Dio Benu numero 126 2/2022

al la arkivo de jarkolektoj 1991-2024

· FELIĈAN PASKON EN KRISTO RESUREKTINTA!

· LA SINJORINO DE ĈIUJ POPOLOJ

· VORTOJ DE LA SEKCIA PREZIDANTO (Miloslav Šváček)
· MALGRANDAJ VENKOJ (Sac. D-ro Max Kašparů)
· PREĜI EN KUNECO KUN MARIA (La papo Francisko)
· LA PAPO PETAS VIRGULINON MARIA DE LURDO: EGOISMO

  DISFALIGAS, NI MALFERMU LA KOROJN AL ALIULOJ

· CINDROMERKREDO (R. D. Petr Šikula, www.katolik.cz)

· LA KATOLIKISMO (Franciszek Kucharczak)

· MALSAĜAJ KAJ MALBONAJ HOMOJ REGOS SORTOJN DE LA NACIOJ
   (Laŭ pensaĵoj de la sankta Ŝarbel, 1828-1898)

· MOZAIKO KAJ ROZVITRALO KUN E-SKRIBAĴOJ EN LA URBO RIMINI,

   ITALIO

· NOVAJ BEATULOJ DE POLLANDO

· KARDINALO MINDSZENTY - KONFESANTO KAJ MARTIRO

   (Jiřina Forbelská)

· STATISTIKA INFORMO: LA NOMBRO DA KATOLIKOJ EN LA MONDO
   KRESKAS (
Vatican News)

· LA VJETNAMA DOMINIKANO MURDITA EN KONFESEJO

   (L´Osservatore Romano)

· KOMENCIĜIS BEATIGA PROCESO DE LA UNUA PAKISTANA MARTIRO

   (Karolina Goździewska)

· SEP VUALETOJ KONTRAŬ MALESPERO (Sac. D-ro Max Kašparů)

· DIO ESTAS NEK KONSERVEMA, NEK LIBERALA, DIO ESTAS DIO...

   (Robert Dojčár)

· ĈU VIVI LAŬEBLE PLEJ LONGE? (www.vira.cz)

· La okazaĵo por enpensiĝo: JUNULO KAJ MALJUNULO

   (Sac. Pavel Zahradníček)

· LA SANKTA KRUCVOJO (Alicja Lenczewska)

· „MI NE MERITAS TION“ 10 jaroj post beatigo de Johano Paŭlo la Dua

   (Arturo Mari)
· ĈU NI ESTU STULTULOJ? (www.vira.cz)

· ABC civilizacio de amo (Kardinalo Stefan Wyszyński)

· LOĜI KUN KAPRINO, AŬ DANKI (Sac. Pavel Zahradníček)

· KARA AMIKO (Jesuo)

· KRISTO EL LA MORT´ LEVIĜIS (sac. Serhij Prudko, sac. Valentino Matijaš)

· Vortoj adresitaj al la membroj de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio
 
(Miloslav Šváček)

· Monkontribuaĵoj ricevitaj por IKUE kaj la Ĉeĥa IKUE-Sekcio
  de la 1.1.2022 ĝis la 15.3.2022
· DIO BENU

 


 FELIĈAN PASKON EN KRISTO RESUREKTINTA!

Surbilde estas vitralo el la frunto de la preĝeja navo en la itala urbo Rimini.

La Esperantaj mozaikoj pretigitaj de mozaikisto Antonio Vaccalluzzo en la preĝejo de la sanktaj Johano kaj Paŭlo en la urbo Rimini estas vera unikaĵo. Ĉiuj E-mozaikoj okupantaj 35 kvadratajn metrojn estis realigitaj danke al tiea paroĥestro, la karmemora sac. Duilio Magnani (1928-2010), la prezidanto de IKUE en la jaroj 1979-1995.

Sabate malfrue, venis Maria Magdalena kaj la alia Maria, por vidi la tombon. Kaj jen okazis granda tertremo, ĉar anĝelo de la Eternulo malsupreniris el la ĉielo, kaj venis kaj derulis la ŝtonon, kaj sidiĝis sur ĝi. Lia aspekto estis kiel fulmo, kaj lia vestaĵo estis blanka, kiel neĝo, kaj pro timo al li la gardistoj tremis, kaj fariĝis kiel malvivuloj. Kaj la anĝelo diris al la virinoj: Ne timu, mi scias, ke vi serĉas Jesuon, la krucumitan. Li ne estas ĉi tie, ĉar li leviĝis, kiel li diris. Venu, vidu la lokon, kie la Sinjoro kuŝis. Kaj iru rapide, kaj diru al liaj disĉiploj: Li leviĝis el la mortintoj. Mat 28,1-7

al la indekso


 LA SINJORINO DE ĈIUJ POPOLOJ

Sinjoro Jesuo Kristo, Filo de la Patro, sendu nun vian Spiriton sur la teron. Loĝigu la Sanktan Spiriton en la koroj de ĉiuj popoloj, por ke ili estu gardataj kontraŭ degenero, katastrofoj kaj milito.
La Sinjorino de ĉiuj popoloj, la beata Virgulino Maria, estu nia propetantino. Amen.

Imprimatur: 06.01.2009 Haarlem-Amsterdam © 2015 – www.de-vrouwe.info – Editor:Förderstiftung FM / DE-41460 Neuss Info: Chapel of the Lady of All Nations; Diepenbrockstraat 3; NL-1077 VX Amsterdam EPO-Esperanto

Maria estas ĉi tie prezentata kiel Kunsavantino, Perantino kaj Propetantino de ĉiuj popoloj. Ŝi staras sur la Terglobo antaŭ la kruco, kun kiu ŝi sentis sin tiom korege kaj dolore ligita. Pro tio ŝi ricevis la privilegion donaci al la mondo la benojn de la kruco.

La tri radioj en ŝiaj manoj simbolas la gracon, la savon kaj la pacon, kiujn ŝi ricevis de la kruco, kaj ŝi ilin volonte donacas al ĉiuj, kiuj ĉiutage preĝas la ĉi-supran preĝon antaŭ kruco aŭ ĉi tiu bildeto.

En la jaroj 1945-1959 akceptis Ida Peerdeman (1905-1996), la oficistino en Amsterdamo, 56 aperojn de la Virgulino Maria, kiel de la Sinjorino de ĉiuj popoloj. La dioceza episkopo Mons. H. J. A. Bomers permesis la 31-an de majo 1996 publikan honoradon de la Sinjorino de ĉiuj popoloj kaj la episkopo J. M. Punt la 31-an de majo 2002 konfirmis supernaturan karakteron de la aperoj. Do eblas senobstakle, libere, laŭ propra konscienco honori la Patrinon de Dio kiel la Sinjorinon de ĉiuj popoloj.

La Di-patrino promesas, ke ŝi donacos al ĉiuj popoloj de la mondo veran pacon, ke ekestos nova erao, ĝis estos anoncita lasta mariana dogmo pri Maria la Kunsavantino, Perantino kaj Propetantino. “Mi venas por unuigi ĉiujn popolojn en Spirito vera kaj la Sankta Spirito.”

al la indekso


 VORTOJ DE LA SEKCIA PREZIDANTO

Karaj kaj estimataj legantoj, karaj gefratoj en Jesuo Kristo, Ukrainio kaj kun ĝi la tuta Eŭropo travivas malfacilan kaj tristan periodon pro milita invado de Rusio en Ukrainion. Jes, ekzistas granda parto de la loĝantaro de Rusio, kiu ne konsentas kun la krima decido de iliaj prezidento kaj la kunregantoj, sed ili neniel povas malebligi iliajn krimajn decidagojn. Nur Dio povas interveni. Tial estas necese sin turni al Dio, petante helpon por la suferanta kaj sin defendanta ukrainia loĝantaro. Tiamaniere ankaŭ ni helpu ilin perpreĝe. La milita konflikto ja minacas la tutan Eŭropon. Ĉu post konkero de Ukrainio ĉesos la avancanta milito de la rusa agresoro? Kiuj landoj sekvos post Ukrainio? Tion scias nur Dio. Kiam vi legos tiujn ĉi vortojn, la situacio certe jam estos tute alia. Ĉu bono venkos la malbonon? Ni esperu kaj petu Dion. En Ukrainio ankaŭ loĝas niaj gefratoj esperantistoj. Kelkaj el ili partoprenis en la jaro 1995 la 48-an kongreson de IKUE en Olomouc. Tre kore vin salutas via frato Miloslav.

al la indekso


 MALGRANDAJ VENKOJ

Per poparta progresado eblas atingi malproksiman celon

Katedraloj estas admirindaj, ĉar ilin konstruis homoj, kiuj havis dogmojn. Ni havas nur ideojn, sed la ideoj ne sufiĉas por la konstruo de la katedraloj. (H. Heine)

Se oni volas realigi kiun ajn konstruaĵon, estas por ĝi nepre bezonataj bonaj planoj kaj konstrumaterialo. El la ideo mem oni kapablas konstrui eĉ ne la birdnutrejeton. Simile oni ne povas fini studadon, se mankas volo, diligenteco kaj talento. Nur per la simpla intereso pri la fako neniu doktoriĝis.

Sed por tio, ke estu finita konstruaĵo aŭ studado, ne sufiĉas kiuj ajn planoj, materialoj kaj talento. Se la konstruisto havas nur brikojn, li ne konstruos ponton, ĉar mankas al li ŝtono kaj fero. Se la studento havas elstaran matematikan talenton, li ne devas esti kapabla fini studadon de la konservatorio, se mankas al li muziksento.

Simile ni devus ankaŭ pensi pri la celoj, kiujn ni volas atingi – ĉu ili estas por ni atingeblaj, aŭ ne. Se ni faros eksperimenton kaj tenos duonmetron super la kapo de la hundo logeman delikataĵon, la hundo provos kelkfoje eksalti por kapti la frandaĵon. Se ni donos la bonaĵon ĝis la plafono, la hundo nur ĝin frandeme ekrigardos kaj saltos eĉ ne unufoje. La besto, pri kiu ni opinias, ke ĝi estas pli malsaĝa ol la homo, ofte scias, kio superas liajn eblojn, aŭ ne. Sed multaj el ni la ekzemplon de la saĝa hundo ne praktikas. Ni starigas al ni tiel altajn celojn, ke ĉiu salto por ilin atingi estas ligita kun peza falo malsupren. Kaj ĝi estas kunigita ankaŭ kun elreviĝo kaj frustracio.

Estas do ideale, ke ni ĉiam starigu por ni tiajn celojn, kiuj estas nur iom pli altaj, ol estas nekomplika ilia atingodistanco, por ke ni ne devu, eĉ ripetfoje, klopodi pri ilia atingo. Kaj kiam ni ilin atingas, ni starigu novajn celojn, denove iom pli altajn... Per tiaj popartaj antaŭeniroj ni poste povas atingi tre alten.

Al la ĝojo de la homa animo kontribuas atingo de ĉiu malgranda sukceso. Grandaj sukcesoj alvenas nur malofte, dum la malgrandajn oni povas atingi ĉiutage. Kaj al la bezono de la prudenta planado nin kondukas ankaŭ rakonto de Jesuo el evangelio de s-ta Luko, kie oni parolas pri la konstruanto de la turo kaj la reĝo, kiu sin preparas ekmiliti.

D-ro Max Kašparů

al la indekso


 PREĜI EN KUNECO KUN MARIA

Katekizo de la papo Francisko dum la ĝenerala aŭdienco la 24-an de marto 2021 en la biblioteko de la Apostola palaco (Ago 1,12-14)

Bonan tagon, karaj gefratoj!

