Dio Benu numero 127 3/2022

al la arkivo de jarkolektoj 1991 2024

· LA BEATA TITUS BRANDSMA

· KANONIZO DE LA PATRONO DE IKUE TITUS BRANDSMA

· VORTOJ DE LA SEKCIA PREZIDANTO (Miloslav Šváček)
· LA VERECO (Sac. D ro Max Kašparů)
· DIO NE ESTAS DIO DE MILITO (La papo Francisko)
· La papo Francisko konsekris Rusion kaj Ukrainion al la

  Senmakula Koro de Maria

· MILITO KAJ PEKO (Małgorzata Bochenek)

· SANKTEJOJ DE MARIA EN UKRAINIO (Magdalena Markowicz)

· PARDONU AL NI MILITON, SINJORO! (Vatican Media)

· LA PATRONO DE IKUE – LA BEATA TITUS BRANDSMA – ESTIS

  KANONIZITA (Laŭ interretaj fontoj)

· PREĜO DE LA SANKTA JOHANO PAŬLO LA DUA POR LA DONACO DE

  LA PACO

· Por enpensiĝo

· BUŜA PREĜO ESTAS NIA ANKRO (La papo Francisko)

· ĈU LA KRUCOJ SEN KRISTO? (El Der Fels 3/2020)

· Animoskuado (Sac. D ro Max Kašparů)

· EĈ SE ANTAŬ VI FERMIĜUS ĈIUJ PORDOJ DE LA MONDO...

  (OVA www.vira.cz)

· LA NEPERFEKTA AMFORO (B. Ferrero)

· KIUCELE ESTI EN LA EKLEZIO (Franciszek Kucharczak)

· LA EKLEZIO RESUREKTOS (Sac. Robert Skrzypczak)

· ANGULETO DE LA RELIGIA HUMURO (Sac. D ro Max Kašparů)
· La 13 a de majo: Grava tago por IKUE KONSEKRIĜO PER

  VATIKANA RADIO (Espero Katolika 5 6/1982)

· SINKONSEKRO AL MARIA

· LA MISTERA FORTO (Sebastian Karczewski)

· ANTAŬ 20 JAROJ EN LA JARO 2002 ESTIS MURDITA NIA FIDELA

  MEMBRO KAJ LONGJARA IKUE ANO ‒ LA SACERDOTO CYRIL VRBÍK

· Sciuro kaj lupo (Rusa fablo)

· SAĜA ALMOZULO (Jiří Mikulášek)

· HUMURO DE MAKSO (D ro Max Kašparů)

· LA ĈEFEPISKOPO MONS. JAN GRAUBNER FORLASIS OLOMOUC

  FORIRINTE AL PRAGO

· AMO AL SAĜECO Sankta Tito Brandsma (Sac. Albrecht

  Kronenberger)

· Vortoj adresitaj al la membroj de la Ĉeĥa IKUE Sekcio
 
(Miloslav Šváček)

· Monkontribuaĵoj ricevitaj por IKUE kaj la Ĉeĥa IKUE Sekcio
  de la 1.1.2022 ĝis la 15.3.2022
· DIO BENU

 


 LA BEATA TITUS BRANDSMA

MARTIRO – ESPERANTISTO KAJ IKUE ANO
 pereinta en la germana koncentrejo Dachau en 1942

al la indekso


 KANONIZO DE LA PATRONO DE IKUE TITUS BRANDSMA

 

La papo: „La sankteco ne estas persona heroeco, sed la amo kaj servo al aliuloj.

Sur la plenplena Placo de la Sankta Petro en Vatikano okazis dimanĉe la 15 an de majo 2022 kanonizo de dek novaj sanktuloj. Inter ili estis ankaŭ la karmelitana sacerdoto – esperantisto Titus Brandsma – la ĉiela patrono de IKUE, ekzekutita en la naziisma koncentrejo Dachau la 26 an de julio 1942.

 

al la indekso


 VORTOJ DE LA SEKCIA PREZIDANTO

Karaj kaj estimataj legantoj, karaj gefratoj en Jesuo Kristo. Dio benu!

Pasis duonjaro de la nuna, tre malĝoja jaro, en kiu jam pli ol 130 tagojn furiozas milito de rusaj agresantoj kontraŭ ukrainia suverena ŝtato. Tamen ni esperu, ke la bono venkos la malbonon, kaj ke en Ukrainio ekregos la sopirata paco. Tiucele ankaŭ vi, kara leganto, povas kontribui, se vi partoprenos la ĉiutagan preĝon de la rozario celantan ekregon de la paco en Ukrainio kaj la ceteraj lokoj de la mondo, kie regas malpaco. Por aliĝi al kunpreĝado de la rozario trovu informon sur la paĝo 13.

Ne nur la kovima pandemio kaj la militaj okazaĵoj malfavore influis ankaŭ agadojn de la katolikaj esperantistoj. Ekde nuna jaro definitive ĉesis aperadi eĉ elektronika versio de la oficiala organo de IKUE la revuo Espero Katolika. Estas necese okazigi balotojn, elekti la estraron de IKUE, novregistri la revuon Espero Katolika kaj trovi ĝian redaktoron. Do jen la grava tasko de IKUE por la nuna jaro. Ni esperu, ke la ĉielaj patronoj de IKUE tiucele efike helpos, precipe ankaŭ eksesperantisto – la novsanktulo Tito Brandsma.

Tre kore vin salutas via frato Miloslav.

al la indekso


 LA VERECO

Absoluto ne ekestas per tio, ke oni sumigas relativajn, eĉ ne la eterno ekestas per tio, ke oni sumigas tempajn.
La valoro ne ekestas per tio, ke oni sumigas nevalorojn.
L. Evely

Se ni preteriros la bazan lernejon kaj el malfermita fenestro ni aŭdos lernanton, kiu en leciono de matematiko donas malbonajn respondojn, ni ne tuj devas pensi, ke en krizo estas multiplika tabelo aŭ lernejo. Se ni ekaŭdos filon de la najbaroj, kiel lernanton de muzika lernejo, kiel false li ludas gamojn, ni ne povas proklami, ke la tuta mu zika arto regresas.

Nek bona scienco, nek belo povas aperi en regreso. En ili povas esti aŭ sana rezonado de la kalkulisto, kiu erare multiplikas la nombrojn, aŭ fingrometado de muzikanto, kiu vere premas la klavon relative bone, sed absolute alian.

Ofte mi aŭdas similan opinion, ke nun tempe estas en krizo la kristana kredo. Ne estas. En la krizo estas la nuntempa homo, kiu sin nomas “kredanto”.

Tiu, kiu ne lernas konscience la mate matikon, ne ekzercas muzikgamojn kaj vere ne vivas sian kredon, tiu nenion alian povas atingi ol malbonan rezulton. Tial estas falsaj melodioj, eraraj kalkuladoj kaj ankaŭ deformita kredo produktaĵoj de la homa malvereco kaj malhonesteco.

Sed ĉu la tuta homa vivo en sia alotropismo kaj komplikeco ne estas unu granda sintezo ĝuste de la arto, ekkonado kaj spiritaj valoroj?

Sendube estas vero, ke krei en la vivo kion ajn valoran – en agadkampoj de arto, scienco aŭ religio – antaŭsupozas ne nur necese bezonatajn kondiĉojn kaj kapablojn donacitajn de Dia graco, sed ankaŭ nian personan honestecon.

Al la ĝojo de la homa animo kontribuas vereco en la farado. Sankta Jakobo asertas, kiel grandan povon havas sincera preĝo de la justulo, kaj la apostolo Petro aldonas, ke vera amo eĉ multajn pekojn kovras.

D ro Max Kašparů

al la indekso


 DIO NE ESTAS DIO DE MILITO

La papo Francisko dimanĉon la 13 an de marto 2022 petis pri halto de la „neakceptebla armita agreso“ kontraŭ Ukrainio. Liaj vortoj memorigas, ke tiuj, kiuj subtenas perforton, malsanktigas la nomon de Dio.

„En la nomo de Dio mi vin petas: haltigu tiun ĉi masakron!“, ekvokis la papo Francisko dum la preĝo de Anĝeluso dimanĉon la 13 an de marto, en la tago de la naŭa datreveno de sia elekto de episkopo de Romo. La papo memorigis viktimojn el Mariupol, „la barbarecon mortigadi infanojn, la senkulpajn kaj senarmigitajn civilulojn“, li postulis ĉeson de tio, kion li unusence nomis „neakceptebla armita agreso,“ ol la urboj ŝanĝiĝos je tombejoj“, li dankis por akcepto de multaj rifuĝintoj postulinte ĉiujn, por multobligi porpacajn preĝojn.

Konklude de sia mesaĝo Francisko klare kaj decideme atentigis pri deformigita eluzo de la religio por pravigo de la okazantaj masakroj: „Dio estas nur Dio de la paco, Li ne estas Dio de milito kaj tiuj, kiuj subtenas perforton, malsanktigas lian nomon.“ La samajn eldiraĵojn dum lastaj jaroj uzis la papo kaj ankaŭ liaj antaŭloj, la sankta Johano Paŭlo la Dua kaj Benedikto la Deksesa, por ke ili avertu antaŭ misuzado de la Dia nomo por pravigo de malamo, perforto kaj terorismo.

Sed ĉifoje la adresatoj de la papa alvoko ne estas ĝihadistaj fundamentistoj, sed ĉiuj, kiuj opinias, ke pro la milito en Ukrainio, en kiu sub bomboj mortas kristanoj havantaj la saman bapton, povas ekzisti religia „kongruo“ – la religia ekspliko, kiun oni povas al la kredantoj doni. www.vira.cz

 al la indekso


 La papo Francisko konsekris Rusion kaj Ukrainion al la  Senmakula Koro de Maria

La papo Francisko vendredon la 25 an de marto kun la episkopoj, sacerdotoj kaj laikoj de la tuta mondo konsekris Rusion kaj Ukrainion al la Senmakula Koro de Maria, kiun postulis la Virgulino Maria en Fatimo kaj kiun konkretigis jam la papo sankta Johano Paŭlo la Dua. Samtage kaj samtempe la 25 an de marto la konsekron faris en Fatimo kardinalo Krajewski, kiel delegito de la Sankta Patro.

al la indekso


 MILITO KAJ PEKO

La konvertiĝo de Eŭropo povas haltigi la militon. Akcentis tion en la polaj Radio Maryja kaj Televido Trwam Mons. Jan Sobiło, la helpepiskopo de diocezo de Ĥarkovo (Харків) kaj Zaporogio (Запоріжжя), dum la reta disaŭdigo ligiĝante kun Zaporogio je temo „Vizaĝoj de la milito“.

La gasto de „Nefinitaj Interparoloj“ prezentis konvinkon, ke danke al la konsekro de Rusio kaj Ukrainio al Senmakula Koro de la Plejsankta Virgulino Maria fare de Papo Francisko la 25 an de marto de la nuna jaro, Ukrainio ĉiam kapablas rebati atakojn de Rusio.

– Ni scias, ke per militaj rimedoj, kiujn ni posedas, ni ne kapablus defendi nian landon, tion Maria defendadas nin, kiel Ŝi ankaŭ defendis Johanon Paŭlon la Duan la 13 an de majo 1981, kiel Ŝi defendis Polujon dum la miraklo apud Vistulo, nun okazadas la miraklo apud la rivero Dnepro. Dio estas ĉiopova, per la Koro kaj manoj de Maria Li donas al ni grandan povon ‒ emfazis la episkopo Jan Sobiło.

