Dio Benu numero 116-4/2019

al la arkivo de jarkolektoj 1991-2019

 

· LA ANUNCIACIO
· VORTOJ DE LA SEKCIA PREZIDANTO (Miloslav Šváček)
· LA KORO KAJ LA RACIO (Sac. D-ro Max Kašparů)
· LA ĈEFA PROBLEMO DE LA NUNTEMPA EKLEZIO ESTAS TIMO
   (Kardinalo Sarah)
· LA PROFETAĴOJ PRI KRISTO KAJ LIA RESUREKTO (Kard. Jozef Tomko)
· LA CELO DE LA FRAMASONISMO ESTAS LIKVIDO DE LA KRISTANAJ

   KREDO KAJ MORALO, DIRAS EKSFRAMASONO (Radio Vaticana)
· FRAMASONOJ PLU RESTAS EKSKOMUNIKIGITAJ (Episkopo Antonio
   Staglianň)
· LA EKLEZIO EN AFRIKO DEFENDAS SIN KONTRAŬ FRAMASONAJ
   INFILTRADOJ (www.vaticannews.va)
· INSTRUU AL MI LA AMON (Patrino Tereza)
· LA HELPANTINO DE LA KRISTANOJ (Sac. D-ro Max Kašparů)
· „POSTE NI SENĈESE ESTOS KUN SINJORO“ (Herbert Madinger)
· INTER VIVO KAJ MORTO (Sac. Mieczysław Piotrowski TChr)
· SAĜECO EN HISTORIETOJ PRI BESTOJ (El revuo Milujte se)
· INTERPAROLO SUR ĈIELO (Aŭtoro nekonata)
· PETU, KAJ ESTOS DONITE AL VI (Miloslav Šváček)
· HOMILIO DE LIA EMINENCO MILOSLAV KARDINALO VLK
· ĈU HAZARDOJ AŬ SIGNOJ? (Sac. Prof. Paweł Bortkiewicz)
· REPACIGAJ PETOJ (Anonima laiko)
· VESPERO ANTAŬ KRISTNASKO 1945 EN GERMANIO (Lidija Ryndina)
· LA KRISTNASKA VIGILIA KREDKONFESO (Societo de la Dia Vorto)
· FORVIŜU, INFANO JESUO (Patrino Tereza)
· JOSEF ZVĚŘINA (1913-1990) (Jaroslava Hamajdová)
· SANKTA LAŬRENCO (Jaroslava Hamajdová)
· Vortoj adresitaj al la membroj de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio
  
(Miloslav Šváček)
· Monkontribuaĵoj ricevitaj por IKUE kaj la Ĉeĥa IKUE-Sekcio
   de la 7.7.2019 ĝis la 20.10.2019
· PREĜO DE P. CIRILO DE DIPATRINO, LA ADORANTO DE JESU-INFANO
   DE PRAHA
· HISTORIA STANDARDO DE LIGO DE KATOLIKAJ ESPERANTISTOJ EN
   ĈEHOSLOVAKIO
· KOREGAN GRATULON KAJ BONDEZIRON AL MVDr. František
   Rytíř
· KRISTNASKA MESAĜO (Antoni Grabowski)
· PAŜTISTAR´ MALDORMU (kanto)
· DIO BENU

 


 LA ANUNCIACIO

Kaj en la sesa monato la anĝelo Gabriel estis sendita de Dio en urbon de Galileo, nomatan Nazaret, al virgulino fianĉinigita kun viro, kies nomo estis Jozef, el la domo de David; kaj la nomo de la virgulino estis Maria. Kaj li venis al ŝi, kaj diris: “Saluton al vi la grace favorita, la Eternulo estas kun vi.” Sed ŝi tre maltrankviliĝis ĉe tiu diro, kaj konsideris, kia povas esti tiu saluto. Kaj la anĝelo diris al ŝi: “Ne timu, Maria; ĉar vi trovis gracon antaŭ Dio. Kaj jen vi gravediĝos en via ventro kaj naskos filon, kaj vi nomos lin JESUO. Li estos granda, kaj estos nomata Filo de la Plejaltulo; kaj Dio, la Eternulo, donos al li la tronon de lia patro David; kaj li reĝos super la domo de Jakob eterne, kaj lia regno ne havos finon.” Kaj Maria diris al la anĝelo: “Kiel estos tio, ĉar mi ne konas viron?” Kaj la anĝelo responde diris al ŝi: “La Sankta Spirito venos sur vin, kaj la potenco de la Plejaltulo superombros vin; pro kio ankaŭ la naskotaĵo estos nomata sankta, la Filo de Dio. Kaj jen via parencino Elizabeto ankaŭ gravediĝis je filo en sia maljuneco, kaj la nuna monato estas la sesa por ŝi, kiun oni nomis senfrukta. Ĉar ĉe Dio nenio estas neebla.” Kaj Maria diris: “Jen la sklavino de la Eternulo; estu al mi laŭ via diro.” Kaj la anĝelo foriris de ŝi. Luk 1,26-38

al la indekso


 VORTOJ DE LA PREZIDANTO

Karaj kaj estimataj legantoj, karaj gefratoj en Jesuo Kristo, la tempo nekredeble rapide pasas kaj baldaŭ ni transpaŝos la sojlon en la novan jaron. Espereble la nuna jaro estis por ni ĉiuj fruktodona kaj de Dio benita. Kion gravan kaj utilan ni ĝis nun ne sukcesis fari, do restas ankoraŭ du monatoj por tion plenumi. Ni do eluzu ilin ankaŭ fruktodone.

Komence de la monato novembro ni ne forgesu perpreĝe rememori ankaŭ niajn forpasintajn gefratojn. Kaj la adventan periodon komenciĝontan ekde la 1-a de decembro ni bone eluzu por nin prepari por la ĝoja festo de la naskiĝo de nia Savinto Jesuo Kristo, kaj ni elpetu de Li benon por niaj aktivadoj dum la nova jaro 2020. Ni esperu, ke temos pri la jaro ne nur benita por nia sekcio, sed ankaŭ por revivigo kaj revigligo de IKUE, kiu dumtempe pro la financa krizo ne povas eldonadi paperforman revuon Espero Katolika. Tamen ekzistas eblo akiradi ĝin en ciferecigita formo el la interretaj paĝoj de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio: www.ikue.org/cz/.

Al ĉiuj monkontribuintoj por la sekcio kaj por artikoloj por nia revuo tre kore dankas kaj Dian benon deziras via frato Miloslav Šváček

al la indekso


 LA KORO KAJ LA RACIO

La koro faras miraklojn, sed la racio ne kredas je ili. Aischylos

Per la amo povas fanfaroni la koro. La cerbo fieras per ideoj.

En la vivo de la homo ofte okazas dueloj de tiuj du simbolaj posedantoj de la racio kaj la amo. La sento diras, ke la racio kapitulaciu pli frue, antaŭ ol la milito komencos. La racio havas malan opinion. La intertrakto ofte atingas neniun rezulton, eĉ se ĝin prezidas tia peranto, kia estas la sinjoro ministro Konscienco. La apartaj traktadoj pri la reciproka neatakado kaj neuzo de insidaj armiloj ne celas al interkonsento. Poste okazas, ke ambaŭ restas en la konstanta duelo aŭ en la eterna „nekoncedebla emmiksiĝo en la aferojn de la alia“.

Se tiu ĉi konflikto ekzistus en fora parto de la mondo, ni povus diri, ke ĝi ne rilatas nin. Sed tia milito okazas sur la batalejo, kiu kuŝas rekte en ni mem.

La milita observantino, la sinjorino delegitino Humoro, ne kapablas ekkompreni, ĝis kien la generalo Racio povas ĝisiri en la batalo kontraŭ la Amo. Korespondistino de la gazeto Espero la sinjorino Responseco ree ne kapablas pervorte priskribi malprofitojn, kiujn en la milito suferis la ambaŭ flankoj.

Tiu ĉi batalejo, kiu estas trasorbita per larmoj kaj sango, ĉar al la Amo elfluas larmoj ĉiam kaj al la Racio ĉiam la sango, estas unu el la plej malgrandaj batalejoj sur la mondo. Sed la malgranda enhavo de la homa interno estas kapabla enpreni tiun ĉi grandan homan konflikton. Kaj eĉ ĝin povas kaŝi antaŭ la vidoj de la tuta mondo. Ankaŭ ĉi tie validas: kion la mondo ne vidas, tio neniun doloras.

Kvankam la distanco inter la brusto, kie kuŝas la homa koro, kaj la kapo, kie loĝas la cerbo, estas simbole unu el la plej longaj sur la mondo, okazas tie tiel ofte konfliktoj. La motivoj por la dueloj estas la plej diversaj, antaŭ ĉio bagatelaj. Plej ofte ili estas elprovokitaj per la kortekso, kiu klopodas al la tuta resto de la homo kredigi tute falsan tezon: „Kion vi havas ordigitan en la kapo, tion vi havas ordigitan ankaŭ en la vivo.“ Kaj tio ofte estas danĝera eraro. Pro tiu eraro poste plej ofte multe perdas la koro.

Al la ĝojo de la homa animo malgraŭ tio apartenas la ekkono, ke la Amo, malgraŭ grave vundita sur la batalejo, neniam mortas. Kaj eĉ ne eblas ĝin entombigi. Tiel grandan tombon ankoraŭ neniu elfosis, tiel grandan tomban ŝtonon oni ankoraŭ ne trovis. Kaj eĉ se.... ĝi do reviviĝos.

Sac. D-ro Max Kašparů

al la indekso


 LA ĈEFA PROBLEMO DE LA NUNTEMPA EKLEZIO ESTAS TIMO

La eklezio ne estas posedaĵo de pseŭdo-reformistoj. Ili do ne povas ĝin ŝanĝi, ĉar ĝi al ili ne apartenas ‒ diris kardinalo Robert Sarah dum intervjuo por franca agentejo I. Media. La prefekto de la Kongregacio por Dia Kulto kaj Sakramentoj dum ĝi respondis kromalie al kritikantoj de sia lasta libra interparolo. Iuj asertas, ke la bildo de la eklezio, kiun li en ĝi prezentas, estas tro pesimisma.

La kardinalo Sarah memorigas, ke jam la kardinalo Joseph Ratzinger antaŭ sia elekto al la Petra Seĝo asertis, ke la eklezio trairas la plej gravan krizon en sia historio. La hodiaŭa situacio estas ankoraŭ pli malbona. Al adreso de kardinaloj, episkopoj kaj sacerdotoj celas kulpigoj, pri kiuj ni antaŭe ne aŭdadis. Iuj eĉ estis arestitaj. Al tio aldoniĝas krizo de la kristana civilizacio. En respondoj al la demandoj de la franca agentejo la kardinalo sin esprimas ankaŭ konkrete pri la situacio en Francio, kiu laŭ lia opinio rezignis pri siaj kristanaj radikoj, ĝi aprobas leĝojn kontraŭantajn la Dian rajton kaj ankaŭ la naturecon. Li ankaŭ atentigas pri la nekompreneblaj paradoksoj: ĉiuj strebas pri nuligo de la mortpuno, kaj dume la mortigado de la nenaskiĝintoj estas legala; oni batalas kontraŭ kripligado de genitalioj, kaj dume estas legaligata kripligado de homoj, volantaj ŝanĝi sian seksecon. Tio estas diablaj paradoksoj ‒ aldiras la afrika kardinalo.

Tragikaj laŭ liaj vortoj estas ankaŭ dispartigoj en la eklezio, elirantaj el situacio, en kiu ĉiu opinias laŭ si mem. Kiel li emfazas, la katolikoj en la nuna situacio devas transpreni ekzemplon de la apostoloj, kiam ilin trafis ŝtormo sur la lago. Sur unu flanko ili devas konservi kurson, insisti pri la neŝanĝita instruo de la eklezio kaj samtempe voki al Jesuo pri la helpo. La fideleco al la instruo kaj la fervora preĝado estas laŭ la kardinalo Sarah manieroj, kiel eliri el la aktualaj ŝtormoj.

La kardinalo Sarah rekonas, ke la hodiaŭa situacio grandparte rezultas el krizo de identeco de la episkopoj mem. Kiu protektos ŝafojn, se la paŝtistojn trafas timo kaj forkuras antaŭ lupoj? ‒ demandas la prefekto de la vatikana kongregacio. Ĝuste la timo estas laŭ lia opinio la plej ĉefa malforteco de la nuntempa eklezio. Iujn episkopojn timigas kritiko, ĉar ili tro centriĝas al si mem, ili iĝis tre singardemaj, evitante klarajn formulaĵojn, por eviti kunpuŝiĝojn kun oponuloj aŭ kun martireco. Dume estas necese denove malkovri Dion, koncentriĝi al Li kaj sin konfidi al lia graco. Se ni do estas kun Li, neniun ni devas timi ‒ asertas la kardinalo Sarah.

Kiel filo de afrikaj animistoj kaj multjara sekretario de la Kongregacio por Evangelizado de la Nacioj li rezolute emfazas, ke la heroldado de la evangelio al konfesantoj de aliaj religioj ne estas prozelitismo, sed plenumado de la tasko, kiun la eklezio ricevis de Jesuo. Prozelitismo signifas devigi iun akcepti kredon kaj ‒ kiel li emfazis ‒ tiun sintenon li neniam ĉe iu katolika misiisto trovis. Evangelizadi ni devas ĉiujn homojn, heroldi Jesuon Kriston, ĉar Li estas la ununura vojo al la savo, emfazis la kardinalo Sarah.

