La unua beatproklamita cigano
Zeferino Giménez Malla, nomata "El Pelé"
(1861-1936)
Cigano
Liaj gepatroj apartenis al etna grupo Kalós, kiu nomadis en Katalunio kaj
Aragono. Li neniam vizitis lernejon: li ĉiam restis analfabeto kaj parolis la
lingvon de sia gento
Kiam li estis infano, li suferis
malsaton kaj almoz-petadis. Li renkontis en la montaro banditon Cucaracha, kiu
volonte haltis en la tendoj kaj donis al li ion por manĝi. Al Pelé kaj al la
liaj plaĉis limakoj. Aliaj nomadoj manĝis erinacojn.
Ĝis sia 40a vivojaro li estis
nomado kaj poste duon-nomada. Li konis ĉiujn stratojn de la regiono. Kiam li
estis 18-jara li edzinigis Terezan, el etna grupo Kalí, per la tradicia cigana
rito. Ili ne havis filojn. Li adoptis "laŭ cigana maniero" nevinon de sia edzino
kaj ŝin edukis kvazaŭ ŝi estus lia filino. Al Zeferino plaĉis muziko, festoj,
baloj.
Li fariĝis sperta komercisto de
ĉevaloj, muloj kaj azenoj, kun propra vizit-karto. Li plurfoje iris al Francio
por siaj internaciaj negocoj. Li amis ĉevalojn, aparte kurĉevalojn. Almenaŭ unu
el ili li ĉiam kunhavis: famiĝis liaj ĉevaloj Kaldéras, Ĉispa, kiujn li rajdis
per tute originala rajd-maniero, foje kun la nevino surŝultre. La lia estis
malmola laboro, sed li plenumis ĝin kun fervoro. En la periodo kiam li estis
riĉa, liaj vestaĵoj estis vere luksaj, apud la eleganta edzino kiu surhavis
pompajn brakringojn kaj orelringojn, envolvita en valora ŝalo.
Alveninte en Barbastro, li loĝis
en la "kvartalo de la ciganoj" kaj per la prudento de la nomadoj, li kapablis
estimigi sin fare de ĉiuspecaj personoj. Li fariĝis amiko de la plej fama
profesoro de la urbo, S-ro De Otto. la ne-ciganoj nomis lin "la urbestro de la
ciganoj", la "advokato de la malriĉuloj". por la siaj, li estis "la paciganto".
Zeferino vivis laŭ la cigana leĝo: kun forto, sed en justeco.
"Pelé kunigis en si la plej
bonajn kvalitojn de la ciganoj: religiemo, amo por la familio, pudoro, geedza
fideleco, la respekto por la mortintoj, gastameco."
Kristano
"Li estis Kalós-gentano ankaŭ en la religia vivo": jen la certeco de pastro, kiu
konis lin.
Jam matura homo, Pelé spertis la
maldolĉecon de dumonata enkarcerigo. Post liberigo, por danki Dion, li trairis
surgenue preskaŭ unu kilometron, el sia hejmo al la Kapelo de Santocristo,
en la Katedralo, kun du kandeloj en la manoj.
Post la morto de sia edzino, dum
14 jaroj li ĉiuvespere trapreĝis la Rozarion por la edzino, havante antaŭ si
ŝian fotografaĵon kaj buklon de ŝiaj haroj.
Li neniam neglektis religiajn
procesiojn (grandaj, kiel tiu urba de la Sankta Vendredo, aŭ malgrandaj, por
alporti la eŭkaristion al homoj grave malsanaj); li portis grandan kandelon aŭ
tenis grandan standardon. Ĉiun paskan Lundon, ankaŭ rajdante ĉevalon, li suriris
al la mariala pilgrimloko de Pueyo.
Dokumentoj de la vatikana proceso
por beatigo deklaras, ke Zeferino "estas firma kristano. Lia religiemo estas tre
serioza, sen ia ajn superŝtimeco".
Li estis "tre honesta
komercisto". Nekredeble, sed ĉiuj ĵuratestis tion ĉi.
Li havis specialan ĥarismon por
trankviligi la problemojn inter Kaló kaj inter ĉi-lastaj kaj la civitanoj: li
estis ĝisosta paciganto.
Li amis infanojn: li rilatis al
ili kun dolĉeco kaj serioze, kavazŭ ili estus plenkreskuloj. Kiam ili vidis lin
survoje, ili kuris al ili; la homoj diradis: "Ni ne blasfemu, ĉar venas Pelé".
Li kondukis ciganajn kaj neciganajn infanojn al Preĝejeto de San Ramón. Tie
supre li rakontis al ili historiojn, li instruis al ili respekti naturon kaj
bestojn; li parolis pri Jesuo: li estis la katekezisto de la infanoj.