Kiel li plue akcentis, en Ukrainio ekzistas la milito ne nur por liberigo de ĉi tiu lando, sed ankaŭ por liberigo de la homa konscienco el ateismo, kiu enradikiĝis en Rusio kaj disvastiĝis en la tutan mondon post la oktobra revolucio de la jaro 1917.

– En Fatimo la Dipatrino vidinte la minacojn, kiuj alproksimiĝas, petis la konvertiĝon de Rusio. Tamen tiam la mondo ne tro emociiĝis pri la peto de Maria. La milito en Ukrainio mobilizas homojn por granda preĝado, estas bezonata la granda konvertiĝo de ni ĉiuj ‒ emfazis la episkopo Jan Sobiło.

Li raportis pri la atesto montranta, ke la milito spirite mobilizas homon. Li rakontis, ke venadas al Zaporogio (en kiu li praktikas la animservon) soldatoj el la linio de batalfronto. La unua, kion ili petas, estas konfeso kaj la sankta komunio. Soldatoj petas ankaŭ rozariojn, kiuj estas „helpiloj de Goliato, kiun timas malamiko“. Homoj atendas sacerdotajn benojn kaj la vortojn de kuraĝigo.

– Kompreneble ankaŭ estas situacioj, ke homoj riproĉas al Sinjoro Dio, kiel Li povis permesi ĉi tiun malbonon, kiam mortigataj kaj perfortigataj estas infanoj kaj virinoj, pereigataj estas civiluloj, antaŭe multfoje torturigataj. Tamen tiuj, kiuj kulpigas pro ĉi tiu malbono Dion, forgesas, ke la milito estas la rezulto de pekoj. La Sankta Patro Francisko tion ankaŭ tiel argumentas. La grava peko de la unuopulo estas kiel la bombo, la raketo uzata en la milito, frapanta la loĝhejmon ‒ klarigis la episkopo Jan Sobiło.

Małgorzata Bochenek El taggazeto Nasz Dziennik, 30.04.2022
Esperantigis Stanisław Śmigielsk
i

al la indekso


 SANKTEJOJ DE MARIA EN UKRAINIO

La kulto de Dipatrino en ortodoksio kaj ankaŭ ĉe grekkatolikoj estas en Ukrainio tre disvastigita. Ni ne ĉesadu en preĝado por ĝia protektado fare de Maria. Ni kredu, ke Ŝi haltigos militon kaj ĉiun malamon disvastiĝantan nun en la ukraina lando.

La Dipatrino estas honorata en la tuta mondo. Ni kredas, ke Ŝi nin defendas kaj gardas. Ni pli proksime konatiĝu kun kelkaj lokoj en Ukrainio, kie la kulto de Maria estas precipe praktikata.

La statuo de Dipatrino de Fatimo jam estas en Ukrainio, la Sankta Patro Francisko konsekris ĉi tiun landon, kaj ankaŭ Rusion, al la Senmakula Koro de Maria. La kulto de la Plejsankta Virgulino ĉeestas sur la teritorio de Ukrainio jam ekde jarcentoj. Spektante la marianajn sanktejojn lokigitajn en negranda distanco de la pola ŝtatlimo, niaj pensoj direktas al la pitoreska Lvovo (Львів). Tie, en la ĉefkatedrala baziliko de la Plejsankta Virgulino Maria, reĝas la bildo de Dipatrino la Graca. Ĝi estas ankaŭ titolata la Belega Stelo. La bildo estis pentrita en la jaro 1598 fare de la lvova urbano Jozefo Szolc Wolfowicz – kiel la bildo surtomba por Katerina Domagalicz. Komence ĝi pendis ekster preĝejo proksime de ŝia tombo. Kiam la kulto de Maria bildigita en ĉi tiu portreto fariĝadis pli populara, estis por ĝi konstruita kapeleto. La bildo al la lvova katedralo estis transportita en la jaro 1765, kaj tie ĝi estis lokigita en la ĉefaltaro. Post la dua mondmilito, pro la timo antaŭ ĝia neniigo, ĝi estis lokigita en la trezoro de la kastelo Vavelo en Krakovo, kaj poste sekve en la urbo Lubaczów. Tiam estis decidite pri ĝia restaŭro, kaj pretigo de du ĝiaj kopiaĵoj. La portreto, kiun oni povas nun admiri en la lvova katedralo, kaj kiu estis kronigita en la jaro 2001 fare de Sankta Patro Johano Paŭlo la Dua, estas ĝuste unu el ili. La dua kopiaĵo troviĝas en Lubaczów, kaj la originalo troviĝas en la trezoro de la katedralo en Vavelo.

La bildigita Dipatrino havas ruĝan robon kaj verdan mantelon. Ŝi sidas sur la trono el nuboj, inter anĝeloj, sur la dekstra genuo Ŝi tenas la starantan Jesuon. La vizaĝo de Maria estas milda, la Dipatrino delikate ridetas kaj Ŝi havas fermitajn okulojn. Nenio mirigas, ke Ŝi estas nomata Belega Stelo. Malfacile estas deŝiri okulojn de ŝia portreto. Emanas el ĝi trankvilo kaj harmonio. Tiel kvazaŭ Maria volus nin konsoli kaj kvietigi. Ŝia staturo altiĝanta super la mondo disvolvas super ĝi sian patrinan protekton.

La laŭvica loko, valoranta mencion, estas la sanktejo de Dipatrino Vartistino de Homaj Esperoj en la urbo Stryj (Стрий) – lokigita en la suda parto de la lvova regiono. La preĝejo de la Naskiĝo de la Plejsankta Virgulino Maria estiĝis en la 15 a jarcento. Ĝi estis multfoje rekonstruata post incendioj kaj malkonstruadoj. La kronigo de la troviĝanta en ĝi bildo de la Dipatrino de Stryj, okazis en la jaro 1935. Feliĉe, ĉi tiu portreto kiel la ununura originala kronigita en la lvova ĉefdiocezo, restis en Ukrainio post la milito. Dia Providenco gardis ĝin antaŭ detruo dum la sovetia erao. La preĝejo en Stryj restis senĉese funkcianta kaj la fideluloj dum ĉiuj malfacilaj jaroj povis en ĝi preĝadi kaj elpetadi la helpon de la Dipatrino Vartistino de Homaj Esperoj. En la jaro 2001, kiam la papo Johano Paŭlo la Dua vizitis Ukrainion, li sanktigis la renovigitajn kronetojn de la Dipatrino de Stryj.

Maria prezentita en ĉi tiu bildo sidas sur trono kaj vaste malfermas brakojn super la venantaj al Ŝi fideluloj. Ŝia staturo estas majesta, altiĝanta super altaro. La ornamita krono sendube aldonas al Ŝi gracion. Simile kiel sur la bildo de la Dipatrino la Graca, Maria estas vestita en la ruĝa robo kaj en la verda mantelo. Sur la kapo Ŝi havas blankan tukon. Sur la bildo la Dipatrino estas seriozmiena. Ŝiaj etenditaj brakoj direkte al ni invitas nin por kontemplado. Distingebla estas tio, ke la bildo de Maria en la preĝejo de Stryj, kaj ankaŭ la sanktejo mem, travivis multajn historiajn eventojn. Ni petegu ĉe la Vartistino de Homaj Esperoj pacon por Ukrainio kaj la tuta mondo.

Tre proksime ĉe la limo kun Pollando, en la distrikto de Starosamborsko, troviĝas la malgranda loko – Niżankowice (Нижанковичі). Tiea romkatolika paroĥo de la Sankta Triunuo siajn komencojn lokigas al la jaro 1451. La sortoj de la preĝejo post la dua mondmilito estis tragediaj. Ĝi estis ruinigita, oni lokigis en ĝi la deponejon de kolĥozo, kaj ankaŭ lernejon. La sakristio estis trakonstruita je stalo, la interna ekipaĵo estis priŝtelita kaj detruita. Denova renovigo kaj sanktigo de la preĝejo okazis en la jaro 1991. La eta paroĥo nombras apenaŭ dekkelkajn personojn. En la sanktejo tamen troviĝas la eksterordinara bildo de la Dipatrino, el kiu en la jaro 2005 ekfluis larmoj. Post kiam sciigo pri ĉi tiu eksterordinara okazaĵo disvastiĝis, al la negranda preĝejo komencis venadi amasoj da pilgrimantoj, dezirantaj spekti la bildon de Maria. En la jaro 2007 la preĝejo estis nomumita la Sanktejo de la Virgulino Maria la Dipatrino de la Dia Providenco. La fakto, ke ĉi tiu eksterordinara okazintaĵo okazis en la paroĥo difinita por „formorto“, estas la ekzemplo de la interveno de Dia Providenco.

La lasta loko, pri kiu valoras mencii, estas la sanktejo en la loko Rudki (Рудки) – la malgranda loĝloko apud Lvovo. Troviĝas tie la ikono de Dipatrino, donacita en la jaro 1612 de Georgo Czuryła. Ĝi saviĝis mirakle el la bruligita ortodoksa preĝejo en la regiono de Podole. Tra jarcentoj la kulto de Maria en ĉi tiu loko estis tre forta. Bedaŭrinde, simile kiel la aliaj sanktejoj, post la dua monmilito la preĝejo estis ŝlosita kaj ŝanĝita je vendejo de manĝovaroj kaj la veterinara apoteko. La ikono tamen estis savita kaj transportita al la urbo Przemyśl. En la jaro 1968, kiam en la loko Jasień apud Ustrzyki Dolne estis konstruita Sanktejo de Dipatrino de Bieszczady Montaro, la ikono estis tamen forŝtelita. La originalon oni neniam trovis. Estis tamen farita la fidela kopiaĵo, kiu en la jaro 1995 estis transportita al Rudki. La tiea paroĥa preĝejo de la Ĉielpreno de la Plejsankta Virgulino Maria en la jaro 2003 estis proklamita la sanktejo de Dipatrino de Rudki (Rudecka).

Interese, ke la pilgrimantoj, kiuj venadas al Rudki, povas ankaŭ viziti en la preĝejo la tombon de la fama pola poeto Aleksandro Fredro.

Tio estas nur negranda parto de la tuta riĉo de mariakultaj sanktejoj en Ukrainio, kaj ĉi tie estis priskribitaj nur la romkatolikaj. La kulto de Dipatrino en ortodoksio kaj ĉe grekkatolikoj estas ankaŭ eksterordinare disvastigita. Ni ne ĉesu preĝadi por la favoro de Dipatrino. Ni kredas, ke Ŝi haltigos la militon kaj la malamon disvastiĝantan tra la ukrainia tero. Ni preĝu varme al Maria por donaco de la paco en Ukrainio.

Magdalena Markowicz El monatrevuo Apostolstwo Chorych, majo 2022,
elpoligis Stanisław Śmigielski

al la indekso


 PARDONU AL NI MILITON, SINJORO!

