|
|
MIA
VIVO ESTAS DONACO
Pasko estas la festo de la vivo. En
Pasko Jesuo starigis la Eŭkaristion. Ĉi tiuj du fundamentoj de nia kredo -
vivo kaj Eŭkaristio - laŭ tre speciala maniero plektiĝis kun la vivo de nia
kara frato samideano Ladislav Mlejnek, kiu vivas en la Ĉeĥa Respubliko kaj
kiun la partoprenantoj en la lastaj IKUE-Kongresoj, aparte de tiu en Olomouc,
bone konas ankaŭ pro lia simpatio kaj bonkoreco. Antaŭ kelkaj jaroj frato
Mlejnek estis invitita paroli pri siaj vivo-spertoj dum konferenco de Human
Life International, internacia asocio por defendo de la vivo, konferenco
okazinta aprile de 1993, en Houston (Teksaso, Usono). Ni publikigas la tekston
de la interveno de frato Mlejnek.
=== Frato Ladislao forpasis post
operacio je la koro ĵaŭde la 9an de januaro 2003 en la aĝo de 75 jaroj.
La entombigo okazis vendrede la 17-an de januaro je la 14-a horo. ===
Tre estimataj Gesinjoroj, karaj Gefratoj en Jesuo Kristo!
Mi rakontos al vi pri la granda amo de Dio, kiu venigis min ĉi tien.
La familio de miaj gepatroj vivis en norda Bohemio, en
urbeto Chrastava en la iama Ĉeĥoslovakio. Mi naskiĝis en 1927.
Mia patro estis ateisto. Mia bonkora patrino estis sub influo de la
edzo, mia patro. Li devigis ŝin decidi abortigon. En proksima vilaĝo, konata
germandevena kuracisto realigis la aborton. Tuj post ĝi, mia patrino devis
piediri 3 kilometrojn hejmen. Post certa tempo, miaj gepatroj ekmiris,
eksciante, ke la gravediĝo plu daŭras. Eĉ la kuracisto ekmiris kaj deduktis,
ke la aborto ja estis sukcesa, sed temis pri du ĝemeloj - do mi naskiĝis kiel
unuopulo, maje de 1927. Do, ĉi tiu mia enkonduka klarigo de mia naskiĝo,
okazinta kontraŭvole de miaj gepatroj, estas la motivo de mia ĉeesto ĉi tie
inter vi. Mi kreskis nebaptita kiel pagano, tamen en amoplena familia medio.
En 1949 mi eksoldatiĝis kaj kontaktis
esperantistojn. La ideo de doktoro Ludoviko Zamenhof, kreinto de la internacia
lingvo, anstataŭigis mian kredon, spiritan vivon, noblecon de la kristanoj.
Ĝi estis mia unua ŝtupo direkte al la Eklezio.
Iun tagon, kiam mi partoprenis kunvenon de la
esperantista klubo, iu junulo proponis al mi, ke mi venu dimanĉe partopreni la
Diservon de la evangeliana Eklezio. Mi iris volonte kaj kun malfermitaj okuloj
kaj oreloj mi travivis ion por mi tute nekonatan. Tiuj homoj sin reciproke
estimis kaj amis, regis tie frateca medio, diversaj homoj laŭte preĝis, parole
kaj kante laŭdis Dion. Ĉi ĉio estis granda, grandega novaĵo por mi .
Kompreneble, ĉar dum la kazerna vivo ofte regas brutaleco, malamo, malboneco,
kaj tiutempe en mia animo de soldato estis pli sentema, preskaŭ malsana,
malfermita por akcepti la semon de la Evangelio. Ĉiuj ĉeestantoj de la
Diservo kondutis rilate al mi tre amike, pridonacis min per ridetoj kaj
afableco kaj invitis min inter la junularon de sia Eklezio. Mi volonte
akceptis la inviton. Por mi estis surprizo, ke la kredanta junularo
renkontiĝadis sabate vespere, dum en ilia ĉirkaŭaĵo bolmurmuris, pulsis
grandurba vivo kun dancado, amuzoj en vinejoj, ebriiĝado ktp. Tre, tre belaj
noble-morecaj fraŭlinoj kaj fraŭloj legis la Biblion, laŭte kaj sincere
preĝis, tamen ili restis gajaj, kulture kondutantaj. Por ili tiuenhava vespero
estis tute normala, sed ne por mi. Mi estis kortuŝita. Tio estis mia plej
forta renkontiĝo kun efiko de la kristana ideo. Tiu ĉi vespero restos por mi
neniam forgesita kaj forgesebla.
