PREĜOSEMAJNO POR LA UNUECO DE LA KRISTANOJ 2011
tekstoj pretigitaj de Marija Beloŝević |
ENKONDUKO EN LA TEMON ‘‘Ili persistis en la instruo de la apostoloj kaj en la kunuleco, en la dispecigo de pano kaj en preĝoj’’ (Ago 2, 42)
La eklezio en Jerusalemo – hieraŭ, hodiaŭ, morgaŭ
Antaŭ dumil jaroj, la unuaj lernantoj de Kristo kolektitaj en Jerusalemo spertis la influon de Sankta Spirito dum Pentekosto kaj estis kolektitaj en unuecon kreanta la Korpon de Kristo. En tiu okazaĵo la kristanoj de ĉiuj tempoj kaj lokoj vidas sian originon kiel unuiĝo de kredantoj, vokita por kune proklami Jesuon Kriston kiel Disinjoron kaj Redemptoron. Kvankam la unua Jerusalema Eklezio spertis malfacilaĵojn eksterajn kaj internajn, ĝiaj membroj persistis pri fideleco kaj unueco, pri tranĉado de pano kaj pri preĝoj. Ne estas malfacile percepti, ke la stato de la unuaj kristanoj en la Sankta urbo reflektiĝas en la stato de la jerusalemaj eklezioj hodiaŭ. La hodiaŭa unuiĝo spertas multajn ĝojojn kaj malĝojojn de la frua Eklezio: Ĝian maljuston kaj malegalecon, Ĝiajn disdividojn, sed ankaŭ ĝian fidelan persiston kaj rekonon de pli ampleksa unueco inter la kristanoj. La Jerusalemaj Eklezioj prezentas al ni aspekton kion signifas sopiri pri unueco, eĉ meze de gravaj malfacilaĵoj. Ili montras al ni, ke alvoko pri unueco povas esti pli ol vanaj paroloj kaj ke ĝi vere povas direkti nin al estonteco en kiu ni anticipas kaj helpas konstrui la ĉielan Jerusalemon. Necesas realismo por efektivigo de tiu aspekto. La respondeco pri disdividoj kuŝas en ni; ili estas rezulto de niaj propraj agoj. Ni devas ŝanĝi nian preĝon petante la Dion ke li ŝanĝu nin, ke ni kapablu aktive agadi je unueco. Ni jam estas sufiĉe pretaj por la preĝo por unueco, sed ĝi facile povas fariĝi substituo por la agado per kiu ĝi estas efektivigata. Ĉu ne eblas, ke ĝuste ni estas obstaklo al unueco malhelpante la Sanktan Spiriton: ke nia propra memsufiĉo kaj orgojlo malhelpas la unuecon! Alvoko pri unueco de eklezioj tra la mondo venas ĉi jare el Jerusalemo, la patrino de la Eklezio. Konsciaj pri propraj disdividoj kaj pri bezono fari ion pli por la unueco de la Korpo Krista, la Jerusalemaj eklezioj alvokas ĉiujn kristanojn denove malkovri la valorojn kiuj iam kunligis la frukristanan komunumon en Jerusalemo dediĉitan al la apostola doktrino kaj unueco, al pantranĉado kaj preĝoj. Tiu provoko kuŝas antaŭ ni. La kristanoj de Jerusalemo alvokas la gefratojn, ke ĉi tiu preĝosemajno estu okazo por renovigi la agadon je vera ekumenismo, bazita je la spertoj de la frua Eklezio.
Kvar elementoj de unueco La preĝojn de la Monda preĝa okono por la kristana unueco en 2011 preparis la Jerusalemaj kristanoj prenante por la temo La agoj de la Apostoloj 2, 42 „ili persistis en la instruo de la apostoloj kaj en la kunuleco, en la dispecigo de pano kaj en preĝoj.“ Tiu temo estas alvoko al la reveno de la komencoj de la unua Eklezio en Jerusalemo; invito al inspiro kaj renovigo, al la esencoj de la religio; invito rememori la tempojn, kiam ekzistis nur unu Eklezio. Kadre de ĉi tiu temo prezentiĝas kvar elementoj kiuj karakterizis la fruan kristanan komunumon, sed kiuj estis esencaj por la vivo de kristana komunumo, kie ajn ĝi troviĝus. Unue, la apostoloj transportadis la Vorton. Due, komuneco (koinonia) grave markis la fruajn kredantojn, kiam ajn ili renkontiĝis. Trie, la karakterizo de la frua Eklezio estis Eŭkaristio (tranĉado de pano), memoro pri Nova Unuiĝo, kiun Jesuo alportis per siaj sufero, morto kaj resurekto. La kvara aspekto estas persista preĝado. Tiuj kvar elementoj estas kolonoj de la eklezia vivo kaj ĝia unueco. La kristana komunumo en la Sankta lando deziras akcenti tiujn kvar bazajn elementojn per siaj preĝoj al Dio por unueco kaj vivanteco de la religio tra la mondo. La kristanoj de Jerusalemo vokas siajn gefratojn el la tuta mondo aliĝi al ili per preĝo dum siaj bataloj por justeco, paco kaj prospero de ĉiuj popoloj de sia lando.
