Dio Benu numero 108-4/2017

al la arkivo de jarkolektoj 1991-2018

 

· DU NOVAJ EPISKOPOJ EN LA ĈEFDIOCEZO DE OLOMOUC

· VORTOJ DE LA PREZIDANTO (Miloslav Šváček)
·
VAZO KAJ ŜTONOJ

· PRI AMIKECO KUN DIO (Episkopo Josef Hrdlička)
· LA HOMA LIBERECO ESTAS ABSOLUTIGATA (Kardinalo Parolin)
· LA LOĜEJO ELEKTITA (Sac. D-ro Max Kašparů)
· FATIMA KAJ ISLAMO (Prof. dr hab. Maciej Giertych)
· SE ISLAMANOJ KONVERTIĜAS AL JESUO (Famille Chrétienne)
· SEN LA AMO (Thomas van Kempens)

· THOMAS VAN KEMPENS

· LA 22-A EKUMENA ESPERANTO-KONGRESO 2018
· MAJA TRADICIA IKUE-RENKONTIĜO EN SANKTA HOSTÝN, ĈEĤIO
· „MI KREDAS JE LA REVIVIĜO DE LA MORTINTOJ...!"
  (Sac. Bernhard Speringer ORC)

· PER MORTO ĈIO FINIĜAS (S-ta Alfons Maria el Liguori)
· LA ITALA EKZORCISTO PRI LA FENOMENO HALLOWEEN

  (Jana Gruberová)
· LA „CIVILA” MONTARA SAVANTO (Geedza paro el Hungario)
· LASTA LUKTO OKAZOS PRO GEEDZECO KAJ FAMILIO (Viziulino Lucia)
· NE IMITU SENINTELIGENTE EN LA VIVO (Honoré Sebuhoro)

· PERSEKUTATAJ KAJ FORGESITAJ (www. radiovaticana.cz)

· DIFINO (D-ro Max Kašparů)

· LA INDIFERENTECO (Jaroslava Hamajdová)
· LUBOŠ HRUŠKA (1927-2007) (Jaroslava Hamajdová)
· ĈEĤOJ (Jaroslava Hamajdová)

· IOM DA RELIGIA HUMURO (D-ro Max Kašparů)

· DIO NE VENIS EN POTENCO KAJ GLORO (Mons. Andreas Laun)
· AŬDU, AŬDU, HO PAŜTANTOJ (kristnaska kanto)

· NI KONDOLENCAS - Sac. Ladislav Škrňa, Fratulino Marie Hedvika Duřpeková

  kaj zdenka Novotná

· VORTOJ ADRESITAJ AL LA MEMBROJ DE LA ĈEĤA IKUE-SEKCIO
   (Miloslav Šváček)

· MONKONTRIBUAĴOJ RICEVITAJ POR IKUE KAJ LA ĈEĤA IKUE-
  SEKCIO DE LA 1.9.2017 ĜIS LA 31.10.2017

· DIO BENU

 


  DU NOVAJ EPISKOPOJ EN LA ĈEFDIOCEZO DE OLOMOUC

La 14-an de oktobro 2017 okazis en la Katedralo de la Sankta Venceslao en Olomouc la episkopa ordino de Mons. Antonín Basler, la ĝisnuna ĝenerala vikario kaj kanceliero de la ĉefdiocezo de Olomouc kaj Mons Josef Nuzik, la ĝenerala vikario de la ĉefdiocezo de Olomouc.

La novepiskopo Mons. Antonín Basler estas ekspartopreninto de la katolikaj Esperanto-tendaroj okazintaj en la jaroj 1969-1977 en la vilaĝo Herbortice, Ĉeĥio, kiu ĝuste antaŭ kvardek jaroj estis perforte likvidita fare de la fifama komunista polico StB.

Eĉ post kvardek jaroj kolektiĝis grupo de ekstendaranoj por ĉeesti la episkopan ordinon de Mons. Antonín Basler

DU NOVAJ EPISKOPOJ EN LA ĈEFDIOCEZO DE OLOMOUC

al la indekso


 VORTOJ DE LA PREZIDANTO

Karaj legantoj, karaj gefratoj, proksimiĝante al la fino de la nuna jaro certe multaj el vi ekĝemis kiel mi: Ho, kiel la tempo rapide pasas, denove proksimiĝas la fino de la jaro. Nu kaj ni scias, ke la ĝemoj kaj lamentoj ne helpas la tempon bremsi, do estas necese kontentiĝi kun tiu ĉi realo. Ni iom retrorigardu por esplori, ĉu ni eluzis la forpasintan tempon de la jaro por fari bonon, ĉar per ĉiu bono de ni farita estas malfortigita la malbono en la mondo ekzistanta.

Certe ĉiu el vi laŭ sia eblo aŭ partoprenis iun aranĝon aŭ subtenis la aktivadojn de la katolikaj esperantistoj preĝe aŭ per monkontribuaĵo. Al ĉiuj kontribuintoj mi tre kore dankas.

Maje tridek katolikaj esperantistoj partoprenis nian tradician renkontiĝon nunjare okazintan en la fama bohemia pilgrimloko Svatá Hora u Příbrami – Sankta Monto ĉe la urbo Příbram. La esperantlingvan sanktan meson anstataŭ nia ekmalsaniĝinta frato Sac. D-ro Max Kašparů volonte celebris la longjara 91-jara IKUE-ano loĝanta en Sankta Monto Sac. Ladislav Škrňa. Tiam neniu el ni ekpensis, ke tio estis lia lasta esperantlingva sankta meso, ke post tri monatoj li aperos antaŭ la vizaĝo de Dio por ricevi ĉielan rekompencon pro la tutviva animzorga servado. Kaj aŭguste nin forlasis ankaŭ nia longjara IKUE-anino fratulino Marie Hedvika Duřpeková kaj septembre nia fidelulino kaj al Esperanto dediĉinta sian vivon fratino Zdenka Novotná. Ni perpreĝe memoru ilin.

Maje de la venonta jaro 2018 okazos nia tradicia renkontiĝo en la moravia surmonta pilgrimloko Svatý Hostýn. Jam nun planu ĝin partopreni. Kaj aŭguste 2018 okazos en la banloka urbo Poděbrady la 22-a Ekumena E-Kongreso. Ni eluzu tiun ĉi eblon por denove kongresi en nia lando. Eluzu la plej favoran aliĝan limdaton sendante la aliĝilon kaj la aliĝkotizon laŭ instrukcioj sur la paĝo 10 de ĉi tiu revuo Dio Benu.

Frate vin salutas  Miloslav Šváček.

al la indekso


VAZO KAJ ŜTONOJ

Iun tagon la instruisto de filozofio venis en la klasĉambron. Kiam la studentoj sidiĝis, li elprenis el tirkesto vazon kaj plenigis ĝin ĝis supraĵo per ŝtonoj. Poste li demandis la studentojn, ĉu ili opinias, ke la vazo estas plena. La studentoj konsentis. Poste la profesoro prenis skatoleton kun ŝtonetoj kaj elŝutis ilin en la vazon kun la ŝtonoj. Li skuis ĝin, kaj la ŝtonetoj kompreneble enfalis inter la ŝtonojn. La profesoro denove demandis: „Ĉu nun la vazo estas plena?“ La studentoj ekridetinte denove konsentis. La profesoro prenis skatoleton kun tre subtila sablo kaj enŝutis ĝin en la vazon. La sablo plenigis eĉ la plej malgrandajn spacetojn inter la ŝtonoj. Nun jam estis la vazo vere plena.

Poste la profesoro diris: „Per tiu ĉi montraĵo mi volis montri, ke la vivo estas kiel tiu ĉi vazo. La ŝtonoj konkretigas gravajn aferojn en via vivo, kiel estas via familio, partnero, sano, infanoj. Ĉio, kio estas tiel grava, ke se vi tion perdus, estus tio tre korprema. La ŝtonetoj konkretigas la ceterajn, malpli gravajn aferojn. Ekzemple vian laborokupon, domon, aŭtomobilon. La sablo estas ĉio cetera. Etaj diversaĵoj. Se vi enŝutos en la vazon la sablon kiel la unuan, restos al vi spaco por neniuj ŝtonoj. Tio la sama validas en la vivo. Se vi perdigos la tempon kaj energion pro etaj diversaĵoj, ekzemple pro la materiaj aferoj, neniam vi havos la tempon por la aferoj, kiuj estas vere gravaj. Dediĉu la atentemon al la decidigaj aferoj en via vivo. Ludu kun viaj infanoj, iru kun via partnero danci. Ĉiam restos la tempo por laboro, ordigo de la domo, kuiro de la tagmanĝo, por fari aĉetojn. Zorgu pri la ŝtonoj. Difinu viajn celojn. Tio cetera estas nur la ŝtonetoj kaj la sablo. Multe da feliĉo. Mi esperas, ke vi sukcesos“.

Viaj manoj havu ĉiam ion por fari, en via monujo estu ĉiam iom da mono, la suno ĉiam brilu en vian fenestron, post ĉiu pluvo aperu ĉielarko, ĉiam vi havu en proksimeco amikecan manon kaj Dio plenigu vian koron per la ĝojo.

Aŭtoro nekonata

al la indekso


  PRI AMIKECO KUN DIO

Se ni rerigardos pli profunden en historion de la homaro, jam en sklavoposeda ordo ni trovos profundajn diferencojn en homrilatoj. Ekzemple sinjoro kaj sklavo. Sinjoro estas moŝta, riĉa, influhava, super sklavo li havas potencon de sklavoposedanto, povas lin kiel ajn ekspluati, povas lin vendi eĉ senpune mortigi. Pri iu egaleco kaj digneco aŭ fundamento de homrajtoj ekzistis eĉ ne spuro.

Pli poste, en mezepoko, jam en periodo de kristanismo, alvenis nova ekkono. „Ĉar ni ĉiuj estas unu en Jesuo Kristo.“ (Gal 3,28) En Li Dio fariĝis homo, kaj ja eĉ akceptis destinon de malriĉeco kaj mortis surkruce per morto de sklavo. Li ne hezitis malsupreniĝi en la plej profundan nivelon de la homa mizero kaj humiligo. Kaj tiuj, kiuj ekkredis en Li, formadis novan civilizacion jam influitan per lia instruo, kvankam tiu transigo je pli nobla stato de la socio progresis sinsekve, dolore kaj nefacile. Eĉ tiam havis socio potencan reĝon, siajn nobelulojn, riĉajn homojn kaj majoriton de simplaj subigitoj. Sed jam ĉi tie estis diferenco. Sklaveca stato malaperis, iĝis ne retenebla. Dia bildo en la homo estis jam pli respektata. Mastroj havis ĉirkaŭ si servantojn, sed ne plu sklavojn. Kvankam riĉa kaj moŝta sinjoro havis sian sidejon kaj sian altan vivstilon, dum la servanto vivis sian vivon de simpla kaj pli ofte malriĉa homo, povis ilin jam kunigi rilato de fido, respekto, aŭ eĉ amo.

Riĉa sinjoro povis surbaze de konfido nomumi iun honestan servanton kiel aferiston aŭ doni al li specifajn privilegiojn kaj rajtojn, sed diferenco inter deveno de moŝtulo kaj ne moŝtnaskito persistis. Jesuo tion trafe priskribas per tiuj ĉi vortoj diritaj al apostoloj: „Mi jam ne nomas vin sklavoj, ĉar la sklavo ne scias, kion lia sinjoro faras; sed mi nomas vin amikoj, ĉar ĉion, kion mi aŭdis de mia Patro, mi sciigis al vi.“ (Joh 15,15)

Ni rimarku tiun ĉi principan gravan ŝovon en homrilatoj eĉ influon je senco de la homvivo kaj la tuta historio: Jesuo klare evidentigas, ke vera amo ne toleras interspacon, ion kiel „esti en bona rilato de ĉi tie ĝis tie“, ion en stilo “amikoj ni estu kaj ŝuldojn ni inter ni pagu“. Li male niajn ŝuldojn sur sin prenas kaj pagas ilin per sia vivo kaj per sia sango. Kaj mem Li donas al ni ĉion, kion Li havas. Vera amo vokas pri unuiĝo, senkondiĉa sindonado. Tiun ĉi amon al ni kiel unua deklaris Dio kaj Li esperas pri nia respondo. Kia ĝi estos? Ĉu nura rilato de deco, bona reciproka interrilatado, honoro kaj respekto? – Ĉu ne estas tio malmulte? La amo volas pli. Ĝi volas kaj sopiras doni ĉion. Jesuo aldonas: „Neniu havas amon pli grandan ol tio, ke iu demetus sian vivon por siaj amikoj. Vi estas miaj amikoj.“ (Joh 15,13-14) Jesuo tion ne nur eldiris, sed mem pro ni propran vivon oferis. Kaj tion tuj sekvan tagon, post eldiro de tiu frazo en la vespermanĝejo. Malgraŭ tio, ke Li estas de la propruloj rifuzita kaj nekomprenita, kruele turmentegita kaj likvidita per alnajligo sur la krucon, malgraŭ tio, ke Li spertas la plej grandan humiligon kaj turmentojn de la nereciprokita amo, tiu ĉi lia amo estas rompita eĉ ne surkruce. „Patro, pardonu al ili, ĉar ili ne scias, kion ili faras!“ Li demetis sian vivon por siaj amikoj kaj eĉ malamikoj. Per tio Li montris amon de Dio, kiu neniam super neniu malesperas, ĉion eltenas kaj neniam ĉesas. Tiu ĉi amo sin montras kiel pli forta ol ĉiu malbono de la mondo. Ĝi fariĝas elaĉeta prezo por mondo kaj ankaŭ por ĉiu, kiu ekkredas je ĝi, kaj samtempe ĝi iĝas vojo al atingo de senco kaj celo de la vivo.

