Dio Benu numero 125 1/2022

al la arkivo de jarkolektoj 1991-2024

· LA PAPO FRANCISKO VIZITIS KIPRON KAJ GREKUJON
  en la tagoj de la 2-a ĝis la 6-a de decembro 2021

· VORTOJ DE LA SEKCIA PREZIDANTO (Miloslav Šváček)
· INTENCOJ (Sac. D-ro Max Kašparů)
· LA ĈEFEPISKOPO KONTIDIS: LA VIZITO DE LA PAPO EN GREKUJO
 
ESTAS „OKAZO AL UNUECO“

· LA VIRGULINO MARIA NIN KONDUKAS AL JESUO (La papo Francisko)

· SINODO 2021 - 2023

· Kiu ne sanktuliĝos, tiu sian vivon fuŝis... (Ĉefep. Jan Graubner)

· NE TIMU! (La papo Johano Paŭlo la Dua)

· KURAĜU, ĜI ESTAS MI. NE TIMU!

· HODIAŬ ESTAS VIA NASKIĜTAGO. SE VI POVAS ION FARI,
  FARU TION HODIAŬ

· Sub LA ombrelo de MARIA

· KRISTNASKA ALTA KANTO PRI LA AMO POR DOMMASTRINOJ

  (Sac. D-ro Max Kašparů)

· LIBUŠE ŠAFRÁNKOVÁ (Marcela Kašparová)

· VIVO ESTAS (Patrino Tereza)

· Dia apoteko por resaniĝuloj (Karolina Goździewska)

· ROZARIO – LA ĈIUTAGA PREĜO (Andreas Hirsch)

· DIO EKZISTAS, MI RENKONTIS LIN (2)

· KIAL NI OFTE ESTAS TIEL MALKONTENTAJ? (Elias Vella)

· KIEL ETA HUNDETO SUPERRUZIS PANTERON

· HUMURO DE MAKSO (Max Kašparů)

· LA NEDERLANDA KARMELITANO TITUS BRANDSMA, MORTIGITA
  EN DACHAU, ESTAS KANONIZOTA

· ROZARIO KUNPREĜADO PERE DE ZOOM

· EN ĈIEL´ AL DIO LA GLOR´ - kanto

· Přehled o hospodaření s finančními prostředky v roce 2021

· Vortoj adresitaj al la membroj de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio
 
(Miloslav Šváček)

· Monkontribuaĵoj ricevitaj por IKUE kaj la Ĉeĥa IKUE-Sekcio
  de la 1.10.2021 ĝis la 31.12.2021
· DIO BENU

 


 LA PAPO FRANCISKO VIZITIS KIPRON KAJ GREKUJON
en la tagoj de la 2-a ĝis la 6-a de decembro 2021

La papo Francisko unue vizitis Kipron

La papo Francisko renkontiĝis kun ortodoksa primaso Ieronym II-a en Grekujo

al la indekso


 VORTOJ DE LA SEKCIA PREZIDANTO

Karaj kaj estimataj legantoj, karaj gefratoj en Jesuo Kristo, denove post paso de dek du monatoj ni enpaŝis novan jaron, la jaron 2022. Certe ĉiu primeditas, kia jaro estas antaŭ ni. Ni povas esti certaj, ke ĝi estos la jaro de Dio donacita al ni kaj benita. Nia ĉiela Patro volas por ni, siaj infanoj, nur tion, kio estas la plej bona por nia eterna feliĉo, por nia savo. Ni do enpaŝu ĝin bonfide kun decido ĉie kaj ĉiam akcepti kaj plenumi la volon de Dio. Tial do akceptu miajn korajn fratajn bondezirojn de Diaj gracoj kaj de la konstanta ŝirmo de la Virgulino Maria.

La pasinta jaro pro la kovima pandemio kaŭzis multajn limigojn ne nur al la esperantistoj, sed al la tutmonda homaro ĝenerale. Ŝajnas esti vero, ke la limigoj plu daŭros ankaŭ dum la nuna jaro. Kiel por ĉiuj homoj, do ankaŭ por ni, la limigoj ne permesos okazigi niajn aranĝojn, persone renkontiĝadi dum kongresoj, klubaj kunvenoj ktp. Ni humile akceptu la limigojn kaj laŭeble ni alkutimiĝu almenaŭ al virtualaj renkontiĝoj, ankaŭ por la komuna kunpreĝado de la rozario laŭ anonco sur la paĝo 26. Dio vin benu!

Via frato Miloslav

al la indekso


 INTENCOJ

Atombombo en manoj de s-ta Francisko ne estas tiel danĝera, kiel poŝtranĉilo
en la mano de malbonulo. F. J. Sheen

Se ni en iu enketo metus la demandon, ĉu por la homo estas danĝera krajono aŭ skribmaŝino, eble ni ricevus nur negativajn respondojn. La skribmaŝinoj ja ne malutilas al la homo. La sama rezulto verŝajne ekestus en la kazo, se ni demandus, ĉu la kuireja tranĉilo estas bona, aŭ malbona eltrovaĵo. Per la tranĉilo ja ni tranĉas panon al la infanoj, ni uzadas ĝin por divido de aĵoj, ni malfermas pere de ĝi leterkovertojn...

Sed la krajono, skribmaŝino kaj tranĉilo estas ankaŭ tre danĝeraj. Ilia danĝereco ne kaŝiĝas en ili mem, sed en tiuj, kiuj ilin tenas en la manoj. Per la skribiloj oni do povas skribi leteron, kiu ĝojigos malsanulon aŭ kuraĝigos ĉagrenitulon, sed povas per ili esti skribita ankaŭ ĉantaĝista anonimaĵo aŭ paskvilo ofendanta la homan dignecon. Simile estas pri tranĉilo, kiu estas benita ilo, se per ĝi oni tranĉas panon. Sed ĝi povas servi ankaŭ kiel mortiga instrumento.

El la sama vidpozicio oni povas juĝi ekzemple la homan liberecon aŭ seksecon. La libereco estas benita, kiam ĝi donas spacon por kreiva agado, por disvolvo de la homa talento ktp. Aliflanke ĝi povas esti misuzita ekzemple por likvido de la koncipita vivo. Ankaŭ la sekseco estas benita, se ĝi riĉigas kaj laŭnature plenigas interrilaton de la geedza paro. Sed ĝi estas danĝera, se ĝi iĝas ilo de perforteco, humiligado kaj kiam la homoj donas al ĝi liberon en neĝusta tempo aŭ sur la neĝusta loko.

Sammaniere ni povas pritaksi ankaŭ la aĵojn ĉirkaŭ ni. Ilia danĝero ne kaŝiĝas en ili mem, sed en la intenco, per kiu ni aliras ilin.

Al la ĝojo de la homa animo kontribuas kapablo de distingado de rimedoj kaj celoj. Ankaŭ Jesuo riproĉis leĝistojn kaj fariseojn pro ilia blindeca estreco, kiu tamen distingadis inter ĵuro je la altaro kaj je la ofero, inter la ĵuro je la templo kaj je la templa oro, inter nocioj ĉielo kaj Dia trono, sed ne distingadis inter tio, kio devas servi al la homo (sabato) kaj kio lin devas plenigi (amo kaj mizerikordo).

D-ro Max Kašparů

al la indekso


 LA ĈEFEPISKOPO KONTIDIS: LA VIZITO DE LA PAPO EN GREKUJO ESTAS „OKAZO AL UNUECO“

La atena katolika ĉefepiskopo signigas la apostolan vojaĝon de la papo Francisko en Grekujon kiel alvokon al unueco ne nur inter katolikoj, kiuj sian ĉiutagan vivon vivas en sekulara kulturo, sed eĉ inter kristanoj de diversaj denominacioj, pecipe inter la ortodoksuloj kaj la katolikoj.

La ĉeesto de la papo Francisko en Grekujo estis laŭ la atena ĉefepiskopo Theodoros Kontidis „alvoko“ al ĉiuj katolikoj en la lando „al unueco“ kaj al „renovigo de la kredo“.

En interparolo kun Manuella Affejee por Vatican News la ĉefepiskopo Kontidis rimarkigis, ke la mesaĝo de la papo Francisko ĉiam devenas el evangelio.

Por lia komuneco konsistanta el elmigrintoj el la tuta mondo „estas grave, ke ni ĉiuj kuniĝu kun la papo kaj ni sentu, ke ni estas la eklezio unuigita kun nia kredo per Kristo mem“, li diris.

La okazo por memorigi al ni heredon

La ĉefepiskopo Kontidis ankaŭ signigis la viziton de la papo kiel „okazon“ por tiuj, kiuj de la eklezio malproksimiĝis, aŭ ĝin eĉ forlasis.

„Ĝi estas alvoko al tio, ke ni memorigu al ni la katolikan kredon,“ li diris, kaj ankaŭ al tio, ke ni memorigu al ni heredon, kiun ĉiu katoliko ricevis de sia familio.

La ĉefepiskopo plu eksplikis, ke tio estas grava precipe por grekoj, kiuj la ĉiutagan vivon vivas en la sekulara kulturo.

Li diris, ke „iufoje ni forgesas pri nia animo, pri nia religia dimensio kaj pri nia kredo“. Tial estas tiel grave „unuiĝi kaj akcepti nian renovigon de la kristana kredo kaj la vivon kiel de la korpo de Kristo“.

Ŝanco por unueco

La ĉefepiskopo Kontidis rimarkigis, ke tiu ĉi vizito estas ankaŭ okazo por memorigi al ni unuecon de tiuj, kiuj kredas je Kristo, „precipe inter katolikoj kaj ortodoksuloj.“

„Ni estas de la sama kredo,“ li diris, „ni havas la samajn tradiciojn kaj ja eĉ la samajn sakramentojn.“ Sed li aldiris, ke el flanko de la ortodoksaj eklezioj ekzistas ankaŭ certa malemo kaj rezerviĝemo por disvolvado de la ekumenaj rilatoj.

La ortodoksaj eklezioj konservas rezerviĝemon, ĉar ili „ne ŝatas ion ŝanĝi“, diris la ĉefepiskopo Kontidis. Li eksplikis, ke ili timetas reformojn, ĉar tiuj en la ortodoksaj eklezioj estas „malfacile direkteblaj“, ĉar „ne ekzistas centra aŭtoritato“.

„Ĉiu ŝanĝo estas komprenata kiel minaco minacanta unuecon de la eklezio,“ li aldiris. Sed la demando de la unueco inter la kristanoj kaj inter ĉiuj, kiuj kredas je Kristo, „estas tre grava“, precipe kiam ni „praktikas la saman kredon kaj la saman teologion de la sakramentoj“.

Tiukaŭze, konkludis la ĉefepiskopo Kontidis, „ni devas tion denove kaj denove provi kaj neniam rezigni“. „Tio estas nia devo,“ li diris, kaj „ĝi devenas de Kristo mem, kiu volas, ke liaj disĉiploj estu unuecaj“.

