al D.B 4/93)

10. SLOVESNÝ VID (Aspekto).

Slovesný vid je gramaticky jev zvláště rozvinutý v češtině a slovanských jazycích vůbec. V neslovanských jazycích se vyskytuje v omezené formě, nebo vůbec ne.

Čeština ho definuje takto:
Je to schopnost slovesa vyjádřit pomocí předpon a přípon dokonavost nebo nedokonavost slovesa. Nebo:

Je to schopnost slovesa vyjádřit, zda děj počíná, trvá, končí nebo se opakuje. Děje se tak změnou slovesného kmene, nebo pomocí předpon a přípon.

Esperanto vid slovesný definuje takto:
Slovesné vidy jsou různé formy, jimiž se vyjadřuje způsob, jak nahlížet na činnost, zda jako začínající, nebo netrvalou, nebo trvající, nebo opakující se, nebo ukončenou.

V češtině je slovesný vid členěn takto:

U sloves nedokonavých:
1. činnost trvací (běžím, budu psát)
2. činnost opětovací (běhám, nosím)
3. opakovací (běhávám, nosívám) - v určitých časových intervalech
4. opakovací zdvojený (běhávávám).

U sloves dokonavých:
1. děj okamžitý (hodím, skočím, bodnu)
2. děj končící (napíši, vysázím)
3. děj počínající (rozběhnu)
4. omezovací (poležel si, porozprávíme si).

V esperantu dochází k jakési optimalizaci. Slovesný vid zde v určitém rozsahu je, ale ne tak bohatě rozvinutý jako v češtině. Jazyky, které jsou chudé na slovesné vidy, mají zase rozvinutější časy. Také esperanto má kromě jednoduchých také složené časy, které jsou schopny slovesný vid v omezené míře vyjádřit.

Z hlediska esperantské gramatiky je vid slovesný zastoupen těmito tvary:

Předpona EK vyznačuje děj počínající (aspekto komenca). Eksoni, ekbruligi, ekdormi, ekscii. Použití této předpony současně pro vid okamžitý (momenta), jak se někdy uvádí, je vlastně zase děj počínající.

Předpona RE, děj opakující (ripeta), ale opakující se pouze jednou. Relegi, refari, rediri. Častější opakování lze také vyjádřit zdvojením RE: re kaj rediri, re kaj reveni. Avšak v některých slovech na př. reveni hejmen, redoni libron má RE význam opaččinnosti.

Přípona AD - trvající (daŭra). Tato přípona vyjadřující děj souvisle trvající, nebo řadu dějů trvale se opakujících se nejvíce podobá českému způsobu vyjadřování vidu. Proto se čeští esperantisté snaží přeložit do esperanta každý tvar nedokonavého slovesa, což vede k velmi častému používání přípony AD. Na to upozorňují neslovanští esperantisté, jimž připadá časté používání přípony AD v mnohých případech za zbytečné.

Předložka EL ve funkci předpony pro děj končící (fina). Elporti, ellabori, eluzi, eltrinki a pod. Týká se pouze některých případů a vyplývá-li to z kontextu. Jinak končící děj vyjadřujeme tak zv. jakoby předponami:

SAT- : satmanĝi, sattrinki, satbaniĝi
TUT- : tutaĉeti, tutlegi, tutlerni
TRA- : tralegi, tramanĝi, tralabori
FIN- : finkanti, finkonstrui, finverki.

Tam, kde esperanto nemá takové gramatické prostředky jako čeština pro vyjádření slovesného vidu, pomáhá si popisnou formou, t.j. popíše děj pomocí různých příslovcí nebo větných vazeb jako: ofte, ĉiam, plurfoje, multe, permanente, konstante, senĉese, daŭre, ripete, iom post iom, de tempo al tempo, de tago al tago, paŝo post paŝo a pod.

(Daŭrigota en venonta n-ro de D.B.)

Inĝ. Karel Janouš

al la indekso


 CERBUMADO PRI GRAMATIKAĴOJ

Ankaŭ mi iam havis periodon de lingva inventemo. Dum ĝi mi elpensadis, trovadis diversajn lingvajn kaj gramatikajn plibonigaĵojn, interesaĵojn kaj pitoreskaĵojn. Sed iam post iam mi rezignis pri tio kaj nun mi rigardas ĉiujn tiajn lingvaĵojn el vidpunkto praktika, t.e. el vidpunkto de uzado kaj ne de uzebleco, ĉar uzeblaj estas ĉiuj formoj.

