Internacia Katolika Unuigxo Esperantista

Emblemo de IKUE


Hejmpagxo
Kion faras IKUE
Konciza historio de IKUE
Espero Katolika
Junulara movado
Aliaj katolikaj pagxoj

 

La tria parto de la sekreto de Fatimo

La 13an de majo 2000 Johano Paŭlo la 2a iris al Fatimo por la beat-proklamo de la du paŝtistetoj Jaĉinta kaj Francisko - ambaŭ mortintaj tre junaj - kiuj, kune kun sia kuzino Luĉia - daŭre vivanta - estis la roluloj de la eksterordinaraj eventoj de 1917.

Fine de la ceremonio por la beat-proklamoj, kardinalo Angelo Sodano, papa ŝtatsekretario, laŭ tasko ricevita de la Papo mem, anoncis la volon de Johano Paŭlo la 2a igi publika la t.n. "sekreton", kiu restis kaŝita ekde 1944.

Dum svarma gazetara konferenco, elsendita mondovizie, la 26an de junio estis prezentita en Vatikano, fare de kardinalo Jozef Ratzinger kaj de ĉefepiskopo Tarcisio Bertone, la atendita dokumento de la Kongregacio por la doktrino de la kredo titolita: "La mesaĝo de Fatimo", kun la tria parto de la "sekreto" kaj taŭga teologia komento.

Jen la tria parto de la "sekreto". Oni respektis, en la diverslingvaj tradukoj, la originalan tekston ankaŭ en la nepreciza interpunkcio, kiu cetere ne malebligas la ekkomprenon pri tio, kion la viziulino volis diri:

"J.M.J.

La tria parto de la sekreto revelaciita la 13an de julio 1917 en Cova da Iria-Fatimo.

Mi skribas kiel ago de obeo al Vi mia Dio, kiu ordonis tion al mi pere de lia ekscelenca moŝto Sinjoro Episkopo de Leiria kaj de Via kaj mia Sanktega Patrino.

Post la du partoj kiujn mi jam priskribis, ni vidis je la maldekstra flanko de Nia Sinjorino iom pli alte Anĝelon kun fajro-glavo en la maldekstra mano; fajretanta ĝi eligis flamojn kiuj aspektis kvazaŭ ili devus bruligi la mondon; sed ili estingiĝis je la kontakto kun la brilego kiun Nia Sinjoro eligis el sia dekstra mano direkte al li; la Anĝelo indikante la teron per la dekstra mano, per laŭta voĉo diris: Pentofaron, Pentofaron, Pentofaron! Kaj ni vidis en treege forta lumo kiu estas Dio: "iom simile al tio kiel oni vidas la personojn en spegulo kiam ili pasas fronte al ĝi" Episkopon blanke vestitan "ni havis la impreson ke tiu estis la Sankta Patro". Pluraj aliaj Episkopoj, Pastroj, religiuloj kaj religiulinoj suriras krutan monton, je kies pinto estis granda Kruco el kruda ligno kvazaŭ ĝi estus el subero kun ŝelo; la Sankta Patro, antaŭ ol atingi ĝin, trairis grandan urbon duone detruitan kaj duone tremetanta kun malstabila paŝado, afliktita de doloro kaj de peno, preĝis por la animoj de la kadavroj kiujn li renkontis dum irado; post atingo de la pinto de la monto, genuiĝinta je la piedoj de la granda Kruco li estis mortigita de grupo de soldatoj kiuj pafis al li plurajn pafojn kaj sagojn, kaj sammaniere mortis unuj post la aliaj la Episkopoj Pastroj, religiuloj kaj religiulinoj kaj pluraj laikaj personoj, viroj kaj virinoj de diversaj klasoj kaj etatoj. Sub la du branĉoj de la Kruco estis du Anĝeloj ĉiu kun kristalaj akvumiloj en la mano, en kiujn ili kolektis la sangon de la Martiroj kaj per ĝi ili irigaciis la animojn kiuj alproksimiĝis al Dio.

Tuy 3-1-1944"

La unuaj du partoj de la "sekreto" estis jam konataj kaj ili estas nun en la broŝuro - disvastigita post la gazetara konferenco - kun la tria kaj kvara notoj verkitaj de fratino Luĉia. La unua parto de la "sekreto" koncernas la vidon de la infero. La dua parto koncernas la devotecon al la Senmakula Koro de Maria, la antaŭdiron pri la malvenko de kredo en Ruslando kaj de ĉiuj persekutoj kiujn donos la sovetia sistemo, se oni ne preĝus nek konvertiĝus. Poste estas vizio pri la damaĝo kiun farus Ruslando detruante - diras la teksto de la "sekreto" - tutajn naciojn. "Tio kio bedaŭrinde precize okazis dum la 20a jarcento", klarigis ĉefepiskopo Bertone, sekretario de la Kongregacio por la doktrino de la kredo, dum la menciita gazetara konferenco.

