Dio Benu numero 4-4/1991

al la arkivo de jarkolektoj 1991-2010

 

VORTOJ DE LA PREZIDANTO (M. Šváček)
JARRAPORTO DE LA PREZIDANTO (M. Šváček)
AMO (A. Komlóšiová)
ALVOKO AL ĈIUJ HOMOJ DE BONA VOLO (sekcia komitato)
NIA PILGRIMO AL HORY (M. Šváček)
PAROLAS PAPO JOHANO PAŬLO LA II-A (J. Zielonka)
ĈU VI VOLAS, KE DIO ESTU PLI INTERESA? (M. Šváček)
LA RENKONTIĜO DE KATOLIKAJ ESPERANTISTOJ EN ŽILINA (M. Šváček)
VENONTJARAJ ARANĜOJ (sekcia komitato)
RESTU KUN NI – KANTARETO (M. Šváček)
FONDUSO DE KRISTANA SOLIDARECO INTERNACIA (F. Adamík)
AGADO E3 INFORMAS (J. Tuinder)
BENOJ DE KARDINALO TOMÁŠEK
SALUTOJ EL FORA JAPANUJO (Matubara-Hatirô)
LA SKRIBA KURSO (J. Žák)
HISTORIO DE NIA MOVADO (M. Šváček)
PRI “KARA” KAJ “MULTEKOSTA” (M. Bartovská)
NI INFORMAS (sekcia komitato)


 VORTOJ DE LA PREZIDANTO

Karaj gefratoj !

La jaro 1991 finiĝa. Ni staras sur la sojlo de nova jaro kun la danando, ĉu la nova jaro estos same tiel benita kiel la ĵus forpasinta.

Jes, ni ne povas longe returniĝi malantaŭen, ĉar estonteco devigas nin rigardi antaŭen. Tamen ni devas "resumi" la malnovan jaron 1991. Tiucele bonvolu legi la jarraporton de la prezidanto en tiu ĉi DIO BENU, kiu estis prezentita dum la Konferenco de la ĈEA en Česká Třebova la 23-an de novembro 1991.

Karegaj gefratoj, mi kore dankegas al vi ĉiuj, kiuj dum la nuna jaro iamaniere helpis al la sekcio, ĉu per aktiva kunlaboro je organizado de la aranĝoj, ĉu per distribuado de la bulteno DIO BENU kaj la revuo ESPERO KATOLIKA, ĉu per la financa subteno de nia agado aŭ per la preĝa subteno kaj helpo. Nur Dio scias kaj kapablas juste kaj ĝuste pritaksi, kiel ĉiu el vi helpis al tiel abunda kaj fruktodona nunjara aktivado. Pro tio mi petas la ĉielan Patron: DIO, REPAGU VIN KAJ DONU AL VI FORTON KAJ VOLON PLU AKTIVE LABORI!

Atendas nin en la nova jaro multe da laboro. Ja la ĉefa aktivado de la sekcio devas celi partoprenon en la spirita kaj morala renovigo de la socio. Kun la eklezio en nia lando, ni jam per nia agado en la jaro 1991 kontribuis en la kadro de Dekjaro de la Spirita Renovigo de la Nacio. En tiu ĉi programo de la transformiĝado de la koroj kaj mensoj por la nova miljaro, ni volas kun helpo de Dio en ĝi progresi ankaŭ dum la venontaj jaroj ĝis la kulmina jaro 1997, kiam la tuta kristana popolo rememoros miljaran datrevenon de la morto de unua ĉeĥdevena episkopo, sankta Vojtěch (Adalberto). La venonta jaro estas dediĉita al sanktulino Ludmila kaj al ĉiuj kristanaj instruistoj kaj edukistoj.

Do, ative ni strebadu en intencoj de la Eklezio plenigi la venontan jaron. Tiucele ni planas organizi kelkajn aranĝojn, pri kiuj vi trovos informojn en nia bulteno.

Mi deziras al vi ĉiuj la supre skribitajn bondezirojn. Vian aktivan kunlaboron esperatendas via frato Miloslav Šváček.

al la indekso


 JARRAPORTO DE LA PREZIDANTO POR JARO 1991

En la tagoj de la 22-a ĝis la 24-a de novembro 1991 okazis Konferenco de la Ĉeĥa E-Asocio en urbo Česká Třebová. Kadre de ĝi raportis pri la aktivado ankaŭ reprezentantoj de la apartaj asociaj sekcioj. Nome de la IKUE-sekcio prezentis la jarraporton Miloslav Šváček. Jen, sekvas liaj vortoj.

Estimataj kaj karaj gesamideanoj!
Permesu, ke mi salutu vin nome de la Katolika sekcio de ĈEA kaj nome de IKUE.

La jaro 1991 rapide proksimiĝas al sia fino. Antaŭ ol ni staros ĉe la sojlo de la nova jaro, necesas iomete retrorigardi, por "resumi" la baldaŭ forpasontan jaron. Tiucele nun sekvos mia raporto.

La nuna jaro estis por la Katolika sekcio jaro vere Di-benita. Dum ĝi okazis kelkaj gravaj aranĝoj, pri kiuj raportis kelkaj esperantlingvaj gazetoj kaj la nacilingva gazetaro ankaŭ en Slovakio.

La 15-an de marto okazis aŭdienco ĉe nuna ĉefepiskopo Miloslav Vlk. Eble multaj el vi estas informitaj, ke li en kvindekaj jaroj estis tre aktiva esperantisto precipe inter junularo. Eĉ post sufiĉe longa periodo, dum kiu li ne povis praktiki Esperanton, li alparolis la reprezentantojn de la Katolika sekcio esperantlingve. Li benis aktivadon ne nur de la katolikaj esperantistoj, sed ĝenerale de ĉiuj esperantistoj, do ankaŭ la vian. Nu kaj kun la beno de ĉi tiu nia patrono, la Katolika sekcio lanĉis sian nunjaran aktivadon.

La 12-an de majo la Katolika sekcio aranĝis en Olomouc por la IFEF-kongresanoj esperantlingvan Sanktan Meson, post kiu okazis kun partopreno ankaŭ ankaŭ de la Katolika sekcio la ekumena Diservo.

La 8-an de junio okazis komuna pilgrimo de polaj kaj ĉeĥaj katolikaj esperantistoj al Olomouc, kie okazis esperantlingva Sankta Meso omaĝe al beata Johano Sarkander.

Grava kaj vere belega aranĝo estis la 3-taga IKUE-renkontiĝo en České Budějovice de la 26-a de junio ĝis la 1-a de julio, kiun certe longe rememoros ne nur la partoprenintoj el la ĉeĥaj landoj, sed ankaŭ la gastoj el Slovakio kaj Bavarujo. Dum la renkontiĝo okazis krom E-Sanktaj Mesoj ankaŭ la altnivelaj prelegoj kaj ceteraj interesaj programeroj. Ne mankis ankaŭ ekskursoj kaj pilgrimo al ĉarma pilgrimloko Lomeček.

