Dio Benu numero 112-4/2018

al la arkivo de jarkolektoj 1991-2018

 

· VORTOJ DE LA PREZIDANTO (Miloslav Šváček)
·
LA MALAMIKO EN NI  (Sac. D-ro Max Kašparů)

· BEATAJ MORTINTOJ, KIUJ MORTAS EN LA SINJORO (Papo Francisko)
· MALRAPIDA VEKIĜO (S. Bachlová)
· ĈEFEPISKOPO DE OLOMOUC MONS. JAN GRAUBNER 70-JARIĜIS
· HOMILIO DE JAN GRAUBNER EN LA 48-A KONGRESO DE I.K.U.E. 1995
· „DONU AL MI TIUN ARMILON“ (P. Marcellino Iasenzaniro)

· KOMUNECO EN DIO LIMOJN NE KONAS (Ep. Antonín Basler)

· Kardinalo Sarah: EN EŬKARISTIA KULTO IMITU
·
 EN LA LANDO ANTAŬ EKSTERMO (Sac. Waldemar Chrostowski)

· LA REĜINO DE LA SANKTA ROZARIO (Sac. D-ro Max Kašparů)

· BONVENON, FIDELA SERVANTO, DENOVE INTER NI

· PRI KOLONIIGO DE LA HOMA NATURECO FARE DE GENDER-IDEOLOG

· ANKAŬ EN LA EKLEZIO DISVASTIĜAS DUBOJ PRI EKZISTO DE DIABLO

· KIU ESTAS KRISTO? (Kard. Jozef Tomko)

· TENTO DE KRISTO (Sac. Gerd Heumesser)
· ATESTO DE EKSMAHOMETANINO: JESUO MIN LIBERIGIS
· ĈU AZILO POR BAPTO AŬ BAPTO POR AZILO? (Krystyna Grzybowska)

· PSALMO DE LA DIA MIZERIKORDO (Mgr. Daniel Dehner)

· ROMANCO DE KRISTNASKA TAGO (Jan Neruda)

· SONĜU, DORMU, HO JESUO (kristnaska kanto)

· JAN ZEMÁNEK (1925 - 2012) (Jaroslava Hamajdová)

· JAN ŠRÁMEK (1870 - 1956)  (Jaroslava Hamajdová)

· KAREL FOŘT (1921 - 2014)  (Jaroslava Hamajdová)

· JOHANO NEPOMUKA NEUMANN (28.3.1811 - 5.1.1860)  (J. Hamajdová)

· D-RO ALOIS RAŠÍN (1867 - 1923)  (Jaroslava Hamajdová)

· SANGOFRAGOJ. Rakonto de virino, kiu transvivis gulagon (J. S. Kupka)
·
NI KONDOLENCAS
·
VORTOJ ADRESITAJ AL LA MEMBROJ DE LA ĈEĤA IKUE-SEKCIO
· MONKONTRIBUAĴOJ RICEVITAJ POR IKUE KAJ LA ĈEĤA IKUE -

  SEKCIO DE LA 13.5.2018 ĜIS LA 12.8.2018

· DIO BENU


 VORTOJ DE LA PREZIDANTO

Estimataj kaj karaj legantoj, karaj gefratoj, denove nekredeble rapide proksimiĝas fino de la nuna jaro. Por momento ni retrorigardu ĝin, por memorigi al ni, per kio bela kaj spirite valora ĝi riĉigis nin danke al Esperanto.

En la monato majo dediĉita al la Virgulino Maria – La Reĝino de Majo ni travivis tre belajn semajnfinajn tagojn kun Ŝi en ŝia surmonta moravia pilgrimloko Sankta Hostýn. Nu kaj en la monato aŭgusto ni kun ceteraj kristanaj gefratoj travivis ankaŭ tre belan kaj spirite riĉan 22-an Ekumenan E-Kongreson en Poděbrady. Danke al ĉeesto de la pastro Serhij Prudko el Ukrainio ĉiutage okazis ankaŭ la esperantlingva sankta meso. La ambeno de Dio akompanis la kongresanojn dum la tuta kongreso. Dankon al Dio!

Post nelonga tempo ni do transpaŝos sojlon de la nova jaro. Kion interesan kaj spirite valoran ĝi proponos al ni, ĉi-momente ni ankoraŭ ne scias. Kie kaj kiam okazos la tradicia semajnfina renkontiĝo de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio, tion ni sciigos al vi en la venonta numero de Dio Benu. Kompreneble ankaŭ ni vin informos, ĉu ekzistos eblo partopreni la kongreson.

Malgraŭ tio, ke la membronombro de nia sekcio malrapide iom post iome malkreskas, ni plu aktivadu estante fidelaj al la noblaj kristanaj idealoj kaj Dio plu benos niajn agadojn. Kaj la Virgulino Maria – Nia Espero, al kiu ni renovigis nian sinkonsekron, akompanos niajn aktivadojn celantaj la eternan savon.

Al ĉiuj, kiuj subtenas niajn aktivadojn kaj aperadon de Dio Benu per artikoloj aŭ monkontribuoj, ni tre kore dankas. Nome de la sekcia komitato vin elkore salutas via frato

Miloslav Šváček.

al la indekso


 LA MALAMIKO EN NI

Esti kun si mem estas por multaj la plej malbona societo. O. Fišer

Ekzistas tri specoj de interpersonaj rilatoj. La rilato de la homo al Dio, la rilato de la homo al aliaj homoj kaj la rilato al si mem. Se estas la apartaj rilatoj sanaj, ili donas al la homo ĝojon kaj kontenton.

En ĉiuj tri kazoj povas esti kaŭzo de ilia “malsaniĝo” la sama. La falsa imago pri la vid-al-vido. Tial ekzistas unu el kuracmetodoj de tiu ĉi difekto ankaŭ rebonigo de la propra opinio pri Dio, pri la homoj kaj ankaŭ pri si mem. Kaj estas bezonata kuraĝo al nova komunikado.

Paroli kun Dio kaj rilati kun la homoj estas iam pli facila, ol rilati kaj komunikadi kun si mem. Ni ne sukcesas tial, ĉar ni ne akceptadas nin en tia formo, en kiu ni vidas nin. Ni ne estas kontentaj pri nia deveno, alteco, kleriĝo, socia posteno, formo de nazo...

Se ni havas la imagon, ke la ĉefa kaŭzo de niaj problemoj en la rilatoj kun la aliuloj estas en ili mem aŭ ke niaj malkonkordoj kun la Kreinto estas ĝuste lia kulpo, poste ni havas la naturan tendencon eniri en iun solejon kaj ne havi la kontakton kun tiu ĉi malbona mondo kaj nedivenebla Sinjoro Dio.

Sed kien kaŝi sin antaŭ si mem?

Subite mi konsciiĝas la nesolveblan situacion, kiam mi mem antaŭ mi forkuras denove kun mi. El mi mi ne povas forkuri sen mi. En tia situacio mi estas en la plej malbona ebla socio – kaj ĉe tio ankoraŭ blinda, ĉar mi ne vidas la vojon eksteren.

En tiu ĉi vivĥaoso mi eble fingrumas al pilolo, eble al alkoholo... Kiam post la tempo “mia drogo” ĉesos havi postulatan efekton, mi aldonas pluan kaj pluan. La problemoj ne solviĝas, sed grandiĝas. Mi estas je plua kaŭzo pli riĉa, kial ne ami min, kial eniri en ankoraŭ pli grandan solecon – kaj resti blindulo.

Al la ĝojo de la homa animo apartenas vera kaj liberiganta rigardo al si mem. Plue estas necese serĉi en si kaj en la aliuloj tion bonan kaj reĝustigi sian falsan imagon pri Dio. Havi la saman sopiron, kiun havis la blindulo en la evangelio laŭ s-ta Marko, kiam li petis: “Sinjoro, ke mi vidu!”

Sac. D-ro Max Kašparů

al la indekso


 BEATAJ MORTINTOJ, KIUJ MORTAS EN LA SINJORO (Joh 11,23-37)

 Katekizado de la Sankta Patro Francisko en ĝenerala aŭdienco la 18-an de oktobro 2017 sur la placo de Sankta Petro en Romo

Karaj gefratoj, bonan tagon!

Hodiaŭ mi volas konfronti kristanan esperon kun morto, do kun realeco, kiun nia moderna civilizacio konstante ĉiam pli elpremas. Kaj poste kiam la morto alvenas, troviĝas tiuj, kiujn tio koncernas, aŭ ni mem en la stato de malpreteco, kaj ili malhavas “alfabeton” bezonatan por sencohava parolo pri tiu ĉi konstanta mistero. Sed kun tiu ĉi mistera realeco interrilatas unuaj signoj de la homa civilizacio. Ni povus diri, ke la homo naskiĝis kune kun estimo al mortintoj.

Aliaj civilizacioj, pli malnovaj ol la nia, kuraĝis rigardi la vizaĝon de la morto. Estis tio evento, kiun maljunuloj transdonadis al la junaj generacioj kiel ion neeviteblan, kio la homon devoligas, por ke li vivu pro io absoluta. La psalmo 90 diras: “Instruu nin kalkuli niajn tagojn, por ke ni akiru saĝan koron.” (v. 12) Nombrado de la propraj tagoj kondukas al saĝeco de la koro. La vortoj, kiuj nin denove alkondukas al sana realismo kaj elpelas deliron de ĉiopotenceco. Kio estas ni? “Pasemaj” estas ĉiuj (komp. Psa 89,48), niaj tagoj mallongiĝas rapide. Eĉ se ni vivus cent jarojn, fine ŝajnos al ni, ke ĉio estis nur bloveto. Ofte mi aŭdis maljunajn homojn diri, ke la vivo pasis kiel venteto.

Tiel la morto nudigas nian vivon. Ĝi montras al ni, ke niaj esprimoj de fiero, kolero kaj malamo estas vantecoj, nuraj vantaĵoj. Kun bedaŭro ni konstatas, ke ni ne sufiĉe amis kaj ne serĉis tion, kio estis esenca. Kaj male, ni vidas tion vere bone, kion ni semis: emociojn, al kiuj ni oferis nin, kaj nun ili al ni donas manon.

Jesuo lumigis misteron de nia morto. Per sia konduto Li nin pravigas funebri, se foriras iu por ni kara. Ĉe la tombo de sia amiko Lazaro Li “ĝemis en spirito” kaj “Li larmis” (Joh 11,33.35). En tiu ĉi lia sinteno ni vidas, kiel tre proksima al ni estas Jesuo, nia frato. Li ploras pro sia amiko Lazaro. Jesuo poste petas Patron, fonton de la vivo, kaj ordonas al Lazaro elveni el la tombo. Kaj tiel okazis. El sinteno, kiun prenas Jesuo al konfronto de la homa morto, ĉerpas la kristana espero. Kaj malgraŭ tio, ke la morto estas en la kreitaro ĉeestanta, ĝi estas ia mutilo, kiu mutilas Dian planon de la amo, kaj la Savinto el ĝi savas.

Aliloke la evangelioj rakontas pri patro, kiu havas tre malsanan filinon kaj kun fido li sin turnas al Jesuo por ŝin savi (komp. Mat 5,21-24.35-43). Estas nenio pli emociplena ol la patro aŭ patrino de la malsana infano. Kaj Jesuo kun tiu viro, kiu nomiĝis Jairo, tuj foriras. Iu el la domo de Jairo alvenas renkonten dirante, ke la knabino mortis kaj do ne estas necese la Majstron ĝeni. Sed Jesuo diras al Jairo: “Ne timu, nur kredu!” (Mar 5,36) Jesuo scias, ke tiu ĉi viro estas tentata al kolera kaj malespera reago, kaj Li konsilas al li, ke li gardu malgrandan flameton, kiu brulas en lia koro: la kredon. Nur kredu. “Ne timu, nur plu gardu tiun ĉi flameton!” Kiam ili poste eniris la domon, Jesuo revivigas la knabinon el la morto kaj la vivan Li redonas ŝin al ŝiaj gekaruloj.

Jesuo nin starigas sur tiun ĉi “limon” de la kredo. Al Marta, kiu priploras morton de sia frato Lazaro, Li oponas per lumo de la dogmo: “Mi estas la releviĝo kaj la vivo, kiu kredas al mi, eĉ se li estos mortinta, tiu vivos, kaj ĉiu, kiu vivas kaj kredas al mi, por ĉiam ne mortos. Ĉu vi tion kredas?” (Joh 11,25-26) Tion ĉi Jesuo ripetas al ĉiu el ni ĉiam, kiam la morto difektos histon de niaj vivoj kaj sentoj. Ĉiu nia ekzistado okazas ĉi tie, inter deklivo de la kredo kaj abismo de timo. “Mi ne estas morto, mi estas la releviĝo kaj la vivo, ĉu vi kredas tion? Ĉu vi kredas tion?” Ĉu ni kredas tion, ni, kiuj estas ĉi tie sur tiu ĉi placo?