Kardinalo Sarah
Fonto:www.vaticannews.va/cs.html 8.4.2019

al la indekso


 LA PROFETAĴOJ PRI KRISTO KAJ LIA RESUREKTO

Kiam la trian tagon post la krucumo de Jesuo iris liaj du elrevigitaj disĉiploj al Emaŭso, Li mem alsocietiĝis al ili dirinte al ili: “Ho malsaĝuloj kaj kore malviglaj por kredi ĉion, kion la profetoj antaŭparolis! Ĉu Kristo ne devis suferi ĉion tion, kaj eniri en sian gloron? Kaj komencante de Moseo kaj de ĉiuj profetoj, Li klarigis al ili el ĉiuj Skriboj la dirojn pri Li mem (Luk 24, 25-27).

Kristo tiel nin atentigis pri la unika evento, kiun ni povus nomi literatura miraklo.

Kion sub tio pensi?

Fakton, ke la personon de Jesuo Kristo skizis libroj de la Malnova Testamento multajn jarcentojn antaŭ lia naskiĝo.

En daŭro de 4000 jaroj paŝon post paŝo estas skribata biografio de la Mesio pli frue, ol Li naskiĝis. Ido de virino, kiu piedpremos kapon de la tentanto, promesita komence de la homhistorio, iĝas espero de Israelo. Abrahamo ekscias, ke Li devenos el lia nacio; pli poste aperos antaŭdiraĵo, kiu el la dek du israelaj triboj donos devenon al la Mesio: estos tio domo de Jehuda kaj en ĝi la reĝa familio de Davido. Kiel tiamaniere mallarĝiĝis rondo ĉirkaŭ la estonta Mesio, la profetoj aldonis pliajn konturojn por kompletigo de lia bildo. Laŭ Jesaja Emanuelo, aŭ “Dio kun ni” ‒ ankaŭ la nomo estas okulfrapa ‒ naskiĝos el virgulino; Micha antaŭdiras, ke loko de lia naskiĝo estos Betlehemo; Malaĥi en la kvina jarcento antaŭ Kristo precizigas, ke speciala antaŭulo preparos lian alvenon; Jesaja kaj psalmoj antaŭdiras, ke adorklinos antaŭ Li saĝuloj el oriento; laŭ Hoŝea Li portempe loĝos en Egiptujo. Zeĥarja, Jesaja kaj kelkaj psalmistoj kompletigis bildon multkolore: estonta Mesio estos malriĉa, Li pene ekde la juneco laboros, sed dume Li estos iu paŝtisto kaj reĝo. Li serĉos perditajn ŝafojn, Li venos heroldi ĝojan mesaĝon al malriĉuloj, al la malliberuloj Li heroldos liberigon, al blinduloj ricevon de vidpovo. Perfidos Lin tridek arĝentaj moneroj, oni surkraĉos Lin, per vinagro estingos lian soifon.

La 21-a psalmo enmetas en la buŝon de la estonta Mesio tiujn ĉi vortojn:

“Mia Dio, mia Dio, kial Vi forlasis Min? Ĉiuj, kiuj min vidas, insultas min; malfermas la buŝon, balancas la kapon. Ĉirkaŭas min hundoj, bando da krimuloj obsedas min. Ili vundis miajn manojn kaj piedojn: Mi povas nombri ĉiujn miajn ostojn. Ili dividas inter si miajn vestojn; pri mia tuniko ili lotas...”

Fine Danielo antaŭdiras pli precize eĉ la tempon, kiam venos la Mesio: ne tutajn mil kvincent jarojn post denova konstruo de la jerusalema templo.

Por montri tion ni tralegu fragmentojn el Jesaja pri la suferado de “la servanto de la Sinjoro” (Jes 52): “Li ne havis staturon nek belecon; ni rigardis Lin, sed

Li ne havis aspekton, per kiu Li plaĉus al ni. Vere, niajn malsanojn Li portis sur si, kaj per niaj suferoj Li sin ŝarĝis; sed ni opiniis Lin plagita... Tamen Li estis vundita pro niaj pekoj, dispremita pro niaj krimoj... Li estis turmentata, tamen Li humiliĝis kaj ne malfermis sian buŝon; kiel ŝafido kondukata al buĉo kaj kiel ŝafo muta antaŭ siaj tondantoj, Li ne malfermis sian buŝon... Inter malbonaguloj oni donis al Li tombon... iliajn pekojn Li portos sur si... Li estis alkalkulita al krimuloj, dum Li portis sur si la pekon de multaj kaj petis por la krimuloj...”

Ĉi tie ni havas la tutan teologion pri la substitua sufero de Kristo. La kvar kantoj de Jesaja pri “servanto de Javeo” pli taŭgas por Nova ol Malnova Testamento. Ne senkaŭze iuj nomas Jesajan la kvina evangeliisto. Tiu ĉi profeto priskribas estontan suferon de Jesuo kvazaŭ Li ĝin jam vidus, malgraŭ tio, ke Lin de Kristo dividis ankoraŭ tutaj jarcentoj. Iuj modernaj racionalistoj volis tion solvi kaj eligi tiun ĉi literaturan miraklon tre simple: ili proklamis, ke tiu ĉi partaĵo estis verkita post la morto de Kristo. Nu denove ekparolis rokoj kaj papirusoj: la grotoj de kumranaj altaĵoj disponis en kvindekaj jaroj, dum centjaroj kaŝitajn skribrulaĵojn kaj inter ili ankaŭ la manuskripton de la tuta nia Jesaja. Tiu ĉi kopiaĵo ververe devenas el la unua ĝis la dua jarcento, sed antaŭ Kristo. Tio signifas, ke la originalo de la antaŭdiraĵo de Jesaja devenas el ankoraŭ pli malproksima tempo antaŭ Kristo.

Se ni do per unu mano prenos biografion de Jesuo el la Nova Testamento kaj per la dua mano ĉiujn profetaĵojn pri Mesio el la Malnova Testamento, ni ne povas eviti la demandon, kiel eblas klarigi sufiĉe perfektan priskribon de la persono de Kristo kaj la certan specon de lia biografio ante litteram, priskribita kvincent jarojn antaŭ lia naskiĝo. Ĉu tio ne estas iu literatura miraklo? Kaj kiel ĝin klarigi?

Ĉu vi opinias, ke pri kreo de la kredo pri dieco de Jesuo Kristo havis gravan influon kredo je lia resurekto, sed kiun neniu propraokule vidis?

La resurekto de Kristo certe firmigis la kredon de liaj disĉiploj pri lia dieco. La resurekto estis dekomence unu el la ĉefaj punktoj de la kristana kredo.

Kristo mem, ankoraŭ dum sia agado kelkfoje antaŭdiris kiel sian morton tiel ankaŭ sian resurekton. Ekzemple kiam de Li fariseoj postulis signon el ĉielo, Li respondis al ili: “Generacio malbona kaj adultema serĉas signon; kaj signo ne estos donita al ĝi, krom la signo de Jona” (Mat 16,4). Per tiu ĉi bildo Li aludis, ke Li eliros el la tombo viva. Kiu volus nei la resurekton, unue li devus fari ordon pri tiuj ĉi antaŭdiraĵoj, sed ankaŭ pri aliaj faktoj. Ĉar la resurekto faras unu tutaĵon kun la mirakloj de Kristo, kun la resurekto de Lazaro, eĉ kun la solena atestado pri sia dieco, kiun Jesuo efektivigis antaŭ la juda tribunalo kaj kiu estis fina kaŭzo de lia kondamno. Se estas la vero, ke neniu el liaj disĉiploj vidis Kriston en momento de lia resurekto, restas la fakto, ke la apostoloj kaj ankaŭ la piaj virinoj vidis malplenan tombon, jes, ankaŭ Lin mem en lia glorigita korpo: ni ekmemoru Petron, Johanon, la apostolojn en vesper manĝejo, poste ilin ĉiujn kun nekredema Tomaso, disĉiplojn survoje al Emaŭso, denove apostolojn surborde de la lago kaj fine kvincent disĉiplojn, kiujn rememoras sankta Paŭlo. Temas pri diversaj personoj, kiuj ne estis inklinitaj facilanime akcepti la resurekton: sufiĉas memorigi nefidemon eĉ nekredemon ne nur de Tomaso, sed ankaŭ de Petro kaj aliaj apostoloj, kiel ankaŭ de la emaŭsaj disĉiploj.

Por la unua komunumo la resurekto estis tiel grava realeco, ke ĉe la elekto de Mateo kiel apostolo anstataŭ Judaso estas la plej grava kondiĉo, ke li estu atestanto de la vivo de Kristo, sed antaŭ ĉio de lia resurekto. De la komenco mem ĝi iĝas piliero de la predikado tiom, ke Paŭlo diras: “Se Kristo ne releviĝis, via fido estas vana.” Se io estas historie certa, tiel ĝi estas io historie pruvita, tiel ĝi estas fakto de la kredo je resurekto de Kristo en la unuatempa Eklezio, kaj tio de la plej frua komenco. Do ne temas pri ia mito, kiu ekestus dum paso de tempo. Kiel klarigi fakton de tiu ĉi kredo? Ĉu per oportuna neado de ĉiuj faktoj, interrilatoj kaj cirkonstancoj?

Ĉar temas pri la eksterodinaraj eventoj, kiuj sen allaso de dieco de Kristo iĝas neklarigeblaj. La historio nin alkondukas ĝis la pordego de la kredo mem, ĝi starigas nin kiel Tomason rilate al tiu eksterordinara persono, sed finan kaj plenan klarigon ĝi lasas al la kredo. Ĉiuj cirkonstancoj, eĉ tiuj la plej strangaj, subite trovas sian logikon, se ni ekkredas al Jesuo Kristo, kiu ĵuranta je la viva Dio proklamas, ke Li estas vera Filo de Dio. Estas tio por Li mortverdikto, sed ankaŭ komenco de la glorigo. Kaj por ni tiu ĉi ekkono malfermas kune kun la mirakloj kaj precipe kun la resurekto novajn horizontojn: KRISTO VIVAS! HALELUJA!

El broŝuro Kristo hieraŭ kaj hodiaŭ (Kristus včera i dnes) de Kard. Jozef Tomko

al la indekso


 LA CELO DE LA FRAMASONISMO ESTAS LIKVIDO DE LA KRISTANAJ KREDO KAJ MORALO, DIRAS EKSFRAMASONO

La framasonismo kondukas neeviteble al apostateco, ja eĉ ĉe homoj, kiuj havas pro fundan sperton de la kredo kaj estas praktikantaj kristanoj, avertas en semajngazeto Famille Chrétienne eksframasono Arge Abad-Gallardo. Li mem estis framasono 24 jarojn. Post konvertiĝo li decidis ekparoli pri la danĝero, kiu en tiu ĉi sekreta organizaĵo kaŝiĝas.

Al framasonoj li aliĝis dumvoje de sia spirita serĉado en la 34-a jaraĝo. Li opinias, ke kun la sama motivo aliĝas al la framasonaj loĝioj 30-40% de adeptoj. Allogas ilin esotera karaktero de tiu ĉi societo, konscia observado de sekreto, serĉo de kosma forto kaj alia formo de panteismo ‒ kaj ankaŭ scivolemo. „Ili sciigos al vi, ke vi konatiĝos kun la aferoj, kiujn ne aliros plejmulto da homoj,“ rememoras Abad-Gallardo. Al la spirita aspekto de la framasonismo li rimarkis, ke li renkontis multajn homojn, kiuj honeste serĉadis ‒ sed senrezulte.

Iuj aliaj, eble 10-20% eniras loĝiojn pro kariero, ĉar en ĝi renkontiĝas homoj de politiko aŭ bizniso. Pluajn 30-40% formas revoluciuloj. Abad-Gallardo tamen aldiras, ke dum 24 jaroj ĉe framasonoj li ne renkontis tie profunde kredantajn homojn, ĉar en la kazo, ke homo eniras loĝion kiel katoliko, dumtempe li malproksimiĝos de la eklezio, apostatiĝos. „La famasonismo estas esotera movado, kies celo estas likvido de la kristana kredo kaj moralo. Kerno de la framasonismo estas gnostikismo kaj esoterismo,“ diras eksframasono por la franca katolika semajngazeto Famille Chrétienne.

Radio Vaticana, 10.09.2019

al la indekso


 FRAMASONOJ PLU RESTAS EKSKOMUNIKIGITAJ

Italio. Por dialogo de la postkoncilia eklezio estas framasonoj nek proksimaj, nek malproksimaj. Ili estas tute ekster la eklezio, ili estas ekskomunikitaj – diris episkopo Antonio Staglianň dum renkontiĝo kun reprezentantoj de la italaj framasonoj. En Sirakuzo en Sicilio okazis renkontiĝo organizita fare de Loĝio de Granda Oriento de Italio pri la temo: “Ĉu la eklezio kaj framasonismo, tiel proksimaj kaj tiel malproksimaj?

La evento, certasence fundamentŝanĝa, ĉar la diskuton oficiale partoprenis ankaŭ la katolika episkopo, komence elvokis polemikon. Ekestis ŝajno, ke la eklezio volas serĉi kompromison kun framasonoj. Sed nenio simila okazis. La episkopo Staglianň eksplikis, ke al la renkontiĝo kun la italaj framasonoj li iris obeante la vortojn de Jesuo, kiu sendas siajn disĉiplojn kiel ŝafojn inter lupojn kaj ordonas al ili amon al la malamikoj.

