|
|
Kelkaj datoj en la vivo de
Patro Pio el Pietrelcina
- 1887, 25an de majo: patro
Pio (Francesco Forgione) naskiĝas en Pietrelcina (Benevento, Italio) de Grazio
Forgione kaj Maria Giuseppa di Nunzio.
- 1899, 27an de septembro. Li
ricevas la konfirmacion de la ĉefepiskopo de Benevento.
- 1903, 6an de januaro. La
juna Forgione eniras la novicejon de la kapucenaj pastroj en Morcone, kie li
surprenas la kapucenan frokon la 22an de januaro kun la nomo frato Pio.
- 1904, 25an de januaro. Post
la bazaj votoj, li iras al Sant'Elia en Pianisi por la gimnaziaj studoj.
- 1905, oktobro. Li atingas
San Marco la Catola por studi filozofion.
- 1906, aprilo. Li revenas al
Sant'Elia por la liceaj studoj
- 1907, 27an de januaro. Li
faras la solenajn votojn.
- 1908, 19an de decembro. En
Benevento frato Pio ricevas la minoran ordinon kaj la 21an de decembro la
subdiakoniĝon.
- 1909, majo. Pro sanstato li
revenas al Pietrelcina. En julio li fariĝas diakono en la monaĥejo de Morcone.
- 1910, 10an de aŭgusto. En la
katedralo de Benevento frato Pio pastriĝas kaj la 14an de aŭgusto li celebras
sian unuan solenan Meson en Pietrelcina.
- 1911, 8an de septembro. Li
konfesas al sia spirita direktoro, ke "ekde unu jaro mi havas nevideblajn
stigmatojn". oktobro. Patro Pio estas sendita al Venafro kaj submetita je
kuracistaj esploroj en Napolo.
- 7an de decembro. Lia
sanstato malpliboniĝas kaj li revenas al Pietrelcina.
- 1915, 10an de oktobro. Li
malkaŝas al sia direktoro ke li suferas de jaroj la kronadon per dornoj kaj la
skurĝadon.
- 1916, 17an de februaro. La
superuloj lin translokas al Foggia, en la monaĥejon de Sankta Anna.
- 4an de septembro. Oni
ebligas al li resti portempe al Sankta Johano Rotondo.
- 1918, 5an de aŭgusto.
Mistera ĉiela persono trapasas la koron de patro Pio per lanco, lasante al li
vundon kiu ĉiam sangigas: ĝi estas la "traverberiĝo".
- 20an de septembro. Li
revidas la misteran personon kiu estas sangoplena kaj li retroviĝas kun plagoj
en la manoj, brusto kaj piedoj. Li komencas havi en la korpo la stigmatojn,
signoj kiuj malaperos nur la tagon de lia morto.
- 1919. La informo pri
stigmatoj disvastiĝas al tuta Italio kaj miloj da pilgrimuloj suriras al
Gargano, al patro Pio, vokitaj de liaj multnombraj spiritaj donacoj.
Komenciĝas la kuracistaj vizitoj kaj klinikaj esploroj kiuj daŭros ankaŭ dum
la posta jaro.
- 1921, junio. Ekdisvastiĝas
informoj pri ebla transloko de patro Pio.
- 1922, 4an de junio. Al la
kapucenoj de Sankta Johano Rotondo alvenas la ordono, ke ĉirkaŭ patro Pio "oni
restu en observado".
- 1923, 17an de junio. Alvenas
al Sankta Johano Rotondo la ordono, ke patro Pio ne plu celebru Meson publike
kaj ke li ne plu respondu al la leteroj de fideluloj senditaj al la monaĥejo.
- 25an de junio. Patro Pio
celebras Meson private; posttagmeze eksplodas popola ribelo.
- 26an de junio. Li denove
publike mescelebras.
- 8an de aŭgusto. Alvenas la
ordono transloki patron Pio al Ancona.
- 17an de aŭgusto. Zorgantaj
pro la agitiĝo de la amasoj, la ekleziaj aŭtoritatuloj haltigas la translokon
de patro Pio.
- 1925, januaro. Per la
mondonacoj de la fideluloj de patro Pio oni malfermas en la eksa monaĥinejo de
la Klaraninoj de Sankta Johano Rotondo etan hospitalon kun 20 litoj, dediĉita
al Sankta Francisko. Ĝi funkcios ĝis 1938.
- 22an de aprilo. La vilaĝo
denove agitiĝas pro kelkaj limigoj truditaj al patro Pio koncerne la
sakramenton de konfespreno.
- 1927, 26an de marto.
Komenciĝas la apostola vizito de mons-ro Felice Bevilacqua kiu daŭros ĝis la
5a de aprilo.
- 1928, fino de majo. Alvenas
alia apostola vizitanto, mons-ro Giuseppe Bruno.