Nu, kaj kulmino de la aktivado de la Katolika sekcio estis sendube, post l4-jara deviga paŭzo, 10-a, do la jubilea IKUE-tendaro, okazinta en Sebranice apud Litomyšl. Partoprenis ĝin 6O personoj, inter ili 6 el Slovakio. Ĉiu tago estis komencita per la tendara Sankta Meso. Poste okazis kursoj de Esperanto por komencantoj, progresantoj kaj la konversacia kurso. Ne mankis tempo por banado kaj komunaj ludoj, sed ankaŭ por la seriozaj diskutoj kaj vesperaj tendarfajroj. Dimanĉe, la 28-an de julio vizitis la tendaron tre estimata kaj karega gasto, la dua patrono de la Katolika sekcio, episkopo Karlo Otčenášek, kiu alparolis la tendaranojn kaj esperantlingve kun ili preĝis la rozarian preĝon. Li benis la tendaron kaj la aktivadon de la esperantistoj. La larmoj en la okuloj ne nur de gejunuloj, sed ankaŭ de pliaĝuloj dum la adiaŭo pruvis, ke la tendara ametoso estis denove neforgesebla travivaĵo post tiel longa paŭzo, kaj ne nur por la katolikoj, sed ankaŭ por alikonfesiaj kristanoj kaj eĉ por senkonfesiuloj, kiuj la tendaron partoprenis.

Nu, kaj la 6-an de oktobro okazis pilgrima renkontiĝo sur Hory apud Česká Třebová. La Sanktan Meson omaĝe al Dipatrino - Reĝino de la Sankta Rozario celebris la spirita gvidanto de la ĉeĥaj katolikaj esperantistoj, la dominikana patro Savio Řičica. Dum la pilgrimo ni dankis al Dio kaj Dipatrino pro tiel abundaj benoj kaj gracoj akiritaj dum la nuna jaro.

Krom la aluditaj aranĝoj, la IKUE-sekcio eldonis E-kantareton, enhavanta 51 religiajn ritmajn kantojn kun muziknotoj kaj gitaraj akordoj. Por la membroj de la sekcio estas eldonata kvaronjara bulteno DIO BENU. La Katolika sekcio de ĈEA samtempe ankaŭ funkcias kiel landa sekcio de IKUE. Do, ĉiuj aranĝoj de la Katolika sekcio estas aranĝoj ankaŭ la ĉeĥa landa sekcio de IKUE. Kunlaboro kun IKUE astas vere tre kontentiga, pri kio atestas multaj informoj sur la paĝoj de la plej malnova Esperanta revuo - organo de IKUE ESERO KATOLIKA. La sekcio ĝis la hodiaŭa dato havas 234 membrojn. Mi atentigas, ke la membreco en la katolika sekcio ne estas kondiĉita per aparteno al Katolika Eklezio. Kiel membro de la sekcio povas esti ĉiu, kiu interesiĝas pri la celoj kaj aktivado de la katolikaj esperantistoj. Bonvolu afable pri tio informi viajn klubanojn, rondetanojn, mallonge viajn geamikojn - esperantistojn. La aktivado de la Katolika sekcio celas precipe la spiritan kaj moralan renovigon de la socio pere de aktivado Esperanta. Ankaŭ venontjare ni planas aranĝi la tendaron kaj ceterajn interesajn aranĝojn.

Konklude mi volas ankoraŭ diri, ke finfine ankaŭ la Papo Johano Paŭlo la Dua parolis en Esperanto. Tio okazis en Ĉenstoĥovo en Pollado la 14-an kaj la 15-an de aŭgusto okaze de Tutmonda Kunveno de la Junularo, kiun partoprenis pli ol unu miliono da gejunuloj.

Finante mi volas diri, ke la Katolika sekcio estas preparita por kunlaboro senescepte kun ĉiuj esperantistoj.

DIO BENU VIN KAJ VIAN AKTIVADON! Miloslav Šváček

al la indekso


 AMO

La amo povus esti plej ĝenerale karakterizita kiel miraklo havanta senfinan nombron da aspektoj. Ĉar la homo estas unika, unika estas ankaŭ la amo.

Laŭ tio, kiel hamo iun amas, ni povas paroli pri amo altruisma kaj pri ĝia malo - amo egoisma, pri amo sinofera, instinkta, volupta, racia, parta kaj totala, limiganta (ĵaluze)...

Simile estas ankaŭ en la amo al aĵoj, al tekniko, al sociaj kaj moralaj kategorioj kiaj estas la bono, justeco, vero, libereco, laboro... Ankaŭ al ili ĝi montras specifan rilaton, esprimas nian emocian sintenon.

Ankaŭ nia amo al Dio malkaŝas al ni, en kiu spirita kulturo ni naskiĝis, kiel ni estis formataj dum nia evoluo, kiel estis al ni klarigitaj la moralaj kategorioj: la amo, la vero, la justeco, la libereco, la ofero, la pardono. Dum la kvar jardekoj multaj grave kulpis kontraŭ multaj: ni ne instruis al niaj infanoj, al niaj gelernantoj ekkonadi la veran amon, kiun la mondo plej forte evitas. Tial estas tiel facile manipulebla la popolamaso, kiu kun fermitaj pugnoj elpaŝas en la nomo de la amo al la nacio, sed la amon, pri kiu parolas la Sankta Skribo - "Vi amu vian proksimulon kiel vin mem!", tiun amon ĝi ne konas.

La amon ni bezonas pli multe ol ĉion alian! Sen ĝi suĉinfanoj mortas, pro ĝia manko la maljunuloj kadukiĝas.

En iu labora seminario pri interhomaj rilatoj iu kuracisto parolis pri malsanuleja ĉambro plena de orfiĝintaj suĉinfanoj. En longa vico de litetoj la suĉinfanoj pli longe malsanadis, iuj eĉ mortis - krom la infano en la lasta liteto. Tiu ĉi ĉiam fartis bone. La kuracisto estis maltrankvila. Ja tiuj infanoj estis nutrataj, banataj, tenataj en varmo kaj prizorgataj egale - kaj malgraŭ tio bonfartis nur la infano en la lasta liteto. Monatoj pasadis kaj venadis novaj infanoj, sed ĉiam estis egale: bonfartis nur la infano en la lasta liteto. Fine la kuracisto decidis kaŝe observadi la infanon. Malfrue vespere venis la purigistino, silente lavis la plankon de unu flanko al la alia. Fininte ŝi alpaŝis al la lasta liteto, levis la infanon kaj ĉirkaŭiris kun ĝi la ejon, dorlotante ĝin delikate, alparolante ĝin kaj lulante ĝin sur siaj brakoj. Poste remetis ĝin en la liteton kaj foriris.

La kuracisto observis ŝin ankoraŭ dum du noktoj, ŝi ĉiam faris la samon: prenis la infanon el la lasta liteto, dorlotis ĝin, montris amon al ĝi. Kaj en ĉiuj novaj grupoj de suĉinfanoj, kiuj venadis, ĉiam plej bone prosperis la infano en la lasta liteto.

La varmaj interhomaj rilatoj kaj la amo pozitive influas nian sanon, la manko de komuneco povas male utili. La premoj de la moderna vivo, disfalintaj hejmoj, sente neglektitaj infanoj, ĉasado de nur materiaj profitoj kaj aĵoj - ĉio ĉi subfosas la stabilecon kaj pligrandigas la senton de forlasiteco.