Poste efektiviĝis mia unua alparolo kun Dio.
Ĝi okazis nokte, dum mi gardis municiejon. Mia unua
parolo kun Dio donis al mi nepriskribeblan feliĉan momenton. Nur kredanta homo
povas kompreni la grandecon de tia travivaĵo. Ekde tiu tempo mi senĉese dankas
al Dio, ke Li donis al mi la gracon de forta ekkredo.
Post la fino de la dujara soldat-servo mi revenis hejmen.
Fortaj rememoroj ne ĉesis cerbumigi mian kapon. Tiam mi estis jam matura homo.
Ofte mi rememoris la vesperan renkontiĝon kun la gejunuloj de la evangeliana
Eklezio. Mi forte eksopiris interkonatiĝi kun kredanta nobla fraŭlino, kiu
fariĝu poste mia edzino.
Mi jam regule preĝadis. Dum alparolo al Dio mi petis Lin,
ke Li konigu min kun kredanta virino, nobla, anime bela. Ĉar tiam mi ankoraŭ
ne estis baptita, mi promesis al Dio, ke mi apartenos al tiu Eklezio, al kiu
apartenos mia - por mi ankoraŭ nekonata - estonta edzino.
La tempo galopis pluen. Mi, kiel entuziasma esperantisto
partoprenis dum la somera libertempo dek-tagan renkontiĝon de esperantistoj en
1953. Kaj kio okazis? Dio venigis en
tiun medion ankaŭ mian estontan edzinon. Ekflamis grandega amo inter
ni. Sekvis tre belega, grandega, purega amindumado. Profesie ŝi tiam estis
instruistino de la katolika religio. Mia animo preskaŭ ne estis kapabla porti
tiel grandan feliĉon.
Post feriado mi revenis hejmen. Ŝi en la
sudan, mi en la nordan parton de Bohemio. Nun estis mia devo plenumi la
promeson donitan al Dio, ke mi akceptos la kredon de mia estonta edzino, do la
katolikan kredon. Sed jen, ekzistis granda problemo. Kiel ekkredi, ke la
blanka faruna oblato estas la Korpo de Kristo? Mi ja estis 27-jara matura viro
kaj vere por mi ĝuste tio estis granda problemo. Mi ne kredis, ke la hostio
post la konsekraj vortoj de sacerdoto ne plu estas pano, sed la Korpo de
Jesuo. Mi ja ne povis mensogi al mi. Sed mi donis promeson al ĉiopova Dio, do,
certe Li helpos solvi la problemon.
Ĉi tiu problemo igis min viziti mian konatan
sacerdoton-esperantiston, por konfidi al li mian problemon. Ni promenis
kelkajn kilometrojn al negranda montara preĝejo.
Mi petis mian amikon-sacerdoton, ke li montru al mi de
proksime Eŭkaristion, la konsekritan Hostion, la Korpon de Kristo. Ni eniris
la preĝejon. La sacerdoto prenis liturgian stolon, ni supreniris la ŝtuparon
ĉe la altaro. Li malfermis tabernaklon, elprenis el la kaliko Sanktan
Hostion-Korpon de Kristo. Tiun ĉi momenton mi neniam forgesos. Firme, forte,
verece tiumomente mi EKKREDIS! La problemo malaperis, ĝi estis solvita. Tio
okazis aŭtune de 1953. De tiu tempo forpasis 40 jaroj kaj ĉiam kun granda
kortuŝo mi rememoras ĝin. Mi ne dubas, ke min tuŝis granda graco - la
renkontiĝo kun Dio. Mi forte sentis Lian proksimecon. Multfoje mi rakontis pri
tiu momento kaj ĉiam, jes ĉiam, mi estas tre kortuŝita. Neforgesebla, belega
estis tiu momento. Ĉu ne estis tio, miraklo? La Bona Dio permesis, ke la
rememoro pri ĉi tiu mirakla momento neniam malaperu, do tial mi nune povas
rakonti ĝin al vi, karaj gefratoj!
