Dio Benu numero 115-3/2019

al la arkivo de jarkolektoj 1991-2019

 

· Belega sabata tago de la ekstendaranoj en Herbortice kaj Cotkytle

· VORTOJ DE LA PREZIDANTO (Miloslav Šváček)
·
INTER LA LINIOJ  (Sac. D-ro Max Kašparů)

· HOMILIO DE LA EPISKOPO MONS. ANTONÍN BASLER
· NENIAM TION FORGESU! (Papo Francisko)

· LA MIRAKLOJ DE KRISTO (Kard. Jozef Tomko)
· MARŜO POR LA VIVO KAJ FAMILIO (Václav Ondřej Loučka)
· KVIETANIMA EN ANGOROJ DE LA MONDO (Wilfrid Stinissen)

· LA KATEDRALO NOTRE-DAME DE PARIZO

· LA NUNTEMPA KRIZO ESTAS KRIZO DE LA KREDO (Kardinalo Sarah)

· BELEGA TRAVIVAĴO EN LA 50-A DATREVENO (Miloslav Šváček)

· MEMORE PRI LA 50a JUBILEO DE LA LIBERTEMPA ESPERANTO-
  TENDARO EN HERBORTICE
(Sac. Battista Cadei)

· SAĜULO (kanto)

· KREU FOJE SILENTON ĈIRKAŬ VI (Phil Bosmans)

· LA SURMONTA PREDIKO DE JESUO EN LA INSTRUADOJ DE JOHANO

  PAŬLO LA DUA KAJ BENEDIKTO LA DEK SESA (Sac. Prof. Waldemar
  Chrostowski)

· INTERNACIA KONKURSO DE LA ESPERANTLINGVAJ KANTOJ KAJ

  KANZONOJ (Wiesław Mietliński)

· KIUJ ILI ESTAS? (Jaroslava Hamajdová)

· LA HOMO (Jaroslava Hamajdová)

· LA AKVO (Jaroslava Hamajdová)

· NI KONDOLENCAS (RNDr. František Nosek, Praha)

· VORTOJ ADRESITAJ AL LA MEMBROJ DE LA ĈEĤA IKUE-SEKCIO

· MONKONTRIBUAĴOJ RICEVITAJ POR IKUE KAJ LA ĈEĤA IKUE -

  SEKCIO DE LA 11.4.2019 ĜIS LA 6.7.2019

· DIO BENU

 


 Belega sabata tago de la ekstendaranoj en Herbortice kaj Cotkytle

Sabaton la 22-an de junio 2019 okazis renkontiĝo de la ekstendaranoj en la jubilea 50-a datreveno ekde la komenco de organizado de la Katolika Esperanto-Tendaro en la vilaĝo Herbortice, Ĉeĥio. Kadre de la renkontiĝo okazis sankta meso en la paroĥa preĝejo de Cotkytle, kies ĉefcelebranto estis ekstendarano Mons. Antonín Basler - la helpepiskopo de la diocezo Olomouc.

al la indekso


 VORTOJ DE LA PREZIDANTO

Karaj kaj estimataj legantoj, karaj gefratoj en Jesuo Kristo, multaj el vi certe ekĝemetis: “Ho, kiel la tempo rapide pasas”. Kontraŭ tio ni estas senpovaj, la tempon ni ne kapablas halti. Tial estas necese ĝin eluzi prudente, prospere al nia eterna savo, vivi la vivon plaĉan al Dio, dissemante amon, feliĉon kaj interkom preniĝon. Tio estas ne nur nia kristana devo, sed ankaŭ nia devo de la esperantistoj. Sed ni tion ne praktikadu nur kiel devon, sed volonte per imitado de nia Sa vinto Jesuo Kristo. Tiun profundan travivaĵon de la amo de Kristo ĝuis partoprenintoj de la renkontiĝo de la ekstenda ranoj de la Katolika E-Tendaro en Herbortice (Ĉeĥio) okazinta sabaton la 22-an de junio okaze de la 50-jara datreveno ekde ĝia komenco en la jaro 1969. La tiama tendaro okazis naŭfoje ĝis ĝia perforta likvido fare de invado de la fifama komunista sekreta polico en la jaro 1977. Ke la belegaj kaj spirite riĉaj tendaroj pozitive influis por la tuta vivo iliajn tiamajn junajn partoprenintojn, tion atestas ne nur iliaj eldiroj, sed ankaŭ la menciita sabata renkontiĝo (paĝo 14-19). Do, karaj legantoj, ĝoju kaj danku Dion kun ni!

Kelkaj membroj de nia katolika sekcio demandis, ĉu nunjare okazos la tradicia semajnfina renkontiĝo de nia sekcio aŭ la IKUE-kongreso. Plej probable nunjare ili ne okazos, ĉar mankas iliaj organizantoj. Verdire nia sekcio nepre bezonas pli junajn, sed aktivajn homojn, pretajn transpreni gvidadon de la sekcio dum venontaj jaroj. Kaj IKUE prefere bezonas okazigi balotojn kaj vivigi la IKUE-aktivadojn.

Dezirante al vi agrablan travivon de la somera sezono, tre kore vin salutas via frato

Miloslav Šváček

al la indekso


 INTER LA LINIOJ

Kiam du faras la samon, ne estas tio egala.

La amanta patrino alie mamnutras, alie braklulas, alie parolas, lavas, glatas, amkaresas, tuŝas, kantas kaj protektas ol la patrino, kiu tion pro kiuj ajn kialoj ne kapablas. (F. Koukolík)

Ĉio estas onidire alie. Ankaŭ la vorton en la lingvo oni alie skribas kaj alie legas. En tio ne estas nur la lingva ludeto de tiu ĉi vorto, sed ankaŭ ĝia enhava kuriozeco.

Ni konas la proverbon: „Kiam du faras la samon, ne estas tio egala.“ Malgraŭ tio, ke teknike povas ambaŭ labori tute same, ili agas alimaniere en sia interna sinteno rilate al la verko, en emotiva teniĝo aŭ kun alia kaŭzo de la motivo.

Estas tio ĝuste la interna sinteno, agordiĝo, karaktero, inklinoj, ecoj eĉ aktualaj statoj de psiko kaj korpo, kiuj enskribiĝas en ĉiun homan agadon kaj influas per tio ĝian rezulton. Ili enskribiĝas tiel nomate inter la liniojn.

Bonaj psikologoj, kiuj kapablas legi inter la linioj, ekkonas, ke malgraŭ tio, ke la verkisto skribas sur la linioj de la libro eventon pri la elpensita persono, inter la linioj estas sentebla lia personeco.

Simile estas en la sfero de la belartoj kaj muziko, sed la sinteno al la verko estas sentebla ankaŭ en la laboro de la metiisto. Temas pri la neŝanĝebla manskribo de la kreo pova trakto de la laboro.

La mano kaj la animo de la amanta patrino glatas sian infanon tute alie, ol ĝin glatas mano de direktorino de la fondaĵo por la handikapitaj infanoj. La unua virino per la glato ĉiam celas la infanon, la dua virino povas celi nur la re klamon.

Ne do la agoj de la manplatoj, sed enhavo de la animo, ne la multaj vortoj, sed celadoj de la koro estas tio, kion rekompencos Dio kaj kio utilas al la homo. Jam en la unua libro de Sa muelo la Biblio diras, ke ne gravas tio, al kio la homo rigardas, ĉar li vidas nur tion, kion li havas antaŭ siaj okuloj, dum la Eternulo rigardas la koron.

Al la ĝojo de la homa animo apartenas ekkono, ke en la amo estas pli grave, kio estas skribita inter la linioj de ĝia amkonfeso, ol tio, pri kio parolas la vortoj mem.

Sac. D-ro Max Kašparů

al la indekso


 HOMILIO DE LA EPISKOPO MONS. ANTONÍN BASLER

Patro ĉefepiskopo, patro episkopo Jozefo, karaj gefratoj, karaj geamikoj, pasis unu jaro kaj denove ni pilgrime renkontiĝas memore al la kara sacerdoto de la ĉefdiocezo de Olomouc, al la sankta Johano Sarkander, kiu en nia urbo studis, en nia urbo suferis kaj mortis, kiu ankaŭ en nia urbo estis kanonizita fare de la papo Johano Paŭlo la Dua (21.5.1995). La historio donis al li belan, simbolan nomon ‒ Rubeno de Moravio ‒ ĉar rubeno estas gemo de malhela ruĝa koloro, la koloro de la sango. Lian vivon ni memorigadis al ni pli ofte, tial hodiaŭ mi memorigos nur la bazajn punktojn kaj poste ni enpensiĝos pri unu detalaĵo.

La viv-pilgrimado de la sankta Johano komenciĝis la 20-an de decembro 1576 en Skoĉovo (Skoczów) en princlando de Těšín, kiu ekde la jaro 1291 apartenis al ĉeĥaj landoj. Post la morto de la patro la familio transloĝiĝis al Příbor en Moravio. Pri pli altaj latinlingvaj studoj Johano abiturientiĝis en Olomouc, Prago kaj Graz (Aŭstrio). En la jaro 1609 li sacerdotiĝis en Brno, kaj antaŭ ol li fariĝis paroĥestro en Holešov, la 15-an de majo 1616, li praktikadis animzorgan servon en Opava, Charváty, Zdounky kaj Boskovice. Li sacerdotiĝis en tre komplika kaj turbulenta tempo de la religiaj-politikaj bataloj. Maje 1618 per praga trafenestrigo komenciĝis insurekcio de protestantaj nobeluloj kontraŭ laŭleĝa landestro (la t.n. gilda insurekcio), kiu finiĝis per ilia malvenko en batalo sur Blanka Monto (apud Prago) la 8-an de novembro 1620, daŭranta unu kaj duono de horoj. La fino de la vivo de Johano do okazis pli ol duonjaron antaŭ tio, en la tempo, kiam ankaŭ Moravio aliĝis al insurekcio kontraŭ la imperiestro. En Bohemio kaj ankaŭ en Moravio regis protestantaj nobeloj; landa hetmano, katoliko, Ladislao el Lobkowicz kaj kardinalo Ditrichstein estis enprizonigitaj. Sankta Johano estis surbaze de suspekto pri perfido ankaŭ arestita, en katenoj li estis altrenita al Olomouc, kiun okupis protestantaj ribeluloj, kaj februare 1620 li estis esplordemandita kaj terure torturita ‒ sed senrezulte. Eĉ dum neimageblaj doloroj li konservis veron, kultante sanktajn nomojn de Jesuo, Maria kaj Anna. Kaj ĝuste ĉe tiu ĉi momento mi volas halti.

La nomo Jesuo ‒ tio ne estas nur simpla sono, nek iu titolo, nek „interjekcio“. Tiu ĉi nomo, kiel ni bone scias, donis al sia Filo mem la Patro, Dio mem. La anĝelo anoncis tiun ĉi Dian deziron kaj al la Virgulino Maria, kaj ankaŭ al Jozefo kaj tiu ĉi nomo signifas: „Dio estas la savo“, aŭ „Dio savas“. La nomo Jesuo, hebrealingve Jehoŝua, en si enhavas la nomon, kiun la Eternulo sciigis al Moseo el brulanta arbusto, JHWH (tradukata kiel „Mi estas, kiu estas“).

