Dio Benu numero 10-2/1993

al la arkivo de jarkolektoj 1991-2010

 

LA NATURO - DIA TEMPLO (A. Dlugi)
EKUMENA KONGRESO EN KRAKOVO, PL
NI AMU NIN RECIPROKE, KIEL DIO AMAS NIN (M. Šváček)
KRONETO AL LA DIA MIZERIKORDO
SINCERAJN GRATULOJN AL ĈEFEPISKOPO M. VLK (sekcia komitato)
SANKTA JOHANO EL NEPOMUK (trad. M. Šváček)
RENKONTIĜO KUN PASTRO DUILIO MAGNANI (M. Šváček)
GRAVAJ EVENTOJ EN LA SLOVAKA IKUE-SEKCIO (M. Šváček)
GRAVA EKLEZIA AGNOSKO (M. Šaturová)
RAPORTO DE LA PREZIDANTO MARTIN MAJTÁN
ALPAROLO DE MILOSLAV ŠVÁČEK
ESPERO KATOLIKA REAPERIS (M. Šváček)
ESPERANTO A NÁROD (J. Laube)
50 PERLOJ POR LA PACO (trad. M. Šváček)
ĈE BEATULO JOHANO SARKANDER EN SKOĈOVO (M. Šváček)
DIO ELSENDAS SENINTERROMPE (trad. M. Lorková)
PROKRASTA BOMBO (L. Kuchař, trad. M. Lorková)
MORTIS SIMPLA NEKONATULINO MÁRIA VADÁSZ (J. Žák)
MORAVIA KATOLIKA CIRILOMETODIA UNIVERSITATO EN VELEHRAD (J. Mana)


 LA NATURO - DIA TEMPLO

Spirita vorto de patro Alojz Dlugi SJ, Slovaka IKUE-Sekcio

Karegaj Gefratoj!

Kion ajn ni sopiras fari enkadre de nia esperantista movado, precipe sur la kampo de niaj sekciaj movadoj, ni nepre devas konsciiĝi, ke ni sukcesos en tiu laboro nur kun rekta helpo de Dio, kiu ĉion plenigas, kiel nin mem, tiel ankaŭ la tutan nian medion.

Karaj gefratoj! Levu viajn okulojn kaj rigardu ĉirkaŭen! Kion vi vidas? Ie vi povas vidi belegajn sovaĝajn rokegojn, montojn, krutaĵojn aŭ profundajn arbarojn, plaŭdmurmurantajn torentojn. En la arbokronoj vi povas aŭdi susurantan, flustrantan venteton ... Super vi brilas majesta suno elsendanta varmajn radiojn, sen kiuj oni ne povas imagi la vivon. Tie estas akvo, kiun vi senkondiĉe bezonas por la vivo. Ĉie troviĝas la aero, kiun vi spiradas, en kiu vi moviĝas kaj vivas. Sen ĝi vi sufokiĝus. Tie ankaŭ estas la fajro, sen kiu vi apenaŭ povus ekzisti ...

Ĉu ĉio ĉi nenion diras al vi? Ĉu - kuŝante en la brakumo de la naturo - vi ne fartas tiel, kiel malgranda filelo en la brakumo de sia bona panjo, kiu koreme zorgas pri li, kiu per ĉio pridonacas lin? Ĉu vi ne sentas senperan proksimecon de via ĉiela Paĉjo, kiu el ĉiu floreto, roketo kaj iu ajn aĵeto ĉirkaŭ vi kaj en vi mem observas vin, pensas pri vi senĉese kaj amante zorgas pri vi? Li ja gardas vin klel okulpupilon, eĉ ne unu via paŝo perdiĝas antaŭ lia atentemo. Sed Li observas vin kiel senfine amanta Paĉjo, kiu sopiras nur vian propran, realan feliĉon. Li brakumas vin, por fari vin eterne feliĉega. Ĉu vi konsciiĝas tion?

En la naturo vi ja estas unu grandioza templo, kie ĉio predikas Dian fortecon, belecon kaj bonecon. Vi senpere povas tuŝi la Eternulon en Lia naturo. Li plenigas vin per ĉio, trapenetras vin entute, ĉar "en Li ni vivas, moviĝas kaj estas" (Agoj 17, 28), diras la sankta Paŭlo. Tiu ĉi natura beleca estas nur malforteta rebrilo de la Dia eterna Beleco. Ĉio granda kaj majesta en la naturo senĉese kantas pri Lia senfina Majesteco. Do, kiam ion grandan, fortan, belan, bonan ... vi observas en la Dia naturo, ekkriu mirege: " Kiel granda, kiel forta, bela kaj bona estas Vi, Patro nia, Aŭtoro de ĉio, kiam jam ĉi eretoj de via boneco dissemitaj en via naturo estas tiel belegaj kaj allogaj!" Jes, kun la Psalmisto ni ekkriu:

"Ho Eternulo, nia Sinjoro, kiel majesta estas Via nomo sur la tuta tero! Kiam mi rigardas Vian Ĉielon, la faron de Viaj fingroj, la lumon kaj la stelojn, kiujn Vi estigis: kio estas homo, ke Vi lin memoras ...?" (Psa 8, 1-4).

"La ĉieloj rakontas la gloron de Dio, kaj la farojn de Liaj manoj raportas la ĉiela firmaĵo. Tago al tago transdonas diron, kaj nokto al nokto faras sciigon" (Psa 18, 2-3).

"Al Vi, ho Patro nia, mi levas mian animon. Ho mia Dio,vin mi fidas" (Psa 24, 1-2).

Vidante la sunbrilegon prilumiganta vian vojon, konsciu, ke Aŭtoro de ĉio ĉi mem lumigas vian vivvojon per la lumo de la Vero. Spertante la varmegon de la sunradioj ekmemoru la varman amegon de via ĉiela Paĉjo, kiu varmigas vin dum via vivo. Sen tiu Lia varma amo vi certe perdiĝus en la malespero. Spirante freŝan montaran aeron, kies bongusto kaj bonodoro plenigas vian pulmon, eksciu, ke Dia "oksigeno", Lia graco plenplenigas vian animon, nutras ĝin kaj feliĉigas. Preĝante vi spiras ja la Sanktan Spiriton mem, la vivon de via animo kaj animon de via vivo. Vidante belegan floron kaj ĝuante ĝian bonodoron, eksciu Dion, kiu per la bonodoro de sia amemo faras vin feliĉa.

Kiel bona, bela, amanta, ĝojiganta estas Vi, ho Sinjoro, mia unusola vivsenco, mia la plej bona Amiko.

Atentu! Ĉu vi perceptas? La venteto susuras en la arbokronoj, la torentoj plaŭdmurmuras. Ĉu vi aŭdas? Jen la birdoj triletas sian ĉiutagan himnon, la grilo ritme ĉirpetas en la herbejoj kaj la abeloj zuzumas ĉirkaŭe ... Jen, ĉio ĉirkaŭ vi siamaniere kantas sian rolon en la granda tutnatura simfonio je la gloro do sia Kreinto por esprimi sian dankegon kaj glorigon. Ĉu vi do perceptas?

Kaj kion vi nun faros? Ĉu vi povus esti malplibona ol ĉiuj vivantaj kaj senvivaj kreaĵoj de la naturo? Ne! Sed plena de la dankemo vi aliĝos al tiu ĉi natura ĥoro kun via entuziasma kontribuaĵo. Sed vi ne nur aliĝos, vi eĉ fariĝos la ĥorgvidanto, kiu dankeme, ameme, ĝojeme estros tiun kantantan ĥoron de la kreaĵaro per via korema kristana amplena vivo je la gloro de Dio, via tenera ĉiela Paĉjo. Ekde tiu momento en la tuta naturo, en vi mem, vi vidos Dion ĉeestantan,vi amos Lin sincere, preĝante vi ofte renkontados Lin, vi Lin tieldirite tuŝos en ĉiu kreitaĵo ĉirkaŭ vi kaj en vi mem dum la tuta via surtera vivo. Ekkriu nun ĝoje kun la Psalmisto:

"Mi gloros la Eternulon en ĉiu tempo. Ĉiam laŭdo por Li estos en mia buŝo. Per la Eternulo gloriĝas mia animo. La humiluloj aŭdu kaj ĝoju. Gloru la Eternulon kun mi kaj ni altigu kune Lian nomon.

Provu kaj vidu, kiel bona estas la Eternulo.

Feliĉa estas la homo, kiu Lin fidas! Timu la Eternulon Liaj sanktuloj, ĉar nenio mankas al tiuj, kiuj Lin amas." (Psa 33)

Do, karegaj miaj, nur en tiu ĉi atmosfero ni sukcesos ion ajn fari por la gloro de Dio, por la prospero de la Eklezio, por savo de niaj animoj. Nur kun Li kaj en Li ni sukcesos fari ĉion, kio estas de ni farinda kaj farenda.

(Per tiuj ĉi spiritaj vortoj patro Alojz Dlugi alparolis konferencon de la Slovaka IKUE-Sekcio, okazintan la 24-an de aprilo en Žilina.)

al la indekso


 EKUMENA KONGRESO DE ESPERANTISTOJ EN KRAKOVO, POLLANDO

47-a de IKUE kaj 44-a de KELI, 23-30.7.1994

En ĉi tiu ekumena kogreso jam la 10-an fojon renkontiĝos kune kristanoj de diversaj konfesioj.
La kongreso okazos en malnova, historia urbo Krakovo. Loĝado estos en la somera hotelo en 2-litaj ĉambroj.
En la programo estos matenaj kaj vesperaj preĝoj, mesoj, diservoj, prelegoj kaj pluraj grupaj kunsidoj. Planata estas ankaŭ arta programo kaj ekskursoj.

Ĉefa temo de la kongreso:
"KIEL PORTI HODIAŬ LA EVANGELION AL EŬROPO KAJ MONDO".

Kore invitas Loka Kongresa Komitato: pastro Józef Zielonka, pastro Stanisław Płachta, Franciszka Bardecka. Pri la kongreso ni regule informos vin sur la paĝoj de DIO BENU.

al la indekso


 NI AMU NIN RECIPROKE, KIEL DIO AMAS NIN

Karaj gefratoj en Ĉeĥio kaj Slovakio! Karaj legantoj de DIO BENU!

Korajn kaj fratecajn salutojn akceptu ne nur vi, kara gefratoj en Ĉeĥio kaj Slovakio, sed ankaŭ vi, ĉiuj legantoj de DIO BENU en la mondo, en Pollando, Litovio, Hungario, Italio, Hispanio, Germanio, Japanio, Malajzio, Rumanio, Nederlando, Ukrainio, Svedio, Aŭstrio,Usono kaj Britio.

Jen, aperis la 2-a nunjara numero de la komuna bulteno DIO BENU. Ĉu ni iras la gustan vojon? Jes, certe! La 2-a Konferenco de la Slovaka IKUE-Sekcio kontentige akceptis realigon de la komuna eldonado de la bulteno kaj rekomendis daŭrigi ĉi komencitan komunan aktivadon, kiu ne nur helpas al reciproka interkompreniĝo, sed ankaŭ al praktika plenumado de la ordono de Jesuo: "Vi amu unu la alian, kiel mi amis vin. Per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj, se vi havos amon unu al la alia." (Joh 13, 34-35). Tiu ĉi ordono de Jesuo trapenetru nian komunan aktivadon. Se ni praktikados ĝin, ni ĉiuj el ĝi profitos.

