Dio Benu numero 3-3/1991

al la arkivo de jarkolektoj 1991-2010

 

VORTOJ DE LA PREZIDANTO (M. Šváček)
LA VI-A MONDA TAGO DE JUNULARO EN ĈENSTOĤOVO (J. Zielonka)
KIEL VENKI SUFERON? (Verda Familio de EK Mnich. Hradiště)
LA PILGRIMO AL JAN SARKANDER (M. Šváček)
LABORKOMISIONOJ DE LA SEKCIO (sekcia komitato)
PRI "FIDI" KAJ "KONFIDI" (M. Bartovská)
ČESKÉ BUDĚJOVICE - LA TRITAGA SPIRITA RENKONTIĜO (M. Šváček)
MESAĜO DE DR-INO MAGDA ŠATUROVÁ
ENPENSIĜO PRI NUNTEMPO KAJ ESTONTECO DE NIA MOVADO (J. Kalný)
FESTO DE SANKTAJ APOSTOLOJ PETRO KAJ PAŬLO (O. Gesner)
SANKTA AGNESA ĈEĤA (J. Cink)
BEATA ZDISLAVA (M. Lorková)
RESPONDO DE LA ĈEFEPISKOPO M. VLK
KET - IKUE - DIO BENU - EP. OTČENÁŠEK (M. Šváček)
LA TENDARAJ EĤOJ – TÁBOROVÉ OZVĚNY
REMEMORO JE SEBRANICE (K. Janouš)
VĎAKA ZA KRÁSNE DVA TÝŽDNE (V. Lehocká)
KIU DIVENOS LA ENIGMON? (A. Němcová)
NEZAPOMENUTELNÉ PRÁZDNINY (T. Barošová)
KONKLUDAJ VORTOJ DE LA TENDARESTRO (M. Šváček)
EL LA KORESPONDAĴOJ (DB-redakcio)
STANOVISKO K VÝZVĚ RADIKÁLNÍ STRANY (sekcia komitato)
ALVOKO DE LA TENDARA KOMISIONO
NI INFORMAS (sekcia komitato)


 VORTOJ DE LA PREZIDANTO

Karaj gefratoj!

Ni prezentas al vi 3-an numeron de nia sekcia bulteno DIO BENU. Ĝi estas iomete pli ampleksa pro la enhavoriĉa aktivado de nia sekcio dum la someraj monatoj. Oni vere povas paroli pri la benita agado de nia sekcio. Jes, ĝin ja benis la sekciaj patronoj: la ĉefepiskopo D-ro Miloslav Vlk kaj episkopo D-ro Karel Otčenášek. Nia aktivado celas prefere spiritan kaj moralan renovigon de nia socio. Ni agas ne por Esperanto, sed per Esperanto, do konforme kun la IKUE-statuto. Per tiu ĉi agado ni volas aktive helpi al la Eklezio je misia laboro en nia lando. Ni ĝojas vidante, ke Dio vere benas ĉi tiun nian agadon.

Ni volas plifaciligi al niaj gefratoj legadon de nia bulteno, kies vidpovo ne estas sufiĉe bona. La tekston de la apartaj paĝoj ni dividas en du kolonojn, por ebligi la legadan pere de lenso. Ni volas interesigi pri nia aktivado ankaŭ komencantajn esperantistojn. Pro tio la bulteno enhavas ankaŭ iom da nacilingva teksto.

Dezirante al vi agrablan legadon, korege salutas vin via frato prezidanto Miloslav Šváček.

al la indekso


 La VI-a monda tago de junularo en Ĉenstoĥovo

Raportas Pastro Jozefo Zielonka

Ideo de la Mondaj Tagoj por junularo naskiĝis en koro de Papo Johano Paŭlo II-a spontane post du sukcesaj renkontiĝoj kun junularo en Romo (1984 kaj 1985). Ĝis nun havis lokon ses tiaj Tagoj: 1-a en Romo 1986 "Estu ĉiam pretaj defendi la esperon, kiu estas en vi" (1 Pet 3, 15), 2-a en Buenos Aires 1987 "Ni ekkonis kaj ekkredis al la amo, kiu estas en vi" (1 Joh 4, 16), 3-a en Romo 1988 "Faru ĉion, kion ajn Li diros al vi" (Joh 2, 5), 4-a en Santiago de Compostela 1989 "Mi estas la vojo, la vero kaj la vivo" (Joh 14, 6), 5-a en Romo 1990 "Mi estas la vinberujo kaj vi la jarbranĉoj" (Joh 15, 5), 6-a en Ĉenstoĥovo 1991 "Vi ricevis la spiriton de adopto je la gefiloj" (Rom 8, 15).

"Vi estas la estonto de la mondo. Vi estas la espero de la Eklezio. Vi estas mia espero ... Rigardante vin atente, mi kun tremo kaj fido pensas pri tio, kio atendas vin en la vivo; kio vi estos en la estonta mondo. Mi volas lasi al vi estiel vojaĝprovianton je via vivo tri pensojn: serĉu Jesuon, amu Jesuon, atestu pri Jesuo" (J.P.II Romo 1978).

En Ĉenstoĥovo jam ekde 8-a de aŭgusto svarmis multnacia junularo, kiu alvenis unuope el la tuta mondo. La aliaj iris perpiede kune kun polaj pilgrimoj, kelkaj eĉ pli longe ol dek tagojn. Pro tio la tempo estis aranĝita laŭ jena programo:

8-10 VIII 1991 – III-a Monda Forumo de Junularo en Ĉenstoĥovo: festivaloj, teatraĵo. 11-13 VIII 1991 - senpera sinpreparo je renkontiĝo kun la Papo per la spiritaj ekzercoj, kiuj estis gvidataj en ĉiuj preĝejoj de Ĉenstoĥovo en diversaj lingvoj. 13 VIII 1991 la Papo alflugis per aviadilo el Romo Krakovon kaj unue vizitis tombon de siaj gepatroj, poste benis novan hospitalon por infanoj, kie li havis renkontiĝon kun polaj kuracistoj kaj medicina servo; sekve li vizitis katedralon, kie li preĝis ĉe sarkofagoj de sankta Stanislavo, episkopo, kaj beata Jadviga, reĝino; ankaŭ li ne forgesis viziti tombojn de polaj reĝoj en subteraĵo de la katedralo. Posttagmeze li celebris S. Meson sur la urboplaco, dum kiu li beatigis Anielan Salavan la servistinon, vizitinte poste ŝian tombon en preĝejo de PP Franciskanoj. Post noktumo en iama rezidejo - kurio episkopa - li veturis al Wadowice - sian naskiĝurbon, kie li benis novkonstruitan preĝejon. Posttagmeze la Papo helikoptere forflugis al Ĉenstoĥovo. 14 VIII 1991 je la 17,30 la Papo aperis en la Hela Monto je la renkontiĝo kun junularo. Tie li celebris la "Helmontan Apelon" en diversaj lingvoj kaj restis atenti dumnokte (kun mallonga paŭzo por dormi). 15 VIII 1991 je la 9,30 la Papo celebris Meson por junularo, predikis kaj post Anĝeluso je la 12-a horo li fermis la VI-an Mondan Tagon de Junularo. Ĉiuj diservoj estis aranĝitaj sur pinto de la klostro, kio estis videbla el malproksima foro. Posttagmeze gvidis la Papo kunvenon de multnaciaj teologoj orientaj en klostro de PP Paŭlanoj. Vespere ankoraŭfoje li aperi antaŭ daŭre atendanta junularo. 16 VIII I991 matene la Papo forflugis Krakovon, kie sur la flughaveno estis oficiala adiaŭo antaŭ forflugo al Budapeŝto.

Je la VI-a Monda Tago de Junularo alvenis pli ol unu miliono da gastoj (nekalkulante la Polojn) el diversaj landoj. Speciale estas menciindaj gastoj el Sovetunio, kiuj havis la unuan tian eblecon en sia vivo. La limoj estis malfermitaj kaj de tie alvenis pli ol cent miloj da pilgrimantoj. Nur el Blankrusujo alvenis 40000, el Moskvo l0000, el Petersburgo 5000, el Grodno 25000 kaj el aliaj urboj ĉu respublikoj alvenis nekalkulata homamaso. Ili multfoje alvenis sen mono, ne manĝante kelkaja tagojn. En Ĉenstoĥovo ĉiuj ricevis senpagan loĝejon kaj manĝaĵon. Ankaŭ pilgrimantoj per trajnoj ne havis la biletojn. Pola televido montris virinon genuiĝi antaŭ konduktoro, kiu petis lin ne puni ŝin pro manko de bileto, ĉar ŝi en Ĉenstoĥovo preĝos liaintence. Je tiaj eventoj ekreagis Ministerio pri Trafiko, permesante al la orientaj gastoj veturi sen biletoj. Tiamaniere alvenis duobla kvanto da pilgrimantoj, ol estis antaŭvidite. Nur Aleo de Maria, el kiu estis videbla la Hela Monto, riĉe prilumita, surhavis ĉirkaŭ unu milionon da junularo. La Aleo estis bonege ekipita per megafonoj kaj televidekranoj. Nokte 14/15 VIII ĝi transformiĝis en gigantan dancsalonon kaj poste dormejon. Sur ĉiuj du metroj da asfalta ŝoseo, trotuaro ĉu parko kuŝis unu persono - en dormosako aŭ eĉ sen ĝi. Dank´ al Dio la vetero estis tre oportuna por tio. Matene ĉiuj apudvojaj hidrantoj (akvokranoj) ekfunkciis kaj la Aleoj fariĝis banejoj. Post la lavado la junularo rapidis ion manĝi el propra sako, aŭ ĉe apudaj butikoj, por esti pretaj je novaj kunvenoj. Valoras mencii, ke antaŭ nelonge minacis al ni malsato, kaj ni mem bezonis helpon. Nune tamen Ĉenstoĥovo havis tiel abundan manĝoprovizon, ke ĝi sufiĉus por pli longa tempo. Tion ne povis kompreni la orientanoj.

Menciinde estas, ke dum la soleno la Papo du foje uzis Esperanton, kio speciale ĝojigis niajn samideanojn. Tion ĉi la Papo faris unuan fojon en sia apostolado.

Korege ni dankas al pastro Jozefo Zielonka pro perfekta priskribo de tiel mondgraveca aranĝo. Ni esperu, ke helpe de S. Spirito la ideo pri komuna lingvo, kiel interkomprenilo dum tiuj ĉi gravaj aranĝoj trovos agnoskon en la ekleziaj sferoj. Tiucele ni laboru kaj preĝu!

al la indekso


 KIEL VENKI SUFERON?