La hodiaŭa katekizo estas dediĉita al preĝo en kuneco kun Maria kaj ĝi okazas ĝuste en vigilio de la Festo de la Anonco de la Sinjoro. Ni scias, ke la ĉefa vojo de la kristana preĝo estas homeco de Jesuo. La konfido, karakteriza por la kristana preĝo, malhavus sencon, se la Vorto ne enkarniĝus kaj ne donacus al ni en la Spirito sian filecan rilaton al la Patro. Ni aŭdis, kiel la Skribo rakontas pri la kolektiĝo de la disĉiploj, piaj virinoj kaj Maria, kiuj preĝas post resurekto de Jesuo. Tiu ĉi unua kristana kunuleco atendis donacon de Jesuo, lian promeson. Kristo estas peranto,

Kristo estas ponto, sur kiu ni iras, por ke ni turnu nin al la Patro (kp. Katekismo de la katolika eklezio, 2674). Li estas ununura Savinto, ekzistas neniuj kunsavintoj, Kristo estas la ununura. Li estas peranto, ekskluda Peranto. Ĉiu preĝo, kiun ni adresas al Dio, realiĝas pere de Li, kun Li kaj en Li kaj danke al lia propeto. La Sankta Spirito larĝigas peradon de Kristo en ĉiujn tempojn kaj lokojn: ekzistas neniu alia nomo, en kiu ni povus atingi savon (kp. Ago 4,12). Jesuo estas unusola Peranto inter Dio kaj homoj.

El tiu ĉi ekskluda perado de Kristo ricevas sencon kaj valoron pluaj referencoj, kiujn la kristano en sia preĝo kaj pieco alvokas, inter kiuj unualoke staras rilatado al la Virgulino Maria, la Patrino de Jesuo.

Ŝi, kiel Patrino de Jesuo, okupas en la kristana vivo, kaj do ankaŭ en la preĝo, privilegiitan lokon. La orientaj eklezioj ŝin ofte bildigadis kiel Hodegetria-n, do tiun, kiu „montras vojon“, do la Filon, Jesuon Kriston. Venas en mian kapon la malnovtempa pentraĵo de Hodegetria en la katedralo de Bari. Ĝi estas simpla – la Madono montras nudan Jesuon, kiun oni pli poste vualis, sed estas la vero, ke Jesuo estas nuda, Li estas homo naskita el Maria, Li estas Peranto. Kaj ŝi al tiu ĉi Peranto montras, ŝi estas Hodegetria. En la kristana ikonografio ŝi estas ĉieĉeestanta, iam tre esprimplene, sed ĉiam en rilato al la Filo. Ŝiaj manoj, okuloj kaj rigardo estas vivanta „katekismo“ kaj senĉese ili atentigas al la fundamento, la mezo, kiu estas Jesuo. Maria estas lia imago (kp. KKE, 2674). Oni povas diri, ke ŝi estas pli disĉiplino ol Patrino. Ŝi senĉese referencas al Kristo, kiel dum edziĝfesto en Kana: „faru ĉion, kion Li diros al vi.“ Ŝi estas la unua disĉiplino.

Tiun ĉi rolon Maria okupis dum sia tuta surtera vivo kaj konservis ĝin porĉiame – ŝi estas modesta servantino de la Sinjoro, nenio pli. En certa punkto de la evangelioj ŝi kvazaŭ malaperus, por denove reveni en gravaj momentoj, kiel en Kana, kie la Filo danke al ŝia zorgema interveno faris „komencan signon“ (kp. Joh 2,1-12), kaj poste sur Golgoto ĉe la krucpiedo.

Jesuo etendis patrinecon de Maria sur tutan eklezion, kiam Li mallonge antaŭ la surkruca morto al ŝi konfidis la amatan disĉiplon. Ekde tiu ĉi momento ni ĉiuj estis kovritaj per ŝia mantelo, kiel tio videbliĝas sur iuj mezepokaj freskoj aŭ bildoj, kaj kiel tion enhavas la latinlingva antifono – Sub tuum praesidium confugimus, sancta Dei Genitrix (Sub vian ŝirmon ni rifuĝas, sankta Dipatrino). Maria nin ĉiujn kovras kiel patrino, al kiu Jesuo nin konfidis. Estas vero, ke la kristana pieco al Maria atribuis belajn titolojn, per kiuj filo titolas sian panjon, kiun li amas! Sed ni atentu: ke ĉio bela, kion la eklezio kaj la sanktuloj diras pri Maria, neniel forprenadu de Kristo lian savunikecon. Nur Li ununura estas la Savinto. (...)

Kaj tiel ni komencis al ŝi preĝi per la vortoj, kiuj estas al ŝi destinitaj en evangelioj: „gracoplena“, „benata inter la virinoj“ (kp. KKE, 2676). En la preĝo Saluton, Maria baldaŭ ankaŭ fiksiĝis la titolo „Theotokos“, „Patrino de Dio“, konfirmita per koncilio de Efezo. Simile kiel en la preĝo Patro nia post laŭdoj estas aldonata peto: ni postulas Patrinon, ke ŝi preĝu por ni pekuloj kaj en sia tenero ŝi propetu por ni „nun kaj en la horo de nia morto“. Nun, do en la konkretaj vivsituacioj, kaj enfine, ke ŝi akompanu nin – kiel Patrino kaj kiel unua disĉiplino – dum transiro en eternan vivon. Maria ĉiam staras ĉe la lito de siaj infanoj, kiuj foriras el tiu ĉi mondo. Se iu estas sola kaj forlasita, ŝi al tiu estas proksima kiel al sia Filo, kiam Lin ĉiuj forlasis.

Dum pandemia periodo Maria estis kaj plu restadas proksima al homoj, kiuj sian surteran pilgrimon finis bedaŭrinde solecaj, sen konsolo de siaj gekaruloj. Maria ĉe ili estis senĉese ĉeestanta kun sia patrineca amo.

La preĝoj, kiujn ni al ŝi adresas, ne estas vanaj, Tiu ĉi virino korpigas konsenton, kiu senhezite akceptis la anĝelan alvokon, ŝi ankaŭ respondas al niaj petoj, aŭskultas niajn voĉojn, inkluzive de tiuj, kiuj restas kaŝitaj en la koro nehavante forton trabatiĝi surfacon, sed kiujn Dio konas pli bone ol ni mem. Ŝi aŭskultas ilin kiel Patrino. Kiel ĉiu bona patrino, kaj pli multe ol ŝi, Maria nin ŝirmas kontraŭ danĝero, zorgas pri ni, eĉ se nin englutas nia agado kaj ni perdas vojdirekton, per kio ni ne nur endanĝerigas nian sanon, sed ankaŭ la savon. Maria estas ankaŭ ĉi tie, por ke ŝi preĝu por tiuj, kiuj ne preĝas, kaj ke ŝi preĝu kune kun ni. Kial? Ĉar ŝi estas nia Patrino.

Laŭ ĉeĥa redakcio de Radio Vatikana

 

Sankta Francisko el Asizo:
„Ni ne devas esti saĝaj kaj prudentaj laŭ korpo, anstataŭ tio ni estu simplaj, humilaj kaj puraj.“

Sankta Francisko de Sales:
„La humileco elpelas satanon kaj disvolvas en ni donacojn kaj gracojn de la Sankta Spirito. Tial ankaŭ ĉiuj sanktuloj, precipe la Reĝo de la sanktuloj kaj lia beata Patrino, el ĉiuj virtoj pleje estimas ĝuste la gracon de humileco.“

 al la indekso


 LA PAPO PETAS VIRGULINON MARIA DE LURDO: EGOISMO DISFALIGAS, NI MALFERMU LA KOROJN AL ALIULOJ

En hispanlingva videomesaĝo la papo Francisko sin turnas al argentinaj kredantoj, kiuj amasiĝis al solena Maria-ceremonio en buenosajresa sanktejo nomata laŭ la Virgulino Maria, kiu aperis en Lurdo al Bernardetta: „ Helpu nin ‒ estas lia preĝo ‒ esti komunumo, kiu eliras renkonten. La renkontiĝo ne estas almozo ‒ diras Francisko ‒ ĝi estas komuna vojo“.

„Patrino, helpu nin esti komunumo, kiu eliras renkonten al ĉiuj!“

Al la Virgulino Maria Lurda sin turnas Francisko en festa tago de ŝia festotago, la 11-an de februaro, kiam la sanktejo en Buenos-Ajreso, kiu estas laŭ Ŝi ekde komenco de la 20-a jarcento titolita, estas plenigita de la kredantoj. „Ĝoja festo!“ diras la papo, kiu petas Maria-n, ke Ŝi malfermu niajn korojn kaj igu el nia komunumo homojn irantajn sen egoismo kaj apartiĝo.

La renkontiĝado kaj emo renkontiĝadi

La vortoj de la papo trafe priskribas intencojn de la pilgrimuloj, kiuj petas de la Virgulino Maria grandan gracon: esti la komunumo, kiu eliras eksteren, en senĉesa kaj reciproka interŝanĝo, ĉar la renkontiĝo, diras la papo, ne estas cedo, sed io, kion ni komune faras:

„Esti komunumo, kiu eliras renkonten al ĉiuj, kiu eliras renkonten al aliuloj, sed ankaŭ eliras renkonten al si mem, ĉar la renkontiĝo estas reciproka, la renkontiĝo ne estas almozo, ĝi estas komuna irado, evitadi solecon kaj izolitecon, por ke ni kunestu kun aliuloj, kun amikoj, kun familio, kun Dia popolo, ĉiuj komune dum preĝo antaŭ la Virgulino Maria.“

Egoismo estas vermo

Renkontiĝadi, iradi komune kaj eliradi renkonten ‒ tial, ripetis Francisko, „ni petas la Virgulinon Maria, ke Ŝi helpu nin esti komunumo“. Antaŭ la ferma beno li tiel ripetas peton al la Virgulino Maria:

„Renkontiĝo ĉiam signifas malfermiĝi al aliuloj, la malo de la renkontiĝo estas fermi sian koron. Patrino, faru, ke ni ne havu fermitan koron, ĉar egoismo estas vermo, kiu deinterne korodigas nian koron.“

Gabriella Ceraso Vatican News, 11.02.2022

Senco

Por la nekredantaj homoj kaŭzas problemon difinado de nocio „la kristana kredo“. Iuj vicigas ĝin en kategorion mitologian, la aliaj en historian aŭ kulturan. Mi havas sperton, ke la problemon kun tiu difino havas ankaŭ la kristanoj mem. Eble vico el ili pri la kredo malbone atestas. Per maniero de la propra vivo publike ili vicigas la kredon en vortaron de psikiatria patologio. Alivorte... Nia kredo ne apartenas en salonon de spirita masoĥismo. La sufero ne estas ĝia senco, sed sufero la sencon donas.

Sac. D-ro Max Kašparů

al la indekso


 CINDROMERKREDO

Per la hodiaŭa tago – la cindromerkredo – komenciĝas kvardektaga preparo por Pasko – la karesma periodo. Kaj super niaj kapoj sonas: „Memoru homo, ke vi estas polvo kaj polvo refariĝos!“ Tio ne estas tro plaĉaj vortoj kaj agrabla perspektivo. Eble ni pli volonte akceptos, se pastro uzos la duan formon: „Pentu kaj kredu al la evangelio!“ Cindro – tio estas simbolo de fino. – Sed ne ĉiam tiel devas esti!

