|
|
La Eklezio en Azerbajĝano
La katolika Eklezio konsistas el la Misiejo “sui iuris”
(laŭ propra juro) de Baku, starigita la 11an de oktobro 2000, kiu estis la
antaŭa apostola administrado de Kaŭkazo por la latinoj. Ĝi vastas 86.500
kvadratajn kilometrojn, kie loĝas 7.558.000 personoj (120 katolikoj) kaj kie
estas unu paroĥo kaj 2 ordenaj pastroj. Superulo de la katolika Misiejo de
Baku estas pastro Jozef Daniel Pravda, S.D.B. (salezano el Slovakio).
La Eklezio de la Albanio de Kaŭkazo
“Albanio de Kaŭkazo” estas la malnova nomo de loko laŭlonge de rivero
Kura, borde de la Kaspia Maro, pli malpli korespondanta al la nuntempa
Respubliko de Azerbajĝano. La loĝantoj, nomataj Albanoj, estas menciitaj de
multaj grekaj kaj latinaj historiistoj de la epoko de la Romia Imperio
(Strabono, Plinio, Plutarko, Tolomeo) kaj de armenaj tekstoj, kiuj nomas ilin
“Alanoj”. Laŭ la tradicio, la unua predikanto de kristanismo ĉe la
transkaŭkazaj loĝantaroj estas Sankta Elizeo. Vojaĝinta el Jerusalemo, li
trairis Persion kaj Armenion kaj atingis tiun regionon duone de la unua
jarcento kaj tie konstruis la unuan preĝejon de Kaŭkazo, en Kiŝ. Li suferis
martirigon en la valo de Zerguny. La Albanoj ricevis evangelizadon pli poste
fare de armenaj misiistoj (4a jarcento). Baldaŭ formiĝis Eklezio laŭ la modelo
de tiu armena, kun Katolikoso rezidanta en Partav, sub jurisdikcio de la
armena Eklezio. La literaturo de la Albanoj, kies iniciatinto estis S. Mesrob
en la 5a jarcento, estis tute detruita en la 6a jarcento fare de la Ksasiroj.
La nomo “Albanio de Kaŭkazo” malaperis el kronikoj en la 7a jarcento, post la
araba konkero kaj islamigo de la transkaŭkazaj regionoj. La konkordanco en la
nomoj (kaŭkaza Albanio, balkania Albanio kaj Alba Longa en Italio) estigis
strebojn por trovi komunan elementon, sed la origino de la Albananoj restas
ankoraŭ nesolvita temo.
Armenio proklamis Kristanismon oficiala religio de la
lando en 401 kaj Johano Paŭlo la 2a iris al Armenio, de la 25a ĝis la 27a de
septembro 2001, okaze de la solenoj por la 1700a datreveno de tiu evento (vidu
EK 11-12/2001, p. 186).
La katolika Eklezio en Baku naskiĝis post la alveno de
katolikaj soldatoj de la Caro, kaj la unua paroĥo estis starigita en 1850. En
1883 oni inaŭguris duan paroĥon dediĉitan al la Senmakula Koncipiĝo. En 1909
inĝeniero I. Ploŝko projektis gotik-stilan preĝejon dediĉitan al la Senmakula
Koncipiĝo, konstruita inter 1909 ĝis 1912 per la monhelpoj de petrolistoj
Rylskis. En 1917 la paroĥo havis 2.550 fidelulojn. La preĝejon oni detruis dum
la sovetia periodo (1930 aŭ 1931) kaj la paroĥestro, P. Stefan Demurow,
deportita, mortis en laborkampo en Siberio. La nuna paroĥo renaskiĝis en 1992
laŭ iniciato de eta grupo de personoj de komunumo “Pollando”. La Sanktan
Vendredon de 1999 (duan de aprilo) la katolika komunumo de Baku estis oficiale
registrita ĉe la Ministerio pri justico, post du jaroj da petoj kaj renkontoj
kun la respondeculoj pri religiaj aferoj. Dimanĉe la 19an de septembro 1999
estis baptita la unua infano de la paroĥo. Okaze de la vizito de la Papo al
Gruzio (8an-9an de novembro 1999), trideko da katolikoj de Baku faris vojaĝon
per aŭtobuseto ĝis Tifliso!
La ortodoksa Eklezio estas rekte submetita je la
Patriarkejo de Moskvo kaj de ĉiuj Rusioj. La ortodoksaj fideluloj estas
preskaŭ 900.000 kaj konsistigas 12 procentojn de la loĝantaro. La Eparĥio de
Baku, starigita en 1998, koncernas Azerbajĝanon, Dagestanon kaj Ĉeĉenion.
Eparĥiestro estas Aleksander Iscein, konsekrita episkopo la 22an de januaro
1999.
|
|