TEMOJ POR OK TAGOJ Per la oktagaj temoj eblas percepti unu vojon de la religio. Ekde siaj unuaj komencoj en la supra ĉambro, la frua kristana komunumo spertas la elverŝadon de la Sankta Spirito, kiu ĝin helpas evolui en religio kaj unueco, en preĝo kaj agado, por ke ĝi fariĝu vera unuiĝo de resurekto, kunligita kun Kristo en lia venko super ĉio dividanta nin reciproke kaj de li. La Eklezio Jerusalema tiam fariĝas lumturo de espero, antaŭsaporo de la ĉiela Jerusalemo, vokita interpacigi ne nur niajn Ekleziojn, sed ankaŭ ĉiujn popolojn. Tiun vojon gvidas Sankta Spirito, kiu la unuajn kristanojn gvidas al apercepto de vero pri Jesuo Kristo, kaj kiu la fruan Eklezion saturas per signoj kaj mirakloj miriganta amasojn. Daŭrigante sian vojon, la Jerusalemaj kristanoj kolektiĝas aŭskultante per pieco la Dian Vorton esprimitan en la Apostola instruo, interproksimiĝante en komuna glorigado de sia religio per sakramentoj kaj preĝo. Per plena forto kaj espero pri Resurekto, la komunumo festas sian senduban venkon super la peko kaj morto kaj tiel ĝi havas kuraĝon kaj fantazion mem fariĝi rimedo de pacigo, inspirante kaj vokante ĉiujn homojn venki la disdividojn kaj maljustecojn kiuj ilin premas.
La unua tago eksponas la devenon de la Eklezio en Jerusalemo akcentante ĝian kontinuecon kun la Eklezio tra la mondo Godiaŭ. Ĝi rememorigas al ni la korecon de la frua Eklezio atestanta la veron, same kiel ni hodiaŭ devas agadi je justeco en Jerusalemo kaj en la resto de la mondo. La dua tago memorigas nin, ke la unua komunumo kunveninta je Pentekosto kolektadis al si homojn diversdevenajn, same kiel la hodiaŭa Eklezio en Jerusalemo prezentas riĉan malsamecon de kristanaj tradicioj. Hodiaŭ ni estas provokataj atingi laŭeble plej videblan unuecon per maniero ampleksanta niajn diferencojn kaj tradiciojn. La tria tago observas la unuan elementon de unueco. - La Dian Parolon transdonatan per la Instruo apostola. La Jerusalema Eklezio memorigas nin, ke ĉi tiu instruo, senkonsidere al niaj disdividoj, igas nin al sindediĉo por reciproka amo kaj fideleco al unu korpo, kiu estas la Eklezio. La kvara tago akcentas la komunecon kiel duan esprimon de unueco. Ĝuste kiel la fruaj kristanoj havis ĉion komunan. La Jerusalema Eklezio invitas la gefratojn en la Eklezio kundividi la bonon kaj la ŝarĝojn. Ĝoje kaj grandanime, ke neniu restu mankohava. La kvina tago esprimas la trian elementon de unueco – dispecigo de pano - kiu nin kunligas per espero. Nia dezirata unueco, krom partopreni en sankteco, devas inkludi korektan sintenon al la morala vivo, homaj estaĵoj kaj la tuta socio. La Jerusalema Eklezio instigas la kristanojn kune partopreni „dispecigon de la pano“ hodiaŭ, ĉar disdividita Eklezio ne kapablas aŭtoritate paroli pri Justeco kaj Paco. La sesa tago prezentas al ni la kvaran karakterizon de unueco - same kiel la Jerusalema Eklezio ankaŭ ni ĉerpas nian forton el preĝo. Precipe la Preĝo Disinjora nin invitas al Jerusalemo, kaj ĉiujn dise tra la mondo, malfortajn kaj fortajn, kune agadi je justeco, paco kaj unueco, ke al ni venu la Regno Dia. La sepa togo gvidas nin super la kvar elementojn de unueco - la Jerusalema Eklezio ĝoje anoncas la Resurekton, eĉ dum ĝi portas la dolorojn de la Kruco. La Resurekto de Jesuo por la kristanoj en Jerusalemo estas hodiaŭ espero kaj forto ebliganta al ili resti persistaj pri siaj konfirmoj, agante por Paco kaj Justeco en la Urbo de Paco. La oka tago konkludas la vojon per invito el la Jerusalemaj Eklezioj al pli ampleksa paciga servo. Eĉ se la kristanoj inter si atingos unuecon ilia laboro ne estas finita ĉar ili devas pacigi ankaŭ kun la aliaj.
