Dio Benu numero 118-2/2020

al la arkivo de jarkolektoj 1991-2020

· CENT JAROJ EKDE LA NASKIĜO DE LA PAPO SANKTA JOHANO PAŬLO
   LA DUA EN LA 18-A DE MAJO 1920

· VORTOJ DE LA SEKCIA PREZIDANTO (Miloslav Šváček)
· LA DUOBLA MEMORO (Sac. D-ro Max Kašparů)
· LA PREĜO EN TEMPO DE LA ANGORO (Ĉefepiskopo Jan Graubner)
· LA EŬROPO DE MARIA (Grzegorz Górny)

· FRANCAJ EPISKOPOJ PRI EŬTANAZIO: Ni konstruas socion eliminantan
   malfortulojn (Episkopo Olivier de Germay)

· ALAHO NE ESTAS DIO DE LA BIBLIO (El VISION 2000)

· EKOLOGIA BALASTO NE ESTAS INFANOJ, SED KONSUMISMO

   (Fabrice Hadjadj)

· SPUROJ EN LA SABLO AŬ NE TIMU, MI KONSTANTE ESTAS KUN VI

   (M. Powers)
· CENTJARA DATREVENO DE NASKIĜO DE LA ĈEFEPISKOPO KARLO
   OTČENÁŠEK – LA PROTEKTANTO DE LA ĈEĤA IKUE-SEKCIO

   (Miloslav Šváček)

· LA KREDO ESTAS MIA FORTIKA KASTELO (Miloslav Šváček)
· EPISKOPO PASCAL ROLAND: ĈU EPIDEMIO DE KORONAVIRUSO AŬ
   EPIDEMIO DE TIMO?

· RESUREKTO ESTAS NIA KREDO, REVIDIĜO NIA ESPERO

   (Schweizerisches Katholisches Sonntagsblatt)
· KRISTO, NEPERFORTA REĜO (Schweizerisches Katholisches Sonntagsblatt)

· DEK PAŜOJ AL ĜOJO (Max Kašparů)

· La unua paŝo: AMU KAJ PARDONU (Max Kašparů)

· LA TUTMONDA PAROĤO (Grzegorz Górny)
· PREDIKO PRI LA VERA ĈEESTADO (Sankta Johano Maria Vianney)

· Johano Hus pri la Virgulino Maria

· CITAĴOJ DE MAX KAŠPARů

· Konsumisma Kristnaska Kredsimbolo en aranĝo de Max
   Kašparů

· NI ELKORE BONDEZIRAS (Al Max Kašparů)

· HEBREA ANEKDOTO POR ENPENSIĜO
· NI IOM RIDU

· EL LA REDAKCIA LETERKESTO (Stanisław Śmigielski)

· LA MANOJ DE MARIA (Jan Zahradníček)

· PASKAJ BONDEZIROJ

· Vortoj adresitaj al la membroj de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio
  
(Miloslav Šváček)
· Monkontribuaĵoj ricevitaj por IKUE kaj la Ĉeĥa IKUE-Sekcio
   de la 11.1.2020 ĝis la 30.3.2020
· DIO BENU

 


 CENT JAROJ EKDE LA NASKIĜO DE LA PAPO SANKTA JOHANO PAŬLO LA DUA EN LA 18-A DE MAJO 1920

La sankta Papo Johano Paŭlo la Dua naskiĝis la 18-an de majo 1920 en Wadowice, Pollando. Lia baptonomo estis Karol Józef Wojtyła. Elektita kiel papo li estis la 16-an de oktobro 1978. Dum 26 jaroj de sia pontifikado li kanonizis 482 personojn kaj beatigis 1338 personojn. Li realigis 104 eksterlandajn vizitojn. Li mortis la 2-an de aprilo 2005 en Vatikano. Kanonizita li estis la 27-an de aprilo 2014. Lia festotago estas la 22-an de oktobro.

La 21-an de majo 1995 okaze de kanonizo de Johano Sarkander kaj Zdislava el Lemberk en Olomouc la oferdonacojn al la Papo Johano Paŭlo la Dua alportis ankaŭ Miloslav Šváček. Dum interparolo li diris al Lia Sankteco, ke nome de la katolikaj esperantistoj li alportis al li amon, fidelecon kaj sindonon. Sankta Patro respondis: „Jes, esperantistoj, akceptu mian benon.

Merkredon, la 3-an de septembro la kongresanoj partoprenis ĝeneralan aŭdiencon, en kiu la Papo esperantlingve salutis la kongresantojn de la jubilea 50-a. Triopo de la IKUE-reprezentantoj – sac. Duilio Magnani, D-ro Antonio De Salvo kaj Miloslav Šváček – transdonis al la Papo esperantlingvajn Meslibron kaj Legaĵaron.

Sankta Johano Paŭlo, propetu por ni!

al la indekso


 VORTOJ DE LA SEKCIA PREZIDANTO

Karaj kaj estimataj legantoj, karaj gefratoj en Jesuo Kristo, tre kore mi vin salutas dezirante al vi ĉiuj, ke la epidemio atakanta en la tuta mondo evitu vin, viajn familiojn kaj geamikojn. Iuj homoj demandas, kial Dio allasis tiun ĉi pandemion, ĉu tio estas puno pro ĉiam pli disvastiĝanta senmoraleco? Eble neniu kapablas doni kompetentan respondon. Estas fakto, ke por senmoraligo estas instruataj infanoj jam ekde la unuaj lernojaroj. Kaj la amaskomunikiloj, precipe televido kaj interreto al senmoraligo de la homaro intense instigas. Ni do ne miru.

Estis necese nuligi ĉiujn aranĝojn ankaŭ de ni, esperantistoj, sed la plej granda bato de ni, katolikoj, estas malpermeso de ĉeesto de la mescelebroj. Nur nun ni vere konsciiĝas, kiel neimageblan mankon tio kaŭzis. Tamen ni ne senesperiĝu kaj intense partoprenu en preĝado por baldaŭa malapero de tiu ĉi malbono. Tiucele ni preĝu rozarion, kaj ankaŭ ni povas uzi la preĝon sur la sekva paĝo, kiun al ni disponigis nia ĉefepiskopo Johano, kaj ni esperu kaj fidu Dion, ke ne daŭros longe tiu ĉi stato. Agrablan legadon deziras al vi via frato Miloslav Šváček.

al la indekso


 LA DUOBLA MEMORO

Inter du homoj estu por bonfaro tiu ĉi leĝo: La unua forgesu, kion li donis, kaj la dua neniam forgesu, ke li ion ricevis. Seneca

Se iu asertas, ke la dankemo estas krimo, li pravas nur tiam, se temas pri la dankemo al tia donacinto, kiu donas nur por al si devoligi la donaciton. En tiu kazo ne temas pri la boneco de la koro, pri la malavareco, pri la bonfarado, sed temas pri la pura profito.

Estas do necese distingi. Estas la donacoj, kiuj donas flugilojn – tio estas la donacoj el la amo. Kaj estas la donacoj, kiuj surmetas katenojn – tio estas la donacoj el spekulemo aŭ ruzeco.

La malgranda infano, kiu ankoraŭ ne havas tian vivsperton, vidas en ĉiu donaceto esprimon de la homa boneco. Sed kiom da divorcitaj geedzoj tiamaniere aĉetas siajn infanojn, allogas ilin al sia flanko per multekostaj donacoj kaj starigas ilin kontraŭ la dua, ofte pli malriĉa el la gepatroj. La infanoj vidas nur unu flankon de la monero, dum ni, plenkreskuloj, vidas en tia farado ankaŭ tiun duan – kaj ni povas eĉ havi la senton, ke ni estas prudentaj, se ni malkaŝis, kion la „donacinto – farinto“ celis.

Sed ne ekzistas nur la donacoj materiaj, el kiuj la donacinto ofte forgesos depreni prezmarkon, sed estas ankaŭ la donacoj en formo de la rideto, bona konsilo, kuraĝigo aŭ la spirita subteno. Tiuj ja ne estas laŭvide tiel allogaj, sed ilia valoro ofte estas vidsenlima.

Krom tio mi akiris impreson, ke nia cerbo havas du specojn de la „donaca memoro“. Facile ĝi ekmemoras, kion niaj manoj donacis, sed samtempe ĝi havas malbonan kapablon ekmemori, kiu niajn manojn pridonacis.

Se ni tion ĉi ĉion iel ajn primeditas, sincere ni devas konfesi, ke ĉion, kion ni havas kaj kion ni povas por ni havigi, tion ni propradire ricevis. La donaco estas la vivo en la koncipo, ĉiu talento, inĝenio kaj kapableco. Donaco estas ankaŭ ĉio, kion ni dum la vivo akiras, la donaco estas ankaŭ la lasta tago de nia surtera vivo. Ĉio estas la donaco. Kaj en la spegulo de tiu ĉi realeco estas ĉiuj niaj donacagoj nur etaj donacetoj el grandaj donacoj jam antaŭe ricevitaj.

Al la ĝojo de la homa animo apartenas ne nur trovo de fremdaj malfermitaj manplatoj, sed ankaŭ perdo de la propra donaca memoro. Ja ankaŭ Jesuo rekomendas, ke ĉe bonfarado ne sciu maldekstra mano, kion faris la dekstra mano.

Sac. D-ro Max Kašparů

al la indekso


 LA PREĜO EN TEMPO DE LA ANGORO

     Sinjoro, bona Dio, ni turnas nin al Vi en nia angoro.
     Ni konfesas nian limigitecon, sed ankaŭ senpovecon.
     Ni revenas al Vi konfesante, ke Vi estas Plejpotenca.
     Nur Vi estas Sinjoro. Nur al Vi apartenas ĉiu potenco kaj gloro.
    Humile kaj kun hontiganta vizaĝo ni konfesas, ke ni tre fiksis rigardon al niaj rajtoj kaj pretendoj, serĉante agrablaĵojn kaj komforton, amuzon aŭ adrenalinon, ni estis atentemaj nek pri aliuloj nek pri ni mem kaj pri via ordo.
     Rilate al la naturo ni estis senrespektaj kaj ĉiam pli ni volis havi.
     Per vojaĝado al belaĵoj ni venenigis aeron kaj maron.
     Per nia senskrupuleco ni amasigis montojn da balaaĵoj.
    Pro nia avido ni malpurigis kampojn pere de pesticidoj, akvon per antibiotikoj, hormonoj kaj kontraŭkoncipaĵoj, ni tenis nin kiel mastroj de la mondo kaj regantoj de la kreitaĵoj, adaptante leĝojn kaj pensregulojn.
     Vi ĉesis por ni esti certeco, kiam ĉio estas relativa, kaj absoluta estas jam nur nia bombasta mio.
     El tio do fontas niaj multaj konfliktoj.
     En nia blindeco ni ne kapablis legi signojn.
     La anoncistoj ĝoje anoncadis, ke denove brilos suno.
     Por majoritato ne estis grave, ke sekiĝas arboj kaj plimultiĝas musoj, ke en landoj senpluvaj estas malsato kaj homoj kuras for por akiri panon.
    Aliaj forkuras pro milito, kiu tial ekzistas, por ke iu havu pli grandan profiton, influon kaj povon, por ke estu vendeblo de armiloj kaj aliloke konvenaj homoj havu laboron.
    Mono kaj profito iĝis nia plej alta dio, al kiu ni oferis justecon kaj leĝon eĉ mizeron de malriĉuloj en evolulandoj.
     Feliĉon de unuopuloj ni leviĝadis pli alten ol respondecon, momentajn emociojn super fidelecon de la geedzaj promesoj, rajtojn de la plenkreskuloj super rajtojn de infanoj rajtantaj havi amon de ambaŭ gepatroj, kaj havi certecon de la hejmo kaj de la sana morala vivmedio, ĉar ni ne sukcesis rezigni pri la malbona modelo.
    Egoismo malhelpis al ni vivi por plua generacio, al milionoj da infanoj ni ne permesis naskiĝi kaj tial ni formortas kaj mankas tiuj, kiuj por ni laboru.
     Rifuĝintojn ni ne akceptas, ĉar ni ilin timas.
   Kiel senskrupulaj koloniistoj ni akceptas el aliaj landoj nur lertajn manojn kaj talentohavajn kapojn, dum iliaj landoj sen ili dekadencas nekapablante sin mem leviĝi.
     Akceptu, Sinjoro, nian pentemon kaj humilan konfeson.
     Purigu nin, kiam ni pentante agnoskas nian kulpon.
    Permesu al ni denove ekstari kaj reveni al Vi, kiu estas Vojo, Vero, certeco kaj Saĝeco.
     Ni fidas pri via amo kaj via mizerikordo.
     Detiru la punantan manon kaj haltigu lavangon de la malsano.
     Konvertu nin kaj ni al Vi revenos.
     Prenu niajn ŝtonajn korojn kaj donu korojn karnajn.
     Redonu al ni ĝojon de via protekto kaj al la senpiuloj ni instruos vian vojon, kaj ni atestos pri via amo kaj proklamos vian bonecon.
    Donu al ni vian Spiriton, por ke Li en ni amu, se ni mem senprofite ami ne kapablas.
     Donu al ni kuraĝon morti por ni kaj vivi por Vi, lasu nin gvidi per saĝeco de via vorto, por ke en ni venku via vivo kaj kresku via regno, la regno de justeco, amo kaj paco.
     Nur Vi estas nia espero kaj ni firme kredas, ke vi nin, Dio, ne trompos. Amen.