Kiel episkopo kaj antaŭ ĉio kiel teologo mi volis al ili ekspliki, ke ili ne apartenas al la komuneco de la eklezio,” emfazis la ordinario de la sicilia diocezo Noto. Li rimarkis, ke li decidis viziti framasonojn ankaŭ pro tiuj, kiuj estas misinformiĝintaj argumentante, ke eblas aparteni al framasonismo kaj samtempe vizitadi preĝejon, kaj eĉ akceptadi la sanktan komunion. “Tio ne estas ebla. Kaj ke oni diras, ke al framasonoj apartenas ankaŭ iuj sacerdotoj kaj espiskopoj? Ĝuste tial estis necesa ĉeesto de la episkopo, kiu klare diris, ke tio ne eblas. Se do iu katoliko, inkluzive de la sacerdotoj aŭ episkopoj, apartenas al la framasona loĝio, tio signifas, ke li ignoras ekskomunikigon havante problemon kun sia katolika identeco,” diris la episkopo Staglianň.

Laŭ www.radiovaticana.cz, 14.11.2017

  al la indekso


 LA EKLEZIO EN AFRIKO DEFENDAS SIN KONTRAŬ FRAMASONAJ
   INFILTRADOJ

Lokaj afrikaj eklezioj defendas sin kontraŭ problemo de framasonaj kaj pluaj esoteraj grupoj. Lastatempe kvar episkoparoj avertis siajn kredantojn antaŭ membriĝo en tiuj ĉi organizoj.

Kiel informas episkopoj de Kamerunio, en la eklezion ĉiam pli multe infiltriĝas framasonaj rondoj. En iuj paroĥoj, animzorgaj konsilioj, kaj eĉ en diocezaj institucioj ĉiam pli ofte troviĝas anoj de la framasonaj loĝioj kaj de aliaj esoteraj kaj okultismaj movadoj, tekstas en la letero de kameruniaj episkopoj, kiel informas gazeto La Croix.

Kiel unuaj prezentis tiun ĉi aferon episkopoj de la Ebura Bordo. Montriĝis tio necesega post tio, kiam februare 2017 kardinalo Jean-Pierre Kutwa rifuzis katolikan entombigon de la grandmajstro de la framasona loĝio en tiu ĉi lando. Du monatojn post tio la episkopoj publikigis deklaracion, en kiu ili avertas kredantojn antaŭ framasonismo, kaj unu jaron post tio ili publikigis paŝtistan leteron, per kiu ili eksplikas, kial framasonismo ne akordiĝas kun la kristana kredo. Simile sin esprimis ankaŭ episkoparaj konferencoj de Kongo kaj Benino.

Julie al ĉi tiu temo sin esprimis ankaŭ episkopoj de Kamerunio. Ili avertas antaŭ provoj de framasonoj infiltriĝi en la eklezion pere de financa subteno. Tial ili sin turnas al pastroj kaj laikoj respondecaj pri la ekleziaj institucioj kaj movadoj kun peto, ke ili observu specifan singardemon, kiam iu al ili proponas financan helpon.

 www.vaticannews.va, 26.8.2019

al la indekso


 INSTRUU AL MI LA AMON

Sinjoro, instruu al mi ne paroli kiel tintanta bronzaĵo aŭ sonanta cimbalo, sed kun la amo.

Igu min kapabla kompreni kaj donu al mi la fidon, kiu formovas la montojn, sed kun la amo.

Instruu al mi tiun amon, kiu estas ĉiam pacienca kaj ĉiam afabla: neniam ĵaluza, aroganta, egoisma aŭ ofendiĝema; la amon, kiu sentas ĝojon en la vero, ĉiam pretan pardoni, kredi, esperi kaj toleri.

Fine, kiam ĉiuj finohavaj aĵoj dissolviĝos kaj ĉio estos klara, mi povu esti estanta la malforta, sed konstanta reflekto de via perfekta amo.

Patrino Tereza

al la indekso


 LA HELPANTINO DE LA KRISTANOJ

Ni renkontiĝas ĉe la Virgulino Maria por primediti ŝiajn ecojn, ŝian vivon kaj la sencon, kiun tio por ni, la kristanoj, havas. Kiam la Virgulino Maria staris sub la kruco de sia Filo, indikis Ŝin Jesuo kiel nian patrinon, Ŝi do estas la patrino de ĉiuj kristanaj generacioj. Ĉiu patrino kaj ne nur en la senco, ke ŝi naskis la infanon, sed en la vere plenvalora senco, ke ŝi siajn infanojn amas, ilin ŝirmas, ilin akompanas, ilin instruas kaj en la kazo de la danĝero al ili helpas, tia patrino en la plej plena senco de la vorto patrineco estas la Virgulino Maria. Ŝia patrineco estas nia helpo. Tial ni Ŝin honoras kiel helpantinon de la kristanoj. La homo ofte bezonas helpon de iu aliulo. Estus naive opinii, ke mi en ĉio tute mem sufiĉos. En materiala sfero mi bezonas helpon de la najbaro, helpon de la kuracisto, mi bezonas helpon de iu firmao, ĉar mi ne scipovas fari ĉion. En la spirita senco estas nia helpantino la Virgulino Maria. Ne nur en tio, ke Ŝi estas potencega propetantino, ke Ŝi estas pordego, tra kiu ni iradas, kiu pli potencigas niajn petojn, ke Ŝi estas la stelo, kiu montras al ni la direkton, ke Ŝi estas la turo, per kiu ni supreniras kaj ni havas pli grandan elvidon en nian kristanan vivon, tio ĉio estas memkompreneble grandega helpo, sed ŝia grandeco estas ankaŭ en tio, ke Ŝi estas senprofitema. Nur ni rigardu ĝuste hodiaŭ, nuntempe, kiel ni devas pripensi, al kiu nin turni, kiu helpos al ni, por ke ni duaflanke ne akiru ankoraŭ pli grandan damaĝon. Kiom da helpantoj estas en la mondo, kiuj estas helpopretaj nur, se vi povas tion pagi. Ĉiun servon oni hodiaŭ tre multekoste pagas kaj vico da homoj ne povas la helpon postuli, ĉar ili ne kapablas ĝin pagi.

La Virgulino Maria estas la senprofitema helpantino. Ni povas kiam ajn, kun kio ajn turni al Ŝi kaj tute ni ne devas pensi pri tio, ĉu ni kapablas tion pagi. Ĉi tie mi volus atentigi pri la granda detalo. Ni alkutimiĝis al la Virgulino Maria alvenadi kiel al la helpantino kaj propetantino, kaj kiam al ni la patrino de Dio helpas, ni komencas tion kompreni kiel normon. Kvazaŭ ni dirus al ni, tio ja estas via devo, tio estas la tasko de via ekzisto esti je dispono. Kaj nenion plu.

La Virgulino Maria estas ĉiam preparita antaŭmeti niajn petojn al sia Filo kaj peti por ni. La tasko kaj la enhavo de nia vivo en la rilato al la Virgulino Maria, al ŝia Filo estas tio, kion ni forgesas. Kaj tio estas dankado. Ni dekutimiĝis surgenuiĝi antaŭ nia helpantino, propetantino kaj patrino kaj de tempo al tempo diri, dankon, dankon por ĉio, dankon por tio, ke Vi nin ne forlasas. Dankon por tio, ke Vi nin aŭskultas, dankon por tio, ke Vi nin helpas.

Ni alkutimiĝu dividi ĉiun preĝon al la Virgulino Maria je la parto, kiam ni dankas kaj je la parto, kiam ni petas. Kaj se ni tion ellernos en la lernejo de Maria, ni tion scios en la rilato kun Dio, kaj ankaŭ en la rilato kun homoj. La mondo malrapide dekutimiĝas de tiu natureca nobleco, eleganteco en la rilatoj. La servon mi pagis, kial mi ankoraŭ danku. La patrino min naskis, kio alia restis al ŝi, kiam ŝi estis graveda kaj proksimiĝis la tempo de la akuŝo, kial mi por tio danku. La Virgulino Maria min subtenis ĉe sia Filo, kial mi diru tiun ununuran vorton, dankon. Ni konsciiĝu, ke la nobleco kaj eleganteco de la homa agado estas signo de la kristana kavalireco kaj estas necese esti la kavaliro de la Virgulino Maria ne nur en la rilato al Ŝi, sed ankaŭ al tiuj, kiuj estas inter ni, por ke nin la mondo vidu alie, por ke ĝi sciu, al kiu ni apartenas, por ke ĝi sentu, ke en tiuj plej bazaj rilatoj ni vivas alimaniere ol nia ĉirkaŭaĵo. Tio estas la grandega atestado. De la helpantino de la kristanoj ni ellernu ankoraŭ unu aferon, esti helpantoj al ĉiuj, kiuj nin bezonas. Ni estu malfermitaj al la bezonoj de tiu ĉi mondo, al la bezonoj de tiuj, kiuj alvenas al ni, ni ja havas bonan modelon, la patrinon de Dio mem.

Sac. D-ro Max Kašparů

al la indekso


 „POSTE NI SENĈESE ESTOS KUN SINJORO“

Ĉu ni antaŭsentas eternecon? Sanktuloj estis per „potencoj de la estonta mondo“ (Heb 6,5) tiel okupitaj, ke en ili estis profunda sopiro pri tiu ĉi alvenanta gloro: „Mi havas deziron morti kaj esti kun Kristo, kio estas multe pli bona. Tamen mia restado en la karno estas pli bezona por vi, por via progreso kaj ĝojo de fido...“ (Flp 1,23-24) Tiel tion travivadis Paŭlo: ardan sopiron pri tio „esti ĉe Dio“ kaj „esti ĉe Kristo“. Ĉar tio estas la ĉielo.

La surtera vivo kompare al tio estas kvazaŭ „la vivo en fremdlando“ (2 Kor 5,6). Vera patrujo estas la ĉielo! „Nia patrujo estas en la ĉielo.“ (Flp 3,20) Tiu „aero“, kiun Paŭlo povas spiri kaj en ĝi ĝoji, estas Dia Spirito, ĉeesto de Dio, medio de Dio, „la ĉielo“. La ĉielo konsistas por li en tio, por senĉese „vivi por la Sinjoro“ kaj ne plu „por si mem“. Dum la homo vidas nur sin mem, pensas pri si, vivas por si, zorgas nur pri sia bonfarto, li vivas „malpie“, apartigita de Dio, en la peko pro disiĝo de Dio.

Nur kiam Spirito de Dio malfermis okulojn kaj koron, ekkonas la homo tion eternan, konstantan, pli grandan, propran vivcelon, plenecon kaj sanktecon. Nur poste komencas sinfordonemo al senlime granda, sankta Dio: „Ĉar se ni vivas, ni vivas al la Sinjoro, kaj se ni mortas, ni mortas al la Sinjoro. Ĉu ni vivas, aŭ mortas, al la Sinjoro ni apartenas!“ (Rom 14,8)

„Fortoj de la estonta mondo“ komencas per tio, ke niaj okuloj malfermiĝas pro Dio, pro lia gloro. Centro de nia vivo ŝanĝiĝas: Ni ne plu opinias nin kiel centron de la vivo, sed ekde nun la centro de nia vivo kaj mortado estas Dio, nia ĝojo kaj espero, nia forto kaj sciado. – Tio estas la momento, kiam nin vizitis Spirito de Dio: Dio nin ĉirkaŭas per sia Spirito, per sia ĉeesto, per sia amo. Li nin faras unuecigitajn kun Dio! „Ne vivas mi mem, sed Kristo vivas en mi!“ (Gal 2,20) Tio estas la ĉielo, jam nun. Tio estas la ĉielo, kiu foje efektiviĝos. „Kristo en mi! Li vivas! Li plenigas min per sia pensado, per sia amo, per sia forto. Tio estas „fortoj de la estonta mondo“, fortoj de Kristo. Tio estas „la forto el altoj“, „forto de la Sankta Spirito“.

La ĉielo komencas jam ĉi tie surtere, se ni starigis Dion kiel centron de nia vivo kaj se ni plene nin direktas laŭ Li: „Celu unue Lian regnon kaj Lian justecon kaj ĉi tio estos aldonita al vi.“ (Mat 6,33) – Tiel kiel ŝtono ĵetita en la akvon kaŭzas ondojn kaj la ondoj disvastiĝas en cirkloj, tiel estas same kun nia sinfordonemo al Dio, se ni plene nin fordonas al Li kaj en Lin ni samtempe „mergiĝas“. Poste ekestas „cirkloj“, kiuj disvastiĝas: La cirkloj de la amo, la cirkloj de la forto, la cirkloj de la Dia ĉeesto. Se ni nin al Dio plene fordonas, en Lin „mergiĝas“, sekve sin merĝas en nin amo de Dio: spirito de la amo, spirito de Dio, ĉeesto de Dio...

Herbert Madinger Schweizerisches Katholisches Sonntagblatt 24/2013

al la indekso


 INTER VIVO KAJ MORTO

Ekzistas pruvoj, ke kiam la homa cerbo ĉesas funkcii, ĝia pensado plu estadas kaj transdaŭras konscio de si mem, de la propra ekzisto.

Ekzistas pruvitaj faktoj de travivaĵoj mistikaj, spiritaj eĉ religiaj el stato, kiam la homa cerbo ne funkciis kaj la korpo estis en stato de klinika morto. Atestado de la homoj, kiuj transvivis klinikan morton, konfirmas kiel erara estas asertado de ateistoj, ke la homa menso, konscienco kaj konsciiĝo de propra ekzisto estas nura rezulto de elektrokemiaj procesoj, kiuj okazas en la cerbo kaj en momento de la morto ili ĉesas ekzisti. Materiistoj opinias homojn kiel biologiajn aŭtomatojn aŭ kiel „pupojn el karno“, kiuj estas kontrolitaj pere de neŭronoj kaj genoj. Absoluta rifuzo de ekzisto de spirita realeco fare de ateistoj ne staras sur pruvitaj faktoj, sed sur naiva kredo je materialisma dogmo, ke ekzistas nur la mondo materia. Se la ateistoj havus veron kaj ekzistus nenia homa animo vivanta post la morto de la korpo, la travivaĵoj de la homoj el dislimo de la vivo kaj la morto verdire ne estus eblaj.