"Se vi volas kaj povas helpi min per "dolĉa morto" (eŭtanazio) pro dolorego dum nekuracebla malsano (kancero), mi petegas vin, sendi al mi tiel efikan medikamenton", skribas meritplena esperantisto al la redaktoro. Certe troviĝus vojo, kiel helpi, tamen ĉu povas kuracisto ne respekti sian profesian ĵuron? Ni rememoru vortojn de alia suferanta esperantistino, juna knabino: "... La sufero havas en la vivo sian sencon, ke ĝi purigas, fortigas kaj gvidas al la pli granda amo. Rememoru nur, kiom da senmortaj kaj belegaj verkoj ekestis el la sufero de ekz. Beethoven, Michelangelo, Remargue kaj de multaj aliaj. Estas homoj, kiuj petas, por ke ili suferu plej malmulte, sed ili prenas sian suferon sur sin eĉ anstataŭ aliaj; ili estas tiuj, por kiuj estiĝis sufero profito, pliriĉigo. Ni, kiuj sian suferon ne elektis, sed ĝi estis al ni donita, klopodu eluzi ĝin por prospero de ni mem kaj de aliaj, por ke eĉ unu horo de nia vivo ne estu vana. Ni pruvos, ke ni scias, por kio ni estas ĉi tie, kaj ke ni kapablas per nia sorto gajni kaj ne perdi. Kaj kiu la problemon tiamaniere komprenas, ties vivo pleniĝos per riĉeco kaj amo. Ni aldonu admonon de Albert Schweitzer, kiu skribis, ke ĉiu sana homo konsciu, ke lia saneco estis donita pro tio, ke li helpu al tiuj, kiuj ĝin ne posedas, por helpo al la suferantoj. Ĉiutage ellitiĝante, eksidante ĉe plena telero de manĝo, ĝuante varmon de via hejmo dum ripozaj momentoj, enlitiĝante en komfortan liton, memoru pri milionoj da homoj en la sama momento mortantaj pro malsato, militsufero. Ekpensu: Ĉu mi hodiaŭ ne povis parteton de mia feliĉo donaci al la suferanta proksimulo?

Transprenita el bulteno n-ro 3 Verda Familio de EK en Mnichovo Hradiště

al la indekso


 LA PILGRIMO AL JAN SARKANDER

La beatulo Johano Sarkander naskiĝis en Skoczów jare 1576. Post morto de la patro, lia patrino transloĝiĝis al Příbor. Tie Johano vizitadis lernejon. Li studis ĉe jezuitoj en Olomouc kaj Praha. Post doktoriĝo pri filozofio li decidiĝis pastriĝi. Tiun celon li atingis jare 1609. Kiel sacerdoto li aktivadis en Uničov, Boskovice, Charváty, Zdounky kaj Holešov. Li laboris kaj preĝis. Kun paroĥanoj li paroladis pri Dio kaj kun Dio li paroladis pri paroĥanoj. Ĉio prepariĝas je ŝtormo – je la Tridekjara Milito. Jare 1618 okazis ribelo de nobelaro. Protestantoj okupas preĝejojn kaj paroĥdomojn de la katolikoj. La vivo de la beatulo Johano en Holešov ne estas sekura. Li pilgrimis al Ĉenstoĥovo opinianie, ke dum lia forestado la ŝtormo transpeliĝos. Sed post la reveno li povas aktivadi nur sekrete. Februare Moravion transpeliĝas kozakoj, por helpi al imperiestro. Dumvoje ili ĉion bruligas kaj detruigas. Johano iris renkonten al ili kun procesio kaj monstranco. Kozakoj haltiĝas kaj ne atakas la urbon Holešov. Sed tiukaze Johano estas kaptita kaj kulpigita, ke li estas kunligita kun kozakoj. En Olomouc li estis karcerigita kaj terurege torturita. Trifoje li estis brulvundita kaj esplordemandita, kion li scias pri kozakoj, ĉu Lobkovic ion diris al li pri ili dum pekkonfeso. Li diris: ''Eĉ se mi ion el la pekkonfeso memorus, mi ne malkaŝus tion". Li mortis en la karcero la 17-an de marto 1620. La protestantoj malpermsis solenan lian entombigon.

La sciigo pri lia braveco baldaŭ disvastiĝis ĝis la fora Hispanio. Li estis beatproklamita jare 1860.

Ni preĝu: Dio, kiu firmigis la beatan Johanon martiron konfesi lian religion, ni petas, donacu al ni la gracon esti firmfidelaj en la kredo kaj kaŭzu, ke dank´ al lia helpo ni disvastigu la unuecon de la mensoj kaj koroj inter ĉiuj konfesantoj de la Evangelio. Per Kristo, nia Sinjoro. Amen.

La 8-an de junio 1991 okazis komuna pilgrimo de ĉeĥaj kaj polaj katolikaj esperantistoj al beatulo Johano Sarkander, kies martira korpo ripozas en la preĝejo de sankta Miĥaelo en Olomouc, en la proksimeco de la kapelo konsekrita omaĝe al beatulo Johano, do sur la loko, kie li estis torturita. La Sanktan Meson en Esperanto celebris reprezentantoj de ambaŭ popoloj: la novpastro Zbigniew Swoboda el Skoczów kaj patro Alois Juráň el Olomouc. Per tiu ĉi komuna pilgrimo (vidu invitartikolon en DIO BENU n-ro 1 paĝo 4) oni manifestis intencon denove plivigligi reciprokan kunlaboron de la ĉeĥaj kaj polaj katolikaj esperantistoj. Ĉiuj ege bedaŭris, ke la sanstato de pastro Jozefo Zielonka ne permesis al li pilgrimi al Olomouc.

La pilgrimantojn bonvenigis frato Miloslav Šváček per jenaj vortoj:

Karaj gefratoj en Jesuo Kristo !
"Mi kore bonvenigas vin sur ĉi tiu sankta loko, kie mortis nia komuna ĉiela propetanto - la beatulo Johano Sarkander. Lia surtera naskiĝo okazis en Pollando kaj la naskiĝon por la ĉielo li atingis ĉi tie en Moravio. Ni danku al Dio, ke ni havas tiun ĉi komunan ĉielan patronon. Dum la pasintaj malproksimaj kaj eĉ proksimaj tempoj okazis inter niaj najbaraj popoloj diversaj malkonkordaĵoj kaj konfliktoj. Kaj mi, sur ĉi tiu sankta loko pardonpetas niajn polajn gefratojn pro ĉiuj miskomprenoj kaŭzitaj de la ĉeĥaj katolikaj esperantistoj. Niaj polaj gefratoj nomigas ĉi tiun pilgrimon "repaciga". Kaj ni ĉi tiun grandanimecan geston akceptas, ĉar ni sopiras nenion alian ol renovigon de niaj bonaj, antaŭ multaj jaroj interrompitaj rilatoj.

Antaŭ ni malfermiĝas nova etapo de la reciproka frateca kunlaboro. Vere, ne eblas ĝin rekomenci pli inde, ol per komuna Sankta Meso, celebrata de la reprezentantoj de niaj ambaŭ popoloj.

Antaŭ pli ol miljaro la pola popolo ricevis kristanan kredon pere de ĉeĥa lando. Nun, ni pere de pola Papo estas plifortigataj en la kredo kaj espero. La katolika eklezio en nia lando dum pasinta malhela periodo restis fidela al la Papo. Ni amas Papon, ĉar ankaŭ li amas niajn naciojn. La amo kunigas la homojn, do ĝi ĉiam regu inter niaj popoloj kaj precipe ankaŭ inter la esperantistoj.

Pollando ludis gravan rolon en la vivo de la ĉeĥoslovakaj katolikaj esperantistoj. En la viva memoro restas la spiritaj ekzercoj en Gostyń, Bardo Śląskie, Olszanka, k.c. Grava momento en mia vivo estis mia renkontiĝo kun prezidanto de Solidarność, la nuna ŝtatprezidento de Pollando Lech Walęsa, ankoraŭ en la tempo de profunda mallibereco en nia lando, en la jaro 1986. Tiam mi diris al li: "Ankaŭ Ĉeĥoslovakio bezonas bravulon similan al vi". Li respondis: "Ankaŭ en Ĉeĥoslovakio vivas bravaj homoj. Ankaŭ via lando akiros liberecon. Estas necese persisti kaj ĉion fari kun profunda kredo kaj fido al Dio". Ĉi tiuj liaj profetaj vortoj restos longe en mia memoro.

Karaj gefratoj! Mi ĝojas, povante bonvenigi vin ĉi tie, precipe mi bonvenigas niajn polajn gefratojn. Dio benu vin!"

Post la Sankta Meso la pola novpastro Zbigniew Swoboda ĉiun apartan ĉeestanton benis per novpastra beno.

Posttagmeze okazis vizito de katedralo kaj post komuna litanio al beata Johano Sarkander estis finigita la pilgrima programo. La polaj pilgrimantoj daŭrigis la pilgrimon al proksima Maria-pilgrimloko Svatý Kopeček (Sankta Monteto).

Ni esperu, ke ĉi tiu komuna pilgrimo ne estis la lasta, sed ke ĝi estas la starto por plivigligo de la reciproka kunlaboro de la katolikaj esperantistoj de la ambaŭ niaj najbaraj kaj frataj popoloj.

Miloslav Šváček

al la indekso


 Laborkomisionoj de la sekcio

Surbaze de la rezultoj de la enketo estis formitaj 7 laborkomisionoj: propaganda, ekonomia, lingva, tendara, organiza, ekumena kaj por eksterlandaj rilatoj.

Pri la laborkomisionoj respondecas la vicprezidanto de nia sekcio frato Inĝ. Jan Kalný el České Budějovice. Se iu el la membroj volas gvidi iun el la menciitaj komisionoj aŭ serioze en ĝi labori, bv. tion sciigi al frato Kalný. En la 4-a n-ro de nia bulteno ni pli detale informos vin pri la laborceloj de la apartaj komisionoj. Aligu vin al kunlaboro!

Sekcia komitato

al la indekso


 Pri „fidi " kaj "konfidi"

"Fidi" a "konfidi" jsou slova velmi příbuzná a podobná, proto se často zaměňují. Jejich význam je velmi rozdílný. Nejdříve člověk musí "fidi = důvěřovat, věřit" někomu a teprve potom může mu něco "konfidi = svěřit" - důvěrnou zprávu, věc, dítě a podobně.

Marie Bartovská

al la indekso


 České Budějovice – La tritaga spirita renkontiĝo

La sudbohemia metropolo České Budějovice fariĝis signifoplena por la Ĉeĥa IKUE-Sekcio en la nuna aro. Marte, la 15-an, okazis tie grava aŭdienco de la sekciaj reprezentantoj ĉe (ĉef)episkopo Miloslay Vlk (vidu raporton en D.B. n-ro 2). Post iom pli ol 3 monatoj tie okazis neforgesebla 3-taga spirita renkontiĝo, de la 28-a de junio ĝis la 1-a de julio, kiun partoprenis pli ol 30 personoj ne nur el Bohemio kaj Moravio, sed ankaŭ el Orienta Slovakio kaj la najbara Bavarujo. La renkontiĝo estis tre taŭga por ĉiuj, ankaŭ do por pli aĝaj personoj, ĉar ĉiuj gravaj aranĝoj okazis en la sama "palaco" - en Fakultato de teologiaj studoj. Jes, temas vere pri la palaco konstruita kaj ekipita en moderna stilo kun ĉiu komforteco, en kiu dum totalisma periodo reĝis la ĉionpotenca regiona komunista partio. En tiu ĉi palaco en la urbocentro la partoprenintoj de la renkontiĝo ne nur loĝis kaj manĝis, sed ankaŭ preĝis, mescelebris kaj kunvenis. Tial ĝi estis ideala por ĉiuj partoprenintoj.

Tuj komence de ĉi tiu priskribo de la renkontiĝo mi devas esprimi nome de ĉiuj partoprenintoj koregan dankon kaj dankemon al ĉiuj gefratoj, kiuj iamaniere helpis aranĝi tiel agrblan restadon. La ĉefaj "motoroj" de la renkontiĝo estis fratoj Inĝ. Jan Kalný kaj Ladislav Mlejnek.

