Internacia Katolika Unuigxo Esperantista

Emblemo de IKUE


Hejmpagxo
Kion
 faras IKUE
Konciza historio de IKUE
Espero
 Katolika
Junulara movado
Aliaj katolikaj pagxoj

  En la datreveno de la papado de Johano Paŭlo la unua, ni publikigas la esperantlingvan tradukon de lia parolado dum la ĝenerala aŭdienco de la 13a de septembro 1978.

LA TEOLOGIA VIRTO DE LA FIDO

Ĉi tiu parolado estas unu el la ekzemploj pri la maniero laŭ kiu Papo Luciani rilatis kun la fideluloj, per simplaj instruoj, plenaj je anedoktoj. La parolado de la 13a de septembro enkondukis la serion da temoj pri la 7 teologiaj virtoj, kiun kompletigos lia posteulo.

Ĉi tiu parolado okazis tri tagojn post la parolado antaŭ la Anĝeluso de la 10a de septembro, kiam Papo Luciani uzis esprimon kiu mirigis multajn. Tiam li diris: "La hebrea popolo travivis malfacilajn momentojn kaj ĝi turniĝis al la Sinjoro, plendante: "Vi forlasis nin, Vi forgesis nin". "Ne! - li respondis pere de profeto Jesajo - ĉu povas virino forgesi sian infaneton kaj ne kompati la idon de sia ventro? eĉ se tio okazus, Dio neniam forgesos sian popolon". Ankaŭ ni, kiuj estas ĉi tie, havas la samajn sentojn; ni estas celatoj fare de Dio de sensubira amo. Ni scias, ke li ĉiam havas okulojn malfermitajn super ni, ankaŭ kiam ŝajnas, ke estas nokto. Li estas paĉjo; pli multe, li estas panjo. Li ne volas malbonfari al ni; li volas realigi bonon al ni, al ĉiuj. Kaj ankaŭ ni, se hazarde ni malsanas je malboneco, se ni estas ekster la vojo, ni havas plian titolon por esti amataj de la Sinjoro". La saman koncepton Johano Paŭlo la unua reeldiris dum la posta ĝenerala aŭdienco.

°     °     °

Papo Johano la 23a, en unu sia noto, kiun oni ankaŭ eldonis, diris: "Ĉi-foje mi faris spiritan retiriĝon pri la 7 lampoj de la sankteco". Sep virtoj, li intencis, kaj ili estas fido, espero, karitato, prudento, justeco, forto, modereco. Kiu scias ĉu la Sankta Spirito helpas hodiaŭ la kompatindan Papon priskribi almenaŭ unu el tiuj ĉi lampoj, la unuan: la fido. Ĉi tie en Romo estis poeto, Trilussa, kiu klopodis, ankaŭ li, paroli pri la fido. En unu lia poemo li diris:

"Maljunulin’ la blinda nokte fojon

renkontita en la arbar’ aperta

diris al mi: "Se vi ne konas vojon,

mi akompanos vin, mi estas sperta.

Se vi kapablas sekvi min sen ĉeso

de temp’ al tempo voĉe mi helpfaras

ĝis en fundo, kie estas cipreso,

ĝis tie supre, kie kruco staras".

Mi respondis: "Eble... sed estas strange,

ke povas gvidi min iu sen vido...".

La blindulino prenis min permane

kaj diris: "Paŝu". Estis ŝi la Fido.

(esperantlingva traduko de Luigi Minnaja, el "Radio Roma – Esperanto" 30.12.1953, ndlr).

