|
|
LA KORO DE RIMINANOJ
BATAS FORTE EN BENINO
- unua parto -
Bonfarado per
Esperanto:
kroniko de 3 inaŭguroj: preĝejo, flegejo, puto.
Per du kolumna brila artikolo tiel titolita, la semajna
dioceza gazeto de Rimini, “Il ponte” (la ponto) (27.06.04), informis sian
legantaron pri naŭpersona rimina grupo, gvidata de p. Magnani, kiu vizitis
Beninon por inaŭguri preĝejon, honore al Sankta Patro Pio el Pietrelcina,
flegejon “Espero de IKUE” kaj puton “Kristnasko 2003” (ĝia nomo ŝuldiĝas al la
fakto, ke ĝi estis donacita ĝuste dum tiu pasintjara festo, okaze de vizito de
la beninano S-ro Gaston Houssou al la grupo de la itala IKUE-sekcio de
Rimini).
Ni scias ke ne eblas anonci la Evangelion sen ĝin atesti
per konkreta amo, do per bonfaraj agoj. La persona kaj socia progreso, precipe
ĉe la plej malriĉaj el la flankenmetitoj, realiĝas per amatesto. Jen la kialo
pro kiu la misiistoj ekiras solidarece kun la bezonantoj. Jen la kialo pro kiu
la katolikaj esperantistoj diskonigas la Evangelion kaj samtempe klopodas
bonfari ĉie ajn per Esperanto.
La kosto de la tri konstruaĵoj sumis pli ol 15.000,00
EUR, plejparte kolektitaj per dimanĉaj someraj brokantaĵoj fare de la bonfara
komitato de paroĥo Sanktaj Johano kaj Paŭlo, la eksa paroĥo de p. Magnani, kaj
parte donacitaj de la bonfara kaso de UECI, la IKUE-itala sekcio.
La iniciato startis en la jaro 2001 kiam la
amaskomunikiloj raportis pri haltigita ŝipo, per kiu oni transportis multegajn
infanojn al Niĝerio kie ili fariĝus trudlaboristoj aŭ, eĉ pli aĉe, seksaj
sklavoj. Pere de la juna universitata studento, S-ro Gaston Houssou el
Tozounmé Lokossà, Benino, fervora katolika esperantisto, kiu konstante sin
dediĉas al sia vilaĝa infanaro, precipe georfoj, anstataŭ ol servi ĉe la
Internacia Ruĝa Kruco de Benino, p. Magnani decidis monhelpi lian Orfan
Lernejon Esperantistan (OLE), por lukti kontraŭ la socia hontinda plago de
“vidomegon”, kiel oni nomas en la loka lingvo la infanojn, precipe inaj, kiujn
la gepatroj donas pro malriĉeco, kontraŭ malmulte da mono, al la nunepokaj
sklavistoj. Pri tiu iniciato oni jam raportis en katolikaj E-gazetoj (en EK
1-2/04, je paĝo 32). Oni nun deziras informi la legantojn pri la dankema kaj
emocia festo fare de la plej malriĉaj el la malriĉaj beninanoj, honore al la
riminaj vizitantoj. Neniu buntkolora kaj grandioza manifestacio kaj ornamaĵoj,
neniu eksterordinaraj ensemblo kaj podio atendis la italan grupon. Nur koroj
de povruloj plenplenaj da dankemo por la italaj bonfarantoj.
Inaŭguro de la Flegejo “Espero
de IKUE” en Tozounmé: la 18an de junio 2004
Post trankvila tranoktado, dank’ al kontraŭkulaj
retvualoj ĉirkaŭ la litoj, en la dioceza domo por eksterlandanoj afable
disponigita de la Episkopo de Lokossà, Mons. Victor Agbanou, nia karavano
ekveturis per dioceza buseto al Tozounmé, je 25 kilometrojn for. Post
duonhoroj da vojaĝo sur asfaltita, sed ofte difektita, strato, ĉe Agamé, la
paroĥa centro al kiu apartenas Tozounmé, ni turniĝis al tiu ĝangala vilaĝo
trairante ruĝteran padon, plenplenan da truoj kaj da sulkoj fositaj de la
plurmonata pluvsezono. La pado estas sufiĉa larĝa por buseto, sed ne por
samtempa biciklisto aŭ piediranto, kiu nepre devas halti ĉe la bordo kaj sin
protekti inter la altaj herbaĉoj kaj arbustoj.
Je pada krucvojo ni turniĝas maldekstren laŭ la indiko de
ĵus starigita ligna tabulo “Chapelle de Patro Pio en Tozounmé”. Kaj jen, post
la vojkurbiĝo, ekaperas deko da junuloj kun etaj motorcikloj. Ili, ekvidinte
nian buseton, abrupte haltas kaj retroiras eskortante duope la buseton kaj
mansvigante italajn kaj E-flagetojn. De tempo al tempo ili haltas, ĉar ni
malrapidas. Dekstre kaj maldestre aperas kelkfoje, el inter la arbustoj aŭ
palm-arboj, virino piediranta al sia kabano kun bebo dors-sake kaj surkape
peza kesto plenplena da aĵoj aŭ fruktoj. Inter la arbaro oni rimarkas
multnombrajn infanetojn kiuj ludas surtere antaŭ la kabano, dum la pli aĝaj
gape mansalutas la neordinaran karavanon. La plenaĝuloj ĝoje eĉ dankas
svingante manojn kaj sendante kisojn. Emocia impreso kaptas ĉiujn
kunveturantojn kaj S-ro Gaston klarigas: “Ili bone scias ke alvenas el Italio
la vilaĝ-bonfarantoj”.