Alveturinte pertrajne la urbon Č. Budějovice vendrede la 28-an de junio, la urbo bonvenigis nin per pluvo. Sed tio ne povis malhelpi nian grandan ĝojon pro la renkontiĝo kun vere aktivaj sudbohemiaj fratoj. En la stacidoma vestiblo troviĝis praktikaj informoj por partoprenantoj de la renkontiĝo. La palaco, kie okazis la renkontiĝo estis ne nur de ekstere, sed ankaŭ interne ekipita per IKUE-propagandaĵoj. La sudbohemia radiostacio raportis pri ĉi tiu renkontiĝo. La redaktorino de la radiostacio vizitis la kunvenejon por intervjui fraton Kalný, el kiu rezultis 6-minuta programero de la ĉefa raportprogramo.

Sabate, la 29-an de junio je la 10-a horo per la IKUE-himno kaj komuna preĝo estis inaŭgurita la renkontiĝo. Post ĝi estis tralegita mesaĝo de slovaka landa reprezentantino de IKUE D-rino Magda Šaturová, kiu pro eksterlanda vojaĝo devis rezigni la partoprenon. Post ĝi estis tralegita esperantlingva respondo de la ĉefepiskopo Miloslav Vlk, per kiu li dankis pro la gratuloj kaj bondeziroj. Poste sekvis salutoj de la eksterlandaj gastoj.

La antaŭtagmezan programon plenigis la prelego de frato Miloslav Šváček: "Pri aktivado de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio".

Post la komuna tagmezmanĝo okazis pluraj, vere enhavoriĉaj prelegoj. La unua estis de frato Inĝ. Jan Kalný: "Enpensiĝo pri nuntenpo kaj estonteco de nia movado".

La sabato estis festotago de sanktaj Petro kaj Paŭlo. Tiucele estis tre konvena ne nura prelego, sed vere prediko de la germana frato Otto Gesner. Poste sekvis prelego verkita de frato Jozefo Cink pri la sankta Agnesa Ĉeĥa, kiun en lia neĉeesto prezentis fratino Zdeňka Vítová. La lastan, tre interesan prelegon pri beata Zdislava - La Sinjorino el Lemberk, prezentis al ni fratino Marta Lorková.

Por ke ĉiuj niaj gefratoj iome ĝuu la etoson de la renkontiĝo, ni publikigos ĉiujn prelegojn en nia bulteno D.B.

Kulmino de ĉi tiu enhavoriĉa sabata tago estis la Sankta Meso, kiun celebris en Esperanto patro Xaver Josef Kobza el Písek, dum kiu lektoris nia kara, ĉiam bonhumora germana frato D-ro Gottfried Noske.

Post la spirita kaj korpa nutraĵo, okazis la komuna amikeca vespero, dum kiu aktive partoprenis ankaŭ la tria germana frato Georg Knaus, kiu promesis por la venontjara ĉi renkontiĝo prepari pli multajn programerojn.

La dimanĉa tago, la 30-an de junio,estis vere belega ne nur pro la belega vetero, sed pro ĉiuj belegaj travivaĵoj.

Antaŭtagmeze okazis trarigardo de la urbo. Posttagmeze ni unue ekskursis al kastelo Hluboká kaj karakteriza sudbohemia vilaĝo Plástovice, kaj poste ni pilgrimis al ĉarma Maria-pilgrimloko Lomec, kie okazis dimanĉa Sankta Meso, kiun denove en Esperanto celebris sac. X. Kobza.

En manĝoĉambro de fratulinoj poste okazis komuna vespermanĝo. Kun danko al Dio pro belegaj travivaĵoj, ni enlitiĝis.

Lundon, la 1-an de julio oni kamencis per esperantlingva Sankta Meso celebrata de patro Ladislav Škrňa, kiu tiucele alveturis el Svatá Hora (Sankta Monto) ĉe Příbram.

Post la Sankta Meso okazis konkludaj diskutoj kaj solena malfermo de la renkontiĝo.

Kion diri konklude? Certe neniu el la ĉeestintoj bedaŭris pro la partopreno en ĉi tiu renkontiĝo. Male! Oni aŭdis multajn superlativajn vortojn adresitajn al aranĝantoj de la renkontiĝo. Nu kaj el tio rezultis la decido venontjare denove okazigi similan renkontiĝon en České Budějovice kun unutaga ekskurso al Aŭstrio. Ĝustatempe vi enprogramigu en vian venontjaran planon ĉi tiun renkontiĝon. La daton ni al vi ĝustatempe anoncos.

Do ĝis la revido venontjare en České Budějovice!

Miloslav Šváček

al la indekso


 Mesaĝo de D-rino Magda Šaturová al renkontiĝo en
ČESKÉ Budějovice

Karaj gefratoj! Kun bedaŭro, ke mi ne povas vin persone saluti (pro mia vojaĝo al Strasburgo), mi sendas miajn skribajn plej korajn salutojn al via IKUE-renkontiĝo en České Budějovice. Mi salutas vin ne nur en mia nomo, sed ankaŭ en la nomo de la frata slovaka sekcio de IKUE, transdonante al vi la plej korajn dezirojn, ke vi en profunda spirita ĝojo travivu tiujn tri belajn tagojn de anima kaj socia renkontiĝo en la unike rava sudbohemia naturo.

Mi volas al vi esprimi mian sinceran ĝojon pro la fakto, ke ni, post pli ol 40 jaroj de teruro kaj mallibereco, kun la helpo de nia Sinjoro sukcesis forlasi la katakombojn kaj fine povas spiri libere, sen timo, ne nur en la sfero de politiko, ekonomio kaj kulturo, sed precipe en la sfero de nia religia vivo.

Nia demokratio kaj libereco starigas nin, kredantojn, en la vicon de tiuj aktivuloj, kiuj volas kunlabori por la kuracado de niaj anime vunditaj kuncivitanoj. Ni, la katolikaj esperantistoj, tiucele uzas nian lingvon kiel rimedon por la nova evangelizado de la mondo. Ni havas en niaj manoj tre fortan ilon, la internacian lingvon.

Pere de Esperanto ni povas kaj devas defendi tri sferojn en nia vivo:
- la sferon da kredo ĝenerale,
- la sferon de nia religio,
- la sferon de nia eklezio.

Pere de Esperanto ni devas labori ne nur en niaj hejmaj amaskomunikiloj, sed ni devas alparoli la mondon, ĉiu laŭ sia ebleco, ankaŭ per tutmondaj Esperantaj amaskomunikiloj. Tiu ĉi ebleco – ke ni povas alparoli la tutan mondon – signifas por ni vere grandan respondecon kaj samtempe ankaŭ devon. Ni ne rajtas neglekti tun ĉi eblecon. Per Esperanto ni, IKUE-anoj, enviciĝas en la familion de la novaj spiritaj fluadoj, kiuj kunhelpas ĉe spirita resanigado de la malsana homa socio. Inter la noblaj celoj de la movado Focolare, Communione e Liberazione, neokateĥumenoj, movado de la kristanaj familioj, ankaŭ IKUE ricevas lokon por kunlaboro. Aparte grandaj eblecoj por nia aktivado montriĝas nune, kiam nian agadon benas niaj ŝatataj patroj, la ĉefepiskopoj Vlk kaj Sokol kaj niaj kardinaloj Tomášek kaj Korec.

Ni ne timu akcepti labortaskojn en niaj IKUE-sekcioj. Da laboro restas ja sufiĉe por ĉiuj el inter ni . Ni helpu detrui la ideologiajn barikadojn, kiujn strigis la kontraŭreligia reĝimo. Ni montru kuraĝe nian kristanan sintenon en ĉiuj spektoj de la vivo, ankaŭ en niaj E-kluboj, Ni ne timu diri, ke eĉ "eta" malmoraleco signifas grandan domaĝon por la animo kaj endanĝerigas la homon. Ni defendu nian eklezion, kiu dum jardekoj estis subpremata. Ni unuigu niajn fortojn en ekumena strebado por forigi la malamon inter homoj. Ni montru al niaj nekredantaj aŭ indiferentaj samideanoj nian amon, por ke ni tiel plenumu la plej grandan ordonon – ordonon de la Amo. Nia Sinjoro diris: "Ne timu, mi estas kun vi." Li plifortigu nin , Li lumigu niajn pensojn kaj Li benu nian agadon.

Karaj gefratoj, sendante al via frata Ĉeĥa IKUE-Sekcio niajn elkorajn bondezirojn, ni invitas vin sincere al Žilina, kie la Slovaka IKUE-Sekcio kunvenos en la tagoj de la 23-a ĝis la 25-a de aŭgusto.

Dio vin benu!

Magda Šaturová

al la indekso


 Enpensiĝo pri nuntempo kaj estonteco de nia movado

Karaj gefratoj! Ni kunvenas en bela atmosfero de vera amikeco kaj frateco. Civitanoj de Ĉeĥa kaj Slovaka Federacia Respubliko povas post la 17-a de novembro 1989 libere spiri, niaj ambaŭ sekcioj de la Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista nun oficiale ekzistas kaj senprobleme agas. Nia movado faras ja denove siajn unuajn paŝojn post perforta detruo de ĝia strukturo per estinta totalisma reĝimo, kiu regis en nia lando pli ol 40 jarojn.

Jes, nun ni havas malfermitan larĝan vojon al niaj noblaj spiritaj celoj, neniu plu metas obstaklojn al la katolika movado. Sed kontraŭe neniu ordonas al ni ion ajn. Ĉiuj anoj de nia sekcio havas bonan volon kaj entuziasmon, - en tio konsistas nia kapitalo. Krome fortigas nia konvinko, ke la kristana kredo povas en kunligo kun amo vere eĉ montojn transŝovadi. Kaj tio estas do nia firma espero. Ni estas certaj, ke nia afero estas ĝusta, tial ni helpas almenaŭ per nia eta parto al plenumo de granda testamento de nia Sinjoro Jesuo Kristo, kiu postlasis al ni sian majestan deziron: "Por ke ĉiuj estu unu!"

Kiu alia ol ni devas pli profunde kompreni tiun parolon de la Filo de Dio? Ni, kiuj strebas vivi laŭ la evangelio, bone ekkomprenas, ke por la homa socio ne sufiĉas nura ekonomia prospero, sed ke la mondo urĝe bezonas celi al pli bona unueco spirita. Sed ni, katolikoj, ne povas kaj kompreneble eĉ ne volas paŝi sur nia vojo izolite, ni malfermas nian ĉirkaŭbrakon al ĉiuj niaj proksimuloj, al ĉiuj homoj, ĉar ili estas infanoj de nia bona unusola Dio. Ni intencas frate kaj harmonie kunlabori kun niaj karaj amikoj evangelianoj, kun aliaj kredantoj, sed same kun ĉiuj homoj sen diferencigado. Mallonge - ni estas ĉi tie por ĉiuj, ĉiuj. Nia tasko ja estas servi al ĉiu nia frato kaj lin ami senrezerve.

Tio memkompreneble validas ankaŭ por nia rilato al membroj de diversaj nacioj. Ni ne distingas ilin laŭ nacieco. Ĉu tio ne estas la plej propra celo de esperantistoj ĝenerale - proksimigi reciproke homojn parolantaj per diversaj lingvoj? Kaj kristanoj aldonas al tiu belega strebado ankoraŭ amon, amon, kiu ne kalkulas, kiu ne atendas dankemon aŭ rekompencon. Dum ĉiuj niaj renkontiĝoj kun kiu ajn proksimulo ĉiutage ni ekkonsciu tion! Eble iu povas diri: mi ne ĉiam kapablas tion fari, bedaŭrinde. Sed por tiu amiko estas respondo simpla: Komencu do denove; ni ĉiam devas komencadi, neniu el ni estas perfekta.