Vatican News (vac)

al la indekso


 LA VIRGULINO MARIA NIN KONDUKAS AL JESUO

La homilio de la papo Francisko en la sankta meso en Šaštín
la 15-an de septembro 2021

Dum la ferma diservo de la vizito de la papo en Slovakio prezentis Francisko homilion kun mariana temo. Dume li montras tri aspektojn de la fido de Maria: la vojon, profetaĵon kaj kompaton.

En jerusalema templo la manoj de Maria direktiĝis al manoj de maljuna Simeono, kiu povis akcepti Jesuon kaj en li ekkoni Mesion senditan por la savo de Israelo. En tiu ĉi sceno ni pensas pri tio, kiu estas Maria: ŝi estas Patrino, kiu donas al ni sian Filon Jesuon, Tial ni ŝin amas kaj honoras. La slovakia nacio kun fido kaj estimo kolektiĝas en tiu ĉi sanktejo en Šaštín, ĉar ĝi scias, ke ĝuste ŝi donas al ni Jesuon. Logo de ĉi tiu apostola vojaĝo ilustras vojon en la koro, super kiu altas kruco. Maria estas la vojo, kiu kondukas nin en la koron de Kristo, kiu pro la amo al ni oferis sian vivon.

En lumo de la evangelia okazaĵo, kiun ni ĵus aŭdis, ni povas rigardi al Maria kiel al modelo de la fido. Ni do distingas tri ecojn de la fido: la vojon, profetaĵon kaj kompaton.

La fido de Maria estas antaŭ ĉio fido, kiu ekas la vojiron. Tuj post anĝela anonco la nazareta junulino „senprokraste ekiris en la montan regionon, en la urbon de Judujo“. Maria iris viziti sian kuzinon Elizabeton. Ŝi ne opiniis kiel privilegion, ke ŝi estis elektita Patrino de la Savonto; ŝi ne perdis simplan ĝojon pro sia humiliĝo post tio, kiam ŝin vizitis anĝelo; ŝi ne restis staranta kaj senagante meditanta inter kvar muroj de sia loĝejo. Male, ŝi vivis sian donacon kiel mision; ŝi sentis bezonon malfermi pordon kaj eliri el la domo; ŝi iĝis viva enkarniĝo de la senpacienco, per kiu Dio sopiras veni al ĉiuj homoj kaj savi ilin per sia amo. Kaj tiel Maria ekiras: anstataŭ komforto de la kutimoj ŝi elektas nekonatajn vojojn; anstataŭ stabileco de la hejmo la lacigan iron; anstataŭ sekureco de la kvieta pieco riskon de la fido, kiu malfermiĝas al novaj defioj, kaj tiel ŝi iĝas donaco pro la amo al proksimulo.

La hodiaŭa evangelio al ni ankaŭ montras Maria-n survoje: direkte al Jerusalemo, kie ŝi kune kun Jozefo, sia edzo, oferas Jesuon en templo. La tuta ŝia vivo estos vojo postsekvanta sian Filon, kiel lia unua disĉiplino, ĝis la fina celo, ĝis Kalvario, al la krucpiedo. Maria estas senĉese vojirantino.

La Virgulino Maria tiel estas modelo por tiu ĉi slovakia nacio, modelo de la fido: la fido, kiu ekiras vojon, ĉiam instigata per simpla kaj sincera pieco, ĉiam pilgrimanta, ĉe serĉado de la Sinjoro. Per irado vi superas tenton de la statika kredo, kiu kontentiĝas kun ceremonioj aŭ kun malnova tradicio; vi eliras el via interno, en dorsosako vi portas viajn ĝojojn kaj dolorojn kaj vian vivon vi transformas je pilgrimo de la amo al Dio kaj al viaj gefratoj. Ni dankas pro tiu ĉi atestado! Kaj ni petas, restu survoje! Konstante, senhalte.

Ankoraŭ mi ŝatas aldoni unu aferon. Mi diris: „Ne haltiĝu“. Kiam la eklezio haltiĝas, ĝi ekmalsanas; kiam haltiĝas episkopoj, la eklezio ekmalsanas; kiam haltiĝas sacerdotoj, malsaniĝas la Dia popolo.

La fido de Maria estas ankaŭ la fido profeteca. Juna nazareta knabino estas per sia vivo profetaĵo de Dia efikado en la historio, de lia mizerikorda agado, kiu renversas logikon de la mondo, altigas humilulojn kaj malaltigas tiujn, kiuj havas fieran koron (kp. Luk 1,52). Ŝi estas reprezentantino de ĉiuj „Sinjoraj malriĉuloj“, kiuj vokas al Dio atendantaj la alvenon de la Mesio. Maria estas filino de Siono, kiun anoncis israelaj profetoj (kp. Sof 3,14-18), la Virgulino, kiu koncipis Emanuelon, kiu estas Dio kun ni (kp. Jes 7,14). Kiel Senmakula Virgulino estas Maria ikono de nia alvokiĝo: same kiel ŝi estas ankaŭ ni vokataj esti sanktaj kaj nemakulitaj en la amo (kp. Efe 1,4) kaj iĝi bildo de Kristo.

La profetaĵo por Israelo kulminas en Maria, ĉar ŝi en sia sino portadis Vorton, kiu fariĝis karno ‒ de Jesuo. En Jesuo tute kaj definitive plenumiĝis plano de Dio. Simeono pri li diris al lia patrino: „Li estas metita por falo kaj leviĝo de multaj en Izrael, kaj por signo kontraŭparolata.“ (Luk 2,34).

Ni ne forgesu, ke la kredon ni ne povas redukti nur je sukero, kiu dolĉigas vivon. Tio ne eblas. Jesuo estas signo kontraŭparolata. Li venis por alporti lumon tien, kie estis tenebro, li elkondukis tenebron al lumo devigante ĝin retiriĝi. Tial kontraŭ li la tenebro senĉese batalas. Kiu akceptas Kriston malfermante sin al li, tiu resurektas; kiu lin rifuzas, tiu enfermiĝas en tenebron kaj mem estas kaŭzo de sia neniigo. Jesuo al siaj disĉiploj eksplikis, ke li ne venis por alporti pacon, sed glavon (kp. Mat 10,34): lia vorto estas kiel dutranĉa glavo; li eniras nian vivon deigante lumon de mallumo kaj alvokas nin, ke ni decidu. Antaŭ Jesuo neniu povas resti duonvarma aŭ „sidi sur du seĝoj“. Tio ne eblas. Akcepti lin signifas konsenti kun tio, ke li en mi malkovros koliziojn, idolojn, sugestojn de malbono kaj li por mi iĝos resurekto, ĉar li min levos, donos al mi manon kaj helpos min denove komenci.

Tiajn profetojn bezonas ankaŭ nuntempa Slovakio. Ne temas pri tio, ke ni estu rilate al mondo malamikemaj, sed ke ni estu en la mondo signo, kiun oni rifuzas, la kristanoj, kiuj kapablas per sia vivo montri belecon de evangelio, homoj, kiuj ekligas dialogon, en kiu troveblas diversaj sintenoj, kiuj malkovras fratecan vivon tie, kie regas disiĝo kaj neakordoj en la socio, kiuj disvastigas agrablan bonodoron de akceptado kaj solidareco tie, kie estas preferata logiko de morto. Kaj fine, Maria estas la Patrino de kompato. Ŝia kredo estas kompatema. La virino, kiu sin nomis „servantino de la Sinjoro“ (kp. Luk 1,38) kaj kiu kun patrineca zorgemo atentis, ke dum geedziĝfesto en Kana ne manku vino (kp. Joh 2,1-12). Ŝi partoprenis kun sia Filo en savmisio kaj ŝi lin akompanis ĝis krucpiedo. Tiumomente en turmentema doloro, kiun ŝi travivadis sur Kalvario, ŝi ekkomprenis profetaĵon de Simeono: „Kaj vian animon trapasos glavo.“ (Luk 2,35). La suferado de la mortanta Filo, kiu surprenis pekojn kaj dolorojn de la tuta homaro, traigis eĉ ŝin. Jesuo kun ŝirvundita korpo, viro de doloro, kiun malbelformigis homa kolero (kp. Jes 53,3); Maria kun vundita animo; kompatema Patrino, kiu kolektas niajn larmojn kaj samtempe nin konsolas kaj memorigas nin, ke en Kristo estas fina venko.

Maria, Dolora Patrino, simple restas ĉe la krucpiedo. Ŝi staras sub la kruco. Ŝi ne forkuras, ŝi ne klopodas savi sian vivon, ŝi ne uzas homan ruzaĵon, eĉ ne spiritajn anestezaĵojn, por eviti doloron. Tio estas pruvo de kompato: resti sub la kruco. Resti kun vizaĝo plena de larmoj, sed kun fido de la homo, kiu scias, ke Dio en sia Filo transformigas doloron je ĝojo kaj supervenkas la morton.

Kun rigardo fiksita al Dolora Virgulino Maria eĉ ni malfermas nin al la fido, kiu iĝas kompatema kaj kondukanta nin al tio, ke ni dividu vivon kun tiuj, kiuj estas vunditaj, suferantaj aŭ devas porti sur siaj ŝultroj pezajn krucojn. La fido, kiu ne estas abstrakta, sed devigas nin esti kompatemaj kun bezonuloj kaj esti kun ili solidaraj. Tiu ĉi fido laŭ Dia stilo, humile kaj sen maltrankvilo, forigas doloron de la mondo kaj per savo ĝi akvumas sulkojn de la historio.

Karaj gefratoj, la Sinjoro porĉiame vin tenu en miro kaj dankemo por donaco de la fido! Kaj la beata Virgulino Maria donu al vi bezonatan gracon, por ke via fido ĉiam estu survoje, por ke ĝi havu nuancon de profetaĵo kaj estu riĉa je kompato.

  al la indekso


 SINODO 2021 - 2023

„Ĉu vi ĉiam hejme preĝas antaŭ la manĝo?“ demandas policano sian kolegon.
„Ne, kial? Mia edzino bonege kuiras!“

al la indekso


 Kiu ne sanktuliĝos, tiu sian vivon fuŝis...

El katekizo de la ĉefepiskopo de Olomouc Mons. Jan Graubner, Mondaj Tagoj de Junularo, Romo 2000

Kiam oni diras sankta, estus nun interese okazigi enketon, kiu kion pri tio opinias..., kiel iu la sanktecon imagas... Kiam oni diras sankta, tiam iuj imagas homon perfektan kaj diras: Sanktulo, tiu simple havas neniujn mankojn. Li estas iu „supermano“ en spirita vivo. Mi dirus, ke tio ne ekzistas... La sanktulo ne estas „supermano“.