Mons. JAN GRAUBNER, marton 2020 ĉefepiskopo de arkidiocezo de Olomouc kaj vic-prezidanto de la Ĉeĥa Episkopara Konferenco.

al la indekso


 LA EŬROPO DE MARIA

La 8-an de decembro 1955 ‒ en la festo de Senmakula Koncipiĝo de Plejsankta Virgulino Maria ‒ du sinjoroj venis kune por partopreni la matenan sanktan meson en la katedralon en Strasburgo. Post liturgio ili iris kune al la statuo de Dipatrino Senmakula ornamita per la krono el 12 steloj kaj komencis antaŭ Ŝi preĝi. El ilia koncentriĝo kaj seriozeco rezultis, ke ili volis al Ŝi konfidi ion tre gravan. Ne forlasadis ilin sento, ke en ĉi tiu tago de Maria okazos eksterkutima evento. Ĝi ĉefe havis la simbolan aspekton rilate al la granda politika projekto en la ŝanĝo de la monda historio. La ambaŭ viroj estis konvinkitaj, ke malantaŭ iliaj planoj kasiĝas la spirita dimensio. Tial ili venis ĝuste al ĉi tiu loko kaj ekprofundiĝante en la preĝadon ili oferdonis sian verkon al Ĉielreĝino. Elirante el la katedralo ili kun espero enrigardis la estontecon de Francio kaj Germanio: Robert Schuman kaj Konrad Adenauer.

Tiutage en Parizo okazis la 36-a kunveno de Parlamenta Asembleo de la Komitato de Ministroj de la Konsilantaro de Eŭropo. La reprezentantoj de la registaroj de 14 ŝtatoj unuvoĉe akceptis la Rezolucion 32 pri la elekto de la oficiala flago de la unio. Venkis la verko de Arsčne Heitz, la franca desegnisto el Strasburgo, laboranta en la gazetaraj oficejoj de la Eŭropa Konsilantaro. Ĝi prezentis „12 orajn kvinpintajn stelojn, lokigitaj ronde en la formo de krono, similantaj al ciferplato de horloĝo, sur la blua, lazura fono“. La artisto tiam ne prisilentis, ke la inspiro por li estis la eskatologia priskribo de la granda signo sur la ĉielo el la Apokalipso de la sankta Johano: „Virino vestita per la suno, kaj la luno sub ŝiaj piedoj, kaj sur ŝia kapo krono el dek du steloj“ (Apo 12,1). La dua fonto de ĉi tiu inspiro estis la historio de la revelacioj de Maria en la monaĥinejo de Fratinoj de Kristana Amo en rue du Bac en Parizo. En la jaro 1830 la sankta Catherine Labouré tiam ricevis la vizion de Dipatrino, kiu aperis antaŭ ŝi en la ĉirkaŭigo de dekduo da steloj kaj prezentante sin kiel Senmakula Koncipiĝo.

La elekto de ĉi tiu simbolo por la standardo de la eŭropa institucio estis deklarigita. La specifan manifestadon difinis ankaŭ tio, ke la unua konstruaĵo en la mondo, antaŭ kiu ekflagris la flago de la Eŭropa Konsilantaro, estis la katedralo de la Plejsankta Virgulino Maria en Strasburgo. Por neniu tiam estis mistero la religia motivigo de patroj fondintoj de la unuiĝinta Eŭropo. En la kapo de Robert Schuman la penso pri tio aperadis jam dum la dua mondmilito, kiam li kaŝis sin en la sanktejo de Maria en La Salette en la francaj Alpoj.

Kiam la 21-an de aprilo 1986 okazis elekto de la flago de la Eŭropa Komunumo, la situacio sur Malnova Kontinento estis jam alia: preskaŭ neniu plu memoris pri la kristana inspiro de la projekto de la verkinto Heitz. La artisto mem dum tiuj jaroj kaŝadis ĉi tiun fakton, ĉar li timis, ke la malkaŝiĝo de la deveno de lia verko povus rezulti en ĝia malakcepto pere de la voĉoj de protestantoj, islamanoj kaj ateistoj. Nur en la jaro 1989, estinte jam sur mortolito, li deklaris al la ĵurnalisto de „Nouvelle d´Alsace“, ke lin inspiris la biblia simbolaro kaj Maria.

Ĉi tiu sceno al ni pli multe diras pri la nuntempa spirita stato de Eŭropo, kiu estiĝis sur la fundamento de kristaneco, kaj tamen ĉiam pli ofte ĝi forturniĝas de siaj radikoj. Ofte mankas eĉ la konsciiĝo, ke la bazaj nocioj kaj politikaj simboloj funkciantaj en ĝiaj sferoj estas verdire laikigitaj nocioj kaj simboloj teologiaj. Tamen ne forgesas pri tio multaj fideluloj sur la tuta kontinento pilgrimantaj al multnombraj sanktejoj konsekritaj al Maria. Ĉiujare milionoj da homoj venadas al Lourdes, Fatima, Guadalupe, Meĝugorje, Częstochowa kaj al pluaj multaj aliaj lokoj por omaĝi la Plejsanktan Virgulinon Maria.

Grzegorz Górny
El semajnrevuo wSIECI, 3-9.07.2017
Esperantigis
Stanisław Śmigielski

al la indekso


 FRANCAJ EPISKOPOJ PRI EŬTANAZIO:
Ni konstruas socion eliminantan malfortulojn

Francio. Mortigado nome de kompato ne estas ago de vera zorgo pri la alia homo – skribas francaj episkopoj. En sia plenkunsido en Lurdo ili decidis klare esprimi negativan sintenon de la katolika eklezio rilate al intenco de revizio de la leĝo pri fino de la vivo. Rapido, per kiu volas leĝdonantoj revizii normon aprobitan apenaŭ antaŭ du jaroj, atestas laŭ la episkopoj pri la intenco laŭeble plej rapide akceptigi eŭtanazion. Spite de la antaŭaj deklaroj ne okazis disvolviĝo de la paliativaj terapioj, kiuj estas por multaj pacientoj daŭre neatingeblaj. Parolas episkopo Olivier de Germay:

“Miaopinie malantaŭ la demando de eŭtanazio – kaj en pli larĝa horizonto ankaŭ malantaŭ la pluaj intencoj pri revizio de la leĝo pri bioetikaj aferoj, ekestas la demando pri loko de malfortuloj kaj malsanuloj en la socio. Ĉu ni eble ne strebas pri la socio, en kiu ne estas loko por malforteco, por homoj iamaniere malfortaj, inkluzive de tiuj, kiuj povus naskiĝi iamaniere neperfektaj kaj tial ili devus esti antaŭdestinitaj por forigo ankoraŭ antaŭ la naskiĝo? Ĉu ni en Francio ankoraŭ sukcesas regi la homan malfortecon, ĉu ni konsciiĝas, ke la homa malforteco estas por la socio ŝanco, ĉar ĝi permesas al ĝi zorgeme rilati tiujn, kiuj estas plej sentemaj kaj plej vundemaj?” – diris en interparolo por Vatikana Radio episkopo Germay, 23.3.2018.

al la indekso


 ALAHO NE ESTAS DIO DE LA BIBLIO
Kiel prezentas Korano Jesuon kaj Maria-n

Ekzistas granda ĥaoso. Multaj opinias, ke islamanoj kaj kristanoj havas sufiĉe similajn imagojn pri Dio. Tio estas eraro, kiel tion montros la sekva artikolo pri la tre diferenca vidmaniero de la Biblio kaj la Korano je Jesuo kaj Maria.

Jam longan tempon invadas islamanaj rifuĝintoj Eŭropon kaj disvastigas per sia religio, islamo, ĥaoson, timon kaj teruron. Ne malofte estas la homoj fare de la eklezio alvokataj al la grandanima akceptado de la fremduloj, por plifaciligi ilian integriĝon, ĉiam pli ofte estas organizataj komunaj preĝ-renkontiĝoj.

Ja eĉ al la islamanoj estas disponigataj katolikaj diservaj spacoj por iliaj preĝoj, precipe vendrede. Por klarigo estas argumentite, ke la kristaneco kaj la islamo estas du diversaj vojoj al la ununura Dio, la diferencoj onidire estas bagatelaj.

Ĉu tiu ĉi opiniado respondecas al la vero, aŭ ĝi elfontas nur el la supraĵa kono de la Korano, estas la objekto de la studado, kiu pli proksime lumigas rigardon de la Korano je Jesuo kaj Maria.

Maria, en la Korano Miriam, estas fakte ŝia anakronisma ŝanĝa anstataŭigo de la fratino de Moseo kaj Aaron ‒ havanta verdire inter ĉiuj virinoj esceptan pozicion, kiu prezentas el la Talmudo devenantan kaj relativigan komprenon de la virino en la islamo: Miriam estas nur „knabino“. Ĉi tie ni nur mallonge menciu, ke oficiale la ekesto de la islamo estas prezentata kiel revelacio de la „anĝelo Gabriel“ al Mohamedo. Mohamedo estas ankoraŭ malmulte historie traesplorita persono. Se estas historie pruvite, la islamo ekestis el aliaj fontoj, kiel ekzemple el la rabena judaismo kun ĝia verko Tamuldo.

La gepatroj de Miriam vivis laŭ Korano en malpermesita geedzeco, kio ĵetas sur Maria-n malfavoran lumon. Tiel kaŝiĝas en la Korano sceno de anunciacio, kiu fare de la kristanoj estas pozitive komprenata. En la Korano ĝi havas senvalorigantan, kontraŭkristanan idean bazon. Ke do Miriam forfuĝis de sia familio, por ekiri al la soleca loko. Tio ĉi kaŭzus en la islama medio nur kapskuon kaj malbonajn kalumniojn.

La spirito de Alaho „Gabriel“, kiu aperis al Miriam en la formo de belaspekta viro, por al ŝi laŭ volo de Alaho „donaci filon“, misprezentas personon de la ĉefanĝelo Gabriel, kiel ni lin konas el la evangelio laŭ Luko. Tio ja eĉ elvokas en la leganto suspekton, ke Miriam pere de tiu ĉi sendito de Alaho gravediĝis.

Kvankam ŝi jam estas fianĉinigita, Miriam ne defendas sin en la Korano, eventuale ŝi ankaŭ ne demandas „kiel tio okazos?“, sed ŝi diras nur, ke ŝi estas ankoraŭ virgulino kaj estas neniu malĉastulino.

Ĉi tie estas ankaŭ kaŝita aludo al Talmudo, kiu koncipon de la Filo de Dio blasfem-maniere falsas. La Korano cetere nenion atestas pri la konstanta virgeco de Maria. Eĉ ne pri tio, ke „la infano estos granda kaj estos nomata Filo de la Plejaltulo“, ĉar en islamo estas grava peko „atribui“ iun kiel filon de Dio. Tial en la islamo estas malebligita nocio „Patrino de Dio“, „Dipatrino“, kiel tion proklamis la koncilio de Efezo jam en la jaro 431.

Ĉar la Dia fileco estas en la Korano komprenata pure biologie, kaj do estas por Alaho nepensebla kaj „nekoncedebla“, ke Li naskigu filon, tial estas en pluaj suraoj proklamita kolero de Alaho super ĉiuj, kiuj al Li la filon atribuas. Alaho do tial neniam estas proklamita patro!

El alia fonto de la islamo, el apokrifaj evangelioj, estas transprenitaj mirakloj de la infano Jesuo, kvazaŭ lin tuj post la naskiĝo lia Patrino instigis mensogi!

En la Korano estas dekomence suprenigita la eksterordinara persono de Jesuo, sed malgraŭ tio estas subkomprenita blasfemado de la nekristanaj fontoj, el kiuj la Korano ĉerpas.

Diference de la kristana kredkonfeso estas Jesuo en la Korano (cetere nomata Issa, per la nomo sen signifo por la savhistorio kaj propradire por kaŝita ofendo de la kristanoj), priskribita, ke li ne mortis surkruce kaj ne resurektis. La Korano eksplicite negas la kristanan kerigmon (heroldadon de la kristana instruo) pri la suferado kaj la resurekto, kaj per tio ankaŭ la savverkon de Jesuo Kristo, de antaŭ la jarcentoj fare de la profetoj anoncita Mesio.

La senco de la vorto „Mesio“ ne estas en la Korano komprenebla. Ja por la Korano estas Jesuo nura „senpeka“ profeto, pli malmulte grava ol Mohamedo, „la sigelo de la profetoj“. Sed en la kristana kompreno ne estas Kristo nura akceptanto de la Diaj revelacioj, sed la revelacio de Dio mem. Ja Li mem estas la Sinjoro kaj ne nur ia „profeto“. Vera homo kaj vera Dio.