Ĉiuj ni estas malgrandaj kaj senpovaj vid-al-vide al mistero de la morto. Sed kia ĝi estas graco, kiam ni ĉi-momente havas flameton de la kredo! Jesuo prenos nian manon, kiel Li prenis la manon de la filino de Jairo, kaj ripetos denove: “Talitha kum!” ‒ Mi diras al vi, leviĝu!” (Mar 5,41) Li tion diros ankaŭ al ni, al ĉiu el ni: “Leviĝu, ekstaru!”

Mi invitas vin, ke vi fermetu okulojn kaj momenton pensu pri via morto, ĉiu el ni pensu pri la propra morto, prezentu al si tiun momenton, kiu venos, ĝis Jesuo prenos nian manon kaj diros al ni: “Iru kun mi, leviĝu”, poste la espero finiĝos kaj komenciĝos realeco de la vivo. Jesuo ĉiun el ni kaptos per sia tenero, mildo kaj per la tuta sia koro.

Tio estas nia espero vid-al-vide al la morto. Por tiu, kiu kredas, ĝi estas pordego, kiu larĝe malfermiĝos. Por tiu, kiu dubas, ĝi estas ekbrilo de la lumo enpenetranta tra fendeto de ne tute fermita pordo. Sed tio estos por ni ĉiuj graco, ĝis nin tiu ĉi lumo de la renkontiĝo kun Kristo priradios.

Laŭ Ĉeĥa Sekcio de la Vatikana Radio

 al la indekso


 MALRAPIDA VEKIĜO

Mia dek ses-jara nevo suferis pro grava cerba hemoragio kaj li kuŝis post ĝi tri monatojn en komato. Pli poste li priskribis tiun staton per jenaj vortoj: „Kiam mi estis en komato, mi sciis nenion. Estis tio, kvazaŭ mi estus morta. Kaj poste subite mi komencis sensi voĉojn ĉirkaŭ mi. Sed ankoraŭ certan tempon mi sukcesis aljuĝi nur unu el ili al konkreta persono. Ĝi estis la voĉo de mia patrino, kiu ripete vokis min per mia nomo. Mi aŭdis ŝin, sed mi ne sukcesis videble reagi, ĉar mi povis nek moviĝi nek paroli. Mi batalis kaj batalis. Tiel volonte mi dirus al ŝi, ke mi komprenas. Ŝi pensis, ke mi ankoraŭ plu troviĝas en senkonscio. Sed mi jam estis en maldormema stato. Kaj estis tio ĝuste ŝia voĉo, kiu min iom post iome eligadis el zono de la morto kaj revenigis min reen en la vivon.“

Dio enskribis niajn nomojn en siajn manplatojn. „Vekiĝi mi povas nur tiam, kiam min la aliulo vokas per mia nomo,“ asertas mia nevo. „Ĉar nur poste mi estas certa, ke li vere vokis min.“ La nomo estas pli ol simpla vorto. Ĝi apartenas al nia identeco. Ni aŭskultas ĝin en profundo de nia animo. Tiel kiel elvokas fortan reagon en nia cerbo rigardo je ni en spegulo, same ni reagas ankaŭ je nia nomo.

Dio proklamas: „Mi donis al vi nomon, vi estas la mia“ (Jes 43,1) Tiu ĉi eldiraĵo estas por mi senlima konsolo.

(El libro de S. Bachlová: Historietoj ne nur por malsanuloj)

 al la indekso


 ĈEFEPISKOPO DE OLOMOUC MONS. JAN GRAUBNER FESTIS 70 JAROJN DE SIA VIVO

Mons. Jan Bosco Graubner naskiĝis la 29-an de aŭgusto 1948 en Brno. La infan-aĝon li travivis en Strážnice. Post matur-ekzameno en gimnazio de Strážnice en la jaro 1967 li intencis eniri porpastran seminarion por studi teologion. Li estis rifuzita, ĉar li ne havis “manlaboristan devenon”. Li do eklaboris kiel laboristo en Entrepreno de la Preciza Maŝinindustrio (Závody přesného strojírenství) en tiama urbo Gottwaldov. En sekva jaro li jam estis akceptita al teologia fakultato kaj en la porpastran seminarion en Olomouc. La sacerdotan konsekron li akceptis la 23-an de junio 1973 en Olomouc kaj post tio li komencis animzorgan servon kiel kapelano en la nuntempa urbo Zlín. De la oktobro 1973 ĝis la septembro 1975 li plenumis devigan bazan armean servon. Post ĝi li daŭrigis kapelanan servon en Zlín kaj de la jaro 1977 ĝis la jaro 1982 en la urbo Valašské Klobouky. En la jaro 1982 li estis nomumita administratoro de la paroĥo Vizovice, en kiu li plenumis animzorgan servon ĝis sia episkopiĝo. Dum tiu tempo li mallonge administris marialan pilgrimlokon Provodov kaj paroĥon Horní Lhotka apud Luhačovice.

La papo Johano Paŭlo la Dua lin la 17-an de marto 1990 nomumis helpepiskopo de diocezo Olomouc. La episkopan ordinon li akceptis kune kun Mons. Josef Hrdlička la 7-an de aprilo 1990 kaj li fariĝis ĝenerala vikario de la ĉefdiocezo de Olomouc. Post morto de la ĉefepiskopo de Olomouc Mons. František Vaňák septembre 1991 elektis la kolegio de konsultoroj kiel administratoron de la ĉefdiocezo de Olomouc ĝuste la Monsinjoron Jan Graubner. Kiel ĉefepiskopon de Olomouc kaj metropoliton moravian lin nomumis Sankta Patro la 28-an de septembro 1992. La solena inaŭguro okazis en la katedralo de Olomouc la 7-an de novembro 1992.

La ĉefepiskopo Mons. Jan Graubner estas laŭvice la 69-a episkopo kaj la 14-a ĉefepiskopo sur la Metodia Seĝo en Olomouc kaj lia episkopa devizo estas la vortoj de la Virgulino Maria eldirita en Kana Galilea: “Quod dixerit vobis, facite.” – “Kion ajn Li diros al vi, tion faru.” (Joh 2,5)

Kadre de la Ĉeĥa Episkopara Konferenco li estas prezidanto por karitato kaj delegito por misioj. Dum la jaroj 2000-2010 li estis prezidanto de la Ĉeĥa Episkopara Konferenco, kaj ekde la jaro 2010 li estas ĝia vicprezidanto.

Mons. Jan Graubner akiris meriton pro renovigo de tradicio de la pilgrimoj en Velehrad okaze de la festotago de la kristanaj kredheroldantoj sanktaj Cirilo kaj Metodio. Interrilate kun la ŝtata festo de la Ĉeĥa Respubliko li iniciatis projekton de Tagoj de la Bonvolaj Homoj – Dny dobré vůle prezentantaj karitaton, edukon, ekologion, sportajn kaj artismajn verkojn, kiuj eliĝas el la valoroj, kiujn al ni alportis tiuj apostoloj de la slavaj nacioj. Unu el liaj personaj iniciatoj kun tutsocia signifo estas la Trireĝa Monkolekto.

En la jaro 2003 la ministro de defendo honorigis lin per Meritkruco de la 1-a rango. Ankaŭ li estis honorigita per Ordeno de Honesta Lilio en trifolio de la ora grado pro elstaraj meritoj pri la skolta movado kaj por servoj al la skoltaj ideoj. La 28-an de oktobro 2008 estis Mons. Jan Graubner honorigita fare de la ŝtatprezidento de la Ĉeĥa Respubliko Václav Klaus kaj estis al li pruntedonita Ordeno de T. G. Masaryk pro eminentaj meritoj pri disvolvo de demokratio, humaneco kaj homrajtoj.

Esperantigita laŭ teksto aperinta en la semajngazeto Světlo (Lumo) n-ro 34/2018

 al la indekso


 HOMILIO DE LA ĈEFEPISKOPO MONS. JAN GRAUBNER KADRE DE LA 48-A KONGRESO DE I.K.U.E. EN OLOMOUC 1995

Karaj gefratoj en Jesuo Kristo! Mi volas komenci per anekdoto. Oni diras pri unu skoto, ke lin trafis malfacilaĵoj en laborokupo kaj lia familio malsatis. Li vizitis pilgrimlokon, kie li pie preĝis kaj petis pri miraklo: “Dio, donu, ke mi gajnu en loterio, por ke mi vivtenadu infanojn.” Forpasis tuta monato, la malsato pligrandiĝis kaj gajno nenia. Skoto perdis sian piecon kaj kiam li denove vizitis pilgrimlokon, anstataŭ petoj li al Dio riproĉis: “Nur unufoje en la vivo mi petis Vin, Dio, pri miraklo kaj Vi ne helpis al mi”. Kaj tiutempe li aŭdis elĉiele voĉon, kiu diris: “Mi volis elaŭdi vin, sed mi petas, almenaŭ unufoje aĉetu la lotbileton”. Mi diras tion, ĉar ni ĉi-momente dum la sankta meso preĝas por granda donaco de paco por ni kaj por la mondo. Vera paco estas antaŭ ĉio donaco de Dio. Ne estas eble, ke la homo per sia volo, per sia potenco kreu en la mondo pacon. Jam la efektivigon de tio provis tuta vico da homoj, sed ĉiam ili finiĝis kiel diktatoroj. Kaj ilia paco estis ligita kun multaj oferoj kaj doloroj. La homo ne povas veran pacon doni, li devas humile pri ĝi peti, sed samtempe li devas kunlabori kun Dia donaco. Kaj se ni hodiaŭ petas pri la paco en la mondo, ni devas samtempe senti respondecon pri la vera paco en niaj koroj, ĉar nur kun tiu ĉi Dia paco en la koro ni povas krei pacon inter la homoj, inter kiuj ni vivas. Tiel, kiel vi spertis, ke la koron plenigas la paco, se Dio pardonis kaj loĝas kun sia graco en ni, tiel la paco inter ni devas komenci per vera pardono. Tiel, kiel Dio aŭskultas nin, tiel simile estas grave, ke ni aŭskultu la aliajn.

Ĉiu el ni certe havas sperton kun malbona komunikado kun aliuloj, eĉ se ĉiuj parolas per la sama lingvo. Ekzemple, se unu parolas kaj alia anstataŭ aŭskulti lin jam cerbumas, kiel respondi. Aŭskulti estas komenco de interkompreno. Interkompreno, malfermiteco kaj kontaktoj estas vojo al disvastigo de la paco.

Mi ĝojas, ke mi parolas al tiuj, kiuj volas labori por la vera paco. Kaj por pli bona interkompreniĝo inter la homoj vi volonte eĉ ellernis novan lingvon. Ho sukcesu, ke ĉi tiu via ideo disvastigu sin en la mondon ankoraŭ pli, ke ni kapablu kompreni ankaŭ parolon de la aliuloj, ke ni estu kapablaj akcepti homon, kiu estas apud ni. Kompreni la aliulon ofte postulas la saman aŭ eĉ pli grandan penon ol ellerni novan lingvon. Tial mi volas dum ĉi tiu sankta meso peti por vera paco en la mondo, mi volas peti por la Dia donaco de paco kaj samtempe por la komplezo de ĉiuj homoj de bona volo, antaŭ ĉio de tiuj, kiuj estas kristanoj, ke ili havu kuraĝon oferi ĉiun penon por la efektiva konstruo de interkompreno kaj paco. Amen.

 al la indekso


 „DONU AL MI TIUN ARMILON“

Patro Pio, kiun oni ofte nomis „viva rozario“, foje skribis al sia spirita patro: „Potenco de diablo, kiu atakas min, estas grandega.“ Dum tiu batalo la konstanta preĝo de la rozario fariĝis por li la plej efika armilo.

Foje patro Pio tiurilate rakontis pri sia sonĝo: „Iun vesperon mi estis en ĥorusejo kaj mi preĝis. Subite min ĝenis bruaj krioj. Ili alvenadis el la placo antaŭ la preĝejo. Mi aliris al fenestro. Ekstere mi ekvidis furiozantan homamason, kiu kriis: »Forigu Jesuon! Forigu patron Pion!« Tuj post tio mi retiriĝis kaj ĉion mi konfidis al la Virgulino Maria. Ŝi donis al mi malgrandan armilon, tute malgrandan. Tiel malgrandan, ke ĝi estas kaŝebla en hararo. Mi reiris al la fenestro kaj mi montris al homamaso tiun armilon; ĝi pendmoviĝis de flanko al flanko. Jen subite ĉiuj sur la placo terenfalis, kvazaŭ ili estus senkonsciaj. Mi foriris por preĝi. Post momento mi el la placo denove aŭdis voĉojn. Mi revenis al la fenestro kaj mi ekvidis grandegan homamason. Tiam mi laŭte ekkriis: »Kiuj vi estas?« Kaj ili kriis: »Vivu Jesuo! Vivu la Virgulino Maria! Vivu patro Pio!« – »Ah, vi ja estas miaj spiritaj infanoj,« mi rediris. »Ĉiam preĝu rozarion kaj neniu kapablos kurbigi eĉ ne unu haron sur via kapo.«“

Kiam foriris patro Pio reen kaj ne povis tuj trovi unu el siaj rozarioj, plej ofte li ilin demetis sub litkusenon aŭ sur noktotablon, li sin turnis al sia kunfrato patro Onorat Marcucci, kiu dum lastaj preskaŭ kvar jaroj estis konstante kun li, kaj gaje diris al li: „Donu al mi tiun armilon, per kiu oni venkas batalojn!“

Antaŭvespere de sia foriro el tiu ĉi mondo patro Pio postrestis al siaj spiritaj infanoj testamenton: „Amu la Virgulinon Maria kaj strebu, ke Ŝi estu amata. Konstante preĝu la rozarion!“

Fonto: P. Marcellino Iasenzaniro, Padre Pio parla della Madonna, San Giovanni Rotondo, 2006 El Víťazstvo Srdca 110/2016 (Venko de la Koro)

al la indekso


 KOMUNECO EN DIO LIMOJN NE KONAS

La liturgia jaro al ni en sia nehaltebla paso denove alportas tiun belan periodon kun la Tago de Mortintoj. La lokoj de ripozo de karegaj mortintoj eklumiĝas kaj ekfloras esprimoj de dankemo de iliaj proksimuloj. Sed ĝi estas ankaŭ la tempo, dum kiu ni povas per eksterordinara maniero travivadi tion, kion la Kredkonfeso nomas “communio sanctorum” – komuneco de la sanktuloj.

