Internacia Katolika Unuigxo Esperantista

Emblemo de IKUE


Hejmpagxo
Kion faras IKUE
Konciza historio de IKUE
Espero Katolika
Junulara movado
Aliaj katolikaj pagxoj

  La konvertiĝo de ĉefmurdisto: Rudolf Höss

Auschwitz (Oświęcim) kaj Birkenau (Brzezinka) estis du koncentrejoj kiuj konsistigas la plej vastan tombejon en Eŭropo. Ambaŭ situas en Oświęcim, 40 kilometrojn okcidente de Krakovo. Birkenau (tri kilometrojn el Auschwitz) estis la ĉefa kampo, kaj la ekstermo, aparte de hebreoj, okazis tie. En Auschwitz estas hodiaŭ muzeo, kun ekspozicioj kaj kinejo kie oni povas spekti la originalajn filmojn de la liberigo de la koncentrejo. Estas krome, en la malnovaj barakoj, ĝenerala ekspozicio kaj ekspozicioj pri specifaj nacianoj. Ekspozicio Nro 27 estas dediĉita al la hebrea popolo, kiu estis la ĉefa viktimo en la koncentrejo.

Rudolf Höss estis la komandanto de Auschwitz dum plimulto de sia vivo. Lia memorlibro montras, ke li okupis unikan pozicion en la historio de la projekto de naziistoj por la "fina solvo" de la "juda problemo". Li estis peranto inter tiuj kiuj ordonis la murdon de hebreoj kaj tiuj, kiuj realigis ĉi tiun projekton. Do, li povis esti atestanto pri ambaŭ flankoj de la "fina solvo". Li rakontas kiel Heinrich Himmler, dua aŭtoritatulo de la Tria Regno, diris al li, ke Hitler ordonis, ke ĉiuj hebreoj en la nazia regno devas esti nuligitaj.

La memorlibro de Höss estas dividitaj en du partojn, publikigitajn en 1958/1959. La unua parto titoliĝas "La Fina Solvo de la Juda Problemo", kaj datiĝas novembro 1946. Tie li detaligas kiel la ekstermomaŝino evoluis en Auschwitz. Lia rakonto esence kongruas kun aliaj atestoj de transvivintoj kaj de persekutantoj en Auschwitz. La dua parto de lia memorlibro, datita februaro 1947, parolas pri lia kariero en la nazia ĥierarkio kaj pri kelkaj administraj problemoj de li alfrontitaj en Auschwitz. Tie li malkaŝas, ke en 1941 li ricevis la ordonon laŭ kiu "ĉiuj hebreoj, senescepte, devas esti detruitaj". En la dua parto de la memorlibro estas aparta ĉapitro pri gasado, sed ne tiom da detaloj, kiel en la unua parto, estas donitaj. Li estis arestita de soldatgrupo, en kiu estis parencoj de murditoj en Auschwitz. Höss estis kondukita por atesti fronte al la Internacia Armea Tribunalo de Nürnberg, laŭ peto de la advokato kiu defendis en tiu sama juĝproceso militkrimulon Ernst Kaltenbrunner, la iama estro de la nazia sekurecpolico. Rudolf Höss konfesis, ke laŭ ordonoj de Kaltenbrunner, li sendis al gaskamero tri milionojn da homaj estuloj en la koncentrejo de Auschwitz. Poste li ŝanĝis tiun nombron al unu miliono kaj centmil. Li estis kondamnita al pendigo en sia koncentrejo Auschwitz. Tie oni ankoraŭ vidas lian pendigilon. Antaŭ la fino de sia vivo la kondamnita ekskomandanto funde konvertiĝis al la kristana kredo. Unu el homoj, kiuj arestis lin, parolante pri la leteroj de Höss al sia edzino, deklaris: "Kelkfoje mia gorĝo nodiĝas. Estis du diversaj homoj en tiu homo. Unu estis brutala kaj sen respekto por la homa vivo. La dua estis mola kaj amoplena".

Jen tri tekstoj de li skribitaj antaŭ lia morto. La unua estas publika deklaro. La aliaj du estas leteroj, respektive al la edzino kaj al la gefiloj. En ili aperas pento, kvankam en kelkaj frazoj la surpreno de respondeco aspektas malpli firma (ekz. kiam li skribas ke la genocidon li faris ''ne persone kaj ne laŭ propra iniciato''). Sed pri tio ni ne povas juĝi. Ĉiujn tradukojn faris Ladislav Klimek, Pollando.

Deklaro

La konscienco devigas min prezenti ankoraŭ jenan deklaron: En karcera izoleco mi venis al amara kompreno, ke mi faris pezajn krimojn kontraŭ la homaro. Kiel komandanto de la eksterma koncentrejo en Auschwitz mi realigis parton de teruraj genocidaj planoj de la Tria Regno. En tiu ĉi metodo mi faris plej pezajn damaĝojn al la homaro kaj al la humaneco. Precipe al la pola nacio mi havigis neelparoleblajn suferojn. Pro mia respondeco mi pagas per mia vivo. Dio iam pardonu al mi miajn farojn. Mi petas la polan nacion pardoni. Nur en polaj karceroj mi ekkonis, kio estas la humaneco. Malgraŭ ĉio, kio okazis, oni traktis min humane, kion mi neniam atendis kaj kio min profunde hontigis. La faktoj de publikigo kaj konstato de tiuj ĉi monstraj krimoj kontraŭ la homaro kaj humaneco forigu por la tuta estonto la kreiĝon eĉ de premisoj kondukantaj al tiel teruraj eventoj.

Rudolf Franz Ferdinand Höss
Wadowice, la 12a de aprilo 1947.

 Al la cxefpagxo de Espero Katolika! Al la komenco!