|
|
FRANCESCA EL RIMINI: MEZEPOKA AFERAĈO
EN ĜIS NUN NEELDONITA ESPERANTIGO
Ni konfesas: kiam oni proponis al ni prezenti la faman tragedion de
Francesca el Rimini, kiel unu el la prezento-tekstoj pri la urbo kiu
gastigos nian ĉi-jaran Kongreson, ni tuj ekkriis: ''Sed ĉu ne estas
aliaj temoj?''. Rimini ja estas konata pro la belaj strandoj, pro la
gastameco de la loĝantoj kaj la bongustaj manĝaĵoj, pro la multaj
historiaj monumentoj (inter kiuj estas, tre kara al ni esperantistoj,
la "katedralo" kun la E-mozaikoj): kial "refosi" aferaĉon pri
adultado, murdoj, sango? Jes, por romantikuloj ĝi estas unu el la plej
famaj amoj restintaj en la historio, dank' al la "Dia Komedio"de
Dante, kiu poezie rakontis la sangoplenan eventon de la kulpa pasio
inter bogefratoj (5a kanto de "Infero"), sed kial rerakonti ĝin?
Nu, du motivoj konvinkis nin rakonti pri Francesca (kaj Paolo) en EK:
unue ĉar oni povas ĉerpi instruon ankaŭ el plej aĉaj eventoj (finfine
ankaŭ Dante mem - kvankam li kortuŝiĝas fronte al la pekuloj - klare
kondamnas la senbridajn pasiojn); due, ĉar ni ne rezistis je la ebleco
povi publikigi neniam antaŭe publikigitan esperantigon de Dante'a
poezio: temas pri manuskripta traduko de la 5a kanto de la "Infero",
farita de Raffaele Bagnulo (1880-1975), itala pioniro de Esperanto
ekde 1902, elektita en 1905 membro de la "lingva komitato", proponinto
i.a. de la "Semajno por internacia amikeco". La manuskripto de lia
traduko estis ĝis nun en arkivo kaj nia prezidanto De Salvo - kiu
cetere havas kaj prizorgas rimarkindan kolekton de esperantigoj el la
itala literaturo - disponigis ĝin al EK.
Jen kial ni rakontas la historion de Francesca el Rimini. Ankaŭ ĉar
verŝajne malmultaj - eĉ el tiuj kiuj legis la "Infero"'n - konas kiel
vere statas la aferoj, trans la poezia sugestio.
Inter poezio kaj realo.
Francesca (elp. Franĉeska) estis filino de Guido da Polenta, sinjoro
de Raveno kaj onklo de tiu Guido Novello, poeto, kiu gastigis Dante'n
dum liaj lastaj vivojaroj (jen kial li konis la eventon).
En tiu malhela mezepoka periodo (aparte dum la dua duono de la 13a
jarcento) kiam furoris la sangoplenaj bataloj inter gelfoj (fidelaj je
la Papo - la nomo fontis el la nomo de la edzo de Matilda de Canossa,
Welf) kaj gibelinoj (fidelaj je la Imperiestro - laŭ la nomo de la
Hohenstaŭfa fortikaĵo Waibling), kaj kiam okazis interplektado de
urbaj malamoj, historiaj rankoroj, politikaj avidemoj kaj famaj
kontraŭecoj inter potencaj familioj, estis komuna rimedo aranĝi
aliancojn pere de improvizitaj parencecoj kaj sigeli efemerajn
batalhaltojn pere de artefaritaj geedziĝoj.
Tial Francesca, belega filino de Guido la Maljuna, estis oferita sur
la altaro de la paco por firmigi la batalhalton post longa milito
inter familioj Polentani kaj Malatesta. Ŝi fariĝis edzino de Giovanni
Malatesta, filo de Malatesta el Verrucchio, sinjoro de Rimini.
Li havis do du filojn. La dokumentoj pri ili, Giovanni kaj Paolo,
estas tre malmultaj: oni ne konas iliajn naskiĝ-datojn kaj ne certas
kiu el la du estis la unuanaskito. Tamen, surbaze de konjektoj, ne
estas erare pensi, ke ili naskiĝis inter 1240 kaj 1246.