La mondo soifas je amo - ankaŭ la malgranda rondo ĉirkaŭ ni, kaj tial ni, kristanoj, kiuj ekkonis la amon pere de Kristo, ne povas esti indiferentaj unuj al aliaj.

Alica Komlóšiová
(Transprenita el KATOLIKA ESPERANTISTO - bulteno de slovaka IKUE-sekcio)

al la indekso


 ALVOKO AL ĈIUJ HOMOJ DE BONA VOLO
VÝZVA VŠEM LIDEM DOBRÉ VůLE

Post komuna pritrakto de nuna situacio en landoj de nia federacia respubliko, la Katolika sekcio kaj Sekcio kristana de la Ĉeĥa E-Asocio, eldonis la 24-an de novembro 1991 alvokon al homoj de bona volo esperante, ke al ĉi tiu alvoko aligos sin ne nur la fratecaj sekcioj slovakaj, sed ĉiuj homoj, al kiuj ne estas indiferenta situacio en nia komuna patrujo. La alvoko estis transdonita al amaskomunikiloj.

Po společném zhodnocení současné situace v zemích naší federativní republiky, Katolická sekce a Sekce křesťanská Českého esperantského svazu vydaly 24.11.1991 výzvu všem lidem dobré vůle v naději, že se k této výzvě připojí nejen bratrské sekce slovenské, ale všichni lidé, kterým není lhostejný osud naší společné vlasti. Výzva byla předána sdělovacím prostředkům.

"My, křesťanští esperantisté, obracíme se na všechny, kteří touží po cílevědomém a opravdu pokrokovém rozvoji našeho státu. Ideály našeho hnutí mají pevný základ v evangeliu a desateru. Usilovně pracujeme podle svých možností pro lidské porozumění bez rozlišování ras a národností. Naší touhou je tedy harmonická lidská společnost, která by přijala kromě vznešených křesťanských ídeí také společný pomocný jazyk, jehož jméno je esperanto. V uskutečnění těchto myšlenek vidíme řešení mnohých problémů, které překážejí dobrým vztahům mezi lidmi a národy. Užívání přesného, snadného a neutrálního jazyka ve vzájemných stycích by se stalo obrovským darem pro celé lidstvo.

V rozporu s těmito snahami sledujeme neochotu různých politiků a poslanců vyhovět přání poctivých občanů, kteří chtějí žit a klidně pracovat ve spravedlivém a vpravdě demokratickém státě, v bratrství s příslušníky všech národností. Proto odmítáme všechny pokusy rozdělovat lidi a případně i naši společnou republiku, poněvadž tyto jsou v příkrém protikladu našim cílům.

My, křesťanští esperantisté vyzýváme proto všechny lidi dobré vůle k veřejné podpoře snah o jednotu, pravé přátelství a lásku nejen mezi Čechy a Slováky, ale také mezi ostatními národy. Nasaďme se činně pro tyto ideály! Věřící kromě toho vyzýváme k modlitbám a postům k podpoře těchto úmyslů nejen ke štěstí nás všech, našich dětí a vnuků, ale také jako příspěvek ke sjednocení Evropy."

"Ni, kristanaj esperantistoj, turnas nin al ĉiuj, kiuj sopiras pri celkonscia kaj vere progresa evoluo de nia ŝtato. Idealoj de nia movado fundamentas firme en Evangelio kaj Dekalogo. Intensive ni laboras laŭ niaj eblecoj por la homa interkompreno sen diferencigado de rasoj kaj naciecoj. Nia sopiro ja estas harmonia homa socio, kiu akceptu krom noblaj kristanaj ideoj ankaŭ la komunan helpan lingvon, kies nomo estas Esperanto. En realigo de ĉi tiuj pensoj ni vidas solvon de multaj problemoj, kiuj obstaklas homan kunvivadon inter homoj kaj nacioj. Uzado de la preciza, facila kaj neŭtrala lingvo en reciprokaj rilatoj fariĝus giganta donaco por la tuta homaro.

Kontraste al tiuj klopodoj ni observas nekomplezon de diversaj politikistoj kaj parlamentanoj kontribui al sopiroj de honestaj civitanoj, kiuj volas vivi kaj labori trankvile en justa kaj vere demokratia ŝtato, fratece kun ĉiuj alinacianoj. Tial ni rifuzas ĉiujn tendencojn dividadi homojn kaj eventuale eĉ nian komunan respublikon, ĉar ili estas en kruta kontraŭo al niaj celoj.

Ni, la kristanaj esperantistoj alvokas do ĉiujn homojn de bona volo al publika apogo pri unueco, vera amikeco kaj amo ne nur inter ĉeĥoj kaj slovakoj, sed ankaŭ inter aliaj nacianoj. Ni laboru aktive por ĉi idealoj! La kredantoj krome preĝu kaj fastu je tiuj intencoj ne nur por feliĉo de ni ĉiuj, niaj infanoj kaj nepoj, sed ankaŭ por kontribuo al unuiĝo de Eŭropo!"

Sekcia komitato

al la indekso


 NIA PILGRIMO AL HORY

La 6-an de oktobro 1991 okazis planita pilgrimrenkontiĝo de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio al pilgrimloketo Hory apud Česká Třebová. Tiu ĉi renkontiĝo okazadas tradicie jam ekde la jaro 1969, do ankaŭ dum t.n. "normaliga periodo" de totalisma reĝimo ĝis nun. Per tiu ĉi pilgrimo al Dipatrino - Reĝino de Sankta Rozario, la ĉeĥaj IKUE-anoj esprimis dankojn al Dio kaj Dipatrino pro ĉiuj benoj kaj gracoj akiritaj dum la tuta jaro. Kaj por la nunjara benita aktivado de nia IKUE-sekcio apartenas plenkoraj dankoj kaj dankemo al niaj ĉielaj Patro kaj Patrino. Ilin ni esprimis per partopreno de la Sankta Meso, kiun celebris la spirita gvidanto de nia sekcio patro Savio Řičica O.P.

Post la Sankta Meso okazis komuna fotografado kaj post ĝi sekvis tagmanĝo, dum kiu la sekcia prezidanto frato Miloslav Šváček alparolis la 50 ĉeestantajn sekcianojn. Li raportis pri ĉiuj gravaj nunjaraj aranĝoj kaj aktivadoj de la sekcio kaj pri planoj por la venontjara agado. Frato Jiří Laube transdonis al frato Miloslav la memorindan IKUE-flagon, kiun en la jaro 1929 okaze de IKUE-kongrsso en Prago sanktigis tiama prezidanto de Ligo de Katolikaj Esperantistoj en Ĉeĥoslovaka Respubliko, la helpepiskopo de Prago D-ro Antonín Eltschkner.

La kulturan programon prizorgis kun la infanoj kompreneble en Esperanto nia fratino Zdenka Novotná. Ni espru, ke tiuj ĉi ĉarmaj infanoj de Česká Třebová signifas estontecon de nia IKUE-movado.