Li havis bonkorecon por
bezonuloj: miregis la urbon lia heroeca gesto asisti la tuberkolozan eksan
urbestron, kiu elsputis sangon en la urba placo. Al ciganino, kiu ne povis
mamnutri, li donis, tagon post tago, la monon por aĉeti lakton por ŝia bebo. Li
gastigis almozpetantojn: li donacis manĝaĵojn, vestaĵojn kaj iom da mono. Li
vizitis maljunulojn en la gastejo kaj trapreĝis kun ili la Rozarion. Li aliĝis
al la bonfara asocio de Sankta Vincenco.
Li estis tre ligita kun la urba
religia vivo, aganta en la katolikaj asocioj de la Eŭkaristiaj Ĵaŭdoj, de la
Nokta Adorado, de la Triaordenaj Franciskanoj. Tute aparta estis lia devoteco
por la Patrino de Dio, Maria. Li ĉiam havis kun si la rozarian ĉenon, pro kiu li
estis arestita kaj estis mortpafita. Al siaj nepinoj li lernigis ĉi tiun preĝon:
"Virgulino Maria, patrino mia, venu kun mi laŭ ĉiu vojo".
Gvidata de la Sankta Spirito li
malkovris la esencaĵon: la Eŭkaristio. Dum preskaŭ 20 jaroj antaŭ la morto, li
ĉiutage partoprenis en la Meso akceptante la Komunion. Jesuo donacis al li
grandan rezignacion fronte al la malfacilaĵoj de la vivo. Li kutimis diri: "Dio
volis tion. Li bone scias, kion Li faras. Estu laŭdata Dio". Jesuo plenigis lin
per konsolo kaj boneco. Lia nevino Maruja, en la Preĝejo de la Misiistoj, vidis
lin ploranta dum li kantis la himnon al la amo de Dio. Ŝi pensis: "Vidu, kiom
grandan amon li havas por la Sinjoro". Ŝi mem aldonas: "Ĉion, kion onklo Pelé
faris, li faris kun amo, li ĉien disvastigis amon".
Martiro
En 1936 Pelé estas 75-jaraĝa. La 17an de julio komenciĝas en Hispanio la interna
milito. Kelkaj generaloj de la armeo ekstaras kontraŭ la registaro de la Dua
Respubliko gvidata de la Maldekstraj Partioj. Hispanio estas duonigita: milito
inter gefratoj. En la regiono regata de Respublikana Registaro estas murditaj
6.783 inter pastroj, monaĥoj kaj monaĥinoj; 13 episkopoj kaj multaj simplaj
kristanoj, nur pro tio, ke ili estas praktikantaj katolikoj.
Estas preskaŭ certe, ke la 25an
de julio Zeferino surstrate spektas mistrakton de juna pastro. Li ekkrias: "Ho,
Virgulino Maria, tiom da homoj kontraŭ unu, kiu estas ankaŭ senkulpa". Li
intervenas por defendi lin. La milicanoj kaptas lin, traserĉas lin, trovas lian
rozarian ĉenon kaj arestas lin. Li restas en karcero dum 15 aŭ 16 tagoj, en
konfiskita monaĥinejo de la kapucenaj klaraninaj monaĥinoj.
Kelkaj transvivintaj
kunkarceranoj "vidis lin ĉiam rezignacia, trankvila kaj preĝanta". Influpova
anarkisto, amiko de Pelé, laŭpete de la familianoj, volis helpi lin: "Vi ne plu
montru vin tiom preĝanta. Kaŝu la rozarian ĉenon kaj mi liberigos vin". La
cigano dankis sen elaŭdi lin.
En tiu periodo oni varbis
ciganojn por trud-laboroj: kiel kamparanoj aŭ por fosi tranĉeojn ĉe batalkampoj
aŭ por fosi tombojn en la tombejo.
En la komencaj horoj de la 9a de
aŭgusto oni kondukas lin al la tombejo, per ŝarĝaŭto, kune kun aliaj 12
kondamnitoj, po du ligitaj. Kun ili estis ankaŭ Episkopo Florentino.
La stiristo rakontos, ke dum la
vojaĝo li ne ĉesis krii: "Vivu Kristo Reĝo" kaj ke li mortis kun la rozaria ĉeno
enmane. Tiu, kiu mortigis la ciganon, forprenis lian pantalonon kaj la ŝuojn.
Zeferino estis ĵetita en komunan fosaĵon kune kun multaj aliaj. Oni ne plu
retrovos lian korpon. Zeferino estis mortigita ĉar li estis praktikanta
katoliko, kaj ne ĉar li estis cigano.
Dum la interna milito estis
mortigitaj multaj homoj en Barbastro kaj ĉirkaŭaĵoj: la Episkopo, 114 pastroj el
la 140 de la diocezo, 51 junaj misiistoj, 18 monaĥoj, 8 franciskanaj
instruistoj, 300 kristanaj laikoj (el ili 18 junuloj de la Katolika Agado kaj 4
virinoj). 82% el la pastroj estis oferita. Barbastro estas sekve la diocezo kun
plej granda nombro da martiroj da Hispanio.
|