|
|
Esti diakono
En la pasinta numero (5-6/1996) ni informis pri diakoniĝo de nia
IKUE-ano Johano Kirsch. Li skribis al la Prezidanto de IKUE ĉi tiun ege belan
kaj interesan leteron.
En nia lando estas ankoraŭ maloftaĵo, ke episkopo ordinas viron, kiu havas
edzinon kaj familion, diakono: fakte, en nia diocezo tiu estos la unua fojo.
La lastaj jaroj drame montris, kiom multe da pastroj mankas en la
vinberĝardeno de la Sinjoro. Eĉ la restintaj plejparte tre maljuniĝis, kadukiĝis
korpe. Tamen multaj sacerdotoj restas surpostene pli ol 80-jaraĝaj, ja neniu
transprenas de ili la stafeton.
Ni havas relative junan, 40-jaran paroĥestron, sed li estas tro ŝarĝita:
antaŭ du, tri jardekoj ĝuste 10 pastroj prizorgis tiujn komunumojn, kiujn li
sola nun servas. Temas pri urbo Tamási plus 6 vilaĝoj (inter ĉi-lastaj la plej
granda estas ĝuste nia vilaĝo Iregszemcse (Iregsemĉe), kun preskaŭ trimil
katolikoj. En la sesdekaj jaroj nur ĉi tie laboris tri katolikaj pastroj - nun
la paroĥejo jam orfiĝis. Sed ne tute: antaŭ du jaroj la episkopo de Pécs nomumis
min paroĥa direktoro. Pli frue mi -kune kun la edzino- instruis en katolika
lernejo. Ni ambaŭ estas instruistoj, sed krom pedagogion ni studis ankaŭ
teologion. Do, ni estis pretaj plenumi la paroĥejajn laborojn, instrui religion
en sep lernejoj; krome mi celebras ĉiusemajne almenaŭ dek diservojn, entombigas
mortintojn, ktp... En la dekana distrikto ni respondecas ankaŭ pri katolika
junularo: mezlernejanoj, universitataj studentoj... Cetere ni estas fervoraj
esperantistoj: la internacian lingvon ni uzas ankaŭ en familio; ni nur esperante
parolas al niaj gefiloj. En pedagogia altlernejo mi akiris ŝtatan diplomon en
fako Esperanto. Ni havas multajn amikajn kontaktojn kun esperante parolantaj
familioj, kaj inter la gejunuloj ni ofte propagandas la ideon laj la lingvon.
Bedaŭrinde esperanto-aranĝojn ni preskaŭ neniam povas partopreni, almenaŭ ne
forajn kaj longedaŭrajn, ĉar en tiu deĵoro oni ja malfacile trovas
anstataŭantojn. Anime tamen ni estas en IKUE, kaj petas la benojn de Dio ankaŭ
por Espero Katolika, ankaŭ por vi. Kun frataj preĝoj:
Johano Kirsch, Hungario
|
|