En la Jerusalema kunteksto ĉi tio koncernas Palestinanojn kaj Israelanojn; en aliaj komunumoj la kristanoj estas alvokataj serĉi justecon kaj pacigon en sia propra kunteksto.
La temo de ĉiu tago ne estas elektita nur por nin memorigi pri la historio de la frua Eklezio, sed por nin konsciigi ankaŭ pri la sperto de kristanoj en Jerusalemo hodiaŭ, kaj nin ĉiujn inviti al meditado kiel tiun sperton inkludi en la vivon de nia loka kristana komunumo. Dum ĉi tiu oktaga agado, la kristanoj de Jerusalemo invitas nin anoncadm kaj konfirmadi, ke tiu Unueco - en la plej vasta senco pri fideleco al la Apostola instruo, komuneco, pantrancado kaj preĝoj - kapabligos nin venki kune la malbonon, ne nur en Jerusalemo, sed en la tuta mondo.
|
|
TAGO UNUA - EKLEZIO EN JERUSALEMO
Legadoj: Joe 2, 21-22; 3,1-2 Psa 46 Ago 2,1-12 Joh 14,15-21
Komento: La vojo de ĉi tiu Monda Preĝokono por la kristana unueco komenciĝas en Jerusalemo la tagon de Pentekosto, ĉe la komenco mem de la Eklezia vojo. La temo de ĉi tiu semajno estas: „Ili persistis pri la instruo Apostola, pri komuneco, dispecigo de pano kaj preĝoj.“ Ili, pri kiuj temas ĉi tie, estas la plej frua Jerusalema Eklezio, naskita la tagon de Pentekosto, kiam la Pledanto, la Spirito de vero, descendis al la unuaj kredantoj, kiel la Dio promesis per la profeto Joel kaj la Sinjoro Jesuo en la nokto antaŭ sia suferado kaj morto. Ĉiuj kiuj kontinue vivas kun la tago de Pentekosto, vivas kontinue kun la Eklezio Jerusalemo kaj ĝia kapo Sankta Jakobo. Tiu Eklezio estas Eklezio-patrino de ni ĉiuj. Al ni ĝi prezentas reflekton aŭ ikonon de la kristana unueco por kio ni preĝas ĉi semajne. Laŭ iu praa orienta tradicio, la Eklezia heredo rezultas de kontinueco kun la unua kristana komunumo de Jerusalemo, kiu reciproke fariĝis ikono de ĉiuj kristanaj komunumoj. La signo de kontinueco kun la Jerusalema Eklezio por ĉiuj Eklezioj estas konservado de la „karakterizoj“ de la unua kristana komunumo laŭ nia konsekvenco „en la instruo apostola, en unueco, pantranĉado kaj preĝoj.“ La nuna Eklezio Jerusalema vivas kontinue kun la apostola Eklezio, precipe per sia altvalora konfirmado de vero. Ĝia konfirmado de la Evangelio kaj ĝia batalo kontraŭ malegaleco kaj maljusto memorigas al ni ke preĝo por la kristana unueco estas nedisigebla de la preĝo por paco kaj justeco.
Preĝo: Ĉiopova kaj kompatema Dio, per Via granda potenco Vi kolektis la unuajn kristanojn en la urbo Jerusalemo, laŭ la dono de la Sankta Spirito, spitante la teran potencon de la Romia imperio. Faru ke simile al ĉi tiu unua Eklezio en Jerusalemo, ni kapablu persisti, prediki kaj komuniki la ĝojajn informojn pri viva do en paco kaj interpaciĝo, kie ajn akzistas malegaleco kaj maljusteco. Ni preĝas nome de Jesuo Kristo, kiu nin liberigas el la sklaveco de peko kaj morto. Amen.