Jen: la motorciklistoj haltas antaŭ du tute ne atenditaj
vicoj, ambaŭflanke de la pado, de sennombraj kaj duonvestitaj infanoj kaj
geknaboj. Ili ekkrias unuvoĉe “Duiljo! Duiljo! Vivu Duiljo!”. Kelkaj manbatas,
aliaj svingas naciajn, italajn kaj esperantajn flagetojn. Tri junuloj laŭtege
distrumpetas pli malproksime. Oni ne sukcesas diveni kia estas la harmonio
aŭdiĝas, sed entuziasme kaj fiere ili ludas sian muzikilon. Pluraj tamburoj
kaj tamburetoj ritmadas. Virinoj kaj viroj, kelkaj eĉ folklore vestitaj,
atendas scivolemaj je la duona ombro de granda arbo situata meze de ruĝtera
senherba placeto tute ne ebenita. Kelkaj tabletoj, ornamitaj per itala kaj
benina flagoj, situas ĉe laŭtparolilo. Vico da lernejaj benkoj baras la
sidlokojn por la aŭtoritatuloj. Dise kaj for de la placeto kabanoj faritaj per
tero kaj duonmasonitaj teretaĝaj malnovaj dometoj senfenestraj kun pajlaj aŭ
ladaj tegmentoj, altiras la atenton. Male, inter ili bele aspektas la
novkonstruaĵo kun plurkolora granda panelo “Flegejo Espero de IKUE”, la tre
ambicia “hospitalo” por la vilaĝanoj.
“La tuta katolika komunumo (300 el la 6.000 enloĝantoj)
kaj eĉ animistoj – klarigas pastro Mateo, la paroĥestro kiu en blanka sutano
sidas ĉe p. Magnani - hodiaŭ kunvenis ĉi tie”. Duoncirkle amasigitaj,
vidalvide al la gastoj, ĉiuj atenteme staras kvar metrojn distance. Malantaŭ
la gastoj sidas la aŭtoritatuloj, kiuj laŭvice venas ĉe la laŭtparolilo, kiu
funkcias per baterioj, por saluti, danki , laŭdi kaj eĉ proponi novajn urĝajn
konstruojn. La vilaĝpopolo aŭskultas atente kaj ĝoje spektas siajn infanojn
kaj knabinojn kiuj ludas, dum, inter unu alparolo kaj alia, okazas belaj
kantoj, loklingve kaj esperante, kaj dancoj nudpiede je la tamburritmo.
Ĝojoplenaj konsentoj kaj entuziasmigaj aplaŭdoj substrekas la diversajn
programerojn, dum la televidfilmaj aparatoj de la nacia entrepreno kaj tiu de
nia film-amatoro profunde impresas tiujn ĝangalulojn. Ĉiuj gapas, precipe la
infanoj kaj la geknaboj, antaŭ la diĝitaj fotomaŝinoj en kies ekraneto ili tuj
sin vidas.
Fermis la trihoran renkontiĝon la esperantlingva respondo
de p. Magnani, kiu substrekis la kristanan solidarecon inter foraj riminanoj
kaj Tozounmé’anoj, la malavarecon de la bonfarantoj kaj tiun de la italaj
katolikaj esperantistoj helpe al ĉiuspeca progreso, persona kaj socia, instrua
kaj labora, financa kaj komerca, civila kaj religia, surbaze de la homaj
rajtoj kaj respektante la homan dignon laŭ la instruo de Kristo.
La suno forte batis niajn kapojn kaj varmigis la aeron.
Nia horloĝo jam indikis la 13an horon. Tamen por la vilaĝanoj estas pli necese
inaŭguri la Flegejon ol tagmanĝi. La aŭtoritatuloj kaj la popolo amasiĝis ĉe
la nova teretaĝa konstruaĵo je la bruego de tamburoj kaj trumpetoj. Pastro
Magnani estis invitita fortondi la nacikoloran rubandon ĉe la enirejo kaj
viziti la sep flegejajn ĉambrojn. Bedaŭrinde ĉiuj estas sen mebloj, sen
elektro nek akvo. Nur unu, el la tri ĉambroj rezervitaj por la akuŝantinoj,
enhavis tableton kun akvokuveto. Kaj tamen oi ne forgesu ke Benedikta, la
unua, kaj la aliaj beboj naskiĝis tie sen atendi la ekipaĵaron. Mankas eĉ la
necesejo! “Kaj tio estas ĝuste, – oni klarigas - ĉar sen akvo ĝi fariĝas tre
danĝera por la higieno”. Gratulvortoj kaj manpremoj abundis dekstre kaj
maldestre kun tiom da profundaj kliniĝoj. “Temas pri vera hospitalo” deklaras
medicinista vicprovincestro. “Nun urĝas flegistino kaj kuracist(in)o” rebatas
p. Magnani. “Unue gravas bela kaj higiena strukturo - aldonis la vicurbestro
de Lokossà – kaj poste la medicina provincestro sendos la fakulojn”.