Fine de la ĝenerala aŭdienco la 16 an de marto la papo Francisko preĝis jenan preĝon, kiun verkis ĉefepiskopo Mimmo Battaglia:

Sinjoro, pardonu al ni tiun ĉi militon.
Sinjoro Jesuo Kristo, Filo de Dio, kompatu nin pekulojn!
Sinjoro Jesuo, naskiĝinta sub kijevaj bomboj, kompatu nin!
Sinjoro Jesuo, kiu mortis en brakumo de la patrino en bunkro de Ĥarkovo, kompatu nin!
Sinjoro Jesuo, sendita dudekjaraĝa al batalkampo, kompatu nin!
Sinjoro Jesuo, kiu ĝis nun vidas armitajn manojn en ombro de via kruco, kompatu nin!
Pardonu nin, Sinjoro, kiam ne kontentigas nin najlegoj, per kiuj ni trapikis viajn manojn, kaj plu ni ebriiĝas per sango de la mortintoj disŝiritaj per armiloj!
Pardonu nin, Sinjoro, se tiuj ĉi manoj de Vi kreitaj por zorgo, iĝis iloj de la morto! Pardonu nin, Sinjoro, se ni plu mortigas nian fraton!
Pardonu nin, Sinjoro, se ni plu kiel Kain kolektas ŝtonojn el nia kampo, por mortigi Habelon!
Pardonu nin, Sinjoro, se ni per nia laciĝo plu pravigas kruelon, se ni pro nia doloro pravigas kruelecon de niaj agoj!
Pardonu al ni militon, Sinjoro! Pardonu al ni militon, Sinjoro!
Sinjoro Jesuo Kristo, Filo de Dio, ni petegas Vin! Retenu manon de Kain!
Prilumu nian konsciencon, ke ne okazu nia volo, ne lasu nin senhelpajn al niaj propraj agoj!
Haltigu nin, Sinjoro, haltigu nin!
Kaj ĝis vi retenos la manon de Kain, prizorgu ankaŭ lin. Li estas nia frato.
Sinjoro, haltigu perforton! Haltigu nin, Sinjoro!

(Vatican Media)

al la indekso


 LA PATRONO DE IKUE – LA BEATA TITUS BRANDSMA – ESTIS KANONIZITA

Dimanĉon la 15 an de majo 2022 estis en la liston de la sanktuloj enskribita beata Titus Brandsma, la karmelitana sacerdoto kaj martiro el naziisma koncentrejo en Dachau.

Anĝelo el Dachau

La patro Titus Brandsma, originnome Anno Sjoerd Brandsma, nederlandano kaj karmelitana ordenano, longjara profesoro, travivis kulminon de sia animpaŝtista servo dum la tempo de naziismo, kiu furiozis ankaŭ en Nederlando. Kiel eklezia asistanto de Asocio de la Katolikaj Ĵurnalistoj li vizitadis ĵurnalistajn enlandajn redakciojn kuraĝigante ilin al rezisto kontraŭ reĝimo. Januaron 1942 li estis arestita kaj la 26 an de julio samjare en la aĝo de 61 jaroj li estis ekzekutita fare de fenola injekto en la koncentrejo en Dachau. La miraklo, kiu kondukis al lia kanonizo, koncernas resanigon de unu el liaj kunfratoj, la karmelitana sacerdoto, kun metastaziga melanomo de limfonodoj en la jaro 2004 en la usona Palm Beach.

Titus Brandsma, originnome Anno Sjoerd Brandsma, naskiĝis la 23 an de februaro 1881 en Oegeklooster. Li frekventis franciskanan seminarion en Megen, kaj en la jaro 1898 li eniris karmelitanan monaĥejon en Boxmeer akceptinte ordenan nomon Titus honore al sia patro. En la jaro 1905 li sacerdotiĝis kaj en la jaroj 1906 1909 li studis filozofion en la Papa Universitato en Romo. Li agadis kiel instruisto kaj ĵurnalisto en Ossu, en la jaro 1923 li estis inter unuaj profesoroj de nova katolika universitato en Nijmegen, kaj en la jaro 1932 li iĝis ĝia rektoro. Dum sia akademia aktivado li okupiĝis pri la katolika mistikismo, kaj li tradukis en nederlandan lingvon verkojn de la sankta Tereza de Jesuo. Li partoprenis en kompilo de la nederlanda katolika enciklopedio, li estis membro de Frisa Akademio, kaj en la jaro 1939 la reĝino honorigis lin per la Ordeno de la Nederlanda Leono.

Jam antaŭ la milito li engaĝiĝis en organizo Comité van Waakzaamheid, avertanta antaŭ minaco de la naziisma ideologio. Dum la germana okupacio de Nederlando li publike malaprobadis kontraŭjudajn ordonojn kaj kune kun ĉefepiskopo de Utrecht Johann de Jonge li sabotis strebon de okupantoj pri cenzurado de la katolika gazetaro. En la 19 a de januaro 1942 li estis arestita pro subfosa agado kaj junie samjare li estis transportita en la koncentrejon en Dachau, kiel li mallonge post tio estis mortigita pere de fenola injekto en koron.

Lia festotago en la katolika kalendaro estas la 28 a de julio.

Malofte mi estis tiel feliĉa kaj kontenta

 La sekvajn tekstojn skribis Titus Brandsma post sia aresto la 19 an de januaro 1942 en prizono de Scheveningen en ĉelo n ro 577.

Estas necese, por ke ĉi tie, en tiu ĉi nuda ĉelo, io parolu! Mi faris malgrandan altaron, aŭ kiel tion nomi. En mia ĉelo kuŝis damtabulo... Ankaŭ ĉi tie estis pakpapero. En ĝin mi la damtabulon enpakis kaj per cigara nadlo – oni devas esti kapabla sukcesi, ĉar la tranĉilo kaj tondilo estas al mi forprenitaj – mi faris en paperon malgrandajn en gratojn, inter kiujn mi kunpremis tri malgrandajn bildetojn el mia breviero. Tiel mi havas precize antaŭ mi bildon de surkruca Jesuo, ne la tutan, sed tamen nur belan brust bildon kun la vundo en la koro. Apude unuflanke, mi lokigis sanktan Terezan (de Avila) kun ŝia diraĵo mori aut pati (morti aŭ suferi); duaflanke la sanktan Johanon de la Kruco kun lia pati et contemni (suferi kaj esti malestimata). Ankoraŭ mi trovis du kudrilojn; unu el ili mi uzis, por ke mi sub ĉi tiujn tri ilustraĵojn alfiksu ankoraŭ laŭlarĝe paperon, sur kiu estis eldiraĵo de Tereza: Nada te turbe (nenio vin konfuzu) ktp., meze: Dio estas tiel proksima kaj malproksima, Dio estas ĉiam ĉeestanta kaj fine mian propran eldiraĵon: Prenez les jours comme ils arrivent (akceptu tagojn tiel, kiel ili alvenas) ktp. En la breviero mi havis neniun aparte enmetitan bildeton de la Virgulino Maria, kaj tamen ja eĉ ŝia bildo devas esti en la ĉelo de la karmelitano. Eĉ tion mi sukcesis solvi. En la parto de breviero, kiu ĵus estas uzata kaj kiun oni bonŝance permesis al mi havi, estas komence belege bildigita la Virgulino Maria Karmela de aŭtorino Anna Marie von Oer. Mia breviero staras larĝe malfermita kun tiu ĉi bildeto sur la pli supra el du flankaj tabuletoj maldekstre super lito. Sufiĉas por mi, ke mi de la tablo mallonge ekrigardu dekstren, kaj mi havas antaŭ mi belegan ilustraĵon. Kiam mi kuŝas surlite, mia rigardo unue direktas al tiu ĉi portantino de steloj, Spes omnium Carmelitarum (Espero de ĉiuj karmelitanoj).

Beata Solitudo (feliĉa soleco). Jam mi en tiu ĉi malgranda ĉelo min sentas kiel hejme. Ankoraŭ mi ĉi tie ne enuis. Mi estas sola, sed neniam la bona Dio estis tiel proksima al mi. Eĉ se mi ne povas eliradi al homoj kaj la homoj ne povas aliradi al mi, mi volonte ĝojkrius, ĉar Li donis trovi sin al mi denove en sia pleneco. Li estas mia ununura rifuĝejo kaj mi sentas min esti feliĉa eĉ sekura. Mi volas ĉi tie resti porĉiame, se Li tion tiel decidos. Malofte mi estis tiel feliĉa kaj kontenta.

Patro Brandsma estis Esperantisto, kaj eĉ IKUE ano. En malnovaj jarlibroj de IKUE (ekz. de jaroj 1926, 1928 kaj 1931 32) eblas legi lian nomon kaj adreson (pri tio aperis artikolo de P. Manuel Casanoves en Espero Katolika de aprilo 1973). Estas la unua fojo, en la tuta historio de IKUE, ke IKUE ano estas oficiale suraltarigita!

La sankta Tito, propetu por ni – esperantistoj, kaj precipe por IKUE, ĉe Dio!

(Laŭ interretaj fontoj)

al la indekso


 PREĜO DE LA SANKTA JOHANO PAŬLO LA DUA POR LA DONACO DE  LA PACO

Dio de niaj patroj, granda kaj mizerikorda Sinjoro de la vivo kaj la paco, la Patro de ĉiuj homoj.

Via volo estas la paco kaj ne la turmentado. Haltigu militojn kaj forigu fieron de perfortuloj. Vi sendis vian Filon Jesuon Kriston por heroldi pacon al proksimuloj eĉ al malproksimuloj kaj por unuigi ĉiujn homojn de diversaj nacioj kaj gentoj en la ununuran grandan familion.

Neniam plu okazu milito – la terura okazaĵo, el kiu ne ekzistas reveno, neniam plu estu milito – la konfuziĝo de bataloj kaj perforto.

Donu, ke finiĝu la milito, kiu minacas vian kreitaron surtere, enaere kaj eĉ surmare.

Kun Maria, la Patrino de Jesuo kaj la Patrino nia ni Vin petegas, alparolu la korojn de homoj, kiuj respondecas pri sortoj de la nacioj. Neniigu logikon de revenĝo kaj reprezalio kaj pere de la Sankta Spirito instigu novajn grandanimajn kaj noblajn solvojn en dialogo de paciencema atendado – multe pli fruktodona ol estas la milita perforto.

La Patro, donu al nuna tempo pacon. Ke neniam plu estu militoj. Amen.

al la indekso


  Por enpensiĝo

• La amo animon disvolvas, la egoismo ĝin mortigas! • Ne plendu, ke aliuloj havas pli multe. Tiu, kiu ne havas Dion, havas nenion! • Prenu Biblion kaj tuj legu, la mondon vi vidos alie! • Sciu, ke fontoj de iritoj estas nur kaŝitaj Diaj ŝancoj! • Ne atendu tuj post ĉio problemon, tio estas ŝancoj, bonvole ilin traktu! • Mi faros ĉion, kion mi povos, la reston mi konfidos al Dio! • La estonteco estas necerta, la forton vi trovu ĉe Kristo! • Saĝa homo ne ŝanĝos Kreinton por kreitaĵo. • Kiam mi antaŭ televido adorkliniĝas, mia kredo malrapide malaperas... • Al Dio kondukas vojo certa: en aliuloj vidi Kriston.