Ĉar la Korano negas ankaŭ la heredan pekon, ĝi konas eĉ ne la redempton, eĉ ne la substituan repacigon. La nocio peko en la islamo signifas nuran kulpeton kontraŭ reguloj de Alaho (krom la supre menciita ĉefa peko, kiu konsistas en absolute malĝusta kompreno de la Plejsankta Triunuo, kaj kiu ne povas esti pardonita!). Se Alaho pardonas tiujn „pekojn“ (kulpetojn), dependas de lia arbitreco, ĉar li kondukas „en eraron, kiam li volas“ kaj „li kreis homojn kaj spiritojn por infero“. Kiel poste eblas paroli pri la mizerikorda Dio, kiun la islamanoj alvokas kelkfoje dumtage?

La islamo la preekzistadon de la Vorto (Logos) ne konsideras, kaj ĝin tute ne agnoskas. Unu el la ĉefaj celoj de la Korano konsistas en la negado de la dieco kaj savverko de Jesuo Kristo.

Duaflanke la Korano asignas al Issa ecojn, kiujn havas nur Dio. Ekzemple, „ke li donas vivon, ke li faras miraklojn, ke li alportis veron, ke li estas Vorto de Dio, ke li estas fortigita pere de la Sankta Spirito, ke li estas plenigita per saĝeco, ke lia instruo (Evangelio, Injil) estas „la ĝusta konduko, lumo kaj admono por Dio-timantoj“, ke kun li en la mondon venos paco, ke ĉiuj homoj devas lin obei, ke li ascendis ĉielon, ke li denove venos en la tago de la juĝo ktp.

Se estas laŭ la Korano la biblia Kristo identa kun Issa en la Korano, tiam devus la Korano agnoski Kriston kiel Dion. Sed kial ĝi tion ne faris?

La Korano do miksas kune kaj la mensogon kaj la veron kaj per tio ĝi dum jarcentoj kaŭzas ĥaoson, enkondukas en apostaton personojn de la malforta kredo. Ĉar la islamo ne estas nura religio, sed ankaŭ la politika ideologio, kiu misuzas religiecon de la kredantoj, ĝi dum la jarcentoj estas disvastigata perforte kaj celante ekregi la mondon.

La efika protekto kontraŭ la agreseme disvastiĝanta islamo estas ne nur la politikaj rimedoj, sed unuavice sekvado de la petoj, kiujn diras la Dipatrino ekde la komenco de la mariana epoko (1830) sur ĉiuj lokoj de siaj aperoj. Tio estas ekzemple la preciza kono de la kristana instruo, de la katekismo, la meditada legado de la Biblio, precipe de la Nova Testamento, sed ankaŭ la preĝo, precipe de la meditada rozario, la Anĝeluso (!), la pliprofundigo de la kristana vivo, la fastoj kaj la kuraĝa evangelizado de la homoj malsatantaj pri la vero (t.e. pri Kristo), dum estas eksterordinara atento rekomendata al la tombotuko de Jesuo en Torino, la repacigaj sabatoj kiel substitua repacigo kaj antaŭ ĉio la sinkonsekro al la Senmakula Koro de la Virgulino Maria.

El VISION 2000 - 6/2018

  al la indekso


 EKOLOGIA BALASTO NE ESTAS INFANOJ, SED KONSUMISMO

Fabrice Hadjadj

Nian planedon ne neniigas infanoj, sed konsumismo, emfazas franca filozofo kaj verkisto Fabrice Hadjadj.

Por la ĵurnalo Le Figaro li komentis grafon preparitan fare de ekologia revuo Environmental Research Letters. La tabeleto ilustras, kiel ni povas limigi jaran emision de karbona dioksido, se ni rezignos pri uzado de la tradiciaj ampoloj, tolaĵsekigujoj, viando aŭ aŭtomobilo. Kiel lasta ero tie figuris infano; se ni rezignos pri unu infano, ni malgrandigos 58 tunojn da emisio de CO2.

Fabrice Hadjadj atentigas pri la danĝero kaj renverseco de tiu ĉi koncepto. La utilaj objektoj estis starigitaj sur la nivelon de homo. La aŭtoroj de la tabeleto krome ne precizigas, en kio laŭ ili devus okazi elimino de la infanoj damaĝantaj la vivmedion. La franca filozofo ankaŭ memorigas, ke la ekologiistoj mem el la menciita revuo konfesas, ke la ĉefa problemo ne estas nombro de la infanoj, sed la konsumisma socio, en kiu ili naskiĝas. Amenitoj*, kiuj havas meznombre ok ĝis dek infanojn, estas multe pli amikemaj al la vivmedio ol la loĝantoj de Novjorko.

La franca filozofo emfazas, ke la grandaj iliaj familioj pli bone ekologie kondutas. Ili havas pli malmulte da tempo por amuzado damaĝanta al la vivmedio, pli malmulte da aĵoj ili forĵetas, la vestaĵoj estas transdonataj inter la gefratoj. Male tiu, al kiu mankas espero por transdonado de la vivo, nepre sin okupas pri amuzado, konsumado aŭ vojaĝado, por ke li mem al si kompensu tion, kion al aliaj donas la familiaj ligoj. Hadjadj, kiu en sia verko kaj agado strebas pri disvastigo de la integrala ideologio, memorigas, ke dum strebado pri protektado de nia planedo ni ne devas forgesi, ke homo estas kulmino de la kreitaro. Nur li kapablas admiri belecon, primediti ecojn de la vivsistemoj kaj protektadi ilin.

Fonto: www.vaticannews.va/cs.html, 3.1.2020

*Amenitoj ‒ anoj de la kristana sekto de unu branĉo de novbaptantoj precipe en Usono kaj Kanado ‒ sekvantoj de Jakob Ammann.

al la indekso


 SPUROJ EN LA SABLO AŬ NE TIMU, MI KONSTANTE ESTAS KUN VI

En iu nokto mi sonĝis: Mi iris laŭ marbordo kun mia Sinjoro. Kaj antaŭ mia vido alternis bildoj el mia vivo. Por ĉiu etapo mi trovis, kiam mi sonĝis, en la sablo ĉiam du spurojn. La unua estis mia, la dua apartenis al mia Sinjoro.

Kiam antaŭ mia vido preterpasis lasta bildo, mi retrorigardis kaj mi konstatis, ke multfoje estis en la sablo videbla nur unu spuro. Kaj tio estis ĝuste en tiuj periodoj de mia vivo, kiuj estis la plej malfacilaj. Tio min konfuzigis, kaj tial mi turnis min al la Sinjoro kun la demando: „Mi fordonis al Vi tutan mian vivon kun ĉio, kion mi havas, kaj Vi promesis al mi neniam min forlasi. Kaj tamen en la plej malfacilaj periodoj de mia vivo mi vidas en la sablo nur unu spuron. Kial Vi forlasis min ĝuste tiam, kiam mi Vin plej multe bezonis?“ La Sinjoro prenis mian manon kaj diris: „Mia kara amiko, neniam mi vin forlasis, kaj tute ne en la momentoj, kiam vi luktis kontraŭ malfacilaĵoj. Tie, kie vi vidas en la sablo nur unu spuron, rimarku, ke ĝi estas pli profunda, tiam mi vin portis, kiel la patrino portas sian malgrandan infanon en ĉirkaŭbrako.“

(El libro de M. Powers: Spuroj en la sablo)

al la indekso


 CENTJARA DATREVENO DE NASKIĜO DE LA ĈEFEPISKOPO KARLO OTČENÁŠEK – LA PROTEKTANTO DE LA ĈEĤA IKUE-SEKCIO

La 13-an de aprilo 1920, do ĝuste antaŭ 100 jaroj naskiĝis nia karmemora ĉefepiskopo Mons. Karlo Otčenášek. Ni rememoru tiun ĉi tre bravan personon.

Novembre en la jaro 1989 ruiniĝis sistemo de ruĝa drako – la komunisma totalisma regado ankaŭ en nia lando – la tiama Ĉeĥoslovakio. Tuj komence de la jaro 1990 estis refondita Katolika (IKUE) Sekcio de la Ĉeĥa E-Asocio – likvidita en la periodo de t.n. „normaligado“, post perforta likvido de la Katolika E-Tendaro en Herbortice kaj la sekva juĝproceso. Post refondo de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio volonte akceptis patronadon super nia sekcio la tiama episkopo de la diocezo Hradec Králové Mons. Karel Otčenášek. Ke lia patroneco ne estis nur formala, pri tio atestas liaj sesfojaj vizitoj de la Katolika E-tendaro en Sebranice apud Litomyšl (Ĉeĥio) kun esperantlingvaj mescelebroj, neforgesebla akcepto de la tendaranoj en lia sidejo en la urbo Hradec Králové, kie li kun la prezidanto de la Fatima Apostolado en Ĉeĥio sac. Pavel Dokládal kaj la pastroj tendaranoj – sac. Lajos Kóbor el Hungario kaj la dominikana pastro Savio Řičica – en la katedralo de la Sankta Spirito celebris la esperantlingvan sanktan meson.

En la jaro 1996 okazis en Prago la 81-a Universala E-Kongreso. La tiama loka organiza komitato konsentis, ke kadre de la kongreso okazu ankaŭ la esperantlingva sankta meso. Tiucele por la mescelebro estis invitita nia kara tiama patrono la episkopo Karlo. La estraro de UEA forvokis la okazigon de la meso, tamen ĝi okazis neoficiale en la memorinda sanktejo de Vyšehrad. La ĉefcelebranto tiam do estis la episkopo Karlo Otčenášek kaj kuncelebrantoj la pastroj – kongresanoj. La meson ĉeestis ĉ. 300 homoj.

En Ĉeĥio post falo de komunismo okazis tri kongresoj de IKUE. Kompreneble estis invitita ankaŭ la episkopo Karlo. Por esti ĉefcelebranto de la sankta meso en la preĝejo de la sankta Maŭricio kadre de la 48-a IKUE-kongreso en la urbo Olomouc li pro malsano ne povis veni, tamen li disponigis sian preparitan homilion, kiun anstataŭ li legis pastro Lajos Kóbor el Hungario. Por la kongresanoj de la 55-a IKUE-kongreso okazinta en la urbo Kroměříž en la jaro 2002 li estis ĉefcelebranto de la sankta meso en la surmonta baziliko de la Virgulino Maria en Sankta Hostýn. Kaj la ferman sanktan meson kadre de la 59-a IKUE-Kongreso li kun la ĉeestantaj pastroj – kongresanoj celebris en la fama baziliko de la Ĉielenpreno de la Virgulino Maria kaj la sanktaj Cirilo kaj Metodio en Velehrad.

Ni almenaŭ koncize memorigu al ni lian biografion kun longjara martireca periodo.

La ĉefepiskopo Karlo naskiĝis la 13-an de aprilo 1920 en České Meziříčí apud Opočno. Post studjaroj de gimnazio en Praha-Bubeneč, mallonge antaŭ ekflamo de la milito, li foriris por studi en Romo ĉe Laterana Universitato. Sacerdotan sakramenton li akceptis en Romo la 17-an de marto 1945.

Post reveno el Romo li praktikis sacerdotan servon en Týnec nad Labem, Horní Roveň apud Pardubice, Žamberk kaj Vrchlabí. En la jaro 1949 nomumis lin episkopo de Hradec Králové ThD-ro Mořic Pícha kiel vicrektoron de episkopa seminario en Hradec Králové. Komenciĝis eksterordinare malfacila tempo. Okdekunujara episkopo Pícha kun konsento de Papo Pio la XII-a sekrete ordinigis junan nur 30-jaran sacerdoton Karlon Otčenášek la 30-an de aprilo 1950 je episkopo. La devizo de tiam la plej juna episkopo: “Amo de Dio, pacienco de Kristo, honoro de nia popolo!” aŭguris dornan vojon de la episkopo. Komunista potenco neniam permesis al li transpreni oficon de sideja episkopo en Hradec Králové.

Post likvido de seminario en Hradec Králové fare de komunista reĝimo li por mallonga tempo revenis al paroĥo en Vrchlabí, sed nur post kelkaj monatoj li estis arestita. Printempe de la jaro 1951 li estis punekzilita en koncentrejon por pastroj kaj religiuloj en Želiv. Ĉi tie li estis tenita dum du kaj duono de jaroj kune kun Episkopo ThD-ro František Tomášek kaj spiritgvidanto ThD-ro Antonín Šuránek. En ĉeesto de armitaj gardistoj li devis pene manlabori. Ekde la komenco de la jaro 1954 okazis juĝproceso, en kiu la juĝ-tribunalo kondamnis episkopon Karlon je 13 jaroj de karcera punrestado pro “renversa aktivado celanta likvidon de popoldemokrata sistemo en Ĉeĥoslovaka Respubliko”, kiun li pasigis en malliberejoj Mírov, Leopoldov kaj Valdice. El malliberejo li revenis en la jaro 1962 kaŭze de amnestio.

Kelkfoje li estis invitita al kunsidoj de la II-a Vatikana Koncilio, sed neniam la totalisma potenco permesis al li veturi Romon.