La bele travivita komuna renkontiĝo postlasis ĉe la partoprenintoj agrablajn rememorojn. Certe ankaŭ venonontjare la ĉeĥaj IKUE-anoj denove pilgrimos al ĉi tiu ĉarma angulo de la naturo, por danki al Dio kaj Dipatrino - Reĝino de la Rozario. Nu, kaj kion diras al ni pri la rozaria preĝo nia kara amiko, pastro Jozefo Zielonka? Jen, mi citos liajn vortojn:

"La Sankta Rozario, latine "rosarium" (de litania "Rozo Mistika"), bukedo da rozoj, krono aŭ kroneto plektita el la plej belaj floroj, el la rozoj, kio signifas reale: el la plej belaj preĝoj. La recitata preĝo tamen estas ligita kun meditado pri Jesuo kaj Maria, kiuj kune transiris la savodonan vivovojon.

La rozario estas preĝo aŭ kanto por ĉiu homo: Por humilulo - unuiĝo kun Dio kaj sanktiĝo, por suferanto konsolo, por distrigitaj pensoj – koncentriĝo, por malfekunda kapo - vortoj de amo, por nervozigitaj – pacigilo, por stiristo en buso kredkonfeso, por la primitivulo - talismano.

Por ĉiu el ni Rozario estas iu kredodiagnozo. Se iu ne ŝatas la Rozarion, tio signifas, ke en lia kredo estas granda vundo, kiu povas kaŭzi disigon de la katolika religio. Oni nomas ĝin termometro de la sankteco.

La Rozario en la nuna formo devenas de sankta Dominiko (1171-1221). En la jaro 1571 (venko sub Lepanto) papo Pio la Kvina establis feston de Sankta Rozario je la 7-a oktobro. Poste oni komencis praktiki la tutan oktobron dediĉi al la rozaria preĝado."

Kion aldoni al ĉi tiuj vortoj de pastro Jozefo? Certe la deziron, ke la rozaria preĝo fariĝu nia ĉiutaga potenca armilo kontraŭ ĉiu malbono. Kun la rozario en la manoj kaj sur ia lipoj nin ne devas timigi la estonteco.

Miloslav Šváček

al la indekso


 PAROLAS PAPO JOHAN0 PAŬLO LA DUA

DUM LA 6-A MONDA TAGO DE JUNULARO EN ĈENSTOĤOVO
LA 14-15-AN DE AŬGUSTO 1991

"Benata la sino, kiu Vin portis kaj la mamoj, kiujn Vi suĉis" (Luk 11, 27). Kun vi ĉiuj, kiuj kolektiĝis ĉi tie el diversaj landoj kaj kontinentoj, kun vi - junaj, mi salutas Jesuon Kriston. Mi salutas en Li la Filon de Dio, la Eternan Vorton de la Patro. Mi salutas la Filon de Maria per la samaj vortoj, per kiuj salutis Lin virino el popolo, kiun Li instruas. Ni salutas Jesuon Kriston, benante Lian Patrinon - la Virgulinon, benante ŝian Patrinecon. Pere de la Virga Patrineco la Filo de Dio fariĝis unu el ni, fariĝis nia Majstro kaj Frato, por ke Li per kruco sur Golgoto povu esti nia Savanto, por en la reviviĝo revelaci potencon de la Sankta Spirito, kiu "donas la vivon" (Joh 6, 63). Dank´ al la viviganta forto de Dio "ni estis nomitaj infanoj de Dio: kaj vere ni tiuj estas" (1Joh 3; 1). "..Benataj, kiuj erportas la pacon, ĉar ili estas nomataj la Diaj infanoj" (Mat 5, 9).

Kristo respondis je saluto de la virino el la popolo dirante: "Sed ankaŭ benataj estas tiuj, kiuj aŭskultas la Diajn vortojn kaj plenumas ilin"(Luk 11, 28). Ĝuste tiu estas la celo de nia pilgrimado. Tiucele ni alvenis tien ĉi, por inter la junulara homamaso aŭskulti la Dian vorton kaj plenumi ĝin.

"Tiuj, kiujn gvidas la Dia Spirito, estas la Diaj infanoj" (Rom 8, 14). Sinjorino de la Hela Monto, akceptu nian junamason en tiun specialan Vespermanĝejon - simile al la jerusalema Vespermanĝejo, en kiu Vi daŭris en preĝo kune kun apostoloj, antaŭ ol komencis ilin gvidi la Dia Spirito ĝis randoj de la tero. Akceptu nian multlingvan aron, kiel tiam en Pentekosto, Vi akceptis pilgrimantojn el diversaj nacioj kaj lingvoj. Same nin akceptu kaj bonvolu esti kun ni. Gvidu nin sur vojo de kredo - post Kristo - sur vojo, kiun unue Vin gvidis la Sankta Spirito ... "(el salutparolado 14.8.1991) .

"MI DONAS ANKAŬ EN ESPERANTO BONVENAN SALUTON AL LA JUNAJ PILGRIMANTOJ EL LA TUTA MONDO. EN ĈI TIU TAGO DE UNIVERSALA FRATECO, KIU VIDAS NIN UNUIGITAJN KIEL FILOJN DE UNU SAMA PATRO EN LA NOMO DE KRISTO, VERO DE LA HOMO". (tion la Papo prononcis esperantlingve).

En la tempo de preĝa estado, sorbita per forta etoso kaj entuziasmo, mi deziras turni vian atenton, miaj karaj Junaj Geamikoj, je tri vortoj: "mi estas, mi memoras, mi atentas" (el apelo).

1. "Mi estas" - nomo de Dio. Tiel diris al Moseo la voĉo el brulanta arbusto (Eli 3,14) ... la fundamenta vorto de la Malnova Testamento, kiu fariĝis ankaŭ la fundamento de la Nova Testamento: "Mi, kaj la Patro estas unu" (Joh 10, 30); "Antaŭ ol Abrahamo naskiĝis, Mi estas" (Joh 8,58); "Kiam vi levos la Homan Filon, tiam vi ekscios, ke Mi estas" (Joh 8, 28). Inter vi ekstaris kruco. Vi mem ĝin starigis. Ja en la kruco ĝis la fino montriĝis la Dia esto inter ni: "Tiel Dio ekamis la mondon, ke sian Filon Ununaskitan donis, por ke ĉiu homo ne pereu, sed havu la eternan vivon" (Joh 3, 16).

Karegaj Geamikoj! Vi alvenis ĉi tien, por retrovi en vi la bildon de Dio, kaj diri el la tuta koro: Mi estas ĉe Vi!

2. "Mi memoras" - kiu mi estas. Mi memoras pri la Kreanto, pri la Savanto, pri la Eŭkaristio, pri la Evangelio, la vorto de Dio ... Ni alvenis ĉi tien, por ke ni estu konsciaj pri tio, kio ni estas kaj kio estas por ni Kristo.

3. "Mi atentas". Ĉi tie estas la atentado de la Patrino: ŝia patrineca zorgo super la homo ekde la koncipo..., kiu transformas la suferon je ĝojo: "Virino, kiam naskas, estas trista, ĉar venis al ŝi la horo, sed kiam estas naskinta, jam ne memoras la doloron pro ĝojo, ke la homo venis en la mondon" (Joh 10, 21). - Jen la vortoj de sola Kristo... Maria atentis en Betlehemo, sub la kruco kaj en Vespermanĝejo, kiam naskiĝis la Eklezio ... Jesuo Kristo vokas al ni: "atentu!" (Mat 24, 42; 25, 13; 26, 38, 41; Mar 13, 33, 35, 37; 14, 34; 21, 36). "Atentu kaj preĝu, por ke ne venku vin la tento" (Mar 14, 38).