La nomo Jesuo do, simile kiel simbolo de koro aŭ kruco, estas bildo de la plej alta Dia amo, verdire de soifo de Dio pri homo, pri lia savo, pri lia vera feliĉo. Se ni tion konsciiĝas, poste ni ekkomprenas entuziasmon de la sankta Bernardo, kiu vokas: „Via nomo estas kvazaŭ oleo... oleo, kiu lumas, satigas kaj kuracas, nomo de Jesuo estas lumo, manĝo kaj kuracilo... Seka estas la tuta nutraĵo de animo, se ĝi ne estas per tiu ĉi oleo aspergita; ĝi estas sengusta, se ĝi ne estas per tiu ĉi oleo spicita. Se vi skribas, ne bongustas al mi, se mi tie ne legas »Jesuo«; se vi parolas kun mi, ne ĝojigas min, se mi ne aŭdas »Jesuo«; se vi predikas, malplaĉas tio al mi, se ne aŭdiĝas nomo Jesuo. Jesuo en la koro, Jesuo sur la lipoj: en la koro ĝojo, surlipe dolĉo. Ĉu iu el vi estas malĝoja? En ties koron eniru Jesuo, per lia ĉeesto disiĝos nuboj kaj revenos helo. Ĉu iu falas en la pekon? Ĉu iu kaptiĝis en insidojn de la morto? Tiu voku nomon de Kristo por tuj ekstari el la morto al la vivo.“ Tiom do de la sankta Bernardo. La nomo Jesuo estis aligita al vortoj de Elizabeta en la unua parto de la preĝo „Saluton, Maria“ en la jaro 1456 memore al venko kontraŭ grandega fortosupereco de turkoj apud Beogrado, kiam islamo jam kelkfoje volis engluti Eŭropon. Tiam havis defen dantoj, kuraĝigitaj fare de la sankta Johano Kapistrano, kiu predikis ankaŭ en Olomouc, sur siaj ŝildoj la nomon Jesuo, kaj la batala ekkrio estis: „Jesuo, Jesuo, Jesuo!“; kaj tio estis tiam enmetita en tiun ĉi plej oftan pre ĝon al Maria kiel la plej valora gemo en la ora juvelo.

Multaj martiroj mortadis kun la nomo Jesuo sur lipoj, kaj certe Li, Jesuo, estis la unua, kies brakumo ilin atendis malantaŭ mortpordego, kiel tion diras la Skribo pri la sankta Stefano: „Jen mi vidas la ĉielon malfermitan kaj la Filon de homo starantan dekstre de Dio.“

Simile do ankaŭ nia sanktulo, la sankta Johano, el tiu ĉi nomo, kaj el nomo de la Patrino de Jesuo, la Virgulino Maria, kaj la avino, la sankta Anna, ĉerpis tiom da forto, ke malgraŭ teruraj torturadoj kaj doloregoj li sukcesis resti en vero, kaj tiel li restis morala venkinto, do ne liaj torturantoj.

La nomo de Jesuo mem, la nomo de la Virgulino Maria kaj ankaŭ de pluaj sanktuloj povas esti preĝo, tio do estas peto, laŭdo kaj danko ‒ niaj piaj antaŭuloj tion tiel komprenis. Sed post antaŭeniro de la tempo, kun perdo de la kredo, la enhavo de tiu ĉi mallonga, sed ege profunda preĝo malpleniĝis kaj al multaj el tio restis nur vana, senres pekta aŭ eĉ blasfema uzado de la sanktaj nomoj. Tia estas rezulto, se malaperas enha vo, se malaperas rilato al portanto de tiu ĉi nomo. Sed ni, pilgrimantoj al la sankta Joha no, devas lin sekvi, kaj kun fido serĉi forton ĝuste per kultado de la nomo de Jesuo aŭ de Maria, kaj tion ĝuste tiam, se ni sentas malfortecon kaj la forton de Dio, ni bezonas.

Ni provu ekrigardi la nomon de Jesuo Kristo, la nomon de Dio el ankoraŭ alia flanko. La kristano ja estas pere de bapto portanto de la nomo de Dio. La plej granda sinkonsekro estas ĝuste tiu bapta, kiu nin faras kun Jesuo, kaj per tio kun Triunua Dio, unu.

Se la kristano vivas malbone, li malsanktigas la nomon de Dio, des pli la personoj konsekritaj. Ni devas per nia vivo kontribui, por ke Dio, por ke la nomo de Dio estu ekkonata kaj agnoskata kiel sankta. Ĝuste tial, ke Jesuo scias, ke tion ni mem ne sukcesas, Li instruas nin peti: „Sanktigata estu via nomo“ ‒ tiu ĉi peto, ke Li mem prenu en siajn manojn sanktigon de sia nomo, por ke Li ŝirmu al ni tiun admirindan misteron, estas certe por ni ankaŭ granda konscienc-ekzameno: Kiel mi uzas la sanktan nomon de Dio? Ĉu mi respektoplene staras antaŭ mistero de la brulanta arbusto, antaŭ nekomprenebla maniero de lia proksimeco ĝis lia ĉeestado en Eŭkaristio, en kiu Li vere sin donas en niajn manojn?

Ni provu, karaj geamikoj, memorigi al ni tiujn aferojn ĉiam, kiam ni eldiras la nomon Jesuo en la preĝo „Saluton, Maria“, ĉar ni turnas nin al la Patro kun la peto: „Sanktigata estu via nomo“, ni ja scias, ke Jesuo diras: „Mi kaj la Patro estas unu“ (Joh 10,30); ni do strebu, ke ankaŭ ni kontribuadu al la sanktigado de la nomo de Dio per nia vivo. Per mallonga preĝeto „Por Vi, Jesuo!“ ni povas doni la plej profundan motivigon al ĉiu nia laboro, al ĉiu momento de nia sufero kaj entute de nia vivo mem. Kaj se ni aŭskultos, kiel iu eldiras vane aŭ blasfeme la nomon de Jesuo, ni kompensu tion al la Sinjoro per silenta preĝo „Gloro al la Patro“... en la propra koro. La nomo Jesuo trabrilu ĉiun nian tagon eĉ la tutan vivon per la lumo kaj ĝojo.

Mi kredas, ke ankaŭ tiel ni povas plenigadi referencon de nia karega sanktulo ‒ la sankta Johano Sarkander, ke li por ni estu konkreta modelo en la travivata rilato al la Sinjoro. Amen.

al la indekso


 NENIAM TION FORGESU!

Memoru, ke la pano el la ĉielo estas la viva pano, kiu parolas pri semado kaj rikoltado, ĉar temas pri la pano de la vivo, kiu devas morti por povi vivtenadi.

Memoru, ke la pano el la ĉielo estas la ĉiutaga pano, ĉar via estonto estas en la manoj de la bonvolema Patro, kaj ne nur en tiuj de homoj.

Memoru, ke la pano el la ĉielo estas la pano de la eterna vivo, kaj ne la pano pasema.

Memoru, ke la panon el la ĉielo oni rompas por malfermi viajn okulojn de la kredo kaj por ke vi estu kredanta.

Memoru, ke la pano el la ĉielo vin faras kunulo de Jesuo kaj sidigas vin al la tablo de la Patro, de kie estas eliminita neniu el viaj fratoj.

Memoru, ke la pano el la ĉielo efikas, ke vi vivu en intima rilato kun Dio kaj en amikeco kun viaj fratoj.

Memoru, ke la pano el la ĉielo pro tio, ke vi povu ĝin manĝi, rompiĝis surkruce kaj grandanime sin fordonis por la savo de ĉiuj.

Memoru, ke la pano el la ĉielo ĉiam multobliĝas, kiam vi strebas dividi ĝin kun aliuloj.

Memoru, ke la pano el la ĉielo vin benas kaj per siaj trapikitaj manoj pro la amo ĝin dividas kaj proponas ĝin la resurektinta Sinjoro mem.

Memoru tion! Memoru tion! Neniam tion forgesu!

Papo Francisko

al la indekso


 LA MIRAKLOJ DE KRISTO

La moderna homo facile rekonas, ke Jesuo Nazareta estis eksterordinara persono, eĉ grava homo kaj mi supozas ankaŭ unu el la plejgravuloj en la historio de la homaro. Sed ĉu eblas pri Li aserti ion pli?

Tiu, kiu donas al si ĉi tiun demandon, tiu jam supozas verecon de la Evangelioj. Certe li serĉos respondon en priskribo de la persono de Jesuo kaj lia agado. Ĉe tiu persona esploro de la Evangelioj, kiel ankaŭ ĉe la konsidero de la rapida disvastiĝo de liaj mesaĝo kaj verko en la mondo, fortiĝos en ĉiu neantaŭjuĝema homo konvinko, ke Jesuo ne povis esti iu averaĝa persono.

Sed ĉe tio ni en lia vivo haltos antaŭ iuj eksterordinaraj agoj kaj okazaĵoj, kiuj ĝuste per sia kromordinara tendenco povas en la moderna homo veki certan malfidon, ĉar ili elartikiĝas el normala kadro, funkcio, mekanismo kaj dinamiko de la okazaĵoj; ili foriĝas de mezuriloj kaj de kutimaj ekspli koj, unuvorte ili estas fenomenoj eksterordinaraj, do mirakloj.

Ĉu ankoraŭ hodiaŭ oni povas kredi je mirakloj? Kaj cetere, ĉu eblas diri, ke Jesuo faris miraklojn?

Sen tio, ke ni eku pli profundan filozofian aŭ alian komentadon pri esenco de la mirakloj ‒ ĉu tio estas interveno de ia ekstera, pli alta kaŭzo en leĝojn de la naturo, aŭ interrompo de ilia efikeco, aŭ de ilia neordinara uzado ‒ al ni ĉi tie sufiĉu ĝenerale konata nocio de la eksterordinara agado, kiu sin evitas el la normala agado kaj de la homaj kapabloj. Estas certe, ke revivigi homon, kiu jam kvar tagojn kuŝas en tombo, kiel Li tion faris al Lazaro, estas tia eksterordinara miraĵo, ke eĉ ne la nuntempa scienco post dumiljara interspaco, eĉ ne la alia homo proprapove sukcesas tion fari. Iu povas havi tenton tuj negi la fakton mem por ne havi problemojn pro ĝiaj klarigado kaj konsekvencoj. Sed eĉ mem la kontraŭloj de Kristo mem ne kuraĝis negi tion, kion multaj homoj vidis kaj atestis, kaj tial ili preferis alian solvon: mortigi malagrablan miraklofaranton.

Ni prenu alian el multaj mirakloj, kiujn priskribas la Evangelioj: resanigo de denaska blindulo. Judaj scienculoj kaj reprezentantoj aranĝis tutan proceson, unue demandeploris gepatrojn de la resaniĝito por esplori, ĉu ilia filo estis denaske blinda kaj kiel li subite iĝis vidanta. Poste ili vokis lin mem kaj fine ili volis skuigi lian kredon: “Donu gloron al Dio! Ni certe scias, ke tiu homo estas pekulo.” Sed ili ricevis kvietan, sed rezolutan respondon: “Ĉu Li estas pekulo, mi ne scias; unu aferon mi scias, ke mi estis blinda kaj nun vidas... Jen la mirindaĵo, ke vi ne scias, de kie Li estas, kaj tamen Li malfermis miajn okulojn. Ni scias, ke Dio ne atentas pekulojn... De la komenco de la mondo oni neniam aŭdis, ke iu malfermis la okulojn de homo, kiu naskiĝis blinda. Se ĉi tiu homo ne estus de Dio, Li nenion povus fari.” (Joh 9, 1-34). Simpla popola, sana logiko, antaŭ kiu ne eblas eskapi, eĉ ne sub preteksto de scienco. Logiko, kiu kulminos iom pli poste, kiam la resaniĝinto denove renkontos Jesuon kaj deklaros sian kredon: “Sinjoro, mi kredas. Kaj li adorkliniĝis al Li.”