Iam, kiam mi komencis studi en seminario, tiam al ni iu sacerdoto rakontis pri la ĉefepiskopo Stojan – kiu iam kompilis lian biografion, ĵus okazas procedo de la beatproklamo de tiu ĉi ĉefepiskopo, kiu estas konata pro sia filantropeco... kaj dume tiu ĉi sacerdoto rakontis: „Li estis tia hanako(1), kiu estis iom ne tro viglema...“ Iam laŭdire, kiam tio superis lian povon, vizitis lin iu virino postulante iun helpon. Ĉar lia kapo estis tro plena je zorgoj, tial li ne tro perceptis, kion ŝi al li diras, li respondis, ke tio ne eblas... La virino foriris kaj nur tiam li konsciiĝis, ke li eĉ ne scias, kion ŝi diris. Ke li restis en siaj zorgoj kaj ke li ne pensis pri tio, pro kio ŝi lin vizitis. Nun li ĉion lasis, elkuris eksteren, por trovi surstrate la virinon dirante al ŝi: „Mi petas vin, pardonu min. Mi ne estis sufiĉe atentema pri tio, kion vi diris. Diru denove, kion vi volis?“ Tiel do sanktulo verdire ne estas senerara „supermano“. Se ni bone esplorus biografiojn de sanktuloj, ni do vidus, ke ĉe ĉiu el ili ni trovus iujn malfortecojn, iujn problemojn, iujn erarojn, kontraŭ kiuj ili batalis. Kaj oni ne povas diri, ke ili ĉiam sukcesis la eraron superi tiel perfekte, ke ili neniam plu ĝin farus. Sed tiuj ĉi homoj estis malfermitaj rilate al Dio. Ili ekkomprenis, ke ne pere de propra forto kaj la propra potenco ili sanktuliĝos, sed ke sanktuloj estas sanktaj tiam, kiam en ili vivas kaj laboras Dio. Nur Dio estas sankta. Kaj homo estas sankta tiam, kiam li en si lasas vivi kaj labori Dion. Kiam li sin malfermas al Dio. Kaj tio poste kompreneble donas fruktojn. Sankta patro Johano Paŭlo la Dua instigis nin, ke ni enpensiĝu pri la temo „sanktuloj de la tria jarmilo“. Li diris: „Junaj de ĉiuj mondpartoj, ne timiĝu, ne timu sopiri pri sankteco.“ Nome, kiu ne sanktuliĝos, tiu sian vivon fuŝis. Tiu vivis ĝin senutile. Ni ja ekkredis, ke Dio por ni preparis lokon en la ĉiela regno. Kaj kiu povas eniri ĉielon? Nur la sankta! En la ĉielo estas sanktuloj... Se vi volas atingi la ĉielon, tial vi devas esti sankta. Alian ŝancon vi ne havas... Eĉ kiam vi havas viajn erarojn, eĉ kiam vi havas viajn malfortecojn, eĉ kiam ekzistas aferoj, kiujn vi ne ĉiam sukcesas regi, kiel vi devus, tamen vi estas invitita por sankteco, ĉar Dio en vin enamiĝis, Dio vin elektis kaj Dio vin volas havi en la ĉiela gloro... Kaj tio estas kaŭzo! Ni provu pripensi tion. Sankta estas nur Dio. Homo, kiu permesas al Dio en si vivi kaj efiki, elradias sanktecon. Tiu estas sankta per sankteco de Dio.

(1) hanako – loĝanto de regiono Haná en landparto Moravio de Ĉeĥio.

Tradukita el revuo Milujte se 56/2021

al la indekso


 NE TIMU! LA POTENCO DE KRISTO ESTAS PLI GRANDA OL ĈIU MALBONO

 

Ne timu!

La potenco de la kruco de Kristo kaj lia resurekto estas pli granda ol ĉiu malbono, pro kiu homo povus kaj devus timi.

Ne timu pro tio, kion vi mem kreis, eĉ ne timu pro ĉio, kion homo kreis kaj per kio li estas de la tago al la tago ĉiam pli minacata!

Kaj fine, ne timu pro vi mem!

Kristo post sia resurekto diris al apostoloj kaj al virinoj: „Ne timu!“

Tiujn ĉi vortojn ni hodiaŭ bezonas eble pli multe, ol kiam ajn.

Estas necese, ke pli fortiĝu certeco, ke ekzistas Tiu, kiu en la manoj tenas sortojn de tiu ĉi pasema mondo, kiu havas en la manoj ŝlosilojn de la morto kaj eterneco, kiu estas alfa kaj omega. Kaj Tiu iu estas la Amo... nur Li povas garantii la vortojn „Ne timu!“

(El vortoj de Johano Paŭlo la Dua dum lia enoficigo en oktobro 1978)

(El www.vira.cz)

al la indekso


 KURAĜU, ĜI ESTAS MI. NE TIMU!

En la kvara gardoparto de la nokto Jesuo venis al ili, irante sur la maro. Sed la disĉiploj, vidante lin iranta sur la maro, maltrankviliĝis, dirante: Jen fantomo, kaj ili ekkriis pro timo. Sed tuj Jesuo parolis al ili, dirante: Kuraĝu; ĝi estas mi; ne timu! (Mat 14,25-29)

En la Biblio ni trovas multajn menciojn pri la timo.
„Ne timu!“ diris Dio al profetoj.
„Ne timu!“ diris Dio al Zeĥarja en la templo.
„Ne timu!“ diris la anĝelo Gabriel al Maria.
„Ne timu!“ diris Jesuo al apostoloj, vidante Lin iri sur la maro.
Ne timu!“ diris Jesuo al apostoloj post resurekto.

Ĉu vi scias kiomfoje la vortoj „ne timu“ troviĝas en la Biblio? Tre interesa tio estas! Tricent sesdek kvin foje! Do tiomfoje, kiom la jaro havas tagojn. Estas tio kvazaŭ Dio diradus al ni senĉese, tagon post tago:

„Ne timu!“ „Ne timu!“ Malfermu, eĉ dispuŝu plenlarĝe pordenojn al Kristo! Malfermu viajn korojn, viajn vivojn, viajn dubojn, malfacilaĵojn, viajn ĝojojn kaj sentojn de lia savpotenco kaj permesu al Li eniri en viajn korojn.

Ne timu! Kristo scias, kio estas en homo. Nur Li tion scias! (Johano Paŭlo la Dua)

En ĉiuj niaj duboj Jesuo iras renkonten al ni kaj respondas: „Kuraĝu; ĝi estas mi; ne timu! (Mat 14,27)

(El www.vira.cz)

La prizona kapelano alparolas recidivulon, kiu jam trian fojon elrabis kason: „Mia filo, kiam vi elarestiĝos, volonte mi vin helpados.“ „Tre mi dankas pro la propono, estimata dignulo,“ diras la prizonulo. „Sed tiucele devas esti fakulo.“

al la indekso


 HODIAŬ ESTAS VIA NASKIĜTAGO. SE VI POVAS ION FARI, FARU TION HODIAŬ

Survoje al kanonizado de Sac. Jerzy Popiełuszko

François estas 56-jaraĝa franco. Li ekmalsanis je unu el gravaj formoj de sangokancero kaj li estis proksima al morto. Ŝia edzino jam komencis zorgi, kiam li estis en agonio, pri elekto de ĉerko kaj preparo de sepulto. Sed poste okazis miraklo: Je propeto de beatulo sacerdoto Jerzy Popiełuszko, pola martiro, la viro subite resaniĝis. Danke al tiu ĉi mirakla resaniĝo estis komencita konsidere al kanonizo de la „konfes-prenanto de Solidarność“(1) la 20-an de septembro 2015 en Créteil, proksime de Parizo, revizio de la „miraklo“.

Profesoro Józef Naumowicz el Katolika Universitato de Varsovio, notario de tiu ĉi procedo, anoncis, ke li esplordemandos atestantojn de tiu ĉi miraklo en Francio. „Tio signifas,“ li diris, „ke la tuta procedo okazos en franca diocezo kaj se tion la vatikana kongregacio post plua miraklo konfirmos, okazos poste kanonizo de la pola martiro.“

François malsaniĝis en la jaro 2001. Kuracistoj al li diagnozis ekstertipan ĥronikan mjeloidan leŭkemion kaj dekomence ili ne donis esperon pri lia resaniĝo. La diagnozo estis por li ŝoko. Li estis ankoraŭ relative juna, havanta bonan laborpostenon, edzinon kaj tri adoleskajn infanojn.

François volis vivi, kaj por atingi resaniĝon, li sin turnis al la plej bonaj hematologoj kaj profesoroj, kiuj estis en la mondo agnoskataj. Sed spite de liaj longaj restadoj en hospitalo, kemiterapio kaj multaj medikamentoj, li ne resaniĝis.

Post sesjara ĉiam pli malfacila flegado lia korpo rezignis kaj François ektroviĝis en komato. Li estis translokigita al sekcio de paliativa flegado, kiu zorgas pri pacientoj troviĝantaj en la fina stadio. La kuracistoj jam donis neniun esperon, ĉar la kuraceblecoj estis tute elĉerpitaj.

Li kuŝis en komato kaj lia edzino pri li zorgis. Ŝi prizorgis, ke ŝia edzo akceptu sakramenton de malsanuloj, ĉar ili ambaŭ estas kredantaj homoj, kiuj estis spirite formataj en komunumo „Communauté du Chemin Neuf“. La kuracistoj diris al lia edzino, ke ŝia edzo atingis finon de la vivo kaj konsilis al ŝi, ke ŝi aranĝu funebrajn aferojn.

„Mi elektis ĉerkon el kverka ligno,“ rakontis la virino, „ĉar François tre ŝatis kverkojn. Hejme mi komencis ordigi aĵojn. Mi disŝiris ĉiujn leterojn, kiujn mi iam al li skribis. Mi opiniis: »Ne plu ekestos okazo por ilin legi.« Alie mi estis trankvila. Mi ne ploris kaj ne ekregis min paniko.“

Sed tamen ĉe François ekestis turniĝo danke al unu pola ordenanino, la fratulino Rozalia Michalska el kongregacio de la sankta ĉefanĝelo Miĥaelo, kiu laboris ĉe animzorgado de malsanuloj en la hospitalo Créteil. Estis do ŝi, kiu alportis la sanktan komunion laŭ deziro de la edzino de François.

Tio ĉi okazis iĝis dum ĉeestos de unu franca sacerdoto, Bernhard, kiu ĵus estis ordinita, post kiam li pli ol kvardek jarojn ne vizitadis preĝejon. Bernhard pli frue estis edziĝinta kaj dufoje divorcita. Post profunda konvertiĝo en la jaro 2003 li eniris porpastran seminarion kaj en la jaro 2012 li estis ordinita. Julie de la sama jaro li vizitis Pollandon kaj en Varsovio li vizitis tombon de la beatulo Jerzy Popiełuszko.