Libro Immortality, the Other Side of Death prezentas dokumentitajn kazojn de tiuj personoj, kiuj transvivis klinikan morton. Inter ili estas gravega atesto de blindulo, kiun trafis tragika akcidento; post kiam li denove revenis en la vivon, li priskribis tutdetale siajn travivaĵojn – kiel li forlasis sian korpon kaj vidis ĝin per „okuloj“ de sia animo dum reviviĝado. Verecon de liaj informoj konfirmis sanitara laborularo kaj vidatestantoj. Se la tuta funkcio de la cerbo estus nura produkto de materiaj signaloj elektrokemiaj, la blindulo kapablus nenion vidi.

Ekzistas ankaŭ pluaj raportoj de blinduloj ekde la naskiĝo, kiuj en stato ekster propra korpo observis kaj poste priskribis procedon de reviviĝado kun tiaj detalaĵoj, kiel estas koloro de vestaĵoj aŭ formo de biĵuterio de la sanitara laborularo. Ekde naskiĝo blinda 45-jara Vicki Umipeg tre detale rakontis pri tio, kion ŝi vidis, kiam ŝi troviĝis ekster sia korpo.

Pri kio argumentas kazoj de la homoj, ĉe kiuj okazis kompleta malapero de cerbaj signaloj (kio signifas, ke ilia cerbo ĉesis funkcii), kaj malgraŭ tio tiuj homoj vidis kaj memoris eĉ plej detalaĵojn de revivigado de la propraj korpoj? Tiuj faktoj pruvas, ke persona „mio“ kune kun konscio de la homo ne estas dependanta de la cerbo kaj estas plu ekzistanta eĉ post la morto.

Gary R. Habermas kaj J. P. Moreland priskribas kazon de virino, kiun kuracistoj deklaris mortan. Kial oni ŝin post tri kaj duono de horoj post eldono de mortatesto forveturigis en kadavrodeponejon, la virino subite reviviĝis, rektiĝis kaj forĵetis littukon, kiu kovris ŝian korpon. Kiel poste montriĝis, ŝi memoris ĉion el la tempo, kiel ŝia korpo kaj cerbo estis en stato de klinika morto. Ŝi rakontis, ke dum provo pri la reviviĝo ŝi troviĝis super sia korpo kaj ĉion ŝi klare vidis kaj aŭdis. Detale ŝi priskribis procedon de reanimado. Tiu ĉi kazo estis detale reviziita fare de kuracistoj kaj hospitala laborularo. Kun granda miro ili konfirmis, ke la raporto de pacientino tute estas konforma al la vero.

En la jaro 1991 al 35-jara usona kantistino Pam Reynolds oni diagnozis grandan cerbotumoron. Estis necesa operacio, kiun faris neŭrokirurgo R. Spetzler en Barrowa neŭrologia instituto en Phoenix. Antaŭ operacio li uzis hipotermian ĉesigon de sangcirkulo per korpmalvarmigo de la kantistino je 15,5 de Celsia grado. Kiam ŝia koro haltis kaj elekroencefalografia registraĵo de cerbaj impulsoj montris tutan halton de cerbaktivado, komencis kirurgo malfermi ŝian kranion per kirurgia segilo. Tiam – kiel pli poste la kantistino sciigis – ŝi forlasis korpon kaj klare ŝi vidis kaj aŭdis, kio dum operacio okazis. Ŝia priskribo similis kaj tiel koincidis kun tio, kio fakte okazis, ke per tio ŝi mirigis neŭrokirurgon kaj sanitaran laborularon. S-ino Reynolds spertis translokiĝadon direkten al mistera lumo pere de io, kio memorigas kvazaŭ misteran tunelon. Kiam ŝi superis ĝin, ŝi troviĝis en agrabla lumo kaj varmo de Dia graco, atendis ŝin tie mortintaj geparencoj kaj geamikoj. Tiu nekredebla travivaĵo finiĝis, kiam ŝin ŝia mortinta onklo akompanis, por ke ŝi denove kuniĝu kun sia korpo, kiu kuŝis sur operacia tablo. Tio ĉio okazadis en stato de klinika morto, kiam estis s-ino Reynolds sub konstanta kuracista observado. Ĉesis ĉiuj vivagoj de ŝia korpo, finiĝis funkcio de cerbo kaj kortekso montris neniun aktivadon.

La kazo de la kantistino Reynolds kaj multaj pluaj raportoj de la homoj, kiuj transvivis klinikan morton, atentigas pri fakto, ke eĉ se cerbaj funkcioj estingiĝas, tamen plu funkcias spirita homa menso. Post forlaso de korpo havas la homa animo, alivorte persona homa „mio“, konscion kaj estas el alia perspektivo atestanto de surtera okazo, travivas veron pri la vivo post la morto, pri mistero de ĉielo, purgatorio kaj infero.

Usona kuracisto pri internaj malsanoj van Lommel komencis en 80-aj jaroj kolekti de siaj pacientoj informojn, kiuj koncernis travivaĵojn el dislimo de la vivo kaj la morto. Li interparolis kun 344 homoj, kiuj post koratako transvivis klinikan morton. Tiuj in terparoloj realiĝis unu semajnon post ĉiu travivaĵo.

El materialisma vidpunkto persono en stato de klinika morto nenion travivas. Sed 18 % de esploritaj personoj tiajn travivaĵojn memorfiksis kaj eldiris ilin (komp. Denyse OʼLeary, Mario Beauregard, Duchowy mózg, Wydawnictwo WAM, 2011, p. 247).

Kompreneble, ke tiuj personoj havis grandegajn problemojn siajn travivaĵojn el dislimo de la vivo kaj la morto priskribi, ĉar ili estadis en realeco, kiun la homa lingvo ne sukcesas adekvate priskribi.

Van Lommel asertas, ke tiuj travivaĵoj havas kvar komunajn karakterojn:

1. Estadon ekster korpo kaj klaran konscion de sia propra „mio“.

2. Supervidon de okazintaĵoj el la tuta vivo, dum kiu estas klare videbla, kiel bonaj agoj kaj pensado profundigas kaj kreas amoplenan rilaton kun Dio kaj aliaj homoj. Male malbonagoj kaj pensoj influas detruige, pereigas amligojn al Dio kaj al aliaj homoj kaj estas kaŭzo de sufero. Tiam la homo komencas plene konsciiĝi konsekvencojn de sia bona aŭ malbona agado en rilato al si mem, al aliaj homoj kaj al Dio. Ĉiu maljustaĵo kaj doloro kaŭzita al aliulo estas samtempe maljustaĵo kaŭzita al ĝia kreinto.

3. Renkonton kun mortintaj geparencoj kaj geamikoj, kiuj estas tuj ekkonitaj. Interkomuikado kun ili okazas senpere per interŝanĝo de pensoj.

4. Ĉe plejmulto de homoj, kiuj trairis tiujn travivaĵojn, la korpa morto ĉesis veki timegon, kaj ilia reveno en korpon, al kiu ili ricevis ordonon aŭ de mistera Estulo el Lumo, aŭ de siaj mortintaj geparencoj, okazadis malvolonte (komp. Duchowy mózg, p. 248).

Eldiraĵoj de pacientoj, kiuj transvivis klinikan morton kaj memorfiksis travivaĵojn el tuŝlimo de morto, montras al fakto, ke plejmulto el ili trairis tra decidiga interna ŝanĝo. Ekzisto de Dio iĝis por ili la plej grava vero; ili estas konvinkitaj pri ekzisto de ĉielo, infero kaj purgatorio. Ili konsciiĝas, ke surtera vivo estas unu kaj neripetebla. Ili ĉesis timi pro morto kaj sian vivon ili subiĝis al postuloj, kiujn ordonas Dio.

Lasta kriterio, helpe de kiu estas distingebla fidindeco de la travivaĵoj el dislimo de la vivo kaj la morto, estas instruo de Kristo. Se iuj ajn vidpunktoj en tiuj raportoj ne identiĝus kun evangelio, tio signifus, ke ĉi tie ion submetas malbona spirito. Estas necese memori, ke satano havas kapablon hipokriti kaj montradi sin kiel „anĝelo de lumo“ celante la homojn tenti al forlogo de Jesuo Kristo, kiu en pleneco revelaciis veron pri Dio, pri lasta vojo de homo, pri mistera juĝo en momento de morto, pri ĉielo, purgatorio kaj infero. La verdira Dio, kiu iĝis vera Dio en Jesuo Kristo, surprenis konsekvencojn de pekoj de ĉiuj homoj, travivis homan morton; resurektis, superis morton kaj elaĉetis ĉiujn pekojn. Tiamaniere Li donis al ĉiuj homoj eblecon de la savo, partoprenon en sia lasta venko kontraŭ satano, peko kaj morto. Nur en Jesuo Kristo ekzistas eblo trovi respondon al ĉiuj demandoj koncernantaj la lastajn aferojn de homo.

Juĝo en momento de morto

„Ŝajnis al mi, ke estis al mi prezentita tuta mia ĝisnuna vivo en versio de panorama tridimensia superrigardo, ĉiu evento estis ligita kun konscio de bono aŭ malbono, kun ekkompreno de kaŭzo kaj sekvaĵo. Ne nur ke mi ĉion perceptis el propra perspektivo, mi ankaŭ konis pensojn de ĉiuj personoj engaĝiĝintaj en tiu evento, kvazaŭ iliaj pensoj estus en mi. Tio signifas, ke mi observis ne nur tion, kion mi mem faris, sed ankaŭ mi ekkomprenis, kiel tio influis aliulojn“ – tio estas fragmento de eldiraĵo de viro, kiu post koratako transvivis klinikan morton (komp. Duchowy mózg, p. 247).

Estas necese memori tion, ke homoj transvivintaj klinikan morton, ne travivis realan morton, ili nur alproksimiĝis al ĝia limo, kaj tial en iliaj eldiraĵoj oni povas trovi nur iujn ekbrilojn de vero pri tiu fakto. La tuta teologia vero pri la morto kaj la vivo eterna troviĝas nur en la Sankta Skribo kaj instruo de la katolika eklezio.

El la Sankta Skribo ni scias, ke en momento de morto „ni ĉiuj devas elmontriĝi antaŭ la tribunala seĝo de Kristo, por ke ĉiu ricevu tion, kion li faris en la korpo, laŭ siaj faritaĵoj, ĉu bonaj aŭ malbonaj“ (2 Kor 5,10). Tiam okazos juĝo: „... estas dekretite por homoj unufoje morti, kaj post tio juĝo.“ (Heb 9,27) Jesuo Kristo montras, el kio ĝi konsistos: „Kaj jen estas la juĝo: ke la lumo venis en la mondon, kaj la homoj amis la mallumon pli ol la lumon, ĉar iliaj faroj estis malbonaj. Ĉar ĉiu, kiu faradas malbonon, malamas la lumon, kaj ne venas al la lumo, por ke liaj faroj ne estu malaprobitaj. Sed tiu, kiu faras la veron, venas al la lumo, por ke liaj faroj estu montrataj, ke ili estas faritaj en Dio.“ (Joh 3,19-21)

Ununura kriterio, laŭ kiu nin Jesuo Kristo en momento de la morto juĝos, estas amo. Jesuo emfaze konfirmas, ke la homoj, kiuj dum la surtera vivo faradis malbonon, „ekamis la mallumon“, „malamas la lumon“. Tio signifas, ke ili malamas Dion – alivorte ili rifuzos donacon de la savo, kiun al ili Jesuo proponas. Dum tiuj, kiuj iris la surteran vivon laŭ vojo de Diaj ordonoj kaj „plenumadis pretendojn de la vero“, „alproksimiĝis al la lumo“, alivorte akceptos donacon de la savo, kiun al ili Dio donacis. Tiel do la Savinto dum la juĝo lasas la decidon al la homo: „Antaŭ la homo estas kaj la vivo kaj la morto kaj estos al li donite, kion li elektos.“ (Sir 15,17) Tiun plej gravan vivdecidon en la momento de la morto influas la paso de la tuta surtera vivo: „Ĉion, kion oni semas, tion ankaŭ li rikoltos. Ĉar kiu semas por sia karno, el la karno tiu rikoltos putradon; sed kiu semas por la Spirito, el la Spirito tiu rikoltos eternan vivon.“ (Gal 6,7-8)

En la momento de la morto en ĉiu homo finiĝas procedo, kiu dum la tuta vivo okazis – kreado de la homeco, maturiĝo en libereco kaj la amo. Ĉiu konscia kaj libervola strebado pri la vero, malfacilaĵoj de la kredo kaj la preĝoj, lukto kontraŭ propra egoismo kaj propraj pekoj – ĉi ĉio malfermas la homon por efikado de Dia Spirito, kiu en li kreas kaj disvolvas liberecon, kapablan por heroeca amo. Aliflanke ĉiu peko, ĉiu neglekto de bono kaj orientiĝo laŭ logiko de egoismo la homon sklavigas kaj fermas antaŭ Dia efikado, deformas lian homecon kaj pereigas lian kapablon de la amo. Malemo por konvertiĝo kaj obstino en la peko povas tiel la homon detrui, ke li absolute egoistiĝos, kiu la lumon de la graco kaj vero komencos malami kaj kiu „amos“ sin per la amo transformita ĝis malamo al Dio.