En uzado de Esperanto ekzistas du sferoj, kiuj estas iomete diferencaj: skriba-lega uzado kaj parola-aŭda uzado. Dum la uzado skriba oni povas halti, pripensi iom, reveni en uzo aŭ en perceptado de la lingvo. Oni havas tempon ekzemple deĉifri diversajn nekutimaĵojn (eĉ korektajn) en la teksto. Sed en la parolata aŭ aŭdata lingvo tio estas neebla, por ke la interparolo ne fariĝu malkontinua, malkomprenata aŭ ne interrompata per ofta eksplikado, demandado. Se mi uzas en interparolo vorton aŭ formon, kiun mia kunulo ne bone komprenas, mi devas aŭ riski či nekomprenon aŭ ekspliki ĝin. Pro tio mi preferas jam anticipe formojn kaj vortojn ĝenerale komprenatajn aŭ supozate kompreneblajn, eĉ se ili estas pli longaj kaj malpli elegantaj.

Mi opinias, ke tie ĉi estas kaŭzo de fakta "konzervativemo de lingvoj", t.e. peno pri tuja kaj facila komprenebleco. Do mi eventuale estus ema akcepti la interesajn, sed nekutimajn formojn kaj vortojn en la skriba teksto, sed ankaŭ en ne tro abunda nombro en unu artikolo aŭ libro. Se ili estas multaj kaj mi devas ofte haltadi kaj deĉifradi ilin, la legado fariĝas teda kaj malfacila kaj ne ĝua. En parola lingvo mi preferus ne uzi ilin.

Kaj nun pri kelkaj gramatikaĵoj:

1. La formoj kuntiritaj (mi irintus...) estas miaopinie tute korektaj, sed malfacile oni perceptas ilian sencon. Do en la skriba teksto ili estus tolereblaj, sed ne tro abunde.

2. Mi opinias, ke estas certa nuanca diferenco inter "anstataŭ" kaj "vic al". "Vice al" havas sencon nur "havi duan lokon aŭ rangon en iu funkcio". Krome mi ne agnoskas la apostrofon tie (same ne en "dank al". La apostrofo signifas fortiron de la substantiva finaĵo -o. Kaj tie ĉi estas fortirita la finaĵo -e. Do ili fakte estas adverboj kun prepozicioj, do: danke al, vice al, fine de, fare de... Se oni uzas ilin sen la adverba finaĵo, ili fakte fariĝas prepozicioj kaj ili do jam pluan prepozicion ne bezonas: dank vi, vic funkciulo, far li, fin kunveno, ktp. Ŝajnas al mi, ke tia estas la tendenco. El tiu ĉi vidpunkto ne estas konvena "vic' al". Sen antaŭa aŭ pliposta ekspliko ĝi estus verŝajne nekomprenebla. Same ank' anstataŭ anke. Tio ĉi estas miaopinie malkorekta, ĉar temas pri adverbo, kiu devas havi la finaĵon -e aŭ -aŭ, kaj ne temas pri la prepozicio (prepozicioj estas en Esperanto fakte sen ia ajn finaĵo).

3. "Prii" ŝajnas al mi sufiĉe korekta kaj interesa. Ĝia senpera kaj seneksplika kompreneblo dependas de teksto-kontinuo.

4. La formo "havunte" same kiel analogiaj formoj estas miaopinie tute korektaj kaj uzeblaj, sed ŝajnas al mi ne tro bezonaj. En parola lingvo mi prefere uzus pli larĝan formon: "se mi havus..".

5. Miaopinie estas ankaŭ tute korektaj (kvankam nekutimaj) la formoj morge, apene, anke k.s.. Pri ilia oportuneco mi jam ne estas tiel certa. Se ili estus oportunaj, ili pli vaste estus jam uzataj. Eble la finajo -aŭ de kelkaj adverboj estas ia variigo de la lingvo laŭ sona flanko.

6. La pronomo "iŝi"? Mi konstatas, ke ĝi ekzistas kaj estas uzebla, sed mi neniam ĝis nun bezonis ĝin. Do miskompreno pro manko de "iŝi" estas pure teoria afero.

7. Kial la kunmetaĵoj "dikfingro, novedzo k.s." estas kontraŭfundamentaj? En Fundamento estas neniuj precizaj reguloj por kunmeti la vortojn. Se tiuj ĉi kunmetaĵoj estas vaste uzataj, atestas, ke ili estas facile kompreneblaj kaj bezonaj. Kial ilin kondamni? Se iu fílologo opinias ilin nekonvenajn, li ne uzu ilin, sed ne indiku ilin per epiteto "kontraŭfundamentaj".