Kiel poemo, ĝi estas ĉarma; laŭ teologio, ĝi estas difektita. Difektita ĉar kiam temas pri fido, la granda reĝisoro estas Dio, ĉar Jesuo diris: "Neniu povas veni al mi, se la Patro ne tiros lin" (Joh 6,44). Sankta Paŭlo ne havis fidon, eĉ, li persekutis la fidelulojn. Dio atendas lin laŭ la vojo de Damasko: "Paŭlo - Li diras al li - eĉ ne imagu pranci, piedfrapi, kiel incitiĝinta ĉevalo. Mi estas tiu Jesuo kiun vi persekutas. Mi havas projekton pri vi. Necesas, ke vi ŝanĝiĝu!". Kapitulacis, Paŭlo; li ŝanĝiĝis, renversante sian vivon. Kelkajn jarojn poste li skribos al Filipianoj: "Tiun fojon, laŭ la vojo de Damasko, Dio kaptis min; de tiam mi faras nenion ol kuri post Li, por vidi ĉu ankaŭ mi sukcesos ekteni, imiti, pli kaj pli ami Lin" (kp. Fil 3,12).

Jen kio estas la fido: kapitulaci al Dio, sed transformante sian vivon. Afero ne ĉiam facila. Aŭgusteno rakontis la vojaĝon de sia fido; aparte dum la lastaj semajnoj ĝi estis terura; legante, oni sentas lian animon preskaŭ tremanta kaj tordiĝanta en internaj konfliktoj. Tie ĉi, estas Dio kiu vokas lin kaj insistas; kaj tie estas la malnovaj kutimoj, "malnovaj amikoj - li skribas - kaj ili tiris dolĉe mian vestaĵon el karno kaj diris al mi: "Aŭgusteno, kiel eblas? ĉu vi forlasas nin? Atentu: vi neniam povos denove fari tion ĉi, vi ne plu povos fari tion alian, kaj tio por ĉiam!". Malfacile! "Mi troviĝis - li diras - en la situacio de tiu kiu kuŝas en la lito matene. Oni diras al li: "Ek, Aŭgusteno, ellitiĝu!". Mi, male, diris: "Jes, sed iom pli poste, ankoraŭ iom da tempo!". Fine la Sinjoro donis al mi puŝon, mi iris eksteren. Jen, oni ne devas diri: Jes, sed; jes, tamen pli poste. Necesas diri: Sinjoro, jes! Tuj! Jen la fido. Respondi malavare al la Sinjoro. Sed kiu estas, tiu kiu diras jes? Tiu kiu estas humila kaj fidas je Dio komplete!".

Mia patrino diradis al mi, kiam mi estis knabeto: kiam vi estis infano, vi estis tre malsana: mi devis konduki vin de kuracisto al kuracisto kaj vigli dum tutaj noktoj; ĉu vi kredas je tio? Kiel mi povus respondi: panjo, mi ne kredas je viaj vortoj? Jes ja, mi kredas, mi kredas je tio, kion vi diras al mi, sed speciale mi kredas je vi. Kaj same en la fido. Ne temas nur pri kredo je la aferoj kiujn Dio revelaciis, sed kredi je Li, kiu meritas nian fidon, kiu tiom multe amis nin kaj multon faris pro amo al ni. Estas malfacile ankaŭ akcepti kelkajn verojn, ĉar la veroj de la fido estas el du specoj: kelkaj ŝatataj, aliaj nefacilaj por nia spirito. Ekzemple, oni ŝatas aŭdi, ke Dio havas multe da tenereco rilate al ni, des pli granda tenereco ol tiu kiun havas panjo rilate al siaj gefiloj, kiel diras Jesajo. Kiom tio estas ŝatata kaj taŭga por ni. Estis iam granda franca episkopo, Dupanloup, kiu kutimis diri al la rektoroj de la porpastraj seminarioj: kun la estontaj pastroj, vi estu patroj; estu patrinoj. Tio estas ŝatata. Kun aliaj veroj, oni penas. Dio devas puni; se rekte mi rezistas. Li postkuras min, li petegas min konvertiĝi kaj mi diras: ne!, kvazaŭ estas mi, kiu devigas Lin puni min. Tio ĉi ne estas ŝatata. Sed ĝi estas kredovero. Kaj estas lasta malfacilaĵo, la Eklezio. Sankta Paŭlo demandis: Kiu Vi estas Sinjoro? Mi estas tiu Jesuo, kiun vi persekutas.

