Internacia Katolika Unuigxo Esperantista

Emblemo de IKUE


Hejmpagxo
Kion
 faras IKUE
Konciza historio de IKUE
Espero
 Katolika
Junulara movado
Aliaj katolikaj pagxoj

 

JOHANO PAŬLO LA 2a
KAJ ESPERANTO

Aldone al nia “fideleco je Petro”, por ni katolikaj esperantistoj ekzistas plia motivo de amemo kaj dankemo rilate al la Sankta Patro. Li elmontris - daŭrigante la longan serion da patrecaj subtenoj de liaj antaŭuloj - multe da proksimeco kaj kuraĝigo al la idealoj de la katolika E-movado, kaj tio jam antaŭ la papeco.

Ĉiuj scias, ke Esperanto estas aprecata en Pollando, en kies katolika medio ĝi estas uzata de jardekoj. En tiaj cirkonstancoj ne estas mirige, ke la tiama Metropolito de Krakovo, kardinalo Wojtyła, sekvis kun simpatio la katolikan E-movadon. Tio kulminis en 1977, per la akcepto de la Alta Protektado de la 37a IKUE-kongreso, al kiu li sendis jenan mesaĝon (legeblan en la libro de tiu Kongreso): “Patro Sankta, gardu en via nomo tiujn, kiujn Vi donis al mi, por ke ili estu unu tiel same, kiel ni. (Joh. 17,11). Kiel Jesuo Kristo preĝis por siaj disĉiploj pri la unueco, tiel same mi en la nomo de la Eklezio preĝas viaintence. Unu kredo kaj unu amo helpu al vi unuigi la disbatitan mondon en unu ŝafaron sub unu Paŝtisto. Unu supernacia lingvo - Esperanto - ankaŭ servu efike al ĉi tiu nobla celo. En mia propra nomo kaj en la nomo de multaj favoraj al vi polaj episkopoj, mi benas vian agadon kaj deziras al vi la Dian gracon”.

Okaze de la Kongreso, la tiama kardinalo Wojtyła estus devinta ne nur ĉeesti, sed eĉ celebri la Sanktan Meson kaj prediki en Esperanto. Papo Paŭlo la 6a, per telegramo kiun li sendigis de mons-ro Innocenti,  rajtigis kardinalon Wojtyła celebri tiun Meson en Esperanto. Ĉio estis jam preta, kiam neatendita cirkonstanco devigis la kardinalon rezigni pri la aranĝo. Sed ni legu la vortojn, kiujn li mem  tre delikate skribis (en pola lingvo) al la organiza komitato: “Bonvolu akcepti mian senkulpigon pro la foresto la 18an de aŭgusto sur la Hela Monto. Neatendite por ni ĉiuj okazis en tiu tago la enterigo de la sankte memorigata pastro arkiepiskopo Antonio Baraniak, la metropolito de Poznan. Kvankam la funkcioj konfiditaj al mi fare de la organizantoj de la Kongreso estas ege honoraj kaj gravaj kaj mi tre volus ilin plenumi, nepre necesa estas mia partopreno en la funebraj ceremonioj, ligitaj kun la sepulto de la metropolito de Poznan, tre proksima al ni ĉiuj kaj meritplena por la Eklezio en nia patrujo. Tial mi petas la Prezidiumon kaj ankaŭ ĉiujn estimindajn Kongresanojn kompreni la motivon de mia foresto kaj pardoni ĝin. La ĉefcelebranton de la Sankta Meso elektu la kongresa Prezidiumo laŭ sia bontrovo. Spirite kunligita kun la preĝo kaj la laboroj de la Kongreso, mi esprimas la esperon, ke sub la sankta patroneco de la Helmonta Sinjorino, ĝi donos benatajn fruktojn”.

Alian esprimon de simpatio kardinalo Wojtyła faris malmultajn monatojn antaŭ la elekto al papado, kiam li bondeziris al EK okaze de la 75-jara datreveno de nia revuo (v. EK 8/1978, p. 132).