Ni provu pripensi tiujn ĉi rilatojn kaj ni kapablu tien meti nin mem: Sinjoro kaj sklavo, sinjoro kaj servisto, sinjoro kaj saĝa aferisto, sinjoro kaj nehonesta servanto. Sinjoro, kiu proponas al homo amikecon kaj neniigas ĉiujn interspacojn, invitas ankaŭ min „sur sian nivelon“, al partopreno en lia vivo. Ĉu ni kuraĝas eniri tiun rilaton? Ĉu eble pli kontentigas min certa interspaco, por ke mi havu mian privatecon povante en ĝi senĝene fari, kion mi volas? Dume de Dio al ni iras seninterrompa fluo de donacoj, kiujn ni ne kapablas kalkuli eĉ ne kompreni kaj kiujn ni ne meritas, ne estas tio el nia flanko ia „manpleno da moneroj“, ia krommono, kiu trafe priskribas, kiel mizere ni pritaksas nian rilaton al Li? Krome: Dio venas sur la mondon per tio, ke li naskiĝas en stalo, ofte vivas vivon de senhejmulo, mortas per morto de sklavo! Li identiĝas kun la plej humiligitaj. Li diras, ke „al malriĉuloj estas predikata evangelio...“

Dio, kiu estas Amo, krucumita kaj resurektita, ne devigas, nenion Li eldevigas preme nek perforte, tion la amo ne faras. Ĉiam li respektas liberon de aliulo, ankaŭ vian kaj mian. Se iam nin hontigas nia malforteco kaj nekapablo proponi niaflanke al Dio ĉion, kio estas en niaj ebloj, ni ne perdu kuraĝon. Ni eklernu almenaŭ nur sopiri pri tio, por ke nia respondo de la amo estu konstante pli esteca. Jam tio signifas, ke ni estas survoje, sur bona vojo al la celo.

Kaj estas ĉi tie ankoraŭ rilato de familieca ligilo: Dio estas Patro kaj ni liaj infanoj. Ni rajtas al Li konfide ci-diradi, diradi al Li Mia Patro (Abba) kaj disponi per heredaĵo de lia riĉeco. Senco de la vivo estas ĉiam pli profunda interproksimiĝado kun Kristo, kiu kulminos en plena unuiĝo kun Li. Tio estas propono tiel granda, valoranta eĉ nefacilan sinoferon, absolutan sindediĉon, suferon eĉ morton. Kiom da sanktuloj tion sukcesis! Ĉu tion taŭge plenumos ankaŭ ni?

Episkopo Josef Hrdlička (El libro Oživ plamen – Vivigu flamon, 2015)

 al la indekso


 Kardinalo Parolin: LA HOMA LIBERECO ESTAS ABSOLUTIGATA,
KAJ AL HOMO ESTAS FORNEATA RESPEKTO AL LIA KONSCIENCO

Rajto je kondiĉo de la konscienco estas prova ilo, per kiu oni povas rigardi grandecon de la homa digno – skribis la vatikana ŝtatsekretario al partoprenantoj de la konferenco nomata „La konscienco sen rajtoj“, kiu okazis en sidejo de la itala parlamento la 21-an de oktobro 2016. La kardinalo Parolin partoprenis la diskuton, per kiu vivas la itala socio. Nome je Italio estas farata premo, ke ĝi nuligu aŭ limigu rajton je kondiĉo de la konscienco. Tio rilatas antaŭ ĉio sanitaran personaron, kiu rifuzas partopreni en mortigado de nenaskitaj infanoj.

La abortigo laŭdezire estas en Italio legala dum unuaj 12 semajnoj de la gravedeco. Sed okdek procentoj de kuracistoj rifuzas fari abortigojn. En kelkaj regionoj estas rifuzo de la kuracistoj tiel granda, ke la t.n. „interrompo de gravedeco“ estas preskaŭ neebla. Tial de tempo al tempo aperadas premo je tio, por ke el abortiga leĝo estu forigita parto pri respektado de la kuracista volo. La konferenco en la itala parlamento estis unu el la iniciatoj, kiu celas tiun forigon malebligi.

En la vortoj adresitaj al ĝiaj partoprenantoj la kardinalo Parolin atentigas pri paradoksa karaktero de la atakoj kontraŭ kondiĉo de la konscienco. Li memorigas, ke la premo okazas en la tempo, kiu la homan liberon altigas super kion ajn alia. Al la homo estas atribuata rajto eldoni novajn leĝojn kaj forigi limojn signitajn per natureco, etiko, religio aŭ humaneca kulturo. Sed samfoje al la homo estas forneata respekto al tio, kio estas la plej interna, nome lia konscienco – skribas la kardinalo Parolin.

www.radiovaticana.cz, 22.10.2016

 al la indekso


 LA LOĜEJO ELEKTITA

En konsidero pri la Templo de la Sankta Spirito ni finis per la demando, ĉu Dio por ion elektis nin. Pri la Virgulino Maria ni diras en plua alvoko de la litanioj de Loreto – La loĝejo elektita.

Dio kalkulas kun ĉiu homo. Unuavide tio aspektus, kvazaŭ estus Dio sen ni senkonsila. Kvazaŭ Li nin nepre bezonus kaj sen nia helpo Li eble eĉ ne kapablus nian planedon kaj la universon regi. Ne estas tiel. Dio ĉiam elektas tiun, kun kiu Li volas kunlabori. La elektiĝo estas en la Dia senco propono por la reciproka kunlaboro kaj partnereco. Diference de la aliaj religiaj instruoj nia Dio estas tiu, kiu volas kun la homo kunlabori. Kiu ne estas la potenca reganto nerespektanta la homan volon, la homan liberecon. Male. Dio metas la demandon, Dio donas la alvokon kaj tiu, al kiu ĝi estas metita, estas la elektita homo kaj dependas de la respondo, kiun li al Dio donos.

En la sama situacio troviĝis antaŭ du mil jaroj ankaŭ la Virgulino Maria. Ŝi estis tiu elektita, al Ŝi estis donita propono de la kunlaboro kaj Ŝi diris: Jes. Al tia jes estas bezonata kuraĝo.

Persone mi pensas, ke sur tiu ĉi loko tuj apud la alvoko: La loĝejo elektita! devus esti plua alvoko, kiu en litanio ne estas: La loĝejo de la kuraĝo! La loĝejo de la braveco! La respondo al Dia alvoko nepre, tre nepre bezonas kuraĝon. Ja eĉ la kredo estas la afero de la kuraĝo.

Kredi al iu, kiun mi vidas, kredi al iu, kun kiu mi ĉiutage interparolas, kredi al iu, kiun mi havas tiel nomate ĉirkaŭrigarditan el ĉiuj flankoj, do por tio ne tro multe mi bezonas kredon. Sed kredi al Dio, kiun neniu neniam vidis, kredi al Dio nur el tio, kion mi pri Dio scias, kredi al Dio nur el sperto, pri kiu al ni la mondo senĉese diras, ke tio estas hazardo, por tiu kredo estas bezonata kuraĝo.

Dio same kiel al Virgulino Maria ankaŭ al ni sendas sian proponon. Ĉu vi volas esti en mia eklezio tiu aŭ aliu, ĉu vi volas labori sur tiu ĉi aŭ alia loko, ĉu vi sentas alvokiĝon al tio aŭ al io alia? Kaj la homo devas silentiĝi por aŭdi en si tiun Dian voĉon. La Virgulino Maria estis la virino, kiu kapablis silentiĝi, ĉar nur tiel, se ni nin kaŝos antaŭ bruo de la mondo, ni povas aŭdi la Dian voĉon. Ni povas aŭdi proponon de Dia elekteco.

Sac. D-ro Max Kašparů

Famega Virgulino Maria! Mi memorigas al Vi grandan kaj senfinan ĝojon de via koro, kiam Vi estis ĉielenprenita kiel Reĝino de la ĉielo kaj la tero. Pro la ĝojo de via ĉielenpreno mi Vin petas, Reĝino ĉiela, propetu por mi ĉe via amata Filo, ke mi batalu bonan batalon, ke feliĉe mi finu kuradon, mi gardu la fidon kaj foje mi akiru kronon de la eterna vivo. Amen.

 al la indekso


 FATIMA KAJ ISLAMO

La filino de Mahometo nomiĝis Fatima. Nuntempe la nomo Fatima antaŭ ĉio rilatas al la fama pilgrimloko en Portugalio, kie antaŭ 100 jaroj okazis la aperoj de la Dipatrino. En la planoj de Dio nenio estas hazarda.

Kiel ekestis la nomo de la loko Fatima? Jen okazis, ke dum la mezepoka rekonkero (reconquista)1 en Hispanujo kaj Portugalujo, la lasta islama iberia reganto havis la belan filinon nomatan Fatima. La katolika junulo ekamis ŝin kaj por li, kiam islamanoj forlasadis landon, ŝi ne nur tie restis, sed ŝi konvertiĝis al katolikismo. La juna edzo estis tiel ekamiĝinta, ke li ŝanĝis la nomon de la loĝloko, en kiu ili ekloĝis, je Fatima. Tiamaniere la loko de la aperoj de Maria antaŭ cent jaroj havas la ligon ne nur kun Mahometo, sed ankaŭ kun la historio de la konvertiĝo el islamo al katolikismo. Ĉi tiun historion priskribas ĉefepiskopo Fulton J. Sheen en sia libro el la jaro 1952 titolita: The World´s First Love ( La unua amo de l´ mondo).

En tiu ĉi libro la ĉefepiskopo Sheen skribas: “Ni firme kredas, ke la timo, kiun iuj homoj havas rilate al islamanoj, ne realiĝos, kaj anstataŭ tio la islamo konvertiĝos je la kristanismo ‒ kaj tion eĉ multaj niaj misiistoj opinias. Ni kredas, ke tio realiĝos ne pere de la senpera instruado de la kristanismo, sed per la invito de la islamanoj al la omaĝo de la Dipatrino”.

Kvankam islamanoj rifuzas la diecon de Kristo, asertante Lin nur la profeto, tamen ili rilatiĝas tre respekteme al lia Patrino. En Korano estas eĉ la verso sugestanta la kredon je la Senmakula Koncipiĝo de Maria (Jen la teksto de la surao 3:43: “Kaj vi rememorigu al vi mem, kiam anĝeloj ekdiris: “Ho Maria, Allaho elektis vin, purigis vin kaj vin elektis el ĉiuj virinoj de tiu erao”).

Fine la ĉefepiskopo Sheen sugestas la ligon inter la konvertiĝo de la islamanoj kaj la fatimaj revelacioj. Li skribas:

“Tiel do Maria estas ankaŭ por la islamanoj la vera Sayyda, do Sinjorino. La ununura ebla rivalino por Ŝi en ilia kredo estus Fatima, la filino de Mahometo... Ĉar nenio el Ĉielo okazigas sen la precipa akurateco en detaloj, mi opinias, ke la benita Virgulino ekdeziris esti konata kiel “Nia Fatima Sinjorino”, kiel la anonco kaj la signo de la espero de islamanoj kaj kiel la garantio, ke ili, kiuj manifestacias al Ŝi tiom da estimo, iutage akceptos ankaŭ ŝian Dian Filon... Estonte la misiistoj ĉiam pli ekvidos, ke ilia apostolado inter la islamanoj estos la fruktodona en la agokampo, en kiu ili anoncados Nian Sinjorinon de Fatima.”

La ĉefepiskopo Sheen estis la usona radia predikanto, kies beatiga procedo daŭras. Li havas nun la statuson de Dia Servanto.

Ĉeokaze eble valoras rememorigi la vortojn de Apokalipso (Apo12,1): “Kaj granda signo vidiĝis en la ĉielo: virino vestita per la suno, kaj la luno sub ŝiaj piedoj, kaj sur ŝia kapo krono el dek du steloj.”