El Milujte se 56/2021

 al la indekso


  BUŜA PREĜO ESTAS NIA ANKRO

Katekizo de la papo Francisko dum ĝenerala aŭdienco la 21 an de aprilo 2021 en biblioteko de la Apostola Palaco en Romo

El profundo mi vokas Vin, ho Eternulo. Mia Sinjoro, aŭskultu mian voĉon; viaj oreloj atentu la voĉon de mia petego. Se vi, ho Eternulo, kalkulus la pekojn, kiu povus stari, ho mia Sinjoro? Sed Vi estas pardonema, por ke Vi estu respektata. Mi esperis al la Eternulo, esperis mia animo, kaj Lian vorton mi fidis. (Psa 130,15)

Bonan tagon, karaj gefratoj!

La preĝo estas interparolo kun Dio kaj ĉiu kreitaĵo certasence la interparolon kun Dio praktikas. En la homa estulo la preĝo iĝas vorto, invoko, kanto, poemo... La Dia Vorto fariĝis karno kaj en la korpo de ĉiu homo ĝi revenas al Dio en la preĝo. La vortoj estas niaj kreitaĵoj, sed ili estas ankaŭ niaj patrinoj kaj ili certagrade nin formadas.

La vortoj de la preĝo permesas al ni sekure trairi densan mallumon, ili nin kondukas laŭ vojo de verdaj herbejoj apud trankvilaj akvoj, ili por ni kovras tablon antaŭ niaj malamikoj, kiel nin instruas vortoj de la psalmo (kp. Psa 23). La vortoj devenas el sentoj, sed ankaŭ ekzistas mala vojo, sur kiu la vortoj formigas sentojn. La Biblio homon instruas agi tiel, ke ĉio okazu en lumo de la vorto, por ke nenio homa estu eligita, cenzurita. Precipe doloro estas danĝera, se ĝi restas kaŝita, femita en nia interno... La doloro fermita en nia interno, kiu ne esprimiĝas kaj ne ricevas liberan trairon, povas venenigi animon. Ĝi estas mortema.

Ĝuste tial la Sankta Skribo instruas nin, ke ni preĝu per la vortoj ofte eĉ tro aŭdacaj. Hagiografoj ne kreas iluziojn pri homo, ili scias, ke lian koron ankaŭ loĝigas ne tro edifaj sentoj, eĉ malamo. Neniu el ni naskiĝas sankta, kaj kiam tiuj ĉi malbonaj sentoj frapas pordegon de nia koro, estas necese kapabli ilin sendanĝerigi per preĝo kaj Dia vorto. En psalmoj oni trovas iujn tre durajn esprimojn celantajn kontraŭ malamiko − la esprimojn, per kiuj nin spiritaj majstroj instruas, ke ni ilin rilatigu al diablo kaj al niaj pekoj − kaj tamen tio estas vortoj, kiuj apartenas al homa situacio, kaj kiuj estis inkluzivitaj en kadron de la Sankta Skribo. Ĝi ilin enhavas, por ke ili atestadu, ke se ne ekzistus vortoj, kiuj vid al vide al perforto sendanĝerigas malbonajn emociojn kaj direktigas ilin tiel, ke ili ne malutilu, la mondo en ilin tute sinkus.

La unua hompreĝo estas ĉiam voĉa recitado. Unue ekmoviĝas lipoj. Kiel ni ĉiuj scias, ke preĝi ne signifas ripetadi vortojn, la laŭtvoĉa preĝo estas tiu plej sekura kaj ĉiam eblas al ĝi aliri. Emocioj, kiel ajn majestaj, estas male ĉiam necertaj: ili aperas kaj malaperas, forlasas nin kaj revenas. Kaj ne nur tio, ankaŭ la gracoj devenantaj el preĝo estas neantaŭvideblaj. Iumomente ni abundas pro konsolo, kiu male kvazaŭ ĝi tute vaporiĝus dum pli malhelaj tagoj. La preĝo perkora estas mistera kaj dum certaj momentoj kaŝita. La preĝo de la lipoj, kiun ni flustras aŭ recitas kune, estas ĉiam ĉemane, ĝi estas same grava kiel manlaboro. La Katekismo nin tiuafere instruas dirante: „La buŝa preĝo estas necesa komponanto de la kristana vivo. Al la disĉiploj, allogataj per mallaŭta preĝo de sia Majstro, Jesuo instruas buŝan preĝon: »Patro nia« (KKE, 2701) „Instruu nin preĝi,“ petas la disĉiploj Jesuon kaj Jesuo ilin instruas la perbuŝan preĝon: Patro nia n. Ĝi estas la preĝo enhavanta ĉion...

Ni ĉiuj devus havi humilecon de la homoj de la nejuna aĝo, kiuj en preĝejo – eble ĝuste tial, ke ilia aŭdkapablo ne tute bonfunkcias – duonvoĉe recitas preĝojn, kiujn ili dum infanaĝo ellernis, plenigante la preĝejan spacon per flustrado. Tiu ĉi preĝo ne difektas silenton, sed atestas fidelecon al preĝodevo realigata dum la tuta vivo kaj neniam ellasata. Tiuj ĉi homoj kun sia humila preĝo ofte estas grandaj propetantoj de la paroĥo. Ili estas kverkoj, kies branĉaro estas de jaro al jaro pli branĉlarĝaj, por ke ili donu ombron al laŭeble plej multa nombro da homoj. Nur Dio scias, kiam kaj kiel estas ilia koro kunigita kun tiuj eldirataj preĝoj. Sendube ankaŭ tiuj homoj devis trairi nokton kaj momentojn de malpleneco. Al la buŝa preĝo ni ĉiam povas resti fidelaj. Ĝi estas iu ankro, kies ŝnuron ni povas kapti, por resti fidelaj dum ĉiuj vivsituacioj.

Ĉiuj ni povas lerni esti persistemaj laŭ rusa pilgrimulo, pri kiu parolas unu fama spirita verko, kiu akiris scion de preĝo pere de senfina ripetado de ĉiam la sama invoko: „Jesuo Kristo, Filo de Dio, Sinjoro, indulgu nin, pekulojn!“ (kp. KKE, 2616 kaj 2667) Se en lian vivon eniros graco, se la preĝo iun tagon flamiĝos tiugrade, ke li eksentos ĉeeston de la Regno ĉi tie inter ni, se lia rigardo metamorfozos tiome, ke ĝi similos rigardon de infano, tiam ĝi okazos tial, ke li persiste ripetados tiun ĉi simplan kristanan litanion. Ĝi fine enpaŝos en ritmon de lia spiro. Tiu ĉi okazaĵo de la rusa pilgrimulo estas bela, ĝi estas libro, kiun povas ĉiu legi. Mi rekomendas ĝin al vi por lego, ĝi helpos vin ekkompreni, kion signifas la buŝpreĝo.

Ni do ne malŝatu laŭtan preĝon. Eble iu diros: „Sed tio estas infaneca, tio estas por nesciantaj homoj; mi strebas pri la preĝo per menso, pri meditado, interna vakuo, en kiun enirus Dio...“ Mi vin petas, ne enfalu fieron malŝatante la buŝpreĝon. Ĝi estas la preĝo de la simplaj homoj, kiun instruis al ni Jesuo: „Patro nia, kiu estas en la ĉielo...“ La vortoj, kiujn ni eldiras, nin kaptas je mano, certamomente ili redonas al ni emon, ili vekigas ankaŭ tiujn plej dormemajn korojn, vekigas sentojn, post kiuj ne plu ekzistas spuroj. Kaj antaŭĉio nur ĝi sekure direktigas al Dio petojn, kiujn Li volas aŭdi. Jesuo ne lasis nin en spirita nebuliĝo. Li diris al ni: „Vi do preĝu jene!“ Kaj Li instruis al ni la preĝon Patro nia n. (kp. Mat 6,9)

La ĉeĥa sekcio de Radio Vatikana

al la indekso
 


  ĈU LA KRUCOJ SEN KRISTO?

Lastatempe ni pli ofte ekrigardas la krucon de Kristo. Dum lastaj du karesmaj semajnoj ĝi estis vualita, por ke ĝi poste en Sankta Vendredo estu solene senvualigita kaj adorata. Sed rilate al la kruco ne havas tion facilan nur homoj estantaj ekster la eklezio, sed eĉ subtenantoj de la eklezio.

Antaŭ kelkaj jardekoj proponis episkopino de protestanta eklezio Maria Jepsen anstataŭigi krucon per kripo. Onidire tio ĉi estas esence pli pozitiva simbolo de la kredo. La sensivaj gepatroj postulis forigon de la kruco el antaŭlernejoj kaj lernejoj, ĉar ili timis, ke rigardo al la morta viro povas en infanoj postlasi daŭrajn psikajn difektojn. Ankaŭ kiam en germanaj kinejoj oni projekciis filmon de Mel Gibson „Pasiono“, la reprezentantoj (de la germana eklezio) avertis, inkluzive de la prezidanto de la episkopara konferenco Karl Lehmann, spekti la filmon, ke ĝi estas tro drasta.

La pensmaniero de la moderna Eŭropo distingiĝas per nerezignebla evitado de doloro. Antaŭ la sufero homo volonte fermas okulojn – antaŭ la propra sufero eĉ la sufero de aliuloj. Ĉu do estas ankoraŭ rigardo al la Krucumito por la nuntempa homo akceptebla? Plimulto de la vendejoj kun devotaĵoj reagis jam pli frue al tiu ĉi senta stato de novaj aĉetantoj: Oni proponas kolorajn krucojn kun diversaj bildetoj kiel estas suneto, herbejo kun floroj, la ludantaj infanoj aŭ ĉielarko. Ofte oni aldonas al tio surskribon kiel „Dio estas ĝojo“, „Mi estas kun vi“ kaj simile. Mallonge hodiaŭ eblas vidi surkruce ĉion eblan, nur ĉiam pli mal ofte la Krucumiton. Jam sufiĉe longe oni povis observi tiun ĉi tendencon ĉiam pli daŭrigantan. Kiel memoraĵon pri la unua sankta komunio oni donas gajajn bildetojn.

La kulturo de amuzo enpenetris ankaŭ la eklezion. Dio povas esti nur amikema kaj bonvola. Ofte Li estas malaltigita je ĝoja akompananto tra la vivo, kiu ne povas meti al homo iujn postulojn, eĉ ne meti sur lin iujn ŝarĝojn. Pri la sufero aŭ entute pri la substitua ofero de Kristo oni ne plu parolas. Ĉar la parolo pri la ofero kaj morto de Kristo tutcerte nepre naskus mencion pri la homa peko.

La saman tendencon oni povas observi en la plej diversaj sferoj de la vivo. Multaj tomboj ne plu estas ornamitaj per krucumita Kristo, sed en la plej bona kazo per kruco sen korpuso, se ĝi ne estas anstataŭigita per simbolaj aŭ ĉiuspecaj bildaj prezentaĵoj. Eksterordinaran favoron ricevas bildigo de anĝeloj. Ofte ĉi tie aperas ezotera idea enhavo.

Ĉiam pli malofte ni renkontas krucojn apud la vojoj, per kiuj pli antaŭe indikiĝis precipe la kampara pejzaĝo. Ja eĉ la mes ornatoj ŝanĝis sian aspekton. Se antaŭe sur klasikaj ornatoj estis kruco kiel la plej ŝatata bildigo, sed la modernaj kutime ĝin ne plu havas. Ĉar ankaŭ ĉi tie oferton designas postulo, signifas tio, ke ankaŭ la sacerdotoj mem nur malfacile egaliĝas kun la Krucumito.