- 1929, 3an de januaro. Patro
Pio asistas sian mortantan patrinon, 70-jaraĝan.
- 1931, 9an de junio. Al Patro
Pio venas la ordono ĉesigi ĉiun pastran servadon, krom la Meso, kiun li devos
celebri malpublike.
- 1933, 14an de marto. En
Sankta Johano Rotondo alvenas du apostolaj vizitantoj, mons-ro Luca Pasetto
kaj mons-ro Felice Bevilacqua.
- 24an de junio. Unua renkonto
de patro Pio kun mons-ro Andrea Cesarano, nova ĉefepskopo de Manfredonia.
- 16an de julio. Du jarojn
post la lasta, patro Pio celebras publikan Meson.
- 1934, 25an de marto. Li
rekomencas konfespreni virojn kaj ekde la 12a de majo ankaŭ virinojn.
- 1935, 10an de aŭgusto. Patro
Pio celebras en etoso de retrovita trankvilo la 25an datrevenon de pastreco.
- 1946, 7an de oktobro.
Mortas, 86-jaraĝa, lia patro.
- 1947, 16an de majo. Oni
metas la unuan ŝtonon, benitan de patro Pio, kaj komenciĝas la laboroj por la
konstruo de hospitalo "Domo por mildigo de suferado".
- 1947, 16an de majo. Oni
metas la unuan ŝtonon, benitan de patro Pio, kaj komenciĝas la laboroj por la
konstruo de hospitalo "Domo por mildigo de suferado".
- 1949. Laŭ konsilo de patro
Pio, kiu akceptis inviton de Pio la 12a, komencas ariĝi en Italio kaj alilande
la "grupoj por preĝado".
- 1954, 6an de junio. Por la
unua fojo patro Pio celebras Meson sub ĉielo en la placego fronte al la
preĝejo.
- 1956, 5an de majo. Oni
inaŭguras hospitalon "Domo por mildigo de suferado".
- 1957, 4an de aprilo. Papo
Pio la 12a nomumas patron Pion dumvivan direktoron de la fratularo de la Tria
franciskana ordeno "Sankta Maria de la Gracoj". Oni donas al li la privilegion
gvidi la "Domon por mildigo de suferado".
- 1959, 25an de aprilo. Patro
Pio malsaniĝas. Per mikrofono li komencas komuniki sian spiritan penson,
tagmeze post la Anĝeluso kaj vespere. 6an de aŭgusto. La statuo de la
Dipatrino de Fatimo (portata tiujare tra ĉiuj italaj urboj) restas du tagojn
en Sankta Johano Rotondo. Patro Pio mirakle resaniĝas.
- 1960, 30an de julio. Alvenas
al Sankta Johano Rotondo, kiel apostola vizitanto, mons-ro Carlo Maccari. Lia
ĉeesto, komentita kun sensacio de la itala gazetaro, estigas konsternon.
- 1968, 29an de marto. Patro
Pio komencas uzi rulseĝon por moviĝi.
- 22an de septembro. Kiel li
faras de jaroj, patro Pio celebras Meson je la 5a matene. Ĝi estas lia lasta
Meso.
- 23an de septembro. Patro Pio
mortas je horo 2.30, asistita de liaj kunfratuloj, kun la rozaria ĉeno enmane:
liaj lastaj vortoj estas "Jesuo!... Maria!".
- 1969, 4an de novembro. La
ĝenerala postulatoro de la kapucenoj petas al la apostola administranto de
Manfredonia komenci la pritrakton de la proceso por beatproklamo kaj
sanktproklamo de patro Pio. La peto estas akceptita la 23an de novembro.
- 1973, 16an de januaro. La
ĉefepiskopo de Manfredonia liveras al la Kongregacio por la juĝaferoj pri
sanktuloj la dokumentaron por akiri "nihil obstat" (neniun kontraŭecon) por la
komenco de la beatig-proceso.
- 1982, 29an de novembro. Papo
Johano Paŭlo la 2a subskribas la dekreton por startigo de la proceso por
pristudo de la vivo kaj heroecaj virtoj de Diservanto patro Pio.
- 1983, 20an de marto.
Oficiale inaŭguriĝas en Sankta Johano Rotondo la beatig-proceso de patro Pio.
- 1987, 27an de majo. Johano
Paŭlo la 2a atingas pilgrime Sankta Johano Rotondo'n kaj preĝas sur la tombo
de patro Pio.
- 1990, 21an de januaro. En la
pilgrimloko de la monaĥejo de Sankta Johano Rotondo solene fermiĝas la dioceza
fazo de la beatig-proceso. Dum 7 jaroj oni aŭskultis 73 atestantojn kaj oni
kolektis amason da dokumentoj pri la vivo kaj agadoj de patro Pio. Entute 104
libroj, kiujn oni portas al Romo al la Kongregacio por la juĝaferoj pri
sanktuloj.