La tempo plu galopis. Mi estis baptita la unuan de
januaro 1954. Sed kiaj eventoj okazis antaŭe? Mian bapton realigis mia konata,
jam menciita sacerdoto-esperantisto. Tiucele mi devis frumatene veturi per
trajno proksimume 50 kilometrojn. Multajn, multnombrajn homojn mi dumvoje
vidis ebriajn, post fininta “gaja” jarfina nokto. Mi en angulo
de vagono aŭ de atendejo legis preparajn tekstojn de baptoto. Denove ekestis
forta impreso! Kiel sur manplato mi vidis en kontrasto du mondojn: la mondon
de la kredantoj kaj la mondon sen la kredo, sen Dio. Tiu matena vojaĝo
certigis al mi la ĝustecon de mia decido. Forte mi sopiris ekkristaniĝi.
La 30an de aprilo 1954 okazis mia edziĝfesto.
Mia edzino ne plu povis instrui religion. La komunistoj
strebis likvidi la Eklezion, moralon kaj ankaŭ Esperanton.
Ĉiuj honestaj homoj devis fermiĝi en si mem kaj vivi nur por siaj familioj.
Mia edzino poste instruis en elementa lernejo, dum mi laboris en
presejo. Naskiĝis al ni tri filinoj: Maria, Magdalena, Ludmila. Ni kaŝe
parto-prenadis sanktajn Mesojn, dimanĉe, en ĉiam alia malproksima urbo, kie
oni ne konis nin, ĉar la tiama ateisma sistemo malpermesis al instruistoj
praktikadi religian vivon. Neobeemaj unuopuloj devis forlasi sian instruistan
profesion. Nekredeble malfacilajn jarojn ni travivis sub la totalisma sistemo.
Regis ĝenerala reciproka timo inter la homoj. La preĝejoj malpleniĝis, ĉar eĉ
oficistoj, inteligentularo kaj multnombraj ceteraj grupoj ne povis senriske
vizitadi preĝejojn. Post kiam, spite al tio, la edziniĝo de nia plej aĝa
filino Maria okazis en preĝejo en 1975, mia edzino estis punita per deviga
forlaso de la lernejo. Ŝiaj superuloj demandis al ŝi: «Ĉu vi, instruistino,
kredas je Dio?». Mia edzino brave respondis: «JES! Mi firme
kredas je Dio!». Per tio sigel-fermiĝis ŝia sorto. Tio
okazis en 1976. Poste ŝi iĝis vartistino de maljunuloj en iliaj propraj
hejmoj. Ŝi purigis iliajn loĝejojn kaj zorgis pri iliaj bezonoj. Post kiam ŝi
devis forlasi instruadon, ni ne plu devis kaŝe vizitadi la preĝejon.
Vere, tre malfacile estis la vivo sub la jugo de la komunisma sistemo por la
kredantoj. Ni vivis precipe por nia familio, kiu vere estis benita. Dum
longtempa familia vivo nia geedza reciproka amo senĉese kreskadis.
Dio estis kun ni kaj inter ni. Ni kune preĝadis. Niajn tri
filinojn ni edukis en la amo de Kristo. Same kiel la patrino, ankaŭ la filinoj
estas instruistinoj de la katolika religio. Do mi havas en la familio kvar
instruistinojn de religio. La plej juna filino Ludmila ludas ĉiudimanĉe
la orgenon dum la Sankta Meso.
Jen, vi ĵus aŭskultis tre koncizan paroladon, kiu skizis
iomete mian vivo-sorton. Mi dankas al Dio ne nur pro la donaco de mia naskiĝo,
per kiu realiĝis Lia sankta volo, sed ankaŭ pro la granda donaco de la kredo,
bapto kaj de la tuta vivo en la amo de Dio. Mi dankas al Dio ankaŭ por ĉi tiu
konferenco kaj por ĉiuj defendantoj de la homa vivo ekde ĝis koncipo ĝis
morto. Mi dankas ankaŭ al vi, estimataj ĉeestantoj kaj karegaj gefratoj en
Jesuo Kristo, ke vi bonvolis aŭskulti ĉi tiun mian paroladon. Mi deziras al vi
Diajn benojn en la strebadoj kiuj celas la ŝirmon de la homa vivo. Koregan
dankon.
Ladislav Mlejnek
|
|