|
|
TAGO DUA - MULTAJ MEMBROJ EN UNU KORPO
Legadoj: Jes 55, 1-4 Psa 85,8-13 I Kor 12,12-27 Joh 15, 1-13
Komento: La Jerusalema Eklezio per la Agoj de la Apostoloj estas modelo de unueco kiun ni bezonas hodiaŭ. Kiel tia, ĝi memorigas nin, ke la preĝo por la kristana unueco ne povas esti preĝo por unuformeco, ĉar ekde la komenco mem unueco estis markita per riĉa diverseco. La Jerusalema Eklezio estas modelo aŭ ikono de unueco meze de diverseco. La raporto pri Pentekosto en la Agoj parolas al ni, ke tiun tagon en Jerusalemo estis reprezentitaj ĉiuj lingvoj kaj kulturoj de la praa mediteranea kaj pli vasta mondo, de la homoj kiuj la Evangelion aŭdis en siaj diversaj lingvoj kaj kiuj, laŭ la anonco de Petro estis unuigitaj ĉe pentado, en la akvoj de baptado kaj per elverŝo de la Sankta Spirito aŭ, kiel poste Sta Paŭlo skribis: „Ja per unu spirito ni ĉiuj estas baptitaj al unu korpo, ĉu Judoj, ĉu Grekoj, ĉu sklavoj, ĉu liberaj, kaj ni ĉiuj, estas de unu Spirito saturitaj.“ Tio ne estas unuforma komunumo de samideaj, kulture kaj lingve kunligitaj homoj, estante unu per la apostola instruo kaj komuneco, sed komunumo riĉa je diverseco, kies malsamecoj facile kreveblus al konfliktoj. Ĝuste tia estis la kazo inter la helenistoj kaj la hebreaj kristanoj pro neglektado de grekaj vidvinoj, pri kio Sankta Luko parolas en la Agoj 6,1. Tamen, la Jerusalema Eklezio estis unuigita interne kaj kun la Resurektita Sinjoro, kiu diras: „Mi estas rebo kaj vi la vitoj. Kiu restas en mi kaj mi en li, tiu donas multajn fruktojn“. Riĉa diverseco estas karakterizo de la Jerusalemaj Eklezioj hodiaŭ, same kiel de la Eklezioj tra la tuta mondo. Ĝi facile transformeblas al konfliktoj en Jerusalemo, kio pliigas la momentan malamikan politikan atmosferon. Sed same kiel la plej frua Jerusalema Eklezio, ankaŭ la kristanoj en Jerusalemo memorigas nin hodiaŭ, ke ni estas membroj de la sama korpo, unueco en diverseco. La praaj tradicioj instruas nin ke diverseco kaj unueco kunekzistas en la ĉiela Jerusalemo. Ili nin memorigas ke diverseco kaj malsameco ne estas la samo kiel disdivido kaj malkonkordo, kaj ke la kristana unueco por kiu ni preĝas, ĉiam konservas veran diversecon.
Preĝo: Dio, per kiu la tuta vivo fluas en abunda diverseco, Vi invitas Vian Eklezion, kiel la Korpon de Kristo, resti unuigita per amo. Faru ke ĉiam pli produnde ni ekkonu la unuecon en diverseco, kaj ke ni strebu al komuna anonco kaj konstruo de la Regno de Via tre abunda amo al ĉiuj, akompananta unuj la aliajn ĉie kie eblas. Ke ni ĉiam tre inklinu Kriston, fonton de nia komuna vivo. Ni preĝas solidare kun la Sankta Spirito. Amen.
|
|
TAGO TRIA - PERSISTO PRI LA APOSTOLA INSTRUO UNUIGAS NIN
Legadoj: Jes 51,4-8 Psa 119,105-112 Rom 1,15-17 Joh 17,6-19
Komento: Laŭ la Agoj, la Jerusalema Eklezio estis unuigita per sia persisto pri la Apostola instruo malgraŭ la granda diverseco de lingvoj kaj kulturoj de siaj membroj. La Apostola instruo estis konfirmo pri ilia vivo, instruo, ofico, morto kaj resurekto de Sinjoro Jesuo. Ilia instruo estis tio kion Sta Paŭlo nomas simple "evangelio". Ekzemplo de la Instruo Apostola estas anonco de Sankta Petro en Jerusalemo la tagon de Pentekosto. Citante la profeton Joel, li ligas la Eklezion kun la biblia historio de la Dia popolo, enmetante nin tiel en la rakonton kiu komenciĝas per la kreado mem. La Dia vorto nin kolektas kaj unuigas malgraŭ niaj disdividoj. La Instruo Apostola, evangelio en la plena vortsenco, troviĝis centre de unueco en diverseco de la unua Jerusalema Eklezio. La hodiaŭaj kristanoj en Jerusalemo memorigas nin ke ne nur "la apostola instruo" estas tiu kiu unuigis la plej fruan Eklezion, sed estis la persisto pri tiu instruo. Tiu persisto esprimiĝas ankaŭ per tio, ke Sankta Paŭlo la evangelion interpretas "Dia forto por savo." La profeto Jesajo memorigas nin ke la Dua instruo estas nedisigebla de la Dia "rajto je lumo por la popoloj" aŭ kiel psalmisto preĝas "Via parolo estas lampo por mia piedo kaj lumo por mia pado. Viaj konfirmoj estas mia eterna heredaĵo, ili estas ĝojo por mia koro."