Kunigo de la homa vivo kaj la cindro nin per pensoj senvole kondukas al tombejoj. Ili estas lokoj, kie la vortoj „polvo kaj cindro“ ricevas konkretan vizaĝon. Kiam mi trairadis malnovtempajn romiajn sepultejojn – la katakombojn, mi observis simbolikon kaj vidarton de la unuaj kristanoj. Grandparte estis uzitaj motivoj el la Sankta Skribo. Sed iom ofte ripetiĝis unu bildo, kiu havas nenion komunan al la Skribo, ja eĉ nenion komunan kun kristanismo kaj judaismo. Tio estas scenaĵo devenanta el malnovegipta mitologio kaj ĝi bildigas enkorpiĝon de la sundiaro Re – la birdon Fenikson. Tiu ĉi mita birdo ĉiam unufoje post 500 jaroj sin mem bruligis kaj denove ĝi el cindro ekestis junigita. La unuaj kristanoj uzis tiun ĉi bildon kiel parabolon por resurekto de homo – la polvo kaj cindro ne estas lasta instanco, sed ni leviĝos el ĝi al la nova vivo.

Kial mi tion mencias hodiaŭ? Ĉar ni surkape estos signitaj per la cindro. Sed tiu ĉi cindro komence de la karesma periodo ne estas por ni signo de la fino, sed male „de la junigita ekstaro al la nova vivo“. En kio ĝi konsistas? Ni atenteme enaŭskultu vokadon de la profeto Joel: „Disŝiru vian koron, ne vian veston...“ La koro estas por ni simbolo kaj loko de homaj sentoj kaj pasioj. Disŝiri koron tiusence signifus malĝojon, pentofaradon, veaspektan vizaĝon kaj simile. Ni havas imagon, kion travivas homo kun vundita, rompita koro. Sed atenton! Tiel ni tion ekkomprenus tute malbone. Por hebreoj la koro ne estis centro de sentoj, sed de intelekto, pensado, sidejo de interna vivo. „Disŝiri koron“ signifas „ŝanĝi konvinkon, denove pripensi, kion kaj kiel mi tion faras, reorganizi vivon“. La samon esprimas nocio „penti“ greklingve metanoia. Ankaŭ tio signifas ŝanĝon de konvinko.

Kaj ĉi tie ni proksimiĝas al alvoko de la karesma periodo. Kion mi povas en mi ŝanĝi al pli bona vivo, kiel mi povas ekstari junigita? La vivo de la kristano okazas en tri bazaj niveloj: en rilato al Dio, en rilato al proksimulo kaj en rilato al si mem. Tiuj tri niveloj estas en la hodiaŭa evangelio esprimitaj per tri vortoj:
la preĝo – la rilato al Dio,
la almozo – la rilato al proksimulo kaj
fasto aŭ abnegacio – la rilato al si mem.
Ni ilin jam iel realigas. Sed la hodiaŭa tago kaj cetere la tuta karesma periodo devas por ni esti okazo por enpensiĝo, kiamaniere. Ĉu ni eble ne estas en tio tro formalemaj? Ĉu ne estas eble nia vivo jam tro lacigita, sen la vervo?

Sed ni ne devas fini nur ĉe meditado! La Dia vorto nin instigas al agado. Ni akceptu cindron sur nia kapo kiel esprimo de renovigita kaj junigita strebado ĝuste en la rilato al Dio, al la proksimulo kaj al ni mem!

R. D. Petr Šikula, www.katolik.cz

al la indekso


 LA KATOLIKISMO

Ekzistas katolikoj kredantaj kaj praktikantaj, ekzistas kredantaj nepraktikantoj, ekzistas nekredantaj praktikantoj kaj ekzistas Joe Biden. Malfacile estas lin enklasifiki al unu el tiuj ĉi grupoj, ĉar li estas kvazaŭ kredanta kaj ŝajne praktikanta, sed iamaniere ne katolikstile. Li estas varma adepto de abortigado (unu el la unuaj liaj agoj kiel la prezidento de Usono povas esti abolicio de la enkondukita fare de Trump blokigo de la financado de la abortigaj praktikadoj). Li apogas la ekzistadon de unuseksaj kvazaŭedziĝoj kaj la adoptigon de infanoj fare de ĉi tiuj samseksaj paroj. Li estas por in vitro, kontraŭkoncipiĝaj piloloj, por la permeso de viroj sin anonciĝantaj kiel virinoj por virinaj sportaj teamoj, vestejoj kaj necesejoj. Kaj por la disvastigado de la gender-ideologio jam inter la plej junaj lernantoj en la lernejoj. Sed li samtempe vizitadas preĝejon kaj eĉ akceptas la sanktan komunion. Se tiel povas sinteni katoliko, tio signifas, ke katoliko povas sinteni iel ajn. Li povas havi kvin edzinojn, ĉiun de alia sekso, li povas esti islama budhano aŭ pastro de woodoo, li povas meti fajron sub preĝejojn, malhonorigadi sanktejojn kaj murdi pastrojn – estas egale, nur gravas, ke li/ŝi sin vidigadu en preĝejo. Kian signifon tio havas, ke iu konsideras sin esti katoliko, se li/ŝi konsekvente ne pro malforteco, sed intence kaj laŭcele detruas la bazajn kristanajn principojn? En kio konsistas esti kredanto, se li/ŝi fruntoŝvite aktivas por elradikigo de la Diaj rajtoj el ĉi tiu mondo? Se iu demokrato en la Kongreso de Usono realigus ĉiujn postulojn de la respublika opozicio, tiu kun frakasita kapo estus forpelita el partio – tio ja estas por ĉiuj klara kaj memkomprenebla, ĉar ekzistas iuj difinitaj principoj. Sed la praktikadoj de Biden aspektas tiel, kvazaŭ rilate al la kredo la principoj ĉesus esti devigaj. La kazo de la nuna prezidento de Usono konfirmas la regulon, ke la plej danĝeraj por la Eklezio estas ĝuste katolikoj. Ne iuj musulmanoj, ateistoj, framasonoj aŭ biciklistoj, nur la homoj, kiuj donas pri Kristo la falsan ates ton. Tiuj montras al la tuta mondo, ke esti katoliko povas signifi ĉion – do ankaŭ nenion. Pro io tia neniu normala homo ekzaltiĝos. Tia „katolikismo“ povas elvoki nur antipation, ĉar ĝuste la vivatestado estas la baza kaŭzo, pro kiu aliuloj aŭ akceptas la Evangelion aŭ ĝin rifuzas. „Ĉar pro vi, la nomo de Dio estas blasfemata inter la paganoj“ (Rom 2,24) – skribas sankta Paŭlo pri tiuj, kiuj diskutas pri etikaj reguloj, sed ili mem ne respektas ilin. Aŭ pli malbone: la katoliko klasforme laŭ „Biden“ ekstaras surkape por ĉi tiujn regulojn renversi. Iu tia, anstataŭ sin formigadi laŭ la instruado de la Eklezio, volas la instruadon de la Eklezio subformigi laŭ sia pensado. Sed nenio tia nin skandaligu. La Eklezio gvidas al la savo spite de la kvarjara kreddegenero de grava politikisto.

Verkis Franciszek Kucharczak
El semajnrevuo Gość Niedzielny, 4/2021 Esperantigis Stanisław Śmigielski

al la indekso


 MALSAĜAJ KAJ MALBONAJ HOMOJ REGOS SORTOJN DE LA NACIOJ

Persistu kaj restu firmaj

Perforto superregos teron. Planedo estos trapikita per glavoj de nescio kaj malamo. La nacioj zigzagos sub premo de sufero, timo dezertigos tutan teron kiel ŝtormo, la homaj koroj superfluos pro ĉagreno. Malsaĝaj kaj malbonaj homoj regos sortojn de la nacioj, ili entrenos ilin sur la vojon de sufero kaj morto kaŭze de blinda malamo, kiun ili finomos „justeco“. La malamo kaj nesciado superregos la mondon.

Persistu kaj restu firmaj en la kredo kaj la amo. La mondvizaĝo ŝanĝiĝos, sed vi konservos vizaĝon de Kristo. Landlimoj, komunumoj kaj ŝtataj strukturoj forviŝitos kaj denove estos desegnitaj, homoj sin trenos sub premo de fajro kaj fero, sed vi konservos amon sen limoj. Gardu vian eklezian komunecon, via ŝtatstrukturo estu evangelio. Ĝi estos ankro, kiu ekkaptos erarvagantojn, viaj koroj estu haveno de la savo por ĉiuj perditoj kaj erarvagantoj, kiuj petas protekton. Per viaj preĝoj vi povas pluvigi mizerikordon kaj la teron freŝigi per via amo. Preĝu, ke la malmolaj koroj plimoliĝu, por ke la mallumigitaj mensoj malfermu okulojn.

Ĉiu homo devas lumi

Lumo malaperas kaj la mallumo ĉagrene vastiĝas. Alplenigu oleon en viajn lampojn pli frue, ol ili estingos kaj vi vin sinkos en mallumo. Maldormu super lampo, kiu trabrilas viajn vesperojn, ke ĝi ankaŭ lumu super vi kaj viaj domoj. Kiam estas mallumo, lumigu nokton per viaj lampoj. Ne kontentigu vin mallumo kaj atendado de la lumo de la nova tago.

Ĉiu homo estas flamo, kreita de nia Sin joro, por lumi surtere. Ĉiu homo estas lampo, kiun kreis Sinjoro, por ke ĝi brilu kaj donu lumon. Tiu, kiu produktas lampon, faras ĝin tial, ke ĝi lumu en mallumo. Lampo do estas kreita, ke ĝi trabrilu mallumon.

Ke ne estu aktivaj nur malbonaj homoj

Al bonaj eĉ malbonaj homoj pasas la tempo same. Se la unuaj ĝin ne plenigos per bonfarado, la duaj semos malbonon ĉiam pli multe. Ĉiu momento de via vivo estas kiel hurdo, kiu estas al vi konfidita, por ĝin plenigi per via rikolto kaj viaj fruktoj. Tiu ĉi momento estas mallonga, rapide ĝi malaperos en pasinto kaj neniam oni povos ĝin repreni. La malbonon rekompencu per bono, sed ne faru el amo pretekston, kiel eviti batalon kontraŭ malbono. Via amo estu kiel akvo, kiu trapanetras ĉien.

Kaj precipe ... ne timu

Kaj precipe ne timu, ĉar la lumo de Kristo ekstaros kaj ekbrilos, la kruco kaj la eklezio briliĝos. Persistu en la kredo je Kristo, ne timu, fidu al Dio de resurekto kaj la vivo. Al Li apartenas ĉiu gloro poreterne.

Laŭ pensaĵoj de la sankta Ŝarbel, 1828-1898

al la indekso


 MOZAIKO KAJ ROZVITRALO KUN E-SKRIBAĴOJ EN LA URBO RIMINI, ITALIO

 

Kutime oni admiras la malnovegajn mozaikojn kaj oni legas iliajn latinlingvajn skribaĵojn, kaj en tiuj modernaj, ankaŭ nacilingvajn.

Tutnovaĵo ĉi-teme estis inaŭgurita okto bre de 1996 en Paroĥejo de Sanktaj Johano kaj Paŭlo en Rimini. Temas pri mozaiko kaj rozvitralo kun dulingvaj skribaĵoj, en la itala kaj en Esperanto. Ĉu temas pri kaprico, manio, strangaĵo? Ekzistas male seriozaj kaj pravaj motivoj. Oni devis iamaniere bildigi por la popolo de Dio la historian decidon de la Papo Johano Paŭlo la Dua enkonduki Esperanton en la katolikan Liturgion, per la aprobo de la Roma Meslibro por dimanĉoj kaj festotagoj, kaj ankaŭ en la eklezian internacian komunikadon per lia paska saluto „Urbi et Orbi“ de la 3-a de aprilo 1994.