En Eŭropo kaj en aliaj kontinentoj trapasas historiaj ŝanĝoj. Multaj nacioj, kiuj estis aŭ ofte ankoraŭ estas suferantaj sub fremda subpremado, leviĝas kaj trovas sian identecon. En pli proksima periodo ni certe aŭdos pri nacioj, kies nomoj estas ĝis nun preskaŭ nekonataj. Kie estas nia loko en tiu grava epoko? Ni sentas grandegan respondecon de esperantistoj, precipe de kredantaj gefratoj inter ili, por nuna eĉ estonta evoluo. Ĉi tiu aro da nacioj emas ekkoni evangelion, sed ĝi bezonas eĉ perfektan kaj neŭtralan rimedon por facila interkompreno. Tiu ilo povas esti sendube nur lingvo internacia.

Ĉu tio estas hazardo, ke la plej viva intereso pri Esperanto kaj ĝenerale pri spiritaj valoroj leviĝas ĝuste en tiuj landoj, kies popoloj la plej forte ĝemis sub terura totalismo? Kiel ekzemplon mi povas nomi Sovetunion kaj Ĉinion.

Samtempa periodo estas karakteriza per grandaj bolegoj politika eĉ nacieca. Bedaŭrinde ofte blindaj nacionalismaj tendencoj de unuopuloj kaj diversaj grupoj malheligas nefacilan vojon al reciproka kompreno kaj ĉiuflanka kunlaboro sur ŝtataj kaj internaciaj kampoj. Ankaŭ en nia federacia respubliko tiaj klopodoj ekzistas. Jes, tio estas fakto. Sed kiel ni sintenos al similaj problemoj? Eŭropo sopiras plejparte pri unueco, pri kunlaboro sur kampoj politika, ekonomia, kultura kaj sociala. Oni traktas jam pri gravaj paŝoj por realigi projekton de komuna kontinento por ĉiuj, pri limigo aŭ forigo de diversaj barieroj inter la ŝtatoj. Tiaj ideoj ja estas profunde identaj kun niaj idealoj. Kaj krome ni sonĝasankoraŭ pri unuecoj spirita kaj lingva. Do niaj imagoj estas certe pli kompletaj, ĉar ili estas sendube inspiritaj de evangelio kaj ties postulo: "Por ke ĉiuj estu unu!" De tio rezultas ja nia tasko: fari ĉion por frataj rilatoj inter ĉiuj homoj sendiference. Nia strebo estas ja alta – labori ne nur por nova, pli bona, Eŭropo, sed eĉ por nova unuiĝonta mondo. Tamen ni diru al ni mem: ĉu la unuiĝo povas esti justa kaj sufiĉe perfekta, se ĝi estos starigita sur fundamentoj nur politikaj kaj ekonomiaj? Ĉu ĝi estos kompleta, se havos grandaj nacioj pli gravajn avantaĝojn kontraŭ nacioj malgrandaj? Ankaŭ nun estas senteblaj - same, kiel en pasinteco - certaj premoj de tiuj grandaj, kiuj havas pli da forto ol tiuj malgrandaj kaj nesufiĉe evoluintaj.

Ĉu la unueco povas esti perfekta, se restos gravaj obstakloj lingvaj kun akompanantaj ilin fenomenoj de dividado, nedemokratieco kaj simile? Ne sufiĉas solvi estantajn tiuspecajn problemojn per teknikaj rimedoj kaj certe ne per elekto de iu nacia lingvo kiel komune interkomprenilo. Ni ja konas jam rezultojn de tiaj tendencoj de la estinta historio, precipe de tiu ne malproksima. Ni ne povas akcepti, ke lingvo de iu potenca nacio fariĝu komuna interkomprena rimedo de ĉiuj aliaj. Ĉu tio respondecas al principoj de evangelia mesaĝo, ĉu al nia egaieco antaŭ Dio?

Solvojn de ĉiuspecaj problemoj montris al ni Jesuo Kristo. La biblio diras al ni klare, kion fari por esti feliĉaj kaj atingi eternan vivon. Certe vi povas kontraŭdiri, ke la libro de libroj neniel mencias pri praktika lingva interkompreniĝo. Jes, sed kial do? Ĉar tiu sfero apartenas al tiuj, kiujn lasis nia bona Dio en sia plano entute por evoluo kaj homa agado.

Kiom da jarcentoj devis atendi homaro ĝis la granda eltrovo de Ludoviko Lazaro Zemenhof, kies perfektecon ĝis nun neniu tia alia superis. Nia majstro estis profunde kredanta homo – ne gravas, ke ne kristano.

Ni ne dubu pri tio, ke li ricevis tute neordinaran gracon por plenumi specialan taskon en plano de kredo. Kaj ni estas tiuj heredantoj de lia unika verko, kiuj povas ne nur uzadi ĝin pro praktikaj evantaĝoj, sed ankaŭ pro ĝia spirita signifo.

Esperato estas nun aprobita oficiale kiel liturgia lingvo fare de vatikana Kongregacio por Dia Kulto kaj Sakramentoj, vatikana radiostacio elsendas krom en 32 nacilingvoj ankaŭ en Esperanto. Tio sicgnifas multon, sed tamen ĝi prezentas nur unuajn paŝojn en disvolvo de la internacia lingvo en eklezia kadro.

Sed ni ne povas ankaŭ ne vidi, ke plejparto da homoj eĉ ne scias pri ekzisto nia komuna lingvo aŭ havas misformitajn imagajn pri ĝi. Mankas sistema informado de nia publiko, mankas taŭga-literaturo, oni povas aĉeti nek lernolibrojn nek vortarojn. Radiostacioj kaj precipe televido fakte silentas pri nobla ideo. Se ni - el estintaj komunismaj landoj - kunligus nian entuziasmon kun pli favoraj materiaj kondiĉoj de okcident-eŭropanoj, do ni devus poste akiri kompreneble ankaŭ pli bonajn rezultoj. Samtempa ekonomia situacio komplikas al ni okazigi diversajn aranĝojn, ni povas eldoni nek etajn publikaĵojn, ktp., ĝis nun ni ne trovis ian ajn fonton de enspezoj. Sed bedaŭrinde elspezoj restas. Tamen ni kredas, ke estas necese komune serĉi manieron, kiel solvi estantan situacion. Por komenco ni vidas solvon nur en eldonado de poŝtkartoj, bildetoj, broŝuroj kaj simile, eventuale en produktado kaj vendado de diversaj mane faritaj objektoj. Estraro de la sekcio atendas bonajn ideojn ankaŭ de ni. Se vi havas tiajn, bonvolu ilin sciigi al ni. Ni volas disvastigi estonte nian agadon je grupoj de propagacio, instruado, enlandaj kaj internaciaj renkontiĝoj, spiritaj aktivecoj, ktp. Por tio oni bezonas multe da rimedoj. Eble nun ŝajnas esti tiaj planoj utopiaj. Sed kredu, ke nia granda Dio certe helpos nin, ĉar ni volas kontribui al konstruado de lia Regno sur la tero. Ni petu Lin pri beno kaj poste nia afero certe venkos.

Inĝ. Jan Kalný, la vicprezidanto de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio.

al la indekso


 FEsto de la sanktaj apostoloj Petro kaj Paŭlo

Prelego de Otto Gesner

Karaj gefratoj! Pro la festo de la sanktaj apostoloj Petro kaj Paŭlo, mi elektis biblian tekston, kiu prezentas al ni almenaŭ unu el ili, nome Petron. En la 5-a ĉapitro de la evangelio laŭ Luko oni legas:

"Jesuo staris apud la lago Genesaret kaj li vidis du ŝipetojn starantajn apud la lago. La fiŝkaptistoj ĵus eliris el ili kaj lavis la retojn. Kaj li eniris en unu el la ŝipetoj, kiu apartenis al Simono kaj petis, ke li forŝovu iom for de la bordo. Kaj li sidiĝis kaj instruis la homamason el la ŝipeto. Kaj kiam li ĉesis paroli, li diris al Simono: Forŝovu ĝis la profundo kaj mallevu la retojn por akirado. Kaj responde Simono diris: Estro, ni jam laboris la tutan nokton kaj kaptis nenion. Tamen laŭ via diro mi mallevos la retojn. Kaj tion farinte, ili enfermis grandan amason da fiŝoj kaj iliaj retoj ekrompiĝis kaj ili geste signis al siaj kompanianoj en la alia ŝipeto, ke ili venu kaj helpu ilin. Kaj ili venis kaj plenigis ambaŭ ŝipetojn ĝis ekprofundiĝo. Sed Simono Petro tion vidinte, falis teren antaŭ la genuoj de Jesuo dirinte: Foriru de mi, ho Sinjoro, ĉar mi estas pekulo. Ĉar pro la preno de fiŝoj, kiun ili akiris miro kaptis lin ka ĉiujn, kiu estis kun li, kaj tiel same Jakobon kaj Johanon filojn de Zebedeo, kiuj estis kompanianoj de Simono. Kaj Jesuo diris al Simono: Ne timu, de nun vi estos kaptisto de homoj. Kaj kiam ili surbordigis siajn ŝipetojn, ili forlasis ĉion kaj sekvis Lin (Luk 5, 1-11).

Karaj gefratoj! La evangelia teksto ko kondukis nin al la lago Genezaret, al fiŝkaptistoj - al simplaj, ne tro riĉaj homoj. Iliaj nomoj estas: Simono Petro, Jakobo, Johano. La tutan nokton ili klopodis pri fiŝoj. Ili komencis kun espero, kiam la vilaĝoj apud la lago malaperis en la vespera krepusko. Ili streĉe laboris, kiam la steloj migris sur la nokta ĉielo. Ju pli la nokto progresi, kaj la mateno alproksimiĝis, des pli ili perdis esperon kaj bonan humoron. Seniluziiĝo kreskis en iliaj koroj; mankos enspezoj kaj nutraĵoj por iliaj familioj. Sekvos eble riproĉoj, eble moko. Eĉ ne unu fiŝo troviĝas en la retoj. Lace kaj malgaje ili forlasis la ŝipetojn kaj purigis la retojn. Kaj jen, estas tie ilia konatulo, tiu Jesuo, kiu ŝajne ne havas intereson pri iliaj zorgoj. Lia okupiĝo estas rakonti al scivolemaj homoj, kiuj evidente ne bezonas labori. Jesuo uzas boaton de la fiŝkaptistoj, por pli bone paroli al la homoj. Petro kaj liaj helpantoj certe ne aŭskultas. Kiu laboris la tutan nokton nur ŝatas ripozi kaj dormi. Sed Jesuo - sufiĉe parolinte al la homoj, turnas sin al ili kaj diras: Ekveturu for de la bordo, kie la lago estas profunda, mallevu la retojn por fiŝkaptado. Ho, stranga konsilo, pensas Petro, kaj iomete riproĉe li respondas al Jesuo: Majstro, ni jam laboris la tutan nokton kaj kaptis nenion. Kaj eble li aldonis: Bonvolu ne ĝeni nian ripozon! Ĉu ni ne konsentas kun Petro?

Ankaŭ ni certe havis jam similan sperton kiel Petro. Ni forte strebis, sed ĉiuj penoj estis vanaj. Ni klopadis serioze konduti kiel kristanoj – kio estis la sukceso? Ni sincere pruvis vivi laŭ la evangelio - kiun rezulton ni atingis? Eble kelkaj el vi pensas pri via preĝado: Ĉiam denove oni klopodas bone preĝi, tamen la preĝoj ne fariĝas pli bonaj, sed eble eĉ pli malbonaj. Ĉu ni ne inklinas paroli kiel la fama teologo Karl Rahner: "Mia Dio, preskaŭ mi eĉ ne sukcesas penti mian preĝadon, kiu ne estas preĝado. Kiel homo parolu kun vi? Vi estas malproksima kaj malkaptebla. Kiam mi preĝas, tiam mi sentas, kiel miaj vortoj falas en malluman profundon, el kiu ne venas eĥo anoncanta, ke miaj preĝoj trovis la fundon de via koro. Sinjoro, preĝi la tutan vivon, paroli, sen ricevi respondon, ĉu tio estas tolerebla por mi?"

