Dio Benu numero 1-1/1991

al la arkivo de jarkolektoj 1991-2010


VORTOJ DE LA PREZIDANTO (M. Šváček)
LA 6-A KONGRESO DE ĈEA (M. Šváček)
ĈU DENOVE LA IKUE-TENDARO? (M. Šváček)
LA REPACIGA PILGRIMO (M. Šváček, J. Zielonka)
LA MUTA EKKRIO – LA INFANO RAJTAS VIVI! (trad. F. Nosek)
RADIO VATICANA 60-JARA
VARSOVIO – ĈENSTOĤOVO (D. Małkowska)
ĈU LA INFERO ESTAS ETERNA? (J. Zielonka)
LA HISTORIA RETRORIGARDO (M. Šváček)
PLINOMBRIGU NIAN SEKCION! (sekcia komitato)
OFERTO DE ĈEĤA E-ASOCIO
NI INFORMAS (sekcia komitato)


 VORTOJ DE LA PREZIDANTO

"Jen, estas mia ordono, ke vi amu unu la alian tiel same, kiel mi vin amis" (Joh 15, 12).

Karaj gefratoj!

Tutan jaron ni revis pri nia bulteno, pri la ligilo de ĉiuj niaj sekcianoj. La revo fariĝis realaĵo. La unua numero estas en viaj manoj. Ĝia titolo estas DIO BENU, do la jam longe uzata saluto de la katolikaj esperantistoj. Sed ĝi ne estas nura titolo de la bulteno, sed efektiva saluto esprimanta sinceran deziron de Dia beno al vi kaj al ĉiuj, kiuj legos nian bultenon. "Sen Dia beno, vana estas homa peno", diras la saĝa popola proverbo. Kaj ĝi pravas. Tion ni, la kristanoj bone scias kaj pro tio ni salutas nin reciproke per tiu ĉi bela saluto, dezirante benon de Dio por ĉiu nia agado.

Kion ni atendas de ĉi tiu bulteno? Nia deziro estas, ke ĝi fariĝu interesa legaĵo, kiun la sekcianoj ŝatos kaj volonte legos. Ĝi informos vin pri la aktualaĵoj de nia sekcio, pri la aktivado de la frateca slovaka IKUE-sekcio, kun kiu ni volas larĝe kunlabori. Ĝi informos vin ankaŭ pri la agado de eksterlandaj IKUE-ligoj, kiuj emas disvolvi la fruktodonan kunlaboron kun ni. Ĝi ankaŭ volas helpi al tiuj niaj membroj, kiuj ankoraŭ ne tute bone regas Esperanton. Ĉu ni plenumos ĉiujn niajn imagojn, tio dependas ankaŭ de vi, karaj gefratoj. Jes, la bulteno bezonas kunlaboron de tiuj, kiuj kapablas kontribui al ĝia enhavo, por ke ĝi fariĝu interesa kaj riĉa je ideoj, kiuj helpos alproksimigi nin al Dio. Pro tio mi alvokas al kunlaboro ĉiujn gefratojn, kiuj volas partopreni en redakta laboro de la bulteno. Bonvolu do baldaŭ aŭdigi vin, sendante la kontribuaĵojn, t.e. raportojn, informojn, artikolojn, kantojn, poemojn, do la tekstojn esperantlingvajn, ankaŭ kun fotografaĵoj, desegnaĵoj aŭ pentraĵoj. Eble inter ni ekzistas eĉ fakulo sperta pri la redaktado, kiu disponigos siajn spertojn al nia bulteno.

La formato de la bulteno A 5 estis elektita el praktika vidpunkto. La skribaĵo estas iom eta pro malgrandigita formato A 4. Tiu ĉi maniero celas solvi ne nur financan flankon de la bulteno, sed ĝi ankaŭ ebligas pliampleksigi la enhavon. Jes, la ekzisto de la bulteno dependas de libervolaj donacoj de la sekcianoj, ĉar ni ne intencas postuli membran kotizon de la sekcianoj. Ĉiu libervole helpos laŭ sia ebleco, ĉar inter niaj membroj estas ankaŭ tiuj, kiuj troviĝas en malfacilaj vivkondiĉoj. Ankaŭ ili devas esti niaj plenrajtaj membroj, la gefratoj.