Lumo, fulmo trairis lian menson. Mi ne persekutas Jesuon, mi eĉ ne konas lin: mi male persekutas la kristanojn. Oni vidas, ke Jesuo kaj la kristanoj, Jesuo kaj la Eklezio estas la sama afero: nedisigebla, neseparebla.

Legu Sanktan Paŭlon: "Corpus Christi quod est Ecclesia". Kristo kaj la Eklezio estas unu. Kristo estas la Kapo, ni, Eklezio, estas liaj membroj. Ne eblas havi fidon, kaj diri: mi kredas je Jesuo, mi akceptas Jesuon sed mi ne akceptas la Eklezion. Necesas akcepti la Eklezion, tiun, kiu ĝi estas, kaj kiel estas ĉi tiu Eklezio? Papo Johano nomis ĝin "Mater et Magistra". Ankaŭ majstro. Sankta Paŭlo diris: "oni rigardu nin, kiel servantojn de Kristo kaj administrantojn de la misteroj de Dio" (1Kor. 4,1).

Kiam la kompatinda Papo, kiam la episkopoj, la pastroj proponas la doktrinon, ili nenion faras krom helpi Kriston. Ĝi ne estas doktrino nia; ĝi estas tiu de Kristo; ni devas nur gardi kaj prezenti ĝin. Mi ĉeestis kiam Papo Johano malfermis la duan vatikanan Koncilion, la dek unuan de oktobro 1962. Je iu momento li diris: ni esperas, ke per la Koncilio la Eklezio realigu antaŭensalton. Ni ĉiuj esperis je tio; tamen, antaŭensalto, laŭ kiu vojo? Li tuj diris tion: laŭ la certaj kaj neŝanĝeblaj veroj. Papo Johano eĉ ne sonĝis, ke la veroj promenu, antaŭeniru, kaj poste, iom post iom, ŝanĝiĝu. La veroj estas tiuj; ni devas iri laŭ la vojo de ĉi tiuj veroj, pli kaj pli komprenante, ĝisdatigante nin, proponante ilin en maniero taŭga je la novaj tempoj. Ankaŭ Papo Paŭlo havis la saman opinion. La unua afero, kiun li faris, tuj post la papa elekto, estis eniri en la privatan Kapelon de la Papa Domo; tie, fone, Papo Paŭlo starigis du mozaikojn: Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo: Sankta Petro mortanta, Sankta Paŭlo mortanta; sed sub Sankta Petro estas la vortoj de Jesuo: Mi preĝos por vi, Petro, por ke neniam manku via fido. Sub Sankta Paŭlo, kiu ricevas glavofrapon: mi finis la kuradon, mi gardis la fidon. Vi scias ke dum la lasta parolado de la 29a de junio Paŭlo la 6a diris: post dek kvin jaroj da papado, mi povas danki la Sinjoron; ĉar mi defendis, gardis la fidon.