Dum kelkaj jaroj li laboris kiel laboristo en laktofabriko en Opočno. Kaŭze de insista interveno de Papo Paŭlo la VI-a, la komunistaj instancoj permesis al li reveni al animpaŝtista servo, sed ekster lia diocezo. Fariĝinte en la jaro 1965 administratoro de paroĥo Trmice, li zorgis pri kelkaj paroĥoj kiel simpla pastro. Spite de tre malfacilaj kondiĉoj li sukcesis ripari 25 kadukantajn ekleziajn objektojn. Senĉese li estis spionata fare de ŝtata polico kaj diskriminaciata. En la tempo de “Praga Printempo” en 1968 li povis dum 5 jaroj esti animzorganto de paroĥo Ploštice apud Hradec Králové. Sed en la jaro 1973 dum t.n. “normaliga proceso” li devis forlasi sian diocezon kaj reveni al Trmice.

La novembraj eventoj de 1989 finfine permesis al episkopo Karlo ekstari frunte de sia diocezo. La 21-an de decembro 1989 nomumis lin Papo Johano Paŭlo la II-a sideja episkopo de diocezo Hradec Králové. Solena surtronigo okazis la 21-an de januaro 1990 en la katedralo de la Sankta Spirito.

 En la jaro 1998 Papo Johano Paŭlo la II-a honoris episkopon Karlon Otčenášek per titolo ĉefepiskopo. Per tiu nomumo la Papo aprezis multajn meritojn de la ĉefepiskopo Karlo, protektanto de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio.

La ĉefepiskopo Karel Otčenášek mortis la 23-an de majo 2011 en la aĝo de 91 jaroj.

Miloslav Šváček

al la indekso


 LA KREDO ESTAS MIA FORTIKA KASTELO

Eble instige de la gardanĝelo mi trovis inter mia libraro libron sub titolo „Víra je můj pevný hrad“ (La kredo estas mia fortika kastelo) de la aŭtoro Bohumil Svoboda – Interparoloj kun la ĉefepiskopo Karel Otčenášek. Mi estis surprizita, ke meze de la libro ekzistas ankaŭ kelkaj miaj frazoj. Jen ilia traduko:

La patro ĉefepiskopo apartenis ekde siaj studentaj jaroj al signifaj favorantoj de la internacia lingvo Esperanto. La ideo de interkompreniĝo kaj frateca kunvivado de la homoj de diversaj nacioj kaj lingvoj estas por li ĉiam tre proksima.

En julio 1991 okazigis la patro episkopo Karlo viziton de la paroĥo Sebranice apud Litomyšl, kie troviĝas nia renovigita katolika Esperanta tendaro. Ni eluzis tiun ĉi situacion kaj ni invitis la patron episkopon viziti la tendaron. En la tendaro regis streĉita situacio pro atendado, kiel la vizito okazos. Sed post forlaso de aŭtomobilo nin la ridetanta episkopo surprizis per la saluto de la katolikaj esperantistoj „Dio benu!“. Per tio la streĉiteco tuj malaperis kaj ni povis ĝoje bonvenigi nian estimatan gaston.

Ankaŭ dum pluaj vizitoj de nia tendaro en la sekvaj jaroj ĉiam celebris la patro ĉefepiskopo esperantlingvan sanktan meson inkluzive de la esperantlingva homilio.

Miloslav Šváček

„Se ni konus valoron de la mes-ofero, kun kia fervoro ni sekvus ĝin!“ „Ĉiuj homaj bonfaroj entute ne povas egaliĝi al la mes-ofero, ĉar ili estas nur homaj faroj, dum la sankta meso estas verko de Dio.“

s-ta Johano Maria Vianney

 

al la indekso


 EPISKOPO PASCAL ROLAND: ĈU EPIDEMIO DE KORONAVIRUSO AŬ EPIDEMIO DE TIMO?

„Pli ol epidemio de kronviruso nin devus timigi epidemio de timo! Se temas pri mi, mi rifuzas submetiĝi al kolektiva paniko kaj al submetiĝo de principo de prevento, kiun kiel ŝajnas sekvas civitanaj institucioj,“ skribis en sia letero franca episkopo Pascal Roland, animpaŝtisto de diocezo Belley-Ars en liona ĉefdiocezo. La kolektiva paniko estas indico de perdo de Dio kaj de fermiteco de la spirita dimensio.

„Mi ne intencas aperigi por mia diocezo iujn eksterordinarajn ordonojn: Ĉu kristanoj ĉesos kolektiĝi por preĝo? Ĉu ili rifuzos vizitadi siajn proksimulojn? Kun escepto de la elementaj saĝaj aranĝoj, kiujn laŭnature faras ĉiu, kiu malsaniĝis, por ne infekti aliulojn, ne estas taŭge al tio aliĝi.“ La episkopo Roland memorigas multe pli danĝerajn epidemiojn en pasinteco, kiam la kristanaj komunumoj distingiĝis ĝuste per komunaj preĝadoj, por helpi malsanulojn kaj mortantojn aŭ por entombigado de la mortintoj. „Mallonge la disĉiploj de Kristo ne forturnadis sin de Dio, eĉ ne evitadis renkonti unu la alian. Ĝuste male tio okazadis!“ – li plu konstatas.

„Ĉu la kolektiva paniko, kies ni estas atestantoj, ne montras nian falsan rilaton al realeco de morto? Ĉu tio ne montras timoplenan perdon de Dio? Ni volas kaŝi la fakton, ke ni estas mortemaj, kaj ĉar ni estas rilate al spirita dimensio de nia ekzistado fermitaj, ni perdas teron sub la piedoj. Ĉar ni disponigas per ĉiam pli evoluigitaj kaj efikantaj teknikoj, ni opinias, ke ĉion ni sukcesos kaj ni kaŝas antaŭ ni, ke mastroj de la vivo ni ne estas!“

La episkopo Roland ankaŭ atentigas pri tio, kiel nin tiu ĉi epidemio trafis en nia homa subtileco ĝuste en la tempo, kiam oni debatas pri la bioetika leĝo. Samfoje ĝi memorigas al ni, ke ni vivas en komuna domo, ke ĉiuj ni estas vundeblaj kaj unu je alia dependa kaj ke la reciproka kunlaboro estas multe pli grava, ol ke ni fermadu landlimojn!

Li aldiras ankaŭ konsideron pri justeco de limiga aranĝo kaj paniko: „Kaj ĉe tio ankoraŭ ŝajnas, ke ni ĉiuj perdis kapon. Ĉiukaze ni vivas en mensogo. Kial ni devus subite celi nian atentemon nur al kronviruso? Kial sekretigadi, ke en Francio ĉiujare banala sezona gripo kaŭzas 2 ĝis 6 milionoj da malsanuloj kaj kaŭzas ĉirkaŭ 8 mil mortojn?“ Li aldonas ankaŭ informojn pri mortoj kaŭzitaj fare de alkoholo, kaj en Francio oni parolas pri 41 miloj da mortoj ĉiujare kaj al tabako oni alkalkulas 73 mil mortojn. Kaj li daŭrigas:

“Kaj mi estas tute malproksima de la ideo ordoni fermon de la preĝejoj, limigadon de la mescelebroj, ĉesadon de la gestoj de la pacsigno dum la Eŭkaristio, ordono de tia aŭ tia maniero de la akceptado de komunio, opiniata kiel pli higiena (ĉi tie estu dirite, ke ĉiu povu ĉiam fari laŭdezire!), ĉar la preĝejo ne estas loko por riskado, sed por la savo. Estas tio spaco, kie ni akceptas Tiun, kiu estas la Vivo, Jesuon Kriston kaj kiel pere de Li, kun Li kaj en Li ni komune lernas vivi. La sanktejo devas esti tio, kion ĝi estas, la loko de la espero! – emfazas la franca episkopo.

„Ĉu ni fermu nin hejme?Ĉu ni devas en nia kvartalo elrabi magazenojn kaj kolekt-amasigi provizojn por prepari nin al la stato de sieĝo? Ne! Ĉar la kristanon ne timigas morto. Li ne ignoras, ke li estas mortema, sed li scias, en kiun li metis fidon. Li kredas je Jesuo Kristo, kiu certigas lin: »Mi estas la releviĝo kaj la vivo. Kiu kredas al mi, eĉ se li estos mortinta, tiu vivos, kaj ĉiu, kiu vivas kaj kredas al mi, por ĉiam ne mortos.« (Joh 11, 25-26). Li sentas sin esti plenigata kaj vivigata per »Spirito de Tiu, kiu levis Jesuon el la mortintoj.« (Rom 8, 11).

Kaj la kristano do ne apartenas al si mem, lia vivo estas donacita, ĉar li sekvas Kriston, kiu instruas: »Kiu volas savi sian animon, tiu ĝin perdos, kaj kiu perdos sian animon pro mi kaj pro evangelio, tiu ĝin savos (Mar 8, 35). Li ne metas sin malkonvene al tio, sed li ne volas je ĉiu kosto kontraŭ tio sin savi. En sekvado de sia Majstro kaj Sinjoro krucumita li lernas sin doni en la servojn de tiuj plej malfortaj, kun rigardo al estonteco de la eterna vivo.

Ni ne cedu do al epidemio de timo! Ni ne estu duonmortaj! Kiel diris la papo Francisko: Ne lasu ŝteli vian esperon!“ – skribas en sia letero episkopo de Belley-Ars Mons. Pascal Roland.

vaticannews, 9.3.2020

„Kio ni estus sen la sankta meso? Ĉio ĉi tie pereiĝus, ĉar nur la sankta meso povas reteni la manon de Dio. Sen ĝi la eklezio ĉesus ekzisti kaj la tuta mondo enfalus la pereon.“ (s-ta Terezo el Lisieux) „La Tero pli facile eltenus sen suno ol sen la sankta meso.“

S-ta Patro Pio el Pietrelcina

al la indekso


 RESUREKTO ESTAS NIA KREDO, REVIDIĜO NIA ESPERO

Ni mortos „mortece certe“

Novembre, en la monato de Mortintoj, dum vizito al tomboj de niaj karaj mortintoj ni denove konsciiĝas, kiel nia surtera vivo estas pasema. „Surtere ni estas nuraj gastoj.“

Sankta Aŭgusteno tiusence foje diris: Kiam venas homo sur la mondon, ni povas pri li havi multajn supozojn: eble tiu ĉi homo foje estos bela aŭ ankaŭ nebela, eble li estos fame konata aŭ ankaŭ eble ne; eble li vivos longan vivon aŭ li mortos jam juna, sed pri neniu ni povas diri, ke li eble mortos. La morto apartenas al la vivo.

Antaŭ morto ni ĉiuj estas egalaj

Vidalvide al la morto estas ĉiuj homoj egalaj. Riĉaj kaj malriĉaj, justaj eĉ maljustaj ‒ ĉiuj devas foje morti, en la horo, kiun neniu mem elektos kaj kiun konas nur la Sinjoro Dio!

En la jaro 1989 mortis Zita, lasta imperiestrino de Aŭstrio, en la aĝo de 97 jaroj. Okazis belega funebra procesio kun korprestaĵoj de la virino, kiu vivis tre simple kaj en retiriteco, kiu ĝisiris al la kapucena monaĥejo en Vieno. Tie ekfrapis ceremoniulo la pordon de la imperiestra kripto de Habsburgoj.

La gardanto de interne demandis: „Kiu postulas eniron?“

La ceremoniulo: „Zita, la imperiestrino de Aŭstrio, kronita reĝino de Hungario, reĝino de Ĉeĥio, Dalmatio, Kroatio... el Jerusalemo; la ĉefdukino de Aŭstrio; arĥidukino toskania kaj krakova; dukino de Lotaringio, Salzburgo..., Karintio...; ĉefprincino de Transilvanio, markgrafino de Moravio; dukino de Supra kaj Malsupra Silezio..., princa grafino en Habsburgo kaj Tirolo...; princino el Tridento kaj Brikseno; margrafino de Supra kaj Malsupra Luzacio..., princino portugala.“ (Entute 54 titoloj!)

La gardanto: „Tian mi ne konas!“
La ceremoniulo trifoje frapis la pordon.
La gardanto de interne: „Kiu postulas eniron?“
La ceremoniulo: „Zita, Ŝia Majesto, imperiestrino kaj reĝino!“
La gardanto: „Ni ne konas ŝin!“
Denove trifoje frapas la ceremoniulo.
La gardanto: „Kiu postulas eniri?“
La ceremoniulo: „Zita, mortema, pekema homo.“
La gardanto: „Ŝi do eniru!“

Kaj ambaŭ altaj pordegoj samtempe malfermis klapegojn.

Fine de nia vivo validos nur tio, kio havas valoron antaŭ Dio. Ne tio, kio ni estas kaj kion ni havas, kion pri ni homoj opinias kaj parolas, ne tio, kiel ni aspektas ‒ sed nur tio, kiel nin rigardas Dio kaj kion bonan ni el amo faris. En momento de la morto oni ĉion alie vidas: Fama hispana verkisto, Lope de Vega (1562-1635), kuŝis mortanta surlite. Lia vivo al li projekciis kvazaŭ filmo: li havis multajn sukcesojn kaj dum la tuta vivo li estis surverŝita de honoroj. Homoj estis ekzaltitaj per liaj pli ol mil teatraĵoj. Li vivis nur por sukceso ‒ do ĉu li ne devus esti fine de tiel sukcesa vivo kontenta?

