|
|
La
internacia puntribunalo
Nova institucio je protekto de la homaj rajtoj en la tuta mondo
Ĝi naskiĝis en Romo kaj konsistigas verŝajne la unuan paŝon en la direkton al
la fino de perfortaĵoj kaj kruelaĵoj plenumitaj dum la armitaj konfliktoj.
Honorinda kompromiso. Jen la rezulto de la roma Konferenco de Unuiĝintaj Nacioj,
por la starigo de konstanta Internacia Pun-Tribunalo. La Konferenco finiĝis la
18an de julio 1998, post kvin semajnoj da densaj debatoj kaj lacigaj
intertraktoj. La fina malneto de la Statuto, kiu baziĝas sur propono Kirch
(estro de la kanada delegacio kaj de la komitato por gvidado de la Asembleo de
la Ŝtatoj) estis aprobita de la plena Asembleo per 120 voĉoj por, 7 kontraŭaj
kaj 21 sindetenoj. La "ne" plej okulpfrapaj estis tiuj de Usono, Ĉinio, Hindio
kaj Izraelo. Usono aparte ne sukcesis unuarangigi sian vidpunkton, nek pri la
krimo de agresado (Usono ne volis ke ĝi estu kompetenteco de la Kortumo) nek pri
la rolo de la Sekurec-Konsilio, kiu laŭ la usonanoj devis stari kiel organo de
defendo kaj supervido de la agado de la Kortumo. Oni aprobis tamen normon laŭ
kiu la Sekurec-Konsilio de UN povos bloki, per propra unuanima decido, la
esplorojn de la Kortumo dum 12 monatoj, kun ebleco plilongigi senlime la blokon.
Tio estigis ĉe kelkaj zorgojn pri la sendependo kaj nepartianeco de la Kortumo.
Krome, dank' al aprobita opcio-ebleco, la Ŝtatoj kiuj subskribis la Statuton
povos eviti jurisdikcion de la Kortumo rilate al milit-krimoj dum 7 jaroj. Tio
signifas, ke se Ŝtato farus unu aŭ pli internaciajn krimojn, ĝi povus, pere de
simpla deklaro per kiu ĝi ne akceptas la jurisdikcion de la Kortumo, facile
eviti la internacian justicon.
Ankaŭ por la problemo de la konsento de la Ŝtatoj je la agado de la Prokuroro
de la Kortumo oni adoptis "malfortan" solvon, kompare kun tiu de la universala
jurisdikcio de la Tribunalo super ĉiuj internaciaj krimoj, solvo proponita
komence de Germanio kaj subtenata de aliaj landoj akcelantoj de Pun-Kortumo tute
memstara. Fakte, la franca delegacio sukcesis atingi je la fino de la
intertraktoj ankaŭ la levon de la korea propono (kiu preskribis la konsenton de
unu sola Ŝtato koncernata de la juĝesploroj, eventuale ankaŭ de la Ŝtato sur
kies teritorio estis plenumita la krimo, por ke oni povu startigi juĝesploron).
La Prokuroro povos agi nur post la konsento de la Ŝtato de nacieco aŭ de la
Ŝtato kie estas enkarcerigita la akuzito. La celo de ĉi tiu postulita kondiĉo,
tre dezirata de Belgio kaj de la grupo de arabaj landoj, estas la intenco
forpreni siajn civitanojn, kaj ĉefe siajn armeanojn, de la jurisdikcio de la
Pun-Tribunalo.
La pozitivaj noviĝoj enkondukitaj de la Statuto de la Pun-Kortumo en la
sistemon de la internacia pun-juro, estas la ekzisto de sendependa Prokuroro
(kiu agas, sekve, meminiciate kaj ne nur post peto de la Sekurec-Konsilio) kaj
la kompetenteco de la Internacia Pun-Kortumo ne nur pri genocido kaj
milit-krimoj, sed ankaŭ pri kelkaj krimoj kontraŭ la homaro kaj pri la krimo de
internacia agreso. Male, koncerne la krimojn kontraŭ la infanaro (kiel la
trud-enarmeigo de neplenkreskuloj en ŝtata armeo) kaj la krimojn el seksa speco
(kiel trud-gravediĝoj) oni ne sukcesis, malgraŭ la ĉi-cela aktivado de
neregistaraj organizaĵoj, enirigi ilin en la kategorion de la krimoj kontraŭ la
homaro. Tio signifas, ke la krimoj kontraŭ virinoj kaj kontraŭ infanoj estos
puneblaj de la Kortumo nur kiam temos pri krimoj realigitaj vastskale dum
internacia konflikto kaj ne kiam ili konsistigas izolitajn agojn de perforto aŭ
ĉiuokaze kiam ili estas plenumitaj dum interna milito.
Laŭ kelkaj komentistoj, alia elreviga aspekto de la Statuto estas la
ne-enlistigo (inter la prijuĝendaj krimoj) de la krimoj ligitaj kun la
internacia komercado de armiloj kaj toksikaj drogoj, nek de la krimoj kontraŭ la
homaro plenumitaj de multnaciaj industrioj en pluraj mondolandoj (ekz.
ekspluatado de la laboro de neplenkreskuloj kaj la malrespekto de la homaj
rajtoj de la laboristoj). Ĝuste pro ĉi tiuj malinkludoj, plejmulto de la
aktivuloj kaj observantoj de la koalicio de preskaŭ 260 neregistaraj organizaĵoj
deklaris sin ne kontentaj. Tamen kelkaj deklaris, ke estas pli bone havi
neperfektan Tribunalon ol nenian tribunalon. Pierre Sané, ĝenerala sekretario de
Amnestio Internacia, post senafekta deklaro, ke la Tribunalo estas kiel malsana
infano, kaj ke oni devos fari ĉion eblan por helpi lin resaniĝi, tamen
substrekis ke pli gravas kiom da vivoj oni sukcesos savi. Do, la optimistoj
konfidas je la preventa agado kaj je la historia rolo kiun la Tribunalo devas
plenumi sur la internacia scenejo.
La Kortumo, kies sidejo estas en Hago, agas surbaze de la principo de
komplementeco, nome, kiam Ŝtato ne kapablas juĝprocesi krimon el tiuj
enlistigitaj en la Statuto. La Kortumo konsistas el 18 juĝistoj elektitaj por
9-jara ofico kaj ili laboras "sub la kontrolo" de la ĝenerala Asembleo de la
reprezentantoj de la Ŝtatoj-membroj. Oni jam havis la unuan verdikton, post
20-monata proceso. Temis pri kondamno de du bosniaj islamanoj kaj de akuzito,
kroato. Oni kulpigis ĉiujn pro krimoj de 1992 kontraŭ serbiaj civitanoj en
Bosnio. La verdikto, ŝajne, ĉesigis la policajn esplorojn pri la masakro kaj
torturoj okazintaj en koncentrejo de Celebici en 1992.
|
|