Preĝo: Dio de lumo, ni gloras Vin pro la proklamo de Via vero en Jesuo Kristo, Via Viva Vorto ricevita per la Apostola instruo, anoncita unuafoje en Jerusalemo. Via Sankta Spirito daŭrigu ensekretigi nin en la veron de Via Filo, ke unuiĝintaj per la konsekvenco de la Vorto, ni povu kune servi Vian Regnon en humileco kaj amo. En la nomo de Kristo ni preĝas. Amen.
|
|
TAGO KVARA - DISDIVIDO, ESPRIMO DE NIA UNUECO
Legadoj: Jes 58,6-10 Psa 37,1-11 Ago 4,32-37 Mat 6,25-34
Komento: Signo de kontinueco kun la Apostola Eklezio en Jerusalemo estas persisto pri „la instruo apostola, en unueco, pantranĉado kaj preĝoj“. La Jerusalema Eklezio memorigas nin hodiaŭ pri la praktika sekvo de tia persisto - komuneco. La verkoj apostolaj simple diras ke "ĉiuj kiuj bonvenigis la religion iĝis unuiĝintaj kaj pri ĉio kune disponis. Ĉiujn posedaĵojn kaj havaĵojn ili vendadis dmsdividante al ĉiuj laŭbezone." (Ago 2,44-45). La hodiaŭa legado el la Agoj de la Apostolaj kunligas tian radikalan disdividon kun la apostola "konfirmo pri la Resurekto de Sinjoro Jesuo, kaj ĉiuj ĝuis grandan inklinon." Pro tio la postaj persekutantoj de la Eklezio el la Romia imperio registris per ekzakta precizeco: "Vidu kiel ili amas sin". Simila dispartigo de la rimedoj ankaŭ hodiaŭ markas la vi von de kristanoj en Jerusalemo. Tio estas signo de ilia kontinueco kun la unuaj kristanoj; la signo estas ankaŭ provoko por ĉiuj Eklezioj. Ĝi ligas la proklamon de Evangelio, la solenadon de Eŭkaristio kaj la komunecon de la kristana komunumo kun radikala egaleco kaj justeco por ĉiuj. Kiom tia dispartigado konfirmas la resurekton de Sinjoro Jesuo kaj markas kontinuecon kun la Apostola Eklezio de Jerusalemo, tiom ĝi estas ankaŭ signo de nia reciproka unueco. Ekzistas multaj manieroj de disdivido. Ekzistas radikala disdivido de la Apostola Eklezio en kiu neniu spertis mankosenton. Ekzistas ankaŭ dispartigado de ŝarĝo, batalo, doloroj kaj suferoj de unuj kaj aliaj. Ekzistas ankaŭ dispartigado de ĝojo kaj sukceso, beno kaj resaniĝo. Ekzistas ankaŭ dispartigado de donacoj kaj konsidero de unu eklezia tradicio kun alia, eĉ en nia reciproka disdivido - unu "ekumena interŝanĝo de donacoj". Tia grandanima disdonado de donacoj estas postsekvo de persisto de la apostola instruo kaj komuneco; rezulto de niaj preĝoj por la unueco de kristanoj.
Preĝo: Dio de justeco, Via disdonado estas senlima. Ni dankas Vin, ke Vi donis al ni tion kion ni bezonas, ke ĉiuj estu sataj, vestitaj kaj havas tegmenton super la kapo. Gardu nin de la egoisma peko de amasigado, inspiru nin esti ilo de amo, dispartiganta ĉion kion Vi donas al ni, kiel ateston de Via grandanimeco kaj justeco. Kiel sekvantojn de Kristo nin gvidu ke ni kune agu tie kie necesas, tie kie familioj estas forpelitaj el siaj hejmoj, tie kie la vunditaj suferas en la mnoj de potenculoj, kiel malriĉeco kaj senlaboreco detruas la vivojn. Ni preĝas en la nomo de Jesuo, en unueco de la Sankta Spirito. Amen.