La Evangelioj abundas je similaj eksterordinaraj agoj, kiujn faris Jesuo, tiom, ke kiam sendis Johano Baptisto al Li du siajn disĉiplojn kun demando, ĉu estas Li tiu, kiu devas veni, nome la promesita savanto, li ricevis interesan respondon: “Iru kaj sciigu al Johano tion, kion vi aŭdas kaj vidas: blinduloj ricevas vidpovon, kaj lamuloj marŝas, lepruloj estas purigitaj, kaj surduloj aŭdas, kaj mortintoj leviĝas, kaj al malriĉuloj Evangelio estas predikata.”

Multajn eksterordinarajn eventojn oni povas hodiaŭ klarigi per sugestio aŭ parapsikologio.

Ankoraŭ ne estis aŭdite, ke pere de iu sugestia aŭ parapsikologia forto al iu subite rektiĝis paralizita kruro, rompita osto kaj simile. Des pli malmulte, ke al la mortinto, kvar tagojn kuŝanta en tombo, estis ebleco sugestii, ke li reviviĝu. Tiam vere helpas neniu sugestio nek parapsikologio. Sed eĉ ne ĉe la mirakloj je malproksimo, kiel en la kazo de resaniĝo de la servisto de la romia centuriestro, aŭ ĉe fulmfapidaj resaniĝoj sugestio kaj parapsikologio donas neniun klarigon.

Hodiaŭ vekas sorĉistaj agoj pli ofte amuzon ol miron.

La samon oni povas diri ankaŭ pri aliaj periodoj. Sed ni ne estu tro fieraj. Kiom da homoj eĉ nuntempe sin turnas al magio kaj okultismo; kiom da ili kredas je horoskopo, aŭ ili donas al si legi el la mano, aŭ ili serĉas ekscitiĝon kaj amuzon en elvokado de spiritoj. La Eklezio ne aprobas tian praktikadon, eĉ ne frivolan peladon por la mirakloj.

Sed la mirakloj de Jesuo ne estas sorĉaĵoj por kontentigi scivolemon aŭ por amuzo, eĉ ne por mendo. Reĝo Herodo, kiu ĝojas, ke la katenita Jesuo montros al li iun miraklon, ricevos de li eĉ ne la respondon.

Jesuo faras miraklojn nur por veki aŭ firmigi kredon, por interrompi sensentecon de malagemaj homoj kaj devigi ilin meti al si la demandon: “Kiu li estas? De kie li havas tiun potencon?” Kristo mem klarigas kaŭzon kaj sencon de sia eksterordinara agado: “Se mi ne faras la farojn de mia Patro, ne kredu al mi. Sed se mi faras ilin, kvankam vi ne kredas al mi, kredu la farojn, por ke vi sciu kaj komprenu, ke la Patro estas en mi, kaj mi en la Patro” (Joh 10, 38). Kiam li al pa ralizulo pardonis la pekojn kaj fariseoj tute ĝuste opinias, ke li sin rigardas esti Dio, ĉar nur tiu povas pardoni la pekojn, Jesuo ne nur ilin ne ĝustigas, sed por atesto de tio li tiumomente sanigas la paralizulon: “Por ke vi sciu, ke la Filo de homo havas aŭtoritaton sur la tero pardoni pekojn...” (Luk 5,24). Aŭ kiel li alifoje sin esprimas, ke la mirakloj estas signo, ke “la regno de Dio jam venis al ni” (Luk 11,20).

Kiel eblas, ke la mirakloj de Jesuo ne konvinkis liajn kontraŭulojn?

Ĉar la mirakloj estas nur signoj, kiuj kondukas al la kredo kaj ne maŝino, kiu mekanike eltrudigas kaj entrudigas la kredon. Ili instigas al streĉiteco de la racia aktivado, al pripensado pri ilia aganto kaj pri ilia senco. Ili do estas instigo al tio, ke la homo ekkredu kaj samtempe estu ili “motivoj de kredindeco”, ĉar ili klare atestas pri la Dia ĉiopoveco kaj senlima saĝeco kaj estas nedubeblaj, al kompreno de ĉiuj homoj adaptitaj signoj de la Dia revelacio”, kiel argumentas la Unua Vatikana Koncilio. Ili metas antaŭ la homon problemon de Dio, sed respektas lian liberecon. Ili instigas, sed ne devigas. Ili allasas eblon de malbona volo kaj de aliaj libervolaj malhelpaĵoj. Tiusence pravas Newman, kiam li diras: “Mirakloj ne estas medikamentoj kontraŭ nekredemo.”

Tial estas necese, ke ni aliru antaŭ Jesuon Kriston kviete, senpartiece, neantaŭjuĝeme, kun spirito pezigita per neniuj ideologiaj aŭ moralaj antaŭjuĝoj, kaj tiel ni ekprenu por konsidero tutan lian vivon, instruon, agadon eĉ miraklojn. Tiam ankaŭ al ni memvole aperos logika dubo kaj ankaŭ la respondo al la komenca demando: Ĉu eblas tian per sonon, tian instruon kaj ankaŭ la eksterordinarajn miraĵojn atribui al la ordinara, eĉ se pli ol mezkvalita homo? Ne estas kontraŭdiro sur unu flanko agnoski Jesuon kiel gravan personon kaj sur alia flanko lin rigardi ordinara mensoganto, kiam li pri si certigas, ke li estas Dio kaj kiam li por konfirmi tion faras miraklojn?

Nekalkulebla kvanto de sane, logike pensantaj homoj de ĉiuj generacioj ĝis la nuntempo alvenis al la sama konkludo kiel multaj samtempuloj de Jesuo, ke ja neniu homo neniam tiel parolis kaj ke en Kristo Dio vizitis sian popolon.

El broŝuro Kristo hieraŭ kaj hodiaŭ (Kristus včera i dnes) de Kard. Jozef Tomko

al la indekso


 MARŜO POR LA VIVO KAJ FAMILIO

Václav Ondřej Loučka

La 27-an de aprilo mi trairis la centron de Prago kun la Nacia Marŝo por la Vivo kaj Familioj, kiu celis subteni la normalajn familiojn kaj esprimi la malkonsenton kun abortoj. Ĉio komenciĝis matene en la kate dralo de la sanktaj Vito, Venceslao kaj Adalberto en la Praga Burgo, kie la arĥiepiskopo de Prago Lia Eminenco Kardinalo Duka celebris la meson. Poste la partoprenantoj kunvenis sur la herbejo ĉe Klárov, de kie oni ekiris trans la ponto de Mánes direktiĝante al la Venceslaa placo. Sed tuj la marŝantaro estis devigita halti – ĉe la alia flanko de la ponto staris grupeto de kontraŭuloj de la Marŝo kriantaj: ˇNo pasarán! Ili blokis la vojon kaj ŝirmis sin per afiŝego: Kolektiv 115: Patriarĥaleco mortigas! kaj Feminisma intervenco: Atako! Polico forigis ilin dum minutoj, do ni povus respondi Hemos pasado, ni tamen preferis preĝi la rozarion.

Kiuj ili estas? Kiuj povis moki kaj ataki trankvilan manifestacion kontraŭ sensenca murdado? Jam tio skribita malkovras al ni parte, pri kiuj temas. La frapvorto de la komunistoj el la hispana enlanda milito senvualigas ilian politikan humoron. (En la interreta paĝaro de Kolektiv 115 oni trovas, ke ili mem prezentas sin kiel radikala maldekstra movado el Prago). La frazo pri patriarĥaleco montras, kiom konfuzitaj ili estas, ke ili eĉ ne scias, kion ili diras kaj kion ili volas. La dua surskribaĵo denove klarigas, al kiuj ideologioj ili apartenas – feminismo – kaj samtempe avertas kontraŭ la tipa agresemo de tiaj rondoj.

Estis ankaŭ videble, ke la blokantoj estis ĉefe junaj homoj, parte el Ĉeĥio, sed parte ankaŭ el Germanio. Estis malĝoja rigardo, vidi tiujn gejunulojn, kiuj povus esti bonaj kristanoj, kaj anstataŭe ili aliĝis al la diabla flanko. Sed mi pensas, ke la ĉefa kialo estas nescio kaj manipulacio. Kiom surprizita mi estis vidinte inter la konfuzitoj ankaŭ miajn samklasaninojn! Alparoli ilin mi ne povis, ĉar mi portis krucon frunte de la procesio. Ni komencis kanti „Ave, Maria!“ el la Lurda Himno kaj, kia forta momento, la kriuloj eksilentis.

Post la semajnfino mi en lernejo renkontis tiujn du knabinojn, kiujn mi rekonis sabate, kaj mi demandis: „Kial vi estis tie?“ La unua diris: „Mi havas nenion priparolindan kun vi. Mi teruriĝis, kiam mi vidis vin en la marŝo.“ La dua eĉ ne respondis kaj foriris.

Fakte estas bone, ke aperis laŭtaj mal amikoj de la manifestacio – tio montras, ke temas pri laŭdinda afero kaj la Diablo devas krii kaj furiozi. Kvankam mi mem estas juna kaj ankoraŭ ne havas familion, mi ne komprenas, kiel iu povas vidi iun ajn diferencon inter la murdo kaj aborto. Temas pri afero, en kiu la katolika voĉo devas esti aŭdebla, kaj dum tiu marŝo ni levis nian voĉon. Sed la malamikoj de la vivo neniam ripozas.

Ni preĝu al la Dipatrino, ke Ŝi ŝirmu ĉiujn koncipitajn infanojn.

 al la indekso


 KVIETANIMA EN ANGOROJ DE LA MONDO

Mi supozas, ke al demando pri la plej profunda kaj plej longe daŭranta sento multaj respondos: “Mi timas, mi sentas maltrankvilon kaj angoron.”

Pro timo kaj angoro suferas granda parto de la homaro. Ĉe unuopuloj tio ofte kaŭzas nervozecon, fizikan streĉon aŭ maldorme mon.

Sendepende de nia volo ni ĉiuj estas infanoj de nia tempo kaj neniu el ni evitos tutmondan epidemion de la timo kaj angoro.

Sed ne eblas fermi okulojn antaŭ la realeco, ke por tiuj sentoj ekzistas seriozaj kaŭzoj. Verdire ni ne scias, kien la mondo direktiĝas. Malgrandaj grupetoj de personoj havas la potencon ŝanĝi nian teron je arda infero kaj sur multaj lokoj fakte tiel okazis. Do ne estas mirinde, ke tra la mondo disvastiĝas ondo de la timo.