Ĉiu tempa periodo havas sian esprimon de la pieco kaj siajn proprajn bildigojn de la krucifikso. En romantismo la Sinjoro surkruce ne montris signojn de la sufero. Surkruce Li jam estis bildigita kiel venkinto, kiu superis ĉiun suferon. Per tio estis akcentita la kristana kredo je resurekto, per kiu ĝi distingiĝis de la aliaj religioj. La artistoj de baroko, kiam estis tuta Okcidento jam delonge kristana, provis per detalaj bildigoj prezenti Kriston kiel mizeraspektan homon, kiu estis tute mutilita. La observanto povis rilate al sia sufero esti kuraĝigita, ke ankaŭ por lia Sinjoro kaj Dio estis ĉiu fremda sufero konata, kaj ke Li ja eĉ libervole ĝin akceptis. Kiam en Eŭropo furiozis pesto, ekzistis ja eĉ bildigoj de Kristo kun la pestaj abscesoj. Ĉi tie ni tute klare vidas, ke la kruco estas respondo al demandoj kaj problemoj de homoj.

Hodiaŭ sopiras la rezervema socio pri „moligita spiritualeco“. Ĝi firmigas sin mem en la sama forgesado pri la eterneco per tio, ke ĝi atendas helpon de Dio en ĉi tiu mondo. Ĝi forkuras de klaraj veroj de la kredo kaj ĝi estas preparita rapide ilin flankenŝovi per ilia indiko kiel „fundamentismecaj“. Moligita socio bezonas moligitan religion, kiu forigos ĉion malagrablan, do eĉ la temon de la sufero. Sed la kredo senigita de la enhavo rapide iĝas spirituale kolorigita humanismo, nepretendema parolo pri la bela vetero, kiu perdis sian forton. „Sed se la salo sengustiĝis, per kio ĝi estos salita? Ĝi jam taŭgas por nenio.“ (Mat 5,13)

La religio estos por homoj la vivohelpo nur tiam, se ĝi ne malestimigos malfacilajn demandojn, sed ĝi prenos ilin kaj ilin konfontos kun kredmesaĝo. La suferon de la homo oni devas kompreni same serioze kiel suferon de Kristo. Por demando de la homa sufero ekzistas do neniu klarigo, nur la rigardo al Tiu, kiu libervole partoprenis en nia suferado.

Sed ĉe la kruco de Kristo cizelas spiritoj en ĉiuj tempoj. Jam la sankta Paŭlo diras, ke tio, kio estas por unuj „provokanta skandalo“, sed por tiuj, kiuj kredas, ĝi estas „Dia forto kaj Dia saĝeco“. Ĝuste tian turmentantan ilon, kiu estas la kruco, Dio metamorfas per ofera morto de sia Filo je simbolo de la savo. Estas la Krucumito, kiu alportas savon. Tio estas mesaĝo de ĉiu kruco: Dio kaj homo Jesuo Kristo subiĝis al la plej ebla kruela morto. Tial estas por Li fremda neniu homa sufero, neniu mizero kaj forlasiteco de Dio, kiun Li travivis, neniu kulpo de la peko, kiun Li surmetis sur sin kaj portis. La krucumita Kristo donas ankaŭ al la hodiaŭa suferanta homo sian dignecon.

El Der Fels 3/2020

Preĝoj kaj bonagoj, kiuj ne estas boncelantaj, estas kiel senfrukta arbo. Se nia laboro ne estas bonintenca, ĝi estas kiel arbo, sur kiu kreskas nur folioj.
                                                            El pensaĵoj de la beata Martin Slomšek

al la indekso


 Animoskuado

Siatempe mi vidis mian instruiston, kiu kaptis ŝultrojn de la malbona studento, ekrigardis liajn okulojn kaj skuante lin li diris: „Do fine rekonsciiĝu!“

Dum spiritaj ekzercoj mi spertis ĉe mi kaj ĉe aliuloj ion similan. Ni enrigardis la okulojn de ni mem, de la mondo eĉ de Jesuo Kristo, kiu kaptis niajn ŝultrojn kaj subtile, kun granda amo, skuigis nin. Temis pri certa speco de „skuo“ kun epicentro en la animo.

Alivorte... Inter tertremo kaj animoskuado ni trovas ankaŭ unu diferencon. Kaŭze de la unua povas esti ruiniĝo, la rezulto de la dua renovigo.

D ro Max Kašparů

al la indekso


 EĈ SE ANTAŬ VI FERMIĜUS ĈIUJ PORDOJ DE LA MONDO...

Dio tiel amis la mondon, ke Li donis sian solenaskitan Filon, por ke ĉiu, kiu fidas al Li, ne pereu, sed havu eternan vivon. Ĉar Dio sendis sian Filon en la mondon, ne por juĝi la mondon, sed por ke la mondo per Li estu savita. (Joh 3,16 17)

Iam estas malfacile kredi je amo de Dio

Iam estas malfacile kredi je la amo de Dio meze de la mondo, meze de la propra vivo. Sed la Evangelio diras, ke tio estas esenca, ĉar: tiu, kiu ekkredos je Dia amo en Kristo, tiu ne pereos. Kredi je Dia amo en Kristo povas esti fundamenta ŝtono de nia vivo, kiu ĝin subtenas, kiam ĉirkaŭe ĉio ŝanceliĝas, kiam ni perdas teron sub piedoj.

Sed kion signifas „ekkredi je Dia amo“?

Tio signifas kredi, ke Dio estas ĉiam je via flanko kaj neniam Li batalas kontraŭ vi, sed kun vi por fina venko. Tio signifas kredi, ke Dio ne juĝas vin, ne kritikas, sed sopiras, ke vi estu proksima al Li, ke vi estu ĉe fonto de lia amo, kiu ne sekiĝas. Eble tio estas (iam) malfacila. Ni ne vidas pli malproksimen, kaj tial ni perdas esperon.

Certigo el Dia flanko

Tiel mi ekamis vin, ke mi donis mian Filon, por ke vi vivu. Li descendis en tenebron de la morto, en homan mizeron, malgrandecon, por savi vin. Eĉ se vi dorse turnas vin kontraŭ mi, vi estas por mi ĉiam kara. Eĉ se ŝajnas al vi, ke mi estas malproksime, mia amo al vi estas fidela, daŭranta ĝis limo de la morto. Mia amo al vi estas pacienca, afabla, ĝi ne kalkulas maljustaĵojn, estas en ĝi eĉ ne postsigno de amarsento kaj okazu kio ajn, mia amo vin kredas, mia amo al vi persistos. Mia amo al vi neniam finiĝos.

Lia pordo restas por vi malfermita

Eĉ se ĉiuj pordoj de la mondo por vi fermiĝus, tiuj liaj por vi ĉiam restos malfermitaj. Petu hodiaŭ la Spiriton de Dio, ke vi povu ĉi tiun mesaĝon denove akcepti kaj ke ĝi penetriĝu kaj ŝanĝu vian vivon kaj tiel ankaŭ la vivojn de homoj ĉirkaŭ vi. Li ja vin tiel amis, ke Li donis sian solenaskitan Filon, por ke vi vivu.

Aŭtoro: OVA (www.vira.cz)

al la indekso


 LA NEPERFEKTA AMFORO

Ĉiutage unu vilaĝano iradis al la puto kun du grandaj amforoj, kiujn li alligadis sur la dorson de sia azeno.

Unu el la vazoj jam estis malnova, fendiĝinta kaj la akvo el ĝi dumvoje elfluadis. La dua estis nova, glata kaj solida, ĝi eĉ ne guton ellasis.

La malnova amforo hontis kaj sentis sin senbezona, des pli, ke la nova ne preterlasis okazon por fieri pri sia perfekteco: „El mi eĉ guteto da akvo ne elverŝiĝas!“

Iun tagon la malnova amforo konfidis al sia posedanto: „Mi scias, ke mi por mia laboro ne plu estas utila. Vane vi pro mi perdas tempon, forton kaj monon. Antaŭ ol ni atingos la vilaĝon, duono da akvo el mi elfluos. Pardonu al mi miajn malperfektaĵojn kaj vundojn.“

La postan tagon la vilaĝano dumvoje al la vilaĝo sin turnis al la malnova amforo: „Rigardu la randon de la vojo.“ – „Ĝi estas plena da belega floraro. Tio estas via merito,“ diris al ĝi la posedanto. „Vi ilin ĉiutage dumvoje hejmen humidigas. Mi aĉetis en foiro semojn, kiujn mi semis laŭvoje. Vi ilin ĉiutage senscie akvumis, ĝis el ili elkreskis tiuj ĉi belegaj floroj.“

Ĉiu el ni portadas multajn vundojn kaj fendaĵoj, sed se ni donas konsenton, Dio kapablas per niaj malperfektaĵoj fari miraklojn.

(El libro de B. Ferrero: Refreŝiĝo por animo)

al la indekso


 KIUCELE ESTI EN LA EKLEZIO

Tiu, kiu vere renkontos Jesuon, tiun de la eklezio, eĉ de la katolikoj, nenio deturnos.

Iu leganto sendis al mi filmon, en kiu la konata editorino klasifikas siajn spertojn laŭ decida motivigo de sia apostatiĝo. Ŝi interalie asertas, ke ŝi ne trovis iujn ajn problemojn atingi bezonatan dokumenton en la paroĥo, en kiu ŝi estis baptita. „Se ĉiuj en la eklezio estus tiel ĝentilaj, tiam eble mi neniam forlasus ĝin“ ‒ ŝi asertas.

Hm... Tio estas malbona motivigo esti en la eklezio nur kaŭze de „ĝentilaj“ katolikoj. Eĉ se io tia estus reala, por longa tempo tio ne sufiĉus. Ne eblas esti enŝovita en la fremdan laŭidee medion nur pro tio, ke iu estas tie kompleza. Des pli, ke en la kategorio esti kompleza, estas nuntempe granda konkurenco. En benzinvendejo aŭ en frizosalono la servistaro estas same ĝentila kiel en la paroĥa oficejo aŭ eĉ pli ĝentila.

Kaj ĝuste ‒ mi vidis ankaŭ la alian filmeton antaŭ kelkaj tagoj. Ĝi estis registrita per kaŝkamerao en la paroĥa oficejo. Juna viro venas tien kun gepatroj, kiuj devas esti la atestantoj de lia akto de apostatiĝo. Pastro engaĝiĝas en la akran diskutadon manovrante kaj uzante la dubindajn argumentojn, por malebligi al junulo forlasi la eklezion. Formale forlasi, ĉar tiu ĉi per animo kaj korpo ‒ kiel ni aŭdas ‒ ekde jaroj jam estas ekster la eklezio. Fariĝis tio skandalo. Fino de tio ne estas videbla, sed per kredkonfeso tio tutcerte ne finiĝis.

Tio estas neniel miriga, ĉar la apostato ne scias, kion li faras; certe li de neniu ekscios tion, kio provus lian decidon ŝanĝi.