Eble iu nun pensas pri siaj klopodoj formeti ĵaluzon, kverelemon kaj egoismon, pri klopodoj helpi al aliaj homoj aŭ por gajni ilin por Kristo. Eble ĉiuj tiurilataj penoj restis pli malpli malsukcesaj. Ĉu ni ne devus diri kun Petro: "Sinjoro, ni laboris la tutan nokton, sed ni ne havis sukceson."

Tiam, ĉe la lago Genesaret almenaŭ ĉeestis Jesuo kaj la apostoloj sekvis lian proponon denove fiŝkapti. Kaj ili havis grandegan sukceson: retoj preskaŭ rompiĝis pro la multaj fiŝoj. Ili plenigis ambaŭ ŝipetojn ĝis ekprofundiĝo eĉ. Ĉu ni iam ĝojis pri tia kaptaĵo? Ĉu ni ne ĉiam nur registris mankojn kaj malsukcesojn?

Tamen, ĉar ofte la malsukcesoj kaj la vanaj noktoj de nia vivo estas antaŭ niaj okuloj, ni hodiaŭ aŭskultu la evangelion, kiu sciigas al ni: Dio ne permesas, ke iu vane preĝu. Dio lasas nin labori vane. Ofte ni ne vidas tuj la rezultojn de niaj laborado kaj preĝado. En la dua Klemens - letero ni legas: "Gefratoj, ni restu firmaj en nia kredo: Ni devas trapasi la ekzamenojn de la vivanta Dio. Nia vivo estas lernejo, kaj ni estas instruataj, por en la estonta vivo ni estu kronitaj. Neniu justulo tuj ricevis la rekompencon, sed li atendis. Se Dio tuj donus la salajron, ni baldaŭ komercus kun Li anstataŭ adori Lin. Estus malbone, se Dio ĉiam tuj respondus al ni. Fine ni uzus la principon: Mi donas, por ke vi donu. Tion Dio volas malebligi. Pro tio li faras tiel, ke ni devas atendi. Jes, multaj homoj atendas dum sia tuta vivo. La nokto, dum kiu ni laboras kaj revenas sen sukceso, povas esti nia vivo. Kaj vere ni davos diri: Sinjoro, ni laboris la tutan nokton kaj kaptis nenion. Sed Kristo en la mateno de la eterno montros al ni la riĉan fiŝkaptaĵon de nia vivo. Plej malfrue en tiu momento ni konstatos, apud la ridetanta Kristo, ke Dio nin ne lasis vane labori la tutan nokton.

al la indekso


 SANKTA AGNESA ĈEĤA

Prelego de Josef Cink

LA PLEJ GRAVAJ FAKTOJ EL BIOGRAFIO DE LA SANKTULINO

La preciza dato de la naskiĝo de Agnesa el reĝa gento de Přemyslidoj ne estas difinebla. Ŝi naskiĝis verŝajne la 21-an de januaro 1211. La dato 21-a de januaro estas verŝajna pro tio, ke en tiu ĉi tago estas festo de la martirino - sankta Agnesa Roma, laŭ kiu ŝi ricevis sian baptonomon.

Ŝia patrino hungara princino Konstancia estis edzino de la ĉeĥa reĝo Přemysl la 1-a, kiu forpelis sian edzinon Adela kaj volis proklami sian geedzecon kun ŝi nevalida. La longedaŭra proceso kun ekleziaj instancoj pri nevalideco de sia geedzeco kun Adela estis pli poste solvita per si mem, kiam la forpelita Adela mortis kaj Konstancia fariĝis laŭleĝa reĝino.

Kiam Agnesa estis trijara, ŝi estis transportita Pollandon kiel fianĉino de la silezia duko Boleslav. Tie tri jarojn estis ŝia edukantino sankta Hedvika, patrino de Boleslav. Sed ŝia eta fianĉo Boleslav mortis kaj sesjara Agnesa revenis en sian hejmon en Praha. De siaj 9 jaroj ŝi estis edukata en la monaĥinejo de premonstratinoj en Doksany nad Ohří.

Pluan ŝian fianĉinigon decidis ŝia patro, kiam ŝi estis 11-jara, nome al estonta reĝo Henriko la VII-a. Agnesa venis al reĝa kortego en Vieno. Sed ankaŭ tiu ĉi fianĉinigo fiaskis, ĉar Henriko decidis preferi Margaretan de Babenberg. Do denove revenis Agnesa hejmen.

Du plipostajn fianĉojn Agnesa jam konscie rifuzis. Temis pri proponoj de tiamaj gravaj potenculoj, nome de angla reĝo Henriko la III-a kaj poste eĉ germana imperiestro Frederiko la II-a. Do ŝi definitive rezignis pri edziniĝo kaj pri vivo de potenculino kaj dediĉis sin al religia aktiveco en servo al Dio kaj al homoj.

Ŝi fondis la ordenon de Krucanoj kun ruĝa stelo, venigis en Bohemion la unuajn franciskanojn kaj skribis al sankta Klara petante informojn pri de ŝi fondita ordeno de Klaraninoj. Por tiu ĉi ordeno ŝi lasis konstrui monaĥinejon kun hospitalo en Praha nomata "Ĉe Francisko". En tiun ĉi monaĥinejon de Klaraninoj ŝi mem poste venis kiel simpla monaĥino la 5-an de marto 1234, kiam ŝi estis 23-jara. Post kelkaj monatoj

ŝi fariĝis abatino en ĝi. Ŝi kaj ŝiaj ordenaj fratinoj dediĉis sin al servo de malsanaj kaj malriĉaj homoj. Nun oni nomas tiun ĉi domegon "Monaĥinejo de Agnesa".

Agnesa mortis en la monaĥinejo en la jaro 1281 en siaj 73 jaroj. Ŝi estis entombigita en la monaĥinejo, sed la restaĵoj de ŝia korpo en sekvintaj malkvietaj jarcentoj perdiĝis aŭ estas ne identigeblaj, do ni ne konas ilin. Nur en Hispanio en preĝejo ĉe monaĥinejo ĉe Madrido estas konservata la restaĵo de makzelo laŭ tradicio aparteninta al Agnesa Ĉeĥa.

Tuj post sia morto ŝi estis estimata kaj adorata kiel sanktulino kaj estis priskribitaj ankaŭ mirakloj pro ŝia influo. Pluraj petoj pri deklaro de ŝia sankteco pro historiaj malfavoraj cirkonstancoj en nia lando longe ne estis plenumitaj. Nur en la jaro 1872 ŝi estis beatigita kaj en novembro de la jaro 1989 ŝi estis solene deklarita sanktulino fare de papo Johano Paŭlo la II-a.

KELKAJ TEMOJ POR PRIPENSO MARĜENE AL VIVO DE LA SANKTULINO

Agnesa estis rifuzinta la edziĝproponojn de tiamaj potenculoj (reĝo kaj imperiestro) de Eŭropo, kiuj certigus al ŝi karieron en tiama mondo. Ĉu ŝi rifuzis ilin pro seniluziiĝo, ke ŝiaj du infanaĝaj fianĉinigoj fiaskis? Certe ne. La malfeliĉa kutimo de tiamaj nobeloj fianĉigi infanojn ne ebligis al tiuj infanoj konscian decidon. Pli postajn du edziĝproponojn Agnesa jam konscie rifuzis, ĉar ŝi verŝajne en sia koro jam decidiĝis al la plej alta kariero, nome servi al Dio kaj al la homoj en la plej malriĉa ordeno. Rezigni pri riĉeco kaj socia kariero estis admirinda ago tiam, sed des pli en nuna konsuma socio.

Estas konate, ke Agnesa en monaĥinejo estis post kelkaj monatoj nomumita abatino fare de la papo. Ŝi ne ŝatis tiun ĉi funkcion kaj ŝi preferis por si la titolon de "pli aĝa fratino" laŭ modelo de sankta Klara, kies ŝi estis postsekvantino. Ŝi volis servi kaj obei kaj ne ordoni kaj regi. Tion ĉi eĉ en sia gvida funkcio plenumis en sia medio farante la plej ordinarajn laborojn por siaj fratinoj kaj por malsanuloj. Ĉu ni en nia profesio aŭ posteno agas same?

Al kiu servis kaj bonfaris Agnesa? Al tiamaj plej bezonaj homoj, tio estas al malriĉuloj kaj malsanuloj. Ofte tiuj ĉi ambaŭ mal- kune aperadis. Eĉ se hodiaŭ pri ambaŭ tiuj ĉi katagorioj de bezonaj homoj zorgas ŝtataj kaj socialaj instancoj kaj mildigas iliajn mizerojn, tamen restas ankoraŭ hodiaŭ sufiĉe da spaco por fari bonon en tiu ĉi sfero. Ni nur devas pli atenteme ĉirkaŭrigardi.

Preskaŭ 6 jarcentojn daŭris, ĝis kiam estis Agnesa beatigita kaj pli ol unu jarcenton poste ol ŝi estis proklamita sanktulino. Kial? La cirkonstancoj en nia lando kaj en eklezio keŭzis tion. Ŝi certe ne vivis sian spirite riĉan, ofereman kaj meritplenan vivon kaj e faris, kion ŝi faris pro tio kaj ne pensis pri tio, ke ŝi atingu tiun ĉi titolon. Kaj eĉ se oni ne sukcesus pri ŝia postjarcenta glorigo, ŝiaj meritoj restus ne malpli grandaj kaj ŝia modela vivo ne malpli signifa. Ekzistas ja certe pluraj homoj en historio kaj eĉ nun, kiuj travivis bonan kaj meritplenan vivon en sia medio kaj oficialan glorigon ili ne atingis. Tamen eklezio agnoskas tiun ĉi fakton kaj klorigis ilin almenaŭ per la festo de Ĉiuj Sanktuloj.

Aldone al tiu ĉi temo mi citas pensojn de Dominik Pecka pri sankteco (aperintaj en lia libro "El notkajero de maljuna profesoro"): "La sankteco ne estas sole floro de monnaĥejaj ĝardenoj. Ideon de sankteco nebuligis malkvalitaj vivpriskribintoj kaj nekvalitaj atestoj. Ili faris el sanktuloj estaĵojn nehomajn kaj nenaturajn kaj tiel ili kontribuis siamaniere al disvastigo de herezo, ke la sankteco esprimas sin sole per neordinaraj faroj, strangaj specialaĵoj, per malmildaj agoj de sinmortifiko kaj ĉiuspecaj strangaĵoj. La sankteco baziĝas sur amo. Ni diru en eksterordinara amo, kun kiu homo faras ordinarajn aferajn. La sankteco kreskas ĉe skribotabloj, ĉe maŝinoj, ĉe kuirforno, inter lignohakistoj ka j spiritlaboristoj. Ni havas sanktulon de kruco, plumo, sceptro, martelo kaj falĉilo. Ĉiu epoko havas sanktulojn de sia tipo.

