Dio Benu numero 9-1/1993

al la aekivo de jarkolektoj 1991-2010

 

ĈU TIEL, SINJORO? (A. Dlugi)
EN RECIPROKA RESPEKTO KAJ FRATECA AMO (M. Šváček)
VELEHRAD – SPIRITA CENTRO (J. Laube)
LA KRISTANA VIVO (M. Kepeňová)
PETO PRI LA SENKULPIGO (C.O de IKUE)
KATOLIKOJ EN JAPANIO (J. Žák)
EDITH STEIN - MARTIRINO (M. Šaturová)
NI PREĜU ESKATOLOGIAN ROZARION (T. Branišová)
SKOĈOVO INVITAS NIN (G. Pisarek)
MI NE PLU KANTOS - M. Rejthárková (poemo) (V. Klíč)
NI INVITAS AL GOSTYŃ (M. Šváček)
DU IKUE-RENKONTIĜOJ EN KLOPOTOVICE (J. Návrat)
NI GRATULASJana Hoblíková.
AKTUALAĴOJ DE LA SLOVAKA IKUE-SEKCIO (DB-redakcio)


 ĈU TIEL, SINJORO?

Spirita vorto de patro Alojz Dlugi SJ, Slovaka IKUE-Sekcio

Sinjoro Jesuo diris: "Iru en la mondon kaj prediku la evangelion al ĉiu kreitaĵo. Iru kaj instruu ĉiujn naciojn ... Kaj mi estas kun vi ĝis la fino de la mondo."

Ĉu tiu ordono estis direktita nur al apostoloj mem? Ĉu nur ili devus iri tra la mondo instruante ĝin kaj akirante la homojn por la feliĉa vivo eterna?

Ne, milfoje ne! Tiu ĉi ordono estis adresita kaj ankaŭ hodiaŭ estas adresata al ĉiuj kristanoj, al Kristo apartenantaj kunlaborantoj en la granda tutmonda batalo por la Vero, la Vivo, la Amo, por la eterna vivo en la Dia Regno.

Tiuj apostoloj estas unue sacerdotoj. Ili devas siamaniere tute ofereme tiucele laboradi, suferadi en la unua linio de la batalo por la animoj.

Due, tiuj senditaj estas entuziasmaj personoj, speciale dediĉitaj al Kristo kaj Lia afero (Eklezio) por la pli efektiva savo de la homoj kun la plej efikaj armiloj, la ĉasteco, la obeemo kaj la povreco, sinofereme man-en-mane kun Kristo ...

Trie estas la geedzoj en siaj familioj sur la tre grava kaj delikata sceno de la homara vivo. Ili devas en viva amo reciproka kaj daŭra sinoferemo kune kun Dio donadi la novan vivon, subtenadi ĝin, edukadi, formi kaj preparadi por la plenvalora vivo de la homaro. Granda, ne facila tasko meze de milmilaj danĝeroj, miskomprenoj, malsukcesoj, malamikaj influoj de multaj faktoroj, vivbankrotoj ...

Kvare estas senditaj ankaŭ ĉiuj aliuloj, kiuj kun Kristo laboras siamaniere, laŭ siaj eblecoj sur la kampo de la plibonigo de la homara vivo en tiu ĉi mondo.

Neniu estas superflua en la historio de la homaro. Kiel en milito ne ĉiuj armeanoj batalas kun la armiloj enmane. La ekspedicion partoprenas ankaŭ multaj aliaj helpantoj, sen kiuj la batalantoj ne sukcesus daŭre batali. Ili laboras malantaŭe, silente, preskaŭ nevideble, sed la fruktojn de iliaj streboj ĝuas la tuta soldatformacio. Ĉiuj do estas necesaj, ĉiuj estas destinitaj por la sukceso de la tuto.

Nun alvenas sendado ankaŭ por ni katolikaj esperantistoj. Ankaŭ ni havas gravajn taskojn. Ordono de Kristo: "Vi estas salo de la tero kaj lumo de la mondo" validas ankaŭ por ni. Kiel tion kompreni? Nu, cerbumu nur iomete!

Por ĉiuj homoj, por ilia savo alvenis Kristo. Lia intenco estas disvastigi Lian evangelion, inter ĉiuj homoj. Sed kiel, se ekzistas tiel multaj, ne traireblaj obstakloj, inter ili ankaŭ lingvaj barieroj? Nia Esperanto estas ja tiu lingvo, kiu tiun taskon povas sukcese plenumi. Sed atentu! Ne ĉiuj homoj regas Esperanton memkompreneble. Sed tio ne obstaklas. Sufiĉas, se iuj pioniroj regantaj Esperanton aliĝas al tiu ĉi ordono de Kristo. Ili poste transportos ĉion al iliaj samnacianoj. Tiel do la Regno de Kristo ekkreskos en la animoj de multegoj. Kiel do? Ni ja bone scias, kio estas Taizč-movado en Francujo, kaj kiu estas la frato Roger Schütz. Ni ankaŭ estas informitaj pri la lasta Taizč kunveno en Vieno. Kiel belega atmosfero vere spirita estis kreita tie inter la entuziasmaj gejunuloj el la tuta mondo. Mi parolis pri tio kun unu partoprenantino en Vieno, kaj mi ekvidis akrajn fajrerojn en ŝiaj okuloj.

JEN! Ne estus eble iniciati laŭeble similan movadon en la esperanta kampo, malrapidete organizi, aŭ almenaŭ plani organizi ion similan? Estus nekredeble belega penso kungrupigi la katolikajn esperantistojn el la mondo, precipe junajn, junetajn laŭaĝe kaj laŭspirite, la familiojn kun infanoj ... Fari memkompreneble riĉan programon de preĝoj, kantadoj, amuzado ... helpe de la plej elstaraj katolikaj esperantistoj en la mondo. Poste tiuokaze stabiligi programojn por la laboro hejme laŭ la nacieco de partoprenantoj ... Decidi pri la regula kunvenado de gvidantoj de tiu ĉi ideo. Se vivus sankta Maksimiliano Kolbe, mi estas konvinkita, ke li tion provus fari ... Li ja volis gajni por Senmakula la tutan mondon.

Se ni volas pafi per la pafilo, ni devas celi ĉiam iom pli alte, por ke ni povu trafi la antaŭviditan punkton, objekton. Tio validas ankaŭ por ni, kunlaborantoj de Kristo. Se ni volas trafi, kion ni devas, necesas do celi ĉiam pli alte.

Se ni havas tiel taŭgan helpilon, nia Sinjoro Jesuo Kristo certe atendas de ni, ke ni helpu disvastigi Lian Evangelion de Paco kaj Amo fare de nia Esperanto.

Sinjoro nia, bonvolu veki en ni la flamon kaj donu al ni vian gracon, por ke ni sciu eluzi nian tiel efektivan rimedon, la internacian lingvon por la celkonforma laboro en la batalo por la savo de la homoj.

Benu kaj gardu vin la ĉiopova kaj kompatema Sinjoro, la Patro, kaj la Filo, kaj la Sankta Spirito. Amen.

al la indekso


 EN RECIPROKA RESPEKTADO KAJ FRATECA AMO

Karaj gefratoj en Ĉeĥa Respubliko kaj en Slovakio!

La pasinta jaro estis tre signifoplena por ambaŭ IKUE-sekcioj, ĉar dum ĝi okazis iliaj gravaj aranĝoj. Tre memorinda estas la 2-a Spirita Renkontiĝo de la Slovaka IKUE-Sekcio en Žilina, okazinta en la monato aŭgusto, kadre de kiu okazis la Konferenco de la Slovaka IKUE-Sekcio. Dum ĝi estis aprobita grava decido, ke la bulteno DIO BENU iĝu ekde Nova Jaro komuna ligilo de la ambaŭ IKUE-sekcioj. Kaj surbaze de la Protokolo de la estraro de la Slovaka IKUE-Sekcio el la 29.8.1992 kaj la Rezolucio de la Konferenco el la 30.8.1992 aperis ĉi tiu komuna bulteno. Ĉu ĝi plenumas niajn imagojn? Ni povas konstati, ke ne estis kondiĉoj por ekzakta realigo de la Protokolo, precipe de la punkto 2b, kiu ŝajnas esti praktike nerealigebla. Sed tiu ĉi fakto ne malhelpis realigon de la decido. Mi havis iomete aliajn imagojn kaj planojn pri la komuna eldono, sed specifaj cirkonstancoj ne permesis ilin realigi. Ne gravas. Ĉiu komenco estas malfacila, sed se ne mankas bona volo, la komencaj malfacilaĵoj povas baldaŭ malaperi. Aprile okazos Konferenco de la Slovaka IKUE-Sekcio kaj junie Konferenco de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio. La Konferencoj povos pritaksi la enhavon de la bulteno kaj la ekestitajn kondiĉojn kaj cirkonstancojn por plua eldonado de la komuna bulteno. Ĉio dependas de la libervola decido de ambaŭ sendependaj organizaĵoj. Flanke de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio ekzistas kaj verŝajne ekzistos neniuj gravaj obstakloj malhelpantaj la komunan eldonadon de DIO BENU. Ni faras gravajn paŝojn por plibonigi nivelon de la bulteno, ke ĝi spite de diversaj malfacilaĵoj iĝu leginda kaj belaspekta revueto. Venontan numeron ni verŝajne preparos jam helpe de komputero. Ni revas ankaŭ pri bonkvalita presado de la bildetoj kaj pri pli dika dukolora kovrilpaĝo. Ĉu tiu ĉi revo realiĝos, tio certe dependas precipe de la volo de Dio. Se ni kun reciproka respektado kaj frateca amo kaj harmonio kunlaboros, nia ĉiela Patro certe benos nian aktivadon. Ĝi ja prefere celas Diajn gloron kaj honoron kaj prosperon de la animoj. Ĉiun aktivadon ni direktu al spirita kaj morala renovigo de ambaŭ niaj fratecaj nacioj kaj de la tuta mondo.