8. Uzi la sufikson "-aĵo" ankaŭ por abstraktaj aferoj estas jam tiom enradikiĝinta en la lingvo, ke estus troa rigoremo batali kontraŭ tio. Cetere estas danĝere, tro mallarĝe difini la sencon de unuopaj afiksoj, ĉar la facila uzo de la lingvo per tio komplikiĝas kaj la lingvo malfaciliĝas precipe en la parola uzado (kiel pruvis tion praktiko pri Ido). Cetere la preciza senco de formoj kun afiksoj dependas nur de la uzado en praktiko. Ekzemple "glaciaĵo". Kial ĝuste "zmrzlina"? Ĝi povus ankaŭ signifi: náledí, zmrazek, rampouch, jakákoliv věc z ledu. La sencon "zmrzlina" sankciigis la praktika longedaŭra komuna uzo. La praktiko do sencigas ilin.

9. Ĉu "spontanea, spontana, sponta"? La praktiko decidos, kiu formo venkos. Mi uzus momente "spontana".

10. La vorto "Kiomas?" por demando pri hor-indiko estas tute bona kaj ebla. Sed nur teorie. Se oni ĝin dirus en interparolo, mi hezitus, ĉu oni demandas pri la horo, pri la dato aŭ pri la vico de iu konkuranto. Tamen la plej probabla estus la hordemando. Ĉio dependas de la situacio. En tiu senco la respondo "Sepas." estas poste tute klara.

11. La problemo pri "ne devas" ŝajnas al mi sufiĉe grava, ĉar vere en kelkaj okazoj ĝia dusenceco (nesmí, nemusí) povus esti miskompreniga. Mi opinias, ke la tendenco progresas al pli analogia senco "nemusí". Tamen oni devas esti singarda por eviti miskomprenon. S-ano Hršel faris iam statistikon pri la sencoj de "ne devas" en la verko de Zamenhof. Zamenhof uzadis ĝin en 3 sencoj: nesmí, nemá (něco dělat), nemusí. Plej multe Zamenhof uzis ĝin en senco "nesmí" proks. 50 %, nemusí 20 %, nemá 16 %, la ceteraj sencoj variis. Do eĉ Zamenhof ne strikte uzis tiun ĉi formon. Se mi "flaras" miskomprenon, mi prefere evitas tiun ĉi formon kaj anstataŭigas ĝin per "ne bezonas, ne rajtas, k.s." Elpensadi pluajn neologismojn por malmiskomprenigi tiun ĉi formon estas "naski senvivajn idojn". Sufiĉas ĝisnuna vortprovizo. Eĉ la neologismo "darfi" ne plene enviciĝis.

12. Ŝajnas al mi ankaŭ tro rigore rigardi nekorekta la formon "estas konata, ke..." anstataŭ "estas konate, ke...". La formon kun -a, mi opinius nur la stila malkorektaĵo kaj ne eraro.

En lingva evoluo pli ol filologio gravas tradicio kaj analogio kaj precipe la praktiko. Filologio estas scienco "pliposta", kiu klasifikas kaj analizas tion, kion la homoj-uzantoj kreis. La Akademio ne havas rimedojn perforte ion aliigi, ĝi povas nur rekomendadi. Kaj akademianoj estas ankaŭ homoj kun malsamaj opinioj kaj por balote decidi ion ili estas tro malmultaj reprezentantoj de Esperantio. Kelkaj filologoj penantaj pri la tro rigora logiko kaj teoria precizeco ofte tro komplikas la lingvon detruante ĝian gravan avantaĝon, nome ĝian facilecon.

Josef Cink

al la indekso


 Kelkaj organizaj vortoj de Ĉeĥa IKUE-Sekcio

Drazí bratři a sestry!

Děkuji Vám všem, kteří jste odeslali obnovené přihlášky do IKUE (sekce) a na odběr časopisů DIO BENU a ESPERO KATOLIKA. Bylo skutečně zapotřebí po více než tříletém období uskutečnit obnovu přihlášek. U některých členů se změnily existenční podmínky a někteří v měnících se politických a ekonomických podmínkách ztratili zájem o naše katol. esperant. hnutí. Počítali jsme s úbytkem členů, který je úměrný zmenšenému zájmu o duchovní hodnoty v naší společnosti. Obnovení přihlášek jsme požadovali i u těch, o kterých jsme věděli, že chtějí nadále být členy sekce a také u těch, kteří se přihlásili za členy v minulém roce. Bylo to nutné k založení nové kartotéky a k získání údajů na druhé stránce přihlášky. Ještě jednou děkuji za pochopení a spolupráci. V příštím čísle D.B. naleznete nové adresáře členů české i slovenské IKUE-sekce.