La korpaj restaĵoj de Agnesa dum jarcentoj perdiĝis kaj fakte ni ne scias pri ili. Ĉu estas grave koni ilin? Certe ne. Kaj estas bone, ke jam ili ne estas kondiĉo por sanktproklamo. La korpa organismo estas vera miraklo, se ĝi vivas kaj funkcias. Kian sorton havas la korpo post la morto, ni scias. Ĝi disfalas je elementoj, kiuj fariĝas nova materialo en ciklo de naturo. Ĉu la korpo do estas grava? Jes, ĝi estas grava, sed ne la plej grava. Kio estas la plej grava, ni kredantoj scias, sed estas utile kelkfoje memorigi tio al ni.

Tuj post la morto de Agnesa estis anoncitaj pluraj mirakloj (precipe resaniĝoj) en kontakto kun ŝiaj korpaj restaĵoj. Nun jam oni ne tro taksas la necveson de mirakloj ĉe la sanktproklamo. Ĉu estas necesaj mirakloj por kredanta homo? Ĉu ne sufiĉas la Dia vorto kaj ĝia enhavo proklamita per paroloj kaj vivo de Jesuo Kristo? Jes, la mirakloj estas eblaj (al ĉiopova Dio estas nenio neebla), sed ili ne estaa necesaj. Se ni postulas, ilin, nia kredo estas malforta. Cetere ĉu ne estas multaj mirakloj ĉirkaŭ ni en la aferoj, kiujn ni opinias memkompreneblaj, ekzemple la universo, nia tero kaj vivo sur ĝi, homa korpo kaj animo?

AKTUALAJ VORTOJ DE VERKISTO JOSEF ŠKVORECKÝ

Nia-konata verkisto, kiu vivis de la jaro 1969 en ekzilo en Kanado, kie lia edzino kaj li fondis ekzilan eldonejon de ĉeĥaj libroj, publikigis pasintjare en la gazeto "Mladý svět" (Juna mondo)jenajn vortojn:

"Mia edzino Zdena Salivarová, kiu kreskis nebaptita en socialdemokrata familio de nekredantoj, fine trovis sian religion. Ŝi diris al mi, ke tiel neatendeblaj aferoj - ekzemple se komunista partio rezignas pri sia konstitucie garantiita ĉefrolo - simple ne estas eksplikeblaj alimaniere ol per romkatolika difino de miraklo. Beata Agnesa Ĉeĥa estis proklamita sanktulino nur kelkajn tagojn antaŭ ol Praha-anoj amasiĝis en la stratoj. Agnesa jam dum sia vivo faris bezonan nombron da mirakloj kaj ŝi al ili aldonis ankoraŭ unu omaĝe al sia glorigo.

Mi inklinas al opinio de mia edzino. Ŝajnas, ke la demokratio estas jam nerenversebla, sed mi estas singarda, do mi sentas zorgojn. Ĉu ni devos al sankta Agnesa intermeti sin ankoraŭ unufoje?

Mi devas ĉesi, se mi ne volas droni en emocioj (kio al Slavoj okazas). Do mi komencos konduti racie, mi ekiros en la plej proksiman preĝejon kaj preĝs al sankta Agnesa Ĉeĥa.

SANKTA AGNESA PROPETU ĈE DIO PRI NIA POPOLO!

al la indekso


 BEATA ZDISLAVA - SINJORINO EL LEMBERK

Prelego de fratino Marta Lorková

La nomo de la alia eminenta virino brilas sur la ĉeĥa ĉielo. Beata Zdislava naskiĝis ĉirkaŭ la jaro 1220 en moravia burgo Křižanov, kiel unuenaskita filino de la ĉeĥa grandsinjoro Přibyslav kaj lia edzino Sibila, devenanta el Sicilio. En Bohemia-Moravia Montetaro travivis Zdislava en kredanta familio feliĉan infanaĝon. Ŝi edziniĝis tre juna al sinjoro Havel kaj foriris kun li al lia burgo Lemberk apud Jablonné v Podještědí. Ĉar ŝi alkutimiĝis jam de junaĝo plenumadi siajn devojn al Dio kiel modela kristana knabino, ŝi plenumadis ilin ankaŭ koncerne sian edzon kiel modela edzino kaj koncerne la infanojn kiel oferema patrino kaj kristana edukistino, koncerne al hejmanoj, vojirantoj, malsanuloj kaj anime kaj materie malriĉaj kiel domestrino, instruantino de la kristana doktrino kaj bonfarantino en la vasta regiono.

Komune kun sia edzo ŝi konstruigis la preĝejon kaj abatejon en Jablonné kaj Turnov por monaĥoj de la dominikana ordeno, en kiuj ŝi bone ekkonis, bonvenigis kaj subtenis viglan renesancan movadon de la tiama kristana mondo.

Sinjorinon Zdislava ornamas ne nur dominikana vestaĵo, sed antaŭ ĉio vera dominikana pieco, por kiu estas karakteriza vasta apostola agado, fontanta el regula meditema preĝo kaj praktika estimo al Di-patrino, tiel grava por sana formado de kristanaj familioj. Zdislava estas plena de Dia Spirito kaj pro tio ŝi scipovas harmoniigi publikan agadon kun hejmaj devoj de patrino, edzino kaj dommastrino.

Ŝi atingas perfektecon en aĝo de Kristo. Ŝi mortas proksimune 32-jara, sed siajn kvar infanojn ŝi provizis per sistema kristana edukado jam sekure por la vivo.

Samtempuloj komencis pilgrimi al ŝia tombo en Jablonné kaj peti sinjorinon Zdislava pri supernatura pripeto kaj helpo tuj post ŝia morto. Ŝian proklamon de beateco konfirmis sankta papo Pio X-a la 28 an de septembro 1907. Estas devo de nia generacio prezenti per solena sankt-proklamo junan Zdislavan al la tuta mondo kiel reprezentantinon de eminentaj ĉeĥaj virinoj kaj patrinoj, kies karakteron formis Kristo.

Ĉiu epoko havas sian specialan rigardon al sociaj rilatoj, vivmaniero, taksado de siaj idealoj. Se ni volus rigardi Zdislava-n per okuloj de lastaj cent jaroj, kiam emancipaj klopodoj liberigis al si vojon en la societo, kvankam ofte nur surpapere, tiam ni vere tre erarus kaj tio estus baza malkompreno de la epoko de Zdislava, por kiu emancipa problemo estus simple sensencaĵo kaj nekomprenebla afero. Temas ja pri la epoko, kiam superrango de viroj rilate al virinoj estas natura kompreneblo, akompanata de kavalira estimo al virino kaj protekto de virinoj. Estas necese konsciiĝi, ke temas pri epoko, kiam al la edzino apartenas memkomprena kunlaboro ĉe la edzaj aferoj, fakta egalrajteco, pri kiu virino el la fino de la pasinta jarcento eĉ ne povis revi. Konsideru, ke la edzino restas en la burgo kiel suverena administrantino de la tuta posedaĵo kaj memstara reprezentantino en hejma politiko por longa periodo de kavaliraj milittiroj. Ke dum la tuta tempo, kiam li defendas la komunan aferon malproksime sur la batalkampo, ŝi defendas la komunan aferon hejme. Ke al ŝi apartenas ne nur unufoje ankaŭ principa decidiĝo en batalsituacioj, kiam en aferoj militmetiaj ŝi havas ĉemane nur kastelestron aŭ iun alian viron. Dum foresto de la edzo ŝi simple estas regantino. Nenion ŝanĝas je ĉi tiŭ bildo tragikaj eraroj, nek ebleco kaj multaj kazoj de malfideleco je ambaŭ flankoj dum longa, foje eĉ kelkjara foresto, kiu estis unu el la plej grandaj malfacilaĵoj de la tiama vivo en edzeco.

Nek baroka tempo nek burĝa epoko scipovas kompreni situacion de burgestrino, kiu estas de mateno ĝis vespero okupata kiel dommastrino kaj administrantino de la vasta viva organismo de la burga ekonomio. Necesas bone vidi, ke burga estrino estas virino de laboro, virino, ĉe kiu eĉ dumnokte ne estingiĝas lumo, kiu ellitiĝas pli frue ol aliaj kaj enlitiĝas kiel la lasta, servante al ĉiuj, kiuj kreas burgan komunecon. El ĉi tiu sperto ŝi povas bone kompreni, kion bezonas tiuj, kiuj laboras, interveni objektive kaj ĝustatempe en la sorton de la bezonataj. Al ŝia sankta renomo kontribuas ankaŭ kompata rilato al proksimuloj, montriĝanta ne nur per intereso pri malsanuloj en unuopaj kazoj, sed ankaŭ per klopodo pri efika vasta helpo ĉe fondo de la hospitalo.

Kiel ni jam diris, ni povas resumi tiel, ke Zdislava estis justa, afabla, helpopreta, honesta kaj ĉasta burgsinjorino. Sinjorino Zdislava nome estas antaŭ ĉio la Sinjorino. Ĉi tiu vorto plej fidele prezentas ŝin.

Sinjorino nome estas nek edzino nek nejuna virino, kiel ŝajnus el nuntempa lingvouzo. Sinjorino estas virina vidalvidulo de la vorto kavaliro. Sinjorino estas kavalira virino. Virino libere reganta pri komisiita posedaĵo. Ŝi estas virino havanta aŭtoritaton kaj kun ĝi nedivideblan respondecon. Apud sia edzo ŝi estas centro de la familio, edukantino de la infanoj, protektantino de la ordo kaj bonfarto en la domo. Kiel patrino ŝi estas en ĉio kaj ĉiam kunkreinto kaj kunportanto de la gepetra aŭtoritato. Sinjorino Zdislava ne estas zorgo-konsumata pro la devigo, sed ŝi estas klara kaj brava virino, ĝoje kaj ankaŭ en tempoj de obstakloj firme staranta apud sia edzo Havel, benita per kvar infanoj: Havel, Markéta, Jaroslav kaj Zdislav; ŝi estas sanktulino montranta, ke patrino de la familio plenumas apud aliaj funkcioj ankaŭ gravan kaj neŝanĝeblan funkcion en la eklezia korpo kaj en la organismo de la nacio.

Knabina aperaĵo de sinjorino Zdislava povas ŝanĝi nebuliĝon de nia espero, prenita per fiereco de la racio en la vivon de la kredo. Plenumiĝu ankaŭ je ni ŝia juna kaj diskrete kaŝita pripeto.

Je fino de nia hodiaŭa medito pri sinjorino Zdislava ni citu el la paŝtista letero de episkopo de Litoměřice - kardinalo Štěpán Trochta, skribita okaze de la 750-jara datreveno de la naskiĝo kaj bapto de la beata Zdislava el la 28-a de aŭgusto 1970, en kiu ni trovas kelkajn ideojn, kiujn ni jam aŭdis en antaŭaj partoj:

"Kuraĝo, fidelo kaj amo al la hejma medio, heredita post la patro - moraviano, harmonie miksiĝas en Zdislava kun monda supervido kaj universala klereco, kiun alportis el kultura Sudo ŝia sicilia patrino.

Post alveno de dominikanoj en niajn landojn, ekkonis Zdislava en la ordeno de Fratuloj Predikantoj renesancan movadon de tiama kristana mondo. Kun sia edzo ŝi konstruigis preĝejon kaj monaĥejon en Jablonné kaj Turrtov. Laŭ legendo ŝi alportadis konstrumaterialon al masonistoj per propraj manoj. Se temas pri la afero de Dio, ŝi evitas neniun laboron, klopodon kaj oferon. Ŝi estas modela laika apostolino, sociala kaj karitata laborantino.

Zdislava estas juna edzino, kiun premas hejmaj kaj publikaj zorgoj. Sed ĉar ŝi preĝas kaj estas plena de Sankta Spirito, ŝi scipovas harmoniigi sian publikan agadon kun la devo de la edzino, patrino kaj dommastrino tiel, ke unu ne malprofitas la alian, sed ĉio kreas harmonian tutaĵon de la sankta vivo. Tial ŝi estas modelo por niaj edzinoj, patrinoj kaj edukistinoj.