Tiu ĉi komuna n-ro de DIO BENU respegulas gravan, en aprilo okazintan aranĝon de la Slovaka IKUE-Sekcio, la 2-an Konferencon en Žilina. Sed tio certe ne damaĝos la ĉeĥajn IKUE-anojn, ĉar la aktivado de ĉiu aparta sekcio povas pliriĉigi ne nur proprajn sekcianojn, sed ankaŭ anojn de la alia sekcio.

Iom post iome ni provas plibonigi kvalitojn de la bulteno. Ni esperas, ke ĝis la fino de ĉi jaro realiĝos niaj intencoj kaj la bulteno transformiĝos je la leginda kaj ŝatata revueto. Jes, realigo de ĉi plano dependas de volo de Dio kaj strebado de kelkaj oferemaj kunlaborantoj, sed ankaŭ de financaj kondiĉoj, ĉar la bulteno aperadas dank' al libervolaj mondonacetoj. Bedaŭrinde, tiu ĉi realeco ne permesas prezenti ĝin al ĉiuj landaj sekcioj de IKUE.

" Karaj gefratoj, mi deziras al vi ĉiuj agrablan ĝuon dum legado de DIO BENU. Koran dankon al ĉiuj kunlaborantoj kaj subtenantoj!
Via frato Miloslav Šváček.

al la indekso


 KRONETO AL LA DIA MIZERIKORDO EN ESPERANTO

Jesuo, mi fidas Vin! (Dz I. 196-197)
(preĝota sur la ordinara rozariparto)

Komence: Patro nia, Saluton, Maria, Mi kredas je Dio.

Sur la grandaj bidoj :
Patro eterna, mi oferas al Vi la Korpon kaj Sangon, Animon kaj Diecon de Via aminda Filo kaj nia Sinjoro Jesuo Kristo, por pent-ofero pro pekoj niaj kaj de la tuta mondo.

Sur la etaj bidoj:
Pro Lia dolora pasiono estu mizerikorda por ni kaj la tuta mondo.

Fine: (3 x)
Sankta Dio, Sankta Potenca, Sankta Nemortebla, kompatu nin kaj la tutan mondon.

Animzorgado de esperantistoj - Krakovo 1993

al la indekso


 SINCERAJN GRATULOJN PATRO ĈEFEPISKOPO MILOSLAV VLK

"LA EŬROPO DEVAS SPIRI PER AMBAŬ PULMOJ"
(Johano Paŭlo Dua, Velehrad, la 22.4.1990).

La 17-an de aprilo 1983 la ĉefepiskopo de Prago Mons. D-ro Miloslav Vlk fariĝis prezidanto de la Konsilio de la Episkoparaj Konferencoj de Eŭropo. Ĉi tiun ĝojigan novaĵon ni unuan fojon eksciis el buŝo de la IKUE-prezidanto pastro Duilio Magnani dum renkontiĝo kun li en Žilina la 20-an de aprilo.

Nome de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio estis sendita al patro ĉefepiskopo Miloslav Vlk okaze de lia prezidantiĝo gratulletero kun jena teksto:

Vi Eminenco, Patro Ĉefepiskopo Miloslav!
Kun sinceraj salutoj akceptu nome de la ĉeĥaj katolikaj esperantistoj, de la landa sekcio de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE), koregajn gratulojn kaj bondezirojn okaze de Via prezidantiĝo de la Konsilio de la Episkoparaj Konferencoj de Eŭropo. Pri ĉi tiu ĝojiga novaĵo nin tuj persone informis prezidanto de IKUE pastro Duilio Magnani.

La katolikaj esperantistoj volas Vin subtenadi en Via tre grava kaj respondeca servo per preĝoj kaj praktikado de la poreklezia aktivado. Ni elpetas por Vi abundon de la donacoj de la Sankta Spirito.

El profundeco de la koroj kaj frateca amo, ni salutas Vin kaj elpetas por nia aktivado Viajn paŝtistajn benojn.

Sekcia komitato

al la indekso


 SANKTA JOHANO DE NEPOMUK (la 16-an de majo)

Li naskiĝis verŝajae jare 1380 en Nepomuk (aŭ Pomuk). Universitaton li studis en Praha kaj Padova. Li fariĝis doktoro de juro kaj kanoniko ĉe Katedralo de Sankta Vito en Prago, poste ĉefa vikario (anstataŭanto de ĉefepiskopo). Sankta Johano estas martiro en pledado de rajtoj de la Eklezio kaj en konservado de la konfessekreto. Reĝo Venceslao (Václav) IV-a volis doni abatejon en Kladruby al sia favorato. La vikario Johano konfirmis abaton, kiun elektis monaĥoj. La reĝo koleregis. La ĉefepiskopo forkuris el Prago. Johano kaj aliaj tri estis kaptitaj kaj torturitaj. Precipe Johano. Ceteraj estis liberlasitaj, duonmorta Johano estis ĵetita el Ponto de Rego Karolo en riveron Vultavo (Vltava). Post morto de la reĝo oni povis diri laŭte, kion oni ĝis nun nur flustris: Johano, konfesprenanto de reĝino ne volis ŝian konfeson malkaŝi al la reĝo. Tial li tiom suferis.

SANKTA JOHANO, PROPETU ANKAŬ POR LA ESPERANTISTOJ ĈE DIA TRONO. AMEN.

Tradukis Miloslav Šváček

al la indekso


 RENKONTIĜO KUN PASTRO DUILIO MAGNANI

La 20-an de aprilo okazis renkontiĝo de reprezentantoj de la IKUE-sekcioj slovaka kaj la ĉeĥa en urbo Žilina kun la prezidanto de IKUE pastro Duilio Magnani. Celo de la peraŭtobusa vojaĝo de itala grupo el Rimini estis Pollando kaj ĉefe Ukrainio.

La Ĉeĥan IKUE-Sekcion reprezentis frato Miloslav Šváček kaj la slovakan gefr. Martin Majtán, Marta Kepeňová kaj Magda Feifičová. Dum la tagmanĝo en restoracio Slovakia estis priparolitaj aktualalaĵoj de la IKUE-movado. La prezidanto anoncis al ni ne nur ĝojigan informon pri prezidantiĝo de la ĉefepiskopo Mons. D-ro Miloslav Vlk de la Konsilio de la Episkoparaj Konferencoj de Eŭropo, sed li informis ankaŭ pri problemoj, kiuj malhelpis regulan aperadon de la revuo Espero Katolika. Liadire estis faritaj paŝoj por reaperado de la revuo, kiu ĵus estas presata.

Posttagmeze okazis en la paroĥa preĝejo Sankta Meso celebrita de tri pastroj el Italio, kaj post ĝi daŭrigis la itala grupo en la vojaĝo al Pollando, al Krakovo. Dumvoje al landlima trairejo en Český Těšín estis intervjuita frato Šváček, kiu akompanis la grupon ĝis tiu ĉi loko. La italajn gefratojn interesis aktualaĵoj el samtempa eklezia kaj politika sferoj en Slovakio kaj Ĉeĥio.

Ni esperas, ke la italajn gefratojn akompanis la sama bonhumoro kiel en Žilina, tiel dum ĉiuj tagoj de ilia eksterlanda restado.

Patro D. Magnani sendis bondezirojn kaj salutojn al la IKUE-anoj en Ĉeĥio kaj Slovakio kaj al ĉiuj legantoj de DIO BENU.

"Okaze de vizito en Žilina mi ĝoje kaj frate salutas kaj bondeziras ĉiujn gelegantojn de DIO BENU kaj ĉiujn IKUE-anojn en Slovakio kaj Ĉeĥa Respubliko. La Virgulino Maria gardu nin ĉiujn.

Benas Duilio Magnani. Žilina la 20-an de aprilo 1993.

Miloslav Šváček

al la indekso


 GRAVAJ EVENTOJ EN SLOVAKA IKUE-SEKCIO

De la 23-a ĝis la 25-a de aprilo okazis en Žilina 3-a Renkontiĝo de katolikaj esperantistoj. Kadre de ĝi okazis 2-a Konferenco de la Slovaka IKUE-Sekcio. Dum ĝi estis elektita nova prezidanto, pli ĝuste dirite prezidantino de la sekcio, fratino D-rino Magda Šaturová el Bratistava. Nome de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio bondeziris al fratino Magda tuj post ŝia prezaidantiĝo frato M. Šváček. Tiu ĉi elekto donas esperon por plua daŭrigo de tre bona kunlaborado inter niaj ambaŭ sekcioj. Kara Magda, Dio Vin benu! Ni deziras al Vi abundajn gracojn de Dio kaj donacojn de la Sankta Spirito.

Sanktaj Mesoj en Esperanto estis ĉiutage celebritaj en Saleziana Domo. Celebris ilin la spirita gvidanto de la Slovaka IKUE-Sekcio patro Alojz Dlugi SJ.

Dum la renkontiĝo okazis tre interesaj prelegoj. Ĉiuj aperos sur la paĝoj de DIO BENU. La Ĉeĥan IKUE-Sekcion reprezentis 5 personoj. Sekve ni konigas vin kun kelkaj oficialaj raportoj kaj aparoloj.

Miloslav Šváček

al la indekso


 GRAVA EKLEZIA AGNOSKO

Alia grava evento estas dokumento de la Slovaka Episkopara Konferenco, pere de kiu estas agnoskita la Slovaka IKUE-Sekcio kiel laika eklezia organizaĵo.

Biskupská Konferencia Slovenska

Vážená pani Dr. Magda Šaturová, Javorinská 33, 811 03 Bratislava

Naša značka 93/93 Dátum 8.2.1993

Vzhľadom na to, že Pápežská rada pre laikov uznala Medzinárodné združenie katolíckych esperantistov (IKUE) za medzinárodnú súkromnú asociáciu veriacich podľa pápežského práva a schválila jej štatút (pod č. 196/92/S-61/B-25), Biskupská konferencia Slovenska schvaľuje štatút slovenskej odbočky IKUE a prijíma ju medzi laické katolícke hnutia na Slovensku.

Predstavitľ tejto odbočky bude pozývaný na zasadnutia Komisie BKS pre laické hnutia.
Dávam Vám toto s potešením na vedomie a žehnám Vášmu úsiliu!

+ Ján Ch. kard. Korec, sídelný biskup nitransky, predseda BKS, predseda komisie BKS pre laikov

al la indekso


 RAPORTO DE LA PREZIDANTO MARTIN MAJTÁN

La 2-an de junio 1990 okazis en Žilina landa konferenco de la katolika sekcio, kiun partoprenis 31 interesuloj. La konferenco elektis 13-membran komitaton kaj 3-membran revizian komisionon. La konferenco ankaŭ aprobis la sekcian statuton kaj agadplanon. Ni povas diri, ke la sekcio komencis labori de la pura tablo. Necesis krei membran bazon, ekligi kontaktojn kun membroj de IKUE, kun la Ĉeĥa IKUE-Sekcio, kaj kun la katolikaj esperantistoj en eksterlandoj.

Post forigo de la fera kurteno sur okcidenta landlimo ni esperis, ke la Esperanta kaj religia movadoj povos pli libere spiri. La ekonomia situacio kaj akcento al instruado de fremdaj naciaj lingvoj komencis bremsi nian agadon.

Ĝenerale malfavora ekonomia situacio de nia loĝantaro, senlaboreco, tre senteme kuŝas sur niaj ŝultroj, tio respeguligas en malplinombra partopreno en diversaj aranĝoj ĉu sekciaj ĉu ekleziaj; ne estas tio problemo nur de la Esperanta movado, sed ankaŭ de diversaj kulturaj aranĝoj. Multaj gazetoj kaj ĵurnaloj malaperas pro manko de abonantoj, eldonitaj libroj iĝas nevendeblaj kaj kuŝas en magazenoj. Homoj komencas studi la anglan, francan kaj aliajn fremdajn lingvojn esperante, ke tiel ili povos pli facile akiri konvenan okupon.