La surtera vivo do estas por ĉiu homo la tempo de neripetebla kaj definitiva maturiĝado al eterna amo en la ĉielo, aŭ la tempo de degenerado kaj direktado al absoluta egoismo kaj la eterna pereo. Kiam en la momento de la morto, dum la persona juĝo la homo ekstaras antaŭ Kristo vid-al-vide, tiam – kiam li ekvidos verece tutan sian surteran vivadon – devos akcepti sian lastan decidon por Kristo, aŭ kontraŭ Li. Tiu ĉi decido estos realigo de la vero pri la homo – do pri tio, kiel formiĝadis lia libereco en periodo de la surtera vivo. En la momento de la juĝo, kiam la homo ekkonas tutan plenecon de la amo de Kristo, akceptas ĉiu homo lastan decidon, ĉu li ĝin akceptos, aŭ rifuzos. „Jes“ dirita al Kristo iĝos ĉielo aŭ purgatorio, dum rifuzo de lia amo iĝos infero.

Post la morto ekzistas nenia eblo de reveno al surtera vivo. La homo vivas surtere nur unufoje. Dio avertas: „Ne forgesu, ke la vojo reen ne ekzistas...“ (Sir 38,21a) La ideo pri reenkarniĝo do estas submetita mensogo de satano.

Se en la momento de la morto la mortanto havos almenaŭ minimuman bedaŭron pro siaj pekoj kaj sin malfermos al amo de Kristo, tial tiu ĉi homo estos savita. La Sankta Skribo diras, ke li mem saviĝos, tamen per trairo tra fajro (1 Kor 3,15). Tiu fajro montras al sufero, kiu lin atendas en purgatorio pro la pekoj faritaj dum la surtera vivo, kies konsekvencoj kaŭzas suferadon al la homoj surtere vivantaj. La homo simple dirite devas maturiĝi al unuiĝo en la amo kun Triunua Dio, kaj tial li mem sopiras pri tiu ĉi ofte doloriga procedo de purigo kaj maturiĝo en la purgatorio.

En momento de la morto ricevos ĉiu homo tion, pri kio li sopiris; kaj la homo sopiros laŭ tio, kio li estis dum la surtera vivo: „Malantaŭ la mistera mortpordego sin trajtas eterneco de edziĝo en kuneco kun Dio aŭ puno en malproksimeco de Li.“ (s-ta Johano Paŭlo la Dua, Reconciliatio et paenitentia, 26)

Kial ne ĉiuj estos savitaj? Tial, ĉar ne ĉiuj tion volos. Graco, kiu estas senpaga, savos nur tiujn, kiuj pri la savo sopiros, kaj tiujn, kiuj tion ne volis, ne savos.“ (s-ta Johano Chryzostom, Homilio pri temo de Letero al Romanoj, XVIII, 5)

Sac. Mieczysław Piotrowski TChr El Miłujcie się! 4/2013

al la indekso


 SAĜECO EN HISTORIETOJ PRI BESTOJ

Estis foje unu muso, kiu timegis katojn. Iu sorĉisto ĝin kompatis kaj ŝanĝis ĝin je kato. Kiam ĝi iĝis kato, denove ĝi timegis hundojn. La sorĉisto kompatis ĝin duan fojon, kaj ŝanĝis ĝin je hundo. Sed kiam ĝi iĝis hundo, ĝi ektimegis leopardojn. La sorĉisto ŝanĝis ĝin je leopardo. Kiam ĝi iĝis leopardo, ĝi ektimegis ĉasistojn. Post tio la sorĉisto rezignis. Jam li sufiĉe satiĝis per tiu ĉi sorĉado, li ĝin reŝanĝis je muso dirante al ĝi: „Ekzistas neniu solvo, kiel helpi al vi, ĉar en via brusto plu batas musa koro!“

Ankoraŭ en epoko de malnovtempa Grekujo unu lernanto demandis saĝulon: „Kial vi ordonas antaŭ elekto de viaj lernantoj unue al ĉiu interesato rigardi la fiŝlagon?“ La saĝulo respondis: „Tio estas tre simpla: se la interesato diras al mi, ke li vidas fiŝojn, tiun mi akceptas. Sed se li respondas, ke li vidas sian vizaĝon, tiun mi rifuzas.“

Iu tre scivolema kolombino volis rigardi, kiel aspektas marĉejo, kie ĝi malpurigis per kotaĵo sian belan plumaron. Bufo, vivanta en la marĉejo, diris al ĝi: „Karulino, mi do vidas, ke ankaŭ vi kelkfoje falas en kotaĵon!“ La kolombino respondis al ĝi: „Sed mi ne restadas en ĝi konstante!“ Kaj ĝi forflugis.

El revuo Milujte se 29/2014

al la indekso


 INTERPAROLO SUR ĈIELO

Iam Dio demandis sanktan Franciskon: „Kara Francisko, vi scias ĉion pri ĝardenoj kaj naturo, kio okazas sur la terglobo? Kio okazis al leontodoj, violoj, lekantetoj kaj pluraj aliaj, kiujn mi semis antaŭ longa tempo? Mi intencis perfektan planon sen prizorgado. Miaj plantoj povis kreski en iu ajn grundo, ili rezistis sekecon kaj mem obliĝis. Floroj longe floris, donacis al papilioj, abeloj, insektoj kaj grupoj de kantbirdoj sian nektaron. Mi esperis, ke mi vidos belajn ĝardenojn plenajn de multkoloraj floroj, sed nun mi vidas multe da verdaj surfacoj...”

Sankta Francisko respondas: „Tion kaŭzas speciala homa genro. Ili komencis nomi la florojn „herbaĉo” kaj kiel ili eblas, forigas ĝin kaj anstataŭas ĝin per herbo.”

Dio: „Per herbo? Sed tio enuas, tio ne estas multkolora. Tio ne allogas abelojn, papiliojn, eĉ ne birdojn, nur larvojn de majskaraboj kaj lumbrikojn. Al tia herbejo influas ŝanĝoj de temperaturoj. Ĉu vere tiu genro volas, ke kresku nur la herbo?”

Sankta Francisko: „Jes, Sinjoro. Ili eĉ suferas kaj laboregas pro tio dum plantado. Ĉiuprintempe ili enmetas en grundon artefaritajn sterkaĵojn kaj per industriaj kemiaĵoj ekstermas aliajn plantojn, kiuj en la herbejo aperas.”

Dio: „Printempaj pluvoj kaj varmo certe kaŭzas, ke la herbo rapide kreskas. Tion certe la homoj deziras.”

Sankta Francisko: „Ŝajnas, ke ili ne estas feliĉaj, Sinjoro, ĉar kiam la herbo iom komencas kreski, ili falĉas ĝin, ofte eĉ dufoje ensemajne.”

Dio: “Ili falĉas kaj sekigas por fojno?”

Sankta Francisko: „Ne, Sinjoro, plejparte ili pakas la herbon en sakegojn.”

Dio: „En sakegojn? Kial? Ĉu por vendi kaj profiti?”

Sankta Francisko: „Ne, Sinjoro, ili pagas por forporto.”

Dio: „Klarigu al mi! Ili sterkas por kresko kaj kiam estas la herbo kreskinta, ili falĉas kaj pagas, por ke herbon oni forportu?”

Sankta Francisko: „Jes, Sinjoro.”

Dio: „Tiu genro estas certe kontenta, kiam ni somere ŝtopigas pluvon kaj enŝaltas varmegon. Tio haltigas kreskon de la herbo kaj ilia laboro ne estas tiel pena.”

Sankta Francisko: „Eble vi ne kredos, Sinjoro. Kiam la herbo ĉesas kreski, ili rapide uzas tubojn por akvumi kaj pagas monon pro akvo, por ke ili povu daŭrigi falĉadon kaj forigon de falĉaĵoj.”

Dio: „Tia stulteco! Almenaŭ ili lasis al si arbojn. Tio estis de mi vere bona ideo krei ilin. Printempe estas sur arboj folioj por beleco, somere por ombro. Aŭtune la folioj falas kaj faras naturan kovrilon por teni malsekon en la grundo por sekurigi arbojn kaj arbustojn ankaŭ kontraŭ frosto. Eĉ pli, la folioj servas kiel estonta sterko. Tio estas natura ciklo de vivo.”

Sankta Francisko: „Preferu sidiĝi, Sinjoro! Tiuj homoj kolektas foliojn en grandajn amasegojn kaj pagas pro forporto.”

Dio: „Strange, strange... Kaj kion oni faras por protekti radikojn de la arboj kaj arbustoj kontraŭ frosto kaj sekeco?”

Sankta Francisko: „Ili aĉetas ion en sakegoj, nomatan „mulĉo” kaj disŝutas ĝin ĉirkaŭ arboj kaj arbustoj.”

Dio: „Kaj de kie ili akiras tiun ĉi mulĉon?”

Sankta Francisko: „Ili faligas arbojn, kaj el ili oni fabrikas tiun ĉi mulĉon.”

Dio: „Francisko, ĉesu! Tiaj frenezaĵoj! Mia kapo doloras! Sankta Katarina, prizorgantino de kulturo, kian filmon oni anoncas en televido?”

Sankta Katarina: „La filmon »Stulta kaj pli stulta«, sed Sinjoro, la filmo vere estas tre stulta.”

Dio: „Mi preferas dormi, pri tio al mi rakontis jam Francisko.”

Aŭtoro nekonata

al la indekso


     PETU, KAJ ESTOS DONITE AL VI

En la jaro 1994 okazis en la pola pilgrimloko Gostyń la 10-a Ekumena E-kongreso. Kadre de ĝi okazis ĝenerala kunveno de IKUE, dum kiu estis decidite, ke en la jaro 1995 okazos la 48-a kongreso de IKUE en Ĉeĥa Respubliko. Tiam mi surgenue antaŭ la tabernaklo en nia paroĥa preĝejo petis Jesuon pri la helpo kaj ankaŭ la ĉielan Panjon la Virgulinon Maria, al kiu mi promesis, se la kongreso bonsukcesos, mi pilgrime vizitos Fatimon por tie danki al Ŝi kaj al ŝia Filo Jesuo. Mi tute ne sciis, kiel akiri monsumon por realigi la pilgrimon, sed mi firme fidis, ke iamaniere la problemo solviĝos.

Do estis decidite. Mi pripensis, en kiu urbo estus plej bone la kongreson okazigi. Tiucele estis elektita la urbo Olomouc, post la ĉefurbo Prago ĝi estas la plej riĉa je historiaj monumentoj. Krom tio la urbo Olomouc situas nur en distanco de 20 km de mia loĝloko, do ne estis problemo ĝin ofte vizitadi, por aranĝi ĉion necesan rilate la kongreson.

Nu kaj ekestis ĉefa demando, kie en la urbo Olomouc okazigi la kongreson. La pastro IKUE-ano praktikanta la animzorgan servon en la paroĥo de la sankta Mikaelo situanta tuŝapude de la porpastra seminario demandis la tiean rektoron, ĉu estus eble tie okazigi la kongreson de la katolikaj esperantistoj. Li bedaŭrinde ricevis negativan respondon. Poste vizitinte la urbon Olomouc, mi surstrate renkontis helpepiskopon Mons. Josef Hrdlička, mian bonan konatulon, ĉar kiam okazadis en la sepdekaj jaroj la katolikaj E-tendaroj en Herbortice, li, tiam ankoraŭ ne estante episkopo, plenumadis la animzorgan servon en la najbara paroĥo kaj ofte la tendaron vizitadis. Mi do konfidis al li la aferon, ke mi serĉas lokon por okazigo de la IKUE-kongreso, ke jam estis demandita rektoro de la porpastra seminario, de kiu estis ricevita negativa respondo. Li diris: „Konservu trankvilon, mi kontaktos la rektoron.“ Mallonge post tio mi ricevis de la episkopo sciigon, ke mi vizitu la rektoron de la porpastra seminario por pritrakti la okazigon de la kongreso. Kelkfoje mi ankaŭ vizitis la ĉefepiskopon Mons. Jan Graubner, por kun li ekzerci prononcon de la mestekstoj en Esperanto, por la ferma kongresa sankta meso en la katedralo de la sankta Venceslao, kiun kun li kuncelebris ankaŭ la episkopo Josef Hrdlička kaj 11 pastroj ‒ la kongresanoj.

La 48-a kongreso de IKUE tie vere bonsukcesis. Fine de la kongreso venis al mi pastro Duilio Magnani transdoninte al mi koverton kun donaco de la italaj kongresanoj, en kiu estis ĝuste la monsumo bezonata por okazigo de mia danka pilgrimo al Fatimo. Ho, kia surprizego! Tial mi povis sekvan jaron, en la jaro 1996, plenumi mian promeson donitan al la ĉiela Panjo kaj pilgrime viziti Fatimon. Mi do aliĝis al perbusa pilgrimo, kies ĉefa celo estis Fatimo, sed dumvoje okazis ankaŭ vizito de Lurdo kaj pluaj gravaj pilgrimlokoj.

En Fatimo ni travivis kelkajn spirite tre riĉajn tagojn. La lastan tagon antaŭ nia forveturo okazis la sankta meso en la kapelo de aperoj. Antaŭ ĝia komenco mi petis la sanktan Virgulinon, ke Ŝi donu al mi iun signon, ĉu tiu ĉi mia pilgrimo plenumis mian promeson donitan al Ŝi antaŭ la kongreso. Kaj mi proponis al Ŝi, ke la signo povus eble esti tio, ke mi dummese legos la legaĵon. Mi estis tute fremda inter la kunpilgrimuloj, neniun el ili mi konis. Mi sidis inter ili, kiam antaŭ la komenco de la sankta meso venis la celebronta pastro, donis al mi permane signon dirinte: „Vi legos la legaĵon“. Ho, kiel mi estis surprizita, ke la Virgulino Maria donis al mi klaran signon kaj laŭ mia propono. Do neforgesebla travivaĵo.