Paroĥestro Duilio Magnani, kiu kiel prezidanto de IKUE estis proponanto de la du gravaj eventoj, volis memorigi ilin al la posteuloj per tiu ĉi arta verko.

Temo de la verko estas la paska mistero, kun aparta aludo al la ĉi-jarcenta historio. Ĝi estas anoncita per la ekkrio de la Papo en Placo Sankta Petro komence de la papado: „Malfermu la pordon al Kristo!“. La ege grandlitera skribaĵo rolas kvazaŭ kiel kadraĵo en la supra parto de la mozaiko.

Centre, kiel lumofonto, estas la Resurektinta Kristo, kiu per lumantaj faskoj, kvazaŭ lumturo ĉe la haveno de la vivo, eniras en la belajn kaj malĝojajn realaĵojn de la historio. La rozvitralo kun Kristo estas ĉirkaŭita de skribaĵo „Feliĉan Paskon en Kristo Resurektinta“, la unua mesaĝo en Esperanto de „Urbi et Orbi“ en Placo Sankta Petro.

La bildigita resurektinta Kristo, brileganta kun lazur turkiza fono, havas la trajtojn de la suferanta Viro de la Mortotuko, tamen pli ĝojaj, eĉ lumantaj, pro alloga rideto. Li indikas per la montrofingro de la dekstra mano, ke Li estas la Vojo, la Vero kaj la Vivo (Joh 14,6), kiel estas skribite en Esperanto en la libro je lia dekstra flanko.

Tiu resurektinta Kristo estas krome la centro de la mozaiko, samkiel Li estas je la centro de la homa historio, kaj en ĝi li agas per la ĉeesto de la Sankta Spirito, kiel montras la biblia simbolo de kolombo en maro da lumo, kiu disvastiĝas ĉiudirekten, sed kiu ankaŭ dividas la mozaikon en malluman zonon (dekstre, rigardante la mozaikon) kaj lumantan zonon (maldekstre).

En la lumanta zono agas la Eklezio, simboligita de la kupolego de Santa Petro, gvidata de la Papo (ŝildo de Johano Paŭlo la Dua), sed ankaŭ patrinece brakumata de la Virgulino Maria, Patrino de la Eklezio. Pri tio tre klare aludas la pilgrimloko de Fatimo kaj la „dancado de la suno“. Sed la Eklezio baziĝas super la popolo de Dio, pri kiu estas simbolo la du libroj de la E-lingva Meslibro. Signo pri la anonco, pri la misio de la Eklezio, estas la anteno kaj sekve ĉiuj „mirindaj rimedoj de la socia komunikado kiel donacoj de Dio“ (Aetatis novae, n-ro 22), kiu staras flanke de la kupolo, dum la uzataj aŭ uzendaj lingvoj estus nur la du indikitaj en la verko: tiu propra al ĉiu popolo por la anonco adresita al ĝi (la skribaĵoj en la itala) kaj tiu internacia kaj neŭtrala por la anonco de la Bonsciigo adresita al la „globala vilaĝo“. En la zono de mallumo agas la spirito de malbono (serpento), kiu aperas kvazaŭ kaŝe inter la minacantaj nuboj kaj preskaŭ vualita de ili.

En tiu zono de la mozaiko, preskaŭ ĥaosa kaj obskura, ni havas la unu an biblian simbolon pri la divido de la popoloj, la Babelan Turon (desegno inspirita de la pentraĵo de Pieter Brugel la maljuna ‒ 1520-1569) kaj la simboloj (svastiko kaj falĉilo kun martelo) pri la ĉefaj diktaturaj ideologioj.

al la indekso


 NOVAJ BEATULOJ DE POLLANDO

Ili ekamis Dion, patrujon kaj homojn. Kiuj ili estis? Kion ili postlasis al Pollando? En kio povas al ni bonrezulte favoradi fratulino Czacka kaj kardinalo Wyszyński? Dividis ilin multo: aĝo, deveno, la vojo de vokiĝo... Dio tamen en sia providenco proksimigis iliajn vojojn en la jaro 1926. 95 jarojn pli poste en la sanktejo de la varsovia loĝkvartalo Wilanów, dum la sama solenaĵo, la eklezio konfirmis la heroecon de la virtoj, levinte al altaro la grafinon, kiu perdis sian vidkapablon, kaj kiu sin dediĉis al zorgado pri blinduloj kaj la kardinalon, kiu tragvidis la eklezion kaj polojn tra la plej malfacilaj jaroj de komunismo.

Roza Czacka naskiĝis la 22-an de oktobro 1876 en la loĝloko Biała Cerkiew (nun Ukrainio). Estante grafino, ekde la infaneco ŝi havis problemojn kun vidkapablo. Malgraŭ multaj operacioj, ŝi tute perdis la vidkapablon en la aĝo de 22 jaroj. Je rekomendo de kuracisto, ŝi dediĉis sin al agado inter aliaj blinduloj. En la jaro 1911 ŝi fondis Asocion por Prizorgado de Blinduloj, kies agado celis helpi la plenkreskajn blindulojn kaj iliajn familiojn. Ŝi tamen rapide konscis, ke Dio ŝin vokas al pli profunda ekkompreno de sufero kaj sindono. La 1-an de decembro 1918 ŝi fondis la Ordenon de Fratulinoj Franciskaninoj Servistinoj de Kruco, celantan priservi blindulojn kaj satisfakcion por la spirita blindeco de la mondo. Ekde la jaro 1922 en la apudvarsovia loko Laski ekzistas instituto por blinduloj.

Ĝuste ĉi tie renkontiĝis la vojoj de la novbeatigitoj. Naskiĝinta la 3-an de aŭgusto 1901 en Zuzela super la rivero Bug (la ĉelima loko de Podlahio kaj Mazovio) Stefano Wyszyński post abiturienta ekzameno en la jaro 1920 eniris la Superan Porpastran Seminarion en la urbo Włocławek. Baldaŭ montriĝis, ke la kleriko Stefano estas malsana je tuberkulozo. La malsano pligrandiĝadis tiel, ke liaj superuloj timis, ke li ne ĝisvivos la ordinon. „Kara sacerdoto, kun tia sanstato iru prefere al tombejo, ne al ordino“ ‒ li aŭdis la 3-an de aŭgusto 1924 de la sakristiano en la katedralo de Włocławek. La estonta primaso rememoris, ke li estis tiel malforta, ke „pli bone por li estis kruce kuŝi surtere, ol stari“.

En septembro 1939 dum bombado de Varsovio, la fratulino Czacka estis vundita je kapo kaj perdinta okulon. Tri jarojn pli poste en la Instituto en Laski kiel animzorganto estis nomumita la sacerdoto Stefano Wyszyński. La granda amikeco inter li kaj la fratulino daŭris ĝis lia morto. Dum la lasta stato de la malsano ŝi preĝadis: „Ĉion plentute por Dio. Ekde tagiĝo ĝis nokto ‒ ĉion por Dio. Ekde naskiĝo ĝis morto ‒ ĉion por Dio“. Ŝi mortis en famo de sankteco la 15-an de majo 1961. Ŝi estis entombigita en la tombejo, kiu troviĝas sur la tero de la Lernej-Edukeja Centro en Laski. Ŝia beatiga procedo daŭris ekde la jaro 1987. La 9-an de oktobro 2017 je konsento de la papo Francisko la Kongregacio por la Kanonizadoj promulgis la dekreton pri la heroeco de ŝia vivo kaj virtoj, kaj fine de la jaro 2020 la papo rajtigis la kongregacion eldoni la dekreton rilate al aŭtentikeco de la miraklo je ŝia propeto. La kardinalo Wyszyński ne kaŝis, ke li ĝis sia vivofino preĝadis al ŝi, kredante, ke ŝi jam aliris la ĉielan gracon. En la jaro 1948 la papo Pio la Dekdua nomumis la 47-jaran episkopon Wyszyński kiel primason de Pollando. Baldaŭ montriĝis, ke la juna episkopo sukcese kontraŭstaris la komunisman sistemon. Sian kuraĝon kaj senkompromisan sintenon li pagis la 25-an de septembro 1953 per la trijara malliberigo, dum kiu li prilaboris la Klarmontajn Promesojn de la Pola Nacio, difinante la spiritan preparon por solenoj de la milenio de la bapto de Polujo kaj la Grandan Novenon de Jarmilo ‒ difinanta la dekjaran animzorgadan preparon. Li mortis la 28-an de majo 1981. Lia beatigata procedo daŭris ĝis la 20-a de majo 1989. La beatproklamo devus okazi la 7-an de junio 2020, sed kaŭze de la pandemio de kovim-19 la soleno okazis la 12-an de septembro 2021. La Sejmo kaj Senato de la Respubliko Pollando, esprimante la memoron, estimon kaj rekonon por la vivo kaj agadoj de la Primaso de Jarmilo Wyszyński, proklamis lin patrono de la jaro 2021. La beatiga solenaĵo okazis la 12-an de septembro 2021 en la Sanktejo de Dia Providenco en Varsovio.

La tekston el magazino de la Sanktejo de Dia Providenco en Varsovio tradukis Stanisław Śmigielski

Alternativo

Kiam mi antaŭnelonge aŭdis propagandi alternativan katolikecon, mi opiniis, ke la oratoro erare tion malĝuste diris. Ne. Li tion opinis serioze.
Nur malfacile li tion povus diri, se li konus tradukon de la vortenhavo katolikeco – ĝeneraleco.
La alternativa ĝeneraleco estas la sama sensencaĵo kiel nocioj alternativa senfineco aŭ alternativa nordo.

Alivorte... Ĉe bona volo kaj senbrida fantazio mi kapablas al mi imagi enhavon de la nocioj alternativa medicino aŭ alternativa seksemo. Sed eĉ ĉe la plej bona volo kaj plej senbrida fantazio mi ne kapablas imagi enhavon de la nocioj alternativa kristaneco aŭ alternativa vojo al savo.