Socia vivo en nia lando travivas certan krizon, ĉar oni eluzas liberan tempon por prizorgo de kromaj enspezoj por vivteno de la familioj. Sian rolon ludas ankaŭ psikologia ŝoko, kiun travivadas homoj perdinte sian okupon. Ĉar la ekonomia situacio ne pliboniĝas, la psikologia ŝoko malrapide perdas sian influon, kaj tio signifas, ke homoj akomodiĝas kaj alkutimiĝas al novaj ekonomiaj kaj politikaj cirkonstancoj.

Ni povas tion aserti surbaze de la varbkampanjo organizita de nia ktubo. En la jaro 1990 al la kurso por komencantoj aliĝis neniu interesato, en la jaro 1991 - 1 interesato, en la jaro 1982 - 12 interesatoj.

Ni devas konsciiĝi, ke forteco de nia katolika sekcio dependas de la forteco de Esperanto-movado en nia lando. Tial preskaŭ ĉiuj niaj membroj aktive laboras en lokaj Esperanto-kluboj, ĉar nur en ties kursoj de Esperanto povas elkreski novaj membroj ankaŭ por nia sekcio.

Ekde la konferenco la membra bazo de nia sekcio malrapide kreskis. Je la fino de la jaro ni havis 97 membrojn, inter kiuj estis 52 el mezslovakia regiono, 21 en Bratislava, 11 el okcidentslovaka regiono, 9 el orientslovaka regiono kaj 4 el Bohemio kaj Moravio. Ni akceptadis en la sekcion ĉiun, kiu montris sian intereson, sed ne ĉiuj membroj finance subtenis la sekcion. Sekcio povas labori nur dank' al malavaraj donacoj de ne multaj niaj membroj. Necesas sincere diri, ke kelkaj el aliĝintoj ekde sia aliĝo neniam plu donis al ni iun vivsignon, kaj ni eĉ ne scias, ĉu ili vivas kaj plu okupiĝas pri Esperanto.

Je la fino de la jaro 1991 la sekcio havis 110 membrojn kaj fine de la jaro 1992 121 membrojn. La sama nombro estis ĝis hieraŭa tago, kiam la komitato eksigis kelkajn pasivajn membrojn.

Komence de la jaro 1992 la sekcio kune kun s-ano Neubeler multobligis kaj dissendis al ĉiuj membroj de SEA aliĝilon kun informoj pri aktivado de nia sekcio. Surbaze de tiu ĉi varbkampanjo aliĝis vere nur malmultaj. Inter la aktivaj membroj estas nune 35 el mezslovakia regiono, l7 el Bratislava, l3 el okcidentslovakia kaj 11 el orientslovakia regionoj.

Por la jaro 1993 la sekcio jam havas fiksitan membrokotizon, kio klare montras veran membran bazon. El inter niaj membroj estas 27 individuaj membroj de IKUE.

Organiza laboro de la sekcio.

La komitato de la sekcio kunvenadis dum la renkontiĝoj de la sekcioj okazintaj en Žilina. Ekde la konferenco okazis en Žilina 2 renkontiĝoj, kiujn partoprenis 38 kaj 45 partoprenintoj, inter kiuj estis gastoj el Ĉeĥio kaj Pollando. Enkadre de tiuj ĉi renkontiĝoj okazis kunsidoj de la sekcio, Sanktaj Mesoj en Esperanto, klerigaj prelegoj, trarigardoj de la urbo kaj ekskursoj. Mi volas ĉi tie substreki altnivelan koncerton de majstro M. Smyčka, kiu okazis dum la pasintjara renkontiĝo. Inter prezentitaj prelegoj kelkaj havis tre bonan nivelon kaj ni eĉ eldonis ilin kiel aldonaĵon de nia bulteno.La sekcio havis ankaŭ sian kunvenon dum lasta kongreso de SEA en Poprad, kiun partoprenis 25 niaj membroj, sed la Sanktan Meson en Esperanto partoprenis pli ol 50 personoj.

La katolikaj esperantistoj el Mezslovakio renkontiĝadis ĉiujare kadre de regionaj renkontiĝoj en Čadca, Martin kaj Žilina.

Ĝis la marto de 1992 ni eldonis 9 numerojn kaj unu aldonaĵon de la propra bulteno "Katolika Esperantisto", kies redaktantino estis Anna Dvořáková el Tvrdošín, sed eldonadis ĝin niaj gefratoj Helenka kaj Peter Kubala el Kysucké Nové Mesto. Al la bulteno kontribuis pli ol 10 niaj membroj. Ĉar la eldonado de propra bulteno fariĝis tre multekosta, la sekcio ĉesigis ĝian eldonadon kaj dum la lasta renkontiĝo en la jaro 1992 estis interkonsentita kun la ĉeĥa sekcio eldonadi ekde komenco de la j. 1993 komunan bultenon DIO BENU. Ĉi-jare aperis 1-a komuna bulteno, al kiu kontribuis kelkaj niaj membroj. En la periodo de neaperado de nia bulteno, niaj membroj estis informitaj pere de cirkulero.

Okaze de niaj renkontiĝoj ni kelkfoje sendis salutojn al niaj episkopoj kaj kardinalo Ján Chryzostom Korec. La episkopoj kaj la kardinalo dankis skribe kaj benis laboron de nia sekcio.

Dank' al niaj gefratoj el Bratislava, precipe al nia landa IKUE-reprezentantino D-rino Magda Šaturová, nia sekcio estis akceptita inter katolikajn laikajn movadojn de Slovakia Episkopara Konferenco.

Pri la laboro de nia sekcio ni informis per nacilingvaj gazetoj Katolícke noviny, Rodinné Spoločenstvo, Cieľ, Zrno kaj per Esperantaj gazetoj Espero Katolika, Esperantisto Slovaka, Dio benu.

Dank' al geedzoj František kaj Magda Šatura aperadas en la gazeto Rodinné Spoločenstvo kurso de Esperanto kompletigita per informoj el la E-movado.

Kunlaboro de la sekcio.

Ekde la Fonda Konferenco la sekcio havis kune kun la ĉeĥa sekcio komunan landan reprezentanton de IKUE. Ekde la jaro 1991 la sekcio havas propran landan reprezentanton, D-rinon Magda Šaturová.

Ekde sia fondiĝo la sekcio tre aktive kunlaboras kun la ĉeĥa sekcio. Ĉi-rilate mi jam menciis eldonadon de la komuna bulteno Dio benu. Ankaŭ mi jam menciis, ke la membroj de la ĉeĥa sekcio partoprenas niajn renkontiĝojn, sed ankaŭ niaj membroj partoprenas aranĝojn de la ĉeĥa sekcio. Ni partoprenis la Fondan Konferencon de la ĉeĥa sekcio, la renkontiĝojn en Králíky, Herbortice, Česká Třebová, České Budějovice. Ŝatata estas la IKUE-tendaro en Sebranice ĉe Litomyšl.

La prezidantoj de ambaŭ sekcioj estis en ofta skriba kontakto. Bonajn kontaktojn ni havas ankaŭ kun gefratoj en Pollando, kies reprezentantoj partoprenis nian lastjaran renkontiĝon en Žilina.

La prezidanton de la sekcio vizitis redaktoro de Espero Katolika kun aliaj tri sacerdotoj.

Antaŭ kelkaj tagoj okazis en la urbo Žilina agrabla renkontiĝo kun prezidanto de IKUE pastro Duilio Magnani el Rimini.

Tre belaj estis pilgrimoj al Podskalie, kiuj okazis en la jaroj 1990 kaj 1991. Ambaŭ estis organizitaj de patro Dlugi, nia animzorganto.

En la j. 1991 kadre de la fervojista postkongreso okazis en Žilina Ekumena Diservo, al kiu en la plej malnova preĝejeto de s-ta Stefano en Žilina - Závodie, kontribuis patro Alojz Dlugi kaj ĵilinanoj.

Lokaj katolikaj grupoj.

Post la ekesto de la sekcio estis fonditaj 4 lokaj grupoj: en Žilina, Bratislava, H. Moštenec kaj Orava regiono. Post foriro de patro Dlugi el Podskalie, la grupo en H. Moštenec perdis sian gvidanton kaj ĉesis kunvenadi. La grupo en Orava-regiono kunvenadas sporade, ĉar kelkaj ĝiaj membroj partoprenas malplialtan teologian studadon. Plej aktive kaj regule kunvenadas lokaj grupoj en Bratislava kaj Žilina. Dum siaj kunvenoj oni meditas super tekstoj de Sankta Skribo, prezentas interesajn klerigajn prelegojn, preĝas kaj legas religiajn librojn.

Indas memorigi, ke niaj membroj aktive partoprenas en misia movado, sendante uzitajn poŝtmarkojn al la prizorgantino en Ilava.

Nia sekcio penis ekligi kontaklojn kun reprezentantoj de fondota evangeliana sekcio, kiu bedaŭrinde ĝis nun ne komencis sian laboron.

Fine de mia agadraporto mi volas sincere danki al ĉiuj komitatanoj de la sekcio, al redaktantoj de la Katolika Esperantisto kaj al distribuantoj de Espero Katolika kaj Katolika Esperantisto. Sincere mi dankas al ĉiuj ĵilinaj gefratoj kaj al ĉiuj, kiuj finance subtenis nian sekcion. Koregan dankegon!

Martin Majtán

al la indekso


 ALPAROLO DE FRATO MILOSLAV ŠVÁČEK

Kadre de la konferenco de la Slovaka IKUE-Sekcio alparolis la partoprenantojn prezidanto de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio frato Miloslav Šváček. Lia alparolo estis aŭskultita kun granda intereso de la ĉeestantaro. La konferenco konfirmis antaŭan decidon daŭrigi en la komuna eldonado de de la bulteno DIO BENU kaj en vigla kunlaborado kun la ĉeĥa sekcio.

Karaj gefratoj en Jesuo Kristo!

Jam la duan fojon tiusemajne mi estas ĉi tie en Žilina. Marde mi estis ĉi tie por renkonti prezidanton de IKUE pastron Duilio Magnani. Mi ĝojis, povinte ankaŭ renkonti ĉi tie karajn gefratojn Martin Majtán, Marta Kepeňová kaj Magda Feifičová. Nu, kaj denove post tri tagoj mi revenis al Žilina, por esti inter vi, karaj gefratoj.

Marde, post mia alveturo al Žilina, mi unue vizitis paroĥan preĝejon, por saluti nian Savanton Jesuon Kriston, kaj la preĝejon sur la Maria-placo, por saluti nian ĉielan Patrinon. En ambaŭ preĝejoj mi vidis kelkajn gejunulojn private preĝantajn. Nu, kaj tio vekis en mi ĝojigan senton. Se Slovakio havas la gejunulojn, kiujn altiras amo al Dio kaj Dipatrino kaj tion ili esprinas per la libervola vizitado de la preĝejoj, por esti laŭeble plej proksime al Ili, poste Slovakion ne devas timigi malfacilaj tempoj, ĉar Dio benos la nacion, kiu fidas kaj esperas kaj amas Lin, kaj la ĉiela Patrino ŝirmos la slovakan popolon kontraŭ ĉiu malbono, precipe kontraŭ spiritaj domaĝoj.