Sed la Biblio nin instruas, ke la turmentanta, per angoro trafita homo povas trovi kvieton ĉe Dio, ke Li estas rifuĝo kaj protekto dum daŭro de suferado, ke Dio estas Dio de la paco. Ĉe naskiĝo de Jesuo la anĝeloj anoncas pacon sur la tero (komp. Luk 2,14). Kiam Jesuo memorigas al la disĉiploj, ke ili sin turnu al la Patro, Li promesas al ili pacon: “Ne maltrankviliĝu via koro, ne senkuraĝiĝu” (Joh 14,27).

Tiu, kiu sian fidon metis en la Eternulon, tiu trovas ankaŭ meze de ĉia teruro surtere vojon al la kvieto.

La ekstera pekema mondo ŝanĝiĝos je sidejo de la paco nur en la tago, kiam Dio kreos novan ĉielon kaj novan teron (komp. Apo 21,1). Sed nia interna mondo jam povas en tiu realo tagon post tago ĉiam pli kaj pli saturiĝadi per Dia paco. Apenaŭ ni per simpla racio ekkomprenos, kiel tio okazos, sed ju pli multe kreskos nia fido kaj sindonemo al Dio, des pli palpeble ni spertos ĝian misterplenan kvieton.

Wilfrid Stinissen: Eĉ hodiaŭ estas la tago de Dio. Meditoj por la tuta jaro.

al la indekso


 LA KATEDRALO NOTRE-DAME DE PARIZO

Surloke de la pagana templo de la «Pari sii» (ties submuroj estas ankoraŭ videblaj) ekstaris unue kristana baziliko, kaj poste merovida katedralo en romanika stilo, riparita kaj riĉigita (857). Ekde la jaro1123 staras la plej fama katedralo en la mondo, ĉar jam pli ol mil jarojn ĉi tie ŝvebas preĝoj.

Vintre kiel somere, ĉiutage, fideluloj aŭ turistoj el la tuta mondo, amasiĝas ĉe la katedralaj pordegoj; plej ofte, ilia unua pariza vizito estas por la »Katedralo«. Ĉar ĝi estas la prestiĝa dekoracio, kie okazis la disvolvado de la plej gravaj horoj de la historio de Parizo kaj ankaŭ de Franclando, ĝi estas unu el la plej puraj mirindaĵoj el la ogiva stilo de la mezepoka arkitekturo.

Pli mallarĝa ol nun, la antaŭpreĝeja placo estis superita per la tre malnova statuo de »Grand Jeuneur« (La Granda Fastanto ‒ la sankta Johano Baptisto). Kiel diferenca estis la placo antaŭ apenaŭ 100 jaroj. La altigo de la tereno je 6 metroj senigis la Katedralon je ĝiaj ŝtupegoj.

Nun meze de la placo, sigelita platpa vimero el bronzo markas la kilometran deirpunkton de ĉiuj naciaj vojegoj!

De ĉi tie, laŭ ĝia fasado, la ĉef preĝejo aperas majeste belega. Sed iru en la mezon de la ĝardeneto (R. Viviani) apud la malnova preĝejo »Saint Julien-le-Pauvre«, ĉe la maldekstra bordo de la riverego. Tie la vidkampo al Notre-Dame estas pli impresa. En la centro de tiu admirinda pejzaĝo la Katedralo de Parizo superstaras glorkronite. Jen la plej bela religia monumento de la ĉefurbo, pinto de la franca arto.

Certe estas katedraloj pli vastaj ol tiu ĉi, aliaj, pli ornamitaj, sed la ekvilibro de tiuj ĉi proporcioj, la pureco de tiuj linioj, la sobreco en la riĉa dekoracio mem estas rimarkindaj.

Ĉu estas facile imagi la blankaĵon de Notre-Dame, speguliĝante en la Sejno, antaŭ 800 jaroj? Tute blanka, ja, ĉar nur la statuoj de la pordegoj estis kolorigitaj kaj elmontriĝis sur ora fono. Tiu vidaĵo elvokas aliajn bildojn: la militajn paradojn, la movbriladon de la kaskoj, armaĵoj, lancoj, la religiajn procesiojn, la lukson de la oraj, arĝentaj teksaĵoj, la brilan sulkon de la relikvujoj, dum sonoradis la »Bourdon« okaze de la plej gravaj imponaj eventoj aŭ ceremonioj de la franca historio:

1239 - la reĝo Saint Louis (Ludoviko la Naŭa) alportis el Bizanco la Sanktan Dorn-kronon.

1302 - Philippe-le-Bel (Filipo la Kvara) kunvenigis la ŝtatan Delegitaron.

1431 - Kronado kiel franca reĝo de Henri VI, naŭjara princo, el Anglujo, sed ses jarojn poste la vera reĝo Charles le Victorieux, (Karlo la Sepa), fine venkinte, reĝis super »sia bona urbo Parizo« kaj tie ĉi kantigis Te Deum.

1455 - Revizio de la proceso de Johana d‘ Arc.

Multaj luksaj edziĝoj: 1558 - Francois II (Francisko la Dua) al Marie Stuart.

1572 - Henri de Navarre (estonta Henriko la Kvara) al Marguerite de Valois.

1782 - La juna franca reĝino, Marie-Antoinette, feliĉa, vizitis la preĝejon post la naskiĝo de la kronprinco.

Ve! dek jarojn poste, la popolamaso, per ŝnuro ĉe la kolo, faligis la statuojn (28 reĝoj el Jehudo kaj Izraelo, laŭ la Biblio), kiujn ili opiniis francaj, kaj ankaŭ disrabis la trezoron.

La francaj reĝoj kutime estis kronitaj en la katedralo de Reims, memore al la unua reĝo Clovis (Klodvigo) ‒ nur du kronadoj okazis en Notre-Dame: tiu de la angla reĝeto, kaj tiu de Napoleono la Unua (1804).

La unuan ŝtonon de nia orientita kate dralo starigis la Papo, ekzilita, Aleksandro la Tria, en la jaro 1163, en la ĉeesto de la franca reĝo Louis le Jeune (Ludoviko la Sepa). La konstruon Iniciatis Maurice de Sully (filo de modestaj simplaj arbohakistoj el Sully-sur-Loire). Li estis naturdotita. La ekleziaj aŭtoritatoj lin rimarkis kaj lernigis, baldaŭ igis lin kanoniko en Parizo, post unu jaro li iĝis episkopo kaj li restis tie dum 36 jaroj. Ŝajnis al la nova episkopo necese pro la dikiĝo de la urbo Parizo anstataŭigi la etan romanikan bazilikon Saint Etienne, kiu mem anstataŭis pli malnovan dediĉitan al la Dipatrino. Tuj aliĝis al la episkopaj vivrimedoj la donacoj de la reĝo, de la nobeloj, de la burĝoj. La simpla popolo kun ega fervoro donacis sian laboron. Nu! Kia entuziasmo!

La ĉefaltaro estis konsekrita en la jaro 1182, la ĥorejo finita en la jaro 1177, la navo en la jaro 1208, la fasado kaj la turoj en 1240. La kapeloj estis aldonitaj ekde la jaro 1240 ĝis la jaro1325. La norda pordego (klostro) datiĝas ekde la jaro 1250, la suda (Sejno) ekde la jaro 1258. La arkitektoj Lassus kaj Viollet-le-Duc restaŭris la monumenton (19-a jc.). La episkopo de Parizo, Monsinjoro Darbois, konsekris la preĝejon en la jaro1864, honorigitan ekde 1805 per bazilika titolo.

La 15-an de aprilo 2018 post la 18-a horo eksplodis incendio, kiu estis estingita sekvan tagon matene. La incendio detruis preskaŭ tutan tegmenton inkluzive de tipa sanktusturo, parton de la vitraloj kaj parton de la portaj volboj en la bazilika navo. Tiu ĉi katastrofo kortuŝis milionojn da koroj en la tuta mondo.

al la indekso


 LA NUNTEMPA KRIZO ESTAS KRIZO DE LA KREDO

Kardinalo Sarah

„Ni ne timu tion diri: La eklezio nun tempe bezonas profundan reformon, kiun oni atingos per nia konvertiĝo“, diras la kardinalo Sarah. La prefekto por Dia Kulto kaj Sakramentoj partoprenis debaton pri la temo de la nuntempa krizo de la eklezio. Li ĝin rigardas el perspektivo de la simplaj kredantoj kaj grandaj reprezentantoj de la fidelaj sacerdotoj.

Konstante pluaj malkovroj de la homaj malfortecoj en la eklezio skuigas la kredon de la katolikoj kaj metas la ombron de la suspekto sur la klerikularon. La kardinalo Sarah volas revenigi fidon kaj pacon. „Ne submetiĝu al duboj, persistu ĉe instruo de la eklezio, estu persistemaj en preĝado; en la eklezio estos ĉiam sufiĉe da lumo por ĉiu, kiu serĉas Dion,“ skribas la afrika kardinalo.

Sed la nuntempan krizon li ne opinias kiel negravan. Tion, kio okazas, li perceptas en tre radikalaj kategorioj, laŭ modelo de la papo Francisko. La skandalojn, kiuj evidentiĝas, li vidas per prismo de la perfido de Judaso. Estas tio perfido, kiu nuntempe rea liĝas, sed ĝi estis preparita kaj kaŭzita per multaj aliaj perfidoj, pli malmulte videblaj, pli subtilaj, sed ankaŭ profundaj. Ni forlasis preĝon kaj ni ĵetiĝis en la fluon de akti vismo, skribas la kardinalo Sarah. Ni hontas pri Jesuo, lia revelacio kaj morala instruo. Por ke ni ekbrilu antaŭ mondo, ni dubigis la revelaciitan veron kaj la moralon ni senigis de ĝia signifo. Iuj sacerdotoj pretendas al si rajton al privata vivo, aliaj sin ŝovas tiel malproksimen, ke ili volas havi rajton je samseksema konduto, daŭrigas la kardinalo Sarah.

Kerno de la krizo laŭ lia opinio estas antaŭ ĉio de la spirita tipo, ĝi estas la krizo de la kredo. La diablo tamen strebas pri tio, ke ni klopodu solvi la krizon ekskluzive kiel problemon de la homa institucio. „Se vi volas altigi eklezion, falu sur genuojn,“ skribas la prefekto de la vatikana kongregacio kaj li emfazas, ke ĝuste la preĝo devas esti la unua respondo al la nuntempa situacio. Tiun ĉi krizon ne eblas venki per la homaj fortoj.

La kardinalo Sarah skribas pri tio en prologo al nova libra interparolo, kiu aperos tiun ĉi merkredon (la 20-an de marto) en francaj librovendejoj sub la titolo Le soir approche et déjŕ le jour baisse (Estas preskaŭ vespere kaj la tago jam malkreskas - Luk 24,29). La prefekto por Dia Kulto kaj Sakramentoj ĝin perceptas kiel „krion de sia animo“. „Jam post nelonge mi ekstaros antaŭ la Eterna Juĝisto. Kion mi diros al Li, se mi al vi ne transdonos veron, kiun mi mem ricevis? Ni episkopoj devas tremi ĉe la ekpenso pri nia silentado, kiu sur nin metas kulpon, pro silentado, kiu nin igas kunkulpantoj, pri la silentado, per kiu ni volis similigi nin al la mondo,“ skribas la kardinalo Robert Sarah.