Kiam proksimiĝis lia lasta horo, li subite vidis alie la aferojn. Sed kuracisto, kiu vartis lin, diris mire al li: „Vi povas feliĉe morti. La mondo ne forgesos vin. Vi eniros historion kiel grandfamulo.“

„Sinjoro doktoro,“ diris la mortanto, „nun mi tion tiel vidas: Antaŭ Dio estas granda nur tiu, kiu havas bonan koron. Kiel volonte mi nun pribedaŭrus ĉiujn laŭdojn de la tuta mia vivo, se mi per tio povus fari plie nur ununuran bonfaron.“

Dio ne demandos nin pri nia IQ, pri niaj titoloj, pri nia havaĵo ‒ ne, antaŭ Li ni ĉiuj estas egalaj. Antaŭ Li valoras nia amo.

Unu rusa legendo rakontas: „Vidu, Sinjoro, mi respektis vian leĝon, mi faris neniun maljustaĵon, nenion malbonan aŭ kriman. Sinjoro, miaj manoj estas puraj.“ Kaj Dio respondas: „Sendube, sed ili estas malplenaj.“

Kiel ofte Jesuo admonis kaj kulpigis fariseojn, leĝistojn kaj skribistojn: „Ĉi tiu popolo honoras Min per siaj lipoj, sed ilia koro estas malproksime de Mi.“ (Mat 15,8)

La Patrino Tereza nomis jenajn vortojn de Jesuo „evangelio de kvin fingroj“: Ŝi kalkulis tiujn vortojn de la Sinjoro sur kvin fingroj: „You-did-it-to-me“ ‒ „tion-vi-al-mi-faris“. Fine de nia vivo valoros amo ‒ kaj nur la amo.

Kaj konsola, sed samtempe teruriga vero, kiu el tio rezultas. Pri nia eterna vivo oni decidas ĉi tie surtere!

Nenia timo pro mortado

i kristanoj jam en ĉi tiu vivo strebas vivi tiel, ke nin la morto ne surprizu. Ekzistas malnova proverbo, kiu senĉese sin verigas: „Kiel homo vivas, tiel li ankaŭ mortas.“

Kia estas la kristana respondo al tiu ĉi surtera pasemo, kiu trafas ĉiun homon? Ĉu ekzistas plua vivo post la morto? Tio estas vere fundamenta kaj plej grava demando en la vivo de ĉiu homo. Tio estas ekzistenciala demando en la ĝusta vortsenco. Ĝi koncernas nin ĉiujn.

Nia kredo jesas pluan vivon de la animo post la morto, kaj ĝi ja eĉ havas certan esperon por korpo: ĝi resurektos en la lasta tago, kiam Kristo denove venos en la gloro. La kredo je Jesuo Kristo al ni fine donas ĝojigan certecon, ke ni ne estas eldonitaj senhelpe al la korpa morto, kvazaŭ ĝi estus ununura kaj lasta, kiun ni devus atendi en la fino de nia surtera vivo.

En kredkonfeso ni ja diras: „Mi kredas je... la komunumo de la sanktuloj... la releviĝo de la mortintoj, kaj la vivo eterna“. Je la komunumo de la sanktuloj, al kiu ankaŭ ni estas alvokitaj! Kiam ni precipe novembre rememoras niajn mortintojn, tiam estas fido je komunumo de la sanktuloj ankaŭ por ni konsolo. Morto ne estas fino, sed komenco de la propra vivo kaj ni foje ekvidos ĉiujn niaj gekarulojn en la ĉielo.

Sur tiu ĉi fono ni perdas ĉiun timon antaŭ la morto. La morto ne estas timigilo aŭ skeletulo kun falĉilo. Pri la fama ĉefepiskopo de Milano, la sankta Karlo Boromeo, oni rakontas, ke li al iu artisto donis taskon pentri bildon de la morto. Post iu tempo la pentristo donis al li skizon. Li bildigis morton kiel skeletulon tenantan falĉilon per la mano. Sed kun tio la ĉefepiskopo ne konsentis. „Tiel vi ne devas la morton pentri,“ eksplikis li klare, „imagu ĝin kiel anĝelon kun la ora ŝlosilo enmane.“

La konata itala ĵurnalisto Renzo Allegri sukcesis fari ampleksan intervjuon kun sankta Patrino Tereza el Kalkuto. Fine de tiu ĉi intervjuo li ŝin demandis: „ Patrino Tereza, ĉu vi timas morton?“ La Patrino Tereza ekrigardis lin per kelkaj pensemaj rigardoj kaj poste ŝi demandis: „Kie vi loĝas?“ ‒ „En Milano.“ ‒ „Kaj kiam vi revenos hejmen?“ ‒ „Mi esperas, ke mi povos forvojaĝi ankoraŭ ĉi-nokte kaj ke mi ankoraŭ atingos lastan aviadilon. Tiel mi povus esti hejme jam morgaŭ matene.“ ‒ „Mi vidas, ke vi estas tre feliĉa, ke vi ankoraŭ hodiaŭ povos reveni hejmen kaj ekvidi vian familion.“ ‒ „Jes, mi jam unu semajnon estas for.“ ‒ Estas komprenebla, ke vi ĝojas. Vi ekvidos vian edzinon kaj viajn infanojn, homojn, kiujn vi amas.“

La Patrino Tereza atendis kelkajn momentojn kaj poste ŝi daŭrigis parolon: „Vidu, ankaŭ mi povus ĝoji kiel vi, se mi povus diri, ke ankoraŭ hodiaŭ mi mortos. Poste ni ankaŭ venus hejmen. Ankoraŭ hodiaŭ mi ekvidus Jesuon. Ankoraŭ hodiaŭ mi estus en la paradizo kun multaj homoj, kiujn mi amas. Miloj da homoj mortis en mia brakumo kaj tiuj ĉiuj atendas min. Kia ĝojo kaj kia festo estos tiu ĉi renkontiĝo! Kiel mi povus timi morton? Mi ĝoje atendas tagon de mia morto, ĉar fine mi venos hejmen.“

La ĵurnalisto al la intervjuo aldonis, ke ankoraŭ neniam li aŭdis paroli Patrinon Tereza kun tia entuziasmo. Kutime ŝi ne ŝatis intervjuojn, kaj se jes, tiam ŝi respondadis tre mallonge. Sed al tiu ĉi demando ŝi prezentis preskaŭ tutan predikon.

Tiu ĉi atesto de Patrino Tereza donu al ni konsolon kaj esperon. Ŝi diras al ni: La resurekto estas nia kredo, la renkontiĝo estas nia espero.

En la kredo ni scias: La morto ne estas fino, sed la nova kaj belega komenco. Niaj karaj mortintoj ne forlasis nin porĉiame, sed ili iris hejmen ‒ hejmen al Dio.

Kompreneble, ke tiu ĉi espero ne forigos malĝojon kaj la doloro ne estos pli malgranda, sed ni ĝin kun tiu ĉi certeco pli facile trapasos.

Ni funebras kaj malĝojas, sed malgraŭ tio ni povas ankaŭ iom ĝoji pri niaj karaj mortintoj. Ilia surtera pilgrimo, kiu ofte estis signita per malsano kaj sufero, finiĝis. Ili estas ĉe Dio, kiu donas al ili merititan pacon kaj eternan feliĉon. Aŭ kiel tion esprimis sankta apostolo Johano: „Li forviŝos ĉiun larmon el iliaj okuloj; kaj la morto jam ne ekzistos; ne plu ekzistos funebro, nek plorado, nek doloro; la unuaj aferoj forpasis.“ (Apo 21,4)

El Schweizerisches Katholisches Sonntagsblatt 23/2014

al la indekso


 KRISTO, NEPERFORTA REĜO

Ruso Fjodor Michajloviĉ Dostojevskij, kiu kelkfoje vivis en Germanio, estis tre sukcesa verkisto. En sia romano Fratoj de Karamaz li lasas neregeblan sovaĝulon Ivan rakonti Legendon pri granda inkvizitoro. Tiu ĉi poeziaĵo igis poemverkiston mondkonata. La parabola parolo havas jenan enhavon: En periodo de inkvizicio descendas ankoraŭfoje Kristo surteren. Homoj lin rekonadas kaj ĉie viviĝas kredo. Sed maljuna kardinalo, Granda Inkvizitoro, ordonas lin aresti kaj malliberigi. Li akuzas lin kulpigante lin: Vi donis al homoj tro da libero. La homoj ne estas tiucele sufiĉe maturaj. Kial vi uzis neniun potencan rimedon? „Se vi akceptus kronon kaj glavon, tiam ĉiuj homoj subiĝus al vi. En unu mano estus kunigita regado super korpoj kaj animoj kaj ekregus regno de la eterna paco. Tion vi neglektis. Se vi akceptus glavon kaj purpuron de imperiestro, vi fondus mondregadon kaj tiel vi alportus al la mondo pacon. Ĉar, kiuj do povas regadi al homoj, se ne tiuj, kiuj havas en la manoj ilian konsciencon kaj ilian panon.“

Sed kial Kristo starigis en la mondo krucon? Kial Li ne realigis la regnon de Dio kaj ne instalis sian reĝan regadon? Tiuj ĉi demandoj postrestas ĝis hodiaŭ. Iuj jam moke ŝanĝetis konatan vorton de teologo Alfred Loisy tiele: „Jesuo heroldis la regnon de Dio, sed venis eklezio.“

Jesuo rezignis pri potencrimedoj kaj perforto. Li elektis vojon de la amo, kiu estis alnajligita sur la krucon. Homoj rifuzis lian mesaĝon de la amo, Li do faris la mesaĝon de la amo el si mem.

Por Li estas la amo la plej alta principo. Libere decidi povas nur la amo. Li sin faris tritika grajno, kiu enfalos grundon kaj formortos, sed per tio ĝi alportos riĉan frukton.

Ankoraŭ nun estas en niaj preĝejoj ofte malnovaj lignaj krucoj, sur kiuj la Sinjoro ne portas dornan kronon, sed kronon. Precipe en mezepoko oni preferis tiun ĉi bildigon. Tio estas neniu kaprico de tiamaj artistoj. Tiu ĉi nekutima bildigo de la Krucumito sin apogas je sciigo de la evangelio de s-ta Johano. En ĝi Kristo estas venkinto kaj reĝo ĝuste en tiu horo, kiam Li estas la plej malforta.

Dum skurĝado kaj dornkronado primokis Lin romiaj soldatoj: „Saluton, Reĝo de la judoj!“ Karaktere malforta kaj en timon cedigita Pilato sin turnis al homoj kun demando: „Ĉu vian reĝon mi krucumu?“ Al tiu ĉi reprezentanto de la monda potenco deklaris Jesuo unuafoje publike: „Jes, mi estas Reĝo!“ Sed sekve Pilato eldiris neniun formalan verdikton, sed sidiĝinte sur juĝejan seĝon, li montris al Jesuo kaj diris: „Jen via reĝo!“ Tio mallonge kaj koncize signifas: „Li al ili Jesuon transdonis.“

La evangeliisto mirinde prezentis tiun scenon: En la horo de la kondamno estis Jesuo instalita kiel reĝo – tute oficiale – ja eĉ fare de regento de roma imperiestro, tiama la plej alta mondreganto. Tio sonas kiel kredinda surtronigo. Jesuo kiel Krucumito estas nia Reĝo.

Jesuo per tio opinias: El kruco eliras savodona kaj fakte liberiganta forto. „Ĉu Kristo ne devis suferi ĉion tion, kaj eniri en sian gloron?“ (Luk 24,26), pli poste Li tion diras al disĉiploj dumvoje al Emauso. Jesuo scias, ke neniun evitos la kruco, eĉ ne tiujn, kiuj Lin surkrucumitan primokis. Se ili nun estas soldatoj, fariseoj aŭ ordinara popolo, tiuj ĉiuj denove venos, sed poste ili mem estos ŝarĝitaj per kruco. Kaj ili portos tiun krucon tiel longe, ĝis ili pro ĝi trolaciĝos kaj mortos. La Sinjoro ne bezonas postkuradi la homojn, ili venos al Li tute mem.

Kaj nur poste, kiam ili pendos apud Li surkruce, Li montros sian realan povon. „Jesuo, memoru min, kiam vi venos en vian regnon,“ (Luk 23,42) – tiel petas krimulo, kiu estis krucumita apud Li. Al li montras Jesuo sian grandecon kaj nevunditan dignecon. Li, kiu mem estas ĉe la fino, al la per kulpoj ŝarĝitaj homoj montras al nova komenco, kiu estas tiel grandioza, ke ni ĝin ne kapablas imagi: „Vere mi diras al vi: Hodiaŭ vi estos kun mi en Paradizo.“ (Luk 23,43)

Tian Reĝon ni ovacias fine de la eklezia jaro. Neniun filmstelulinon, neniun faman venkinton, kiu en ĉi tiu mondo regas per potenco. Kaj tamen Li estas la Filo de ĉiopotenca Dio, en kies kraŝo ĝuste aperas Lia forto kaj gloro.