Karaj gefratoj! Mi ne parolos longe. Mi ne prelegos pri iu speciala temo, sed mi informos vin pri la aktivado de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio. Eble interesos vin la informoj pri la aktivado nia, samkiel nin interesas informoj pri la aktivado via, kion celere pruvas nia ĉeesto en ĉi tiu via aranĝo.

Por nuna jaro la Ĉeĥa IKUE-Sekcio planas kelkajn pli gravajn aranĝojn. De la 9-a ĝis la 8-a de junio la ĉeĥaj IKUE-anoj pilgrimos al Skoĉovo en silezia parto de Pollando, por kune kun la polaj IKUE-anoj partopreni en la dioceza pilgrimo omaĝe al la komuna ĉiela patrono, la beata Johano Sarkander, kiu naskiĝis ĝuste en Skoĉovo kaj per la ofero de sia vivo, post la grandaj torturoj li, kiel martiro glorigis Dion en Olomouc. Li, beata Johano Sarkander peris religi kaj reaktivigi viglajn kontaktojn inter la ĉeĥaj kaj la polaj katolikaj esperantistoj. Unu monaton post tiu ĉi pilgrimo la ĉeĥaj IKUE-anoj denove pilgrimos al Pollano, al Dipatrino Virgulino Maria en Gostyń, kie en klostro de patroj Filipanoj okazos spiritaj ekzercoj por esperantistoj kaj Seminario pri la Socia Instruo de la Eklezio, kiun aranĝas reprezentantoj de tri IKUE-sekcioj: la pola, la germana kaj la ĉeĥa. De la 24-a de julio ĝis 7-a de aŭgusto denove okazos la plej grava aranĝo de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio - la 12-a IKUE-Tendaro en Sebranice apud Litomyšl. Nu, kaj de la 8-a ĝis la 10-a de oktobro okazos en Česká Třebová spirita renkontiĝo de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio, kadre de kiu okazos la 2-a Konferenco de la sekcio kaj la tradicia pilgrimo al Dipalrino Maria - la Reĝino de la Sankta Rozario sur Hory.

Karaj gefratoj! Al partopreno de ĉi tiuj aranĝoj vi estas korege invitataj. Kiel mi jam aludis, la Ĉeĥa IKUE-Sekcio disvolvas viglajn kunlaborajn kontaktojn kun la pola kaj la germana IKUE-sekcioj. Dum kunsido de la reprezentantoj de ĉi tiuj 3 IKUE-sekcioj, estis proponita la deziro, ke ankaŭ la Slovaka IKUE-Sekcio vigle partoprenu en tiu ĉi komuna aktivado. La trilanda kunlaboro de la menciitaj IKUE-sekcioj rezultis en eldono de la komuna informilo kaj la Seminario en Gostyń.

Certe vi scias, ke la Komuna Kristana Kongreso okazos nunjare en Francio. Verŝajne neniu reprezentanto el nia lando ĝin partoprenos. Sed surbaze de la plej freŝaj sciigoj mi povas informi vin, ke la venontjara Komuna Kristana Kongreso, do la kongreso de IKUE kaj KELI okazos en Pollando, en urbo Krakovo. Tien certe venos, pli multaj IKUE-anoj el la ambaŭ niaj sekcioj. Alian novaĵon mi povas diri al vi, ke jam finfine post multmonata paŭzo estas presita revuo Espero Katolika. La mankantaj pasintjaraj numeroj estis presitaj en formo de unukajera eldono kaj baldaŭ ni povos ĝin ekspedi al la abonantoj de ĉi-revuo. Estis faritaj paŝoj por nova regula eldonado de Espero Katolika. Ni do esperu, ke la revuo denove iĝos la ŝatata legaĵo de la katolikaj esperantistoj.

Karaj gefratoj! Surbaze de la pasintjara decido de la Slovaka IKUE-Sekcio aperis antaŭ unu monato la 1-a numero de la komuna bulteno DIO BENU. Ĉu ĝi almenaŭ iomete plenumis la imagojn de la membroj de ambaŭ sekcioj, mi ne povas ankoraŭ konkrete konstati, ĉar venis ne tro multaj reagoj de la legantoj de la ambaŭ sekcioj. Pli multaj venis el eksterlandoj. El la sinteno de la anoj de ambaŭ sekcioj mi povas konjekti, ke la legantoj estas aŭ kontentaj aŭ indiferentaj. Sed mi ne plendas kaj mi ne volas ĉi tiun pasivecon riproĉi al la gefratoj. Saman sperton ja havas preskaŭ ĉiuj redakcioj de la gazetoj kaj revuoj. Do kial ne ankaŭ de DIO BENU?

Karaj gefratoj! Antaŭ ni staras alia demando. Ĉu ni sekvu ekiritan vojon de la komuna eldonado de la revueto DIO BENU? Kiel mi jam konstatis en la 1-a komuna numero, el flanko de la Ĉeĥa IKUE-sekcio ekzistas neniuj obstakloj malhelpantaj la komunan eldonadon de DIO BENU. Miaopinie ĉi komuna revueto povas esti interesa por membroj de la ambaŭ sekcioj kaj ĝi povas pliriĉigi nin reciproke. Volo de la ĉeĥaj IKUE-anoj por kunlaboro kun la slovakaj IKUE-anoj venas el sinceraj koroj, el pura frateca amo, sen iu ajn flanka malbona intenco aŭ emo al diskriminacio. Ni plene respektas libervolajn decidojn de la Slovaka IKUE-Sekcio. Roloj de la ambaŭ sekcioj estas samnivelaj, neniu staras pli alte super la alia. Niaj strebadoj celas la saman celon: pli grandan gloron de Dio kaj prosperon de la animoj. Nome de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio mi proponas al la frateca slovaka sekcio daŭrigi en la reciproka aktiva kunlaborado inter niaj du sekcioj.

Karaj niaj gefratoj! Kiel mi jam ĉi tie aludis, la Ĉeĥa IKUE-Sekcio aktive kunlaboras kun la pola kaj la germana sekcioj. Ĝi havas la kontaktojn ankaŭ kun aliaj IKUE-sekcioj en la mondo, des pli, karaj gefratoj, ni deziras aktive kunlabori kun la slovaka sekcio, kiu eatas ja la plej proksime al niaj koroj. Jes, povas ekzisti kelkaj antaŭjuĝoj, sed se ili ekzistas, ili do estas influoj de la politikaj reflektoj, kaj certe ne de la malbonaj sintenoj de la ĉeĥaj IKUE-anoj rilate al la slovakaj. Per tiuj ĉi vortoj, karaj gefratoj, mi neniamaniere celas influigi decidojn de la Slovaka IKUE-Sekcio. Ni respektos ĉiun ajn decidon, eĉ se ĝi ne kongruos kun niaj imagoj pri la proponita kunlaboro. Se ni volas, ke la kunlaboro estu fruktodona, ĝi do devas fonti el ambaŭflanka volo al kunlaboro. Nur tia kunlaboro povas produkti bonajn rezultojn.

Kion do diri konklude? Ni travivu ĉi tiujn momentojn en Žilina en bela frateca etoso. La Sankta Spirito plenigu vin, por ke la rezultoj de via konfereco kontentigu ĉiujn viajn IKUE-anojn. La Dipatrino Marla kaj la patronoj de la esperantistoj, la sanktaj Maksimiliano Kolbe kaj Pio la X-a kaj la beata Tito Brandsma, elpetu ĉe Dia trono benojn ne nur por la slovakaj katolikaj esperantistoj, sed por la tuta Slovakio. Dio benu vin!

al la indekso


 ESPERO KATOLIKA REAPERIS

Post multmonata paŭzo finfine reaperis la revuo ESPERO KATOLIKA. Ĉiuj malnovaj abonantoj ĝin ricevis rekte el Centra Oficejo de IKUE en Romo. Novaj abonantoj ĝin ricevis, eventuale ricevos de la landa IKUE-reprezentanto (M. Šváček).

El la letero de C.O. ni citas: "Koncerne la venontan numeron de EK: post la fino de la ekspedoj, ni tuj komencos realigon de la nova numero. Ni planas novan teknikan aranĝon, kiu devus draste mallongigi la ĝisnunajn pres-tempojn."

Ni ja ĉiuj scias, ke ĉio homa neniam estas tute perfekta, ke ekestas eĉ krizaj periodoj. Tian periodon travivas ankaŭ ESPERO KATOLIKA. Ni esperas, ke la kriza kulmino jam malaperis, ke kun helpo de Dio kaj pro graco de Dio, tiu ĉi revuo, kiu en pasinteco ludis gravan rolon ĉe la ĉeĥaj kaj slovakaj katolikaj esperantistoj, denove regule aperados. Dio helpu kaj benu!

Miloslav Šváček

al la indekso


 ESPERANTO A NÁROD

Katolická církev svými tzv. sociálními encyklikami se již sto let zasazuje o sociální mír mezi lidmi různých zájmových skupin. Právě končící století bylo plné rozbrojů, válek a násilí. Není třeba zdůrazňovat potřebu míru pro příští století a tisíciletí.

Přerod, který prožívá Evropa, oživil dlouho tlumené, ale neodstraněné národnostní neshody, které se projevují na mnoha místech tak krvavě. Ale i tam, kde nedochází k vyloženým násilnostem, dostávají tyto neshody neadekvátní rozměr. Ať už je tu nebezpečí, že takové klidnější rozpory přejdou do vyhraněnější formy, že otázka soužití národů není dosud vyřešena, a že pouhé sloučení zemí na hospodářských základech věc nevyřeší.

Evropa je historický kontinent a jednotlivé národy mají mnohdy tisícileté kořeny. Kultura evropských národů není náhodná směsice různých forem, ale paleta kultur, které jsou vázány na místo a staletý vývoj. Jak mnohokráte bylo vyhlášeno, tuto pestrost a specifičnost Evropy je třeba zachovat a chránit.

Jestliže by obyvatelé Spojených států chtěli vytvořit něco podobného zde v Evropě, pak zapomínají, že Evropané na území Spojených států vyhubili kdysi původní obyvatelstvo a kulturu, nastolili koloniální systém, v poslední formě anglický, a na základě toho se tvořily Spojené státy.Výsledkem je směsice národů a konzumní kultura bez historických kořenů. Vše ovládané ekonomikou, která je v porovnání s Evropou málo sociální.

Soužití národů různých velikostí v Evropě a různé ekonomické síly vyvolávaly konflikty a problémy, a výsledkem je stálá, někdy chytrá nevraživost.

Nejvýraznějším znakem národa je přece jeho jazyk. Podle jazyka se označují lidé za členy národa. Jazyk je nositelem kultury národa, jím se národ projevuje navenek. Jestliže zmizí jazyk, zmizí také národ. V tom smyslu je třeba rozumět nevraživosti mezi národy.

Vedle sebe vždy žijí národy různé velikosti. U většího národa je všeho více: knih, škol, vědců, poslanců, ministrů. To automaticky vyvolává pocit nátlaku a méněcennosti u národa menšího a v další fázi nastává závist a nepřátelství.

Vznik českého státu, už v období příprav na tento okamžik, vzbudil mezi mnoha lidmi zájem o vlastní národ, potlačování národního vědomí zdůrazňováním mezinárodnosti jen zesilovalo skrytou snahu o patřičné uplatnění role národa.

