|
|
La 23an de aprilo estis prezentita la
dokumento pretigita de la papa kongregacio por la dia kulto kaj
disciplino de la sakramentoj, pri la liturgiaj normoj kiuj koncernas
la Eŭkaristion.
“LA SAKRAMENTO DE LA ELAĈETO”
La nova instrukcio“Redemptionis Sacramentum” (la
sakramento de la Elaĉeto) konsistigas redeklaron pri tio, kion oni
devas respekti, kaj tio, kion oni devas eviti “pri la Sanktega
Eŭkaristio”.
La dokumenton volis la Papo mem, kiu ĝin
petdeziris en sia lasta encikliko “Ecclesia de Eucharistia”,
publikigita antaŭ unu jaro. La Papo tiam memorigis, ke la Eŭkaristio
“estas la plej valora afero, kiun la Eklezio povas havi”, mistero de
savo “tro granda por ke iu povu arogi al si la rajton trakti ĝin per
persona arbitreco” kaj kiun “neniu povas subtaksi: necesas fakte ĉiam
konscii, ke en la Eŭkaristio vere estas, reale, substance la Korpo kaj
la Sango de nia Sinjoro Jesuo Kristo, per animo kaj dieco, kaj sekve
estas la tuta Kristo”. La dokumento invitas ne banaligi aŭ limigi la
grandecon de la Sakramento, ne konfuzi la fidon de la kredantoj.
Unue, la Instrukcio agnoskas la “grandajn
avantaĝojn” kiuj fontis el la liturgia reformo de la dua vatikana
Koncilio, kiu igis pli konscia kaj aktiva la partoprenon de la
fideluloj en la “Ofero de la altaro”. “Oni ne povas (tamen) silenti
pri la trouzoj, kiuj estas ankaŭ el rimarkinda graveco” kontraŭ la
Eŭkaristio: tion “oni ne povas allasi kaj ĝi devas ĉesi”. Tial la
Instrukcio redeklaras: la kompetentecon de la ekleziaj aŭtoritatuloj,
de la episkopoj en kunuleco kun la Papo, por la reguligo de la
eŭkaristia disciplino; la necesan ĉeeston de pastro por la eŭkaristia
celebro; la karakterizon ne nur de kunuleco sed ĉefe de oferdono de ĉi
tiu Sakramento: oni ne devas kunigi la Meson en la kunteksto de komuna
vespermanĝo; la devon uzi nur la Eŭkaristiajn Preĝojn de la Meslibro,
kun la memorigo de la nomoj de la Papo kaj de la dioceza episkopo; la
malpermeson por laikoj prediki dum la Meso kaj la inviton al la
pastroj “ne forigi la aŭtentikan kaj puran signifon de la parolo de
Dio, pritraktante... nur politikon aŭ profanajn temojn”; la neceson
ricevi konfesprenon kaze de grava peko antaŭ ol aliri al la Komunio.
La dokumento redeklaras, ke licas momentoj de
kreivo kaj adaptiĝo, kiuj igu la celebrojn pli proksimaj al la sentivo
de la personoj laŭ la diversaj mondopartoj; oni ne volas malpermesi
pliprofundigojn kaj novajn proponojn ĉi-teme. Tio, kio estas tute
malpermesite, estas la taksado de la liturgio kiel libera spaco por
eksperimentadoj kaj personaj arbitrecoj, kiujn neniu bona intenco
povas pravigi. Pro tio, oni resubstrekas, ke por la celebro oni devas
utiligi nur “nefermentitan panon, nepre el tritiko kaj pretigitan
ĵusdate”; kaj la vino “devas esti natura, frukto de la vito,
senartifika, ne falsita nek miksita kun fremdaj substancoj”. Aliaj
manĝaĵoj aŭ trinkaĵoj “ne konsistigas validan materion”. Necesas
krome eviti iajn ekumenajn iniciatojn, kiuj “kvankam bonkoraj
laŭintence”, tamen estas kontraŭ la eŭkaristia disciplino. Oni ne
povas celebri en sankta loko ne kristana aŭ enigi en la Meson
elementojn de aliaj religioj. Necesas ankaŭ respekti la distingon de
roloj inter pastroj kaj laikoj, evitante la riskon de “klerikigo” de
ĉi-lastaj: la dokumento, tamen, laŭdas la multajn laikajn
katekizistojn kiuj anstataŭas la pastrojn “por kelkaj liturgiaj
taskoj” en misio-landoj kaj en regionoj de persekutado. Oni redeklaras
la eblecon celebri en la latina lingvo. Kiel mesoservantojn “oni povas
akcepti je la altaro infanojn aŭ virinojn”.