Multajn elkorajn dankojn mi adresas al ĉiuj gefratoj, kiuj helpis al realigo de nia bulteno. Akceptu miajn fratajn salutajn DIO BENU!

Via frato Miloslav Šváček - la prezidanto

al la indekso


 LA 6-A KONGRESO DE ĈEA

De la 30-a de novembro ĝis la 1-a de decembro 1990 okazis en urbo Třebíč la 6-a kongreso de ĈEA. Partoprenis ĝin 79 delegitoj kaj 82 gastoj. La kongreso aprobis novan statuton de ĈEA kaj elektis novan estraron. La kongresanojn nome de nia sekcio alparolis la prezidanto frato Miloslav Šváček. Jen, liaj vortoj:

Estimataj gesamideanoj !

Mi salutas vin kiel landa reprezentanto kaj komitatano de la Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista kaj kiel prezidanto de la Katolika Sekcio de la Ĉeĥa Esperanto-Asocio, per Krista saluto: "Pacon al vi!". Per tiu ĉi Krista saluto mi celas pruvi, ke mi, kiel reprezentanto de la katolikaj esperantistoj, venis ĉi tien alportante pardonon, repaciĝon kaj amon. 14 jarojn estis necese atendi por oficiale dum tiu ĉi la plej grava kunveno de la Asocio diri al vi tiun ĉi mesaĝon de la ĉeĥaj katolikaj esperantistoj pri la pardono, repaciĝo kaj amo.

Mi ripetas ĉi tie vortojn diritajn dum la printempa kunveno de la asocia plenumkomitato, okazinta la 7-an de aprilo en Prago. La katolikaj esperantistoj ne postulas satisfakcion kaj rehonorigon pro diskriminacia sinteno de la iama asocia estraro. Likvidon de la katolika sekcio kaj diskriminacion rilate al kelkaj katolikaj esperantistoj la iamaj ĉefgvidantoj de la Asocio ne faris tute propravole, sed ili sindone plenumis volon de la ŝtata polico kaj de tiuj ŝtataj instancoj, kiuj celis likvidon de ĉio, kio montris iun rilaton al religio. Kompreneble, la nigran makulon ili postlasis sur la ŝildo de la Ĉeĥa Esperanto-Asocio, ĉar ili pro sia malbrava sinteno piedpremis sanktajn idealojn de la esperantistoj. 14 jarojn la katolikaj esperantistoj vegetis en la katakombaj kondiĉoj. Estis ankaŭ trovita kanalo, per kiu ili dum tiu ĉi malhela periodo ricevadis el Romo de niaj ŝtataj instancoj malpermesitan revuon "Espero Katolika".

Karaj gesamideanoj! La katolika sekcio denove ekzistas kaj ĝi povas libere aktivadi. Pro tio mi, nome de katolikaj esperantistoj proklamas pardonon kaj repaciĝon pro diskriminacia sinteno de la iamaj asociaj ĉefgvidantoj, al kiuj ni, kiel kristanoj, pardonis tuj, jam antaŭ 14 jaroj. Pro tio la katolikaj esperantistoj ne postulas de la Asocio rehonorigon kaj satisfakcion. La katolika sekcio, kiu havas 200 membrojn, proponas al la Asocio ne nur bonan kunlaboron, sed ankaŭ moralan apogon.

Mi petas ĉiujn delegatojn de la kongreso, ĉiujn reprezentantojn de la asociaj sekcioj, kluboj kaj rondetoj, bonvolu informi ĉiujn esperantistojn pri ekzisto de la katolika sekcio, kies membroj ili povas fariĝi kaj pri la ebleco aboni revuon Espero Katolika, kiu estas unu el la plej malnovaj esperantaj revuoj.

Estimataj gesamideanoj! Mi finigas la parolon per la samaj vortoj, per kiuj mi ĝin kamencis: "Pacon al vi, ĉiuj!"

