Dio Benu numero 128 4/2022

al la arkivo de jarkolektoj 1991 2024

· REĜINO KAJ PATRINO DE LA LASTAJ TEMPOJ
· SANKTA NOKT´, SILENTA NOKT´ (kristnaska kanto)
·
VORTOJ DE LA SEKCIA PREZIDANTO Miloslav Śváček
·
KOLORAJ SANKTULOJ D-ro Max Kašparů
·
FRANCISKO: AL LA MILITO EN UKRAINIO NE EBLAS „ALKUTIMIĜI“,
  ĜI ESTAS MARTIRECO DE LA NACIO Vatican Naws

·
LA PAPO: NI PETU PRI GRACO DE LA PACO INTER RUSIO KAJ
  UKRAINIO

·
LA OFICIALA VIZITO DE LA ĈEĤA ĈEFMINISTRO PETR FIALA EN 
  VATIKANO

·
LA VIRGULINO MARIA ‒ LA SAVINTINO DE EŬROPO ANTAŬ
  EKSPANSIO DE ISLAMO

·
FORLASIS NIN KAREGA FRATO PASTRO BATTISTA CADEI Miloslav
  Šváček

·
FORLASIS NIN PLUA KARA FRATO GIOVANNI CONTI
·
IOM EL HISTORIO DE LA KATOLIKA E-MOVADO EN LA ĈEĤA
  RESPUBLIKO
· TRIDEK DU JAROJ DE LA ĈEĤA IKUE-SEKCIO Miloslav Šváček
·
VOJAĜO AL VILSANDI - Di-benita insulo de Estonio Vjatšeslav Hromov
·
KIO ESTAS KRISTNASKO? ĈU TIO ESTAS IO ORDINARA AŬ MIRAKLO?
  R.D. Mgr. Radek Jurnečka

·
ĜOJU VERE, PLEJ SINCERE (kanto)
·
ADIAŬAJ VORTOJ DE LA FRATO MILOŜ

· Vortoj adresitaj al la membroj de la Ĉeĥa IKUE Sekcio
 
(Miloslav Šváček)

· Monkontribuaĵoj ricevitaj por IKUE kaj la Ĉeĥa IKUE Sekcio
  de la 26.6.2022 ĝis la 20.9.2022
· DIO BENU

 


 REĜINO KAJ PATRINO DE LA LASTAJ TEMPOJ

Preĝu por ni, Sankta Dipatrino, por ke ni meritu la promesojn de Kristo.

al la indekso


 SANKTA NOKT´, SILENTA NOKT´

al la indekso


 VORTOJ DE LA SEKCIA PREZIDANTO

Karaj kaj estimataj legantoj, karaj gefratoj en Jesuo Kristo, tre kore mi vin salutas Dio benu! Kun trista koro mi devas al vi anonci, ke tiu ĉi numero de Dio Benu estas la lasta, kiun vi ricevis. Maturiĝis la tempo por ĉi tiu malĝoja kaj malfacila decido. Tamen mi opinias, ke apud la malĝojo ekzistas ankaŭ ĝojo, ke nia gazeto kaj ankaŭ nia katolika E-sekcio dum ĝia novtempa historio povis ekzisti tutajn 32 jarojn. Kadre de IKUE ekzistis pli multaj landaj sekcioj, kiuj krom la itala kaj la ĉeĥa sinsekve malaperadis. Jes, certe tio ne estas grava tragedio, sed male kaŭzo dankegi Dion, ke nia sekcio povis tiel longe ekzisti. Laŭ volo de Dio ĝi ja povos reekzisti. Do ni - la esperantistoj, neniam malesperu, sed ĉiam esperu. Sur la lasta paĝo vi povas pli multe ekscii pri la kaŭzo de tiu ĉi grava decido. Tre kore kaj frate vin salutas Miloslav.

al la indekso


 KOLORAJ SANKTULOJ

Ĝoju! (s-ta Paŭlo)

Mi petas Vin, Sinjoro, donacu al mi bonhumoron kaj gracon ekkompreni spritaĵon, por ke mi havu ĝojon el la vivo kaj ke mi kapablu la ĝojon transdonadi al la aliuloj. (s-ta T. More)

La sinjoro paroĥestro demandis la infanojn en la leciono de la religio, kiu estas la sanktulo. Krom la bonaj kaj ne tiel bonaj respondoj li ekaŭdis ankaŭ, ke la sanktulo estas tiu, kiu kolore brilas. Tiun respondon li ne komprenis, kaj tial li postulis ĝian kompletigon. La infano eksplikis, ke en la vilaĝo, kie vivas la avino, oni havas en la preĝejaj fenestroj kolorajn vitretojn, vitralojn, kie estas bildigitaj statuoj de la sanktuloj. Kiam dum la dimanĉa sankta meso enpenetras tra la preĝejaj fenestroj sunradioj, la bildoj de la sanktuloj brilas per koloroj.

Tiel la sanktulon povas imagi al si nur la infano. La imagoj de la plenkreskuloj ofte estas jam senfantaziaj, sed samtempe pli malriĉaj kaj certagrade ankaŭ pli distorditaj.

La sanktulo laŭ iliaj imagoj devas esti seninfana, ĉar la gepatraj devoj malhelpas al plena sindediĉo al la sankteco. Plej bone li devus esti needziĝinta, ĉar en la geedzeco povas ankaŭ esti seksumado – kaj kiel estas konate, ĝi ne estas por la kandidato de la gloriolo la plej akurata. Sed antaŭ ĉio kaj super ĉio li devas teni sin serioze. Rekomendata estas ĝismorteca seriozeco, aŭ ankoraŭ pli bone: li devus sin konduti rekte mortece. Gaja menso, bonhumoro kaj senso por la bonhumoro estas la ecoj dubindaj kaj nediveneblaj.

Persone mi pensas, ke ĝuste tiaj imagoj plenigas la ĉielon per la rido. Se la sanktuloj pri io ridas – ne devas tio esti nur tiuj en la kalendaro –, do antaŭ ĉio pri niaj deformitaj imagoj pri la enhavo de ilia sankteco. La vivo de la sanktuloj estas vere kolora. Tiu infano siamaniere pravis.

Ĉe la sankteco temas principe pri du aferoj: esti kristanece honesta surloke, kien nin Dio venigis, kaj vivi sian mision ĝoje. Estas egale, ĉu temas pri la konfesanto, virgulino aŭ martiro. Tial mi pensas, ke sen la ĝojo oni ne povas iradi surtere, eĉ ne en la ĉielon.

Al la ĝojo de la homa animo apartenas senso por la bonhumoro kaj gaja koro. Sankta Paŭlo pri ili apelacias en la letero al la Filipianoj, kiam li skribas: „Ĝoju en la Sinjoro ĉiam, ripete mi diras, ĝoju!“

D ro Max Kašparů

al la indekso


 FRANCISKO: AL LA MILITO EN UKRAINIO NE EBLAS „ALKUTIMIĜI“, ĜI ESTAS MARTIRECO DE LA NACIO

La papo Francisko dimanĉon la 13 an de marto 2022 petis pri halto de la „neakceptebla armita agreso“ kontraŭ Ukrainio. Liaj vortoj memorigas, ke tiuj, kiuj subtenas perforton, malsanktigas la nomon de Dio.

La papo fine de la ĝenerala aŭdienco la 15-an de junio 2022 revenis al la milito en orienta Eŭropo postulante nin, ke ni ĝin ne opiniu kiel „malproksiman aferon“, sed kiel suferon de la nacio, al kiu estas necese esti proksime per helpo kaj preĝoj

La milito malaperas el menso, minacas malvarmigo de nia doloro. La papo Francisko per tiu ĉi esprimo komentas la staton, kiun la loĝantaro de Ukrainio travivas jam preskaŭ kvar monatojn. Li tiel faris fine de la merkreda ĝenerala aŭdienco, kiam li salutis itallingve la pilgrimulojn. De la papo denove aŭdiĝis alvoko, ke ni ne forgesu pri la milita dramo: „Ni ne forgesu, mi petas, pri la turmentitaj homoj en la milito en Ukrainio. Ni ne alkutimiĝu vivi, kvazaŭ la milito estus malproksima. Nia memoro, nia inklinemo, nia preĝo kaj nia helpo ĉiam direktu al tiuj ĉi homoj, kiuj tiom suferas kaj kiuj travivas veran martirecon.“

Ni ne alkutimiĝu al la milito

Ni ne alkutimiĝu al realeco de la milito. Tiun ĉi ideon la papo dekomence de la konflikto kelkfoje ripetis kaj emfazis ekzemple valoron de la humanitara helpo, kiu ‒ kiel diris la papo marte ‒ ne povas esti interrompita. Ankaŭ la pasintan dimanĉon (12.06.2022) Francisko en saluto post Anĝeluso direktis sian atenton al konflikto en Ukrainio, li alvokis al preĝoj por tiea loĝantaro alvokinte la kredantojn, ke ili ne forgesu tion, kio tie okazas: „En mia koro konstante vivas penso pri homoj en Ukrainio suferantaj pro la milito. La forpasanta tempo ne malvarmigu niajn doloron kaj zorgon pri ĉi tiuj suferantaj homoj. Mi petas, ni ne alkutimiĝu al ĉi tiu tragika realeco! Ni havu ĝin konstante en koro. Ni preĝu kaj klopodu pri la paco.“

Vatican News

 al la indekso


 LA PAPO: NI PETU PRI GRACO DE LA PACO INTER RUSIO KAJ
 UKRAINIO

La papo Francisko pertelefone salutis partoprenantojn de la tradicia pilgrimo, kiu kunligas la mezitalan urbon Macerata kun mariakulta sanktejo en Loreto. Nunjare la kvardekkvaran pilgrimon partoprenis ĉirkaŭ du mil homoj, kiujn kunigis devizo de la fondinto de la movado Communione e Liberazione, sac. Luigi Giussani: „Tio, kio ne estas ebla ĉe homoj, estas ebla ĉe Dio“.