Niaj landaj sekcioj de IKUE estas fakte ekleziaj laikaj organizaĵoj. Nia aktivado do disvolviĝu en la kadro de la Eklezio. Nia amo al Dio, al nia Sinjoro Jesuo Kristo, al nia ĉiela Patrino Virgulino Maria de tago al tago pli kreskadu. Pere de Maria ni iru renkonten al Jesuo. Ni estu fidelaj gefiloj de la patrino Eklezio. Per niaj preĝoj kaj agoj ni aktive subtenu nian amatan Papon Johanon Paŭlon la II-an, ĉiujn al Eklezio kaj la Papo fidelajn episkopojn, sacerdotojn kaj ceterajn ekleziulojn. Spite de ĉiuj fortoj de la malbono, kiuj celas per malobeemo kaj skismo de ekstere kaj eĉ de interne detrui la Eklezion, ni staru kiel solidaj kolonoj, eĉ se tio postulos de ni multajn oferojn. Nia ĉiela Patrino kaj la ĉielaj patronoj fortigu nian amon al Dio!

Miloslav Šváček

al la indekso


 VELEHRAD, SPIRITA CENTRO DE ORIENTA KAJ OKCIDENTA EŬROPO

Sur la paĝoj de nia revueto DIO BENU ni publikigos kelkajn kontribuaĵojn de niaj membroj pri Velehrad - lulilo de la slava kristanismo kaj pri la lingva problemo en la eklezio. Kompreneble temas pri la personaj opinioj, kiuj ne devas ĉiam respeguli oficialan sintenon de ĉiuj niaj katolikaj esperantistoj. Kelkaj proponoj verŝajne restos daŭre nur kiel neplenumeblaj revoj, sed ni ilin ne rifuzu, ĉar eĉ en nuna, rapide ŝanĝanta mondo okazas ofte mirakloj. Kio nune ŝajnas esti nura revo, tio povas post kelkaj jaroj iĝi realaĵo.

VELEHRAD (Grandkastelo), malgranda urbeto famiĝis pro baziliko, kiu iĝis grava religia centro de la kristanismo ne nur por la ĉeĥoj kaj slovakoj. Ĉi tiu loko estas sankta por ĉiuj slavaj landoj, ĉar ĝi estas firme ligita kun patronoj de Eŭropo, sanktaj Cirilo kaj Metodo. Velehrad estas lulilo de la kristanismo de la slavaj nacioj, ĉar de ĉi tie pere de misio de ĉi tiuj grandaj ĉielaj Patronoj disvastiĝis la kristanismo en ĉiujn slavajn landojn.

Kaj nun ni donu vorton al nia kara frato Jiří Laube. En la venonta n-ro de D.B. aperos kontribuaĵo de D-ro Josef Mana. Volonte ni publikigos sur la paĝoj de nia revueto kontribuaĵojn de ĉiuj gefratoj, kiuj povas ĉi-teme ion diri al ni aŭ kompletigi jam la diritan. Koran antaŭdankon!
La redakcio.
 

La gravecon de Velehrad, de loko, kie jam delonge disvolviĝis strebado je proksimiĝado de kristanoj orientaj kaj okcidentaj, emfazis dum sia vizito la Sankta Patro Johano Paŭlo la Dua, sciigante sian intencon kunvoki sinodon de episkopoj por trakti pri estonteco de Eŭropo. La sinodo realiĝis en novembro kaj decembro1991 kaj ĉiuj partoprenintoj konsideris ĝin tre signifoplena. "Eŭropo devas spiri per ambaŭ pulmoj" estas la slogano de Johano Paŭlo II-a. Li komprenas per tio ne nur unuiĝon de orientaj kaj okcidentaj kristanoj, precipe de la katolikoj kaj ortodoksoj, sed ankaŭ kunfandiĝon kaj "interŝanĝon de donacoj" inter la katolikoj de la okcidenta Eŭropo kaj de la postkomunismaj landoj. Estas multe da, per kio ni povas reciproke pliriĉiĝi. Ĉi tiu interŝanĝado povas implici la terenon teologian kaj animzorgan, sed ankaŭ la socian engaĝiĝadon de la fideluloj, kaj la praktikan enigadon de kristanismo en la civitanan kaj politikan vivon. Al tio kondukas nin la papaj enciklikoj, precipe la lastaj: Sollicitudo rei socialis kaj Centesimus annus.

Velehrad, la loko, kie la unuan fojon eksonis per la slava lingvo: "En la komenco estis la Vorto..." indus fariĝi denove la loko, kie por Eŭropo eksonos la Vorto de Dio kaj la vorto homa, kiu helpus harmoniigi la malkonkordajn "filojn de Svatopluk" en unu familion de gefiloj de Dio. Pri la strebado je kunlaboro kaj kunordigado de la kristanoj atestas ankaŭ la kunveno de reprezentantoj de la mezeŭropaj kristanaj politikaj partioj la 13-an de decembro 1992 en Velehrad.

Ĝis nun ni vidas nur malkonkordaĵojn kaj sangoplenajn kunpuŝiĝojn dela nacioj, kiuj vivis kune en paco dum jarcentoj. Justan ordon de la interrilatoj tamen ne eblas atingi per perforto kaj per eventuala nova maljustaĵo. Rajto de plifortulo ne estas la rajto, kiu povus alporti ion bonan. Rajto de pli forta nacio je pli favora posteno alportas nur la senton de maljusteco ĉe la malpli fortaj. Tio validas ankaŭ por la kultura tereno.

En la komenco de ĉiu homa ago estas la ideo, sed tuj post ĝi venas la esprimo, la vorto, la lingvo. La kapablo paroli - la parolo, kunigas homojn, sed la lingvoj dispartigas ilin. Tio estas la heredaĵo de la biblia Babelo.

La pli nombra popolo posedas, pli da valoraĵoj kulturaj, pli da literaturo, pli da sciencaj institucioj. Tio vekas ĉe plejmulto de la anoj de tiu popolo la senton de iu supereco, ankaŭ se ili eble pri tio ne konsciiĝas. Samtempe ankaŭ tio ĉi vekas senton de maljusteco ĉe la malpli nombraj popoloj. Tiamaniere ekestis tiuj malakordaĵoj, kiujn ni nun vidas en Jugoslavio, iama Sovet-Unio, sed ankaŭ ĉe ni kaj en la Okcidento. Ĉiam videblas pli granda, pli potenca popolo, lingvo kaj kulturo, kiu okupas pli potencan postenon, kaj kelkfoje ankaŭ tiu popolo volas superregi. Tion ni sentas en fono de ĉiuj konfliktoj. Kiamaniere ni solvu tion?

Pri helpo ni turnas nin al la historio, kaj tial de tempo al tempo ni aŭdas, ke indus enkonduki en Eŭropo similajn kondiĉojn, kiuj estis en la tempo de Karlo IV-a, kiam en Meza Eŭropo regis kunlaboro, paco kaj prospero. Verŝajne ne ekzistus iu, kiu ne dezirus tion. Ni kreu, do, similajn kondiĉojn! Sed - kiaj fundamentoj ebligis tion?

Antaŭ ĉio ekzistis "vivata kristanismo", enradikiĝinta en familioj kaj socio. Tiucele estas dediĉata la Jardeko de Spirita Renoviĝo, precipe la jaro 1991 dediĉita al beata Zdislava kaj ankaŭ la pasinta jaro, jaro de sankta Ludmila, patronino de edukado kaj klerigado.