Kiel sciate la duonluno estas la simbolo de islamo, kaj dekdu steloj estas la simbolo de Eŭropa Unio. La bildo de Dipatrino el Guadalupe (farita ne per la homa mano) montras, ke Ŝi piedpremas la duonlunon. Ŝi venkos ĝin!

La teksto estas prilaborita surbaze de la ellaboraĵo “Fatima & Islam., and Our Lady´s Coming Triumph” (Fatima kaj Islamo, kaj alvenanta triumfo de Dipatrino) eldonita en la jaro 2017 fare de The Fatima Center.

Prof. dr hab. Maciej Giertych

1 rekonvista (reconquista) – rekonkero de la Pirenea Duoninsulo en la 8-a jc. okupata fare de araboj.

El la revuo Opoka w Kraju, n-ro 94/2017 esperantigis Stanisław Śmigielski

  al la indekso


 SE ISLAMANOJ KONVERTIĜAS AL JESUO

Pri konvertiĝo de islamanoj oni legas malofte. „Ĉu ili tion bezonas?“ opinias eĉ multaj en tempo de la interreligia dialogo. Malgraŭ tio tiuj konvertiĝoj ne malofte okazas, eĉ se la konvertitoj estas minacataj per granda danĝero, ke ili estos ekskomunikitaj el siaj familioj, estos persekutitaj kaj minacitaj je vivo. Sed kie ekzistas ĉi tie en Eŭropo kristanaj komunumoj, kiuj tiujn homojn amikeme akceptus? Sed tamen: ĝuste konvertiĝintaj islamanoj atestas, ke nenio al ili estas pli valora ol Jesuo Kristo.

Myriam – unu parizanino

Myriam estas polica oficistino. Tiu antaŭ nelonge baptita virino devenas al Maroko kaj malfermite ŝi sin konfesas al sia konvertiĝo al katolika kredo: „Mia estro firme atestas pri siaj kristanaj radikoj. Li konas mian vojon de la kredo. Kiel denaska franco li estas sata de interreligia fermentaĵo, kiu ĉe ni plu daŭras.“

Por Myriam islamo komence koincidis kun rigora eduko. Inter 10-a kaj 15-a vivjaroj ŝia patro sendis ŝin al Maroko por „ŝin ŝirmi kontraŭ damaĝantaj okcidentaj influoj.“ Sed Dio estis ĉeestanta per mistera maniero. „Mi senĉese min sentis akompanata per anĝelo... Mi konfidadis al li ĉiujn problemojn. Kaj matene mi ĉiam havis respondojn al miaj demandoj. Li estis mia gardanĝelo.“

Post reveno al Francio ŝi travivis veran kulturan ŝokon. (...) En 19-jariĝo ŝi estis devigita edziniĝi. Kun patro ekzistis neniuj diskutoj. „Apenaŭ mi maturiĝis. Mia edzo – estis pli aĝa ol mi – volis, ke ni ĉi tie vivu en maroka stilo.“

Tiam al ŝi en sonĝo aperis Jesuo. Profunde skuita al neniu ŝi tion konfidis. Tiu sekreto ŝin premis ĉiam pli forte. Iutage ŝi tion konfidis al sia filo. „Li tiam havis eble tri jarojn. Mi diris al li: »Sciu, via patrino estas alia ol la aliulinoj, ĉar Jesuo estas kun ŝi...« »Sed panjo, tion mi ja scias! Ankaŭ al mi parolas Jesuo...“ Kiam ŝi foje pri tio interparolis kun sia patrino, okazis dramo. „Mi ekvidis Kriston kaj ne plu mi povis sen Li vivi. Li estis mia nepriskribebla amo. Mia patrino tute ne kapablis kompreni, kiel mi tiamaniere povis perfidi ŝian kulturan heredaĵon.“

Kiam tion eksciis ŝia edzo, li minacis forpreni de ŝi la filon. Apartigita de la edzo, ŝi plu iris sian vojon de la kredo en tuta libero. „Mia filo estis antaŭnelonge baptita. Li faris grandan progreson. Mia patrino tion devis akcepti kiel unua.“ Post ĉi ĉio, kion ŝi travivis, ŝi estas plena da ĝojo. „Jesuo nin konas. Mi ekkonis Lin kiel mian Kreinton. Sin konfidi al Kristo estis mia dua naskiĝo – kvazaŭ mi en mi malvualis ion, kion mi jam de ĉiam konis...“

Nadja el Alĝerio

Kiel infano Nadja legis en Biblio. „Ĝi estas bela, admirinda,“ ŝi diris al sia patrino, kiu eltiris la libron el ŝiaj manoj. „Mi simple ne komprenis, kial tio devus esti krimo.“ Influe de sia fratino ŝi kiel dudekjara aniĝis al „Islama fronto de la savo“. Naŭzita pro perforto, kiu tie regis, ŝi volis grupon orientitan al terorismo forlasi. Sed ŝi estis forrabita kaj al ŝia amikino antaŭ ŝiaj okuloj ili tranĉis la gorĝon.

Sekve ŝiaj gepatroj ŝin perforte edzinigis. Nekapabla plu mensogi, ŝi rakontis al sia edzo pri sia sekreto. „Kiam mi diris al ŝi veron, ke mi fakte estas neniu islamanino, deklaris mia edzo, ke li tuj min mortigos. Mia patrino aldonis: »Vi ŝin mortigos kaj mi entombigos.«“

Okaze de sia deĵora restado en Francio en la jaro 2012 ŝi kontaktiĝis pere de Facebook kun kristanoj. Ŝi estis baptita en mizerstato en la katolika eklezio, ŝi ĉeestis noktomezan sanktan meson, al kiu ŝi venigis siajn islamajn amikinojn. Tiuj estis ravitaj. „Simple belega. Kun niaj imamoj ni travivas nenion similan!“ En metroo iu viro aŭskultis ilian interbabilon. Li estis islamano, kiu furioziĝis: „Vi estas kristanaj rasistinoj!“ Nadja sin defendis, same ankaŭ ŝiaj koleginoj. Ĉar la viro ne trankviliĝis, ili petis deĵoranton en metroo, ke li voku policon. „Tio estas nur via kulpo,“ respondis la deĵoranto.

Post reveno en Alĝerion ŝi estis allasita al geedza perforto pro sia kredo. Ŝi provis forfuĝi. Poste sekvis plua deĵora vojaĝo al Francio. Ŝia edzo, kiu ŝin vizitis en Parizo, ŝin tie bategis. En Parizo ŝi estis enhospitaligita, sed al kuracistoj ŝi ne diris veron. „Eĉ en Francio mi ne sentis sendanĝerecon. Kial mi prezentu akuzon, se neniu min defendos? Kial diri veron, se Francio ne plu estas lando, kie validas homrajtoj?“

Malgraŭ tio ŝi nenion bedaŭras. Nek vundojn, nek humiligon. „Malgraŭ ĉiuj persekutadoj mi konstante preĝis kaj neniam pri Dio dubis. Vere mi portis mian krucon. Kio min fortigadis, estis pensaĵo, ke Jesuo por ni suferis.“

Famille Chrétienne, 23.9.2014

al la indekso


 SEN LA AMO

La devo sen la amo igas homon ĉagrenema.
La respondeco sen la amo igas homon senskrupulema.
La justeco sen la amo igas homon obstinema.
La vero sen la amo igas homon senkompate kritikema.
La saĝo sen la amo igas la homon sagacema.
La afableco sen la amo igas la homon hipokritema.
La ordo sen la amo igas la homon pedantema.
La humuro sen la amo igas la homon orgojlema.
La havaĵo sen la amo igas la homon avarema.
La kredo sen la amo igas la homon fanatikema.
La vivo sen la amo estas sensenca.

Thomas van Kempens

al la indekso


 THOMAS VAN KEMPENS

Nederlanda teologo kaj mistikulo, naskiĝinta verŝajne en la jaro 1380, mortinta la 25.7.1471, membro de aŭgustenana ordeno, sekvanto de movado „Devotio moderna“, kiu kontraste al spekulativa instruo pri ekstera ceremonieco akcentadis internan piecon kaj aktivan amon. Lia konata verko „De imitatione Christi“ – Imitado de Kristo aperis ankaŭ en Esperanto.

al la indekso


 LA 22-A EKUMENA ESPERANTO-KONGRESO 2018

Sekcio de la kristanaj esperantistoj de la Ĉeĥa E-Asocio sincere invitas Vin partopreni la
22-an EKUMENAN ESPERANTO-KONGRESON
(la 70-an kongreson de IKUE kaj la 68-an kongreson de KELI)
6. - 13. 8. 2018, PODĚBRADY, Ĉeĥio

La kongreson povas partopreni ĉiuj esperantistoj, kiuj volas ĝui kristanan medion.

Poděbrady estas ĉarma baneja urbo 50 km oriente de Prago kaj estas bone atingebla trajne, buse kaj aŭtomobile (parkejo ĉe la kongresejo). La kongresejo estas: Střední zemědělská škola, Boučkova 365. En la studenta hejmo estas nur 3-litaj ĉambroj, ĉiuj kun necesejo kaj duŝo (sed vi povas esti sola aŭ duope).

Sumoj estas:

La aliĝkotizo:  ĝis 31.12.2017 - kategorio A: 10 €, kategorio B: 30 €
                        ĝis 31. 3. 2018 - kategorio A: 20 €, kategorio B: 40 €
                        post 1. 4. 2018 - kategorio A: 30 €, kategorio B: 50 €

Kongreskosto: kategorio A: 150 €, unulita ĉambro 200 €
                        kategorio B: 250 €, unulita ĉambro 300 €

Kategorio A: ekssocialismaj landoj, Afriko, Sudameriko.
Kategorio B: ĉiuj aliaj landoj.

● Sendoj de monbiletoj (EUR) per registrita letero al Pavel Polnický.
● Se eblas, uzu UEA-poŝtĝirkonton aŭ pagu prefere al ING BANK en NL al: Universala Esperanto-Asocio, Rotterdam por konto kelk-p de KELI:
BIC:
INGBNL2A   IBAN: NL 72 INGB 0000 3789 64.

La aliĝo validas nur post la pago de garantia sumo Kongreskosto en EURoj.
 

La aliĝilon sendu al: Pavel Polnický, Lidická 939/11, 290 01 Poděbrady, Ĉeĥio
 Telefono : +420 723 672 335            E-mail: polnickypavel@seznam.cz

El provizora programo:

♦ oficiala malfermo de la kongreso,
♦ matenaj kaj vesperaj preĝoj,
♦ interkona vespero,
♦ ekumena diservo (kaj katolikaj sanktaj mesoj)
♦ trarigardo de la urbo
♦ prelegoj, kantado
♦ koncertoj
♦ jarkunveno de IKUE kaj KELI
♦ tuttaga busa ekskurso al historia urbo Kutná Hora aŭ al kastelo
   Chlumec nad Cidlinou kaj ĉevalbredejo Kladruby nad Labem
♦ duontagaj busaj ekskursoj (detaloj pli poste)

Por aliĝiloj klaku al: http://www.ikue.org/ http://www.ikue.org/cz/
http://keli.chez.com/
 

Aliĝintoj de la kategorio A loĝantaj en Ĉeĥio povas pagi per la ĉeĥaj kronoj al la konto de la Ĉeĥa KELI-Sekcio ĉe ČSOB a.s. al la kontnumero: 211 768 239/0300 Limdato: ĝis 31.12.2017: 265,- CZK (Kč), ĝis 31.3.2018: 530,- CZK (Kč), post 1.4.2018: 790,- CZK (Kč).
Restadkosto CZK (Kč) 3975,- (5300,- unulita ĉambro)

al la indekso


 MAJA TRADICIA IKUE-RENKONTIĜO EN ĈEĤIO
en la belega Maria-pilgrimloko Svatý Hostýn - Sankta Hostýn
okazos de la 4-a ĝis la 6-a de majo 2018

En la semajnfinaj tagoj de la 4-a ĝis la 6-a de majo 2018 organizos la Ĉeĥa IKUE-Sekcio renkontiĝon en la belega surmonta moravia pilgrimloko Svatý Hostýn – Sankta Hostýn, Ĉeĥio (landparto Moravio).

Tiun ĉi belegan pilgrimlokon de la Virgulino Maria vizitis partoprenintoj de la 48-a Kongreso de IKUE 1995 okazinta en la urbo Olomouc kaj la partoprenintoj de la 55-a Kongreso de IKUE 2002 okazinta en la urbo Kroměříž, tiam la E-sanktan meson tie kun la kongresantaj sacerdotoj celebris la ĉefepiskopo Karel Otčenášek.