La pilgrimon el Macerata al Loreto fondis itala episkopo Giancarlo Vecerrica, la emerita paŝtisto de diocezo Fabriano-Matelica. Ĉeestas ĝin homoj el tuta Italio, nunjare ne mankis eĉ delegacio el Svislando. La pilgrimuloj, kiuj kolektiĝas en malnovromia amfiteatro en Macerata, ĉiam post malferma sankta meso atendas telefonaĵon de la papo Francisko. Nunjare sabatvespere la 11-an de junio li salutis ilin jam la okan fojon:

„Petu la Patrinon de Dio pri graco de la paco, ni ellernu vivi en la paco, petu, ke finiĝu tiu ĉi milito kaj ke la nacio de Ukrainio ne plu suferu. Mi akompanas vin kun ĉi tiu ideo kaj mi transdonas al vi tiun ĉi peton por la Patrino de Dio. Kaj mi petas, preĝu ankaŭ por mi“.

Tiel alparolis la Sankta Patro pilgrimulojn antaŭ komenco de ilia tridekkilometra nokta marŝado, dum lumoj de torĉoj, kies flamojn la papo benis dum merkreda ĝenerala aŭdienco. Dimanĉon matene la pilgrimulojn antaŭ la Maria-sanktejo de la Nigra Madono en Loreto bonvenigis ĉefepiskopo de Bolonjo kaj la prezidanto de italaj episkopoj kardinalo Zuppi. Dum la sankta meso li eksplikis, ke „la timo nin ofte kondukas al tio, ke ni pensas nur pri ni mem kaj pri nia savo. Sed la amo estas pli forta ol malbono kaj ĝi povas formi la mondon, priskribitan en encikliko ‚Fratelli tutti‘, kiu sola nin savos antaŭ sinneniigo“.

Vatican News, 13.06.2022

al la indekso


 LA OFICIALA VIZITO DE LA ĈEĤA ĈEFMINISTRO PETR FIALA EN
 VATIKANO

La Sankta Patro Francisko akceptis aŭdience sinjoron Petr Fiala, la prezidanton de la registaro de la Ĉeĥa Respubliko, kiu sekve renkontiĝis kun Lia Eminenco kardinalo Pietro Parolin, la ŝtatsekretario, akompanata per Lia Ekscelenco Mons. Paul Richard Gallagher, la sekretario por rilatoj kun ŝtatoj kaj internaciaj organizoj.

Dum la elkoraj interparoloj en ŝtatsekretariejo oni parolis pri duflankaj rilatoj inter la Sankta Seĝo kaj la Ĉeĥa Respubliko kaj pri la rolo de la eklezio en socio. Ankaŭ ekestis sopiro pri la plua firmigo kaj disvastigo de la kunlaboro. Dum la konversacio estis pritraktitaj problemoj de la milito en Ukrainio kaj pri ĝia influo je regiona kaj internacia niveloj, ĉe kiu la specifa atento estis dediĉita al humanitara situacio kaj akceptado de rifuĝintoj.

Vatican News, 09.06.2022

al la indekso


 LA VIRGULINO MARIA ‒ LA SAVINTINO DE EŬROPO ANTAŬ
 EKSPANSIO DE ISLAMO

La plej gravaj okazintaĵoj en historio de la kristanismo kaj islamo

● Jaro 638 ‒ konkero de Jerusalemo kaj de la Sankta Lando fare de islamanoj
● Jaro 732 ‒ Karel Martel venkis en batalo apud Tours super islamana ekspansio. Laŭ historiistoj estas tio unu el la plej gravaj bataloj de la homaro kaj malvenko en ĝi signifus islamigon de la tuta Eŭropo.
● Jaro 1212 ‒ venko en la batalo apud Las Navas de Tolosa super islamana ekspansio proklamita kiel Sankta batalo kontraŭ kristanoj. Ĉirkaŭ 150-200 mil islamanoj sub gvido de kalifo Mimaramolin volis konkeri Okcidentan Eŭropon por islamo. La kristana militistaro havis 50-70 mil soldatojn. Formis ĝin soldataro de Kastilia, Aragona kaj Navara regnoj, de la katolikaj kavaliraj ordenoj de templanoj, johanitoj kaj de pluaj. Per alvoko de la papo Inocenco la Tria alvenis kristanoj el la tuta Eŭropo. La granda venko de la kristanoj haltis la islamanan ekspansion direktantan tra Hispanio en Eŭropon.
● Jaro 1453 ‒ konkero de Konstantinopolo fare de turkoj kaj regado super majoritato de la ortodoksaj kristanoj. Estis tio granda perdo por la tuta kristana mondo.
● Jaro 1571 ‒ je propeto de la Virgulino Maria okazis venko super la turka islamana ekspansio en batalo apud Lepanto.
● Jaro 1653 ‒ je propeto de la Virgulino Maria okazis venko super turka islamana ekspansio apud Vieno.
● Komenco de la 21-a jarcento ‒ la islamana ekspansio en Eŭropo, povanta esti haltigita nur per rozaria preĝo al la Virgulino Maria. Laŭ tiuj ĉi bataloj ni vidas, ke islamanoj pri la sankta milito ne rezignis en pasinteco kaj eĉ ne nuntempe...

La batalo apud Lepanto en la jaro 1571

La 7-an de oktobro 1571 apud la insuleto Lepanto ekbatalis kunigitaj marfortoj de la Sankta Ligo kontraŭ ĉefa floto de la Otomana Regno kaj faris al ĝi pereigan malvenkon. Estis tio batalo, kiu savis kristanan Eŭropon kontraŭ granda invado de la turka islamo.

La otomana ŝiparo sub komandado de Ali Paŝao havis grandan superecon en la tuta Mediteranea Maro. Minacis okupo de Italio kaj Romo ‒ la koro de la tuta katolika kristanaro.

La sankta papo Pio la Kvina, kiu estis granda viro de la preĝo, decidis preni la situacion per siaj manoj kaj tiucele li faris jenajn decidojn:

1. Li alvokis la tutan kristanan mondon al la preĝo de la sankta rozario. Al tiu ĉi alvoko reagis, laŭ tempaj fontoj, miloj da homoj, kiuj grupiĝadis en rozariaj frataroj.

2. Malgraŭ treegaj malfacilaĵoj li unuigis regantojn de la katolika Eŭropo kaj formis la Sanktan Ligon. Al tiu ĉi tasko li dediĉis grandan diplomatian strebadon kaj grandegan multon da preĝoj, precipe de la rozario. Francio la Otomanan Regnon sekrete subtenadis kaj en la savo de Eŭropo ĝi ne partoprenis. Ankaŭ Anglio kaj Nederlando ne partoprenis.

La celo de la Sankta Ligo estis haltigo de la ekspansio de la Otomana regno en Mediteranea regiono. Ĝia unua paŝo devus esti helpo al Famagusta en Kipro, kiu sub komandado de Marco Bragadin rezistis la turkan sieĝon kiel lasta el veneciaj kolonioj sur Kipro. Sed Famagusta, al kiu mankis municio, kapitulaciis post dekunumonata batalo interŝanĝe por promeso de la libera foriro de la defendantoj. Sed la promeso ne estis plenumita ‒ Lala Kara Mustafa Pascha, al kiu en bataloj pri Famagusta mortis filo, lasis la kaptitojn aŭ malliberigi aŭ mortigi. Speciale kruela sorto atendis Bragadinon mem, kiu estis dumvive senhaŭtigita kaj sekve kvaronigita. Islamano ne estas ligita per promeso, kiun li donis al nekredanta hundo.

En la tago de la batalo okazis en Romo pentofara procesio eĉ kun la papo. Tiu onidire en la momento de la venko proklamis, ke okazis venko de la batalo. La kuriero el Lepanto kun anonco pri la venko venis Romon du tagojn pli poste.

Tiam estis liberigitaj 12 mil kristanaj sklavoj, kiuj estis alforĝitaj sur turkaj ŝipoj kiel galersklavoj.

Memore al la venko estis dekretita festo de la Virgulino la Venka, pli poste ŝanĝita je la festo de la Virgulino Maria la Rozaria je la 7-a de oktobro.

La batalo apud Vieno en la jaro 1683

En la 17-a jarcento la turka armeo atingadis vicojn da venkoj. Okupaciita estis Beogrado, Rodiso ‒ sidejo de maltaj kavaliroj, sekvis ekspansio tra Hungarlando direkte al Vieno. Perfidan rolon rilate al Eŭropo kaj kristanismo faris franca reĝo Ludoviko la Dekkvara, kiu proponis al turkoj konvencion kontraŭ Aŭstrio. Tial direkte al Eŭropo invadis grandega islamana armeo. Kara Mustafa Pascha intencis konkeri Vienon kaj tiamaniere malfermi vojon al Romo. Li proklamadis, ke la ĉevaloj de la Otomana regno trinkos el fontanoj sur la placo de la Sankta Petro en Romo.

La fortosupereco de la islamanaj soldatoj kaj ilia brutaleco detruis ĉiun esperon. Kontraŭ turka armeo kun 160 mil viroj staris 12 mil kristanaj defendantoj de Vieno.