En prologo de sia nova libro li atentigas ankaŭ pri la specifa rolo de la amo al la anstataŭanto de Petro. Ne senkaŭze li dediĉas la libron al du papoj: Benedikto la 16-a kaj Francisko.

al la indekso


 BELEGA TRAVIVAĴO EN LA 50-A DATREVENO EKDE LA UNUA KATOLIKA E-TENDARO OKAZINTA EN LA JARO 1969 EN LA VILAĜO HERBORTICE, ĈEĤIO

Sabaton la 22-an de junio okazis renkontiĝo de la ekstendaranoj en la 50-a datreveno post ĝia unua okazigo en la jaro 1969 en la vilaĝo Herbortice, Ĉeĥio. Aranĝantoj de la renkontiĝo estis Miluše Jílková – filino de geedzoj Minář en Herbortice, iamaj posedantoj de la gastejo, kiuj dum naŭ tie okazintaj tendaroj kuiris por la tendaranoj bonegajn tagmanĝojn, kaj frato Miloslav Šváček, tiama organizanto kaj estro de la tendaroj. La renkontiĝon partoprenis 45 ekstendaranoj kaj 10 akompanataj personoj. Jes, temas pri rekorda nombro post tiel longa tempo malgraŭ tio, ke multaj ekstendaranoj jam transpaŝis sojlon de la eterneco, kaj al multaj ĝis nun vivantaj la sanstato ne permesis ĉeesti. Tiu ĉi surpriza nombro da ĉeestantoj atestas pri la fakto, ke iliaj restadoj en la naŭ okazintaj tendaroj dum la totalisma ŝtata sistemo postlasis neforgeseblan memoron en iliaj koroj pri la belege en Dia amo travivitaj tendaraj tagoj. Ni koncize memorigu al ni ekeston de tiuj ĉi niaj tendaroj.

Marte, en la jaro 1969, jam sub pafiltuboj de rusaj tankoj, okazis en Brno Konstitua Kongreso de Ĉeĥa Esperanto-Asocio. Mi ne intencis partopreni la kongreson, sed mallonge antaŭ ĝia okazigo mi eksentis fortan internan voĉon, kiu diris: “Vi nepre devas veturi al Brno!” Dum la kongreso merite de karmemora frato Aleš Berka estis fondita Katolika (IKUE) Sekcio. Kiel prezidanto estis elektita frato Aleš Berka. Kadre de la sekcio mi ricevis funkcion de junulara gvidanto. Tuj post la kunveno alparolis min frato Josef Kobza (tiutempe razisto, pli poste ĝis nun sacerdoto) per demando: “Kion ni aranĝos?” Mi tuj respondis: “Ja tendaron!”. Estis decidite, do okazos la Katolika (IKUE) E-Tendaro. Frato Kobza proponis, ke ĝi okazu en lia loĝvilaĝo Herbortice. Estis do dividitaj taskoj: frato Kobza prizorgos tendarejon, manĝeblecojn kaj ĉion kun tio ligitan. Mi ricevis taskon varbi partoprenantojn kaj prizorgi ĉion necesan por kursoj de Esperanto kaj por la tendaraj programoj. Do tiel okazis de la 9-a ĝis la 17-a de aŭgusto 1969 la unua tendaro de Herbortice. Entute okazis naŭ tieaj katolikaj E-tendaroj ĝis ilia perforta likvido fare de fifama komunista polico en la jaro 1977. Nun ni revenu al la sabata renkontiĝo de la ekstendaranoj.

Sabaton matene la 22-an de junio 2019 antaŭ la 9-a horo kolektiĝis en la provizora herbeja parkejo proksime de la iama ten daro el diversaj lokoj de nia lando kaj eĉ el Slovakio la ekstendaranoj, kelkaj kun siaj familiaj akompanantoj. Ĉiun alveninton per rideto kaj manpremo bonvenigis nia kare ga ekstendarano Mons. Antonín Basler – la helpepiskopo de Olomouc. Kun li al la ren kontiĝo el Olomouc venis ankaŭ la ekstendarano dominikano Dominik Savio Řičica. Ĉiuj alvenintoj tra la arbara vojo transŝoviĝis al la iama tendarejo – la loko en la Dia naturo sanktigita per la tendaraj mescelebroj de pastroj Ladislav Škrňa, Vojtěch Srna kaj Józef Zielonka el Pollando. Kompreneble okazis reciprokaj bonvenigoj. Alvenis ankaŭ plua ekstendarano pastro Josef David. Kaj por la reciproka interbonvenigo ni kantis jenan bonvenigan kanton:

Multaj inter la partoprenantoj trovis siajn iamajn tendarajn geamikojn, do okazis diversaj interbabiladoj. Kompreneble estis necese fari foto- aŭ video-dokumentojn (vidu foton sur la dua kolora kovrilpaĝo). La tempo tie rapide pasis kaj ni ankoraŭ kantis la kanton „Saĝulo“, kiun ni ĉiam en la tenda ro kantadis, kaj kiun ekde tiam ne forgesis nia karega pastro Battista Cadei el Italio, kiu kun sia kolego pastro Arturo Bellini en la jaro 1973 la tendaron partoprenis.

Kaj maturiĝis tempo por adiaŭi la tenda rejon, la lokon, kiu profunde enskribiĝis en niajn korojn, kaj translokiĝi en la paroĥan preĝejon en la vilaĝo Cotkytle, al kies paroĥo apartenas vilaĝo Herbortice, kaj kiun bone la ekstendaranoj memoras. Nur en la unua kaj la lasta el naŭ tendaroj estis la sanktaj mesoj celebritaj rekte en la tendaro. Do dum sep tendaroj la tendaranoj ĉiam frumatene perpiede (anstataŭ matena gimnastiko) venadis al la preĝejo en Cotkytle por tie partopreni la sanktan meson. Kaj sabate la 22-an de junio tie okazis por la partoprenantoj de la renkontiĝo (kaj por ĉeestantaj vilaĝanoj) la sankta meso, kies ĉefcelebranto estis nia karega ekstendarano – episkopo Mons. Antonín Basler. Kuncelebris la sanktan meson pastroj ekstendaranoj Dominik Savio Řičica kaj Josef David. Komence de la sankta meso la episkopon Toník kaj la ĉeestantajn ekstendaranojn bonvenigis la vicprezidantino de la vilaĝo Cotkytle s-ino Beranová. Dum kaj per la sankta meso ni petis Dion por la ĉeestantaj ekstendaranoj de la renkontiĝo, por danki Dion pro la ricevitaj gracoj kaj Di-donacoj dum ĉiuj tendaroj, por ekstenda ranoj, kiuj pro sanproblemoj aŭ aliaj gravaj kaŭzoj ne povis ĉeesti, por ĉiuj bonfarantoj de la tendaroj, sed ankaŭ por tiuj, kiuj likvidon de la tendaro ordonis kaj ĝin realigis kaj por la ekstendaranoj, kiuj nin antaŭiris en la eternecon. Por pli bone memorigi la tendarajn restadojn, dum la sankta meso estis kantitaj ritmaj kantoj, de ĉiuj konataj el la tendaroj. La kantadon per gitarludo kaj ankaŭ per orgenludo akompanis kantgrupo el najbara paroĥo Štíty. Tiucele estis preparita por ĉiuj ĉeestantoj kantareto. Konklude de la sankta meso prezentis sian dankparolon kunorganizantino de la renkontiĝo fratino Miluše Jíl ková – filino de geedzoj Minář el Herbortice. Jen ŝia alparolo:

Estimata kaj kara patro episkopo Antonio, estimataj kaj karaj fratoj pastroj Jozefo kaj Savio, estimataj ekspartoprenantoj de la katolikaj E-tendaroj en Herbortice, karaj paroĥanoj kaj gastoj.

Estas por mi honoro kaj ĝojo stari ĉi tie hodiaŭ antaŭ vi, por ke mi el profundo de la koro danku precipe al la Sinjoro Dio por tiu ĉi nia kuneco.

Oktobron 2017, ĝuste en la tago de mia naskiĝdatreveno, mi ĉeestis al Dio plaĉan eklezian solenon en Olomouc, kie okazis episkopa ordino kaj vokiĝo al la episkopa servo de unu el la esperantistoj de la tenda ro de Herbortice, la hodiaŭ ĉi tie ĉeestanta episkopo Mons. Antonín Basler. Tiuokaze tie renkontiĝis ankaŭ grupo de ekstendaranoj por ĝoji kun ĉiuj, ke la Sinjoro invitis al la episkopa servo nian karan Toník, kiel ni lin ĉiam nomis. Ni tiam ankaŭ rememoris la fatalan 40-jaran datrevenon de la perforta finigo de la kristana tendara komunumo fare de servantoj de la tiama totalisma politika reĝimo. Ĉar mi tiam estis jam matura vi rino, estas tio por mi rememoro por la tuta vivo, konstante mi havas tiun eventon antaŭ miaj okuloj. Mi ne povis ekkompreni kial! Kial por iuj estis neakceptebla kuneco de la bonkondutaj homoj, kiuj faras neniujn damaĝojn? Kial estis per tiuj servantoj de la totalisma reĝimo demandesploritaj kaj punitaj homoj, kiuj faris multan bonon, kiel estis la tiama tendarestro kaj hodiaŭ ankaŭ ĉi tie ĉeestanta frato Miloŝ, pastro Vojtěch Srna, mia patro kaj pluaj homoj de la altaj moralaj kvalitoj, kiuj per sia ekzemplo kaj bonkoreco disvastigadis vicojn de la favorantoj? Hodiaŭ mi jam konas respondon. Kiel oni diras en Moravio, en kiun mi edziniĝis, la Malbona Spirito, la Satano klopodis tre forte transpreni ĉiun potencon, kaj tiel li faris kaj faras malbonon ĉie, kie tio nur eblas. Ĉu vi opinias, ke li sukcesis? Mi opinias kaj kredas ke ne. Nia Dio, la amata Jesuo Kristo amas nin kaj neniam Li permesos al la diablo nin regi. La amo estas pli forta ol malbono, tial ni dankemu Jesuon kaj neniam ni ĉesu Lin ami.

Karaj gefratoj en Jesuo Kristo, nunjare pasos 50 jaroj ekde la tempo, kiam niaj civitoj Herbortice kaj Cotkytle kaj eĉ la najbara ĉirkaŭaĵo regule en la tempo de someraj ferioj dum naŭ jaroj viviĝis per ĉeestado de homoj, kiuj sur ĉiu paŝo disdonadis ĝojon, korecon, komplezon kaj amon. Ne malgrandan meriton pri la ekesto kaj bonorda funkcio de tiuj tendaroj havis, kiel mi jam menciis, ilia gvidanto frato Miloŝ Šváček, kaj eble multaj el vi scias, ke ankaŭ nia ekscivitano, la aktiva esperantisto, estimata Patro Ksavero Jozefo Kobza kaj ne lastvice ankaŭ miaj gepatroj, al kiuj mi dankemas pro transdonita donaco de la kredo, ĉar sen tio ni en tiu ĉi hodiaŭa kuneco ne estus. Niaj rememoroj estas belegaj, profundaj kaj akompanantaj nin dum la tuta vivo.

Estimata kaj kara patro episkopo, esti mataj fratoj pastroj, akceptu nome de la paroĥanoj kaj ceteraj samvilaĝanoj sinceran Dio repagu por via mescelebro honore al la Sinjoro Dio en nia preĝejo en Cotkytle, konsekrita al la sankta Johano Nepomucena. Koran Dio repagu al la patro episkopo por rememoroj dum lia homilio.