Oslava vzniku českého státu, ekumenická bohoslužba v chrámu sv. Víta i na jiných místech, mezi jinými i na památném Řípu, bájné to kolébky českého národa, nevyhnutelně vyvolala vzpomínku na nejslavnější dobu našich dějin, na dobu Karla IV, zakladatele velechrámu a mnoha jiných chrámů a klášterů v Praze i jinde, zakladatele univerzity a asociací, též vzpomínku na slavnostní zahájení semináře "Živá latina", který v srpnu r. 1992 pořádala pražská univerzita spolu s německými kulturními organizacemi. Zahájení se konalo v aule Karolina, "pod zraky" sochy Karla IV, a bylo při něm několikrát zdůrazněno, že základem slávy a našeho obdivu této doby byly dva pilíře: žité křesťanství a nadnárodní jazyk latina.

To umožňovalo sociální mír, mír mezi národy a úžasné výsledky vědy při tehdy primitivních technických možnostech. Během zahájení tohoto semináře jsem si uvědomoval, jak úžasné je slyšet po celé hodiny mluvenou latinu a nepoznat, z kterého národa je řečník.

Rok 1992 byl též rokem 400. výročí narození J. A. Komenského. Bylo o něm řečeno mnoho, ale málo byly zdůrazněny zase stejné dva pilíře jeho práce, totiž křesťanství a nadnárodní jazyk. U Komenského je tento druhý pilíř ještě výraznější, protože on, ač výtečný latiník, poznal, že latina je pro prostý lid příliš obtížná, a proto navrhl utvořit jazyk umělý, jasný, přesný a libozvučný, aby pomáhal šířit vzdělanost. Jako pedagog měl na mysli do značné míry šíření vzdělanosti v širokých vrstvách a snadnost výuky.

Vzdělání, mír a spolupráce vždy spolu navzájem souvisí, a proto by Církev měla do otázek své sociální politiky zařadit také otázku jazykovou. Ta hrála v Církvi vždy důležitou úlohu. Tak jako řeč, t.j. schopnost mluvit a sdělovat myšlenky, lidi spojuje, tak jazyky lidi rozdělují. Bible dost jasně naznačuje, že rozdělení jazykové v Babylonu bylo vlastní začátek lidského nepřátelství. Je třeba lidi zase spojovat. Je třeba nastolovat mír hospodářský, sociální i mezinárodní. Evropa se sjednocuje a potřebuje jazyk - most. Jeden nebo dva mocné jazyky národní na kontinentě nutně vyvolají nesváry nebo povedou k zániku malých národů. Buď u těchto malých národů převládne materiální prospěch a obětují mu svůj jazyk a kulturu, a tak dobrovolně zahynou, nebo nastanou třenice. Obojí je špatné.

Měli bychom tomu předejít tím, že se poučíme z doby Karlovy i Komenského, spojíme křesťanství s nadnárodním jazykem a tak postavíme zase dva silné pilíře, na kterých budeme budovat Evropu.

Velké myšlenky vznikají obvykle nenápadně a bez podpory mocných tohoto světa.

Katolický esperantský svaz existuje již 90 let a je nejstarším esperantským svazem. Trpělivou prací dosáhl mnohých úspěchů, mezi jiným konání světových kongresů, z nichž kongres v Praze v r. 1929 na oslavu milénia sv. Václava byl jedním z nejvýznamnějších. Předseda českých katolických esperantistů v té době, pan biskup Eltschkner, měl mši svatou i kázání v esperantu. Mezi posledními úspěchy v Církvi je schválení misálu a lekcionáře v esperantu a loňské přijetí Světového katolického esperantského svazu za laickou organizaci Církve podle kanonického práva.

Česká sekce katolických esperantistů patří mezi nejsilnější národní sekce a před několika lety, než útlak dosáhl svých cílů, byla vůbec nejsilnější.

Z mimonáboženských činností je třeba uvést skutečnost, že národní kulturní hodnoty se šíří nejspolehlivěji tímto jazykem i do vzdálených krajin. Spolehlivost spočívá především v tom, že předávání je bezprostřední od národa originálu ke čtenáři, protože do esperanta překládá vždy člen národa originálu díla.

Pomoc rozvojovým zemím v získávání vzdělání a odborných informací je dosud založena na používání jazyků bývalých kolonizátorů, což se přijímá jako nutné zlo, ale s nelibostí. Nadnárodní jazyk je prostředek, který nemá historické trpké příchuti .

Výuka cizích jazyků nabyla v poslední době na důležitosti. V naší paměti z celého 20. století se váže nadvláda některé velmoci vždy s kulturním vnucováním a nucenou výukou příslušného jazyka. To nedělá dobře ani dnes němčině nebo angličtině. Nedělá to dobře ani podnikatelům, kteří velice snadno mohou být obviněni z nastolování nadvlády a útlaku.

V uvážení všech těchto naznačených skutečností se jeví postavení naší země a národa jako velmi důležité, nebo dokonce klíčové.

Význam Velehradu jako místa, kde se vyvíjelo už dávno úsilí o sbližování křesťanů východních i západních, podtrhl Sv. Otec Jan Pavel II., když právě zde při své návštěvě oznámil svůj úmysl svolat synod biskupů k jednání o budoucnosti Evropy.

Synod se uskutečnil v listopadu a prosinci 1991 a všichni účastníci jej považují za velmi významný. "Evropa musí dýchat oběma plícemi" je heslo Jana Pavla II. Myslí tím nejen spojení křesťanů západních a východních, hlavně katolíků a pravoslavných, ale také splynutí a "výměnu darů" mezi katolíky západní Evropy a zemí bývalého komunistického bloku. Je toho velmi mnoho, čím se můžeme navzájem obohatit.

Tato výměna darů může zahrnovat oblast teologickou a pastorační, ale také společenskou angažovanost věřících a praktické uplatňování křesťanství v občanském a politickém životě.

K tomu nás vedou papežské encykliky, především ty poslední: Sollicitudo rei socialis a Centesimus annus.

Velehrad, místo, kde poprvé zaznělo slovanským jazykem: Na počátku bylo Slovo... by se měl stát znovu místem, kde pro Evropu zazní Slovo Boží a slovo lidské, které by pomohlo stmelit nesvorné "syny Svatoplukovy" v jednu rodinu Božích dětí.

Snahy o spolupráci a koordinaci křesťanů dosvědčuje i schůzka zástupců středoevropských křesťanských politických stran 13.12.1992 na Velehradě.

Zatím vidíme samou nesvornost a krvavé střety národů, které spolu po staletí žily v míru.

Ke spravedlivému uspořádání poměrů však nemůžeme dojít násilím, případně novou nespravedlností. Právo silnějšího není právo, které by mohlo přinést něco dobrého. Právo silnějšího národa na lepší postavení přináší jen pocit křivdy u těch slabších. Je tomu tak i v oblasti kulturní.

Na počátku každého lidského konání je myšlenka, ale hned po ní její projev, slovo, řeč. Schopnost mluvit, řeč, lidi spojuje, ale jazyky lidi rozdělují. To je dědictví biblického Babylonu.

Početnější národ má více kulturních hodnot, více literatury, více vědeckých institucí. To budí u většiny příslušníků toho národa vědomí jakési nadřazenosti, i když si to třeba neuvědomují. Současně to však budí i pocit křivdy u méně početných národů. Tak vznikly ty rozpory, které nyní vidíme v Jugoslávii, býv. Sovětském svazu, ale i u nás a na Západě. Vždy je zde větší, mocnější národ, jazyk a kultura, který má mocnější postavení a někdy i chce vládnout. To vycítíme v pozadí každého sporu. Jak to řešit?

O pomoc se obracíme k historii a tak občas slyšíme, že bychom se měli snažit nastolit v Evropě podobné poměry, jaké byly v době Karla IV, kdy byla ve střední Evropě doba spolupráce, míru a prosperity. Není snad nikoho, kdo by to nechtěl. Vytvořme tedy podobné podmínky!

Podívejme se ale také, jaké to byly základy, které to umožnily. Především to bylo žité křesťanství, zakořeněné v rodinách i společnosti. Tomu je věnováno Desetiletí duchovní obnovy, hlavně rok 1991, zasvěcený bl. Zdislavě, a také minulý rok, zasvěcený sv. Ludmile, patronce výchovy a vzdělání, ale také letošní rok sv. Jana Nepomuckého, rok spravedlnosti.

Tehdy kontakty mezi národy obstarávali vzdělanci, a tak to byla právě latina, která umožňovala nejen bezproblémový pohyb profesorů a studentů po různých jazykových oblastech, ale sloužila také panovníkům, kteří potřebovali mít bezprostřední styk mezi sebou.

Dnes se národy nestýkají jen v osobách vzdělanců a panovníků, ale stále více se stýkají prostí lidé. Těm je třeba dát nástroj, který jim umožní pomáhat vytvářet přátelské vztahy, získávat vědomosti a zkušenosti, překonávat dávné přehrady mezi národy.

Nové uspořádání Evropy, budoucí integrace, posunuje do středu pozornosti otázku komunikace mezi těmito národy.

Moderní začátek tohoto problému nalezneme v době Josefa II., který chtěl mít říši jednotnou i jazykově. To probudilo mnohé národy z letargie, nastalo národní probuzení u Čechů, Slováků, Maďarů, Chorvatů atd. a tím byl vlastně osud Rakousko-Uherska zpečetěn. Spělo k rozpadu, protože tlak vybičoval národní uvědomění až k nacionalismu a nenávisti k druhým. My, kteří jsme toto období neprožili, si myslíme, že Rakouska-Uherska bylo škoda, protože ekonomicky to byl velmi vyrovnaný celek, který při určité toleranci mohl velmi dobře prosperovat. Totéž však vidíme v současné době v býv. Sovětském svazu. Také velký ekonomický celek, který by mohl při rozumné spolupráci být všem ku prospěchu. Jen ten nešťastný útlak jazykový a kulturní v nedávné minulosti! Ten budil u slabých národů odpor vůči Rusům a ruštině.

Podobný stav může, a vlastně musí, nastat i v Evropě, jestliže se včas nevyřeší jazyková otázka a rovnoprávnost zúčastněných národů. Jazyk je vždy nástrojem moci, a nástrojem k dosažení moci.

Bylo to v době Hitlera, v době Stalina a mohlo by to být i v budoucnu.

V současné době jsou nejmocnějším státem světa Spojené státy. Angličtina je potřebná k činnosti v oblasti vědy, techniky, ekonomie i kultury. V Evropě je však velmi silným národem Německo. A to nejen počtem lidí, ale hlavně silou ekonomie a kultury. Významným národem a jazykem jsou i Francouzi. Jejich jazyk je vedle angličtiny jednacím jazykem Evropského společenství. Němčina jím není jen proto, že doznívá její role poraženého národa v poslední válce. Avšak nyní, po sjednocení, Němci žádají, aby se jejich jazyk stal, vedle již zmíněných jazyků anglického a francouzského, jednacím jazykem Společenství. A doprovázejí svou žádost heslem: Sprache ist Macht - Jazyk je moc (nebo také - mocnost). Potvrzuje to jen shora uvedenou zkušenost a také obavy o budoucnost.

Není třeba být šovinistou, aby člověk dospěl k názoru, že pomocí ekonomické a politické síly se jazyk může stát nástrojem nadvlády. Bez jakéhokoli postranního úmyslu si všimněme výroku ministra financí SRN pana Theo Waigla (Lidová demokracie 29.12.1992): "Budeme prosazovat němčinu jako úřední řeč v Evropském společentví. To není jen tím, že jsme nejrozšířenější řečí v Evropě, ulehčí nám to totiž i spolupráci se zeměmi východní, střední a jižní Evropy, kde má již dnes němčina prioritu mezi ostatními jazyky."