Sac. D-ro Max Kašparů

al la indekso


 KARDINALO MINDSZENTY - KONFESANTO KAJ MARTIRO

La brava hungara viro kaj sacerdoto József Mindszenty kelkajn jarojn antaŭ komunisma puĉo en Hungario iĝis ĉefepiskopo en Esztergom – do kiel la unua el hungaraj episkopoj – en la jaro 1946 li kardinaliĝis. Li vivis modestan vivon kaj por sia diocezo li estis vera paŝtisto. Li ŝatis vizitadi simplajn kredantojn, li strebis pli malgrandigi grandajn paroĥojn, subtenadi religian instruon ktp. Sed interesis lin ankaŭ la naturaj bezonoj de al li konfidita popolo. Por urba loĝantaro mizerigita pro la dua mondmilito li organizis nutraĵhelpon el kamparo kaj restadojn por urbaj infanoj en freŝa aero en kamparo. La kredantoj de lia diocezo amis lin. Sed tiun ĉi lian entuziasmon tute malŝatis komunisma reĝimo, al kiu la kardinalo Mindszenty dekomence rifuzis subordigi sin en kiuj ajn versioj de kompromisoj. Lia sinteno estis tre kuraĝa kaj reago de komunistoj ne lasis sin longe atendi. Li estis arestita, malliberigita kaj krude esplordemandita. Pri lia persekutado skribis papo en letero al hungaraj episkopoj:

„Senĉese memoru pri tio, ke estas necese pro libereco de la eklezio kaj de ĝiaj sanktecaj rajtoj ne nur akcepti klopodon, sed estas necese oferi eĉ vivon, se tio estos necesa...“

Li troviĝis libera en la jaro 1956 dum budapeŝta revolucio. Li sukcesis atingi usonan ambasadon, kie li estis internigita ĝis la jaro 1971. De tie li poste forveturis en ekzilon en Romon kaj en Vienon. El ekzilo li partoprenis animzorgajn vojaĝojn antaŭ ĉio kun hungaraj samlandanoj en la tuta mondo, li organizis prelegojn kaj verkis siajn memoraĵojn. La papo Paŭlo la Sesa proklamis lian Episkopan Seĝon vakanta, por plifaciligi traktadon de Vatikano kun hungara komunisma reĝimo. Li mortis en la jaro 1975 kaj sepultita li estis en aŭstria pilgrimloko Mariazell. En la jaro 1991 estis lia korpo transportita en katedralon de Esztergom kaj solene ĝi estis tie lokigita. Nur en naŭdekaj jaroj li estis plene rehonorigita kaj estis komencita procedo de lia kanonizo. En la jaro 2019 la papo Francisko proklamis lin honorinda.

Lia vivovojo estis suferplena. Ofte li troviĝis en malfacilaj situacioj, sed ĉiam li sin tenis laŭ sia konscienco kaj konforme kun sia misio heroldi la evangelion de Kristo. Ĉi tion pri li skribis Otto von Habsburg, la prezidanto de la Paneŭropa Unio:

„La vivovojo de Mindszenty estas dekomence rekta kiel sago. En ok jardekoj de lia vivo oni trovas eĉ ne unu ruzan oportunismon eĉ ne dusencajn interkonsentojn kun potenctenantoj. Neniam li malfideliĝis al si mem kaj eĉ ne al siaj principoj... Lia persono elstaras super ni kaj ĝi superkreskos eĉ la nuntempon. Tiel nomataj granduloj de la hodiaŭaj tagoj – ili estu profanaj aŭ ekleziaj granduloj – dum kelkaj jardekoj ili troviĝos forgesitaj. Sed la nomo Mindszenty staras jam nuntempe sur paĝoj de historio, kiel nomo de Leonidas el Sparta, kiu iĝis modelo por tutaj jarmiloj. Por plenumi sian historian taskon Mindszenty bezonis neniujn titolojn, neniujn eksterajn signojn. La nomo Mindszenty estas sinonimo por kuraĝo, tiu ĉi nomo estas programo. Kiam Eŭropo superos sian malfortecon kaj kiam la kristanismo denove fariĝos kreiva forto sur la Tero, tio ne okazos per malbravuloj, sed per tio, ke Eŭropo iĝos inda je Mindszenty.“

Per sia vivo li similiĝadis al Kristo, kiam li toleris maljustaĵojn ne nur de la malamikoj de la eklezio, sed ofte eĉ el interne de la eklezio. Ĉi tion ĉion esprimas eĉ malgranda bildeto, kiun li dum la tuta tempo havis ĉe si.

Lia altarbildo estis la sankta bildeto el laborejo de iu trapista monaĥejo en norda Francio, kiu prezentis Kriston dorno-kronitan. Tiun ĉi sanktan bildeton sendis al li unu monaton antaŭ lia aresto nekonata favoranto kun sekva permane skribita dediĉo: „Devictus vincit“ (venkito venkas). Kiam li estis fortrenita, li kunprenis la bildeton en straton de Andrássy, en malliberejon en la strato Markón, en salonon, kie li estis demandesplorita, en hospitalon de kolekta prizono, poste en frenezulejon kaj de tie denove en hospitalon; ĝi lin akompanis al Bucsuszentlászló, Felsöptény, Buda,en duonmalliberejon de la usona ambasadejo kaj fine en emigracion. Eĉ dum vojaĝoj tra la mondo li havis la malgrandan bildeton ĉiam ĉe si.

Mi ĝojas, ke la legantoj ricevas iom el biografio de la kardinalo Mindszenty. Per tio, ke la komunisma totalismo (eĉ se en iom alia versio) estas enhavaĵo eĉ de nia (ĉeĥa) nacia memoro, lia persono povas por ni esti proksima kaj komprenebla. Mi persone volonte ricevus pli detalajn informojn pri la vivo de la kardinalo Mindszenty, eventuale pli multe da liaj propraj tekstoj el liaj eldonitaj Rememoroj, aŭ pli novan biografion, kiu jam estis verkita por la nuna tempo. Lia biografio verkita fare de József Közi Horváth aperis jam en la jaro 1977. Eĉ tiel estus bone ekscii iom pli multe pri la kardinalo Mindszenty, por veki plian intereson pri tiu ĉi hungara kandidato de la kanonizo. La hungara kardinalo József Mindszenty povas esti por ni modelo per sia braveco en imitado de Kristo kaj per sindono en heroldado de la evangelio, kvankam la modelo apenaŭ atingebla.

Jiřina Forbelská (www.katolik.cz)

al la indekso


  STATISTIKA INFORMO:
LA NOMBRO DA KATOLIKOJ EN LA MONDO KRESKAS

En la jaro 2020 en la mondo jam estis 1,360 milionoj da katolikoj, kio estas je 1,2 % pli ol en la antaŭa jaro. La informo aperis en la ĵus eldonita Statistika Jarlibro de la Eklezio (Annuarium Statisticum Ecclesiae 2020).

La plej granda alkresko okazis en Azio kaj Afriko, la plej malgranda en eŭropa kontinento. Kreskis nombro da konstantaj diakonoj, pli malmultaj estas episkopoj, sacerdotoj kaj seminarianoj. Inter la jaroj 2019 kaj 2020 la nombro da baptitoj en la mondo kreskis je 16 milionoj, tio signifas, ke la nombro kreskis proporcie kun kresko de la monda populacio. Kvoto de la katolikoj kompare al la monda populacio estas konstante proksimume 17,7 %, same kiel en la pasintaj jaroj. Sed la situacio en apartaj kontinentoj diferenciĝas de la tutmonda situacio. En Afriko la nombro de katolikoj kreskis je 2,1 %, en Azio je 1,8 % kaj en Eŭropo malpli ol 0,3 %.

Malkresko de la nombro da klerikuloj rilate al nombro da katolikoj klare montras malekvilibron inter nombro de baptitoj kaj ebloj partopreni diservojn. En la jaro 2020 apartenis al unu sacerdoto ĝis 69 katolikoj pli ol en la jaro 2019. Male la nombro de konstantaj diakonoj pli kreskis je 397 kaj en la tuta mondo nun estas pli ol 48 mil diakonoj. Preskaŭ en la tuta mondo, kaj precipe en Eŭropo, frape malkreskis nombro da kandidatoj de pastreco. Escepto estas Afriko, kie nombro da seminarianoj kreskis je 2,8 %. Tio estas konforma al la kresko de la kredantoj en la Nigra Kontinento. En Afriko nuntempe vivas 48 % de la tutmondaj katolikoj.

Vatican News, 12.02.2022

 al la indekso


  LA VJETNAMA DOMINIKANO MURDITA EN KONFESEJO

Hanojo. La dominikana ordenano Joseph Trãn Ngoc Than estis murdita en Vjetnamio, kiam li aŭskultis konfesojn de la kredantoj.

La pastro Jozefo estis la 29-an de januaro 2022 dufoje pikvundita sur la kapo dum misio en Ðăk Mot nordokcidente de Kon Tum. Unu persono estis arestita. La mortinta ordenano naskiĝis en la jaro 1981 en Hanojo kaj en la jaro 2010 li faris ordenan voton. En la jaro 2018 li sacerdotiĝis kaj ekde tiu ĉi jaro li plenumis animzorgan servon en la menciita misiejo. La entombiga ceremonio okazis la 31-an de januaro 2022 en la kapelo de la sankta Marteno en Biên Hòa.

L´Osservatore Romano, 31.01.2022

Havu antaŭ okuloj tri aferojn: Dian okulon, kiu ĉion vidas, Dian orelon, kiu ĉion aŭdas, kaj libron, en kiun Dio enskribas ĉiujn agojn, kiujn vi faras.

(Martin Slomšek)

al la indekso
 


  KOMENCIĜIS BEATIGA PROCESO DE LA UNUA PAKISTANA MARTIRO

La 15-an de marto estis komencita dioceza fazo de la beatiga proceso de la unua pakistana martiro. Akash Bashir ĵus estis proklamita fare de Vatikano kiel servanto de Dio kaj kandidato por altaro. La ĝojan informon sciigis al katolikoj en Lahaur la ĉefepiskopo Sebastian Shaw dum la sankta meso en la festotago de la sankta Johano Bosco, la patrono de junularo.

La 12-jaraĝa junulo Akash Bashir oferis sian vivon, kiam li malhelpis al memmortiga atencinto eniri sanktejon, en kiu estis multaj homoj kaj kie li servis kiel libervolulo. „Mi mortos, sed eniri internen mi ne permesos al vi!“ ‒ li kriis al teroristo, kiu fine eksplodigis bombon ekstere. En la sanktejo tiutempe okazis diservo, kiun partoprenis pli ol mil homoj. Se la atenculo sukcesus eniri la sanktejon, tiam okazus masakro de grandega dimensio.

La atakoj, dum kiuj estis Akash Bashir mortigita, okazis en Lahaur en la jaro 2015 dum karesmo, kiam la kredantoj partoprenis la pentofaran diservon. Unu memmortiga atenculo eksplodigis bombon proksime de anglikana preĝejo Christ Church kaj la dua provis enpenetri en la katolikan preĝejon de la sankta Johano.

Laŭ esprimo de postulanto de la beatiga proceso don Pierluigi Cameroni la miro pri atestado de Akaŝa estas tre viva. „Laŭ informoj, kiujn ni havas por dispono, mi devas diri, ke la kristana komunumo ‒ la ĉefepiskopo de Lahaur, pluaj kristanaj komunumoj, aŭ ekzemple eĉ tiama saleziana familio ‒ rigardas la personon Akaŝ Baŝir kun granda ĝojo kaj espero. La ago de Akaŝ en homoj tre rezonas. La oficiala komenco de la beatiga proceso okazis la 15-an de marto, do precize 7 jarojn post morto de ĉi tiu juna viro... Tiuokaze kolektiĝis ĉiuj pakistanaj episkopoj kaj ankaŭ la apostola nuncio. Tiamaniere ili esprimis, ke tiu ĉi evento rilatas la katolikan eklezion en Pakistano, sed ankaŭ de pluaj kristanaj denominacioj, ĉar oficiale temas pri la unua beatiga kaj kanoniza proceso komencita en tiu ĉi lando.“

Vatican News

Historieto por enpensiĝo: forto de la vorto eĉ de la silento

Iu viro per sia aŭtomobilo supren veturas sur montara vojo. Iumomente al li baras vojon virino, malsuprenveturanta en kontraŭdirekto per sia aŭtomobilo. La virino ankoraŭ bone la viron ne vidis, sed jam ŝi al li el fenestreto de sia aŭtomobilo vokas: „Porko!“ La viro, por ke li ne restu ŝia ŝuldanto, respondas al ŝi plenpulme: „Anserino!“ Sed nur post la unua vojkurbiĝo, kiun ankoraŭ kolerigita viro traveturis per pli granda rapideco, staris sur la ŝoseo granda porko, en kiun li en plena rapideco puŝis.