Tio ĉio estas por nenio. Finiĝas la kultura katolikismo. Baldaŭ neniu plu vizitados la preĝejon kaŭze de la babilado de najbaroj; pro timo, ke li aŭ ŝi ne ricevos la permeson por eklezia nupto, aŭ pro la timo, ke oni ne entombigos lin aŭ ŝin kun la katolika ceremonio. Sed verdire tio estas neniaj motivoj.

Ne pro ĝentilaj homoj ni estas en la eklezio, sed ankaŭ ne pro la premmotivoj flanke de sacerdotoj. Ni tie estas pro Jesuo Kristo. Nur pro Li valoras aparteni al la eklezio. „Ĉion mi rigardas kiel malgajnon pro la supereco de la scio de Kristo Jesuo“ ‒ certigas la sankta Paŭlo, aldonante klarmaniere, ke ĉio tio alia estas „rubo“ (Flp 3,8).

Tio ne signifas, ke ni estas kondamnitaj je eklezio timema, etuleca kaj silentema. Pli ĝuste al la nova impeto, ĉar la viva eklezio estas denature misia. Tio ne plu estos la eklezio de homoj nedifinitaj, spirite grasaj, enuigitaj kaj frustrigitaj ‒ duonkredantaj, ne vartantaj, dormantaj. Nun malfermiĝas la spaco por la nova radikalismo vivi per Evangelio, kaj tio ĉiam fascinas kaj naskas novajn disĉilpojn. Tio estos io origina, kaj eĉ nova: la fajroardo en la malvarmigita mondo, la uragano de la Dia laŭdado kaj la nova pieco.

Tio, kio estiĝas, estas fasciniganta: ĵus renaskiĝas la eklezio.

Verkis Franciszek Kucharczak El semajnrevuo Gość Niedzielny, 50/2020
Elpoligis Stanisław Śmigielski

al la indekso


 LA EKLEZIO RESUREKTOS

La orienta miraklo estis antaŭnelonge titolita rememorita fakto, ke kristanoj en Japanio konservis la kredon malgraŭ tio, ke mankis sacerdotoj kaj sakramentoj dum 250 jaroj. Dum tuta ĉi tiu tempo la katolika eklezio estis persekutata fare de potenculo Tokugawa kaj liaj posteuloj. La sankta Francisko Ksaverio komencis fondi malgrandajn komunumojn sub gvido de laikuloj. Fine de la deksesa jarcento estis en Japanujo 220 mil fideluloj kaj nur 40 sacerdotoj. Dum tempoflugo la fideluloj estis senigitaj de la pastroj, ili mem transformiĝis je subteraj grupoj de vorto kaj preĝo, donantaj reciprokan apogadon. Dum ĉiuj tiuj ĉi jaroj vivsubtenis ilin „Profetaĵo de katekisto Sebastiano pri la estonta resurekto de la eklezio de Kristo“, la libreto de la aŭtoro forkaptita fare de reganto de Nagasaki, la disĉiplo kaj helpanto de la portugala misiisto, kiu estis senkapigita. En la profetaĵo li skribis: „Kiam pasos sep generacioj, alflosos nigra boato kun konfesprenantoj. Tiam homoj povas pekkonfesi eĉ ĉiusemajne“. Ekde tiam la kaŝiĝantaj katolikoj atendis iun konfesprenanton. Finfine venis al ili la sendita de la papo Pio la Naŭa frato Petitjeano.

La persekutoj komenciĝis post finiĝo de la Trenta Koncilio, kiu en la jaro 1563 decidis, ke ĉiu katoliko almenaŭ unufoje dum jaro devas veni al sakramento de pekkonfeso; morti en la stato de grava peko signifas kondamni sin al eterna damno. Dum la malfacila periodo la malsanuloj kaj mortantoj timis forpason sen pardono de pekoj. La misiistoj jezuit ordenanoj instruis ilin: la repaciĝo kun Dio povas okazi nur danke al la vera pento. Tial do kiam mankis sacerdotoj, estis permesita praktikado de la maniero, ke estas bezonata esprimo de la vera pento, tio signifas, ke estas necesa vera pripento de pekoj, kaj tiel esperi mizerikordon de Dio, sed la pekkonfeson oni devos okazigi tuj kiam ekestos ĉeesto de sacerdoto. Kiam estis realigata pli longa vojaĝo, eksplodis milito aŭ iu loka konflikto kaj malestis sacerdotoj, oni povis ricevi la repaciĝon kun Dio kondiĉe, ke ekzistis decido plej rapide pekkonfesi, kiam nur ekestos tia ebleco. Estis verkita eĉ la speciala preĝo, nomita japane „oraŝo“ (el latina oratio), kiu estis recitata ĉiutage. Ĝi donadis al homoj la grandan konsolon. Kiam okazis, ke la imperiestraj oficistoj devigadis kristanojn piedpremadi la bildon de Kristo kaj homoj subiĝis al premoj de la despoto, post la reveno hejmen ili tuj recitis la preĝon „oraŝo“ kun la espero, ke kiam aperos dum ilia vivo la konfesprenanto, li pardonos nome de Dio ĉiujn iliajn pekojn. Dum la periodo de la persekutado ili kredis, ke iutage la eklezio en ilia lando resurektos. Ili tion ĝisatendis, ĉar ilin tenis rememoroj pri pasintaj sakramentoj, precipe pri la pentosakramento. „Infanoj miaj, mi skribas al vi, ke se iu el vi eĉ ekpekus, ni havas la Pledanton ĉe la Patro – la justan Jesuon Kriston. Li sin oferis por pardoni niajn pekojn“.

Sac. Robert Skrzypczak, dogmisto
El semajnrevuo Gość Niedzielny, 15/2021
Esperantigis Stanisław Śmigielski

al la indekso


 ANGULETO DE LA RELIGIA HUMURO

Scienculo interbabilas kun Dio:
„Dio, vi jam ne estas bezonata, ĉar ni, scienculoj, jam kapablas krei homon el argilo.“
„Ĉu jes ? Bonvolu tion montri.“
La sciencisto prenis el grundo pecon da argilo kaj Dio diris al li:
„Haltu! Prenu tiucele vian argilon!“
                                                                                        (de frato Max Kašparů)

al la indekso


 La 13 a de majo: Grava tago por IKUE
KONSEKRIĜO PER
 
VATIKANA RADIO

Ĉar ankaŭ nia Ĉeĥa sekcio apartenas al Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista, la konsekriĝo okazinta la 15 an de majo 1982, kiu estas plu aktuala, koncernas ankaŭ ĝin.

La anoncita Konsekriĝo de IKUE al la Senmakula Koro de Maria havis lokon, per la mikrofonoj de Vatikana Radio, 13.5.1982, en plena agordo kun la Papo, kiu la saman tagon en Fatimo (Portugalio) konsekris al Maria la tutan homaron.

Ni transskribas (iom koncizigite) la inter vjuon kun la Prezidanto de IKUE, Sac. Duilio Magnani, kiu estis elsendita tuj antaŭ la konsekra formulo (eldirita de la Episkopo de Rimini, Mons. Giovanni Locatelli):

RV: Kial vi decidis konsekri la IKUE movadon al la Senmakula Koro de la Virgulino Maria?

Magnani: Antaŭ ĉio oni ne devas forgesi, ke la IKUE anoj estas katolikoj antaŭ ol esperantistoj. Do, Esperanto estas ilo, kaj tute ne la celo de nia movado. Se IKUE, laŭstatute, celas unue prediki la Evangelion al ĉiu kreitaĵo, tio ne eblas kaj ne efikas sen persona kaj, iusence, movada sankteco. Kaj konsekriĝo estas «speciala vojo» al sankteco. RV: Kial vi turnis vin al la Virgulino? Ĉu ne sufiĉas la perado de Kristo? Magnani: La perado de Kristo estas esenca, absoluta kaj nepra. Tamen, laŭ la Plano de Dio, la Virgulino Maria estas elektita «perantino» al sia Filo Jesuo: unue, ĉar la Dio de Abrahamo, Isaako kaj Jakobo, la Dio de niaj patroj, sin turnis al la perado de la Virgulino por enkarnigi sian Filon; due, ĉar la Filo mem de Dio enkarniĝinta sin turnis al la perado de la Patrino, kiel pruvas la Evangelio; trie, ĉar la tuta katolika tradicio, ekde la komenco kaj daŭre, sin turnis al la Virgulino, kiun la lasta Vatikana Koncilio deklaris «Patrino de la Eklezio»; kvare, ĉar ĉiuj sanktuloj arde sin turnis al Maria. Por ni esperantistoj sufiĉas memorigi nian kunpatronon Maksimiliano Kolbe, sanktigotan 10.10.1982.

RV: Vi pridemandis la IKUE anojn pere de la revuo EK; ĉu vi povas diri ion pri la rezulto?

Magnani: Jes, pluraj sacerdotoj kaj multaj gelaikoj konsentis entuziasme pri la iniciato. Kelkaj el ili rakontis pri sia persona konsekriĝo kaj ankaŭ pri spiritaj rezultoj. Tamen, permesu al mi substreki la konsenton de kvar episkopoj: kardinalo František Tomášek, ĉefepiskopo de Prago (Ĉeĥoslovakio), kiu, pro neantaŭvideblaj kaŭzoj, devis rezigni celebri persone ĉi tiun konsekron; Mons. Władysław Miziołek, help episkopo de Varsovio (Pollando), Mons. Karel Otčenášek de Ústí nad Labem (Ĉeĥoslovakio), kaj mia episkopo de Rimini (Italio), Mons. Giovanni Locatelli, kiu nun konsekros la IKUE movadon.

RV: Ĉu vi povas klarigi, kial la hodiaŭa tago estas tre signifoplena?

Magnani: Skribante antaŭ kelkaj tagoj al la Papo, por informi lin pri nia Konsekriĝo, mi listigis kvar motivojn: unue, la gravaj kaj historiaj Aperoj de la Virgulino en Fatimo, kun la alvoko konsekri la popolojn al ŝia Senmakula Koro; tre malfrue, tamen, ni obeas al Ŝi. Due, la unua datreveno de la atenco al la Sankta Patro en Placo Sankta Petro, atenco kiu, laŭ mi, estas tre ligita kun Fatimo. Trie, kunpilgrimi spirite al Fatimo kun la Papo, por dank preĝi la Virgulinon pro la savita vivo de la Papo mem. Kvare, ni konsekriĝas al Maria, ankaŭ ĉar ni estas, pli malpli, en la dumiljara datreveno de la naskiĝo de la Senmakula; tial ni deziras honori la Dipatrinon per ĉi tiu senkondiĉa konfido al Ŝi.

Fonto: Espero Katolika 5 6/1982 Liveris Marija Belošević, prezid. de IKUE

al la indekso


 SINKONSEKRO AL MARIA


Al la Senmakula Koro de la Virgulino Maria la IKUE Movado oficiale sin konsekris, pere de Monsinjoro Giovanni Locatelli, episkopo de Rimini, San Marino kaj Montefeltro, dum la Esperanto elsendo de la Vatikana Radio, je memoro, en la 13 a de majo 1982, de la Fatimaj Aperoj kaj de la atenco al la Papo Johano Paŭlo la 2 a, en spirita ligo kun Li dankante la Virgulinon pro la graco de transvivo.