En tiu ĉi mizerstato alvokis imperiestro al kvardekhora preĝo, kiu devis okazi en ĉiuj preĝejoj, ĉar li sciis, ke nun povas helpi nur Dio mem.

La pola reĝo Sobieski proponis al la aŭstria imperiestro sian subtenon. Sed unue li vizitis nacian sanktejon en Ĉenstoĥova kaj tie li metis al piedoj de la Virgulino Maria, la Reĝino de Pollando, sian spadon kaj konfidis sin sub ŝian protekton. Por helpi al imperiestro iris ankaŭ bavaroj, frankoj, ŝvaboj kaj angloj.

La kristana armeo havis nur 60 mil soldatojn, kaj la turka 260 mil. En tiu ĉi senespera situacio venis por helpi la papa legato, la itala kapuceno Marco d´Aviana. Li solenis la 8-an de septembro 1683 en la festotago de la naskiĝo de la Virgulino Maria kun soldatoj la sanktan meson. La reĝo Sobieski pri tio skribis: „P. Marco donis al ni sian benon. Ĉiu el ni akceptis el liaj manoj la sanktan komunion. Li havis por ni eksterordinaran alparolon demandante nin, ĉu ni havas perfektan fidon je Dio. Al nia unuvoĉa respondo ni plurfoje ripetadis vortojn Jesuo, Maria!“

La 12-an de septembro 1683 okazis decida batalo. La imperiestro Leopoldo donis al ĉiu unua bataliono de sia regimento standardon kun bildigo de la Senmakula Virgulino Maria. Antaŭ suneliro solenis patro Marco kun komandantoj sur Kahlenberg la sanktan meson, dum kiu akolitis la reĝo Sobieski. La pastro Marco oferis dum tiu ĉi meso sian vivon al Dio por venko kontraŭ turkoj.

Poste invadis la kristana soldataro malamikan tendaron kun devizo: „Maria, la plej pura Virgulino!“ Ilia fido je helpo de la Virgulino Maria donadis al ili nekredeblan kuraĝon. Pastro Marco interiradis soldatojn kun kruco en la mano benante la vicojn de la batalantoj, instigante precipe tiujn, kiuj estis en la plej granda danĝero.

Post la unuaj sukcesoj de la kristana armeo eksplodis en malamika turka tendaro malgraŭ grandega supereco ega paniko, ke la timigeca komandanto Kara Mustafa kaj kun li ĉiuj liaj soldatoj ekforkuris, sed antaŭ tio li murdis ĉiujn kristanajn kaptitojn.

Jam la duan fojon estis Eŭropo savita antaŭ turkoj per evidenta helpo de la Virgulino Maria.

Menciindas diri, ke en la tempo, kiam kavaliroj batalis apud Vieno, ekiris tra Krakovo „spirita armeo“ marŝante de la katedralo sur Wawel al preĝejo de la Virgulino Maria sur la urboplaco. En procesio estis portita la Plejsankta Sakramento kaj graca bildo de la Patrino de Dio la Rozaria. Dumvoje, ĉe antaŭe preparitaj altaroj, okazis haltoj kun predikoj kaj preĝoj. Malantaŭ la Plejsankta Sakramento iris reĝino vestita en nigra penta vesto kaj post ŝi la reĝaj korteganoj kaj pluaj miloj da homoj.

Kiam volis la predikanto al la pola reĝo dum la danka sankta meso esprimi honoron pro liaj meritoj, la reĝo interrompis lin, ekstaris, genuiĝis antaŭ la bildo de la Virgulino Maria metinte al ŝiaj piedoj sian glavon kaj antaŭ ĉiuj ĉeestantoj li laŭte deklaris: „Ŝi estas la venkinto!“

La papo Inocento la Dekunua rangigis pro dankemo la tagon de la venko, la 12-an de septembro, je festo de la „Nomo de la Virgulino Maria“. Post tiu ĉi venko de la kristanaj armeoj neniam plu ripetiĝis la islamana ekspansio en Eŭropon, nur nun...

La ĉeĥlingva teksto troviĝas en la baziliko de la Vizito de la Sankta Maria en paroĥo Frýdek. Por Dio Benu ĝin havigis Ladislav Němec.

al la indekso


 FORLASIS NIN KAREGA FRATO PASTRO BATTISTA CADEI

La 7-an de julio 2022 atingis nin sciigo, ke tiutage posttagmeze revenis al ĉiela Patro nia karega frato pastro Battista Cadei en la aĝo de 85 jaroj, loĝinta kaj praktikinta animzorgan servon en la urbo Bergamo en Italio. Dum sia sacerdota servo li ankaŭ plenumis profesoran funkcion en la porpastra seminario en Bergamo.

Li naskiĝis la 27-an de junio 1937 en la vilaĝo Vigolo en provinco de Bergamo. La funebra ceremonio okazis en lia naskiĝvilaĝo dimanĉe la 10-an de junio je la 16-a horo dum ĉeesto de la episkopo de Bergamo.

Li dum periodo de kelkaj jaroj estis redaktoro de la Esperanto-elsendoj de Radio Vatikana kaj de la revuo Espero Katolika. Post reveno al diocezo Bergamo (la 1-an de septembro 1988) li restis portempe kunredaktoro de Espero Katolika. En la revuo oni trovas liajn tekstojn kaj tradukojn pri la Katolika Eklezio tra la mondo kaj pri aliaj religioj.

Li donis gravan kontribuon al E-kulturo per traduko de la romano „La gefianĉoj de Alessandro Manzoni (UEA-Serio Oriento-Okcidento 41 eld.: FEI, Milano, 2006).

Li volonte partoprenis diversajn iniciatojn de IKUE (ekz. dum majo/oktobro preĝi unu dekumon de la rozario tage, kaj la 1-an tagon de la monato celebri la meson por IKUE).

Ripozon eternan donu al li, Sinjoro, kaj la senfina lumo lumu al li, li ripozu en la paco. Amen.

Kaj nun el rememoroj de frato Miloŝ (Miloslav Šváček)

Kun la pastro Battista mi ekligis korespond-kontaktojn antaŭ pli ol 50 jaroj. En la jaro 1973 li kun la pastro Arturo Bellini decidis partopreni nian E-tendaron okazintan jam la 5-an fojon en la vilaĝo Herbortice. Ili alveturis la tendaron per eta aŭtomobileto Fiat kaj okazis ilia ĝoja bonveniga ceremonio reĝisorata fare de Láďa Mlejnek.

La negranda vilaĝo Herbortice apartenas al paroĥo Cotkytle, al kiu ĉiumatene tri kilometrojn venadis la tendaranoj, por partopreni en la paroĥa preĝejo la sanktan meson. La tiama paroĥestro Josef Macík eksciinte, ke en la tendaro troviĝas du italaj pastroj, publike anoncis al paroĥanoj, ke venontan dimanĉon mescelebros du pastroj el Italio. Tiu ĉi sciigo disvastiĝis tra la ĉirkaŭaĵo kaj tiudimanĉe estis la preĝejo plenŝtopita. La paroĥestro eluzis la situacion por viziti sian naskiĝlokon. La esperantlingvan predikon lerte tradukis al la ĉeestantoj sperta esperantisto Josef Cink. Ni tiam eĉ ne imagis, kiel grandega risko tio estis ne nur por la paroĥestro Macík, sed ankaŭ por la pastroj Battista kaj Arturo kaj kompreneble por ni la tendargvidantoj. Nur tiu, kiu konis la situacion de la katolika eklezio sub komunisma jugo, kapablas imagi, kiel granda risko estis la mescelebro de pastroj el Italio, tiutempe normale nerealigebla afero. „Se ne estas akuzanto, ne estas eĉ juĝanto.“ La „ĉiopotenca, ĉionscianta, ĉionkapabla“ kaj malbonfama ŝtata sekreta polico (StB) ne eksciis pri tiu ĉi „grandega krimo“ – la mescelebro de la italaj pastroj. Jes, la mirakloj okazas dum ĉiuj tempoj. La Dia beno kaj ŝirmo el la ĉielo estis vere kvazaŭ palpeble senteblaj.

En tre viva memoro restis ĉe mi la jenaj vortoj de Battista kaj Arturo: „Ni venis ĉi tien kun intenco kuraĝigi vin en la kredo kaj fakte okazis, ke via kredo pliriĉigis kaj plikuraĝigis nin“.

Kaj nun ni memorigu al ni la salutleteron de la patro Battista Cadei sendita al ni okaze de la 50-a jubileo de la Libertempa E-Tendaro en Herbortice, la 22-an de junio 2019.

«Saĝulo konstruis domon sur la rokʼ!»

Respektinda episkopo Antonín Basler, estimataj kunpastroj, karegaj Miloŝ kaj ekstendaranoj!

Ĉi tiu kanto (Saĝulo), kiun mi ekaŭdis, alveturante al la tendaro en Herbortice (Ĉeĥio) julie de 1973, neforgeseble reeĥas en mia memoro. Laŭ la Jesuaj vortoj: „Ĉiu, kiu aŭdas ĉi tiujn miajn parolojn kaj plenumas ilin, estos komparata al saĝa viro, kiu konstruis sian domon sur roko“ (Mat 7,24), tiu kanto esprimas la firmecon de la kristana kredo, predikata kaj praktikata en Herbortice naŭfoje, dum la ĉiovida, ĉioscia, ĉiopova ateisma sekreta ŝtata polico nenion vidis, ĉar longtempe neniu denuncis.