- 1997, aprilo. La tutan
dokumentaron oni resumas en 5 libroj, la "Positio super virtutibus", kiujn oni
liveras al la Kongregacio por la juĝaferoj pri sanktuloj.
- 18an de decembro. Johano
Paŭlo la 2a , agnoskante la heroecon de la virtoj praktikataj dumvive de patro
Pio, proklamas lin honorinda (tio estas: oni rajtigas kultadon al ĝi).
- 1998, 21an de decembro. La
Papo subskribas la dokumenton kiu atestas la miraklan resaniĝon de sinjorino
Consiglia De Martino, de urbo Salerno, apud Napolo, okazinta per la propeto de
patro Pio, kaj li legas la dekreton por lia beatproklamo.
- 1999, 2an de majo. Patro Pio
el Pietrelcina estas beatproklamita de Johano Paŭlo la 2a.
- 2002, 16an de junio.
Li estas proklamita sankta
"Dio
benas la apostoladon per Esperanto"
Persona sperto de esperantisto kun patro Pio
Oni verŝajne miros ĉar en la vasta artikolo kun la rememoroj de pastro
Magnani pri patro Pio estas neniu aludo pri Esperanto: la motivo estas simpla.
Pastro Magnani esperantistiĝis en 1969, kelkajn monatojn post la morto de patro
Pio; do, li ne povis demandi opinion al la beatulo pri esperanto.
Tamen io rakontenda estas: la atesto de la flandra religiulo frato Arni
Decorte, IKUE-ano, kiu tradukis en esperanton en 1959 la itallingvan libron
"Patro Pio: kiu li estas?" de d-ro Alberto Del Fante.
En numero 19 de 1974 de la revuo "Domo Mildigo de suferado" (la oficiala
organo de la Agado de Patro Pio) aperis la atesto de frato Arni Decorte. Jen ĝi:
"Dum mia malsano mi lernis esperanton kaj per ĝi korespondis kun polaj,
litovaj, hungaraj kaj aliaj geesperantistoj de orienta Eŭropo, sed iun tagon
dubo komencis min turmenti: ĉu la bona Dio estas kontenta de la apostolado kiun
mi faras per esperanto? Mi fine pensis, ke mi devis laŭkonscience ĉesi
korespondadon. La 25an de januaro 1960, dum la vespera preĝo, mi sentis intensan
parfumon de floroj. Mi turnis la rigardon al la altaro, sed ne estis floroj. Mia
kunfratulo kiu sidis apud mi, min rigardis. Poste li flaris sian brevieron. Fine
li flustris je mia orelo: "Kial vi parfumigis vin tiel?". Mi estis feliĉa kaj
kortuŝita: mi sentis, ke ĝi estis graco kies signifon mi ne ekkaptas. Kiam mi
eliris el la preĝejo, mi ege miris, ĉar mi vidis fratulon kiu promenis en nia
ĝardeno. Kvankam mi estis malantaŭ li, mi tuj rekonis patron Pion, tiom ke,
timante ke li foriras, mi kuris al li vokante lin. Li tiam malrapide turniĝis al
mi. Li ridetis. Mi genuiĝis antaŭ li kaj li benis min kaj lasis, ke mi kisu lian
manon. Ĝi estis malkovrita, tiel ke mi povis vidi tre bone la vundon el kiu
eliris parfumo. Patro Pio akompanis min al mia ĉelo, kaj afable parolis kun mi
dum preskaŭ 20 minutoj, certigante al mi, ke Dio estas kontenta de la apostolado
de mi farita per esperanto. Li kuraĝigis min persisti en ĝia uzado certigante al
mi sian benon kaj protekton. Fine, la Patro kisigis al mi sian manon, benis min
kaj malaperis. Nur tiam mi ekkonsciis ke la Patro venis pro dulokiĝo. Februare
de 1960, okaze de mia religia jubileo, oni rekomendis min al patro Pio pere de
sinjorino de San Giovanni Rotondo. La 24an de marto ŝi respondis: por frato Arni
patro Pio diris: "Ke li laboru ĉiam kun elano. Dio estas kontenta de lia granda
apostolado. Mi preĝas por li kaj dankas lin. Mi certigas al li mian protekton en
ĉiuj liaj bezonoj". Oni povas imagi mian ĝojon kaj kortuŝon: mi tiel havis la
skribitan konfirmon pri tio, kion la Patro diris al mi, kiam li venis al mi".
La unua Meso en esperanto ĉe la tombo de patro Pio estis celebrita la 17an de
oktobro 1976 fare de la kapucena pastro Riccardo di Prinzio. Infanoj de elementa
lernejo kantis dum la Meso esperantajn religiajn kantojn.
Kaj kiam la 2an de majo patro Pio estis beatproklamita, en placo sankta Petro
ĉeestis ankaŭ geesperantistoj.
|
|