Ĉi tiu nobelino faris ankaŭ grandan apostoladon de kristana amo. Ĉiuj senhavuloj trovadis ĉe ŝi azilon kaj helpon. Ŝi mem strebis pri plibonigo de vivkondiĉoj de la laborantoj en bienoj de ŝia edzo.

Sed Zdislava scipovas ankoraŭ pli multe: per sia intuicio kaj amo ŝi gvidas al prudento kaj saĝeco drastan batalanton, kiu estas ŝia edzo. El ĉi tiu vidpunkto ŝi havas signifon por la tuta eklezio kaj por la tuta hodiaŭa mondo. Ĉi tiun nian mondon, moviĝantan lastatempe preskaŭ rande de la detruo, gvidas nome ekskluzive viroj. Ĉu ne estas senĉesa kulminigado de la mondaj situacioj sekvoj de malgranda intereso kaj partopreno de virinoj en la publika agado?

Kvankam Zdislava ne partoprenis batalojn, kiel ŝia kavalira edzo, ŝi scipovis ĝuste taksi, kiam tiu vira plaĉo en senĉesa interbatalo transpaŝas limojn de sana racio. Ŝia virina diplomatio gvidata de Spirito de Kristo, sciis nobligi la drastajn manierojn de la edzo kaj anime lin edifi .

Zdislava, lernigu edzinojn al la forgesita arto de sanktaj virinoj: ili devigu siajn edzojn al respektado de sana mezuro en aferoj hejmaj kaj publikaj, por ke ili sanktigu siajn familiojn!

al la indekso


 RESPONDO DE LA ĈEFEPISKOPO

En Č. Budějovice maje 1991

Akceptu, mi petas, mian sinceran dankon por varmaj vortoj de dankoj, esprimoj de ĝojo, promesojn de preĝoj kaj de komplezo helpi.
Pardonu, ke mi ne povas skribi pli multe persone al viaj linioj.

Elkore benas via +Miloslav Vlk, ĉefepiskopo de Prago

al la indekso


 KET - IKUE – DIO BENU

Tiu ĉi surskribo sur la portalo de la ĉefa tendara enirejo fariĝis rebuso por la preterirantoj. La niulo ja scias, ke ĝi signifas: KATOLIKA ESPERANTO-TENDARO de la INTERNACIA KATOLIKA UNUIĜO ESPERANTISTA, salutanta ĉiun DIO BENU! Ankaŭ vin, karaj gelegantoj! Tiu ĉi artikolo volas vin informi pri la plej grava nunjara aranĝo de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio. Ni volas alproksimigi al vi belegajn tendarajn tagojn, transdonante al vi iom da ĝojo kaj ammedio, kiu tie regis.

La tendaro okazis en belega regiono de Bohemia-Moravia Montetaro en la vilaĝo Sebranice apud historia urbo Lotomyšl en la paroĥo kun relative bona religia aktivado, de la 20-a de julio ĝis la 3-a de aŭgusto 1991. Partoprenis ĝin 60 personoj, precipe gejunuloj el la tuta Ĉeĥoslovakio (inter ili 6 el Slovakio). Venis ankaŭ gastoj el Francio kaj Nederlando.

Ĉiu tago estis komencita per la Sankta Meso en la tendaro, kiun celebris la spirita gvidanto, prioro de la dominikana monaĥejo en Olomouc, patro Savio Pavel Řičica. Li zorgis pri la spirita enhavo de la tendaranoj dum ambaŭ semajnoj. La dimanĉan Sanktan Meson la tendaranoj solenis en la paroĥa preĝejo kune kun la paroĥanoj, ĉar la katolika tendaro en ilia paroĥo ja estis raraĵo, tuŝanta ĉiun paroĥanon. Tiamaniere estis ekligitaj fratecaj rilatoj inter la j tendaranoj kaj la paroĥanoj. Ĉi-speca tendaro ja okazis unuan fojon en la historio de ilia paroĥo.

La ĉefa celo de la tendaro estis precipe la spirita kaj la lingva enhavoj. Tiucele okazis la menciitaj Sanktaj Mesoj, la diskutoj pri la religiaj temoj kaj la komuna preĝado de la rozario. Antaŭtagmeze okazis kursoj de Esperanto por komencantoj (A), progresantoj (B) kaj la konversacia kurso (C), sub gvido de spertaj instruistoj - gefratoj: Zdenka Novotná (infankurseton), Inĝ. Karel Janouš (A), Jaroslav Žák (A), Lubomír Obruča (A), Cilka Kotyzová (B) kaj D-ro František Nosek (C). Instruhorojn de la kantado gvidis gefratoj Blanka Poukarová kaj Pavel Baroš. Okazis ankaŭ kurso de la gitarludo sub gvido de sperta instruistino, fratino Hana Baťová. Posttagmeze restis tempo akaŭ por ripozo, banado, sportludoj, ktp. Vesperojn oni pasigis ĉe la tendaraj fajroj. Okazis ankaŭ peraŭtobusa ekskurso al proksima historia urbo Litomyšl.

Vere neforgesebla en la memoro de la tendaranoj restos la tendara dimanĉo la 28-an de julio. Post la pontifika Sankta Meso en Vysoký Les (Alta Arbaro), apartenanta al paroĥo de Sebranice, kiun partoprenis ankaŭ la tendaranoj, vizitis la tendaron vere altestimata kaj kara gasto, episkopo Karlo Otčenášek - patrono de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio. La episkopo preĝis esperantlingve kun la tendaranoj parton de la rozaria preĝo, alparolis ilin kaj benis la tendaron. Post modesta manĝo okazis komuna fotografado kun la estimataj gastoj, ĉar gaste venis ankaŭ vilaĝestro de Sebranice s-ro František Kalvoda, kiu kune kun la tendaranoj gustumis je la tendara fajro rostitajn kolbasojn.

Oni povas mencii, ke la tendaro okazis sub gvido de la tendarestro frato Miloslav Šváček kaj vicestro Inĝ. Jan Kalný. Dankoj por la sukcesa aranĝo de ĉi tiu tendaro apartenas kompreneble ankaŭ al ceteraj, nenomitaj, sed oferemaj helpantoj kaj kunlaborantoj. Tamen necesas mencii vere oferemajn kaj aktivajn membrojn de nia sekcio, loĝantojn de Sebranice – Lezník, geedzojn Ludmila kaj Josef Jílek, pere de kiuj estis havigita la tendarejo, kaj kiuj ofereme helpadis dum la aranĝo de la tendaro. La plej granda dankesprimo apartenas al nia bona ĉiela Patro, ke ni povis post la deviga 14-jara paŭzo okazigi laŭvice la 10-an IKUE-tendaron. Certe la dankemo apartenas ankaŭ al nia amanta kaj amata ĉiela Patrino pro la ŝirmo de la tendaro, ĉar dum la tuta restado okazis neniu grava malsano, malagrablaĵo aŭ alia akcidento. La ĉiela ŝirmo kaj helpo estis evidenta. DANKON AL DIO KAJ DIPATRINO!

La sukceso de la tendaro devoligas nian IKUE-sekcion daŭrigi la organizadon de la tendaroj. Ĉar ni ne posedas propran tendaran ekipaĵon, la dato de ĝia okazigo dependas de la posedanto (alia organizaĵo) de la tendaro. Tial oni antaŭvidas daton de la venontjara IKUE-tendaro de la 18-a de julio ĝis la 1-a de aŭgusto 1992. Tiu ĉi dato bedaŭrinde kolizias kun la dato de la antaŭkongreso en Prago kaj la UK de UEA en Vieno. La IKUE-tendaro povus fariĝi "antaŭkongresa restado" por la eksterlandaj IKUE-anoj vojaĝantaj al la Universala Kongreso de esperantistoj en Vieno.

Kun helpo de Dio kaj Dipatrino, ek al la venontjara tendaro!

Miloslav Šváček

al la indekso


 LA TENDARAJ EĤOJ - TÁBOROVÉ OZVĚNY

REMEMORO JE SEBRANICE

Kiel pilgrimanfoj
sur la vojo pia
Sebranice estas
kunvenejo nia.

En gastejo Pepík
post la kilometro
kio nin atendos
scias sankta Petro.

Frunte sur portalo
estas Dia beno.
Suno, akvo, tendoj –
preskaŭ la edeno.

En arbaro verda
por viroj, virinoj
estas konstruitaj
odoraj latrinoj.

Al ili ŝtuparo
faras aventuron,
ĝin volinte uzi
frakasas la kruron.

Ne estas gazetoj,
nek estas radio
pri spiritaj servoj
zorgas frat´ Savio.

Ĉe tendara fajro
impreso plej granda
rosti la kolbasojn
ag´ por homo franda.

Estis tie ankaŭ
lingvo Esperanto.
Kiu volis, - lernis.
Ne estu pedanto.

Eĉ nun al mi sonas
fatala simbolo:
tamburi la pluvon
sur la tenda tolo.

Ni travivis kune
bonon kaj malbonon,
ĝis ni finatendis
la lastan ordonon.

Adiaŭ gefratoj,
revenu post jaro
en oreloj sonas
tonoj de gitaro.
 

Karel Janouš

 

al la indekso


 VĎAKA ZA KRÁSNE DVA TÝŽDNE

Som jedna z účastníčok tohoroĉného IKUE-tábora a iné ani ako vďaka nemôžem povedať.

I keď už vekovo patrím k staršej generácii a mala som obavy, či je to pre mňa vhodné, nebanujem, že som sa tábora zúčastnila. Práve naopak, vrele ho odporúčam každému, kto má záujem prehlbiť si svoju viéru a získať priateľov. Boli sme síce vekovo rózny, od detí až po štaršich ludí, boli sme však jedna veľká kresťanská rodina. Duchovná náplň tábora nás zblížila. S láskou sa nám o ňu staral prijemný a usměvavý otec Savio, nielen počas každodennej sv. omše a modlitbe ruženca, ale častó i večer pri ohníku musel odpovedať na naše zvedavé otázky.

Hoci bolo všetko skromné, vôbec som si to neuvedomila a citila som sa ako v najlepšom hoteli. Za to patrí tiež vďaka vedúcemu tábora bratovi Šváčkovi. Bol ozaj celé dva týždne naším otcom. Už dnes sa teším na ďalší rok keď budem môcť znova prejsť cez táborovú bránu s nápisom: DIO BENU. Áno, Dio benu pri uskutočňování tak šťastne začatého podujatia.

Vincencia Lehocká, Krásno nad Kysucou

al la indekso


 KIU DIVENOS LA ENIGMON?

Kiam mi veturis en la tendaron, mi pensis, ke ĝin partoprenos maksimume 20 tendaranoj el Bohemio kaj Moravio kaj sole mi estos el Slovakio. Je mia granda miro la tendaron partoprenis pli ol 50 tendaranoj, el kiuj estis 6 slovakoj. Ni kune travivis 14 tagojn en frata amo. Mi tie trovis bonajn amikinojn. Kaj ni fírmigos nian amikecon per korespondado.

Malgraŭ malbona vetero, en la tendaro ĉiam regis bonhumoro. Pri nia anima evoluo zorgis patro Savio. En libera tempo ni solvis liajn enigmojn. Mi proponas al vi unu el ili: "Sinjoro tion ne havas kaj al servisto tion ne donas, la servisto tion ne havas kaj al Sinjoro tion donas". Ĉu vi scias, kio tio estas? Solvon vi povas trovi en Nova Testamento. La ĝustan solvon ví tralegos post unu jaro en tiu ĉi bulteno.