La maja tradicia renkontiĝo okazos en la pilgrimdomo situanta en apudeco de la Baziliko de la Ĉielenpreno de la Virgulino Maria, en kiu estas por nia renkontiĝo certigitaj 6 dulitaj kaj 18 unulitaj ĉambroj, ĉiuj kun necesejo kaj duŝejo.

Prezo por tranokto por unu persono en dulita ĉambro estas 276 CZK/nokto, prezo por tranokto por unu persono en unulita ĉambro estas 321 CZK/nokto (1 € = ĉ. 26,10 CZK). Laŭdezire eblas plilongigi la restadon.

Prezlisto de la manĝoj en CZK (Kč): matenmanĝo 45, tagmanĝo 105, vespermanĝo 90. Ĉion oni pagos post alveturo surloke inkluzive de la partoprenkotizo 50 CZK (2 €) por pagi luon de salono.

La papera aliĝilo estas almetota al Dio Benu 1/2018 aperonta komence de februaro. En formatoj PDF kaj DOC ĝi jam estas elŝutebla el la interretaj paĝoj de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio: http://www.ikue.org/cz/

Sincere vin invitas partopreni la IKUE-renkontiĝon la komitato de la Katolika Sekcio de ĈEA kaj la Ĉeĥa Sekcio de IKUE.

Partoprenantoj vojaĝontaj per persona aŭtomobilo ricevos specialan permesilon por alveturo al Sankta Hostýn kaj parkigo de la aŭtomobilo.

Ĝis la revido en la belega surmonta pilgrimloko
Svatý Hostýn - Sankta Hostýn!

al la indekso


 „MI KREDAS JE LA REVIVIĜO DE LA MORTINTOJ...!“
ĈU MI TION VERE KREDAS?
Sac. Bernhard Speringer ORC

Kio okazos post la morto?

En iuj gazetoj aperas aŭtune ĉirkaŭ la 2-a de novembro – La Tago de la Mortintoj – demandseriaĵoj. Antaŭ kelka tempo estis en la enketo metita demando: „Kio okazos post la morto?“ Estis demanditaj kelkaj personoj:

Komercisto: „Kiam oni metos ferman kovrilon sur la ĉerkon, estas fino, absoluta morto, nenio plu. Ĉio cetera estas blufaĉoj.“

Lernantino: „Ankoraŭ neniam mi okupiĝis pri tio, kio okazos post mia morto.“

Studento: „Kiam mi mortos, kiel persono mi tute malaperos. Eble miaj plej internaj valoroj kaj pensoj iel kaj ie evidentiĝos en alia persono. Sed tio havos nenion komunan kun mia persono.“

Banka oficisto: „El multaj direktoj mi jam aŭdis pri reenkarniĝoj de la animoj kaj iam mi volas pri tio okupiĝi.“

Lernanto de la teatra lernejo: „Pere de hipnoto mi eksciis, ke mi antaŭ mia nuna vivo jam trifoje ekzistis.“

Estas triste, ke neniu el la demanditoj donis kristanan respondon, kiun ni konfesas en la Kredkonfeso: „Mi kredas je la reviviĝo de la mortintoj kaj la vivo eterna.“

La tuta monstra kulturo de konsumado kaj libera okupo en la moderna tempo en tiu ĉi „socio de amuzo“ povas aspekti kiel giganta devianta manovro, per kiu estas la homoj forlogataj de tio, ke ili al si metu vere esencajn kaj ekziste gravajn demandojn pri la vivo kaj sin ne perdu en supraĵecoj. Merkatesplorantoj konstatis, ke la kaŭzo de tio, kial „halloween“ dum lastaj dek kvin jaroj en Eŭropo tiel rapidege disvastiĝis, estas nur kaj nur pro tio, por ke la homoj subpremu penson pri la morto. Ĝuste ĉirkaŭ la Tago de la Mortintoj kaj en la monato novembro homo estas konfrontata kun la morto, sed ankaŭ kun la penso, ke ankaŭ lia vivo iam finiĝos. Kaj tial la homoj kuntiriĝas en diversajn amuzgrupojn, anstataŭ la penso pri la morto.

Tiun ĉi demandon ni volonte de ni forŝovas kaj mienas, kvazaŭ ĝi jam antaŭlonge estis respondita: La demando, kio okazos post la morto, la demando pri la eterna vivo, la demando pri la ĉielo kaj la infero – sed ankaŭ la demando, kie ni trovos sian propran lokon.

Pri tio, ĉu ekzistas la vivo post la morto, ekzistas nenia dubo ĉe plejparto de la homoj. Kiel montras la supre citita enketo, ne estas por multaj – statistikistoj diras por 50 % – la realeco, ke post la morto „tio iel plue daŭras“, neniel duba.

Sed la kredo je tio, ke en la eterneco estos disigitaj bonuloj de malbonuloj, ke ili devos iun tagon havigi vivkalkulon kaj ke ekzistas io kiel juĝo, ke iuj venos en la ĉielon kaj la aliuloj en la eternan damnon – tio rifuzas eĉ kristanoj en sia majoritato kiel ion longe superitan kaj apartenantan en la regnon de la legendoj.

Ekzistas kutime du reagoj: Aŭ oni diras, ke li ja estis bona homo – la kredo ĉi tie por ili ne estas tiel grava – kaj li certe venos en la ĉielon, se iu entute ekzistas. Aŭ ili sin turnas al aliaj religiaj aŭ esoteraj imagoj pri la mondo.

Ni venos senprobleme en la ĉielon

Nuntempe multaj kristanoj havas en sia vivo de la kredo tian imagon: En la ĉielon kondukas movebla ŝtuparo. Estas necese nur komence sursalti (ja ĉiuj ni estas baptitaj, eĉ ni ja tion havas skribitan en la baptoatesto) kaj fine estas necese desalti (ni ja lasos nin ankoraŭ kristane entombigi). Kaj ĉio cetera iras aŭtomate per si mem. Ne estas necese multon fari. La homo venos aŭtomate supren. Antaŭ tiu ĉi interpreto fermas Jesuo en la evangelio decide la pordon, se Li diras: „Strebu eniri tra la malllarĝa pordo, ĉar multaj, mi diras al vi, deziros eniri kaj ne povos.“ (Luk 13,24)

Multaj diras: Antaŭ ol mi lasus per la eklezio fari en mi malbonan konsciencon, mi ne plu vizitados preĝejon, nenion mi volas aŭdi. Se la eklezio ne perigos al mi iun bonan sentaĵon, sed ĝi pli ofte metas fingron en la vundojn de la socio kaj ankaŭ en miajn vundojn, tial mi deziras havi nenion komunan kun la eklezio.

Pseŭdoreligiaj kaj esoteraj konceptoj

Ĉe la katolikoj mem ekzistas nuntempe kuriozaj konceptoj pri la vivo post la morto. Ni vivas en la tempo de sinkretismo, tio signifas en la tempo, en kiu ĉiu mem kreas sian propran religion. La homo por si prenas el diversaj religioj diversajn elementojn, kiuj al li plaĉas, kiuj al li ŝajnas esti iel logikaj kaj belaj, kaj tiel li kreas por si propran religion.

Tiel ekzemple multaj katolikoj kredas je reenkarniĝo, renaskiĝo post la morto en la surteran vivon. Adeptoj de tiu ĉi instruo diras, ke la homo, kiu vivis malbone, ricevos en la estonta vivo ŝancon por fariĝi la homo bona. Iuj formoj de tiu ĉi instruo kredas je nova renaskiĝo en la beston, aŭ ke per la enkorpiĝoj oni reenkarniĝas en pli supran vivversion.

Sed la katolika eklezio konas neniun reenkarniĝon. Nek la Sankta Skribo, nek la tradicio parolas pri la reenkarniĝo. En la Letero al Hebreoj ni legas: „Kaj kiel estas dekretite por la homoj unufoje morti, kaj post tio juĝo, tiel ankaŭ Kristo, oferite unufoje, por porti la pekojn de multaj.“ (Heb 9,27-28)

Sed ni scias, ke Kristo por ni mortis, por nin savi, por ke ni eniru ĉielon pere de graco kaj mizerikordo de Dio, kaj ne nur pere de propraj meritoj. Jesuo diris al la bona krimulo surkruce: „Ankoraŭ hodiaŭ vi estos kun mi en la paradizo...“ (Luk 23,43), kaj Li ne diris: „Morgaŭ vi devos reenkarniĝi, mia kara!“

Ni devas en nia kredo bone orientiĝi kaj ne lasi nin delogi per iuj modernaj elpensaĵoj kaj tendencoj, kiuj erarigas. Ĝuste „La Jaro de la Kredo“ povas nin al tio instigi.

Kion diras la katolika kredo?

La Katekismo de la Katolika Eklezio, kiu en tiu ĉi Jaro de la Kredo staros centre de niaj konsideroj kune kun dokumentoj de la Dua Vatikana Koncilio, al ni en la artikoloj 988 ĝis 1065 donas instruon de la eklezio pri la reviviĝo de la mortintoj kaj la eterna vivo.

La eklezio tute klare instruas, ke post la morto sekvas persona juĝo, dum kiu la homo vidas sian tutan vivon, ĉion, kion li faris bonan kaj malbonan, en la Dia lumo.

La eterna vivo baziĝas en tio, ke en Dio kaj en komuneco de la sanktuloj ni trovos nian beatecon.

Bone ni memoru: Ekzistas persona juĝo de ĉiu homo. Dio serioze traktas nian vivon ĉi tie surtere, Li juĝos ne nur milit-krimulojn kaj murdintojn, sed ĉiun homon. Tio estas neniu minacado, sed esprimo de la Dia amo: ne estas do egale, kion ni faras, eĉ ne kiel ni vivas. Nenion alian al ni volis Jesuo Kristo diri.

Sed nun povas esti, ke iu kaŭze de siaj pekoj tute ankoraŭ ne estas kapabla eniri kun Dio en plenan komunecon. La peko ja nin apartigas de Dio. Tial ni bezonas ankoraŭ post la morto puriĝon, por ke ni fine povu eniri ĉielon. Jesuo komparas ofte la ĉielon kun „edziĝfesteno“, sed al kiu estas allasitaj nur tiuj, kiuj havas blankajn vestojn. Blanka vesto estas simbolo por liberiĝo el la pekoj, simbolo de sankteco. Kiam iu iras por partopreni edziĝfestenon kaj la belan veston li malpurigis, tial li ne povas en tiu ĉi stato vidigi sin antaŭ gefianĉoj, sed li devas klopodi la veston purigi.

La loko por purigado (purgatorio) ne tiom estas la loko, kie ni estas pro niaj pekoj „punataj“, sed fakte, se ni tion pli profunde pripensas, „eltrovaĵo de Dia mizerikordo“. Ja en la purgatorio ni havas eblon realigi nian puriĝon kaj penti pro la pekoj, kio estas necesa por povi eniri la ĉielan ĝojon. Ĝi estas pli la donaco ol la puno. „La kompatindaj animoj“ estas certe „la animoj kompatindaj“, ĉar ili ankoraŭ ne estas ĉe Dio, sed ili havas certecon, ke ili jam estas savitaj por la eterneco. Por ili estas la eterna damno ne plu ebla. Ĝi estas la certeco, kiun ni surtere ankoraŭ ne havas – ni havas la kristanan esperon. Tiel estas en la loko de la purigado kunigitaj granda ĝojo (ke ili estados eterne ĉe Dio) kaj granda sufero (ke ili estas ankoraŭ malproksime de Dio).

Ni tenu tion, kion diras Jesuo Kristo: Li estas la Vero. Lin sendis la Patro por alporti lumon en la malhelecon de niaj demandoj kaj por montri al ni la vojon al la eterna vivo. Kaj tio respondas al ni la demandon: Kio okazos post la morto? Estas tri aferoj:

1. Dio ne estas Dio de la mortintoj, sed de la vivantoj. Por Li estas ĉiuj vivantaj. Niaj mortintoj vivas ĉe Dio.

Ekzistas ne nur la vivo sur tiu ĉi mondo, sed ankaŭ la alia vivo, la vivo en la Dia mondo, en la regno de Dio.

2. La eterna vivo ne estas nura plilongigo de la surtera vivo, sed ĝi estas tute alia ol tiu ĉi tie. Nia vivo transformiĝos. Tial nin ne devas timigi la morto. Pli validas la vortoj de sankta Paŭlo: „Neniu okulo vidis kaj neniu orelo aŭdis, kion preparis Dio al tiuj, kiuj Lin amas.“

3. Kristo parolas pri „tiuj, kiujn Dio rigardas kiel indajn de la eterna vivo“. Ekzistas antaŭkondiĉoj por la vivo en la ĉiela mondo. Ni devas esti taŭgaj por la regno de Dio, ni devas esti maturaj. La homo devas havi, per la vortoj de la Sankta Skribo, „edziĝoveston“, por partopreni la ĉielan festenon.