El Schweizerisches Katholisches Sonntagblatt 23/2014

al la indekso


   DEK PAŜOJ AL ĜOJO
 
Max Kašparů

Prologo

Ni estis alvokitaj al la vivo kaj konsistaĵo de ĝia bona kvalito estas ankaŭ sento de ĝojo kaj feliĉo. Sed absolute feliĉa en la mondo estas neniu. Nek persa ŝaho, nek nafta magnato el Kuvajto.

Avido pri la perfekta feliĉo estas trompa, iufoje male ĝi povas konduki al sento de vantiĝo, aŭ eĉ al morbida stato de la korpo aŭ psiĥo.

Se ni volas vivi iom pli feliĉe, ni devas reveni al natureco, al dum jarmiloj atestita vivpraktikado kaj al saĝeco de patroj.

Mia ŝatata angla verkisto Chesterton diras: „Kuraĝo pledi por tradiciaj virtoj havas nuntempe nuancon de krimo, kaj unu afero, kiu postulas senmezuran kuraĝon, estas proklami memkompreneblecojn.“

Mi permesos al mi lin iomete kompletigi kaj al la citaĵo aldoni eĉ kelkajn vortojn: La kuraĝon nuntempe postulas ĝuste pledo de tiu ĉi natureco.

Dek paŝoj, kiuj konsistigas enhavon de tiu ĉi eta eldonaĵo, estas prefere propono, kiel esti pli feliĉa, ol kompaso, kiu montrus direkton al la perfekta feliĉo.

Super enirejo de unu vilaĝa sonorilturo estas surskribo: „Ŝparkolekti oni povas eĉ el malmulto – nur komencu kaj persistu.“

Mi permesas al mi parafrazi tiun ĉi bonan instruon kaj skribi: „La ĝojon vi atingos post malgrandaj paŝetoj – nur ekiru kaj daŭrigu.“

Sac. D-ro Max Kašparů (Deset kroků k radosti - Dek paŝoj al ĝojo, 2020)

 al la indekso


  La unua paŝo: AMU KAJ PARDONU

Estis iu insulo, sur kiu loĝis ĉiuj emocioj: ĝojo, malĝojo kaj multaj aliaj, inkluzive de amo. Iun tagon ricevis ĉiuj loĝantoj sciigon, ke la insulo subakviĝos. Ĉiuj emocioj sin preparis por rapida foriro el la insulo, ili ensaltis ŝipon atendante fornavigon; nur la amo volis ankoraŭ momenton resti sur la insulo, kiun ĝi amegis, por helpi al ĉiu, kiu tie simile kiel ĝi restis.

Kiam la amo preskaŭ sin dronis, ĝi komencis helpopeti. Tiumomente apude ŝipiris riĉeco. La amo diris al ĝi: „Riĉeco kunprenu min!“

„Mi ne povas, en la ŝipo estas multe da oro kaj arĝento, kaj por vi ne plu estas libera loko.“

Tial ĝi petis la preterirantan vantecon: „Mi petas, helpu min!“

„Mi ne povas al vi helpi, vi estas tute malseka kaj vi neniigus mian novan ŝipon...“

Poste la amo alparolis malĝojon. „Ĉu mi povas iri kun vi?“

„Sed, la amo, mi estas tiel malĝoja, ke mi eĉ ne volas iun vidi kaj mi do daŭrigos prefere sola.“

Poste apude ŝipnavigis ĝojo, sed ĝi estis tiel gaja, ke ĝi eĉ ne aŭdis, kiel la amo vokas pri la helpo.

La amo pro malespero ekploregis. Tiumomente ĝi ekaŭdis voĉon: „Iru, amo, mi prenos vin!“

Estis tio maljunulo kaj la amo pro la ĝojo forgesis demandi pri lia nomo. Kiam ili albordiĝis, ĝi demandis la saĝecon: „Kiu estis tiu maljunulo, kiu min ĉi tien alveturigis?

La saĝeco respondis: „Estis tio tempo.“

„Ĉu la tempo? Sed kial min volis transveturigi nur la tempo?“

La saĝeco respondis: „Ĉar nur la tempo estas kapabla helpi kaj ekkompreni grandan amon.“

La tempo kaj la amo estas du gravaj grandoj en la vivo de homo. La tempo estas formo por la amo kaj la amo devas esti enhavo de la tempo. Plie la amo estas la plej forta motivigo por bonfarado.

Version de la amo priskribas sankta apostolo Paŭlo en sia novtestamenta letero al korintanoj tiel:

Se mi parolus la lingvojn de homoj kaj anĝeloj, sed ne havus amon, mi fariĝus sonanta kupro aŭ tintanta cimbalo.

Kaj se mi posedus la profetpovon, kaj komprenus ĉiujn misterojn kaj ĉian scion, kaj se mi havus ĉian fidon, tiel ke mi povus formovi montojn, sed ne havus amon, mi estus nenio.

Kaj se mi disdonus mian tutan havon por nutri la malsatulojn, kaj se mi lasus mian korpon por forbrulo, sed ne havus amon, per tio mi neniom profitus.

Amo longe suferas, kaj bonfaras, amo ne envias, amo ne fanfaronas, ne ŝveligas sin.

Amo ne kondutas maldece, ne celas por si mem, ne koleriĝas, ne pripensas malbonon.

Amo ne ĝojas pri maljusteco, sed kunĝojas kun vereco.

Amo ĉion toleras, ĉion kredas, ĉion esperas, ĉion eltenas.

Amo neniam pereas, sed, ĉu estas profetadoj, ili neniiĝos, ĉu lingvoj, ili ĉesiĝos, ĉu estas scio, ĝi neniiĝos.

Ĉar ni scias laŭparte, kaj ni profetadas laŭparte, sed kiam venos perfektaĵo, tiam neniiĝos tio, kio estas laŭparta.

Kiam mi estis infano, kiel infano mi parolis, kiel infano mi sentis, kiel infano mi pensis, nun fariĝinte plenaĝulo, mi jam forigis la infanaĵojn.

Ĉar nun ni vidas per spegulo, malhele, sed tiam okulon ĉe okulo; nun mi konas laŭparte, sed tiam mi konos tiel same, kiel ankaŭ mi estas konita.

Restas do nun fido, espero, amo, tiuj tri; kaj la plej granda el ili estas amo. Al tio ni povas aldoni: Nia tempo estu plenigita per la amo kaj nia amo testita fare de tempo. Por nia propra ĝojo.

Daŭrigota

al la indekso
 


   LA TUTMONDA PAROĤO

En la jaro 1798 la francaj soldatoj sub la gvido de Napoleono Bonaparte alteriĝis en Egiptujo. Dum mallonga tempo Bonaparte venkis anglojn en la batalo apud piramidoj, eniris Kairon kaj ekokupis la tutan landon. Konkludante ĉi periodon, tiama plej eminenta historiisto Al-Dĵabadi skribis: „Jen tiamaniere jaro venis al fino. Inter eksterordinaraj eventoj, kiuj en ĝi okazis, la plej malbonaŭgura estis la rompo de la Pilgrimo al Egiptujo (al sanktaj urboj: Mekko kaj Medino). Ne estis senditaj sanktaj tapiŝoj por Kaaba kaj almozo. Io tia neniam okazis dum nia erao, nek dum la regado de Ottomanoj. Verdire la kurado de eventoj kuŝas en la manoj de Dio“.

Por la tiama kronikisto la eskapado de Napoleono estis malpli signifa evento ol nerealigita pilgrimado al Mekko. Al-Dĵabadi pensis, ke por la sortoj kaj daŭreco de komunumo, por ĝia konstruo kaj konscienco la sankta vojaĝo havas pli grandan signifon ol laŭvica invado de malamiko. La historiisto rimarkis ion, kio nun eskapas ĉe multaj komentistoj: la historiokreivan rolon de religio en ĝia longtempa daŭrado, en tradicioj, kutimoj, ritaro, spiritaj praktikoj, moraleca formigado.

Unu el tiaj faktoroj influantaj la kuradon de historio, ankaŭ en la kristana mondo, estis pilgrimadoj. Ili mallongigadis la distancon inter nacioj, permesante ekkonadi aliajn popolojn kaj lingvojn. Danke al ili venis la riĉa disfloro de kartografio, oni komencis krei mapojn kaj gvidlibrojn. Sur la pilgrimaj trakoj estiĝadis hospicoj, malsanulejoj, tavernoj, gastejoj; estis konstruataj vojoj kaj pontoj. Grandaj civilizacioj ‒ kiel montras historio ‒ estis konstruataj ĉirkaŭ religioj, kaj ĝiaj konstruaĵoj ĉiam bezonis skafaldojn. Ankaŭ tio estis unu el kaŭzoj praktikadi pilgrimojn.

Ĝi povis havi la individuan dimension aŭ la kolektivan. Precipe en la tagoj de indulgencoj ili ekposedadis la amasan karakteron. En la jaro 1349 la imperiestro Karolo la Kvara devis transmeti je kelkaj tagoj sian kronadon en Aĥeno, ĉar li ne povis veni tra la amaso da vagabondoj, tiel estis plenplenigita la vojo al la urbo. Dum nur unu tago en la jaro 1496 al la menciita urbo Aĥeno alfluis 142 mil da pilgrimantoj. Por tiama tempo tio estis la astronomia nombro. Tiaj spertoj konstruadis tamen la senton de komunumo.

Dum la erao de tutmondiĝo la pilgrimado ankaŭ komencas ekposedi la tutmondecan skalon. Ĉiam pli ofte partoprenas en ĝi ankaŭ eŭropanoj, elektante la celojn de siaj vojaĝoj ekster Eŭropo. Plej ofte vizitataj la plej proksimaj lokoj estas ekz. Biblia Lando aŭ Turkio, kie troviĝas interalie sep sanktejoj el Apokalipso de sankta Johano, la Domo de Maria en Efezo aŭ la rokaj sanktejoj de Kapadocio. Proksime estas ankaŭ Armenio kaj Kartvelio ‒ la landoj, kiuj plej frue akceptis kristanismon kiel sian religion ŝtatan: armenoj en la jaro 303, kaj kartvelianoj en la jaro 337.

Inter la sanktejoj sur aliaj kontinentoj plej ofte vizitataj estas Guadelupe en Meksikio. Bone tie sin sentas eŭropanoj eble pro tio, ĉar ĉi tiu lando estas ligita kun la similaj eŭropaj spertoj kaj la komuna Maria-kulto. En la 20-a jarcento la meksika ŝtato estis regata fare de la ateisma reĝimo, simile kiel en orienteŭropaj ŝtatoj. En ĉi tiuj landoj la spiritaj ĉefurboj, en kiuj ‒ kiel diris sankta Johano Paŭlo la Dua ‒ „ĉiam ni estis liberaj“, restadis la sanktejoj de Maria. Kaŭze de tio la Papo el Pollando havis neniun eĉ pli malgrandan problemon ektrovi la komunan lingvon kun meksikanoj.

Kiel skribis Marshall McLuhan ‒ la mondo estas la tutmonda vilaĝo, tio estas ankaŭ la tutmonda paroĥo, kies paroĥestro restas la Papo. La unua, kiu donis al sia pontifikado la pilgriman trajton en tiu skalo, estis Johano Paŭlo la Dua. Kaŭze de tio por orienteŭropanoj la vizitado de la plej gravaj sanktejoj sur la tuta terglobo havas la preferindan signifon ‒ ĝuste ĉie, kien ili alvenas, ili povas trovi la spurojn de Karolo Wojtyła.

Grzegorz Górny Esperantigis: Stanisław Śmigielski

Kelkaj Maria-sanktejoj de la monda graveco

USONO: La sanktejo de Senpeka Koncipiĝo de la Plejsankta Virgulino Maria en Vaŝingtono.
EKVADORO:
La sanktejo de Dipatrino de Bonŝanca Akuŝo en Quito.
BRAZILIO:
La sanktejo de Nia Senmakule Koncipita Sinjorino en Aparecida.
ARGENTINO: La Sanktejo de Dipatrino en Lujan.
RVANDO: La Sanktejo de Patrino de l´ Vorto en Kibeho.
JAPANIO: La Sanktejo de Sinjorino de Ĉiuj Nacioj en Akita.
BARATO: Baziliko de Patrino de Bona Sano en Vailankanni.
VIETNAMIO: Nacia Sanktejo Maria en La-Vang.

al la indekso


 PREDIKO PRI LA VERA ĈEESTADO

Sankta Johano Maria Vianney

 Nia Sinjoro estas ĉi tie kaŝita kaj atendanta, ĝis kiam ni Lin vizitos kaj prezentos al Li niajn petojn. Vidu, kiel Li estas bona! Li akceptas nin eĉ kun nia malforteco. En la ĉielo, kie ni solenos venkon, ni Lin vidos en plena gloro. Ni antaŭ Li ne aŭdacus aperi, tial Li nun sin kaŝas kaj Li similas al homo, kiu estas prizonita, kaj al ni diras: „Malgraŭ tio, ke vi min ne vidas, nenion tio signifas, petu min, kaj pri kio ajn vi min petos, mi volas tion al vi doni.“ Li estas ĉi tie en la sakramento de la amo, Li senĉese ĝemante petas sian Patron por pekuloj. Kion ĉion Li surmetas, kiam Li ĉeestadas inter ni! Li estas ĉi tie, por nin konsoli, tial ni Lin devas ofte vizitadi. Kiel agrabla por Li estas kvaronhoro, kiun ni ŝparos el niaj ofte neutilaj agadoj, por al Li nin preĝturni, Lin viziti kaj konsoli pro ĉiuj ofendoj, kiujn Li ricevas. Se Li vidas, kiel sopireme al Li direktas puraj animoj, Li kun rideto ilin salutas. Ili al Li venas, por Lin per simpla maniero, kiu al Li plaĉas, peti pri pardono por ĉiuj pekuloj. Kian feliĉon ni sentas en Dia ĉeesto, kiam ni antaŭ lia tabernaklo pasigas momentojn en soleco ĉe liaj piedoj! Tiel do, animo mia, estu tre verva. Vi estas ĉi tie sola, por vian Dion adori. Lia rigardo direktas al vi unusola. Tiu bona Savinto estas al ni plena de amo, tiel Li nin ĉie serĉas.