La internacia harmonio estis bazita ankaŭ sur supernacia lingvo, latino. Tiam la kontaktoj inter popoloj estis prizorgataj pere de kleruloj, kaj tial ĝuste la latino ebligis ne nur senprobleman moviĝon de profesoroj kaj studentoj en diversaj lingvo-regionoj, sed ĝi servis ankaŭ al la regantoj kaj politikistoj, kiuj bezonis esti en senpera reciproka kontakto. Nun la nacioj kontaktas unu la alian ne nur per personoj de kleruloj kaj regantoj, sed ĉiam pli simplaj homoj renkontiĝas. Tiuj bezonas ilon, kiu ebligas al ili krei amikecajn rilatojn, atingi sciaĵojn kaj spertojn, venki antikvajn barojn inter la nacioj.

La modernan komencon de ĉi tiu problemo ni trovas en la epoko de Jozefo la Dua, kiu volis havi sian imperion unueca ankaŭ lingve. Tio vekis multajn naciojn el letargio. Ekestis la nacia vekiĝo ĉe la Ĉeĥoj, Slovakoj, Hungaroj, Kroatoj ktp, kaj per tio estis sigelita la sorto de la Monarkio Aŭstro-Hungara. Ĝi celis disfalon, ĉar la premo ekscitis la nacian konsciiĝon ĝis naciismo kaj malamo al la aliaj. Ni, kiuj ne travivis ĉi tiun epokon, pensas, ke la disfalo estis perdo, ĉar ekonomie la monarkio estis tre ekvilibrigita tutaĵo, kiu en certa toleremo, povis bonege prosperi.

La samon ni vidas en la nuntempo en la iama Sovet-Unio. Ankaŭ ĝi estas vasta ekonomia tuto, kiu povus esti, en prudenta socio, por ĉiuj prosperplena. Nur la malfeliĉa subpremado lingva kaj kultura en la lastatempa pasinteco! Ĝi vekas en malfortaj nacioj reziston kontraŭ la Rusoj kaj kontraŭ la rusa lingvo.

Simila stato povas, kaj esence devas, ekesti ankaŭ en Eŭropo, se oni ne solvos ĝustatempe la lingvan problemon kaj egalrajtecon de la partoprenantaj nacioj. La lingvo estas ĉiam ilo de la petenco, kaj ilo por atingi la potencon. Tio estis en la epoko de Hitler, en la tempo de Stalin kaj povus estiĝi ankaŭ en estonteco.

En la nuntempo la plej potenca ŝtato estas la Unuiĝintaj Ŝtatoj. La angla lingvo estas bezonata por agadi en la sfero de la scienco, teĥniko, ekonomio kaj kulturo. Sed en Eŭropo, Germanio estas tre potenca nacio. Kaj tio ne estas nur per nombro de homoj, sed precipe per la forto de la ekonomio kaj kulturo. Tre signifa lingvo kaj nacio estas ankaŭ la Francoj. Ilia lingvo estas, krom la angla, laborlingvo de la Eŭropa Komunumo. La germana lingvo ne estas, precipe pro tio, ke finsonas ĝia rolo de venkita popolo en la lasta mondmilito. Sed nun, post la reunuiĝo, la Germanoj postulas, ke ilia lingvo fariĝu, apud la jam ekzistantaj lingvoj, la angla kaj la franca, la agad-lingvo de la Komunumo. Kaj ili akompanas ilian peton per la slogano: Sprache ist Macht - La lingvo estas potenco. Tio nur konfirmas la supre menciitan spertaĵon kaj ankaŭ - la timiĝon pri estonteco. Oni ne necesas esti ŝovinisto, por veni al la konkludo, ke per ekonomia kaj politika forto la lingvo povas fariĝi ilo por superregado. Sen iu ajn kaŝita intenco ni rimarku la eldiron de la ministro pri financoj de Federacia Respubliko Germanio s-ro Theo Waigl (laŭ la raporto de la gazeto Lidová demokracie, 29-an de decem. 1992): "Ni insistos, ke la germana lingvo fariĝu la oficiala lingvo de la Eŭropa Komunumo. Ne nur pro tio, ke ĝi estas la plej disvastigita lingvo en Eŭropo. Nome tio plifaciligos al ni la kunlaboron kun la landoj de la orienta, meza kaj suda Eŭropo, kie jam nun la germana havas prioritaton inter la ceteraj lingvoj."

Krom tio, nur ete malpli forta en la vico malantaŭ la germanoj staras la francoj, italoj kaj hispanoj, kaj post nelonge atingos la saman postencn ankaŭ la rusoj. Kie estas finiĝonta tiu ĉi vetkuro?

Nun la unu sola solvo, kiamaniere krei justan socion, estas du fundamentoj, kiujn postlasis al ni kaj la epoko de Karlo, kaj la ideoj de Komenio: ia kristanismo kaj supernacia lingvo.

Kiel jam dirite, la latino estas por simplaj homoj tre malfacila. Tial antaŭ 100 jaroj D-ro Zamenhof kreis, laŭ la ideo de J. A. Komenio, la lingvon arte faritan, precizan, facilan kaj belsonan, kiu devus esti ponto inter popoloj kaj kulturoj, kaj nomumis ĝin Esperanto. En tiu ĉi vorto enestas la espero pri estonteco, espero pri harmonia socio, pri enkonduko de civilizacio de amo, kiel nomumis tion Paŭlo VI-a. Tio estas ĝis nun la plej perfekta ilo por plifaciligi la kontaktojn de la homoj kaj popoloj, por reciproka interkonatiĝado pri kulturaj valoroj, egalrajte de ĉiuj nacioj, de grandaj kaj malgrandaj, por interŝanĝado de fakaj sciaĵoj kaj spertaĵoj, por sana memkonscio de ĉiuj homoj kaj rasoj.

Velehrad estas fariĝonta centro kaj loko de renkontiĝado de la Oriento kaj Okcidento. Tie Eŭropo estas spironta per ambaŭ pulmoj, tie indus konstrui lokon de kultura repaciĝo, lokon de nova evangelizado de Eŭropo.

En la pasinta jaro, en februaro 1992, lanĉis la Papa Konsilio por Laikoj dekreton, en kiu ĝi agnoskas la Internacian Katolikan Unuiĝon Esperantistan (IKUE) kiel laikan organizaĵon de la Eklezio laŭ la papa leĝaro, agnoskas ĝian ĝisnunan agadon. Tio okazis en solena maniero. Tio estas post la pasintjara aprobo de la esperantlingva verzio de la Meslibro kaj Legaĵaro plua signifoplena paŝo, kiu donas novan labor-instigon. Ni serĉu do la vojojn, kiamaniere plenumi la postulon de nia Sinjoro "por ke ĉiuj estu unu" (tio estas ankaŭ slogano de la ĉefepiskopo de Prago), sed ankaŭ la deziro de Johano Paŭlo II-a, ke la kultura bunteco de la mondo, ne nur de la Eŭropo, restu konservata.

Jiří Laube

al la indekso


 LA KRISTANA VIVO

Hodiaŭa mondo suferas krizan tempon ne nur ekonomian, ekologian, politikan, sed ankaŭ la spiritan. La lasta estas same grava, eble eĉ pli grava ol la aliaj.

Ni demandu nin mem, ĉu eble ankaŭ ni, kristanoj, ne estas kulpaj pro la spirita dekadenco de la nuntempo. Kaj tuj ni respondu: jes, ankaŭ ni kulpas.

Miloj da kristanoj por ĉiam forlasis Jesuon Kriston. Ili ne plu preĝas, ne plu edukas siajn infanojn en la kristana maniero, sed kontraŭe, ili formas el ili perfektajn paganojn.

Hezitemaj, malvarmetaj gepatroj atendas trovi en la Eklezio homojn honestajn, volonte helpantajn, pardonemajn, bonvolajn. Sed ... La Eklezio predikas piecon, oni ofte renkontas indiferentecon.Ĝi predikas justecon, oni vidas ankaŭ maljustecon. Ĝi instruas humilecon, tamen regas fiero. Nia kredo estas amo, sed niaj koroj estas ofte plenaj de malamo. Ili atendas helpon, sed vidas monavidecon. Ili atendas honestecon, kaj renkontas ofte egoismon kaj profitavidecon, trompantojn, mensogantojn. Ofte ni per lipoj eĉ konfesas Jesuon Kriston, sed niaj agoj multfoje atestas kontraŭ Li kaj kontraŭ niaj proksimuloj.

La Evangelio prezentas al ni firman regulon por la interhoma rilato: "Kion vi ne volas, ke estu farita al vi, nek vi tion faru al la aliaj". Sed ne fari malbonon estas por la kristano tro malmulte. Ni klopodu por ĉiuj esti utilaj, helpemaj.

Por ke ni povu plenumi ordonon: "Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro, per via tuta animo, per via tuta menso kaj per via tuta forto", Dio fariĝis ĉeestinta en ĉiu homo. Li diras: "Kion ajn vi faras por unu el miaj la plej malgrandaj fratoj, por mi vi tion faras. Kion vi malzorgas, vi ne faras tion por mi". Alivorte dirite - Dion ni amas per nia amo al proksimulo.