Atenti - signifas gardi nin kontraŭ ĉiu falsaĵo kaj malbono; atenti - signifas vidi la aliajn en la bezonoj ... "Mi estas, mi memoras, mi atentas". (el vortoj diritaj dum apelo 14.8.1991).

"Ĉiuj, kiujn gvidas la Dia Spirito, estas infanoj de Dio" (Rom 8, 14). Speciale gvidis ŝin, Marian. Ni salutas Ŝin kiel ekamatan filinon de Dio-Patro, Ŝin, kiu estis elektita je Patrino al la Vorto ..., kiu ekkredis, ke tio, kio ŝajnas neebla ĉe la homoj, eblas ĉe Dio (komp. Luk 1, 37) ... Ŝi meritis laŭdojn de sankta Elizabeta: "Benata Vi estas, kiu ekkredis, ke plenumiĝos la vortoj diritaj al Vi de la Sinjoro" (Luk 1, 45). Pro tio benatan Ŝin nomas ĉiuj generacioj (komp. Luk 1, 49).

Karegaj Geamikoj! Vi estas ĉi tie,ĉar vi ekkredis ... Estu do beataj kune kun Maria, kiu ekkredis ... Vi, karaj Geamikoj, gejunuloj, devas esti la atestantoj fidelaj kaj kuraĝaj pri tiuj "grandajoj"... Permesu, ke gvidu vin la "spirita saĝo kaj racio, pieco kaj Dia amo" (komp. Jes 11, 2), vivigu viajn korojn, por ke pere de vi transformiĝu vizaĝo de tero ... Akceptu do la Sanktan Spiriton!

Speciale tiun atestadon de la kredo la Eklezio atendas de vi, karaj geamikoj el la Orienta Eŭropo ... Hodiaŭ alvenis la horo. Dum teruraj jaroj, kiujn vi travivis, la Eklezio kaj la sekvanto de sankta Petro ne forgesis pri vi ... Mia koro pleniĝas de ĝojo, kiam vidas mi vin kune, karaj miaj geamikoj el la Oriento kaj el la Okcidento, el la Nordo kaj el la Sudo, unuigitaj per la sama kredo en Kristo, kiu estas: "hierau kaj hodiaŭ, la sama, ankaŭ eterne" (He 13, 8). Vi estas juneco de la Eklezio, kiu staras antaŭ nova Milenium. Vi estas la Eklezio de morgaŭo, la Eklezio de la espero ... Jen la Hela Monto estas por vi la Vespermanĝejo ... Akceptu do la Sanktan Spiriton kaj estu fortaj. Amen. (el homilio 15.8.1991).

Karaj junaj Geamikoj! Jam alvenis momento de la adiaŭo. Ni disiĝas sub la patrina rigardo de la Nigra Madono Virgulino el la Hela Monto, kiu rigardas vin fide en sia ĉielenpreno. En Ŝi la homa naturo atingis la pinton. Superas Ŝin nur perfekteco de la Filo, de la Enkorpigita Vorto. Maria prezentiĝas al ni hodiaŭ kiel modelo de kreskanta vivo ĝis plena maturiĝo ...

Karegaj Knabinoj kaj Knaboj! Jen la tasko por vi, kiun lasas al vi la Dipatrino: kreskadu en via personeco, kulturu talentojn de la korpo kaj la animo; kreskadu kiel la kristanoj en sankteco; kreskadu kiel la atestantoj de Kristo, kiu estas "lumo al la mondo" (Joh 8, 12) ... Sur tiu ĉi vojo akompanu vin Patrino de Dio kaj Patrino de homoj. (el la adiaŭa parolo 15.8.1991).

"KAREGAJ JUNUIOJ! LA SPERTO DE KREDO TRAVIVITA ĈE LA PIEDOJ DE NIGRA MADONO RESTU NEFORGESEBLE GRAVURITA EN VIAJ KOROJ. SANKTEGA MARIA AKOMPANU VIN!" (Tion la Papo prononcis esperantlingve.)

Pastro Jozefo Zielonka

Ni dankegas al pastro Jozefo, nia karega pola frato, pro la tre valora enhavo de ĉi tiu kontribuaĵo - pro la vortoj de la Papo daŭre alparolantaj niajn korojn.

al la indekso


 ĈU VI VOLAS, KE DIO BENU ESTU PLI INTERESA?

Kontribuu al ĝia enhavo. Inter niaj membroj estas certe multaj, kiuj povas diri al ni ion interesan, kuraĝigan kaj instruan. Skribu ekzemple pri la temo: "Mia unua kontakto kun Esperanto kaj kial mi pli intensive komencis okupiĝi pri katolika Esperanto-movado. Sufiĉas ne tro longaj artikoloj. Per tio vi pliriĉigos la bultenon, kiu fariĝos vere via interesa legaĵo. Korajn antaŭdankojn!

La kontribuaĵojn sendadu je la adreso de la redakcio sur la lasta paĝo.
Miloslav Šváček

al la indekso


 LA RENKONTIĜO DE LA KATOLIKAJ ESPERANTISTOJ EN ŽILINA

En la tagoj de la 23-a ĝis la 25-a de aŭgusto 1991 okazis en Žilina Unua Renkontiĝo de Katolikaj Esperantistoj, kiun aranĝis Katolika (IKUE) Sekcio de Slovaka E-Asocio. Krom la slovakaj katolokaj esperantistoj, ĉeestis ankaŭ 5 gastoj el ĉeĥaj landoj. Oficiale reprezentis la Ĉeĥan IKUE-Sekcion fratoj Miloslav Šváček kaj Ladislav Mlejnek. Jam komence mi devas konstati, ke ni travivis inter niaj slovakaj gefratoj vere belegajn 3 tagojn en frateca amo kaj reciproka harmonio.

La renkontiĝo estis komencita vendrede la 23-an per Sankta Meso en Esperanto en la kapelo de Saleziena Domo, celebrita de pastro Aiojz Dlugi SJ. La Saleziana Domo disponigis kunvenejon, kie okazis ĉiuj programoj.

Sabate, la 28-an okazis la ĉefa programo de la renkontiĝo. Post la Sankta Meso en Esperanto celebrita de sac.Alojz Dlugi, dum kiu lektoris prezidantoj de ambaŭ IKUE-sekcioaj, estis komencita la kunveno per IKUE-himno kaj la preĝo "Patro nia".

Nome de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio alparolis la partoprenantojn frato prezidanto Miloslav Šváček. Li koncize skizis evoluon de la reciprokaj rilatoj de ambaŭ sekcioj ek de la fondo de la Slovaka IKUE-Sekcio, la 2-an de januaro 1990 ĝis nun. La komencajn iomete "nebulecajn" rilatojn, kiuj fakte estis reflektoj de la tiama politika situacio, anstataŭigis rilatoj de reciproka komprenemo, harmonio kaj kunlaboro. Kaj fakte! Tion klare pruvis la amikeca kaj frateca atmosfero inter partoprenantoj de ambaŭ sekcioj.