Kadre de la kongreso okazis ankaŭ kunveno de la katolikaj esperantistoj, kiun partoprenis 25 personoj. La kunveno estis komencita per la komuna esperantlingva preĝo "Patro nia". La kongreso kaj la kunveno okazis en iama distrikta palaco de "ĉionpotenca" komunista partio. La muroj de ĉi tiu palaco, kie oni ankaŭ komplotis intrigojn kontraŭ kristanismo, estis sanktigitaj per la preĝo de la esperantistoj.

Miloslav Šváček

al la indekso


 ĈU DENOVE LA IKUE-TENDARO?

La politika situacio en nia lando estas favora por renovigo de la organizado de la IKUE-tendaroj. Al niaj membroj ni volas memorigi, ke la iama IKUE-sekcio komencis aranĝi la IKUE-tendarojn jare 1969 en vilaĝo Herbortice. La tendaroj okazis 9 foje, do ĝis la laro 1977, kiam la tendaron invadis ŝtataj policanoj (StB) kune kun kontraŭeklezia administranto de Ústí nad Orlicí, celante likvidi la tendaron. Sekvis 2 jaroj, dum kiuj okazis multnombraj demandesploradoj, kiuj kulminis per tribunala kondamno de la tendarestro Miloslav Šváček kaj pastro Vojtěch Srna. Jare 1977 estis likvidita ankaŭ la IKUE-sekcio. Tiom mallonge pri la historio.

Ŝanĝo de la politika situacio en nia lando ebligis ne nur renovigi ekziston de la IKUE-sekcio, sed ĝi donas ankaŭ eblecon daŭrigi organizadon de la IKUE-tendaroj. Pasintjare ankoraŭ ne tute maturiĝis niaj eblecoj por organizi la tendaron. Por memorigi neforgeseblajn travivaĵojn, okazis la 21-an de julio 1990 renkontiĝo de la ekstendaranoj sur tendarejo en Herbortice. Ĉeestis ankaŭ prezidanto de la slovaka IKUE-sekcio frato Martin Majtán kaj niaj karegaj gastoj el Italio, frunte kun ekstendarano pastro Battista Cadei (kunredaktoro de Espero Katolika).

Dum pluraj monatoj maturiĝis la planoj ĝis fino de la pasinta jaro. Ne estis facile decidi ĝuste pro rapida kresko de la vivelspezoj, kiuj povus serioze minaci la okazigon de la tendaro. Argumentoj pri la graveco de ĉi tiu aranĝo estas pli fortaj, ol ekonomiaj obstakloj. Pro tio estis decidite okazigi nunjare somere la 10-an IKUE-tendaron ne plu en Herbortice, kie jam por tio ne estas konvenaj kondiĉoj, sed aliloke. Tiucele oni jam traktis kun du organizaĵoj. La unua posedas tendaron kun kabanoj kaj la dua kun la tendoj. La preferon promesas la dua tendaro, kiu el ekonomia vidpunkto estas pli facile akceptebla por junaj homoj, en kiuj ni vidas estontan ekziston de nia movado. Post pozitiva finigo de la traktado ni infornos vin pri la afero per speciala cirkulero. Per la enketiloj, kiujn ricevis la membroj de nia sekcio, ni supozas informiĝi, ĉu inter niaj sekcianoj estas sufiĉe da oferemaj kunlaborantoj por aranĝo de la tendaro kaj sufiĉe da interesuloj por ĝia partopreno.

Miloslav Šváček

al la indekso


 La repaciga pilgrimo

Polaj katolikaj esperantistoj ankaŭ nunjare organizos repacigan pilgrimon inter popoloj pola kaj la ĉeĥa. La pilgrimo omaĝe al beatulo Johano Sarkander, kiu simbolas repacigon de ĉi tiuj popoloj, komencos la 7-an de junio 1991 en Skoczów (Skočov). Sabate la 8-an de junio la pilgrimantoj vizitos Ĉeĥoslovakion (Moravion) kaj dimanĉe la 9-an ili finigos la pilgrimon en Pollando. La pilgrimon kun helpo de animzorganto pastro Jozefo Zielonka organizas kaj la aliĝojn akceptas: s-ino Gertruda Pisarek, ul. Targowa 22/45, 43-430 Skoczów, Pollando.