Ami vere, bonfarante, ni kapablas nur vivante en la komuneco, proksimeco kun Dio. Kaj la proksimecon ni atingas per la preĝo. Oni diras, ke la hodiaŭa homo ne kapablas jam preĝi. La preĝo estas mistero. Ĝi estas mistera sopiro de la homo pri la renkonto kun Dio, pri la kuniĝo kun Li en la amo, sopiro trovi en Li la pacon, la ĝojon, la feliĉon. Preĝo do estas renkontiĝo, interparolo kun Dio. Ĝi estas interparolo de la koroj - la homa kun la Dia koro. Preĝante ni esprimas la plej profundajn necesojn de nia animo, serĉante Dion, por montri al Li estimon, sindonon kaj amon. Preĝanta homo ankaŭ malfermas sian koron por aŭdi Dian voĉon kaj koni lian volon. Pri la preĝo oni diras, ke ĝi estas unusola forto en la mondo, kiu kapablas neniigi eĉ naturleĝojn.

Kion fignifas bone preĝi?

Bone preĝi signifas konsciiĝi pri sia propra limigiteco, malforteco kaj senpovo kaj serĉi helpon ĉe ĉiopova Patro. Ĝi signifas elpeti de Li forton kaj gracon nin klerigi, purigi, plifortigi kaj helpi al ni sur nia vivovojo.

Tre grava, ĉiutaga ĝoja devo por ni estu la Rozaria preĝo. Nia ĉiela Patrino, Virgulino Maria daŭre admonas nin ĉu en Lurdo, Fatimo, ĉu en Meĝugorje, lastatempe ankaŭ ĉe ni en Litmanova (Slovakio), aŭ pere de sacerdoto Stefano Gobbi: "Preĝu ĉiutage kun mi preĝon simplan, sed tre efikan. Preĝu la Sanktan Rozarion!".

Ĉiu ĝusta, vera preĝo, esprimas la unuan Dian ordonon: "Mi estas via Dio, ne havu alian dion, krom min". La vera preĝo enkondukas Dion al la unua loko en niaj pensado, sento kaj ago.

Ĉu ni praktikas nian kristanecon? Ne estas bona kristano tiu homo, kiu unufoje dum la semajno iras al la preĝejo por ĉeesti Sanktan Meson, sed elirinte montras sin kiel kristano tute indiferenta dum la tuta semajno. Dimanĉa Sankta Meso ne estu por ni devo, sed bezono. Dio donis al homoj la sepan tagon por ripozi, por interrompi ĉiutagan haston, kaj por konsciiĝi pri tio, ke ni havas ankaŭ animon, kiu same bezonas atentemon, purigon kaj fortigon.

Vera kristano estas homo, kiu tutan semajnon, tutan vivon vivas kristane, kiu ne nur en la preĝejo kaj hejme preĝas, sed preĝas ĉiuloke, ĉie, sen vortoj, ŝanĝante ankaŭ sian laboron je la preĝo. Vera kristano preĝas per sincera rideto, mallonga vizito ĉe maljunulo, malsanulo, li preĝas per kelkaj esperigaj, instigaj vortoj, frazoj. Ĉi tiuj agoj de kompatemo ne estas plenplenaj, sed per ili nia amo al Dio fariĝas realeco kaj esprimo de granda kredo je Dia forteco kaj boneco. Ni ĉiuj almenaŭ tiamaniere disvastigu la amon de Jesuo Kristo.

Por ke nia vivo fariĝu pli feliĉa, mankas al ni nenia scio, sed mankas bonaj koroj. Mankas reciproka amo. Ni eluzu ĉiujn eblecojn por disdonado de la ĝojo kaj paco, amikeco, pardono kaj fido. Ni provu vivi simple. Simple signifas vivi honeste, sincere, racie kaj senpretende. Simple signifas vivi humile, mizerikorde, juste, kredante, esperante kaj amante.

Ni, plenkreskuloj, estu ekzemplo en niaj hejmoj por la infanoj, kiuj bone vidas kaj prijuĝas la konduton de la gepatroj kaj konsideras, ĉu la praktika vivo harmonias kun la predikataj vortoj. La infanedukado signifas formadon de la karaktero kaj la volo, por ke ili preferu bonon. Sed oni devas antaŭe la bonon koni.

La infanoj bezonas ankaŭ nian amon, komprenon kaj helpon. Sed al ni ofte mankas tempo por ili. Ni preferas monon, materion, kiu malutilas nian animon. Mankas tempo por ilia edukado kaj mankas ankaŭ la pacienco.

Ĉu ni konsciiĝis la fakton, ke iuj aferoj kostas nenion kaj tamen estas tre raraj? Nenion kostas, sed tamen pliriĉigas? Ni donu al niaj infanoj, al nIaj proksimuloj, nin mem. Ni donu al ili amikan rideton, interparolon, bonhumoron, aŭ bonan ekzemplon. Ni redonos al ili ĝojon kaj nia vivo pli beliĝos.

Nuntempe la limoj inter la bono kaj malbono estas forviŝataj aŭ ofte malklaraj. Oni predikas malbonon, kvazaŭ ĝi estus bono. Por ni, kristanoj, tial estas tre necese aŭskulti la Eklezion, kiu sola instruas Dian veron. Jesuo Kristo diris: "Instruu ĉiujn popolojn". Neniam la apostoloj kaj nun la episkopoj hezitis plenumi ĉi tiun ordonon, eĉ se minacis mortdanĝero. La lastaj dekjaroj tion klare pruvas. En tiu ĉi komplika tempo la Eklezio bezonas ne nur oferemajn, modestajn, piajn episkopojn kaj sacerdotojn, sed ĝi urĝe bezonas kristanajn gepatrojn, kapablajn eduki la infanojn laŭ la instruo de Jesuo Kristo.

Ni estu sekvindaj kristanoj ankaŭ ekster nia hejmo, kion ni montru per nia amo al aliuloj. Ni ne forgesu, ke nekredantoj prijuĝas la Eklezion laŭ nia konduto, laŭ niaj faroj. Se ili aŭdas, ke ni predikas pacon kaj konstante ni vivas en malpaco, tiam ili ne diras: "Tiu homo ne vivas kristane", sed diras: "La kristanismo, la Eklezio ne taŭgas", aŭ malbenas Kriston.

La plej efika rimedo por disvastigi la ĝojan mesaĝon de Kristo estas Evangelio, kiun kristanoj vivas per sia vivo. Ni do provu trarigardi nian vivon per Diaj okuloj, ni pripensu, ĉu nia vivo ne dolorigas nian proksimulon kaj ĉu nia vivo estas honesta.

Kristana vivo ne povas esti neŭtrala. "Kiu ne estas kun mi, tiu estas kontraŭ mi", diris Jesuo Kristo, tiel kondamnante neutralecon. La Eklezio bezonas kristanojn volonte batalantajn por Li same, kiel aliaj batalas kontraŭ Li. Neŭtrala, indiferenta kristano ne meritas la nomon kristano, ĉar la kristaneco estas honora titolo, apartenanta nur al vera infano de Kristo. Kiu ne amas, tiu ne konas Dion, ĉar Dio estas la amo. Kaj vera kristano

estas tiu, kiu ĉi amon vivas kaj transdonas.

Kiam ni iĝos veraj, utilaj kristanoj? Laŭ la evangeliisto Luko tiam, kiam ni iĝos "utilaj servantoj", agantaj pli, ol ni devas. Ekzemple, se ni faros bonon al homoj malamantaj nin, se ni al ĉiu pardonas, se ni disdonas nian tempon, monon aŭ rideton malgraŭ tio, ke ni ankaŭ bezonas la samon. La amo al Dio kaj al proksimulo estu por ĉiam nia la plsj alta vivocelo.

Tiam ni plej efike pruvos kaj ankaŭ vivos Evangelion kaj veran kristanismon.

Marta Kepeňová (Slovaka IKUE-Sekcio)

al la indekso


 PETO PRI LA SENKULPIGO

El Centra Oficejo de IKUE ni ricevis leteron kun klarigoj pri gravaj kaŭzoj malhelpintaj la eldonon de la revuo E. K. en dua duonjaro de 1992. Ni citas:

"Bonvolu laŭeble transdoni la pardonpetojn de la Centra Oficejo al abonantoj, certigante al ili nian klopodon reakiri la normalan aper-ritmon de la revuo. En preparataj numeroj de Espero Katolika ni informos pri aranĝoj de la ĉeĥa sekcio. Intertempe ankaŭ la januara leterkesto de la E-elsendo de Radio Vatikana parolos pri la tendaro, spiritaj renkontiĝoj ktp.

