MISIISTO COMBONI KAJ LA
BAKISTO
La 17an de marto 1996 estos beatproklamata la fama
misiisto Mons-ro Daniele Comboni kiu en Verona fondis Instituton por misiistoj
kaj por misiistinoj. En 1877 li estis konsekrita Episkopo de Centra Afriko. En
la sama jaro li revenis al Verono kie li ricevis gratulojn de multegaj homoj.
Iun tagon vizitis lin bakisto, kiu iom nervoze gratulis
lin kaj tuj prezentis longan kalkulon. La Episkopo klopodis trankviligi lin
tre afable, sed la kreditoro postulis insiste la monon. Mons-ro Comboni diris
al li: «Venu morgaŭ kaj vi ricevos vian monon. Kelkmaniere mi trovos ĝin».
Li adresis sin al la statuo de S-ta Jozefo, kiu estis sur
lia tablo, kaj diris: «Vi devas helpi min, alie mi turnos vin kaj ne plu
preĝos nek plu honoros vin».
Post unu aŭ du horoj sonoris la sonorileto de la pordo de
la Instituto. La pordistino malfermis; viro diris al ŝi: «Mi
devas urĝe paroli kun Lia Episkopa Moŝto». Mons-ro Daniele pensis: «Eble venis
alia kreditoro... aŭ...».
La viro prezentis al Mons-ro Comboni koverton kaj diris:
«Oni donis al mi monsumon por vi». La Episkopo malfermis la koverton kaj kun
granda emocio li vidis, ke tie ĉeestis la sumo, kiun li devis pagi al la
bakisto.
Li alvokis la bakiston kaj diris: «Jen via mono». La
bakisto estis miregkonfuzita kaj diris: «Antaŭ malmultaj horoj vi ne havis
monon kaj nun vi havas multe da mono!». La Episkopo diris: «La Dia Providenco
trovas multajn vojojn». La bakisto respondis: «Ankaŭ mi volas fari ion por la
misioj: mi donacas la duonon de la mono al vi por viaj misioj».
(Pastro Felice Ruaro)
PROFETO POR AFRIKO
Daniele Comboni, naskita en Limone ĉe Garda la 15an de
marto 1831, translokiĝis ankoraŭ knabo en Verono, kie li malfermiĝis al
grandaj idealoj de misiista apostolado. Lia vokiĝo, fervora je la memoro de la
martiroj, puŝis lin al tuta sin-konsekro al Afriko (1849), kiu kondukis lin
riski sian vivon plurfoje en penigaj misiistaj vojaĝoj ekde 1857. Konfidante
je tio, ke la afrikanoj fariĝos ili mem roluloj de sia savo, li realigis
projekton por “savi Afrikon per Afriko” (Plano de 1864). Fidela je sia slogano
“Aŭ nigreco aŭ morto”, malgraŭ malfacilaĵoj, li daŭrigis sian projekton
fondante en 1867 la Instituton de la Afrikaj Misiejoj de Verono, nun
Kombonianaj Misiistoj. Profeteca voĉo, li anoncis al la tuta Eklezio, aparte
en Eŭropo, ke alvenis la horo de la savo de la afrikaj popoloj. Li ne hezitis
pro tio prezenti sin, kiel simpla sacerdoto, al la unua vatikana Koncilio por
peti al la Episkopoj, ke “ĉiu loka Eklezio” estu koncernata en la konvertiĝo
de Afriko (letero de 1870). Per kuraĝo kiu ne estis komuna tiam, li fondis en
1872, ankoraŭ en Verono, Instituton de Monaĥinoj tute dediĉitaj al misiado: la
Kombonianaj Misiistaj Monaĥinoj - Piaj Patrinoj de Nigreco. Por la afrikanoj
li elspezis siajn tutajn energiojn kaj batalis por la forigo de sklaveco. En
1877 li estis konsekrita Episkopo de Centrafriko. Li mortis en Kartumo
(Sudano) en 1881.
|