Za Němci jen o krůček slabší v řadě jsou Italové a Španělé, a zanedlouho na stejné pozici i Rusové. Kde to má skončit? Jediným řešením k vybudování spravedlivé společnosti jsou dva znaky, které nám zanechaly jak doba Karlova, tak myšlenky Komenského: křesťanství a nadnárodní jazyk.

Jak bylo řečeno, latina je pro prostý lid příliš obtížná. Proto před sto lety vypracoval dr. Zamenhof podle myšlenky J. A. Komenského jazyk uměle sestavený, přesný a libozvučný, který by měl být mostem mezi národy a kulturami, a nazval je esperanto. V tom slově je obsažena naděje v budoucnost. Naděje v harmonickou společnost, v nastolení civilizace lásky, jak to nazval Pavel VI. Je to zatím nejdokonalejší nástroj k usnadnění styku lidí i národů, ke vzájemnému poznávání kulturních hodnot, a to rovnoprávně pro všechny národy, malé i velké, k výměně odborných vědomostí a zkušeností, ke zdravému sebevědomí všech lidí a ras.

Velehrad se má stát střediskem a místem setkání Východu a Západu, tam má Evropa dýchat oběma plícemi, tam bychom měli vybudovat i místo kulturního usmíření, místo nové evangelizace Evropy.

V loňském roce, v únoru 1992, vydala Papežská rada pro laiky dekret, ve kterém uznává Mezinárodní katolický esperantský svaz za laickou organizaci Církve, uznává jeho dosavadní činnost. Stalo se tak slavnostním způsobem. Je to po nedávném schválení esperantské verze misálu a lekcionáře další významný krok, který dává nový impuls k práci.

Hledejme tedy cesty, jak naplnit přání našeho Pána "aby všichni byli jedno" (což je také heslo pražského arcibiskupa), ale také přání Jana Pavla II., aby byla zachována kulturní pestrost světa, a to nejen v Evropě.

Mocní tohoto světa dávají přednost nadvládě a hmotnému prospěchu. Křesťané však upřednostňují vytváření společenství rovnoprávních národů. Tato vznešená myšlenka potřebuje podporu, neboť člověče přičiň se a Pán Bůh ti pomůže".

Jiří Laube, Ĉeĥa IKUE-Sekcio

(Karaj gefratoj, laŭ viaj ebloj kaj konektoj bonvolu konvinkadi ĉiujn, precipe influplenajn ne-esperantistojn en la Eklezio, ke la unusola solvo por eviti pluajn malakordaĵojn kaj novan superregadon de iu nacia lingvo en Eŭropo en la estonto estas la Internacia lingvo. Estas nepre necese, ke tiuj, kiuj konstruas la centrejon Velehrad, ekkomprenu tiun ĉi neprecon.)

al la indekso


 50 PERLOJ POR LA PACO

GRANDAJ AFEROJ DE ROZARIA PAGIGA KRUCMILITARO

LA PACO KUN DIO

La rozaria preĝo, kiun ni sincere preĝis, formigas nin laŭ modelo de Jesuo kaj lia sankta Patrino, kaj ĝi tiel kontribuas al nia konvertiĝo. Tiu ĉi ŝanĝo de nia konsiderado estas premiso de la komuneco kaj la paco kun Dio. Se ni klopodas pri la propra konvertiĝo, poste ni povas ankaŭ peti pri la konvertiĝo de la aliuloj.

LA PACO EN LA EKLEZIO

En la rozaria preĝo ni ankaŭ povas peti, por ke ĉiu ano de la Dia popolo strebu pri propra konvertiĝo, kaj per tio li kontribuu al forigo de la streĉeco en la Eklezio. Al la Eklezio, kiu luktas pri la propra unueco, la Sinjoro donacos - pro niaj preĝoj - necesajn sacerdotajn kaj ordenajn vokiĝojn.

LA PACO EN LA MONDO

Ni, postlasitaj je ni mem, la pacon en la mondo ne kreos. Tiu, kiu strebas pri la paco kun Dio kaj la proksimulo, tiu povas peti Dion ankaŭ pri la paco en la mondo.

LA PACO EN LA GEEDZECO KAJ FAMILIO

Kiuj komune preĝas, tiuj kune restados. Sed ankaŭ se en la familio preĝas nur unu familiano, li povas esperi, ke lia preĝo estos elaŭdita, sed ofte la Dia efikado restas por ni kaŝita.

La Rozaria Paciga Krucmilitaro (Růžencové smírné křížové tažení) estas eklezie fondita komuneco de la preĝo disvastigita en 107 landoj de la mondo.

En LA ROZARIA PACIGA KRUCMILITARO

- La anoj preĝas por si reciproke

- intence de ĉiuj vivantaj kaj mortintaj anoj estas celebrataj 3 Sanktaj Mesoj dummonate (en Fatimo, Ĉenstoĥovo kaj Vieno).

- Laŭdezire la anoj povas senpare ricevi kvarfoje dum la jaro germanlingvan revuon "Betendes Gottes Volk" - La preĝanta Dia popolo.

VIA TASKO EN LA ROZARIA PACIGA KRUCMILITARO

- Ĉiutage preĝi almenaŭ unu rozarian dekadon; kiu na povas plenumi la taskon, ne pekas.

- En la preĝon implici grandajn aferojn de la Rozaria Paciga Krucmilitaro.

- Alporti fruktojn de la rozaria preĝo: Laboron fari konscience, volontemon helpadi, pacience toleri suferojn kaj zorgojn.

En la Rozaria Paciga Krucmilitaro oni ne pagas kotizojn! Kun dankemo estas akceptataj libervolaj donacetoj por kovro de la elspezoj.

Vi povas vin aligi kiel ano de RSK je adreso: An den Rosenkranz-Sühnekreuzzug um den Frieden in der Welt, Zentrale des RSK, Postfach 695, A-1011 Wien, Aŭstrio.

Tradukis Miloslav Šváček

al la indekso


 ĈE beatulo Johano Sarkander en Skoĉovo

En la tagoj de la 4-a ĝis la 6-a de junio okazis la oka pilgrimo de la katolikaj esperantistoj al Skoĉovo - naskiĝloko de la komuna ĉiela patrono de la pola kaj la ĉeĥa nacioj. La renkontiĝo kun pilgrimo celis ne nur honorigon de la beata Johano, sed ĝi celis ankaŭ reaktivigon de iamaj tre viglaj kunlaboraj rilafoj inter la ĉeĥaj kaj la polaj katotikaj esperantistoj. La aranĝo en Skoĉovo certe bone trafis tiun ĉi celon.

Vendrede la 4-an post alveno de la partoprenantoj el ambaŭ landoj, okazis en la preĝejo de s-taj Petro kaj Paŭlo nokta adoracio antaŭ Plejsankta Skramento kaj noktomeze la Sankta Meso.

Sabate la 5-an la tuta pilgrima grupo perbuse veturis al ĉarma beskida vilaĝo Brenna, kie en la preĝejo de s-ta Johano Nepomuka okazis esperantlingva Sankta Meso, kiun celebris franciskano Stanislavo Płachta el Krakovo. En la homilio li kortuŝe menciis pri ambaŭ ĉielaj propetantoj - la ĉeĥa sanktulo Jahano Nepomaka - kies jaron travivas la Eklezio en Ĉeĥio kadre de la spirita kaj morala renovigo de la socio kaj pri la beatulo Johano Sarkander, la komuna patrono de ambaŭ nacioj: la pola kaj la ĉeĥa. Ambaŭ ĉi Johanoj ĝuste ĉi tempe havas multon por diri al ni pri sia fideleco kaj amo al Kristo kaj la Eklezio, pri fervora plenumado de la devoj, por kiuj ili oferis sian vivon. Por la ĉeĥaj partoprenantoj la S-ta Meso en la preĝejo de s-ta Johano Nepomuka estis vere profunda travivaĵo.

Tre agrable estis dum sido ĉe kafo kaj teo, per kiu la tutan grupon regalis paroĥestro de Brenna dum komuna kantado.

Vere belega estis ankaŭ vizito de Górki V., kie en la franciskana preĝejo ni preĝis Anĝeluson. Tie en la apudeco ni vizitis domon, en kiu loĝis la katolika verkistino Zofia Kossak. En la novkonstruata monaĥeja preĝejo ni preĝe honorigis la beatulon Johanon Sarkander. Ĉarma estis piedira reveno de Górki al Skoĉovo danke al belega naturo kaj agrabla vetero kaj precipe danke al lerta organizantino de la aranĝo fratino Gertruda Pisarek.

Vespere antaŭ surmonta kapelo de la beatulo Johano Sarkander okazis renkontiĝo de junularo (fakte de "gejunuloj" de ĉiuj aĝkategorioj) kun la Sankta Meso, la rozaria preĝo kaj la programo omaĝe al beatulo Johano. La S-tan Meson kuncelebris ankaŭ spirita gvidanto de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio, la dominikana patro Savio el Olomouc. Kortuŝa estis la ferma komuna travivaĵo de la tuta ĉeestantaro.

Dimanĉe la 6-an okazis la tutdioceza pilgrimo omaĝe al la beatulo Johano Sarkander. Post solena bonvenigo de la episkopoj, foriris multmilnombra procesio de la pilgrimantoj, inter kiuj estis ankaŭ pilgrimantoj el diocezo de Olomouc (kie martire oferis sian vivon la beatulo Johano kaj kie ripozas lia korpo), al la surmonta kapelo de la beatulo, kie okazis solena Sankta Meso. Ĝojiga estis anonco de la episkopo, ke la prepara kanoniza proceso de la beatulo J. Sarkander jam estis finita. Nune oni atendas solenan sanktproklamon de la beata Johano, kiu verŝajne okazos ankoraŭ nunjare.

Post tiu ĉi kulmina dimanĉa solenaĵo okazis adiaŭo kun la karegaj polaj gefratoj, kiuj nin kun vera frateca amo akceptis inter sin. Koran dankon, karaj gefratoj pro belegaj travivaĵoj kun vi kaj inter vi. Speciale koregan dankon ni adresas al du personoj: al pastro Stanislavo Płachta pro zorgo pri la spirita enhavo de la renkontiĝo kaj al karega fratino Gertruda Pisarek, kiu kun vere patrineca zorgmo organizis spirite riĉan programon de la tritaga restado en Skoĉovo.

Konktude mi devas esprimi deziron, ke venontfoje partoprenu ĉi similajn aranĝojn pli multaj ĉeĥaj IKUE-anoj. Certe ili ne bedaŭros, sed longe rememoros la belegajn travivaĵojn.

Miloslav Šváček

al la indekso


 DIO ELSENDAS SENINITERROMPE

de la tempo de Jesuo Kristo, sur ĉiam egalaj ondoj kaj ĉiam senŝanĝan programon: la instruon de sia Filo. Se vi tiun ĉi programon ne vidas klare, estas difekto sur via ekrano.

KONTROLU DO:
* ĉu la aparato de via animo estas entute ŝaltita kaj ĉu trairas ĝin la kurento de la graco Dia,
* ĉu ne estas difektita iu el la dek amplifiltuboj de la Diaj ordonoj,
* ĉu el la aparato de via animo sonas ankoraŭ la vorto Dia,
* ĉu ne estas interrompita iu kontakto kun via proksisulo,
* ĉu pro ardo de via pasio ne forbrulis ia edzecgardilo, la fideleco,
* ĉu ne necesas intensigi la klarecon de via traktado de la proksimuloj aŭ malintensigi la kontrastoninter viaj sintenoj hejme kaj ekstere,
* ĉu la bildo sur via ekrano ne estas tro streĉita en la larĝon de la surteraj zorgoj,
* ĉu ne estos necese firmigi ĝin pli vertikale en la direkto supren al Dio.

