Internacia Katolika Unuigxo Esperantista

Emblemo de IKUE


Hejmpagxo
Kion faras IKUE
Konciza historio de IKUE
Espero Katolika
Junulara movado
Aliaj katolikaj pagxoj

 

 

NEW AGE AUX NOVA ERAO AUX AMFORA EPOKO

En la 60aj jaroj de la jxus pasinta jarcento, renoviga movado traskuis la mondon: “Ne praktiku militon sed amon”, estis unu el la sloganoj kiuj trakuris la mondon, predikante fratecon, kaj harmonion. Gejunuloj, meznivele inter monakoj kaj vagulacxoj, arangxis komunojn kun grandaj revoj, grandaj idealoj, grandaj utopioj. Ili kredis la malnovan mondon falonta, kaj novan, harmonian mondon naskigxonta. Ili pensis “Suficxas rifuzi militon, perforton, profitemon, indiferentismon, egoismon, kaj la mondo per si mem farigxos nova, senperforta, pura, paca”.

Kiaj estis la bazoj de la fido de la junularo de la 60aj jaroj en baldauxa plibonigxo de la homaro? Ilia respondo estis simpla: sxangxigxos la konscienco de cxiu viro kaj virino, cxar tion diras la astrologio, laux kiu la historio evoluas per dekdu zodiakaj eraoj. La naskigxo de Kristo antaux 2000 jaroj komencis la eraon de la Fisxoj, plenan de dogmismo, maltoleremo, konfliktoj kaj militoj. Sed baldaux komencigxos la erao de la Akvoversxisto aux Amforo, epoko de harmonio kaj paco.

Jen ilia rezonado: Tiu cxi mondo rapidas al katastrofo (pro sociaj konfliktoj, demografia problemo, malpurigxo de la vivo-medio, nuklea risko). Sed bonsxance komencigxas maturigxo de la konscienco, kiu atingante mistikajn nivelojn, kaj per specialaj praktikoj de meditado kaj jogo, disvastigos inter la homoj sentojn

de lumo, paco, sagxeco, cxar cxiu homo sentos sin unueca kun la Tuto de la Universo, tio estas kun la Granda Kosma Dio. Jam nun naskigxas nova erao. Ni konsciu tion, kaj ni faru tiun cxi salton direkte al konscienco pli homeca, pli ekologia, pli harmonia!

La anoj de la Amforo estas konvinkitaj ke en la homaj korpo kaj psiko logxas superhomaj energioj kaj potencialoj. Por ilin aktivigi suficxos apliki spiritan koncentrigxon, mangxi naturajn nutrajxojn (prefere vegetaranajn), kun nova ekologia penso-maniero sur religiaj bazoj (kulto de diino Gaja, tio estas la Patrino Tero). La adeptoj de la Nova Erao, per la tiel nomita “channeling” t.e. kanalizado, nova formo de spiritismo, kontaktas aliajn estulojn logxantajn en la universala Tuto: krom animoj de mortintoj, temas pri natur-spiritoj, ekster-teranoj, koboldoj, feoj, aux aliaj nedifinitaj spiritaj estuloj. Nov-epokanoj kredas ke eblas akiri ekster-ordinarajn paranormalajn kapablojn: sanigojn per la penso, diven-kapablon, telepation, interastrajn vojagxojn.

Inter la movadoj, kiuj divers-maniere apartenas al la nov-epok-movado mencieblas la Scientologia Eklezio, la Granda Universala Frateco Ferriere, la Gnostika Movado, la Humanisma Movado, la Esena Psiko-kibernetiko.