Per tiu ĉi mia priskribo mi ne volis raporti pri la okazigo mem de la 48-a IKUE-kongreso 1995 en Olomouc, sed kuraĝigi la legantojn al sincera granda fido al Jesuo Kristo kaj la Virgulino Maria, kiuj ĉiam helpopretas, se temas pri la al Dio plaĉaj aferoj. Mi do deziras al vi firman fidon!

Miloslav Šváček

 al la indekso


  HOMILIO DE LIA EMINENCO MILOSLAV KARDINALO VLK
EN LA KONGRESA SANKTA MESO LUNDON LA 10-AN DE JULIO 1995 EN LA PREĜEJO DE LA VIRGULINO MARIA LA NEĜA EN OLOMOUC

Karaj gefratoj, karaj gesamideanoj!

Demandis min foje en la lernejo dum leciono malgranda knabineto: „Pri kio pleje sopiras Dio?“. En tiu demando estis sincera kaj profunda scivolo. Hodiaŭ mi volus tiun demandon ripeti prefere kiel provokon: „Pri kio pleje Dio sopiras?“. La plej granda sopiro de Dio se ni tion povas tiel antropomorfe diri ‒ estas transdoni sin, transdonadi sin. La Patro deeterne transdonas ĉion al la Filo. Kaj la Filo ĉion senĉese redonadas al la Patro ‒ en la Sankta Spirito. La Filo estas nomata Logos, Vorto de la Patro, per kiu Li esprimadas sin. Tiun sian Vorton Dio al ni eldiris en la mondon.

La homo estas kreita laŭ bildo, laŭ modelo de Dio, tio signifas, ke ankaŭ la homo havas profunde en sian koron enkodigitan sopiron esprimadi sin, eldiri sin, komuniki sin, esti de la aliuloj komprenita kaj akceptita, kaj tiamaniere eniradi en la komunumon kun ili. Esprimadi sin, eldiradi sin do estas la profunda homa vivsopiro. Ĝi estas rebrilo de la Dia sopiro. Ĝi estas depratempa plano de Dio pri la homo, al kiu Dio enigis en la koron tiun ĉi sopiron. Tiun Dian planon: altiri la homon en la plej profundan komunumon kun si mem kaj tiamaniere krei Dian atmosferon de paradizo ankaŭ inter la homoj ‒ tiun planon la homo tuj komence neniigis. En Babilono ĉi tiu detruo de la komunumo penetris en la interhomajn rilatojn. Dio, kiu „pensas pri ideoj de la paco“, renovigis ĉi tiun de origino planitan kunecon kaj interkomunikadon inter Dio kaj la homoj per disverŝado de la amo dum pentekosta miraklo en Jerusalemo, kie tiam amasiĝis anoj de ĉirkaŭ 15 nacioj kaj ĉiuj ekvidis estontan reciprokan interkompreniĝon en Dio pere de Sankta Spirito kaj lia amo.

La kreo de Esperanto estas esprimo de plenumado de la homa sopiro interkompreniĝi kaj forigadi barierojn de la komunikado, kaj tiun sopiron oni povas el certa vidpunkto kompari kun la nuntempa profunda sopiro de la homaro pri unuiĝo en sferoj de scienco kaj tekniko, en la sferoj politika kaj ekonomia. Esperanto estis kreita en la tempo, kiam ĉi tie la nuntempaj grandaj konkretaj sopiroj kaj celadoj ankoraŭ ne ekzistis.

Spite de ekzistanta kaj ofte nevenkebla diverseco de situacioj kaj diferencoj inter la homoj kaj la popoloj, en la profundeco certe resonas ĉi tie la eĥo de la hodiaŭa sentemo pri la homaj rajtoj ankaŭ en tiu sfero.

Ne nur ĉiu kredanta homo, sed ankaŭ ĉiu homo de bona volo ne povas ne vidi „signojn de la tempoj“ (Mat 16, 3) de la hodiaŭa tempo kaj kiel parto de la homaro ne povas ne senti profundan sopiron forigi la dividitecon, malamon kaj kulturon de la morto kaj eĉ sopiron atingi interproksimiĝon, interkompreniĝon kaj unuecon en la amo kaj sopiron konstrui la civilizacion de la amo kaj vivo. Tio ĉi estas la plej ĉefa tasko de ĉiu hodiaŭa kristano. Kaj en tiu kunteksto oni devas kompreni la strebadojn de esperantistoj kaj precipe de la katolikaj esperantistoj ne nur kiel interesan ludon, kiel hobion, sed precipe kiel parton de la tutmondaj sopiroj kaj klopodoj forigi la barierojn, atingi la unuecon. Sed antaŭ ĉio oni devas tion kompreni kiel efektivigadon de la depratempa Dia plano eldirita per la Vorto de Dio, Jesuo Kristo ‒ „por ke ĉiuj estu unu“. Tiel profunde ‒ mi petas ‒ komprenu vian mision! En tiu spirito mi al vi por ĉiu via strebado dankas kaj kune kun vi por la sukceso de via laboro mi nun preĝos. Amen.

al la indekso
 


     ĈU HAZARDOJ AŬ SIGNOJ?

FELIETONO ĈE SOJLO DE ESPERO Sac. Prof. Paweł Bortkiewicz

Mi konsciiĝas pri la eblaj reagoj al ĉi tiu teksto. Tamen mi ekprovos.

Los Angeles, la 17-an de januaro 1994 ‒ la urbon ektuŝas terura tertremo, kies epicentro troviĝas en la loĝkvartalo Northridge. Ĉi tie estis produktataj pojare ĉirkaŭ 95 procentoj de pornografiaj filmoj en la skalo de Usono. Ĉu tio estis la Dia volo, ĉu ne, estas maldubinde, ke la ruinigo en ĉi tiu kalifornia video-Sodomo havas preskaŭ apokalipsajn fendetojn...

Pli malpli grandaj damaĝoj senescepte estis kaŭzitaj al ĉiuj firmaoj, kaj multaj el ili estis paralizitaj“ ‒ kiel informis la revuo „Times Advocate“.

Sud-Orienta Azio, la 26-an de decembro 2004 ‒ la tertremo estigis grandegajn ondojn de cunamo, kiu mortigis ĉirkaŭ 300 milojn da homoj. La teritorioj ektuŝitaj per ĉi tiu katastrofo estis la celo de la vojaĝoj de eŭropaj kaj amerikaj pedofiloj. Nur en Tajlando la nombron da publikulinoj oni kalkulas je 200 mil, el kio du trionoj estas knabinoj pli junaj ol 16-jaraĝaj.

La 23-an de aŭgusto 2005 sur Bahamoj ekformiĝis la uragano Katrina, kiu baldaŭ pli poste trairis la sudan Floridon, sed la plej grandan dezertigon ĝi faris en Nov Orleano en la ŝtato Luiziano.

Unu el la liberal-maldekstraj semajnrevuoj nomigis ĉi tiun lokon „dekadenca Pek-Urbo, famiĝinta pro malmoralo kaj koruptado“. Alia revuo priskribante la historian kaj nuntempan vizaĝon de ĉi tiu urbo, sciigis: „Nov Orleano disvolviĝadis je la totala apartiĝo plena de religiaj malpermesoj, puritana (...) Sudo (...). Tio estis la urbo de peko, kaj la servdeziro pri seksumado estis grandega“ (la eldono de 18.09.2005). Ĉi urbo estis ankaŭ la loko de ege disfloranta okultismo kaj duonsatanisma kulto voodoo.

En la jaro 2015 la mondo kortuŝiĝis lige kun la tertremo en Nepalo. Ĉe granda kriado de suferoj pereadis la informoj, kiel tiu pri la evakuo fare de la ŝtato Israelo de israelaj samseksemuloj kun la beboj, kiuj naskiĝis danke al la surogataj patrinoj el Nepalo. La usona „Time“ atentigis, ke al la virinoj, kiuj naskis infanojn por israelanoj, estis malpermesita eniro al Israelo-ŝtato. Tio estiĝis la kontribuaĵo por la debato pri la temo de la etiko de la ekspluatado de la internaciaj surogataj patrinoj.

La jaro 2019 en Varsovio. La 27-an de aŭgusto en la riveron Vistulon alfluas la malpuraĵoj ‒ kiuj laŭ multaj estis nomitaj la ekologia katastrofo. Ili atingis rapide la urbon Płock, kie la 27-an de aprilo la bildoj de Dipatrino ‒ Reĝino de Polujo kun gejaj aŭreoloj, estis disgluigataj en necesejoj. Pli poste venis aliaj aktoj de la devastado de la persono de Maria la Patrino kaj Reĝino, aktoj de malhonorigado, blasfemado kaj rikanado de katolikoj. Tio estis farata publike. Kia ajn kontraŭdiro kontraŭ ĉi tiu procedo estis nomita kiel la „lingvo de malamo“.

Verŝajne estadas tiel, ke ĉe nia malpovo, embarasiteco ‒ ĉu kulpita aŭ nekulpita ‒ intervenas Dio?

Kaj ĉu eble ĉio tio estas nur hazardoj?

Kaj ĉu eble „malestas tio hazardoj, kaj estas tio signoj?”

El Nasz Dziennik, 06.09.2019 Elpoligis Stanisław Śmigielski

al la indekso


 REPACIGAJ PETOJ

 

1. Pro mia aplombo kaj orgojlo.
2. Pro mia egoismo kaj inerteco al bezonoj de proksimuloj.
3. Pro ĉiuj blasfemoj kontraŭ Vi kaj duboj pri Via potenco. Sinjoro, elaŭdu min.

4. Pro ĉiuj kaŭzitaj skandaloj.
5. Pro sopiro pri avantaĝoj, gloro kaj potenco.
6. Pro mia ofendiĝemo, malamemo, kaŭstikeco kaj estigitaj kvereloj. Sinjoro, elaŭdu min.

7. Pro malkonfesitaj kaj kaŝitaj pekoj.
8. Pro mia neagemo, neglektemo, maldiligentemo kaj malemo helpadi.
9. Pro ĉiuj neglektitaj okazoj de apogo, subteno kaj proksimula helpo. Sinjoro, elaŭdu min.

10. Pro ĉiuj senutilaj sopiroj kaj revoj.
11. Pro senpripensaj kaj maljustaj juĝoj pri niaj proksimuloj.
12. Pro ĉiu vanta kaj neutila vorto kaj senutila babilado. Sinjoro, elaŭdu min.

13. Pro mia malfido je Via suverena ĉiopotenco kaj mizerikordo.
14. Pro ĉiu senutile pasigita tempo dediĉita nur al miaj ŝatokupoj.
15. Pro neglektado aŭ senpripensa papagumado de la preĝoj. Sinjoro, elaŭdu min.

16. Pro maljusteco, kalumnioj kaj kiu ajn perforto.
17. Pro mia enviemo, avareco, nocivo kaj servo al malbonulo.
18. Pro ĉiu momento pasigita en la peko. Sinjoro, elaŭdu min.

19. Pro troa alteniĝo al ĉiuj pasemaj aferoj de tiu ĉi mondo.
20. Pro kulpiĝo kontraŭ pureco kaj ĉasteco.
21. Pro facilanimeco, kun kiu ni proksimiĝas al okazo de peko. Sinjoro, elaŭdu min.

22. Pro malbona ekzemplo por infanoj kaj al ĉiuj proksimuloj.
23. Pro malkomplezo pardonadi kaj montri komplezon al aliuloj.
24. Pro mia senpaciencemo en malagrablecoj, provoj kaj malfacilecoj. Sinjoro, elaŭdu min.

25. Pro mia rifuzemo helpadi kaj fari bonon.
26. Pro pekoj de niaj proksimuloj, kiujn mi povis evitigi, sed mi preterpasis tion.
27. Pro mia vantemo, fiero kaj orgojlo. Sinjoro, elaŭdu min.

28. Pro miaj malsinceremo, hipokritemo, falsemo kaj mensogo.
29. Pro hezitemo kaj inerteco al konvertiĝo kaj pentofaro.
30. Pro ĉio, kio Vin ĉagrenigas kaj ofendas. Sinjoro, elaŭdu min.

(Anonima laiko)

al la indekso


 VESPERO ANTAŬ KRISTNASKO 1945 EN GERMANIO

 Okazis en la jaro post la milito en germana urbo situanta en usona okupada zono. Anna Petrovna apartenis al postvivantaj militviktimoj. Neniu el ŝiaj proksimaj homoj estis mortigita aŭ vundita, sed ŝia tuta familio estis disigita; ŝi do estis perdinta ĉiun kontakton kun ĝi. Dum la okupado ŝi ne estis veninta en la saman vagonon kun sia edzo, kaj poste ŝi lin ne estis trovinta. Ŝi ne sciis, kie nuntempe li troviĝas, ĉu li estas vivanta.