Ni, la ĉeĥaj katolikaj esperantistoj bonvenigas ĉi tiun pilgrimon kaj ni akceptas inviton de niaj polaj gefratoj partopreni ĝin. Tiucele okazos pilgrimo de la ĉeĥaj katolikaj esperantistoj la 8-an de junio (sabate) al sanktejo de beatulo Jahano Sarkander en Olomouc, kie okazos komuna esperantlingva Sankta Meso por polaj kaj ĉeĥaj katolikaj esperantistoj. Korege ni invitas ankaŭ niajn slovakajn gefratojn partopreni tiun ĉi pilgrimon. Precizan programon de la pilgrima renkontiĝo kun polaj katolikaj esperantistoj en nia lando ni publikigos en la venonta numero de nia bulteno. Jam nun ni korege invitas ĉiujn ĉeĥajn kaj slovakajn katolikajn esperantistojn partopreni en ĉi tiu grava internacia aranĝo.

Pastro Jozefo Zielonka en la 20-a Letero de la Animzorganto de polaj katolikaj esperantistoj skribas rilate al ĉi tiu pilgrimo jenajn interesajn vortojn:

"La Princejo Cieŝina (Cieszyn – Těšín) estas praslava tero de polaj Piastoj. Urbo Cieŝino (Cieszyn - Těšín) kun apuda Skoĉovo (Skoczów), kiuj najbaris kun Ĉeĥoj kaj Germanoj ofte estis tereno de invadoj kaj okupacioj. Ĝis 1625-a jaro regis tie la Piastoj, lingvo kaj kulturo polaj. Post la dato transprenis ĝin Habsburgoj, sed nacio restis fidela al Pollando. Funkciis polaj lernejoj, preĝejoj, organizaĵoj, gazetoj en la pola lingvo estis presataj. Post la 1-a mondmilito tie ekestis la unuaj polaj oficejoj kaj la regiono tuj aliĝis al la naskiĝanta Pollando, en 1918-a jaro Cieŝino apartenis al Pollando, sed jam sekvontjare ĝin venkoprenis kaj dividis Ĉeĥoj. Sekve Poloj reakiris ĝin en 1938-a jaro, sed post II-a mondmilito denove la duonon oni redonis al Ĉeĥoj, dividante la nacion laŭ rivero Olza. La najbaroj, kiuj tiel miksiĝis, ne vivis pace. Ambaŭ opiniis sin pravaj kaj same maljustigitaj de la historio. Racioprudento ne helpas, se suferas la koroj.

Simbolo de tia sinteno estas du beatuloj, kiuj volis pacigi la naciojn, sed ambaŭ pripagis tion per sia morto martira, preskaŭ en la sama tempo.

La unua, beata Melĥioro Grodziecki, kiu naskiĝis en Cieŝino. Liaj familianoj ĉefestris la Cieŝinan Princejon, kuzo estis episkopo en Olomouc, la alia abato en Brno. Melĥioro studis en Vieno, Brno, Klocko kaj fine en Prago, kie li pastriĝis en 1614-a jaro, sed jam en 1619-a jaro li estis mortigita en Koŝice kaj entombigita en Trnava.

La dua, beata Johano Sarkander naskiĝis en mizera familio en Skoĉovo. Li studis en Olomouc, Prago kaj Graz, kie li pastriĝis en 1609-a jaro kaj ricevis paroĥon en Holešov. Pro sia nacieco li ofte estis persekutata kaj li serĉis rifuĝejon en Pollando. Tio tamen kaŭzis akuzon pri perfido kaj li estis martirigita en 1620-a jaro. Ambaŭ beatuloj donis al ni modelon de fideleco kaj persisto en la plej teruraj turmentoj, pro amo al la eklezio kaj ankaŭ nacioj.

La urboj Cieŝino kaj Skoĉovo estas interesaj pro siaj antikvaĵoj kaj kulturo, kiu persistis la tempojn de obskuro.