Pino Pelegrino (Milujte se 56/2021)

al la indekso


 SEP VUALETOJ KONTRAŬ MALESPERO

La situacio en la socio, konsidere al pandemio de kovim-viruso, similas al milita stato de endanĝerigo. Diferencoj baziĝas en tio, ke ni konas nur la nomon de la malamiko, sed tiu estas nevidebla, ĝiaj armiloj estas pli rapidaj ol nia defendo kaj la packontrakto ne estas ebla.

Tia situacio efikas tre malbone por homa psiko. Precipe tiam, kiam ĝi daŭras longe kaj tiu imagita lumo fine de tunelo dume ne lumas. Angoro kaj necerteco poste ŝanĝiĝas je deprimiĝo. En la pasinta jaro mi havis malfermitan telefon-linion de helpo kaj plej ofte vokis min tri grupoj. Homoj, kiuj timis, homoj, vivantaj solece, kaj al la lasta grupo apartenis homoj, kiuj pro kovimo travivis hejman malliberigon kaj tial ili travivis t.n. submarŝipan malsanon en komuna loĝejo.

Mi permesos al mi ĉi-loke proponi unu malgrandan helpan medikamenton, havantan karakteron de la natura, nekemia antideprimaĵo, kiun mi nomis „Sep vualetoj.“

La unua vualeto nomiĝas „Ne timu!“

La danĝera viruso havas certan forton vin damaĝi, sed se ĝi sin kunligos kun timo, ĝi domaĝos vin duoble. Ne permesu eniri timon en viajn pensojn kaj ne estu vi mem por vi timigilo. Aŭskultu nur voĉojn, el kiuj spiras espero. Tiun, kune kun fido kaj amo, vi ne devas entombigi. Tiel grandajn tri tombojn ne elfosu.

La dua vualeto nomiĝas „Respektu!“

Respektu fakulojn, kredu al homoj, kiuj estas en medicinaj fakoj spertuloj, kaj kredu iliajn vortojn. Estu kiel aktoro sur sceno de la vivo, kiu aŭskultas tion, kio aŭdeblas el suflorejo, kaj ne aŭskultu tiun, kiu al vi krias de malantaŭ kulisoj.

La tria vualeto nomiĝas „Ne pentru diablon sur muron!“

Vi mem ne estu la voĉo de malantaŭ la kulisoj, ne timigu aliulojn, ne kaŭzu ĉirkaŭ vi atmosferon trasaturitan per la timo. Ju pli vi timigas aliulojn, des pli vi mem timas.

La kvara vualeto nomiĝas „Pripensu!“

Rezonu trankvile kaj logike, pripensu apartajn cirkonstancojn, metu al vi demandojn kaj respondu al vi ilin kun kritika rigardo. Ne permesu al vi mem, eĉ ne per via pensado, nek per via agado manipuladi la aliulojn.

La kvina vualeto nomiĝas „Planu!“

Ĉiam havu antaŭ la okuloj ion pozitivan el estonto. Etajn diversaĵojn, etajn planojn, ion, kion vi povas ĝojatendi kaj kion vi faros, ĝis vi liberigos vin de malbonaj informoj, timo kaj vualeto. Havu kontakton pere de poŝtelefono kun viaj amikoj. Ankaŭ ilin vi fortigu. Gardu vin kontraŭ pozicio de surdmuta ermito. Vidu estontan tempon optimisme.

La sesa vualeto nomiĝas „Donu al vi amaskomunikilan dieton!“

Ne aŭskultu de mateno ĝis vespero, ĉiutage, informojn pri nombro da mortintoj kaj infektitoj. Sufiĉas al vi la kovima informaĵo unufoje dum la jarduono. La tempon pli prefere dediĉu al legado de la Sankta Skribo, preĝo aŭ aŭskultu belan muzikon. Eluzu ĉi tiun tempon ankaŭ por kulturado de la sana kaj distra humuro. La bonhumuro estas forta medikamento, kiu havas unu plian avantaĝon, do tiun, ke vi ne devas timi ĝian superdozon.

La sepa vualeto nomiĝas „Fidu!“

Redonu al Dio vin kaj eĉ viajn proksimulojn. Kiel diras la malnovtestamenta psalmisto „Metu vian ŝarĝon sur Eternulon!“. (Psa 55,23)

Max Kašparů, sacerdoto kaj psiĥiatro

al la indekso


 DIO ESTAS NEK KONSERVEMA, NEK LIBERALA, DIO ESTAS DIO...

Lastatempe mi kelkfoje observis inter kristanoj ekzistantan tendencon frakciigi koncepton de la kredo je konservema kaj liberala. Certagrade tiu ĉi frakciigo havas sian logikon, ĉar ni tion de ĉiam renkontas en politiko. Konservemulo kontraŭ liberalulo, dekstra partio kontraŭ la maldekstra, nigra kontraŭ ruĝa. Al ĉiu homo estas eĉ psiĥologie iu poluso pli proksima.

Sed ĉu Dio estas konservema, mi demandas? Kaj mi samtempe al mi respondas: Jes, Li eĉ estas konservema. Se la eklezio ne povus sin apogi je la Sankta Skribo, je Kredo, je la preĝo de la Sinjoro, je estimo al la Virgulino Maria kaj je ravantaj biografioj de niaj sanktaj enĉielaj amikoj, jes eĉ je dogmoj klopode batalakiritaj pri unueco en historio de la eklezio, certe hodiaŭ el ĝia unueco restus nur ŝtono sur la ŝtono kaj ĝi disfalus en milojn da „eklezietoj“ heroldantaj sian propran neeraripovon.

Sed samtempe mi demandas. Ĉu Dio estas liberala? Kaj mi denove al mi respondas: Se mi sub tio opinias malfermitecon por novaj aferoj, kiujn proponas la Spirito de Dio kaj kiu kondukas al libereco en rilatoj al Dio kaj homoj, mi povas diri, ke Dio estas ankaŭ liberala.

Mi estas konvinkita, ke la celo de la Malamiko de Dio estas dividadi la eklezion, kreadi antaŭjuĝojn, fortikadi fieron rilate al „tiuj aliaj“. La fieron de tiuj „liberalaj“, se vi volas de liberaluloj kontraŭ tiuj „morrigidaj konservemuloj“. Kaj male la fieron de pli konserveme bazitaj fratoj je sia propra „ortodokseco“, kiu farisee malestimas tiujn, kiuj ne estas „kiel ni“, kaj por kiuj la subjektiva koncepto de la kredo havas pli grandan valoron ol la Dia Vorto aŭ obeemo al ekzistantaj ekleziaj reprezentantoj (eĉ en la propra paroĥo). Kaj ĉefe por kiu la subjektiva koncepto de la kredo havas pli grandan valoron ol estas la amo al proksimulo kaj la frateca konkordo.

La konsekvenco de tiuj ĉi antaŭjuĝoj estas neunueco. Mi mem en la eklezio spertis, ke eĉ la amikoj kune ĉesis iompostiome interrilati kaj laŭdi la Sinjoron ĝuste pro la supre menciitaj kaŭzoj kaj ili altigis tiun ĉi katolikan „klubismon“ super la Amon, per io alia! Klubismo apartenas en sportajn kaj aliajn klubojn.

Robert Dojčár www.katolik.cz,11.5.2015

Progreso

Ĉio moviĝas. Inkluzive de estimo al valoroj. Tion mi tre konsciis, kiam mi estis starigita antaŭ meto de la Korpo de Kristo sur antaŭmetitajn manplatojn kun gantoj. Ekzistis en la eklezio tre granda estimo al la Eŭkaristio. Ĝi estis donata al genuantaj, poste al starantaj kredantoj. Nun oni Ĝin metas sur malpurajn manplatojn, sed eĉ ekzistas deziro Ĝin ricevi sur manplatojn kun menciitaj gantoj. La obĵeto, ke ne estas grava formo de la akcepto, sed stato de koro, ne estas akceptebla. La formo kaj la enhavo kune laŭleĝe koheras. Eble en spirito de la postkoncilia liberalismo venos tempo, kiam ĉe la enirpordo de la preĝejo pendos aŭtomato kun hostioj. Fine ni malfermiĝos al la mondo. Alivorte... Post tio, kiam la Eŭkaristio trairis krucvojon de la konfliktoj, Ĝi estis sinsekve elvestigata el mistero. Hodiaŭ ni pri la estimo al Ĝi ĵetas loton. La krucumo ne plu estos bezonata. Li mortos pro spirita malvarmo de komuniiĝantoj.

Sac. D-ro Max Kašparů

al la indekso


 ĈU VIVI LAŬEBLE PLEJ LONGE?

Ĉe mi la vivado estas Kristo, kaj morti estas gajno. (Fil 1,21)

Kiam mi legas la leteron de la apostolo Paŭlo al Filipianoj, en kiu li komparas „avantaĝojn kaj malavantaĝojn“ de la vivo kaj la morto, mi ne povas deigi miajn pensojn de lia perceptado de foriro el ĉi tiu mondo.

Eĉ spite de tio, ke Paŭlo diras: „Mi ne scias, kion elekti“, mi sentas en liaj vortoj grandegan sinfordonemon. Kvazaŭ li dirus: „Estu tio kiel volas Dio. Mi ĝojatendas, ĝis mi Lin post morto ekvidos vidalvide kaj mi volas esti kun Li. Sed se mi devas ĉi tie surtere ankoraŭ ion finfari, do tiam mi ĉi tie restu.“

Kiel tio estas ĉe ni? Ŝajnas, ke tiu ĉi frazo ĉe multaj el ni sonus inverse: „Mi volas sur ĉi tiu mondo esti laŭeble plej longe, mi volas ankoraŭ tiel multon fari, ekkoni, travivi... Nur ĝis iam poste min al Vi voku, Dio.“

Sed la apostolo Paŭlo diras: „Por mi la vivo estas Kristo kaj la morto gajno.“ Kiu el ni do kapablas fakte sincere tiun ĉi frazon diri? Sen tio, ke ni evitu tion en la senco: mi volas al Vi iam alveni, sed nur ĝis...

Nia mondo al ĉiu el ni donas iun certecon, ni ĝin tenas, eble ni eĉ pri ĝi obstinas. Kaj eble estas por iuj el ni fakte malfacile kredi tion, ke iun tagon ni renkontiĝos kun Kristo, ĝis nia surtera vivo finiĝos. Eble tial ni havas senton, ke nia vivo devas esti laŭeble plej longa, por ke ni povu ankoraŭ multon fari kaj travivi.

En kio estas nia vera gajno?

www.vira.cz

al la indekso


 La okazaĵo por enpensiĝo: JUNULO KAJ MALJUNULO

Junulo ofendis maljunulon. Kromalie li diris al li: „Silentu! Pro maljuneco vi tute infaniĝis!“ La oldulo eĉ ne por momento perdis trankvilon kaj tre prete respondis al li: „Junulo, nur por via informo, konsciu mi petas, ke la dudekjara azeno estas pli aĝa ol okdekjara homo.“

La maljuneco havas vicon da malavantaĝoj, sed eĉ siajn avantaĝojn! Kaj kiel akiri ion el avantaĝoj de la maljuneco jam dum junaĝo? La brita verkisto Gilbert Keith Chesterton diris: „Kiam mi iĝis katoliko, mi iĝis je du mil jarojn pli sperta.“ – Per ekkonado de la biografioj de la sanktuloj ni ĉerpas ion el la riĉeco de la dumiljara sperto de la katolika eklezio.