Ĉar tio ĉi estas jubilea, solena renkontiĝo de la partoprenintoj de la Katolika E-Tendaro en Herbortice el la jaroj 1969 - 1977, mi elkore dankas antaŭ ĉio al vi, la ekstenda ranoj, kiuj hodiaŭ venis inter nin rememorigi belajn tempojn. Mi dankas al vi pro grandega amikeca etoso, kiun vi ĉi tien ĉiam alportadis, pro via homeco, kaj mi persone dankas al ĉiuj pro longdaŭra amikeco kaj al la Sinjoro Dio pro vi la ĉeestantoj, ankaŭ pro tiuj, kiuj pro malbona sanstato aŭ aliaj gravaj kaŭzoj ne povis veni ĉi tien, sed ankaŭ pro tiuj multaj, fidelaj tendaranoj, kiuj jam antaŭiris nin en eternecon. Kiel tre mi deziris esti inter vi dum la tendaroj! Bedaŭrinde tio ne estis ebla, ĉar mi interkonsentiĝis kun mia patrino, ke ni ion bongustan preparos por viaj ĉiutagaj tagmanĝoj, por ke vi en Herbortice estu kontentaj. Ankaŭ mi dankas al la ĉeestantaj paroĥanoj kaj al ĉiuj mi deziras abundajn Diajn benojn kaj ŝirmon de la Virgulino Maria.

Fine mi transdonas florbukedon okaze de la hodiaŭa jubileo kaj aldone ankoraŭ al okazinta ordino al la patro episkopo Antonín kaj ankaŭ al aktivaj organizantoj de multaj Esperantaj renkontiĝoj, al la eksgvidanto de la tendaroj Miloslav Šváček kaj al ĉiam tre aktiva ekstendaranino Ludmila Rašnerová. Mi scias, ke la bukedo trovos sian lokon ĉe tiuj, kiuj vin dum la vivo akompanas kaj danke al ili kaj al Dio vi estas hodiaŭ inter ni. Dio repagu al vi ĉion!

Kaj post la fina beno de la episkopo Toník kaj la pastroj Savio kaj Jozefo ankoraŭ okazis en la preĝejo komuna fotado (vidu lastan koloran kovrilpaĝon). Nu kaj post tio ĉiuj translokiĝis al Herbortice, kie en la gastodomo „na Mlýně“ okazis tagmanĝo kaj posttagmeza programo ĝis la 18-a horo. Komence de la posttagmeza programo estis tralegita saluto kaj bondeziro de la prezidantino de IKUE fratino Marija Belošević kaj de kelkaj geekstendaranoj nepovintaj la renkontiĝon ĉeesti.
 

Al la partoprenantoj de la memor-renkontiĝo okaze de la 50-a datreveno de la Katolika Esperanto-Tendaro

 Estimata patro episkopo, estimataj partoprenantoj de la renkontiĝo, akceptu miajn bondezirojn okaze de la 50-a datreveno ekde la komenco de la organizado de la Katolika Esperanto-Tendaro en la vilaĝo Herbortice en la jaro 1969.

Certe estas por vi kortuŝe viziti la lokon, kiu donis gravan impulson al viaj vivoj precipe dum la kruela parto de la 20-a jc., kiun markis totalismaj reĝimoj, inter kiuj la komunismo estis la plej longedaŭra.

Jes, oni devas iri antaŭen, sed tamen necesas al la novaj generacioj konsciigi kiel lerni kaj vivi verajn valorojn. Vi estis bonŝancaj tion lerni dum la tendaraj tagoj. Estu fieraj pri tio! Dio benu!

Marija Belošević, prezidantino de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista

Kaj ankaŭ estis tralegita salutletero de la karega pastro Battista Cadei el Italio, kiu en la jaro 1973 partoprenis la tendaron kun sia kolego pastro Arturo Bellini.

Ankaŭ estis projekciita prezentaĵo pritraktanta historion de ĉiuj naŭ tendaroj kaj ĝiajn sekvaĵojn. Kaj certe la atenton de ĉiuj kaptis ankaŭ prezentaĵo el la episkopa ordino de nia karega ekstendarano Antonín Basler kaj lia kolego Josef Nuzík okazinta la 14-an de oktobro 2017 en la urbo Olomouc. La tempo de la belega renkontiĝo rapide proksimiĝis al la fino. Estis necese adiaŭi karegajn geamikojn kaj la gastigantan vilaĝon Herbortice, kiu enskribiĝis profunden en la korojn de la ekstendaranoj. Dum adiaŭo ne mankis ankaŭ demandoj: Ĉu ni iam denove renkontiĝos? Tion ni do metu dankeme en la manojn de Dio.

Kaj fine ankoraŭ el leteretoj de almenaŭ du gepartoprenintoj de la renkontiĝo kun E-traduko:

„Miluško a Miloši, ještě jednou velký dík za krásnou sobotu. Málokdo si dokáže představit, jak velké úsilí Vás muselo stát, připravit tak krásné a bezproblémové setkání. Mějte se moc fajn a pěkné chvilky v pěkných dnech. Jura Gazárek“

Milunjo kaj Miloŝ, ankoraŭ unufoje grandan dankon pro la bela sabato. Ne multaj kapablas imagi, kiel granda strebo por vi estis preparo de tiel bela kaj senproblema renkontiĝo. Fartu tre bone kaj travivu belajn momentojn dum belaj tagoj. Jiří Gazárek

„Též já ještě pořád žiji Herborticemi, bylo to úžasné, opravdu požehnané, krásné setkání. Všem se to moc líbilo. Též já jsem byla z přenádherné kytice dojata... Taková nádhera!!! Ještě nikdy v životě jsem nedostala tak nádhernou kytici. Lída Rašnerová“

Ankaŭ mi plu vivas per Herbortice, estis tio mirinda, vere benita, bela renkontiĝo. Al ĉiuj ĝi tre plaĉis. Ankaŭ mi estis pro tre belega florbukedo kortuŝita... Tia beleco!!! Neniam en la vivo mi ricevis tiel belegan bukedon. Ludmila Rašnerová

 Sekvan dimanĉon mi la belegan florbukedegon enmetis en la florvazon kaj kiel dankesprimon al Dio pro la sabata bela renkontiĝo mi la vazon starigis antaŭ altaron en nia paroĥa preĝejo de la sankta Petro kaj Paŭlo en Penčice.

Kaj ankoraŭ kelkaj vortoj konklude. Dum la nebonvenata vizito de la tendaro fare de la anoj de la fifama komunista polico la 21-an de julio 1977, mi, kiel tendarestro kaj organizanto de la tendaro estis forveturigita al la vilaĝo Cotkytle por multhora demandesplorado en la oficejo de la vilaĝa komitato. Tiam la demandesploristo kriis al mi: „Ĉu vi konsciiĝas, kiel longe daŭros, ol tiuj gejunuloj liberigos sin de la tendara influo?“ Tiam mi ekpensis: Dio, donu, ke tio daŭru longe. Se li tiam scius, ke eĉ post 42 jaroj kolektiĝos sur la sama loko en Herbortice 45 ekstendaranoj, li tion apenaŭ transvivus.

Krom la sabata soleno de la kvindekjara datreveno ekde la unua tendaro, mi festis ankoraŭ alian gravan datrevenon: kvardek jarojn post la juĝproceso en la jaro 1979. La dua juĝa ĉeftraktado okazis la 18-an de majo 1979, do ĝuste en la naskiĝdatreveno de la papo Johano Paŭlo la Dua, kiu tiutempe estis en Pollando. Irante tiutage al juĝejo en la urbo Ústí nad Orlicí, mi unue vizitis preĝejon por transdoni la tutan juĝtraktadon en la manojn de Jesuo Kristo kaj la Virgulino Maria. Ĉion, kio tiutage okazos, mi tiam dediĉis al la karega papo Johano Paŭlo la Dua okaze de lia naskiĝdatreveno. Kaj tiel fortigita mi povis tute trankvila aliri tribunalan senaton. Kiu volas pli bone ekkoni tiujn okazintaĵojn, tiu bv. viziti interretajn paĝojn de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio: http://www.ikue.org/cz/

Miloslav Šváček

al la indekso


 MEMORE PRI LA 50a JUBILEO DE LA LIBERTEMPA ESPERANTO-TENDARO EN HERBORTICE

«Saĝulo konstruis domon sur la rokʼ!»

Salutletero de pastro Battista Cadei, Bergamo (Italio), 22 junio 2019

Respektinda Episkopo Antonín, estima taj Kunpastroj, karegaj Miloŝ kaj eks-Tendaranoj!

Ĉi tiu kanto (Saĝulo), kiun mi ekaŭdis, alveturante al la tendaro julie de 1973, neforgeseble reeĥas en mia memoro. Laŭ la Jesuaj vortoj: “Ĉiu, kiu aŭdas ĉi tiujn miajn parolojn kaj plenumas ilin, estos komparata al saĝa viro, kiu konstruis sian domon sur roko” (Mat 7,24), tiu kanto esprimas la firmecon de la kristana kre do, predikata kaj praktikata en Herbortice naŭfoje, dum la ĉiovida, ĉioscia, ĉiopova ateisma sekreta ŝtata polico nenion vidis, ĉar longtempe neniu denuncis.

Mi estis korespond-amiko de Miloŝ, kiu al mi skribis pri kaŝe kristana E-tendaro, kiun li gvidadis jam 5-an jaron. Mi deci dis alveturi kun amiko pastro Arturo (li forgesis E-on, do mi skribas ankaŭ lianome: li korege salutas vin kun ceteraj italaj pastroj). Ni preti gis dokumentojn: ĉe la demando “profesio” ni kaŝis nian pastrecon. Per eta aŭto ni faris aventuro-plenan veturon. Mi klopodis demandi pri vojo ruslingve; demanditoj res pondis afable, sed ĉeĥe: mi ne sciis, ke ĉeĥoj tiam ne ŝatis la «fratajn» rusojn. Fine iu soldato respondis en flua rusa lingvo: verŝajne li estis ano de la «okupacianta» “Ruĝa Armeo”.

En Herbortice ni, esceptaj okcidentaj gastoj, estis akceptitaj tute honore. Admi rindaj estis la disciplino, preĝemo, gaja laboremo kaj helpemo de tiuj geknaboj. Ĉia religia faro estis tute malpermesata. Pri la tendara religia aktivado, ĉiuj sciis, inkluzive de la lokaj komunistojn (kiuj, demandite de la polico, garantiis, ke “tiuj geknaboj estas en kompetentaj manoj”). En paroĥo Cotkytle ni celebris dimanĉan sanktan meson kaj eĉ predikis. Inter la geknaboj mi memoras pri Basler, tiam 17-ja ra: serioza, sindona, preĝema. Pri li mi nenion plu sciis; nur antaŭ nelonge mi legis en DIO BENU, ke li fariĝis kaj pastro kaj episkopo. Estu salutata!

