|
|
Nia
Sinjorino de La Vang
La granda mariala pilgrimloko en Vjetnamio
fariĝas 200-jara
La 15an de aŭgusto ĉiuj fideluloj de la mondo solenis la grandan marialan
feston de la ĉielenpreno de Maria. Tion faris ankaŭ la vjetnamiaj fideluloj,
kiuj, ĝuste depost la 15a de aŭgusto dum tri tagoj, festis la duan jarcentan
datrevenon de la aperoj de la Beata Virgulino Maria en La Vang. Speciala sendito
de la Papo estis kardinalo Paul Joseph Pham Dinh Tung, ĉefepiskopo de Hanojo kaj
prezidanto de la vjetnamia episkopara konferenco, al kiu la Papo sendis mesaĝon,
por ĉiuj katolikoj de tiu lando, kune kun la letero per kiu la Papo nomumas lin
ĉefepiskopo.
En sia mesaĝo la Papo skribis: "Maria donas la kuraĝon por mirinde atesti la
kristanan vivon en cirkonstancoj ofte malfacilaj". Johano Paŭlo la 2a memorigis
la mesaĝon lasitan de la Dipatrino aŭguste de 1798 al siaj devotecaj gefiloj,
kiuj ŝin preĝe alvokis dum suferoj. Ŝi diris: "Konfidu, eltenu bonkore la
zorgojn kaj dolorojn. Mi jam elaŭdis viajn preĝojn. Ekde nun antaŭen, tiuj, kiuj
venos por preĝi en ĉi tiu loko vidos, ke iliaj deziroj estas elaŭditaj". De du
jarcentoj, rimarkis la Papo, "ĉi tiun mesaĝon, kiu restas ĉiam aktuala, oni
akceptas fervore en La Vang".
Malgraŭ la grandaj elprovoj, kiuj markis ĝin dum ĝia historio, tiu mariala
Centro, kiu fariĝis tutnacia, kapablis konservi vivanta la tradicion de la
pilgrimado. En la sekreto de la koro, multnombraj personoj, el ĉiu origino kaj
etato, iras tien por konfidi al la ĉiela Patrino siajn zorgojn kaj esperojn.
La Papo bondeziris al la fideluloj, kiuj ĉi-jare iras pilgrime al La Vang,
trovi novan apostolan elanon por la kristana vivo kaj ricevi konsolon kaj forton
por alfronti la penojn de la vivo.
La pilgrimloko de La Vang dum la lastaj jaroj havis striktajn rilatojn kun la
Sankta Seĝo. Papo Johano la 23a, post reordigo de la ekleziaj regionoj de
Vjetnamio kaj post kreo de la eklezia ĥierarkio la 24an de novembro 1960, donis
al tiu nacia pilgrimloko la rolon de minora Baziliko (22.8.1961).
Ankaŭ Johano Paŭlo la 2a plurfoje pensis al la Dipatrino de La Vang.
Interalie, menciindas, ke antaŭ la anĝelusa preĝo de dimanĉo la 19an de junio
1988, li enlistigis en la serio de la plej signifaj marialaj pilgrimlokoj, tiun
de La Vang, kunigante ĝin kun la memoro pri la 117 martiroj de Vjetnamio, kiujn
li sanktproklamis tiun saman matenon, petdezirante, ke la pilgrimloko fariĝu
simbolo de nova vigleco por la Eklezio kaj de nacia repaciĝo, sen distingo de
religio.
Laŭ informoj de la loka Eklezio, preskaŭ 200.000 pilgrimuloj atingis La Vang,
kiu situas en la centra provinco Quang Tri. Kaj tio kontraŭ ĉiu ebla prognozo,
nezorgante pri la tropika varmeco kaj la malfacilaĵoj predikataj de la
registaro. La solenadoj konsistis el serio da procesioj, mesoj, paŝtistaj
instruoj pri la mesaĝo de la Papo, dancoj, flor-donacoj laŭ la vjetnamia kutimo.
Verŝajne temis pri la plej svarma neoficiala kunveno okazinta depost la reunuiĝo
de Vjetnamio, en 1975. Sendube ĝi estis la plej impona kaj unueca por la
katolikoj: 14 ĉeestantaj episkopoj, 300 pastroj, reprezentantoj el ĉiuj diocezoj
kaj etnaj grupoj de Vjetnamio.
La 15an de aŭgusto, jam komence de la tago, la du ĉefaj stratoj kiuj kondukas
al tiu vilaĝo estis plenaj je personoj kiuj volis atingi la pilgrimlokon por
partopreni en la a malfermo de la solenadoj. En etoso de granda kortuŝo, la
pilgrimuloj staris fronte al la statuo de la Virgulino (kiu havas homajn
dimensiojn), dum longaj vicoj da fideluloj atendis por konfespreno sub
malfermita ĉielo ĉe deko da pastroj, kiuj sidis sub ombreloj por ripariĝi disde
la broganta suno.
Aliaj informis pri la vjetnamiaj aŭtoritatuloj kiuj malkonsilis amasan aliron
de personoj, pro la manko de akvo kaj manĝoj kaj pro la ega varmeco, aldone al
motivoj de sekureco kaj aŭstereco. La Meson, same sub la malfermita ĉielo, oni
celebris je la tagiĝo.
En La Vang la Virgulino aperis por subteni la fidelulojn dum la persekutadoj
de antaŭ du jarcentoj. La aperoj de la Virgulino en 1798 estus savintaj, laŭ la
tradicio, komunumon de kristanoj disde la masakro ordonita de la tiuepoka
Imperiestro. Fine de la 18a jarcento, en la lando ankoraŭ tre mezepoka laŭ
institucioj, la persekutoj kontraŭ kristanoj estis oftaj kaj tre perfortaj. Plej
parto de la mandarenoj de la imperia Kortumo timis perdi sian povon kaj ili
sekve konsideris danĝero la aperon de nova religio.
La Vang, simbolo de la komencaj jaroj de la vjetnamia Eklezio, fariĝis pli
kaj pli la simbolo de la katolika elteno dum la milito en Vjetnamio. La vilaĝo
situas ĝuste sur la 17a paralelo, la linio kiu dividis (1954-1975) la Nordan
disde la Sudan Vjetnamion. En 1972 en La Vang okazis aviadilaj bombadoj kaj
teruraj bataladoj. Tiuj miloj da vjetnamanoj kiuj pilgrimas hodiaŭ al La Vang
travivis tiun historion. Multaj alvenis ankaŭ el aliaj landoj, aparte el Usono.
Ankoraŭ hodiaŭ La Vang provizas la kredon de la vjetnamanoj kiuj devas
alfronti limigojn kaj kontrolojn. Tiuj samaj, kiuj preĝis kaj ploris fronte al
la statuo de la Virgulino, tie, kie ili loĝas, zorgas pri flegado de lepruloj,
pri eduko de la gejunuloj, pri higieno kaj saneco de tutaj vilaĝoj, ekster la
ŝtataj regularoj.
Eble pro tio la registaro, unue ne ema rajtigi la pilgrimadon, helpis ĝian
disvolviĝon, eĉ omaĝante al ĝi sur la partia gazetaro. Ĵurnalo "Nhan Dan" (La
Popolo) eĉ laŭdis diocezon Hue pro ĝia laboro kaj organizado. Ĉi tiu kaj aliaj
signoj montras ke la religia politiko de la registaro ŝanĝiĝas, kvankam tre
malrapide. La vjetnamia socio, kiu travivas kompletan ekonomian kaj spiritan
krizojn, urĝe bezonas la ateston kaj sindevigon de la katolikoj.
|
|