Internacia Katolika Unuigxo Esperantista

Emblemo de IKUE


Hejmpagxo
Kion faras IKUE
Konciza historio de IKUE
Espero Katolika
Junulara movado
Aliaj katolikaj pagxoj

 

Centa datreveno de la naskiĝo de la unua Esperantista Kardinalo

KARDINALO PAUL YÜ PIN (1901-1978)kardinalo Yü Pin

Antaŭ cent jaroj, la 13an de aprilo 1901 naskiĝis en Hai-lun, Manĉurio, Ĉinio, la estonta kardinalo Yü Pin. Li estis baptita en 1914. Liaj studoj efektiviĝis ĉefe en Ŝanhajo (Aurora University) kaj en la romaj universitatoj Urbaniana kaj Sankta Apollinare. Ordinita pastro la 22an de decembro 1928 en Romo li estis tuj poste profesoro en la papa universitato Urbaniana (1929-1933) antaŭ ol fariĝi nacia direktoro de la Katolika Agado kaj ĝenerala inspektoro de la katolikaj lernejoj en Ĉinio (1933-1936).

La 17an de julio 1936 li estis nomumita episkopo kaj fariĝis apostola vikario de Nankino, kaj kiam la 11an de aprilo 1946 tiu vikariejo estis levita ĝis rango de metropolita sidejo, mons-ro Yü Pin fariĝis ĝia episkopo. Tri jarojn poste, en 1949, mons-ro Pin devis forlasi Ĉinion, forpelitan de la komunistaj aŭtoritatuloj. En 1961 li fariĝis rektoro de la Universitato Fu-jen, en Tajvano (kiu daŭrigas la katolikan universitaton de Nankino, de li fonditan, cetere). Li partoprenis en la dua vatikana Koncilio (1962-1965).

La 28an de aprilo 1969 Papo Paŭlo la 6a anoncante la 33 (plus 2 sekretajn) novajn kardinalojn de li kreitajn, anoncis ankaŭ lian nomon.

La 16an de aŭgusto 1978, dum li estis en Romo por partopreni en la konklavo kiu rezultigis la elekton al papado de Johano Paŭlo la unua, li abrupte mortis. Lia tombo estas en la Katedralo de Taipei, Tajvano.

En Kalifornio (Usono) estas projekto starigi hospitalon por konvaleskaj ĉindevenaj malsanuloj, dediĉitan al kardinalo Yü Pin (Fonduso Kardinalo Yü Pin, P.O. Box 911, Monterey Park, CA 91754, Usono).

Kardinalo Yü Pin lernis Esperanton en 1938 kaj li prelegis en la Unua Eŭkaristia Mondkunveno en Budapeŝto, okazinta samtempe kun la tiea Eŭkaristia Kongreso. Sufiĉis por li, elstara poligloto, du tagoj da lernado, kaj je la tria li mirigis ĉiujn, parolante oficiale en esperanto al la partoprenantoj en la IKUE-kongreso organizita kadre de tiu Eŭkaristia. De tiam, kvankam pro siaj gravaj okupoj li ne povis multe zorgi pri la internacia lingvo, tamen li gardis kontaktojn kun la esperantista movado, almenaŭ pere de niaj revuoj. Okaze de lia elekto kiel kardinalo, komisiono de katolikaj esperantistoj (temis pri pastro G. Jacobitti, s-rino Carolina Minnaja kaj s-ro Mauro La Torre) omaĝis lin en Romo (3.5.1969) nome de IKUE. Kun plezuro li akceptis ilin kaj bonvolis subskribi sian benon al la italaj katolikaj esperantistoj (foto en la antaŭa paĝo, malalte).

Ankoraŭ kelkajn semajnojn antaŭ sia morto li kuniniciatis (kune kun pastro Johano Baptisto Kao, ĥ1983) imponan Esperanto-ekspozicion en la centra nacia Biblioteko en Taipei, Tajvano: estis montritaj ĉirkaŭ 250 libroj kaj kolektoj de gazetoj kaj revuoj (inter kiuj elstaris ĞEspero Katolikağ).

Ĉe la inaŭguro la kardinalo faris la festparoladon; kaj la informilo eldonita okaze de la ekspozicio entenis, i.a., trafan artikolon de la eklezia altrangulo, kiu emfazis la utilecon kaj facilecon de la internacia lingvo. Pri la aranĝo raportis tiam la du katolikaj semajnaj gazetoj de Tajvano kaj, kompreneble, Espero Katolika (6-7/1978).

Paul Yü Pin estas konsiderata la unua esperantista kardinalo en la mondo. Trans ĉiuj difinoj, li estas ĉiuokaze plia pruvo pri la atento kiun la katolika Eklezio donis al la internacia lingvo ekde la komenco de nia movado.

Al la cxefpagxo de Espero Katolika! Al la komenco!