 


SINKONSEKRO AL MARIA

Nia Sinjorino de la Espero, ĉiela Reĝino de la Popoloj, ni estas je Viaj piedoj, kiel la Apostoloj en la Vespermanĝejo, atendante la Sanktan Spiriton por ‘nova’ Pentekosto.

Ekde nun ni volas resti en Viaj Sanktaj manoj, kiel infanoj de la ĉiela Patro, por esti plenigitaj je la Dia Amo kaj resti ĉiam kun Vi, temploj de la Sankta Triunuo.

Ni ĝoje konsekras nin al Via Senmakula Koro, kaj konfidas al vi la tutan Esperanto popolon, ĉar Vi estas Ekzemplo kaj Modelo por la unuopaj kristanoj kaj la tuta Eklezio.

Laŭ la Volo de Dio ni sopiras marŝi kun Vi, nia Sinjorino de la Venko, por ke estiĝu en ni kaj en la tuta homaro la Regno de Jesuo kontraŭ ĉiu speca moderna ateismo.

Solene kaj tutkore ni promesas travivi ĉiutage, per pensoj, deziroj, agoj kaj posedaĵoj, niajn baptajn, konfirmaciajn kaj eventuale pastrajn sindevigojn, helpe de la Dia Graco, de kiu Vi estas elektita Tabernaklo kaj Perantino por la tuta Eklezio.

Al Vi ni volas aparteni korpe kaj anime, por esti konsekritaj al Jesuo, viktimoj kun Li por la gloro de la Patro kaj la savo de la pekuloj. Tial ni arde ripetas, nun kaj ĉiutage, ‘Tute Viaj ni estas, kaj ĉio nia estas Via’: Amen!

al la indekso


 LA MISTERA FORTO
La 18 an de majo 1920 naskiĝis la sankta Johano Paŭlo la Dua

 „En Afriko la papo ĉiam sin tenas forte“ – tiel titolitan depeŝon sendis la korespondanto de Deutsche Presse Agentur, akompaninta la Sanktan Patron dum lia unua apostola vojaĝo al Afriko en majo 1980.

Ne eblas miri pri ĉi tiu rimarko konsidere, ke la temperaturo tie atingis 40 gradojn, kaj Johano Paŭlo la Dua ne estis alkutimiĝinta al tia klimato. „Post kvin tagoj de la intensa sunbrilo la vizaĝo de la papo estas forte sunbrunigita. Lia voĉo estas kiel kutime forta. Ĝi sonas certige, kiam li alparolas angle, france, aŭ kiam li eldiras la tutajn frazojn en iuloka afrika idiomo“ ‒ raportis la germana ĵurnalisto. „Estis videble, ke iuj pli maljunaj prelatoj kaj kardinaloj akompanantaj la papon jam post kvin tagoj de la vojaĝo tra la Nigra Kontinento estas ĉe elĉerpiĝo de siaj fortoj. Sesdek ĵurnalistoj akompanantaj la papon apenaŭ eltenas la tropikan varmegon. La programo de la papa vojaĝo estas tiel multe plenigita, ke apenaŭ iu kapablas ne senti lacon. Nur ĉe la papo ne videblas spuroj de laciĝo“ – atentigis la korepondanto de DPA.

La ĵurnalistoj rimarkis, ke spite de tio, ke multaj ekleziaj altranguloj akompanantaj la Sanktan Patron elĉerpis siajn korpajn fortojn, li la tutan tempon estis preta por li karakteriza maniero ŝerci. Vidante laciĝon pro varmego ĉe la okcidentgermana televida teamo, li ekvokis gaje en ilian direkton germanlingve: „Nu, kiel vi fartas tie, ĉu vi ankoraŭ vivas?“ Alimomente ĉe rigardo al apudaj de li altranguloj de la Roma Kurio rande de ilia laciĝo li ridete diris: „Nu bone, Kristnaskon ni rekompence pasigos sur neĝo“.

La vojaĝo en majo 1984 al Malproksima Oriento verŝajne estis la plej laciga el la ĝistiamaj. Suda Koreio, Papuo Novgvineo, Salamonaj Insuloj, Tajlando – entute 237 horoj, el ili 50 en aviadiloj. Dum ĉi tiu periodo la Sankta Patro realigis 80 renkontiĝojn kaj realigis 46 alparolojn. Iu prikalkulis, ke por ripozo kaj dormo devis sufiĉi al li apenaŭ 5 horoj. Tamen tio ne estas ĉio. Ni menciu almenaŭ Novgvineon, kiu preskaŭ situas sur ekvatoro, plejparte kovrita per tropika arbaro. La malsekeco atingas 100 procentojn, kaj la temperaturo 50 gradojn. La malseka kaj varmega klimato estas por eŭropano malfacile eltenebla. Kiel kun ĉi tio kapablis majstri la papo el Pollando? Ankaŭ pri tio raportis ĵurnalistoj ‒ eĉ ne dum unu momento estis ĉe li videbla apero de laciĝo, dum la plimulto da akompanantoj apenaŭ sin tenis je kruroj. Kiel tio eblas, konsiderante la antaŭnelongan atakon, ligitan kun virusa malsano kaj ĝiaj konsekvencojn?

En la antaŭparolo por la libro eldonita okaze de la 10 jariĝo de la pontifikeco de Johano Paŭlo la Dua kard. Hans Urs von Balthasar skribis: „La malfortiĝo rezultanta el neevitebla forfluo de jaroj ne deturnas lin de la vizitado de novaj landoj aŭ de denova vizito de tiuj jam vizititaj. Tio sufiĉe atentigas, ke ne temas nur pri la volo vojaĝi, nek la bezono aliri novajn homamasojn, sed pri instigo al taskoj devigantaj lin surpreni penojn, kiuj estas malfacile portataj ankaŭ de liaj akompanantoj. Li spite de tio ŝajnas esti instigata per neimagebla forto, kiu permesas al li superi ankaŭ la momentojn de la plej granda laciĝo. Tiu ĉi mistera forto simple havas nomon: la preĝo“.

Sebastian Karczewski El Taggazeto Nasz Dziennik, majo 2021 Elpoligis Stanisław Śmigielski

al la indekso


 ANTAŬ 20 JAROJ EN LA JARO 2002 ESTIS MURDITA NIA FIDELA  MEMBRO KAJ LONGJARA IKUE ANO ‒ LA SACERDOTO CYRIL VRBÍK

Ni memorigu al ni, kion ni raportis pri ĉi tiu tragedia evento antaŭ 20 jaroj

Marde matene, la 22 an de oktobro 2002, ekaperis malĝoja sciigo: Paroĥestro Cirilo Vrbík el Dub nad Moravou murdita! La sciigo ŝokis ĉiujn, kiuj konis la pastron Cirilon, ĝisfine longjaran IKUE anon. Dum julia pilgrimo de la kongresanoj al Sankta Hostýn, ankaŭ li tie kuncelebris la sanktan meson. Post la kongreso en la paroĥejo de Dub li gastigis internacian unusemajnan renkontiĝon aranĝitan de IKUEJ. Neniu supozis, ke tiu ĉi renkontiĝo en Dub estas lasta renkontiĝo kun vivanta pastro Cirilo.

La murdisto lasis sin veturigi per taksio. Dumvoje li batis la taksiŝoforon, sian konatulon, per botelo kaj vunditan metis lin sur malantaŭan sidlokon, intencante lin iuloke murdi. La vundita ŝoforo sukcesis elaŭtiĝi, kaj kurante sur la ŝoseo li strebis sin savi. La murdisto intencis lin peraŭtomobile faligi, sed li sukcesis sin kaŝi malantaŭ la betonan kolonon. Tial la murdisto daŭrigis veturon en direkto al Dub, kie la aŭtomobilo difektiĝis. Kiam li ekvidis iluminitan pilgrimpreĝejon en Dub, li decidis murdi la paroĥestron. Li eksonoris ĉe la pordo de la paroĥejo kaj petis la paroĥestron priflegi sian brakon, vunditan dum la atako je taksiŝoforo. Li bategis kolon de la pastro, kaj faliginte lin surteren, li tranĉis lian kolon per tranĉilo. Poste li traserĉis la paroĥejon kaj ĉe foriro li ekvidis hakilon, kiun li ankoraŭ enpuŝis en la kapon de sia murdviktimo. Poste li trankvile alvokis taksion kaj forveturis al Přerov, kie li sin denuncis ĉe polico. La murdisto, ekssoldulo de eksterlanda legio, estas ano de satanisma sekto. Li estis jam kelkfoje punita pro perfortaj agoj, ankaŭ pro atako kontraŭ pastro en Kralice.

La entombigo de nia frato IKUE ano, la martiro Cirilo, okazis en Dub la 29 an de oktobro. Ĉefcelebranto estis ĉefepiskopo Jan Graubner, kuncelebris episkopo Josef Hrdlička kaj pli ol cent sacerdotoj. Ĉeestis granda amaso da homoj. Laŭ vortoj de la ĉefepiskokopo, la pastro Cirilo estas martiro de la nuna tempo. Post 33 jara sacerdoteco li postsekvis Kriston ĝis Kalvario, ankaŭ murdita, kiel Li.

Nia karega martiro, pastro Cirilo, propetu ankaŭ por ni, esperantistoj, ĉe Dia trono!

al la indekso


 Sciuro kaj lupo

    Sub arbo dormis lupo. Sur la arbo super ĝi saltetis sciuro tiel kuraĝe, ke ĉe unu el siaj riskemaj saltoj ĝi falis rekte sur la lupon. La lupo eksaltis kaj kaptante ĝin volis la besteton formanĝi.
    „Lasu min“, petis la sciuro.
   „Bone“, respondis lupo, „sed vi pro tio devas diri al mi, kial vi sciuroj estas senĉese tiel gajaj. Vi saltetas ĉiutage el arbo al arbo, el branĉo al branĉo, dum mi estas senĉese malĝoja.“
    „Mi konas la kaŭzon“, diris la sciuro. „Sed mi timegas. Unue min malkaptu, poste mi diros al vi, kial vi ne povas esti tiel senzorgeme kaj plenkore gaja, kiel ni estas.“
La lupo liberlasis sciuron. Ĝi rapide saltis sur arbon ekkriante: „Vi, lupo, estas malgaja kaj senĉese malbonhumora tial, ĉar vi estas malbona kaj malfidema. Pro tio vin, murmulemulon, neniu ŝatas. Kaj ni estas tiel gajaj pro tio, ke ni al neniu faras malbonon. Tial ni ĉie estas bonvenataj kaj ĉiu ŝatas nin!“         Rusa fablo

al la indekso


 SAĜA ALMOZULO

Jesuo diris: „Ne la sanuloj bezonas kuraciston, sed la malsanuloj. Sed iru, kaj lernu, kion signifas ĉi tio: ‚Mi deziras bonfaradon, sed ne oferon.‘ Mi venis por alvoki ne justulojn, sed pekulojn.“ (Mat 9,12)

Estis iu eksterordinara regno. La reĝo firme kredis je justeco de siaj leĝoj kaj siaj verdiktoj. „Leĝo estas leĝo,“ li diradis ofte al siaj reĝaj konsilantoj. Kaj neniam li permesis escepton ĉe praktikado de verdiktoj. Iutage estis iu almozulo kaptita, kiam li volis el reĝa kuirejo ŝteli iom da fromaĝo kaj pano. La reĝo ordonis mortpendigi lin, ĉar tiel tekstis laŭ la leĝo puno pro ŝtelo.