Kion diri el kristana vidpunkto? CXu cxio en ordo kaj sen problemoj? Tute ne! Kristanoj devas gardi sin kontraux la iluzioj kaj la surogatoj (anstatauxajxoj) de la vera kredo. CXe atenta esploro, evidentigxas ke la New Age estas:

1) Sinkretismo (t.e. konfuza kaj konfuziga miksajxo de diversaj neakordigeblaj religioj). Surbaze de la principo ke cxio estas relativa, kaj nenio absolute vera, la sinkretismo sengxene prunte prenas el hinduismo kaj budaismo, el diversaj medit-metodoj; gxi konfuzas simplan teknikon por vastigo de la konscienco kaj auxtentikajn mistikajn vojojn. La kristano, por akcepti la sinkretismon, devus rezigni esencajn punktojn de la sia kredo. Ekzemple, li devus malkredi ke Jesuo Kristo estas la ununura Savanto de la mondo.

2) Panteismo (Dio estas en cxio; ne distingeblas kreinto kaj kreajxo). Laux la Nova Epoko la homo ne estas individua persono, kiu starigas dialogon kun Dio Patro, sed nur ondo de la kosma oceano, parto de la Granda Tuto: Dio, kiu ne estas Persono, sed nur Energio. La materio estas iluzio. Oni estas tute foe de la Dio, kiun revelaciis Jesuo Kristo.

3) Mem-savo. La homo de la New Age ne bezonas revelacion: “Estas vero tio, kion vi kredas vero” diras slogano de New Age. Ni rimarkigas ke tia estis la tento de la pra-serpento, kiu instigis la prahomojn rabi el la arbo de sciado pri bono kaj malbono, dirante “Vi estos kiel Dio”. La kredanto en la Nova Erao ne bezonas Dian gracon: laux tiu doktrino suficxas apliki la kapablojn de sia konscienco. Li ne bezonas Savanton, cxar li savas sin mem per renaskigxoj (laux la karma legxo).

Pro tiuj kialoj, la Eklezio plurfoje esprimis sian kritikon rilate la Novan Epokon, kies idealan strebon al harmonio kaj paco gxi sxatas, sed kies proponojn kaj solvojn gxi taksas ne-kristanaj.

Pri tiu cxi temo la belga kardinalo Danneels, CXefepiskopo de Bruselo verkis pasxtistan leteron titolitan “Kristo aux Amforo”. Pri gxi parolis ankaux la nuna papo en la intervjua libro “Transi la sojlon de espero”, en kiu li deklaris interalie: “Aparta demando koncernas la renaskigxon de la antikvaj gnostikaj ideoj sub formo de la tiel nomata New Age. Oni ne rajtas iluziigxi, ke gxi kondukos al renovigo de la religio. GXi estas nur nova maniero praktiki la gnostikon, tio estas tiun spiritan dispozicion kiu, ennome de profunda kono de Dio, entute tordas la Dian Vorton anstatauxigante gxin per nur homaj vortoj. La gnostiko neniam forigxis dis de la tereno de la kristanismo, sed cxiam kunvivis kun gxi, foje sub formo de filozofia fluo, pli ofte laux manieroj religiaj aux preskaux religiaj, en neta ecx se ne deklarita kontrauxstaro al tio kio estas esence kristana”.

Hodiaux multe da homoj, precipe junuloj, sentas la bezonon superi la materialismon, kaj sercxi spiritajn vojojn. Sed ne cxiuj respondoj valoras. Iuj esploras la mistikajn regionojn de Amforo, aliaj provas la narkotismon, triajn logas magio aux channeling (nov-epoka spiritismo). La vera respondo kiu kontentigas tiun spiritan soifon estas aliloke. GXuste kiel la soifo de la evangelia Samarianino, kiun neniu surtera puto povus estingi (Joh 4,7-15), la revo al Nova Erao povas farigxi deirpunkto por anonci la denovan naskigxon, kiun malkasxis Jesuo al Nikodemo: renaskigxon, kiu ne estas surtera homa konkero, sed Dia donaco, kiun Jesuo alportis el la cxielo (Joh 3,3-8).

P. Battista CADEI

.

 

 

Al la cxefpagxo de Espero Katolika! Al la komenco!