Laŭ libro de Pina Pellegrina „Okazaĵoj por refreŝigo de la animo“ preparis
Sac. Pavel Zahradníček. El revuo Milujte se, 57/2021

al la indekso


 LA SANKTA KRUCVOJO

Vendrede la 13-an de oktobro 1989 je la 10-a horo Jesuo diris al pola mistikulino Alicja Lenczewska:

La krucvojo

I. Lernu laŭ Mi akceptadi la homan maljustecon pro justeco de Dio.

II. Lernu akceptadi la ĉiutagan krucon pro la ĉiela laŭdo.

III. Lernu pri mizerikordo al tiuj, kiuj falas, ĉar vi senĉese falas.

IV. Lernu de Mia Patrino fidelecon kaj obeemon al la volo de la Patro.

V. Lernu akceptadi helpon de viaj proksimuloj, ĉar en tio estas mia helpo por vi.

VI. Lernu esti dankema por bono al vi farita, kaj ankaŭ por tio, kio al vi ŝajnas esti malbono.

VII. Lernu kaj akceptadu konsekvencojn de viaj faloj, kiujn mi allasas.

VIII. Lernu, kiel konstrui bonon pervorte kaj per atestado per via vivo.

IX. Lernu abnegacion kaj strebadon agi laŭ volo de la Patro.

X. Lernu fordonadi ĉion, kio estas agrabla por via korpo, koro kaj pensado pro laŭdo de Dio en vi.

XI. Lernu suferi por fratoj kun fido, espero kaj amo.

XII. Lernu fordonadi vian vivon por akiro de multo por la eterna vivo.

XIII. Fordonu vin pere de manoj de Maria al via Dio.

XIV. Mortu en vi ĉio, kio apartenas al mondo.

XV. Nur el Mi ĉerpu forton por resurekto de la Amo en vi. Amen. Tio estas Mia ordono por tiuj, kiuj sekvas Min: Vi ne fanfaronu per Miaj agoj, eĉ se ili estus realigitaj pere de vi.

El spirita trezoro de Alicja Lenczewska (1934-2012)

VIRINOJ

Ĉiam memoru, ke la haŭto faltiĝas, la haroj iĝas blankaj, la tagoj aliiĝas laŭ jaroj... Sed tio, kio gravas, ne ŝanĝiĝas; via forto kaj via konvinkiĝo ne havas aĝon. Via spirito estas la gluo de ĉia ajn araneaĵo. Malantaŭ ĉiu alvena linio staras ekira linio. Malantaŭ ĉiu sukceso estas alia elreviĝo. Dum vi estas vivanta, sentu vin viva. Se al vi mankas tio, kion vi faris, denove ĝin faru. Ne vivu el flaviĝintaj fotografaĵoj... Insistu, eĉ se ĉiuj atendas, ke vi forlasos. Ne lasu rusti la feron, kiu estas en vi. Agu tiel, ke anstataŭ kompaton oni havu al vi res pekton. Kiam pro la jaroj vi ne povos kuri, marŝu rapide. Kiam vi ne povos marŝi rapide, piediru. Kiam vi ne povos piediri, utiligu lambastonon. Sed neniam vin detenu!

Patrino Tereza

al la indekso


  „MI NE MERITAS TION“
10 jaroj post beatigo de Johano Paŭlo la Dua

Por mi persone Johano Paŭlo la Dua estis tuj sankta. Mi rakontos ĉi tie pri unu tre grava evento el la vidpunkto de sankteco. La 18-an de majo en la jaro 1980, do en la tago de sia naskiĝo, la Sankta Patro vizitis la roman paroĥon de la Plejsankta Koro de Kristo la Reĝo. Ĉe enirejo bonvenigis lin repezentantoj de la paroĥo, kaj poste enirinte la ĉefan navon de la preĝejo li komencis interparoli kun homoj, kiel li tion kutimis, demandante pri sano, familio, laboro. Iumomente, ie en la duono de la preĝejnavo, venis al la Papo dekjara knabeto kun manoj en poŝoj dirante: „Saluton, kiel vi fartas?“ La Sankta Patro rigardante lin diris: „Bone. Kaj kiel vi?“ „Ankaŭ bone, sed sciu, mi forkuris el mia hejmo“. „Kiel mi tion komprenu, vi forkuris el via hejmo?“ „Jes, ĉar hodiaŭ estas via naskiĝtago kaj mi volis bondeziri vin. Kaj vi certe scias, kiel tio estas kun virinoj“. „Kiel do tio estas kun virinoj?“ ‒ demandas Johano Paŭlo la Dua. „Nu, mia panjo ekde du horoj staras antaŭ spegulo. Se mi atendus ŝin, mi venus malfrue“. „Sed via panjo certe nun ĉagreniĝas pri vi“. „Senbezone, mi estas jam granda! Mi alportis por vi donacon“. Post tio la knabeto prenis el la poŝo bonbonon kaj transdonis ĝin al la papo. La Sankta Patro prenis la bonbonon, almetis ĝin al koro dirinte: „Mi ne meritas tion“.

Poste ankoraŭ kelkfoje mi aŭdis dum diversaj okazaĵoj ĉi tiun eldiraĵon: „Mi ne meritas tion“. Hodiaŭ matene rigardante la programon pri la Sankta Patro pretigitan en antaŭtago de lia beatigo mi imagis, ke li eksciunte la decidon pri sia honorigo levi lin al altaroj eble ĝuste tiel ekreagus: „Hm, mi ne meritas tion“. Ĝuste tia estis Johano Paŭlo la Dua.

Arturo Mari, la papa fotografisto El la revuo Michael, 5-6/2021
Esperantigis Stanisław Śmigielski

MODO

Esti nesukcesa, tio sonas preskaŭ kiel insulto. Kun ĝi kuntuŝe ligiĝas ankoraŭ unu: esti nemoderna. Kaj tiu, kiu ne estas sukcesa, tiu havas ankoraŭ ŝancon iĝi moderna. Tiu ĉi nocio ne koheras kun progresanta aĝo. Ni ne aŭdas nociojn „moderna pensiulo“ aŭ „moderna sklerulo.“ Ĝi sin ligas kun juna aĝo kaj ankoraŭ donas al ĝi atributon, per kiu ekzistanta modo indikiĝas. La moderna knabo ne ĉeestas diskotekon sen kondomo, la moderna junulino sen abortiga pilolo. Sed informoj, kiuj masaĝas junajn cerbojn, ne parolas pri modernaj rezultoj de la moderna vivstilo. Alivorte... „Moderna“ ne ĉiam estas sinonimo de la nocio „sana“. Pruvo de tio estas modernaj ŝuoj kun alta kalkanumo, la moderna bruo nomata muziko, la moderna socio...

Sac. D-ro Max Kašparů

al la indekso


 ĈU NI ESTU STULTULOJ?

Jesuo diris al siaj disĉiploj: „Al vi, kiuj aŭdas, mi diras: Amu viajn malamikojn, faru bonon al viaj malamantoj; benu tiujn, kiuj vin malbenas; preĝu por tiuj, kiuj kun insulto vin atakas. Al tiu, kiu frapas vin sur la vango, prezentu ankaŭ la alian; kaj de tiu, kiu prenas vian mantelon, ne detenu vian tunikon. Donu al ĉiu, kiu petas de vi; kaj de tiu, kiu forprenas viajn posedaĵojn, ne repostulu ilin. Kaj kiel vi volas, ke la homoj faru al vi, faru ankaŭ al ili tiel same...

Amu viajn malamikojn, kaj bonfaru, kaj pruntedonu, pri neniu perdante esperon; kaj via rekompenco estos granda, kaj vi estos filoj de la Plejalta; ĉar Li estas bona al la nedankemuloj kaj malbonuloj. Estu kompatemaj, kiel via Patro estas kompatema! (Luk 6, 27-31.35-36)

La eldiraĵo de Jesuo pri prezento de la dua vango por frapo estas ĝenerale konata eĉ inter homoj, kiuj la evangelion neniam legis. Plimulto de la kristanoj scias, ke Jesuo instigis siajn disĉiplojn, ke ili tiel kondutu. Ili tion opinias kiel malfortecon aŭ la pruvon, ke dum la kuranta vivo ne eblas laŭ la vortoj de Jesuo agi. Ja eĉ multaj kristanoj tion opinias kiel troigon, kiel predikan hiperbolon, eventuale ili scias ekspliki, ke Jesuo tion tiel ne opiniis. Sed kion, se ni volas liajn vortojn trakti serioze? Ĉu ni vere devas lasi nin bati, priŝteli kaj ankoraŭ por tio beni tiujn, kiuj damaĝas nin?

Unu ŝlosilo por kompreni alvokojn de Jesuo estas lia resuma frazo: „Kiel vi volas, ke homoj faru al vi, faru ankaŭ tiel same al ili.“ Jesuo ne instigas nin unualoke al tio, ke ni ĉion toleru kaj estu „kiel stultuloj“, sed Li instigas al libereco, en kiu pri nia agado ne decidas aliuloj kaj ilia konduto rilate al ni. Ni estas invitataj ami aliulojn, bonfaradi ilin, preĝi por aliuloj kaj beni ilin. Dum ĉiuj cirkonstancoj, ĉar ni decidis agadi bone kaj ni ne volas nin lasi eksplodi por malbono.

Sed ĉu tio entute estas ebla? Kaj ĉu tio valoras? La rekompenco por ni laŭ vortoj de Jesuo estos tio, ke tiel ni vere estos infanoj de Dio, ni similos al nia ĉiela Patro. Kapabligi nin por tio povas ĝuste sperto de tio, kiel Li agas rilate al ĉiuj homoj, la persona sperto kun lia boneco, senkondiĉa amo kaj mizerikordo.

www.vira.cz

MI SENTIS LA BATADON DE VIA KORO

Mi Vin trovis en multaj lokoj, Sinjoro. Mi sentis la batadon de via koro en la perfekta kvieto de la kampoj, en la malluma tabernaklo de malplena katedralo, en la unueco de koro kaj de menso en kunveno de homoj, kiuj amas Vin.

Mi Vin trovis en la ĝojo, kie mi Vin serĉas kaj ofte trovas. Sed ĉiam mi Vin trovas en la sufero. La sufero estas kiel la bato de sonorilo, kiu vokas la edzinon de Dio al preĝado. Sinjoro, mi Vin trovis en la terura grandeco de la sufero de la aliuloj.

Mi vidis Vin en la elstarega akcepto kaj en la neklarigebla ĝojo de tiuj, kies vivo estas turmentata de la doloro. Sed mi ne sukcesis Vin trovi en miaj malgrandaj malbonoj kaj en miaj banalaj ĉagrenoj.

En mia penado mi lasis, ke pasu senutile la dramo de via elaĉeta pasiono, kaj la ĝojoplena vigleco de via Pasko estas sufokita de la grizeco de mia memkompato. Sinjoro, mi kredas. Sed Vi helpu mian fidon.

Patrino Tereza

al la indekso


 ABC civilizacio de amo

1. Estimu ĉiun homon, ĉar en li vivas Kristo. Estu observema al ĉiu homo – li estas via frato kaj fratino.

2. Pri ĉiu opiniu bone – pri neniu opiniu malbone. Eĉ en la plej malbona homo provu trovi ion bonan.

3. Pri la aliuloj parolu ĉiam bone – pri la proksimuloj neniam parolu malbone. Rebonigu maljustaĵon kaŭzitan pervorte. Ne estu kaŭzo de konfliktoj inter homoj.