|
|
TAGO KVINA – DISPECIGO DE LA PANO PER ESPERO
Legadoj: Eli 16,13b-21a Psa 116, 12-14, 16-18 1 Kor 11, 17-18, 23-26 Joh 6,53-58
Komento: Ekde la unua Eklezio en Jerusalemo ĝis nun, pantranĉado estis ĉiam la ĉefa ago por kristanoj. Al la jerusalemaj kristanoj hodiaŭ, dispecigo de pano tradicie parolas pri amikeco, pardonoj kaj sindono al la aliaj. Ni estas provokitaj serĉi en tiu dispecigo de pano unuecon kiu profete povus paroli pri la monda disdivido. Per tiu mondo, diversmaniere, ni ĉiuj estas formitaj. Per dispecigo de pano la kristanoj denove formiĝas por la profeta mesaĝo pri espero por la tuta homaro. Ankaŭ ni hodiaŭ tranĉas la panon „ĝojo kaj kora simplanimeco“, sed ankaŭ dum ĉiuj festoj de Eŭkaristio ni sentas la doloran memorigon pri nia malunueco. Dum ĉi tiu kvina tago de la Preĝa okono, la jerusalemaj kristanoj kolektiĝas en la supra ĉambro, la loko de la Lasta vespermanĝo. Ĉi tie, kvankam ne festantaj Eŭkaristion, ili tranĉas la panon plenespere. Pri ĉi tiu espero ni lernas sur la vojoj sur kiuj la Dio nin sekvas en la sovaĝon de nia malkontento. La eliro parolas al ni kiel la Dio respondas al la grumblado de la popolo kiun li liberigis, provizante ĝin per ĉio kion ĝi bezonas - nek pli nek malpli. La manao en la dezerto estas Dia donaco, kiun oni nek konservu nek akumuladu, nek tute komprenu. Tio estas, kiel nia psalmo ĝin glorigas, momento invitanta al danko - ĉar la Dio „liberigis niajn katenojn“. Sta Paŭlo perceptas ke tranĉi la panon ne signifas nur glorigi Eŭkaristion, sed ankaŭ esti eŭkaristiaj homoj - fariĝi Korpo Krista en la mondo. Tiu mallonga legado, laŭ sia kunteksto (1 Kor 10-11) aperas kiel memorigilo kiel la kristana komunumo devas vivi, en komuneco kun Kristo, difinante korektan konduton en la malfacila monda kunteksto gvidata de la realeco de nia vivo en Li. Ni vivas „omaĝe al Li“. Kiel la homoj tranĉantaj la panon, ni estas homoj de la vivo eterna,- de la plena vivo - kiel pri tio nin instruas la legado el la Johana evangelio. La Eŭkaristia festo igas nin al kontemplado kiel tiu abunda vivdonaco esprimiĝas de tago al tago dum ni vivas dum espero same kiel dum obstakloj. Malgraŭ la ĉiutagaj defioj la kristanoj en Jerusalemo konfirmas ke eblas esti ĝoja dum oni esperas.
Preĝo: Dio de espero, ni gloras Vin pro la donaco de la Vespermanĝo Disinjora, kie spirite, ni daŭrigas renkontiĝi kun la Filo Via, Jesuo Kristo, viva pano el la ĉielo. Pardonu nin, ke ni ne degnas tiun grandan donacon. Ni vivas dividitaj, sekrete jungitaj al malegaleco memsufiĉaj meze de disdivido. Sinjoro, ni preĝas al Vi, akcelu la tagon kiam la tuta Eklezio akiros komuneeon ĉe pantranĉado, ke atendante tiun tagon ni pli bone lernu esti homoj formitaj per Eŭkaristio por servi la mondon. Ni preĝas en la nomo de Jesuo. Amen.