Tradukis Marta Lorková

al la indekso


 PROKRASTA BOMBO

La jaro 1968 alportis al Ĉeĥoslovakio la 'pragan printempon'. Varma bloveto de libereco varmigis la tutan landon.

Per presitaj anoncoj ni sciigis - Jozefo kaj mi - la parencojn, amikojn kaj konatojn, ke ni estis pro Dia graco ordinitaj en Pollando je pastroj.

Al Borová apud Polička, naskiĝloko de Jozefo, venis la anonco sabate. Poŝtoficejo estis fermita kaj poŝtaĵojn oni ne disportadis. Paroĥestro, loĝanta en apuda vilaĝo, la sciigon ricevis kaj anoncis ĝin solene ĉe la dimanĉa diservo en Borová. La parencoj de Jozefo kaj iliaj familioj eksciis la neatenditan novaĵon el la predikejo. En paroĥo ĝi efikis kvazaŭ prokrasta bombo. Komence neniu volis tion kredi. Ĉu temis pri antaŭtempa aprila ŝerco aŭ interŝango? La paroĥestro montris la karteton. La parencoj de Jozefo ne volis atendi ĝis lundo. La poŝtestro devis malfermi la poŝtoficejon kaj transdoni poŝtaĵon. Nur poste estis dispelitaj la lastaj duboj kaj cedis al grandega miro.

Somere povis Jozefo oficiale soleni sian primicon hejme. Solena diservo estis celebrata sub libera ĉielo. La primica predikanto estis mi. La malgranda vilaĝa preĝejeto apenaŭ entenus amason da partoprenantoj. Nur la multnombra parencaro de Jozefo kapablus plenigi la preĝejeton ĝis la lasta loko. Ĉirkaŭ la primica altaro kunvenis ne nur la tuta paroĥo, sed ankaŭ multaj vizitantoj el la vasta ĉirkaŭaĵo. Ĉiujn surprizis ankaŭ granda nombro da pastroj, akompanantaj la primiculon de lia naskiĝdomo ĝis la altaro. La procesio ankaŭ preteriris transmisian veturilon de la Ĉeĥoslovaka televido. Ne mankis eĉ fremdlandaj gastoj. El Nederlando alvojaĝis jam la menciita estinta ĉefa reprezentanto de la Eŭkaristia ordeno P. Spiekman. Li fondis antaŭ jaroj sekularan instituton "Servitium Christi". La ĉefa estrino de ĉi tiu instituto alvenis ankaŭ el Nederlando.

Antaŭ la Sankta Meso vizitis Jozefo tombon de sia patro. La tombejo malproksimis de la podio, kie staris la altaro, nur kelkajn paŝojn. Larmokule sekvis la ĉeestantoj la kortuŝan scenon. Profunde ili bedaŭris, ke la patro ĉi tiun tagon ne ĝisvivis. Ili ne antaŭvidis, ke la patro de Jozefo prenis kun si en la tombon la grandan sekreton.

Dum la fratoj de Jozefo nenion sciis pri la sekreta ordino, la gepatroj pri la afero estis informitaj. La patro estis jam tiam grave malsana. Nur pene li povis kun ies helpo fari kelkajn paŝojn en la ĉambro. Poste okazis miraklo. Ne eblas nomi tion alimaniere. Jozefo invitis la gepatrojn al la sekreta primico en Brno. Tio okazis antaŭ Dubček-tempo. La gepatroj de Jozefo alveturis Brnon peraŭte. La patro estis sen ĝenaĵoj, kvazaŭ Sinjoro Jesuo dirus: "Leviĝu, prenu vian liton kaj iru" (Mat 9, 6). Li povis moviĝi, centkilometrojn longa vojaĝo ne tro lacigis lin, en Brno eĉ li partoprenis malgrandan ĉirkaŭrigardon de la urbo kaj sen iaj ajn malfacilaĵoj kapablis supreniri la ŝtuparon gvidantan al restoracio, kie ni rezervigis al ni tagmanĝon. Ĉe tio ne estis penseble dum la antaŭa nokto iri dormi.

En la domo de la Eŭkaristiana monaĥejo estas en la unua etaĝo kapelo. Ĝiaj fenestroj direktas en la preĝejon kaj en la straton. Mia ĉambro estis en la supra etaĝo. Nokte ĉiuj fenestroj estis ŝirmitaj per kovraĵoj, por ke eĉ ne lumstrio penetru eksteren. La preparoj okazis kun ekstrema singardo. Ni ŝovis nin neaŭdeble kiel indianoj sur militvojo. Ceteraj loĝantoj de la domo dafris nenion rimarki.

Noktomeze celebris Jozefo en la kapelo ĉe ŝlosita pordo la Sanktan Meson. La gepatroj ricevis el liaj manoj Korpon de Kristo kaj primican benon. Monika kaj Regina asistis kiel primicaj festknabinoj. Ili estis vestitaj en longajn blankajn robojn kaj envolvitaj per vualo. Se iu nekonvena surprizus nin antaŭ la kapelo, almenaŭ li ne tuj rekonus ilin. En la plej danĝera kazo, mi konfesus mian "neleĝan"'celebradon. Ke mi estas pastro, tion jam la oficoj sciis, sed pri Jozefo ankoraŭ ne.

Dank' al Dio "La katakomba" diservo pasis glate, sen malfacilaĵoj. Sinjoro Jesuo kaj la Dipatrino tenis super ni protektan manon.

Kiam la patro de Jozefo revenis al Borová, revenis ankaŭ lia malsano plenamplekse. Post nelonge li finigis sian diplaĉan vivon.

P. Leo Kuchař SSS Tradukis Marta Lorková

Jen la lasta ĉapitro el la libro "Průlet ve stínu radaru - Traflugo en ombro de radaro" de Patro Leo Kuchař SSS. La libro estis origine eldonita germanlingve, presita en Vieno en la jaro 1985, dum la sama jaro ĝi estis honorita de la Sankta Patro Johano Paŭlo la Dua, kiu esprimis al la aŭtoro per speciala letero dankon kaj la "plej altan rekonon".

al la indekso


 MORTIS SIMPLA NEKONATULINO

Venis al mi reen letero adresita al emerita instruistino de baza lernejo en hungara urbeto Pannonhalma Mária Vadász. Simpla glumarko sur la koverto anoncas lakone "Meghlt-Décédé" (mortis). Versimile neniu el niaj IKUE-anoj scias ion pri ĉi simpla virino, kvankam ŝi ne meritas forgeson.

Pastmilite sopiris juna Mária eniri monaĥinejon, sed ankaŭ en Hungario politika sistemo malebligis realigi ŝian intencon. Ŝi iĝis instruistino, sed post kelkaj jaroj ŝi sekrete realigis ordenajn promesojn kaj instruis plue. Ŝia tutviva sopiro estis eniri monaĥinejon vestota malkaŝe en kostumon de dominikana fratulino.

Kiam mi antaŭ dudek jaroj ekkonis ŝin, tiam mi serĉis eblon kontrabandi en nian landon el eksterlando religian literaturon. Mi kunligis kontaktojn kun eldonejo "Interparoloj" (Rozmluvy) de Alex Tomský en Anglio kaj kun eldonejo en Romo. Ĉiujn leterojn mi singardeme ĉiam adresis al iuj tieaj esperantistoj, kiuj transdonadis ilin al etdonistoj. Ĉar niaj limkontrolistoj senkompromise konfiskadis eksterlandan religian kaj politikan literaturojn, mi difinis vojon trans Hungario, kie ŝajnis ĉio esti pli facila. Efektive hungaraj kontrolistoj neniam konfiskis ion.

Kaj nun ekestis por Mária problemo superruzi hungar-slovakan limon. Oni devas konstati, ke ŝi ĝuis vostregione grandan honoron kaj neniu (eĉ kontraŭuloj) kapablis rifuzi ŝian peton. Do ŝi elserĉis inter siaj ekslernantoj altan partian funkciulon, kiu ofte veturadis en Slovakion en kadro de ĝemelaj interkontaktoj de terkulturaj kooperativoj. Aŭtomobiloj de tiuj politikaj ranguloj neniam estis sur ŝtatlimo kontrolitaj. Mária parolis al li malferme kaj li vole-nevole jesis. Imagu tion, partia funkciulo, marksisto kaj ateisto komencis kontrabandi pakaĵojn kun religia literaturo en nian landon, kvankam li sciis, kion ili enhavas! El iu sudslovakia poŝtoficejo mi ricevis ilin hejmen tute normale.Per ĉi maniero venis al mi dum 17 jaroj pli ol du mil libroj, eĉ ne unu survoje "perdiĝis".

Pri distribuado en norda Moravio zorgis kelkaj miaj amikoj, kiuj enmetadis librojn a konatuloj en leterkestojn aŭ sur pordsojlon. Multaj novaj libroposedantoj eĉ nun ne scias, kiu pridonacis ilin kaj tute neniu ĉe ni konas nomon de brava virino Mária Vadász.

Kiam mi lastfoje vizitis ŝin antaŭ tri jaroj, ŝi kuŝis jam preskaŭ senmovebla en hejmo de ordenaj frutulinoj, kiu troviĝas en parto de loka kastelo. En ŝia 68-a jaraĝo akceptis Dio ŝian puran kaj ofereman animon. Rememoru ankaŭ ni en preĝoj "nekonatulinon" el Pannonhalma.

Niaj turistoj, kiuj veturas al Lago Balaton, facile ekvidos 20 km sude de urbo Győr en vasta ebenaĵo solan monteton, kies pinton ornamas grandega kaj majesta preĝejo kun kastelo Pannonhalma. Tiun konstruaĵon kaj fortikaĵon fondis unua hungara reĝo Stefano 1-a (Sankta), patrono de Hungario, en la jaro l001 por benediktianoj. Eĉ Tataroj ne konkeris ĝin kaj ĝi servas konstante kiel unu el la plej gravaj ekleziaj centrejoj de lando jam preskaŭ tutan miljaron. Multaj eksterlandaj vizitantoj venas rigardi ĉi-juvelon, kie troviĝas reĝtrono de Sankta Stefano, en trezorejo multaj sanktecaj artaĵoj inkluzive ornato, kiun reĝo Stefano dediĉis al baziliko de s-ta Marteno en la j. 1031, en grandega biblioteko kaj arĥivo estas videblaj artaj skribaĵoj, inter ili ankaŭ unua hungarlingva dokumento el j. 1055, riĉaj freskoj, ktp.

Kaj tio estas benita Pannonhalma, celo de miloj enlandaj kaj eksterlandaj pilgrimantoj. Inter ili preskaŭ mankas la ĉeĥaj, kiuj apude apatie rapidas al Balatono .... Se vi restos tie pli longe, eluzu perfektajn servojn de kampadejo kaj ne forgesu, ke en proksima tombejo estas facile trovebla simpla tombo de fratulino Mária.

Jaroslav Žák

al la indekso


 MORAVIA KATOLIKA CIRILOMETODIA UNIVERSITATO EN VELEHRAD

Prezidento de la respubliko sinjoro Václav Havel diris la 15-an de januaro 1990 en Brno: "... konservi al si sian postenon devas Moravio mem ..., antaŭ ĉio ĝi devas kulture memstarigi sin ..." Tiujn ĉi vortojn ni ricevis, kiel tion diris iu pli aĝa partoprenantino en Brno, KUN AMO: "NI AMAS VIN!" Sankta Patro, Johano Paŭlo la IIa, kiu venis al Velehrad, deklaris jam antaŭe, ke la Eklezio havas unu pulmon kun du loboj, kun Okcidento kaj Oriento.