Malnovaj kaj novaj lernoĉambroj
Post tiu al la flegejo, jen la vizito al la lernejoj kiuj
konsistas el tri rektangulaj ĉambroj, sen benkoj, ĉar tiam oni uzis ilin por
la manifestacio. La teraj vandoj, en malbona stato, havas grandajn
senfenestrajn aperturojn kaj enirfendojn senpordajn. Ĉiuj estas, kompreneble,
kun pajlaj aŭ tre rustiĝ-ledaj tegmentoj kaj terpavimoj. Akompanis la
aŭtoritatulojn kaj la gastojn la tuta popolo kun la paroĥestro kaj, ne povis
manki, la trumpetistoj kaj tamburistoj, ĉar ju pli forta la bruego des pli
granda estas la ĝojo de la infanaro.
S-ro Gaston ĉiĉeronis rimarkante la mizerajn ejojn de la
gelernantoj kaj substrekis prave ke la evoluo de popolo estas proporcia al la
instruo. La manko da lerniloj, ekde la skribiloj ĝis la kajeroj - tro pretende
estus rimarkigi la mankon de la libroj ĉar ilin ne havas eĉ la instruistoj -
baras ĉiun progreson. Tamen, baldaŭa espero manifestiĝas: oni inaŭguras la
masone jam duonkonstruitaj kvar lernoĉambrojn, kies konstruo estis iniciatita
de Carla Baraldi, nia itala surloka prizorgantino, per postlasaĵo de mortinta
instruistino el Mirandola/Carpi (Italio).
Formalan tutsimplan viziton, fine de tiu rondiro, ricevis
la puto, ĉar ĝi ankoraŭ ne estis preta por la inaŭguro. Kelkajn minutojn ni
haltis ĉe ĝi por ekscii ke oni trovis bonkvalitan akvon je 28 metroj profunde.
Tamen, por havi absolutan certecon pri la bezonata akvokvanto, oni atingos
30-metrojn. Do, la inaŭguro ne okazis, sed la mono sendita ne perdiĝis.
Tiucele la Dioceza Karitatagado de Rimini donacis 2.000,00 EUR.
Senpaga tagmanĝo por ĉiuj kaj
vizito de dormejoj
Venis la horo por tagmanĝi kune je la 14h00. Jes, tamen
antaŭe oni devas atingi alian lokon, suprenirante 300 metrojn, kie staras
rondaj kaj rektangulaj dormejoj.
La gastoj kun la aŭtoritatuloj tagmanĝis aparte, sub
arbara ombro, je tabletoj kun buŝtukoj, glasoj kaj diverstipaj trinkaĵoj. Al
la popolo, ĉiu ĉe sia grupo da kabanoj, oni disdonis la festan tagmanĝon.
Tamen por ĉiuj estas la sama menuo: duhektograma saŭca sandviĉo kaj trinkaĵo
elektebla inter oranĝsuko, koka-kolao, biero. Tre bongusta por la afrikanoj
estas tia sandviĉo, ankaŭ pro la fakto ke la tagmanĝon, kiel ankaŭ tiun
programitan por la posta dimanĉo okaze de la inaŭguro de la preĝejo, regalis
la Rimina Bonfara Komitato. Tio permesis al la tuta popolo eksterordinare
festi la tutan tagon kaj danci senprobleme ĝis plena nokto.
Post la rapida (por ni italoj malpeza) tagmanĝo, nepre
oni devis viziti la loĝlokojn kaj precipe la orfan dormejon kies vando estis
falinta unu monaton antaŭe, tuj post la noktomezo, pro la ege abunda pluvo.
Preskaŭ ĉiuj infanoj, dormantaj surpavime, estis vunditaj kaj kuracitaj en la
nova flegejo. Nur du estis enhospitaligitaj en Lokossà. Tia mizera kaj
kompatinda vidindaĵo, la silenta kaj morna mieno de la georfoj, reeĥis en la
kortuŝa petego de S-ro Gaston: “Urĝas rekonstrui masone la dormejon!”.
Ĉu eble eĉ unu el ni kuraĝis ne reagi? “Mi priparolos
tion kun la bonfara Komitato kaj ni decidos kion fari” respondis nome de ĉiuj
p. Magnani.
Oni vizitis interne kelkajn rondajn loĝ-kabanojn kaj
aliajn masonitajn konstruaĉojn. Kokino kaj kaprineto, ansero kaj porketo jam
loĝas interne aŭ tute trankvile eniras en ĝin post nia eliro. Ne miru,
leganto! Ĉio pura por puruloj. Temas pri ordinara kunvivado. Jes, samkiel en
la arkeo de Noao.
Pastro Duilio MAGNANI
(1 - daŭrigota)
|
|