Mi estis korespond-amiko de Miloŝ, kiu al mi skribis pri kaŝe kristana E-tendaro, kiun li gvidadis jam 5-an jaron. Mi decidis alveturi kun amiko pastro Arturo (li forgesis E-on, do mi skribas ankaŭ lianome: li korege salutas vin kun ceteraj italaj pastroj). Ni pretigis dokumentojn: ĉe la demando „profesio“ ni kaŝis nian pastrecon. Per eta aŭto ni faris aventuro-plenan veturon. Mi klopodis demandi pri vojo ruslingve; demanditoj respondis afable, sed ĉeĥe: mi ne sciis, ke ĉeĥoj tiam ne ŝatis la «fratajn» rusojn. Fine iu soldato respondis en flua rusa lingvo: verŝajne li estis ano de la «okupacianta» “Ruĝa Armeo”.

En Herbortice ni, esceptaj okcidentaj gastoj, estis akceptitaj tute honore. Admirindaj estis la disciplino, preĝemo, gaja laboremo kaj helpemo de tiuj geknaboj. Ĉia religia faro estis tute malpermesata. Pri la tendara religia aktivado ĉiuj sciis, inkluzive de la lokaj komunistoj (kiuj, demandite de la polico, garantiis, ke „tiuj geknaboj estas en kompetentaj manoj“). En paroĥo Cotkytle ni celebris dimanĉan sanktan meson kaj eĉ predikis. Inter la geknaboj mi memoras pri Antonín Basler, tiam 17-jara, serioza, sindona, preĝema. Pri li mi nenion plu sciis; nur antaŭ nelonge mi legis en DIO BENU, ke li fariĝis kaj pastro kaj episkopo. Estu salutata!

Post 4 jaroj okazis denunco. Sekve de tio, en 1977 pluraj aŭtoj kun aro da policanoj invadis la tendaron, terorigis la geknabojn kaj likvidis ĝin. Longajn demandesplorojn suferis la tendarestro. Kulpigantoj al li diris, ke lia «krimago» estas ege puninda, sed li trovos indulgemon, se nur li kulpigos sin mem: temus pri fifama memkritiko, kutima ĉe la Stalinaj juĝprocesoj. Tio signifus sin fuŝi propramane; tial Miloŝ, neatendite kaj kun embaraso de l‘ kulpigantoj, petis laŭleĝan juĝproceson. Pro timo neniu advokato akceptis fari lian tribunalan pledon. Sed Jesuo diris: «Decidu en viaj koroj ne prizorgi antaŭe pri pleda respondo; ĉar mi donos al vi buŝon kaj saĝon, kiun ĉiuj viaj atakantoj ne povos rezisti nek kontraŭdiri» (Luk 21,14.15). Tio fakte okazis. Eksterlande okupiĝis pri li i.a. Amnesty International kaj Radio Vatikana (ĉeĥa, slovaka kaj Esperanta programoj). En ambaŭ proces-tagoj (1978) Miloŝ pledis por si mem, surbaze de la fina Akto, kiun subskribis en Helsinki (1975) la Konferenco por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo, ratifikita, sed ne plenumata far la ĉeĥoslovaka registaro. Laŭ tiu Akto «ĉiu rajtas je libereco de penso, konscienco kaj religio». Ĉi tiel li pruvis, ke kulpas ne li mem, sed tiuj, kiuj subpremas la menciitajn liberecojn. Politike antaŭ-fiksita verdikto por li estis tri jaroj kaj duono de karcero, sed pro internacia protest-kampanjo ĝi estis mallongigita je 15 monatoj kun kondiĉita trijara prov-tempo.

Sed novembre de 1989 okazis senperforta „velura“ Revolucio. La komunismo, laŭŝajne tiel fortika, malaperis kvazaŭ neĝo sub suno. Venis libereco, kaj ĉe vi nova erao. Sed kristanoj frontas al pluaj defioj. Johano Paŭlo II-a substrekis, ke post komunisma ateismo, fakta materiismo kun aliaj nekristanaj aferoj trafas kaj Okcidenton kaj Orienton. Eble ankaŭ ĉe vi regas sekularizado, laikismo, framasonismo, fermo de landlimoj malakcepte de migrantoj, malpliiĝo de pastraj vokiĝoj. Ĉefe malfacilas transdoni la kredon al geknabaj kaj junaj generacioj. Papo Francisko, post la monda Sinodo de junuloj (03-28.10.2018), skribis postsinodan Admonon (25.03.2019), kiu instigas ĉiujn junulojn fariĝi por samaĝuloj amikaj heroldantoj de la amo de Jesuo: «Kristanismo ne estas aro da kredendaj veroj, da plenumendaj leĝoj, da malpermesoj. Ĉi tiel ĝi efikas repuŝe. Kristanismo estas la Persono, kiu amis min tiagrade, ke tio postulas mian reamon. Kristanismo estas Kristo» (N°157).

Dum la komunisma reĝimo pro tio, ke pastroj estis malebligitaj, kristanaj laikoj aktivis, ekz. por distingi, pritaksi kaj akompani pastrajn vokiĝojn (vidu Basler). Nuntempe pastraj vokiĝoj ĉie malpliiĝas: do viraj kaj inaj laikoj, junaj kaj plenaĝaj, plu estu ĉefroluloj ĉe evangelizado kaj animzorgado! Kaj vi plu kantu: Saĝulo konstruis domon sur la rokʼ!

Kristane kaj frate mi vin salutas bondezirante: DIO BENU!

Kore via Sac. Battista Cadei

2. Sur sablo konstruis domon frenezul´, / sur sablo konstruis domon frenezul´, / sur sablo konstruis domon frenezul´, / poste venis granda pluv´. / Pluvegis kaj akvo levis sin, / pluvegis kaj akvo levis sin, / pluvegis kaj akvo levis sin, / kaj la domon forportis.

______________

Ĝis lasta surtera vivo la pastro Battista estis fidela leganto de Dio Benu. La lasta mia persona renkontiĝo kun la pastro Battista en Bergamo okazis la 10-an de decembro 2011 post la traktado de la IKUE-estraro en Milano. Tiam mi havis eblon renkonti ankaŭ pluajn kvar pastrojn, kiuj min vizitis post la „velura“ revolucio en mia loĝloko Penĉice en la jaro 1991. La pastro Battista tiam okazigis amikan renkontiĝon kun bergamanoj, dum kiu ili deziris aŭskulti rakonton ne nur pri la tendaraj okazaĵoj dum la komunista firegado.

La lasta adiaŭo kun la pastro Battista Cadei okazis dimanĉe la 10-an de julio en preĝejo de s-ta Marko en lia naskiĝvilaĝo Vigolo en provinco Bergamo. La ĉefcelebranto de la sankta meso kaj de la funebra ceremonio estis episkopo de Bergamo Mons. Francesco Beschi.

Ripozon eternan donu al vi Sinjoro, kara frato kaj pastro Battista, kaj la senfina lumo lumu al vi, vi ripozu en la paco. Amen.

al la indekso


 FORLASIS NIN PLUA KARA FRATO GIOVANNI CONTI

La 1-an de septembro 2022 atingis nin trista sciigo pri forpaso de karega frato – tutkore esperantisto kaj IKUE-ano – Giovanni Conti, el Cormano apud Milano, Italio. Frato Giovanni naskiĝis la 5-an de januaro 1932 kaj mortis la 1-an de septembro 2022, do 90-jaraĝa. Post fino de sia profesia laboro, li kiel pensiulo povis finfine realigi kelkajn malnovajn revojn. Inter liaj multaj revoj la plej grava estis ESPERANTO. Sian revon li realigis laŭ jenaj siaj vortoj: „Kelkaj artistoj dediĉas siajn verkojn al granda idealo... Mi volis dediĉi mian ĝardenon al Esperanto.“

Ripozon eternan donu al li, Sinjoro, kaj la senfina lumo lumu al li, li ripozu en la paco. Amen.

Post la gravaj traktadoj – la fina akto de referendumo de IKUE en la itala urbo Milano, en la 9-a kaj la 10-a de decembro 2010, la reprezentantojn de IKUE, fratojn Giovanni Daminelli, Carlo Sarandrea kaj Miloslav Šváček, gastigis en sia loĝloko en Cormano apud Milano kara frato Giovanni Conti kun sia edzino Mariolina. Lia domo kaj ĝardeno estas plena de Esperanto. La vizito postrestis en mi neforgeseblajn rememorojn. Al interesatoj mi volonte disponigos prezentaĵon pri ĉi tiu fabela ĝardeno.

al la indekso


 IOM EL HISTORIO DE LA KATOLIKA E-MOVADO EN LA ĈEĤA
 RESPUBLIKO

En Ĉeĥoslovakio la katolikaj esperantistoj estis komence organizitaj en Fako de Konsilio de la Katolikoj en Prago. En la jaro 1923 estis fondita memstara Ĉeĥoslovaka Unio de Katolikaj Esperantistoj. En kelkaj urboj fondiĝis kluboj de la katolikaj esperantistoj kaj la menciita Unio estis en la jaro 1931 ŝanĝita je la Ligo de Katolikaj Esperantistoj en Ĉeĥoslovakujo. Longjara ĝia prezidanto estis helpepiskopo de Prago Mons. D-ro Antonín Eltschkner. Sekretario de la Ligo estis ekde ĝia fondo dum multaj jaroj František Buhr, kiu eldonis vicon da esperantlingvaj publikaĵoj.

Dum germana okupacio estis ĉiuj societoj kaj organizaĵoj devige likviditaj. Naziismo principe likvidis idealojn de la paco, kiel ĝin proklamadis esperantismo, kaj ĝi entrudigadis germanan lingvon kiel lingvon internacian. Inter likviditaj organizaĵoj de la esperantistoj estis ankaŭ la Ligo de Katolikaj Esperantistoj en Ĉeĥoslovakujo.