Tio estas grava punkto de la kristana espero. La katolika kredo estas neniu etkosta konsola mesaĝo, ĝuste male: La kristano traktas sian surteran vivon tre serioze. Li scias pri sia respondeco. Li scias, ke li devas elekti la ĝustan vojon por atingi la celon. Li scias, ke iam li devos antaŭmeti vivkalkulojn. La Biblio diras: Okazos „juĝo“, ĉe kiu estos malfermita libro de nia vivo, kaj poste montriĝos, kiaj ni fakte estas.

Ni povas esperi, ke ĉe tiu juĝo superpezos graco super rajto, ke ni havos la mizerikordan juĝiston en Jesuo Kristo, kiu akceptos nin en sian eternan regnon ne surbaze de niaj meritoj, sed pro la amo kaj mizerikordo.

al la indekso


  PER MORTO ĈIO FINIĜAS
„Fino venas, venas la fino.“ (Jeĥ 7,6)

Sekulare opiniantaj homoj rigardas kiel feliĉajn nur tiujn, kiuj posedas varojn, ĝojojn kaj riĉaĵojn de tiu ĉi mondo. Sed la morto finigos tiujn ĉiujn feliĉaĵojn de la mondo. „Sed vi ne scias, kio morgaŭ okazos. Kio estas via vivo? Vi ja estas vaporo, kiu mallongan tempon montriĝas kaj poste malaperas.“ (Jak 4,14) Vaporoj, kiuj eksteriĝas el la tero, iufoje levas sin en la aeron, kaj kiam ili estas priradiitaj per la suno, ili iĝas bela vidaĵo. Sed kiel longe daŭras tiu ĉi vidaĵo? Ĉe ebloveto ĉio malaperas. Rigardu gravulojn de ĉi tiu mondo. Hodiaŭ oni konstruas por ili kortegojn, ili estas timigaj kaj preskaŭ adorataj, sed morgaŭ ili mortos, malestimataj, malbenataj kaj piedpremataj.


Pro morto la homo devas ĉion forlasi. Ni ekmemoru eventon el Imitado de Kristo de Tomaso Kempis, en kiu li rakontas pri novkonstruita domo de sia frato. Konstrueraro estis pordo – per kiu oni foje elportos korpon de la mortinta frato eksteren kaj li forlasos ĉion surteran. Mallonge dirite, la morto forprenos de la homo ĉiujn mondhavaĵojn. Kia teatraĵo ĝi estas, kiam ni vidas iun princon elportatan el lia domo, en kiun li neniam plu eniros, kaj kiel aliuloj forprenas liajn aĵojn, monon kaj ceteraĵojn!

 

Servantoj restigos al li nur vestaĵon por entombigo, por kovri lian korpon. Ne plu estas ĉi tie iu, kiu estimus lin, lin komplimentus, kaj neniu respektas ordonojn, kiujn li postlasis. Saladin, kiu en Azio subjugis multajn riĉulojn, diris antaŭ sia morto, ke ili, portonte lian kadavron al entombigo, destinu iun porti lancon kun pendigita ĉemizo antaŭ li kaj krianta: „Tio estas ĉio, kion Saladin portas kun si por entombigo!“

 

Poste, kiam oni en kripton enmetos mortajn korpojn de tiuj princoj, ilian ostaron neniu kapablos diferencigi de ceteraj. „Rimarku tiujn tombojn,“ diras Bazilo, „rigardu, ĉu vi povas distingi, kiu estis servisto kaj kiu mastro.“ Diogenes foje stariĝis antaŭ Aleksandro la Granda, serĉante ion tre atenteme inter mortkranioj. „Kion vi serĉas?“ demandis Aleksandro scivoleme. „Kapon de la reĝo Filipo, via patro, mi serĉas,“ li respondis, „kaj mi ne povas ĝin distingi de aliaj. Se vi povas ĝin trovi, montru ĝin al mi.“

 

„Malegalaj venas la homoj sur tiun ĉi mondon, sed post morto ĉiuj estas egalaj. Reciproke neegalaj ni naskiĝas, egalaj ni mortas!“ diris Seneca. Kaj Horatius diras, ke morto forigas malegalecon inter sceptroj kaj hakfosiloj. Ĝi kaŭzas, ke sceptro kaj hakfosilo estas egalaj.

 

Se alvenos morto, alvenos fino, ĉio ĉesos, ĉion ni forlasos kaj nenian mondaĵon ni kunprenos en tombon.

S-ta Alfons Maria el Liguori

al la indekso


  LA ITALA EKZORCISTO PRI LA FENOMENO HALLOWEEN

„Ni petu la sanktan ĉefanĝelon Miĥaelon pri la helpo, ke li nin protektu kontraŭ diablaj insidoj kaj ruzaĵoj“, skribas la Papo Francisko en la mesaĝo (30.10.2016). Dum la eklezio sin preparas por soleno de Ĉiuj Sanktuloj kaj por rememoro de ĉiuj fidelaj mortintoj, la stratojn kolorigas oranĝkoloraj kukurboj kaj infanoj (almenaŭ en la italaj lernejoj) prepariĝas por hallowena amuzvespero. Sed tio, kion multaj opinias kiel moda, gaja kaj distra karnavalo en nigra efektivigo, estas fakte obskura kaj maltrankviliga okazo. Kaj por satanismaj sektoj ĝi estas bonega okazo, kiel allogi novajn adeptojn. La satanistoj ĉi tie solenas sian plej gravan eventon de la jaro – naskiĝon de la reganto de la malbono.

„Tiu, kiu opinias, ke ĉio estas elĉerpebla en senkrima amuzado kaj amuzvespero kun maskoj, devus konsciiĝi, ke malantaŭ tiu ĉi pseŭdokarnavalo staras mondo de okultismaj sciencoj kaj satanismo. Ĝi estas magia – esoterika soleno kaj allogaĵo por novaj viktimoj“, diras sac. Aldo Buonaiuto, ekzorcisto, antropologo, demonologo kaj koordinulo de la senpaga telefonlinio, kiu en Italio disponigas helpon al viktimoj de la okultismo kaj satanismo. Pri la fenomeno Halloween li verkis sian lastan libron (Halloween. Lo scherzetto del diavolo. Edizioni Sempre Comunicazione, 2015), kiu estis ĵaŭde vespere (29.10.) prezentita en roma Eŭropa Universitato. Ĉeestis ankaŭ la ĉefa reprezentanto de la Internacia Asocio de la Ekzorcistoj, sac. Francesco Bamonte, kiu atestas pri la jeno: la eklezion maltrankviligas ĉiam pli fortiĝanta propagando de la halloweena magio kaj okultismo, celanta la infanojn kaj junularon.

Malantaŭ la halloweena petkantado kaŝiĝas io pli serioza – en la paganaj druidaj kultoj la demando „trick or treat?“ signifis „malbeno aŭ ofero“ – kaj do devo donadi al pastro donacojn, por ke ili oferu ilin al dio de la morto, por tiel malproksimigi venĝon el la postmorta mondo. Pere de modaj halloweenaj amuzvesperoj disvastiĝas plaĉo en hororo, kvazaŭ tio estus io normala. Estas allogata ĉio naŭza kaj kadavreca, altiranta la morton anstataŭ la vivon. Estas malsanktigata kristana senco de la morto. Diabla petkantado estas por la animo morteca ĝuo. Dum Halloween travivas junaj homoj satanisman inicion, kiam ili adokliniĝas antaŭ monstraĉoj, el kiuj gutas sango, antaŭ mortuloj, kiuj senkvietaj vagas tra la tero, kaj kiam ili faras oferon per formo de ludo. Tiuvespere la servantoj de la sinjoro de malbono surprenas la respondecon pri la degeneraj krimoj – murdoj de la novnaskitoj, fizikaj kaj moralaj perfortoj, malsanktigoj. La kristanoj ne darfas helpadi – eĉ ne nerekte – al tiu ĉi komerca aktivado kun novpaganaj kaj kontraŭkristanaj trajtoj.“

La satanisman naskiĝtagon de la „reganto de tiu ĉi mondo“ do oni sukcesas riĉe monigi, aldiras la itala sacerdoto. La supernaciaj firmaoj strebas pri la disvastigo de la halloweena modo por vendi siajn produktaĵojn. Helpe de la reklamo, amaskomunikiloj, interreto kaj la globalizo la sorĉonokto iĝis unu el la plej ŝatataj kolektiĝoj, precipe de junaj homoj. Nur en Eŭropo ĝi donas profiton de ĝis 400 milionoj de eŭroj. Sed tio ne estas la ĉefa vidpunkto, avertas patro Buonaiuto. Halloween estas la nokto de mallumaj ceremonioj kaj krimoj.

„Alternativo al tio estas ĝojo el la kristana liturgio, vigilio el la festo de Ĉiuj Sanktuloj, la komuna preĝo en la familioj, la rozaria preĝo, la partopreno de la sankta meso, dum kiu ni denove malkovras ekzemplajn vivojn de la sanktuloj kaj la venkan Dian amon. Ni klopodu aktive travivadi la eŭkaristian solenon, aŭ ni vizitu niajn fidelajn mortintojn sur la tombejo. Kio povus esti pli bona, ol komune legi la biografiojn de la sanktuloj kaj mediti pri ili, kontempli klaran vizaĝon de Jesuo anstataŭ la monstrecaj grimacoj de la skeletuloj, mortuloj kaj damnitaj animoj, kiuj ne supervenkas la morton, sed ĝin altigas. Kaj tiel ili sponsoras tion, kio estas en la mondo la plej aĉa – la doloro, sufero, matrankvilo, perforto kaj morto“, diras la itala ekzorcisto, sac. Aldo Buonaiuto.

 Jana Gruberová

al la indekso


  LA „CIVILA” MONTARA SAVANTO

Dum preĝado de la rozario mi ofte revadas. Ankaŭ nun mi ne plu preĝas, kaj aperas al mi enmense iama vintro en Tatra-montaro kun renkonto de kavaliraspekta, blondhara pola amiko, kaj la ekskurso al Zakopane reviviĝis en mia memoro.

En tiu vintro kun mia edzo ni decidiĝis ne plu iri por skiadi en Donovaly, sed ni prov-vizitos la montaron Altaj Tatroj. Niaj amikoj rakontis multajn belajn kaj bonajn impresojn, kaj ankaŭ ni ŝatis la polojn. Ĉio glate sukcesis ankaŭ nia loĝigo en la Sport-Hotelo. Ankaŭ la prezo estis akceptebla. La restoracio bonega. Tie deĵoris grupo da montanaj gardistoj. De tie direktas la vojo al Kuznice, kaj poste per telfero al la 1900 metrojn alta Kasprowy, kaj plu al la lagoj de Altaj Tatroj. Sed por miri pri ties beleco plej konvena estas somero, ĉar vintre ili estas kovritaj per glacio.

Ĉi tie ni glitadis, skiadis. La neĝo estis bonega. Ĉiam mi bedaŭris, ke mia edzo ne volis iri pli foren, sed sole iri ne estis rekomendite. Tagmeze ĝoje alskiis al ni de malantaŭe alta griza viro. Li estis sola – Karol Wojtyła, kaj tie supre ni konatiĝis. Prezentas lin al mi mia edzo. Ili bone amikiĝis, kaj por la sekvonta tago planis komunan skiprogramon.

Nia ekskurso bonege sukcesis. Mi ne enuis. La tempo rapide pasis. Agrable pasis la tagoj. Venis la 30-a de decembro – la tago, kiun mi ne forgesos dum mi vivos. Ni skiis en la ĉirkaŭaĵo. Brilegis la suno. La aero estis purega. Tiam aperis nia pola amiko. Post reciprokaj salutoj li montris al Kasprowy, de kie kun timiga rapideco proksimiĝis grandaj nigraj nuboj. Kaj kio estas vintre tute nekonata, la ĉielon tranĉis fulmo. Eĉ ni bone aŭdis la forajn tondrojn.

Ne estas agrable! Ek, rapide reen al nia restadejo! Ankaŭ ceteraj skiantoj rimarkis la proksimiĝantan danĝeron. Kaj atentante unu la alian la tuta kompanio ekiris malsupren de sur la monto.

Sed la uragano tiel rapide alvenis, ke multaj ne plu povis antaŭeniri, tial nia restadejo tute plenŝtopiĝis. Ankaŭ nia pola amiko ĉi tie trovis rifuĝejon, kaj sidiĝis al nia tablo mendinte varmegan teon.

