Esperantistoj dum la Katolika Foiro en
Ulm
De la 16a
ĝis la 20a de junio okazis en Ulm la 95a Germana Katolika Foiro
(Katholikentag) kun pli ol 30.000 partoprenantoj. La Germana
IKUE-Sekcio ofertis tie informstandon pri Esperanto. Tiu ĉi stando
situis iom malfavore en angulo kaj havis nur malgrandan enirejon (pri
kio ni tamen ne plendis, ĉar ni ricevis ĝin ĉirkaŭ duonpreze); krome
ĝi aspektis ne aparte alloge, sed ĝi troviĝis en relative trankvila
loko, tiel ke eblis bone kaj longe interparoli kun interesatoj.
Kaj vere
la interesiĝo estis sufiĉe granda, kiel montras ankaŭ la fakto, ke ni
povis vendi (plejparte en la lasta tago) librojn kaj broŝurojn je sume
preskaŭ 200 EUR, i.a. la Biblion, ADORU, vortarojn, Asteriksojn kaj 60
broŝurojn por E-lernado.
Sabate la
19an de junio vespere okazis Sankta Meso en Esperanto, kiun celebris
la pastroj Lajos Kóbor (vicprezidanto de IKUE) kaj Albrecht
Kronenberger. Ĝin partoprenis ĉirkaŭ 90 homoj - surprize multaj, se
oni konsideras, ke samtempe la germana futbala teamo ludis kontraŭ
Latvio. 30-40 el ili estis esperantistoj, la ceteraj estis interesatoj
aŭ simple anoj de la loka paroĥo.
Post la
Meso okazis kunveno kun 30 esperantistoj kaj 5 sufiĉe fervoraj
interesatoj en la paroĥa centro. Iomete ni diskutis tie i.a. pri la
Germana IKUE-Sekcio, kiu post la fondokunveno de 1992 ne plu havis iun
ajn membrokunvenon (oni tamen esperas, ke oni povos elekti novan
estraron en la venontjara Germana Esperanto-Kongreso en Bad König).
Ĝojiga estis la interesiĝo de la amaskomunikiloj pri niaj aktivaĵoj:
la organizantoj de la Katolika Foiro mem dissendis gazetaran informon
pri la esperantaj aktivaĵoj, rezulte de kio ekzemple la granda ĵurnalo
“Westfalenpost” aperigis eĉ sur sia titolpaĝo (19.06.2004) artikolon
kun la titolo “Ein Ungar liest die Messe: Nia vivo estu fest’”
(“Hungaro legas la Meson” kun cito de la titolo de la Meso = titolo de
la enira kanto ADORU 355). Kelkaj ĵurnalistoj vizitis nian standon,
kaj jam dum la aranĝo ni povis aŭskulti en la Sudokcidentgermana Radio
belan intervjuon kun Alois Eder pri Esperanto kaj la Eklezio.
Malbonŝance la fama politikistino
Angela Merkel haltis jam kelkajn metrojn antaŭ nia stando, ĉar ŝi
interesiĝis nur pri la proksima stando de la Germana Asocio de
Katolikaj Virinoj (Katholischer Deutscher Frauenbund). Sciante, ke
ĉi-foje nek multaj IKUE-anoj nek multaj GEJ-anoj anoncis sian
kunlaboron, mi komence iom timis pri la sukceso de niaj aktivaĵoj. Sed
danke al la tre bona kunlaboro de du KELI-aktivuloj (Astrid Hanke kaj
Wolfram Rohloff), de du GEJ-aktivuloj (Carolin Verena Hötzl kaj
Wolfgang Wilhelm), de Alois Eder kaj la du pastroj Kobor kaj
Kronenberger ĉio iris tre glate. Volonte mi klopodos pri tio, ke ankaŭ
en la venonta Katolika Foiro post du jaroj en Saarbrücken denove estos
programeroj de IKUE. En la venontaj jaroj denove okazos Katolikaj kaj
Ekleziaj Foiroj, eĉ je pli favoraj tempoj (longaj semajnfinoj ĉirkaŭ
la Kristokorpa aŭ Ĉielira Festo).
(informis: Ulrich
Matthias)
Petu senpagan ekzempleron de ĉi tiu revuo al
klare indikante Vian poŝtan adreson.
|