Niajn Esperantajn sciojn ni pliperfektigis en la kursoj.

Mi dankas al la estraro de la tendaro, al la instruistoj, al patro Savio kaj al ĉiuj gefratoj, kiuj meriitas dankojn pro bona atmosfero en la tendaro. Mi ĝojatendas sekvontan tendaron. Ĝis la revido post unu jaro!

Anna Němcová el Žilina

al la indekso


 NEZAPOMENUTELNÉ PRÁZDNINY

Kde jste je mohli prožít? No přece v malebném prostředí v Sebranicích u Litomyšle, kde se konal v době od 20. července do 3. srpna opět po čtrnáctileté nucené přestávce jubilejní desátý katolický esperantský tábor.

Ti, kteří neváhali a přijeli, se zotavili na těle, ale především na duchu. A byli to nejen lidé zralí věkem a životními zkušenostmi, kteří se přijeli zdokonalit v mezinárodním jazyce a prohloubit svoje znalosti, ale i studující a pracující mládež, která se setkala na táboře s tímto jazykem poprvé a díky trpělivým a ochotným učitelům získala základy esperanta. Mezi ně patřili také školáci a děti předškolního věku, kteří se díky citlivému a láskyplnému vedení paní učitelky Zdenky Novotné naučili znát první slovíčka.

Bylo by však chybou upřednostnit tuto náplň tábora před neméně důležitou, a to duchovní. O naši křesťanskou obnovu především duchovní růst se po celou dobu tábora staral P. Savio Řičica z Olomouce. Byl vždy ochoten sloužit a pomoci druhému v kteroukoliv hodinu, ať šlo o řešení osobních problémů či vyjasnění různých náboženských otázek. Při této bohaté náplni zbývala ještě spousta času na koupání, zpěv a společné hry. V odpoledních hodinách se mnozí z nás účastnili také kursu hry na kytaru. Po něm mohl každý účastník tábora rozvíjet své schopnosti v kroužku duchovním, sportovním či kulturním. I děti se vyžívaly ve svém všestranném kroužku a ochotně se zapojily do jakékoli činnosti tábora. A že se jich našlo vždy dost, není třeba popisovat.

Pro ně i pro dospělé se uskutečnil také zájezd do blízké Litomyšle. Bylo by jistě smutné nenavštívit rodné město a dům Bedřicha Smetany a v pokoji, kde u klavíru poprvé pronikal do tajů hudby, nezastavit aspoň na chvíli čas, neprojít se po zámeckém nádvoří a neprohlídnout si další historické objekty tohoto krásného města. Ten, kdo si nenechal ujít tuto jedinečnou příležitost, určitě nelitoval.

Jistě nemalým zážitkem se stala také návštěva královéhradeckého biskupa monsinjora Karla Otčenáška, který se přijel za námi do tábora podívat a věnoval nám kus svého drahocenného času.

Každý den v táboře byl tedy pro nás opravdovým zážitkem a určitě vždy příjemnou tečkou se stávaly večerní táboráky, spojené s písničkami a poutavým vyprávěním pamětníků dřívějších táborů v Herborticích.

Dobrá nálada nás neopouštěla ani při nepříznivém počasí, za což vděčíme těm, kteří dokázali rozžat to pravé světlo a teplo v nás.

Náš velký dík však přece jenom patří bratru Miloslavu Šváčkovi, který s pomocí Boží zorganizoval tento tábor a dovedl jej i přes nutná úskalí znovu zahájit. Poznali jsme v Sebranicích neopakovatelnou atmosféru, kde slovo "já" nahrazuje slovo "my". A VŠICHNI JEDNO JSOU.

Domů jsme se vraceli neradi, ale povzbuzeni myšlenkou příštího shledání s partou bezvadných kamarádů v příštím roce opět v Sebranicích.

Tamara Barošová

al la indekso


 KONKLUDAJ VORTOJ DE LA TENDARESTRO

Ĉu ĉi tiuj konkludaj vortoj signifas finan punkton post la tendara aranĝo? Certe ne! Ni revenados sur la paĝoj de nia bulteno DIO BENU kaj en rememoroj al belega angulo de Dia naturo, al la tendaro, kiu enskribiĝis en la historion de la IKUE-tendaroj. Pro la iamaj 9 tendaroj okazintaj en Herbortice ni estis malbenitaj de la lakeoj de la tiama nehomeca totalisma reĝimo. La nunjara, la 10-a tendaro post longa paŭzo okazis en atmosfero de libereco, benita de niaj patronoj, la ĉefepiskopo M. Vlk kaj persone en la tendaro de episkopo K. Otčenášek. Ni ne plu devis timi pro invado de la polico. Pro tio ni plenkore danku kaj dankemu al nia bona ĉiela Patro, ke ni finfine ricevis donacon de la religia libereco. Dankante Dion, ni eklaboru preparante la venontjaran tendaron. Tial ni ofte ripetu: DI0 BENU!

Miloslav Šváček

al la indekso


 EL LA KORESPONDAĴOJ

Sac. Duilio Macmani - la IKUE – prezidanto:

"Mian pacsaluton kaj brakumon al ĉiuj niaj IKUE-anoj. Mi ĝoje gloras la Sinjoron pro la vigla kaj spirite viva agado de IKUE en Ĉeĥlando. Pruvas ĝin la spirita sento, kiu regas en ĉiuj multnombraj iniciatoj apostolaj. Ni laŭdu la Sinjoron nun kaj ĉiam. La Sankta Spirito ne bezonas materiajn riĉaĵojn, sed nur bonvolemajn homojn por riĉigi ilin kaj pere de ili la mondon. Tiamaniere la IKUE-anoj kontribuos eklezio kaj socio plialtigi la spiritajn valorojn kaj sanigi la "ŝafojn" vunditajn per la materialismaj eduko kaj okcidenta kontaĝo. La Virgulino Maria, la Senmakula, ŝirmu niajn IKUE-anojn de tia veneno. La bona Paŝtisto ŝajnas al mi, unike en la mondo donis al IKUE-Sekcio de ĈEA du episkopajn gvidantojn, t.e. la Ĉefepiskopon Ekscelencon Vlk kaj Ekscelencon Otčenášek. Estu fieraj, sed obeemaj al iliaj instruoj kaj deziroj je la gloro de Dio kaj la bono de la gefratoj. Tutcerte IKUE estos en via lando fermento, lumo kaj salo.

Bonvolu danki ĉiujn subskribintojn de la salutletero de la pasinta junio la 29-an el České Budějovice."


Sac. Battista Cadei - redaktoro de E.K.:

"Mi ricevis leteron kun multaj subskriboj de České Budějovice kaj salutkarton el la tendaro de Sebranice. Tio al mi memorigis nostalgie la belegajn travivaĵojn en Herbortice. Povas esti, ke venontjare ...

Mi ĉiujn elkore salutas, kun deziroj de ĉio bona en Jesuo Kristo."


D-ro Serio Boschin, Treviso. Italio:

"Mi.bonorde ricevis la n-rojn 1 kaj 2 de via bulteno "Dio benu". Mi dankas kaj gratulas pro via sukceso en la IKUE-sekcio de ĈEA. Mi tralegis ĉion, estis tre interesa la aperigo de la adresaro de via sekcio...

Mi ankoraŭ bone memoras la konatiĝon kaj renkontiĝon kun vi kaj František Adamík, kiu multe rakontis al mi pri li kaj pri vi - mi gratulas pro via agado sur katolika tereno. Persistu! La Sankta Spirito helpos nin."
 

Pastoro Adolf Burkhardt - la KELI-prezidanto:

"... vi estu certigitaj, ke ni daŭre memoras vin en via lando kaj ĝojus, se baldaŭ povus okazi renkontiĝo en via lando. Por 1992 ni decidis trovi kongresejon en Hungario. Temos pri kristana kongreso,kien ni bonvenigas kunlaboron de IKUE, eĉ se formale ĝi ne estos en la vico de ekumenaj kongresoj. Post 1993 ni havas ideon pri Suda Francio, do 1994 estus bona celpunkto por via lando.

Mi aparte dankas pro la du numeroj de "Dio Benu" - tre varman gratulon! Mi intencas uzi iujn el la informoj por la ekumena germanlingva esperanto-informilo "Ekumenisches Esperanto-Forum", kiun mi faras kune kun Bernhard Eichkorn. Mi estos danka, se vi plu sendos al mi "Dio Benu".

Plurajn korespondajojn ni ricevis de:
- s-ro Matubara Hatirô - la landa IKUE-reprezentanto por Japanujo,
- s-ro Jacques Tuinder Nederlando - iniciatinto de AGADO E 3,
- sac. Jozefo Zielonka - animzorganto de polaj katolikaj esperantistoj.
- Pola Esperanto-Asocio, Varsovio.
- kaj ankoraŭ plurajn de en- kaj ekster-lande.
Al ĉiuj ni korege dankas pro la vortuj de agnosko kaj kuraĝigo.

Redakcio de Dio Benu

al la indekso


 STANOVISKO K VÝZVĚ RADIKÁLNÍ STRANY

Vzhledem k dotazům našich členů, jaký postoj zaujmout k výzvě Radikální strany, vedení Katolické sekce ČES vydává následující stanovisko:

Katoličtí esperantisté vítají výzvu Radikální strany k zavedení esperanta jako pomocného dorozumívacího jazyka ve všech sférách vztahů budoucí sjednocené Evropy. Těmto snahám chceme být účinně nápomocní i při vědomí, že některé jiné body programu Radikální strany jsou pro nás nepřijatelné.

Sekcia komitato

al la indekso


 ALVOKO DE LA TENDARA KOMISIONO

Por ceremonio de hisado (matene) kaj malhisado (vespere) de la flagoj en niaj IKUE tendaroj, oni bezonas konvenajn esperantlingvajn, matenan kaj vesperan, mallongajn, unustrofajn kantojn kun religia enhavo. Povas esti eĉ nura teksto sen melodio. Ĉu inter niaj membroj troviĝas kapablaj personoj, kiuj emus, ke iliajn glor- kaj dank-kantetoj la tendaranoj prezentu al nia bona ĉiela Patro dum la venontaj tendaroj? Se jes, bonvolu do ĝis la fino de februaro 1992 sendi ilin al la tendara komisiono pere de frato Miloslav Šváček. Antaŭdankegon al ĉiu, kiu helpos solvi ĉi tiun problemon!

al la indekso


 Ni informas ke:

- En la tagoj 23.-25.8.1991 akazis en Žilina Renkontiĝo de katolikaj esperantistoj. Tiun ĉi belegan renkontiĝon el flanko de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio oficiale reprezentis fratoj Miloslav Šváček kaj Ladislav Mlejnek. Pli detale ni raportos pri ĝi en la 4-a n-ro de DIO BENU.

- Nia membro frato Josef Kůla la 13-an de julio edziĝis. Ni gratulas al novgeedzoj Jana ,j kaj Josef kaj deziras al ili Dian benon!

- Ĵus estas presata nia IKUE-kantareto "RESTU KUN NI, enhavanta 50 religiajn ritmajn E-kantojn kun muziknotoj kaj gitaraj akordoj. La prezon oni antaŭvidas ĉ. 10 kronoj por 1 ekzemplero. Antaŭmendebla ĝi estas ĉe frato M. Šváček.

- Ni gratulas al frato Roman Heřman pro eldono de flugfolio FENOMÉN - Láska a esperanto.

Sekcia komitato

al la indekso