Současně s přihláškami jsem obdržel několik dotazů, na které pro Vaši informovanost zde odpovídám:

1. Výše příspěvků. Podmínky pro členství v IKUE a odběr časopisu ESPERO KATOLIKA jsou uvedeny v příloze D.B.č.3/93. Zůstávají dosud nezměněny, t.j. podle možnosti zajistit odsloužení 3 mší sv. na úmysl dárce (IKUE v Římě), nebo (pokud to není možné) lze zaslat namísto toho fin. částku na moji adresu (cca 150 Kč, může však to být i více či méně podle individ. možností každého jednotlivce. Kdo opravdu nemůže přispět, nemusí nic posílat). O zajištěných mších sv. je nutno mne informovat. Tyto podmínky lze splnit kdykoliv během celého roku.

Naše IKUE-sekce ČESu nemá stanovený členský příspěvek, neboť jsme svazová sekce bez právní subjektivity. Svaz nemá možnost subvencovat činnost sekce finanč. prostředky. Tato činnost je zajišťována dobrovolnými příspěvky či dary členů. Vzhledem k tomu, že veškeré úkony (sazba a grafická úprava) jsou prováděny svépomocně (t.j. zdarma), jsou nejnutnější výdaje na tisk a distribuci DIO BENU při tak malém nákladu výtisků pouze asi 50 Kč na člena za rok. Ne každý člen může přispět a D.B. je nutno zasílat také na jiná místa v tuzemsku i zahraničí. Kromě toho je potřeba zajišťovat i ostatní činnost (vydání příručky, ročenky a pod.). To lze uskutečnit díky těm, kteří přispějí dobrovolným darem navíc. Vzal jsem na sebe úkol zajistit finanč. prostředky v případě, že dobrovol. příspěvky nepostačí na realizaci všech záměrů. K tomu je zapotřebí velká důvěra v Pána a pak lze se spolehnout na rčení: "Když je nouze nejvyšší, pomoc Boží nejbližší".

Jako organizace bez právní subjektivity nemáme účet u peněžního ústavu. Proto příspěvky (o kterých je vedená přesná evidence) zasílejte nadále na moji adresu.

2. ESPERO KATOLIKA. Loňské společ. 1-10 číslo zatím neobdrželi všichni, neboť jsem obdržel o 50 výtisků méně. Chybějících 50 ks jsem reklamoval v Římě, dosud však nedošly. Na další slíbené dvojčíslo 11-12 zatím čekáme. Předpokládám, že tato krizová situace bude definitivně rozřešena na kongrese v Gostyňu. Zatím zachovejme trpělivost a pochopení, že vše lidské je nedokonalé a může se dostavit i krizové období.

3.Nezapomeňte v případě změny adresy nahlásit co nejdříve tuto změnu. Také nezapomeňte podle možností přispět do obsahu našeho časopisu, abychom se vzájemně ve víře posílili a utvrdili. Každý příspěvek najde své místo na stránkách DIO BENU. Ohlasy ze zahraničí na náš časopis jsou velmi příznivé.

4. Děkuji za vánoční a novoroční přání a modlitby. Nemohu všem jednotlivě poděkovat. Pamatuji však na Vás všechny každý den při modlitbě růžence a při setkání s eucharistickým Pánem. Dio benu!

Váš bratr Miloslav

al la indekso


 Interesa sciigo en malnova E-gazeto "LIGILO"

Pri granda sukceso de ĉsl. katolikaj esperantistoj raportis 5.III.1937 "Lidové Listy". En julio 1936 ili alportis interesan sciigon de samideanino el Mnichovo Hradiště, kiu iniciatis sian korespondanton en Rotterdam serĉi tombon de Fr. Škroup, komponisto de la ĉeĥa nacia himno "Kde domov můj?", kiu mortis en Rotterdam en la j. 1862. La fervora Rotterdamano interesigis pri la afero la rotterdaman urbestron kun aliaj kompetentuloj kaj danke al iliaj klopodoj efektive la loko de la tombo de Fr. Škroup estis retrovita. Dume ankaŭ la ĉeĥoslovaka ministerio por eksterlando estis per la artikolo de "Lidové Listy" atentigita kaj per diplomata vojo ĝi zorgis, ke la tombo de la meritplena komponisto estu inde aranĝita. Je lia 75-a mortotago oficiala ĉsl. deputacio kune kun rotterdamaj eminentuloj metis florkronojn sur lian tombon. - Jen la rezulto de esperantista korespondado sur kampo kultura, kiu servu kiel taŭga ekzemlo por tiuj, kiuj pridubas la utilecon de esperanto!

Pri ĉi tiu interesa artikolo aperita en "Ligilo", Prostějov, n-ro 6/1937, p. 50, atentigis nin eminenta esperantisto Jaroslav Mařík el Praha. Al s-ano Mařík ni korege dankas.

BENITAN PASKON!

al la indekso