38 jarojn post sia morto, Papo Johano
revenis en tiun placon de Sankta Petro el kiu multfoje li benis la infanojn,
invitis la Ekleziojn al unueco kaj la mondon al paco.
PAPO JOHANO LA 23a
REVENIS INTER SIA POPOLO
La Papo, kiu arigis la Koncilion, la Papo kiu etendis sian manon al la
dividitaj kristanoj kaj intervenis por eviti la militon inter Usono kaj
Sovetunio pro la misiloj en Kubo, revenis inter sian popolon, ĉar la nuna Papo
volis ke lia korpo, post beatproklamo, ripozu en la Baziliko, ne plu en la
vatikanaj grotoj.
Ĝi estas signo de honoro, rezervita nur al aliaj du Papoj (Inocento la 11a,
papo de 1676 ĝis 1689 kaj Pio la 10a, papo de 1903 ĝis 1914), kiu plifaciligas
la devotecon de multaj kiuj ĉiujare pilgrimas al lia tombo.
La vizaĝo de Papo Roncalli restis nedifektita 38 jarojn post lia morto kaj
ĝi montriĝis kompleta kaj sen la aĉiĝo de la tempopaso al la gapantaj kaj
kortuŝitaj okuloj de la vatikanaj ekleziuloj kaj teknikistoj taskitaj pri la
konstato de la korpo.
La esploro de la korpo okazis la 16an de januaro, antaŭvide al transporto
de la tombo en la Bazilikon.
"Fotodokumentado zorgeme realigita"
Pri ĉiuj operacioj de la tombo-esploro oni realigis oficialan atesto-akton
("raporto pri la laŭkanonjura esploro) en kiu oni legas i.a. ke "zorgoplena
fotodokumentado okazis dum ĉiuj fazoj de la operacio".
Frumatene, iom post la 8a, oni komencas per mallonga parolado per kiu
kardinalo Noé, ĉefpastro de la vatikana Baziliko, faras spiritan kaj humanan
prezenton de la beata Papo Johano"; oni transiras al la operacioj kun la
komenco de la malfermo de la marmora sarkofago. La farendaĵoj estas multoblaj
ĉar, kune kun la sarkofago, oni devas malfermi tri ĉerkojn el tri diversaj
lignoj. "La nefacila forpreno de la multaj kaj rezistopovaj ŝraŭboj kiuj firme
sigelis ĉion - oni legas en la raporto koncerne la plej eksteran ĉerkon - igis
necesa la tranĉon de tiuj, kiuj alimaniere forigeblaj".
Nur posttagmeze oni atingas la plumban ĉerkon, ankaŭ per la uzo de
oksihidra flamo "por malfandi la veldaĵojn". Post tio, eblas vidi "la ĉerkon
el cipresa ligno en kiu estas la mortrestaĵoj de la beata Papo".
La interveno de la kuracistoj de la Sankta Seĝo
Je la horo 18a oni venigas la papan ŝtatsekretarion kaj la direktoron de la
sanitaraj servoj de Vatikano. Oni preĝas iomete, oni forprenas serion da
funebraj drapoj kaj aperas "malpeza silka drapo, ruĝkolora, kiu kovris la
korpon de la Papo". Ekleziulo deprenis el la kesto "la plumban ujon kiu
entenis la pergamenon de la morto-akto"; oni forprenis ankaŭ la saketojn kun
la moneroj eldonitajn dum la papado de Johano la 23a.
Je tiu momento la korpo de la Papo estis videbla, sed la vizaĝon ankoraŭ
kovris drapo. Oni vidis la manojn en ruĝaj gantoj kun la papa ringo kaj la
krucifikso. Oni forprenis la drapon el la vizaĝo kiu aperas al la ĉeestantoj
kiel ĝi estis la tagon de la forpaso, la 3an de junio 1963.
"La vizaĝo de la beatulo - oni legas en la raporto - post liberigo el la
drapo kiu kaŝis ĝin, aperis kompleta, kun la buŝo iomete malfermita, kun
fizionomio tia ke ĝi tuj rekonigis la konatajn trajtojn de la honorata papo".
Silentaj, la ĉeestantoj rigardas la ruĝan papan ĉapon, la papan paliumon kaj,
"de la genuoj ĝis la piedoj, kitelon el tre fajna tulo sub kiu travideblas la
blanka papa vestaĵo" kaj la "papajn ŝuojn el ruĝa koloro kun orumitaj
dekoracioj".
Oni denove preĝas. La sanitaruloj mezuras la korpon de la mortinto: ("1,6
metrojn alta kaj kun ŝultro-larĝeco el 0,60 metrojn") kaj kovras ĝin per
ĥemiaĵo kiu bloku la agadon de bakterioj kaj stabiligu la medion de la kesto.