Koran dankon pro la alsendo de via belredaktita bulteno "Dio benu".

al la indekso


KATOLIKOJ EN JAPANIO

Jaroslav Žák (daŭrigo)

En la artikolo KATOLIKOJ EN JAPANIO - komencoj kaj persekutado, aperinta en la n-ro 2/92 de DIO BENU, ni interesatis krom la aliaj aferoj ankaŭ pri la martiro kaj sanktulo P. Karolo Spinola SJ kaj lia misia laboro en Japanio, necesas aldoni la plej freŝan aktualaĵon, ke P .van Luis de Medina, jezuita historiisto, ĵus trovis en Vatikana arĥivo pluan leteron de P. K. Spinola, forsenditan antaŭ sia morto el Japanio.

LASTAJ CENT JAROJ

Post 288-jara persekutado de katolikoj en Japanio estis renkontiĝo de misiistoj kun restaj katolikaj grupetoj surpriziga, sed ankaŭ hezitema. Lokaj kredantoj ne kapablis simple akcepti fakton, ke ilia kreddoktrino dum epoko de la persekutado kaj izolado deformiĝis. Eĉ ilia bapt-ceremonio estis laŭ formo ne valida. Ili akceptadis ĉi-faktojn malfacile, ĉar tiel estis laŭ ilia opinio ofenditaj iamaniere iliaj honoro, braveco kaj heroeco, per kiuj ili rezistis persekutadon. Danke al nemezurebla delikateco de misiistoj laŭgrade proksimiĝadis reciprokaj harmoniaj kontaktoj. Malgraŭ tio ankoraŭ nun post 115 jaroj ekzistas izolitaj katolikaj grupetoj, kiuj plene ne akceptis ĉiujn ĝeneralajn praktikojn de la eklezio. Feliĉe tio ne koncernas bazajn dogmajn principojn.

En japana historio ĉiam ekzistis miksado de diversaj filozofiaj ismoj kaj religiaj skoloj senkonflikte, eblas diri tolereme, sen granda rivaleco de unuopaj konfesioj kaj tute sen religiaj militoj kiujn riĉe ekkonis Eŭropo. Origina enlanda ŝintoismo (animisma politeismo) estis jam antaŭ 9-a jarcento influata de budaismo kaj konfuciismo kun multaj sektoj. Al tio almiksiĝis kreskinta influo de samurajdoktrino, pli malfrue nomita kiel kulto "buŝida". En 12-a jc, venis el Ĉinio doktrin-miksaĵo de sekto "zen" kaj taoismo. Kvankam dum epokoj alterne ĉiam iu el ismoj superis, ĝenerale ĉiam validis: "kredu, kion vi volas" kaj ne estis raraĵo, ke iuj estis adeptoj de kelkaj religioj. Tiu ĉi "filozofio" ekzistas ĝis la nuna tempo. Ĉiuj skoloj en japana sfero substrekas honestecon, laboremecon, obeemon rilate al superuloj, oferemecon al socio. Tial ĉi ecoj daŭras tradicie eĉ ĉe nuntempaj Japanoj, kvankam eblas diri, ke en la nuntempa generacio superas ateismo.

Kristanismo ĉiam estis kaj ĝis nun estas en japana socio iomete "fremda elemento" pro sia firma, nemovebla kaj severa doktrino.

"Per iliaj fruktoj vi konos ilin" (Mat 7,20).

Se kiu ajn prijuĝos kaj taksos laboron de la misiistoj en Japanio dum postpersekuta periodo (ekde j. 1875), devas esprimi al ĉiuj japantoj de tiu ĉi pena tempo la plej altan honoron kaj admiron. Misiistoj principe ne entrudas Kristan veron per iuj ĉarlatanaj manieroj de varbado sur foirejoj, kiel tion oni povas observi ĉe la aliaj t.n. kristanaj eklezioj kaj sektoj.

Jezuitoj tradicie dediĉas atentemon al lerneja laboro kaj franciskanoj al socisekura zorgo, kvankam ĉi tie aktivas ankaŭ aliaj ordenoj kaj limoj de ilia agado ne estas firmaj. Pri labor-amplekso de la eklezio plej bone parolas numeroj. En lando estas 16 diocezoj kun 809 preĝejoj. Aktivas tie 1903 sacerdotoj, plejparte ordenaj, duono el eksterlandoj. Plue - en socisekura sfero - laboras preskaŭ 8 mil ordenaj fratulinoj kaj fratoj (preskaŭ 600 el ili eksterlandaj). En teologiaj lernejoj studas 508 studentoj.

Resumo de ekleziaj lernejoj:
Teologiaj lernejoj 17
Universitatoj 13
Mallongtempaj universitatoj 29
Altlernejoj 114
Mezlernejoj 87
Elementaj lernejoj 52
Aliaj lernejoj 26
Infan-edukejoj 586

Ekleziaj socisekuraj institucioj:
Malsanulejoj 39
Domoj de menshandikapitaj infanoj 50
Infanvartejoj 144
Domoj de maljunuloj 45
Domoj de suĉinfanoj 15
Domoj de handikapitoj 38

Aliaj institucioj (por senhejmuloj, narkotismuloj, alkoholuloj, blinduloj, rifuĝintoj, ktp.) 367

Tiu ĉi vasta agado estas mirinda pro la fakto, ke en la lando ekzistas nur proksimume duonmiliono da katolikoj, tio estas duonprocento da loĝantaro. Ĉiujare estas baptitaj proksimume 5500 novnaskitoj kaj la sama nombro da plenkreskuloj. Entuta nombro da katolikoj en la lando ne multe sed stabile kreskas. Pli granda nombro da kredantoj troviĝas en urboj kaj en lokoj, kie troviĝas martirejoj de la katolikoj. Civitanoj de ĉiuj konfesioj (eĉ senkonfesiaj) preferas katolikajn lernejojn kaj aliajn instituciojn pro iliaj alta nivelo kaj amplena atmosfero en ili. Telefoncentrejoj de la ekleziaj institucioj akceptas dumjare ĝis 11 mil vokadojn de civitanoj, kiuj petas konsilojn en angoraj situacioj.

Scienculoj (historiistoj, arkeologoj k.s.) dediĉas altigan atentemon al studado de la unua etapo de disvolvado de la katolikismo en la lando (16-17-a jc.) kaj envicigas tiun epokon en la plej signifajn en la nacia historio. La eklezio kaj ĝiaj institucioj ĝuas en la socio nekutiman estimon.

Katolikoj estas precipe multaj kleruloj. Ni ekrigardu ekzemple verkistojn: MIURA Ŝumon estas prezidanto de japanaj verkistoj, ankaŭ lia edzino SONO Ajako estas katolika verkistino. Antaŭ nelonge vekigis atentemon konvertiĝo de verkisto KAGA Otohiko kaj verkistino HARA Tomie. Mondfama estas ENDÚ Ŝúsaku per siaj verkoj "Vivo de Kristo", "Bordoj de Morta Maro", kaj en nia lando per romano "Silentado" (Mlčení, Vyŝehrad 1987) en majstra traduko de nia japanistino Libuše Boháčková. En Esperanto estas atingebla romano "Kristo el bronzo" de NAGAYO Yosio (Tokio 1970).

Dum jaro 1992 elvokis kromordinaran intereson pri historio de katolikismo en Japanio televida seriaĵo "Nobunaga - reĝo el Zipang". (ODA Nobunaga, 1534-1582, estis ŝoguno kaj favorinto de la katolikoj.

Marco Polo nomumis Japanion "Zipang"). Dum tuta jaro rigardis Japanoj ĉiudimanĉe vespere 45-minutan seriaĵ-parton. Tutaĵo estis realigita laŭ unika kaj grandvalora kroniko de Japanio, verkita de jezuita misiisto Luis Frois (nask.1532 en Portugalio, martirigita 1597 en Nagasaki).

Ideoj de kristanismo estas damaĝigataj per aktiveco de multaj t.n. eklezioj kaj sektoj. Ofte mi legas en leteroj eĉ mokemajn vortojn de Japanoj: "Kiom da Kristoj verdire vivis kaj kiom da biblioj ekzistas? Sur ĉiu stratangulo krias iu kristana predikanto kaj ĉiu diras ion alian." Eblas diri, ke iuj sektanoj ofte sukcesas, sed iliaj sukcesoj estas modaj, transiraj.

Kvankam tra ekleziaj institucioj trairadas miloj da homoj, nombro de konvertitoj ne estas alta. Japanojn tute ne allogas severaj moralaj principoj de katolikoj, kie ne ekzistas kompromisoj. Sed eklezio havas multajn simpatiulojn. Ofte pli ol duono da ĉeestantoj en preĝejoj estas nekristanoj (precipe dum Pasko kaj Kristnasko). Ofte novgeedzaj nekristanaj paroj aranĝas sian promes-ceremonion en katolikaj preĝejoj, kompreneble sen sacerdoto, nur antaŭ ŝtata oficisto. Tiamaniere vivas proksime de katolikoj multaj favorantoj, el kiuj eĉ post multaj jaroj iuj akceptas bapton.

