Internacia Katolika Unuigxo Esperantista

Emblemo de IKUE


Hejmpagxo
Kion faras IKUE
Konciza historio de IKUE
Espero Katolika
Junulara movado
Aliaj katolikaj pagxoj

  Mons-ro Jakubinyi denove pledis por Esperanto fronte al la Sinodo de la Episkopoj

Samkiel li faris en 1991, dum la unua asembleo pri Eŭropo (kp EK 9-10/1998, p. 164), ankaŭ ĉijare mons-ro György Miklós Jakubinyi, ĉefepiskopo de Alba Julia (Rumanio), dum sia interveno fronte al la dua speciala asembleo de la Sinodo de la Episkopoj dediĉita al Eŭropo, pledis por esperanto.

La interveno de ĉefepiskopo Jakubinyi okazis la 4an de oktobro, matene, dum la 4a ĝenerala kunsido. Resumo de lia interveno aperis en la oficiala bulteno de la Sinodo, en pluraj lingvoj: ne temas pri oficialaj tradukoj, ĉar la Bulteno estas laborrimedo por ĵurnalista uzo, je dispono nur de ĵurnalistoj akredititaj ĉe la Sinodo. EK havigis al si tiun dokumenton, kaj efektive ĝi estas ega resumo kaj (eble pro la transtradukoj de unu lingvo al la alia) ĝi ne donas kompletan priskribon pri la vortoj de mons-ro Jakubinyi. Ni tradukis al esperanto tiun tekston:

"La Konferenco de la Episkopoj de Rumanio iom respegulas Eŭropon "La lingva imperialismo". Mi deziras doni konkretan ekzemplon por la "nova evangelizado" (kp. Instrumentum Laboris n-roj 5161). Por esti atestantoj de Kristo, ni devas travivi la unuecon, antaŭ ĉio, interne de nia propra komunumo. Nur tiel povas esti aŭtentika nia atesto fronte al la aliaj, kiuj estas "ekstere". Nia Konferenco estas "tririta" (5 grekkatolikaj eparkioj, 6 latinaj diocezoj kaj la Armena Episkopeco). La diocezanoj kun balotrajto estas 7 rumanoj, 3 hungaroj kaj 1 germano. Duono el la du milionoj da katolikoj parolas la rumanan, la alia duono, la hungaran. La Prezidanto estas elektenda laŭ la enviciĝo de la ritoj. Mi ne volus idealigi nian kunlaboron, ĉar ĉie estas problemoj. Sed la sperto pri la unueco akirita en la komuna kredo estas jam ankaŭ eŭropa. Por la solvo de la lingva problemo (kp. n-ro 86) mi proponis jam en 1991 Esperanton por la internacia uzo interne de la Eklezio. Mi estas kontraŭ la uzo de la liturgia lingvo denaska kiel rimedo de asimiligo kaj homogenigo de la naciaj minoritatoj".

Kiam estas indikite Instr. Lab., tio signifas la prepardokumenton ("laborrimedo") de la Sinodo, la unua malneto de dokumento arigita antaŭ la Sinodo per ĉiuj konsiloj, sugestoj, proponoj el ĉiuj koncernataj episkoparoj.

Poste mons-ro Jakubinyi donis intervjuon hungar-lingvan al la hungara programo de la Vatikana Radio (dissendita la 8an de oktobro vespere). Interalie li diris: "La latina lingvo, kiun mi tre ŝatas, en la katolika eklezio mortis. Mi proponis por internacia uzo Esperanton. Ĉar se oni uzus vivantan lingvon (lingvon de iu nacio) tiam oni surprenus la vivkoncepton kaj kulturon de ties nacio, kaj tiu kaŭzus lingvan imperiismon".

Carlo SARANDREA - Lajos KÓBOR

Alba Iulia
Kelkaj datumoj pri la ĉefdiocezo de mons-ro Jakubinyi

Starigo: Sankta Stefano Reĝo, ĉirkaŭ la jaron 1003
Titularo konfirmita en 1009: Transylvaniensis (Erdély)
Titularo ŝanĝita en 1932: Albae Iuliensis (Gyulafehérvár)
Levo al ĉefdiocezo: 1991
Patrono: Sankta Mikaelo ĉefanĝelo
Areo de la ĉefdiocezo: 58.254 kv. km.
Loĝantoj: 4.307.395
Katolikoj: 542.000
Paroĥoj: 258
Loĝantaj diocezaj pastroj: 282
Loĝantaj ordenaj pastroj: 29
Seminarianoj: 89
Membroj de religiaj institutoj por viroj: 40
Membrinoj de religiaj institutoj por virinoj: 107

Hejmpaĝo de la diocezo: http://www.hhrf.org/gyrke/
(hungare, angle)

 

Statistikoj pri la Eklezio en Rumanio
http://www.hhrf.org/gyrke/e/statiszt.html

Al la cxefpagxo de Espero Katolika! Al la komenco!