Fine, oni denove fermas la keston, atende de la postaj konservo-operacioj.
Ĉiuj ĉeestantoj konservas la sekreton pri tio, kion ili vidis kaj nur du
monatojn poste, per gazetara konferenco dum kiu oni prezentas la raporton pri
la laŭkanonjura esploro, oni ekscias pri la ega surprizo de tiuj, kiuj vidis,
ke la konata vizaĝo de Papo Johano la 23a reaperis nedifektita preskaŭ 38
jarojn post la morto.
Ne miraklo, sed jes, gravega evento.
La 3an de junio 2001 la korpo de Johano la 23a, meze de silento pro
meditado interrompita nur de eta aplaŭdo, estis portita procesie tra la Arko
de la Sonoriloj sur baldakeno ornamita de flavaj kaj ruĝaj rozoj, puŝita de ok
"sediari" (portistoj de la papa seĝo) kaj ok "sampietrini" ("sankt-petranoj":
oni nomas tiel la laikajn laboristojn de la baziliko). Antaŭ la Baziliko,
dekoraciita de ruĝaj gladioloj, ĝi estis apudigita je la altaro kie Papo
Wojtyla celebris la solenan Meson. La korpon de Papo Roncalli oni vestis per
la blanka papa vestaĵo el silko; sur la kapon oni metis la "camauro"
(mezepokstila ĉapo, kiun Johano la 23a ŝatis), borditan per ermenfelo; sur la
manoj kaj sur la vizaĝo estas tavolo de protekto-vakso, kiu tamen igas iom
nenatura la aspekton.
Johano Paŭlo la 2a, kiu volis la transporton el la grotoj en la Bazilikon,
dum sia prediko, eldiris sian ĝojon, sed ankaŭ li klarigis la signifon de tia
rito. "Ĝi estas solena ago de omaĝo por la atesto de sankteco" de Papo Johano,
pro lia vivo kaj por ĉio kion li donis al la mondo kaj al la Eklezio, kaj
certe ne pro liaj relikvoj. Johano Paŭlo la 2a memorigis tion, kion Papo
Johano opiniis pri la relikvoj de papoj kaj sanktuloj: "ili reduktiĝas je
malmulto, tamen en ili vibras rememoro pri ili kaj iliaj preĝoj".
Johano Paŭlo la 2a substrekis krome "la tute apartan eklezian sezonon"
malfermitan de Johano la 23a per la Koncilio. Dum pli ol du horoj la 40.000
fideluloj ĉeestantaj en placo Sankta Petro partoprenis en la Meso ĝis la fina
aplaŭdo, kiam Papo Wojtyla difinas "neforgesebla" sian antaŭulon.
La elekto de la altaro de sankta Hieronimo
La elekto de la loko kie oni starigis la tombon de Papo Johano ŝuldiĝis al
ĝia tuja videbleco, ĉar ĝi estas je la fino de la centra navo, dekstre.
La adaptigo de la altaro por la ĉerko de Papo Johano estis farita
respektante la antaŭan aranĝon kaj stilon. Oni metis kelkajn elementojn kiuj
memorigas la figuron kaj papadon de Johano la 23a. La urno estas entenita en
la altaro, protektita de bronza orumita krado. La kvar marmorplatoj bildigas
la duan vatikanan koncilion, la vortojn "Ut unum sint" (ke ĉiuj estu unu)
eldiritajn de Papo Johano ankaŭ dum agonio kaj la titolojn de la unua kaj de
la lasta enciklikoj: "Mater et Magistra", publikigita la 15an de majo 1961 kaj
"Pacem in terris", publikigita la 11an de aprilo 1963.
Johano la 23a havas la papan blankan vestaĵon kun ceremonia zono,
surhavanta la papan blazonon kaj du grandaj orumitaj kvastoj. Sur la vestaĵo
estas valora brodita surpliseto, kiun donacis Johano la 23a al kuriano kaj kiu
nun revenis al li. Sur la surpliseto estas la papa brustpelerino el ruĝa
veluro, bordita de ermenfelo. Li havas krome novan brust-krucon kaj novan
ringon. Lian kapon kovras la "camauro" (kapuĉo) bordita de ermenfelo. La
piedoj surhavas blankajn strumpojn kaj ŝuojn el ruĝa sateno kun brodita
orumita kruco. La korpo kuŝas sur matraceto kovrita per ruĝa damasko, dum la
vizaĝon kovras "subtila protekto-masko, realigita per vakso. Ĝi tre detale
paŭsas la trajtojn de la beatulo, reliefigante la fizionomion de la vizaĝo".
Tiel, povos omaĝi al Papo Johano lia devotecaj fideluloj kiuj senĉese
alvenas al lia tombo el la tuta mondo.
Petu senpagan ekzempleron de ĉi tiu revuo al
klare indikante Vian poŝtan adreson.
|