Estas patrino ankaŭ la Eklezio. Se ĝi estas daŭriganto de Kristo kaj Kristo estas bona: ankaŭ la Eklezio devas esti bona; bona kun ĉiuj; sed, se hazarde kelkfoje estus malbonuloj en la Eklezio? Ni havas patrinon. Se la patrino malsanas, se mia patrino ekzemple fariĝus lama, mi amus ŝin des pli multe. Same, en la Eklezio: se estas, kaj estas, difektoj kaj mankoj, neniam devas manki nia amemo por la Eklezio. Hieraŭ - kaj mi finas - oni sendis al mi la novan numeron de revuo "Cittŕ Nuova": mi konstatis, ke oni publikigis, surbendigante ĝin, unu mian mallongan paroladon, kun anedokto. Iu predikanto Mac Nabb, brito, parolante en Hyde Park, priparolis la Eklezion. Post la fino, iu petas la rajton interveni kaj diras: -estas belaj viaj vortoj. Tamen mi konas kelkajn katolikajn pastrojn, kiuj ne vivis flanke de la malriĉuloj, kaj fariĝis riĉaj. Mi konas ankaŭ katolikajn edzojn, kiuj perfidis sian edzinon; mi ne ŝatas ĉi tiun Eklezion faritan per pekuloj. La pastro diris: -vi iom pravas, tamen ĉu mi povas fari obĵeton? -Ni aŭskultu. Li diras: -pardonu, ĉu mi eraras aŭ la kolumo de via ĉemizo estas iom grasmakulita? Li diras: -jes, mi rekonas tion. -Sed, ĉu ĝi estas makulita ĉar vi ne uzis sapon, aŭ pro tio, ke vi uzis sapon kaj tio neniel utilis? -Ne, li diras, mi ne uzis sapon. -Jen. Ankaŭ la katolika Eklezio havas eksterordinaran sapon: evangelio, sakramentoj, preĝado. La evangelio legata kaj travivata; la sakramentoj celebrataj laŭ la nepra maniero; la preĝado bone uzata estus mirinda sapo, kapabla igi nin ĉiujn sanktaj. Ni ne estas ĉiuj sanktaj, ĉar ni ne uzis sufiĉe ĉi tiun sapon. Ni klopodu korespondi je la esperoj de la Papoj, kiuj arigis kaj aplikis la Koncilion, Papo Johano, Papo Paŭlo. Ni klopodu plibonigi la Eklezion, fariĝante ni mem pli bonaj. Ĉiu el ni kaj la tuta Eklezio povus trapreĝi la preĝon, kiun ankaŭ mi kutimas trapreĝi: Sinjoro, prenu min kiel mi estas, kun miaj malvirtoj, mankoj, sed igu min tia, kian Vi deziras ke mi estu.

Mi devas diri kelkajn vortojn ankaŭ al niaj karaj malsanuloj, kiujn mi vidas tie. Vi scias, Jesuo diris: mi kaŝiĝas malantaŭ ili; tion, kion oni faras al ili, oni faras al mi. Sekve, en iliaj personoj ni omaĝas al la Sinjoro mem kaj ni petdeziras, ke la Sinjoro estu al ili proksima, helpu kaj subtenu ilin.

Dekstre estas la novaj geedzoj. Ili ricevis grandan sakramenton; ni esperu, ke ĉi tiu ricevita sakramento vere alportu ne nur bonojn de ĉi tiu mondo, sed des pli multe spiritajn gracojn. Dum la pasinta jarcento estis en Francio Frederiko Ozanam, klera instruisto, kiu instruis ĉe Sorbono; vere elokventa, vere lertega! Amiko lia estis Lacordaire, kiu diris: "Li estas tiom kapabla, tiom bona, li pastriĝos, fariĝos "episkopego", tiu ĉi ulo!" Ne! Li renkontis bonan knabinon, ili geedziĝis. Lacordaire restis konsternita, kaj diris: Kompatinda Ozanam! Ankaŭ li falis en la kaptilon! Sed du jarojn poste, Lacordaire venis al Romo, kaj estis akceptita de Pio la 9a. "Venu, Pastro, - li diras - venu. Mi ĉiam aŭdis, ke Jesuo starigis sep sakramentojn: nun venas vi, kaj vi ŝanĝas la kartojn sur la tablo; vi diras, ke Jesuo starigis ses sakramentojn, kaj unu kaptilon! Ne, Patro, geedziĝo ne estas kaptilo, ĝi estas granda sakramento!". Pro tio ni denove bondeziras al ĉi tiuj karaj geedzoj; ke la Sinjoro benu ilin!


Petu senpagan ekzempleron de ĉi tiu revuo al 

klare indikante Vian poŝtan adreson.

Al la paĝo de tiu cxi numero.