Baldaŭ oni alarmis montarajn savantojn. Unu turista grupo malliberiĝis supre ĉe la lagoj. Bonŝanĉe en la proksimeco ili trovis helpopetantan telefonon. Infanoj, plenkreskuloj, ok personoj petis la helpon. Tri montaraj savantoj tuj ekiris.

Dumtempe la uragano furiozis. Dense falegis ne la pluvo, sed la neĝo. Nun denove eksonoris la helptelefono. Slovaka familio el Banská Bystrica petas helpon. Ili nun estas ie en kabano sur la vojo kondukanta al Kasprowy kun du infanoj. Bonŝance ankaŭ tiu loko estas ekipita per helptelefono. Sed nun estis granda problemo. La montaraj savantoj ankoraŭ ne revenis. El inter ili nur unu estas en hotelo. Li sola ne rajtas ekiri, kaj tiel li nur povis respondi al la geedzoj: eltenu trankvile.

Dramaj minutoj. Mia edzo kaj la pola amiko parolas vigle kun la montara savanto. Edzo venas al mi. Ni iros por helpi la familion. Vi preĝu por ni! Ne timu, ni revenos kaj ni alkondukos la familion kune kun ni. Ankaŭ nia pola amiko premis manon kaj diris: „Kuraĝa hungara edzino, ankaŭ vi akompanu nin per viaj preĝoj, kaj tiel ni estos kvarope.” Tiam ili bone sin vestis, sur la kapon la ŝirmkaskon kun radioaparato, por ke en la ventego ili povu interparoli. Per ŝnuro ili certige ligis sin unu al la alia.

Ili devis rapidi, ĉar hidrargo en la termometro rapide malaltiĝis. Estis danĝero, ke la infanoj tute malvarmiĝos. Unua en la vico estis la montara savanto, la dua mia edzo kaj la tria estis nia pola amiko.

Ili foriris. Mi komencis preĝi kaj ankaŭ aliaj, tiel ni kune preĝis la rozarion.

Mi hungare, pluraj pole, mi aŭdis ankaŭ germanajn vortojn. Ĉiuj en sia propra lingvo. Apartajn preĝojn Saluton Maria mi nombris per fingroj, kaj mi rimarkis, ke mi en ĉiun rozarian dekumon metas ĉiam la saman misteron: ”Kiun vi, sankta Maria, en la templo trovis”.

Dum la tuta tempo mi timis, ke ili ne trovos tiujn, pro kiuj ili foriris, aŭ ke ili ne povos reveni. Intertempe la vento kvietiĝis, ankaŭ nur iomete neĝis. Ĉesis la fulmotondro. La tempo kvazaŭ senfina… La unua grupo de la montarsavantoj jam bonŝance revenis kun turistoj, kiam eksonis la telefono anoncante, ke ankaŭ la niaj ektrovis la familion kaj jam retroekiris.

Iumomente malfermiĝis la pordo kaj kiel unua enpaŝis nia pola amiko portante la du infanojn, poste mia edzo alkondukis viron kaj la montara savanto apogantan kaj ŝokitan edzinon. Oni tuj komencis prizorgi ilin. La gastoj ĉiuj laŭte ekĝojegis! Ĉiuj volis premi la manojn de la „civilaj montaraj savantoj”. Sed ili tute elĉerpiĝintaj sidiĝis por ripozi kaj refreŝiĝi per varma teo.

La ventego ĉesis kaj nur silente neĝis. La pola amiko sin preparis por foriro al sia hotelo, li brakumis por adiaŭo mian edzon kaj kisis lin. Li premis mian manon dirante: „Mi gratulas al via edzo.” Poste ankaŭ min brakumis kaj mallaŭte sufloris: „Mi dankas pro la preĝo. Ĝi multe helpis.” Post tio li foriris…

Sekvan tagon, la 31-an de decembro, la lastan tagon de la jaro, ĝuste en mia nakiĝtago, nin bonvenigis brilanta suno. Eĉ postsigno ne estis el la hieraŭa tago. Nur la temperaturo de la aero estis -15°C. Intencante iri al la sankta meso, mi petis mian edzon akompani min al la proksima preĝejeto. Mi volis dankodiri al la ĉielaj Helpantoj pro la hieraŭa helpo.

Post nia alveno eksonis la sonorilo signante la meskomencon. Eniris la mescelebranta pastro. Ni preskaŭ svenis pro la surprizo, ĉar li estis nia pola amiko. Do li estas pastro. Sed poste nia surprizo ankoraŭ pliiĝis. En la malgranda preĝejo li ekvidis kaj ekkonis nin.

Post la fino de la meso li sendis al ni la sakristianon kun invito. La sinjoro ĉefepiskopo volonte atendas vin en malgranda apudpreĝeja turista domo por kuna matenmanĝo.

Do, eĉ la ĉefepiskopo!

Li etendante la manojn akceptas nin laŭte ridetanta kaj diranta: „Mi tre ĝuis resti inkognito. Mi tre amuzis, ĉar vi eĉ ne supozis, ke mi estas pastro, ja eĉ ĉefepiskopo de Krakovo.”

Intertempe li alpaŝas al skribotablo. El tirkesto li prenas rozarion: „Dum vi preĝis la rozarion, vi preĝis por ni.” Li benis ĝin kaj donis al mi. „Por la rememoro pri la hieraŭa tago! Gardu ĝin, kaj Sankta Maria elaŭdos viajn preĝojn…”

Ekde tiam pasis jam pli ol dudek jaroj. Ĉiam estas antaŭ mi la ridetanta pastro. La nomon de Karol Wojtyła konas la tuta mondo. Li estas nia karmemora papo, la sankta Johano Paŭlo la Dua.

Geedza paro el Hungario

al la indekso


 LASTA LUKTO OKAZOS PRO GEEDZECO KAJ FAMILIO,
KONFIDIS SIN AL KARDINALO LA VIZIULINO EL FATIMO

Fratino Lucia dos Santos, unu el tri infanoj, kiuj estis atestantoj de la aperoj de Maria en Fatimo, mortis en la jaro 2005. Sed ankoraŭ antaŭ sia morto ŝi antaŭdiris, ke lasta lukto inter Kristo kaj Satano okazos pro geedzeco kaj familio. Tion diras kardinalo Carlo Caffarra, kiu sciigas, ke la viziulino skribis al li leteron kun tiu ĉi mesaĝo, kiam li estis ĉefepiskopo de Bologno en Italio.

Deklaron de la fratino Lucia, kiun ŝi eldiris dum pontifikeco de Johano Paŭlo la Dua, denove publikigis meksikia semajngazeto Desde la Fe kiel reagon je eldiro de prezidento Enrique Peńa Nieto, kiu anoncis, ke li subtenos edzecon inter samseksemuloj en Meksikio. La meksikia semajngazeto memorigis deklaron de la kardinalo Caffarra por itala gazetaro el la jaro 2008, tri jarojn post morto de fratino Lucia.

En la 16-a de februaro 2008 la itala kardinalo celebris la sanktan meson ĉe tombo de la sankta Patro Pio kaj poste li disponigis interparolon por Tele Radio Padre Pio. Li estis demandita pri profetaĵo de la fratino Lucia dos Santos, kiu parolas pri „lasta lukto inter la Sinjoro kaj regno de Satano“. La kardinalo Caffarra eksplikis, ke la s-ta Johano Paŭlo la Dua lin komisiis, ke li fondu Papan Instituton por Studo de Geedzeco kaj Familio. Komence de tiu ĉi misio la kardinalo sendis al fratino Lucia el Fatimo leteron pere de ŝia episkopo, kiam li tion ne povis rekte fari. „Kvankam mi ne atendis, ke ŝi respondos al mi, ĉar mi ŝin postulis nur pri ŝiaj preĝoj, venis al mi el neklarigeblaj kaŭzoj letero kun ŝia subskribo, kiu nun troviĝas en arkivo de la instituto,“ diris la kardinalo. En la letero estis jena skribaĵo: „Lasta lukto inter la Sinjoro kaj regno de Satano okazos pro geedzeco kaj familio. Ne timu. Ĉiu, kiu strebos pri sankteco de la geedzeco kaj familio, havos kontraŭulojn kaj oponulojn, ĉar tio estas decida demando.“ Poste ŝi aldonis: „Sed la Virgulino Maria jam frakasis kapon de la Satano.“

La kardinalo Caffara diris, ke post tio, kiam li „denove parolis kun Johano Paŭlo la Dua, li estas konvinkita, ke la familio estas kerno de la konflikto, ĉar ĝi estas porta piliero de la kreitaro. Ĝi estas vera rilato inter viro kaj virino kaj generacioj. Se oni detruos fundamentan pilieron, ruiniĝos la tuta konstruaĵo. De tio ni estas atestantoj en la nuna tempo. Ĵus ni troviĝas en tiu ĉi baza punkto kaj ni tion scias.“

La kardinalo aldonis: „Mi estas kortuŝita, legante la biografion de la Patro Pio kaj mi sciiĝas, kiel tre grava por li estis sankteco de geedzeco kaj sakramento de geedzoj spite de motivitaj obstakloj.“

Fonto: Catholic News Agency, 8.7.2016

al la indekso


 NE IMITU SENINTELIGENTE EN LA VIVO

Kiam la azeno vidis, ke homoj demetis siajn vestojn kaj sternis ilin sur la vojo kaj ke homoj ĝojis, ĝi estis tre fiera, ĉar ĝi ne sciis, ke tio okazis pro omaĝo de Jesuo, kiun ĝi portis sur sia dorso.

Iun tagon ĝi decidiĝis iri Jerusalemon sola sen porti Jesuon. Surprizo! La vojo ne estis kovrita de vestoj kaj ĝi ne estis omaĝita. Kaj kiam ĝi eniris en la templon, ĝi estis batita kaj ĵetita el la roko.

Utila konsilo: Via ĝojo kaj honorado estu pro Jesuo, adorante kaj omaĝante Lin. Memoru Lin la amatan!

Honoré Sebuhoro, D. R. Kongo

al la indekso


 PERSEKUTATAJ KAJ FORGESITAJ

La Papo Francisko aprezis strebadon de fondaĵo Kirche in Not, kiu oktobre 2015 elverkis kaj en Romo prezentis raporton pri la kristanoj subpremataj pro ilia kredo. La dokumento sub elokventa titolo „Persekutataj kaj forgesitaj“ priskribas lastajn tri jarojn – 2013 ĝis 2015. En skriba mesaĝo, portanta subskribon de ŝtatsekretario kardinalo Parolin, tekstas: „Sankta Patro preĝas por tiuj, kiuj portas publikan respondecon, por ke ili konscience batalu ne nur por forigo de la religia persekutado kaj diskriminacio, sed ke ili ankaŭ subtenu internacian kunlaboron direktitan por ilia ĉesigo.“

Dokumento de la papa fondaĵo argumentas pri daŭre malboniĝanta situacio de la kristanoj en 17 el 22 observataj landoj. Nombro de la ŝtatoj, signitaj kiel regionoj de ekstrema persekutado, plialtiĝis el ses je dek. Al Ĉinio, Eritreo, Irano, Saud-Arabio, Pakistano kaj Norda Koreio alsociiĝis Irako, Niĝerio, Sudano kaj Sirio. En Irako, en kiu ankoraŭ antaŭ dek du jaroj estis miliono da kristanoj, ilia nombro malaltiĝis je kvarono. En Sirio devigis pseŭdoŝtato Daesh pli ol 120 mil kristanojn al decido inter konverto al islamo aŭ morto. Islamisma ekstremismo krom en Niĝerio, kie formacio Boko Haram nur en diocezo Maiduguri ruinigis 350 preĝejojn kaj devigis 100 mil kristanojn forkuri, ĝi ankaŭ disvastiĝas en landoj, kiuj ĝis nun estis opiniataj kiel espero por afrika eklezio – do en Kenjo, Tanzanio, Sudano kaj aliaj landoj. Oni supozas, ke pli ol 3000 karceruloj en Eritreo estas kristanoj, kiuj estis malliberigitaj pro religiaj kaŭzoj.

