|
|
SURVOJE AL ROMO
Vojaĝante al Romo, la tutmondaj gejunuloj etapis en diversaj
italaj urboj, gastigitaj de lokaj kristanoj. Paola Ambrosetto rakontas
sian sperton dum la restado de junaj pilgrimuloj en Venecio.
Antaŭ la alveno de la junularo en Romo (15-20 de aŭgusto), familioj
de italaj diocezoj gastigis la neitalajn pilgrimulojn. De la 10a ĝis la
14a de aŭgusto la Venecia diocezo gastigis 500 gejunulojn, plejparte
polojn. Mi gastigis polajn junulinojn aĝajn inter 16 ĝis 19 jaroj, el
diocezo Sandomierz, kaj mi ankaŭ akompanis grupon tra Venecio kun la
volontuloj. Jes, ĉar ankaŭ en Venecio, multegaj volontuloj zorgis por ke
la gastoj travivu taŭge la Jubileon. La pilgrimantoj pasis malmultan
tempon kun la gastigantoj: ili foriris el loĝejoj frumatene, kaj revenis
tre malfrue. Post longa tago dum kiu oni vizitis preĝejojn, muzeojn,
vidindaĵojn tra Venecio, kun varmego kaj ŝvito, vespere okazis ĉu
folklora internacia prezentado, ĉu preĝo en la Baziliko de Madono de la
Resaniĝo, ĉu solena Meso en la Baziliko de Sankta Marko celebrita de la
ĉefepiskopo de Venecio. Mi ĉeestis la internacian vesperon, kie, en
grandega preĝejo de mia urbo Mestre, poloj, hungaroj, rumanoj,
libananoj, kanadanoj, laŭvice prezentis popolkanton, dancon en folkloraj
vestoj, skeĉon pri historio de sia popolo, evangeliajn kantojn kun
gestoj. Ni venecianoj miris ke inter la junularo konfuziĝis junegaj
monaĥinoj kaj pastroj kun mallongaj flavaj pantalonoj, bunta trikotaĵo,
moderna ĉapelo kun viziero. Ili estis tiel spritaj, babilemaj,
ridetemaj, viglaj, ke nia konceptado pri la klerikaro ne rekonis ilin
pastroj tiel. Ni kutimas pensi al monaĥinoj aŭ al pastroj kiel al
malgajaj vizaĝoj, kvazaŭ ili ne rajtus ŝerci. Sed samtempe tiuj pastroj,
kaj la gejunuloj mem, pasante antaŭ la Sakramento, ne alproksimiĝas
malatente sed ili ĝenuiĝas tiom bonsintenaj kaj absorbitaj, ke ili ne
aspektas tiuj samaj, kiuj antaŭ du minutoj kantis tiom amuze kaj vigle.
Mi havis motivon de admiro ankaŭ pro la veneciaj gejunuloj, kial ne?
Kiam mi vidis kiom zorgeme estis pretigita la loko por la vesperoj, la
impona scenejo (oni reproduktis la kolonojn de Sankta Marko kaj Sankta
Teodoro, en Venecio) ĝis la plej malgrandaj detaloj, mi pensis ke dum
multaj monatoj ili cerbumis, konstruis, kaj ĉefe preĝis por ke ĉio
realiĝu bone. Kaj kiam la multaj grupoj finis sian prezentadon, el la
altega plafono svingis buntaj paperaj papilioj, kaj ĉiuj iris por
kolekti almenaŭ unu el ili, kiel memoraĵon. Kiel infano kiu alportas
floron al sia patrino, ili iris alporti papilion al pastro aŭ al
monaĥino kiu restis sidanta. La lastan vesperon, la familioj atendis la
knabojn en la loko kie haltas ilia aŭtobuso. Atendante, ni rakontis pri
nia mallonga sperto. Preskaŭ ĉiuj havis problemojn pro la lingvo,
kvankam la volontuloj estis tre precizaj ankaŭ pri tio: kiam mi akceptis
gastigi la pilgrimantojn, oni petis al mi kiujn lingvojn mi konas. Kaj,
surprizon!, unu el la knabinoj indikitaj al mi parolis ĝuste la francan,
kiun mi konas! Sed mia amiko havis problemojn, ĉar unu el la knabinoj ĉe
li, post la alveno, fartis malbone, kaj matene ŝi ne povis trairi
Venecion kun la grupo. Li ne komprenis kion ŝi havis, kaj ne povis
helpi. Por kelkaj estis malfacile diri eĉ simplajn aferojn, kiel: duŝo,
kion manĝi, ĉu vi ŝatas, ktp. Sed je la fino ĉiuj estis kontentaj. Dum
mi atendis la aŭtobuson de niaj gastoj, ŝajnis al mi esti kiel la
gepatroj atendantaj la infanojn ekster la lernejo. La tagon de la foriro
al Romo, ĉiu familio havis fotilon, por memorigi ĉi tiun sperton kun la
junularo. Por kelkaj venecianoj temis pri la plej grava sperto dum la
Jubileo.
Paola Ambrosetto
Petu senpagan ekzempleron de ĉi tiu revuo al
klare indikante Vian poŝtan adreson.
|
|