Ĉiuj ŝiaj provoj ricevi almenaŭ informojn pri la restado de lia vagono fiaskis. La urbo, kie ŝi vivis, estis forte detruita de bombardado. Kun grandaj malfacilaĵoj ŝi estis trovinta malgrandan ĉambron en domo duondetruita. La ĉambro estis malgranda, nur malmulte lumigita; la lumo eniris nur tra malgranda parto de la fenestrovitro, aliloke ĝi estis fermita per kartono. Ascendante la ŝtuparon al la ĉambro de Anna Petrovna, oni preskaŭ riskis la vivon, ĉar la ŝtupoj estis rompiĝemaj kaj la ŝtuparo ne havis parapeton. Sed dum tiu mizera tempo ankaŭ tia loĝejo estis feliĉaĵo. Ne longe antaŭ Kristnasko Anna Petrovna estis enirinta hospitalon por akuŝo. Kompreneble, ŝi tie kuŝis kun multaj aliaj virinoj. Apud ŝi troviĝis juna germanino. Kiam oni alportis al Anna Petrovna ŝian knabinon, ŝi kuŝigis ŝin amoplene al sia brusto. Ankaŭ al la najbarino oni alportis ŝian infanon, ĝi estis malgranda nigrulo. Estis do ne nur hororo kaj abomeno pro la konduto de la germanino, kiu kun maliceco forpuŝis sian infanon dirante: „Forportu lin kien ajn vi volas, mi ne volas vidi lin. De mi li ne ricevos lakton!“

La infano lamente kriegis. Anna Petrovna petis: „Ĉu mi povas ankoraŭ vidi lin?“ Ŝia koro konvulsiĝis. Testante sian bruston ŝi diris al la mirigita flegistino: „Ĉi tiu malsatas, kuŝigu lin al mi. Mi iom mamnutros lin“. Ekde tiu tago Anna Petrovna nutris lin. Komence ŝi estis supozanta, ke la patrino ankoraŭ pripensos kaj ŝanĝos sian decidon. Ŝi provis denove kun ŝi interparoli, sed ĉiuj ŝiaj provoj veki ĉe juna germanino patrinecan senton malsukcesis. Ĉiam, kiam oni portis al Anna Petrovna la etan nigrulon, lia patrino forturniĝis de li.

Venis la tempo de la hejmsendo el la hospitalo. Je mirego de la tuta hospitala sekcio Anna Petrovna kunprenis kun si ankaŭ la malgrandan nigrulon. La hospitala personaro sciis, ke ŝi vivas en granda malriĉeco, ke ŝiaj amikoj kolektis por ŝia knabino kelkajn vindotukojn. Neniu povis kompreni, ke ŝi akceptis ankaŭ fremdan, eĉ nigran infanon. „Tiuj rusoj estas do strangaj homoj! Neniu racia homo tiel agus ...“ Anna Petrovna mem komprenis, ke ŝi ne estis aginta laŭ racio, sed rigardante la etan nigrulon kaj premante lin al sia brusto, ŝi jam vidis klare, ke ŝi ne povis fordoni lin, ke li estas proksima, apartenanta al ŝi. Ĉiuj ŝiaj rusaj gekonatoj kaj amikoj konsilis al ŝi lin fordoni. Ili diris: „Kion vi donas al li, tion vi forprenas de vi mem kaj de via knabino“.

Tiel pasis la tempo. Neniu el ŝiaj gekonatoj havis komprenon por ŝi. „Ŝi ne estas tute normala. Kvankam ŝi ne havas manĝon por si kaj sia knabino, ŝi ankoraŭ akceptis tiun nigrulon.“

La loĝejmastrino kaj ĉiuj najbaroj rigardis ŝin kun certa intereso kaj miro. „Tiu estas do tia freneza slava animo“, ili samopiniis.

La Kristnaskfesto alproksimiĝis. En Germanio tiu festo estas la plej granda. Malgraŭ malvenko kaj spite de ĉiuj teruraj travivaĵoj, malgraŭ la perdo de proksimaj homoj, la malsatmizero, la loĝantaro klopodis travivi tiujn grandajn festotagojn kiel eble plej bele. En la detruitaj kaj malmulte hejtitaj ĉambroj la homoj klopodegis festi la Krsitnaskan feston kun kristnaska arbo. Dum multaj semajnoj ili fastis ŝparante la farunon, sukeron kaj grason por baki la kukojn. Por ricevi laŭ nutraĵkartoj specialajn porciojn, oni vidis la homojn starantajn en vico. En tia vico staris ankaŭ Anna Petrovna matene en la tago de Kristnaska Vigilio. Tuj post kiam ŝi estis ricevinta sian malabundan porcion unu kvaronfunton da bakaĵo kaj kvindekgramojn da margarino, ŝi rapidegis hejmen, kie ankoraŭ atendis laboroj nefinitaj kaj la du infanetoj.

Pro labordevoj kaj zorgado pri la du etuloj rapide pasis la tempo. Vesperiĝis. Ĉesinte la laboron ŝi vidis tra peco de fenestra vitro, kiel la homoj lumigas kandelojn sur la kristnaskaj arboj. Tuj ŝi ekmemoris, ke ŝia loĝejmastrino estis skribinta sur ŝian ĉambropordon la nomojn de Tri Saĝuloj el Oriento: Kaspar, Balthasar kaj Melchior, komentante la skribaĵon: „Tio alportos feliĉon!“ Anna Petrovna ekmemoris ankaŭ pri bildo ilustranta la adoradon de la Tri Saĝuloj, ke unu el ili estis nigrulo. „De kie do alvenos al mi feliĉo, mi ja perdis ĉiujn kontaktojn kun miaj homoj...“ Senvole ŝi ekverŝis larmojn, dum denove aperis ĉe ŝi la penso pri la bildo, ŝi turnis sin al la lito, kie la du infanetoj kviete dormis. Subite ŝi ektimis pro frapado al la pordo. Anna Petrovna forviŝis la larmojn kaj malfermis la pordon. Antaŭ ŝi staris malhela figuro. La ŝtuparo ne havis lumigon, ankaŭ la ĉambro estis malhela. Rapide ŝi ekkriinte ŝaltis la lumon. Ŝi havis la impreson, ke antaŭ ŝi staras unu el la Tri Saĝuloj de sur la bildo. Tio daŭris unu sekundon. Ĉe plia rigardo ŝi ekkonis, ke antaŭ ŝi vere staras nigrulo, sed en la uniformo de usona soldato. Kun afabla rideto li eniris la ĉambron demandante en malbona germana lingvo: „Ĉu tie nigra bebo?“ „Jes, ĉi tie“, respondis Anna Petrovna kaj kondukis lin al la lito, kie la du etaj kapoj kuŝis sur la kuseno, unu apud la alia, la blanka kaj la nigra.

La nigrulo rigardis al la infanoj, ĵetis mallongan rigardon tra povra ĉambro kaj sur ploreman vizaĝon de Anna Petrovna, kaj en liaj grandaj okuloj briletis larmoj. „Post unu minuto mi revenos!“ Li rapide foriris. Post lia foriro Anna Petrovna sentis, ke io nekredebla estis okazinta, ŝi troviĝis sub potenco de fortoj, kiujn ŝi ne konis. Ŝiaj pensoj konfuziĝis. Unu el la infanetoj komencis ploreme malkontenti, dum ŝi prizorgis tiun, la alia ekkomencis plendi.

Ŝi ne rimarkis, kiom da tempo estis pasinta. Tuj denove frapado al la pordo. Nun ne venis unu, nun ĉeestis triopo, ion enportanta: kristnaskan arbeton, diversajn konservujojn, dolĉaĵojn. Ĉion ili metis sur la tablon, dekoraciis la arbeton ... Ion ili diris al Anna Petrovna, sed ŝi malbone ilin komprenis. Do, el ĉio ŝi perceptis, ke bonaj vortoj estas parolitaj. Ili rigardis al la du infanetoj kaj retenante rideton, ili lokis iajn pakaĵojn apud la etuloj. Finfine ili eklumigis kandeletojn sur la kristnaska arbeto. Subite la loĝejmastrino aperis en la pordo. Ŝi tre miris pri la nekutimaj ĉeestantaj vizitantoj, sed pli multe pri la jam de longe nevidata abundo da ĉiuspecaj nutraĵoj sur la tablo.

Ekde tiu tago Anna Petrovna ne plu suferis mizeron, sed povis eĉ helpi multajn aliajn homojn. La nigrul-regimento transprenis la zorgon pri ŝiaj vivrimedoj kaj la vivteno de la du infanetoj. Venis sendaĵo el Usono, donacoj, financa subteno ... Iom post iom pliboniĝis ŝia sanstato, ŝi havis decajn vestojn, aspektis pli bele. Post la foriro de la regimento el la urbo, la sekvanta regimento transprenis la zorgon pri la vivrimedoj por ŝi kaj ambaŭ infanoj. Kiam ŝi skribis petpostulon pri emigracio en Usonon, ŝiaj novaj amikoj ankaŭ helpis al ŝi.

Pri ŝia plua sorto mi scias nenion, sed mi kredas, ke ŝiaj nigraj amikoj eĉ transe de oceano zorgis pri ŝi. Kio estas tio? Ĉu hazardo, aŭ tio, kio estas skribita en la naŭa ĉapitro de la Evangelio laŭ Marko: „Kiu akceptos unu el tiaj infanoj en mia nomo, tiu min akceptas; kaj kiu akceptas min, tiu akceptas Tiun, kiu min sendis“.

Verkis Lidija Ryndina (†1964). El la libro Rusa Kristnasko
tradukis Hugo Westhoff, 1997.

al la indekso


 LA KRISTNASKA VIGILIA KREDKONFESO

En la antaŭkristnaska tago en la kalendaro estas memoro pri Adamo kaj Eva, kiujn ni opinias esti niaj pragepatroj. Sed ne estas tio memoro liturgia, eĉ ne ni ilin honoras kiel sanktulojn. En la orienta eklezio oni festas en la 1-a adventa dimanĉo memoron de ĉiuj antaŭuloj de Kristo kaj justuloj de la Malnova Testamento, precipe de Adamo. Sed en liturgio abunde estas uzata komparo inter la unua Adamo kaj la dua, kiu estas Kristo, donanta al ni Dian vivon, kiel tion priskribas sankta Paŭlo. Same tiel, kiel tion priskribas la ekleziaj Patroj, estas en la liturgio uzata komparo inter Eva kaj la Virgulino Maria.

Patro mia, Vi ĉion kreis, mi volas kun vi hodiaŭ kun estimo paroli. Mi povas min fideme al Vi alpremi. Via Filo anoncis al ni, ke Vi estas Amo!

Patro mia! Hodiaŭ mi volas antaŭ vi pravigi tiujn, kiujn ni ĉiuj insultas. Niajn libervolajn falojn ni malgravigas per elturniĝo: Tio ne okazus, se..., se ne pekus tiuj unuaj, tiuj pragepatroj!

Patro mia! Mi scias, ke vi estas Amo. El amo vi kreis tiun ĉi mondon. Multaj volus „el neamo“ pruvi, ke Vi ĝin ne kreis. Sed la mondo ekestis tial, ĉar Vi volis.

Vi donis al ĝi vivon, kaj super ĉio „la eternan vivon“! La natureco al mi diras, ke ni mortas..., kaj mortas la mondo.

Mi defendas Vin, Patro mia! Kion Vi kreis, tio estas bona. Vi estas eterna kaj ĉio de Vi ricevas daŭron! Fine de la epoko estos „renovigita vizaĝo de la tero“! Vi estas unusola Sinjoro! Tia Vi estis, tia Vi restas.

Patro mia!

La malbona spirito volas kredigi min, ke Vi ne estas bona. Vi onidire kreis malbonon ‒ la morton. Mi defendas Vin, mi korektas ĝin, ke nur peko alvenigis morton.

Mi mortos en la tempo, sed poste per Via graco mi releviĝos, kiel releviĝis via Filo, kiu ankaŭ submetiĝis al provizora leĝo de la morto. Per tiu ĉi submetiĝo Li tiun leĝon venkis.

Permesu al mi, Patro, diri al gefratoj, kial ekestis tiu ĉi „dumtempa stato“, kiu estas nomata morto.

Tial, ĉar venis peko. La peko estas ununura, kio ne originas de Vi, kion Vi ne kreis kaj kion Vi neniam volis.

Kun la peko venis malamo rilate al Vi.

Pro la unua peko kulpas inteligenta anĝelo! La anĝelo transformiĝis je diablo.

La diablo prizorgis tion, ke venis la dua peko ‒ kiun faris unua homo, unua paro ‒ Adamo kaj Eva!

Kontraŭ Vi ne estas eble libervole leviĝi. Vi estas tiu, kiu estas! Se ni aŭdacas ribeli, tio rebatas sin nur kontraŭ ni! Tiun ribelon eksentis la unuaj homoj sur si mem kaj sur siaj infanoj.

Origine ili estis belaj kaj sanktaj, ĉar ilin kreis Vi, Beleco de la anĝeloj kaj la Sankteco mem! Vi estis bela kaj sankta ĉiam, homoj Vin donace ricevis.

Por la donaco estas necese danki. La donaco estas libervola. Povis, sed ne devis esti!

Patro mia!

Adamo kaj Eva tiujn donacojn misuzis! Ili ne ŝatis Vian donacon de sankteco!

Esenca sankteco, estas Vi mem en ni! Ili volis Vin malaltigi, kiam ili volis sin superigi kaj egaligi sin al Vi.

Ili volis esti dioj, kvankam ili sciis, ke estas nur unu Sinjoro, nur unu Dio!

Ili allasis unuan pekon ‒ fieron!

Patro mia!

Ni volus ilin insulti..., sed hodiaŭ mi volas ilin senkulpigi.

Mi kaj ni estas tiel samaj! Nur estas necese tion konsciiĝi. En la bapto Vi enmetis ĝermon de la granda sankteco en niajn animojn. En la bapto Vi nin altigis al sia simileco. Min ‒ nin, la pekan generacion de Adamo kaj Eva!

Tiu ĉi ĝermo disvolviĝadis. La tuta Plejsankta Triunuo, Vi en Filo kaj Filo en Vi. En la Sankta Spirito Vi volis en ni fondi regnon de amo! En tia atmosfero ni estis devintaj kreski.

Patro mia!

Kiu el ni povas rigardi Viajn okulojn en sia bapta senkulpeco? ...