Frato Miloslav informis pri la aktivadoj de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio. Konklude li diris: "Tio, ke ni, la oficialaj reprezentantoj de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio estas ĉi tie inter vi, ke ni proponas al via sekcio fruktedonan kunlaboron surbaze la amo kaj reciproka respektado, estu de vi komprenata kiel signo de vere frateca sinteno rilate al via sekcio kaj la tuta slovaka popolo, estu komprenata kiel signo de vera amo al vi. Estas mia deziro, ke en niaj reciprokaj rilatoj ludu neniun rolon la ecoj, kiuj negative influas rilatojn de niaj ambaŭ nacioj. Ni ĉiam restu fratoj kaj fratinoj en Jesuo Kristo kaj la Virgulino Maria!

La vortoj de la frato Miloslav estis varme akceptitaj flanke de la slovakaj gefratoj, kiuj proponis esplori la eblecon en estonteco eldonadi komunan bultenon. Tiucele estis nomumita komuna komisiono (por la ĉeĥa sekcio: Šváček, Mlejnek, Bartovská; por la slovaka sekcio: Šaturová, Němec, Kepeňová).

Sekvis alparolo de landa IKUE-reprezentantino por Slovakio D-rino Magda Šaturová. Ŝi rekomendis kunlaboron de la sekcioj dum iliaj aranĝoj, ĉe eldonado de kantaretoj, preĝlibroj kaj eĉ beletraj verkoj. Ŝi akcentis ideon de la komuna bulteno.

Interesa estis alparolo de vicdirektoro de la Seleziana Domo. Li informis pri historio de salezianoj en Žilina. Dum totalisma reĝimo en la Saleziana Domo havis sidejon la fifama ŝtata sekreta polico (StB), kie estis arestita martiro de la Eklezio kaj slovaka popolo, Episkopo Ján Vojtaššák. Nun denove en sia domo loĝas ĝiaj posedantoj - la salezianoj.

La prezidanto de la Slovaka IKUE-Sekcio frato Martin Majtán informis, ke la sekcio havas 112 membrojn. Sekvis informoj pri la aktivado de la slovakaj katolikaj esperantistoj.

Tre altnivelaj kaj aŭskultintaj estis prelegoj de kvar prelegintoj (Šaturová, Dvořáková, Tomašovičová, Němec).

Kompreneble, agrabla estis ankaŭ ekskurso al Budatín kaj anklaŭ neoficialaj partoj de la renkontiĝo, kiuj praktike pruvis, kiel utilaj kaj eĉ agrablaj estas komunaj renkontiĝoj, forigantaj sensencajn antaŭjuĝojn kaj misopiniojn, kiujn altrudigas al la popolanoj la ambiciemaj kaj ambiciozaj politikistoj.

Konklude mi devas diri, ke ni revenis hejmen el Žilina kun belegaj sentoj kaj rememoroj. Ni deziras al la frateca Slovaka IKUE-Sekcio helpon kaj benon de Dio kaj ŝirmon de Dipatrino - la Sepdolora, Patronino de Slovakio.

Miloslav Šváček

al la indekso


 Venontjaraj aranĝoj

La nunjaraj aranĝoj estis vere Di-benitaj. Per ili nia sekcio kontribuis kadre de la 10-jara programo de la spirita kaj morala renovigo de la nacio.

Samcele ni volas aktivadi ankaŭ venontjare. Pro tio ni planas krom alia aktivado okazigi jenajn aranĝojn:

1. Duan spiritan renkontiĝon en České Budějovice de la 19-a ĝis la 21-a de junio 1992.

La renkontiĝon solene malfermiĝos vendreda (plejparte esperantlingva) koncerto (verŝajne en katedralo), kiun prezentos nia membro, operkantisto frato Miroslav Smyčka. Post ĝi okazos interkona vespero.

Sabate, post Sankta Meso okazos prelegoj. Posttagmeze estas planita peraŭtobusa ekskurso al apudlima aŭstria urbeto kaj renkontiĝo kun esperantistoj.

Dimanĉe, post la Sankta Meso okazos trarigardo de la urbaj vidindaĵoj de České Budějovice. Post ĝi okazos la konkluda programo kun fermo de la renkontiĝo.

La renkontiĝo okazos kiel nunjare en la Fakultato de Teologiaj Studoj en centro de la urbo, kie la partaprenantoj ne nur komforte loĝos, sed tie estos je dispono ankaŭ kapelo kaj kunvenejo, eventuale manĝejo. La kondiĉoj do estas konvenaj por partoprenantoj de ĉiu aĝo.

Se vi volas travivi almenaŭ same belegajn travivaĵojn, kiel la nunjaraj partoprenintoj, do ne forgesu rezervi la tempon por tiu ĉi aranĝo. Jan nun vi povas aligi vin ĉe frato Ladislav Mlejnek, Mokrý Lom 18, CS-373 22 Ločenice.

2. La 11-an IKUE-Tendaron (KET) en Sebranice apud Litomyšl. Tiu ĉi aranĝo kaŭzas zorgojn, ĉar la planita dato kolizias kun aranĝoj de Universala Kongreso de E. en Vieno kaj kun antaŭkangresaj kaj postkongresaj aranĝoj. Pro tio ni jam nun traktas kun posedantoj de la tendaraj ekipaĵoj kaj proponas okazigon de nia KET de la 8-a ĝis la 22-a de de auĝusto.

Ni alvokas ĉiujn, kiuj povas helpi kiel kursgvidantoj, spiritaj gvidantoj, programgvidantoj, kuirejaj zorgantoj, sanitaraj zorgantoj ktp, ke ili tion sciigu al frato Miloslav Šváček.

3. La rozarian pilgrimrenkpntiĝon en Hory apud Česká Třebová. Kiel tradicie jam de la j. 1969 ankaŭ venontjare ni planas okazigi ĉi tiun pilgrimon al Dipatrino - Reĝino de la Sankta Rozario, por danki al Dio kaj Dipatrino pro ricevitaj gracoj kaj benoj. La pilgrimo okazos dimanĉe la 4-an de oktobro.

Jen, ni informis vin pri la ĉefaj, jam nun planitaj aranĝoj. Pri la ceteraj aranĝoj kaj agadoj ni informos vin pere de nia bulteno Dio Benu aŭ pere de aldonaĵoj al revuo Espero Katolika.

Ni preĝu ankaŭ intence de nia aktivado, por ke ĉiuj aranĝoj estu Di-benitaj kaj celu gloron kaj honoron de Dio kaj prosperon de la animoj.

Sekcia komitato

al la indekso


 LA KANTARETO "RESTU KUN NI"

La kantareto RESTU KUN NI ĵus aperis por vi, karaj fratoj - fratinoj. Eldonis ĝin la Ĉeĥa IKUE-Sekcio de ĈEA.

La kantareto RESTU KUN NI estas 135-paĝa, enhavanta 51 ritmajn religiajn kantojn kun muziknotoj kaj gitaraj akordoj.