Danke al Jesuo Kristo, kiu estas nia Lumo, ni ne estas, rilate al realeco de postmorta ekzistado, referencitaj nur al iuj konjektoj aŭ nuraj homaj fantaziaĵoj. Dio al ni pere de sia Filo, pere de sia Vorto diras klare, ke per la morto nia vivo ne finiĝas, sed ke estas por ni preparita ĉielo, kiun Li proksimigas al ni per imago de edziĝfesteno.

Sed Li ne prisilentas, ke por tiuj, kiuj lian inviton rifuzas kaj ĝis la morto en tiu rifuzado restadas, tio estos eterna ekzistado sen proksimeco de Dio – do infero. Dio ne tenas sin al homoj kiel al neplenaĝaj estuloj, kiuj ne povas responsi pri sia sorto; ĉi tie montriĝas grandeco de la homa libereco, kiu eĉ al damnitoj lasas rajton postuli sian damnon. Kuriozeco de la kristanismo estas en ĝia konvinko pri grandeco de homo: nia vivo estas grava afero – ekzistas io nerevokebla, ankaŭ la nereprenebla pereo – kaj kun konscio pri graveco de tiu ĉi fakto la kristano devas vivi. La aperoj en Fatimo, kie la Virgulino Maria permesis al paŝtistetoj la inferon por momento ekvidi, tiun ĉi gravecon konfirmas.

TION, KION OKULO NE VIDIS KAJ ORELO NE AŬDIS

Estas kaj restas vero, ke “tion, kion okulo ne vidis kaj orelo ne aŭdis, kaj kio en la koron de homo ne eniris, Dio preparis por tiuj, kiuj Lin amas.” (1 Kor 2,9), kiel skribas la sankta Paŭlo. Ion pri ĝi ni tamen povas diri. Ekzisto de la ĉielo baziĝas sur tio, ke Jesuo Kristo – kiel Dio – estas ankaŭ homo; Li donis al la homa estado lokon en la estado de Dio mem. Homo estas en la ĉielo tiam kaj en tia grado, en kiu li estas kunigita kun Kristo, per kio li trovas lokon de sia ekzisto kiel homo en ekzisto de Dio. Se baziĝas la ĉielo sur ekzistado en Kristo, poste ĝi inkluzivas kunekzistadon de ĉiuj tiuj, kiuj kune formas unu korpon de Kristo. La ĉielo estas por ĉiu ankaŭ ĉielo individua – ĉiu vidas Dion siamaniere: “Al la venkanto mi donos el la kaŝita manao, kaj mi donos al li blankam ŝtoneton, kaj sur la ŝtoneto novan nomon skribitan, kiun konas neniu krom la ricevanto”, estas skribite en la libro de Apokalipso de sankta Johano (Apo 2, 7). La ĉielo estas kaj rekompenco – do la respondo al la vivo de homo kun sia konduto kaj siaj suferoj, kaj ankaŭ samtempe tute la graco de la donacita amo. Tiel tion primeditas Benedikto la 16-a.

MATURIĜI POST MORTLIMO

Sed ne ĉiu en la momento de la morto estas tiel matura, por esti kapabla vivi en la ĉielo. Sed se estas la decidiga direktado en ordo, ekzistas ĉi tie ebleco “maturiĝi” eĉ post sojlo de la morto. Tial ni parolas pri purgatorio. La purgatorio estas interne necesa procedo de la metamorfozo de homo, en kiu li fariĝas taŭga je Kristo, taŭga je Dio, kaj do taŭga je unueco kun la tuta komuneco de la sanktuloj. La centra “jes” de la kredo savas – sed tiu ĉi baza direkto ĉe plimulto de la homoj estas surkovrita per iu krado de egoismo, de kiu ili ne kapablis sin liberigi. La homo akceptas mizerikordon, sed li devas transformiĝi.

Kaj kio koncernas nian helpon al la animoj en la purgatorio? Homo estas neniam nur “li mem” aŭ – pli bone dirite: li estas li mem en ceteruloj, kun aliuloj, pere de ceteruloj. Ĉu ili lin malbenas, aŭ lin benas, ĉu pardonas al li kaj transformas lian kulpon je amo – tio jam estas koncernaĵo de lia propra vivo. Renkonto kun Kristo estas renkonto kun la tuta lia korpo, kun mia kulpo rilate al la suferantaj membroj de tiu ĉi korpo kaj pardonanta amo, kiu fontas el Kristo. La ebloj helpadi kaj pridonacadi por kristano ne estingiĝas per morto, sed ili inkludas la tutan komunecon de la sanktuloj en tiu ĉi mondo eĉ en la dua flanko de la mortsojlo.

KOMUNECO DE LA SANKTULOJ

Preĝo, portata per la amo al Dio kaj al niaj mortintoj, estas bonega realigado de tio, kio estis menciita komence – la komuneco de la sanktuloj. Indulgencoj por la animoj de la mortintoj, kiuj estis dum historio ofte tiel malbone komprenitaj kaj malrespektitaj, estas io tre valora. Sankta paroĥestro de Ars Jean B. M. Vianney diradis: “La indulgencoj estas oraj spikoj, kiujn ni nun piedpremas, sed pri kiuj ni foje tre sopiregos – dum la tempo de la purgatoria malsato.” Eble estas bone memorigi, ke la indulgencoj ne estas pardono de la pekoj, sed ili estas pardono de la punoj pro la pekoj, kies kulpo jam estis pardonita.

Al niaj mortintaj karuloj ni tiel povas esprimi amon eĉ post sojlo de la morto; kaj ankaŭ male: tiuj niaj geamikoj en eterneco, kiuj jam atingis plenan kunecon kun Dio, per sia propeto helpadas al ni. Tiel tion diradis Benedikto la 16-a: “Homo, kiu kredas, neniam estas sola!” La komuneco en la amo – en Dio – ne konas limojn.

Mons. Antonín Basler, helpepiskopo de Olomouc
(El semajngazeto Katolický týdeník 44/2017)

al la indekso


Kardinalo Sarah: EN EŬKARISTIA KULTO IMITU SANKTAN JOHANON PAŬLON LA DUAN KAJ SANKTAN PATRINON TEREZA

La fakto, ke tiom multe da kristanoj ne partoprenas liturgion, estas grava skandalo. Ni estas devintaj sin turni al ili kun frateca admono – diras kardinalo Robert Sarah, prefekto de Kongregacio por Liturgio kaj Sakramentoj. Samfoje estas necese zorgi pri tio, ke la liturgio estu celebrata en niaj komunumoj laŭdece, ke ĝi estu renkonto kun viva persono de Kristo, kaj do ĝi estu kulto de Dio kaj ne de la frateco, li diris.

La kardinalo Sarah parolis pri tio en Internacia Konferenco pri Liturgio, kiu okazis komence de julio 2017 en la Katolika Universitato en Milano. La ĝustan rilaton al la Eŭkaristio ni laŭ li povas lerni de du sanktuloj de la nuntempo – Johano Paŭlo la Dua kaj Tereza el Kalkuto. La estro de la vatikana kongregacio memorigis, ke la tuta vivo de Karol Wojtyła estis trapenetrita per profunda adoro al Eŭkaristio. “Hodiaŭ mi volas vin alvoki, ke vi memorigu al vi lastajn jarojn de lia servado. Lia korpo estis stigmatizita fare de malsano, sed malgraŭ tio li neniam antaŭ la Plejsankta Sakramento sidis. Ĉiam li genuiĝis. Li bezonis helpon de aliuloj, por ke li genuiĝu kaj denove ekstaru. Sed ĝis siaj lastaj tagoj li donis al ni grandan ateston de la adorado al la Plejsankta Sakramento,” diris la kardinalo Sarah. Kiel plue li aldiris, la sankta Patrino Tereza el Kalkuto ĉiutage tuŝis Kriston en suferantaj korpoj de la plej povraj homoj, sed tamen ŝi neniam kuraĝis tuŝi la Korpon de Jesuo en Eŭkaristio. Ŝi akceptadis la sanktan komunion kiel malgranda infano, kiu sin lasas nutri per sia Dio. Ŝi eĉ diradis, ke ĉagrenigas ŝin, vidante, kiel homoj prenas Hostion sur la manon.

Laŭ www.radiovaticana.cz

al la indekso


 EN LA LANDO ANTAŬ EKSTERMO

“Pli bone estas vivi per sengrasa pano, sed pace en Polujo”

Dua parto de la lekcio de pastro profesoro Waldemar Chrostowski preleginta la 27-an de oktobro 2016 en Supera Lernejo de la Media kaj Socia Kulturo en Toruno (PL) dum la internacia kongreso “La restaŭrigo de la memoro pri la forgesitaj herooj de la dua mondmilito”.

Multjarcenta kunekzistado

Dum jarcentoj la juda memoro pri Pollando kaj pri interrilatoj kun ĝi estis bonaj, kaj eĉ tre bonaj. Tio estis esprimita en multaj hagadoj, do alegorioj, en kiuj buntaj rememoroj estas abunde satigataj per imagoj kaj emocioj. Jen unu el ili, kiun rakontis rabeno Byron L. Sherwin:

“Legendo diras, ke Kazimiro la Granda, la reĝo de Pollando, plenumis la devon al siaj regatoj kaj edziĝis kun reĝino, kiu ne havis koron. Malliberigita en la edzeco sen amo, en kastelo kun altaj muroj, la reĝo sentis sin sola kaj neamata. Kazimiro, pri kiu estis dirate, ke li renkontis Polujon lignan, kaj lasis masonitan, sentis, ke lia vivo estas malplena, kaj la koro ŝanĝiĝas je ŝtono. Tiam aperis Esterka. La legendo ne klarigas, kiel, kie kaj kiam tio okazis. Sed estis klare, ke ilia amo estis vera, pura, stabila kaj pasia. Aperis jen la amata, pri kiu li sonĝis ĉiunokte, aperis la animo, kun kiu li povis unuiĝi. Kvankam ili ne havis unu kun la alia multan komunan, ili estis reciproke similaj unu al la alia ĉiurilate. Ili estis du partoj de unu tuteco, unu persono dividita je dueco, kiu denove povis unuiĝi. Ĉiu momento travivita komune estis mirakla. Ĉiu momento dise estis la vera turmento. Kazimiro estis la reĝo de Polujo, ŝi estis judino. Kvankam estante komune, ili kredis, ke amor vincit omnia – la amo venkigas ĉion, sed en la profundo de koroj ili sciis, ke estante la idealaj geamatoj, ili tamen ne povas malkaŝe vivi kiel geedzoj. Ilia kuniĝo estis samtempe kaj fizika kaj anima, sed la socio, en kiu ili vivis, neniam permesus ĝin leĝigi.”

En ĉi mora juda rakonto oni povas ekvidi la simbolon de multjarcenta kunekzistado de poloj kaj judoj: “Kvankam ili ne havis reciproke multon komunan, ili estis similaj reciproke ĉiurilate”. La similecoj estis tre multaj kaj do ili kaŭzis, ke poloj kaj judoj vivis unu apud la alia kaj kune kun si, kvankam ankaŭ kontraŭ si. Maleble estas prezenti ambaŭflankajn rilatojn laŭ – kiel tio estas ofte farata – nur laŭ unu paradigmo (estis bone aŭ tre bone aŭ estis malbone aŭ tre malbone), ĉar la kunekzistado daŭradis tiel longtempe, kiel longe daŭras 1050 jarojn longa historio de Pollando. Estis en ĝi la periodoj pli bonaj kaj malpli bonaj, proksimeco kaj fremdeco, sed neniam aperis la malamikeco, kiu kaŭzus amasajn forpelojn (ekzilojn) aŭ sangajn persekutadojn de judoj flanke de iliaj polaj najbaroj, kiel ili tion spertis en aliaj regionoj de Eŭropo kaj mondo.