Post fino de la Dua Mondmilito, dum kiu multaj esperantistoj suferis en naziismaj koncentrejoj aŭ malliberejoj (ekz. sac. Ferdinand Pokorný, redaktoro de la gazeto Anděl strážný - Gardanĝelo kaj verkinto de porinfanaj libroj), estis la Ligo de Katolikaj Esperantistoj en Ĉeĥoslovakujo refondita. Ĝia prezidanto fariĝis sacerdoto Josef Pašek, paroĥestro ĉe s-ta Apolinario en Prago. La vicprezidanto fariĝis sac. Štefan Sninčák, paroĥestro el Slovakio.

En la jaro 1929 la Ligo de Katolikaj Esperantistoj kontribuis per siaj aktivadoj kadre de la monda katolika E-movado per aranĝo de impona 14-a Kongreso de IKUE, okazinta en ĉefurbo Praha. Duan fojon ĝi aranĝis la 18-an Kongreson de IKUE en urbo Brno en la jaro 1936.

Inter fervorajn personojn, kiuj tiutempe dediĉis sian vivon al la katolika E-movado, oni povus nomi tutan vicon da nomoj. Ni menciu nur kelkajn: Episkopo Mons. Antonín Eltschkner, sac. Josef Pašek, František Buhr, Ludmila Dandová kaj Aleš Berka.

Per ekrego de komunista sistemo en la jaro 1948 estis kune kun ĉiuj ekleziaj organizaĵoj likvidita ankaŭ la Ligo de Katolikaj Esperantistoj en Ĉeĥoslovakujo. En la periodo de stalinismo, dum kiu estis sisteme likvidita ĉio rilatanta la religion, neforgeseble enskribiĝis en historion de la katolika E-movado en tiama Ĉeĥoslovakio frato Aleš Berka, kiu post frato František Buhr transprenis funkcion de la landa reprezentanto de IKUE, por perigi membrecon en IKUE kaj abonon de ĝia revuo Espero Katolika al ĉeĥaj kaj slovakaj esperantistoj.

En la jaro 1969 dum Konstitucia Kongreso de la Ĉeĥa E-Asocio en Brno, merite de frato Aleš Berka estis fondita Katolika Sekcio de ĈEA. Li estis elektita ĝia prezidanto. La organizado de junularo kadre de la sekcio estis konfidita al frato Miloslav Šváček. Frato Aleš Berka komencis eldonadi bultenon Informilo por membroj de la katolika sekcio. La sekcio kun multnombra ĝia junulara grupo dum periodo de sia ekzisto aranĝis diversajn belajn renkontiĝojn. Tradicia iĝis ĉiujara pilgrima renkontiĝo en pilgrimloketo Hory apud Česká Třebová omaĝe al Virgulino Maria la Rozaria. La plej grava ĉiujara aranĝo de la junularo estis la Katolika E-Tendaro en Herbortice, okazinta en la jaroj 1969 ĝis 1977. Pri ĝi detale raportas la sekvaj skribaĵoj.

Post sukcesa unua komuna kongreso de IKUE (Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista) kaj KELI (Kristana Esperantista Ligo Internacia) okazinta en Limburg/Lahn en Germanio, kiun partoprenis fratoj Aleš Berka kaj Miloslav Šváček, estis decidite aranĝi la Duan Ekumenan E- Kongreson en la jaro 1970 en Brno. Ĉiuj ĝiaj preparoj sukcese progresadis surbaze de permeso de la kongreso fare de la ministerio de kulturo ĝis la printempo de la jaro 1970, kiam ministerio de internaj aferoj ĝin oficiale malpermesis. Tio estis unua granda bato por la kristanaj esperantistoj fare de t.n. „normaliga procedo“ en Ĉeĥoslovakio, okupaciita fare de soveta armeo. La tiama fidela membro de IKUE frato Bohuslav Grim ankoraŭ antaŭ ĝia malpermeso verkis jenan esperplenan kaj kuraĝigan poemon:

Brno 1970

Ek al la kongreso, samideanoj -
alvenu kongresi, Diaj infanoj.
Por IKUE-sanigo, ĝia kred-firmigo,
por venko de Dia regno.
Ne forkuru, fratoj, el batalo nia,
helpu al ni ame laŭ la volo Dia,
ke nenia ĥaoso, nek la trompo,
sed la obeo sur nia kampo.

Sur Petro-roko starantaj,
en Petro-ŝipo navigantaj,
sur papa sino en sankta paco
plenigu nin la Dia graco.
IKUE-anoj de tuta mondo,
venu por semi en la verda rondo.
Venu kunveni kun KELI-anoj,
ek al la kongreso, sam-ide-anoj!

 

En la tempo de tiel nomata „normaliga procedo“ post la jaro 1969 komenciĝis denove periodo de sistema likvido de ĉio, kio rilatis la religion. Ankaŭ aktivadoj de la katolikaj esperantistoj devis malaperi. En la jaro 1977 per invado de ŝtata komunista polico (StB) estis likvidita naŭ jarojn ekzistanta Katolika E-Tendaro en Herbortice. Pro la spirita enhavo de la tendaro estis en la jaro 1979 en juĝproceso kondamnitaj ĝia gvidanto Miloslav Šváček kaj pastro Vojtěch Srna. Sekvis ankaŭ definitiva likvido de la sekcio. Diskriminacio tuŝis ankaŭ fraton Aleš Berka, kiu tamen restis plu funkcianta kiel landa reprezentanto de IKUE ĝis lia subita morto en la jaro 1983. Post li la funkcion de la landa reprezentanto oficiale transprenis frato Jan Šebela, kiu unu jaron pli poste rezignis pro ĉikanado fare de StB-anoj. En plua periodo, dum kiu la katolikaj esperantistoj en Ĉeĥoslovakio devis aktivadi nur en katakombaj kondiĉoj, la funkcion de landa reprezentanto neoficiale plenumis frato Miloslav Šváček. La revuo de IKUE Espero Katolika estis enlistigita inter malpermesitajn eksterlandajn presaĵojn, kaj ĝiaj sendaĵoj konfiskataj. Ĝia plua ricevado okazis danke al oferemaj polaj kaj hungaraj katolikaj esperantistoj. Tiu diskriminacio tiutempe fakte tuŝis nur la katolikajn esperantistojn, ne tiom la alikonfesiajn kristanojn - membrojn de KELI-sekcio. La KELI-organo Dia Regno ne estis enlistigita en indekson de la malpermesitaj eksterlandaj presaĵoj.

La katolikaj E-tendaroj okazintaj en la jaroj 1969-1977 profunde enskribiĝis en la korojn de la tendaranoj. Laŭ multaj asertoj de la ekstendaranoj, la tiamaj tendaroj firmigis ilin en la kredo kaj postlasis por la tuta vivo neforgeseblajn rememorojn. Jes, pravis la invadintaj komunistaj fipolicanoj, kriantaj al la tendarestro: Ĉu vi konsciiĝas, por kiel longa tempo tiuj ĉi viaj tendaroj influis tiujn gejunulojn? Jes, certe, dankon al Dio!

al la indekso


  TRIDEK DU JAROJ DE LA ĈEĤA IKUE-SEKCIO

Konciza retrospektiva rigardo al la sekciaj aktivadoj 1990-2022

Falo de la komunista sistemo en la jaro 1989 ebligis al la katolikaj esperantistoj eliri el la katakombaj kondiĉoj kaj plene renovigi siajn aktivadojn. La 7-an de aprilo 1990 la plenumkomitato de ĈEA kunveninta en Praha oficiale aprobis refondon de la Katolika Sekcio de ĈEA. La fonda konferenco de la sekcio okazis la 19-an de majo 1990 en Česká Třebová, dum ĉeesto de la ĝenerala sekretario de IKUE Carlo Sarandrea el Romo.

En la novembro 1990 okazis en la urbo Třebíč la 6-a Kongreso de ĈEA, kadre de kiu okazis kunveno de la katolikaj esperantistoj. Estis tie akceptita decido, ke ekde la jaro 1991 ekaperadu la sekcia gazeto sub titolo Dio Benu. Tiam la sekcio havis 234 membrojn.

La ŝanĝo de la politika sistemo ebligis ne nur renovigi ekziston de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio, sed ĝi donis ankaŭ eblon daŭrigi organizadon de la IKUE-tendaroj perforte likviditaj en la jaro 1977. Por memorigi la neforgeseblajn travivaĵojn okazis la 21-an de julio 1990 renkontiĝo de la ekstendaranoj sur tendarejo en Herbortice, kiun ĉeestis ankaŭ ekstendarano pastro Battista Cadei el Italio.

En februaro 1991 aperis la unua numero de la sekcia gazeto Dio Benu. Ĝi estas ĝis nun regule aperanta kvaronjara periodaĵo en paperforma kaj elektronika versioj. Ĝis nun aperis entute 128 ĝiaj numeroj.

Post refondigo de la sekcio, ĝi povis alpaŝi al disvolvo de sufiĉe vigla aktivado. Kelkaj episkopoj akceptis aŭdience reprezentantojn de la sekcio: la ĉefepiskopo Mons. Miloslav Vlk, la ĉefepiskopo Mons. Jan Graubner, la episkopo Mons. Josef Hrdlička. En la jaro 1993 la Ĉeĥa Episkopara Konferenco agnoskis la Ĉeĥan IKUE-Sekcion kiel laikan eklezian organizaĵon.