Giovanni, nomata Gianciotto (elp. Ĝanĉotto, kripligo de la latinlingva
nomo Johannes Zoctus, Johano Lamulo) estis, laŭ la transrakontoj,
lama, tre malbela, eĉ abomena, sed, laŭ la historio, ankaŭ kuraĝa,
inteligenta, bonkora kaj saĝa.
Ŝajnas, ke, por sukcesigi la intertraktojn por la geedziĝo, oni sendis
al Raveno la fraton de Gianciotto, Paolo, al kiu la legendo volis doni
belegan aspekton, noblecon de sentoj kaj soldatan valoron. Laŭ la
historio, male, li estis perfekta kontraŭtezo de la frato, tiel ke
Paolo, belaspekta, estus maldeca kaj pigra persono.
Ĉiel ajn, Francesca, trompita de la mensogoj de la parencoj, kaj
verŝajne ankaŭ de la malsincero de Paolo, opiniis ke ja li estas la
fianĉo kaj tuj enamiĝis je li, akceptante entuziasme la geedziĝon.
Kaj kiam ŝi eniris la domon de familio Malatesta en Rimini oni
malkaŝis al li la trompon, kaj ŝi maldolĉe priploris sian destinon,
kaj turnis, per pli granda amo, la penson al Paolo.
Verŝajne de tiam, kaj verŝajne sen ebleco peki pro la ĉeesto de
Gianciotto, kreskis la kulpa pasio de la du bogefratoj, kiuj devos
poste ĉesigi ĝin laŭ tiom tragika maniero.
Sed ĉar, laŭ la historio, la tragedio okazis dek jarojn post la
geedziĝo, ĉu la amintrigo daŭris senpune dum tiom longa tempo; aŭ ĉu
Francesca, unue rezignacia fronte al la malplaĉa aspekto de la edzo,
kiam aperas la favora kondiĉo, allasis sin al amo, kiam ŝi estis
30-jaraĝa, por Paolo, 42-jaraĝa deloganto kaj insidulo?
Kaj la historio kaj la legendo ne klarigas ĉi tiun dubon, sed ambaŭ
koincidas koncerne la detalojn de la tragedio.
Gianciotto estis nomumita, laŭ la kutimoj de tiu epoko, urbestro de
Pesaro en 1284 aŭ 1285 kaj li forlasis Rimini'n, lasante hejme sian
edzinon kaj filinon Concordia (elp. Konkordja).
Kiel dirite, tiam Francesca estis 30-jaraĝa; Paolo, edzo jam de 16
jaroj kun gefiloj, estis 42-jaraĝa; Gianciotto havis pli malpli la
saman aĝon de Paolo.
Francesca, dum malĉeesto de la edzo, povis liberigi sian amon, kiu
fariĝis tiom evidenta, ke familiano informis pri ĝi Gianciotto'n. Kaj
li, neatendite revenis el Pesaro kaj trovis la du geamantojn kune en
ĉambro.
Paolo klopodis fuĝi ĵetante sin en plankopordon, sed lia vestaĵo
restis alkroĉita al hoko; lia frato, sin ĵetante sur lin, per sia
armilo unue neintence ponardis Francesca, kiu volis ŝirmi per sia
korpo la amaton, kaj poste li trafis Paolo'n mem, kiu estis blokita.
Kaj la postan tagon fosaĵo akceptis la kadavrojn de Francesca kaj
Paolo.
La plej debatata temo, sed pro motivoj sufiĉe aŭ tute fremdaj je
historia esploro, estas tiu pri la loko de la tragedio, depostulita,
per pli-malpli konvinkigaj tezoj (foje, pro puraj turismaj celoj) de
Rimini, Pesaro, Gradara (plej fama depostulo, ĉar en tiu urbeto eblas
viziti la kastelon "de Paolo kaj Francesca" kaj la ĉambron de la
murdoj), Santarcangelo, Verucchio, Meldola, Ghiaggiolo, Bellaria kaj
de-kiu-scias-kiom aliaj urbetoj de Romanjo kaj Markio. Kiel konate,
Dante silentas pri la loko. Alia verkisto, Boccaccio, klare skribis ke
la duobla murdo okazis "en Rimino", en la "ĉambro de sinjorino
Francesca". Neniun dubon pri tio levas la aliaj komentistoj de la
verko de Dante. Samopinias la riminaj kronikistoj de la 14a kaj 15a
jarcento. Kiam oni ne mencias klare la nomon de la loko de la murdoj,
tio okazas ĉar oni subkomprenas ĝin, konsiderante la fakton logika:
efektive, kie estus povinta okazi la murdoj, se ne en unu el la domoj
de familio Malatesta?