La atestado de la pola sacerdoto Jerzy Popiełuszko, la martiro de komunismo, lin tre kortuŝis. Ĉe lia tombo li eksciis, ke li naskiĝis samtage kaj samjare kiel li: la 14-an de septembro 1947. Ekde tiu tempo li kunportadis fotaĵon kaj relikvon de tiu ĉi beatulo.

Kiel la fratulino Rozalia, tiel ankaŭ sac. Bernhard bone ekmemoras tiun ĉi memorigan vendredon, la 14-an de septembro 2012: „Tio estas, kvazaŭ tio okazus hodiaŭ!“ Laŭ antaŭdiro de kuracistoj tiu ĉi tago devus esti la lasta tago por François. Kaj fratulino Rozalia proponis al edzino de François, ke ŝi alvoku iun pastron, sed ŝi respondis, ke ŝia edzo jam akceptis sakramenton de malsanuloj, kiam li ankoraŭ estis konscia, kaj ke li do estas preparita morti. „Tamen mi havis internan senton, ke devus alveni sacerdoto,“ diras la ordenanino.

En la najbara ĉambro ĵus mortis pacientino kaj ŝiaj parencoj alvokis sacerdoton por doni al ŝi lastan sakramenton de malsanuloj. La fratulino Rozaria ekmemoras tiun ĉi okazaĵon: „Mi revenis al la edzino de François por diri al ŝi, ke la ĉambron alvenos pastro. Ŝi estis preparita kun li preĝi!“

Estis ĉirkaŭ la 15-a horo, kiam sac. Bernhard venis al lito de la mortanto. Ili triope komencis preĝi por la malsanulo. Poste la pastro malfermis preĝlibron kaj ekvidis fotaĵon de la sacerdoto Jerzy Popiełuszko.

Tiumomente li konsciiĝis, ke estas la 14-a de septembro, kaj tio estas naskiĝtago de la beatulo. Poste li metis fotaĵon kaj relikvon sur liton de la mortanto dirinte laŭtvoĉe: „Jerzy, hodiaŭ estas datrevena tago de via naskiĝo. Se vi povas ion fari, faru tion hodiaŭ. Helpu nin!“

Poste sekvis preĝo, kiun la pastro formulis propravorte kaj kies teksto estis trans- donita al procedo por esploro de kanonizo de Jerzy Popiełuszko.

Sac. Bernhard ankoraŭ rememoras: „Tio okazis tute spontanee, ĉar mi nenion preparis. Mi simple estis vizite ĉe malsanulo, kaj kiam mi serĉis iun konvenan preĝon, mi konsciiĝis, ke ĝuste estis naskiĝtago de la pastro Jerzy, kaj tiam mi petis lin pri lia propeto.“

Poste la pastro kaj fratulino foriris, la geedzoj restis solaj kaj okazis io neatendita: François malfermis okulojn demandante sian edzinon: „Kie mi estas?“ Post tio li ellitiĝis, kvazaŭ nenio okazus, kaj diris, ke li mem volas iri en banejon. Ŝia edzino nekredeble faŭkis lin. Ŝi opiniis, ke tio estas mallonga plibonigo antaŭ fino.

Sekvan tagon volis fratulino Rozalia alporti en la ĉambron de François la sanktan komunion. „Mi ne scias kial, sed mi sciis, ke François estas senkonscia, ke ŝia edzino tiumatene ne estis en lia ĉambro, ĉar ŝi devis prizorgi funebrajn aferojn, kaj mi mem devis zorgi pri mil aferoj, sed ĉio devigis min iri tien.“

Post tio, kiam la fratulino venis en hospitalon, ŝi eniris la kapelon, prenis la Plejsanktan Sakramenton kaj iris en la ĉambron, kie, kiel ŝi supozis, kuŝas François sojle de la morto. Ŝi malfermis ĉambron, sed sur la lito estis neniu kuŝanto! Tuj ŝi ekpensis, ke François estis transportita en kadavrejon. Tiumomente ŝi ekaŭdis fluantan akvon en la banejo. „François, ĉu estas vi?“ ŝi demandis. „Jes, fratulino, mi petas, venu post dudek minutoj, ĝis mi lavos kaj razos min. Poste mi povos akcepti la sanktan komunion.“

La fratulino ne povis tion ekkompreni. Tute surprizita kaj maltrankviligita ŝi elkuris el la ĉambro demandante, ĉu François vere vivas. Post dudek minutoj ŝi revenis en la ĉambron kaj trovis lin vestitan kaj razitan. Kune ili preĝis kaj li akceptis la sanktan komunion. Kun rideto sur lipoj hodiaŭ la fratulino rakontas:

„Per tiu ĉi okazaĵo ni vidas, ke ne agas nur ni mem, sed ke intervenas ankaŭ Dio. Li intervenas je propeto de siaj sanktuloj.“

Subita kaj tuta resaniĝo estas dum la kanonizprocedo funde esplorata. Por ke iu beatulo estu sanktproklamita, la eklezio do postulas post la beatigo unu pluan miraklon propete de la beatulo.

Tiun ĉi ateston publikigis pola semajngazeto Niedziela n-ro 38 el dimanĉo de la 21-a de septembro 2014.

El Maria heute 10/2015

(1) Solidarność - Sendependa sindikata movado fondita en la jaro 1980, kontraŭ- staranta al tiama komunisma reĝimo en Pollando.

al la indekso


 Sub LA ombrelo de MARIA

En Levoĉa, la urbo situanta 50 kilometrojn de la landlimo de Pollando, troviĝas unu el la plej malnovaj sanktejoj en Slovakio. Super la urbo leviĝas la monto, kiu flanke de loĝantoj dankemaj al Dipatrino pro la ŝirmo de la regiono dum la tatara invado estis titolita Maria monto. En la jaro 1247 estis konstruita sur ĝi la unua preĝejeto. Ekde ĉi tiu momento komencis venadi tien pilgrimoj por peti Maria-n, por ke Ŝi elpetadu por ili bezonatajn gracojn. Preskaŭ cent jarojn pli poste apud la preĝejeto ekloĝis fratoj franciskanoj, kiuj precipe omaĝis Plejsanktan Patrinon kaj disfamigadis ĉi tiun lokon. Dumtempe sur Maria-monton alvenadis ne nur loĝantoj de la urbo kaj la ĉirkaŭaĵo, sed ankaŭ pilgrimantoj el la tuta Spiŝ-regiono, kaj eĉ el Polujo kaj Hungarujo. Ili estis tiel multnombraj, ke la preĝejeto estiĝis tro eta, do ĝi estis pligrandigita. En ĝin oni lokigis la figuron de Dipatrino, kiu havas etenditajn manojn en la invita gesto. Maria bonvenigas do kaj gastigas ĉiujn pilgrimantojn, rigardante al ili kun sentamo.

Kiam venis la tempo de persekutado, la monaĥoj estis forpelitaj kaj estis ordonita malpermeso pilgrimadi al la Di-patrino, tamen homoj ne ĉesis tien venadi kaj preĝadi. La kredo en iliaj koroj estis plu viva kaj ili ne forgesis pri la sanktejo en Levoĉa. La preĝejo estis redonita al katolikoj en la jaro 1671, kio kaŭzis grandan ĝojon. La 2-an de julio sur la monton venis la dankema procesio, kaj Maria estis proklamita Patronino de la homoj persistantaj en la kredo. Ili estis konvinkitaj, ke danke al ŝia propeto la kredo en iliaj koroj persistis spite de diversaj malfacilaĵoj. Tial ĝuste la 2-an de julio en ĉi tiu sanktejo okazas la solena kermeso. La festado daŭras la tutan semajnon.

En la jaro 1900, kiu estis la jubilea jaro, episkopo invitis ĉiujn, kiuj ne povis veni al Romo, por ke ili venu por ricevi indulgencon al Levoĉa. Ili venis en la nombro de 50 mil. Kun episkopo ili iris al la monto en procesio, preĝante kaj kantante. Tiutage la figuro de Maria estis kronita. Post la dua mondmilito denove la regantoj malpermesis pilgrimadi al ĉi tiu sanktejo.

Homoj estis timigataj per diversaj punoj inkluzive de malliberigoj, sed eĉ tio ne haltis unuopajn personojn, kiuj venadis preĝi antaŭ la miraklan figuron de la Plejsankta Maria.

La 3-an de julio 1995 al Levoĉa pilgrimis la sankta patro Johano Paŭlo la Dua. Sur la deklivo de Maria-monto li celebris la sanktan meson, kiun ĉeestis pli ol duonmiliono da personoj. La Sankta Patro konsekris la tutan Slovakion al Dipatrino. Ĝis nun estas tio la plej grava sanktejo por slovakoj, do tia, kia por poloj estas Klara Monto, pro tio Levoĉa nomiĝas la slovaka Ĉenstoĥova.

Maria Buczek El monatrevuo Stróż Anioł (Anĝelo Gardanto), junio 2021.
Elpoligis: eseś

al la indekso


 KRISTNASKA ALTA KANTO PRI LA AMO POR DOMMASTRINOJ Parafrazo je la novtestamenta 1-a Epistolo al la Korintanoj 13:1-8

Se mi perfekte ornamus mian domon per lumaj ĉenoj, abiaj branĉetoj kaj tintantaj sonoriletoj, sed ne havus amon al mia familio, mi estas nenio pli ol ornamantino.

Se mi ŝvitlaboregus en la kuirejo, mi bakus kilogramojn da kristnaska sukeraĵaro, kuirus bongustegajn pladojn kaj preparus modele aranĝitan tablon, sed ne havus amon al mia familio, mi estas nenio pli ol kuirantino.

Se mi helpus kuiri supon por senhejmuloj, kantus kantojn en hejmo por senioroj kaj sian tutan havaĵon donacus por bonfarado, sed ne havus amon al mia familio, per tio mi neniom profitus.

Se mi ĉirkaŭpendigus la kristnaskan arbeton per trembrilantaj globornamaĵoj kaj kristnaskaj steloj, partoprenus ravantajn solenaĵojn, kantus solojn en la preĝeja koruso, sed forgesus pri Jesuo, tiam mi ne komprenus, pri kio dum Kristnasko temas.

Amo interrompas bakadon por preni la infanon al la brakumo.

Amo lasas ornamadon kaj kisas la edzon.

Amo estas amikema kaj pacienca spite al hasto kaj streso.

Amo ne envias la aliajn pro ilia domo kun valoraj kristnaskaj porcelanaj servicoj kaj belegaj tablotukoj.

Amo ne kriadmonas la infanojn, sed estas dankema pro ili, ke ili estas.

Amo ne donas nur al tiuj, de kiuj ĝi povas ion atendi, sed volonte pridonacas ĝuste tiujn, kiuj ne povas repagi tion.

Amo ĉion eltenas, ĉion kredas, ĉion esperas, ĉion toleras.

Amo neniam ĉesas.

Pintkvalitaj poŝtelefonoj rompiĝas, perlaj kolieroj perdiĝas, golfbastonoj rustiĝas. Sed la donacita amo restas.