Ne estis hazardo nek escepto la vortoj, kies aŭtoro estas Moseo Isserles (1525-1572) – unu el la plej grandaj polaj rabenoj, kies sinagogo kaj tombo en Krakovo estiĝas, precipe printempe, la celo de multaj judaj pilgrimoj: “Pli bone vivi je sengrasa pano, sed pace en Polujo, ol restadi en pli bonaj kondiĉoj en landoj malsekuraj por judoj” (Responsa n-ro 73). Anstataŭ tio en la letero al sia estinta lernanto en Germanio, Isserles skribis: “En ĉi tiu lando ne ekzistas la obstina malamo kontraŭ ni, tiel kiel estas en Germanujo. Restadu tiel plu, ĝis la alveno de Mesio”.

La rabeno Byron L. Sherwin, la merit-plena promocianto de la proksimiĝo juda-katolika kaj juda-pola, skribis: “En la deksesa kaj deksepa jarcentoj la juda popolo estis en Polujo plivalorigita – ĝi ne devis konduti kiel gasto en fremda lando, kiu devus adaptiĝi al la vivo de mastro. Judoj povis libere disvolviĝadi kaj rikoltadi la frukton el grajno semigita en ilia animo en antikveco. Dum la restado en fremdujo prunteprenoj kaj influoj helpadis modeligi la vivon kaj la senton de judoj, neniu tamen kontestadis la aŭtentikecon de la emanado de la pola-juda animo. En Pollando la lingvon jidiŝ oni transformigis el la germana dialekto je la ununura lingvo en sia ĝenro, kies la nomo signifas “juda”. Dum kiam la hebrea restis la gepatra, jidiŝ estiĝis la patrina lingvo de judoj de Orienta Eŭropo. La plej granda renaskiĝa movado en la historio de judaismo, ĥasidismo, naskiĝis kaj floradis en Polujo: “Nenie inter multaj lokoj de la dispelo de judoj estas tiel granda erudicio kiel en la Reĝlando Pola”. Kie alie, se ne en Polujo, judoj povis dum tiel multaj generacioj libere disvolviĝadi, daŭrigadi kaj kultivi sian heredbienon? Se judoj trovis en Pollando la hejmon, trovis ĝin ankaŭ Torao, tradicio, kiun ili kultivadis. El Pollando la diasporo pola-juda disvastiĝis en la mondon por pliriĉigadi novajn sociojn judajn kaj renovigadi la  malnovajn”2.

La dialogo en la ombro de Holokaŭsto

Du lastaj strofoj de la kortuŝiga, skribita baldaŭ post la Ŝoaho, “Elegio de judaj urbetoj” de Antonio Słonimski tekstas:

Jam malestas ĉi urbetoj,
kie bibliaj kantoj
Vintro ligis kun pola kanto
kaj la slava aflikto,
Kie maljunaj judoj en fruktejoj
sub la ombro de ĉerizarboj
Priploradis sanktajn murojn
de Jerusalemo.
Malestas jam ĉi urbetoj,
forpasis perombre
Kaj ĉi ombro kusiĝados
inter niajn vortojn,
Antaŭ ol proksimiĝos fratece
kaj ligiĝos denove
Du popoloj per la sama
satigataj sufero.

Jes, “ĉi ombro kusiĝados inter niajn vortojn”! Unu el la plej malbonaj rezultoj de la dua mondmilito por Pollando kaj poloj estas – apud mortado kaj suferado de milionoj da homoj, grandegaj materiaj perdoj, grandegaj teritoriaj perdoj, granda translokigo de la ŝtatlimoj – la radikala ŝanĝo de la juda memoro pri Pollando. La rabeno Byron L. Sherwin esprimis tion tiel: “Ni, judoj neniam povas forgesi tion, kion ni atingis en Krakovo, Varsovio, Lublino, sed ni neniam ankaŭ forgesos tion, kion ni perdis en Treblinka, Majdanek, kaj en Auschwitz-Birkenau.” La 7-an de junio 1979 papo Johano Paŭlo la Dua diris: “Ĉi tiu nacio, kiu de Dio Jahve ricevis la ordonon »Ne mortigu«, en speciala grado spertis sur si la mortigadon”.

Pro tio ni devas persisteme kaj laŭte voki: Germanaj naciaj socialistoj ja sur la polaj teritorioj organizis la koncentrejojn kaj krematoriajn fornojn! Germanaj naciaj socialistoj ja alportadis sur la polajn teritoriojn judojn, ofte el malproksimaj regionoj de Eŭropo, nur tiucele, por ilin mortigi ĝuste ĉi tie, kaj en nenia alia loko! Germanaj naciaj socialistoj ja faris el la pola teritorio la judan tombejon sen tomboj! Malgraŭ, ke ni ne akuzas ĉiujn germanojn tiam vivantajn, tamen satanajn kruelaĵojn faritajn al judoj, ekzakte ekplanitajn kaj programite realigatajn, faradis germanoj! Ĝuste ili ŝanĝis por ĉiam la judan memoron pri Pollando. Judoj venadas al Pollando por vizitadi la tombejojn kaj tombojn de antaŭ Ŝoaho, sed ankaŭ la lokojn de la turmentado kaj mortado de proksimuloj, kies korpoj estis bruligitaj en krematorioj. Oni devas memori, ke poloj estis planitaj fare de la germanaj naciaj socialistoj por laŭvica malamo kaj morto.

1 B. L. Sherwin, Pola rodowód amerykańskiego Żyda (Pola genealogio de usona judo) en: ankaŭ, Duchowe dziedzictwo Żydów polskich (Spirita heredaĵo de polaj judoj), tradukis W. Chrostowski, Eldonejo “Vocatio”, Varsovio 1995.
2
B. L. Sherwin, Dialogo pola-juda kaj katolika-judaisma, en: samloke.
3
Samloke.

La dua parto de la lekcio de Sac. Prof. Waldemar Chrostowski, kiun prelegis en Svatý Hostýn sabate la 5-an de majo 2018 frato Stanisław Śmigielski; la unua parto aperis en Dio Benu 3/2018.

al la indekso


 LA REĜINO DE LA SANKTA ROZARIO

Se ni diras la vorton rozario, ni povas imagi ĝian formon kaj enhavon. La formo, ĝi estas la ĉeneto plena de globetoj kun kruceto je la fino, la enhavo estas la senco de la rozario. Kion la rozario enhavas? Kian rolon ĝi ludas en la preĝo kaj en la spirita vivo de la kristanoj? Kaj la Virgulino Maria estas la reĝino de tiu ĉi belega enhavo. La traktaĵo pri la rozario memkompreneble meritus vicon kaj vicon da konsideroj, meditoj kaj analizoj. Sed hodiaŭ ni nur mallonge enpensiĝu pri la rozaria preĝo.

La rozario estas la preĝo malfacila. Iu eble dirus facila, ĉar daŭre estas ripetataj la samaj preĝoj al la Virgulino Maria kaj al Dio. Sed vivi kaj enpenetri sin en la enhavon de ĉiu mistero ne estas facila. Jes, dum la rozario nia buŝo ripetas konstante la samajn petojn, alvokojn kaj pensaĵojn, sed de tio, kion diras nia buŝo, devas esti starigita meditado pri la apartaj misteroj. La rozaria preĝo estas la preĝo mistera, ĉar ĝi estas la preĝo, kiu rilatas vicon da misteroj el la vivo de la Virgulino Maria. Ĉar ili eliras el ŝia vivo, Ŝi estas la reĝino ne nur de tiuj misteroj, sed ankaŭ de tiu preĝo. La rozaria preĝo ne instruas nin nur tion, kion ni diras, tion ni kapablas ĉiuj tre bone, kiuj la rozarion preĝas. La rozaria preĝo nin instruas kontempli, mediti kaj eĉ, kiu bone la rozarion preĝas, en tiujn misterojn eniĝi. La rozaria preĝo ne estas nur simpla ripetado, stereotipa “gurdada” ripetado de io, sed ĝi estas la vojo al Iu kaj en ion. Post ŝtupoj de la apartaj Saluton Maria ni aliras al Dio. En la rozario estas la apartaj Saluton Maria ŝtupetoj sur ŝtuparo al kompreno de la misteroj, pri kiuj ni meditas. La rozaria preĝo estas la preĝo, kiu estas por la Virgulino Maria precipe agrabla. Ne nur pro tio, ke en ĝi Ŝi estas honorata, sed antaŭ ĉio tial, ke ĝi la kristanon gvidas al Dio.

Ne estas vero, kiel oni ofte riproĉas al la rozaria preĝo, ke ĝi koncentriĝas al persono de la Virgulino Maria, tio estas miopa obĵeto. La homo, kiu bone komprenas la rozarian preĝon vidas la Virgulinon Maria kiel perantinon al tiuj misteroj, kiujn en ŝian vivon enmetis Dio. Estas necese pere de la Virgulino Maria dum la rozaria preĝo eniradi en la misterojn, kiuj eliras el Dio. Ni preĝu la rozarion tiusence kaj tiustile. Ni prenu en la manon helpilon, kiun ni povas aĉeti. Ni diru perbuŝe la vortojn, kiujn ni kapablas ellerni. Ni turnu la atenton al la Virgulino Maria, kiun ni povas peti kaj ni serĉu en la rozaria preĝo Dion, kiun ni povas ekkonadi.

Sac. D-ro Max Kašparů

Sinkonsekro de la esperantistoj al la Virgulino Maria

Ni petas Vin, Virgulino Maria, Patrino de la Eklezio, Patrino de la bona konsilo, estu nia Perantino ĉe via kaj Dia Filo kaj konduku nin al Li. Ĉiam al ni montradu, kiel ni devas vivi kaj servi al homoj kaj al homaro en ĉiu nacio, kiel ĉiujn gvidi laŭ vojo de Spirito, kiel garantii en la mondo justecon kaj pacon. Tial ni al Vi hodiaŭ konsekras nin kaj ankaŭ la tutan nian kaj tutmondan Esperantan movadon kun ĉiuj ĝiaj taskoj kaj en senlima fido ni metas ĝin en viajn patrinajn manojn. Amen.

(Verkis la ĉefepiskopo Karel Otčenášek por la Ĉeĥa IKUE-Sekcio.)


 al la indekso


 BONVENON, FIDELA SERVANTO, DENOVE INTER NI

Fragmento el biografia traktaĵo memore al reveno de relikvoj de la bona paŝtisto Kardinalo Josef Beran en la patrujon – Ĉeĥion

La jaro 1948 estis plena de taktikado flanke de komunista reĝimo rilate al la eklezio. Promesojn alternis minacadoj kaj male. En la sekva kvardeknaŭa jaro malaperis masko kaj totaleco ekprenis brutalajn rimedojn kontraŭ nekompromisemaj episkopoj. Pro tio, ke ili ne akceptis perfidon de la Sinjoro kaj de sia popolo kaj ĉar ili rifuzis impetegon, baldaŭ ilin trafis sekvoj. La celo de la potenchavantoj en ambaŭ kazoj estis la sama: aŭ sen perforto aŭ kun perforto subordigi al si la katolikan eklezion, malfortigi ĝin, senigi ĝin de siaj paŝtistoj kaj likvidi ĝin, forviŝi ĝin el memoro de la nacio. Servaĉistoj de diablo ĉifoje surmetis sangruĝan koloron kaj ĉiujn siajn ideologiajn kaj materiajn armilojn ili celfiksis kontraŭ signo de la savo, la sankta Kruco, kaj kontraŭ ĝiaj portantoj. Kiel la kredantoj taksus siajn episkopojn, se ili iĝus marionetoj de la kontraŭreligia ŝtato, se ili devote kliniĝus antaŭ novtempa Nerono? Per konformeco la hierarkuloj nur pli rapidigus detruadon de la eklezio. La sango de la martiroj kuŝis sur la manoj de komunistoj ekde la jaro 1917. Multaj ĉeĥoslovakaj katolikoj plilongigis post la jaro 1948 vicojn de la fideluloj de la Sinjoro, kiuj oferis pro la kredo sian vivon.

Renversema kaj al la eŭropa spirito kontraŭanta komunismo estis konata malamiko. Ĝian postmilitan entrudiĝadon en etoson de civitanoj, ĝian hipokritecon kaj falsecon la episkopoj rifuzis. Pardonu, kamaradoj komunistoj, ke ni antaŭ vi vizaĝe ne terenkliniĝis. La vicoj de episkopoj, sacerdotoj kaj laikoj kun martiraj palmoj avertas la vivantojn! La martiroj sin anoncas, vekas la nacian memoron. Ili estas ĉeestantaj!

Dum la episkopara konferenco en Dolný Smokovec (Slovakio) marte 1949 la episkopoj akceptis opinion de la Mons. Josef Beran, kiu estis konvinkita pri sensenseco de la interkonsento kun la ŝtato, kiu fakte ĝin ne respektis kaj malplenumis. La episkopoj trovis en la kunvenejo subaŭskultilon, instalitan fare de la Ŝtata Sekureco, surbaze de kio Mons. Beran la kunvenon finigis. Al plendo de Beran koncerne la subaŭskultado respondis la ministerio de internaj aferoj alibisme, ke la subaŭskultilojn tie instalis okcidentaj ĵurnalistoj kaj spionoj de Vatikano.