Ne malpli malfavora situacio regas en azia kontinento. Fortiĝanta nacionalisma hinduisma movado en Barato ripete atakis kristanajn minoritatojn kaj minacis per morto al kardinalo Telesphor Topp, ĉefepiskopo de diocezo Ranchi. En Srilanko kaŭzis budaisma ekstremismo neniigon aŭ fermon de 165 preĝejoj. En Pakistano plu restas en malliberejo Asia Bibi, mortkondamnita pro apostato, dum en Ĉinio estis nur pasintjare malliberigitaj 449 religiaj reprezentantoj. Malmultaj informoj venas el Norda Koreio, kie Kim Ĉong-un pasintjare ordonis ekzekuti 33 kristanojn kulpigitajn pro spionado. En Vjetnamio leĝo n-ro 92 devoligas religiajn formaciojn, ke ili postulu permeson por renkontiĝoj, dum al pastroj ĝi entrudigas eduk-programojn. Nova leĝo pri religiaj aferoj, por kiu oni voĉdonos venontjare, la situacion verŝajne ankoraŭ pli malbonigos, tekstas en raporto de la papa fondaĵo Kirche in Not.

www. radiovaticana.cz

al la indekso


  DIFINO

La enhavo de la nocioj “figure dirite” kaj “simbole opiniite” malrapide al ni malproksimiĝas. Teĥnokratia pensado nin jam ekde la unua lernoklaso instruas difini kion ajn, kaj se ni ne havas por la valoraĵo trafan kaj kompreneblan difinon, ni falas en du suspektojn. Aŭ ni vivas kaj agas diference, ol tion proklamas niaj vortoj, aŭ male, ni vivas kaj agas laŭlitere.

En la unua kazo ni havas aspekton kiel honestuloj, en la dua kazo kiel fundamentalistoj.

Alivorte...

Se ni vivas perpiede sur la tero, tio ne signifas, ke ni vivas tersurface. Se ni respektas dogmojn, tio ne signifas, ke ni rezonas dogmece. Se ni revas, tio ne signifas, ke ni ankoraŭ ne vekiĝis.

Max Kašparů

al la indekso


  LA INDIFERENTECO

Ofte ni aŭdas el amaskomunikiloj, kiel nia lando havas malmultajn hospicojn kaj kuracejojn por malsanaj senioroj. Bedaŭrinde ofte tien demetas siajn gepatrojn iliaj infanoj, eĉ se ilia sanstato tion ne bezonas. Ĉu egoismo, indiferentemo kaj malviglemo de iliaj plej proksimuloj?

Trairante urbojn, vilaĝojn kaj naturon ni vidas, kiel estas dehakitaj sanaj arboj, likvidata estas arbara surkreskaĵaro, rapide malgrandiĝas parkareoj. Anstataŭaĵoj de ili estas asfaltaj aŭtomobil-parkejoj.

Kie estas pura aero kaj trankvilo tiel bezonataj por la homa sanstato? Ĉu tio estas indiferento kaj malviglemo de ni ĉiuj?

Jaroslava Hamajdová

al la indekso


  LUBOŠ HRUŠKA (1927-2007)

Laiko, armeano. Li abiturientiĝis en Armea Akademio en la urbo Hranice na Moravě. Kiel juna oficiro li estis en la jaro 1949 arestita pro provo transiri landlimon kaj surbaze de tio li estis kondamnita je dekokjara prizona restado. Li estis trairinta kelkajn malliberejojn kaj labortendarojn, kie li renkontiĝis kun multaj kredantaj kristanoj, danke al ilia atestado li akceptis kredon kaj lasis sin bapti.

Post liberlaso surbaze de amnestio en la jaro 1960 li edziĝis kaj komencis en Plzeň (Pilseno) transformadi ĝardenon hereditan post siaj gepatroj je medita ĝardeno, kiu estas komprenata kiel Memoriga Monumento pri Viktimoj de Malbono. Ĝia konsista parto estas kalvaria krucvojo ‒ la verko de la skulptisto Roman Podrázský kaj kapelo de la sankta Maksimiliano Maria Kolbe.

Jaroslava Hamajdová

al la indekso


 ĈEĤOJ

La ĉeĥoj kapablis dum jarcentoj taksi pli bone ol iuj najbaraj nacioj sian historian situacion evitante konfliktojn, en kiuj ili ne antaŭvidis sukceson. En multaj homoj postlasis premsignojn la kvardekjara ekzisto de la totalisma sistemo, dum kiu oni nenion forgesis kaj nenion novan ellernis. Ili tranaĝas ĉiun politikan sistemon neevitante riskojn. Sed la situacio ŝanĝiĝas. Oni devas antaŭ nenio timi krom la propra natureco. Sufiĉas persona kuraĝo. Ni senigu nin de fiero, avido, aroganteco kaj indiferenteco. Dum venontaj jaroj ni travivos provojn, en kiuj pruviĝos objektiveco, modesteco kaj kuraĝo.

Jaroslava Hamajdová

al la indekso


 IOM DA RELIGIA HUMURO

„Kara pastro, mi amas unu fraŭlinon, sed ŝi estas protestantino.“ „Nu, vi rakontu al ŝi pri la katolika religio kaj ŝi eble akceptos nian fidon.“ Post kelkaj monatoj demandis la pastro junan viron: „Ĉu jam akceptis via fraŭlino nian katolikan fidon?“ „Jes, pasintsemajne ŝi monaĥiniĝis.“

J J J

Scienculo interbabilas kun Dio: „Dio, vi jam ne estas bezonata, ĉar ni, scienculoj, jam kapablas krei homon el argilo.“ „Ĉu jes ? Bonvolu tion montri.“ La sciencisto prenis el grundo pecon da argilo kaj Dio diris al li: „Haltu! Prenu tiucele vian argilon!“

Max Kašparů

al la indekso


 DIO NE VENIS EN POTENCO KAJ GLORO

Fabeloj povas kapti atenton de infanoj kaj ilin miregi. Ĝuste tion celas episkopo D-ro Andreas Laun per sia kristnaska fabelo. Li volas allogi eĉ nian atenton kaj denove nin alkonduki al mirego antaŭ mistero de la enkorpiĝo de Dio. Ni jam tiel alkutimiĝis al tekstoj de la evangelio, ke ni ne plu sentas, kiel miriganta estas la mesaĝo pri alveno de Dio sur ĉi tiun mondon. La Kreinto de la universo al ni sin videbligas kiel malgranda infano. Ĉu ni tion vere kredas?

Okazis tio iam antaŭlonge post kreo de la homo kaj longe antaŭ nia tempo: Enĉiele estis ĉiuj kune, multaj homoj kaj anĝeloj, arigitaj ĉirkaŭ Dio, plenĝojantaj, ke ili povas rigardi Lin kaj estadi kun Li, kaj sur iliaj vizaĝoj estis videble, ke ili ĝojas povante esti kune, kun ceteraj sanktuloj kaj anĝeloj, estis tio fonto de ĝojo! Inter homoj aŭdiĝis interparoloj pri tio, kiel aspektos „nova tero“ kaj ĉu tie ekzistos floroj, montoj, birdoj kaj aliaj belaj bestoj. Ĉiuj akordiĝis: Ĉio estos ankoraŭ pli bela ol „tiam“, kiam ni ankoraŭ vivis surtere!

Sed spite al ĉiu ĝojo la motivo por la kolektiĝo estis serioza! Sur la mondo ekzistis multe da malbono, la ordonojn de Dio plejmulto de la homoj ne plu praktikadis, ili faris tion, kion ili volis, la interligo kun Dio estis forgesita, ili vivis senhonte, la vorto „peko“ estis primokita! Ekparolis unu ĉefanĝelo: „Estus necese sendi novajn profetojn, tiel kiel tio jam foje estis farita!“ Tion oponis tiuj sanktaj profetoj, kiuj jam estis en la ĉielo: „Ĉu vi ĉion forgesis? Jes, iujn homojn ni povis konvinkigi, tio estas vero, sed post nelonge la homoj denove forlasis tion, kion ni al ili de Dio anoncis! Kaj krom tio ĉu vi jam forgesis, kio al ni okazis? Ili primokis nin kaj poste nin batis kaj mortigis! Eĉ la novaj profetoj ne fartos pli bone, ili vere ne kapablos la situacion ŝanĝi. Kredu al ni, ni scias, pri kio temas la parolo, ankaŭ ni ĉion provis kaj multon spertis.“

La ariĝintoj estis kortuŝitaj, sed samtempe iom perdiĝintaj kuraĝon pro tio, kion ili aŭdis! Sed post kelkminuta konsterniĝo la ĉeestantoj akiris novan kuraĝon. Iu ankoraŭ diris: „Longe ni parolis, sed ni trovis neniun solvon.“ La alia daŭrigis: „Jes, nur mem Dio scias, kion oni faru, nur Li povas sintenon de la homoj ŝanĝi kaj alkonduki ilin al konvertiĝo!“ Al la parolo sin anoncis la tria: „Sed kiel, kiel tio devus okazi?“ Ili ekdubis: „Dio estas ĉiopotenca, jes, sed Li respektas la homan liberecon, kaj se ili ne volas, do ne volas, kaj nenio ŝanĝiĝos.“ Denove ili senesperiĝis kaj ekregis afliktiĝo. Sed jen ekparolis granda anĝelo dirinte: „Se mem Dio la homojn konvinkigus, sed tio povas sukcesi nur tiam, kiam Li alparolus ilin per la lingvo, kiun ili povas kompreni.“

Subite ekkriis unu anĝelo: „Silentu tamen, ĉi tie iu vokas!“ Fakte, nun tion ĉiuj aŭdis: „Ho, se Vi disfendus la ĉielon kaj malsuprenirus, antaŭ Vi ektremus la montoj,“ (Jes 63,19) vokis ies voĉo ree kaj ree. „Kiu vokas, kiu tiu estas?“ demandis iu kaj la alia diras: „Min pli interesas, kiun tiu viro vokas kaj kiel li tion opinias pri tiu »Vi malsupreniru«. Kaj la tria: „Tiu estas Jesaja, mi konas lian voĉon, li estas profeto de la elektita nacio, kiun Dio tiel amegas!“ – „Nu jes,“ aligis sin iu al li, „ŝajnas, ke Jesaja iom freneziĝis, ĉar nur Dio mem povas scii, kiel Li tion opinias pri tiu »malsupreniro«, ja antaŭ kiu alia la montoj tremus. Sed tio vere iras tro malproksimen, eĉ se lia malespero devas esti granda, se li proponas ion tian: Malsupreniru!“ Ĉiuj unuanime opiniis: Malebla, sed kion nun?

Nun ĉiuj rigardantoj sin demande turnis al Dio, ĉiuj atendis lian respondon. Dio iom ekridetis kaj ekparolis: „Jes, estas li Jesaja kaj li fakte opinias min, li min petegas, ke mi venu surteren!“

Iuj anĝeloj komencis – iom reteneme – sed tamen ridi. Abrahamo kaj Sara, kiuj jam longe apartenis al la ĉielanaro, ekmemoris, kiel ili ridis pri anonco, ke ili spite de alta aĝo ricevos filon. Kaj tiel fariĝis! Propradire nekredebla, sed ilia okazintaĵo – la infano en la alta aĝo – estis ja ankoraŭ enkadre de normaleco. Sed ĉu kompare kun postulo de Jesaja? Estis tio vere frenezaĵo! Ĉu Dio, Dio devus esti surtere? Aŭ Jesaja freneziĝis, aŭ li eldiris malindan spritaĵon aŭ – aŭ kion? Tio vere estas ridinda!

La ĉeestantaro ne ĉiam unuanima, nun estis samopinianta: „Dio surtere, tio ne estas ebla, ĉe ĉiu ekkompreno por homoj kaj malĝojego de Jesaja, sed kio estas tro, tio estas tro, tio iras ĝis ekstremo, ĝi estas freneza ideo!“

Denove ekparolis Dio kaj ĉiuj tuj silentiĝis: „Jesaja parolas veron. Tion, pri kio li petas, estas jam deeterne mia intenco. Mi faros tion, mi descendos teren kaj mi restados inter ili, inter miaj amataj homoj, loĝi kaj restadi kaj poste mi foje ilin prenos al mi! Poste ili ankoraŭ min pli multe prave nomos »Emanuel«, tio estas »Dio kun ni«. Kaj tion mi ankaŭ volas: Esti Dio ĉe ili, ilia Dio, kiu loĝas kun ili!“

Malbruo, profunda silento ekregis post tio, poste eksplodis jubilo, unue de la ĉefanĝeloj, poste sinsekve de ĉiuj, eĉ homoj ekkomprenis: Dio volas pro la amo descendi, refoje tio estis la amo, per kiu Dio pridonacis sian kreitaron. „Do bone, tio estas bela!“ ekkriis unu ĉefanĝelo, aldirante al tio: „Belega, sed kiel tion volas Dio realigi, en kia simileco?“ Post nelonge ekparolis unu malgranda anĝelo: „Mi memorigas al vi belegajn kreitaĵojn, kiujn Dio kreis! Dio povus surpreni similecon de leono kaj nomiĝi »Aslan«!“ Sed tiu ĉi propono ekis grandan ridon, ĉiuj samopiniis, ke tiu ĉi ideo ne valoras por okupiĝi pri ĝi. Dio nur kormilde ridetis kaj diris: „Vi pravas, leono estas bela besto, sed por Dio ĝi estus nekonvena, por ke leono venu inter homojn, leonon ĉiuj timas! Kaj ekpensu tamen pri tio, kiel multaj religioj diras, ke ili devas min, sian kreinton, antaŭ ĉio timi. Ne, estas bone tio opiniita, sed tiu ĉi ideo kun leono vere ne estas konvena!“

Do kiel? Jen anoncas sin alia anĝelo dirante: „Kia ĝi estus en simileco de Goliato, ankoraŭ pli granda kaj pli forta? Granda, forta, de malproksime videbla, pli forta ol kiu ajn homo?“ Iuj tuj skuas sian kapon, sed ĉiuj atendis, kion pri tio opinias Dio: „Goliato? Li estis ne nur forta, sed ankaŭ malbona, tio tute ne eblas. Dio ne povas preni similecon de la malbona homo.“ Estis do evidente, ke tiu ĉi ideo tuj malaperis, sed poste ekaperis nova propono: „Kia ĝi estus kun brava reĝo Davido, kun saĝa Salomono aŭ kun fama Cezaro Aŭgusto: Dio venus granda, admirinda kaj nesupervidebla? Kompreneble, ĉiuj iliaj bonecoj devus esti pligrandigitaj tiel, kiel tio nur estas ebla por nia Dio!“

Per tio ŝajnis esti ĉiuj proponoj elĉerpitaj, ĉiuj silentis kaj denove ekregis certa streĉo: Kion nun povus diri Dio, kian similecon Li volus akcepti, se Li volus „malsupreniri teren“?