Inter multajn gravajn sekciajn aranĝojn apartenas pilgrimoj. Trifoje okazis pilgrimoj de la polaj kaj la ĉeĥaj IKUE-anoj omaĝe al beatulo Johano Sarkander. En la jaroj 1991 kaj 1992 okazis la komuna pilgrimo de polaj kaj ĉeĥaj katolikaj esperantistoj al beatulo Jan Sarkander en Olomouc.

Pluaj pilgrimaj renkontoj okazis: en pilgrimloko Hory apud Česká Třebová, en pilgrimloko Svatý Kopeček apud Olomouc kaj en la urbo Olomouc kun la sankta meso celebrita de episkopo Mons. Josef Hrdlička.

En majo de la jaro 2004 okazis en aŭstria pilgrimloko Mariazell pilgrimo de mezeŭropaj nacioj. Partoprenis ĝin ankaŭ grupo da katolikaj esperantistoj el Ĉeĥio. La sanktan meson en Esperanto celebris pastro Lajos Kóbor el Hungario.

La sekcio okazigis multajn renkontiĝojn: en la jaro 2000 en České Budějovice, en 1993, 1996 kaj 2005 en Česká Třebová kaj pilgrimloko Hory, en 1992, 1994, 1995, 2000, 2002 kaj 2007 en pilgrimloko Dub nad Moravou, kie multajn jarojn praktikadis animzorgan servon longjara IKUE-ano – la paroĥestro Cyril Vrbík, brutale murdita la 22-an de oktobro 2002 ĉe enirejo en la paroĥan domon en Dub nad Moravou. En vilaĝo Klopotovice en la jaro 1992, en 1994 en Praha-Kunratice, kie la sanktan meson en Esperanto celebris ĉefepiskopo de Prago Mons. Miloslav Vlk.

La renkontiĝoj de la IKUE-Junularo okazis: en 1996 en pilgrimloketo de V. Maria en Roko en Heřmánky, en 1998 en Pardubice kaj en 2003 en Žďár nad Sázavou. Pluaj renkontiĝoj de la sekcio okazis: en la jaro 1999 en Kroměříž, 2002 en Želiv, 2003 en Koclířov, 2006 en Přibyslav omaĝe al eminenta pioniro de E-movado pastro Jan Filip, 2008 kaj 2016 en pilgrimloko Vranov u Brna, 2009 omaĝe al 100-jara jubileo de kanonizo de la sankta Klemento Maria Hofbauer en Znojmo kaj Tasovice, 2011 kaj 2012 en Žirovnice, 1990, 2012 kaj 2019 en Herbortice, 2014 en Svatý Kopeček, 2015 en Třeboň, 2017 en Svatá Hora u Příbrami, en 2018 en Svatý Hostýn.

Okfoje okazis komunaj renkontiĝoj kun Slovakia IKUE-Sekcio en Slovakio en la urbo Žilina en 1991, 1992, 1993 dufoje, 1998 kaj 2000, en la urbo Nitra 2011 kaj en pilgrimloko Marianka 2013.

La sekcio dum sia ekzisto ricevis salutojn, bondezirojn kaj benojn de 20 kardinaloj, ĉefepiskopoj kaj episkopoj ne nur el Ĉeĥio, sed ankaŭ el Slovakio kaj Rumanio.

La sekcio aranĝis en Sebranice apud Litomyšl IKUE-tendarojn kun eksterlandaj ĉeestantoj en la jaroj 1991 ĝis 2005. Vizitis ilin kaj celebris E-mesojn tri episkopoj: sepfoje Mons. Karel Otčenášek el Hradec Králové, trifoje Mons. Josef Kajnek el Hradec Králové kaj dufoje Mons. Josef Hrdlička el Olomouc. Inter mescelebrantoj ankaŭ estis pastroj: Pavel Dokládal – prezidanto de Bohemia-Moravia Fatima Apostoleco el Koclířov, kvarfoje kanoniko Josef Čihák el Dolní Újezd – kunlaboranto ĉe kompilado de la grandaj E-vortaroj de pastroj Jan kaj Karel Filip. Pluaj mescelebrantoj en la tendaro estis: pastro – martiro Cyril Vrbík, Bohuslav Půlkrábek, Jaroslav Přibyl kaj paroĥestro el Sebranice Pavel Glogar. La multfojaj partoprenintoj kaj mescelebrintoj estis pastroj Lajos Kóbor el Hungario kaj Pavel Savio Řičica el Ĉeĥio. La tendaron partoprenis gastoj el: Hungario, Slovakio, Pollando, Germanio, Litovio, Belgio, Nederlando, Ruslando, Koreio, Japanio, Slovenio kaj Francio.

La sekcio en la jaro 1991 eldonis E-kantareton kun 51 ritmaj kantoj kun muziknotoj kaj gitaraj akordoj. En la jaro 1996 realiĝis la unua eldono de la sekcia praktika kompendio Dio Benu. En la jaro 2003 realiĝis ĝia dua eldono kompletigita je muziknotoj al ĉiuj kantoj. En la jaro 2006 la sekcio eldonis tradukon de la libro de D-ro Marcel Drlík „Ĉeĥa Kuracisto en Koro de Afriko“. En la jaro 2020 la sekcio eldonis libron de D-ro Max Kašparů „Dek paŝoj al ĝojo“.

La sekcio dum sia ekzisto organizis en Ĉeĥio tri kongresojn de IKUE: la 48-an Kongreson de IKUE 1995 en Olomouc, ankaŭ partoprenis episkopo de Rimini Mons. Giovanni Locatelli, mescelebrinta en Esperanto. Vizite venis kardinalo Miloslav Vlk, ankaŭ celebrinta esperantlingve la sanktan meson. La ĉefcelebranto de solena esperantlingva ferma sankta meso en Katedralo de Sankta Venceslao estis ĉefepiskopo de Olomouc Mons. Jan Graubner, kuncelebris la helpepiskopo Mons. Josef Hrdlička kun la ĉeestantaj pastroj.

La dua estis la 55-a Kongreso de IKUE okazinta en la jaro 2002 en la urbo Kroměříž. Partoprenis ĝin 160 esperantistoj. Dum inaŭgura sankta meso predikis en Esperanto episkopo Josef Hrdlička el Olomouc. Dum vizito de la kongresanoj de surmonta pilgrimloko Svatý Hostýn la ĉefcelebranto estis ĉefepiskopo Karel Otčenášek, patrono de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio.

Kaj la tria estis la 59-a Kongreso de IKUE okazinta en Velehrad en julio 2006. Partoprenis ĝin esperantistoj el 10 landoj de Eŭropo kaj Kanado. La altaj protektantoj de la kongreso iĝis ĉefepiskopo Jan Graubner kaj kardinalo Miloslav Vlk. La ĉefcelebranto de la inaŭgura sankta meso estis la ĉefepiskopo Mons. Jan Graubner. La ĉefcelebranto de la ferma sankta meso estis ĉefepiskopo Mons. Karel Otčenášek.

Kaj kadre de la 81-a Universala Kongreso de Esperanto en Prago en la jaro 1996 okazis ĉiutage neoficiala esperantlingva sankta meso en preĝejo de la Virgulino Maria en urboparto Karlov kaj la 23-an de julio okazis neoficiala sankta meso por la kongresanoj, ĉar la oficialan malaprobis estraro de UEA, en la preĝejo de Praha-Vyšehrad. Partoprenis ĝin ĉirkaŭ 300 kongresanoj. Mescelebris kaj predikis en Esperanto episkopo Karel Otčenášek.

La sekcianoj aktive partoprenis eksterlandajn kongresojn de IKUE. En 1997 la jubilean 50-an kongreson en Romo kaj Rimini. La kongresanoj partoprenis la merkredan ĝeneralan aŭdiencon de la Papo sur la Placo de Sankta Petro. Aŭdience de la Papo estis akceptitaj honora prezidanto de IKUE sac. Duilio Magnani, tiama prezidanto de IKUE D-ro Antonio De Salvo kaj vicprezidanto de IKUE Miloslav Šváček. Dum aŭdienco estis al la Papo transdonitaj esperantlingvaj Meslibro kaj Legaĵaro.

Ankaŭ la 53-an IKUE-Kongreson en Rimini (Italio) en la jubilea jaro 2000 ĉeestis multnombraj sekcianoj. Kadre de ĝi okazis vizito de Romo (kun ĉeesto de ĝenerala aŭdienco de la Papo), vizito de Asizo kaj Loreto.

Post tio estis tre altnivela la 57-a Kongreso de IKUE en Kretinga en Litovio en la jaro 2004. La kongreson partoprenis entute 200 personoj el 12 landoj.

En aŭgusto 2008 ni partoprenis 61-an Kongreson de IKUE en la itala Rimini omaĝe al 80-jariĝo de la Honora Prezidanto de IKUE sac. Duilio Magnani kaj de Centjariĝo de Esperanto en Rimini.

Julie 2011 la sekcianoj partoprenis la 64-an IKUE-kongreson en Zagrebo, Kroatio. En la jaro 2012 la 65-an kongreson de IKUE en Pécs, Hungario. La 66-an kongreson la sekcianoj partoprenis en Kalwaria Zebrzydowska en Pollando. Kaj en la jaro 2016 la 69-an kongreson de IKUE en Nitra, Slovakio.