La pilgrimo komenciĝos en Skoĉovo per Sankta Meso kaj diversaj programoj. Sabate frumatene la pilgrimantoj forveturos al Ĉeĥlando, por viziti tombon de beata Johano Sarkander en Olomouc, celebrante tie kaj vizitante la sanktejojn. Dumvoje oni serĉos komunajn postsignojn de la pola kaj la ĉeĥa religiemo. El tiuj ni devas mencii (krom Olomouc) Velehrado, kiu estas kvazaŭ lulilo de slava katolikismo. Tiun lokon speciale ekamis nia Papo Johano Paŭlo II-a, vizitinte ĝin pasintjare. Tie, en la eksterordinare bela baziliko, mi trovis altaron dediĉitan al sanktaj Cirilo kaj Metodo kun bildo de pola pentristo Johano Matejko. Sube estas marmora surskribo: "Donaco de la pola nacio 1895". Krome, inter multaj standardoj starantaj meze de la preĝejo estas unu pola kun Dipatrino Maria el la Hela Monto kun pola surskribo: "Reĝino de Pollando, preĝu por ni". Dum veturado buse estos multe da tempo por preĝi, kanti kaj amikiĝi. Dimanĉe la pilgrimantoj denove troviĝos en Pollando, por pluaj religiaj E-kunvenoj."

Jen, vi legis gravan parton el la letero de pastro Zielonka. Bonvolu, karaj gefratoj, rezervi sabaton la 8-an de junio por la supre priskribita pilgrima renkontiĝo kun polaj katolikaj esperantistoj en Olomouc.

M. Šváček, sac. Józef Zielonka

al la indekso


 LA MUTA EKKRIO - La infano rajtas VIVI !

La usona kuracisto D-ro Bernhard Nattsason turnigis filmon "La muta ekkrio", kiu prezentas aborton de la 12-semajna homa embrio. Dum la aborta procedo li observis la embrion sur la ekrano kaj li estis konsternita. Li diris: "La infano ataŭ ĥirurgia ilo videble flankenŝovas sin, ĝi turniĝas, batsvingas la manetojn ĝis la momento de la mortigo; en muta ekkrio ĝi malfermas buĝeton".

Prezidanto de "La Movado por la Vivo" en Aŭstrio Walter Ramm praklamis: "Kiu vidis ĉi tiun filmon, tiu estas profunde skuita kaj konsternita per agonio de la infaneto en la patrina utero".

Tiel ekzemple pulsbato de la infano dum la aborta pracedo plirapidiĝas de 140 ĝis pli ol 200 batoj dum la minuto.

Ĉi tiu filmdokumento estas konsiderata kiel unu el la plej fortaj argumentoj kontraŭ aborto kaj laŭ opinio de "La Movado por la Vivo" ĝi montras, kiel ege la publiko estas trompata, se temas pri la fakta okazado dum la aborto.

Esperantigis RND-ro František Nosek

al la indekso


 Radio Vatikana 60-JARA

La 12-an de februaro 1931, do antaŭ 60 jaroj, la Papo Pio XI-a konsekris la vatikanan radiostacion, konstruitan de Guglielmo Marconi. Per la unuaj vortoj de la Papo "Aŭdu ĉiuj popoloj ...", komenciĝis la vatikana radioelsendilo siajn elsendojn, kies programoj estis unue destinitaj al aŭskultantoj de Romo kaj poste ili estis aŭdeblaj en la tuta Italio. La origina elsendilo, troviĝinta en la vatikanaj ĝardenoj estis pli poste pliperfektigita per konstruo de elsendcentrejo Santa Maria di Galeria, situanta 18 kilometrojn de Romo. De tiu tempo la programoj estas aŭdeblaj en ĉiuj kontinentoj. La programoj estas elsendataj en 37 lingvoj, inter ili estas ankaŭ ESPERANTO. La Vatikana Radio ricevadas dumjare ĉirkaŭ 90 mil leterojn el tuta mondo.