Miloj da Japanoj scipovas tre bone Esperanton, inter ili estas ankaŭ japanaj katolikoj kiuj fondis eĉ propran IKUE-sekcion. Ĝia landa reprezentanto estas fervora, oferema kaj entuziasma frato, s-ro

Matubara-Hatirô. Li konvertiĝis kiel matura homo kaj akceptis baptnomon Anselmo. Li estas granda admiranto de nia lando kaj laboro de niaj IKUE-anoj. Inter ili li havas (personajn geamikojn, kiujn li jam trifoje tie ĉi vizitis. Kompreneble li estas ankaŭ leganto de nia DIO BENU, do - saluton frato Anselmo!

Multaj katolikaj esperantistoj subtenas dum siaj eksterlandaj kontaktoj misian laboron. Kompreneble tio ne estas facila agado. Krom almenaŭ tolereblaj lingvaj kaj teologiaj konoj, oni devas scii multe pri lokaj historio, kutimoj, vivmanieroj kaj pensado de koncerna loĝantaro. Dekoj eĉ centoj da leteroj dum multaj jaroj estas ofte interŝanĝitaj ĝis momento, kiam nia eksterlanda amiko akceptos bapton. Kun tri el kvin "miaj" katolikoj mi renkontiĝis pasintjare unuafoje persone dum UK en Vieno. En mia vivresto mi certe ne ekkonos pli grandan feliĉon.

Kie estas volo, tie estas vojo.
Jaroslav Žák

al la indekso


 EDITH STEIN - martirino, monaĥino, filozofino

Jare 1991 en oktobro okazis en Germanio, en la urbo Eichstatt, internacia konferenco de filozofoj pri la personeco de Edith Stein, okaze de centjariĝo ekde ŝia naskiĝo. Filozofoj - fakuloj el Germanio, Italio, Svislando, Nederlando, Kanado, Hispanio kaj Argentino partoprenis tiun ĉi konferencon, okupiĝintan pri la verko de filozofino, karmela monaĥino kaj martirino, kiun en la jaro 1942 mortigis naziistoj pro ŝia juda deveno.

EDITN STEIN naskiĝis la 12-an de oktobro 1891 en Vroclavo kiel unu el inter la dek unu infanoj en juda familio de grandkomercisto kun ligno. Ŝia patro frue mortis kaj la patrino klopodis pri edukado de siaj infanoj en profunda religia konvinko de kredema israelanino. Edith estis eksterordinare inteligenta kaj fariĝis la unua lernantino en ŝia lerneja klaso, ĉiam tre ŝatata de siaj kunlernantoj. Kiel unu el inter la unuaj virinoj ŝi ekstudis filozofion en Vroclavo kaj poste en Göttingen. Ŝi doktoriĝis pri filozofio kun eminenta rezulto kaj fariĝis la unua germana scienca asistantino en la universitato ĉe profesoro Edmund Husserl. Post nelonge ŝi fariĝis konata fakulino ankaŭ ekster Germanio per sia verko ZUM PROBLEM DER EINFÜHLUNG (pri la problemo de ensentiĝo), en kiu ŝi kunligas la filozofiajn disciplinojn de fenomenologio kaj ontologio kun psikologio. Per la traduko de la verko DE VERITATE de sankta Tomaso el Akvino ŝi akiris estimon kaj rekonon de la tutmonda kulturo. Edith Stein estis kvazaŭ antaŭdestinita por brila scienca estonto kiel universitata profesorino.

Edith Stein amikiĝis kun la geedzoj Conrad-Martius, kiuj apartenis al la vroclava rondo de filozofoj. Fine de la jaro 1921 Edith vizitis ilin en la urbo Bad Bergzabern. La geedza paro devis forveturi kaj Edith restis sola en ilia domo kaj dum ilia foresto ŝi havis dispone la riĉan bibliotekon de la geedzoj. Kun granda intereso ŝi eklegis la libron "La vivo de sankta Terezia el Avila" kaj tralegis ĝin je unu fojo. Matene, kiam ŝi estis traleginta la libron, ŝi diris: "Tio ĉi estas la vero!". La l-an de januaro 1922 ŝi estis baptita en Bad Bergzabern. Ŝi fariĝis instruistino en la instruista kolegio de monaĥinoj - dominikaninoj en la urbo Speyer, por ke ŝi povu resti en la proksimeco de ordenaj fratinoj. Post nelonge ŝi eksentis vokiĝon por ordena vivo kaj ŝi decidiĝis eniri en la ordenon de karmelaj monaĥinoj. Tamen, je la konsilo de sia spirita gvidanto kaj konsiderante sian patrinon, kiu tre malfacile akceptis ŝian religian direktiĝon por kristanismo, ŝi ankoraŭ atendis certan tempon kaj prepariĝis je spirita vivo.

Siajn sciencajn ambiciojn ŝi forŝovis, sed tamen ek de la jaro 1925, kiam Patro Erich Przywara SJ, la aŭstra filozofo, instigis ŝin denove okupiĝi pri filozofio, ŝi tradukis en la germanan lingvon la leterojn kaj taglibrojn de la angla kardinalo John Henry Newman, poste la verkon de sankta Tomaso de Akvino QUAESTIONES DISPUTATAE DE VERITATE. Tiamaniere okazis admirinda transformiĝo - agnostika filozofino de fenomenologio fariĝis kristana filozofino, klopodanta pri proksimigo de religio kaj filozofio, de kredo kaj racio.

Dum sia restado en Speyer Edith Stein okupiĝis multe pri la problemo de virinoj kai ilia edukado, Ek de la jaro 1928 ŝi ofte prelegis pri tiu ĉi temo en Germanio kaj alilande; ŝiaj prelegoj trovis grandan reeĥon en la scienca mondo. La sciencaj rondoj esprimis bedaŭron pro tio, ke Edith Stein ne didiĉas siajn kapablojn al scienco, sed neniigas siajn fortojn per instruado. Ŝi mem sentis senĉesan intereson pri la scienca agado. En la jaro 1932 ŝi eklaboris en la instituto de scienca pedagogio en Münster; tamen la ordena vokiĝo estis pli forta ol ŝiaj sciencaj ambicioj kaj en oktobro 1933 ŝi eniris la ordenon de karmelaj monaĥinoj en Köln kaj akceptis la nomon Terezia Benedikta de la Kruco. Ŝi diris: "Sub la Kruco mi ekkomprenis la destinon de Dia popolo, jam tiutempe anonciĝintan". Foje ŝia amikino vizitis ŝin en monaĥinejo en Köln kaj certigadis ŝin, ke ŝi ne timu, ĉar en la monaĥinejo ŝi tutcerte povos sin savi de la naziisma persekutado. Tiam Edith respondis: "Ne, mi ne opinias tiel. Tute certe oni min forprenos de ĉi tie." En la monaĥinejo en Köln ŝi feliĉe vivis ĝis la jaro 1930, kiam ŝi fuĝis antaŭ la naziisma danĝero en Nederlandon, kie ŝi daŭrigis siajn filozofiajn studadojn kiel karmela monaĥino.

La 2-an de aŭgusto 1942 en nederlanda urbo Echt la monaĥinoj ĵus preĝis en monaĥinejo la ĥor-preĝojn. Subite du soldatoj de germana SS eksonorigis ĉe la pordego de la domo kaj ordonis al la monaĥinestrino, ke Edith Stein dum 5 minutoj forlasu la monaĥinejon. La estrino, kompreneble, forte protestis, sed la soldatoj senkompate insistis - kaj fratino Terezia Benedikta de Kruco forlasas la monaĥinejon kun la soldatoj kaj foriras al Oświęcim.

Post du tagoj kune kun pluraj katolikoj juddevenaj oni ŝin mortigis en gaskameroj de la oświęcima koncentrejo. En la jaro 1987 la papo Johano Paŭlo II-a beatproklamis ŝin.

Edith Stein mortis kiel martirino, ĉar ŝi devenis de la elektita popolo. Ŝi mortis kiel sanktulino, sentime, plena de amo al Dio. Neforgeseblaj restos ŝiaj vortoj: "Ĉiam estis tre fore de mi la ideo, ke Dia mizerikordo devus esti limigita nur per la limoj de videbla eklezio. Dio estas Vero. Kiu serĉas veron, tiu serĉas Dion, ĉu li pri tio konscias, aŭ ne."

EDINO ŜTONO, propetu ankaŭ por ni - esperantistoj ĉe la Dia trono.
Dr-ino Magda Šaturová, LR de IKUE por Slovakio

al la indekso


 Ni preĝu ESKATOLOGIAN ROZARION

la rozarion de la konsolo kaj feliĉiga espero

La resurektita kaj glorigita Jesuo restadas daŭre kun ni. Li aktivas en sia Eklezio kaj je la fino de la epoko konkludos Lia verko de la savo.