Tre afablajn vortojn li ankaŭ skribis, pli antaŭe, por danki por la sendo al li de kelkaj fotoj faritaj de la tiama landa reprezentanto de IKUE por Germanio, d-ro Josef  Kondor.

En EK 12/1978, la tiama redaktoro d-ro De Salvo skribis: “ni varme esperas, ke Papo Wojtyła, havos por ni, katolikaj esperantistoj, la saman simpation, kiun li montris al ni kiel kardinalo, kaj eventuale eĉ iom pli multe”. Neniu dubo, ke la espero siatempe esprimita de De Salvo konkretiĝis. Dum la papado de Johano Paŭlo la 2a la katolika E-movado travivis multajn gravajn momentojn de sia historio: agnosko de IKUE kiel asocio laŭ papa juro, aprobo de la Meslibro kaj Legaĵaro, enigo de Esperanto inter la lingvoj uzataj de la Papo Kristnaske kaj Paske.

Kun Johano Paŭlo la 2a Esperanto fariĝis ne nur lingvo “aprobata”, sed ankaŭ “parolata” de la katolika Eklezio.

La unua fojo, kiam Papo parolis en Esperanto dum publika ceremonio okazis en Ĉenstoĥovo, kadre de la monda junulara tago: la 14an de aŭgusto 1991, vespere, okazas lia bonveniga saluto. “Mi donas ankaŭ en Esperanto bonvenan saluton al la junaj pilgrimantoj el la tuta mondo, en ĉi tiu tago de universala frateco, kiu vidas nin unuigitaj kiel filoj de unu sama Patro en la nomo de Kristo, vero de la homo!”

La postan tagon, ferme de la celebroj, la Papo denove adresas siajn plurlingvajn salutojn al la gejunuloj en Ĉenstoĥovo. En Esperanto li diras: “Karegaj junuloj! La sperto de kredo, travivita ĉe la piedoj de la “Nigra Madono” restu neforigeble gravurita en viaj koroj. Sanktega Maria akompanu Vin”. Nepras memorigi, ke pro la amaso da junaj ĉeestantoj, la programo de la ceremonioj prokrastiĝis, tiel ke la Papo devis tranĉi kelkajn el la plurlingvaj salutoj, sed li ne saltis la esperantlingvajn salutojn.

Ekde Pasko 1994 la Papo aldonas Esperanton al la plurlingvaj bondeziroj “Urbi et orbi” (al Romo kaj al la mondo). Ekde tiam je Pasko li diras: “Feliĉan Paskon en Kristo resurektinta”; je Kristnasko: “Dibenitan Kristnaskon kaj prosperan novjaron”.

En 1997 la IKUE-kongreso okazas dum la komencaj 3 tagoj en Romo, kaj la kongresanoj partoprenas en la ĝenerala aŭdienco en placo Sankta Petro de la 3a de septembro. Al ili la Papo adresis sin en esperanto per la vortoj: “Mi ĝojas bonvenigi la responsulojn de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista engaĝitajn en sia kvindeka Kongreso. Karegaj, la temo de via renkonto reprenas la misian taskon konfiditan de Kristo al sia Eklezio. Akceptu ĝin malavare kun tiu spirito de universaleco, kiu estas ĉe la bazo de la lingvo kiun vi kulturas”.

Alia papa saluto al IKUE-kongresanoj ripetiĝos en la jaro 2000, sed en la itala lingvo (ĝenerala aŭdienco de la 06.09.2000).

Ĉiuj ĉi personaj elmontroj de simpatio kaj atento estas verŝajne la plej karmemoraj eventoj por ni, el ĉiuj subtenoj, kiujn la Eklezio dum la historio donis al katolika E-movado kaj al Esperanto.

 

Petu senpagan ekzempleron de ĉi tiu revuo al 

klare indikante Vian poŝtan adreson.
 

Al la paĝo de tiu ĉi numero.