La kantareto RESTU KUN NI enhavas kantojn tradukitajn de elstara E-poeto Jiří Kořínek.

La kantareto RESTU KUN NI estas akirebla de ĉiuj, ĉar ĝia prezo estas nur 1,5 USD, aŭ 2,5 DM, aŭ egalvaloro (inkluzive de sendkostoj en Eŭropo, por loĝantoj en Ĉeĥoslavakio 15 kronojn – 3.- por sendkostoj

La kantareto RESTU KUN NI atendas je vi ĉe la ĉeĥa landa reprezentanto de IKUE: Miloslav Šváček, Tršická 6, 751 27 Penčice, Ĉeĥoslovakio.

Ne hezitu, se vi volas laŭdi Dion perkante, aŭ se vi volas donacante ĝin kaŭzi ĝojon al viaj geamikoj, tiucele estas por vi la kantareto RESTU KUN NI!

Miloslav Šváček

al la indekso


 FONDUSO DE KRISTANA SOLIDARECO INTERNACIA

Kristana Solidareco Internacia – CSI estas supernacia, superkonfesia organizo, kiu helpas per diplomataj rimedoj, preĝoj, materiala kaj jera helpo al persekutataj kristanoj en la tuta mondo. La fundamenta agado astas en "laborgrupoj de CSI". Tio estas melgranda kunularo de kristanoj de diversaj konfesioj, kiuj komune preĝas kaj agas helpe al la persekutataj kristanoj per intervenoj ĉe politikistoj kaj oficejoj. Informojn vi povas ricevi ĉe prezidanto de prepara komitato (nia membro) s-ro František Adamík. La adreso: "Fonduso de Soliodareco CSI", Předmostí-Náves 38, 751 24 Přerov, Ĉeĥoslovakio.

František Adamík

al la indekso


 AGADO E3: informas - esperas - alvokas

Ni ricevis leteron de s-ro Jacques Tuinder el Nederlando. Jen, ĝia enhavo:

"Akurate antaŭ kvarona jarcento mi en la organo de IKUE - anoncis kampanjon, kiu poste konatiĝis kiel AGADO E3, ĉar mi instigis la esperantistaron esperigi (= doni lumon) al esperantoj (= al milionoj da homoj nenecese vihandikapitaj kaj esperantaj morgaŭ vidi aŭ pli bone vidi).

Dum tiu longa perictdo mi dank´ al la kontribuoj de ĉefe neesperantistoj sukcesis realigi aron da modestaj kaj efikaj projektoj, kies plej karakteriza trajto estas: rekta helpo de homo al homo. Mistero tamen restas, kial agado pure esperantista neniam amase gajnis la okulojn kaj korojn de la "gefiloj" de okulisto Zamenhof, kiu ligis eĉ ideon kaj idealon kun la esperantismo.

Laŭ ĉi tiu vojo mi esprimas mian grandan kaj varman kaj sinceran dankon al tiu nobla elito, kiu ade kaj multmaniere subtenadis miajn malfortajn klopodojn, iom kontraŭbatali la nenecesan blindecon en la mondo. Mi estas certa pri tio, ke ili restos fidelaj ankaŭ post la neevitebla enteriĝo de Agado E3. Ili ja jam scias, ke mi, la iniciatinto, decidis ne pli longe "hisi" la tutmondan esperantistaron sur mian nukon, sed simple energii sole nur por tiuj, kiuj havas okulojn blindajn aŭ malforte vidantajn. Ĝis nun neniu el niaj vicoj prezentis sin por entrepreni duan provon eble pli sukcesplenan en jamaj sulkoj. Ni vidu kaj esperu ...

Ĉi tiun monaton Agado E3 aktivas por rapida rekonstruo de "Signum Vitae", okulklinika kaj okulvitreja komplekso en Addis Abeba, kiun en majo pasinta brute prirabis bando de centoj da armitaj soldatoj. Ni jam helpis per miloj da novaj lensoj kaj kompleta ekipaĵo optikista, sed deziras redoni ankaŭ al la tiea okulistino la plej gravajn instrumentojn. Ĉiu helpo estas bonvena, sed ne plu bombardu min per novaj rezolucioj, ĉar tiurilate jam plenplenas miaj tirkestoj, kaj evidentaj spertoj instruis, ke ĝis nun neniu rezolucio, eĉ en la plej perfekta Esperanto formulita, redonis vidpovon al nur unu blinda kunhomo.

Mi bedaŭras, ke LA TUTMONDA ESPERANTISTARO, en kies nomo mi agadis, se plene konsentas, tamen tombe silentas. Sed seniluziigita mi ne estas, ĉar mi konsideras min homo antaŭe realisme avertita. Fama propagandisto iam konsilis: "Energie laboru por Esperanto, sed ne tro konstruu sur la esperantistoj!" Mi do daŭrigos por vidhandikapuloj kaj danke bonvenigos estonte ankaŭ manojn kaj brakojn esperantistajn.

Kore vin kaj la viajn salutas kun tre profunda danko
Jacques Tuinder, Henegonwenlaan 35, 1966 RH Heemskerk, Nederlando
."

Karaj gefratoj! La agado, kiun antaŭ kvaronjarcento lanĉis s-ro Jacques Tuinder estas vere tre grava, ĉar pere de ĝi reakiris la vidpovon amaso da loĝantoj en afrika kontinento. Estas necese eĉ spite de ne tro facila ekonomia situacio en nia lando subteni ĉi tiun agadon, por helpi al suferantaj proksimuloj. Pro tio mi demandas, ĉu oni trovos inter nia membraro kapablan personon, kiu volus kaj povus transpreni nome de nia sekcio kunlaboron kun Agado E3? Tiu ĉi aktivado estas certe pli grava kaj meritplena antaŭ Dio, ol kiu ajn elia pormovada aktivado. Se tiu ĉi "kompatema samariano" troviĝas inter la membroj, do nepre tuj anoncu vin ĉe frato Miloslav Šváček, kiu liveros al vi plurajn instrukciojn. Koran antaŭdankon!

al la indekso


 BENOJ DE LA KARDINALO TOMÁŠEK

Partoprenintoj de la rozaria pilgrima renkontiĝo okazinta la 6-an de oktobro 1991 sur Hory apud Česká Třebová sendis salutleteron ankaŭ al longjara favoranto de nia movado Mons. Francisko kardinalo Tomášek. Pere de sia sekretario li sendis al ni leteron. Ni daŭre rememoru en la preĝoj ĉi tiun nian bravan Patron, kiu estas por ni simbolo de kredo, kuraĝo kaj braveco.

ARCIBISKUPSTVÍ PRAŽSKÉ, 119 02 Praha 1, Hradčanské nám. čp. 56/16 - Telefon 53 95 48-9

V Praze 9. října 1991

Pan Miloslav Šváček, předseda katol. sekce ČES, Tršická 6, 751 27 Penčice

Jeho Eminence pan kardinál Tomášek Vám a všem podepsaným děkuje za zdravici, kterou jste mu poslali i za všechna přání, které opětuje a posílá Vám, Všem členům Vaší sekce své požehnání

Rád Vám to sděluje v Kristu oddaný P. Vladimír Vyhlídka, sekretář

al la indekso


 Salutoj el fora Japanujo

Antaŭ kelkaj tagoj mi ricevis du numerojn de DIO BENU. Elkoran dankon. En la kunveno de esperantistoj en Oosaka mi prezentis enhavon de la bulteno. En nia lando multaj estas indiferentaj rilate al religio, tamen mi ĉiam provokas ilin pri katolikismo en via lando. Saluton al katolikaj esperantistoj en Ĉeĥoslovaka Federacia Respubliko.