Bonvolu regule aŭskultadi la esperantlingvajn programojn de R.V. Jen, la horaroj kaj frekvencoj (laŭ mezeŭrapa, nia tempo):

DIMANĈE, je la 21,00 horo:
Mezonde 1530 kHz = 196 m.
Mallongonde: 6248 kHz = 48.01 m. 7250 kHz = 41.38 m. 17710 kHz = 16. 94 m. 17730 kHz = 16,92 m. 21650 kHz = 13,86 m.

ĴAŬDE, je la 6,40 horo:
Mezonde: 1611 kHz = 186 m.
Mallongonde: 7365 kHz = 40.73 m. 15210 kHz = 19.72 m.

Ne forgesu skribi al Esperanto-redakcio de R.V. informojn, dezirojn, sugestojn, rilate al E-programoj. Jen la adresoj: RADIO VATIKANA, Esperanto-redakcio, Piazza Pia 3, 00193 ROMA, Italio. RADIO VATIKANA, Esperanto-redakcio, 00120 CIVITO VATIKANA.

Bonan aŭskulton deziras al ni la redaktoroj de E-programoj de Radio Vatikana: Carlo Sarandrea, Sac. Hatto von Hatzfeld, Sac. Karlo Musazzi.

al la indekso


 Varsovio - Ĉenstoĥovo

Juna pola esperantistino (25-jara instruistino) serĉas kontaktojn kun katolikoj kaj ĉiuj ceteraj kristanoj - esperantiatoj kaj invitas ilin al (piedira) pilgrimo de Varsovio al Ĉenstoĥovo, komencota la 4-an de aŭgusto. La pilgrino estas 10-taga; ĉiun tagon oni iras č. 30 km. Dun la pilgrimo oni dormas aŭ en propraj tendoj aŭ ĉe vilaĝanoj. La manĝojn necesas kunpreni la propran.

Nunjare okazos en Ĉenstoĥovo granda renkontiĝo (oni etendas dumilionon da gejunuloj) kun Sankta Patro Jahano Paŭlo II-a kaj kun pluraj reprezentantoj de la eklezio. La interesuloj petu pli detalajn informojn ĉe:
Dorota Małkowska, ul. Regulska 7 A, PL 02-495 WARSZAWA - Ochota, Pollando.

Dorota Małkowska

al la indekso


 ĈU LA INFERO ESTAS ETERNA ?

Laste multaj sektanoj neas la inferon aŭ ties eternecon. La propagando estas tiel alloga al la pekemuloj, ke foje eĉ kristanoj ĝin atentas. Necesas do klare prezenti la ravelacion kaj Magisterion de la Eklezio:

"Se viaj mano aŭ piedo estas al vi kaŭzo por pereo, detranĉu ĝin kaj forigu de vi. Ja estas pli bone al vi lama eniri al la eterna vivo, ol havante du manojn, aŭ du piedojn esti ĵetita en la eternan fajron" (Mat 18, 8).

"Iru for de Mi, malbenitaj, en la eternan fajron preparitan al la diablo kaj liaj anĝeloj" (Mat 25, 46).

"Tiam el la ĉielo aperos la Sinjoro kun fajro, punante tiujn, kiuj malagnoskas Dion kaj malobeas al la Evangelio de nia Sinjoro Jesuo. Kiel la punon ili ricevos la eternan pereon, for de la vizaĝo de la Sinjoro" (Tim 1, 7-9).

"Kun diablo ... suferos nokte kaj tage la tutan eternon" (Apo 20, 10).

La supraj tekstoj de la Biblio allasas neniun dubon pri la eterna infero "fajro, sufero". La efekto estas tia, ĉar homoj kondannitaj ĝis la lasta momento daŭris en malamikeco al Dio kaj ne volis sin agnoski kulpaj antaŭ Dio, ripari la ŝuldojn, kaj konsekvence - ne volis profiti el la sava morto de Kristo - el la Dia mizerikordo.

Malgraŭ tio, kelkaj volis, kaj eĉ nune volas maljustigi Dion, kaj nei la eternecon de la infero aŭ ties ekziston. Kontraŭ tiuj nultfoje oficiale (dogme) elparolis la Eklezio. Mi citas nur kelkajn:

"Se iu asertas, aŭ pensas, ke puno de la satanoj kaj la malbonaj homoj estas nur tempa, kaj ke iam alvenos ties fino, do ke okazos "apokatastazo" por la diabloj kaj la sendiaj homoj - estu forigita el la Eklezio" (papo Vigilio: Sinodo Konstantinopola 543).

