Internacia Katolika Unuigxo Esperantista

Emblemo de IKUE


Hejmpagxo
Kion faras IKUE
Konciza historio de IKUE
Espero Katolika
Junulara movado
Aliaj katolikaj pagxoj

 

1911-2001

Kristana Esperantista Ligo Internacia
90-jariĝis

KELI estis fondita en 1911 dum la Universala Kongreso de Esperanto en Antverpeno (okazinta de la 14a ĝis la 18a de aŭgusto). En ĝi ariĝas kristanoj diverstendencaj, ĉefe el eklezioj de la reformacio. Ĝia monata organo, DIA REGNO (samkiel okazis por IKUE kaj ĝia organo) ekaperis jam pli frue, en 1908, kiam Paul Hübner estis certa, ke kvin personoj pagos abonon.

Paul Hubner, fotita en 1969

La protestanta E-movado komenciĝis en 1907, kiam barono von Starck, Ĝenevo, publikigis artikolojn pri esperanto en germanaj protestantaj gazetoj. En februaro 1908 inĝ. Paul Hübner eldonis regule presitajn raportojn, kiuj en 1909 estis anstataŭitaj per la E-a organo de KAJV (Kristanaj asocioj de junaj viroj): Dia Regno. Nun ĝi servas kiel ligilo inter membroj kaj interesatoj en 48 landoj kaj el multaj konfesioj, de adventistoj kaj kvakeroj ĝis luteranoj, kalvinanoj, anglikanoj kaj ortodoksuloj.

Grava estis de la komenco la havigo de baza literaturo. En 1912 aperis la Nova Testamento kaj en 1926 la Biblio kun la Malnova Testamento tradukita de Zamenhof - ne private, sed en la Brita kaj Alilanda Biblia Societo. Tiel ĝi estas daŭre havebla en ĉiu Biblio-vendejo tra la tuta mondo. De 1971 KELI posedis oficialan himnaron “Adoru Kantante” kun 262 kantoj plejparte klasikaj, el multaj landoj kaj lingvoj, kun kvarpartaj muziknotoj - bela libro profesie farita. En konferencoj multe uziĝis ankaŭ kantokolekto aspekte pli modesta, “Tero kaj Ĉielo Kantu” kun 161 numeroj, tamen prefere modernaj. Ekde la nuna jaro estas je dispono ADORU.

Post la milito KELI komencis organizi ĉiujaran kongreson, kun bona zorge ellaborita programo el laboro, studo, distro, konatiĝo kun la kongresa lando kaj kontaktoj al la lokaj eklezioj. Pli kaj pli, pro bona kontakto al IKUE, Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista, la kongresoj okazas komune, do ekumene, unuafoje en 1968 en Limburg/Lahn. Ili allogas inter 90 kaj 200 homojn, ne nepre membrojn de IKUE aŭ KELI.

Okaze de Universalaj Kongresoj, IKUE kaj KELI klopodas disponigi Diservojn, se eble ekumene. Ofte ili estas inter la plej amase vizitataj programeroj de la kongresa semajno.

KELI de la komenco subtenis la porblindulan agadon de la nederlandano Jacques Tuinder, konata sub la siglo Agado E 3, aŭ nun E-vid-ente. Nuntempe la helpo koncentriĝas al Albanio, sed ne forgesas aliajn fokusojn de mizero pro malbona vidkapablo.

La tasko de KELI montras en du direktojn: informi pri Esperanto inter eklezioj aŭ kristanaj grupoj, kaj informi pri kristanismo en Esperantujo.

Ökumenisches Esperanto-Forum aperas trimonate en germana lingvo por informi pri la evangelio per Esperanto kaj evoluoj en la rilatoj inter Eklezioj kaj Esperanto. Ĝin redaktas A. Burkhardt (luterana). Ĝin produktas Bernhard Eichkorn, katolika; ĝin distribuas Endel Ojasild en Tallinn, Estonio. Oni senpage sendas ĝin al petantoj. Ĝin financas ekskluzive donacoj libervolaj.

Prezidanto de KELI estis de 1961 ĝis 1975 kaj denove de 1981 ĝis 2000 Adolf Burkhardt. La nuna prezidanto estas Jacques Tuinder.

Vizitu ankaŭ la retpaĝojn de KELI 

Koran gratulon al nia fratina ligo pro la 90a datreveno!

Al la cxefpagxo de Espero Katolika! Al la komenco!