La maniero de la preĝa praktikado estas la sama, kiel ĉe ordinara rozaria preĝo:
Mi kredas, Gloro al la Patro, Patro nia kaj trifoje Saluton Maria
1. Jesuo, pro kiu ni vivas.
2. Jesuo, pro kiu ni mortas.
3. Jesuo, al kiu ni dum la vivo kaj la morto apartenas.

La kvin dekadoj:
1. Jesuo, kiu eterne reĝas.
2. Jesuo, kiu vivas kaj efikas en la Eklezio.
3. Jesuo, kiu denove revenos en la gloro.
4. Jesuo, kiu juĝos la vivantojn kaj la mortintojn.
5. Jesuo, kiu ĉion renovigos.

Post ĉiu dekado oni preĝas:
Al la Reĝo de ĉiuj epokoj, al senmorteca, nevidebla, unusola Dio, estu la honoro kaj la gloro dum ĉiuj jarcentoj da jarcentoj. Amen. Venu, Sinjoro Jesuo!

(Kun eklezia aprobo de ĉefepiskopa oficejo en Trnava. Mons. Dominik Tóth, episkopo, ĝen. vikario. La 16.3.1992, n-ro 966/92). Kiu deziras la rozarion en la slovaka lingvo, skribu al: Esperanto, Komenského 14, 040 01 Košice, Slovakio. Bv. ĝin preĝi je la 15-a horo aligante vin al ĉeno de monda Rozario kun Papo.
Inĝ. Terézia Branišová

al la indekso


 SKOĈOVO INVITAS NIN

Karegaj gefratoj, Skoĉovo invitas vin al partopreno de la VIII-a pilgrimo okazonta en la tagoj de la 4-a ĝis la 6-a de junio 1993 omaĝe al beatulo Johano.

Per paŝtista letero de viaj episkopoj el la 16.8.1987 estis anoncita JARDEKO DE LA SPIRITA RENOVIGO (Desetiletí duchovní obnovy) de via nacio. La tria jaro (1990) de ĉi Jardeko estis dediĉita al viaj naciaj ĉielaj patronoj, al sankta Norberto kaj beata Johano Sarkander. Tiun jaron vi travivadis en la signifo de "Sanktigado de la vivo" (Posvěcování života). Kaj de tiu jaro, ni, polaj esperantistoj kaj skoĉovanoj (Skoczów - Skoĉovo - naskiĝurbo de beatulo Johano Sarkander) pilgrimadas al via lando sekvante postsignojn de nia komuna ĉiela patrono - la beatulo Johano ĝis lia tombo en Olomouc. Ni tre dankemas al viaj katolikaj esperantistoj, precipe al s-inoj Marie Bartovská; Anna Milatová, D-ro Vladimír Mohapl kaj dominikana pastro Savio Pavel Řičica. Dum tri pilgrimoj ni sukcesis ekkoni viajn, kun la beatulo aŭ la eklezio, ligitajn lokojn: Frýdek, Příbor, Olomouc, Svatý Kopeček kaj Velehrad - lulilon de la slava katolikismo. Velehrad-on speciale ekemis papo Johano Paŭlo la II-a, vizitinte ĝin en la jaro 1990. Tie, en la eksterordinare belega baziliko troviĝas altaro dediĉita al sanktaj Cirilo kaj Metodo kun la bildo de pola pentristo Johano Matejko. Sube troviĝas la marmora surskribo: ''Donaco de la pola nacio 1895 j." Inter multaj standardoj starantaj meze de la baziliko estas unu pola kun Dipatrino Maria el Hela Monto kaj la pola surskribo: "Reĝino de Pollando, preĝu por ni." Ni esperas, ke en la jaro1993 ni komune preĝos en Skoĉovo, en la 6-a jaro de la spirita renovigo de via nacio por "VERO KAJ JUSTECO" (Pravda a spravedlnost), kiu estas tiujara devizo laŭ modelo de la ĉeĥa nacia patrono - martiro sankta Johano Napomuka. Ni akceptos vin kun malfermitaj koroj kiel gefratojn, ĉar de vi ni devas lerni laboremon kaj persiston en malfacilaĵoj. Nin daŭre inspiros modelo de fratoj Miloslavo kaj Francisko kaj de pluraj bravaj gefratoj.

IOM DA HISTORIO

Esperanta anomzorgado de la regiono komencas en jaro 1978, kiam s-ino Stefania Juzvova organizis la unuan religian kunvenon en ĉeesto de landa animzorganto pastro Jozefo Zielonka. El tiu tempo estas konataj ankaŭ aliaj aktivuloj: s. Z. Glajcar, s-ino A. Kisiala, s. Szczurek, s-ino J. Zebrok. Dum pluraj jaroj okazis ankaŭ s. mesoj kaj ekskursoj tra la regiono. Kelkfoje ankaŭ celebris pastro H. Molenda, sed kiam li devis ŝanĝi klostron, la grupeto sen pastra prizorgo malaperis. En la j. 1986 oni denove sukcesis renovigi la E-animzorgadon en Skoĉovo, kiu lokiĝas meze de Bielsko - Cieŝin, Wisła -Jastrzęgbie. Oni pilgimas ĉi tien omaĝe al la beataj Melhioro Grodziecki (li naskiĝis en Cieŝin j. 1582, kruele li estis martirigita en Košice kaj entombigita j. 1619 en Trnava) kaj Johano Sarkander (li naskiĝis en Skoĉovo j. 1576 kaj estis martirigita kaj entombigita en Olomouc j. 1620). La papo Piuso XI-a en j. 1932 altigis al publika honoro ambaŭ beatulojn en la tuta Pollando. Ekde kelkaj jaroj daŭras ardaj preĝoj por sanktproklamo de Johano el Skoĉovo, do ankaŭ esperantistoj alligas sin al tiuj ĉi petegoj. Skoĉovajn pilgrimojn gvidis la pastroj +L. Solakiewić, H. Molenda kaj nuntempe precipe Jozefo Zielonka. Helpas ilin aranĝi s-inoj Zofia Hanzlik, Kristina Herman kaj Gertruda Pisarek. La nunjara pilgrimo okazos de la 4-a ĝis la 6-a de junio kaj ĝi havos la kutiman programon. Ĝi komencos vendrede posttagmeze kaj finos dimanĉe. Sabate okazos peraŭtobusa ekskurso. Pilgrimantoj tranoktos en Skoĉovo. Ili devas kunpreni proprajn dormosakojn kaj sekajn nutraĵojn. La ĉeĥan grupon gvidos frato Jan Návrat el Olomouc. DIO BENU!

S-ino Gertruda Pisarek, Targowa 22/45, 43-430 Skoczów, Pollando.

(La ĉeĥaj kaj slovakaj IKUE-anoj ricevas plurajn informojn kaj aliĝilojn pri ĉi tiu pilgrimo en la almetita aldonaĵo.)

Super la urbo Skoczów elstaras kapelo de la beata Johano Sarkander kun antaŭe staranta granda aĵura kruco vespere iluminita. Oni starigis ĝin memore al la papo Johano Paŭlo la II-a. Ĝuste tiu ĉi kruco estas simbolo de la unuiĝo de la kristanoj en la interhomaj rilatoj.

al la indekso


 MI NE PLU KANTOS

Kun saluto al A. Rejthárková - Inĝ.V.Klíč

Kiam lastan fojon mi ekpreĝos rozarion,
kiam lastan fojon mi kisetos la patrinon,
kaj ĉesigos oni mian sobran melodion,
mi ne plu kantos.

Kiam lastan amon al la mondo mi donacos,
kiam mian sangon la rabistoj ekdrinkaĉos,
tiuj laŭdatiĝos, kiuj al homar´ domaĝos,
mi ne plu kantos.

Kiam mian kanton stratvaguloj senceligos,
kiam mian koron fiinduloj malpurigos,
per viando mia la gehundoj sin satigos,
mi ne plu kantos.

Kiam kruco mia staros sur la Kalvario,
kiam ĉirkaŭigos la terura min senvivo,
kaj sur min kraĉata estos la venensalivo,
mi ne plu kantos.

Tiam, en la temp´ de fantazia malsaniĝo,
tiam, tempe de la tragedia malfeliĉo,
eble aliulo, pro la sama freneziĝo
volonte kantos.