Aĥ infanoj karaj, kiam vi dumnokte vekiĝos, rapide vi enmense aperu antaŭ la tabernaklo kaj al nia Sinjoro diru: „Dio mia, jen, mi estas ĉi tie. Mi estas ĉi tie por Vin adori, Vin laŭdi, Vin danki, Vin ami, por esti kun la anĝeloj via kunulo! Diru la preĝojn, kiujn vi konas, kaj se vi ne povas preĝi, tiam vi rapidu al via bona gardanĝelo kaj al li konfidu, ke li preĝu anstataŭ vi.

Kiam vi preĝejon eniras kaj trempas viajn fingrojn en la sankta akvo, kiam vi permane tuŝas vian frunton por krucosignon fari, ekrigardu al la tabernaklo: Nia Sinjoro Jesuo Kristo vin samsigne tiumomente benas.

Aĥ! Ke ni havus okulojn anĝelajn kaj nian Sinjoron Jesuon Kriston ni vidus, kiu estas ĉeestanta ĉi tie suraltare kaj rigardas nin! Kiel ni Lin amus! Ni Lin volus neniam forlasi. Senĉese ni restadus ĉe liaj piedoj, tio estus antaŭĝuo de la ĉielo. Ĉio alia iĝus por ni sengusta. Tiel do sciu, kredo, aĥ la kredo mankas. Kaj ni estas mizeraj blinduloj, kiuj nebulon havas antaŭ siaj okuloj. Nur la kredo tiun nebulon povas disigi. Tial petu, infanoj karaj, ĝis kiam mi post momento tenos nian Sinjoron permane, petu Lin, ke Li malfermu okulojn de via koro, al Li voku kiel blindulo apud Jeriĥo: „Sinjoro mia, ke mi ricevu vidpovon.“ Se vi al Li plenfide sincere vokos: „Faru, ke mi ricevu vidpovon,“ poste vi certe ricevos tion, pri kio vi petas, ĉar Li vere volas vian feliĉon. Li havas la manojn plenplenajn de gracoj kaj serĉas, al kiu Li povus ilin doni. Ho! Kiel malmultaj homoj pri ili sopiras! Aĥ, tiom da indiferenteco! Aĥ, tiom da maldankemo! Kiel ni estas malfeliĉaj, infanoj karaj, ke tion ĉi ĉion ni ne komprenas. Iam ni tion ekkomprenos, sed estos jam malfrue!

Nia Sinjoro estas ĉi tie kiel ofera ŝafido. Kaj la preĝo estas al Dio tre kara, se vi petas la sanktan Virgulinon, ke Ŝi al la Patro eterna oferu sian Dian Filon. Tiu ĉi ofero de la Ŝafido pro konvertiĝo de la pekuloj estas ls plej bona preĝo, kiun oni povas fari. Ĉiuj preĝoj estas farataj en la nomo kaj pere de meritoj de Jesuo Kristo. Memoru tion, infanoj karaj, se mi ricevis iun gracon, mi pri ĝi petis ĝuste tiamaniere kaj neniam restis mia preĝo neelaŭdita. Se vi iras por akcepti la sanktan komunion, ĉiam vi devas ĝin akcepti kun tiu intenco, kaj en la momento, kiam vi la Korpon de nia Sinjoro akceptas, vi diru: „Aĥ, mia Dio bona, kiu estas en la ĉielo, mi al Vi tiumomente oferas vian amatan Filon. Tiel kiel Li estis el la kruco deprenita kaj metita en brakumon de la Plejsankta Virgulino kaj kiel Ŝi Lin alportis kiel oferon por ni. Mi al Vi oferas lian Plejsanktan Korpon kaj mi Vin per la buŝo de lia sankta Patrino petas pri pardono de miaj pekoj, por ke mi bone faru akcepton de la sankta komunio, kaj per tio mi atingu la gracojn de la kredo, amo kaj humilo.“

Ni ankaŭ Dion devas peti pri ĉiuj indulgencoj, kiuj nin purigas de niaj pekoj. Bedaŭrinde pri tio oni malofte memoras. Sed fine de nia vivo ni tion tre bedaŭros.

Kiam ni restadas antaŭ la Sanktega Sakramento, ni la okulojn kaj buŝon fermu anstataŭ ia ĉirkaŭrigardado, sed ni malfermu nian koron, kaj poste ankaŭ bona Dio sian koron mafermos. Ni al Li venos kaj Li venos al ni, Li al ni sin konigos. Ĉion, pri kio ni Lin petos, Li donos al ni. Kiel feliĉaj ni nin sentus, se ni tute pri ni forgesus, por ami nur Dion! Sanktuloj ne havis alian deziron, ol vidi nur Dion, nur por Li labori. Ili forgesadis ĉion kreitan, por nur Lin trovi. Tio estas ankaŭ ĝusta vojo, kiel atingi ĉielon.

El. A. Monnin: Predikoj de s-ta Johano Maria Vianney, la paroĥestro de Ars

AMU


Amu ĝis tiom, ke ĝi doloras al vi, kaj se ĝi doloras al vi, ĝuste pro tio estos pli bone. Kial plendi? Se vi akceptas la suferon kaj ĝin oferas al Dio, ĝi havigos al vi ĝojon. La sufero estas granda donaco de Dio, kiu ĝin akceptas, kiu amas el la tuta koro, kiu oferas sin mem, tiu konas ĝian valoron.

Patrino Tereza

al la indekso


 Johano Hus pri la Virgulino Maria

Por iu povas esti sekva teksto el plumo de la magistro Johano Hus pri la Virgulino Maria tre surpriza. Hus estis katolika pastro, li tre estimis la Virgulinon Maria kaj per belegaj vortoj li laŭdis Tiun, en kiu estas pleno de la graco – kiun Ŝi ankaŭ sur nin elverŝas. Ankaŭ ceterulojn li instigis al tio, ke ili la Virgulinon Maria laŭdu kaj petu de Ŝi helpon.

„Por ke ni povu liberigi nin de la peko, ni petu helpon de la Virgulino Maria kaj ni salutadu Ŝin. Mi mizerulo, kiel mi kapablos laŭdi la Sanktan Virgulinon, kiu superas ĉiun laŭdon? Neniu povas sufiĉe saluti Tiun, kiun salutis anĝelo, kiun la Filo estimplene obeis, al kiu sin konfidis la Sankta Spirito kaj kiun admiras la tuta mondo. Ni do devas venadi al Ŝi kun timosento kaj estimo kaj Ŝin laŭdi. Se justuloj ne estas por tio indaj, kiel indos la pekuloj? Kaj tamen kaj justuloj kaj pekuloj ne devas ĉesadi laŭdante Ŝin. Ĉar en Ŝi estas pleno de graco de la Patro, de la Filo kaj de la Sankta Spirito, en Ŝi estas pleno de graco pro Ŝi mem eĉ la graco, kiu estas elverŝata sur nin.”

Magistro Jan Hus (Fol. 69b n) El revuo „Milujte se“ 2018-47

al la indekso


 CITAĴOJ DE MAX KAŠPARů

„El diagnozejo mi havas sperton, ke granda vico da homoj faris dion el sia infano. Ĝin ili adoras, al ĝi ili alportas oferojn, ŝirmas ĝin kontraŭ peno, kontraŭ laboro, kaj entute kontraŭ kontakto kun la kuranta vivo.“

„El vidpunkto de la socio ekzistas stato de senkonscio, kiam oni ne tute konsciiĝas la situacion, en kiu ni vivas. Sed se mi ne konsciiĝas, ke iu manipulas min, mi troviĝas en senkonscio.“

„La kredon ni jam entombigis, la esperon ni jam malrapide entombigas, sed la amon oni ne povas entombigi, ĉar tiel grandan tombon ankoraŭ neniu elfosis.“

„Ununura terapio, kiu kapablas resanigi ĉiujn karakterojn, estas krematorio.“

„Ĉiu malbono, se ĝi devas disvastiĝi grandskale, devas disvastiĝi malrapide, kaŝire kaj ne kaŭzi timon. Kaj sin montri kiel bono por homo.“

„Liberalismo devas havi siajn bordojn. Se ĝi ilin perdas, tiam temas pri la freneziĝita libereco.“

„Multo da malbelo estas opiniata kiel belo, multo da trompo kiel vero kaj multo da malbono kiel bono.“

„Neniam kaj nenie mi ĝis nun renkontis valoron motivigitan per ateismo. Mi konas eĉ ne unu – eĉ ne simplan – komponaĵon aŭ agon, malantaŭ kiu tekstus: ni tiel faras el amo al Dia neekzistado.“

„Opinii, ke ni vivas en ateisma erao, estas eraro. Ni vivas en tempo de forta religieco, sed en ĉiam malpli kristana.“

Mi konas certan ginekologon, kiu ĉiutage likvidas la homajn vivojn, sed Kristnaske li ne kapablas mortigi karpon.“

D-ro Max Kašparů. Fonto: https://citaty.net/autori/max-kasparu/

 al la indekso


 Konsumisma Kristnaska Kredsimbolo en aranĝo
de Max Kašparů

 Mi kredas je la Santa Klauso,
la kreinto de la bizneso kaj komercado,
multe da aĉetebla kaj neaĉetebla.
Mi kredas je nia Sinjoro – konsumismo,
Ununaskita filo de la Santo
kaj el la Klauso generita antaŭ ĉiuj jarcentoj.
Liberalismo el liberalismo
relativismo el relativismo,
vera sinkretismo el vera sinkretismo,
kreita, nenaskita, samsubstanca kun la Santo,
per kiu ĉio estas farita.
Mi kredas je unu konsumismo, kiu estas
donacanto de bizneso,
kiu devenas de la Santo kaj Klauso,
kiu kun la Santo kaj Klauso same estas
adorata kaj glorata,
kaj kiu parolas per la buŝo de reklamo.
Mi kredas je unu sankteca kaj saĝa
Eŭropa Unio,
mi konfesas unu korektecon por libado al
potenculoj.
Mi atendas la alvenon de eŭrovaluto
kaj la vivon en komforto.
Amen.

al la indekso

Sciencisto interbabilas kun Dio:

„Dio, vi jam ne estas bezonata, ĉar ni, sciencistoj, jam kapablas krei homon el argilo.“ „Ĉu jes ? Bonvolu tion montri.“ La sciencisto prenis el grundo pecon da argilo kaj Dio diris al li: „Haltu! Prenu tiucele vian argilon!“

Max Kašparů


 Ni elkore bondeziras

Ni elkore bondeziras al Sac. D-ro Max Kašparů okaze de lia grava vivjubileo - la sepdekjariĝo. Nia kara frato Max, ni plenkore deziras al vi sennombrajn benojn kaj gracojn de Dio kaj la konstantan ŝirmon de la Virgulino Maria.

Viaj fratoj kaj fratinoj de IKUE

al la indekso


 HEBREA ANEKDOTO POR ENPENSIĜO

Iu gojo (t.e. tiu, kiu ne estas hebreo) intencis studi hebrean talmudon. Li opiniis, ke ĝuste tial la hebreoj estas saĝaj. Li mem havis du doktorecojn, sed li volis esti ankoraŭ pli saĝa! Rabeno vane persvadis al li ne fari tion. Sed kiam la sinjoro doktoro obstinis, la rabeno decidis meti al li demandojn, kiujn oni donadas al knaboj volantaj studi talmudon. La doktoro ridis: „Nur ilin donu, la demandojn por la hebreaj knaboj.“ „Nu bone, tiel do: Du hebreoj suprengrimpis tegmenton, ili enfalis fumtubon, unu eliras malpura kaj la dua pura. Kiu el ili foriros sin lavi?“ „Nu tio estas klara, ja tiu malpura,“ ridetas malŝateme la doktoro pro la demando por knaboj.