„Sed mi estas tiel malriĉa kaj malsata,“ eksplikis la almozulo. „Kaj vi, mia reĝo, havas multe da ĉio. Certe nenio al vi mankas, eĉ se iom malmultiĝis via fromaĝo kaj pano. Sed mi volis demandi, ĉar mi ne estas ŝtelisto kaj neniu ĉi tie estis. Kaj vido de la manĝo surtable...“ „Bedaŭrinde. Neniujn esceptojn,“ interrompis lin la reĝo. „Forkonduku la ŝteliston al pendigilo!“

„Domaĝe,“ veadis la ŝtelisto, irante antaŭ la gardisto. „Nun devos la sekreto de mia patro morti kun mi. Mi volonte ĝin malkaŝus al la reĝo...“

„Kion vi ĉi tie diras? Elparolu ĝin!“ ordonis al li la gardisto. „Kian sekreton vi opinias?“

„Se la reĝo ensemos semon de la grenatarbo, mi povas prizorgi, ke el ĝi ĝis la mateno elkreskos arbo kun alporto de fruktoj. Tio estas mistero, kiun lernigis al mi mia patro.“

La gardisto haltis. „Eble pri tio devus la reĝo ekscii, antaŭ ol vi mortos. Ni reiru al li!“ Kaj li realkondukis ŝteliston al la reĝo, por diri al li, ke la ŝtelisto havas iun sekreton. La reĝo volis pli scii. „Tion vi devas montri al mi!,“ li diris kaj ordonis al la gardisto, ke li havigu semon de la grenatarbo el la reĝa ĝardeno.

Kune kun la reĝaj servantoj iris kun la reĝo gardisto kaj almozulo en la ĝardenon. Tie la almozulo faris kaveton, sed la semeton li ne enmetis en ĝin. Anstataŭ tio li ekstaris dirante: „Mi mem ne povas tiun ĉi misteron fari, ke mi enmetu la semon en la teron. Nur la persono, kiu ankoraŭ neniam ion ŝtelis aŭ ion prenis, kio ne estis lia, povas la semon enmeti en la teron. Kiam nun mi estas ŝtelisto, devas tion fari iu el vi,“ li plu eksplikis. Tiumomente la oficistoj, la gardisto kaj eĉ la reĝo mem silentis kaj dume estis aŭdeblaj nur birdkantoj kaj zumo de abelo. La ŝtelisto sin turnis al granda veziro petante lin: „Ĉu vi povas ensemi la semon?“ Sed la granda veziro komencis skuiĝi: „La plantaĵo ne povus elkreski, se mi enplantus la semon. Kiam mi estis malgranda knabo, mi ŝtelis al mia najbaro tranĉilon.“ Li ne kuraĝis rekte enrigardi la okulojn de la ŝtelisto kaj li forturnis sian vidon de li. Post tio li sin turnis al kasisto: „Ĉu vi povas transpreni la semeton?“ Sed la kasisto tute paliĝis kliniĝinte la kapon: „Mi ne povas tion fari,“ li diris. Ĉiutage mi laboras kun grandaj monsumoj. Eble iufoje okazis eraro kaj mi prenis el la kaso tro multe...“

Ĉiu el la reĝaj oficistoj, ja eĉ la gardisto mem devis konfesi veron, ke ili ne povas la semon ensemi. „Tiel devas vi, la ekscelenca reĝo, enplanti tiun arbon,“ diris la ŝtelisto. „Ĉar vi estas unusola, kiu ankoraŭ neniam ion prenis, kio ne apartenis al vi.“ Tiam eĉ la reĝo paliĝis mallevante la ŝultrojn. „La brilantaj objektoj ŝajnas al malgrandaj infanoj esti allogaj,“ li komencis rakonti, „kaj ili vekas scivolemon. Mi ekmemoras, kiel mi estante malgranda infano estis severe punita pro tio, ke mi prenis reĝan ĉenon de mia patro kaŝiĝinte ĝin en ĉambro. Mi ne sciis, ke ĝi estis tiel multvalora kaj grava. Mi vidis nur, ke gemoj sur ĝi brilas kiel steloj kaj ke ili ĵetas sur la muron kolorojn de ĉielarko, se sur ilin enfalas sunlumo.“

Kiam la reĝo finparolis, ekestis longa silento. Poste diris la ŝtelisto: „Mia reĝo, vi estas tiel potenca kaj riĉa. Nenio mankas al vi. Kaj nun neniu el ni povas enplanti la semon. Sed mi, kiu ŝtelis iom da manĝo, por ne malsati, estos pendigita!“

„Vi estas saĝa!“ diris la reĝo. Vi pruvis, ke neniu el ni estas perfekta. Se oni respektus la leĝojn tiel precize, kiel mi tion postulis, neniu el ni nun ĉi tie starus. Mi malvalidigas verdikton. Vi estas libera. Kiel dankon por la leciono, kiun vi al ni ĉiuj donis, mi donacas al vi la reĝan ĉenon de mia patro. Nun do foriru! Vi malfermis al mi okulojn. En estonto oni la leĝojn kreos ĝuste tiel kun kompato, kiel kun justeco!

El libro de Jiří Mikulášek „Přichází král“ (Alvenas reĝo) preparis Sac. Pavel Zahradníček (Milujte se, 56/2021)

La pekulo iĝas homo kara al Dio, se li humiliĝas. Se ni nin humiligus, eĉ se ni estus krimuloj, la humileco nin ŝanĝigos je justuloj.“ S ta Francisko de Sales

 

Estas mateno post edziĝo en Kana Galilea. La gastoj malrapide vekiĝas, plejmulto el ili ĝemante tenas sian kapon.
Unu viro petas: „Mi ege soifas! Iru iu, mi petas, por alporti akvon...“
Jesuo ekstaras, volante iri por alporti la akvon, kiam tiumomente ĉiuj ekkrias: „NE! Vi ne plu...“

al la indekso


 HUMURO DE MAKSO

al la indekso


 LA ĈEFEPISKOPO MONS. JAN GRAUBNER FORLASIS OLOMOUC FORIRINTE AL PRAGO

En spirito de sia devizo „Kion ajn Li diros al vi, tion faru“ (Joh 2,5), la ĉefepiskopo de Olomouc kaj metropolito de Moravio Mons. Jan Graubner, post sia pli ol 30 jara servo, foriris al Prago. La papo Francisko lin starigis frunte de la ĉefdiocezo de Prago.

 Al partoprenintoj de la 48 a kaj la 59 a IKUE kongresoj okazintaj en Ĉeĥio en la jaroj 1995 en Olomouc kaj 2006 en Velehrad li estas konata.

Al la ĉefepiskopo Johano ni tutkore deziras Dian helpon kaj benojn!

al la indekso


 AMO AL SAĜECO Sankta Tito Brandsma

SANKTA TITO BRANDSMA ∙ M kaj E (originale verkita): Albrecht Kronenberger 2022 05 15, la tagon de lia sanktproklamo.

Ĉiopotenca kaj mizerikorda Dio, Vi donis al Tito Brandsma forton tolerporti suferojn de prizono kun amo kaj ser vo al aliuloj ĝis ofero de la vivo pro justeco; helpadu an kaŭ nin, kiuj ĝojas pro lia kanonizo, por ke ni sub via protekto taŭge alfrontu ĉiun danĝeron. Amen.

al la indekso


 Vortoj adresitaj al la membroj de la Ĉeĥa IKUE Sekcio

Drazí bratři a sestry, polovina letošního roku je za námi a čeká nás ta polovina druhá. A ptáme se, co nám tento další půlrok přinese. Jistě si všichni přejeme, aby to byly jen dobré zprávy, a to nejen pro naše katolické esperantské hnutí, ale především pro ukončení válečného konfliktu na Ukrajině, této hrozné a nespravedlivé agrese z rozhodnutí ruského zločince a vraha. Jistě všichni doufáme, že s pomocí Boží dobro zvítězí nad zlem, a to nejen na Ukrajině, ale i na ostatních místech ve světě, kde probíhá válečné běsnění. K tomu můžeme všichni přispět, a to především, jak nás k tomu vyzývala Panna Maria modlitbou růžence, která je účinnou zbraní proti zlu. Katoličtí esperantisté, zvláště na úmysl ukončení válečného konfliktu na Ukrajině, se pravidelně večer spojují k virtuální společné modlitbě růžence (viz str. 13). Připojte se k této modlitební skupině, aby zlo bylo přemoženo a aby se co nejdříve uskutečnilo proroctví Panny Marie ve Fatimě, která předpověděla: „Nakonec mé Neposkvrněné Srdce zvítězí.“ A i my k tomu můžeme přispět naším připojením ke společné modlitbě růžence (20:15 hod. přes aplikaci ZOOM).

V posledních dvou číslech Dio Benu jsem Vás informoval, že je potřeba uvažovat o tom, kdo by byl ochoten převzít a nadále vést naši katolickou esperantskou sekci. S přibývajícím věkem přibývají také problémy, které mohou vážně ohrozit existenci naší sekce. Zatím jsem neobdržel žádnou kladnou reakci nebo návrh. Jak jsem v minulém čísle DB přislíbil, zájemci předám vše potřebné a nadále dle možností budu spolupracovat. Velmi aktuální je uskutečnit volbu alespoň tříčlenného výboru sekce, pokud se podaří nalézt osoby, které by chtěly ve výboru pracovat. Nejedná se o žádnou velikou zátěž. Proto doufám, že s Boží pomocí se tento úkol podaří do konce letošního roku splnit.

Bratři a sestry, přeji Vám příjemné prožití letního období, načerpání sil a optimismu. K tomu Vám přeji Boží požehnání a mateřskou ochranu Panny Marie. Dio benu! Váš bratr Miloslav Šváček

al la indekso


 Monkontribuaĵoj ricevitaj por IKUE kaj la Ĉeĥa IKUE Sekcio de la 16.3.2022 ĝis la 25.6.2022:

Monkontribuaĵoj ricevitaj por IKUE kaj la Ĉeĥa IKUE Sekcio de la 16.3.2022 ĝis la 25.6.2022:

Bendová Marie, Blahuš Marek, Grimová Magdaléna, Havlík František, Kaprál Václav, Kepencay Tibor, Kepeňová Marta, Lotter Alfred, Lukoševičienė Palmira, Mrázková Růžena, Nosek Václav, Sobol Bogusław, Stoklas Vladimír, Wirges Willi.

 Tre koran dankon!

al la indekso


 DIO BENU

DIO BENU Vydavatel: IKUEKatolická sekce Českého esperantského svazu. Adresa redakce: IKUEKatolická sekce ČES, Tršická 6, CZ751 27 Penčice. Zodpovědný redaktor: Miloslav Šváček, tel. +420 732 420 675, email: m.svacek@seznam.cz. Bank. spojení: FIO banka, a.s., Přerov, číslo účtu: 2700247564/2010. IBAN: CZ4420100000002700247564 SWIFT/BIC: FIOBCZPPXXX Registrační číslo MK ČR: E 12647. Ročník 2022 (33) číslo 3 (127).

ISSN 18038387

La enhavo de la artikoloj de aŭtoroj ne ĉiam devas koheri kun opinioj de la redaktantaro.

al la indekso