La sekcianoj partoprenis ankaŭ jenajn Ekumenajn E-Kongresojn, do komunajn de IKUE kaj KELI: La 8-an en 1992 en Velence en Hungario, la 10-an en 1994 en Gostyń, Pollando, la 14-an en 1999 en Gliwice, Pollando, la 15-an en la jaro 2001 en Zagreb, Kroatio, la 16-an en 2003 en Rimini, kie en ĝenerala kunveno de IKUE estis elektita prezidanto de IKUE Miloslav Šváček por kvarjara balotperiodo. La 17-an en 2005 en Piliscsaba en Hungario, la 18-an en 2007 en Pelplin, Pollando, kie en la ĝenerala kunveno de IKUE estis reelektita prezidanto de IKUE Miloslav Šváček por plua kvarjara balotperiodo. En la jaro 2009 la 19-an en Vroclavo, Pollando, al kies preparo kaj sukcesa okazigo kontribuis frato Miloslav Šváček. La 20-an en 2014 en Trento-Cadine, Italio, la 22-an en 2018 en Poděbrady, Ĉeĥio.

Kaj kompreneble ne mankis ĉeesto de la sekcianoj en Bibliaj Tagoj de Werl 2011 Germanio, Trento 2012 Italio kaj precipe en Tuchoměřice 2014 Ĉeĥio.

La sekcianoj partoprenis ankaŭ seminariojn, simpoziojn, konferencojn. En 1992 prelegis esperantlingve frato Ladislav Mlejnek en Otavo, Kanado, dum Konferenco pri Amo, Vivo kaj Familio. Reprezentantoj de la sekcio partoprenis en 1993 Seminarion pri la Socia Instruo de la Eklezio en Gostyń en Pollando. En la jaro 2003 Seminarion de la kristanaj esperantistoj en Strasburgo, Francio. En la jaro 2005 denove Seminarion de la kristanaj esperantistoj en Strasburgo. En la jaro 2007 Internacian Simpozion zion en la urbo Karlovo en Bulgario, kie samtempe okazis soleno de Centjariĝo de la Bulgara E-Asocio. Kaj en la jaro 2008 denove la ekumenan simpozion en la urbo Karlovo en Bulgario.

En majo 1995 estis sendita dankletero por esperantlingvaj salutoj kaj benoj dum Urbi et Orbi al la Papo Johano Paŭlo la Dua. La 2-an de decembro venis respondo de Vatikana Ŝtatsekretariejo kun benoj de la Papo.

Okaze de grava vivjubileo ‒ la 75-jariĝo ‒ la sekcio sendis oficialajn gratulojn kaj bondezirojn al Lia Eminenco Kardinalo Miloslav Vlk. En la jaro 2007 la sekcio sendis oficialan gratulon kaj bondeziron okaze de kardinaliĝo al Mons. Stanisław Ryłko el Vatikano, de kiu venis dankletero.

La 23-an de junio 2007 akceptis sacerdotan ordinon en Olomouc nia membro Jindřich Peřina. La 7-an de julio okazis lia primica solenaĵo en Dub nad Moravou, kiun ĉeestis ankaŭ kelkaj niaj sekcianoj. Kaj la 31-an de oktobro 2015 estis ordinita je grekkatolika pastro la konata kuracisto- psikiatro eĉ verkisto, la frato Prof. D-ro Max Kašparů en lia naskiĝurbo Žirovnice.

Okaze de honorigo de pastro Bernhard Eichkorn per Faderacia Meritkruco en la jaro 2008, per kiu aprezis liajn meritojn prezidento de Germanio, partoprenis oficiale la solenaĵon en lia loĝurbo Villingen tiama prezidanto de IKUE Miloslav Šváček.

Okaze de la 90-a datreveno de memstareco de la respubliko estis honorigita en oktobro 2008 per medalo de Johano Amos Komenio fare de urbestro de la urbo Přerov frato Miloslav Šváček por liaj longjaraj E-aktivadoj. Kaj la 5-an de julio 2009 fine de la tutlanda solenaĵo honore al apostoloj de Eŭropo sanktaj Cirilo kaj Metodio estis fare de Ĉeĥa Episkopara Konferenco honorigita per medalo Miloslav Šváček por longjara „konstruado de la pontoj“ inter la nacioj pere de IKUE.

Karaj gefratoj, kompreneble krom tiuj ĉi priskribitaj aranĝoj kaj aktivadoj de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio okazis multaj pluaj agadoj ligitaj al la sekcio. Por la 32-jara fruktodona ekzistado de la sekcio antaŭ ĉio ni direktu dankegojn al Dio, al Virgulino Maria kaj ceteraj ĉielaj helpantoj kaj protektantoj. Korajn dankegojn akceptu ĉiuj, kiuj divers-maniere kunlaboris kadre de la sekcio kaj per monkontribuaĵoj subtenis ĝian 32-jaran ekzistadon. Dankon al kara frato Pavol Petrík por la kontrollegado de Dio Benu kaj al frato Jarek Chodníček por ĝia dissendado! Dian benon kaj ŝirmon de la Virgulino Maria elkore deziras al vi ĉiuj via frato Miloŝ.

 al la indekso


  VOJAĜO AL VILSANDI - Di-benita insulo de Estonio

 

Dek jarojn mi revis kaj preĝis pri vizito de la Di-benita insulo Vilsandi, la fantazia insulo okcidente de Saaremaa en la Balta maro. Ĝi estas konata pro sia bona klimato, naturo, belaj marbordoj kaj inspiriga spirita forto, tial vizitata de turistoj, ofte eĉ kun la tutaj familioj.

La krono de la insulo estas la lumturo. De ĝia supro oni povas observi kelkajn najbarajn insuletojn, la tutan insulon kaj senti la spiron de historio, kiam venas la pensoj pri universo kaj Dio - la Kreanto.

Ĉiujare la somera sezono komenciĝas en majo kaj daŭras ĝis septembro/oktobro, ĉar Vilsandi ĝuas pli multajn sunplenajn tagojn ol ie aliloke en Estonio. Vintre la maro ĉi tie estas libera de glacio. Estas eble atingi la insulon piedirante en la maro aŭ veturante per boato. En la komforta eta kafejo de Lumturo la vizitantoj povas ricevi kafon aŭ glaciaĵon, aĉeti lokajn suvenirojn.

Vilsandi estas ekologie pura kaj pleniganta homojn per spiriteco kaj Dibenita patoso, aldonas fortojn kaj kuracas negativajn emociojn, kiel konfesas multaj vizitantoj.

Sur la insulo Vilsandi malestas enuo, sed kreiĝas harmonio inter homa interna paco kaj proksima Sankta Spirito. Bonvenon en Vilsandi! Vjatšeslav Hromov

Preĝo pri Insulo Vilsandi

Animoj niaj vokas Dion,
Spiritoj niaj pri Li kantas
kaj Vilsandi per preĝo tiu
Jesuon laŭtvoĉe dankas.

Insulon nian gardu, Dio,
protektu Vilsandi kaj nin,
ni preĝas:sendu gracon vian
por eta Vilsandi kaj ni
Dio benu!

Vjatšeslav Hromov, Estonio

Frato Vjaĉeslav Hromov estas mia longjara amiko. Persone ni povis renkontiĝi ĝis en la jaro 1988, kiam mi partoprenis kadre de sciencteknikista sekcio, kies filio ekzistis en la firmao, kie mi laboris, viziton de rusa tiama Leningrado, poste de Estonio, Latvio, Litovio kaj fine de rusa Moskvo. Ĉar mi volis dimanĉe en la ĉefurbo de Estonio Talinn ĉeesti la katolikan sanktan meson, mi demandis ĉiĉeroninon, kie estas en la ĉefurbo la katolika preĝejo, sed ŝi rifuzis informi min. Tiam mi el hotelhalo telefonis al frato Vjaĉeslav por interkonsenti nian renkonton, kaj de li mi estis informita pri la negranda katolika preĝejo, kie mi dimanĉe partoprenis la sanktan meson. Post nia telefona interparolo tuj aperis en la hotelhalo du policanoj.

Salutas vin Vjaĉeslav via frato Miloŝ.

al la indekso
 


  KIO ESTAS KRISTNASKO? ĈU TIO ESTAS IO ORDINARA AŬ MIRAKLO?

Kio estas Kristnasko? Ĉu tio estas io ordinara aŭ miraklo? Ja tutaj vagonoj da gratuloj disflugos en ĉiuj landoj portantaj deziron de ĝojo kaj feliĉo. Kio do okazas; kial homoj sin pridonacas kaj ĝoje kaj kun pardono reciproke premas la manojn? Kial homoj nokte forlasas siajn per varmo trabrilitajn hejmojn por veni en la malvarmajn sanktejojn, kie ili kune kantas: Ĝoju vere, plej sincere. KIAL?

Estas Kristnasko ‒ hodiaŭ venis sur la mondon Amo ‒ do TIAL. Dio pro la amo donacis al ni sian Filon, kaj Li volas, ke ni lian amon imitu.

Li venis kiel infano, por ke Li povu kun ni paroli per homa voĉo. Li venis al ni kiel homo, por ke Li povu nin ami per la homa koro. Per la koro, kiu kapablas kunsenti kaj kunsuferi; per la koro, kiu kapablas kompreni kaj pardoni, kiu kapablas ĝoji eĉ plori.

Li venis al ni por proponi al ni sian amikecon. Kaj kia povas esti respondo de ni al la naskiĝo de Kristo? Eble plenumo de tio, pri kio ni komune petas perpreĝe en la festo de la Naskiĝo de la Sinjoro: „Ke nia kredo, kiu brilas en niaj koroj, brilu ankaŭ el niaj faroj.“

Por ke ankaŭ per nia klopodo estu ĉirkaŭ ni veraj kristnaskaj festotagoj ‒ la festoj de la ĝojo kaj la amo; la festoj de la fido kaj espero, la festoj de la granda konsolo. Dio venis kaj Li estas ĉi tie kun ni. Kaj neniam ni plu restos solaj, se ni estas volemaj ekiri Betlehemon dum brilo de la stelo, kiu nin kondukas al Li. Ke ni eĉ dum la nunjara kristnaska festo kune pli proksimiĝu al la Vero, al la Amo, al la Naskita Kristo.