4. Kun ĉiu parolu per lingvo de amo. Ne altigu voĉon. Ne malbenu. Ne kaŭzu problemojn. Ne kaŭzu ploron. Trankviligu kaj esprimu bonon.

5. Pardonu al ĉiuj kaj ĉion. Ne konservadu en la koro koleron. Ĉiam donu manon por repaciĝo kiel la unua.

6. Ĉiam faru bonon al la proksimulo. Al ĉiu faru bonon tiel, kiel vi volas, ke la aliaj faru al vi. Ne pripensu tion, kion devas iu fari por vi, sed tion, kion vi devas por iu fari.

7. Aktive helpadu dum sufero. Volonte alrapidu kun konsolo, konsilo, helpo, perkore.

8. Laboru honeste, ĉar la fruktojn de via laboro uzadas aliuloj same, kiel ankaŭ vi uzas fruktojn de ilia laboro.

9. Enviciĝu en la vivon de la socio. Malfermiĝu al malriĉuloj kaj malsanuloj. Kundividu viajn materiajn eĉ spiritajn bonojn. Klopodu vidi bezonulojn ĉirkaŭ vi.

10. Preĝu por ĉiuj, ja eĉ por malamikoj.

Kardinalo Stefan Wyszyński (Enpensiĝo el Milujte se 58/2021)

al la indekso


 LOĜI KUN KAPRINO, AŬ DANKI

Mi aŭdis rakonti hebrean eventon: Al rabeno venis malĝojega patro de la sespersona familio. „Rabeno, ni ne plu povas tion elteni! Estas tio terura! Ni ĉiuj loĝas en unu malgranda ĉambro. Ni estas tie tiel kunpremitaj. Konstante ni reciproke stumblas kaj verdire niaj nervoj estas tro streĉitaj. Ni reciproke kondutas ĉiam pli malbone... Mi ne scias, kion fari. „La rabeno respondis: „Vi do havas kaprinon, ĉu? Do prenu ĝin internen en la ĉambron kaj loĝu kun ĝi. Kaj post unu semajno venu.“

Viro rulis okulojn, sed ĉar rabeno estis por li vera aŭtoritato, li loĝigis kaprinon en la ĉambro. Tiel do ili tie vivis sep. Post la semajno la viro denove venis al la rabeno: „Tio estas terura, tio estas neeltenebla. La kaprino tie ege fiodoras. Ĉie estas multe da sterko... Tiel oni ne povas vivi.“ La rabeno al li diris: „Nu, la kaprinon ree konduki en la kaprinejon.“

Post kelkaj tagoj ili denove renkontiĝis kaj la rabeno demandas: „Kiel fartas via familio?“ „Estas tio bonega,“ respondas la viro. „Nenio nun en nia hejmo fiodoras. Ni ne devas suferi pro la kaprino, ni havas pli da loko kaj pli da tempo por ni reciproke. La vivo estas tuj pli ĝoja. Ni gustumas ĉiun ĝian momenton...“

Eblas tion aranĝi alimaniere. Do tio estas la unua eblo: loĝigi en la hejmo kaprinon. Kiam vi ĝin relokigos en la kaprinejon, almenaŭ por momento vi konscios, kiom da motivoj por ĝojo vi havas. Sed eblas tion fari eĉ alimaniere... Ĉiu el ni povas travivadi la saman ĝojon, se ni lernos por ĉio, kion ni havas, danki al Dio. Kiu kapablas danki, tiu kapablas rimarki, ke li ion ricevis! Tiu, kiu alkutimiĝos ĉiutage dumpreĝe danki la Sinjoron Dion pro ĉio, kion li de Li ricevas, tiu lernos vidi centojn da motivoj por ĝojo. Eble milojn... La malgrandajn eĉ grandajn aferojn. Fakte nenio estas memevidenta. Nur ni tion ofte kiel memevidentan akceptas. Kaj tio estas domaĝo. Ni lernu al la Sinjoro Dio (sed ankaŭ al homoj) dankadi! Tiu, kiu ne scipovas danki, tiu ne kapablas rimarki, ke li ion ricevis. Ĉio bona, kion li havas, estas por li tiel memevidenta, ke li tion eĉ ne vidas. Poste restos al li nur tio malbona...

Sac. Pavel Zahradníček, el revuo Milujte se, 56/2021

NI IOM RIDU

Lordo alvokas serviston Johanon dirante al li: „Johano, mi volus realigi iun bonfaron, sed neniun ideon mi ekhavas. Kion vi konsilus al mi?“ Johano estas tre surprizita, momenton li cerbumas kaj poste diras: „Nu, sciu, sinjoro, nun estas vintro, ĉie estas neĝo, bestetoj malsatas, ĉu vi do povus doni iom da greno al la malsatantaj birdetoj sur la fenestran kornicon de via dormoĉambro?“ Lordo enpensiĝas, liaj okuloj ekradias kaj entuziasme li diras: „Johano, vi do estas genio! Do poste mi povus al tiuj birdoj pafi rekte el la lito!“

www.katolik.cz

al la indekso


 KARA AMIKO

Kiel vi fartas? Mi ŝatas sendi al vi kelkajn vortojn por diri al vi, kiel mi vin amas kaj kiel mi pri vi zorgas.

Hieraŭ mi vin vidis interparolanta kun viaj amikoj. Tutan tagon mi atendis esperante, ke vi interparolos ankaŭ kun mi. Kiam vesperiĝis, mi donacis al vi por tagfino grandiozan sunsubiron kaj freŝan bloveton, por ke vi ripozu, kaj mi atendis. Sed vi ne venis. Ho, jes, kian doloron al mi kaŭzas tio, se mi estas tiel rifuzata, sed tamen mi amas vin.

Hodiaŭ nokte mi vin vidis endormiĝanta, kaj kiel mi eksopiris, ke mi tuŝu vian frunton, mi disverŝis sur vian vizaĝon, eĉ kapkusenon lunradion kaj konstante mi atendis. Sed vi tamen ne alparolis min. Malfrue vi vekiĝis kaj tuj vi foriris al via laborloko kaj miaj larmoj miksiĝis kun pluvo, ĉar ĵus pluvis. Hodiaŭ vi aspektas tiel malĝoje, kaj tio min korpremas, ĉar mi komprenas. Eĉ min amikoj tiel ofte forlasadis kaj vundadis. Se vi almenaŭ dividus kun mi vian doloron kaj solecon. Mi estas certa, ke mi povus vin konsoli! Mi amas vin, sciu, kaj mi strebas tion diri al vi per ĉielbluo kaj per ŝvelmola herbverdaĵo, mi flustras tion per arbfoliaro kaj mi skribas tion al vi per florkoloroj. Mi tion vokas al vi per montara rojo kaj en birdojn mi enmetas amkantojn, por ke ili kantu ilin al vi. Mi vestas vin per sunvarmo kaj la aeron mi traodoradas per parfumo de la naturo.

Mia amo al vi estas pli profunda ol oceano kaj pli granda ol la plej viveca via postulo. Oh, se vi nur scius, kiel mi ŝatus kun vi interparoli akompanante vin survoje. Mi scias, ke tio ne estas facila sur ĉi tiu tero! Vere mi tion scias, mi vivis sur ĝi. Voku min, postulu min, voku al mi, ne forgesadu min. Mi havas tiom da aferoj, kiujn mi volus kun vi dividi.

Mi ne plu vin ĝenos, vi estas libera en tio, ĉu vi min akceptos kiel amikon. Decidu vi. Sed mi vin elektis, kaj tial mi ankoraŭ atendos vin, ĉar mi vin amas.

Via amiko Jesuo

Karaj legantoj de Dio Benu, ni travivu la finiĝantan periodon de la Karesmo kiel spirite riĉan preparon de la animoj por Pasko. La suferado de Kristo kaj lia glora resurekto malfermu niajn korojn por la amo, pardono kaj reciproka frateco. Tion deziras al vi, viaj familianoj kaj proksimuloj la redakcio de Dio Benu.

al la indekso


 KRISTO EL LA MORT´ LEVIĜIS

El Ukrainio de sac. Serhij Prudko kaj sac. Valentino Matijaš

al la indekso


 Vortoj adresitaj al la membroj de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio

Drazí bratři a sestry, jistě všichni s napětím sledujete vývoj situace na Ukrajině. Vžijeme li se do situace obyvatel Ukrajiny, je to něco hrozného, čemu musí čelit malý stát před obrem agresorem. Je to zločin do nebe volající a doufejme, že Bůh pomůže zastavit tuto agresi, že opět zavládne mír v této naší bratrské tolik zkoušené zemi. Jistě jsme se všichni připojili k modlitbám za ukončení tohoto válečného konfliktu, který odsunul do pozadí pandemii, která také ještě stále sužuje lidstvo na celém světě. Účinným řešením proti veškerému zlu je, aby se lidstvo obrátilo k Bohu. Doufejme, že k tomu přece jednou dojde, že se splní prorocká slova Panny Marie ve Fatimě: „Nakonec mé Neposkvrněné Srdce zvítězí.“

Bratři a sestry, jak jsem již uvedl v minulém čísle DB, rád bych uvítal návrh na vhodného kandidáta, který by byl ochoten převzít vedení naší sekce a pokračování ve vydávání našeho časopisu Dio Benu. Čas rychle ubíhá a roky přibývají a s nimi i zdravotní problémy. Mému nástupci či nástupkyni budu nápomocen a předám také vhodné technické vybavení a finanční prostředky. Jedná se sice o bezplatnou funkci, která si vyžaduje také určitý čas, ale není to promarněný čas. Těším se, že se během tohoto roku najde někdo, kdo je ochoten s Boží pomocí převzít a vést nadále naši katolickou esperantskou sekci.

Bratři a sestry, přeji Vám Boží požehnání a ochranu Panny Marie. Váš bratr Miloš

al la indekso


 Monkontribuaĵoj ricevitaj por IKUE kaj la Ĉeĥa IKUE-Sekcio de la 1.1.2022 ĝis la 15.3.2022:

Beláňová Mária, Bielovienė Nijolė, Černá Květoslava, Dohnálek Petr Adam, Dzuňová Anna, Eichkorn Bernhard Sac., Gleisner Karel, Grikpėdis Adomas Mečislovas, Grincevičius Antanas, Jílková Ludmila, Krejčí Jan kaj Martina, Kriščiūnienė Danutė, Lepeškienė Audronė, Matějíčková Alžběta, Navrátilová Nataša, Peřina Jindřich Sac., Plerpienė Alina, Ratajczyk Michal, Rudzinskas Valerijus Sac., Skujienė Valdonė, Skalická Jitka, Šukienė Irena, Vaněček Josef, Vyklická Marie, Wirges Willi.

 Tre koran dankon!

al la indekso


 DIO BENU

DIO BENU Vydavatel: IKUEKatolická sekce Českého esperantského svazu. Adresa redakce: IKUEKatolická sekce ČES, Tršická 6, CZ751 27 Penčice. Zodpovědný redaktor: Miloslav Šváček, tel. +420 732 420 675, email: m.svacek@seznam.cz. Bank. spojení: FIO banka, a.s., Přerov, číslo účtu: 2700247564/2010. IBAN: CZ4420100000002700247564 SWIFT/BIC: FIOBCZPPXXX Registrační číslo MK ČR: E 12647. Ročník 2022 (33) číslo 2 (126).

ISSN 18038387

La enhavo de la artikoloj de aŭtoroj ne ĉiam devas koheri kun opinioj de la redaktantaro.

al la indekso