Ambaŭ flankoj komprenis, ke ekestis momento de la rekta kolizio. Reĝimo decidis ne plu toleri liberan eklezion, kiu prezentis fortan bazon de la kontraŭkomunisma rezisto. En totaleco povas ekzisti nenio krom la ŝtato, do eĉ ne la eklezio. Oni do ĝin devis likvidi, aŭ almenaŭ tute malfortigi ĝin. Komunistoj planis malebligi kontaktojn de la episkopoj kun Romo, starigi kontraŭ si ordinariojn kaj sacerdotojn, same kiel fremdigi la kredantojn de siaj paŝtistoj – mallonge dispeli la gregon. Rezerve ili havis planon de ekesto de ekziste limigita nacia eklezio, de paralela diskurigo de ordenoj kaj kongregacioj, aŭ koruptigon de la pastroj. La Eklezia Komisiono de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉeĥoslovakio, finomata kiel eklezia sesopo, kies prezidanto estis ministro de justico Alexej Čepička kaj inter iliaj membroj estis ekzemple furiozaj propagandistoj, ministro de informado Václav Kopecký kaj ninistro de eksterlandaj aferoj Vladimír Clementis, transprenis tiun taskon kaj ekatakis la katolikan eklezion. La ekleziaj fakoj realigantaj tiun politikon ekestis en regionaj kaj distriktaj naciaj komitatoj.

Estis malpermesitaj katolikaj societoj kaj ĉesigo de ankoraŭ ekzistantaj katolikaj gazetoj, inkluzive de diocezaj ordinariaj bultenoj. La katolikaj literaturaj titoloj kompreneble estis sub cenzuro. Amaskomunikilan monopolon regis sole ŝtato, kiu per ĉiuj amaskomunikiloj disvastigis kalumniaĵojn, ofendaĵojn kaj kulpigojn al adreso de la katolika eklezio. Por okazigo de pilgrimoj aŭ similaj aranĝoj devis esti oficiala aprobo. Sinsekve estis ĉiuj religiaj aktivadoj enpuŝitaj senkondiĉe sole en preĝejojn. La episkopo avertis pastrojn kaj kredantojn pri okazonta ĉesigo de la religia libereco kaj pri atendataj reprezalioj. Ili antaŭsupozis fondon fare de registaro regata nacia eklezio kaj pluaj organizoj, kiuj povus en la nomo havi vorton katolika, sed kiuj servus nur al kontraŭeklezia politiko de la komunisma ŝtato. Ili ankaŭ atendis aktivadojn de ekskomunikitaj aŭ suspenditaj pastroj. La animzorgajn administrantojn ili atentigis pri nepra singardemo ĉe okazigoj de la pilgrimoj kaj similaj solenaĵoj, por ke ili per tio ne donu al la ŝtataj organoj kaŭzon por interveno.

Ĉeĥaj kaj slovakaj episkopoj divenis strategion de komunistoj, kiuj per izolado, arestado, malfamigo strebis forigi ordinariojn el standarda plenumado de iliaj oficoj kaj precipe el kutima kontakto kun klerikularo kaj diocezanoj. Kontraŭ perfortema agmaniero de la ŝtato protestis praga apostola ambasado, kiu havis detalajn informojn pri la konkretaj agadoj restriktantaj liberecon de la eklezio kaj kiu konis planitan finan celon de komunistoj.

Al la interna disintegrado de la eklezio servis la tielnomata Katolika Agado, kiun iniciatis eklezia komisiono ĉe la Centra Komitato de la komunista partio kaj kiu formale estiĝis la 10-an de junio 1949. Ĉe elekto de ĝia nomo la komunistoj ne estis originalaj, kaj tio tute intence. Ĉar pro tio, ke ili senhonte por tio pruntis nomon de la papo agnoskita asocio, subtenanta laikan aktivadon de la apostolado, per kio ili mistifikis multajn katolikojn. Tiuj povis opinii la porreĝiman skisman Katolikan Agadon kiel identan kun la ĝusta Katolika Agado, fondita laŭ kanona juro. La ĉefepiskopo Beran avertis la kredantaron, ke temas pri la skisma grupo, kiun organizas ŝtatorganoj kaj kiu ne havas aprobon eĉ ne konfidon de la episkopoj. Li malpermesis al la katolikoj kunlabori kun tiu ĉi organizo. Kelkajn tagojn post ĝia estiĝo kunverkis episkopoj dum sia sekreta kunveno en ĉefepiskopa palaco en Prago paŝtistan leteron, kiu en la historion enskribiĝis sub titolo Voĉo de episkopoj kaj ordinarioj al la kredantoj en horo de granda provo, en kiu ili eksplikis, ke la menciita skisma agado estas mensoga kaj malpermesita, kiu ne ekestis sur la bazo de la katolika eklezio. La episkopoj informis la kredantojn pri maljustecoj, kiujn la ŝtato kontraŭ la eklezio faris. La informo pri okazigo de la sekreta kunveno estis malkaŝita kaj dum ĝia okazigo la Ŝtata Sekuro okupis la ĉefepiskopan palacon kaj el ĝi forveturigis ofican dokumentaron.

Sekvan tagon post la perforta interrompo de la episkopara kunveno la registaro publike anoncis, ke pri la estonteco de la eklezio ĝi mem decidos. La diservojn ĉeestadis observistoj, kiuj registris nombrojn de kredantoj kaj ili notis eventualajn kritikajn rimarkojn de la pastroj dum predikoj. Enhavo de tiuj ĉi gvatadoj estis eĉ intencaj provokoj en la preĝejoj, kiuj estis motivoj al intervenoj kontraŭ maloportunaj pastroj.

La danĝero minacis ne nur la ekleziulojn. Ankaŭ laikoj grave helpantaj ĉe distribuado de la episkopaj leteroj kaj alimaniere kunlaborantaj kun klerikularo estis minacataj. Pli nun ol antaŭe estis necese, ke la episkopoj staru apud siaj sacerdotoj kaj eĉ ĉe ĉiu katolika popolo! Eĉ pli multe – la episkopoj devis kalkuli pri minacoj de prizono aŭ izoliteco; la sacerdotoj sekve de tio sin preparis por situacio, ke ili restos sen reala kontakto kun episkopoj; kaj kredantoj povis rapide perdi siajn pastrojn. Ŝtato ankaŭ celis sian malamikecan rigardon al la kredantaj laikoj, certecon havis neniu. Forlasiteco kaj eldono al malfavoro al senkompataj ruzuloj – tiel sinistraj tiam estis perspektivoj de la katolikoj. Denove katakomboj kaj persekutoj kiel dum la tempoj de la unuaj kristanoj. Kunmetitaj manoj kun petegoj leviĝis al la ĉielo.

al la indekso


 PRI KOLONIIGO DE LA HOMA NATURECO FARE DE GENDER-IDEOLOGIO

Vatikano. Observatorio de la Kardinalo Van Thuân en la sidejo de nia radiostacio (8.5.2013) prezentis sian kvaran Raporton pri stato de la sociala instruo de la eklezio en la mondo. La instituto kun sidejo en norditala Trieste sin longtempe okupiĝas pri la situacioj, endanĝerigantaj valorojn, pri kiuj oni ne eblas trakti – pri familio, libereco, paco kaj sociala justeco. La plej urĝa nuntempa problemo laŭ ĝi estas maltrankviliganta trendo “koloniigo de la homa natureco”, do la premo al ŝanĝo de leĝodonado en la demandoj de koncipo, geedzeco kaj familio. Malantaŭ ĝi staras genderideologio, kiun financas internaciaj impetegaj grupoj, politikaj reprezentantoj de la apartaj ŝtatoj, aŭ internaciaj organismoj kiel Eŭropa Unio, la ĉefa sponsoro de abortigoj en la mondo, asertas la ĉefepiskopo de Trieste mons. Giampaolo Crepaldi:

“La genderideologio, kiu estiĝis en Eŭropo, tre rapide disvastiĝis en aliajn kontinentojn kaj precipe ĝi trafis iujn konkretajn landojn. Tial ni parolas pri koloniigo – pri kultura eksporto de okcidentaj ideaj skemoj precipe en landojn de Latinameriko. Ekzemple Argentino dum nur unu jaro 2011 ŝanĝis multajn siajn leĝojn, kiuj ĉiuj nun direktiĝas kontraŭ vivo kaj familio. Ofte ni opinias, ke tiuj ĉi kulturaj kaj politikaj procedoj estas alvoko por nia kredo. Male mi opinias, ke kredo devas iĝi alvoko por tiuj trendoj, kiuj en finaj konsekvencoj negas nian homecon. Evidentiĝas, ke reagoj al tiuj ĉi procesoj estas vekigo de la kredo. Ju pli multe la eklezio kuratingos tion, kion ĝi neglektis sur la kampo de la kredo, des pli kredindan, allogan kaj konvinkigan respondon ĝi povas al la homaro liveri.”

Tiel atentigas la ĉefepiskopo de la norditala Trieste, kiu santempe gvidas Observatorion de la Kardinalo Van Thuân.

www.radiovaticana.cz, 9.5.2013

al la indekso


 ANKAŬ EN LA EKLEZIO DISVASTIĜAS DUBOJ PRI EKZISTO DE DIABLO

Atentu la diablon, defias la papo Francisko en aprila apostola instigo Gaudete et exsultate, kaj tion precipe en ĝia lasta ĉapitro nomata “Batalo, viglado kaj distingado”. Malamo, malĝojo, envio kaj malvirtoj estas kanaloj, per kiuj diablo eniras en niajn vivojn, avertas la roma episkopo. La katolika interreta portalo In Terris tiuteme interparolis kun Sac. Paolo Carlin, la ekzorcisto de la itala diocezo Faenza.

Tiu ĉi kapuceno, membro de la Internacia Asocio de Ekzorcistoj kaj kunordiganto de ĝia itala sekcio, estas aŭtoro de la libro De cura obsessis (ed. San Paolo), en kiu li priskribas sian servon. “La Papo ofte parolas pri satano, per kio li nur atentigas pri bibliaj revelacioj kaj la eklezia instruo. Jesuo mem do ripete konfirmis, ke la diablo estas nenia superstiĉo aŭ por homo nekomprenebla simbolo de malbono, sed ke li estas tute reala, persona kaj senkorpa. Bone tion difinis la papo Paŭlo la Sesa – temas pri la viva, spirita kaj perversa estulo, kiu ankaŭ perverson kaŭzas.”

Sac. Carlin plu eksplikas, ke la interpreto de diablo kiel nura mito naskiĝis en iluminismo: “Ĉion supernaturan, inkluzive de la Dia ĉeestado, oni tion tiam komencis rigardi kiel ekskluzivan kulturan fakton. De ĉi tie evoluiĝis filozofia kaj literatura fluo, kiu mallaŭdas mezepokon kaj rigardas kredon je Dio, ekziston de diablo kaj la popolan piecon kiel malprogreseman. Tiu ĉi opinio bedaŭrinde ĝis hodiaŭ persistadas eĉ inter vico de iniciitaj personoj. Krom tio al ĝi ankaŭ aliras taktiko de la malamiko – do strebo konvinki nin pri tio, ke lia ekzistado estas nura mirrakontaĵo. Li tiucele eluzas dominantan kulturon, kiu primokas kiel frenezulon ĉiun homon, kiu asertas malon. Al disvastigo de tiu ĉi imago kontribuas ankaŭ ĉiuj okultisme aktivantaj unuiĝoj, kiuj en siaj ritualoj ĵuras fidelon al la malamiko.”

Al la demoneca dezertigo bedaŭrinde helpas ankaŭ tiel nomataj teologoj, kiuj opinias diablon kiel “miton, imagon, simbolon, bildon aŭ ideon” (Gaudete et exsultate, 161), daŭrigas la itala kapuceno. “Se tio estus vero, Jesuo devus esti psiĥopato, ĉar Li mem superadis reziston de Malbonulo. Sed estas necese konsideri, ke al la hodiaŭaj pastroj mankas bezonata formacio kaj ili en tiuj demandoj montras principan nescion. Kaj kie ekzistas nescio, tie aperas timo aŭ neado. Pli frue en porpastraj seminarioj ekzistis kurso de angelologio kaj demonologio, kiu estis post la dua vatikana koncilio ĉesigita. Nia asocio nun strebas pri ĝia reekzisto, ĉar se la sacerdotoj ne ricevos bezonatan formacion, malfacile oni povos spiti pereigan povon, kiu estas reala,” konkludas la proparolanto de la itala asocio de la ekzorcistoj.

Fonto: www.vaticannews.va/cs.html, 27.7.2018

Kristo pere de homoj renovigas sian oferon. La meso ne estas nura imago de la surkruca ofero, ĝi ne havas valoron de nura rememoro; ĝi estas vera ofero kiel sur Kalvario, kiun la sankta meso daŭre alestadas kaj aplikas fruktojn de la kruc-ofero. Ni estu konsciantaj, kiajn trezorojn ni povas akiri por si kaj ankaŭ por la tuta eklezio!“  (D. C. Marmion)

al la indekso


  KIU ESTAS KRISTO?

