Neniam estas tro malfrue por la paco
La itala katolika semajnaĵo "Famiglia Cristana" intervjuis Mons-ron Jean
Louis Tauran, la vatikana sekretario por la rilatoj kun la Ŝtatoj, pri la nuna
situacio en Kosovo.
Ekscelenco, plurfoje nuntempe komentistoj parolis pri ŝanĝiĝo de la
starpunkto de la Sankta Seĝo koncerne la militon en Kosovo. Ĉu vi povas klarigi
kial ili falis en ĉi tiun miskomprenon?
Mi vidas neniun ŝanĝon. En doktrino, la starpunkto de la Sankta Seĝo estas
tiu esprimita de la dua vatikana Koncilio, de la papa instruado samkiel de la
Katekismo de la katolika Eklezio. En praktiko la Sankta Seĝo ĉiam klopodis
apliki tiajn principojn, kvankam agnoskante ke la apliko je konkreta kazo ne
ĉiam estas facila. En la kazo de Balkanio, ĝi ĉiam petdeziris ke la politikaj
problemoj estu solvitaj per dialogo, en la respekto de historio kaj juro,
kvankam agnoskante ke estas ankaŭ la devo je humaneca enŝoviĝo, pro la fakto, ke
neniu Ŝtato povas malrespekti la homajn rajtojn vualante sin malantaŭ la ŝirmilo
de la nacia suvereneco. Ĝi estas grava evoluo de la internacia juro dum la
lastaj jaroj.
En la kazo de Kosovo ni ĉiuj estis atestantoj pri intensa diplomatia agado
daŭrinta plurajn monatojn, kiu celis akceli akordon inter la federacia
Respubliko de Jugoslavio kaj la Provinco de Kosovo, kaj kiu bedaŭrinde ne havis
pozitivan rezulton.
La politikaj respondeculoj pritaksis, ke, post elĉerpiĝo de ĉiuj diplomatiaj
rimedoj, restis nur la forto por altrudi solvon kiu faciligu la pacan kunvivadon
inter la loĝantaroj de Kosovo. Logike la respondeco pri tia elekto apartenas al
tiuj, kiuj opinis ĝin taŭga por apliki.
La Sankta Seĝo konstatis ĉi tiun decidon, sed ĝi klopodis meditigi pri la
postsekvoj kiuj fontas el ĝi por la loĝantaroj mem. Ĉiam delikata estas la
problemo inter la malbono kiun oni volas kontraŭbatali kaj la postsekvoj de la
aplikata terapio.
La Sankta Seĝo invitis la internacian komunumon agnoski la motivojn de la
"juro kaj de la historio" por atingi superon de la milito. Ĉu vi povas diri kion
oni intencas subteni?
Konsiderendas, ke, unuflanke Serbio depostulas historiajn faktojn kiuj fondis
ĝian identecon kaj kiuj radikiĝas en Kosovo kaj, aliflanke, la plejgrandparto de
la tiea loĝantaro estas el albana etno. Konsiderante ke tiu regiono apartenas al
Eŭropo, gravas ke la solvoj estu serĉataj en la jura havaĵo propra al la eŭropa
tradicio, kiu baziĝas sur demokratio, la respekto de la homaj rajtoj kaj libera
cirkulado de personoj kaj havaĵoj. Ne mankas orientiloj kiel, ekzemple, la
tekstoj de la Konsilio de Eŭropo kaj de KSKE... La solvoj kaj la formuloj de
paca kunvivado inter la popoloj devas ĉerpi el tiuj fontoj.
Vi renkontis Milosevic malmultajn tagojn antaŭ la katolika Pasko. Kial,
viaopinie, la propono de batalhalto, kiu daŭru de la katolika Pasko ĝis tiu
ortodoksa, ne estis akceptita?
Mi tuj precizigas, ke la Sankta Seĝo petis la batalhalton ne nur al
Prezidanto Milosvic, sed ankaŭ al Prezidanto Clinton kaj al la ĝenerala
Sekretario de NATO/OTAN. La celo de tiu batalhalto petita de la Sankta Patro
estis ebligi al la loĝantaroj kiuj vivas en la teritorio de la federacia
Respubliko de Jugoslavio havi iom da trankvilo kaj paco okaze de la plej granda
festo de kristanismo, kaj ankaŭ doni al la batalantaj partioj la eblecon de
kelkaj medito-tagoj.
Kiam la loĝantaroj estas devigataj lasi siajn hejmojn, aŭ kiam falas la
bomboj, ne estas certe la favora momento por diplomatio kaj intertraktoj.
La Papo plurfoje invitis la partiojn intertrakti kaj li parolis pri
humaneca koridoro por la rifuĝintoj kun la celo revenigi ilin al aliaj hejmoj.
Kio blokas, laŭ via pritakso, tian alvokon?
Malfacilaĵo fontas el la fakto, ke la koridoro, prifiksenda preter la
landlimoj de la Provinco de Kosovo, devus esti kunigita kun precizaj kondiĉoj:
halto de la militaj operacoj kaj de la etna purigo fare de la federacia
Registaro de Belgrado kaj halto de la bombadoj fare de NATO/OTAN; reveno de la
rifuĝintoj kaj de la senhejmigitoj per la helpo de humanecaj organizaĵoj, sed
garantiata de trupo de internacia interpozicio kiuj donu konfidon al ĉiuj.
Logike, ĉio tio implicas reciprokajn koncedojn, kiuj, por la momento, ankoraŭ ne
maturiĝis.
Intertempe ekaktivis vasta movado de solidareco. Ĉiuj organizaĵoj de la
Sankta Seĝo engaĝigis por mildigi almenaŭ la dolorojn de la milito. Tiel faras
la ŝtatsekretariejo kaj persone kardinalo Angelo Sodano, ŝtatsekretario; tiel
faras la Konsilio por Justeco kaj Paco kaj Konsilio "Cor unum". Mem la
prezidanto de tiu Konsilio, mons-ro Paul Josef Cordes, iris al Albanio por
kunordigi la helpojn de la katolikaj institucioj. En Belgrado, plie, ĉeestas kaj
aktivas la apostola Nunciejo. Ĉiuj sindevigas por komuna klopodo por la paco.
Gravas ke ĉiuj komprenu ke Eŭropo ne povas fini ĉi tiun duan jarmilon
ruinigite de malfeliĉo kaj afliktiĝo. Nepre devas venki la sentoj de humaneco,
la respekto de la internacia juro kaj paco por ĉiuj. Neniam povos esti feliĉaj
unuj sen la aliaj kaj, des malpli, la unuj kontraŭ la aliaj.
|