Ĝojplenan travivon de la festoj de la Enkorpiĝo de Jesuo kaj benatan tutan novan jaron 2022 elkore deziras la pastro el Žirovnice (Ĉeĥio).

D-ro Max Kašparů
Tradukis Pavla Dvořáková

al la indekso


  LIBUŠE ŠAFRÁNKOVÁ
la ŝatata ĉeĥa aktorino pri la preĝo por mortintoj

Ĉu vi opinias, ke infero povas aspekti kiel superhejtita ĉambro, kie ĝia luanto estas soleca en socio de kunloĝantoj, kiujn li ne toleras kaj kiujn li timas?

Malfacile respondi. La imagojn pri la infero mi ne prezentas al mi, sur tiun ĉi ondon mi simple ne estas agordita. Sed unu aferon mi certe scias – kiel tre urĝe bezonas nian preĝon homoj, kiuj forlasis la mondon pli frue, ol ili sukcesis ĉion ordigi. Ol ili sukcesis ekkompreni esencajn aferojn. Ili tie staras tre humile senmove en la vicoj. Kaj ili atendas, ĝis iu por ili preĝos. Tio estas por ili kiel roso aŭ manao. Mi eĉ ne scias, ĉu mi rajtas pri tio paroli. Iufoje, kiam mi preĝis, mi havis esceptan travivaĵon. Tio estis en la periodo, kiam nenio al mi mankis, ĉio estis en ordo, neniuj zorgoj, kaj tial mi miajn preĝojn disponigis al Dio, ke Li ilin uzu, kie tiumomente ili estas la plej bezonataj. Alikaze ni plej ofte petas pri io konkreta, por mi, por proksimuloj, por diversaj bezonoj kaj suferoj. Sed tiam mi tiujn preĝojn sincere fordonis. Kaj subite mi vidis senliman homamason, kies humilo min tute senarmigadis. Estis tie kapo apud kapo, senfina homamaso, junaj, maljunaj, starantaj tie trankvile senmove, soifante – kaj ĉiuj atendis, ĝis iu por ili preĝos. Eble tio estis purgatorio.

Fragmento el libro de Marcela Kašparová: Deset vyznání (Dek konfesoj), 2001

 al la indekso


  VIVO ESTAS

al la indekso
 


  Dia apoteko por resaniĝuloj

La interparolo kun Zbigniew T. Nowak, la fakulo je la temo de kuracigaj vegetaloj kaj populariganto de la scioj el la fako de apiterapio, fitoterapio kaj sana dieto.

Al kiu vi, sinjoro, adresas vian plej novan libron titolitan „Jak odzyskać zdrowie po Covid-19?„ (Kiel reakiri sanon post Kovim-19?)

Tio estas la necesega gvidlibro por ĉiuj resaniĝuloj. La malsano Kovim-19 tio ne estas la samo, kiel la ordinara malvarmumo, eĉ ne la samo, kiel la minacanta influenco. La konfuzoj spertitaj rezulte de la infekto fare de la kronviruso SARS-CoV-2 terurigas nun eĉ la plej grandajn aŭtoritatulojn de medicino. Kio estas eĉ pli malbona – ili kreas ankaŭ la riskon de la ekapero de seriozaj sanproblemoj en estonteco eĉ ĉe la homoj, kiuj trairis Kovim-19 sensimptome. Pro tio ni atendu nek momenton kaj kiel eble rapide ni ekkomencu la plenampleksan kuracadon sanigo-regeneracian, utiligante elektitajn medikamentojn el Dia apoteko. Ĝuste pri tiaj neordinaraj medikamentoj – drogherboj aŭ abiaj produktaĵoj, apoge al la plej novaj atingoj de la monda medicino mi skribas en mia plej nova libro „Jak odzyskać zdrowie po COVID-19?“

Ĉe kiaj komplikaĵoj kreitaj rezulte de Kovim-19 oni povas atendi helpon pere de kuracherboj kaj abiaj nutraĵoj?

Plej multe da resaniĝuloj post la trapaso de Kovim-19 plendas pri la sento de laciĝo, maltoleremo eĉ de la plej eta fizika peno, al iuj el ili mankas eĉ la forto por leviĝi el lito. Kaj ĉi tie venas kun la helpo multaj veriĝitaj, konfirmitaj science medikamentoj el la naturapoteko, kiel interalie anoncita medikamento por la dudekunua jarcento – la ora radiko (różeniec górski, rhodiola rosea) aŭ la florpolveto, kiu kaŝas en si kelkcent asociigojn plibonigatajn sanstaton. Multaj homoj lamentas je la problemoj kun memorkapablo, koncentriĝo, tiel nomata cerbonebulo, la senton de konfuzeco ktp. En tiaj kazoj mi proponas la speciale prilaboritan kuracadon interalie per bakopo etfolia (bacopa monnieri), kiu lastatempe rekte ekfascinis la sciencistojn el la medicina fako.

La problemo ĉe resaniĝuloj estas la pena tuso, la malprofunda spiro, sufokigo – estas por tio herbdrogoj?

En ĉi kazoj mi konsolas uzadi grindelion (doględa, grindelia). Mi subflustras ankaŭ, kiel helpe de elektitaj naturaj medikamentoj pli rapide reakiri flarsenton kaj gustosenton; kiel ekregi la korbatadon, penspiradon; kiel sen antidepresivoj trovi rimedon kun la deprimstatoj, timigoj, sendormeco; kion fari, kiam turmentas artikdoloroj, doloroj de kapo kaj muskoloj. En mia plej nova libro troviĝas krom tio la valoraj konsiloj, kiel ekregi ofte kronikan inflaman staton en korpo, kiu – se ĝi ne estos rapide eliminita – povas esti la kaŭzo de ofte malrenversigaj ŝanĝoj en multaj gravaj organoj, ekz. en koro aŭ cerbo. Dankon por la interparolo.

Karolina Goździewska El: Taggazeto Nasz Dziennik, 24-25 de aprilo 2021.
Elpoligis: Sławomir Helicumski

Sankta Patro Pio el Pietrelcina:

„Ne devas vin disrevigi, eĉ ne deprimi, se io ne sukcesos laŭ viaj imagoj. Kion vi atendas? Ni ja estas kreitaj el argilo, kaj malmulta grundo donas tian rikolton, kiun de ĝi atendas mastrumanto. Anstataŭ tio vi humiliĝu kaj agnosku, ke sen Dia helpo vi sukcesos nenion.“

al la indekso


 ROZARIO – LA ĈIUTAGA PREĜO

En centro de niaj preĝoj estas Triunua Dio, al kiu ni volas esprimi nian infanecan amon, sinfordonemon kaj kultadon per la rozaria preĝo. La Plejbeata Virgulino kaj Patrino Dia Maria prenas nian manon gvidante nin al Dio. Dumtempe ekestas en la tuta mondo ĉiam pli multaj gracodonaj lokoj kaj kapeloj, kie estas la sankta Virgulino kultata. La fido je propeto kaj helpo de la patrino de Dio alvokas ĉiam pli multajn homojn, ke ili pilgrimu al tiuj ĉi lokoj de Maria. Kiom da rozarioj jam homoj preĝis antaŭ tiuj ĉi samtempaj gracodonaj bildoj? Neniu estis vana.

La rozario estas mirinda kaj efika preĝo. Ĝia ekesto datiĝas en la 13-a jarcento kaj post diversaj ŝanĝoj en la 14-a kaj la 15-a jarcentoj ĝi transprenis la nuntempan formon. La ĉefa subtenanto estis Alan de Rupe(1), dominikano, de kiu devenas legendo pri transdono de la rozario al sankta Dominiko fare de la Virgulino Maria. Li ankaŭ estis tiu, kiu fondis la unuan rozarian kunfrataron en la jaro 1470 kaj post ĝi sekvis pluaj.

Sed kio estis konkreta motivo por ekesto de la propra festo honore al Reĝino de la Rozario? Por ekscii tion, ni denove devas enrigardi historion. La kristanismo jam ekde sia ekesto suferis pro persekutado. Ekde la 14-a jarcento ekestis neretenebla penetrado de turkoj en sudorientan Eŭropon. Kun sia pli forta kavalerio ili okupis tie multajn teritoriojn okcidenten de la Nigra Maro, al tio ankoraŭ Serbion kaj Hungarion. Krom tio ili al si subigis Sirion, Arabion, Egiption kaj Persion, Post konkero de Konstantinopolo en la jaro 1453, ekokupo de la templo Hagia Sophia kaj ĝia transformo je moskeo, ili ĉiam pli minacis orientan Mediteraneon. La turka minaco havis ne nur politikan kaj armean aspekton. Ilia antaŭeniro signifis ankaŭ la religian minacon. Celo de islamo estis disvastigo de ĝia regado super Okcidento.

La kristanaj nacioj de Eŭropo tre forte ekkonis, ke en tiu batalo temas ankaŭ pri ilia religio. Pro tiu kaŭzo strebis la sankta papo Pio la Kvina pri bloko da flotoj de Hispanio, Venecio, Ĝenovo kaj Malto. En fama surmara batalo ĉe Lepanto estis turkoj la 7-an de oktobro 1571 per pereiga maniero venkitaj. Ĉirkaŭ 15 mil kristanaj sklavoj, kiuj devis servi sur turkaj galerioj kiel remantoj, estis dume savitaj. Tiu ĉi venko estis aljuĝata al la komuna preĝo de la rozariaj kunfrataroj, tial do Pio la Kvina honore al tiu ĉi venko ordonis solenan honoron al la Virgulino Maria Venka. En la jaro 1575 la papo Gregoro la Dektria permesis al ĉiuj sanktejoj, en kiuj estis la rozaria altaro, festi tiun ĉi feston kiel rozarian solenon. La liturgia nomo de tiu ĉi festo estas la Festo de la Beata Virgulino Maria la Rozaria, devenanta de la sankta papo Johano la Dudektria. La papo Leono la Dektria jam pli frue la monaton oktobron sanktigis al la Rozaria Reĝino.