Malmultaj scias, ke en 1581 en la preĝejo de Sankta Aŭgusteno en
Rimini oni retrovis en marmora tombo la restaĵojn de Paolo kaj
Francesca, kune entombigitaj en silkaj vestaĵoj.
La rakonto de la "Dia Komedio".
Dante, pelita el Florenco, vagas tra Italio inter la kriegoj de la
venkitaj grupoj kaj la delirado de la venkantoj. Li atingas Raveno'n,
la kortumon de Polenta, 33 jarojn post la tragedio de Rimini. Kaj en
Raveno Dante ekkonis la filinon - ankoraŭ senedzan - de Francesca kaj
certe la rememoro pri la sangoplena evento estis ankoraŭ freŝa, ĉu laŭ
ĝia romantika versio - konstruita de la familianoj kaj kronikistoj -
ĉu laŭ la maldecaj veraj detaloj.
Sed Dante ne havis preferon por unu aŭ por la alia versio kaj kvankam
li sentis dankemon por la familio kiu gastigis lin, kiu povis parte
inspiri al li ian indulgemon, tamen la poeto vidis en tiu tragedio la
pekantan homaron.
Dante, kiu estas skuata de la malhelaj eventoj de sia mondo, estas
homo de sia epoko. Havante liberan kaj energiplenan naturon, venĝeman,
li sentas, ke la vera motivo de la pekado estas la pasio, pere de kiu
la homa spirito konscias pri senfina libereco kaj en kiu la vivo
elmontras sin laŭ sia tuta perforto.
Dante, irante en ''lok' de ĉiuj lumoj muta'', en kiu
''infera vent', eterne senripoza1, /
spiritojn multajn tie ŝire trenis'' diras al Virgilo, ke li volas
paroli al la du "kunirantaj / per vento tiom, ŝajnas, malpezege2''.
Kaj, laŭ konsilo de Virgilo, vokinte ilin ameme pro ''l' amsento
portanta'', Francesca kaj Paolo alproksimiĝas al la loko kie la
poeto estas.
Ni legu la sekvon per la neeldonita traduko de Bagnulo:
Kiel kolomboj de l' dezir' vekataj,
streĉinte ilojn, al la dolĉa nesto
flugas tra aer' de l' volo portataj,
tiel el bando de l' Dida3 ĉeesto
alvenis ili tra aer' dolora
tiom ja povis la kria amgesto! 4
"Ho animul' 5 gracia kaj bonkora
vizitadanta tra la aer' persa 6
nin, igintajn la mondon sangkolora,
se amik' estus la Reĝ' Universa 7
por via paco preĝus ni, ĉar sentas
kompaton vi pri malbono perversa.8
Pri tio aŭdi kaj diri vin tentas
plezuro, aŭdos kaj parolos ni,
dum, kiel faras, la vento silentas.
Sidas la urbo, kie naskiĝis mi
ĉe la marbordo, kien Po defluas 9
por havi pacon, kun sekvantoj, ĝi.
Amo tuj al ĝentila kor' sin gluas;
ĝi prenis tiun ĉi por la persono 10,
kies mi prenon ofendan malĝuas. 11
Amo, kies neiĝas ja pardono
al rifuzanto, per plezura forto
igis ĉi ties min eterna dono.
Amo kondukis nin al unu morto - 12
eldiris - por tiu nin estinginta
Kaina estas atendata sorto!".13
Animojn ofendatajn14 mi aŭdinta
klinis vizaĝon, ĝis kiam: "Vi kion
pensas?" Poeto diris, min skuinta.
Respondis mi: "Ve, naskintaj pasion
kiom da dolĉaj pensoj, dezir' kia
alpuŝis ilin en doloran tion!".
