|
|
Enkonduke
Karegaj Gefratoj,
ĉi tiu numero de Espero Katolika estas tute dediĉita al la jubilea
Pilgrimo de la Papo al Sankta Lando. Kune kun la detala kroniko pri ĉiuj
eventoj, aperas ankaŭ historiaj notoj pri la lokoj kaj personoj
menciataj, por helpi la komprenon de la aludataj situacioj. Dum sia
vojaĝo la Papo vizitis du internacie agnoskitajn ŝtatojn (Jordanio kaj
Israelo) kaj li iris ankaŭ al la Palestinaj Memstaraj Teritorioj,
ankoraŭ ne Ŝtato. La esprimo "Sankta Lando" plejofte en la kroniko
rilatas al la organizado de la katolika ĥierarkio kaj inkluzivas Cipron,
Ĉisjordanion, Jordanion kaj Israelon. Alia temo, sufiĉe komplika, kiun
oni retrovos ofte menciata, estas la statuso de la Sanktaj Lokoj,
ankoraŭ nun administrataj laŭ la "statu quo", dekreto kiu datiĝas de la
Otomana Imperio (jaro 1852). La problemo de la posedo de la Sanktaj
Lokoj estis ĉiam okazo de disputoj inter la komunumoj de la tri unudiaj
religioj. Komence de la 17a jc., la jam forta lukto inter la bizancaj
kaj latinaj komunumoj komencis esti influata de la eventoj de la
internacia politiko kaj de la rilatoj inter la Sultano de Instambulo
(kiu konsideris la Sanktajn Lokojn proprieto de la ŝtato), la italaj
Maristaj Respublikoj (kiuj protektis la latinojn) kaj la Rusa Caro
(protektanto de la ortodoksaj Eklezioj). Kelkaj pilgrimlokoj pasis de
unu komunumo al alia, foje nur surbaze de la mono pagata al Instambulo.
En tiu konfuza situacio, la franciskanoj pagis altan prezon de homaj
vivoj kaj proprietoj. En 1850 estis sensukcesa klopodo fare de Francio
ĉe la Sultano por solvi la problemon, sed la rusa premo sur la Otomana
Imperio instigis Instambulon validigi la dekreton, kiu sankciis la
konservon de la situacio kia estis en la pilgrimlokoj je februaro 1852.
Ĝi estis, kiel dirite, la "Statu quo" kiu blokis la protestojn de la
franciskanoj pro la eksproprietigoj kiujn ili devis suferi dum la
jarcentoj. La "Statu Quo" daŭre validas kaj koncernas la situacion de
kelkaj pilgrimlokoj.
Carlo Sarandrea
Ankaŭ la silento en li estas atesto
La Papo plenumis sian viziton al Sankta Lando, kiel li deziris:
"pilgrimo pure religia, ĉu pro ĝia naturo ĉu pro ĝiaj celoj". La tuta
mondo vidis lin iri kun kredo, kun amo kaj kun espero laŭ la paŝoj de
Jesuo. Li ne estis sola; li spirite portis kun si la tutan Eklezion.
Vivante dum kelkaj tagoj en la sama domo, mi estis profunde impresita de
du aspektoj aparte: 1) la Papo preĝas multe, li serĉas ĉiun momenton por
enprofundiĝi en preĝadon. Oni perceptas ke lia maniero esti, agi, paroli
estas inspirita kaj motivata de lia intensa kunuleco de vivo kun la
Sinjoro. El tio fontas nobleco de animo, atento pri la aliulo, homa
havaĵo kiu impresis ankaŭ hebreojn kaj islamanojn. Israela aŭtoritatulo
diris al mi: La Papo vere estas ĥarisma; ĉu li parolas ĉu li silentas,
li estigas respekton kaj transdonas amemon. 2) ĝis la ekstrema limo de
la fizikaj energioj, ĝis suferado, li restas je dispono por la servo al
la Eklezio, por akcepto de la aliulo, ĉiam kun iom da persona atento. La
ekzemplo de la Papo devigis min al serioza konscienc-ekzameno pri la
maniero travivi hodiaŭ la kredon kaj la mision kiel homo, kiel pastro,
kiel episkopo.
La Papo kapablis eniri en la domojn kaj en la korojn de israelanoj kaj
palestinanoj: de hebreoj, de kristanoj kaj de islamanoj. Li eniris per
la bildo de persono eksterordinare bona, kiel homo de Dio, kapabla
respekti, kompreni, ami, stimuli. Akceptita kun komencaj hezitiĝoj, li
foriris kiel ĉies sincera amiko de ĉiuj. La renoviĝo de la kredo kaj de
la kristana atesto, la unueco inter la Eklezioj, la dialogo inter la
religioj, la paco inter israelanoj kaj palestinanoj kaj en la regiono,
kiel donaco de Dio kaj kuraĝa klopodo de la respondeculoj, estas la
valorriĉaj semoj kiujn la Papo semis dum la jubilea pilgrimo. Nur kun la
paso de la jaroj oni povos mezuri la rezultojn de ĉi tiu historia vojaĝo
kaj konstati la kreskon de la ĵetitaj semoj, en grundo certe kruta kaj
maldolĉa.
Mons-ro Pietro Sambi
Apostola Nuncio en Israelo kaj Cipro
Apostola delegito por Jerusalemo kaj Palestino.
Petu senpagan ekzempleron de ĉi tiu revuo al
klare indikante Vian poŝtan adreson.
|
|