La rozarion preĝadis subpremataj kristanoj, kiuj en la historie-politika situacio ne kapablis alimaniere helpi al si, kaj iliaj preĝoj estis elaŭditaj. Ankaŭ nuntempe estas kristanismo endanĝerigita. En multaj landoj estas niaj gefratoj subpremataj kaj persekutataj. En niaj okcidentaj, iam kristanaj komunumoj estas kristanismo kontraŭbatalata per diabla genra ideologio, subfosanta leĝojn kaj ordonojn de Dio. Kaj ankaŭ islamo ĉe ni estas antaŭeniranta. La okcidentaj landoj, kiuj grandparte forlasis siajn kristanajn radikojn, ne povas miri, kiam ili estas uzurpataj per alia religio, kiu plejparte estas misiisma. Estas do necese ankaŭ preni la rozarion kaj preĝi. La kristana amo al proksimuloj malpermesas al ni deziri neniigon al ceteraj homoj, kiuj enfalis en eraron kaj falsan religion kaj prezentas certan minacon. Male, Kristo eĉ nin ja instruas, ke ni amu niajn malamikojn, kaj tial ni volas preĝi por ilia konvertiĝo. Ni preĝu por defendo de la katolika kredo, ankaŭ ni ĝin preĝu por konvertiĝo de islamanoj. Dio fariĝis homo por ĉiujn savi. Ni ne povas en si flegi malestimon rilate al ili. Devas esti nia deziro, ke ili ekkonu veran Dion, kaj ilin alkonduki al kredo je Li. La Patrino de Dio en Fatimo ne ĉesis alvokadi infanojn, ke ili ĉiutage preĝu rozarion por savo de animoj. Ankaŭ ni sekvu ĉi tiun gravan alvokon de Maria. Nia emerita papo Benedikto la Deksesa foje en la pediko diris: „La rozario estas spirita »armilo« en batalo kontraŭ malbono, kontraŭ ĉiu perforto, por la paco en koroj, en familioj, en socio kaj la mondo.“ Ni tion kredu, kaj ni fidele preĝu ĉi tiun mirindan preĝon.

La tekstoj de la rozaria festo estas samtempe komentario kaj daŭrigo de la rozario. Himnoj kaj antifonoj de la dia oficio sekvas diversajn ĝiajn misterojn. La legaĵoj kantas ĝian laŭdon kaj multaj referencoj al la Virgulino, kiu „elfloras inter floroj, florkronita de rozoj kaj kampaj lilioj“ – tio estas klaraj aludoj al florkrono el mistikaj rozoj, kiun plektas por Maria piemaj homoj preĝantaj la rozarion. La mistero de la festo volas al ni diri, ke estimo al rozario estas samtempe estimo al la Virgulino Maria. Ja la rozario estas nenio alia ol rakonto el vivo de la Patrino de Dio, kiel ni ankoraŭ ekvidos, el la vivo de ŝia Filo, kiuj estas akompanataj per ripetado de la anĝela saluto. Tial la eklezio al ni metas sur la koron tiun ĉi valoran preĝon. En la ĉiutaga preĝo (de malnova latinlingva rito) ni petas: „Ho Dio, per sia vivo, morto kaj resurekto donis al ni via unusola Filo trezorojn de la eterna savo; ni omaĝas ĉi tiujn misterojn en la rozario de la beata Virgulino Maria kaj ni petas Vin: Donu al ni gracon, ke ni realigu tion, kion ili enhavas kaj atingu tion, kion ili promesas.“ La rozario do estas samtempe la preĝo kaj instruo. Ĝiaj misteroj nin instruas, ke en la vivo de Maria estis ĉio direktita per rilato al Dio. Ŝiaj ĝojoj baziĝis en tio, kio plaĉas al Dio, dum ŝia suferado estis kunigita kun la sufero de ŝia amata Filo. Perfido de Li, skurĝado, dornokronado, ĉeesto dum krucumo – tio ĉio por forigo de la homaj pekoj – estas ŝiaj multaj doloroj. Kaj ununura ĝojo de ŝia patrina koro estas Jesuo. Ĉar ŝi estis lia Patrino, ŝi brakumadis Lin, ŝi povis Lin al la mondo proponi por adorado, vidi Lin en gloro de resurekto, esti kun Li kunigita en la ĉielo. Tio estas la unua frukto, kiun ni povas el la rozario akiri: Vidi ĉiujn okazaĵojn de nia vivo en rilato kun Jesuo, ĝoji pro tio, kio plaĉas al Li, kio nin alproksimigas al Li, sed suferi pro peko, kiu nin de Li povas disigi kaj esti kaŭzo de la sufero kaj morto.

La dua frukto, kiun al ni la ĉiutaga preĝo de rozario donas, estas sinsekva trapenetrado de la misteroj de suferoj de Kristo mem. Pere de Maria kaj kun ŝi, kiu malfermas al ni pordegon, helpas al ni la rozaria preĝo trapenetri en neeldireblajn misterojn de la savhistorio. Neniu ilin ekkomprenis kaj travivis pli ol Maria kaj neniu alia ol ŝi, pro tio neniu estas kapabla ol ŝi doni al ni partoprenon en ili. Kiam ni dum la rozaria preĝo klopodas pri tio, ke ni ekligu kontakton kun Patrino de Dio, por ke ni ŝin akompanu dumvoje de ŝia vivo, tiel ni povas ion sperti el ŝia opinio de la koro koncerne la grandajn misterojn, kies ŝi estis atestantino kaj ĉeestantino. Kiam ni per lipoj preĝas „Saluton Maria“, nia koro petas: Instruu nin Maria, tiel koni kaj ami Jesuon, kiel tion vi faras. Ni la rozarian preĝon povas ankoraŭ riĉigi per tio, ke post ĉiu mistero ni eldiros vortojn de la amo kaj sindonemo: Ĉion por Vi, la plej amata Jesuo.

En nia vivo en ĉi tiu mondo gravas nur kaj nur tio, ke ni vivu laŭ ordonoj kaj leĝoj de Dio, ke ni atingu celon – la eternan vivon en ĝojo de ĉielo. La sopiro de nia koro devas esti nur rigardi Dion vid-al-vide. Tion ni volas sopire atendadi ne nur por ni, sed por ĉiuj homoj, ĉar tion ankaŭ volas Sinjoro. Kiel ni vidis, la rozario estas unu el la plej gravaj preĝoj, kiujn ni konas. La sanktuloj tion sciis. Tiel foje skribis la sankta papo Johano Paŭlo la Dua: „La rozaria preĝo min akompanis en momentoj de ĝojo kaj eĉ provoj. En tiun preĝon mi enmetis multajn zorgojn kaj ĉiam mi per tio spertis fortigon kaj konsolon. La rozario estas mia ŝategata preĝo. Ĝi estas belega preĝo, bela en sia simpleco kaj profundo.“ Kaj pri la sankta Johano Paŭlo oni rakontas, ke li senĉese preĝadis la rozarion. Jes, la sanktuloj estis pere de rozario ne nur enkondukitaj pli profunden en misteron de la kredo, sed ili povis konstante denove ricevadi el manoj de Maria multajn gracojn. Al ili ĉiuj ni volas aligi nin.

„Ni preĝu ĉiutage rozarion,“ petis la Virgulino Maria en Fatimo infanajn viziulojn. Ni enkapigu al ni fidele ĉiutage ĝin preĝi en multaj aferoj de nia tempo, kun granda fido al kara Patrino de Dio, kiu ĉe trono de sia Dia Filo elpetos ĉion, pri kio ni per simpla koro petas.

Sed neniam ni forgesu ankaŭ danki. Ju pli ni al Dio dankas, des pli Li al ni donos.

Andreas Hirsch El Der Fels 9-10/2018

al la indekso


 DIO EKZISTAS, MI RENKONTIS LIN (2)

Ŝanĝiĝo de la vivo (2)

Mi aniĝis al karisma komunumo. Mi preĝas por akiri karismojn. Iun tagon, kiam mi malfermis la Sanktan Skribon, la Alta Kanto de Salamono krias en mian koron. Tiu ĉi travivaĵo estas tiel forta kaj viva... La Vorto de Dio estas akra kvazaŭ glavo. Kun honto mi demandas min mem, kiel mi povas diri, ke mi amas Dion, kiun mi ne vidas, kaj mi ne amas homon, kiu estas tuj apud mi. Mi preĝas por la plej granda kaj la plej bela el ĉiuj karismoj ‒ por la amo. Multfoje, iam multe kaj multfoje ĉiutage mi ripetadas: „Elprenu mian koron ŝtonan kaj donu al mi koron karnan.“ Mi sopiras ami, sed mi ne sukcesas. Mi tiuintence arde preĝas kaj fastas.

Iun tagon, genuante antaŭ bildo de la Mizerikorda Jesuo, mi renovigas mian intencon. „Jesuo, tiel tre mi volas vin vidi en ĉiu homo.“ Tiumomente mi vidas, kiel la vizaĝo sur la bildo ŝanĝiĝas, montriĝas diversaj vizaĝoj de virinoj kaj viroj, de homoj en pleneco de disfloro kaj eĉ de maljunuloj. Mi aŭdas internan, tre klaran kaj mildan voĉon: „Ne mankos al vi mia graco.“

Intertempe mi komencis labori en plua eleganta vendejeto. Zorgeme mi metas en vitrinon multekostajn, ekskluzivajn horloĝetojn. Iun tagon mi konsciiĝas, ke tio ne estas mia loko, mia vojo. Mi sensas tiun ĉi internan staton kiel alvokon por ŝanĝo. Post kelkaj semajnoj mi staras antaŭ monaĥinejo de fratulinoj serafaninoj, kiuj zorgas pri domo de la komuna helpo al homoj mentale kaj korpe trafitaj. Neniam mi havis kontakton kun tiaj homoj. Tiucele mi ne havas fakan kleriĝon. Mi ricevis laboron... Ĉu mi, modelulino el komerca galerio? Neniam mi revindis infanon, ĉio naŭzigas min. Kion mi ĉi tie faras? Sed unuan fojon mi ŝatas mian laboron. Iam la deĵoroj estas tiel malfacilaj, ke oni plej volonte forirus kaj neniam plu revenus. Sed mi revenas, ĉar Vi, Dio, kapabligas min por tio. Mi ekkomprenas, ke por laŭdo de Dio eblas ŝanĝi vindojn de flegatoj kaj viŝi iliajn salivojn, kiuj elgutas el iliaj buŝoj, danki por la korpa laciĝo kaj por doloro de dorso. Por laŭdo de Dio eblas esti ridinda strangulo en okuloj de la mondo, sen kiuj ajn ambicioj pri pli bona standardo de la materia vivo.

Volontula servo en maljunulejo

Kiam mi estis paganino, tre incitis min pli aĝaj personoj.Tiel kvazaŭ ili ne estus antaŭ kelkaj jardekoj junaj, belaj kaj lertaj. Kvazaŭ mi ĉe rigardo al ili, ne rigardus min en estonto. Kiam aperas la unuaj pensoj pri volontula servo en maljunulejo, mi forpelas ilin malproksimen, sed la sopiro akompani mortantojn revenas.

La unua paciento, kiun mi vizitis kun volontulino, kiu montris al mi hospitalan sekcion, estis viro mense duone forestanta. Ĉe lia lito estis taso el sinteza materialo, kun akvo, kaj en ĝi malgranda verda spongeto sur lignopeceto. Virino lavis lian ŝvelitan buŝon. Mi memoras, kiel li kunpremis lipojn. La flegma avido respondas al la stato. „Mi soifas.“... Jesuo disetendita sur ligno de la kruco. Hisopo, vinagro, spongo... Mi dankas al vi, Sinjoro Jesuo, ke mi povas ĉe vi momenton sidi. Permesu al mi en ĉiu ĉi tiu persono vidi Vin.