Estas fakto, ke dum la tutaj dudek jarcentoj granda parto de la homaro al si ĉiam metis kaj ankoraŭ hodiaŭ metas tiun demandon. Donis ĝin cetere jam mem Jesuo, kiam Li ĉe Cezarea Filipi unue demandis la apostolojn: “Kiu, diras la homoj, ke mi estas?,” kaj poste tiun ĉi demandon Li donis rekte al la apostoloj: “Sed vi, kiu vi diras, ke mi estas?” Ekde tiam tiun demandon donas al si doktuloj eĉ malkleruloj, sanktuloj eĉ pekuloj, kredantoj eĉ senkreduloj.

Ankaŭ hodiaŭ pli ol unu triono de la tuta homaro respondas kun apostolo Petro: “Vi estas la Kristo (do promesita Mesio), La Filo de la vivanta Dio.” Multaj nekristanoj rigardas Jesuon granda profeto (ekzemple islamanoj), aŭ almenaŭ escepta homo kaj fondinto de la profunda religia tradicio, kiu laŭ Li nomiĝas kristanismo. Por iuj Li estis revoluciulo, filozofo, bonfaranto de la homaro, escepta humanisto; sed por aliuloj lerta trompanto, iu fakiro, popola tribunuso. Miloj da homoj mortis pro Li, milionoj Lin adoras kiel Dion, ĉar por ili Li vivas, eĉ se Li mortis. Sed Kristo ne estas ĉiam oportuna. Almenaŭ ne Kristo vera, historia.

Nu ne mankas eĉ tiuj, kiuj rigardas Kriston mitologia persono, kiu neniam ekzistis. Por ili ne nur Kristo ne vivas, sed Li eĉ ne naskiĝis. Almenaŭ tiel ili klopodas konvinki sin mem.

Sed kial do la hodiaŭa homo bezonas respondon je malnova demando? Kial li devas okupiĝi pri la persono el antaŭ la dudek jarcentoj?

Ĉar Jesuo Kristo influas la historion, eĉ nian historion per eksterordinara maniero.

Estas vero, ke la hodiaŭa homo ne bezonas nepre scii, kiu estis Julio Cezaro aŭ ĉu vivis iu Napoleono aŭ ĉu li estis venkita apud Waterloo. Alie temas pri la demando pri Jesuo Kristo. Kiel diras d-ro Walter Kasper, universitata profesoro el Tübingen, en sia plej nova verko “Jesus der Christus”: “Lia aktivado elvokis historian efikadon, kiu esence ŝanĝis la mondon ne nur religie, sed ankaŭ spirite kaj sociale. Tiu efikado trairas tra la kristanoj kaj tra la kristanaj komunumoj ĝis nuntempo, ĝi eĉ ekzistas en la tuta nia civilizacio. La hodiaŭa homo devas al si ekspliki almenaŭ tion, kial la tuta homa historio estas dividita je periodoj antaŭ Kristo kaj post Kristo; precipe se li scias, ke la vortoj “antaŭ nia jarkalkulo” kaj “de nia jarkalkulo” estas uzataj nur en iuj ŝtatoj, kaj tio nur de antaŭnelonge sub certa politika premo, sed objektive ĝi respondas al la unua kaj enigas nur malklarecon, kiu do estas “ni” kaj kial ĝuste de Kristo komenciĝas “nia” jarkalkulo.

Kial do min, la homon de la dudeka jarcento, ne interesus persono, kiu ĝis hodiaŭ kapablas entuziasmigi milionojn da homoj? Kial ne okupiĝi pri la persono, kiu sin al la mondo prezentis kiel enkarniĝinta Dio kaj dume perfekta homo, ja eĉ pli, se Li kapablis kaj kapablas konvinki eĉ la plej estimatajn homojn kaj la plej grandajn kritikemulojn el ĉiuj homtavoloj? Ĉar tiu persono foje eniris en la homhistorion, mia scivolemo pri Li estas pli ol rajtigita, estas preskaŭ devoligita, devigita. Pri la demando koncerne Kriston mi kiel kultura homo, kaj ni simple diru kiel homo, devas okupiĝi.

Kaj tion des pli multe, ĉar Kristo alportas ankaŭ al la hodiaŭa homaro, do eĉ al mi, mesaĝon, kiu koncernas min, kiu pretendas eniradi mian sorton, en mian estanton kaj estonton. Kaj kion se Li estas vere Dio, vivanta eĉ hodiaŭ kiel Dio-homo atendanta min ja eĉ post la morto? Ĉu mi metu al mi almenaŭ metodikan dubon: Kaj kion, se Li ne nur naskiĝis, sed eĉ hodiaŭ vivas? Pascal metas al la nekredanto similan, eble eĉ tro komerce formulitan demandon: kion vi gajnos aŭ malakiros dummorte, se vi ne kredas, en la kazo, ke Dio fine tamen ekzistas? Ni povus ŝanĝi kaj plibonigi tiun ĉi saman demandon kaj meti ĝin al ni en alia formo: Kiajn valorojn proponas al mi Kristo; kiel Li kontribuas al kresko de mia interna libereco kaj entute al la homindeco; kiel helpas tio, kio estas profunde humana, kuraĝa, pura, majesta, eterna en mi; kiel Li respondas al miaj plej profundaj sopiroj?...

Sed kiel serĉu Kriston moderna homo, alkutimiĝinta al precizaj teknikaj, matematikaj konsideradoj, al la scienchistoria dokumentaro?

Ni eliru el psikologia stato, en kiu sin plej ofte troviĝas nuna homo. En profundo de la koro li ne estas kontraŭ kredo, sed li sentas bezonon profundigi sian religian konvinkon, kiun li ricevis en sia familio dum la infanaj jaroj, eventuale vestita en imagojn konformaj al tiu aĝo. Kaj tiel li serĉas por sia kredo kaj por la vivo de la kredo racian bazon kaj motivadon, kiu respondas al lia aĝo kaj kleriĝo. Dum tio li eĉ povas senti iun maltrankvilon kaj ja eĉ dubojn, precipe se li ne havas aliron al veraj sciencaj aŭ almenaŭ al nemalpurigitaj fontoj, kiuj ne estus influataj per falsado flanke de ideologia propagando, ofte vestita en veston de “scienco”.

Kun tiu nia nekonata amiko ni volas unue eniri historion, verigi al si el kristanaj eĉ nekristanaj fontoj historiajn faktojn de la ekzisto kaj personeco de Jesuo; serĉi sencon kaj valoron de liaj agoj, eldiraĵoj kaj mirakloj, de lia morto kaj resurekto, kiel ankaŭ la antaŭdirojn pri Li.

Se tiel ni esperas forigi niajn eventualajn malfacilaĵojn aŭ dubojn, ĉe tio ni konsciiĝas ankaŭ bezonon serĉi Kriston per la tuta nia kuraĝo, kun malfermitaj menso kaj koro. La historia scienco ne povas devigi nian racion por akcepti Kriston Dion-homon kaj precipe lian diecon kiel nevideblan fakton. Kredo estas donaco de Dio, ĝi estas esprimo de nia libero antaŭ propono de Dio kaj ne estas absolute necesa rezulto de nia konsiderado. La historia scienco al ni helpas konvinki nin pri ekzisto de Jesuo Kristo. Ĝi nin kontaktas kun lia mesaĝo. Sed ĝi ne povas nin devigi, ke ni kredu je lia dieco. Renkontiĝi kun tuta Kristo, kun Dia-homa estulo, okazadas nur en la lumo de la kredo kaj dependas ankaŭ de la graco de Dio. Sed ĉe tio ankaŭ ekzistas vero, ke Kristo konigas sin al tiuj, kiuj Lin sincere serĉas.

Kaj tiel de la historia Jesuo Nazareta ni esperu kune transiri al Kristo de la kredo; tra serĉado veni al renkonto kun Li, por ke ni per tio des pli sincere akceptu en nia vivo Kriston hodiaŭ vivantan, aktualan, fraton kaj amikon, helpanton kaj peranton, liberiganton kaj savinton; Kriston, kiun ni ofte povas renkonti en Eŭkaristio, en la preĝo, en gefratoj: Kriston, kiu estas nia estonto en la morto kaj en la komuneco de la gloro, kie Li estos nia eterna ĉeestanto.

El broŝuro Kristo hieraŭ kaj hodiaŭ (Kristus včera i dnes) de Kard. Jozef Tomko

 al la indekso


  TENTO DE KRISTO

 

Diablo malcertiĝis. Kiu estas tiu Jesuo? Ĉe lia naskiĝo aperis anĝeloj kaj unu belega stelo. Sed nun ĉi tie en dezerto Li suferas pro malvarmo, malsato kaj soifo. Ĉu Li estas Filo de Dio, aŭ normala hominfano? „La diablo ne kuraĝus tenti Kriston, se li en Li pro malforteco kaj malsato ne vidus ion tipe homan.“ – Tiel tion komentas sankta Hilario. Post kiam Jesuo fastis kvardek tagojn kaj kvardek noktojn endezerte, la diablo diris al Li: „Se vi estas Filo de Dio, ordonu...“ Al tio sankta Ambrosio rimarkas: „Kion alian celas tiu ĉi enkonduko al interparolo ol diri, ke diablo sciis, ke Filo de Dio baldaŭ venos, sed li ne supozis, ke Li venis en tia korpa malforteco?“

Por Kristo ne estis problemo diablon forpeli. Sed Li volis sin lasi de diablo tenti pro bona kaŭzo. Tomaso la Akvinano eksplikas kvar motivojn:

Per la tento Kristo volis al ni helpi dum niaj tentoj. Sankta Gregorio en tio vidas paralelon al la morto de Kristo: „Ne estis tuŝita digneco de nia Savinto, ke Li sin lasis tenti. Li venis, ke Li sin eĉ lasu mortigi. Estis ĝuste, ke Li superis nian tenton per sia tento, kaj ankaŭ Li venis por venki nian morton per sia morto.“

La tento de Kristo celas nin prudentigi. Estas egale, kiel sanktaj vi estas, antaŭ tentoj de la diablo vi neniam povas esti sekuraj. Krom tio Kristo volis doni al ni ekzemplon. Tiel, kiel Li reagis kontraŭ tentanto, devas ankaŭ ni same agi. Kristo kontraŭdiris tiujn tentojn per vortoj el la Sankta Skribo. En tio Lin ĉiu povas imitadi.

Fine Kristo volis al ni enkapigi senskueblan fidon al lia mizerikordo. Li mem estis tentita. Tial ni povas esti konvinkitaj, ke Li kompatas nin en niaj tentadoj: „ Ni havas ĉefpastron ne tian, kiu ne povus simpatii kun niaj malfortaĵoj, sed tentitan en ĉio tiel same, tamen sen peko.“ (Heb 4,15)

Tomaso ankaŭ demandas, ĉu la maniero, per kiu diablo agis, estis konvena. Kaj li atentigas, kio estas ĝenerale valida: Kiam nin diablo tentas, li ne direktigas nian volon rekte al malbono. Li strebas nin al la malbono nur proksimigi. Ĉe tio li antaŭeniĝas diversmaniere kaj li adaptiĝas al inklinoj de sia „viktimo“: „Iun spirite fortan homon la diablo ne tentas tuj al gravaj pekoj, sed li komencas malrapide de ne tro gravaj pekoj ĝis la pli gravaj.“

Tiel antaŭeniĝis diablo ĉe Eva. Li instigis ŝin unue al direkto de sia menso al malpermesitaj fruktoj, poste instigis ŝin al orgojla gloro („Malfermiĝos viaj okuloj.“) kaj fine al granda fiero („Vi estos kiel Dio.). Same antaŭeniĝis diablo ĉe Kristo: „Unue Lin tentis per tio, kion ofte bezonas ankaŭ klerikuloj – zorgo pri la korpo per ĝusta vivteno. Poste li aliras al tio, pere de kio falas iuj klerikuloj, do fari ion, kio videbligus ilin. Tio apartenas al gloravido. Trie li alkondukas tenton al tio, kio ne plu estas afero de klerikulo, sed de homo korpa, do al riĉavido kaj profana sinhonorigo ĝis malestimo de Dio.“

Sed ĉu estus peko transformi ŝtonojn je pano? Ja estis neniu peko multobligi panon por forigi malsaton. Al tio respondas sankta instruisto Tomaso: „Ne estas ĝusta, se iu provus kaŭzi miraklon por havigi al si manĝon, se li povus al si helpi per kutima homa maniero. (...) Sed ĉi tie Kristo povus kvietigi malsaton alimaniere ol per miraklo.“ Li povus ekzemple manĝi akridojn kaj mielon de sovaĝaj abeloj kiel Johano la Baptisto, aŭ Li povus en proksima vilaĝo la panon aĉeti...

Sac. Gerd Heumesser El Kirchliche Umschau 2/2013

al la indekso


 ATESTO DE EKSMAHOMETANINO: JESUO MIN LIBERIGIS

“Mi volis veturi al Sirio, ĉar mi malamis tiujn, kiuj ne estas islamanoj. Mi volis ilin mortigadi. Mi observis pere de interreto ekzekutojn kaj ili plaĉis al mi,” konfesas la dek ok-jaraĝa Chaima, filino de islamaj afroamerikanoj. Hodiaŭ ŝi volas kun la sama radikaleco alparoli siajn eksajn samkredanojn pri la nova vivo kun Kristo.