R.D. Mgr. Radek Jurnečka, www.katolik.cz

al la indekso


 ĜOJU VERE, PLEJ SINCERE

al la indekso


 ADIAŬAJ VORTOJ DE LA FRATO MILOŜ

Karaj gelegantoj, miaj karaj gefratoj, kun malĝojo en la koro mi devas informi vin, ke tiu ĉi, la kvara numero de Dio Benu de la nuna jaro, estas la lasta, paperforma, kiun vi ricevis. Nia gazeto Dio Benu, kiu regule paperforme aperadis ĉiun kvaronjaron ekde la jaro 1991, ĉesos fine de la nuna jaro aperadi. Ĉu ĝi venontjare plu aperados en elektronika versio, tio dependas de tio, ĉu ekzistas sufiĉa nombro da tiuj, kiuj ĝin volus ricevadi en formato PDF. Se mankos sufiĉa nombro da tiuj, kiuj ĝin volus eklektronik-forme ricevadi, tiam estos necese decidi ankaŭ pri nuligo de nia IKUE-Katolika Sekcio de la Ĉeĥa Esperanto-Asocio, kiu estis fondita maje 1990.

Ni iomete retrorigardu al la historio de nia sekcio. La ĉeĥa katolika (IKUE) sekcio estis fondita en la jaro 1969 dum la Konstitua Kongreso de la Ĉeĥa E-Asocio en Brno. Tuj en la jaro 1969 la sekcio komencis organizi (katolikajn) E-tendarojn en la vilaĝo Herbortice. En la jaro 1977, kiam ĝi okazis la 9-an fojon, invadis la tendaron ŝtata komunista polico por ĝin likvidi. Nelonge post tio estis ankaŭ ĉesigita funkciado de la sekcio. Do ekestis tempo sen la ĉeĥa sekcio ĝis la jaro 1989, kiam falis regado de ruĝa drako en nia lando.

La 19-an de majo 1990 okazis fonda konferenco de la Katolika Sekcio de la Ĉeĥa E-Asocio en la urbo Česká Třebová, kiun tiam ankaŭ ĉeestis la ĝenerala sekretario de IKUE frato Carlo Sarandrea el Romo. En la sekcia konferenco okazinta en Třebíč kadre de la Kongreso de ĈEA en la jaro1990 estis decidite, ke ekde la jaro 1991 aperadu la sekcia gazeto Dio Benu. Tiam mi eksopiris, ke ĝi aperadu almenaŭ 30 jarojn. Tiu ĉi sopiro estis realigita, ĉar ĝi do aperadis 32 jarojn.

Kia kaŭzo do staras antaŭ la decido ĉesigi paperforman aperadon de la sekcia gazeto Dio Benu? La motivoj estas du: 1. mia aĝo (81) kaj kun ĝi pli malboniĝanta sanstato, kiu certe iompostiome pligrandiĝados; 2. Estis trovita neniu pli juna persono, kiu bonvolus transpreni tiun ĉi temporaban, senpagan, do senprofitan aktivadon, do la persono verva por la kristanaj kaj Esperantaj idealoj. En la novtempa IKUE-historio ekzistis pli multaj landaj sekcioj, el kiuj ĝis nun restis funkciantaj nur du. Antaŭ nelonge okazis en IKUE virtuala balotado por elekto de la IKUE-prezidanto kaj la estraro. Ni do esperu, ke la nova IKUE-estraro sukcesos revivigi kaj revigligi IKUE-n, kaj ke ankaŭ reaperados la oficiala organo de IKUE – la revuo Espero Katolika. Tial mi tutkore rekomendas al vi, karaj gefratoj, remembriĝi aŭ ekmembriĝi al IKUE. Tiuj, kiuj tiurilate bezonos konsilon, povas senprobleme sin turni al mi.

En la jaro 1991 la sekcio havis 234 membrojn. Nuntempe ili estas nur 45. Tiu ĉi grava malkresko de la membronombro dum 32 jaroj de la ekzisto de la sekcio ne okazis pro nuligoj de la membrecoj, sed plejparte pro la forpasoj, sanproblemoj aŭ pro alta aĝo de la membroj. La tempon ne eblas haltigi, tial ni ĉiuj samrapide progresas al forlaso de ĉi tiu provizora restado al la restado definitiva, kie ni espereble ĉiuj porĉiame ĉe Dio kolektiĝos.

Karaj gefratoj, konklude mi tre dankas al vi ĉiuj, kiuj kunlaboradis kun mi en realigado de niaj noblaj celoj, al vi ĉiuj, kiuj per viaj libervolaj monkontribuaĵoj ebligis aperadon de Dio Benu, kaj ne lastvice ankaŭ al frato Pavol Petrík por la kontrollegado de DB kaj al frato Jarek Chodníček por ĝia dissendado. Kiam ajn vi povas kontakti min prefere retpoŝte: m.svacek@seznam.cz. La sekcia komisiono decidos kiel plejbone utiligi la restantajn monrimedojn de la sekcio, pri kio mi vin informos.

Tre kore vin dankas kaj tutkore vin salutas via frato Miloŝ.

al la indekso


 Vortoj adresitaj al la membroj de la Ĉeĥa IKUE Sekcio

Milí bratři a sestry, ani jsme se nenadáli a konec roku se blíží. Od roku 1990, kdy byla obnovena IKUE-Katolická sekce ČES, která byla koncem sedmdesátých let minulého století zásahem komunistického režimu zrušena, uplynulo už 32 roků. A nyní stojíme před rozhodnutím ukončení vydávání časopisu Dio Benu. Zůstává ještě možnost v příštím roce vydávat Dio Benu v elektronické verzi ve formátu PDF, pokud se přihlásí dostatečný počet zájemců. Důvody k tomuto rozhodnutí jsou uvedeny na poslední stránce v článku Lastaj vortoj. Věřte, že rozhodnutí k tomuto nebylo snadné, které jsme projednávali v „komisi“ sekce v sestavě: Max Kašparů, Jan Kalný, Jaroslav Chodníček, Jiří Studený, Marek Blahuš a Miloslav Šváček.

Když jsme začínali v roce 1990, měla sekce 234 členů, nyní je to pouhých 45. Úbytek během těchto 32 roků byl převážně způsoben postupným odchodem těch starších na věčnost, nebo věkem a v některých případech i zrušením členství. Téměř nikdo z mladší generace neprojevil zájem nejen o naši činnost, ale všeobecně i o Esperanto, tak jsme dospěli k rozhodnutí, že zvláště s přibývajícím věkem a zdravotními důvody je nutno ukončit vydávání časopisu Dio Benu v papírové verzi. Při nízkém počtu členů sekce jsme ho mohli dosud vydávat tak jak ho znáte díky jeho zahraničním čtenářům. Bylo rozhodnuto v příštím roce jej vydávat v elektronické verzi, pokud se přihlásí dostatečný počet zájemců.

Většina z Vás jistě víte, že proběhla volba nového výboru IKUE (Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista), jehož nové vedení slibuje oživení IKUE a opětné vydávání časopisu Espero Katolika, který jsem během minulých tří let redigoval a dosud lze si ho stáhnou z internetových stránek naší sekce: www.ikue.org/cz. Jeho registrace v Itálii skončila a tak muselo být vydávání časopisu ukončeno, než dojde k jeho nové registraci a zvolení redaktora. Budeme Vás o tom informovat, abyste si mohli obnovit členství v IKUE. Od většiny z Vás máme mailovou adresu, a od několika chybějících ji doufáme získat.

Funkci předsedy sekce a vše ostatní jsem vykonával bez jakékoliv odměny. Z pořádání táborů a tří IKUE-kongresů u nás má sekce ještě zbylé finanční prostředky. Uvedená „komise“ rozhodne, jak budou tyto finanční prostředky použity, o čemž Vás, členy sekce, budeme informovat.

Milí bratři a sestry, kdykoliv se můžete na mne obrátit, nejlépe mailem, budu Vám nadále k dispozici.

Přeji Vám mnoho Božího požehnání a ochrany Panny Marie. Váš bratr Miloš.

al la indekso


 Monkontribuaĵoj ricevitaj por IKUE kaj la Ĉeĥa IKUE Sekcio de la 26.6.2022 ĝis la 20.9.2022:

Černá Květoslava, Dzuňová Anna, Eichkorn Bernhard, Jurková Jana, Kašparů Max, Kovář Jan, Krejčíř Antonín, Ledvinková Blanka, Pospíšil Jan, Skalická Jitka, Štěpánková Anežka, Studená Pavla juna, Studený Jiří kaj Pavla, Tesařová Ludmila.

 Tre koran dankon!

al la indekso


 DIO BENU

DIO BENU Vydavatel: IKUEKatolická sekce Českého esperantského svazu. Adresa redakce: IKUEKatolická sekce ČES, Tršická 6, CZ751 27 Penčice. Zodpovědný redaktor: Miloslav Šváček, tel. +420 732 420 675, email: m.svacek@seznam.cz. Bank. spojení: FIO banka, a.s., Přerov, číslo účtu: 2700247564/2010. IBAN: CZ4420100000002700247564 SWIFT/BIC: FIOBCZPPXXX Registrační číslo MK ČR: E 12647. Ročník 2022 (32) číslo 4 (128).

ISSN 18038387

al la indekso
 

La enhavo de la artikoloj de aŭtoroj ne ĉiam devas koheri kun opinioj de la redaktantaro.