Post 4 jaroj okazis denunco. Sekve de tio, en 1977 pluraj aŭtoj kun aro da policanoj invadis la tendaron, terorigis la geknabojn kaj likvidis ĝin. Longajn demandesplorojn suferis la tendarestro. Kulpigantoj al li diris, ke lia «krimago» estas ege puninda, sed li trovos indulgemon, se nur li kulpigos sin mem: temus pri fifama memkritiko, kutima ĉe la Stalinaj juĝprocesoj. Tio signifus sin fuŝi propramane; tial Miloŝ, neatendite kaj kun embaraso de l‘ kulpigantoj, petis laŭleĝan juĝproceson. Pro timo neniu advokato akceptis fari lian tribunalan pledon. Sed Jesuo diris: «Decidu en viaj koroj, ne prizorgi antaŭe pri pleda respondo; ĉar mi donos al vi buŝon kaj saĝon, kiun ĉiuj viaj atakantoj ne povos rezisti nek kontraŭdiri» (Luk 21,14 15). Tio fakte okazis. Eksterlande okupiĝis pri li i.a. Amnesty International kaj Radio Vatikana (ĉeĥa, slovaka kaj esperanta programoj). En ambaŭ proces-tagoj (1978) Miloŝ pledis por si mem, surbaze de la fina Akto, kiun subskribis en Helsinki (1975) la Konferenco por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo, ratifikita, sed ne plenumata far la ĉeĥoslovaka registaro. Laŭ tiu Akto «ĉiu rajtas je libereco de penso, konscienco kaj religio». Ĉi tiel li pruvis, ke kulpas ne li mem, sed tiuj, kiuj subpremas la menciitajn liberecojn. Politike antaŭ-fiksita verdikto por li estis tri jaroj kaj duono de karcero, sed pro internacia protest-kampanjo ĝi estis mallongigita je 15 monatoj kun kondiĉita trijara prov-tempo.

Sed novembre de 1989 okazis senperforta “velu ra” Revolucio. La komunismo, laŭŝajne tiel fortika, malaperis kvazaŭ neĝo sub suno. Venis libereco, kaj ĉe vi nova erao. Sed kristanoj frontas al pluaj defioj. Johano Paŭlo II-a substrekis, ke post komunisma ateismo, fakta materiismo kun aliaj nekristanaj aferoj trafas kaj Okcidenton kaj Orienton. Eble ankaŭ ĉe vi regas sekularizado, laikismo, framasonismo, fermo de landlimoj malakcepte de migrantoj, malpliiĝo de pastraj vokiĝoj. Ĉefe malfacilas transdoni la kredon al geknabaj kaj junaj generacioj. Papo Francisko, post la monda Sinodo de junuloj (03-28.10.2018), skribis post sinodan Admonon (25.03.2019), kiu instigas ĉiujn junulojn fariĝi por samaĝuloj amikaj heroldantoj de la amo de Jesuo: «Kristanismo ne estas aro da kredendaj veroj, da plenumendaj leĝoj, da malpermesoj. Ĉi tiel ĝi efikas repuŝe. Kristanismo estas la Persono, kiu amis min tiagrade, ke tio postulas mian reamon. Kristanismo estas Kristo» (N°157).

Dum la komunisma reĝimo pro tio, ke pastroj estis malebligitaj, kristanaj laikoj aktivis, ekz. por distingi, pritaksi kaj akompani pastrajn vokiĝojn (vidu Basler). Nuntempe pastraj vokiĝoj ĉie malpliiĝas: do viraj kaj inaj laikoj, junaj kaj plenaĝaj, plu estu ĉefroluloj ĉe evangelizado kaj animzorgado! Kaj vi plu kantu: Saĝulo konstruis domon sur la rokʼ!

Kristane kaj frate mi vin salutas bondezirante: DIO BENU!
Kore via Sac. Battista Cadei

al la indekso


 SAĜULO

al la indekso


 KREU FOJE SILENTON ĈIRKAŬ VI

Kiam vi foje havas “kvin minutojn” da tempo, ĉu vi scias, kion tiam fari? Nu - pensu! Kreu foje silenton ĉikaŭ vi! Elŝaltu vian radion, vian muzikilon. Elŝaltu vian televidilon, vian reklamlumon. Fermu viajn magazinojn, gazetojn, revuojn. Turnu la ŝaltilojn! Fermu la kranojn! Liberigu vin el la tentakloj de l´ konsumsocio, kiu per la suĉteniloj de l´ reklamoj kiel terura sepio elsuĉas de vi ĉiujn restaĵojn de libereco kaj spirito. Silentigu momente vian ĉirkaŭaĵon. Silentigu vian internon. Kaj mezuru la febron! Vi devas scii, kiom vi jam mortis, entombigita en la materio, en tiu premanta korseto de monavido, aĉetado, konsumado, profitado, konkurado, sekvado de la modo! Vi parolas, vi protestas dum miloj da kunvenoj. La malriĉuloj el la tria mondo, la malriĉuloj ĉe ni nenion gajnas per viaj interparoloj, diskutoj, protestoj kaj proponoj. Ĉi ĉio naŭzas ilin, ĉar ili scias, ke vi mem dronas en tio, kion ili malhavas! Ili taksos vin serioza nur tiam, kiam malaltiĝos via konsumada febro. Mi konas rimedon kontraŭ konsumada febro, verŝajne la nura rimedo - sobreco, asketismo!

al la indekso


     LA SURMONTA PREDIKO DE JESUO EN LA INSTRUADOJ DE JOHANO PAŬLO LA DUA KAJ BENEDIKTO LA DEK SESA

Sac. Prof. Waldemar Chrostowski

La donaco de la dek Diaj ordonoj kaŭzis, ke la hebrea popolo, savita el la mallibero en Egiptujo, estiĝis konscienca pri sia identeco de nacio de Israelo. La dekalogo komenciĝis dum trairo el la mallibero al libero, signifante kadrojn, en kiuj ĉi libereco ne transformiĝas je parodio, estiĝante libero aŭ petolo. Per Surmonta Prediko Jesuo Kristo montris al la apostoloj kaj disĉiploj la vojon ankoraŭ pli perfektan, estiĝantan la vojmontrilon por la realigo de la vera libereco, danke al kiu homo atingas feliĉon kaj la senton de la viva realigo.

Ekde la dekalogo al la Beatecoj

Sur Sinajo Dio anoncis tion, kio konsti tuas la religian kaj etikan minimumon, kiu asekuras homon kontraŭ malordo kaj mora la depravacio. La ordonoj indikas la bazajn kaj ĝeneralajn devojn rilate al Dio, al aliuloj kaj rilate al la mondo kaj si mem. En la Surmonta Prediko Jesuo Kristo vidigis la plej altajn horizontojn de bono, instigante ne nur por la elektado inter bono kaj malbono, sed ankaŭ por la kuraĝa elektado de la ĉiam pli granda bono. La normoj de la Beateco indikas, pri kio vere povas decidi homo, kiu sian vivon konfidis al Kristo.

Sur Sinajo Dio difinis limojn, inter kiuj povas disvolviĝi homo kaj homaro, por ne enfali en depravacion kaj pekojn. Ne eblas imagi la veran bonfarton de la homoj, kiuj ne respektas ordonojn, nek la homojn esti feliĉaj en la vivo, kiuj ilin neglektas. Jesuo Kristo difinis solidajn fundamentojn de la konstruado de la paco kaj socia ordo, orientigante la vivon de la disĉiploj kaj kredantoj al la perfektiĝo. Ok normoj de la Beateco estas idealo, al kiu sin devas direkti homoj, por fariĝadi pli bonaj kaj por transformigadi la ĉirkaŭantan mondon.

La ordonoj anoncitaj sur la monto Sinajo orientigadis la formon kaj la direkton de la vivo de Israelo kiel la popolo elektita de Dio. Danke al ili Israelidoj estiĝis atestantoj de la kredo je Dio inter la paganaj kredoj kaj mo ralaj sintenoj. La Dekalogo, ofte rememo rigata kaj aktualigata fare de Jesuo Kristo, estiĝis la subgrundigo de la Prediko sur Sinajo (Mt 5-7) kaj de la ok Beatecoj. La rilato al ĉi tiu idealo volontigas ne nur al plenumo de tio, kion homo devas fari, sed ankaŭ al tio, kion laŭpove kaj helpe de la Dia graco la homo povas atingi.

Komparante ok Beatecojn kun dek ordo noj, Benedikto la Dek sesa skribis: „Ni devas kompreni, ke la Prediko sur la Monto estas la nova Torao, alportita fare de Jesuo. Moseo povis sian Toraon alporti nur pro tio, ke Li enprofundiĝis en la mallumojn de Dio sur la Monto. Ankaŭ la kondiĉo de la Torao de Jesuo estas Lia enprofundiĝo en la komunumon kun la Patro kaj internaj fluoj de Lia vivo, kiuj sian plilongigon ektrovas en Lia humiliĝo antaŭ la kuneco de la vivo kaj sufe roj kun homoj“ (Jesuo el Nazareto, parto 1, paĝo 68). Kaj konsiderante la vortojn de sankta Luko: „Kaj Li levis siajn okulojn al siaj disĉiploj, kaj diris:“ – sekvas laŭvicaj eroj de la Beatecoj naskiĝintaj el la ekrigardo al la disĉiploj; ili konsistigas kvazaŭ la priskribon de ilia identeco: ili estas malriĉaj, malsataj, plorantaj, malamataj kaj persekutataj (vid. Luk 6,20 nn). Tio estas praktikaj, sed ankaŭ teologiaj kvalifikoj de la disĉiploj – de tiuj, kiuj ekiris laŭspure de Jesuo kaj estiĝis Lia familio“ (samloke, paĝo 70).

Magna charta de la Dia Regno

Johano Paŭlo la Dua, kiu ofte ekligadis al la enhavo kaj la spirito de ok Beatecoj, dum la ĝenerala aŭdienco la 18-an de marto 1987 diris: „La Beatecoj fariĝas kvazaŭ »magna charta« (granda listo de rajtoj kaj liberecoj) de la Dia Regno, kiu estas malfermita por malriĉuloj en spirito, malgajigitaj, malkvietemaj, soifantaj kaj dezirantaj juste con, kompatemaj, por la personoj de la pura koro, enkondukantaj pacon kaj por suferantaj persekutadon pro justeco“. En la encikliko Veritatis splendor, eldonita en la jaro 1993, li skribis, ke „ili ne diras senpere pri la vivaj sintenoj kaj pri la interna agordo, tiel do ili ne kongruas ekzakte kun predikoj,“ sed estas „la memportreto de Kristo kaj ĝuste pro tio ili estiĝas la invito al la sekvado de Li kaj al la vivkuneco kun Li“.

Dum la pilgrima vizito de Kanado la 25-an de julio 2002, Johano Paŭlo la Dua en Toronto akcentis: „Samtempe la Beatecoj montras, kia devus esti kristano; ili desegnas la portreton de la disĉiplo de Jesuo, la bildon de tiuj, kiuj akceptis Dian Regnon kaj volas vivi laŭ la ordonoj de la Evangelio. Ĝuste al tiuj personoj turnas sin Jesuo, nomante ilin feliĉaj“. La Beatecoj estiĝas do la memportreto de Jesuo, en kiu ni konfesas Liajn proprajn trajtojn, sed ankaŭ la portreton de Liaj disĉiploj kaj de ĉiu kristano fidoplene konfesanta Jesuon kaj akceptanta la vivovojon, kiun Li indikis kaj ordonis.