„Nu, tio ne estas tute tia. Provu tion imagi, sinjoro doktoro... Tiu malpura rigardas la kolegon kaj diras al si: ‚Bone tio finiĝis...‘ – kaj la pura rigardas kolegon kaj diras: ‚Ho, ho!‘ – Vidu, sinjoro doktoro, ĉu vi ne volas ĉesi pensi pri la talmudo? Du doktorecoj sufiĉas, ĉu ne?“ „Ne, per unu demando oni ne povas konkludi, donu la pluan!“

„Nu bone, pro vi... Du hebreoj suprengrimpis tegmenton, ili enfalis fumtubon, unu eliras malpura kaj la dua pura. Kiu el ili foriros sin lavi?“ „Nun mi ja tion scias, lavi sin foriros tiu pura!“ La rabeno kapneas: „Sed ne estas tio tia.“ „Kiel tio, li ja rigardos kolegon kaj...“ „Kaj poste li rigardas siajn manojn kaj vidas, ĉu li estas malpura aŭ pura. Vidu, sinjoro doktoro, rezignu pri tio, tio ne estas por vi.“ „Kaj ne kaj ne! Mi volas ankoraŭ la trian demandon, tio ne estus justa.“

„Nu kiel vi pensas... do bone, pro vi. Du hebreoj suprengrimpis tegmenton, ili enfalis fumtubon, unu eliras malpura kaj la dua pura. Kiu el ili foriros sin lavi?“ „La doktoro jam estas tute konfuzita, li pripensas kaj ne scias, ĉu malpura, pura aŭ ambaŭ sin foriros lavi aŭ eble neniu? Ekscitite li konstatas: „Vi min tiel konfuzigis, ke mi ne scias.“ La rabeno ridetas: „Vidu, kaj tiu hebrea knabo devas diri, ke al malbone metita demando oni ne serĉas respondon. Alie ni prodigas tempon.“ Je kiuj demandoj mi serĉas respondon, kaj je kiuj ne kaj tamen mi devus?

Jitka Krausová , el la libro „La agoj de saĝeco“. (El la revuo „Milujte se 2019-51)

al la indekso


 NI IOM RIDU

La malamikoj
“Via plej granda malamiko estas la vino”, ‒ diras la paroĥestro al drinkemulo.
“Sed vi ĉiam predikas, ke ni devas ami niajn malamikojn!”
“Ami, certe, sed ne trinki ilin.”

La azeno
“Mi neniam forgesos la anekdoton pri la azeno, kiun vi rakontis al mi la pasintan jaron.”
“Ĉu vi trovis ĝin tiel sprita?”
“Spritega: ekde tiam mi ĉiam devas pensi pri vi, kiam mi vidas azenon.”

Ĉe la tablo
Ĉe la tagmanĝo malgranda Joĉjo demandas: “Panjo, ĉu mi povas ion diri?”
“Oni ne devas paroli dum manĝado. Vi diros tion poste.”
Baldaŭ finiĝis la tagmanĝo, kaj la patrino demandas Joĉjon: “Do kion vi, karuleto, volis diri?”
“Mi volis diri, ke en via supo naĝis du muŝoj”, respondis la malgrandulo.

La inteligenta turisto
Al usona turisto en Jerusalemo oni sciigas, ke nun ekzistas bonega vojo inter Dan kaj Berŝeba. Tute mirigite la viro ekkrias:
‒ Vidu, tio estas kurioza: ĉu Dan kaj Berŝeba do estas lokoj? Mi ĉiam pensis, ke estas nomoj de viro kaj virino, same kiel Sodomo kaj Gomora!

al la indekso


 EL LA REDAKCIA LETERKESTO

Estimata Redaktoro de DIO BENU!

En la numero 1(117)/2020 de la revuo DIO BENU sur la paĝo 24 Jaroslava Hamajdová skribis la jenan frazon: „Thomas Keneally (*1935) la aŭstrala verkisto verkis libron pri la historia evento „Schindler´s List“, en kiu li rakontas pri la germano Oskar Schindler, kiu savis antaŭ morto pli ol 1300 judojn, kiujn volis mortigi germanoj en la naziismaj koncentrejoj en Pollando. Estas necese pri tiuj eventoj paroli al junularo.“

Temas pri la periodo de la dua mondmilito, kiu komencis la 1-an de septembro 1939 per la invado de la germana armeo de Hitler-reĝimo al Pollando kaj per la sovetia invado de la Ruĝa Armeo de Stalin-reĝimo, kaj post kiuj sur la teritorio de Pollando komencis la kvinjara milita okupado. La unuaj naziismaj koncentrejoj estis organizitaj en Germanio jam ekde tridekaj jaroj, tuj post la demokratia venko en la balotoj por la germana parlamento de la naziisma partio NSDAP (Nacia socialisma germana laborista partio). La germanaj naziismaj koncentrejoj estis konstruitaj en multaj okupitaj landoj de Eŭropo kaj kompreneble ankaŭ en OKUPATA Pollando, en kiuj pereis multaj milionoj da arestitaj civitanoj de okupataj teritorioj. Nur en la koncentrejo apud la pola urbo Oświęcim, nomigita germanlingve Auschwitz-Birkenau, estis mortigitaj pli ol 1,2 milionoj da judoj. En la ĉeĥa urbo Terezín ankaŭ estis organizita fare de la germanaj naziistoj la germana naziisma koncentrejo, nomigita germane Theresienstadt, en kiu estis mortigitaj 150 miloj da malliberuloj kaj el ĉi nombro 35 mil judoj. Same kiel la koncentrejoj: Auschwitz-Birkenau, Stuthof, Treblinka, Bełżec organizitaj sur la teritorio de la okupata Pollando ankaŭ la koncentrejo Theresienstadt estis organizita en la okupita en la jaro 1938 Ĉeĥoslovakio.

Jes, oni devas paroladi kun junularo pri ĉi teruraĵoj de la dua mondmilito, kiujn organizadis kaj plenumadis germanaj naziistoj, sed oni ne povas MALLONGIGI sian pensadon per la vortoj: “... la naziismaj koncentrejoj en Pollando“. En la jaroj 1939-1945 ne estis iu ŝtato nomigata antaŭ la dua mondmilito - Pollando, ĉar post la septembra invado de la Hitler-armeo la teritorio de Pollando estis okupita dum kvin jaroj per la germana-naziisma regantaro.

Dum la dua mondmilito kaŭze de du okupantoj de Pollando: la naci-socialisma Germanio kaj internaci-socialisma Sovetio pereis SES milionoj da poloj kaj inter ili TRI milionoj da judoj. Jam nur por la memoro de ĉi pereintaj gepoloj ni ne povas uzadi iujn mallongigojn de nia pensado, kiel skribis sinjorino Jaroslava Hamajdová – dum ĉi terura dua mondmilito estis neniuj koncentrejoj en Pollando, same kiel neniuj koncentrejoj en Ĉeĥoslovakio, ĉar ĉiuj landoj en Eŭropo estis okupataj dum kelkaj jaroj fare de germanoj-naziistoj. Kaj oni devas memori pri tiuj faktoj, kiam oni parolas kun junularo pri tiaj eventoj, kiuj rakontataj estas en filmoj, libroj kaj prelegoj.

Plenestime Stanisław Śmigielski, Pollando

al la indekso


 LA MANOJ DE MARIA

Pli frue ol plenestingiĝos miaj vortoj flamaj,
pli frue ol la sangon al la cel´ ĝisportos vento,
pri vi, ho, manoj tre pacemaj
mi kantos dum ĉi blu-momento.

Dum plenaj de stultaĵoj iras
la tagoj al neni´ sen senco,
en vi konfide gorĝ´ infana spiras,
de ĉiu senpovul´ vi gard-potenco,
vi polmoj al la fruktoj sin levantaj,
vi fingroj pro faruna polvo blankaj
la paston de la sorto knedas.

Vi raspaj manoj de lavistinetoj
sur ĉiuj bordoj gargarantaj
bandaĝojn sangajn de mond-luktoj,
malpurajn vestojn de voluptoj,
vi manoj malseketaj ĉiam
vi manoj de l´ virinoj ĉe l´ rivero
la pekojn de la mond´ en larmoj lavas.

Sen vi rempar´ de l´ urboj falus,
sen vi kudriloj restus ofte solaj,
sen vi ne premus sin la noktoj
en tagoj per vesperoj molaj.

Ho, manoj, en vi forto estas
pli granda ol en blov´ tempesta,
ke stelojn vi ekskui povas.
El vi mildecon nub´ kaj kamp´ akiras,
karesas vi - marmor´ varmspiras,
vi glavoj flamaj paradizon gardas.
Finita la poem´, la lamp´ malardas,
en sonĝon mi descendas per stelar´.

Jan Zahradníček El la ĉeĥa tradukis Josef Cink

al la indekso


 PASKAJ BONDEZIROJ

Kristo, nia Pasko, fordonis sin por ni. Feliĉan Paskon en Kristo resurektinta!

Paskon plenan de ĝojo pro la venko de Jesuo kontraŭ la morto al ĉiuj legantoj de Dio Benu elkore deziras ĝia redakcio.

al la indekso


  Vortoj adresitaj al la membroj de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio

Milí bratři a sestry, čtenáři Dio Benu, všechny Vás srdečně zdravím a doufám, že toto tíživé období zvládáte úspěšně prožívat a také modlitbou se zapojujete do boje proti virusové pandemii, která sužuje lidstvo na celém světě. Skupina esperantistů z Evropy a také z obou částí Ameriky se zapojila do devítidenní růžencové pobožnosti za odvrácení tohoto zla. Samozřejmě je potřeba i nadále, zvláště modlitbou růžence, jak nás k tomu vybízí Panna Maria a ujišťuje, že modlitba růžence je mocná zbraň, kterou lze zvítězit nad zlem. Také k dispozici máme jiné modlitby, i modlitbu na třetí stránce tohoto čísla Dio Benu, kterou za tímto účelem sestavil arcibiskup Jan Graubner. A zvláště v této postní době přinesme existující omezení jako oběť Bohu a nepřestáváme důvěřovat v Boží pomoc a ochranu naší nebeské Matičky Panny Marie.

V měsíci květnu si připomeneme s církví dvě významná výročí ‒ sto let od narození svatého Jana Pavla II. a sto let od narození našeho milého patrona naší katolické esperantské sekce arcibiskupa Mons. Karla Otčenáška. Svatý Jan Pavel II. se narodil 18. května. A toto datum mi připomíná zážitek, když jsem 18. května 1979 stál před soudním tribunálem v Ústí nad Orlicí kvůli umožnění sloužení mše sv. před oficielním budíčkem v našem esperantském táboře v Herborticích v roce 1977. Při mé obhajobě vyskočil prokurátor a řval na mě, zda by bylo potřeba se zeptat papeže, který je právě na návštěvě v Polsku. Byl jsem mu za to vděčný, že mi připomněl svatého otce Jana Pavla II. právě v den jeho narozenin, kterému jsem mohl k jeho narozeninám tuto nesnadnou situaci věnovat, ve které jsem se nacházel. A pak jsem za to byl odměněn, že jsem měl možnost dvakrát se s ním osobně setkat. A na našeho milého otce arcibiskupa Karla máme stále, hlavně účastníci našich katolických esperantských táborů v Sebranicích a IKUE-kongresů, nezapomenutelné vzpomínky.

Bratři a sestry, zda se budeme moci v letošním roce zúčastnit esperantských akcí, mezi ně patří kongres křesťanských esperantistů v Legnici v Polsku, to nikdo z nás neví. To ale neznamená, že bychom nemohli se věnovat také nejen přečtení tohoto čísla našeho časopisu, ale je též možnost si stáhnout čísla časopisu Espero Katolika z internetových stránek naší sekce: www.ikue.org/cz/

Boží požehnání a ochranu Panny Marie Vám přeje Váš bratr Miloslav Šváček.

al la indekso


  Monkontribuaĵoj ricevitaj por IKUE kaj la Ĉeĥa IKUE-Sekcio de la 11.1.2020 ĝis la 30.3.2020:

Luděk kaj Zita Brada, Antonína Černá, Petr Dohnálek, Anna Dzuňová, Libuše Filipová, Karel Gleisner, Magdaléna Grimová, Jan Kalný, Václav Kaprál, Max Kašparů, Marta Kepeňová, Ludmila Kopecká, Jan Kovář, Jan kaj Martina Krejčí, Jan Matoušek, Růžena Mrázková, Nataša Navrátilová, Václav Nosek, Josefa Skřivánková, Bogusław Sobol, Felice Sorosina, Anežka Štěpánková, Květa Stránská, Jiří kaj Pavla Studený, Josef Vaněček, Zdeňka Vítová, Marie Vyklická, Willi Wirges

Tre koran dankon!

al la indekso


 DIO BENU

DIO BENU Vydavatel: IKUE-Katolická sekce Českého esperantského svazu. Adresa redakce: IKUE-Katolická sekce ČES, Tršická ul. 6, CZ-751 27 Penčice. Zodpovědný redaktor: Miloslav Šváček, tel. +420 732 420 675, e-mail: m.svacek@seznam.cz. Bank. spojení: FIO banka, a.s., Přerov, číslo účtu: 2700247564/2010. IBAN: CZ4420100000002700247564 SWIFT/BIC: FIOBCZPPXXX Registrační číslo MK ČR: E 12647. Ročník 2020 (30) - číslo 2 (118).

ISSN 1803-8387

La enhavo de la artikoloj de aŭtoroj ne ĉiam devas koheri kun opinioj de la redaktantaro.

al la indekso