"Se tamen iu sen pentofaro, en la mortiga peko forpasas, tiu sendube kaj por ĉiam suferos la eternan inferon" (papo Inocenco IV-a, Sinodo en Lyon 1254).

"Mi kredas je la eterna fajro de la infero preparita pro la gravaj pekoj" (el Kredsimbolo de Luciduso 473 kaj postaj papoj).

Sac. Jozefo Zielonka

al la indekso


 La historia retrorigardo

La fotografaĵo publikigita en tiu ĉi nia bulteno memorigas al ni la unuan renkontiĝon de la ĉeĥoslovakaj katolikaj esperantistoj kun pastro Ferdinando Longoni okaze de la Kultura Festivalo en Opava. Vane mi cerbumas pri la jaro de ĉi tiu renkontiĝo. Ĉu iu el niaj sekcianoj povas sugesti la jaron, en kiu okazis ĉi tiu renkontiĝo?

Meze de la fotografaĵo estas eksprezidanto de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio frato Aleš Berka kaj pastro Ferdinando Longoni, tiama prezidanto de IKUE. Ni rememoru ilin kaj la ceterajn, kiuj ne plu estas inter ni, en niaj preĝoj.

Miloslav Šváček

al la indekso


 PLINOMBRIGU NIAN SEKCION!

En nia respubliko vivas multaj katolikaj esperantistoj, precipe izoluloj, kiuj ĝis nun ne estis informitaj pri la ekzisto de nia IKUE-sekcio kaj pri la ebleco aboni belan kaj riĉenhavan revuon ESPERO KATOLIKA. Ni alvokas ĉiujn niajn sekcianojn, ke ili bonvolu informi siajn konatulojn - esperantistojn pri ekzisto de la IKUE-sekcio. Informu pri la ableco aniĝi al la sekcio ankaŭ ĉiujn gesamideanojn en via E-klubo, rondeto, kurso, ktp. Publikigu ĉi tiun informon en al vi konataj E-bultenoj, informiloj kaj ceteraj presaĵoj. Ne forgesu la informojn doni ankaŭ dum kunvenoj kaj renkontiĝoj de ceteraj ĈEA-sekcioj. Tiu ĉi via aktivado estas unu el multaj formoj de evangelizado, ĉar pere de aktivado de la katolikaj esperantistoj dum pasintaj periodoj kelkaj samideanoj trovis valoregan perlon: KREDON, DION. Via konatul(in)o eble ĝuste je via instigo atendas, por trovi la Perlon. Do, informu kaj varbu novajn membrojn por nia IKUE-sekcio kaj abonantojn de Espero Katolika. Pri la interesuloj pri nia movado inforrmu la prezidanton de nia sekcio, fraton Miloslav Šváček. Ĉiu nia membro krom aliaj informaĵoj ricevados ankaŭ ĉi tiun kvaronjaran bultenon. La eldonkostojn oni kovros per libervolaj donacoj de la membroj, kiuj povas kaj volas per la mondonacoj subteni ĉi tiun nian aktivadon. Ne forgesu pririĉigi kaj pliinteresigi la enhavon de la bulteno per esperantlingvaj kontribuaĵoj diverstemaj. Al ĉiuj, kiuj pozitive akceptis ĉi tiun alvokon, ni tre kore dankegas.