Rita Chaima ricevis edukon kutiman en la islamanaj familioj. La demandoj, kiujn ŝi kiel sentema kaj meditema karaktero al si metadis sursojle de adoleskanteco, ŝin alkondukis al rifuzo de la mondo plena de doloro kaj krueleco. La reago al tiu ĉi rifuzo estis malamo, kiu poste sin turnis kontraŭ ŝi: “Mi konsumis drogojn... simple dirite, mi volis min mortigi.” La provoj pri memmortigo alternis kun pensoj foriri al ĝihadistoj. Chaima elkreskis kun imago de Dio, kiu estas nepenetrebla, kiun oni devas obei kaj kiu volas ekstermi malamikojn de islamo por liberigi mondon de la malbono.

Turnon en la vivo de Chaima kaŭzis ŝia emo por legado. Kiel ŝi rakontas, ŝia patrino alportis pakaĵon da libroj, kiujn oni senpage disdonadis. Erare inter ilin enmiksiĝis ankaŭ Biblio. “Mi decidis ne forĵeti ĝin, por ke mi povu pruvi, ke la kristanoj eraras,” diras Chaima. Anstataŭ tio “mi eksentis, ke komencas min tuŝi graco de Kristo.” Unu el la plej fortaj momentoj estis fragmentoj parolantaj pri la amo al malamikoj. “Preĝu por viaj malamikoj! Malgraŭ tio, ke mi el racia flanko Jesuon ne volis ankcepti, Li komencis agi en mia koro. Li alkondukis min ĝis konvertiĝo,” aldiras Chaima.

La sciigo pri ŝia konvertiĝo havis drastajn sekvojn. Ŝiaj gepatroj ĉesis kun Chaima paroli, monatojn ŝi travivis en hejma karcero. Ŝi suferis pro soleco, sed la Bibliojn ŝi havis ĉe si: “Jesuo tie estis kun mi. Li kuraĝigadis min. La Sankta Spirito estis kun mi. Mi sentis Lin kaj mi Lin vidis!” diras la juna konvertitino.

La bapton de Chaima akompanis agoj de ekzorcismo. Demono spasme kurbigis ŝian vizaĝon kaj aŭdigis sin en junulinaj elkrioj. “Post la bapto mi eksentis, ke el mi falis grandega ŝarĝo, mi volis ekiri evangelizadi. Ĉio, kion mi pri Kristo eksciis, en mi komencis vivi. Mi volis pri Jesuo paroli kun ĉiuj, inkluzive de tiuj, kiuj min alkondukis rande de terorismo”, rakontas la dek ok-jaraĝa afroamerikanino.

La radikala konvertiĝo kostis ŝin ekskomunikigon el ŝia familio. “Mi estas sola kaj mi ne havas hejmon, sed mi havas novan familion, la familion de Kristo, kaj tio estas la plej granda donaco, kiun Dio donis al mi,” diras Chaima. Kaj ŝi ne sekretigas sian deziron, ke “la islamanoj atingu la veron kaj efektive ekkonu Jesuon, ĉar Li ilin amas, spite de tio, kion ili faras aŭ diras. La islamanoj bezonas Jesuon,” ŝi diras. Malgraŭ tio, ke ŝi scias, ke ŝi riskas sian vivon, ŝi senhezite ripetas al siaj iamaj samkredantoj: Vere serĉu Dion kaj vi trovos Lin!

Laŭ La Nuova Bussola Quotidiana, 4/12/17

al la indekso


 ĈU AZILO POR BAPTO AŬ BAPTO POR AZILO?

Ĉiam pli da ŝtatoj – membroj de EU, kaj ankaŭ Eŭropa Komisiono apogas la opinion de la ŝtatoj de la Grupo V4 – Viŝehrada, ke la plej bona maniero por la haltigo de la migrado el islamaj landoj estas la ŝtopo de la limoj de Unio kaj la helpo al la elmigrintoj en la regionoj de ilia loĝado.

Sed estas timo, ke ilia invito al Germanio, do ankaŭ al Eŭropo, estos abunda je malfacilaĵoj, kiuj estos malsolveblaj enkadre de la devigata juro. Kontraŭe – ĉi demokratia juro plenigita per la ideologio „multikulti“ faciligas al tiuj enmigrintoj la ankradon en la novan realecon.

Unu el la manieroj por akiri la azilon estas la akcepto de kristanismo. Plej facile kaj plej rekte al protestantismo, kio ĝojigas la evangelianajn episkopojn: ĝis nun malplenaj preĝejoj pleniĝis per konvertiĝintoj el Afriko kaj Proksima Oriento. En unu el berlinaj preĝejoj aldoniĝis mil ducent da ili dum mallonga tempo. Nemirinde, ĉar la protestantaj eklezioj estas ne nur en Germanio, sed ankaŭ en la tuta Eŭropo „politike korektaj“.

Kaj kia estas al tio reago de la islamaj ŝtatoj? Kiel tio eblas, ke anstataŭ detranĉadi la kapojn de malfideluloj, la islamanoj konvertiĝas al kristanismo? Nu jen. Ĉu ili devus esti punitaj pro la perfido de la religio? Ŝajnas, ke nur en Germanio estas kelkdek mil da novaj konvertiĝintoj. Kaj ili ĝenerale ne timas la venĝon flanke de islamistoj. Mi tamen timas, ke ĉi tiuj konvertiĝintoj ne agas senpripense.

La konvertiĝo al protestantismo estas planita fare de la islama establiŝmento, ĉar tio estas la plej bona maniero por konkeri la okcidenton de Eŭropo. Min ne mirigos, se en estonto okazos, ke ĉi tiuj novaj kristanoj, post ricevo de azilo, montros al mastroj, kiamaniere oni povas esti fidela malfidelulo.

Mi volus erari, sed malfacile estas ekkredi je la spontana konvertiĝado de islamanoj al la kristana kredo, escepte nur se la mondo freneziĝus, kaj la islamanoj amase konvertiĝadus al la protestantismo, en la arabaj landoj moskeoj estus alikostruotaj je preĝejoj, plej bone gotikaj. Estas nur unu problemo: tie ne estas la bonstato nek helpmono en la valuto eŭro, des pli nek pastoroj kaj pastorinoj, episkopoj kaj episkopinoj, nek predikoj – „multikulti“, ĉar estas la milito, mizero kaj krimo. La kontrabandistoj de elmigrantoj tamen instigados ilin por la transnavigado al Eŭropo per la ebleco akiri rapide azilon. Nu sufiĉas do baptiĝi en la protestanta eklezio.

Krystyna Grzybowska El la semajna revuo wSIECI, 23-30/2016
Esperantigis: Stanisław Śmigielski

al la indekso


 PSALMO DE LA DIA MIZERIKORDO

Sekva teksto estas frukto de iu paroĥa spirita renovigo je temo: „Vizaĝo de la Mizerikordo“...

I.

     Triunua Dio estas eterna – Lia mizerikordo daŭras eterne.
     Li kreis ĉielon kaj teron kaj ĉion, kio estas sur ili – Lia mizerikordo daŭras eterne.
     Li kreis homon kiel sian bildon – Lia mizerikordo daŭras eterne.
     Li donis al homo nemorteblan animon kaj racion – Lia mizerikordo daŭras eterne.
     Kiam homo unuan fojon pekis, Li promesis al li Savanton – Lia mizerikordo daŭras eterne.
     Dio kondukas sian popolon kaj savas ĝin el manoj de malamikoj – Lia mizerikordo daŭras eterne.
     Li edukas homon, por ke li al Li senlime fidu kaj amu Lin – Lia mizerikordo daŭras eterne.
     Dio montras al homo vojon al savo kaj donas al li Dekalogon – Lia mizerikordo daŭras eterne.
     Siatempe Li elektas sanktan Virgulinon, kiu koncipos Savanton – Lia mizerikordo daŭras eterne.
     Maria iĝas brilanta Matenstelo de la savo – Lia mizerikordo daŭras eterne.
     Dio Patro konfidas sian Filon al prizorgado de zorganto Jozefo – Lia mizerikordo daŭras eterne.
     Tri jaroj sufiĉis al Dia Filo por konverti korojn de multaj homoj – Lia mizerikordo daŭras eterne.
     Antaŭ ol la Dia Filo devis suferi, Li estigis Eŭkaristion, fonton de la spirita forto – Lia mizerikordo daŭras eterne.
     Ekde tiu tempo tiu, kiu kun fido manĝas kaj trinkas lian Korpon kaj Sangon, tiu havas la eternan vivon – Lia mizerikordo daŭras eterne.
     Dia amo iris ĝis ekstremo kaj lasis sin krucumi – Lia mizerikordo daŭras eterne.
     Sed Dio estas Venkinto super peko kaj morto kaj la trian tagon Li resurektis – Lia mizerikordo daŭras eterne.
     Tiel Li kulminigis verkon de la savo – Lia mizerikordo daŭras eterne.
     Sed diablo ne rezignas kaj batalo pri homaj animoj daŭras ĝis la fino de la mondo – Lia mizerikordo daŭras eterne.
     Tiu, kiu sukcesos, akiros eternan vivon – Lia mizerikordo daŭras eterne.

II.

     Eĉ se multaj rifuzas kredi je ununura Dio en tri personoj: la Patro, la Filo kaj la Sankta Spirito – Lia mizerikordo daŭras eterne.
     Eĉ se homo havas rezervojn kontraŭ Dia ordo – Lia mizerikordo daŭras eterne.
     Eĉ se malamo rilate al aliulo regas en homaj koroj – Lia mizerikordo daŭras eterne.
     Eĉ se homa malprudento neniigas animon – Lia mizerikordo daŭras eterne.


 

     Eĉ se homo pro sia fiero rifuzas Dian helpon – Lia mizerikordo daŭras eterne.
     Eĉ se el la vivo malaperas kredo kaj amo je Li – Lia mizerikordo daŭras eterne.
     Eĉ se estas nekateneble malrespektataj Diaj leĝoj kaj ĉio, kion Dio destinis kiel na turan – Lia mizerikordo daŭras eterne.
     Eĉ se la honoro al Patrino de Dio estas malrespektata kaj malgrandigata – Lia mizerikordo daŭras eterne.
     Eĉ se homo forgesas, ke Maria estas la plej bona Akompanantino kaj Helpantino survoje al savo – Lia mizerikordo daŭras eterne.
     Eĉ se estas malrespektataj agoj de spirita kaj korpa mizerikordo – Lia mizerikordo daŭras eterne.
     Eĉ se multaj homaj vortoj vundas – Lia mizerikordo daŭras eterne.
     Eĉ se la sankta meso, fonto de senfinaj spiritaj gracoj, ne estas centro de spirita vivo de homo – Lia mizerikordo daŭras eterne.
     Eĉ se estas Korpo de Jesuo malhono rigata per neinda sankta komunio kaj per nekredo je Lia reala ĉeesto – Lia mizerikor do daŭras eterne.
     Eĉ se la suferon oni malfacile tolerportas – Lia mizerikordo daŭras eterne.
     Eĉ se homo malesperas kaj vivas en malespero – Lia mizerikordo daŭras eterne.
     Eĉ se homo obstine rifuzas Dian gracon – Lia mizerikordo daŭras eterne.
     Eĉ se diablo ofte en homaj koroj venkas – Lia mizerikordo daŭras eterne.
     Eĉ se multaj pro siaj nepentitaj mort pekoj kaj malmolkoreco rilate al Dio atingos eternan damnon – Lia mizerikordo daŭras eterne.

III.

     Feliĉo estu al ĉiu, kiu paŝas sur vojoj de Triunua Dio, serĉas lian vizaĝon kaj amas Lin per tuta sia koro, per tuta sia animo kaj per tuta sia menso, ĉar – Lia mizerikordo daŭras eterne.
     Sed ve al tiu, kiu fiere la Triunuan Dion rifuzas, ne pentas pro siaj pekoj kaj aŭdace fidas je Dia mizerikordo ĝis lasta momento de sia vivo, eĉ se – Lia mizerikordo daŭras eterne.
     Malĝoja estas fino de tia homo, ĉar al li ne estas permesite travivadi eternajn feliĉegojn en la ĉielo, eĉ se – Dia mizerikordo daŭras eterne.
     Sed feliĉa estas tiu, al kiu pro lia pentofaro estis pardonita malvirto kaj kies peko estis kovrita; li ĝoju , ĉar al li apartenas Dia regno, ĉar li permesis, ke sur li manifestiĝu – Dia mizerikordo, kiu daŭras eterne.

Mgr. Daniel Dehner

 

al la indekso


  ROMANCO DE KRISTNASKA TAGO

Petro sur la liton falas
kaj tuj sonĝo lin vualas.
Kaj li vidas: la pejzaĝo
en plej hela lumo staras.

Petro gapas en konsterno:
Simpla stal´ kun familio,
kaj jen - li apenaŭ spiras
knabo kiel Sun-radio.

Anĝeletoj svarmas, brilas,
flugpetolas tra aero,
ĉiu kantas Haleluja,
kiel scias nur anĝelo.

Petro vidas nun alkuri
vilaĝanojn, kaj jubili:
Marŝas viroj, marŝas fraŭloj,
muzik-bando antaŭ ili.