|
|
TAGO SESA - PER PREĜO FORTIGITAJ POR AGADO
Legadoj: Jon 2,1-9 Psa 67,1-7 Tim 2,1-8 Mat 6,5-15
Komento: Post la persisto pri la Apostola instruo, komuneco kaj dispecigo de pano, la kvara karakterizo de la Jerusalema Eklezio estas la preĝa vivo. Hodiaŭ ni elprovas ĝin kiel nepran fonton de forto kaj potenco bezonata por la kristanoj en Jerusalemo - same kiel ĉiuloke. La aŭtentigo de la kristanoj en Jeusalemo invitas nin hodiaŭ al pli profunda ekkono de la manieroj per kiuj ni konfrontas la situaciojn de maljusto kaj malegaleco en niaj propraj medioj. Ĉe ĉio tio la preĝo estas tiu, kiu plifortigas la kristanojn por la komuna misio. La potenco de la Jona preĝo videblas ĉe lia liberigo el la ventro de fiŝo. Lia preĝo estas sincera, ĉar ĝi leviĝas el lia pentosento pro la evito de la Dia volo; li forlasis la Dian alvokon profeti, kaj fine sin trovis en senespera loko. Kaj tie la Dio elaŭdis lian preĝon liberigante lin de lia misio. La psalmo nin invitas preĝi ke la Dio nin prilumu per sia vizaĝo . ne nur por nia bono, sed pro la prospero de Liaj reguloj inter ĉiuj popoloj. La Apostola Eklezio memorigas nin ke preĝo estas parto de forto kaj potenco de la misio kaj profetaĵo por la mondo. La epistolo de Paŭlo al Timoteo instruas nin preĝi precipe por aŭtoritatuloj en la mondo, por ke ni povu vivi kune en paco kaj digno. Ni preĝas por unueco de niaj asocioj kaj landoj kpj por unueco de la tuta homaro en Dio. Nia preĝo por unueco en Kristo atingas la tutan mondon. Tiu dinamika preĝa vivo estas enradikiĝinta en la Disinjora instruo al apostoloj. Legante la Matean evangelion ni aŭskultas ke la preĝo de "la kaŝita" potenco ne estas naskita el fanfaronado aŭ eksponado, sed el humila alveno de Disinjoro. La Jesua instruo estas resumita en la Disinjora preĝo. Kiam ni preĝas ĝin kune, ĝi nin formas al unuiĝinta popolo strebanta al la vole Patra kaj konstruo de lia Regno ĉi tie sur la tero, kaj ĝi vokas nin al vi vo de pardono kaj interpaciĝo.
Preĝo: Disinjoro, Patro nia, ni ĝojas ke en ĉiuj tempoj, lokoj kaj kulturoj ekzistas homoj kiuj Vin serĉas per preĝo. Super ĉio ni dankas Vin pro Via ekzemplo kaj instruo de Via Filo, Jesuo Kristo, kiu nin instruis per preĝo sopiri pri la alveno de Via Regno. Instruu al ni kiel preĝi pli bone kiel kristanoj, por ĉiam plene konscii Vian gvidadon kaj kuraĝigon en ĉiuj niaj ĝojoj kaj malĝojoj, per la forto de via Sankta Spirito. Amen.
|
|
TAGO SEPA - VIVI KREDANTE AL RESUREKTO
Legadoj: Jes 60, 1-3, 18-22 Psa 118, 1, 5-17 Rom 6,3-11 Mat 28, 1-10
Komento: La persisto de la unuaj kristanoj pri la apostola instruo, komuneco, pantranĉado kaj preĝoj super ĉio eblis per la vivanta forto de Resurektinta Kristo. Tiu forto vivas ankaŭ hodiaŭ kaj pri tio atestas la hodiaŭaj jerusalemaj kristanoj. En kiaj ajn malfacilaĵoj de la hodiaŭa situacio ili troviĝus - kaj kiom ajn ili sentus sin simile kiel en Getsemano kaj Golgoto - en sia kredo ili scias ke ĉio reokazas laŭ la vero de la resurekto de Jesuo. La lumo kaj espero de Resurekto ŝanĝas ĉion. Kiel Jesajo profetas, tio estas metamorfozo el mallumo al lumo, tio estas lumigo por ĉiuj popoloj. La potenco de Resurekto elradias el Jerusalemo, la loko de la Sinjora suferado, kaj ĉiujn popolojn ĝi altiras al sia lumo. Tio estas nova vivo, en kiu perforto estas forlasata kaj aperas sekureco per savo kaj danko. En la Psalmo prezentiĝas vortoj per kiuj estas glorata la centra kristana sperto pri la transiro el morto al vivo. Tio estas daŭra signo de la persista amo Dia. Tiu transiro el la mortoteruro al nova vivo estas difina realeco de ĉiuj kristanoj. Ĉar, laŭ la instruoj de Sankta Paŭlo, per bapto ni eniris en la tombon kun Kristo, kaj ni resurektis kune kun li. Ni mortis kun Kristo kaj ni vivas por partopreni lian resurektitan vivon, pro kio alimaniere ni povas observi la vivon - per kompato, pacienco, amo kaj espero, ĉar en Kristo, la nunnomentaj bataloj ne havas la lastan vorton. Ĉar eĉ kiel disigitaj kristanoj ni scias, ke la bapto kiu nin unuigas estas portado de Kruco en la lumo de Resurekto. Por la kristana Evangelio ĉi tiu resurekta vivo ne estas nur simpla koncepte aŭ instiga ideo, sed ĝi baziĝas je vivookazaĵo en tempo kaj spaco. Pri tiu okazaĵo ni aŭdas per la evangelia legado plena de homeco kaj esprimivo. El Jerusalemo la Resurektinta Sinjoro parolas al siaj lernantoj dum ĉiuj jarcentoj, vokante nin por lin sekvi sen timo. Li antaŭiras nin.