Patro mia!

Mi surgenuiĝas antaŭ Vi en la nomo de la homaro kaj humile mi petas por mi kaj la mondo:

Patro nia, pardonu niajn kulpojn!“

Mi konfesas, ke mi pekis kaj tio estas „mia kulpo, mia plej granda kulpo“!

Vi ekipis min per sankteco de Via Koro. Vi ankaŭ min akceptis en la bapto kiel filon, filinon,... Vi promesis al mi regnon de Via Filo. Vi promesis al mi eternan beatecon. Tute same, kiel Vi tion promesis al la unuaj pragepatroj. Sed ili tion havis pli facilan, ĉar ili ne havis tian inklinon al malbono. Sed tio ne pravigas min!

Al mi Vi donis, Patro mia, ankoraŭ pli! Al mi Vi donis Sangon kaj Korpon de Via Filo! Jam Li venis, por min elaĉeti, jam Li por mi pagis ĉion! Ĉion ĝis lasta guto de sia Dia sango!

Patro mia, nia kulpo estas pli granda ol la kulpo de Adamo kaj Eva! Ili ekkonis nur Vian kreivan Amon. Sed ni ekkonis ankaŭ suferecan Amon ‒ elaĉeton ‒ suferon de Dio!

Patro mia!

Hodiaŭ ni memorigas al ni alvenon de via Filo... Jam Li venas, jam Li frapas: Donacu al mi Vian koron! Mi venas anstataŭ vi morti... Ĉu vi ekkomprenos tion, kristano de la nova epoko?

Ĉu vi ekkomprenos tion, kristano de la atoma epoko? Ĉu vi ekkomprenos, ke vin Dio pli multe amis ol la unuan homon? Ĉu vi ekkomprenos tion, kristano de la dua jarmilo, ke unu el viaj filinoj, la senmakula Virgulino el Nazareto, atendis la Sinjoron en sia pureco kaj por Li kaj eĉ por vi hodiaŭ Ŝi iĝis Servantino? Ŝi iris frapi la pordon, por trovi al Li loĝejon ‒ la stalon!

Patro mia!

Mi dankas al Vi pro tiu ĉi revelacio! Mi malfermas mian arkeon, mian koron, kaj humile mi petas:

Permesu, ke ĝi servu kiel tabernaklo por Via korpigita Amo ‒ Jesuo!

El la libro Celý rok so svätými (La tuta jaro kun sanktuloj), Societo de la Dia Vorto, Nitra 1992

al la indekso


 FORVIŜU, INFANO JESUO

Forviŝu, Infano Jesuo, la larmojn de la infanoj!

Puŝu la homojn demeti la armilojn kaj kunpremiĝi en universala brakumo de paco!

Invitu la popolojn, mizerikorda Jesuo, malkonstrui la murojn kreitajn de la mizero kaj de la senlaboreco, de la nescio kaj de la indiferento, de la diskriminacio kaj de la maltoleremo.

Estas Vi, ho Dia Infano de Betlehemo, tiu, kiu savas nin, liberigante nin el la pekoj.

Estas Vi la vera kaj ununura Savanto, kiun la homaro ofte palpe serĉas.

Dio de la paco, donaco de paco por la tuta homaro, venu vivi en la koro de ĉiu homo kaj de ĉiu familio!

Estu Vi nia paco kaj nia ĝojo! Amen!

Patrino Tereza

al la indekso


 JOSEF ZVĚŘINA (1913-1990)

Sacerdoto kaj teologo. Post la dua mondmilito li instruis en teologia fakultato kaj dediĉis sin al junularo.

En la jaro 1952 li estis fare de komunistoj arestita kaj kondamnita al 22-jara peza mallibereja restado. Li pasigis jarojn de mallibereco en urania labortendaro kaj en pluaj malliberejoj, kie li apartenis al la ĉefaj personoj de la tiel nomata „prizona universitato“.

Post amnestio en la jaro 1965 li manlaboris en diversaj laboristaj profesioj. Dum la „Praga Printempo“ en la jaro 1968 li estis gvida persono de la eklezia renovigo. Malgraŭ konstanta observado de li fare de StB (Ŝtata sekreta polico), li sin plene dediĉis al la „subtera“ animzorga servo sekrete instruante teologion kaj verkante.

Li estis subskribinto de Ĉarto 77, pledanto de la ekleziaj kaj civitanaj rajtoj kaj liberecoj, la sekreta konsilanto de la ĉefepiskopo de Prago la kardinalo Mons. František Tomášek. Li mortis subite la 18-an de aŭgusto 1990.

Jaroslava Hamajdová

al la indekso


  SANKTA LAŬRENCO

La Papo Siksto la 2-a akceptis Laŭrencon inter 7 romajn diakonojn kaj li ricevis taskon zorgi pri la materia havaĵo kaj la karitata agado de la eklezio en Romo. Dum la persekutado de la kristanoj Laŭrenco disdonis la monon kaj valoraĵojn de la eklezio al malriĉuloj. Kiam li estis devigita ĝin eldoni, li montris al malsanuloj kaj malriĉuloj kun vortoj: „Ĉi tie estas nia riĉaĵo, kiu donas profiton“. Post tio li estis morttorturita!

Jaroslava Hamajdová

al la indekso


  Vortoj adresitaj al la membroj de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio

Milí bratři a sestry, zdravím Vás všechny v tomto podzimním čase naším pozdravem Dio benu! Bůh žehnej! Jistě všichni víme, že bez Božího požehnání je marné lidské namáhání. A já Vám ze srdce přeji, aby Vás Boží požehnání doprovázelo nejen do konce tohoto roku, ale také v příštím roce a v dalších letech.

Ti z vás, kteří jste dostávali časopis IKUE Espero Katolika, jste jako poslední tištěné číslo obdrželi pouze číslo 1-3/2018. Z důvodu nedostatku finančních prostředků nebylo možné v tisku tohoto časopisu, doufejme, že jen dočasně, pokračovat. Byl jsem požádán, abych pokračoval ve vydávání elektronické verze tohoto časopisu, aby nebyla přerušená kontinuita jeho vydávání. Jedná se o nejstarší dosud existující esperantský časopis vydávaný od roku 1903. Následující čísla časopisu Espero Katolika ‒ oficielního orgánu IKUE, si mohou všichni zájemci, nejen jeho odběratelé, stáhnout ve verzi pdf z internetových stránek naší sekce: www.ikue.org/cz/.

Zájemcům o esperantské knihy a brožury nabízím zcela zdarma (pouze za úhradu poštovného) více než 300 titulů, jejichž seznam na požádání zájemcům pošlu.

Také zájemci mohou zcela zdarma získat prezentace z mnohých setkání naší sekce, kongresů IKUE atd., které lze použít soukromě nebo při schůzkách esperantistů a pod. Seznam prezentací s potřebnými informacemi také zájemcům na požádání pošlu.

S blížícím se koncem tohoto roku a brzkým vstupem do nového, už nyní vážně zvažujme, zda a případně kde bychom v příštím roce realizovali tradiční setkání naší sekce. Nejobtížnější na tom vždy je, že kvůli vyjednávání termínu a místa nevíme, kolik osob má zájem tohoto setkání se zúčastnit. Těším se na Vaše konkrétní návrhy.

Také se těším na Vaše článkové příspěvky do našeho časopisu Dio Benu. V letošním roce kromě mne jen čtyři členi naší sekce přispěli do obsahu časopisu, kterým velmi děkuji (Hamajdová, Loučka, Kašparů, Skalická). Jistě je mnoho zajímavostí, které by zajímaly naše, ale i zahraniční čtenáře našeho časopisu, kterých je jen o něco méně než tuzemských čtenářů. Věřím, že v příštím roce se počet přispívatelů rozšíří. A ještě velmi děkuji bratru Pavlu Petríkovi ze Slovenska za předtiskovou kontrolu jak Dio Benu, tak i Espero Katolika.

A nakonec srdečný dík všem, kteří jakoukoliv částkou přispěli nebo ještě přispějí na vydávání našeho časopisu. Jména přispívatelů za určité období vždy uvádím v našem časopise, a na požádání Vám zašlu příjmový doklad, případně podklad pro daňový odpočet.

S přáním Božího požehnání, stálé ochrany Panny Marie a příjemného prožití adventního období a vánočních svátků Vás srdečně zdraví Váš bratr

Miloslav Šváček.

al la indekso


  Monkontribuaĵoj ricevitaj por IKUE kaj la Ĉeĥa IKUE-Sekcio    de la 7.7.2019 ĝis la 20.10.2019

Beláňová Mária, Dzuňová Anna, Grim Martin, Hamajdová Jaroslava, Chodníček Jaroslav, Chroboková Jana, Lotter Alfred, Matějíčková Alžběta, Nosek Václav, P. Peřina Jindřich, Stoklas Vladimír, Tesařová Ludmila, Wirges Willi. Tre koran dankon!

al la indekso


  PREĜO DE P. CIRILO DE DIPATRINO, LA ADORANTO DE
JESU-INFANO DE PRAHA

Jesu-Infaneto, mi al Vi min donas,
mia koro per la jena peto sonas:
Vi min helpu en mizer´ kaj en doloro.
Jen, firmege kredas mi je Vi, Sinjoro.
Ke la graco via ĉiam min subtenos,
mi dum tuta viv´ esperon tiun tenos.
Ke mi Vin ofendis, nun mi bedaŭregas,
mi el tuta mia koro Vin amegas.
Ho Jesu-Infano, por min helpi venu,
al la persistad´ en virta viv´ min benu!
Mi ja efektive volas pliboniĝi
kaj per peko plu neniam makuliĝi.
Esti volas mi pro l´ am´ al Vi ofero,
mi pro l´ am´ al Vi sopiras je sufero.
Amas mi nur Vin, Jesu-Infano mia,
volas mi en vivo ĉiam estis via.
Sed pro via amo, mia Disinjoro,
eĉ la aliulojn amos mia koro;
pelu for turmenton, Vin mem al mi donu,
submetiĝe petas mi kaj min pardonu!
Donu, ke kun Vi, Jozef´ kaj la Patrino
en ĉiel´ mi ĝoju post la vivofino!
Amen. Amen. Amen.

Kun eklezia aprobo

al la indekso


  HISTORIA STANDARDO DE LIGO DE KATOLIKAJ ESPERANTISTOJ EN ĈEHOSLOVAKIO

En Ĉeĥoslovakio la katolikaj esperantistoj estis komence organizitaj en Fako de Konsilio de la Katolikoj en Prago. En la jaro 1923 estis fondita memstara Ĉeĥoslovaka Unio de Katolikaj Esperantistoj. En kelkaj urboj fondiĝis kluboj de la katolikaj esperantistoj kaj la menciita Unio estis en la jaro 1931 ŝanĝita je Ligo de katolikaj esperantistoj.

al la indekso


  KOREGAN GRATULON KAJ BONDEZIRON AL
MVDr. František Rytíř

KOREGAN GRATULON KAJ BONDEZIRON al la longjara aktiva IKUE-ano, membro de la Katolika Sekcio de ĈEA kaj la prezidanto de EK en la urbo Tábor MVDr. František Rytíř okaze de lia 90-jariĝo okazinta la 12-an de septembro. Karega frato Francisko, Dian benon kaj la konstantan ŝirmon de la Virgulino Maria de Klokoty en pluajn aktivajn vivjarojn elkore al vi deziras la sekcia komitato kaj la redakcio de Dio Benu.

al la indekso

 


  KRISTNASKA MESAĜO

En la tuta mondo la kristana rondo
en preĝejaj festoj kaj per korespondo
Kriston rememoras, multaj Lin adoras
kaj la sonoriloj en ĝojkant´ sonoras.

Sed malmultaj scias, ke ‒ se l´ mond´ mencias
tiun sanktan Nomon, Lin ĝi ne konscias ‒
Kristo, la Mesio de l´ plej bona Dio,
venis al la mondo, alta kun misio:

Instruadi Veron, de l´ spirit´ Liberon,
al ĉiela vivo similigi Teron,
per naskiĝhumila, per labor´ utila,
per la granda amo, per instruo brila

montris Li la vojon por atingi ĝojon
veran kaj forlasi jam la lastan fojon
dubojn kaj eraron de l´ malbon´ la maron
kaj per sinofero servi la homaron.

Estu la instruo viva de Jesuo
klara vojo al la homa evoluo
de infano plora al la vir´ labora,
de la mort-elspiro al Spirito glora!

Antoni Grabowski

al la indekso

 


  PAŜTISTAR´ MALDORMU

2. Tial ni kune jam, ho, tial ni kune jam
alpaŝu kun la am´, ho, alpaŝu kun la am´.
Kaj ni kredu en la kor´, ke Lin sendis pro favor´
al ni la Ĉiela Patro, por ke ni laŭ Lia vol´
el la pekoj nun savitaj estu Lia nur popol´.

al la indekso


 DIO BENU

DIO BENU Vydavatel: IKUE-Katolická sekce Českého esperantského svazu. Adresa redakce: IKUE-Katolická sekce ČES, Tršická ul. 6, CZ-751 27 Penčice. Zodpovědný redaktor: Miloslav Šváček, tel. +420 732 420 675, e-mail: m.svacek@seznam.cz. Bank. spojení: FIO banka, a.s., Přerov, číslo účtu: 2700247564/2010. IBAN: CZ4420100000002700247564 SWIFT/BIC: FIOBCZPPXXX Registrační číslo MK ČR: E 12647. Ročník 2019 (29) - číslo 4 (116).

ISSN 1803-8387

La enhavo de la artikoloj de aŭtoroj ne ĉiam devas koheri kun opinioj de la redaktantaro.

al la indekso