Vašek frapas la tamburon,
Martin arĉas, Matěj blovas,
Vojta fajfas per klameto,
Kuba fajfil-sakon movas.

Ludas ili, aĥ, aŭdinde,
pufaj vangoj, man´ flugetas ...
Al li ŝajnas, ke la kruroj,
mem en dancon salti pretas.

Fino. Elviciĝas Briĥta,
glatrazita, en dekoro,
eksa kaporal´ ulana,
nun solena oratoro.

Li sin streĉas, tuŝas ĉapon:
“Kristo!” Li parolon tenas,
“Ni ne konas sanktajn skribojn,
sed ni scias, kio venas.

Vi ... Ne! Mi ... Ne! Jes! Ni ĉiuj
estas - sciu - por Di-gloro ...”
Nun li stumblis: Plumba lango
trovas truon en memoro.

Lia lipo time tremas,
lia pugno prem-rigidas,
“Hontu!” Petro el la sonĝo
laŭte al ulano krias.

Sed Jesuo alridetas:
“Vi infanoj estas bravaj.
Post la mort´ animoj viaj
hop! ĉielen flugos savaj.”

Nun alvenas ĥor´ kantanta,
la mastrinoj al omaĝo,
kaj en sakoj, korboj portas,
kion havas la vilaĝo.

Mielkukojn, pomojn, kremon,
tolon, kion ajn necesas ...
Jozef´ prenas la donacojn,
kaj Maria kape jesas.

Sed nun kio? Petro sonĝe
gapas procesion plian:
Dek du virgulinoj gvidas
per rubando la dektrian.

Ĉarmaj kiel dek du rozoj.
“Ho, vi Infanet´ ĉiela,
ni venigas al vi Anjon,
ĉar ŝi estas la plej bela.”

“Jes, ja! Prave!” grumblas Petro.
“Jen ŝi estas. Povas ja vi
de ŝi - anstataŭ de ĉiuj
mieldolĉan kison havi.

Kaj Aninjo proksimiĝas,
klinas sin kun bona volo.
Jesueto tuj la brakojn
krucas ĉirkaŭ ŝia kolo.

Aj, li ridas, ŝin karesas,
ŝin al sia brusto premas,
ricevinte unu kison,
jam la plian havi emas.

Petro sur la lit´ baraktas
kiel urso en kaptilo.
“La patrino ne protestas?
Tiel edukiĝas filo?”

                          Jan Neruda
              
Tradukis el la ĉeĥa
               D-ro Tomáš Pumpr
 

al la indekso


  SONĜU, DORMU, HO JESUO

(Hajej, nynej, Jezu Kriste)                     Esperantigita Prof. Jan Filip

2. Via Panjo, ho Infano, vekos Vin per kis´ je mano, dormu nur.
    Venis Vi al niaj domoj por la sav´ de ĉiuj homoj, dormu dolĉe, amindulo.

3. Sankta Jozef´ Vin karesas kaj gardadi Vin ne ĉesas, dormu nun.
    Eĉ bovid´ kaj azineto varmon spiras ĉe kripeto. Dormu dolĉe, amindulo.

al la indekso


 JAN ZEMÁNEK (1925 - 2012)

Ĉeĥa sacerdoto, redemptoristo. Kiel sacerdoto li devis soldatiĝi al PTP – la armea teknika helpbataliono. Poste al li – sacerdoto – komunistoj ne permesis plenumi la animzorgan servon, li do devis manlabori. Pro la sekreta animzorgado li estis en la jaro 1961 kondamnita al 12-jara prizona restado. Liberlasita li estis en la jaro 1965, kaj en la tempo de la “praga printempo” (1968) li povis helpi en la animzorga servo kaj de la jaro 1969 li plenumis pastran servon en la diocezo de Litoměřice, kie lin vizitadis junularo kaj familioj. Ekde la jaro 1990 li estis ordena provincestro de la praga provinco en Svatá Hora u Příbrami (Sankta Monto apud la urbo Příbram).

Jaroslava Hamajdová

al la indekso


 JAN ŠRÁMEK (1870 - 1956)

Ĉeĥa sacerdoto kaj politikisto. Post la sacerdotiĝo en la jaro 1892 li aktivis en animzorga servo kaj kiel instruisto de sociologio. Li estis fondinto de la Ĉeĥoslovaka popola partio, en la jaroj 1919-1938 li estis ĝia prezidanto, deputito de la Nacia Asembleo kaj ministro en kelkaj registaroj. Post eksplodo de la dua mondmilito li estis prezidanto de la ĉeĥoslovaka registaro en Londono. Post la milito li denove estis prezidanto de la registaro. La 20-an de februaro 1948 li kun pluaj demokratiaj ministroj demisiis. Marte li estis fare de komunistoj arestita kaj la reston de la vivo li pasigis en deviga internigo.

Jaroslava Hamajdová

al la indekso


 KAREL FOŘT (1921 - 2014)

Ĉeĥa sacerdoto kaj redaktoro. Dummilite li estis fare de gestapo arestita kaj por du jaroj devige laborigita en Aŭstrio. Post la sacerdotiĝo en la jaro 1948 li praktikis anim-zorgan servon kiel kapelano en Vimperk kaj ĉirkaŭaĵo. En la jaro 1950 li dizertis en ekzilon. Unue li praktikis misiistan servon en norda Alĝerio, kaj dum la jaroj 1980-1995 li estis redaktoro de la religia elsendado de la radiostacio Libera Eŭropo en Munkeno (Germanio) kaj organizinto de la tiamaj paroĥaj diservoj. Li estas aŭtoro de la libro Vojo, Vero kaj Vivo. Reston de la vivo li travivis en České Budějovice kaj Munkeno.

Jaroslava Hamajdová

al la indekso


 JOHANO NEPOMUKA NEUMANN (28.3.1811 - 5.1.1860)

Li naskiĝis en Prachatice (Ĉeĥio, Bohemio) kaj poste li studis teologion kaj lingvojn. Sed ĉar tiutempe estis multaj sacerdotoj, tial li ne atingis sacerdotan ordinon. Li sopiris esti misiisto, tial li elmigris Amerikon, kie li sacerdotiĝis. Li eniris kongregacion de redemptoristoj kaj iĝis episkopo de Filadelfio. Tie li konstruis preĝejojn, katolikajn lernejojn kaj porpastrajn seminariojn. Li kolapsis pro ellaciĝo surstrate de Filadelfio kaj surloke li mortis. La 13-an de oktobro 1963 li estis beatproklamita.

Jaroslava Hamajdová

al la indekso


 D-RO ALOIS RAŠÍN (1867 - 1923)

Li estis patrioto, kara, inteligenta, saĝa viro. Jam forpasis 150 jaroj ekde lia naskiĝo. Post la unua mondmilito, ekde la jaro 1918, li estis financa ministro kaj kiel konate, al la ĉeĥoslovaka ekonomio mankis financaj rimedoj. Kiel prudenta, ekonomiema mastro, dum nuraj dek unu monatoj li forigis ŝarĝon de la ŝtata kaso estanta ŝarĝita per superfortaj publikaj elspezoj kaj starigis la ĉeĥoslovakan monon sur tre solidan fundamenton. Por la nuntempaj financministroj d-ro Alois Rašín estu modelo!

Jaroslava Hamajdová

al la indekso

 


 Jiři S. Kupka: SANGOFRAGOJ. Rakonto de virino, kiu transvivis gulagon

Vera suferis, ĉar ŝia patrino Ljuba estis rusino, kiu post la bolŝevisma revolucio en la jaro 1917, pro la milito kaj malsato, kun la ĉeĥoslovakaj legianoj forlasis skuatan Rusion kaj trovis novan hejmon en Ĉeĥoslovakio. Per tiu faro ŝi envenis la nigran liston de “perfidintoj”. En majo 1945 rusaj oficiroj NKVD ŝin trovis en ŝia loĝejo en Brno kaj arestis ankaŭ kun ŝiaj du filinoj, 14-jara Vera (Věra) kaj 9-jara Nadja (Naďa). Kun pluraj aliaj iel suspektataj civitanoj de Brno kaj kun kaptitaj germanaj soldatoj ili ĉiuj piediris ĝis la sudmoravia urbo Mikulov, kie post monata atendado oni enpelis ilin en brutvagonojn kaj transportis en Siberion.

La patrino de Vera kaj Nadja post tri monatoj pasigitaj en la gulago freneziĝis kaj iom poste oni trovis ŝin morta en flako de sango. Věra Sosnarová kun la fratino Naďa en sovetiaj laboraj lageroj pasigis 19 jarojn. Sinjorino Věra Sosnarová estas unu el la lastaj ĉe ni vivantaj atestantoj de la persekutoj, kiuj okazadis en la tempo de sovetia estro Stalin.

La impresan libron pri la malhumanaj krimoj verkis Jiří S. Kupka. La libro estas deklaro pri mutaj oferoj de komunisma tiranio.

La libron tradukis Inĝ. Jan Werner, eldonis ĝin ERGO Brauner, Dolní Kounice 2018, distribuas ĝin Kartuziánské nakladatelství Brno, jirkabrauner@ gmail.com, prezo 260 Kč / 10 eŭro. Kovrilon kreis Lena Brauner. La libron ni tre rekomendas.

al la indekso


 NI KONDOLENCAS

Forlasis nin nia fidela kara frato IKUE-ano Josef Jílek

La 9-an de oktobro transpaŝis sojlon de la eterneco nia kara fidela kaj agema frato Josef Jílek, kiu kun sia edzino Ludmila aktive partoprenadis aranĝojn de nia sekcio. Liamerite nia sekcio ek de la jaro 1991 ĝis la jaro 2005 organizadis Katolikajn E-tendarojn en lia najbara vilaĝo Sebranice. Tiucele li ĉiam estis helpopreta. Dankegon, kara Jozefo!

Ripozon eternan donu al nia frato Jozefo, Sinjoro, kaj la senfina lumo lumu al li. Li ripozu en la paco. Amen.

al la indekso


 Vortoj adresitaj al la membroj de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio

Milí bratři a sestry, zdravím Vás v tomto podzimním čase, který nás nezastavitelně vede ke konci letošního roku. Všichni jsme během tohoto roku byli opět obdarování mnoha Božími milostmi a dary, neboť každý moment našeho života, ať příjemný či nepříjemný, je darem, kterým nás Bůh vede k našemu konečnému cíli. Mnoho našich bratrů či sester, na které v tomto listopadovém čase vzpomínáme, již tohoto cíle docílili. Kéž se s nimi jednou všichni shledáme, a pak se veškerý zármutek promění v nekončící radost.

Někteří z nás, jak jsme informovali v minulých číslech Dio Benu, se zúčastnili tradičního víkendového setkání na Svatém Hostýně nebo 22. ekumenického esperantského kongresu v Poděbradech. Obě akce byly, díky Bohu, po duchovní stránce hodnotné a příjemné. Doufejme, že i v příštím roce se nám podaří opět zorganizovat hezké tradiční víkendové setkání. Zatím došly dva návrhy na místo konání tohoto setkání a čekáme ještě od Vás další návrhy, abychom mohli zvolit ten nejvhodnější a nejsnadněji dostupný. Dík předem za Vaše návrhy.

Děkujeme všem, kteří jakýmkoliv způsobem přispívají do našeho časopisu Dio Benu, ať do jeho obsahu nebo finančním příspěvkem. Příspěvků do jeho obsahu bychom rádi přivítali více a jistě mnozí z Vás tuto možnost máte. Tak se na ně těším.

Děkuji bratru Pavlovi Petríkovi za obětavou a velmi potřebnou předtiskovou kontrolu textů Dio Benu. Také doporučujeme občas navštívit internetové stránky naší sekce na http://www.ikue.org/cz/.

S přáním Božího požehnání, stálé ochrany Panny Marie a příjemného prožití zbytku letošního roku Vás srdečně zdraví Váš bratr Miloslav Šváček.

al la indekso


  Monkontribuaĵoj ricevitaj por IKUE kaj la Ĉeĥa IKUE-Sekcio
de la 13.8.2018 ĝis la 25.10.2018:

Anna Dzuňová, Jana Chroboková, Antonín Krejčíř, Alžběta Matějíčková, Václav Nosek, Gottfried Noske, P. Jindřich Peřina, Vladimír Stoklas, Jiří kaj Pavla Studený.

 Tre koran dankon!

al la indekso


 DIO BENU

DIO BENU Vydavatel: IKUE-Katolická sekce Českého esperantského svazu. Adresa redakce: IKUE-Katolická sekce ČES, Tršická ul. 6, CZ-751 27 Penčice. Zodpovědný redaktor: Miloslav Šváček, tel. +420 732 420 675, e-mail: m.svacek@seznam.cz. Bank. spojení: FIO banka, a.s., Přerov, číslo účtu: 2700247564/2010. IBAN: CZ4420100000002700247564 SWIFT/BIC: FIOBCZPPXXX Registrační číslo MK ČR: E 12647. Ročník 2018 (28) - číslo 4 (112).

ISSN 1803-8387

La enhavo de la artikoloj de aŭtoroj ne ĉiam devas koheri kun opinioj de la redaktantaro.

al la indekso