(En Šarišské Michalány 15.XI.1975)

La 27.1.1993 forlasis nian membrovicon en 97-a jaro de sia per laboro kaj amo al proksimuloj plenigita vivo nia karega fratino, ĝis lasta spiro fidela IKUE-anino, s-ino Anna Rejthárková el Hradec Kralové. Ŝi mortis post mallonga malsano pacigita kun Dio. Ni rememoru ŝin en niaj preĝoj. La supre aperita poemo dediĉita la fratino Anna estis represita el Informilo de la IKUE-fako de ĈEA n-ro 1/1976.
František Šťovíček

al la indekso


 NI INVITAS AL GOSTYŃ

De la 1-a ĝis la 8-a de julio 1993 okazos en Gostyń, klostro de PP Filipanoj "Święta Góra", Pollando - Internacia Seminario pri la Socia Instruo de la Eklezio ligita kun la spiritaj ekzercoj. Okazos multaj prelegoj, Diservoj kaj kantoj. Organizas ĝin pastro Bernhard Eichkorn, Römausring 20, DW-7730 Villingen, Germanio; pastro Jozef Zielonka, Lwowska 102, PL-33 100 Tarnów, Pollando; Miloslav Šváček, Tršická 6, 751 27 Penčice, Ĉeĥa Respubliko.

La ĉeĥaj kaj la slovakaj IKUE-anoj estas korege ivitataj partopreni ĉi tiun tre gravan kaj certe altnivelan aranĝon. La germanaj IKUE-anoj promesis subvencii nian partoprenon. Petu precizajn informojn kaj aliĝilon ĉe frato Miloslav Šváček.

al la indekso


 DU IKUE-RENKONTIĜOJ EN KLOPOTOVICE

Klopotovice estas malgranda vilaĝo de moravia regiono Haná meze de triangulo de la urbetoj Tovačov - Dub - Kralice. Tiu ĉi vilaĝeto per sia signifo ne estas grava. Tamen ĝi estas grava por katolikaj esperantistoj, ĉar en ĝi troviĝas vilaĝa domo, kiun posedas la IKUE-familio Návrat. En ĉi tiu domo okazis jam du renkontiĝoj: la unua fine de la jaro 1992 kaj la dua komence de la jaro 1993. Kial ĉi tiuj renkontiĝoj? Plej bone tion klarigos al ni jenaj invitvortoj de la familianoj Návrat.

Drazí bratři a sestry, při našich setkáních vždy vzpomínáme na dva nádherné týdny prožité v táboře v Sebranicích. Při vzpomínce na poklidné prostředí Sebranic, připadá nám náš běžný život uspěchaný a někdy až trochu fádní. Pokusme se alespoň na chvilku vrátit čas zpět, zastavit se a popovídat si s přáteli. Popovídat si o tom, co jsme spolu krásného prožili a co nás ještě v budoucnu čeká. Člověk by se měl setkávat s lidmi, se kterými mu je dobře. A my si myslíme, že nám spolu v Sebranicích (a nejen tam) bylo dobře. Na mariánské pouti v České Třebové jsme se v drtivé většině dohodli, že se sejdeme u nás na chalupě v Klopotovicích. Dospěli jsme totiž k poznání, že náš život by byl bez našich vzájemných kontaktů o něco chudší. Rozhodli jsme se proto, že uspořádáme ještě potáborové setkání, které spojíme s předčasnou oslavou vánoc. Trochu nás sice zaskočily spoje zdražením poštovného a snad nás neodradí ani blízké rozdělení státu. Doufáme, že naši přátelé ze Slovenska zůstanou i nadále našimi přiznivci a že je budeme moci v Klopotovicích přivítat.

Těšíme se na Vás všechny. Dio benu!
Jenda, Naďa, Honza, Jana Návratovi

La unua "posttendara" renkontiĝo okazis de la 11-a ĝis la 13-a de decembro 1992, t.e. de la vendredo ĝis la dimanĉo. Venis entute preskaŭ 30 personoj. Jam vendrede vespere okazis en vilaĝa kapelo s. meso celebrita de la spirita gvidanto de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio Patro Savio, OP.

Sabate antaŭtagmeze okazis vizito de la proksima urbeto Tovačov kaj vizito de la proksima belega Maria-pilgrimloko Dub nad Moravou, pri kiu zorgas nia IKUE-ano pastro Cyril Vrbík. Posttagmeze ĉiuj revenis en Klopotovice-n. Ĉeestis ne nur pastroj Savio kaj Cirilo, sed venis la tria pastro, nia IKUE-ano Alois Juráň el Olomouc. Venis ankaŭ prezidanto de nia sekoio frato Miloš. La ĉeestantoj estis ne nur IKUE-anoj el Moravio, sed ankaŭ el Bohemio, eĉ el Slovakio.

Post agrabla posttagmeza babilado okazis en la vilaĝa kapelo la ĉeĥa-esperanta Sankta Meso ne nur por la partoprenantoj de la renkontiĝo, sed ankaŭ por la vilaĝanoj. Okazis fakte vilaĝa raraĵo. En la vilaĝo, kie jam longan tempon ne estis celebrita S. Meso, okazis finfine dulingva S. Meso celebrita de eĉ tri pastroj, merite de la IKUE.

Dimanĉe matene denove okazis S. Meso celebrita de patro Savio. Posttagmeze estis necese adiaŭi Klopotovice por reveni hejmen. La momento de la adiaŭo estis malfacila precipe por la infanoj, ĉar ankaŭ al ili plaĉis agrabla frateca medio ĉe gastiganta familio Návrat.

La dua renkontiĝo en Klopotovice estis la infana renkontiĝo. Ĝi okazis de la 29-a de januaro ĝis la 1-a de februaro 1993. Denove okazis vendrede kaj sabate S. Mesoj celebritaj de patro Savio. Jen, kion pri ĉi renkontiĝo raportas Jano Návrat - la filo:

Toto detské setkání se uskutečnilo o pololetních prázdninách. Již od čtvrtka se začali sjíždět účastníci včetne našich kamaradů ze Slovenska. V pátek si někteří prohlédli pamětihodnosti Olomouce a navštívili našeho velkého příznivce P. Savia v dominikánském klašteře u sv. Michala. Odpoledne se vŝichni vydali do Klopotovic, místa to už známého z minulého setkání. V pátek podveĉer sloužil v místní kapli otec Savio mši svatou. V sobotu mezi nás zavítal bratr Šváček, který přivezl i bratra Adamíka. Jen škoda, že se nemohli

zdržet déle. Večer byla opět v místní kapli mše svatá. Dlouho do noci jsme si pak vyprávěli zážitky z minulých setkání a plánovali jsme si další akce. Ke spokojené atmosféře přispělo jednak dobré počasí a pak i účast malé Pavlinky Studené. V pondělí jsme se všichni smutně rozjižděli domů s předsevzetím, že se musíme brzy sejít znovu.

La eksterlandajn legantojn de DIO BENU ni pardonpetas, ke en nia revueto aperas ankaŭ nacilingvaj legaĵoj. DIO BENU estas ligilo de ĉiuj, do ankaŭ de la komencantaj IKUE-anoj, do ĝi devas alparoli ankaŭ ilin. Koran antaŭdankon pro kompreno, ke ni strebas por IKUE-movado varbi ankaŭ infanojn kaj gejunulojn, por plijunigi vicojn de la IKUE-anoj.

al la indekso


 NI GRATULAS

Ni gratulas al menbrino de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio Jana Hoblíková el Opava, pro la edziniĝo al Pavel Tesař. Fortan geedzan amon kaj Dian benon!

al la indekso


 Aktualaĵoj de la Slovaka IKUE-Sekcio

LA 2-A KONFERENCO DE KATOLIKAJ ESPERANTISTOJ

Post la trijara aktiva laboro de Katolika Sekcio de SEA ĝiaj membroj pritraktos la rezultojn de sia laboro dum la 2-a konferenco, kiu okazos en la tagoj 23-25.4.1993 en Žilina.

La partoprenantoj de la konferenco elektos novan sekcian komitaton, revizorojn kaj starigos planojn por sia plua agado. Oni ankaŭ antaŭvidas Sanktajn Mesojn en Esperanto, kulturan programon kaj klerigajn prelegojn.

La konferenco okazos en Salesiana Domo, kiu dum pasintaj jaroj gastigis jam du sukcesajn renkontiĝojn de slovakaj katolikaj esperantistoj. Loĝado kaj manĝado estas certigitaj en proksima Studenta Hejmo de VŠDS.

Venu ankaŭ vi al Žilina travivi semajnfinon en frata medio de la katolikoj. Ni atendas gastojn el Ĉeĥio, Pollando kaj eble eĉ el aliaj najbaraj landoj.

Pli detalajn informojn, invitilojn kaj aliĝilojn petu ĉe: Inĝ. Vladimír Němec, Zvolenská 5, 010 08 Žilina, Slovakio.

(Al ĉeĥaj kaj alilandaj katolikaj esperantistoj ni arde rekomendas partopreni tiun ĉi aranĝon, ĉar laŭ spertoj de la pasintaj ĉi aranĝoj temas pri vere belaj kaj agrablaj tagoj). (La redakcio).

al la indekso