Kardinalo Ratzinger, siaflanke, faris precizigojn pri la riĉa simbolado kiu estas en la tria parto. La vizio, samkiel la antaŭaj, aparte la vizio pri la infero, estas katastrofa, timiga, senmezure suferigas la tri paŝtistetojn, sed ĝi enmetas la esperon povi savi la animojn pere de pentofaro kaj konvertiĝo. Tiel ankaŭ, en la transiro el la dua al la tria parto de la sekreto, estas ĉiam aludo de espero, pere de tiu, kiun oni nomas "konsekro de Ruslando kaj de la tuta mondo al la Senmakula Koro de Maria", sekve, pere de la konfido je la mizerikorda Koro de Jesuo kaj je la patrina Koro de Maria. La simbolado estas tipa de tiaj vizioj, kiuj estas vizioj samaj al tiuj de parto de la profetaĵoj de la sankta historio. Oni ne devas laŭvorte interpreti ilin, ĉar oni riskas fali en marĉon da supozoj, sed oni devas interpreti tion ĉi, kiu estas kvazaŭ foto de serio da eventoj, kiuj disvolviĝas dum la tempopaso, per la kriterioj tipaj, teologiaj, de la interpreto de profetaĵo. Kardinalo Ratzinger, en la teologia komento, kiu akompanas la publikigon de la "sekreto", donas ĉi tiujn kriteriojn. Jam kardinalo Sodano, per sia komuniko en Fatimo, la 13an de majo, avertis: ni zorgu ne limiĝi je pure laŭvorta interpreto.

Ĉirkaŭ la tria parto de la "sekreto" dum ĉiuj pasintaj jardekoj floris vastega literaturo, preskaŭ ĉiam markita de katastrofismo. La plej konata el ili estas tiu difinata "fragmento de la tria sekreto", publikigita, kun la subskribo de ĵurnalisto L. Heinrich, fare de "Neues Europa" (ĵurnalo de Stutgarto, Germanio) la 15an de oktobro 1963: en ĝi estas anoncitaj la tria mondmilito kaj triumfo de herezoj en la Eklezio. Laŭ kelkaj grupoj, la mesaĝo publikigita la 26an de junio 2000 havas daŭrigon: ĝuste la teksto publikigita en 1963, kiun Vatikano kaŝas. La akuzo aspektas minimume "stranga". Tiuj grupoj petas al Vatikano "sekretan tekston", samtempe disdonante ĝin en siaj eldonaĵoj (ekz. en la Interreto).

Dum la gazetara konferenco oni komentis, ke ja kelka seniluziiĝo povus aperi, post la publikigo de la tuta teksto. "Ĉi tiu estas plia pruvo, se ĝi necesus - diris mons-ro Bertone - ke ĉirkaŭ supernaturaj manifestiĝoj ne licas fantazii, oni ne devas uzi fantazion. Necesas baziĝi sur konkretaj faktoj, ĉefe sur la granda publika revelacio; certe, ankaŭ kelkaj simboloj de la tria parto de la "sekreto" - ni pensu je la Anĝelo kun fajranta glavo - aludas la grandan publikan revelacion, aparte la libron de Apokalipso. Sed oni devas ankaŭ resti je la certaj tekstoj de privataj revelacioj kaj ne komenci supozi, inventi, resti tiom persone alkroĉitaj al siaj supozoj ke oni konstruas, preskaŭ alternative, "trian sekreton", kiu en la realo ne ekzistas".

La vero de la tria parto de la "sekreto" de Fatimo estas tiu, kiun oni publikigis, verkita de fratino Luĉia en 1944 kaj liverita al la ekleziaj aŭtoritatuloj, kaj kiu, per la plej valora interpreto (tiu de la Eklezio, de la Papo) estis konfirmita de la unika transvivinta viziulino, kiu estas tre mensklara kaj trankvila.

La tria parto de la sekreto estis de ŝi verkita laŭ ordono de la episkopo de Leiria la 3an de januaro 1944 kaj liverita de tiu episkopo la 4an de aprilo 1957 al la Sekreta Arkivo de la Sankta Ofico en sigelita koverto. La 17an de aŭgusto 1959 tiun koverton oni donis al Johano la 23a, kiu malfermis ĝin, legis la enhavon, denove sigelis la koverton kaj resendis ĝin al Sankta Ofico, kun la decido ne malkaŝi la enhavon. Ankaŭ Paŭlo la 6a legis la tekston (27.3.1965), resendante la koverton al la Arkivo kun la decido ne publikigi la tekston. Johano Paŭlo la 2a petis la koverton kun la tria parto de la "sekreto" post la atenco de la 13a de majo 1981. Li legis la tekston, en la originala lingvo kaj en ĝia traduko - kaj poste li redonis la tuton al la Arkivo de la Sankta Ofico la 11an de aŭgusto.

Intertempe, li volis, ke oni plenumu la konsekron de la mondo al la Senmakula Koro de Maria per "ago de konfido" de li verkita post la atenco de la 13a de majo, kaj kiun oni trapreĝis dum la celebro en la Baziliko de Sankta Maria la granda en Romo (7.6.1981) kun surbendigita alparolo de la Papo.

La 25an de marto 1984, en Placo Sankta Petro kaj en spirita unuiĝo kun ĉiuj episkopoj de la mondo, Johano Paŭlo la 2a konfidis al la Senmakula Koro de Maria la homojn kaj la popolojn per elkoregaj vortoj. Fratino Lucia persone konfirmis ke tiu solena kaj universala ago de konsekro respondis je tio, kion volis Nia Sinjorino. (cs)

 

Al la cxefpagxo de Espero Katolika! Al la komenco!