Antaŭ ĉiu deĵoro mi konfidas min al Maria. Mi ŝin petas, ke ŝi donadu al mi teneron kaj donacon de la preĝo por la mortanto. „Nun kaj en la horo de nia morto“ ĉi tie ekprenas realan sencon. „Pro lia dolora pasiono...“ traflugas miajn pensojn. La Kroneto al la Dia Mizerikordo estas potenca preĝo, kiu helpas transpaŝi al la dua bordo. Daŭras lukto pri ĉiu animo. La malbona spirito klopodas ĝis la fino ĝin elŝiri. Ofte li subŝovas mensogojn pri la mankanta zorgemo de Dio, pri indiferenteco de la Kreinto rilate al sufero. Mi petas Dion pri kompato precipe por tiuj, kiuj rifuzas sakramentojn. Ofte mi sentas devigon fasti por iu konkreta persono, por ke mi oferu por li aŭ ŝi la sanktan komunion. Nur en maljunulejo mi malkovris, kiel valoraj estas vivtravivaĵoj kaj saĝeco de maljunaj personoj. Tiuloke mi vidis la plej belan geedzan amon. La mondĉampionadon en plunumo de la edza promeso. Porti ĉion bonan kaj eĉ malbonan. Dum sano kaj eĉ dum malsano. Ĝis la morto nin ne disigos...

Jesuo, en la domo de via Patro estas multaj loĝlokoj. Se tiel ne estus, Vi ja tion ne dirus al ni. Multfoje mi travivis egan gracon vidante forirantan homon, kiu registras realon por mi nevideblan. Tiun ĉi neordinaran okulesprimon plenan de ekzaltiĝo, iam sin leviĝantajn manojn, kiel geston de respondo al ies etenditaj brakoj...

La servo en maljunulejo, tio estas kvazaŭ spiritaj ekzercoj de mia vivo. La plej belaj kaj plej malfacilaj. Ili instruas al mi humilecon kaj dankemon por ĉiu tago.

Rilato, ĉar Dio estas Persono

La preĝo: mi simple parolas al Vi. Vi ja estas apud mi, Vi estas pli proksima al mi ol mi al mi mem. Mi estas via infano, Amata senkondiĉe, malgraŭ ĉio kaj spite de ĉio. Ja eĉ tiam, kiam mi blasfemis Vin kun rido sur lipoj.

Ĉiopotenca Dio, nur unu aferon vi ne povas. Vi ne povas ne ami, ĉar Vi estas pura, mizerikorda Amo. Dio, kiu sopiregas pri sia kreitularo. Mi ne ŝatas vorton „Patro“ ‒ ĝi sonas tro severe. Kiam mi preĝas, mi diras: „Nia Paĉjo, kiu estas en la ĉielo...“

Mi volas esti kiel infano, kiu kun fido levas manetojn kaj provas sidiĝi sur genuojn de la Paĉjo, ĉar ĝi scias, ke nenie ĝi trovos pli grandan sekuron, akceptitan senkondiĉe kun ĉiu prizorgo. Se Li nutras ĉielan birdaron kaj privestas florojn per beleco, kiel pli multe Li zorgas pri mi.

Ĉiam pli forte mi sentas Dian Providencon, precipe tiam, kiam mi ĉesas zorgi pri dumtempaj aferoj, kaj mi komencas fidi. Kiam mi ne havas esperon en mi, sed nur en Li. Okazas mirakloj. „Jesuo, mi fidas al Vi!“

Mi ne plu kapablas imagi la tagon sen la ĉiutaga Eŭkaristio ‒ ĝi estas por mi vera nutraĵo. Ĝi fortigas min kaj ŝanĝas mian koron. Se vi vere iun amas, vi volas venadi al renkontiĝo kun la amata persono laŭeble tre ofte. Mi lernas, kio estas adorado, kiam Kristo pli multe rigardas min ol mi Lin. Eĉ ne por sekundero Li ĉesas rigardi min. Tio estas la tempo, kiam mi al liaj piedoj metas mian pekon kaj nesufiĉan paciencon pri mi mem, ĉiujn miajn malfortaĵojn kaj ĉiujn tenebrojn. Li sopiras tuŝi tion, kio estas la plej malfacila. Li traigas min kaj min konas. La pekkonfeson mi faras ĉiam duan semajnon, iam eĉ pli ofte. La Sankta Spirito igas percepteman mian konsciencon. Kiam estas vundita la plej grava Persono de la mondo, ekaperas sopiro diri: „Pardonu.“ Dio ne bezonas mian ĉiutagan ĉeeston de la sankta meso, preĝojn, adoradon, gloradon. Ili nenion al Li aldonas. Tion do nur mi ĉion bezonas, por ke mi ĉiutage malkovradu, ke ekster Li por mi ne ekzistas bono. Ĉio estas graco. Ĉu mi povas diri, ke mi amas Dion? Li en si min amas. Ĉu mi povas diri, ke mi pri Li sopiras, se Li sopiras esti la sopiro? Ĉu mi povas diri, ke mi havas Dion? Ja Li sin malkovras iom post iome...

Maria ‒ mia dua Panjo. Ofte ni kune iras promeni al rivero, al parko aŭ nur tiel tra la urbaj stratoj. Inter fingroj glitas pluaj dekumoj de la rozario. Unu mistero de la rozario estas la unuhora interparolo. Ja ne temas pri multo, sed pri kvalito, pri angaĝeco de koro. La Senmakula zorgeme sin klinas al aferoj de ĉiu el ni. Ja eĉ al tiuj plej malzorgemaj.

Fianĉo

Dum vico da jaroj, kiam mi vivis malproksime de Dio, mi serĉis feliĉon en multpluaj rilatoj. Mi ne ekkonis belan kunaĵon, kiu ne baziĝus je abomeninda deformita sekseco. La seksaj perversoj kaj ĉiam pli brutala pornografio. Provoka vesto, kiu memorigis prostituitinon. Mian valoron mi kunigadis kun ĉeesto de viro apud mi. Mi fluetis de unu rilato al la alia. Mi estis vere sopiranta pri la amo. Mia koro vokadis: „Amu, ĉirkaŭbraku, estu kun mi...“

Kun mia konvertiĝo kontinuas konverto de mia partnero. Ni loĝis kune kiel viro kaj virino, sed mi sopiris esti pura por Jesuo, povante akceptadi lian Korpon kaj vivi laŭ Dekalogo. Ne nur tiel laŭ elekto, kio konvenas al mi, sed tutplene. Se mi estas la sanktejo de la Sankta Spirito, mi volas, ke Li havu en mi indan loĝejon. La aferon mi traktas klare: aŭ ni vivas en pureco, aŭ nia rilato finas. Mi aŭdas, ke mi freneziĝis... Sed mi scias, ke mi mian decidon ne ŝanĝos. Dio estas la plej grava. Ni dormas ĉiu en sia ĉambro. Grandega graco de pureco. Fianĉfesto, antaŭ-geedziĝaj katekizoj, sed mi daŭre klare sentas internan maltrankvilon. Kvazaŭ la interna voĉo min volus el tiu ĉi vojo deigi. La vivo flanke de viro estis por mi memevidenta afero. Alimaniere mi estonton ne imagis. Kaj nun... la fianĉeca amo de Jesuo min plenigas, ĝi estas ĵaluza. Okazas disiro... Mi foriras al ordenaj fratulinoj, kie mi laboras. Nur en kvieto eblas ekaŭdi teneran Dian voĉon. La kapelo estas dudek paŝojn de mia ĉambro. Mia malgranda rifuĝejo: lito, ŝranko, librobreto, tableto, lavopelvo kaj plafonlumo. Tio estas mia salono, dormoĉambro, ĉio... La minimalismo ‒ ĝi donas al mi feliĉon, ne la pli antaŭa bela triĉambra loĝejo kun kameno. Mi ekkonas, ke la geedzeco ne estas mia vojo. Neniam mi sentis min pli amata ol nun, kiam mi estas „sola“. Mi ne povas reteni Dian amon nur por mi mem. Mi sopiras evangelizadi, paroli pri mia travivaĵo kun la viva Dio, kiu estas kaj atendas la konsenton, por ke Li povu eniri en la vivon de la homo donante al ĝi sencon. Li bezonas nian „jes“, por ke Li povu efikadi. Nenion Li faras „perforte“. Neniam mi renkontis pli grandan ĝentlemanon. Antaŭ du jaroj mi akceptis ĝisvivan promeson por liberiĝo de alkoholo. Mi, kiu ankoraŭ antaŭ nelonge sukcesis drinki kelkfoje dumsemajne... Mi sopiras servi al malsanaj homoj. Mi vidas multegon da amo, kiu min por tio kapabligas. Kaj antaŭ ĉio mi sopiras konstrui rilaton kun mia Fianĉo elpetante gracon por aliuloj. Mi preĝas intence de homoj, kiujn mi renkontas surstrate. Mi sentas internajn emojn kaj sopirojn iri centprocente al ili, oferi sian vivon. Tiu, kiun mi dum tiom da jaroj ne volis enirigi en mian vivon, fariĝis mia tuta vivo.

Kun preĝo intence de ĉiu leganto Marta, 33-jaraĝa El Miłujcie się! 4/2019

al la indekso


 KIAL NI OFTE ESTAS TIEL MALKONTENTAJ?

Mi havis unu amikon, kiu estis blinda. Li jam mortis. Eĉ spite de tio li estis homo ĝoja. Foje mi demandis lin: „Ĉu vi iam petis Dion, ke Li donu al vi vidpovon?“

Ĝis nun mi memoras, kiel li kun humura troigo respondis: „Volonte mi tion farus, sed mi ne havas tempon.“

Lia respondo min iom surprizis, tial mi lin demandis: „Kion vi per tio opinias, ke vi ne havas tempon peti Dion, ke Li donu al vi vidpovon? Ĉu do estas tiel, ke vi ne preĝas?

Li respondis al mi: „Sed ne, mi multe preĝas.“

Mi do demandis lin: „Kiel vi preĝas?“

Al tio li respondis: „Kiam mi preĝas, ĉiam mi komencas per tio, ke mi laŭdegas Dion por ĉio, kion Li donis al mi. Mi dankas Lin, ke mi povas paroli (ja ekzistas homoj mutaj), ke Li donis al mi racion (iuj ĝin ne havas), por mia laboro (iuj laboron ne povas trovi), por donaco de aŭdkapablo (iuj ne aŭdas).“

Plue li al mi diris: „Mi havas longan liston da aferoj, por kiuj indas al Dio danki, ke antaŭ ol mi ilin eldiras, mi sentas lacon, tial mi neniam sukcesas ĝisatendi la peton pri la vidkapablo.“

Mi rememoras, kiam ni kune tion priridis. Li estis tre pozitiva homo. Ankoraŭ li aldiris: „Kial mi devus koncentriĝi je unu afero, kiun Dio al mi ne donis, kaj ne atenti tiom da aferoj, kiujn Li al mi donis?“

Tio estas kerno de la problemo, kial ni estas ofte tiel malkontentaj kaj malĝojaj. Ĉar ni koncentriĝas al aferoj, kiuj ne koncernas nin, anstataŭ dankemi por tiuj, kiuj nin rilatas. Kial ni iam sentas nin esti ignorataj? Ĉar ni koncentriĝas nur al unu persono, kiu nin (eble) eĉ ne plene aprezis, anstataŭ konsciiĝi, kiom da homoj amas nin. Kaj precipe ni forgesas Dion, kiu nin senlime amas, ĝis al morto...