Sciante ĉi tiun realecon, tuj mi adresas tiujn liniojn ne nur al moravianoj, sed ankaŭ al fidelaj ĉeĥoj, gefratoj slovakoj, al la tuta Mezeŭropo, al Okcidento kaj Oriento. Mi deziras starigi min en servojn de vortoj de tiuj ĉi du personecoj. Mi konsciiĝas tion, ke la konstruado de la komuna domo de Eŭropo postulas ĝeneralan edukadon.

Okcidentaj landoj superis nin. Ili posedas katolikajn universitatojn, ekzemple en Italio, Francio, Hispanio, Irlando, Anglio, Germanio, Belgio, Nederlando, Usono, Kanado, Centra kaj Suda Amerikoj. En Oriento estas tiaj universitatoj en Pollando, Japanio kaj en aliaj landoj.

Laŭ la radio-elsendo de Vatikano la papo publikigis enciklikon "Ex corde Ecclesiae" - " El koro de la Eklezio" la 25-an de oktobro 1990. Laŭ ĝi en la mondo ekzistas entute 191 katolikaj universitatoj kaj pluaj aliaj altlernejoj en nombro pli ol 900!

En Ĉinio oni ankaŭ preparas fondon de la internacia universitato, memkompreneble nekatolika, kie estos Esperanto lingvo konversacia.

Nia estonta Moravia Cirilometodia Katolika Universitato kun sidejo en Velehrad ligas sin al estintaj cirilometidiaj universitatoj en Moravio. La unua estis en Klimentek apud Osvětimany, la dua en Sady apud Kunovice en proksimeco de Velehrad.

Nia proponita universitato estos funda helpo dum la konstruado de Unuiĝintaj Ŝtatoj de Eŭropo. Ĝi estos destinita por ĉiuj homoj de bona volo, por viroj kaj virinoj, pastroj kaj laikoj, por homoj de diversaj religioj kaj nacioj, malfermita por la tuta homaro. Ĝi estos katolika, t. e. universala.

Dum la festotagoj en Velehrad iu persono diris: "Se Velehrad estus ĉefurbo de nia respubliko, kiel estis en la pasinteco, hodiaŭ nia respubliko ne alpaŝus al konfrontado."

Jam dum malfermo de la universitato en Olomouc, la tiutempa prezidento D-ro Beneš ĝuste kaj juste karakterizis ĉeĥojn kiel racionalistojn, slovakojn kiel emociistojn kaj moravianojn kiel la popolon de la mezo. Moravianojn - kiel nacion de la mezo, eblas nomi eĉ el la vidpunkto de la kristana realismo. Estas fakto, ke la moravia etniko estas memstara el la vidpunktoj natura, civiliza kaj kultura. Religio en Moravio estas en ĉiuj branĉoj kiel pesnadlo sur la pesilo de nia ŝtato. Moravio eĉ el la vidpunkto dialektologia ne forviŝis diferencojn inter dialektoj, kaj tamen ĝi estas unueca. Moravio travivas demokration en ĝia substanco. Moravio kun sia misio de sanktaj fratoj Cirilo kaj Metodio estas mastika centro de ĉiuj slavoj. El Moravio elmarŝis la unua slava literatura lingvo. Tiu ĉi lingvo iĝis la unua literatura kaj religia lingvo de ĉiuj slavoj. Ĉu tiun ĉi Moravion oni volas bagateligi? La universitato en Velehrad havos 12 fakultatojn: natursciencan, teknikan, medicinan, sociologian, juran, filozofian, filologian, teologian, artan, politiko-ĵurnalistan, diplomatian, psikologian-pedagogian.

La latina lingvo estos oficiala lingvo. Lekcionoj estos prelegataj france. Esperanto estos lingvo de ĉiutaga konversacio. Tio estas unu grava novaĵo en Esperantio kaj en la historio de Esperanto, en la historio de planlingvoj. Tio signifas, ke la universitato en Velehrad estos vere internacia. Kiel ni organizas fremdlingvajn gimnaziojn, tiel ni organizos fremdlingvan universitaton en Moravio. Kondiĉoj de akcepto al studo en la universitato estos jenaj: abiturienta ekzameno en la okjara gimnazio. Scipovo de tri jam nomitaj lingvoj. Tiu scio estos dokumentata pere de atesto pri la ŝtataj ekzamenoj pri scio de la lingvoj latina, franca kaj Esperanta. En ĉiuj fakultatoj estos la devigaj lingvoj plu studataj la veteroslavo kaj la greka lingvoj.

Konsiderante la eksteran funkciadon de la universitato, estas la angla modelo en la naturo, el la flanko de la interna studo estos la franca modelo. La studado por licencio daŭros du jarojn, por doktoriĝo kvar jarojn. Por pli altaj gradoj estos la plua studo de du jaroj.

La universitato mem estos gvidata en la spirito de tomismo, kompletigita per theilhardismo en kosmologio. Geprofesoroj estos fakuloj enlandaj kaj eksterlandaj. Kristanoj de ĉiuj denominacioj, judoj, islamanoj, hinduistoj, budhistoj kaj aliaj, en spirito de ekumenismo, eĉ ateistoj de bona volo.

Ĉe la universitato estos aranĝitaj ekstensioj de profesoroj en la ĉeĥa lingvo. Sub la gvidado de la universitato jam nun estas fondita Kristana Akademio kun la analogiaj branĉoj, korespondantaj al fakultatoj. Kristana Akademio estas planita kiel populara aranĝo de la universitato.

Celo de la studoj kaj de praktiko estos la jenaj: misioj, ekumenismo, katolika agado, savo de la homaro antaŭ la ekologia katastrofo. Tuj ni devas batali kontraŭ ĝi.

La franca poeto Paul Claudel diris: "Se la tria jarmilo ne estos katolika, nepre ĝi ne ekzistos!" Filozofo Malraux eĉ profetis: "Se la dudek unua jarcento ne estos kristana, nepre ĝi ne ekzistos!" Laŭ svedaj ekologoj la fino de ĉio vivanta sur la Tero estas en la jaro 2040. Kion do ni faru?

Nia maljuna generacio preparas universitaton. Oldoj mem en la estinteco batalis por la diferenca vivsistemo. La nuna juna generacio devas jam batali - sed respondece - por sia nuda vivo mem! La bone funditaj diplomitoj de tiu ĉi universitato trovos siajn vivnivelojn en la branĉoj de la naturo, civilizo kaj kulturo kiel misiistoj, ekumenaj laborantoj,laborantoj de kristana realismo, laborantoj de kristana solidarismo, fakuloj en tekniko, sciencoj, filozofio, arto, politiko, internacia diplanatio. Ili sukcesos en ŝtataj kaj interŝtataj, internaciaj, mondaj, ekleziaj servoj.

Jam hodiaŭ ni ligas kontaktojn kaj kunlaboron kun la universitatoj en Milano, Romo, Lille, Louvagne, Lublin, Strasburgo, Saarbrücken, Parizo, Nov-Jorko, Damasko, Jerusalemo, Ateno, Tesaloniko, Roterdamo, kaj kun aliaj.

Laŭ la germana filozofo Herder la estonteco apartenas al slavoj, sed ne kiel al regantoj, sed kiel al portantoj de repaciĝo.

Al la universitato en Velehrad estos alvicigitaj pluaj fondaĵoj: universitata biblioteko, presejo, libroeldonejo kaj de periodaj kaj ĉiutagaj presaĵoj, internulejoj, sporthaloj kaj tiel plu. Estas necese substreki, ke Moravia Cirilometodia Katolika Universitato en Velehrad kun siaj ekipaĵoj estos vivtenata per donacoj kaj kotizoj el nia lando kaj el eksterlandoj. Ili estos akirataj el preĝejaj kolektoj, el individuaj donacoj kaj ĉefe el libervola aneco en la "Asocio de amikoj de Moravia Katolika Cirilometodia Universitato en Velehrad" kun ĉiujaraj membraj kotizoj. La nombro de membraro devus esti alta, ĉirkaŭ duonmiliono da membroj. Do tio estas katolika, ĉefe moravia popolo, kiu garantios nian katolikan universitaton en ĝiaj kondiĉoj de vivo, laboro kaj evoluo.

La universitato en Velehrad spirite estas jam antaŭe protektata de la sankta Virgulino Maria, nia bona Patrino de Unio kaj pere de sanktaj gefratoj Cirilo kaj Metodio, de sankta Benedikto, de tiuj ĉi tri patronoj de Eŭropo, kaj pere de paĉjo de Moravio A. C. Stojan, pri kies beatigo jam oni traktas en Romo. Certe nia kara paĉjo Stojan pledos por nia universitato. Simile propetos por ĝi Anjo Zelíková el Napajedla, estonta sanktulino de la pureco kaj oferemo. Por universitato preĝas jam fondita "Unio de suferantaj malsanuloj" sub la protekto de honorinda Anjo Zelíková. Por universitato ankaŭ propetos Otto Schimek el Vieno, mortpafita por slavoj de germanaj soldatoj, estonta sanktulo de la pura konscienco. Malgraŭ tio, ke li estis germano, li amis slavojn. Por universitato preĝos ankaŭ "Moravia Taizč" sub la protekto de nia kara Otto Schimek. Lastloke mi mencias, ke por tio petegas ankaŭ renovigita "Apostolato de Cirilo kaj Metodio".

Kun la universitato kunlaboros eĉ "Kongregacio de la fratulinoj de s-taj .Cirilo kaj Metodio", fondita jam en la jaro 1929 pere de honorinda Maria Rozalia Nesvadbová, origine dominikanino. Ankaŭ certe kunlaboros ĉiuj ordenoj de okcidentaj kaj orientaj ritoj. En nia respubliko ĉiuj grekkatolikoj, mi esperas, almetiĝos al la streboj de romkatolikaj moravianoj, ĉar Moravio troviĝis naskiĝloko kaj lulilo ankaŭ de la slava Eklezio orienta.

Per la Universitato en Velehrad ni konstruos kristanan Eŭropon! Do tio estis en Velehrad, kie jare 1990 la papo Johano Paŭlo la II-a solene deklaris, ke li kunvokos en la jaro 1991 sinodon de eŭropaj episkopoj. Tiu ĉi okazinta sinodo etis tre grava afero por estonteco de la Eŭropo.

Esperantistaro de la tuta moodo ĝojas pri la afero de la konstruado de la internacia universitato, kie Esperanto estos la lingvo ne nur vivanta, sed ankaŭ ĉiutage uzata pere de spiritaj eminentuloj de la tuta mondo. Ek al la laboro por ĝi!

Prof. D-ro Josef Mana

Karaj gelegantoj de DIO BENU! Longe mi hezitis, ĉu publikigi ĉi tiun kontribuaĵon de frato Prof. D-ro Josef Mana, por ne kaŭzi konfuzon de la legantaro. La traktato povas facile elvoki senton, ke temas pri realaĵo, tamen gi ankoraŭ troviĝas en stadio de iuspeca revo. Sed en la artikolo estas lelkaj interesaj kaj pripensindaj ideoj, pro tio mi decidiĝis publikigi la artikolon volante surbaze de viaj opinioj reveni al en ĝi aludita temo.

Miloslav Šváček

al la indekso