Preĝo: Dio, protektanto de vidvinoj, orfoj kaj fremduloj - en la mondo en kiu multaj konfrontas desperon, Vi igis vian filon Jesuon donaci al homaro esperon kaj renovigi la teron. Ankaŭ plue Vi fortigu kaj unuigu Vian Eklezion en ĝiaj bataloj kontraŭ la fortoj de morto en ĉi tiu mondo, kie perforto kontraŭ la estaĵoj kaj la homaro malheligas la esperon pri nova vivo kiun Vi proponas. Pro tio ni preĝas en la nomo de la Resurektinta Sinjoro, per la potenco de lia Spirito. Amen.
|
|
TAGO OKA – INVITITAJ AL SERVO DE INTERPACIĜO
Legadoj: Gen 33, 1-4 Psa 96, 1-13 2 Kor 5,17-21 Mat 5,21-26
Komento: Niaj preĝoj gvidis nin al komuna vojo ĉi semajne. Gvidataj de leteroj ni estis invititaj reveni al niaj kristanaj fontoj - al la apostola Eklezio en Jerusalemo. Ni vidis la persiston,- la apostolan instruon, komunecon, pantranĉadon kaj preĝojn. Ĉe la fino de nia observado de ideala kristana komunumo kia ĝi prezentiĝas al ni en la Agoj 2,42, ni revenas al nia propra kunteksto – al la realeco de niaj disdividoj, malkontento, seniluziiĝo kaj majusteco. En ĉi tiu momenta la Jerusalema Eklezio nin demandas: finante ĉi tiun preĝosemajnon por la kristana unueco, al kio do ni estas invititaj, hodiaŭ kaj ĉi tie? La kristanoj el Jerusalemo proponas al ni hodiaŭ unu respondon: ni estas invititaj, super ĉio, al servo de interpaciĝo. Tia invito koncernas interpaciĝon plurnivelan per komplikaj disdividoj. Ni preĝas por la kristana unueco por ke la Eklezio povu esti signo kaj rimedo por resanigo de la politikaj kaj strukturaj disdividoj kaj maljustecoj; por justa kaj trankvila kunvivo de hebreoj, kristanoj kaj islamanoj; por kresko de interkompreniĝo inter la homoj de ĉiuj religioj kaj homoj senreligiaj. Invito al interpaciĝo devas ankaŭ trovi respondon en niaj personaj kaj familiaj vivoj. ~ En la teksto de Libro de apero, Jakobo kaj Ezav estas fratoj sed fremdiĝintaj. Ilia interpaciĝo okazas ĝuste tiam kiam eblis atendi konflikton. Renkontiĝinte la fratoj rezignas pri perforto kaj kolero, kaj ili ploras kune. Konfirmo de nia unueco kiel kristanoj - kaj ĉiuokaze ankaŭ kiel homoj - antaŭ Dio, enkondukas nin en grandan dankokanton, kiun prezentas la Psalmo laŭdante la Dion kiu regas la mondon per justeco plena da amo. Per Kristo la Dio deziras interpaciĝi ĉiuj popolojn. Priskribante tion en la dua legado, Sta Paŭlo glorigas la vivon de interpaciĝo kiel „novan kreadon“. Invito al interpaciĝo estas invito al Dia potenco fari al ni ĉion nove. Ankoraufoje, ni scias, ke ĉi tiu "Ĝoja sciigo" nin invitas ŝanĝi la vivmanieron, kaj kiel Jesuo postulas, pri kio atestas la Evangelio de Mateo, ni ne povas oferdoni sur altaron konsciaj ke ni respondecas pri disdividoj aŭ maljustecoj. Invito al preĝo por la unueco de kristanoj estas invito al interpaciĝo. Invito al interpaciĝo estas invito al agado - eĉ tiu kiu interrompas nian eklezian agadon.
Preĝo: Dio de paco, ni dankas Vin, ke Vi sendis Vian Filon Jesuon, ke ni povu paciĝi kun Vi per Li. Favoru nin per Via graco, ke ni estu efikaj servantoj por interpaciĝo inter la Eklezioj. Tiamaniere, helpu nin servi al interpaciĝo inter ĉiuj popoloj, precipe en Via Sankta lando - loko kie Vi detruas la muron de disdivido inter la homoj kaj ĉiujn unuigas per la Korpo Krista, oferita sur Kalvario. Plenigu nin per amo de unuj al aliaj: ke nia unueco servu al interpaciĝo kiun Vi deziras por ĉiuj estaĵoj. Ni preĝas per la potenco de Sankta Spirito. Amen.
|
|
|
|