Ĉiuj Beatecoj konservas la daŭran aktualecon, kiuj devoligas ĉiujn generaciojn. Johano Paŭlo la Dua parolinte en Mulhaŭzo, en la orienta parto de Francio, la 11-an de oktobro 1988 diris: „La Beatecoj indikas la vojon al la Dia Regno por la nuntempa homo, formata fare de tekniko kaj la iloj de la socia informado; al la homo suferanta malegalecojn kaj timigata per konfiktoj; al la homo, kiu asertas, ke li regas la mondon kaj propran vivon, sed li subiĝas al la ĥimero de malbone komprenata libereco. La Beatecoj estas por homoj la respondo. Ili promesas la mizerikordon, la teron kun reganta paco kaj justeco, la ĝojon estadi infano de Dio, la vizion de la Dia laŭdo. Ĉiu Beateco anoncas la plenecon de la etrerna vivo, ĝi montras al la alvokiĝo de homo“.

Por poloj la precipan signifon havas la instruado de Johano Paŭlo la Dua dum la pilgrimo al patrujo. La Sankta Patro instruis pri Beatecoj ok jarojn post la anonco de la predikoj en la jaro 1991 je la temo de la Dekalogo, kontinuante la alvokon al la profunda renovigo de la socia, eklezia kaj persona vivo. En la homilio dum la sankta meso en la urbo Sopot, celebrita la 5-an de junio 1999, li instigis: „Vi estu do perfektaj, kiel ankaŭ via ĉiela Patro estas perfekta.“ (Mat 5,48) En la antaŭtago de la tria milenio kun la nova forto sonis ĉi tiuj vortoj skribitaj fare de la evangeliisto sankta Mateo. Ili resumas la instruadon de ok Beatecoj, esprimante samtempe la tuton de la alvokiĝo de la homo. Esti perfekta je la dimensio de Dio! Esti simile kiel Dio granda en la amo, „ĉar Li levas sian sunon sur la malbonulojn kaj bonulojn, kaj sendas pluvon sur la justulojn kaj la maljustulojn.“ (Mat 5,45)

Esperantigis Stanisław Śmigielski

Feliĉaj estas la malriĉaj en spirito, ĉar ilia estas la regno de la ĉielo.

Feliĉaj estas la plorantaj, ĉar ili konsoliĝos.

Feliĉaj estas la humilaj, ĉar ili heredos la teron.

Feliĉaj estas tiuj, kiuj malsatas kaj soifas justecon, ĉar ili satiĝos.

Feliĉaj estas la kompatemaj, ĉar ili ricevos kompaton.

Feliĉaj estas la kore puraj, ĉar ili vidos Dion.

Feliĉaj estas la pacigantoj, ĉar filoj de Dio ili estos nomataj.

Feliĉaj estas tiuj, kiuj estas persekutitaj pro justeco, ĉar ilia estas la regno de la ĉielo.

al la indekso


  NTERNACIA KONKURSO DE LA ESPERANTLINGVAJ KANTOJ KAJ KANZONOJ

La 17-an de junio 2019 en la urbo Duszniki Zdrój okazis sub la patroneco de la urbestro Sinjoro Petro Lewandowski Internacia Konkurso de la Esperantlingva Kanto kaj Kanzono. Ĉi konkurso havas jam mult jaran tradicion en la regiono de Kłodzko, suda Pollando, jam ekde la jaro 2013. La programo de ĉi konkurso antaŭvidas la kantadon de laikaj kantoj kaj ankaŭ la prezentadon de la religia kanto. Ĝis nun la organizanto de ĉi konkurso estis la Klubo de Junularaj Iniciatoj, kiu transformiĝis je la fondaĵo.

La Konkursa Komisiono nunjare labo ris en la kolektivo: Zana Jankeleviĉ (LT), Swietłana Kruszyńska (PL) kaj la direktorino Magdalena Kijanka (PL).

La gekantantoj startis en tri grupoj: ĝis 10-jaraĝaj, 11-14-jaruloj kaj pli aĝaj. En la grupo de dekjaruloj venkis Julia Stefanow ska (PL) kantinta la religian kanton: „Jesuo - la plej alta nomo“ kaj en la laika: „Iom da rido, iom da suno“. En la grupo de 11-14-jaraĝaj kantintoj venkis Veronika Hruszczak per la religia kanto: „Nigra Madono“ kaj en la laika: „Ĉiuj floroj estas for“. En la grupo de pli ol 15-jaruloj venkis Varvara Mikina (LT). Valoras substreki, ke ĉi konkurso estas la ununura en Eŭropo, dum kiu estas kantataj esperantlingvaj religiaj kanzonoj (vidu fotojn sur la antaŭlasta kolora kovrilpaĝo).

En la konkurso partoprenis la gejunuloj el Malsupra Silezio (PL), Santkruca Vojevodio (PL) kaj el Litovio. La litovia medio ekde multaj jaroj partoprenas en ĉi konkurso kaj ege bone prezentiĝas. Venkintoj en ĉi konkurso nunjare partoprenos en Vilniuso, la ĉefurbo de Litovio, en la tielnomata Muzi ka Areno, kie kantas multaj gekantistoj el najbaraj landoj. Ni esperu, ke ankaŭ nunjare la venkintoj el Duszniki Zdrój ekbrilos antaŭ la vilniusaj ĵurianoj kaj kantoamantoj.

Wiesław Mietliński <juvelomw@wp.pl>

al la indekso


 KIUJ ILI ESTAS?

Lastatempe eblas surstrate ĉiam pli ofte renkonti virojn kun kalvigitaj kapoj, dikaj nukoj, larĝaj ŝultroj kaj ŝvelintaj muskoloj per fortikiĝado. Ili ne respondas al salutoj kaj per aroga rigardo ili esprimas, ke al ili apartenas tuta mondo. Leĝojn ili ne respektas. De kie tiuj kreituloj ĉi tie aperis? Kian infanecon tiuj homoj travivis, ĉu ili iam aŭdis afablajn vortojn?

Jaroslava Hamajdová

al la indekso


 LA HOMO

Havaĵo ne faras el homo homon, sed la kapablo pardoni, el erarvojo reveni sur la ĝustan vojon. Danki, laŭdi iun, deziri al li tion plej bonan, helpadi senprofite al proksimuloj kaj ne pensi nur pri si mem. Ja kio post ni foje restos, do nur tio, kion ni bonfaris al aliuloj.

Jaroslava Hamajdová

al la indekso


 LA AKVO

La plej valora fluidaĵo por ĉio vivanta en la mondo estas la akvo. Sen manĝo homo kapablas vivi kelkajn tagojn, sed ne sen la akvo. Dum lastaj kvardek jaroj homoj ne ĝuste sin tenas rilate al la naturo, kiel tio estus devinta. Malŝparata estas ĉio eĉ la akvo (hejmaj basenoj estas plenigataj per trinkakvo), malgraŭ tio, ke ekzistas sekecaj jaroj. Ankaŭ en nia lando malofte pluvas, do ekzistas sekeco. Senakviĝas rojoj, riveroj, fiŝlagoj (kaj kampolimojn la kvardekjara komunista mastrumado likvidis). Ni strebu savi, kio ankoraŭ estas savebla kaj precipe ni ne disipu la akvon!

Jaroslava Hamajdová

al la indekso


 NI KONDOLENCAS

La 18-an de majo 2019 post pli longa grava malsano transpaŝis sojlon de la eterneco en la aĝo de 83 jaroj ĝisfine fidela IKUE-ano kaj membro de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio frato RND-ro František Nosek el Prago.

Ripozon eternan donu al li, Sinjoro, kaj la senfina lumo lumu al li, li ripozu en paco. Amen.

al la indekso


 Vortoj adresitaj al la membroj de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio

Milí bratři a sestry, srdečně Vás zdravím naším pozdravem Dio benu! Prožíváme léto bohaté na hřejivé paprsky, ale skoupé na vláhu, kterou toužebně očekává příroda. A já Vám přeji, abyste tento letní čas prožili spokojeně pod ochranným pláštěm Panny Marie.

Jak už jsem uvedl v úvodním slově, bývalí účastníci katolických esperantských táborů konaných v letech 1969-1977 ve vesnici Herbortice (mezi Lanškrounem a Štíty) prožili požehnané setkání 22. června přímo v Herborticích a také ve farním kostele v Cotkytli. O této krásné akci se podrobněji dozvíte ze stránek 14 až 21. Toto setkání alespoň částečně nahrazuje letošní tradiční setkání sekce, které jsme původně zamýšleli a o které jsme se také bezúspěšně pokoušeli. Pro mne je také momentálně z rod. důvodu nesnadné vzdálit se z domova na více než jeden den. Roky nám všem přibývají a proto je potřeba vážně uvažovat, kdo z mladších převezme kormidlo naší sekce, jakmile k tomu nastane příhodný čas. Přemýšlejme o tom a zvažujme to. Rád se dozvím Vaše názory a návrhy.

V minulém čísle Dio Benu jsme informovali o smutné události, kdy nás nečekaně na věčnost předešel náš drahý bratr předseda IKUE Dr. Giovanní Daminelli. Vloni v srpnu jsme s ním prožili kongresový týden v Poděbradech a ani nás nenapadlo, že to bylo naše poslední setkání. Neznáme totiž dne ani hodiny. Prozatímně post předsedy IKUE převzala první místopředsedkyně sestra Marija Belošević z Chorvatska. Snaží se o oživení IKUE a o regulérní vycházení nejstaršího existujícího esperantského časopisu Espero Katolika - orgánu IKUE. Přednostně je také potřeba zorganizovat volbu nového výboru IKUE, protože mandát posledního výboru skončil už v roce 2016. Doufejme, že s pomocí Boží se vše zdárně podaří realizovat.

S přáním příjemného prožití letního období a pozdravem zůstává  Miloslav Šváček

al la indekso


  Monkontribuaĵoj ricevitaj por IKUE kaj la Ĉeĥa IKUE-Sekcio
de la 11.4.2019 ĝis la 6.7.2019:

Bendová Marie, Brada Luděk k Zita, P. Eichkorn Bernhard, Hamajdová Jaroslava, Haupt Rainer, Havlík František, Jílková Ludmila, Kepeňová Marta, Kovář Jan, Kovařík Jan, Kusý Vlastimil, Ledvinková Blanka, Loučka Václav, Matoušek Jan, Mrázková Růžena, Navrátilová Nataša, Němec Ladislav, Novobilský Vlastimil, P. Płatek Stanisław, Rytíř František, Skřivánková Josefa, Žížalová Marie.

 Tre koran dankon!

al la indekso


 DIO BENU

DIO BENU Vydavatel: IKUE-Katolická sekce Českého esperantského svazu. Adresa redakce: IKUE-Katolická sekce ČES, Tršická ul. 6, CZ-751 27 Penčice. Zodpovědný redaktor: Miloslav Šváček, tel. +420 732 420 675, e-mail: m.svacek@seznam.cz. Bank. spojení: FIO banka, a.s., Přerov, číslo účtu: 2700247564/2010. IBAN: CZ4420100000002700247564 SWIFT/BIC: FIOBCZPPXXX Registrační číslo MK ČR: E 12647. Ročník 2019 (29) - číslo 3 (115).

ISSN 1803-8387

La enhavo de la artikoloj de aŭtoroj ne ĉiam devas koheri kun opinioj de la redaktantaro.

al la indekso