Ni ne rigardu nur al tio negativa, sed ni celu ankaŭ al tio pozitiva.

El libro de Elias Vella, Manenmane kun Jesuo (El www.vira.cz)

al la indekso


 KIEL ETA HUNDETO SUPERRUZIS PANTERON

Iu ĉasisto vojaĝis en Afriko kaj li kunprenis malgrandan foksterieron, por ne esti soleca. Foje la hundeto ĉasis papiliojn kaj malproksimiĝis. Li erarvagis kaj troviĝis en arbaro. Subite ĝi ekvidis, kiel kontraŭ ĝi kuras grandega pantero. Ne estis duboj, ke la pantero ĝin formanĝos, tial ĝi rapide pripensis, kion fari.

Ĝi ekvidis ostamason de mortinta besto kaj komencis ĝin ĉirkaŭmordi. Kiam la pantero jam preparis ekataki ĝin, la hundeto lastmomente ekbojis: „Uaaaa...! La pantero, kiun mi ĵus formanĝis, estis bongustega!“

Post kiam la hundeto tion eldiris, la pantero subite bremsis kaj turninte sin ĝi timosternita forkuris kaj ekpensis: „Tiu ĉi stranga besto povus forvori ankaŭ min!“

Simio, kiu grimpis sur proksima arbo estis atestanto de ĉi tiu evento, ĝi kuris al pardalo, por diri al ĝi, ke la hundeto trompis ĝin. Sed la hundeto havis bonan aŭdkapablon aŭdinte, kion la simio denuncis al la pantero kaj ĝi ankaŭ ekaŭdis ĝian koleran respondon:

„Suriru mian dorson kaj ni trovu tiun ĉi damnitan hundeton. Ni vidos, kiu kiun forvoros!“

Kune ili ekiris por ĝin trovi. Kiam la hundeto ekvidis, ke la pantero revenas kun simio surdorse, ĝi diris al si mem: „Kion mi nun faru?“ Anstataŭ ekkuri, kio estus pli certa ĝia fino, ĝi sidiĝis dorsflanke al ili, kvazaŭ ĝi ilin ne vidus. Kiam la pantero sin preparis ekataki, la hundeto diris:

„Tio estas impertinenta simio! Jam antaŭ duonhoro mi ĝin sendis por alkonduki pluan panteron kaj ĝi ankoraŭ ne revenis!“

El libro Pluaj okazaĵoj por resanigo de la animo (El www.vira.cz)

al la indekso


 HUMURO DE MAKSO

al la indekso


 LA NEDERLANDA KARMELITANO TITUS BRANDSMA, MORTIGITA EN DACHAU, ESTAS KANONIZOTA

La beatulo Titus Brandsma, la karmelitana sacerdoto kaj ĵurnalisto (kaj unu el la ĉielaj protektantoj de IKUE - rim. de red.) estis en la naziisma koncentrejo en Dachau en la jaro 1942 mortigita per fenola injekto, kaj la beata Maria de Jesuo, fondintino de la kapucenaj fratulinoj de la Senmakula Koncipiĝo de la Virgulino Maria de Lurdo, kiu mortis en la jaro 1923 en Sicilio por multjara servado al mizeruloj kaj malsanuloj, proksimiĝas al kanonizado.

Du dekretojn pri mirakloj, unu pri martireco kaj ses pri heroaj virtoj, kiujn aprobis papo Francisko dum renkonto kun prefekto de Kongregacio por kanonizado kardinalo Marcello Semerara, publikigis la Vatikana Presagentejo ĵaŭde la 25-an de novembro 2021.

Je propeto de la beata Titus Brandsma (propranome Anno Sjoerd) la eklezio en la jaro 2004 oficiale agnoskis miraklon de resanigo el metastazoj de melanomo (melanina tumoro) de limfadenio de membro de la karmelitana ordeno en Palm Beach en Usono.

La aprobita miraklo je propeto de la beata Maria de Jesuo (propranome Carolina Santocanale) rilatas la du sukcese okazigitajn gravedecojn en la jaroj 2016 kaj 2017 al virino el Sicilio, kiu suferis malsanon kaŭzantan ŝian sterilecon.

La dekreto pri la martireco rilatas ankaŭ kvin sacerdotojn murditajn dum Pariza Komunumo. Temas pri vincentiano Henri Planchat kaj de pluaj kvar ordenaninoj, kiujn la 26-an de majo 1871 en Parizo mortigis tiamaj komunistoj pro malamo al la kredo.

Pluaj ses dekretoj rilatas heroajn virtojn. Temas pri la honorindaj servantoj de Dio, inter ili estas itala episkopo el 20-a jc. Antonio Bello kaj du sacerdotoj: hispana senŝua karmelitano Johano de Jesuo kaj Maria el dislimo de la 16-a kaj la 17-a jc. kaj itala oratoriano Giorgio Guzzetta el la 17-18-a jc.

Sekvas duopo de la italaj ordenaninoj el dislimo de la 19-a kaj la 20-a jc: fondintino de fratulinoj de la Virgulino Maria Loreta, fr. Natalina Bonardi kaj fratulino Maria Dosithea Bottani, la ĝenerala monaĥinestrino de la fratulinoj ursulaninoj de la Senmakula Koro de la Virgulino Maria.

La lasta el la dekretoj de la heroa rango de la virtoj koncernas laikan virinon, knabineton nome Odette Vidal Cardoso, kiu mortis 8-jara pro tifo en la jaro 1939 en Brazilo.

26. 11. 2021 Vatican News

Sankta Francisko de Sales diras: „La plej potenca armilo kontraŭ diablo estas humileco.“ En libro de Sentencoj estas skribite: „Ĉiu malhumilulo estas abomenaĵo por la Eternulo...“ (Sen 16,5) Kaj en evangelio de s-ta Mateo Jesuo parolas: „Metu sur vin mian jugon, kaj lernu ĉe mi, ĉar mi estas milda kaj korhumila; kaj vi trovos ripozon por viaj animoj,“ (Mat 11,29) kaj plue: „Kiu sin plialtigos, tiu estos humiligita, kaj kiu sin humiligos, tiu estos plialtigita.“ (Mat 23,12) Humileco estas vivgrava kaj neevitebla enhavaĵo de la kristana vivo. Kaj tion sciis ankaŭ sanktuloj!

al la indekso


 ROZARIO KUNPREĜADO PERE DE ZOOM

al la indekso


 EN ĈIEL´ AL DIO LA GLOR´

al la indekso


 Přehled o hospodaření s finančními prostředky v roce 2021 (v Kč)

al la indekso


 Vortoj adresitaj al la membroj de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio

Drazí bratři a sestry, vkročili jsme do nového roku 2022, ve kterém Vás co nejsrdečněji pozdravuji a přeji Vám a všem ostatním, aby byl rokem pro všechny příznivým, Bohem požehnaným. I když nás koronavirusová nepřízeň nadále pronásleduje, v důvěře v Boží prozřetelnost a pod ochranou Panny Marie a našich nebeských ochránců jistě bude pro nás opět rokem požehnaným. Máme k tomu od Panny Marie mocnou zbraň - sv. růženec. A my, skupina katolických esperantistů z různých zemí se ho pravidelně každý večer už po mnoho měsíců modlíme přes virtuální platformu ZOOM. Přidáte se k nám? Je potřeba se přihlásit na ikue.reto@gmail.com, odkud obdržíte potřebnou instrukci o možnosti připojit se k této naší skupině. Těším se, že se k nám připojíte a Vaší účastí na této modlitbě posílíte společnou prosbu k Panně Marii nejen za odvrácení současné pandemie, ale také za další zvláště duchovní milosti. Moc Panny Marie je veliká, jak to dosvědčují mnohé historické události.

V letošním roce bude kanonizován blahoslavený Titus Brandsma - karmelitánský kněz, mučedník, umučený v Dachau v roce 1942, esperantista - jeden z oficiálních nebeských patronů IKUE. Také k němu je možné se v různých potřebách obracet.

Velmi si přeji v tomto novém roce s Vaší pomocí úspěšně vyřešit budoucnost naší sekce a vydávání našeho časopisu. Rád uvítám návrhy, kdo by byl ochoten ode mne převzít vedení sekce a vydávání Dio Benu. Samozřejmě dle možností zůstanu nadále nápomocný při převzetí této funkce, která je službou ve prospěch dobré věci.

Dio benu! S přáním Božího požehnání a ochrany Panny Marie po celý tento nový rok s Vámi zůstává Váš bratr

 Miloslav Šváček.

al la indekso


 Monkontribuaĵoj ricevitaj por IKUE kaj la Ĉeĥa IKUE-Sekcio de la 1.10.2021 ĝis la 31.12.2021:

Monkontribuaĵoj ricevitaj por IKUE kaj la Ĉeĥa IKUESekcio de la 1.10.2021 ĝis la 31.12.2021: Baťová Hana, Brada Luděk kaj Zita, Gradek Antoni, Haupt Rainer, Chroboková Jana, Kaan Milan, Klumpar Alois, Łaba Marian, Ledvinková Blanka, Němec Ladislav, Nosek Václav, Noske Gottfried, sac. Płatek Stanisław, Pospíšil Jan, Studená Pavla, Štěpánková Anežka, Tesařová Ludmila, Wirges Willi. Tre koran dankon!

al la indekso


 DIO BENU

DIO BENU Vydavatel: IKUEKatolická sekce Českého esperantského svazu. Adresa redakce: IKUEKatolická sekce ČES, Tršická 6, CZ751 27 Penčice. Zodpovědný redaktor: Miloslav Šváček, tel. +420 732 420 675, email: m.svacek@seznam.cz. Bank. spojení: FIO banka, a.s., Přerov, číslo účtu: 2700247564/2010. IBAN: CZ4420100000002700247564 SWIFT/BIC: FIOBCZPPXXX Registrační číslo MK ČR: E 12647. Ročník 2022 (32) číslo 1 (125).

ISSN 18038387

La enhavo de la artikoloj de aŭtoroj ne ĉiam devas koheri kun opinioj de la redaktantaro.

al la indekso