La sekcia komitato

al la indekso


 OFERTO DE ĈEA

La Ĉeĥa E-Asocio disponas pri multaj esperantaĵoj, kiujn nepre devas posedi ĉiu aktiva esperantisto, do ankaŭ niaj IKUE-sekcianoj. Temas pri diversaj libroj, insignoj, lernolibroj, vortaroj, poŝtkartoj, gramofondiskoj, magnetofonaj bendoj, E-gazetoj, afiŝoj, leterpaperoj ktp. Per via mendo de la esperantaĵoj vi ne nur akiros necesajn ekipaĵojn de la aktiva esperantisto, sed vi ankaŭ helpos al ĈEA. Petu la ofertliston ĉe: Ĉeĥa Espeeanto-Asocio, Jilská 10, 110 01 PRAHA 1.

al la indekso


 NI INFORMAS, KE:

- La Slovakia IKUE-Sekcio kunvenis okaze de la 11-a kongreso de SEA (7.-9.12.1990) en Poprad. La kunsidon partoprenis 25 anoj. Sanktan Meson en Esperanto por 50 esperantistoj celebris patro Imrich Sedlák.- En Horný Moštenec (Slovakio) sub gvido de patro Alojz Dlugi, funkcias IKUE-grupeto "Stelo".

- La Slovakia IKUE-Sekcio fine de j. 1990 havis 97 membrojn, el ili 55 abonantojn de la revuo Espero Katolika.

- La Ĉeĥa IKUE-Sekcio havas 210 membrojn, el ili 185 abonantojn de Espero Katolika. La kresko de la vivelspezoj kaŭzis nuligon de la abonoj de E.K. de kelkaj abonantoj.

- La Slovakia IKUE-Sekcio planas okazigi krom la tradicia pilgrimo al Podskalie ankaŭ renkontiĝojn en Žilina, Čadca kaj Bratislava. La datojn de la aranĝoj oni anoncos pli poste. Krome ili planas junie partopreni renkontiĝon en pola urbo Rzeszów, okaze de vizito de la papo Johano Paŭlo II-a en Pollando.

- La distrikta juĝejo en Ústí nad Orlicí, decidis la 17-an de januaro 1991 pri rehonorigo de Miloslav Šváček, kondamnita la 18.5.1979 pro "malhelpado de la ŝtata kontrolado super eklezioj kaj religiaj komunumoj (pro organizado de IKUE-tendaroj). La verdikto kaj ĉiuj ceteraj decidoj estis NULIGITAJ.

- Slovakio baldaŭ havos sian propran landan reprezentanton de IKUE. Tio ebligos ekziston de du sendependaj landaj IKUE-ligoj en ČSFR kaj bonajn kondiĉojn por reciproka kunlaboro de ambaŭ ligoj (sekcioj).

- La 43-a kongreso de IFEF (fervojistoj) okazos de la 11-a ĝis la 17-a majo 1991 en urbo Olomouc. Kadre de la kongreso okazos dimenĉe la 12-an de majo Sankta Meso en Esperanto kaj ekumena Diservo. Ni invitas niajn membrojn partopreni la diservojn en Olomouc. Pli precizajn informojn la membroj de nia sekcio ankoraŭ ricevos.

- La III-a Verda Olimpiko de EŜLI (ŝakludantoj) okazos de la 5-a ĝis la 14-a de julio 1991 en urbo Poděbrady. Dimanĉe, la 7-an de julio oni planas je la 9-a horo okazigon de esperantlingva Sankta Meso. Pli precizajn informojn niaj sekcianoj ricevos.

- La 6-an de oktobro 1991 okazos pilgrima renkontiĝo de la ĉeĥaj IKUE-anoj en Maria-pilgrimloko Hory apud Česká Třebová. Tiun ĉi rozarian pilgrimon tradicie partoprenadas la ĉeĥaj katolikaj esperantistoj jam ekde la jaro 1969. Korege ni jam nun invitas.

- De la 26-a de majo ĝis la 4-a de junio okazos spiritaj ekzercoj por esperantistoj en Niechobrz apud Rzeszów (Pollando). Oni planas partoprenon de solena Sankta Meso celebrotan de Sankta Patro papo Johano Paŭlo II-a. La aliĝojn kaj la demandojn direktu al: S-ino Maria RZADKI, ul. Cicha 3/89a, 35-326 RZESZÓW, Pollando.

- La l6-an de junio okazos pilgrimo al tombo de la Dia servantino fratulino Faustyna en Kraków-Łagievniki. Organizas: Franciszka Bardecka, ul. Litewska 24/2, 30-014 KRAKÓW, Pollando.

Sekcia komitato

al la indekso