|
|
Nia vokiĝo superi niajn limojn por doni
kuraĝan ekumenan ateston.
Ĉiu
viro estas Abrahamo. Ĉiu virino, Rut
La kristano estas eterna pilgrimanto iranta al la
domo de la Patro: irado laŭ formoj kaj vojoj diversaj, por konverĝi,
pro fido “realigo de esperataĵoj, provado de aferoj ne vidataj”
(Heb 11,1) ale al tiu ĉiela patrujo, kiun Dio pretigis por li.
En ĉi tiu irado, farita el peno sed ankaŭ
el espero, enestas la defio vivi sentante la ĉeeston de Dio meze
de ni kiel signon de Lia Patreco, kaj la postsekva deziro rehavigi al
si, verŝajne kun malfaciloj, certe per kuraĝo kaj konstanta
sindevigo, “fratecon”, kiu bedaŭrinde ofte estis rompita dum
la historio.
Senti sin ĉiujn gefiloj de la unika Patro
estas la nepra antaŭkondiĉo por kune superi altajn barilojn
kaj alproksimiĝi, pli kaj pli, ĉiam kune, al tiu Kristo,
Lumo de la mondo, kiu fordonis sian vivon por la homo.
La sperto de la divido de la kredoj fariĝas
hodiaŭ des pli forta pro dolorplena homa sperto: la diskriminacio
inter la homoj pro raso, lingvo, diversaj kulturo kaj pensmaniero. Se
la korpo de Kristo estas ŝirata de la dividoj de la kristanaj
komunumoj, ĝi estas, precipe, ŝirata de tiu diskriminacio,
esence rasisma, kiu malkaŝas kulturon de morto, de sinaltrudo, de
elimino de la alia.
Pro tio, la unua urĝo de la kristanaj
komunumoj kiuj deziras, nepre, malfermiĝi al ekumena pensomaniero
bazita necese sur dialogo kaj akcepto, estas la remalkovro kaj
redeklaro de la bildo de Kristo en la “aliulo”, ĉefe kiam la
aliulo estas migranto, senhejmulo, rifuĝinto, senesperulo serĉanta
panon kaj dignon.
Jen kial la iradon al unueco de la kristanoj
signo de bonvolo kaj paŝo al resaniĝo disde la peko
de la divido de la Eklezio oni
devas taksi kiel gravan, venkendan defion: por ke fariĝu klare,
ke la ĉeesto de Kristo en ĉiu homo igas videbla por la mondo
la bildon de tiu Dio, kies filo ĉiu el ni estas.
Jen la espero, kiun entenas en sia koro la viroj
kaj virinoj de la tria kristana jarmilo aktivantaj por la ekumena
irado. La komuna kredo je Kristo estas ilia forto kaj, samtempe, ilia
trezoro: ĝi estas trezoro kiu venas el Dio kaj malkaŝas Lian
potencon: “ni havas ĉi tiun trezoron en argilaj vazoj, por ke
la treega grandeco de la potenco estu de Dio, kaj ne de ni mem”
(2Kor 4,7). Ĝi estas neelĉerpebla trezoro, elmontrenda kaj
kundividenda.
Gravas esti konstantaj en la alcelado de la
unueco de la kristanoj, malgraŭ problemoj kaj baroj. Sendube
ekzistas doktrina ekumena irado, rezervita al fakuloj, sed estas ankaŭ
spirita irado, kies forta punkto estas la preĝado, privilegia
momento de la kristanoj el ĉiuj konfesioj, por peti la donacon de
la unueco, petdezirita de Jesuo por lia Eklezio.
Eniri en la horizonton de ekumenismo, senti sin
devigataj kontribui al ĝi, per humileco, sed ankaŭ kun pasio,
signifas igi nian surteran pilgrimon la itinero de la “bonsciigo”
por ĉiu homo. Kaj ĉiu homo estas hodiaŭ Abrahamo,
ĉiu virino estas Rut, vokataj superi la limojn de sia propra tero,
tio estas la propraj mensaj limiĝoj, por doni kuraĝan
respondon al la voĉo de la unika Dio de la universo kaj unika
fonto de savo por la homaro.
Kiel Abrahamo, viro de la promeso, kaj Rut,
virino de karitato kaj mesianisma espero, ni lasu nin esti kondukataj
de la mano de Dio. Li kondukos nin al remalkovro kaj videbligo de tiu
unueco, kiu estas donaco de la Spirito kaj ligilo de paco. “Unu
korpo, kaj unu Spirito, ... unu fido, unu bapto” (Efe 4,45).
Giuliana ZAVADINI CASELLI
Petu senpagan ekzempleron de ĉi tiu revuo al
klare indikante Vian poŝtan adreson.
|
|