Sincere via Matubara-Hatirô, Namimatutyô 4-5, Kisiwada-si (Oosaka-hu), -596- JAPAN

Ni dankas al nia japana frato Matubara-Hatirô pro la salutoj kaj organo de Oosaka E-Societo LA VOĈO.

al la indekso


 LA SKRIBA KURSO

La skriba kurso de Esperanto (por katolikoj kaj konvena ne nur por ili) ne estas ankaraŭ finkompilita. Pretaj estas 10 lecionoj el 15. Ĉar temas pri la grava afero, do ĝi postulas sian tempon. Ĝian kompletan kompilon ni antaŭvidas en la unua kvaronjaro de 1992. La interesuloj pri ĉi tiu skriba kurso jam nun povas sin aligi ĉe frato: Jaroslav Žák, U střelnice 20, 746 01 Opava.

Al demando, kial specialan kurson por katolikoj, se jam ekzistas skribaj kursoj de Esperanto, ni klarigas, ke temas pri speciala servo de la ĉeĥaj katolikaj esperantistoj, kiuj volas per ĉi tiu kurso plinombrigi membraron de la katolika sekcio kaj de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE). En la kurso estas speciale uzita katolika terminaro, kiun oni malfacile trovas en la vortaroj. Tiamaniere ni volas aktivigi novajn esperantistojn por nia movado.

Jaroslav Žák

al la indekso


 HISTORIO DE NIA MOVADO

Ni adresas alvokon al malnovaj katolikaj esperantistoj aktivantaj ekde la komenco de la ĉeĥoslavaka katolika E-movado, kiuj posedas historian materialon pri la aktivado de la katolikaj esperantistoj en Ĉeĥoslovakio, ke ili pruntedonu ĉi materialon al frato Miloslav Šváček, por ĝia kopiigo; eventuale helpu verki historion de la aktivado de tiu malnova periodo. Ekzistas timo, ke la venontaj generacioj nenenion sciiĝos pri la aktivado en la periodo de la unua respubliko ĝis kvindekaj jaroj, kiam estis paralizita la tuta E-movado.

La historia materialo povas esti verkita aŭ en Esperanto aŭ en la ĉeĥa kaj slovaka lingvoj. Koregan antaŭdankon al ĉiuj, kiuj tiamaniere volas helpi al nia katolika E-movado.

Miloslav Šváček

al la indekso


 PRI KARA KAJ MULTEKOSTA

Drahá Aničko, tu drahou látku jsem si nekoupila, protože se mi zdá být příliš drahá. Ten prstýnek nebyl drahý, ale je to pro mne drahá vzpomínka.

Pětkrát "drahý", ale druhý, třetí a čtvrtý se tyká peněženky, kdežto první a pátý se tyká citu, srdce. Esperanto je jazyk, který musí být pro každého člověka jasný, proto ty dva pojmy nemůžeme zaměňovat, "dávat pod jednu střechu".

Proto:
Kara Anjo, la multekostan ŝtofon mi por mi ne aĉetis, ĉar ĝi ŝajnas al mi esti tro kosta. La fingroringo ne estis multekosta, sed ĝi estas por mi kara rememoraĵo.

Často esperantisté používají "kara", protože "multekosta" nebo dokonce "tro multekosta " je výraz dlouhý. V druhém případě je však možno slůvko "multe" vynechat a může se říci: trokosta, trekosta, plikosta, plejkosta, malplikosta, malplejkosta.

Marie Bartovská

al la indekso


 NI INFORMAS, KE:

- Sestra Květoslava Duřpeková, členka naší sekce, která za totalitního režimu tajně vstoupila do řádu Milosrdných sester sv. Kříže a přijala řeholní jméno Marie Hedvika, opustila pěveckou činnost a veřejně oblékla řeholní šat. Tím započala svoji bohumilou činnost u sestřiček v Hroznové Lhotě. Přejeme a vyprošujeme sestře Marii Hedvice mnoho Božího požehnání.

- Pri la Renkontiĝo de la Slovaka IKUE-Sekcio en Žilina raportis ankaŭ nia ĉeĥa katolika semajngazeto Katolický týdeník (n-ro 41 el la 13.10.1991).

- Na výzvu táborové komise v čísle 3 našeho bulletinu DIO BENU jsme zatím obdrželi jeden návrh na večerní píseň při snímání vlajek. Srdečně děkujeme a doufáme, že mezi našimi členy se najdou ti, kteří na základě této výzvy zašlou svůj návrh. Za všechny budoucí naše táborníky jim projevujeme předem poděkování.

- Surbaze de la propono, ni publikigas kelkajn partojn de la bulteno ankaŭ ĉeĥlingve, ĉar inter niaj membroj estas kaj certe ankaŭ estos komencantoj. La bulteno kun pure esperantlingva teksto povus fariĝi por ili ne tro interesa kaj tio ne estas nia celo.

- Plánujeme vydat dopisní obálky, papíry, korespondenční lístky s emblémem, který je na str. 56 tohoto čísla našeho bulletinu. Máme již k tomuto účelu připraveny štočky 4 velikostí. Brzkou realizaci tohoto záměru znesnadňuje nedostatek finančních prostředků, neboť jen menší část našich členů přispěla dobrovolnými dary na úhradu nákladů naší sekce (tisk bulletinu, poštovné, atd.). Ze stejných důvodů zatím nemůžeme realizovat vyrobení našich odznaků. Jména těch, kteří přispěli nezveřejňujeme, neboť ne všichni si to přejí. Všem však vyprošujeme Boží požehnání a děkujeme "Pán Bůh zaplať!" a to i těm, kteří pomáhají naší činnosti modlitbami.

- Obecní zastupitelstvo v Sebranicích vyslovilo dne 7.11.1991 souhlas s konáním našeho tábora (KET) v příštím roce za podmínek jako v letošním roce. Děkujeme obecnímu zastupitelstvu v Sebranicích u Litomyšle.

- Nia membro frato Roman Heřman akceptis la 30-an de novembro 1991 sakramenton de bapto. Ni tre ĝojas pro ĉi tiu grava sciigo kaj ni elpetas al li Diajn benojn por plua kresko en la kristana kredo.

- Od manželů Miloslavy a Jaroslava Koktánových z Želiva jsme obdrželi novoročenku, která je jejich každoročním setkáním s přáteli. Děkujeme a citujeme z ní alespoň toto: ... Děkujeme Bohu, že nám dopřál dožít se svobody, děkujeme za všechny věrné přátele , a za všechny, se kterými jsme navázali nová přátelství. Nezapomenutelné jsou dojmy ze setkání katolických esperantistů letos v Českých Budějovicích. Vládla tam krásná atmosféra skutečného křesťanského bratrství.

Sekcia komitato

al la indekso