Dio silentis, kvazaŭ Li devus ankoraŭ pripensi, sed poste li diris en streĉita silento plena de atendado: „Mi venos al la homoj tiamaniere kaj en tia simileco, ke ili ne timu min. Nek kiel leono, eĉ ne kiel Goliato aŭ reĝo, eĉ ne kiel pensis Jesaja, kiel eksterano, antaŭ kiu »montoj skuiĝus«! Ne, tion ĉion ne. Vi ja scias, kiel homoj venas en la mondon, ĉu? Ĉiuj palpebrumis, sed samtempe ili ekpensis: Kio tio povus esti, homoj venas per patrino, sed Dio neniun patrinon havas!

Tie ĉi Dio daŭrigis: „Mi descendos sur la teron pere de sino de unu virino, kiu iĝos mia patrino! Mi fariĝos unu el ili, mi enmiksos min inter ilin kiel infano, naskita el tiu, kiun mi por tio elektis! Tiel mi restados kun ili, kiel unu el ili, kaj ili ne timos min!“

Kion al tio loĝantoj de la ĉielo? Unue ili mutiĝis nesciante, kion diri. Sed poste – poste ili ekkomprenis grandecon de tiu ĉi „ideo de Dio“ kaj eksplodis senfina jubilo. Ke Dio homojn amas, tion ĉiuj jam de longe sciis, sed ke Li ilin tiel amas, ke Li mem volus sur la teron sendi sian Filon, tion ili ne atendis. Ili tion ne povus imagi eĉ en la plej kuraĝa sonĝo, vere tio estis troa! La jubilado estis senfina! Unue la plej altaj anĝeloj, poste ankaŭ la ceteraj: „Dio volas iri sur la teron, grandioza!“ ili vokis. Kaj tio poste tiel okazis: Dio elektis Maria-n, preparis ŝin pere de anĝelo, demandis ŝin, ĉu Li povas veni, ŝi respondis „jes“ kaj Kristnaske tio okazis! Li ne venis „kun potenco kaj gloro“, komence ankoraŭ ne, sed kiel Infano inter infanoj, kiel Homo inter homojn, kiel naskita el virino kiel ĉiuj ceteraj homoj!

Aldonaĵo:

 Multajn jarcentojn pli poste, kiam jam ĉio okazis, kion Jesaja elpetadis, kaj Dio tion plenumis, skribis kaj eksplikis sankta Katarina de Sieno:

„Dio, via kreitularo Vin pardonpetas kaj Vi ekiras ĝin serĉi, kaj ĝi malproksimiĝas, sed Vi al ĝi proksimiĝas, kaj pli proksimen Vi ne povas al ĝi aliri, ol ke Vi vestigis Vin en homan korpon! Kion mi diru? Dio, Vi frenezulo de la amo! Ĉu estis bezona por vi kreitaro? Ŝajnas al mi, kvazaŭ Vi sen ĝi ne povus vivi, kaj Vi mem ja estas la Vivo. Kial do Vi estas tiel freneziĝinta? Ĉar vi estas verva en la amo al sia kreitulo, ĉar Vi estas obsedita per lia savo!“

Mons. Andreas Laun El Kirche heute 12/2012

al la indekso


 AŬDU, AŬDU, HO PAŜTANTOJ

al la indekso


 NI KONDOLENCAS

En la aĝo de 91 jaroj mortis dimanĉe la 27-an de aŭgusto 2017 Sac. Ladislav Škrňa – redemptoristo.

Li naskiĝis la 3-an de marto 1926 en Rakovník, Ĉeĥio. Li studis en gimnazioj en Rakovník, Příbram kaj Praha. Post tio li plenumis soldatservon, kaj post ĝia fino li eklaboris ĉe civila armea firmao. Pli poste li laboris en Ŝtata oficejo de statistiko en Prago.

Post polica observado de grupo de Sac. Halakovský li povis labori nur kiel laboristo en firmao ČKD, pli poste en produktado de lokomotivoj.

Post liberlaso de Sac. D-ro Adámek el prizono li sekrete ĉe li studis teologion. En la jaro 1968 li povis ekstudi la kvinan instrujaron en la porpastra seminario en Litoměřice. La 2-an de junio 1969 lin episkopo Tomášek ordinis. Kiel novpastro – esperantisto li plenumis animzorgan servon de la 9-a ĝis la 17-a de aŭgusto 1969 en la 1-a Katolika E-tendaro en Herbortice (Ĉeĥio). Kiel kapelano li plenumis sacerdotan servon en Sokolov kaj ekde la jaro 1970 ĝis la jaro 1991 en Chodov. Ekde la jaro 1991 li animzorge agadis en la pilgrimloko Svatá Hora ĝis sia morto kiel provinciala vikario, rektoro de la monaĥejo, ekzerciisto kaj konfesprenanto. Ĝis fino de la surtera vivo li konscience zorgis pri la ĝardeno en Svatá Hora.

Ĵaŭde la 31-an de aŭgusto okazis en Baziliko de Ĉielenpreno de la Virgulino Maria en Svatá Hora lasta adiaŭo kun la pastro Škrňa kaj post la funebra meso estis lia korpo entombigita en la tombon de Kongregacio de Redemptoristoj en Příbram.

Pastro Ladislav Škrňa ĝis sia morto estis longjara fidela IKUE-ano kaj la membro de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio. En la maja sekcia renkontiĝo en Svatá Hora li celebris por la ĉeestantaj esperantistoj la esperantlingvan sanktan meson. La 13-an de septembro por la mortinta Sac. Ladislav celebris la E-sanktan meson en Prago Sac. D-ro Max Kašparů.

 

Laŭ volo de Plejaltulo foriris al eterneco Fratulino Marie Hedvika Duřpeková - Mizerikorda fratulino de la Sankta Kruco.

Ŝi naskiĝis la 22-an de marto 1921 en Valašské Meziříčí. La ordenan voton ŝi okazigis la 3-an de aprilo 1978 en Choryně. Post la vivo plenigita de preĝo, oferema servado kaj sufero portata en kuniĝo kun Kristo ŝi mortis ĵaŭde la 10-an de aŭgusto 2017 en Kroměříž. Lasta adiaŭo kun la fratulino Hedvika okazis dum la sankta meso vendrede la 18-an de aŭgusto en la ordena kapelo de la Mizerikordaj fratulinoj de la sankta Kruco en Kroměříž.

Fratulino Hedvika estis longjara IKUE-anino, sekrete monaĥiniĝinta dum totalisma reĝimo, inter la ĉeĥa esperantistaro konata pro kantensemblo kantanta ankaŭ esperant-lingvajn kantojn. La kantado estis ŝia grava hobio. Ŝi partoprenis ĉiujn tri IKUE-kongresojn okazintajn en Ĉeĥio post falo de komunisma reĝimo: la 48-an en Olomouc 1995, la 55-an en Kroměříž 2002 kaj la 59-an en Velehrad 2006. Ĉiam ŝi per kantoj riĉigis la adiaŭajn kongresajn programojn.

 

Plua malĝoja informo atingis nin, ke la 21-an de septembro 2017 mortis en la aĝo de 84 jaroj nia fidela fratino Zdenka Novotná el Česká Třebová. Ŝi naskiĝis la 9-an de februaro 1933. Profesie ŝi estis instruistino kaj multajn jarojn de sia vivo ŝi dediĉis ne nur al praktikado de Esperanto, sed ankaŭ al ĝia instruado. Ŝi ne nur instruis Esperanton al la infanaj kaj gejunulaj grupoj en sia loĝurbo, sed ankaŭ en la katolikaj E-tendaroj okazintaj en Herbortice (1969-1977) kaj Sebranice (1991-2005), Ĉeĥio.

Post funebra sankta meso okazinta la 29-an de septembro en la preĝejo de la sankta Jakobo en Česká Třebová, ŝia korpo estis entombigita sur la loka urba tombejo.

Por la fidela membrino de IKUE kaj de la Katolika Sekcio de ĈEA fratino Zdenka ni de Dio elpetas eternan feliĉan ĉielan estadon. Koran dankegon, kara fratino Zdenka pro via neforgesebla aktivado ene de la katolika E-movado.

Ripozon eternan donu al la karaj sacerdoto Ladislav kaj la fratulino Hedvika, Sinjoro, kaj la senfina lumo lumu al ili, ili ripozu en paco. Amen.

al la indekso


 Vortoj adresitaj al la membroj de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio

Milí bratři a sestry, blížíme se opět ke konci roku, který byl pro všechny jistě rokem od Pána požehnaným. V tomto roce nás na věčnost opustilo pět našich bratrů a sester. Ale jako věřící křesťané žijeme s nadějí, že všichni vstoupili do nebeské vlasti, kam také i my jednou chceme dojít. Nepřestávejme se o to snažit, a následujme našeho Pána s křížem, který neseme nebo který na nás bude vložen.

V sobotu 14. října se biskupského svěcení našeho bývalého herbortického táborníka Mons. Antonína Baslera v Olomouci zúčastnila 23-členná skupina bývalých táborníků. Bylo to krásné setkání s naším novým biskupem a s táborníky, kteří se při této příležitosti opět setkali čtyřicet let po likvidaci tábora neslavnou komunistickou StB, a kteří se těší, že v roce 50-tého výročí od začátku těchto táborů (1969) se opět v Herborticích setkají.

Letošní rok za několik týdnů uzavřeme a vstoupíme do roku 2018. Nabízí se nám v něm opět prožít pěkné víkendové setkání v měsíci Královny Máje, na jejím slavném poutním místě na Svatém Hostýně. Doufáme v hojnou účast i bratří a sester ze Slovenska. Také v srpnu příštího roku se nám nabízí účast na 22. ekumenickém esperantském kongresu (EEK) v Poděbradech. Je to první EEK pořádaný v naší republice. Přihlášku na kongres přikládáme k tomuto číslu DB. Přihláška na setkání na Svatém Hostýně bude přiložena k příštímu číslu DB.

Milí bratři a sestry, Boží požehnání a stálou ochranu Panny Marie Vám přeje a těší se na setkání s Vámi v příštím roce Váš bratr Miloslav Šváček a celý výbor naší sekce. Dio benu!

al la indekso


  Monkontribuaĵoj ricevitaj por IKUE kaj la Ĉeĥa IKUE-Sekcio
de la
1.9.2017 ĝis la 31.10.2017:

Brada Luděk k Zita, Černá Květoslava, Dzuňová Anna, Havlík František, Ch. L., Chodníček Jaroslav, Chroboková Jana, Jemelka František, Kronshage Anton, Matějíčková Alžběta, Nosek Václav, Příhodová Zdenka, Rytíř František. Tre koran dankon!

al la indekso


 DIO BENU

DIO BENU Vydavatel: IKUE-Katolická sekce Českého esperantského svazu. Adresa redakce: IKUE-Katolická sekce ČES, Tršická ul. 6, CZ-751 27 Penčice. Zodpovědný redaktor: Miloslav Šváček, tel. +420 732 420 675, e-mail: m.svacek@seznam.cz. Bank. spojení: FIO banka, a.s., Přerov, číslo účtu: 2700247564/2010. Registrační číslo MK ČR: E 12647. Ročník 2017 (27) - číslo 4 (108).

ISSN 1803-8387

La enhavo de la artikoloj de aŭtoroj ne ĉiam devas koheri kun opinioj de la redaktantaro.

al la indekso