La dokumento listigas plie kelkajn normojn por la
Komunio: “la fideluloj komuniiĝas surgenue aŭ starantaj”; la hostion
oni devas konsumi tuj fronte al la diservisto; eblas la ricevo de la
Eŭkaristio duan fojon samtage. “Kiu forĵetas la konsekritajn
eŭkaristiajn formojn, aŭ forprenas aŭ konservas ilin en nesankta loko,
tiu estas trafita de ekskomuniko "latae sententiae”, tio estas,
aŭtomata kaj tuja. La dokumento plifirmigas la respekton de la Roma
Ritaro interŝanĝi la pacosignon antaŭ la Komunio. Oni kuraĝigas la
eŭkaristian adoradon, sed la “Sanktega Sakramento neniam devas resti
elmontrata, eĉ dum mallonga tempo, sen sufiĉa konservo-rimedo”. Ĉiu
katoliko povas informi la eklezian aŭtoritatulojn pri eventualaj
liturgiaj trouzoj.
Esence, la Instrukcio entute reasertas la validan
normaron, dirante, ke ĉiuj fideluloj rajtas havi veran liturgion:
preter la juraj aspektoj, tamen oni volas helpi ĉiujn travivi la
sperton de la disĉiploj en Emaŭso, kiuj rekonis Jesuon “en la
dispecigo de la pano”: en tiu momento “iliaj okuloj malfermiĝis”.
Dum la gazetara konferenco per kiu oni prezentis
ĉi tiun Instrukcion, kardinalo Francis Arinze, prefekto de la
kongregacio por la dia kulto kaj disciplino de la sakramentoj,
detaligis kelkajn el la plej oftaj trouzoj konstateblaj dum la celebro
de la Eŭkaristio: antaŭ ĉio, li diris, oni rimarkis foje nesufiĉan
respekton fare de la pastro rilate al la korpo kaj sango de Kristo. La
kardinalo substrekis la neceson de la “respekto”, kiu atestu al la
popolo de Dio pri la kredo de la pastro. Kelkkaze, li aldonis, la pano
uzata por la konsekro ne korespondas je la kriterioj fiksitaj de la
liturgio, aŭ, alifoje, oni notis uzon de la ornatoj ne kongruan kun la
kanonoj. Multkaze, krome, estas “malmultaj momentoj de silento”, dum
la eŭkaristia celebro: foje pro ĥoro kiu per la kantoj okupas la
tempon destinitan al la persona medito, aŭ pro komentoj pri la Skriboj
tro longdaŭraj. Ĉi tiu problemo riskas distrigi la fidelulon el la
dimensio de la eŭkaristia mistero kaj el la adorado, kiun oni devas
havigi al Kristo.
“La trouzoj ne estas sam-nivelaj - deklaris dum
intervjuo kardinalo Arinze. Ekzemple kelkaj trouzoj minacas eĉ la
validon de la sakramento. Se iu dirus: al mi ne plaĉas la vino, mi
uzus kolaon, tio ĉi estus gravega fakto kaj nuligus la Sanktan Meson.
Se iu uzas specon de pano kiu ne estas el tritiko, la sakramento ne
validas. Plie, estas aliaj trouzoj, kiel ne atenti tion, kio estas
skribita en la Meslibro, sed eldiri vortojn, fruktojn de personaj
ideoj. Verŝajne ne nuliĝas la celebro, sed tio ne estas bone ĉar temas
pri sankta kulto, publika kulto”.
Pri la temo de la Komunio per ambaŭ formoj oni
redeklaris tion, kion la Roma Meslibro jam fiksas: tio estas, la
principo de la diskrecio de la celebranto, kiu devas pritaksi ĉu la
cirkonstancoj tion ebligas aŭ ne. Koncerne la ekumenan dialogon, la
ĉeestantaj referantoj rediris, ke la eŭkaristia Komunio estas la
“pinta” celebro de la katolika Eklezio, kiu implicas plenan unuecon
kun la Eklezio mem kaj ĝia ĥierarkio. Sekve, se mankas tiu unueco, ne
eblas doni la komunion al protestanto, nek por katoliko nuliĝas la
devo partopreni en la dimanĉa Meso se oni partoprenis, samtage, en
ekumenaj ritoj aŭ religiaj diservoj de aliaj konfesioj.
Petu senpagan ekzempleron de ĉi tiu revuo al
klare indikante Vian poŝtan adreson.
|
|