Poste iris al ili diro mia:
"Ho Franciskino, pro vi du martiroj
kune mi ploras malĝoja kaj pia.
Je l' tempo, diru, de l' dolĉaj sopiroj,
kiel amo permesis ke de l' koro
konataj estu malcertaj deziroj?".
Kaj ŝi: "Ne estas pli granda doloro
ol feliĉon memori nun estanta
mizera: scias ja via Doktoro! 15
Por vi, de nia am' koni ŝatanta
la ekradikon, do mi faros tiel
kiel ploranto samtempe diranta.
Pri Lanĉiloto16 por amuz' kaj kiel
lin amo prenis, ni legadis iam,
solaj ni estis sen suspekti iel.
Plurfoje iĝis pro legado tiam
pala vizaĝo kaj kuniĝis vido17,
sed unu punkto nur nin venis: kiam
ni legis pri la dezirata rido
esti kisata de l' klerul' amanta,18
tiu ĉi kunligita sen divido
buŝon kisis al mi tute tremanta:
libro ja kaj verkinto delogadis19
kun ni lego samtage finiĝanta".
Dum unua spirito paroladis,
ploris la dua kaj mi kompatinta
kvazaŭ mortanta tuje eksvenadis,
kaj ekfalis kiel korpo mortinta.
traduko de Raffaele Bagnulo
(laŭ manuskripto datita 4.11.1947)
NOTOJ
1 Dante estas en la dua infera rondo kie estas
punataj la kulpuloj de l' amo: ilin ŝiris dumvive la forto de la
pasio, nun ŝiras ilin la forto de la infera vento.
2 Paolo kaj Francesca aspektas flugi liberaj.
3 Dido, reĝino de Kartago, vidvino de Sychaeus;
laŭ poemo Eneado de Virgilo ŝi enamiĝis al la traveturanta Eneo kaj
forlasite de li, ŝi bruligis sin mem sur ŝtiparo.
4 tiom efika estis lia voĉa petego.
5 Francesca uzas tiun ĉi difinon ĉar Dante estis
en infero ne nur anime sed ankaŭ korpe.
6 ''el persa koloro'', t.e., kiel Dante mem
klarigis, koloro "miksa je purpuro kaj nigro, sed venkas la nigra" (en
"Convivio" IV, XX, 2); ĉi tiu koloro estis tipa de la persaj vestaĵoj.
7 Se ni havus la gracon de Dio. Notindas, ke en
la Infero neniam oni diras la nomon ''Dio'', sed la damnitoj uzas
diversajn metaforojn.
8 t.e.: por ni kiuj havas ĉi tiun gravan kulpon.
9 Raveno: ĝi tiuepoke distancis tri kilometrojn
el la maro.
10 Paolo.
11 la maniero laŭ kiu oni forprenis de ŝi Paolo'n
ankoraŭ dolorigas ŝin.
12 la amo estis la motivo de ilia sama morto.
13 Kaina estas la loko de la infero kie estas
punataj la perfidintoj de parencoj. Tie estas Kaino. Efektive, la
vojaĝo de Dante en la infero okazas en 1300. Giovanni Malatesta mortos
en 1304.
14 plurale, ĉar ŝi parolas ankaŭ ennome de Paolo.
15 Virgilo.
16 li estis heroo de la romanoj pri la "ronda
tablo" de Reĝo Arturo, romanoj tre famaj tiuepoke.
17 la legado nin instigis havi amemajn rigardojn.
18 en la romano: "la reĝino kaptas lin je la
mentono kaj kisas lin fronte al Galeotto tre longe".
19 en la romano pri Lanĉiloto, Galehault (aŭ,
italigite, Galeotto) estas tiu kiu petas Ginevra, edzinon de Arturo,
kisi Lanĉiloton, kiu estas malkuraĝa, kvazaŭ timanta, fronte al ŝi.
Kaj la reĝino kisas lin. La signifo de la verso estas: kion Galeotto
signifis por Ginevra kaj Lanĉiloto, tio por ni estis la libro kaj ĝia
aŭtoro.
Petu senpagan ekzempleron de ĉi tiu revuo al
klare indikante Vian poŝtan adreson.
|
|